Bor. Gubin kia li estas

Certe, li agnoskis sian erarojn, — kiel li povis ne agnoski ilin, kiam persistaj anoj de la komisiono eltiris el la tipografio, kie estis presata la «Unĉanska laboristo», eĉ la manuskripton de la felietono pri «monstro Kraĥmalnikov»? La komisiono trovis nenies korektojn kaj sur la marĝenoj de la manuskripto, kaj sur la paĝo mem. Tute ĉiuj aludoj kaj palpebrumoj apartenis al la plumo de kamarado Gubin.

Li ŝultrolevis.

— Nu, okazas, mi troigis, — diris Boriso Emanueloviĉ per egala voĉo. — Mi ardiĝis kaj troigis. Sed materialoj ekzistis... La materialoj, vokantaj neniajn dubojn. Kaj se diri honeste, kun tuta rekteco, sen evitoj — tedis konformistoj, fremduloj, kaj ke li, civitano Kraĥmalnikov, ne estas fremdulo, — pri tio min neniu konvinkos...

La anoj de la komisiono sidis, Gubin staris. La anoj de la komisiono havis nepenetreblajn, severajn vizaĝojn. Bor. Gubin estis facile ridetanta. Ne orgojle aŭ majeste, sed simple ridetanta, kiel malfremda knabo, trafinta en peripetion pro cirkonstancoj, de li ne dependaj. «Vi ja komprenas, — estis diranta tiu rideto, — kaj ankaŭ mi komprenas. Ni ne tiru la aferon. Faru konkludojn, kaj ni metu punkton».

La komisiono faris neniajn speciale severajn konkludojn. Persone Bor. Gubin al Kraĥmalnikov ne venĝis, lia furiozo kontraŭ perfiduloj de la Patrujo — kontraŭ ĉiuj ĉi Postnikov-oj kaj Ĵovtjak-oj — estis komprenebla kaj vokis estimon. Ĉu A. P. Ustimenko? Diablo ŝin komprenos — kie ŝi estas kaj kio al ŝi okazis? Ĉiuokaze, tiu Kraĥmalnikov vokis nenian kompaton de la anoj de la komisiono. Tuta tiu historio embarasis la ĵurnalon, la urbon, la regionan centron, nun ili ne baldaŭ puriĝos. Ne, se jam oni donis al vi muzeon, do vi okupiĝu pri utilaj mineraloj aŭ aĉetu pentraĵon de Ajvazovskij, por ke lernejanoj lernu nialandan pentroarton laŭ originaloj, — ĝenerale, reflektu la modernan Unĉanskon kun ĉiuj ĝiaj atingoj. Eblas eksponi ankaŭ la pasintecon, ekzemple, kabanon de potisto en Nigra Ravino fine de la pasinta jarcento. Sed jen, li elŝoviĝis kun herooj!

Ĝenerale, al Gubin ili eĉ kunsentis. Ne ĉiuj, certe, sed kelkaj, speciale la ĉefo. Ne kunsentis al li, kaj eĉ en tre akra formo, la paĝigisto — Metuŝelaĥo de la tipografio, — raŭka, kaprazita, perdinta en la milito la brakon kaj la dentojn, kun enkaviĝintaj lipoj, Straŝko. Li elturniĝis esplori la laboron de la muzeo, dufoje konversaciis kun Kraĥmalnikov, vizitis lian loĝejon kaj eĉ kun Ŝtub parolis. Sed nenia lia trabata forto povis venki malviglan reziston de la komisiono.

Kiam la kunsido finiĝis kaj la anoj de la komisiono disiris, la ĉefredaktoro diris al Gubin inter kvar okuloj:

— Kaŝiĝu, Boĉjo, en profundan provincon. Faru paĝon anstataŭ Simoĥin, donu novajn informojn pri la movado de Droĵĵin, la buterkombinaton «Stalino» montru al la popolo, tamen ne de via nomo, certe, sed faru lokan paĝon. Tie Zoja Titkova donos aktualajn versaĵetojn, anguleton de humuro ni almetos, ne koleran, certe, sed el ilia murgazeto amikajn karikaturojn. Tamen sen filistra malica ĝojo. Fotaĵojn ni donos. Ĝenerale, kial mi vin instruu, vi estas sperta...

Gubin penseme kapjesis.

Vere, li estas sperta.

— Kaj por kiom mi «kaŝiĝu»? — demandis li.

