Ĉapitro dua

En la vespero de la unua malmilda interparolo ĉio iris bone, ĝentile, pace kaj, kiel decas en tiaj okazoj, sufiĉe enuige. La veninta el la Ĉeflando al la partizanoj majoro Petuŝkov, nature, edifis la arbaranojn, kaj la arbaranoj, en la personoj de Ivano Jegoroviĉ kaj liaj knaboj — nombre la tuta aparato de Lokotkov konsistis el ses homoj — aŭskultis. Ili aŭskultadis, kaj nur kiam la helokula majoro, tute certa pri respondo de la ĉefleŭtenanto, faris demandon, ĉu konsentas Lokotkov kun lia rigardo al la aferoj, okazis, kiel tio nomiĝas, malbela historio.

— Vi ne ĝeniĝu, kamarado Lokotkov, — vigligis modestan Ivanon Jegoroviĉ-on la majoro. — Ni pridiskutu tiun ĉi aferon. La demando estas starigita, nun nia afero estas en niaj manoj.

La ĈK-anoj de Lokotkov estis ĝentile dormetantaj: ja tro longe Petuŝkov klarigadis al ili la esencon de la obskurantoj-faŝistoj. Ja la knaboj hodiaŭ jam batalis, kaj pro sia senrespondeco estis dormemaj.

— Eble, ni forliberigu mian kontoron, — diris Lokotkov, kompatante la knabojn.

La vorto «kontoro» iomete ŝokis Petuŝkov-on, sed per klino de la kapo li donis konsenton, kaj la terkabano tuj malpleniĝis. Nun ili restis duope — la alfluginto kaj la militanto.

— Do kio pri mia ideo? — demandis la majoro.

— Ĉu pri la kapto de pridemandoto?

— Ĝuste.

— Por kio pridemandotoj, — subite subridis Lokotkov, — pridemandoton konvenas preni antaŭ batalo. Sed al ni ne taŭgas labori pri bagateloj.

— Kiel tiel pri bagateloj? — ofendiĝis Petuŝkov.

— Jen tiel, ke ĝuste pri bagateloj. Kion scias pridemandoto? Niaj homoj pro li pereos, kaj la utilo estos nula. Okazas, kaptiĝas stultulo, okazas, farĉita per misinformo. Pridemandoto estas hazardo, sed por ni sufiĉas hazardoj, ni bezonas grandajn informojn, ni bezonas tiun, kiu scias multe. Vi, mi petas, kamarado majoro, aŭskultu niajn skoltajn informojn, vi ne bedaŭros...

Kaj Ivano Jegoroviĉ ekparolis, kaj kiel ekparolis! Kun detaloj, kun mapo, kun germanaj gravaj nomoj, kun rangoj kaj titoloj, kun rapidaj kaj impetaj karierhistorioj. Pro tiuj lokotkovaj scioj la bela kaj svelta majoro Petuŝkov eĉ ekangoris kaj deklaris la tutan raporton de Lokotkov fantazioj kaj malgravaĵoj.

— Kial do malgravaĵoj, — sen ajna kutima en komunikado kun estroj afableco prononcis Ivano Jegoroviĉ, — mi ja ne elpensis, ne en libroj legis. Al mi miaj fidelaj sovetiaj homoj rakontis, heroaj kamaradoj. Ili por ĉiu ĉi eta sciaĵo riskis sian vivon, kaj poste mi ankoraŭ rekontrolis. Ne, kamarado majoro, tio estas ne belaj avinaj fabeloj, vi prefere miajn informojn en vian plej sekretan libron enskribu. Ni ja ne vane inter fricoj iradas, ni estas scivolemaj knaboj!.. Do, kiel? Ĉu vi interesiĝas?

Petuŝkov, subpreminte nervozan oscedon, diris, ke li interesiĝas.

— Jen al vi skemo de ilia spiona organo «Zepelino», — afereme komencis Lokotkov. — Jen al vi la Balta maro, de ĝi ni ekiru. Jen tiele. Jen Pskovo. De ĉi tie, kiel vi vidas, iras sagoj al Vitebsko, Mogilevo, Borisovo. Kaj jen vilaĝo Peĉki — tute proksime. Kaj la ĉefkomandejo en Pskovo, kiu nomiĝis «Rußland-Mitte», nun, antaŭ kelkaj tagoj, estis alinomita al «Rußland-Nord». Kial mi ĝuste pri Peĉki permesis al mi atentigi vin? Tial, ke ĝuste ĉi tien mi celas...

Fojfoje Lokotkov permesadis al si esprimiĝi plej galante.

— Ĉu preni pridemandoton tiel malproksime?

