La mortintoj leviĝas al batalo

— Kio pri Okajomova? — demandis Ŝtub.

— Komence ŝi timis kaj eĉ ian deliraĵon diris, ke ŝi tute nenion scias, — kolere diris Serĉjo Kolokolcev, — sed poste, iom post iom...

La juna vizaĝo de Kolokolcev vigliĝis, per helaj okuloj li ekrigardis al Ŝtub kaj diris per preskaŭ feliĉa voĉo:

— Tio estas bonega, Aŭgusto Janoviĉ, simple bonega!

— Kio estas bonega? — infektiĝante per la stato de sia disĉiplo kaj ĝojante kun tiu pri tio, kion li ankoraŭ ne sciis, sed kion pasie deziris kredi, interesiĝis Ŝtub. — Kio do estas bonega, Serĉjo?

Li same, kiel Bogoslovskij, en kelkaj okazoj nomadis sian disĉiplon per la antaŭnomo.

— Ĉio estas bonega, — ripetis Kolokolcev, — eĉ eblas inviti verkiston verki laŭ nia materialo. Jen ni kolektos ĉion, kontrolos, rekontrolos, kaj bonvolu.

— Vi min, Sergio, ne turmentu, — brilante sub la okulvitroj per rigardo, ordonis Ŝtub. — Ankaŭ mi estas homo, ankaŭ al mi estas interese.

— Tiu librotenisto — drinkulo, kiu estis malamiko al Ustimenko Aglaja Petrovna, — tute ĝuste neniun perfidis. Kaj ŝin ne perfidis, Aglaja-n Petrovna-n mem, kiam ili en la gestapo estis konfrontitaj.

— Ĉu temas pri Averjanov?

— Pri li, — respondis Kolokolcev. — Li estis ĉe Okajomova kaj ŝin timigadis, ke li kvazaŭ havas taskon de iu ĉefstabo de partizanoj mortigi tiun, kiu atestos pri iu Fjodorova, ke ŝi estas Ustimenko. Kaj ĝuste sub la nomo de Fjodorova eniris en la urbon, pli ĝuste estis kaptita, Aglaja Petrovna. «Li aŭ ŝi opiniu sin mortinto» — tion Averjanov diris pri tiu, kiu perfidos al la faŝistoj Aglaja-n Petrovna-n.

— Interese, — kun subita latva akĉento diris Ŝtub. — Eĉ Averjanov...

— Eĉ Averjanov, ĝuste, ke eĉ tia, kiel Averjanov, — konsentis Serĉjo, — kaj li ja estis tute sentaŭga homo, tiu Stefano Naĥumoviĉ. En tio ankoraŭ pli gravas, kamarado Ŝtub, ke ĉe li restis filo — Nikolao Stefanoviĉ Averjanov. Al li estas malfacile: la patro ja estas konata kiel perfidulo, sed informojn pri li mi havas ne nur de Okajomova, tio estas pri la patro de Averjanov, sed ankaŭ de Platono Zemskov.

— Ĉu li estas en malbona stato? — demandis Ŝtub.

— Li estas kaj en malbona stato, kaj en malbonaj kondiĉoj. Tamen, nun estas iomete pli bone; mi ilin tie, pardonu, timigis iomete, tiun socialservajn bonkorulojn.

Ŝtub, laŭ sia maniero, leviĝis kaj trairis el angulo en angulon. Kolokolcev plu parolis, observante la kolonelon per la okuloj kaj sciante, ke tiu aŭskultas atente.

— Zemskov estas paralizita, preskaŭ tute senmova, kun la spino estas io, ja kontraŭ li la hitleranoj aranĝis razion, sed li tamen foriris. Tion eĉ kompreni ne eblas kiel, sed li foriris. Pardonu, mi deflankiĝas. Nun pri la afero...

Aŭgusto Janoviĉ por momento haltis, ordonis:

— Ja vi deflankiĝu, ne gravas. Mi kiel maljuna bopatrino, ŝatas kun detaloj, de la komenco mem, por la tutan bildon vidi.

Kolokolcev, ridetinte, demandis:

— Ĉu kiel mi alveturis?