— Ĝis svenos la fumo, — subridis Varfolomejev. — Ja tro Zolotuĥin koleriĝis — tio, certe, estas inter ni. Ni nun komencos ekskluzive pozitivan materialon donadi, vi kreos fortan paĝon, belan, la centra gazetaro rimarkos, Zinovio Simonoviĉ interesiĝos — kiu faris? Kaj mi tuj: «Nia punato Gubin».

— Por mi makulita ne tro gaje estas veturadi al malnovaj amikoj. Tion ankaŭ vi mem, Vsevolodo, komprenas!

— Sed vi kun rideto, kun rideto! — konsilis Varfolomejev. Kaj montris sian ideale blankan artefaritan dentaron. — Jen tiele — kun rideto. Kaj al kiu do tio estas interesa, kiu memorfiksos?

— Al la filistro tio estas ekstreme interesa. La filistron eraro de nia sovetia gazetaro treege interesas! Ĝuste tial mi ne estas kontenta. Ne devis ni lavi malpuran tolaĵon publike. Ni private pardonpetus Kraĥmalnikov-on, kaj fino. La makulo ja estas ne sur mi, sed sur la ĵurnalo.

Varfolomejev konfirmis la vortojn de Gubin per malgaja suspiro. Lia vizaĝo estis kuraĝa, severa, senriproĉa. Kaj ankaŭ la haroj estis belaj, cindrokoloraj. Tia aspekto, milite pitoreska, estadas ĉe malkuraĝuloj, tiaj, kiuj diradis dum la milito: «Morto ne estas timinda, timinde estas ne vidi la finon de la hitlera fiaventuro». Tamen, en la milito, pli ĝuste en ties dua eskalono, Vsevolodo Romanoviĉ kondutis pli ol dece. Eĉ, por ekstrema miro de siaj subuloj, iĝis kontuzita ĝuste en la avanfronto. Tamen, klaĉuloj asertadis, ke la surdeco de la majoro kreiĝis ne rezulte de kontuzo, sed post gripo, kiu vekis en la timpanaj membranoj de kamarado Varfolomejev malnovajn komplikaĵojn de skarlatino...

— Bone, — diris Vsevolodo Romanoviĉ, — vian sangon, Boĉjo, mi ne soifas, sed malaperu, kara! Ni vin punis, ĉu vi komprenas? Kaj tiun vian punon vi devas kuraĝe elteni. Kaj la tempo ĉion kuracas. Ĉu klaras?

— Klaras!

La ĉefo firme premis la manon al Gubin. Tio estis adiaŭa manpremo — por proksimume tri monatoj, ne malpli.

— Dankon, Vsevolodo! — respondis Gubin.

— Ne ofendiĝu!

— Estu sana.

— Mi estos. Monerojn kaj dokumentojn oni por vi aranĝas.

— Jes!

El la redakciejo Gubin direktis sin al la poŝtejo kaj longe elpensadis telegramon al tiu redaktoro de la revueto pri amatoraj teatroj kaj muzea laboro, kiu siatempe batis al Unĉansko, kie oni indulgas «monstrojn» kiel Kraĥmalnikov. La telegramo estis ruza, kun multsignifaj aludoj kaj plej koraj salutoj kaj deziroj pri ĉio plej bona, kaj ĉefe — pri plenumo de deziroj.

Ne, Gubin ne malhavis scipovon agi.

Kaj cirkonstancojn li ĉiam komprenadis bonege.

Ĝenerale la tempo laboris por li: erari, kiam vi estas tro maldormema, estas multe pli laŭdinde, ol erari, liberalante. Kio koncernas la vojaĝon, do vojaĝi li ŝatis. Sur la unua paĝo de lia notlibro estis skribite per klara, malgranda, rekta skribmaniero: «Foriranta trajno kaŭzas en mi nevenkeblan deziron veturi tra mia lando, kaj la Unĉanska regiono por mi, „kiel en malgranda guto“, estas mia lando!»