— Estis vi, kiu diris pri pridemandoto, sed ne mi. Mi havas alian penson. Jen mi detale rakontos al vi pri la spion-sabotista lernejo en Peĉki, ni havas riĉan informon...

Petuŝkov suspiris kaj komencis aŭskulti.

Kaj Ivano Jegoroviĉ ekparolis pri instruistoj de la Waffenschule, pri la lernejestro Horvath, pri lia asistanto, perfidulo de la Patrujo Laŝkov-Gurjanov, pri maljuna kaj stulta princo Golicin, veninta en la lernejon el Parizo, pri aliaj instruistoj — Hesse, Strimutka, pri ekzamenisto SS-Sturmbannführer Schleif, pri inspektoro de la «Abwehr-eksterlando» Rosenkampf, kiu ofte vizitas spion-sabotistajn lernejojn kaj kontrolas tie kursanojn, longe konversaciante kun ili kaj varbante siajn agentojn...

— Tuta scienca disertaĵo, — kun subrido interrompis Petuŝkov.

— Ni esploras, kion ni povas, — diris Ivano Jegoroviĉ, — ni pensas, ke tio estos utila...

— Sed ĉu ni tion ne scias? — sekvis malŝata demando.

— Eble, ankoraŭ ne scias, — trankvile diris la ĉefleŭtenanto. — Unu mia homo, inteligenta, akiris tie fidon. Li mem estas el tipografio, enpaĝigisto, ankaŭ germanajn tipojn scipovas enpaĝigi. Forta laboranto...

— Ĉe vi ĉiuj ĉi tie estas fortaj, neniu malfortas, — ree interrompis Petuŝkov. — Sed tamen ĉio ĉi estas fabeloj de mil kaj unu nokto. Estas eĉ ridinde aŭskulti...

— Sed vi, kamarado majoro, vin detenu ridi, — severe respondis Ivano Jegoroviĉ. — Tiuj ĉi miaj informoj kostas multe, ili, eble, per sango de bonegaj sovetiaj patriotoj estas pagotaj, se ne jam pagitaj...

Petuŝkov rimarkeble paliĝis. Li ĉiam paliĝadis, kiam koleris.

— Mi ne bezonas viajn riproĉojn, — sufiĉe laŭte rimarkis li. — Kaj nun kaj estontece. Ĉu al vi klaras?

La ĉefleŭtenanto nenion respondis, nur ĵetis atentan rigardon al Petuŝkov.

— Daŭrigu! — ordonis tiu.

Laŭ la rakonto de Lokotkov eblis supozi, ke li ne nur estis en la Waffenschule, sed eĉ kun ĉiuj tie havis proksimajn rilatojn, ne dirante eĉ pri «Zepelino» kaj ties estroj, komencante de Sturmbannführer Kurreck kaj finante per la nuna SS-Obersturmbannführer doktoro Gräfe. Sciis Lokotkov ankaŭ pri Sonderkommando-j, kaj pri Jagdkommando-j, alivorte — ĉastaĉmentoj, sciis, kio okazas en vilaĝoj Stremutka kaj Kriŝevo, en Assari kaj Lapemeĵ, en Luĵki kaj Liepaja, en Valga kaj Rakvere. Kaj sciis ne proksimume, sed ekzakte, kvazaŭ li mem longe tie skoltis, okupiĝante pri transfronta esploro kun profunda penetro en malfrontojn.

Koncerne de la Waffenschule, laŭ la vortoj de Ivano Jegoroviĉ, tiu lernejo estis kreita de la spiona centro «Zepelino» en marto de la 1942-a jaro unue en urbeto Jabłoń, apud Lublino, en Pollando, kaj poste translokita ĉi tien «cele de proksimigo al la agadloko». Nun la Waffenschule speciale instruas pri sabotado kaj spionado rusajn militkaptitojn. Homojn, mortantajn pro forkonsumiĝo, oni elektadis por esti sabotistoj, promesante al ili ĉiajn bonojn kaj okaze de rifuzo minacante al ili per proksima kaj malrapida malsatmorto aŭ per gasumejoj.

— Legendoj, — diris Petuŝkov. — Eĉ estas strange, ke vi kredas al tiuj fabeloj. Ajna perfidulo de la Patrujo kantas tiujn lamentajn kantojn, ĉiuj ili estas kanajloj kaj fiuloj, kiuj kalkulas nur je tiaj liberaluloj, kiel vi...

Lokotkov senvorte rigardis al la estro, glutanta el trinkpoteto forte infuzitan teon. En la terkabano estis varmege, Petuŝkov ruĝiĝis, sur lia bela vizaĝo aperis ŝvito.

