Ĉapitro sepa
«Mi ne sufiĉe komprenas...»
— Precizigu per literoj, — ordonis la deĵoranto per voĉo, laŭ kiu eblis konkludi, ke kvankam li formale estas nur adjutanto, sed esence estas multe pli forta ol ajnaj eksaj admiraloj.
Stepanov precizigis kaj la familinomon, kaj la antaŭnomon, kaj la patronomon. Dum tiuj ĉi semajnoj li mallernis ofendiĝi.
— Mi raportos, — nedifinite promesis la ĉiopova adjutanto.
— Sed mi troviĝas ĉi tie...
La parolilo klakis. Rodiono Metodjeviĉ blovis en ĝin, revenis en la numeron kaj ree prepariĝis atendi, kiam subite ĉio tuj ŝanĝiĝis kaj ekturniĝis en alia direkto. Kiel poste eksciis Rodiono Metodjeviĉ, lia eksa komandanto hazarde aŭdis la finon de la interparolo per paralela telefono, sed ne povis enmiksiĝi, ĉar li estis gvidanta konsiliĝon kaj, pensante pri aliaj aferoj, ne tuj kaptis la sencon de la interparolo. Sed tuj kiam la konsiliĝo finiĝis — la adjutanto por eterne estis devigita memorfiksi la biografion de Rodiono Metodjeviĉ, lian personan rolon en la milito sur la Norda mara operac-tereno kaj multon alian, rilatan al ofica etiko.
— «Precizigu per literoj», — kolere kaj eĉ furioze mokimitis la komandanto. — De kie vi tion ellernis — kompreni ne eblas.
La leŭtenanto etendiĝis en atentopozo, gladita, kun frotpurigitaj butonoj, sata, vere kvazaŭ afiŝo: «Soldato dormas, kaj la servo iras». Kaj esprimo de la okuloj estis funebra. De kie tiaj aperas en la milita floto?
Admiralo enpensiĝis por minuto kaj subite aŭdis knaron de pargetero sub la ŝuo de la adjutanto.
— Tuj mian aŭton al kamarado Stepanov. Kaj — pardonpetu!
— Jes, aŭton al kamarado Stepanov!
— Unue pardonpetu. Kaj ne ajnan aŭton, sed la mian. Kaj por ke Rodiono Metodjeviĉ ne atendu en frosto, la ĉefserĝento kuru al li.
— Jes, kuru!
— Plenumu!
En tiaj luksaj aŭtomobiloj la periferia Stepanov veturi ankoraŭ ne havis okazon. La ĉefserĝento plene premadis la gaspedalon, devancante kontraŭ reguloj solidan procesion de aŭtoj, — li havis ordonon transporti la gaston senprokraste.
Moskvo el tiu luksa aŭtomobilo ŝajnis bonkora, kredanta, malgraŭ la malnova proverbo, al larmoj, preta helpi al homo en embaraso; ŝajnis, ke ĝi jam helpas, ne tiel, kiel en la pasintaj semajnoj, kiam Rodiono Metodjeviĉ senrezulte frapadis al diversaj pordoj.
«Verŝajne, malĝustaj pordoj estis», — pensis li malgaje.
La komandanto renkontis Stepanov-on sen brakumoj kaj kisoj, sen signifa manpremo, sen frapetoj kaj palpoj, sed kun tia bona, malfermita, ĝoja brilo de la ankoraŭ junaj okuloj, ke Rodiono Metodjeviĉ momente degelis kaj tuj kvazaŭ forgesis ĉiujn humiligojn, kiujn li suferis en serĉado de vero kaj justeco ĉiutage, se ne ĉiuhore.
— Kaj ĉu antaŭlonge vi venis?
— Mi estas ĉi tie kvaran semajnon, — respondis Stepanov, fiksrigardante al la molaĉhaŭta, grasiĝinta vizaĝo de la komandanto, al la vizaĝo, kiun li tute antaŭnelonge memoris juna kaj sunbruna kaj pri kiu nun eblis pensi, ke ĝi estas malbone ŝminkita — tiel en flota amatora teatro oni iam ŝminkadis matroson, kiu devis prezenti avon. Kaj la haroj de la admiralo, ankoraŭ tute antaŭnelonge havintaj koloron de pipro kun salo, iĝis blankaj, tute blankaj. — Kvaran semajnon, — ripetis Stepanov, komprenante, ke tiel fiksrigardi kaj pririgardi estas preskaŭ maldece, sed tamen plu nekomprene fiksrigardante.
— Ĉu mi maljuniĝis? — kun subrido interesiĝis la admiralo. — Molaĉiĝis?
— Estas iomete...
— Sed vi, Rodiono Metodjeviĉ, provu servi ĉi tie, — kun malbone kaŝata incitiĝo prononcis la komandanto. — Sidu en tiu ĉi fotelo, provu, tuj ĉiuj malsanoj alkroĉiĝos — kaj konataj de medicino, kaj ne konataj. Tio estas ne en floto militon militi, kiam vi responsas, sed ankaŭ vi mem decidas.
