Jen la fino!
Vespere, kiam ili manĝis patkukojn el kruda terpomo — la lastan kulinaran atingon de avo Metodo, akirinta grasmakulitan libron sub titolo «Kiel nutri familion kaj postuleman edzon», — telefonis Bogoslovskij — al li oni finfine instalis telefonon, seniginte de ĝi la bierejon, certe, post longaj kvereloj, disputoj kaj rezistado.
— Sed kial vi ŝajne estas en malbona humoro? — interesiĝis Vladimiro Atanazijeviĉ. — Al kiu vi koleras, Nikolao Eŭgenjeviĉ?
— La koron io premas, — plendis la neniam kaj pri nenio plendanta Bogoslovskij. — Damnita vetero, kiam komenciĝas tiuj nebuloj — mi ne povas trovi por mi lokon...
— Transdonu al li saluton, — diris Aglaja Petrovna, — ĉu vi aŭdas, longkolulo? Aŭ li venu al ni...
Ustimenko forsvingis. Laŭ la voĉo de Bogoslovskij li komprenis, ke tiu vere malbone fartas, kaj decidis viziti la maljunulon, por en ia okazo voki Volovik-on kaj uzi necesajn rimedojn. Kaj post ne pli ol tridek minutoj liaj kripligitaj fingroj estis kunpremantaj la pojnon de Nikolao Eŭgenjeviĉ. Tiu kuŝis dika, la ventro kiel monto leviĝis sub la litkovrilo, la okuloj rigardis grumbleme, la edema vizaĝo dense kovriĝis per grizhara vilo.
— Nenion eblas fari, — diris Ustimenko, — necesos dum semajno kuŝi. Tuj alveturos Volovik, okupiĝos pri vi serioze.
— Spit' al vi! — sekvis mallonga respondo.
— Ne huliganu! — petis Ustimenko.
— Mi morgaŭ havas operacian tagon, — rigardante en la plafonon, seke klarigis Bogoslovskij. — Kaj aboli ĝin vi ne rajtas. Nu, kaj krom tio, mi, kiel Ovidio, kiun tiel ŝatas nia respektinda Teodoro Teodoroviĉ, deziras nur sole, ke la morto «trafu min en laboroj».
Malgraŭ ĉiuj insultoj de Bogoslovskij, Volovik tamen alveturis, kaj eĉ en akompano de Mitjaŝin. Nikolao Eŭgenjeviĉ kun defia aspekto ekfumis cigaredon. Mitjaŝin purigis la ĉambron, infuzis teon, fritis, kiel en la milito, kelkajn pantranĉaĵojn. Ĉiuj decidis jam morgaŭ preni Bogoslovskij-on en la malsanulejon, starigi por li liton en la kuracista ĉambro, li kuŝu tie. La maljuna doktoro aŭskultis siajn kolegojn kun sufiĉe venena rideto, kaj Ustimenko, diveninte la kaŭzojn de la rideto, tuj la tutan planon de transporto de Bogoslovskij abolis.
— Vi kuŝos hejme, — diris li malmilde. — Ne sukcesos via artifiko.
— Kia artifiko?
— Ja tia artifiko, ke ni vin, kiel malsanulon, kuŝigos en la malsanulejon, kaj vi tie operacii komencos...
Mitjaŝin restis ankoraŭ babili kun Nikolao Eŭgenjeviĉ, kaj Ustimenko sur la tremanta kaj ternanta malsanuleja aŭtomobilo veturigis doktorinon Volovik-on hejmen kaj ekveturis al si. En la kuirĉambro plu estis teumantaj Aglaja Petrovna, Stepanov kaj avo Metodo. Kiam Ustimenko alŝovis al si glason kun teo, eksonoris la telefono — parolis el Gridnevo Barbara. Vladimiro Atanazijeviĉ komprenis, ke tio estas ŝi, laŭ tiu speciala gardema intonacio, kun kiu la admiralo sciigis al ŝi, kiel kaj kun kiu ili ĉi tie sidas ĉe la tablo.
— Ĉu vi aŭskultas? — demandis li.
Barbara, verŝajne, silentis, poste ekkriis, ŝrikis, ĉirpis. Aglaja Petrovna prenis la parolilon. Ustimenko, kvazaŭ ĉio ĉi lin neniom koncernis, alŝovis al si pladeton kun ete pecigita sukero, eksusuris per netralegita ĵurnalo.
— Nu, semajnon aŭ du, poste mi veturos al Moskvo, — diris Aglaja Petrovna. — Ne, vi almenaŭ por unu vespero liberiĝu...
Interparolante kun Barbara, ŝi atente rigardis al la nevo, kaj tiu, kvankam sentis sur si ŝian rigardon, ŝajnigis, ke li legas kaj tute nenio lin koncernas. Poste la parolilon kaptis avo Metodo — laŭ lia opinio, en Granda Gridnevo estis malmultekosta kaj bonkvalita cepo, kaj Barbara devis alveturigi almenaŭ duonon de sako.
— Cepon, — kriis li, globigante la okulojn, — kial vi, jen, «kio-as»? Grandan prenu, blankan, longan. Kaj ĉu ajlo en via bazaro estas? Ne scias? Sed kion vi scias? Viando kiom kostas — ĉu vi scias?
Li surmetis la parolilon kaj mirigite diris:
— Ploras. Je dio. Nenion mi al ŝi sukcesis klarigi. Malkroĉiĝu vi, diras, de mi, avo, kun via viando...
