Ĉapitro kvara

— Kaj por kio vi ĉiam fulgas per tabako kaj fulgas? — diris Lokotkov, sperte kaj lerte riparante per vaksita ŝufadeno sian truiĝintan boton. — Ne scipovas vi, knabinoj, fumi, kiel mi vidas...

Inga ne respondis.

— Mi skribos al via patro, li alveturos — vergos vin! — promesis Ivano Jegoroviĉ. — Eĉ rigardi estas malagrable, kiel vi vian sanon malbonigas. Ĉu via patro estas doktoro?

Inga kapjesis.

— Kion li kuracas?

— Li estas doktoro ne medicina. Arkeologo.

— Same nemalbone, — cedeme diris Ivano Jegoroviĉ. — Ĉu evakuita, kiel talento?

— Li komandas artilerian regimenton, — seke diris Inga. — Ili estas ankoraŭ junaj, miaj gepatroj, ili aĝis dudek jarojn, kiam mi naskiĝis. Ĉu mi recitu al vi ion?

— Recitu, — konsentis Lokotkov, — recitu. Ĉu versojn?

— Versojn.

— Interalie, ĉu vi ne memoras, kies estas tiu verso: «Afero perfida, la kor' de tirano — samnigras la nokt' en aŭtun'»?

— Mi ne memoras, — pensinte, respondis la kolera tradukistino. — Mi aŭdis, sed ne memoras.

Kaj post paŭzo ŝi demandis:

— Ĉu vi ĉiam pensas pri viaj misteraj aferoj? Aŭ vi povas subite rimarki, ke jam estas printempo, ke ekzistas diversaj birdoj, ke ili kantas — egale, ĉu estas milito, ĉu ne estas, ke hodiaŭ, ekzemple, estis varmega tago?

Lokotkov ankoraŭfoje forte traŝiris la ŝufadenon kaj diris:

— Tion mi legis en ĵurnaloj — estis tia disputo pri viva homo. Kiu drinkas vodkon — tiu estas viva, kaj kiu rifuzis — tiu estas senviva. Do mi, Inga, estas viva kaj eĉ tute ankoraŭ ne maljuna, tamen ekde la unua milita aŭtuno min reŭmatismo turmentas. La malsano estas maljunula, sed mi ankoraŭ eĉ tridek jarojn ne aĝas, kvankam, certe, eĉ tridek jaroj ne estas malmulte. Nu, kaj laciĝas mi, okazas. Vi min priridas — «vojaĝo», sed mi ridi ne emas.

Li vaksis la ŝufadenon, suspiris kaj ordonis:

— Recitu versojn viajn, tio estos pli bone.

— Jen pri vi, — diris Inga, kaj ruza rideto tremeris en ŝiaj grizaj okuloj. — Nomiĝas «ĈK-ano».

Lokotkov ĵetis interesitan rigardon al sia tradukistino. Kaj ŝi komencis mallaŭte reciti:

Silente kaŝu en la kor'
la sentojn viajn — ĝoj', angor'
kaj revoj en animtrankvil'
senvortaj estu, kiel bril'
de la stelplena firmament', —
admiru ilin — kaj silent'...

— Tio estas klasika, — interrompis Lokotkov, — sed kies nome, mi ne mensogu — mi ne memoras...

Inga ĉitis lin kaj diris:

— Aŭskultu! Jen tiel mi pensas:

Ĉu povas kor' eldiri sin?
Alia ĉu komprenos vin?1

— Bone, — kun subrido prononcis Ivano Jegoroviĉ, — al kiu necesas, tiuj komprenas. Kion necesas, ili faras. Kaj kiel necesas. Elpensema vi estas kaj fantaziema, Inga, jen kio.

Li tiris la ŝufadenon, pririgardis la ankoraŭ ne finitan laboraĵon kaj pensis pri tio, ke estus bone veturi al la familio en la Saratovan regionon, manĝi kun la filoj brasiksupon, ripozi, paroli kun la edzino. Kaj voĉe prononcis:

— «Silente kaŝu en la kor'», jen kiel, kamarado Ŝanina. Sed tio ne estas pri ĈK-ano. ĈK-ano sen popolo estas nulo. Vi tion pripensu, vi mem, interalie, laboras en la speciala fako...