— Sed eble, pro la floto, pro la milito nur hodiaŭ meĥanismoj ekfunkciis? — demandis Stepanov, tute ne penante kaŝi, kiel li miris pri la aspekto de la komandanto. — Ni vivis streĉite, kun plena sindono, nun estas pli facile...
— Pli facile? — gaje miregis la komandanto. — Tamen, pri tio ni poste parolos. Ni iru, Rodiono Metodjeviĉ, matenmanĝi, la tempo venis.
Kaj, facile brakuminte Stepanov-on ĉe la talio, li diris al li, ke la civila vesto konvenas al Stepanov, malsame de multaj aliaj eksoficiroj, sed milita maristo restas milita maristo kaj lia teniĝo plene konserviĝis.
Rodiono Metodjeviĉ iomete vigliĝis: en civila vesto li sentis sin iom mizere, sed nun, post la vortoj de la komandanto, li iom trankviliĝis, kaj en la salonon li eniris per certaj paŝoj, kiel eniradis en la salonon sur la «Suna», kiam li tenis tie sian flagon de komandanto de ŝipgrupo.
— Ĉu ni drinkos vodkon? — demandis la komandanto. — La admirala horo pasis, caro Petro Aleksejeviĉ post ĝi permesadis1.
Kaj li verŝis po nana glaseto por Rodiono Metodjeviĉ kaj por si.
Dum la matenmanĝo, abunda kaj grasa (Stepanov kun miro rimarkis, kiel multe komencis manĝi la komandanto, en la pasinteco konata «etmanĝulo»), iris facila, senĝena konversacio, kvankam ĉiu el la konversaciantoj eksilentadis de tempo al tempo, kvazaŭ elĉerpinte sin mem. Ili rememoris kutime la militon, poste la komandanto menciis militkuraciston Ustimenkon kaj interesiĝis, kiel tiu venkis sian invalidecon. Stepanov rakontis, la komandanto kapjesis:
— Bonege, bonege. Mi al li kelkajn taskojn donis en la floto, li ilin solvis interese kaj originale.
Kaj denove okazis paŭzo, ree la komandanto enpensiĝis. Rodiono Metodjeviĉ silentis iom, sed la silento tiom longiĝis, ke eĉ li — tute ne babilemulo — streĉiĝis kaj rememoris kelkajn flotajn mallongajn historiojn, similajn al anekdotoj...
— Jes, jes, ion tian mi memoras, — distrite respondis la komandanto, eĉ ne ridetinte, tiel malproksimaj estis liaj pensoj disde rememoroj pri tiu tempo. — Ĉu vi ankoraŭ drinkos? Aŭ teon?
Matenmanĝinte, ili revenis en la kabineton kaj eksidis en ledajn fotelojn unu kontraŭ la alia. La admiralo metis sur tableton grandan skatolon kun cigaredoj. Lia vizaĝo iĝis streĉita, kvazaŭ li atendis ion treege malagrablan. Sed Stepanov prokrastis tiun demandon, kun kiu li venis ĉi tien kaj pro kiu li tiel suferis en Moskvo.
— Vane ni venenas nin per nikotino, — diris la komandanto. — Ni sin mem mortigas. Kaj por vi post la korinfarkto entute estas malpermesinde...
— Sed ĉu en la fumado estas la afero? — mallaŭte respondis Stepanov kaj kvazaŭ proksimiĝis al la «demando».
— En la fumado! — morne kontraŭdiris la admiralo, per tiu sia kontraŭdiro kvazaŭ prokrastante la «demandon».
Ree iĝis tute senbrue. Stepanov silente pririgardis la tutan lukson de la kabineto de sia eksa komandanto, portreton de la generalisimo en parada uniformo kaj kaskedo, okupanta per si la tutan trumon inter du grandegaj spegulaj fenestroj, bustojn — de Makarov kun fabela barbo, de Naĥimov en simpla kaskedeto, de matroso Ĵeleznjakov, kiu dispelis la Konstituciantan kunvenon2.
Grandega horloĝo en kristalvitro kaj bronzo kun konforma al ĝia grandeco baso kaj solideco batis la duan horon, kaj tiam la komandanto decide kaj firme mem paŝis al la «demando» de Stepanov:
— Ĉu nenio ŝanĝiĝis?
— Nenio.
— Mi ne respondis al vi tial, Rodiono Metodjeviĉ, ke mi ne havis okazon ekscii almenaŭ ĝenerale...
— Al mi neniu kaj nenion respondis...
La admiralo iomete dismovis la manojn. Nun sur lia vizaĝo aperis angora esprimo. Kaj Stepanov komprenis, ke tempas foriri, sed foriri li ne povis. Kaj en paroksismo de obstino li decidis firme — ne foriri, ĝis li ekscios ĉion. Kion «ĉion» — li ne sciis, sed decidis firme — ne foriri!
— Al mi tute neniu respondis, — ripetis li bruske. — Ne respondas ili — kion ajn mi faru...