Vladimiro Atanazijeviĉ ankoraŭfoje faldis la ĵurnalon, kvazaŭ vere lin interesis ĝeneralaj problemoj de sporto en Kazaĥstano. Kaj la onklino plu ĵetadis al li konatan, esplorantan rigardon.
— Do, jen, — diris li per tiu voĉo, per kiu li paroladis en kvinminutaj konsiliĝoj en sia malsanulejo, — jen kiel estos, kamaradoj. Mi en proksimaj tagoj transloĝiĝos en mian kabineton, en la malsanulejon. Tial la tuta loĝejo estos en via plena dispono. Al Hebeisen oni same baldaŭ disponigos ĉambron, kaj tiun ĉi vi donos al avo Metodo...
— Ĉesu, Vladimiro, — ordonis la admiralo kaj, haltinte meze de la ĉambro, diris: — Ĉu vi memoras, Aglaja?
Ŝi kapjesis kun facila rideto, kvazaŭ diveninte, kion ŝi devas memori, kaj li nelaŭte ekkantis, frapetante per la piedo:
Ordonite al la homoj: Ĉiujn loki en la domoj. Nokto venas al la val', Trumpetita jam signal'... |
Liaj okuloj humidiĝis, li svingis la manon, trairis la kuirĉambron kaj diris kun sopiro kaj doloro:
— Plej bonaj jaroj de nia vivo. La plej bonaj. El ĉiuj.
— Ne indas pri tio, — petis Aglaja. — Por kio?
Avo Metodo kuŝiĝis dormi trans la ŝirmilo, onklino Aglaja prenis cigaredon, blovis en la cigaredingon kaj, ekfuminte, altrinkante per malgrandaj glutoj teon, subite rakontis pri Alevtina-Valentena, pri la lastaj tagoj de ŝia vivo kaj pri tio, kiel ŝi savis Aglaja-n Petrovna-n, forkondukinte kun si la faŝistojn.
— Da bona estas multe pli, ol da malbona, — konkludis ŝi penseme, — ĉu vere, Vlaĉjo?
Li ne respondis: li timis sian abomenon al Alevtina kaj tiun incitiĝon, kiun li sentis en tiuj foraj jaroj, kiam li estis pririgardanta la «portreton de kakto» sur la muro en la loĝejo de Stepanov-oj. Kaj la onklino estis nun malrapide kaj penseme rakontanta pri tio, kiel veturigis ŝin en Unĉanskon Gnetov, kiel ŝi pensis pri li, ke li estas reprezentanto de la CK, kaj kiel ĉi tie Ŝtub, kvazaŭ superfortante sin, klarigis al ŝi, ke, malgraŭ ŝia plena senkulpeco, krom «akti» ŝin, tio estas liberigi per akto pri malsano, li nenion per sia potenco povas fari. «Akti» aŭ «komisioni» — iaj tiaj vortoj...
— Li parolis kaj ne rigardis al mi, — diris onklino Aglaja al Vladimiro Atanazijeviĉ, — kiel ĉion ĉi kompreni? Jen mi eliris, revenis hejmen, sed ĉu tio havas sencon? Klarigu al mi, saĝuloj? Kiel mi nun vivu? Senpartia, vivtenata, kondamnita laŭ artikolo tioma kaj tioma kaj liberigita pro invalideco? Ĉu tiele?
Ŝia voĉo tremeris, sed ŝi rapide ekregis sin, devigis sin rideti kaj promesis:
— Mi ne plu faros tiel.
Avo Metodo estis dolĉe ronkanta trans la ŝirmilo. Ustimenko starigis por si la faldoliton ĉe la fornelo. Aglaja sternis por li, metis la maldikajn manojn sur la ŝultrojn kaj, rigardante al li demalsupre supren, diris:
— Mi ne povas vidi tiun vian vivon. Kaj kial vi nenion manĝas? Ĉu estas vero, ke oni vin surradias por ia stulta eksperimento? Ĉu mankas ratoj?
— Ja ili estas ratoj, onklino, — kun nekaraktera por li kareso en la voĉo, respondis li. — Sed necesas homo.
— Ĉu krom vi neniu povas?
— Ĉu la patro same rezonis en Hispanio? Kaj vi dum la milito?
Ŝi ne respondis, rigardante al li per siaj strabetaj okuloj.
Poste proponis:
— Mi vin faru adopta filo. Kaj mi vin vergados ĉiutage. Formalaĵoj estas simplaj — la familinomoj estas samaj. Ĉu vi konsentas?
Li kuŝiĝis, sed ekdormi ree ne sukcesis, la surradiado jam montris sin, kvankam li tenis sin firme: estis kraketado en la oreloj, sekeco en la buŝo, li timis nokton. Traturmentiĝinte dum ĉirkaŭ du horoj, li en la kalsoneto kaj striita kamizolo, surĵetinte sur la ŝultrojn la litkovrilon, eksidis al la tablo skribi siajn observojn pri la propra persono. Ekklakis la skribmaŝino — lia sola valora moveblaĵo. Ustimenko iĝis ridema — li skribis pri si vere kiel pri rato. Li eltiris la folion, ĉifis, komencis skribi alie. Rezultis kompatige ĝis ĝeno. Necesis trovi ion mezan inter rato kaj si mem — malfacila tasko. En tiuj kreaj suferoj lin trovis onklino Aglaja, aŭdinta tra dormo, en la nokta silento, frapadon de la skribmaŝino.