La unĉanskan regionon Boriso Emanueloviĉ vere konis bonege, konis laŭlonge kaj laŭlarĝe, kun ĉiuj ĝiaj ebloj, kun ĉiuj elstaraj homoj, konis ankaŭ distriktajn centrojn, uzinojn, fabrikojn, kooperativojn, kolĥozojn, konis akvujojn, arbarajn sovaĝejojn, malnovajn landvojojn, novkonstruaĵojn, konis eĉ vojturnojn, konis tute ĉion, sed nur de la parada flanko, ĉion ceteran li kvazaŭ neglektadis. Kaj tio plejparte kontentigadis la homojn, pri kiuj li skribis. Al edzinoj plaĉis, kiam pri la edzoj Bor. Gubin skribis, ke ili estas «miraklaj prodoj de la tero», patrinoj ĝojis, kiam legadis pri siaj filinoj, ke tia «ĉevalon haltigos plenkure, eniros al dom-incendi'»1. Por arteco Gubin fojfoje skribadis: «sana odoro de kanabaj fibroj», aŭ «antaŭe, kiam ĉi tie estis truoj-fenestroj, el kiuj la mondo montriĝis senĝoja kaj senkolora», aŭ «floras sur marĉeto modesta belulo butomo», — ĝenerale, la kreaĵoj de Gubin plaĉis, kaj en la teatro pri li oni flustradis:

— Bor. Gubin iras, jen, en la nigra!

Ĉio iris bone kaj eĉ bonege, kiam li skribadis pri pozitivaĵoj, eĉ se tiuj pozitivaĵoj estis pufigataj de li ĝis maldeco. Sed kiam li okupiĝadis pri materialoj, nomataj de Varfolomejev negativaj, tuj okazadis malagrablaĵoj.

Tiel okazis tuj post lia veno al Unĉansko, kiam Gubin kreis ĝenron de satira felietono kun elpensitaj familinomoj. Li mem skribadis tiujn ĉarmajn, senkolerajn, certe, humurajn aĵojn, kiuj ordinare finiĝadis per sciigo, ke la felietono ja ne estis, ĉar ĉio rakontita en ĝi estis ne pli ol sonĝo. Tiamaniere en la ĵurnalo aperadis kritika materialo, sed tia, kiu neniun persone ofendas. Tamen, la nova speco de felietono tenis sin nelonge: unu familinomo en ĝi evidentiĝis soni simile al alia familinomo, reale ekzistanta, la «responsan redaktoron» oni demandis, ĉu tio ne estas aludo. Varfolomejev koleriĝis kaj diris, ke satiraj felietonoj pri lokaj temoj perdis aktualecon. Gubin ofendiĝis, al li iĝis amare, ke Barbara, fidela legantino de la ĵurnalo, decidos, ke estis li, kiu ektimis skribi la felietonetojn.

— Ja vi, Vsevolodo, iĝis tre malkuraĝa, — diris Gubin. — Ĝis ridindeco.

— Interalie, kamarado Gubin, estis ne mi, sed vi, kiu elpensis felietonojn sen familinomoj. Mi petas, batu morgaŭ al malordoj en la tombejoj, ĝuste baldaŭ la laborantoj treniĝos funebri pri mortintoj.

— Do, ĉu kontraŭ Lubeznov bati, ke li ne sukcesas?

La redaktoro enpensiĝis. Lubeznov — la estro de la Departemento de la polico — estis homo ofendiĝema kaj sian policon gardadis kontraŭ la gazetaro en ĉiuj okazoj. Gardadis ĝis tio, ke eĉ leterojn de legantoj oni al li ne transsendadis — legantoj speciale petis pri tio.

— Jen, vidu! — suspiris la redaktoro. — Sed vi, kamarado Gubin, ne afliktiĝu. Vi ja estas dio de bela materialo, pozitiva. Faru lokan paĝon pri la Korsuna porkobredejo, ni subskribos per elvetura brigado, notos etajn mankojn, du-tri kliŝojn, organizanto de la paĝo estos vi...

— Ne taŭgos, — tranĉis Gubin. — Tedis al mi tiu ladviando!

«Ladviando» estis vorto de Barbara. Ŝi povis enmeti en ĝin plej diversan, sed ĉiam malbonan sencon. La ĉefa estis trompo. La ĉefa senco. Anstataŭ la dua fronto2. Anstataŭ la vera afero. Anstataŭ!