— Ĝuste, — serioze respondis la kolonelo. — Jen vi alveturis, jen vi eniris, jen vi ekvidis. Cetere, ĉu lia fratino estas viva?

— Nur ŝi sola Zemskov-on komprenas, kvazaŭ la pensojn divenas...

— Atendu minuton! Mi poste eksidos kaj ne distros vin per paŝado...

Elŝoviĝinte al la sekretario, li ordonis, ke oni al li ne malhelpu, ordonis malŝalti eĉ la ĉefan telefonon kaj, retrokliniĝinte en la fotelo, prepariĝis aŭskulti. La tagon anstataŭis nokto — Kolokolcev kaj Ŝtub plu interparoladis, precizigadis, disputadis, denove esploradis la notlibretojn de Serĉjo, cerbumadis, kiel kunveturigi ĉiujn en Unĉanskon, kiel aranĝi la vivon de Platono Zemskov kaj kun pensio, kaj kun loĝejo, kiel restarigi la historion de lia elstara heroaĵo.

— Kial oni ne kredas, kial? — elturmentiĝinte, subite koleriĝis Kolokolcev. — Ja klara estas la bildo, Aŭgusto Janoviĉ, por infano klara.

— Sed se ne? — interesiĝis Ŝtub. — Ni iru laŭ tiu sama vojo, laŭ kiu ni mem iris, sed nur per la metodo de Bodrostin. Demando: klarigu, Ustimenko, kiel okazis, ke ĉiuj viaj kamaradoj pereis, sed vi restis viva? Kial ĝuste vi? Kaj kiu povas konfirmi, ke vi ne perfidis viajn kamaradojn, kiam la aviadilo faris krizan surteriĝon? Kiu nome tion povas konfirmi?

— Nu, loĝantino de la vilaĝo, kie ili noktis, — malcerte prononcis Serĉjo. — Ja Aglaja Petrovna noktis aparte, ŝi estis sola virino en la aviadilo.

— Vi ne respondas mian demandon, — kontenta pri tio, ke Bodrostin rezultis simila kaj Kolokolcev evidente timidiĝas, daŭrigis la ludon Ŝtub. — Kaj ne stultumu, Ustimenko, vi kaj mi ne estas infanoj. De kie loĝantino de iu vilaĝo, ĉu Kosterica, ĉu Lazarevskaja — eĉ la nomo ne estas precize trovita, — virino, kiun vi mem ne rekonos nun, povas pruvi al ni, ke vi ne perfidis viajn kamaradojn?

— Sed por kio? — preskaŭ kriis Kolokolcev. — Por kio, kamarado Ŝtub?

— Ne kamarado Ŝtub, sed kamarado Bodrostin, — malgaje subridis Aŭgusto Janoviĉ. — Kaj se ni vere ludas, tiam ne «kamarado Bodrostin», sed «civitano estro». Kaj por kio? Vi demandas — por kio? Por ricevi de la faŝistoj almoze vivon anstataŭ morto. Ĉu klaras al vi, Ustimenko? Ĉu vi estas kontenta, kamarado Kolokolcev?

Ŝtub denove ekstaris, forte, apetite tiris sin, trairis la ĉambron kaj demandis el malproksime:

— Kian, Serĉjo, al vi faris impreson Zemskov?

— Bonegan, — respondis Kolokolcev. — Bonegan ankoraŭ per tio, ke la sortoj de la kamaradoj el la konspirantaro lin ege maltrankviligas kaj zorgigas. Li kuŝas sur la lito — ne sciate en kio sin tenas la vivo, vi ja scias: li ankoraŭ estas ĝibulo... Aldone al ĉiuj malsanoj kaj al tiu terura kontuzo la ĝibo same estas ne dolĉa... Kuŝas inter senhelpaj kripluloj, kaj la okuloj lumas, ĉion komprenas, tute ĉion. Lia fratino al mi kvazaŭ tradukadis, ŝi de la lipoj legas tion, kion li nur intencas diri.

— Kaj pri Postnikov?