— Ĉu vi estas verkisto? — demandis ŝi, haltinte malantaŭ lia dorso kaj fiksrigardante per la jam presbiopaj okuloj al la tajpitaj linioj.
— Mi estas rato, — subridis li, — vi ja mem diris.
— Kaj la rato verkas?
— Kiel povas, tiel verkas, — diris Ustimenko. — Laŭforte.
Ne rigardante al ŝi, li sentis — ŝi legas.
— Nu, kio do, — eldiris onklino Aglaja. — Stilo estas. Io eĉ epika. Kaj la vestibla sistemo — ĉu tio estas oreloj?
— Iusence.
Ŝia maldika mano kuŝis sur lia ŝultro. Kaj subite, pleniĝinte per kareso kaj danko al ŝi, kiu eliris nokte kaj tralegis liajn plumpajn liniojn, sentante feliĉon pro ŝia ĉeesto, pro tio, ke ŝi ekzistas, li mallerte turniĝis kaj kisis ŝian manon.
— Kial vi? — demandis ŝi. — Kial vi, Voĉjo?
— Adoptu, — decidis li, — vergu. Ĉion, kion vi deziras. Sed ne iru reen en la prizonon. Ĉu vi ne komprenas, ke okazas io malĝusta? Ĉu vere...
Sed ŝi ne permesis al li ĝisdiri. Ŝi indignis kaj ofendiĝis. Seke kaj malsimpatie ŝi diris al li, ke ĝeneraligi neniu rajtas. Stalino estas Stalino, kaj ne ili juĝu lin. Kaj kontraŭ malordoj kaj krimoj devas lukti ĉiu komunisto, kion ajn tio kostu al li persone. Ekzistas la Centra Komitato. Ekzistas la organoj de ŝtata sekureco. Ŝi iros kaj atingos revizion de tiu ordo, kiu estas establita de penetrintaj en la organojn malamikoj de la popolo, fiuloj kaj karieristoj, pro profitaj kaj aliaj malpuraj motivoj subfosantaj la fundamenton de la Soveta potenco. Ja ŝi scias, pri kio ŝi parolas, kaj ne deziras diskuti tiun demandon el filistra vidpunkto...
Kun mirego kaj eĉ teruro aŭskultis Vladimiro Atanazijeviĉ ŝian malmildan kaj incititan parolon. Interrompi sin ŝi ne permesis. Sed li tamen eksplodis tiom, ke trarompiĝis kun unusola frazo:
— Do, vi povas kredi tion, ke malnova bolŝevisto, pli maljuna ol vi, el tiuj, kiuj tintadis ĉe la caro per katenoj, — poste subite vendiĝis al imperialisma spionservo kontraŭ kvin mil dolaroj?
— Ni ĉesigu tiun ĉi konversacion! — tute seke diris la onklino.
Li ofendiĝis, ne kompreninte tion, ke tie, en mallibero, kie ŝi mem turmentiĝis per tiuj demandoj, ŝin savadis nur unu: ŝi «ĉesigadis tiun ĉi konversacion» eĉ kun si mem, ne nur kun najbaroj sur tabullito.
Vladimiro Atanazijeviĉ kuŝiĝis kaj ree ne ekdormis, kaj en mallumo li aŭdis, kiel ŝi eliris, serĉis cigaredojn. Aŭdis, kiel ŝi skuis alumetan skatolon, kaj petis:
— Fumu ĉi tie, onklino.
— Ĉu vi ree ne dormas, sentaŭgulo? — demandis ŝi per la antaŭa, facila voĉo. — Kial?
— Maljuneco, — en mallumo ridetis li.
Ŝi eksidis sur la tabureton, apud lia faldolito, pensis pri io, verŝajne, juĝante laŭ la voĉo, ridetis kaj diris:
— Jen mi versaĵeton, por dormi, al vi rakontos. Ĉu vi deziras?
— Rakontu.
— Tre ĝi al mi alkroĉiĝis ial, tiu versaĵeto, — penseme prononcis Aglaja Petrovna. — Okazas — tiel malfacile estas en la animo, tiel malplene, tiel sovaĝe, sed mi rememoras — kaj ridetas pri tiu ĉi terpomo. Aŭskultu!
For angorojn, dubojn ĉiajn: Tago pasis, mi kaj vi — Duonbestoj, duondioj — Ni ekdormas ĉe embrio De la nova juna viv'. Frap' — frapilo sen pane', Dormas besto Arane', Dormas Bovo, Muŝ' en dorm', Super Tero en langvor' Pendas Lun' kiel fantoma Renversita akvari'. Dormas vegetaĵ' Terpomo, Do ekdormu ankaŭ vi! |
— Kiu verkis? — vigle demandis Ustimenko, ĝojante al la mirindaj versoj.
— Nia malliberulo, — respondis onklino Aglaja. — Iu Zabolockij. Almenaŭ vi min ne turmentu! — subite eksplodis ŝi, forte enspiris cigaredan fumon kaj ekstaris. — Ne turmentu, mi petas, longkolulo. Ja la fortoj preskaŭ finiĝis.
Al li ŝajnis, ke ŝi plorsingultis. Sed tio apenaŭ estis tiel, ĉar la onklino subite voĉlegis ankoraŭ unu strofon:
Altas Tero ekdormanta, Malleviĝis jam kurten'! Menso, povra batalanto, Vi ekdormu ĝis maten'.1 |
— Spit', ne ekdormos ĝi! — diris Ustimenko.
