3. Oĉjo kaj Manjo

Ne ferminta la okulojn dum la tuta hodiaŭa nokto, Ievlev enpensiĝis — kie li dormu almenaŭ dum horo, kaj tuj decidis: mi veturos al oĉjo Poluektov — tie oni ĉiam ĝojas pri mi. Kaj ne estis alia loko, kien eblus veturi: la patrino antaŭlonge mortis, la patro strangumas en fora vilaĝeto. Al riĉuloj el amikoj-ludsoldatoj li ne deziris iri. Ĉu li, ne alta nobelo, konvenas al pompaj palacoj? Kaj tutegale ili estas amikoj, nur dum ili estas en la ludarmeo, sed hejme — ĉu ili estos amikoj? Tie estas propra vivo...

Ekdormetante dum rajdado, pensante pri tio, kion necesas demandi de la oĉjo, li veturadis malrapide en denseco de kurbaj moskvaj stratetoj, ĝis kiam al li levis kaprompilon forta knabego, ĝis kiam ekkriis al li feraj gorĝoj: for, gardu vin, jen knuto!

La ĉevalo baŭmis, ĵetiĝis flanken. Pretere, en Kremlon, por pensi siajn bojarajn pensojn, estis veturantaj bojaroj, iu rajde, iu en kaleŝo, korpulentaj, barbaj, ĉiuj kun gardistaro, kaj la gardistaro — iuj kun halebardoj, iuj kun glavoj, iuj kun lancoj. Ili hastis, batadis timbalojn, dispeladis la popolon per knutoj, sed por kio ili hastis?

Ievlev, trankviligante la ĉevalon per la polmo, subridis: ili hastis atendi en vestiblo, kvereli ĉe la ĉambelana perono, denunci, fanfaroni, flati al la mensdebila Johano1, krucosignadi sin en timo, kiam preterirante tondros per la botoj Petro Aleksejeviĉ...

Apud la Presejo Ievlev saltis sur trabon, metitan ĉe la pordego, malfermis la barilpordon, interparolante kun kaduka maljuna pordisto, mem donis al la ĉevalo manĝaĵon, lavis la manojn ĉe la puto, eniris en la puran vestiblon de la onkla duloĝeja domo. La koro por mallonga tempo ekbatis, ŝvito aperis sur la frunto, sed Silvestro Petroviĉ hontigis sin, vigliĝis, eniris en la ĉambrojn, ĉirkaŭmetitajn per floroj en potoj kaj potetoj, kun plankoj, kovritaj per tapiŝoj, kvietajn, helajn...

Rodiono Kiriloviĉ sidis en malalta foteleto ĉe larĝa glima fenestro, legis dikan libron kun bukoj. Ekvidinte la enirinton, li demandis per tremanta maljunula voĉo:

— Kiun Dio sendis? Venu pli proksime?

Ievlev nomis sin, la koro ree ekbatis — tuj elkuros ŝi. Sed ŝi ne venis. La maljunulo, kaptinte lambastoneton, ete paŝante per la malfortaj kruroj, eklamis renkonten, brakumis kaj longe kun kareso rigardis la krudan pro vento, grizan pro laco ankoraŭ junan vizaĝon.

— Silvestreto! Sendis Dio ĝojon...

Kaj li ekklopodis:

— La kaftanon for! Vi malvarmumos, ekfebros! Al seka vesto alivestiĝu. Manjo, kien vi malaperis, kuru tuj, portu sekan vestaĵon...

Maria Nikitiĉna, la adoptita filino de la onklo, orfino — ŝiaj parencoj forbrulis kune kun la domo en la Blanka urbo dum la somera incendio, — ruĝiĝinte tuta, eĉ ne riverencinte al Silvestro Petroviĉ, alportis sekan onklan veston — senkoluman kaftanon kun pelta bordero, marokenajn kudritajn ŝuojn kun fleksitaj pintoj, subvestaĵojn, oĥis, forkuris. Ievlev staris senmove — kiom bela iĝis la adopta fratino. La oĉjo ĵetis al li rigardon, akompanis Manjon per la okuloj, suspiris, diris:

— Iras, iras tempo, jen ankaŭ Manjo iĝis svatebla...