Post Ŝanina Lokotkov-on vizitis Jerofejev, la plej bona eksplodigisto de la brigado.

— Mi pensis, vi dormas, — diris li desupre, de sur la ŝtupoj, — tie unu hitlera parazito petas vian akcepton.

— Kia tia povas esti parazito? — forte traŝirante la ŝufadenon, interesiĝis Lokotkov. — De kie ĉe ni estas hitleraj parazitoj?

— Ja vi dormis, ĉu? — miris Jerofejev. — Jam matene ili transiris — tridek du soldatoj de la RLA kaj ĉirkaŭ ducent militkaptitoj el la koncentrejo kaj el la garnizono Meĵniĉki. Venigis ilin junulo, perfidulo, kanajlo, jen li petas vian renkontiĝon. Ja kie vi estis, se vi nenion scias?

— Kie mi estis, tie mi jam ne estas, — diris Ivano Jegoroviĉ, — kaj kie mi ne estas, tie mi estis. Ĉu vi aŭdis tian diraĵon?

— Kaj kiel oni vin ankoraŭ ne murdis? — sincere miris Jerofejev. — Knaboj rakontas, ke vi ankaŭ en Pskovon iradas, kaj ke kvazaŭ Rigon mem vizitis.

— En Berlino antaŭ nelonge mi kafon kun Hitlero trinkis, — diris Lokotkov. — Ni konversaciis pri diversaj aferoj. Jen tiel sidas mi, kaj jen tiel Hitlero. Kaj per pirogetoj ni almanĝis...

Li elaŭskultis longan rakonton de Jerofejev pri tio, kiel hodiaŭ transiris al la partizanoj la perfiduloj de la Patrujo, kaj poste oscedis kaj tiris sin.

— Ĉesu diri galimation, Jerofeiĉ, — diris li tra longa oscedo, — ja mi mem ilin akceptis hodiaŭ. Ĝuste tie mi estis, ĉe la indikita bieneto. Kaj ĝuste vi tiam dormis kaj al mi ĉi tie nur solajn fabelojn rakontas. Deŝutu tabakon kaj iru. Vi ĉiam tabakon havas.

Konfuzita Jerofejev foriris, ŝajniginte, ke li forgesis pri la tabako. Kaj post kelkaj minutoj knaris la pordo de la terkabano kaj ies voĉo, nekonata kaj juna, ĝentile interesiĝis:

— Ĉu ĉi tie lokiĝas la speciala fako?

La nekonato ankoraŭ ne malleviĝis en la terkabanon, al Ivano Jegoroviĉ videblis dume nur la piedoj en germanaj trivitaj ŝuoj.

— Ja vi eniru tute, — diris Lokotkov. — Kun la kapo eniru.

Li pririgardis la fine riparitan boton kaj levis la okulojn al la enirinto. Tio estis homo aĝa ĉirkaŭ dudek du jarojn, tre maldika, kun ventohardita vizaĝo kaj akra rigardo de la helaj kaj arogantaj okuloj. Li estis vestita per germana uniforma palto, sed sen aglo kun svastiko, sur la maldekstra maniko Ivano Jegoroviĉ distingis la konatan emblemon de la batalunio — la trikoloran flagon, blankan, bluan kaj ruĝan, kun subskribo «Por Rusujo».

— Do, — diris la ĉefleŭtenanto kaj, diligente survolvinte la piedĉifonon, pievestiĝis, — ĉu vi mem venis aŭ estis prenita?

— Eksa subleŭtenanto Lazarev Aleksandro Ivanoviĉ, — trankvile kaj kun ia stranga faciliĝo en la voĉo prezentis sin la enirinto. — Mi kapitulacis mem. Venigis soldatojn, tri dek du homojn...

