Ĉapitro kvara

Komerco kaj aroko

Malgraŭ eterna hasto kaj konstanta tempomanko, Ustimenko preskaŭ ĉiam, kiam li iradis al konstruado «en sia mastrumaĵo», malrapidigadis siajn paŝojn apud la malliberejo de militkaptitaj germanoj, okupanta domon de malnova tegmentita bazaro kaj limantan ĝin teritorion de la eksa negocista ĝardeno apud tiuj kvartaloj de la malnova Unĉansko, kiujn en la pasintaj tempoj vizitadis «de bravaj ĉevaltrioj posedantoj kaj ciganinaj favorantoj», kiel oni kantis en malnova pasia romanco. Kaj la bazaro estis konstruita, kaj la ĝardeno plantita en la sesdekaj jaroj per klopodoj de la unĉanska magnato, komercisto-milionulo Jonaso Kraĥmalnikov, kiu kaj strangumis leviĝi sur aerostato, kaj, gvidante la lokajn spiritistojn, elvokadis spiritojn de Napoleono Bonaparto kaj de Aleksandro la Benita, kaj eĉ pri homeopatio tiom forte interesiĝis, ke konstruigis omaĝe al doktoro Hahnemann du domojn de hospitalo.

Ĝuste tiuj konstruaĵoj servis poste kiel fundamento de la unĉanska klinika kvartalo.

Ĉi tie en fruaj matenoj Ustimenko plurfoje renkontadis «konsumantan oksigenon» Nikolaon Eŭgenjeviĉ-on. Duope ili revenadis al la kirurgia konstruaĵo, diskutante dum irado siajn ĉagrenojn: la rekonstruado iris tre malbone, la limdatoj estis rompataj, la laborforton de Ustimenko oni preskaŭ ĉiutage forkondukadis al aliaj objektoj, kaj malsanuloj ĉiam plimultiĝadis, speciale post la reveno el la milito de Bogoslovskij. La malsanulejo, tamen, esence ne ekzistis, ĝi fakte ne malfermiĝis, nur estis registrita en iuj misteraj paperoj de Eŭgeno Rodionoviĉ Stepanov, per kiuj li raportis al sia estraro. Pro tiu ago Eŭgeĉjeto ricevis bonan lavon de Ustimenko, sed al malsanuloj rifuzi estis tute neeble, kaj ili kuŝis amase en tiuj mizeraj ses ĉambroj, kiuj komencis iel-tiel funkcii.

— Se ni povus ricevi la militkaptitojn, — diris foje Nikolao Eŭgenjeviĉ. — Kiel vi, Vlaĉjo, rigardas al tio?

Fojfoje, kiam ili konversaciis duope, Bogoslovskij tiel nomadis Ustimenkon.

— Sed kiu ilin al ni donos? — morne respondis la ĉefkuracisto. — Ili empiron sur la ĉiovendejo skulptas, falsajn orielojn almetas, kolonojn konstruas, ili ne havas tempon por la malsanulejo.

— La ĉefan straton ili beligas, — konsentis Bogoslovskij. — Ja ne eblas: tie estas la centro, kaj ni estas la urborando...

— Ankoraŭ oni ilin veturigas konstrui la mallarĝtrakan fervojon, — sciigis Ustimenko. — Du horojn tien, du horojn reen.

— Sed ĉu vi ne trovas, ke ni kvakas kiel tiuj du maljunaj kaj koleraj bufoj, — diris Bogoslovskij. — Sensencas kvaki, necesas al Zolotuĥin nian vidpunkton raporti.

Ustimenko, forturniĝinte, tute morne rakontis, ke li raportis, sed senrezulte, ili kverelis — per tio la afero finiĝis.

— Per kio do li sian rifuzon motivis, la kamarado Zolotuĥin?

— Ja per tio, ke ne li la militkaptitojn komandas.

— Sed kiu?

— Al tiuj, kiuj komandas, mi grandan leteron skribis, sed ili ne respondas.

— Jen — ili ŝarĝiĝas en kamionojn, — kun suspiro diris Nikolao Eŭgenjeviĉ. — Kiom da tempo por tio malŝpariĝas. Ŝarĝiĝo, veturo, malŝargiĝo, ree ŝarĝiĝo. Sed ni ja — jen — apude.

En vesperoj Bogoslovskij «konsumadis oksigenon» sola. Sur la plata tegmento de la bazaro ĉe la militkaptitoj ludis orkestro. Sur fono de la antaŭsunsubira ĉielo estis videbla la dirigento, energie svinganta la mallongajn brakojn, kaj knabinoj — amikino kun amikino — dancadis sur pavimŝtonoj de la Aleksandra strato kaj en detruitaj per bomboj kaj obusoj interstratoj de la malsanuleja kvartalo. Tra pikdrata barilo fricoj kaj hansoj komercadis kontraŭ pano kaj mono per lignaj kaj ĉifonaj pupoj, per bastaj ĉaretoj, sledetoj, fasonaj korbetoj. Ĉiujn ĉi aĵetojn Bogoslovskij plurfoje aĉetadis por la Vlaĉja filino Natanjo, kvankam ŝi pro malgrandeco de sia aĝo estis ankoraŭ malbone ilin komprenanta...

En la barakaro de la antaŭnelongaj malamikoj de Nikolao Eŭgenjeviĉ estis pure kaj en germana maniero glate, kvazaŭ eĉ gladite. Putrajn arbostumpojn ili elradikigis, ĉie priŝutis per delikata sablo, laŭlonge de vojetoj enfosis blanke kalkitajn briketojn kaj dismetis ĉiajn montrilojn kun sagoj, memfaritajn hele farbitajn rubujojn kaj abundajn afiŝojn — kie kio estas permesita, kaj kie malpermesita. La fricoj kaj hansoj mem havis aspekton prizorgitan, kelkaj eĉ bravan, oni ilin ofte kondukadis en banejon — vice, kaj dum marŝado ili kantadis laŭ la rusa soldata maniero marŝajn kantojn. Kaj malgranda rufa kaĵolema, kun sciura muzeleto kaj elstarantaj antaŭen dentetoj deĵoranto (verŝajne, li estis homo malsana, ĉar al laboroj oni lin ne kondukadis), ekvidinte la maljunan rusan doktoron en senkoloriĝinta uniforma palto kaj trivitaj botoj, ekstaradis kvazaŭ en atentopozo kaj per pepanta voĉo de «totalrekruto» bojadis:

— Guten morgen, Herr General-Doktor!