— Ĉu oni svatiĝas? — demandis Ievlev kaj ektimis tion, ke li demandis.

Rodiono Kiriloviĉ balancis la kapon:

— Kiu svatiĝos al orfino? Se mi estus riĉa, sed vi ja mem scias, ke tuta mia riĉo estas nur tiu ĉi fatraso en la domo...

Li parolis, kaj la okuloj rigardis atente, kvazaŭ esplorante.

Alivestinte sin, Ievlev eksidis sur la benkon, ridetis subite al la tuta aspekto de la oĉjo, al konataj kaj ŝatataj de la infaneco odoroj de herboj, kiuj faske pendis en la loĝoĉambroj, al libroj kaj folioj de manuskriptoj, kiuj kuŝis ĉie, al gaja kantado de lanuga flava birdeto, kiu estis saltanta en kaĝo sur la fenestro. En la animon venis kvieto, facilo, kiel ĉiam estadis en la onkla domo. Kaj ĉarme, gaje frapetadis supre la malpezaj piedoj de Manjo.

— Nu? — demandis la onklo. — Al kio vi ĝojas, ŝipisto? Jen, sidas kaj tuta lumas! Ĉu vi konstruis ŝipon?

— Ne konstruis.

— Kion do faras viaj nederlandanoj?

— Ne povas ili, oĉjo. Ili ja delonge nenion konstruadis. Ili estis matrosoj, poste antaŭ dudek jaroj «Aglon» por caro Alekseo konstruis, sed kiu faris desegnaĵojn, nun jam ne eblas ekscii. Ili ambaŭ, kaj Koort kaj Brandt, tre malprogresis, tiom da jaroj okupiĝadis ne pri sia metio, faradis ĉiajn bagatelojn: tenajlojn por forigi karbiĝintajn kandelmeĉojn, ledajn kirasojn, butonojn, sabringojn, bukojn por ŝuoj...

Rodiono Kiriloviĉ aŭskultadis, glatumadis per la blankaj, maldikaj fingroj la maldensan barbon, poste subite vigliĝis:

— Sed kial vi, karulo, kvazaŭ defendas viajn maljunulojn. Ĉu mi ilin juĝas? Ne en ili ja estas la afero, ne en la maljunuloj. Ĉu la varfon vi konstruis?

Ievlev diris, ke ne, ne konstruis.

— Kaj la ŝipkonstruejon?

— Ni konstruas, oĉjo. La afero estas nova, senekzempla...

— Senekzempla, vi diras?

— Senekzempla, oĉjo...

— A ha... nu, se senekzempla — do senekzempla...

La maljunulo estis mistere ridetanta, rigardanta en la okulojn de la nevo, fojfoje fingrumadis malnovan malhelsukcenan rozarion. Manjo estis portanta desupre glasojn, stanajn botelojn, telerojn, tukojn por viŝi la manojn. Bonguste odoris rostita bovaĵo, urogalo, kiu estis surtabligata ĉi tie en nigra saŭco kun prunoj. Ievlev parolis malklare, dise-mise, plie aŭskultadis paŝojn de Manjo, ol tion, kion respondadis al li Rodiono Kiriloviĉ. Poste li subite pensis: «Ĉu vere ŝi riverencos kaj foriros! Kaj kia stulta moro — tagmanĝi malkune!»

Sed la onklo, kvazaŭ legante liajn pensojn, ordonis al Manjo eksidi ĉi tie — kun ili. La okuloj de Maria Nikitiĉna gaje ekbrilis.

Dum la tagmanĝo Silvestro Petroviĉ rememoris la komision de Apraksin, demandis, kiel eblas serĉi en la Kancelario, aŭ kie la oĉjo proponos, desegnaĵojn por la ŝipoj, kiuj estis konstruataj sur Dvino kaj Volgo.