Li sciis, ke paroli pri tio ne taŭgas kaj eble eĉ tute ne eblas, sed ne havis fortojn sin reteni.
— Ili ne respondas! — ruĝiĝante per la kolo, kriis li. — Silentas! Kial?
La admiralo nenion respondis. «Kaj ĉi tie oni ne respondas», — pensis Rodiono Metodjeviĉ, ekfumis cigaredon, por trankviliĝi, kaj observis, kiel rigardas flanken, ne dezirante renkontiĝi kun li per la okuloj, lia eksa komandanto. La angora esprimo de sufero sur la vizaĝo de la admiralo ne mildigis la koron de Stepanov, li tamen diris tion, kion li deziris diri:
— Poste mi komencis kompreni, ke ili min timas. Ĉiu el ili pensas: kio estos, se tiun obstinan diablon oni arestos kaj ĉe li troviĝos miaj leteroj. La ĉemizo estas pli proksima al mi, ol la jako. Mi estas aparta, kaj Stepanov estas aparta...
Svinginte la manon, li silentis iom, por ke kvietiĝu tio, kio povis krude kaj sensence elŝiriĝi eksteren, kaj poste ekparolis preskaŭ trankvile, penante ne vidi la suferantan vizaĝon de la komandanto, por ne kompati lin kaj ne ĉifi tion, pro kio li alveturis en Moskvon:
— Mi pri mia edzino, Aglaja Petrovna, tute garantias, — diris li, — kaj tiu garantio estas senŝanĝa ĉe ajnaj cirkonstancoj. Ŝi estas elstara homo, fidela al la afero de konstruado de komunismo, homo honesta kaj homo de devo...
— Tion ankaŭ via filino al mi diris, — penseme prononcis la komandanto.
— Kiel — diris?
— Sed ĉu vi ne scias? — siavice miris la admiralo. — Ŝi vizitis min, jen en la sama fotelo sidis. Mi ankaŭ tial ne skribis al vi, ke pensis — la filino ĉion detale raportos... En decembro, ŝajne, ni intervidiĝis. Barbara Rodionovna, certe, certe, — subite pri io diskrete ridetis la komandanto. — Ricevis ĉi tie iuj de ŝi bonan lavon, ŝi al mi plendis, ke eĉ aresti ŝin intencis iu rangulo en Lubjanka3, sed, ŝi diris, «ne sukcesis!». Verŝajne, ŝia karaktero estas de vi.
«De diablo estas ŝia karaktero, — en mirego pensis Stepanov. — Ŝi mem veturis, elturmentiĝis ĉi tie, suferis — kaj ne diris eĉ vorton. Kaj mi ankoraŭ konsiliĝis kun ŝi. Jen diabla filino!»
— Do, ŝi kaj mi venis al konkludo, ke, plej probable, Aglaja Petrovna pereis, — kvazaŭ konsolante Stepanov-on, diris la komandanto. — Ĉar Barbara Rodionovna tre persiste serĉis kaj, ŝajne, plu serĉas, sed neniajn spurojn ŝi, ĉe ŝia tuta energio, trovi ne sukcesis...
— Ŝi ne sukcesis, sed mi sukcesis, — forte interrompis Stepanov. Li firme kaj rekte rigardis en la okulojn de la komandanto. — Ĝuste pro kio mi venis en Moskvon. La afero estas en tio, ke, perdinte ajnan esperon, mi venis ĉe ni en Unĉansko al estro de tiu servo, al kolonelo Ŝtub. Mi ne scias, kio estas tiu kamarado, sed kun mi li parolis korekte. Eblas eĉ, ke tio estas deca homo, mi iomete dum jaroj de la vivo ellernis kompreni homojn, des pli ke da jaroj mi havas nemalmulte, kaj jaroj ĉiam estas homoj. Do tiu Ŝtub, Aŭgusto Janoviĉ, al mi ne diris, de kie li tion scias, eble, li ne havas tian rajton, sed tamen li deklaris, ke Aglaja Petrovna en septembro «ĝuste» estis viva kaj troviĝis en malliberejo, sed en kiu — li ne scias. Kaj ankoraŭ tian vorton li uzis — «filtrejo». Do klarigu al mi, mi petas, bonaj homoj, kiel mi povas konservi ian trankvilon, se Aglaja Petrovna estas en malliberejo aŭ en «filtrejo»?.. Tamen, la afero estas ankaŭ ne en trankvilo, sed en tio — kiel do tio eblas? — subite senhelpe finis li. — Kiel tio eblas, ke mi ŝin konas plej bone, sed oni donas al mi nenian eblon tion klarigi? Min neniu akceptas, kun mi neniu parolas, sed mi... mi...
Stepanov sufokiĝis kaj rapide verŝis por si akvon el karafo, sed nur lipis kaj diris apenaŭ aŭdeble:
— Kie do mi nun serĉu veron kaj justecon?
— Nun helpi al vi... — komencis la komandanto.
— Ne al mi! — korektis lin Stepanov. — Al la Soveta potenco!
— Mi ripetas, helpi, Rodiono Metodjeviĉ...