Kaj Gubin timis vortojn de Barbara. Jam ekde tiu fora vespero mem, kiam ŝi al li diris: «Lamu for!» Ekde tiu terura, renversinta tutan lian vivon vespero. Gubin timis ŝian mokan, preskaŭ malestiman rigardon, timis ŝian scipovon incitite balanci la piedon en defalanta ŝuo, la piedon, preskaŭ neniam atingantan la plankon. Kaj ŝiajn demandojn li timis:

— Ĉu vi, Boĉjeto, ne hontas tiel skribi? Vi ja komprenas, kiel fie estas vidi unu aferon, sed skribi tute alian. Homoj pensas, ke vi al ili helpos, rakontas al vi viajn malfeliĉojn, sed vi skribas, kiel ĉe ili estas bone kaj kiaj ili estas gajaj. Ja ili manĝas nesufiĉe, Boĉjeto, sed vi fie mensogas, ke ĉe ili estis malfacilaĵoj. Ĉu — estis? Ili plu estas — kaj nesufiĉa nutrado, kaj porciumaj kartoj!

Gubin konfuziĝadis, ne sciis, kion respondi. Se tio estus ne ŝi, li trovus respondon, kaj trafan!

Foje li diris al ŝi:

— Tio estis vi, kiu min pereigis. Mi povus iĝi ĉu vi scias kio?

— Kio? — simplanime demandis ŝi.

— Se mi scius, kion vi bezonas, — konfuziĝinte, komencis klarigi Gubin, — se mi komprenus, kiel mi devas skribi por vi...

— Kiel por ĉiuj: veron. En ĵurnalo devas esti vero. Ne aludu pri nia ekspedicio, ke ni tuj ion malkovros. Ni ne malkovros. Nia estro estas kreteno. Skribu, ke vane brulas ŝtata mono, granda mono...

Ne, kun ŝi ne eblis paroli!

Kaj li preskaŭ ploris, ĉar li ne elpensis sian amon. Li vere amis ŝin ekde tiu tago mem, kiam ŝi, laŭ ŝiaj propraj vortoj, «ekturnis la kapon al Boĉjeto, por turmenti Vlaĉjeton, kiu eĉ nenion rimarkis».

Ĉie, ĉiam li pensadis pri ŝi.

Li malamis zorgigi sin, sed fojfoje sendadis al ŝi sendaĵojn, kiuj nepre venadis reen. Foje li demandis ŝin:

— Sed se tiun buteron kaj tiun kolbason sendus al vi via Ustimenko?

La okuloj de Barbara ekbrilis.

— Ĉu vi scias, ĉiufoje, kiam sendas vi, mi pensas — se subite tio estas Vlado? Ne, li ne sendos. Kaj ne ial. Simple li ne havas tempon.

— Sekve, vi opinias, ke mi havas multe da libera tempo?

— Certe. Vi ĉiam estas libera. Kaj li neniam. Eŭgeĉjo al mi rakontis, laŭ vortoj de lia edzino — tiu belulino, ke nokte li parolas en dormo, Vlaĉjo. Kaj nur pri sia malsanulejo. Kiaj tie povas esti sendaĵoj...

Ŝiaj okuloj plu lumis arde kaj karese. Kaj subite, silentinte, ŝi diris tian senhontan kaj terurintan Gubin-on frazon, ke li simple rigidiĝis:

— Kiel mi dezirus vivi kun li, Boĉjo. Kiel mi dezirus. Li ĉe mi ne babilus en dormo, ne. Tio ĉe ni ne estus. Li ĉe mi dormus, kiel ŝtipo. Ĉu vi komprenas, amikino?

Kiela amikino!

Kaj poste ŝi kuraĝis peti:

— Aŭskultu, vi ja kun li renkontiĝas. Konsilu al li edziĝi al mi.

— Al vi eĉ fiereco ne restis! — dolĉe ofendis ŝin Gubin.

— Ne restis! — kapjesis Barbara. — Kaj neniam estis. Tio ja estas ridinda, kiam oni amas. Kiam ne amas — tiam, certe...

— Sed li estas edzo kaj amegas sian familion. Ĉu vi forkondukos patron disde la filino?

— Ĉio estas mensogo! — forsvingis Barbara. — Ĉu mi lin ne konas?

Kaj, subite vigliĝinte, kun brilantaj rondaj okuloj, kun subite surverŝinta la vangojn arda kaj delikata ruĝo, ŝi ekparolis, kvazaŭ en deliro:

— Diru al li, diru, vere. Mi deziras kun li manĝi, dormi, vekiĝi, deziras lin manĝigi, naski de li infanojn — multe. Mi ne scias, mi nenion bone komprenas, sed ja oni skribas, ke sur la tero ekzistas feliĉo. Ĉu, Boĉjo?