— Ni serĉos! — respondis la onklo, verŝante por si kaj por la nevo francan vinon en malnovajn pezajn kalikojn. Li faris unu gluton, pensis iomete, poste ekparolis, subridetante: — Freneza ulo, serbo Križanić2 ne sen vero skribis: — «ksenomanio», ĉu vi memoras? Aŭ vi ne aŭdis pri tia serbo? Multe da galimatio eliris el lia plumo, sed iuj pensoj memorfiksiĝis al mi por longe; ksenomanio aŭ stulteco, pro kiu alilandanoj super ni dominas, trompas nin ĉiel kaj faras el nia popolo kion ili deziras — jen kiel la serbo skribis. Pro siaj frenezaj rezonadoj finis la serbo sian vivon en Siberio, sed lian vorton «ksenomanio» vi memoru, neveto...

Rodiono Kiriloviĉ subridis:

— Ŝipkonstruejo por vi estas afero nova, senekzempla. Ŝipo — entute ne ekzistinta. La boato, kiun caro Petro Aleksejeviĉ en staplo en la Lina korto trovis kaj sur rivereton Jaŭzo surakvigis, same estis afero nova, neaŭdita, nevidita. Ĉu tiel?

Silvestro Petroviĉ respondis:

— Certe, ne malnova!

— Jen, «certe»! Sed ne scias vi, infano, ke tia novaĵo estas ne pli ol forte forgesita malnovaĵo, — jam ne ridetante, en kolero diris la onklo. — Forgesi nian propran bonon — pri tio ni lertas, sed memori — tio apenaŭ troveblas. Ne scias ni nun, ke multo okazis en Rusujo, okazis kaj pasis, kaj forgesiĝis. Atendu, jen hodiaŭ vi ripozos, kaj morgaŭ mi kondukos vin en la Kancelarion, metos antaŭ viajn okulojn librojn kaj manuskriptojn, — vi aĥos! Kaj multon, infano, malkovros al vi la kronikoj kaj analoj...

Manjo levis la maldikajn brovojn, kunmetis la manojn sur la alta brusto, penante kompreni, pri kio parolas la onklo, ŝiaj okuloj jen ekbriladis, jen estingiĝadis...

Per malgrandaj glutoj trinketante la francan vinon, rigardante antaŭ si per koncentrita rigardo, la kancelariestro voĉlegis el la memoro:

— «En la jaro ses mil kvarcent kvardek naŭa iris Igoro kontraŭ la grekoj, kiam sendis la bulgaroj sciigon al la caro, ke iras rusoj al Konstantinopolo sur skedioj dek mil». Ske-dioj!

Kaj demandis:

— Kaj kion en la Nestora kroniko signifas «skedio»? Ĉu vi scias?

— Skedioj estas barkoj de antikvaj rusoj!

— Jene, de antikvaj rusoj. Vi pripensu — dek mil skedioj! Floto! Kaj kia floto! Hastings — mara reĝo, tiu, kiu kondukadis normanajn armeojn, ĉu havis tiom potencan floton, kiel niaj prauloj? Ne havis Hastings tian floton. Kaj vi diras — nova afero estas ŝipkonstruejo, senekzempla! Ŝipo — eĉ tute neaŭdita! La tataro detruis nian vivon — ekstaris per siaj ĉevalaj regimentoj inter ni kaj la maro, kiel muro ekstaris, sed estis tio, kaj kiel estis. Kaj ne nur estis, sed estas, estas, nevo. Necesas trovi, kie ŝprucas tiuj fontoj vivodonaj...