— Mi ne helpon petas, — severe interrompis la admiralon Stepanov, — mi vian enmiksiĝon postulas...
— Tio estas, vi esprimas malfidon al tiuj organoj...
— Esprimas, — serĉante per rigardo la forglitantan kaj elturmentitan rigardon de la admiralo, diris Stepanov, — esprimas. Esprimas en tiu ĉi okazo malfidon. Mi jam tiun mian tezon eldiris en unu akceptejo, kaj min oni ial ne enprizonigis. Miris, sed ne enprizonigis. Kaj ankoraŭ, mi permesos al mi rememorigi: en la kvardek unua jaro al vi persone estis donita permeso viajn maristojn trovi en prizonoj kaj malliberejoj kaj revenigi en la floton. Vi revenigis kaj submaristojn, kaj torpedŝipistojn, kaj aviadistojn. Do, kiujn vi revenigadis al la floto? Ĉu malamikojn de la popolo? Aŭ eraroj havis lokon? Grandaj, nebagatelaj? Kaj kiam batis la milito...
— Tio estis eraroj kaj troigoj, kiuj... — komencis la komandanto, sed Stepanov ree interrompis lin sen ajna ĝentileco:
— Kaj ĉu nun eraroj estas neeblaj?
— Ekskludite! — jam per incitita voĉo prononcis la admiralo.
— Sed en la organoj ja estas homoj, kiel vi kaj mi, kaj ni kapablas erari.
— Tie oni ne plu eraras kaj eraros neniam, — sub firmeco de la voĉo kaŝante incitiĝon kaj eĉ senhelpecon, prononcis la komandanto. — Tro multe tio al ni kostis. Kaj se post tia milito al kelkaj homoj estis esprimita malfido, do ne mi kaj vi, Rodiono Metodjeviĉ, enmiksiĝu. La atoma bombo ekzistas, kaj la du mondoj staras unu kontraŭ la alia...
— Kaj mia Aglaja Petrovna, sekve, estas suspektata pri tio, ke ŝi kune kun tiu mondo kontraŭ ni atoman bombon levis?
Stepanov ekstaris. Liaj grizaj lipoj tremeradis, li ne plu povis sidaĉi ĉi tie.
— Nu, do, — penante kioman fojon dum tiuj ĉi semajnoj ekregi sin, diris li, — tiel. Estas tiel, kaj nenio fareblas. Ĉio estas komprenebla...
La komandanto rigardis al li milde kaj malgaje.
— Ĉu vi ofendiĝis al mi?
— Ja ne, kial do, — reĝustigante sur si la jakon kaj serĉante lastajn vortojn por adiaŭo por ĉiam, diris Rodiono Metodjeviĉ, — kial do. Do kion mi tamen faru? — demandis li kun tia obstino, kiu naskiĝas de plena senespero. — Kiel mi agu?
Al li estis nun tutegale, kion pensas pri li la admiralo. Kaj pri la lastaj vortoj li nun ekfajfis. Ĉu ankaŭ el tie ĉi li foriros senrezulte?
— Kiel agi? — malrapide demandis la komandanto. — Sed kion ja mi povas al vi konsili? Jen vi al mi ofendiĝis, sed mi ja penis ekscii. Persiste penis, pri kio mi ankaŭ al via filino raportis. Kaj iu treege, ekstreme alta persono en tiu fako aludis al mi, ke la afero de Aglaja Petrovna min tute ne koncernas kaj mia enmiksiĝo nur starigas min en pozicion de homo, al kiu ne endas fidi...
— Ĉu tiel al vi estis dirite?
— Tiel, Rodiono Metodjeviĉ, ĝuste tiel, kaj krome kun subrido. Kun gaja subrido.
— Sed kio en tio estas... gaja... — subite konfuziĝis Stepanov. — Ĉu tio estas gaja?
— Ja li havas tian kutimon, — nelaŭte prononcis la admiralo, — li tian gajecon ĉiam havas. Tia li estas... gaja homo!
Ili ree eksilentis, starante unu kontraŭ la alia.
— Sed tamen mi devas ekscii, kie ŝi estas, — kvazaŭ sorĉante, diris Stepanov.
La admiralo levis la larĝan ŝultron tiel forte, ke la tristela epoleto eĉ kurbiĝis arke. Kaj al Stepanov iĝis klare, ke ĉio estas dirita kaj ke necesas foriri.
Aŭton li rezignis.
Kaj eliris el sia domo kiel fremda civila maljunulo. Eliris, verŝajne, por ĉiam. Al kiu li ĉi tie necesos? Kiu bezonas maljunuleton en kepo, en drapa palto kun vatŝtofo, en galoŝoj?
Kiu?
— Pasu, civitano! — diris al li juna matroso kun mitraleto, kiam li haltis, por kompreni, kie estas la gastejo. — Pasu.