— Ĉu kun armilaro?

— Jes, kun armilaro. Kaj da militkaptitoj cent naŭdek homojn. Kaj al vi mi venis kun peto: aŭ mortpafu min tuj, aŭ kredu.

Lokotkov ĵetis atentan rigardon al Lazarev.

— Rapida vi estas, — diris li. — Ultimatojn faras. Mi unue konatiĝu, kia vi estas birdo kaj kiel vi flugas. Por mortpafi ni ankoraŭ havos tempon. Eksidu.

— Antaŭ ĉio, vi devas min kredi, — firme prononcis Lazarev. — Se vi min ne kredos...

Ivano Jegoroviĉ interrompis la gaston:

— «Kredas — ne kredas, amas — ne amas, se amas — tiam kisos...» Pri tio vi al knabinoj parolos, — severe diris li. — Ĉi tie por tia parolo ne estas loko, nek ankaŭ tempo. Kiu vin sendis ĉi tien?

— La komandanto de via brigado. Mi jam kvaran fojon venas, vi ĉiam forestas...

— Ĉu vi volas diri, ke mi miajn akceptohorojn ne plenumas?

Lazarev silentis. Nun Lokotkov komprenis, ke liaj okuloj estas ne arogantaj, sed gajaj, sed en tiuj ĉi cirkonstancoj la rigardo de la eksa subleŭtenanto, certe, aspektis aroganta.

— Pri kio vi ĝojas? — demandis Ivano Jegoroviĉ.

— Mi venis hejmen — kaj mi ĝojas.

— Ĉu vi pensas, ni vin vere per kukoj regalos?

— Hejme eĉ pajlo manĝeblas.

— Spritulo. Rakontu viajn fabelojn.

Kaj Lokotkov metis sur la tablon peceton da rara papero.

— Ĉu vi skribos protokolon?

— Por kio? Tuj la verdikton.

— Kaj kion mi rakontu?

— Ĉion. Laŭ ordo. Sed nenion mensogu, — kvazaŭ eĉ petis Ivano Jegoroviĉ. — Min mensoguloj lacigas, kaj kun ili mi finas rapide. Kaj tion, ke vi devenas el proleta familio, ne necesas al mi diri, diru nur pri la afero.

— Ĉu vi ne havas fumaĵon? — demandis Lazarev.

— Dume ne, — diris Lokotkov, — ni, partizanoj, vivas ne riĉe. Kun amikoj ni tabakon dividas, sed kun nekonatoj ne. Aŭ vi, knabo, kalkulis, ke vi al ni revenos kaj ni pro tio vin per pano kaj salo regalos?

Lazarev plu arogante-gaje rigardis al Lokotkov.

— Se vi deziras — kredu, — diris li, — se ne deziras — ne kredu. Mi sciis, al kio mi iris. Sed mi nur pensis, ĉu vere mia sorto estos tia, ke ĝi eĉ ne permesos al mi morti kiel homo. La germanoj nin ĉiam konvinkadis, ke ĉi tie oni ĉiujn mortpafos, kiuj revenos, mi eĉ fojfoje kredis. Sed fojfoje mi pensadis: do, estu tiel. Mi rezonis tiel...

— Aŭskultu, Lazarev, — diris Lokotkov, — rezonados ni post la venko. Vi pensu, en kia uniformo antaŭ mi sidas homo. Pensu, kio sur ties maniko estas alkudrita. Kaj ni parolu pri la afero. Pli mallonge. Kiam, kiel, en kiaj cirkonstancoj vi estis kaptita?

— Mi ektimis kaj kaptiĝis.

Lokotkov perplekse palpebrumis: ankoraŭ neniam iu ajn tiel respondis al li.

— Kiel — «ektimis»?

— Ja tre simple, kiel homoj ektimas pro subitaĵo. Ili nur pri tio ne parolas, ili pli rakontas, kiel ili nenion timas. Sed mi al vi diras la veron.

— Diru pli konkrete.