«Scias sian servon, fripono!» — subridadis mense Bogoslovskij. Ja tro evidentaj estis ĉiuj ruzaĵoj de la germanaĉo-kolbasaĉo. Des pli ke, kiel rimarkis Bogoslovskij, la deĵoranto nomadis «general-doktoro» kaj Ustimenkon, kaj la maljunan, similan al elturmentita birdo patologon Hebeisen.

Li nomadis por ajna okazo.

Kaj la okazo baldaŭ aperis.

Foje matene ĉe la germanoj en la barakaro aperis bruo. Pasante preter la picearo, trans kiu tiriĝis la pikdrato, Bogoslovskij ekvidis tie ne solan sian rufan konaton, sed multajn germanojn — en trivitaj tunikoj de rana koloro, en soldataj ĉapoj, surtiritaj sur la orelojn, — zorgigitajn kaj ekscititajn. Komence Bogoslovskij pensis, ke ili strikas kaj tial la barakanoj ne estas en la laborejo, sed li tuj rememoris, ke hodiaŭ estas dimanĉo, kaj miris jam pri alia cirkonstanco: por kio do li en dimanĉo ne foriris almenaŭ al Unĉo — ripozi? Sed li tuj decidis, ke ne foriris li prave, kaj komencis demandi la militkaptitojn, kion ili de li deziras, dum la rufulo penis ion komprenigi al li el trans la pikdrato. Sub premo de la cirkonstancoj Bogoslovskij transiris al sia animfrostiga germana lingvo kaj finfine, nemalmulte ŝvitinte en la rekta senco de la vorto, komprenis, ke tie estas mortanta pro nesciata kaŭzo junulo-totalrekruto, studento-medicinisto, kiu, pro juneco, tre deziras vivi ankoraŭ almenaŭ iomete.

Alia germano, jam maljuna, en kvadrataj okulvitroj, grandnaza kaj kurbbuŝa pro kontuzo, sed kun larĝegaj ŝultroj, tre sentimentale, kun tremo de la makzeloj, aldonis pri la junulo, ke li havas Vater kaj Mutter, havas gefratojn, kiuj ĉiuj atendas hejmen sian Rudi, kaj estas ankaŭ Paŭla... Kaj tial la rusa general-doktoro...

— Jes-jes, nun kaj Vater, kaj Mutter, — diris Bogoslovskij, — kaj Paŭla, kaj min promociis al general-doktoro. Sed kiu al mi jen tien ĉi, en la kruron, spliton enbatis? Kiu en gasumejoj homojn per miloj venenadis? Kiu sur Leningradon bombojn ĵetadis?

La militkaptitoj trans la pikdrato vigle ekkriis, ke ili en ĉiuj ĉi teruraj krimoj neniom kulpas kaj neniu el ili entute iam mortigadis — ili estas bonaj, honestaj germanoj, kaj estu damnita eĉ la memoro pri Hitlero. Tamen, pri Hitlero kriis tute ne ĉiuj.

— Aĥ, dio mia, kiaj ĉi tie kunvenis kontraŭfaŝistoj, — sarkasmis Nikolao Eŭgenjeviĉ. — Eble, vi transiris al nia flanko en la kvardek unua jaro? Tiam mi klopodos, ke oni vin pli baldaŭ liberigu. Nu? Kiu ĉi tie transiris al ni en la komenco mem de la milito? Levu la manojn, ne ĝeniĝu!

La militkaptitoj iom interparolis inter si kaj eksilentis; iĝis senbrue.

— Tiele, — en silento konstatis la maljuna doktoro, — nun vi jam ĉiuj estas jen kiaj kontraŭuloj de la mortaĉinta Führer. Kaj pasos ankoraŭ unu-du jardekoj, kaj neniu povos kompreni, kiu do el vi priverŝis per sango Eŭropon, tiaj vi evidentiĝos vegetaranoj, leporetoj kaj bonanimaj knaboj...

Li kun peno tradukis tiujn ĉi siajn pensojn en la germanan. La militkaptitoj elaŭskultis liajn riproĉojn indiferente, nur pro ĝentileco, — ja ili bezonis lin — kaj ankoraŭfoje per sombraj voĉoj, malakorde petis helpi al la kompatinda Rudi, ĉar ekzistas ja humaneco kaj homeco kaj, finfine, la Ruĝa Kruco kaj la samkolora Lunarko.

— Lunarko? Homeco? Humaneco? — jam tute eksplodis Bogoslovskij. — Kaj ĉu ankaŭ pri la kreinto de la Ruĝa Kruco sinjoro Henri Dunant vi al mi rakontos? Instruos min, ĉu?

Nun li kriis en la rusa, forgesinte traduki sian mallongan prelegon. Tamen la militkaptitoj aŭskultis. Li kriis al ili pri Mauthausen kaj pri faŝistaj kuracistoj, kiuj tie eksperimentis, kaj demandadis, kial ili tiam silentis pri humaneco, homeco, la Ruĝa Kruco kaj la samkolora Lunarko, kaj la germanoj interrigardadis: kial la maljunulo furiozas? Kaj unu, pli juna, subite elŝoviĝis antaŭen kaj diris laŭte kaj malgaje:

— Ni tute nenion komprenas, Herr Doktor.

Bogoslovskij eksilentis, ĉirkaŭrigardis: por kio li kriegis? La germanoj havis enuajn vizaĝojn, traduki estis tute sensence.