Kaj li, certe, pasis. «Civitano». Kaj kien malaperis la bonega vorto «kamarado»? Se oni dirus al li ne «pasu, civitano», sed «pasu, kamarado», ĉu tio estus ofenda? Ne. Kamarado — tio signifas, ke vi estas malfremda kaj al vi oni konfide konsilas «pasi». Ĉi tie estas la ĉefa marista stabo, kamarado, ne indas stari ĉi tie. Sed «civitano» eblas ankaŭ spionon nomi en juĝejo!
En la gastejo, en numero sen fenestro (ĉiuj ĉambroj kun fenestroj estis okupitaj de diversaj sportistoj, kiuj lumon kaj aeron bezonis pro speco de sia agado), Rodiono Metodjeviĉ kuŝiĝis por iom. «Kion fari, — pensis li, — kion fari, civitano Stepanov?»
— Cent dek unua — a! — frapis al la pordo ĉambristino. — Cent dek unua — a, ĉu vi estas hejme?
«Jen al vi ankoraŭ nomo, — pensis Stepanov, ekstarante. — Estis homo, sed iĝis „cent dek unua — a“!»
— Al telefono.
Evidentiĝis, ke revenis el longa inspekta vojaĝo Cvetkov, tiu Konstanteno Georgijeviĉ mem, al kiu skribis Ustimenko.
— Mi tuj konektos vin kun la profesoro, — diris ĝentileta voĉo de sekretariino, — minuton...
Kaj averte — por la ĉefo:
— Rodiono Metodjeviĉ ĉe la telefono.
La interparolo estis mallonga, afabla. Ĉu disponas la admiralo tempon hodiaŭ ĉirkaŭ la tagmanĝa horo? Tiam ĉu ne rifuzos li komplezi Cvetkov-on kaj manĝi en ilia hejmo? Kaj la edzino, certe, ĝojos, kaj estos nenia ĝeno. Ĉu la admiralo ŝatas fiŝon? Ja ne, li hodiaŭ sur aviadilo alveturigis ion de Kaspio, sed se li ne ŝatas, la edzino promesas pelmenojn. Do, je la dek oka kaj dudek apud la enirejo de la hotelo, numero de la aŭto...
Pro ega afableco kaj koreco de la profesora parolo Stepanov simple ŝvitis. Elspezinte monon por botelo da mineralakvo, Rodiono Metodjeviĉ revenis en la ĉerkosimilan ĉambron, kuŝis iom, ankoraŭfoje foliumis, kvazaŭ libreton, tutan sian malgajan konversacion kun la komandanto, razis sin kaj ree komencis la «laboron» de atendo, unue samloke en la ĉambreto, kaj poste en la vestiblo, kie aŭdeblis sonoj de dense ludanta restoracia orkestro.
La geedzoj Cvetkov-oj al Stepanov ĝenerale plaĉis. Li ŝatis vastecon en gastakcepto, ŝatis tion, kio en Rusio delonge nomiĝas «regalo kun riverenco», ŝatis en mastro insiston, kaj en mastrino afablon — ĉio estis ĝuste tia. Kaj li laciĝis manĝi en manĝejoj, li ne kutimiĝis al tio, ĉiam lia ŝipo estis lia hejmo, kie oni aprezis kaj bonan ŝercon, kaj spican spritaĵon ĉe tablo. Ankaŭ ĉi tie estis ŝercoj kaj spritaĵoj, kaj Rodiono Metodjeviĉ kvazaŭ vigliĝis, ekkredis je io. Je kio — li ankoraŭ ne sciis, sed ial antaŭsentis, ke ĉi tie lia afero moviĝos. Kaj jam tute bone al li iĝis, kiam, kvankam iom pli poste, li eksentis, ke li ĉi tie estas tiel akceptata ne pro li mem, sed pro Aglaja, lia Aglaja Petrovna.
La generalo mem ŝatis fortajn esprimojn, paroladis koncize, havis akran langon, estis treege kaj pri ĉio mokema, eĉ pri tiu scienco, en kiu li atingis kaj profesorecon kaj generalecon litere en unu sama tago. Tamen, ankaŭ ĉi tie li kun subrido sciigis al Stepanov esprimon de iu, verŝajne, sia konato, Nikolao Ivanoviĉ Pirogov, ke «ne estas pli grandaj kanajloj, ol el doktoroj generaloj».
— Iom tro akre, verŝajne, — ekdubis Stepanov.
— Ja tio antaŭlonge estis, — klarigis Cvetkov. — Ĉe la damnita carismo, en la jaroj de regado de Nikolao la unua...
Stepanov iomete ruĝiĝis...
Kaj Cvetkov aldonis:
— Tiu mem, pri kiu Herzen skribis, ke al li «sufiĉis patriotismo por forpasi al Dio»...
— Ĉu pri Pirogov? — jam tute konfuzis Stepanov.
— Pri la caro, — neofende klarigis Cvetkov. — Kaj Nikolao Ivanoviĉ vivis en tiuj tempoj, pri kiuj vi rajtas ne scii, same kiel mi pri viaj Nelson-on kaj Uŝakov-oj4...