— Pri Postnikov li, krom tio, kion al vi via kolegino raportis, nenion scias. Vere, ĝuste, en la nokto de la operaco «Nokto kaj nebulo» li pafis. Kaj ĉi tie mi ankoraŭfoje kun la flegistino parolis. Konfirmis la maljunulino. Postnikov ŝin por bolakvo sendis, sed ŝi tuj revenis kaj ekvidis, kiel li la hokon deĵetis kaj la riglilojn detiris, kaj tuj komencis pafi al la faŝistaĉoj, kaj kiam ili enrompiĝis, li al la vestokroĉiloj ĵetiĝis, ĉe la bariero eksidis kaj ree pafis, kaj tiam jam la flegistino nenion memoris, «perdiĝis» — tiel ŝi diris. Kaj ankoraŭ detalo — ĉu vi scias aŭ ne? — pri tio, ke la sama flegistino aŭdis, la deĵoranta flegistino per la propraj oreloj aŭdis, kiel Postnikov diris al la malsanuloj en tiu lasta ilia nokto kaj eĉ en tiuj lastaj minutoj, ke la urbestro-perfidulo Ĵovtjak estis mortigita de popolaj venĝantoj.

— Interese, — prononcis Ŝtub, — ekstreme interese.

Li iradis tra sia kabineto.

— Oni opiniis, ke Ĵovtjak forbrulis, — rememorigis al Ŝtub Kolokolcev.

— Sed Postnikov estis solulo, — interrompis Ŝtub. — Atendu, kaj kiaj inter ili estis rilatoj? Ĉu Bogoslovskij kaj Ustimenko povis scii pri tiuj rilatoj? Almenaŭ iugrade? Bone, tion mi mem ĉe okazo esploros...

Aŭgusto Janoviĉ pensis ankoraŭ iom, poste abrupte diris:

— Pri la eksplodo en la «Kara Bavario» ĉion kontrolu kaj rekontrolu. Kaj pri Averjanov kaj lia heroa konduto, — ĉu ekzistas vivaj atestantoj?

Kolokolcev estis enskribanta.

— Denove preparu informpeton pri Aglaja Petrovna Ustimenko — kial ili ne respondas? Sed sen ajnaj motivoj. Simple — ŝi figuras en enketata afero, kaj fino, ili nenion suspektu...

Sergio ĵetis rapidan rigardon al Ŝtub.

— Ja vi estas Kolokolcev, sed ne Bodrostin, — rimarkis Aŭgusto Janoviĉ.

— Ĝuste, Kolokolcev, — iomete ofendiĝis Sergio.

— Kaj ne ofendiĝu, — turnante ŝlosilon en la seruro de la gardoŝranko, diris Ŝtub. Li facile tiris al si la dikan ŝtalan pordon, ankoraŭfoje rigardis al la deklaro de Stepanov, malkroĉis de ĝi la leteron de Aglaja Petrovna kaj dum kelka tempo silente atente legis ĝin.

Kolokolcev atendis.

— Tio estas de Aglaja Petrovna Ustimenko, — diris iom poste Ŝtub, etendante al Serĉjo la folion. — Almetu al la dosiero, kiel oni iam diradis. Mi supozas — el vojo, ŝi denove estis ien transportita, vidu, ĉi tie estas listigitaj ŝiaj vojaĝoj, esploru. Ĉu vi komprenas la skribmanieron?

Serĉjo kapjesis.

— Ĉu al ni estas skribita? — demandis li.

— Ne, ne al ni. Ĉi tie estas alparolo «karaj miaj». Apenaŭ ni por ŝi nun estas karaj, — kun seka subrido diris la kolonelo. — Al parenco ĝi estas adresita. Nu kaj la parenco estas sinjoro singardema, hastis al mi enmanigi kun respektiva aldonaĵo — apartiĝo.

Kolokolcev povus legi kaj relegi la avarajn liniojn de Aglaja senfine, se Ŝtub ne urĝus lin:

— Ni iru!

Kaj responde al nekomprena rigardo de Kolokolcev li ripetis:

— Eble, ni devos hodiaŭ eĉ ne dormi, pensi, se ekzistas tia afero, kiun mi kaj vi havas fortojn ĉesigi.