Ŝi kliniĝis al li, kisis lin ie apud la orelo kaj foriris per rapidaj, facilaj, junaj paŝoj. Kaj matene, kiam la avo finklopodis kun matenmanĝo, ŝi trudiĝis iri kun Vlaĉjo en la malsanulejon. Ŝia vizaĝo estis freŝa, kvazaŭ ŝi vere bonege satdormis, la okuloj lumis karese kaj moke, pri la kulinara arto de la senspiriĝinta en klopodoj avo Metodo ŝi eldiris tutan paroladon, al la edzo ŝi gladis kaj vaporizis la tunikon, al Vlaĉjo — lian «ĉefan» pantalonon, vestiĝis bele, kiom povis, pudris sin kaj deklaris:
— Kial do vi malrapidas, kamarado ĉefkuracisto? Ĉu mi longe vin atendos?
Li surmetis la uniforman palton, armis sin per la bastono. La tago estis nebula, kun pluveto, la vintro finiĝis, la printempo ankoraŭ ne ekregis plenforte. Aglaja Petrovna subite diris:
— Kiel mirinde. Mi iras, kaj estas nenia konvojo. Kaj neniaj ordonoj «iri po kvin». Mi simple iras kaj iras.
— Vi estas frenezulino, jen kiu vi estas, onklino, — diris al ŝi Ustimenko. — Vi devas dormi, manĝi, spiri aeron, sed ne treniĝi kun mi en la malsanulejon.
— Kaj ĉu la kruro doloras? — demandis ŝi, rigardante, kiel ŝi apogiĝas sur la bastono.
— La kruro ne doloras. Vi bezonas tagordon, onklino...
— Tagordon mi jam havis, — ridetante, respondis ŝi. — Tion mi jam havis sufiĉe...
Por ŝi ĉio estis gajiga — por tiu mirinda virino: kaj la strato ĝojigis ŝin, la strato de ŝia juneco, la strato Lenino. Kaj la pluveto — ŝi submetadis al ĝi sian maldikan, certe, maljuniĝintan, sed tamen eterne junan vizaĝon. Kaj rekonado — ŝi rekonadis domojn, kvazaŭ homojn, riparitajn, rekonstruitajn, alkonstruatajn post bombadoj, — ŝi preskaŭ salutadis ilin.
En skvaro, apud preĝejo, Vlaĉjo konsilis:
— Vi prefere sidu iom.
— Mi jam sidadis sufiĉe, — diris ŝi ĝoje. — Kaj neniam proponu tion al mi.
— Nu, por kio vi trudiĝis iri kun mi?
— Mi deziras vidi Platonon Zemskov-on — unue. Vian malsanulejon — due. Vin en la malsanulejo — trie. Bogoslovskij-on — kvare. Ĉu malmulte?
— Bogoslovskij estas malsana. Vi lin ne vidos.
— Aliajn viajn mi vidos. Mi vidos, kiel vi komandas. Same ne bagatelo.
Kiam ili estis alirantaj al la barako de militkaptitoj, tie subite larĝe malfermiĝis la pordego, ekfrapis blovorkestro kaj elegantaj ĝentlemanoj en feltoĉapeloj, kun dandaj valizoj, en bonkvalitaj manteloj ĵetiĝis al ŝarĝaŭtoj, kiuj vice staris ĉe la pikdrato.
— Kio estas tio? — miregis la onklino.
— Nun ankaŭ ĉi tie estos mia malsanulejo, — ne tre kompreneble klarigis Ustimenko. — Vi, onklino, eĉ imagi al vi ne povas, kiaj ni ĉi tie estas ruzuloj, akiristoj kaj artifikuloj. Speciale mi.
La orkestro tondris tute proksime, la ŝarĝaŭtoj ekiradis en direkto de la stacidomo unu post la alia, la germanoj kriadis «hoch», kaj kiam Ustimenko aliris al la procesio, la eksaj malamikoj, eksaj militkaptitoj komencis krii raŭke kaj ekstaze ion jam rekte koncernan al la «general-doktoro», kaj Vladimiro Atanazijeviĉ devis svingi la manon al ili.
— Ĉu ankaŭ ili vin konas? — miregis Aglaja Petrovna.
— Ja mi estas treege fama, onklino, — diris Ustimenko. — Jen — Viŝnevskij, jen — Burdenko, jen — Petrovskij, jen — Ustimenko.
— Kiel strange, — ne aŭskultante la nevon, diris Aglaja Petrovna.
Vladimiro Atanazijeviĉ senvorte ekrigardis al ŝi. Ŝiaj altaj vangostoj rozkoloriĝis, la okuloj rigardis al la ekveturantaj ŝarĝaŭtoj senkolere kaj malgaje.
— Ĉu vi pri tio iam pensis?
— Pri kio?
— Pri tiuj, kiuj estas maljuste kondamnitaj.
— Jes.
— Ĉu pro mi?
— Ankaŭ pro vi.
— Kaj kion vi elpensis?
— Mi decidis ĉesi pensi. Ĉar mi ne povus labori.
— Kaj ĉu vi sukcesis — ĉesi? Ja ne sukcesis. Jen vi tutan romanon skribis pri mi al Ŝtub, mi legis, li al mi donis. Ĉu eblis post tio ne pensi?
— Ja mi ne diris al vi, ke mi tion sukcesis — ĉesi pensi. Mi diris, ke mi decidis ĉesi...
— Stultuleto! — karese subridis ŝi.