Ankaŭ la mastrino plaĉis al Stepanov: ŝi estis bela, modere vigla, sprita. Kaj ŝi kun granda takto ne simple lasis la virojn duope, sed mem pardonpetis ilin pro tio, ke ŝi devas veturi en teatron, kie estis prezentata iu nova teatraĵo, kiun nepre ĉiuj devis spekti.
— Pri kio do ĝi estas? — interesiĝis Rodiono Metodjeviĉ.
— Ankoraŭ neniu scias, — kun subrido respondis Cvetkov. — Sed, laŭ onidiroj, ĝi venigas al iuj pensoj. Jen la edzino al mi tiujn pensojn rerakontos, kaj mi estos informita, kiel vere harmonia homo...
Kaj ordonis:
— Lidia, la saketo por tiu ĉi robo estas tro hela, prenu tiun, kiun mi el Bukareŝto alveturigis, kun lilioj...
— Vidu, — strabis al la edzo Lidia Aleksandrovna. — Eblas supozi, ke li vere estas amanta edzo...
— Sed ĉu ne amanta?
— Amanta, amanta, — haste konsentis ŝi kaj kisis lian tempion. — Amanta, nur ne koleru, mi petas...
Stepanov forkondukis la rigardon, li subite ĝeniĝis. Kaj Cvetkov jam estis diranta pri tio, ke li tute ne estas harmonia homo, kia oni lin priskribas, ke okazas, ke li abomenas sin mem ĝis malamo, ke li laciĝas, mensogas, ne komprenas, kia forto pelas lin leviĝi supren...
— Koĉjo, prefere vi ĉesus, — petis Lidia Aleksandrovna.
— Ĉu ankaŭ tion mi ne rajtas? — kolere miris li.
Rodiono Metodjeviĉ rimarkis, ke Cvetkov komencis rapide kaj nereteneble ebriiĝi.
— Ekzistas serviluloj kaj lakeoj en morala senco, — frapis li per la pugno la tablon. — En la tiel nomata scienco homoj de mia karaktero...
— Konstanteno! — akre, jam en la pordo diris la edzino de Cvetkov.
— Vi malfruas! — minacis li.
Sed la konversacion li abrupte rompis:
— Kaj Ustimenko via estas kreteno! Mi lin ĉi tien vokis. Ni tiajn knabojn ekstreme bezonas. Vere harmoniajn, sed ne pro ruzaj konsideroj...
Li verŝis al si konjakon en glason kaj, alverŝinte glaciigitan ĉampanon, avide eltrinkis.
— Sed ĉu pro la ruzaj — eblas?
Cvetkov riverencis:
— Al via dispono individuo de tiu tipo.
— Ial ne similas! — ĝentile diris la admiralo. — Vane vi tiel pri vi mem.
— Sed vi min tute ne konas, — strange subridante, deklaris Cvetkov. — Tamen, ĉio ĉi estas detaloj. Kio koncernas Ustimenkon, do tio estas ekzemplero de cigna blankeco. Li, se mispaŝos, do ne pro si, sed tamen, li eĉ apenaŭ mispaŝos. Sed flanken ne turniĝos. Mi antaŭ li, el lia vidpunkto, kulpas, cetere, el la mia — neniom, mi simple prenis tion, kio malbone kuŝis...
— Ĉu li perdis ion? — demandis la admiralo.
— Pri kio vi diras? — ne komprenis Cvetkov.
— Nu, tion, kion vi prenis?
Konstanteno Georgijeviĉ longe, ne palpebrumante, rigardis al Stepanov, poste verŝis al li kaj al si, levis la glaseton kaj diris serioze:
— Je tiaj kamaradoj, kiel vi!
— Kial, kiel mi?
— Ne gravas, kial. Almenaŭ tial, ke tiaj kamaradoj neniam prenos tion, kio malbone kuŝas...
— Sed ja se iu perdis? — kun sia stulta naiveco ripetis Stepanov. — Prenu kaj portu en la trovaĵejon.
Cvetkov-on subite trafis paroksismo de neretenebla ridego. Finridinte kaj eĉ infektinte per sia ridemo Rodionon Metodjeviĉ-on, li denove proklamis serioze:
— Je senpekuloj. Kvankam tio estas stranga, sed ĝuste sen ili la vivo estas sensala. Ĉu vi ne trovas?
Stepanov tion ne trovis, ĉar estis ateisto.
Eltrinkinte sian glacian miksaĵon, Cvetkov longe silentis, poste diris kun suspiro:
— Estas bone drinki kun vi. Kial? Kaj ĉu Ustimenko almenaŭ drinkas?
— Kial ne drinki en kompanio? — respondis la admiralo. — Se estas festo aŭ kamaradoj kunvenis.
Kaj, kuntirinte la brovojn, aldonis:
— Kaj mi, por memkritiko, povas konfesi: mi komencis tro drinki. Komencis sola drinki. Tio estas malbona.