La kandeloj estis mallaŭte kraketantaj, flava vakso estis ĉirkaŭverŝanta la kuprajn, malheliĝintajn pro tempo kandelingojn. Maria Nikitiĉna subite levis la rigardon, renkontiĝis per la okuloj kun Silvestro Petroviĉ, ruĝiĝis ĝis la harradikoj. Ievlev same ruĝiĝis nesciate pro kio. Trans la fenestroj, trans la dense fermitaj ŝutroj gardistoj frapadis al feraj tabuloj, markante horojn. Rodiono Kiriloviĉ, subridante pri siaj pensoj, estis diranta:

— Vi, nevo, ne pensu, ke via oĉjo sendas vin serĉi maristojn en la antaŭlonge forpasintajn tempojn. Pri tiuj tempoj estos aparta konversacio. Antaŭ ĉirkaŭ dek jaroj havis mi okazon esti en la urbo Arĥanĝela, vidis mi la Terskan bordon, la Vintran, en Kola mi estis, sur insuloj Solovecaj, en Kemo. Por tio mi al vi pri la antikvaj kronikoj nun rakontas. Kiu serĉas, tiu trovos. Laborantoj de la mara metio, veraj maristoj, posteuloj de la plej gloraj novgorodanoj, kuraĝaj, fortaj, saĝaj — estas tie. Se vi decidis maran amuzon fari — faru laŭ via deziro, sed tamen tio povas iĝi ne amuzo. Kaj se tiel — serĉu en la Nordo tiujn homojn, de kiuj vi povas lerni verajn marajn artojn...

— Ĉu en Arĥangelsko serĉi? — demandis Ievlev.

— Tie, nevo.. Pri la Nordo pensu tage kaj nokte, tie homojn serĉu, pri tio rakontu al la Siro. Morgaŭ vi en la Kancelario rigardos, kiel rusaj homoj iradis al Mangazeo3, kaj samtempe vi vidos, kiel ŝafkapuloj por tiuj kuraĝuloj la vojon fermis. Multon mi al vi montros, kaj nun tempas dormi, laciĝis vi...

Kuŝigante la nevon kaj metante ĉe li por nokto mentan kvason, la onklo subite demandis:

— Andreon Jakovleviĉ-on princon Ĥilkov-on ĉu vi konas?

— Ne konas, oĉjo.

— Morgaŭ mi vin konatigos kun li. Elstara junulo. Li studis sciencojn, mi longe konversacias kun li pri la pasinteco de Rusujo. Li tage kaj nokte serĉas en monaĥejoj, trovas kronikojn, li havas ideon verki libron sub nomo «Kerno de la historio rusia» por ĉiuj, kiuj deziros pri la rusia historio havi komprenon. Lin obsedas penso, ke ni malmulte scias pri nia pasinteco, malmulte pensas pri la pasintaj tagoj, malmulte serĉas tie vojojn por la estonteco...

La onklo eksidis sur la benkon, ree ekparolis, komencis rakonti, kiel rusoj iradis komerci al Konstantinopolo. La kancelariestro estis rakontanta, kvazaŭ li mem estis tie, antikvaj kronikoj viviĝadis en lia rakonto, viviĝadis kriviĉoj kaj luĵiĉoj4 — jen ili hakadis arbojn, dikajn je multaj arŝinoj, ĉizadis ilin, elbruligadis per fajro, kaj kiam Dnepro puriĝadis de glacio, peladis siajn skediojn al urbo Kievo...

De Kievo malsupren Ievlev eknavigis kune kun Manjo, ŝi staris en gradega barko, tenis lian manon, aŭskultis tion, kion li estis diranta al ŝi, kapjesadis per sia ĉarma kapo.

— Sed vi ja dormas, nevo? — kun bonkora moko en la voĉo demandis la onklo.

— Mi ne dormas! — ekkriis Silvestro Petroviĉ. — Tute ne dormas. Mi aŭskultas kun tuta atento...

...Ree ekiris la barko. Ili trairis la sojlon, sur la potencaj manoj la bravaj princaj kompanianoj ektrenis la skedion sur la tero, kaj malicaj peĉenegoj en tiu tempo ekatakis ilin sur ĉevaloj, ekfajfis sagoj, ektintis bulataj5 pezaj glavoj, disfendiĝis ŝildo, kaj malantaŭ la ŝildo staris Manjo kaj estis diranta: — Sub veloj la tutan vojon ĝis Konstantinopolo mem!