— Mi devas peti permeson de mia estraro, — diris Nikolao Eŭgenjeviĉ en la germana.

— Sed en tiu ĉi okazo ne eblas prokrasti! — sufiĉe maltimide deklaris alta danda germano de oficira aspekto.

— Mi montros al vi — ne eblas! — tute jam ekindignis Bogoslovskij. — Mi al vi montros kiel komandi ĉi tie!

Li ree forgesis traduki tiujn ĉi lastajn vortojn kaj tial faris al la militkaptitoj nenian impreson. La fricoj kaj hansoj nur maltrankviliĝis — kien ekpaŝis for de ili la lama general-doktoro? Kaj diskutis lian indignon inter si.

— Eble, li koleriĝis tial, ke ni proponis al li nenian honorarion? — diris germano-skribisto el librotenistoj. — Ĉiu laboro devas esti rekompencita.

La skribisto estis fama per sia stulteco, kaj tial al li eĉ neniu kontraŭdiris.

— Tute foriri li ne povis, — diris malalta militkaptito, opinianta sin scianto de la «mistera slava animo». — Al ili tiel okazas, al la rusoj. Unue li krios, eĉ tre krios, kaj poste proponos sian cigaredon tute senkompense.

— La rusoj estas tre pardonemaj, — konfirmis intelektulaspekta militkaptito. — Se juĝi laŭ la literaturo — tio estas rasa trajto. «Psikaj trostreĉoj» — mi legis Teodoron Dostojevskij-on.

— Dostojevskij, ho, ankaŭ mi legis, — diris la malalta scianto de la «mistera slava animo». — Dostojevskij — tio estas kolosa!

— Nun ja ili nin tute ne timas, — kun mallonga suspiro prononcis eksa ĉefsoldato, pri kiu iuj el la milikaptitoj estis divenantaj, ke li havis rilaton al la servo SD. — Tute!

— Tio estas tial, ke ni estas kaptitaj de ili, — klarigis la stulta skribisto. — Kun tio jam nenion eblas fari!

Telefoninte el la ĉefkuracista kabineto al Ustimenko hejmen kaj ĝisatendinte Vladimiron Atanazijeviĉ-on kune kun Hebeisen, kiu loĝis ĉe li, Bogoslovskij kondukis ilin al la estro de la malliberejo — juna homo, aĝa ĉirkaŭ dudek sep jarojn. Tiu estis leganta Goeton en la germana en sia freŝe rabotita mansardo, rememoriganta internaĵon de ĉerko, kaj tre ekĝojis, eksciinte, ke venis najbaroj-doktoroj.

— Nur diablo ilin povas kompreni, kian kaĉon ili havas, — diris la estro, — sed vere ili estas ekscititaj ekstreme. Odoras je striko, kaj pro ilia doktoro mem, tre solida homo, kolonelo kaj profesoro. Estu kompleza — ekzamenu la malsanulon.

Pro dimanĉo la germanoj estis aktive ripozantaj: sur speciale kompaktigita placeto ili estis diligente ludantaj keglojn kaj gorodkiojn1; kree relaborinte regulojn de la rusa ŝafsaltado, ili estis saltantaj unu super la alia, okupiĝadis pri individua gimnastiko, en sia maniero peladis pilkon. Iuj prenadis aerbanon, aliaj sunumadis sin, kaj kelkaj estis ion kuirantaj por si persone, aranĝinte fajron inter du brikoj.

Tuta brigado, nestinte en arbustaro, estis ion kudranta, kaj similis al tio, kvazaŭ tie estas fabriketo kun ĉenproduktado.

— Raciega popolo, — laŭdis la germanojn la leŭtenanto. — Ĉu vi kredas, ili ekregis la rusan uniforman palton. Grandsaĝaj homoj ĝin tiel projektis, ke el nia uniforma palto, ŝajne, neniu lertulo povas rekudri ion alian. Sed tiu ĉi brigado bonege transformas soldatajn paltojn al damaj manteloj kaj paltoj, mallongaj kaj longaj. Mendantoj abundas, ĉiu soldato el la milito revenis en uniforma palto, kaj tial ili ruzas — prikudras siajn edzinojn, kaj la germanoj havas tagnokte akcepton kaj eldonon de mendoj.

— Ĉiuj ili estas friponoj! — grumblis Bogoslovskij, kiu hodiaŭ estis ekstreme incitita. — Ĉiuj havas distorditajn cerbojn!

— Tion vi, kamarado doktoro, verŝajne, trosimpligas, — malkonsentis la leŭtenanto, ne tro dotita per la humursento...

Kaj li komencis detale klarigi, ke ekzistas ankaŭ tiaj germanoj, kiuj tute ĉion komprenas kaj tre pentas.

Kiam ili triope venis en la barakaron, doktoro Otto von Voss, eksa ilia medicina kolonelo, estis preĝanta. Kiel klarigis al ili la leŭtenanto, la kolonelo iĝis religia tute antaŭnelonge — lige kun sendaĵoj, kiuj estis sendataj nur al konfesantoj de speciala sekta speco de protestantismo aŭ katolikismo — la juna leŭtenanto malmulte kompetentis pri tio. Multaj militkaptitoj, laŭ vortoj de la leŭtenanto, ŝanĝinte religion aŭ nur parton de ĝi, tre grasiĝis, dikiĝis tiom, ke iĝis nun tute nerekoneblaj. Kaj ne sen afekta dolĉeco en la voĉo la maldika kaj magra leŭtenanto rakontis, el kio konsistas la «religia» sendaĵo de ordinara, kutima normo.

— Kaj ekzistas ankoraŭ festa! — suspiris li.

La dika vizaĝaĉo de von Voss, se esprimi vulgare, vere «petis baton», kion ne eblis diri pri lia paciento, soldato kun familinomo Regler. La studento-medicinisto estis vera gracilulo, kaj tiu cirkonstanco kaŭzis novan eksplodon de malamo de Bogoslovskij al la «ftizulo» von Voss.