Kaj Lokotkov ree, jam multan fojon dum tiuj ĉi monatoj, elaŭskultis lekcion pri utilo de atentemo kaj pri tio, kion kondukas perdo de tiu. Kiel ekzemplon kaj por montri sian informitecon, la majoro fine de la lekcio rakontis sufiĉe konatan por la ĈK-anoj tiutempe okazon de aresto de kvinopo da elĵetitaj de la germanoj paraŝutistoj, kiuj «kvazaŭ» venis kun agnosko de sia kulpo kaj kapitulacis al forstogardisto, kiu al ili «saĝe» ne kredis kaj kondukis al la estraro, kie finfine la krimuloj rakontis pri siaj veraj intencoj. Ili laŭdire deziris akiri fidon de la sovetia komandejo kaj nur tiam komenci agi por utilo de siaj faŝistaj mastroj.

— Jen kiel en la vivo okazas, sed ne en fabeloj, — konkludis la majoro. — Ĉu vi nun komprenas, kamarado Lokotkov?

— Ne komprenas, — respondis Ivano Jegoroviĉ. — Por kio do ili bezonis serĉi forstiston kaj al li sola tutan sian radiaparataron kaj arsenalon doni, se li dormis kaj rimarkis nenian paraŝutadon? Vi min pardonu, kamarado majoro, sed ĝuste tiu ĉi rakontaĉo estas pura fabelo. Mi jam tiam pensis, kiam unuafoje ĝin aŭdis, ke necesis kun tiu grupo radioludon1 komenci kaj akcepti grandan paraŝutan grupon, sed ne juĝi ilin plej baldaŭ. Juĝi eblas ankaŭ poste, sed dum estas milito, necesas klopodi por ĝia utilo.

— Kion vi diras? — tute incitiĝis Petuŝkov.

— Kaj kio? Ne konsentas mi, kaj fino. Stulte estis farite.

Kaj, kvazaŭ kun li ne estis farita ajna lekci-eduka laboro, interesiĝis:

— Ĉu vi permesas daŭrigi la raporton?

La majoro kun enuo en la rigardo permesis, kaj Lokotkov tiel detale, kvazaŭ li mem en la Waffenschule estis pasanta kurson de sabotistaj sciencoj, komencis rakonti pri la ĉiutaga vivo kaj pri la ordoj de la lernejo. Laŭ liaj vortoj, tie instruiĝis de cent kvindek ĝis ducent agentoj pri milita metio, pri eksploda metio, pri amasa venenado de fontoj, pri agenta spionado, pri fabrikado de dokumentoj, pri konduto en sovetia kaptiteco kaj pri multaj aliaj sciencoj ĝis speciala, farita en Berlino kaj Lepsiko rusa literaturo. Rakontante pri la vivo de la lernejo, Ivano Jegoroviĉ uzadis germanajn vortojn kun tia kutimo, kun kiu li kutimiĝis dormi en botoj kaj kun armilo, lavi sin per neĝo kaj dum multaj tagoj vivi sen varma nutraĵo.

Kaj Petuŝkov nevole kaj tre kolere ofendiĝadis pri tiu sperteco de la ĉefleŭtenanto kaj sarkasmis rilate de tio, ĉu ne tro ekzakte ĉion scias Lokotkov, ĉu ne «entiris lin la germanoj en sian faŝisman legendon». Ivano Jegoroviĉ ĉiujn mokojn lasadis preter siaj oreloj kaj parolis nur pri la afero, ĉar ofendiĝi pro afero li al si permesadis neniam kaj de neniu, tian li havis regulon.

— Nu, kaj kio do, finfine? — laŭte ekkoleris Petuŝkov. — Vian lekcion mi elaŭskultis, sed por kio?

— Ja por tio, — trankvile respondis Lokotkov, — ke al vi estu klare: pridemandotoj tie nenion bone scias, nur bagatelojn kaj tion, kion ni antaŭlonge esploris. Kaj se preni iun, tiam ne malpli ol la lernejestron SS-majoron2 Horvath-on. Ĝuste lin ni bezonas ŝteli, dum la germanoj sian lernejon ne evakuis tien, el kie Horvath-on preni ne eblos.

Petuŝkov viŝis la abundan tean ŝviton kaj ekpalpebrumis al Lokotkov.

— Ĉu vi tion diras serioze? — ne kaŝante koleran subridon, prononcis li. — Ŝteli la lernejestron? Kaj ĉu Hitleron vi ne deziras ĉi tien en la arbaron konduki? Aŭ Himleron? Aŭ Gebelson? Ja tio estas neaŭdita! Tian sensencaĵon eĉ pinkertonoj en detektivaj libraĉoj ne sukcesis elpensi, sed ĉefleŭtenanto Lokotkov pretas plenumi...