En la vestiblo de la onkologio, kiam brankardistino estis donanta al Aglaja Petrovna kitelon, Ustimenko nelaŭte diris:
— Jen ĝuste ĉi tie Postnikov pafis al la faŝistoj. Kaj ĉi tie, kie vi kaj mi staras, en tiu ĉi proksimume loko, li estis murdita...
— Estus bone ĉi tie lian portreton pendigi, — silentinte iomete, diris la onklino. — Grandan portreton kaj sen ajna funebra kadro. La mortinto estas en la vicoj, kiel en armeo.
Vladimiro Atanazijeviĉ morne respondis, ke dume tio estas ne tiom simpla, al kio Aglaja Petrovna kun vigleco kontraŭdiris, ke ŝi tion nepre atingos.
— Jen, vere, ne lacigis la ĉevalon krutaj vojoj, — miris Vladimiro Atanazijeviĉ.
Ŝi ne respondis — ne aŭdis. Ŝi estis aŭskultanta, kiel oni gaje kaj respekte salutas lin, ŝian Vladeton. Kiel oni sonore nomas ŝian longkolulon «Vladimiro Atanazijeviĉ». Kaj kiel respondas li, ĉefkuracisto, probable, doktoro de sciencoj, profesoro. Pri tio ili ankoraŭ ne interparolis, kaj ĉi tie, en la koridoro, ŝi interesiĝis, kian li havas sciencan rangon.
— Kuracisto! — kun rapida fluganta rideto respondis li. — Ne afliktiĝu, mi petas, onklino. La titolo estas honora.
— Kaj ne profesoro?
— Mankis tempo, onklino, — diris li, malfermante antaŭ Aglaja Petrovna la pordon en la kuracistan ĉambron, kie ordinare fumadis kaj trinkadis fortan kafon inter operacioj Teodoro Teodoroviĉ Ŝĉukin, la famulo, per kiu li deziris fanfaroni antaŭ la onklino, sed por sia ekstrema miro li ekvidis anstataŭ Ŝcukin Bogoslovskij-on.
Tiu turniĝis al la knaro de la pordo, fiksrigardis al Aglaja Petrovna kaj ne rekonis ŝin.
— Kio estas tio ĉi? — demandis Ustimenko. — Kiel tion kompreni?
— Tiel, ke Ŝĉukin havas gripon — temperaturo estas tridek ok gradoj, — plu fiksrigardante al Aglaja Petrovna, diris Bogoslovskij. — Ja mi, ŝajne, fartas pli bone, mi, ŝajne, eĉ tute...
Tiam li rekonis Aglaja-n Petrovna-n, aĥis, malrapide leviĝis, poste lia grasa vizaĝo sulkiĝis, la lipoj ektremis. «Malbone aspektas la maljunulo, — malgaje pensis Ustimenko, — ne similas al li tia emociiĝo». La vizaĝo de Aglaja Petrovna, male, estis tute trankvila, nur delikata ruĝo vidiĝis pli klare sur la altaj vangostoj.
— Jen la vero sin finfine rivelis, — diris Nikolao Eŭgenjeviĉ, firme premante la maldikan manon de Aglaja Petrovna en sia varma grandega manego. — Tio estas bonega, belega. Ĉu vi el malproksime?
— El la plej malproksima loko, el ĉie, — laŭ la mallibereja maniero respondis ŝi. — Kaj koncerne de la vero vi iom hastis, Nikolao Eŭgenjeviĉ. Oni ja min ne laŭ leĝo liberigis, sed tiel, laŭ bonkoreco. Kaj tre granda, akra lukto atendas nin kontraŭ ĉia malpuraĵo, kontraŭ malamikoj, antaŭ ol ĉiuj senkulpuloj estos ne simple liberigitaj, sed plene rehabilititaj...
Ree en ŝiaj okuloj eklumis freneza, seka brilo, kaj jen denove, incitiĝante, aŭdis Ustimenko, ke tre baldaŭ, «malgraŭ ajnaj timigoj», Aglaja Petrovna forveturos en Moskvon por atingi decidan ŝanĝon en maljusteco kaj leĝorompoj.
— Sed ĉu tio ne ŝajnos tie malfasta? — interesiĝis Bogoslovskij. — Mi tiel per mia kruda cerbo pensas, ke tia via alveturo povas kaŭzi grandajn malplezurojn...
— Do, ĉu vi pensas, ke tie oni pri ĉio ĉi scias?
— Timas mi vian rapidecon, Aglaja Petrovna, — ne respondante al ŝia demando, haste kaj malklare ekparolis li. — Vi estas homo de ne malriĉa saĝo, tial konservu vin ĝis bona okazo. Ne malmultas malbonvenkantoj... Kaj bonobeante vi ne toleros impertinentulon kaj fiulon...
Sed Aglaja Petrovna eĉ ne plu aŭskultis, ŝi deziris vidi Platonon Zemskov-on, kaj poste «la tutan malsanulejon» kaj «ĝenerale kiel ĉi tie ĉio estas aranĝita». Nora forkondukis la «onklinon de la ĉefkuracisto», al kiu ĉiuj scivoleme rigardis — kia ŝi estas malpeza kaj juna, rigardis kaj ĝojis pri Vladimiro Atanazijeviĉ, ke li vivos ne tiom sola nun. Ja estos mastrino en la hejmo kaj malfremda sango. Kaj Vladimiron Atanazijeviĉ-on ekturnis malsanulejaj aferoj. Ĉar Bogoslovskij estis urĝe vokita al Eŭgeno Rodionoviĉ, tial li ankaŭ operacii devis — sur ambulanco oni alveturigadis kaj alveturigadis, Neĉitajlo kaj Volkov ne sukcesadis...