— Ne ekzistas! — venĝeme respondis li.

La ruĝo foriris de ŝiaj vangoj, la okuloj estingiĝis.

— Foriru! — ordonis ŝi. — Iru al viaj «personoj». Vi ja ĉiam skribas, kiel ĉiuj estas feliĉaj.

Li foriris kaj ebriiĝis en tiu vespero. Kaj matene ekiris al siaj «personoj».

Preskaŭ kun ĉiuj el siaj personoj Gubin parolis familiare. Oni lin opiniis amiko ankaŭ en la familio de fama lokomotiv-stiristo, iniciatinto de la movado, nomata «droĵina» — Jakobo Stefanoviĉ Droĵĵin, dum vojaĝoj li noktadis ĉe sekretarioj de distriktaj komitatoj, ĉiam kaj tute fidinde akordigante kun ili «temaron kaj personojn» de tiu ĉi distrikto kaj ne permesante al si kontraŭdiri al ĉiu el ili, kaj priskribadis li nur tiujn, kies steloj nur komencis leviĝi, nepre ĉe ĉies subteno, sed ne spite al iu, ĉar ajna «spite» povus esti graveda je sekvoj, kiujn Boris Gubin abomenis.

Barbara ankaŭ tion divenadis en liaj skribaĵoj. Kaj rakontadis al li pri li, kvazaŭ ŝi havis tian grandigan vitron, tra kiu ŝi povis observi la tutan internan, kaŝitan vivon de Bor. Gubin.

— Mi deziras esti venkanto en la vivo! — foje kriis li al ŝi. — Mi deziras esti konkeranto!

— Stultulo! — kun malestimo kaj abomeno prononcis ŝi. — Vi estas lakeo de rapide fluantaj tagoj, sed ne venkanto de la vivo...

Li subridis:

— Ege bele!

— Kaj vere! — kolere aldonis Barbara. — Sed ĉe tio la plej abomena estas tio, ke vi estas kapabla. La plej malgaja kaj abomena.

Gubin petis:

— Edziniĝu al mi. Ni forveturos, ĉion rekomencos. Mi skribos tiel, ke vi ne hontos.

— Ĉu vi same havas «bagnan konsciencon»? — kun malbonkora brilo en la okuloj demandis ŝi. — Ĉu vi memoras, ŝajne Hugo skribis pri tiu «bagna konscienco»? Ne, Boĉjo, vi al mi ne taŭgas!

— Kaj neniam taŭgos?

— Mi timas, ke ne! — respondis ŝi.

Sur ŝiaj genuoj kuŝis libro, li ĵetis rigardon — Galsworthy. «Mi timas, ke ne» — tio estas el Galsworthy. Kaj la «rapide fluantaj tagoj» de kie?

Kiam li pensis pri Barbara, sango frapadis en liaj tempioj. Gubin amis ŝin furioze, li povus iĝi vera homo kun ŝi, ŝi farus el li ĉion, kion ŝi dezirus. Kaj sen Barbara li estis malforta.

Ŝi divenadis liajn ruzaĵojn tuj, divenadis tiam, kiam li ilin eĉ ankoraŭ ne elpensis: foje, kiam el lia teko elfalis infanaj duonŝuoj, ŝi demandis:

— Ĉu delikateco? Vi profitos mil procentojn?

Aĉetante la duonŝuojn, li pri nenio kalkulis: simple rememoris, kiel malriĉe vivanta kun sia fileto vidvo Simoĥin serĉis por la knabo ŝuojn. Sed kiam Barbara diris al li pri mil procentoj, li komprenis — jes, ŝi pravas, la vidvo amikis kun Zolotuĥin, Zinovio Simonoviĉ ŝategis la fortan kaj honestan laboranton, absolute fidis lin kaj pri ĉio kun li konsiliĝadis. Veturigi laŭvoje al la «Ruĝa kombinato» la duonŝuojn kostis nenion, Simoĥin Gubin-on ne povis suspekti pri io ajn, tro malsamajn vojojn ili havis. Simple subite diros Simoĥin al Zolotuĥin senkaŭze, en libera tempo:

— Ja bona viro ĉe vi estas tiu gazetisto — Gubin.