— Je Dio, li dormas! — ridante, diris Rodiono Kiriloviĉ.

Ievlev kun peno malfermis la okulojn. Diversvoĉe ĉirpadis griloj, ekstere apud la Presejo pasadis gardistoj, interkriante, timante maliculojn.

La onklo, ridetante, balancis la kapon.

— Mi al li diligente rakontas, kaj li, jen, ekdormis...

Ekstere, trans la fenestroj, oni ekkriis: «helpon!» Ievlev leviĝis sur la kubuto.

— Dormu, dormu, neveto! — diris Rodiono Kiriloviĉ. — Al nenio eblas helpi. Ĉiutage nun oni en Moskvo petolas. La bojaroj ne admoneblas. En nia distrikto Streŝnev kun kamaradoj ĉiunokte mortigas homojn, la mortintojn prirabas... Nu, dormu, dormu, infano...

Silvestro Petroviĉ tiris sin, metis la manojn sub la nukon, suspiris per la tuta brusto: ĉu sendi svatantojn por Manjo? Sed kiel vivi poste? Kaj li, kaj ŝi havas nek ĉelon, nek kelon, nek meblon! Kaj ne eblas atendi de iu ajn! Malriĉa naskiĝis Silvestro Ievlev...

Sed se tamen?

Kun tiu «tamen» li ekdormis. En sonĝo li vidis Manjon tia, kia ŝi sidis hodiaŭ ĉe la tablo: en veŝto el griza lepora pelto, kun klara rigardo de larĝe malfermitaj pensemaj okuloj, kun malhelaj nevusoj sur la vango. Kaj li kvazaŭ prenis ŝian manon kaj ekkondukis. Kaj sur la bordo estas ŝaŭmaj ondoj, kaj sur la ondoj balanciĝas skedioj. Zumas vento, Maria Nikitiĉna ne timas, iras al la lago, ridetas. Kaj aŭdiĝas la voĉo de la onklo:

— Jen kia proda dormo! Leviĝu, Silvestro, la suno jam estas alte!



1. Johano (Ivano) la V-a (1666–1696) — rusa caro en 1682–1696, pli aĝa frato de Petro la I-a. Ekde la infaneco li estis malsanema kaj nekapabla al regado de la lando; oni asertadis, ke li estis mensdebila. Petro estis tro juna, sed Ivanon subtenadis caridino Sofia, kaj rezulte estis decidite fari ambaŭ fratojn caroj, kaj Sofia-n — regento. Ĝis 1689 kaj Ivano kaj Petro estis caroj nur formale, fakte la potenco apartenis al caridino Sofia.
2. Juraj Križanić (1618–1683) — kroata teologo, filozofo, verkisto, lingvisto, historiisto, publicisto, kiu elpaŝadis por unueco de la slavaj popoloj. Li venis en Moskvon en 1659, en 1661 pro subteno de grekkatolikismo li estis ekzilita en Siberion, kie li skribis siajn ĉefajn verkojn. En 1676 li estis absolvita, revenis en Moskvon, poste loĝis en Polio. La vorto «ksenomanio» (t.e. kadroj de lia projekto de artefarita interslava lingvo. La persono de la romano donas ne tute ĝustajn informojn pri li («serbo», «mortis en Siberio»), ĉar en tiama Rusio oni ne distingis serbojn kaj kroatojn, kaj la sorto de Križanić ne estis vaste konata.
3. Mangazeo — la unua rusa arkta urbo de la 17-a jarcento en Siberio.
4. Kriviĉoj kaj luĵiĉoj — antikvaj slavaj triboj.
5. Bulato — speco de hardita tre firma ŝtala alojo, deveninta el Hindio, Mezazio kaj Persio, konata kaj uzata por armiloj en antikva Rusujo.