— Pli konkrete — kiam ni eltrajniĝis apud la disvojiĝo Gniliŝĉi, la plua vojo estis eksplodigita, kaj la trajno ne sukcesis foriri, malantaŭ ni ili same la fervojon eksplodigis, jen tiam tio okazis.

— Kio okazis?

— Mi, vidu, estis malsana, — koleriĝante, respondis Lazarev, — malsanis mi forte je la stomako. Kaj pro tiu malsano, kaj pro la honto, ke mi kvazaŭ estas malkuraĝulo, mi estis tute malforta. Korpe mi tre subfalis. Mallonge dirante, mi iĝis tute malbona. Kaj tiam renkontiĝis sanitarinstruktorino, mi al ŝi rakontis pri mia embaraso. Ŝi al mi donis tri tablojdojn. Kaj la malsano tuj ĉesis. Sed mi estis tro malforta. Mi pensis: mi nur horon dormos, unu horon.

— Ĝuste dum la dormo oni vin prenis? — divenis Lokotkov.

Lazarev miris:

— De kie vi scias?

— Okazas tiel, oni rakontas.

— Do, vi ne kredas definitive?

— Vi tamen ne rapidu, — konsilis Ivano Jegoroviĉ. — Mi denove rememorigas, kia sur vi estas uniformo, kaj kia estas sur mi...

Al tiu rememorigo Lazarev ne detenis sin kaj prononcis mallaŭte:

— Sur vi tamen entute nenio videblas, nenia uniformo.

— He, kion vi diras! — kontraŭis Lokotkov. — Tamen ja...

— Do kio tamen ja?

Ili silentis iom. Ivano Jegoroviĉ deĵetis de sur la ŝultroj la vatjakon, reĝustigis la uniforman ĉemizon, per kutima gesto aranĝis faldojn sur la dorso. Kaj pensis, ke vere sur li estas nenia speciala uniformo. Normala partizana vestaĵo.

— Kiaj do estis tiuj specialaj tablojdoj, ke vi pro ili ekdormis? — daŭrigis li la pridemandon.

— Poste oni al mi klarigis: kun opio. Kaj pro opio dormo venas.

— Ĉu vi ne pafis?

— Ne, — malgaje respondis Saĉjo. — Ja mi dormis. Ili min dormantan per kolbo batis — longe poste la kapo doloris. Kaj de mi dormanta la pistolon ili forprenis. Tio estis kiel kun Ŝvejko, pli malbone ne povas esti.

— Bone, ni lasu Ŝvejkon, — interrompis Ivano Jegoroviĉ, — poste kio okazis?

— Poste mi nian sanitarinstruktorinon ekvidis — la junulinon murditan. Kaj ŝi kvazaŭ pri mi ridis pro tiuj tablojdoj, kiujn mi prenis. Mi impetis el la kolono, ekkuris, oni min vundis, tamen ne mortigis. Sed mi deziris, ke ili nepre mortigu.

— Por kio tiel?

— Ĉu vi min mokas?

— Demando: por kio vi deziris, ke ili vin mortigu?

— Mi diras ja, mi mian malhonoron ne povis elteni.

— Sed ĉu nun vi tute povas?

— Vi malĝuste min komprenas. Mi ekde la infaneco la militon imagadis, kiel en kino. Kvazaŭ nepre en ĝi estas beleco, kuraĝo, braveco, kaj rajdistoj flugas amase kun levitaj sabroj. Sed okazis tiel, ke mi ekmalsanis je la ventro, malfortiĝis, ekdormis kaj kaptiĝis. Poste: komence mi vidis nur la eksteran flankon de mia kaptiteco kaj deziris morton. Mi ne pensis pri tio, ke mi estis kaptita, sed pri tio, kiel malbele mi estis kaptita. Kaj poste mi subite komprenis, ke ne en tio estas la afero, kaj mi penis nepre pluvivi, por per heroaĵo mian malhonoron superi. Mi povus multfoje kun bela pozo perei, sed mi revis kiel ajn vivi por utilo de la Patrujo. Kaj tiam mi estis stulta, deziris esti murdita. Nu, kaj tiam mi ne sukcesis, kvazaŭ intence. Ili pafas kaj pafas sen rezulto.