Je la dua horo de tago Ustimenko, incitita pro tio, ke Bogoslovskij plu forestas, dum en la kirurgion oni alveturigis malsanulon kun tia malklara kaj implikita bildo, ke ili eĉ triope — Neĉitajlo, Volkov kaj li — neniel sukcesis ĝin kompreni, telefonis en la akceptejon de Stepanov.
La sekretariino de Eŭgeĉjo Bella transdonis la parolilon al Nikolao Eŭgenjeviĉ.
— Ja eble jam baldaŭ, — per morna voĉo respondis Bogoslovskij.
— Forlasu ĉion al diablo! — tute koleriĝis Ustimenko. — Se necesos — kamarado Stepanov mem levos la postaĵon kaj alveturos.
— Ne eblas, — aŭdiĝis la sama morna voĉo. — Ili min pikas kaj atakas. Nun ili inter si konsiliĝas kaj faras decidon.
— Kian decidon?! — kriis Vladimiro Atanazijeviĉ. — Vi estas malsana, kaj se la malsankta potenco eltiris vin el la hejmo, do ne por konversacii kun kamarado Stepanov. Transdonu al li la parolilon — mi al li klarigos, kio estas kio kaj pro kio estas kial.
Sed Eŭgeno Rodionoviĉ la parolilon, pro ekstrema okupiteco, ne prenis. Kaj Bogoslovskij, morniĝinte kaj peze lamante, ree direktis sin en la kabineton de kamarado Stepanov por daŭrigo de la idiota interparolo, kiu daŭris dum jam pli ol du horoj. Kuntirante la brovojn, snufante kaj frotante per la grandega polmo la maldekstran flankon de la larĝa brusto, la maljuna doktoro sidiĝis en profundan fotelon antaŭ la tablo de Eŭgeno Rodionoviĉ kaj sen ĉirkaŭvortoj demandis:
— Nu? Pri kio ni ankoraŭ parolos?
Kamarado Stepanov, kunmetinte laŭ sia kutimo la lipojn kiel kokinan postaĵon, estis subskribanta oficajn paperojn — supre, tie, kie devas meti sian subskribon estro. Kaj la pala kaj maljuniĝinta personaristino Gorbanjuk estis foliumanta iun paperujon.
— Nin interesas bankedoj, kiujn aranĝas via profesoro Ŝĉukin, — severe diris Stepanov. — El kiaj monrimedoj? Ĉu privata praktiko? Ĉu li ricevas bakŝiŝojn? Tiuj, kamarado Bogoslovskij, fremdaj moroj...
— Ĉu vi min kiel denunciston vokis? — griziĝante per la vizaĝo, interesiĝis Bogoslovskij. — Do se vi aranĝis enketadon, tiam pri mi la prokurorejo okupiĝu, laŭ la leĝo...
— La prokurorejon la afero atingos, ne dubu, — malvarme voĉis Gorbanjuk, — sed dume ni ne deziras malhonorigi nian malsanulejon kaj...
Bogoslovskij kunpremis la dentojn, por reteni sin de fiorituro, kiu estis jam tute sur la lango. Kaj diris kiel eble plej ĝentile:
— Min malsanuloj atendas. Nun Ustimenko telefonis ĉi tien, — eble, vi forpermesos min al la afero?
— Sed ĉu ni ne por afero vin invitis? — interesiĝis Gorbanjuk.
Tio, ke ŝi foliumadis sian paperujon malantaŭ la dorso de Bogoslovskij, incitadis lin, sed li ree ne cedis al la incito kaj ripetis, ke li urĝe bezonas iri en la malsanulejon, kaj tiun ĉi interparolon eblas daŭrigi ankaŭ poste, en ĉeesto de profesoro Ŝĉukin kaj, certe, de la ĉefkuracisto de la malsanulejo.
Lia vizaĝo iĝis tute griza, kaj ankaŭ la lipoj griziĝis.
— Ni mem scias, kiam kaj kun kiu interparoli, — ree malantaŭ la dorso de Bogoslovskij prononcis Gorbanjuk. — Kaj se ni invitis vin, tiam ni, certe, havas por tio kaŭzojn.
Bogoslovskij pli forte alpremis per la polmo la maldekstran flankon de la brusto. Li retenadis incitiĝon tute ne pro timo kaj, certe, ne pro ĝentileco, pri kiu li ne estis instruita, sed nur tial, ke li komprenis — li malbonfartas, la koro estas tute aĉa kaj necesas elteni, ne allasi tiujn torturantojn al la animo, ne lasi al ili eblon fari al li baton, de kiu li ne restariĝos. Ja la tuta historio ne kostas eĉ duongroŝon, por kio do emociiĝi, kiam la koro povas subite panei? Ĉu ne estas stulte?
Sed tiuj, tute raciaj, rezonoj neniom helpis al li, kiam Eŭgeno Rodionoviĉ denove revenis al la «barelo da vino». Per teda voĉo li ree rakontis la tutan historion de la demando, kies esenco, laŭ lia opinio, konsistis en tio, ke se «donacojn» oni alveturigas senkaŝe, ĝeniĝante pri neniu kaj nenio, do tiam kio okazas «kaŝe», «el la mano en la manon», tion necesas nur imagi...