Kaj jen mil procentoj. Ili, tiuj miloj da procentoj, en la vivo de Gubin ĉiam estis planitaj. Intencante vojaĝi tra la regiono, li nemalmultan tempon malŝparadis por aĉetado de donacoj, kiujn li nomadis «luksaĵetoj». Luksaĵetoj plej ofte havis nenian materian valoron, sed anstataŭe ili malkovradis al amikoj direktoroj, prezidantoj, ĉefinĝenieroj kaj iliaj edzoj la animon de la mokema aspekte kaj tute ne sentimentala fama ĵurnalisto: Gubin, evidentiĝis, ĉion rimarkadis, ĉion memoris kaj neniam konfuzadis. Al Lidia Zakarijevna en Krasnogorje, la edzino de Novikov, la direktoro de la buterkombinato, Boriso Emanueloviĉ alveturigis necesan por ŝia patro preparaĵon kontraŭ reŭmatismaj doloroj. Por la direktoro de la «Granda Ramenska ligna fabriko», silentema kaj morna Ŝtiĉkin, Gubin akiris trofeajn olefarbojn kaj keston da sepio — li eksciis, ke Ŝtiĉkin «plezurigas sin» per pentrado kaj ne pentras nur pro manko, kiel li grumblis, de la «duonproduktoj». Al la edzino de la lokomotiv-stiristo Droĵĵin Gubin transsendis semojn de asteroj, rezedoj kaj krizantemoj en kovertetoj kun medaloj, kronoj kaj krucoj de fama munkena florkultivisto. Tiujn semojn li «elskuis», laŭ lia esprimo, el ĝuste tiu regionologo Kraĥmalnikov, kiun li iomete pli poste kondukis ĝis memmortigo per siaj aludoj.

Gubin proponadis al amikoj ankaŭ konsternajn monsumojn, firme sciante interne, ke li al neniu, neniam kaj nenion donos. Monon li akumuladis avide kaj pasie, febre revante, ke iam ili subite necesos al Banjo. Nur al ŝi, nur por ŝi, nur pro tiu momento, pensadis li, dufoje en semajno li venadis en ŝparkason kaj skribadis rublojn per literoj — por la konto.

Kaj proponadis li tiel:

— Prenu de mi ĉirkaŭ dek mil por tempo, — diradis li subite al Ŝtiĉkin, malfacile vivanta per la direktora salajro kun grandega familio. — Vi ja trostreĉiĝas, strangulo! Ĉu mi ne rimarkas? El la kaso de interhelpo vi ne eliras, eĉ la pantalono truiĝis. El milito kun via idiota honesteco, certe, krom truoj en la organismo, kion eblas alveturigi? Dek — dudek mil ĉe mi kuŝas en ŝparkaso sen movo, mi ja estas tute sola sur la tero. Ĉu vi aŭdas, Viktoro? Zoja Aleksejevna, sufloru al via avarulo...

Viktoro kaj Zoja interŝanĝadis rigardojn, afekciitaj de grandanimeco de la amiko. Kaj kompreneble rezignadis, sed neniam forgesadis tiun proponon. Kaj se al Gubin ŝajnis, ke oni povas de li peti monon, li rakontadis pri si moke, vokante ĉies kunsenton:

— Unu persono, mi ne precizigos kiu, homo aspekte simpatia kaj de ĉiuj vi bone konata, prunteprenis de mi ĉiujn miajn dudek tri milojn. Kaj nun diras — mi ne redonos antaŭ la Novjaro, murdu min, se vi deziras. Miaj financoj estas limigitaj. Kaj vi estas solulo, povos vivi. Edziĝu, diras, al riĉa vidvino...

Gubin-on oni tre kompatadis.

Multaj sciis pri lia malsukcesa amo. Al Barbara li vere estis fidela, aliajn virinojn, krom ŝi, li simple ne rimarkadis. Al la edzinoj de la amikoj tio plaĉis, Lidia Zakarijevna, al kiu li foje rakontis pri Barbara, esprimis tiel:

— Homo, kiu povas ami, kiel vi, dum tiom da jaroj, ne povas esti malbona homo...

— Ĉu vi tiel pensas? — malgaje interesiĝis Boriso.

La frazo de Lidia Zakarijevna multe disvastiĝis. Oni kutimiĝis opinii Gubin-on bona knabo, rompinta sian vivon pro persona dramo.