Al ĉiuj ĉi humiligaj argumentoj kaj mokaj ekkrioj Lokotkov, kvazaŭ enpensiĝinte, silentis. Kaj kontraŭdiris nur tiam, kiam Petuŝkov diris, ke li eĉ per unusola ŝtelita sabotisto kontentiĝus kaj la homojn proponus por registara dekoracio.

— Sabotisto plej ofte, kamarado majoro, — diris Lokotkov, — scias nenion, krom siaj rektaj taskoj. Lin tie oni tre gardas kontraŭ scioj. Sed Horvath scias, kien, kiun kaj kun kia tasko oni sendas. Kaj por kia daŭro. Eblas ja, ke eĉ por longa, tre longa. Tiuj, por longa rezido preparitaj, estas danĝeregaj homoj. Tio estas ekzekutistoj el iliaj ekstermejoj, tio estas tiuj, kiuj murdis milojn da tute senkulpaj homoj. Ili tiajn murdistojn ĉe ilia rekta metio eĉ fotas kaj la fotaĵojn konservas ĉe si en personaj dosieroj. Kaj la tasko estas: sidu kaj silentu, ĝis la mastro fajfos, sidu kviete, servu al la bolŝevistoj plene, enradikiĝu en la plej sekretajn aferojn kaj akiru neniajn suspektindajn konatojn. Penetru en la partion, eksciu kiel eble plej multe kaj atendu. Venos la tempo, kaj fajfos al vi via mastro. Se al la fajfo vi ne eliros, estos donitaj al via potenco la dokumentoj pri vi: kiu vi estas, kio vi estas, kia vi estis, kiel aspektis. Kaj kiu tiam estos via mastro, estas nia afero. Vi sciu la fajfon.

Pro sia nekutime longa parolado Ivano Jegoroviĉ eĉ emociiĝis. Nun eĉ Petuŝkov aŭskultis lin atente, ne eblis ne aŭskulti — tiel konvinkite kaj forte parolis tiu partizana ĈK-ano. Kaj estis videble — li scias, pri kio li parolas...

— Kaj ĉu la lernejestro, laŭ vi, estas informita pri tiuj demandoj? — interesiĝis finfine la majoro. — Ĉu li rajtas scii?

— Tiuj, kiuj estas por longa rezido, pasas specialan kurson, — diris Ivano Jegoroviĉ. — Ne dum la tuta tempo, sed dum monato kaj duono ili estas speciale sekrete instruataj. Kaj pri ili ekzistas listoj...

— Kie ĝuste ekzistas la listoj?

— Ankaŭ en la plej alta instanco, probable, poste oni ilin kreas, sed dume ili ekzistas en la lernejoj. Sed la plej altan instancon ni ne atingos, tamen se ni sukcesos kun tia afero, kiel, ekzemple, ŝteli majoron Horvath-on, certe, ne pro liaj belaj okuloj, sed pro dokumentaro kaj malĉifrado, tiam...

— Sensencaĵo, — interrompis Lokotkov-on Petuŝkov. — Tamen, mi supre tiun demandon esploros. Apenaŭ oni konsentos tie kun tiu ideo. Mi ne konsentus.

— Dependas de tio, kiel raporti, — ŝultrolevis Ivano Jegoroviĉ. — Eblas ĉion malsame raporti...

— Ĉu vi havas tian opinion pri nia estraro? — demandis la majoro.

— Sed ĉu mi pri la estraro diris? Mi pri vi diris, — malgaje ridetis Ivano Jegoroviĉ.

Tia interparolo okazis inter Petuŝkov kaj nia heroo en majo de la kvardek tria jaro, en malbonvetera, humida vespero, kiam je ĉirkaŭ cent kilometroj for de la lokiĝo de la partizana brigado la estro de la Waffenschule Horvath en ĉeesto de sia viculo Laŝkov-Gurjanov estis raportanta al SS-Obersturmbannführer doktoro Gräfe kelkajn oficajn konsiderojn kaj malgajajn konkludojn el ili.



1. Radioludo — en la praktiko de kontraŭspionaj servoj de la 20-a jarcento, uzado de rimedoj de radia komunikado por misinformado de spionaj servoj de la kontraŭulo, por kio ofte estis uzata kaptita spiono-radiisto aŭ duobla agento. Radioludo permesis imiti agadon de neniigita aŭ neniam ekzistinta spiona reto, misinformi la kontraŭulon, ricevi informojn pri intencoj de ties spionaj servoj ktp.
2. Tio estis reala persono, tamen en publikigitaj dokumentoj ekzistas malkongruo pri lia rango; ankaŭ la aŭtoro en la originala teksto indikas lian titolon malsame. La tradukinto preferis unuecigi kaj ĉie uzi la rangon «majoro».