Pri la veno de la rusaj kolegoj la kolonelo estis rimarkeble malkontenta. Kunmetinte la preĝaĵojn, li same aliris al la piedparto de la lito de sia magriĝinta paciento, kiu jam estis kvarmane pripalpata de Ustimenko kaj Nikolao Eŭgenjeviĉ, dum Rudi al ili estis flustranta, lispante pro timo, ke li devas resti nur kun ili, sen sia pompa eskulapo-faŝistaĉo, ĉar li havas «sekreton», kiu samtempe estas lia «vivo». Ĉio ĉi sonis absurde, bombaste kaj odoris je ia krimromano, sed tamen Vladimiro Atanazijeviĉ diris al la kolonelo de la eksa imperia k.t.p., ke tiu devas lasi ilin sen sia estimata persono.

Von Voss levis la pufajn, kiel ĉe virino, ŝultrojn kaj forlasis la ĉambron, en kiu, laŭ liaj propraj vortoj, estis prepariĝanta al la lasta vojaĝo trans la riveron Stikso la studento-medicinisto Rudi Regler.

La aŭstro profesoro Hebeisen sufiĉe vigle komencis traduki, kaj tiam ambaŭ rusaj kuracistoj malfermis la buŝojn preskaŭ en la litera senco de tiu esprimo.

La salo de la historio konsistis en tio, ke kaj Ustimenko, kaj Bogoslovskij samtempe trovis ĉe Rudi internan hernion, strangolitan en la diafragmo, — anatomian anomalion, raregan kaj eĉ unikan, sed trovi tion estis ne tro malfacile ankaŭ tial, ke Rudi mem rakontis al ili pri sia kripleco — la stomako ekde la naskiĝo lokiĝis ĉe li en la torako. Ĉion ĉi konfirmis ankaŭ Bogoslovskij: la junulo vomas, sed «akuta abdomeno» tute mankas, sekve ĉio transfluas supren. Ustimenko aŭdis en la brusto plaŭdon — al tiu rimarko de Vladimiro Atanazijeviĉ Rudi kun oblikva rideto klarigis, ke ĝuste tiu plaŭdo donis al lia profesoro la penson pri pleŭrito, ĝuste de kiu von Voss kuracas la malfeliĉan totalrekruton.

— Sed vi ja al li diris, ke vi scias, kie estas via propra stomako? — demandis Ustimenko, turnante sin al Hebeisen kaj fermante la studenton per la litkovrilo. — Vi ja estas el kiu lernojaro? Ĉu oni vin prenis el la tria?

Hebeisen tradukis al Vlaĉjo, ke Regler estis prenita el la kvara. Rudi aŭdacis klarigi al la kolego profesoro-kolonelo la esencon de sia soldata neplenvaloreco, tamen sinjoro von Voss ne deziris eĉ aŭskulti, sed nur kriis al Regler en tiu senco, ke se Regler estis rekrutita en la armeon, do el tio sekvas, ke nenia anomalio ĉe li povas esti, ne estis kaj ne estos.

— Kio, kio? — alparolis Hebeisen al Rudi.

Regler ekparolis pli klare, en la tradukadon enmiksiĝis la estro de la malliberejo, lin Ustimenko komprenis multe pli bone. La idioteca rakonto de la malfeliĉa frico aspektis nun tiel:

— Li diras, ke li penis insisti, klarigante, ke la medicina komisiono lin eĉ ne ekzamenis: la lango, la pulso — kaj iru defendi la patrujon, sed la kolonelo kontraŭdiris al li, ke li mem estris multajn tian komisionojn kaj tute precize scias: soldato Regler mensogas kaj kalumnias pri la bonega sanitara servo de la Wehrmacht, ĉar nun al la Wehrmacht estas permeseble en certaj rondoj fari ajnan misakuzon...

— Kiel, kiel? — gluglis Hebeisen. — Misakuzon? Ho ne, la homaro ankoraŭ ne scias eĉ centonon de tio, kion faradis tiuj von-voss-oj! Sed ĝi ekscios, ekscios ĉion...

— Pri tio ni ankoraŭ havos tempon paroli, — grumblis Bogoslovskij.

Li nun kompatis la magran Regler, kaj li koleris al si pro tiu kompato. «Jen tielaj ankaŭ Ksenjon murdis! — pensis li, sed ne kredis, ke „tielaj“. — Do kielaj? — demandis li sin. — Kielaj?» Kaj li ne trovis, kion respondi.

— Kion ni faros? — demandis Vladimiro Atanazijeviĉ.

— Pri kio vi? — levis la kapon Bogoslovskij.

— Kiel pri kio? Pri la germano.

— Jes, jes, certe...

Bogoslovskij silentis iom, ordonis al si ne pensi, ke la malsanulo estas soldato de la Wehrmacht. Ustimenko atendis. Nikolao Eŭgenjeviĉ ankoraŭ okupiĝis pri la ventro de Regler, kvazaŭ kontrolante sin mem, poste diris same al si mem: «Ĝuste tiel estas, ne alie!» Kiel ĉiam, decidis la instruisto, kaj la disĉiplo nur klinis la kapon en signo de konsento post la vortoj — «necesas operacii». Kaj ankaŭ Hebeisen, certe, konsentis, kvankam estis distrita, ĉiam serĉadis iun per la okuloj. «Ĉu von Voss-on?» — pensis Ustimenko, rememorinte subite la teruran sorton de la aŭstro.

La studento estis singarde kuŝigita sur brankardon. Kvar germanoj, havantaj kvalifikon de brankardistoj, lerte transportis la malsanulon en la rusan malsanulejon. La kolonelo estis invitita same, pro pedagogiaj, kiel esprimis Ustimenko, konsideroj. Lavante la manojn, la kirurgoj rimarkis malestiman kaj impertinentan rigardon de la konveksaj okuloj de la kolonelo, per kiuj li pririgardis ilian malriĉan, per ŝvito kaj sango restarigitan operaciejon — ilian mizeran fieron, tion, kion nomadis ili nur inter si «honto kaj malhonoro», kaj samtempe tion, pri kio ili ne povis ne fieri, ĉar tamen tio estis Fenikso, mizera, sed ja renaskiĝinta el cindro.