— Vin Ustimenko elpreĝos, — diris Cvetkov. — Ju pli mi vivas, Rodiono Metodjeviĉ, des pli mi komprenas, ke la vivo pasas flanke kaj mi estas ne mastro al ĝi, sed ĝi min komandas, kiel ĝi deziras, kiel venas en la kapon, kvankam mi estas kaj generalo, kaj profesoro, kaj en diversaj saĝaj konsiliĝoj kunsidas. Sed jen kamarado Ustimenko kun tuta lia kompleto da malfeliĉoj estas komandanto en la vivo. Kia diablaĵo, ĉu?
— Nenia li estas komandanto, — sentante, ke li same ebriiĝas, kontraŭdiris Stepanov. — Rilate de la persona vivo ne ĉio ĉe li aranĝiĝis.
— Ĉu kun Venjo ja? — rapide kaj malsimpatie subridis Cvetkov. — Tia ŝi estas damo. Sed ankaŭ tio ja lin ne forturnos. Li estas el tiuj, ke ju pli malbone — des pli bone.
— Sed eble, ĝuste ne pli bone? — ne konsentis Stepanov. — Persona vivo — tio estas granda afero. Se ĝi ne aranĝiĝis — homo duonforte la vivon travivos, sed se aranĝiĝis — eĉ pasero najtingale kantos.
— Ĉu vi pensas?
La belaj okuloj de Cvetkov rigardis malgaje; enverŝante kafon en grandajn pezajn tasojn, li parolis:
— Vi al mi ne kredu, ke Vladimiro estas kreteno. Tion mi pro envio diris. Kaj ankoraŭ tial, ke mi scias — li estas pli forta. Mi cedis, sed li ne. Vi ne pensu, Rodiono Metodjeviĉ, ke mi estas ebria, mi ankoraŭ hodiaŭ estos ebria, nun mi estas ankoraŭ sur vojo al la venko, sur aliro, sed mi de li aŭdis pri vi, kaj multe aŭdis. Kaj konversacii iam vere necesas. Sed komprenu, eĉ en vagono, en oficvojaĝo mi estas kun kamaradoj, kun asistantoj, ĉie mi ne estas sola. Sed ofte mi tiel deziras: vi min ne konas, mi vin ne konas. Do jen, pri Vladimiro. Li havas aferon pro la afero mem. Kaj tio estas feliĉo. Sed ekzistas homoj, kiuj estas pli talentaj ol Vladimiro, sed ili havas aferon pro tio, kion ĝi donas. Nu, kaj kion ĝi donas? Jen neniu povas akiri bileton por la hodiaŭa premiero, sed mia edzino pro mia nomo — povas. Ĉu vi kaptas? Sed, mi demandas rezulte: por kio?
— Por kio do?
— Bone, ni lasu, — trinketante kafon, diris Cvetkov. — En tio ridinda estas nur tio, ke ĉion ĉi oni komencas kompreni, kiam ne eblas retroiri. Nun ni eltrinkos nian kafon kaj transiros al la afero, ĉar mi rimarkas, ke vi turmentiĝas. Kaj post via afero ni revenos al mia afero kaj pridiskutos ĝin. Ĉe konjaketo, kiel diris la nun severe kritikata Dostojevskij.
— Kiu, kiu? — demandis Stepanov.
— Ne gravas. Do, la afero.
Li leviĝis, frapfermis la pordon al la antaŭĉambro kaj ekparolis per sobra, trankvila, malvarma voĉo:
— La leteron de Vladimiro mi legis matene, kiam mi alveturis. Vian edzinon, Aglaja-n Petrovna-n Ustimenkon, mi konis.
— Konis? — ekkriis Stepanov. — Ĉu persone konis?
— Ĝuste tiel. Mi havis honoron koni ŝin en la tagoj de evakuado de Unĉansko. Mi eĉ laboris dum kelkaj tagnoktoj sub ŝia estrado. Mi havas bonan memoron, homojn mi komprenas kaj povas diri — tio estas mirindega virino. Sur tiaj la Soveta potenco sin tenas. Sed!
Kaj li levis fingron supren:
— Sed tio estas mia persona opinio, kiun en la nunaj homamaj tempoj mi, certe, nenie, neniam kaj al neniu eldiros. Tio estas mia, se tiel diri, sekreta opinio. Kaj neniu, certe, miajn rezonojn pri kvalitoj de tiu aŭ alia persono bezonas. Tamen tiu mia sekreta opinio kaj ligita kun ĝi konvinko donas al mi eblecon laŭ la konscienco fari ĉion, por ekscii, kion mi nur povos, pri Aglaja Petrovna. Kaj kiel mi ekscios — tio jam estas mia afero. Ĉu vi konsentas?
— Konsentas, — diris Stepanov.
— Do, pri tiu ĉi demando estas fino, — konkludis Konstanteno Georgijeviĉ. — Vi povas forveturi al via Unĉansko, por ne malŝpari monon en Moskvo. Mi skribos.