Lia voĉo estis firma kaj malmilda.

— Ĉar ekzistas tiaj, por kiuj ni ne havas fortojn. Sed kion ni povas — ni devas, kaj tion ĉi vi kaj mi povas kaj tial nepre devas. Iru, esploru, pensu, kaj mi hejme penos pensi. Cetere, kun tiu Ustimenko, la doktoro, mi mem parolos ĉe okazo...

Ŝlosinte la gardoŝrankon kaj estinginte la lumon, li eliris kun Kolokolcev sur la ŝtuparplaceton, firme per sia malgranda mano premis lian manon, palpebrumis al li per unu okulo sub la okulvitroj, kion Serĉjo eĉ ne rimarkis, kaj rapide dekuris malsupren. Malgraŭ la malfrua tempo, Zosja ankoraŭ ne dormis, legis, avide distranĉante per tondilo, libron de romano — malnovan, sed ial ne distranĉitan. Alĉjo, kiel ĉiam, estis okupiĝanta ĉe la skribotablo de la patro.

— Saluton! — diris al li la maljuna Ŝtub, demetante la tunikon kaj la botojn.

— Saluton, paĉjo, — sekete, kvazaŭ ofendita per io, respondis la knabo.

— Ĉu problemo ne solviĝas?

— Ja mi ne solvas.

— Kion do vi faras?

— Ĉu malmultas aferoj...

Aŭgusto Janoviĉ aliris pli proksime. Alĉjo fermis la paperfolion per ambaŭ polmoj. Ŝtub atente ekrigardis al la filo: lia infane rozkolora vizaĝo hodiaŭ aspektis kaj pala kaj malgaja.

— Kio estas al vi? Ĉu vi ne ekmalsanis?

Alĉjo same ekrigardis al la patro — atente kaj severe.

— Per kio mi al vi ne komplezis? — demandis Ŝtub, eksidante sur seĝon flanke de sia skribotablo. — Vi rigardas al mi, kvazaŭ mi por vi estas ne patro, sed... ĉu malamiko?

Li subite ĝeniĝis sub tiu atenta rigardo. Poste, malgraŭ sia malbona vido, li rimarkis skrapvundon sur la vango de la knabo, la disbatitan orelon kaj du longajn grataĵojn sur la kolo.

— Kio estas tio? — demandis Ŝtub, almontrante per la fingro la vundojn. — Ĉu vi interbatiĝis?

Alĉjo tuŝis la grataĵojn.

— Aĥ, iru al diablo, — koleriĝis Ŝtub. — Mi manĝi deziras, sur la tablo, kiel la patrino ŝatas esprimi, la afero estas kiel akvo en barĉo, kaj ĉi tie estas iaj misteraj enigmoj.

— Mi al vi skribas leteron, — malgaje prononcis Alĉjo. — Vi al mi malhelpis.

— Nu, do skribu.

Zosja alportis al li teleron da treege malbongusta supo, kies nomon ŝi eĉ mem embarasiĝis difini.

— Ĉu supo «fantazio»? — interesiĝis li.

— Ne, tiel, supaĉo, — oscedis Zosja, — manĝis kaj forgesis. Vin por io Alĉjo atendis, ĉu li ne klarigis?

— Ne, — diris Ŝtub. — Ĉu pipron ni ne posedas?

— Ja ĝi estas malutila, — ree oscedis Zosja.

— Donu mustardon, mi al la supo almiksos, — petis Ŝtub.

— Ĉu tre malbongusta? — maltrankviliĝis la edzino. — Vi ne pensu, ĝi tiel bluiĝis pro koncentraĵoj. Kaj mucilaga ĝi estas pro terpoma faruno. Mi eraris, ĉu vi komprenas, Aŭgusto, sed ja oni kiselojn faras kun terpoma faruno?

— Ne gravas, — vigle diris li, — tio havas nenian signifon. Bonega manĝaĵo. Ĉu sulfatan acidon vi ĉi tien ne enverŝis pro eraro?