— Mi frapegos lin sur la orelon! — promesis Bogoslovskij al Ustimenko.

— Tio ne necesas! — trankvile respondis Vladimiro Atanazijeviĉ. — Li nun estos morale neniigita.

— Vi, kamarado ĉefkuracisto, estas optimisto, — etendinte la grandegajn manojn al la flegistino, diris Bogoslovskij. — Li eĉ la muzelon havas, kiel Gauleiter...

— Mi Gauleiter-ojn ne renkontis, ne havis okazon, — respondis Vlaĉjo kaj tiam interkaptis rigardon, per kiu la maljuna patologo rigardis al la profesoro-kolonelo von Voss. — Ĉu vi rimarkis? — demandis li, puŝinte Bogoslovskij-on per la kubuto.

— Mi antaŭlonge rimarkis, — respondis tiu, — jam tiam, en la barako. Tiu ĉi tute povas la kolonelon Voss-on murdi. Genosse Hebeisen, — nelaŭte vokis li la maljunulon kaj tiel, ke von Voss ne vidu, minacis al Paŭlo Gerhardoviĉ per la sapumita manego. — Ni tenu nin en kadroj!

— Jes, tenu, — konsentis la aŭstro.

— Ĉu ni komencu? — interesiĝis Ustimenko.

Anestezis Katinjo Zakadiĉnaja, kaj, necesas esti justa, sufiĉe lerte. La operacio pasis normale, eĉ bele, kun eleganteco kaj brilo, kiel ĉiam, kiam «regis kaj estris» Nikolao Eŭgenjeviĉ.

— Nu, do ĉu hernio aŭ pleŭrito? Demandu lin, Genosse Hebeisen, — ordonis Bogoslovskij, kiam la bildo iĝis tute evidenta. — Kial tiu kreteno kun scienca rango insistis pri sia opinio eĉ tiam, kiam la medicinisto-soldato rakontis al li sian historion?

Von Voss ĉirkaŭlekis per la ruĝa lango siajn vampirajn lipojn kaj respondis:

— Pravas la rusaj kolegoj, sed tio ne povas esti.

— Kio ne povas esti? — tenore tintis Bogoslovskij. — Li ja vidas per la okuloj!

— Kion tio signifas? — demandis Ustimenko. — Kiel ne povas esti, kiam vi vidas?

— Mi vidas, sed tion, kio ne povas esti.

— Ĉu nun ja mi povas frapegi? — per fasta voĉo interesiĝis Bogoslovskij de la ĉefkuracisto. — Mi tion faros gardeme. Al la orelo. Kun scio de anatomio.

Ustimenko malpermesis per malnova esprimo de avo Metodo:

— Neniel je Dio!

Kaj Hebeisen plu rigardis al von Voss ne deŝiriĝante, aliradis jen dekstre, jen rekte rigardis en lian vizaĝon, jen maldekstre. Kaj flustradis, kaj kapjesadis al si mem...

Finfine Rudi-n oni forportis, post li, elĵetante la piedojn per la pintoj antaŭen, forpaŝis la kolonelo, evidente tre fieranta pri sia militista teniĝo. La doktoroj lavis sin, Bogoslovskij ordonis al la leŭtenanteto per voĉo de alta estro:

— En via barakaro ĉiuj fricoj kaj hansoj sciu detale tiun ĉi historion.

La leŭtenanteto diris «jes», sed tuj interesiĝis: por kio?

— Tio estas jam mia zorgo, — enigme respondis Bogoslovskij.

Sed ankaŭ sen la leŭtenanto en la barakaro ĉiuj ĉion momente eksciis, kaj kiam lunde vespere Nikolao Eŭgenjeviĉ eliris promeni, la fricoj kaj hansoj staris trans sia pikdrato, kvazaŭ honorgardo, vokante la general-doktoron viziti ilin por gravega interparolo.

Plue ĉio iris kiel sur reloj.

Bogoslovskij vizitis la barakaron sola — sen tradukanto.

Estis eta «fungokreskiga» pluvo. Sur la kompaktigita placeto, kie la militkaptitoj ordinare ludadis keglojn kaj gorodkiojn, sidiĝis turke pli ol tricent homoj — Nikolao Eŭgenjeviĉ eĉ proksimume kalkulis. Kaj de ilia nomo ekparolis maljuna germano, same totalrekruto, severa, iom kruda, sed, evidente, sufiĉe sincera metallaboristo, ŝtalfandisto, kun familinomo Grotte. Parolis li malrapide, turnante vortojn, kvazaŭ pezaĵojn, kaj lia parolo obtuze tondris, kiel falantaj traboj. Bogoslovskij aŭskultis la germanon, sola sidante sur seĝo, kvazaŭ sur trono, etendinte antaŭen la malsanan kruron, rigardante preter la homoj, al Unĉo, al tiu flanko, kie havis li iam edzinon kaj filinon, neniigitajn de samaj fricoj kaj hansoj. Aŭskultante la «tondradon de traboj», li pensis pri sia knabino, li ĉiam vidis ŝin en neelteneble amaraj, neeblaj sonĝoj-rememoroj. Li vidis ilin — la edzinon kaj la filinon — per la mensa vido tiel klare, kvazaŭ ili estis nun kun li, sed samtempe li estis divenanta la sencon de la vortoj, similaj al falantaj traboj, kaj malamis pasie tiujn kunvenintajn ĉi tie, ilian ranan koloron, ilian odoron, iliajn svagajn en krepusko, tamen satajn vizaĝojn, ilian timidon antaŭ li, eĉ tion, ke ili alportis al li la seĝon...