— Kiel en kino, — diris Droĵĵin penseme, eksciinte pri Barbara de sia edzino. Kaj, strabinte al Irina Ivanovna, sia dika edzino, kiun li ĉiam manĝigadis, kiel meleagrinon, kaj freneze ĵaluzadis dum la tuta vivo, la lokomotiv-stiristo aldonis: — Vi, probable, ne kapablas al tiaj sentoj. Eĉ dum la milito vi sukcesadis moki min. Malgraŭ tio ke estis tia magra...

La amikoj kompatadis Boris-on, al la edzinoj de la amikoj ŝajnis, ke li, fraŭlo, malbone nutras sin kaj estas neprizorgita. Lidia Zakarijevna sendadis al li sendaĵojn: buteron, kazeon kaj diversajn fromaĝojn, persvadante en leteretoj «ne elmeti almenaŭ ĉion tuj sur la tablon por la unuaj renkontitoj, kio estas en via karaktero». La fama lokomotiv-stiristo Droĵĵin sendadis al li kun okazoj kestojn da pomoj el sia ĝardeno, el Ramensko li ricevadis dense salitan rozkoloran lardon, en la lignofabriko oni faris por li meblaron de moderna stilo, kaj sufiĉe elegantan, dum pagis li la mendon kiel seglignon, tio estas preskaŭ simbole. Gubin, certe, dankadis, kaj eĉ tre varme, sed nur ne en skriba formo. En letero li al neniu kaj pri nenio ŝuldis. Tamen, tiujn cirkonstancojn neniu kaj neniam rimarkadis: suspekti Gubin-on pri troa singardemo ĉe lia, ŝajne, plene malfermita animo neniu kuraĝis.

En nunaj malgajaj, malvarmaj tagoj, post ĉiuj mallaŭdoj, Gubin freneze ekdeziris per ajna kosto almenaŭ por minuto ekvidi Barbara-n. Kiam li pensadis pri ŝi, pri tiu, kiun li eĉ neniam kisis, li sentadis sekecon en la buŝo, doloradis la vangostoj, ĉio fluadis antaŭ la okuloj — eblis eĉ iri konsiliĝi kun psikiatro. En tiu obseda deziro vidi estis io malnovmode humiliga, mizera, simila al enamiĝo de provinca maljuna damo al ĉefurba tenoro, sed li nenion povis fari kun si, tio estis super liaj fortoj. Verŝajne, se tiam ekduelus kontraŭ la amo la plej forta el liaj emocioj — timo, la amo venkus. Sed Barbara lin ne amis...

El Unĉansko Gubin forveturis longe antaŭ mateniĝo. Varfolomejev disponigis al la malfavorata talentulo sian aŭtomobilon. Ŝoforoj ŝatis veturi kun Gubin, li ĉiam zorgadis pri ili kaj scipovis kaj sate manĝigi, kaj drinkigi vespere, kaj kuŝigi dormi en varmo kaj komforto.

— Ĉu por longe ni veturas? — demandis senĝena Procjuk. — Ĉu por provizore aŭ vi longe esplorados materialon?

— Vi prefere turnu vian stirradon, — eksplodis subite Boriso Emanueloviĉ. — Jen, babilado...

Procjuk ofendite tiris la longan nazon kaj por longe eksilentis. Post du horoj da vojo, kiam tute tagiĝis, Gubin ordonis turniĝi de la landvojo sur la vojon al la distrikta centro Ŝĉipaĥino.

— Ni enkotiĝos ĉi tie! — promesis Procjuk.

— Se ni enkotiĝos — vi eltiros!

Li devis ekvidi Barbara-n. Per kia ajn kosto. Por kio — li ne sciis mem. Verŝajne, ion bonan li ne povis atendi. Sed li ne povis ne ekvidi ŝin, jen ĉio.

La promeson Procjuk plenumis, ili vere enkotiĝadis kaj glitadis surloke plurfoje kaj nur ĉirkaŭ la naŭa horo de vespero, frostotremantaj, elturmentitaj kaj ebriaj, ĉar ili varmigadis sin per prenita por la vojo vodko, enveturis en la distriktan centron. Deĵoranto de la distrikta policejo diris al la raportisto, ke la geologoj antaŭlonge elveturis, el la tuta skipo restis nur du «fraŭlinoj». Ili loĝas en privata loĝejo ĉe la akvopumpilo sur la Lenin-strato, tie ankoraŭ apude estas feraĵa vendejo.