Zosja ofendiĝis.

— Ja kun ĉiu povas okazi, — diris ŝi. — La infanoj manĝis kun sukero kaj eĉ laŭdis. Kaj la germana kuirarto tuta staras sur mucilagaj supoj, mi legis en kuirlibro.

— Ĝuste pro tio mi ilin mortigadis, la germanojn, — karese diris Ŝtub. — Donu la duan pladon.

Por la dua plado estis teo kun pano kaj butero. Sed kiam Aŭgusto Janoviĉ eksentis sin ne nur sata, sed eĉ peziĝinta, Zosja rememoris, ke ŝi envolvis lian personan, ŝtuban, viandbulon kune kun terpomo en litkovrilon kaj la kaserolo estas en ŝia lito. Aŭgusto Janoviĉ por ajna okazo manĝis ankaŭ la viandbulon.

— El viando, — miris li, — ne povas esti! Kaj la terpomo el terpomo. Konsideru, Zonjo, ke mi estis tute kontentigita per la «mucilago» kun teo, kaj la viandbulon manĝis spite al Tereŝĉenko. Se mi ne manĝos — li nepre voros. Kaj kion vi legas?

Zosja estis leganta Zweig-on.

— Li bone skribas, — diris Ŝtub. — Kiam estas malbone skribite, vi amelon ne ŝutas anstataŭ faruno. Mi vin konas.

Ŝi ree iomete ofendiĝis:

— Ne ridinde!

Li kisis ŝiajn lacigitajn per laboro, fendiĝintajn manojn. Poste, maljunulece trenante la babuŝojn, li iris rigardi al la knabinoj. La senrasa katino Muŝo, ĝuste kiel supozis Ŝtub, estis dormanta apud la vizaĝo mem de Tutunjo, sub la lito de Tjanjo estis gratanta sian flankon la hibrido de vertago kaj spanielo Jack. Ties frato John dormis sur la divano.

Aŭdinte la sonon de paŝoj de Ŝtub, la animaloj okupis la pozicion, kiu ordinare finiĝadis per ilia elpelo el la infanĉambro laŭ komando «huŝ ĉiuj for!». Fojfoje, tamen, la knabinoj defendadis sian bestaron, kaj Ŝtub cedadis.

— Huŝ ĉiuj for! — flustre ordonis kolonelo Ŝtub.

Sed la animaloj ŝajnigis, ke ne aŭdis la ordonon. «Eble, ili komprenas, ke la knabinoj dormas kaj mi ne krios? — miris Ŝtub. — Ja ne povas ili min ne aŭdi!»

La katinon Muŝon li sukcesis elporti je la postkolo, sed kiam li revenis por la hundoj, la fratoj-hibridoj kaŝiĝis sub la divano.

— Huŝ-ŝ for! — kaŭriĝinte, siblis la kolonelo.

El sub la divano aŭdiĝis dutakta frapetado. La hibridoj John kaj Jack estis certigantaj kolonelon Ŝtub-on pri siaj plej sinceraj al li simpatioj per egalmezura batado de la planko per la vostoj.

Aŭgusto Janoviĉ kliniĝis tute malalte.

La okuloj de la hundoj estis esprimantaj el sub la divano veran amon, eĉ amon fidelan, sed ankaŭ feran persiston. Kaj la senrasa Muŝo tiumomente per la mola piedo malfermis la pordon kaj per tigra maniero ŝteliris sur la varmigitan lokon al Tutunjo.

— Estu vi ĉiuj damnitaj! — diris Aŭgusto Janoviĉ kaj foriris, trenante la pantoflojn.

Alĉjo sidis ĉe la patra tablo senmove, la plenskribitajn foliojn li ĉifis en la pugno.

— Nu? Donu la leteron, — diris Ŝtub.

— Mi ĝin detruis, — respondis la juna Ŝtub.

— Kiaj vortoj! — admiris la maljuna. — «Detruis!». Kiel en kino.

— Ne ridu! — petis la filo.

Io subite aŭdiĝis al Aŭgusto Janoviĉ tia en la vortoj de Alĉjo, ke li tuj ĉesis rideti.