Kaj samtempe li estis tradukanta al si la vortojn de la totalrekruto. La soldato diris proksimume tiel:

— Pasis for, finiĝis per malhonoro kaj malbeno de la tuta mondo la plej fia kaj sanga milito el ĉiuj, kiujn faris la homaro. La germanoj altiris al si koleron de ĉiuj homoj de bona volo, altiris malestimon kaj malamon. Nun kaj ankoraŭ longe neniu eĉ penos distingi germanon disde faŝisto. Kaj jen rusa maljuna doktoro. Lia kruro estas trabatita per splito de germana bombo. La splito trafis en la genuoston tiam, kiam la rusa doktoro operaciis la vunditan koron de rusa soldato. Kaj la soldato same estis vundita de germanoj...

«De kie ili, kanajloj, tion scias?» — kun abomeno miris Bogoslovskij.

Kaj tuj rememoris, ke la leŭtenanteto-estro hieraŭ, post la operacio, longe ion demandadis de Hebeisen.

Tiun parton de la parolo de la totalrekruto, en kiu la maljuna germano rakontis pri la pereo de Ksenia Nikolajevna kaj ilia filino, Bogoslovskij penis ne aŭdi. Sed la estiĝintan absolutan silenton li ne povis ne aŭdi. Lia gorĝo kunpremiĝis, li tusis kaj forturniĝis de la kunvenintaj germanoj, ree ekvidinte en la imago Ksenjon viva kaj denove ne komprenante, kiel tio povas esti, ke li sola vagas en la mondo? Kaj la traboj plu faladis — nun la maljuna germano aliris al Bogoslovskij proksime kaj, rigardante en liajn okulojn per la akraj, malmildaj, sed malgajaj okuloj, diris, ke li ne rajtas premi la manon al la rusa doktoro, sed ne akcepti de ili ĉiuj dankon la rusa doktoro same ne rajtas. Do ili dankas.

La tricent homoj ekstaris. Ilin neniu instruis pri tio. Ili ekstaris ne kiel faŝistaj soldatoj, sed kiel homoj. Kaj ili ne sciis, kion ili faru plu. Sed Bogoslovskij sciis. Li jam hieraŭ ion elpensis «en la komerca direkto», kiel difinadis li por si tiaspecajn kombinaĵojn, nomante ilin mense ial «arokoj».

Ĉi tie necesas noti ankoraŭ unu trajton de la naturo de Bogoslovskij: neniam, en neniu okazo, pri nenio li pekis per sentimentaleco, eĉ pli: ajna sentemo en ĉirkaŭantoj, aŭ konversaciantoj, aŭ simple en la atmosfero momente kaŭzadis en li akran bezonon ĉion okazantan aliigi, renversi, distordi kaj inversigi. Tiu tre rusa trajto alportadis al li nemalmultajn malagrablaĵojn, sed venki sian naturon li ne povis, kaj eĉ ne opiniis tion necesa, pensante, ke sentemo estas antipodo de la vera homeco, kaj plurfoje rimarkante dum sia longa vivo sentimentalecon en homoj kruelaj, indiferentaj kaj eĉ en karakteroj tiranaj.

En la nuna situacio, kiam la cirkonstancoj kreis ĉiujn premisojn, kiel esprimiĝas oratoroj, por mildigo de la animoj, Bogoslovskij neniel mildiĝis. Kaj lia animo neniom malfermiĝis renkonte al la dankantaj, verŝajne eĉ sincere, fricoj kaj hansoj. Li komencis sian «arokon» afereme kaj serioze, vokinte por helpo la junan leŭtenanteton, kiu ankaŭ ĉi tien venis kun volumeto de sia Goeto.

— Ĉi tie mi bezonos ioman precizecon de formuloj, — turnis sin Bogoslovskij al la leŭtenanteto, — kaj mi ilian lingvon posedas malperfekte. Do helpu min, mi petas.

Kaj li diris sian, tute ne patosan, sed tute prozecan, afereman, praktikan paroladon.

— Jes, vi, civitanoj militkaptitoj, finis militi! — ekparolis li sub akompano de la tradukanto kaj atente fiksrigardante la blankantajn vizaĝojn de la germanoj. — Finis militi, mi supozas, por longe. Kaj vin atendas normala, civila, labora vivo — tie, en via lando, ĉar finfine ni vin liberigos. Sed tiun civilan vivon necesas ankoraŭ ĝisvivi. Kaj tio estas ne tiom simpla. Multaj el vi estis vunditaj, aliaj malsanis, triaj estis kontuzitaj, kaj kelkaj ankoraŭ ne scias, kiaj malsanoj iom post iom ronĝas iliajn korpojn...

La germanoj mallaŭte kaj malgaje zumis ion responde — la vortoj de Bogoslovskij konformis iliajn pensojn.

— Jen, — prononcis Bogoslovskij, — ni, ŝajne, interkompreniĝas. Nu, kaj via kolonelo estas doktoro kace aĉa, ĉu vi povus traduki pli precize?

La leŭtenanteto tradukis laŭeble precize, ĉar la militkaptitoj ekridegis.

— Aĉa, — ripetis Bogoslovskij, — mi tiajn multe vidis: «Jes, tio estas, sed tio ne povas esti!»

La germanoj ree ekridegis, puŝante unu la alian per la kubutoj. Nun ili alŝoviĝis tute proksime, por ne preteraŭdi eĉ unu vorton. Ili sendube estis komprenantaj, ke nun io okazos, ĉar tia homo, kiel tiu korpulenta fama maljuna doktoro, ne povas simple babili pri bagateloj. La germanoj komprenis, ke la doktoro iras al iu sia, enigma por ili celo.

— Kun tia medicina priservo kelkaj el vi ne ĝisvivos tiun limdaton, kiam al vi endos reveni en la patrujon, — iom malnovmode konstruante frazojn, ne hastante kaj ne uzante fioriturojn, kiel en la pasintaj tempoj, daŭrigis Nikolao Eŭgenjeviĉ. — Nenio, civitanoj kaptitoj, estas farebla — ĉio ĉi estas vero... Ne ni vin al ni vokis, ne ni al vi ĉi tie promesis pirogojn.