— Imagi? — kiel bombo eksplodis Nikolao Eŭgenjeviĉ. — Ja kion viaj animoj bontrovos, tion vi imagu. Per oro oni nin priŝutas, per ringoj kaj briliantoj nin superĵetas, ĉasajn hundidojn sendas. Sur ĉevaltrioj ni veturadas, en ĉampano knabinojn banas. Ĉu konsciencon vi havas? Aŭ tute ne? Jam dum dua horo vi al mi la brakojn elturnadas — ĉu estis la merda bareleto da vino aŭ ne? Estis! Kaj eltrinkis ni ĝin antaŭ la okuloj kaj kun partopreno de via spionino! Ĝis la fundo eltrinkis ĉiujn tri litrojn! Kion ankoraŭ? Ĉu pri Ŝĉukin al vi denunci? Jes, li dume havas monon, li vendis la faman ŝĉukinan bibliotekon, familian, ĉu tio vin interesas? Aŭ vi deziras, ke mi, timigita per tiu trioble damnita bareleto, skribu denuncon, kiel Teodoro Teodoroviĉ monon elskuas el malsanuloj? Vi ne ĝisatendos! Li estas purega kaj honestega homo, kaj ne vi lin insultu kaj kalumniu...
Eŭgeno Rodionoviĉ milde interrompis:
— Vi ne maltrankviliĝu, Nikolao Eŭgenjeviĉ, sed se ekzistas informo — ni ja devas esplori, ĉu ne? Kaj sakrajn vortojn vi vane dum ofica tempo uzas. Inna Matejevna estas damo, ni konversacias kun vi bondezire, al vasta publiko tiun fakton, malgraŭ ties abomena esenco, ni ne elportas...
— Dume ne elportas! — rimarkis Inna Matejevna. — Sed mi ne estas certa, ke ne elportos. Ĉio dependas de via sincereco...
Plue Bogoslovskij ne distingis, tiel akre kaj dolore premiĝis lia koro. Certe, li devus peti tiun kuracilon, kiu helpadis al li lastatempe en tiaj okazoj, sed peti kuracilon — signifis peti indulgon, mizerikordon kaj, dio savu, kompaton. Kaj al tia ago Nikolao Eŭgenjeviĉ ne kapablis.
— En tiu okazo, se tio neniam ripetiĝos, — aŭdis li zumadon de Stepanov. — Ĉar vino estas speco de koruptaĵo.
— Kaj floroj? — kriis Bogoslovskij, superante la ĉiam pli akran kaj borantan doloron en la koro kaj penante ne rimarki, kiel renkonten al tiu doloro, de la dorso, el sub la skapolo, malrapide eniras tranĉilo, tiel malrapide, ke lia vizaĝo kovriĝis per ŝvito. — Kaj floroj? — ripetis li, ekster si pro sentataj moralaj, sed ne fizikaj suferoj — tiujn li ja scipovis superforti. — Se al kuracisto-resanigisto, bele esprimante, al resanigisto de suferantoj, oni alportis bukedon da floroj, tiam li...
— Kion li? — afereme rapide demandis Eŭgeno Rodionoviĉ kaj, ne ricevinte respondon, ripetis la demandon, plu subskribante per sia trejnita parafo diversajn etatajn kaj pagajn listojn. — Do kion li?
En tiu momento Gorbanjuk ekkriis, kaj tiam Stepanov ekvidis, ke Bogoslovskij estas mortanta. Fleksiĝinte en la fotelo malantaŭen, la maljuna doktoro estis ronkanta, kaj lia mano estis gratanta la oficiran tunikon, dum lia granda kapo ĉiam faladis malantaŭen, kaj la peza, morna, kamparana vizaĝo estis kovriĝanta per flaveco, kies senco estis sendispute klara eĉ por tia medicina senklerulo, kiel kamarado Stepanov E. R.
Salte ekstarinte, tiel ke kun bruo falis lia turnofotelo, li ĵetiĝis al Nikolao Eŭgenjeviĉ, kriante samtempe al Gorbanjuk, ke ŝi voku kuraciston. Sed ŝi jam ne estis en la kabineto, kaj nenie estis iu ajn, kiel ŝajnis al Eŭgeno, nenie kaj neniu, krom ili du — la grandega Bogoslovskij kaj la penanta kapti lian pulson, timiĝinta ĝis sveno iu, en la pasinteco Eŭgeno Rodionoviĉ Stepanov.
Ne, la pulso ne estis. Aŭ estis? Ĉiuokaze, kiam en la kabineton de la ĉefa estro de sanprotektado enkuris iu okazinta hazarde proksime bulpieda, sed lerta kaj energia vilaĝa kuracisto kaj post li Inna Matejevna kun injektilo kaj ampoloj, — ĉio estis tute kaj por ĉiam finita. Tiom finita, ke jam la silento venis, tiu glaciiganta la animon silento, kiu akompanas nur morton.
Gorbanjuk, iom poste, konforme kun la malgaja evento, kaj eble, eĉ sincere — ŝiaj nervoj tiutempe estis, kompreneble, sufiĉe streĉitaj — eligis mallongan gorĝan ploron. Kaj la sterilizilo kun la injektilo elfalis el ŝiaj manoj, tre probable, ke ĝuste elfalis, sed ne ŝi ĝin faligis...
La vilaĝa kuracisto surmetis la sterilizilon sur la tablon.