— Paĉjo, ĉu en la organoj de ŝtata sekureco oni povas bati homon? — rigardante rekte en la okulojn de la patro, en liajn okulvitrojn, mallaŭte kaj severe demandis la knabo.

Ŝtub silentis. Li timiĝis. Eble, la unuan fojon en la vivo. Kaj konfuziĝis. Konfuziĝis kaj timiĝis tiel, kiel eĉ ne rajtis konfuziĝi kaj timiĝi. Tio estis multe pli terura ol la subita kontrolo de dokumentoj tiam, aŭtune de la kvardek kvara jaro en Berlino, tio estis nemezureble pli timinda ol la rigardo de la ebria SS-ano, kiu subite diris: «Ne, vi ne estas tajloro, tute ne tajloro». Tio estis nepensebla, neeltenebla, ke nun ne lia vivo estis en morta danĝero, en morta danĝero estis nun lia senmorteco: la afero, al kiu li servis, kaj la filo.

— Mi vin ne komprenis, — por prokrasti, diris Ŝtub. — Ĉu vi deziras demandi...

— Mi deziras demandi, — per sonora pro ofendiĝo kaj malfeliĉo voĉo, klakante pro malpacienco per la fingroj, etendante la kolon, diris Alĉjo, — mi deziras demandi, paĉjo, ĉu vi povas bati malamikon? Eĉ malamikon? Senmaskigitan? Ĉu povas?

Tio estis absolvo, neatendita, — ĝi venis, eble, pro tuta lia vivo, konsiderinte ĉiun travivitan de li tagon, absolvo antaŭ la ekzekuto mem. La senmorteco konserviĝis, la Supera Kortumo traktis...

— Vi nur ne ofendiĝu, paĉjo, — ekkriis Alĉjo, kaj en lia voĉo Ŝtub aŭdis kaj faciliĝon kaj feliĉon, — mi petas, paĉjo, ne ofendiĝu. Sed, vidu, paĉjo, Aleĉjo Kraĥmalnikov diris, ke li scias, li aŭdis...

Alĉjo forpuŝis la malhelpantan al li seĝon kaj aliris al la patro. Li deziris, verŝajne, brakumi Ŝtub-on, sed ne kuraĝis, ekvidinte lian blankan, senmovan vizaĝon kun forte montriĝintaj faltoj, ne nur ne kuraĝis, sed eĉ iomete retropaŝis, eksilentis, spasme suspiris kaj ree ekparolis, ne havante fortojn fini tiun ĉi teruran por Aŭgusto Janoviĉ konversacion.

— La ĈK-anoj ja estas la plej elstaraj homoj, — aŭdis Ŝtub vortojn de Alĉjo, — ili... Vere, ridinde, ke mi al vi tion diras, al vi. Vi ĉiuj ja estas Dzerĵinskij-anoj. Kaj vi ne povas. Paĉjo, vi ja neniam batis arestitan homon?

— Ne, — mallaŭte respondis Ŝtub. — Ne batis, Alĉjo, kaj ne batos.

— Ja tio estas neebla?

— Neebla, Alĉjo, — obtuze diris Ŝtub.

— Tute neebla? Ekskludita?

— Ekskludita.

Ne, tio ne estis absolvo. Tio estis pli terura ol ekzekucio de verdikto. Se ankoraŭ konsideri tiun cirkonstancon, ke Ŝtub malamis mensogon...

— Do, ĉu mi prave batis la dentojn al tiu kalumniulo Kraĥmalnikov? Se li asertas...

Ŝtub forturniĝis. Forturniĝis kaj malsprite ekrigardis al la muro. «Muro, — notis li. Kaj pensis: — Ja iam venos tempo? Ne povas ne veni. Sed nun? Kiel mi rigardu en tiujn okulojn? Per kio mi respondu al ilia fajro?»

Kaj Ŝtub respondis:

— Dzerĵinskij tian homon starigis al muro.

— Ĉu mortpafis? — ekkriis Alĉjo. Kaj aldonis mallaŭte: — Jen vidu! Jen vidu ja! Sed Aleĉjo Kraĥmalnikov arogas mensogi...