Li faris longan paŭzon, tusis, ĉirkaŭrigardis siajn aŭskultantojn kaj kvazaŭ finis sur tio, forte maltrankviliginte la leŭtenanteton, kiu jam riproĉis sin pro tio, ke li permesis tiun «malhumanan elpaŝon kun elementoj de timigado», kiel li difinis la paroladon de Bogoslovskij. Sed Nikolao Eŭgenjeviĉ, interrompinte kreskantan maltrankvilan zumon de voĉoj, ekparolis plu:

— Nu, kaj nun ne pro iaj komunhomaj aŭ humanaj konsideroj, sed simple kiel homo de afero, mi intencas proponi al vi komercajn interrilatojn aŭ eĉ negocon, — diris li, per malmilda kaj rekta rigardo ĉirkaŭrigardante la plej proksimajn al li aŭskultantojn. — Ĝuste negocon. Mi unufoje dum semajno ĉi tie, en via barako, ekzamenados ĉiujn dezirantajn militkaptitojn...

La fricoj kaj hansoj ekbalbutis ion admire malakorde, sed Bogoslovskij ne lasis al tiuj admiroj atingi sian apogeon, sed subite turnis la temon iel je naŭdek gradoj.

— Sed ne senkoste!

Li levis supren la grandegan manegon, pugnigis ĝin kaj minacis al la germanoj per la pugno.

— Ne senkoste! Tio estis vi, kiuj detruis al ni la malsanulejon! — kriis li. — Tio estis vi, putinidoj, kiuj en tiu ĉi konstruaĵo, eksa onkologia kliniko, prenis ĉiujn malsanulojn, elveturigis kaj neniigis, kaj la domon forbruligis. Tio estis vi, kiuj sennombre mortigis la popolon, kaj ne en honesta batalo, sed «purigante» la terglobon disde nekonvenaj por vi, kanajloj, nacioj. Tio estis vi...

Li sufokiĝis, ruĝegiĝante:

— Tio estis vi, kiuj murdis miajn edzinon kaj filinon, do ĉu mi por vi ĉi tie aranĝu humanismojn homecajn kaj marmeladon kun vi manĝu?

Tiu nesciate el kie aperinta marmelado subite algluiĝis al li por longe.

— Ne, estos neniaj marmeladoj, — farinte pezan, malfacilan paŝon antaŭen, al la germanoj, diris Bogoslovskij. — Ne en marmeladaj tempoj ni renkontiĝis. Mi al vi marmeladon ne promesas, sed proponas komercon. Pro mia por vi laboro, pro mia malfacila kaj peza laboro senpage! Senpage! — per laŭta kursivo, emfaze kaj alte kriis Bogoslovskij dufoje, por ke tiu ĉi nocio en ilin penetru: ili estas spertuloj pri profito. — Ĉu vi komprenas? Kaj mi ankoraŭ, krom tio, ke de vi, fiuloj, estas vundita, mi ankoraŭ estas grave malsana, kaj mi preferus kuŝi, ol kun vi ĉi tie okupiĝi, sed, malgraŭ ĉio ĉi, mi proponas al vi komercon. Pro mia por vi laboro vi en libera tempo en sabatoj kaj dimanĉoj por ni restarigados la malsanulejan kvartalon. Ĉu vi konsentas? Nur vi pripensu, ĉar mi estas homo de afero.

La tuta fronto de la germanoj antaŭ Nikolao Eŭgenjeviĉ nekompreneble, malakorde, kolere, admire kaj timigite samtempe ion ekbalbutis kaj ekdisputis, eble, inter si, ne komprenante kaj komprenante, kverelante kaj klarigante unu al la alia. Bogoslovskij aŭskultis iom, alpreminte la vindon sur la ventro per la manoj pli dense, faris ankoraŭ duonpaŝon antaŭen kaj, iĝinte jam tute vizaĝon antaŭ vizaĝo kun la fricoj kaj hansoj, ree promesis al ili, ke estos neniaj marmeladoj, sed se ili donos spertajn kaj lertajn brigadojn de akvotubistoj, muntistoj, farbistoj, li ĵuras al ili, ke pri ilia damnita sano estos konvena observado kaj jam stomakon kun pulmoj oni ne konfuzos...

La germanoj denove, sed retenite, pro ĝentileco, ridis, kaj Bogoslovskij, doninte al ili por pripensado tempon ĝis merkredo, foriris, akompanata de la perpleksa leŭtenanteto, kiu dum irado timigite diris al Nikolao Eŭgenjeviĉ ion singardeman en la senco de rompo de la reguloj de la Internacia Ruĝa Kruco kaj Lunarko, kaj ankaŭ de la dimanĉa ripozo.

— Vi al mi, leŭtenanto, ne faru marmeladon, — severe diris al li Bogoslovskij. — Ĉi tie ja ĉio estas libervola, sur komerca bazo. Aŭ vi per via potenco povas ordoni al mi observi ilian sanon? Ja ne povas? Mankas fortoj? Do, tial silentu, tenu la buŝon fermita. Ĉi tie estas ne akcia societo «Inturist» kun unuaklasa nutrado, kara mia amiko. Ni havas ĉi-momente militkaptitojn, kiuj en antaŭnelonga pasinteco pafadis al ni kaj mastrumadis sur nia tero. Mi tion forgesi ĉi-momente ne intencas!