Barbara ne estis hejme. Kaj la alia fraŭlino same. Suferante pro kapdoloro, Gubin sidis iom en la ĉambro, en kiu loĝis Barbara. Ĉi tie estis multaj libroj, ili kuŝis ĉie — kaj sur frostaj fenestrobretoj, kaj sur tabloj, kaj amase sur la kofro. Kaj sur la muro pendis fotaĵo de brava militisto kun tonditaj lipharoj, en malalte sidigita kaskedo. La militisto globigis la okulojn al la fotisto, kaj en lian larĝan bruston sub ordeno kaj medalo estis enpresita subskribo:

Se neniam ni plu revidiĝos,
Tiam tia do estas la sort',
Tiam por vi eterne fiksiĝos
Mia bildo senmova post mort'.

La lasta linio estis jam sur la ventro de la brava militisto.

— Edzo mia, Petro Zosimoviĉ, — diris la varmege spiranta, dika mastrino. — Ĉefserĝento.

Gubin demandis sufiĉe stulte:

— Ĉu heroe pereis?

— Kial? — ofendiĝis la virino. — Jen vi diris! Li en la Ŝĉipaĥina distrikto estras pri kulturo. Kion vi diras — pereis!

Gubin pardonpetis kaj, interesiĝinte, kie povas esti nun Barbara Rodionovna, ekveturis en la Domon de invalidoj. Laŭ vortoj de la mastrino li komprenis, ke ĉiujn lastajn vesperojn ŝia loĝantino pasigas tie.

En la kontrolpasejo la raportista karto de Gubin kaŭzis ioman tumulton. Elkuris, viŝante la grasajn lipojn, renkonte al la gasto eĉ la direktoro mem, sed Gubin ne akceptis la proponitan kitelon. Li simple kaj ĝentile petis voki al li Barbara-n Rodionovna-n Stepanova-n.

Ŝi ne eliris, sed elkuris — rapida, kvazaŭ ŝi vere atendis lin. Sed li komprenis, el malproksime rigardante al ŝiaj rapide kurantaj kruroj, ke ŝajnas al ŝi, ke alveturis Ustimenko. Ĉiam ŝajnas. Nur lin ŝi atendas. Tio estis dolore kaj humilige por li tiel pensi, sed li ne eliradis el la ombro apud la barilo sub helan lunan lumon — ŝi ankoraŭ iom tiel feliĉe kuru al li.

Sed ŝi rekonis kaj haltis malproksime.

— Ĉu vi? — aŭdis li ŝian egalan, nenion esprimantan voĉon.

— Ja kiu alia? Certe, mi!

— Mi legis, — diris ŝi, malrapide kaj kvazaŭ sendezire alirante al li. — Mi legis ĉion. Tio estas terura, tio, kion vi faris.

— Sed Kraĥmalnikov...

— Vi ne pro Kraĥmalnikov tion faris, — per same egala, malviva voĉo daŭrigis Barbara. — Vi al Ustimenko pafis. Vi al la plej bonaj...

Ŝia voĉo rompiĝis. Eĉ tiel, egale kaj nelaŭte, por ŝi estis malfacile paroli kun li.

— Al la plej bonaj... Ja Postnikov... Ja Aglaja Petrovna...

Ŝi faris ankoraŭ paŝon al li, kaj li retiriĝis, enpremiĝis en tabulojn de la barilo. Nun ankaŭ ŝi eniris en mallumon, en la ombron.

— Banjeto! — malforte prononcis li.

— Foriru! — ordonis ŝi. — Ĉu vi aŭdas? Kaj se vi aliros al mi publike, mi batos vin al la vizaĝo, por poste klarigi al ĉiuj, kiu vi estas. Foriru por ĉiam, fiulo!

Ŝi diris kaj forkuris reen, kvazaŭ li postkuris ŝin.

Kaj kiam li estis foriranta tra la kontrolpasejo, la enirejgardisto kaj la direktoro militsalutis lin. Tiaj birdoj, kiel raportisto de regiona ĵurnalo, malofte alflugadis ĉi tien...



1. Fama citaĵo el poemo de N. A. Nekrasov (1821–1877) «Frosto — ruĝa nazo» (1863) pri rusaj virinoj.
2. Dua fronto — la fronto de la okcidentaj landoj (Britio kaj Usono) kontraŭ Germanio, kiu estis longe promesata al la USSR, sed prokrastata (kaj anstataŭ ĝi al la USSR estis sendata provianta helpo kiel ladviando).