— Bone, — diris Ŝtub, — la demando estas klara. Mi laciĝis, Alĉjo, pardonu, maljuna mi iĝis.

Forirante, Alĉjo demandis:

— Ĉu vi ne koleras?

— Ne, — respondis Ŝtub. — Bonan nokton.

— Bonan nokton, paĉjo. Vi, vere, ne koleru. Mi komprenas, ke solvi demandojn per pugnoj en nia aĝo estas stulte, sed...

— Jes, jes, mi komprenas, — turmentiĝante pro nefindiriteco, diris Ŝtub, — komprenas. Sed tamen...

Li ne sciis, kio — tamen. Kaj subite komprenis.

— Atendu! — ordonis li seke.

Alĉjo haltis, turniĝis al la patro. Li jam staris ĉe la pordo — la malgranda Ŝtub, larĝŝultra, fortika.

— Per tiu interbatiĝo kaj per tio, ke vi batis Aleĉjon, — dise, kiel en sia ofica kabineto, diris Aŭgusto Janoviĉ, — vi... vi agis malnoble, ĉu vi komprenas? Vi estas filo de estro, laboranto de la ŝtatsekureco, vi same estas Ŝtub. Ŝtub! — ripetis li pli laŭte. — Ĉu vi komprenas?

La malgranda Ŝtub kapjesis malgaje kaj kulpe.

— Ĉu komprenis vi?

— Ja mi ne estas ŝtipo, — flustre respondis Alĉjo.

— Iru. Kaj voku por minuto la panjon.

Zosja, certe, venis ne tuj — ŝi estis febre ĝisleganta kaj, ne ĝisleginte, alportis la libron kun si.

— Zosjeto, — diris Ŝtub, — ĉu vi scias, Zosjeto?

— Kion, Ŝtubeto? — respondis Zosja. Ŝi fojfoje lin tiel nomadis — por ke li ne ĝenu ŝin, kiam al ŝi estas interese legi. — Kion al vi, Ŝtubeto?

Ne, juĝante laŭ ŝia vizaĝo, Alĉjo nenion rakontis al ŝi pri Aleĉjo Kraĥmalnikov.

— Nenion, — neaŭdeble suspirinte, respondis li, — laciĝis mi hodiaŭ. Iam al mi ŝajnas — mi krevos!

Zosja abrupte turniĝis al la edzo. Li ankoraŭ neniam plendis. Nur en dormo — ĝemadis. Kaj leviĝadis, ĉirkaŭrigardante. Sed hodiaŭ li, evidente, vere terure, neelteneble laciĝis — eĉ la okulvitrojn demetis, ĉu por nenion vidi? Kaj rigardis en ŝiajn bluajn okulojn senhelpe, ne distingante ilian senfine bonkoran lumon.

— Ĉiam Zweig, Zweig, — ankoraŭfoje suspirinte, diris li. — Kaj Puŝkino? — Kaj voĉlegis nelaŭte parkere:

Ĉenita sidos vi trans krad',
Kaj kiel beston, nur mokad'
      De homoj ĝenos vin...

— Pro kio vi tion legas? — kun maltrankvilo en la voĉo demandis Zosja.

Sed Ŝtub daŭrigis:

Kaj trafos min en ĉela rand'
Ne klara najtingala kant',
      Ne bru' obtuza de arbar' —
Sed kri' de mia kamarad',
Kaj de gardistoj insultad',
      Tintad' de katenar'.1

— Ĉesu, Aŭgusto, — petis Zosja, — bonvolu, kara. Kio al vi fariĝas?

Li brakumis ŝin, forte alpremis al si kaj diris, jam duonridante:

— Fumi, panjo mia, necesas malpli. Promeni antaŭ dormo. Spicaĵojn, fumaĵojn, salaĵojn ekskludi. Vespermanĝon fordonu al malamiko. Kaj mi manĝis mem. Jen mi pagas...



1. Fino de versaĵo de A. Puŝkino «Min gardu Di' kontraŭ frenez'» (1833).