— Ĉu tiel malbone la fricoj pafis, ke eĉ ne vundis?

— Vundis.

— Je kio?

— Je la kruroj. Kaj je la femuro. Ankoraŭ la ŝultron ili trapafis, kanajloj. Sed ĉion — en la karnon, la ostojn ili ne trafis.

— Vi estis fortuna! — ironie diris Lokotkov.

— Sed mi ja montros, — subite eksplodis Lazarev. — Ajna kuracisto konfirmos. Kaj se vi deziras scii, mi eĉ galonojn portis — du celpunktojn, tio signifis, ke mi estas fuĝulo, dufoje penis fuĝi, kaj ke al mi oni pafu sen ajnaj avertoj. Ili min ankaŭ al RLA prenis tial, ke opiniis, ke ne estas pli kuraĝa Ivano en tuta nia koncentrejo. Mi ilin neniom timis, eble, tial mi vivas ĝis nun...

Liaj okuloj iĝis eĉ pli arogantaj, tute insolentaj, kaj li demandis malmilde, rekte:

— Kio estas Sonderbehandlung — ĉu vi scias?

— Ne, ne scias, — ĉiam pli firme kredante al Lazarev kaj mirante pri tiu kredo, diris Ivano Jegoroviĉ, — kiu estas tio?

— Ne kiu, sed kio; tio estas «speciala prilaboro», «rompo de la volo», tio estas, kiam ili decidas ne mortigi, sed rompi. Mortigi estas simple, sed montri al ĉiuj prizonuloj, ke ili rompis, obeigis, — estas pli malfacile. Ekzemple, karcero por kvardek du tagoj kun nutrado unufoje dum tri tagnoktoj. Sen lumo, en obskuro. Tio estas ne kiu, tio estas kio, — ripetis li, — tio estas tia «kio», kiun homo por tre longe memorfiksas. Tion forgesi neniam eblas, same kiel iliajn kriojn ne eblas forgesi...

Kaj per akuta falseto, verŝajne tre simila al tio, kion li aŭdis plurfoje, Saĉjo Lazarev kriis tiel laŭte kaj malvarme furioze, ke Ivano Jegoroviĉ kun tuta sia memregado eĉ iomete tremeris.

— Achtung! Mützen ab! Stillgestanden! Fünfzehn Peitsche! Weiter! Zwei Uhr kniekniestehen!

— Ĉesu! Sufiĉas! Mi tutegale ne komprenas, — diris Lokotkov.

— Ne komprenas? Ne ne komprenas, sed ne kredas, — subite, evidente terure laciĝinte, prononcis Lazarev. — Kiu tion eltenis, al tiu oni ne rajtas ne kredi. Tio estas pri «ĉapojn for» kaj «staru senmove». Pri skurĝoj kaj pri puna sporto. Aĥ, kial diri...

Ili longe silentis.

— Ĉu vi laciĝis? — demandis finfine Lokotkov. — Eble, ni daŭrigu morgaŭ?

— Por kio ankoraŭ morgaŭ min turmenti? Prefere hodiaŭ, — kun malpeza suspiro diris la eksleŭtenanto. — Mi bezonas scii, en kiu mondo mi estas...

— Bone, se hodiaŭ, do hodiaŭ, — paceme konsentis Ivano Jegoroviĉ. — Klarigu, kial la fricoj ĉiuj finmortigadis, sed vin vundis kaj ne finmortigis. En kio vi estas tia speciala?

Lazarev subite ekstaris.

— Tiam nenia konversacio necesas, — rapide kaj trankvile diris li. — Se vi ne kredas, mortpafu min tuj. Mi ja vivis nur en espero, ke mi riparos, ke mi venĝos, sed ĉi tie, certe, neniu kredas kaj ne kredos...