Eŭgeno Rodionoviĉ forturniĝis al la fenestro, timante hazarde ekvidi la malvivan vizaĝon de Bogoslovskij, timante aŭdi, timante ne nur la estontecon, sed ankaŭ la venantan momenton.
La kabineto ĉiam pli kaj pli pleniĝadis per homoj, ĉiuj ĉi tie konis, estimis kaj ŝatis la maljunan Bogoslovskij-on, ĉiuj, kun relative maloftaj esceptoj: alveturintaj el la regiono kuracistoj, helpkuracistoj, eĉ Lorje, ial en palto, Vetĉinkina kun sandviĉeto en la mano, ploreganta Bella kunvenis ĉi tie nesciate por kio — palaj, perdiĝintaj, ne sciantaj, kion fari plu...
Nur en la malsanulejo neniu kaj nenion sciis.
Planitan por hodiaŭ al operacio kaj iomete timantan zooteĥnikiston Kozmin-on vizitis Vladimiro Atanazijeviĉ, karesis per la gesto de Bogoslovskij la junulon al la ŝultro, diris, kiel diradis Nikolao Eŭgenjeviĉ: «Singarde kaj strikte, rapide kaj sendolore ni ĉion faros!» Li ridis kun li iomete, mallaŭdis pro la malkuraĝo. Kaj koleris iom: kio okazis al la maljunulo, vere, ja li mem mallaŭdadis tiujn kirurgojn, kiuj sen sufiĉaj kaŭzoj prokrastas operaciojn, kiel li insultadis tiujn, kiuj ne indulgadis la psikon de la malsanuloj?
Kaj la fremda vilaĝa kuracisto, la bulpieda eskulapo, spertinta kaj koton de kamparaj vojoj, kaj militan malfeliĉon ĝis Berlino mem, kaj ĉion tion, kion spertis Bogoslovskij, kuntirante la brovojn pro retenataj lamentoj, plenigantaj la kabineton, pro sia propra mallerteco, singarde kunmetis sur la brusto de Nikolao Eŭgenjeviĉ liajn belegajn, trafarintajn tiom da afero, potencajn, lertajn, ĉirkaŭkreskitajn per lanugo manojn.
La manojn kun mallonge tonditaj ungoj, kun maldikiĝinta pro konstanta lavado haŭto, lacajn, elturmentitajn kaj samtempe neniam cedintajn manojn.
La ankoraŭ junajn manojn de la maljuna homo, junajn, eble tial, ke li neniam prizorgadis ilin, kaj ne donadis al ili ripozon.
La manojn, per kiuj eblis ankoraŭ kaj endis «eltiradi» homojn el trans tiu sojlo, kien hodiaŭ foriris poreterne li mem, Nikolao Eŭgenjeviĉ Bogoslovskij.
La manojn, kiuj povis instrui ankoraŭ longe, la manojn de majstro, kreanto kaj faranto.
La manojn de granda laboristo.
La manojn, kiuj laborus ankoraŭ longe, se ne okazus la bareleto da vino.
— Tridek ses mil operacioj, — mallaŭte diris Bella. — Li mem hodiaŭ rakontis. Kaj eĉ ŝercis: «En rondaj ciferoj...»
Eŭgeno Rodionoviĉ flanke eliris el sia kabineto en la akceptejon. Tralegis kelkfoje la afiŝon pri tio, ke «ĉe ni oni ne fumas», kaj diris al Inna Matejevna, kiu ial same troviĝis ĉi tie — pala, tremeradanta, pereanta pro timo kaj malfeliĉo:
— Jen kiel. Vivis homo kaj nun ne vivas. Kaj kia homo: tridek ses mil operacioj. Eĉ se li laŭ maljunula kutimo troigis...
— Ĉu tio gravas! — ekkriis Inna Matejevna.
Li ĵetis al ŝi senokulan rigardon — per la okulvitroj.
— Ni intencis proponi al li kumuladon, — aŭdis ŝi, — ĉu vi komprenas? Ni parolis kun li pri tio, ke li prenu sur sin ankoraŭ la postenon de la ĉefkirurgo de la regiono. Ni deziris anstataŭigi Neĉitajlon, ĉar...
La pordo larĝe malfermiĝis, eniris brankardistoj kun brankardo, poste, en sia flota uniforma palto, glitante per la bastono sur la pargeto, kvazaŭ blinda, iris Ustimenko. El ie vipis trablovo.
— Se mi povus al li helpi, mi fordonus duonvivon, — per ŝiriĝanta voĉo, mallaŭte diris Eŭgeno. — Ĉu vi komprenas? Sed al kio ni povas helpi? Ĉu nur al tio, ke oni nin finos?
Ŝi silentis.
— Ne nur min, sed ankaŭ vin, — per glata voĉo aldonis Eŭgeno. — Vi estas personaristino, kaj vi ĉeestis, eĉ se vi ĉion negos. Ekzistas atestantoj. Kaj mi jam vin ne indulgos, ne, eĉ ne petu.
Ŝi ree nenion respondis.
— Ni iru tien, estas maldece! — ordonis li.
Ustimenko tiutempe penis malfermi la duan klapon de la pordo el la kabineto de Stepanov en la akceptejon. Du fortegaj brankardistoj atendis — Nikolao Eŭgenjeviĉ estis kovrita per littuko.
— Tiel ne eblas malfermi, — nelaŭte diris Eŭgeno Rodionoviĉ, — tie supre estas tia aĵo. Espanjoleto. Ĉu vi aŭdas, Vlaĉjo?