Stepanov respondis, ke li ne forveturos — tiel estas pli fidinde. Li atendos. Cvetkov jam ne aŭskultis, alportis gitaron kun banto kaj ekkantis per bonega, opera baritono — forta, profunda kaj karese malgaja:
Ne rigardu al voj' kun angoro, Kaj ne kuru vi post ĉevaltri', Kaj sopiran doloron de l' koro Vi por ĉiam sufoku en vi...5 |
La konjako, la gitaro, la malnova romanco, la tri semajnoj da humiliĝoj kaj la nuna, hodiaŭ aperinta espero subite efikis samtempe. La gorĝo de Rodiono Metodjeviĉ spasmis, li eksentis, kiel sur la okuloj aperas larmoj, penis ilin ekregi kaj ne sukcesis. Ĉio posta malklariĝis en lia cerbo, li nur memoris poste, ke li estis malforta, tute malforta, plene sentaŭga. Tamen, tio daŭris ne pli ol dum horo. En tiu stranga horo ili, interrompante unu la alian, diradis tion, kion ili neniam diris al la plej proksimaj homoj.
— Mia unua geedzeco estis malsukcesa, — diris Stepanov. — Komprenu, Konstanteno Georgijeviĉ...
— Atendu, admiralo. En via aĝo pri tio entute estas iom... eksmode paroli... En via aĝo...
— Vi ne scias, kia homo estas Aglaja Petrovna, — interrompis Stepanov. — Vi ŝin nur dum du aŭ tri tagoj vidis dum la evakuado de Unĉansko. Vi ne scias, kiel ŝi militis, kiajn aferojn regis...
— Do ŝi sidus en Taŝkento — kaj estus gvardia ordo...
— Malprave vi diras, Konstanteno Georgijeviĉ!
— Prave! La plej terura en la mondo estas malkuraĝo, — asertis Cvetkov, kaj lia bela, pala pro la alkoholo, kolera vizaĝo estis kun abomeno tikanta. — Do kial ni, ni, ne malkuraĝintaj en la milito, timas ekiri kaj diri pri Aglaja Petrovna la veron? Kial? Ankaŭ mi timas. Kaj vi, admiralo, timas...
— Mi ne timas, — malgaje subridis Stepanov, — mi ne havas, kie tiun veron diri, al kiu...
Eksonoris telefono. Cvetkov deŝiris la parolilon, aŭskultis, poste diris:
— Sed tio ja estas kontraŭscienca, nepensebla deliraĵo.
Poste per alia voĉo li interesiĝis:
— Ĉu tio ĉe vi, kara amikino, estas precizaj informoj?
Kaj poste malvarme kaj severe korektis:
— Spritaĵoj ĉi tie estas tute nekonvenaj. Morgaŭ necesas kunveni kaj aranĝi ĉion formale. Ne, ĝuste morgaŭ, ne prokrastante la aferon. Per mia nomo. Kial nur nia fako?
— Kaj jen la ilustrajo, — diris li, remetinte la parolilon sur sian lokon. — Kaj jen la bildo por nia konversacio. Iu zooteknikisto kondukos nian medicinon antaŭen kaj supren, supren kaj antaŭen. Li ankaŭ problemojn de maljuneco finos, jam morgaŭ ni al li fanfaron ludos per blovinstrumentoj. Kaj mi al timbalo batos. «Ekzistas tia opinio, ke...» Ĉu vi tian formulon iam aŭdis? «Ekzistas opinio».
— Mi ne sufiĉe komprenas, — konfesis Stepanov. — Ĉu zooteknikisto...
— La zooteknikisto sufiĉe komprenas, — grincinte per la dentoj, diris Cvetkov. — Se ekzistas opinio — li sufiĉe komprenas. Li pli ol ĉiuj komprenas, se ekzistas tia opinio. Kaj mi batos timbalojn. Kial ne bati timbalojn, ĉu?
Tiel ili diradis ajnan galimation ĝis alveturo de Lidia Aleksandrovna, kiu rapide, lerte, kaj ĉefe, gaje instalis en la trafumita loĝejo ordon, donis vespermanĝon, rakontis pri la premiero kaj pri tiuj, kiuj estis tie, kaj poste ordonis kuŝiĝi dormi.
Stepanov-on Cvetkov-oj nenien lasis iri antaŭ nokto.
Li akceptis tiun inviton por kontanta mono, neniam eksciinte, kio okazis al li en tiu vespero kun lia malsana koro. Li simple restis nokti pro malfrua tempo ĉe bonaj homoj. Pro la drinkita konjako kaj pro laco li dormis forte kaj ne aŭdis, kiel premiĝadis kaj malpremiĝadis lia koro, malfacile trapuŝante la sangon kaj preta tuj halti por ĉiam. Ĝi vere haltus, se ne injektilo de Cvetkov kaj lertaj manoj de Lidia Aleksandrovna.
— Ĉu li mortos? — antaŭ mateno demandis ŝi.
— Plej probable.
— Ĉu li estas bona homo?
— Ja pli bona, ol mi kaj vi.
— Sed per kio ni estas malbonaj?
— Sed per kio ni estas bonaj?
Dum tuta tiu longa nokto Cvetkov alverŝadis al si konjakon. Kaj ne nur ne ebriiĝadis, sed komencis ial eĉ sobriĝi.