Li eĉ paŝis al la ŝtupoj, sed Lokotkov krietis al li:

— Ĉu mi vin forliberigis? Kie vi troviĝas? Sidiĝu sur la lokon kaj sidu. Li, vidu, estas nervoza, dum ni en ripozloko loĝas. Demando: kial ili ĉiujn finmortigadis, sed vin ne finmortigis? Kaj respondu al la starigita demando.

— Mi jam raportis ja: ili deziris rompi. Kaj por aliaj deziris demonstri: vidu, kiajn akradentulojn ni rompas. Tiel mi pensas.

— Eble, ili varbis vin, Lazarev, tuj?

— Neriĉa demando, — ĵetinte pezan rigardon al Lokotkov, respondis Saĉjo. — Mi ne komprenas, por kio.

Ivano Jegoroviĉ ankaŭ mem komprenis, ke la demando estas «neriĉa», sed ĝi iel per si mem, pro kutimo, elsaltis. Kaj la eksleŭtenanto, kvazaŭ rimarkinte momentan konfuziĝon de Lokotkov, oscedis kaj ree leviĝis.

— Mi iros, — diris li. — La bildo estas por mi klara!

— Tamen vi ne arogantu, — severe ordonis Ivano Jegoroviĉ. — Jen, demando al li ne konvenis. Mi estas ĈK-ano, kaj vi dume, ankoraŭ en tiu ĉi tempo, — emfazis li firme, — estas perfidulo de la Patrujo. Ĉu klaras? Ĉu komprenas vi tion? Kaj ĝis mi esploros laŭ mia konscienco, mi kun vi, Lazarev, kune ne fumos.

Ĉe tio li tute ne memoris, ke li ne havas tabakon eĉ por unu volvaĵo.

— Bone, — konsentis Lazarev, — pardonu min. Ree al mi ĉiaj belaĵoj imagiĝis: kiel mi venos ĉi tien kaj oni min renkontos kun gratuloj, ke mi tiom da popolo bone revenigis al la Patrujo. Interalie, kamarado estro, ilin indus manĝigi, la popolo tre magriĝis.

— Kaj ĉu vi ilin longe ne vidis?

— Sufiĉe longe.

— Kial do vi pensas, ke ili ne estis manĝigitaj?

Lazarev iomete konfuziĝis.

«Arogantulo, — estime pensis Ivano Jegoroviĉ, — neniom faligas sian dignon. Kolera, sed ne timas. Eble, ĝuste li estas tiu plej grava homo por mi?»

La penso estis tiom neatendita, ke Lokotkov eĉ iomete timiĝis, ĉu li elbabilis ĝin voĉe. Sed, evidente, li ne elbabilis, ĉar Lazarev estis okupiĝanta pri sia ŝuo.

— Kion vi tie fosas? — demandis Ivano Jegoroviĉ.

— Varon mi alportis, — diris Saĉjo.

— Kian tian varon?

Sur la tablon antaŭ Ivano Jegoroviĉ li metis grandan surbrustan pendvolvaĵon el maldika medicina laktolo. Lokotkov donis al Saĉjo tranĉileton kaj ĝoje pensis, ke la muro, kiu ĉiam staras inter enketanto kaj prienketato, estas falema kaj ke kun ĉiu minuto de ilia konversacio ĝi pli kaj pli detruiĝas.

Lazarev tiutempe etendis al li foliojn de silkopapero.

— Kio tie? — bonege divenante per unua rigardo, «kio tie», interesiĝis Ivano Jegoroviĉ.

— Ĉio pomalgrande, — penante pli modeste prezenti sian, vere esceptan laŭ majstreco kaj bilda precizeco laboraĵon, respondis Lazarev. — Ĉio ĉi tie ekzistas. Kie mi estis — tie mi registradis skoltajn informojn.

— Malĉifru! — ordonis Lokotkov.

— Tio estas la plej simpla, — diris Saĉjo, — ni tuj al vi la tutan bildon en plenaj koloroj prezentos...

Kaj li komencis priskribi de la Pskova lago al Valga, de Peĉora ĝis la Insulo, de tie al Nevel, al Dno kaj Porĥov.

— Tiel vi ĉion konfuzos, — diris Ivano Jegoroviĉ, — rakontu laŭ ordo.

— Sed mi ĝuste laŭ ordo konfuziĝos, — respondis Lazarev. — Mi havas propran ordon, laŭ tio, kiel la fricoj nian roton peladis. Kaj vi min ne konfuzu, mi eĉ sen tio mian cerban aparaton trostreĉis...

Lokotkov komencis enskribi. La informoj de Lazarev estis kaj interesaj, kaj fojfoje tute neatenditaj. La eksleŭtenanto rakontadis vere «en plenaj koloroj»; kun ĉiu horo de la konversacio al Lokotkov iĝadis ĉiam pli klare, ke lia konversacianto havas precizan okulon, kvazaŭ oni instruis lin esti ne infanteriano, sed bona skolto. Li mense komparadis proprajn informojn kun tiuj de Lazarev kaj komprenadis, ke la knabo nenion mensogas, sed nur precizigas kaj fojfoje sciigas neatenditajn novaĵojn.

Ĉirkaŭ la kvara horo de nokto, kiam ili ambaŭ tute elĉerpiĝis pro laco kaj Lokotkov konvinkiĝis pri tio, ke Lazarev nenie subŝovis al li misinformon, Ivano Jegoroviĉ kondukis la konversacion al sia ĉevaleto — al la lernejo en Peĉki, al la Waffenschule. Kvazaŭ pretere li turnis la konversacion al la spion-sabotista lernejo.

— Kiun vi tie konas? — demandis Ivano Jegoroviĉ. — Kiun vi povas nomi el senditoj sur nian teritorion fare de la faŝistoj?

— Sendita ĉi tien estis, mi supozas, mia plej granda amiko — Kupejko. Li havis planojn, eĉ grandajn planojn, kalkulis, ke oni paraŝutigos lin sur nian teritorion en aprilo.

— Ĉu via Kupejko estas filo de fabrikmastro?

— Filo... de fabrikmastro? — kun miro redemandis Lazarev. — Sed vi...

— Ĉi tie mi demandas! — interrompis sian konversacianton Lokotkov. — Persone mi. Ĉu kompreneble?

— Jes, ĝuste, — plu mirante, eldiris la eksleŭtenanto, — kompreneble.

Li silentis iom, kutimiĝante al la penso, ke lia aspekte kampula interparolanto scias ekstreme multe. Sed Lokotkov rigardis atende, kvankam sen speciala scivolemo, kaj Lazarev daŭrigis.

— Mi same en tiun lernejon havis intencon varbiĝi, — daŭrigis li, — sed oni min ne prenis pro la kruroj. Sed mia Kupejko sukcese iris, li estas lerta radiisto, ĝenerale al teĥniko li emas de la naturo, se ne estus la milito, li, probable, iĝus sciencisto. Ankoraŭ en la koncentrejo li planis post la lernejo paraŝuti en la sovetian malfronton kaj, kapitulacinte, fari grandan radioludon — akcepti al sia triopo paraŝutistan grupon donace al nia komandantaro...

— Precizigu, al kiu «nia» komandantaro? — malmilde interrompis Lazarev-on Lokotkov.

Lazarev sufere ruĝiĝis.

— Al la nia — la sovetia, — diris li post paŭzo.

— Daŭrigu la depoziciadon.

— Mi daŭrigas. Kupejko estis tute malforta en la koncentrejo, ni timis, ke li ne eltenos ilian elprovon. Manĝante tiun lavakvon, per kiu oni nin nutris, li vere ne eltenus. Do ni duonon de niaj porcioj al li dum dek tagoj fordonadis. Por ke el ni ĉiuj unu homo faru utilon.

— Demando: ĉu ili fidis lin?

— Fidis.

— Demando: ĉu via Kupejko ĉirkaŭkuris la esplanadon?

Ree Saĉjo Lazarev ekgapis al Lokotkov: ankaŭ pri la esplanado li scias! Ĉu li mem tie estis?

— Respondu: ĉu li ĉirkaŭkuris la esplanadon?

— Malbone ĉirkaŭkuris. Falis dufoje. Sed la aŭtobiografion ni faris por li fortan, tion ne eblis eviti. Miaj personaj fantazioj estis fiksitaj, jen tio, kiel vi diris, filo de fabrikmastro. Kaj efektive tiu «fabrikmastro» estis fama karuseltornisto en Ĥarkova uzino.

— Vin kiu en la lernejon varbis, persone?

— Persone Kruppe.

— Ĉu viva estas tiu Kruppe, kiel vi aŭdis?

Li rigardis al Lazarev atente: se Kruppe estas viva, la tuta tiu ideo, kiu ree kvazaŭ vekiĝis en Lokotkov, estas kondamnita al fiasko.

— Mi ne scias, ĉu li estas viva, ĉu forsendita, ili tie ofte ŝanĝas homojn, — oscedetante pro laco, respondis Lazarev. — Mi lin, verŝajne, nun eĉ ne rekonus, — tra longa oscedo elparolis la eksleŭtenanto, — mi vidis lin dum ne pli ol minuto, tie, sur la esplanado.

Ivano Jegoroviĉ kvazaŭ ne aŭskultis Lazarev-on. Tio estis tia lia kutima manovro — la plej ĉefan kaj bazan li kvazaŭ preteratentadis. Tamen, li tre laciĝis, preskaŭ senfortiĝis. Ja povis ankaŭ li laciĝi! Kaj ankaŭ la kruroj doloris, ĝenadis la malsanaj kruroj. Diabla medicino! Ili fanfaronadas pri siaj avangardaj atingoj, sed tinkturon kontraŭ reŭmatismo ne elpensis!

— Ĉu Kupejkon vi elpensis aŭ vere estas tia ulo? — interesiĝis li.

Lazarev verve respondis en konfirma senco kaj eĉ aldonis ion pri tio, ke Kupejko verŝajne jam paraŝutis kun siaj subuloj, kaj la germanan grupon akceptis, kaj fordonis ĝin al la sovetia komandantaro, sed Lokotkov plu pensadis siajn pensojn pri tiu Kupejko, pri kiu li sciis multajn detalojn kaj je kiu eĉ iam kalkulis. Sed Kupejko fiaskis, ne eltenis kaj per sia vivo pagis pro minuta flamiĝo. Kaj la vivo malaperis, kaj la afero fiaskis. «Ĉu tiu ĉi, interese, estas same flamiĝema?» — pensis Ivano Jegoroviĉ kaj atente fiksrigardis la vizaĝon de Lazarev, kiun li jam antaŭ ajnaj kontroloj kaj rekontroloj sukcesis ekfidi kaj je kiu firme kalkulis en sia plano...

Tiel ili interparolis plurfoje.

Nun tio estis vere interparoloj, sed ne demandoj de unu kaj respondoj de la alia. Okazadis, ke respondadis ankaŭ Lokotkov al ardaj demandoj de Saĉjo pri la Stalingrada batalo, pri la Leningrada sieĝo, pri usonaj kaj anglaj maraj konvojoj, pri tio, kiam venos la venkaj tagoj.

Kaj ju pli detale kaj longe ili interparoladis, des pli fidadis Lokotkov al la aroganteco de la malfermita rigardo de Saĉjo Lazarev, des pli profunde firmiĝadis li en sia opinio pri la planita de li operaco kaj des pli serioze kontroladis, rekontroladis kaj esploradis ĉion, kio estis ligita kun la spion-sabotista lernejo en Peĉki. Tamen, Saĉjo Lazarev eĉ proksimume ne suspektis la intencojn de Ivano Jegoroviĉ...



1. Komenco de klasika versaĵo «Silentium!» (1830) de F. Tjutĉev (1803–1873). Traduko de J. Karcev.