Tiel finiĝis tiu ĉi konversacio, kaj sabate cent naŭdek tri fricoj kaj hansoj eliris al unua sabata laboro. Ilia amatora ĵaz-orkestro ludis trans la picearo kaj por la restintoj en la barakoj, kaj por la elirintoj por laboro ĵus ellernitan valson «Sur montetoj de Manĉurio». Du lamuloj — Ustimenko kaj Bogoslovskij — ekportis unuaj el ŝedo radiatoron de vaporhejtado. Laboris kaj flegistinoj, kaj brankardistinoj, kaj doktoroj. Laboris Zakadiĉnaja kaj profesoro Hebeisen. Alveturis sur aŭtomobilo granda estro, Eŭgeno Rodionoviĉ Stepanov, faris ironian vizaĝesprimon, donis kelkajn prikonstruajn konsilojn kaj forveturis. Germano en kvadrataj okulvitroj aliris al ambaŭ kirurgoj kaj diris, ke nome de siaj kamaradoj li petas la doktorojn okupiĝi pri pli necesa por homoj afero, ol tiu nekvalifikita laboro.

— Post la milito estas... ekzistas tre multe malsanaj homoj, — tradukis Hebeisen. — Doktoroj devas havi... preni... aŭ ripozon, aŭ sian... kuraci...

La maljuna germano almetis la manon al la viziero kaj foriris. Kaj matene Vladimiro Atanazijeviĉ estis vokita al la prezidanto de la plenumkomitato Andreo Ivanoviĉ Losoj. Losoj helpadis al Ustimenko per kio povis, sed povis li ne tro multe, kaj lia helpo manifestiĝadis precipe en tio, ke, kiam sur Vladimiron Atanazijeviĉ-on ruliĝadis vicaj malagrablaĵoj, Losoj okupiĝadis mem pri «ordigado» kaj ordigadis laŭforte por utilo de Ustimenko.

— Nu kial vi tie ree skandalas? — demandis li, frotante la altan frunton kun kalvaĵoj. — Kiajn tiajn germanojn vi dungis?

— Neniu iun ajn dungis, — gaje respondis la ĉefkuracisto. — Laŭ propra deziro ili organizis vicon da libervolaj laboroj en ripoztagoj.

— Ĉu vi ne mensogas?

— Kontrolu.

Losoj malkovris paperujon, per flanka vido rigardis en malgrandan paperon, tiris la ostecan ŝultron.

— Kaj ĉu en la informo estas ne tiel? — interesiĝis Ustimenko.

— En la informo estas ne tiel, — trankvile respondis Andreo Ivanoviĉ.

— Kiu skribas?

— Kamaradino Gorbanjuk skribas, Inna Matejevna nia petas esplori: kvazaŭ Bogoslovskij ilin kuraci promesis, kaj pro tio ili al vi, Vladimiro Atanazijeviĉ, riparas...

— En tio la plej grava estas — «al mi», — subridis Vladimiro Atanazijeviĉ. — Ĝuste «al mi». Ĉu ne estas skribite, ke personan loĝejon? Interalie, bonege laboras la germanoj: ne hastas, ne fuŝas, diligentas. En tio ankoraŭ, Andreo Ivanoviĉ, gravas, ke ili komprenu sian taskon — ili per laboro kompensas proprajn fiagojn...

— Do, ĉu por ke psikologia dramo en ili fariĝu?

Ustimenko stumblis — Losoj scipovis moki.

— Ne gravas, parolu plu, — diris Andreo Ivanoviĉ. — Mi ol ĉion alian preferas aŭskulti, kiel oni faŝiston reedukas. Mi eĉ plori povas pro tia rakonto.

— Ja estas ne reeduko — komerco.

— Malfacilas al vi en via tereno, — fosante en poŝtaĵoj, diris Losoj. — Por tiaj, kiel vi, ĉiam estas iom malfacile. Sed vi nur memoru, Vladimiro Atanazijeviĉ, ĉie estas malfacile. Kaj por nia Zolotuĥin estas tute ekstreme.

— Kial — ekstreme?

— La regiono estas malfacila, ruinigo estas maksimuma, kaj Zinovio Simonoviĉ estas viro kun karaktero, li proprajn konsiderojn ofte havas eĉ treege saĝajn, sed liajn konsiderojn iuj ne tre konsideras. Tiuj, kiuj estas pli altaj. Tial almenaŭ vi ne bruu, ne montru lin burokrato. Kaj ankaŭ la persona malfelico sur lin falis...

— Ni interparolis siatempe, — diris Ustimenko, — sed li ja la filon ne alveturigis.

— Oni lin malpersvadis, — malkovrante koverton per tranĉilo, diris Losoj. — Grandaj sciencistoj, meritaj, laŭreatoj malpersvadis. Kaj ni mem, kara nia doktoro, en tiu afero nenion komprenas...

Ustimenko silentis. Li sentis ĉagrenon kaj ĝenon. Sed insisti en tiaj demandoj, kiel ĉiuj scias, oni ne devas. Kaj li transiris al alia afero, al tiu, kiu doloris al li.

— Jen germanoj, germanoj, — diris li, — sed ĉiujn konstruistojn vi de ni al la stadiono forkondukis. Ĉiovendejo kaj stadiono — ĉu tio estas la plej gravaj objektoj post tia militego? Oni kvazaŭ freneziĝis kun tiu stadiono, eĉ afiŝojn presis — ĉiujn fortojn al ĝi, kaj cetere.

— Ja estas intereso al sporto, — malcerte interrompis Losoj, — la junularo tion ŝatas kaj interesiĝas...

— Prave, la unua afero post la milito estas ludi futbalon, — kun subrido diris Ustimenko. — Ne, ne, mi ja scias, kiel vi min atakos pro tiu eldiro, mi ne estas kontraŭ, sed tiu ĉi ludado mem, «ni gajnis du kontraŭ nul», kaj amasa sporto estas malsamaj aferoj. Nu, kion diri...

Li leviĝis, ne findirinte, sed ne eltenis:

— Ĉu vere tion necesas pruvi, ke ĝuste la malsanulejo devas esti sur la unua loko? Ja tio estas nekomprenebla, kiaj elementaj veraĵoj bezonas pruvojn. Ĉiovendejo, stadiono, loĝdomoj...

— Ĉu same povas atendi?

Ustimenko iomete bremsis sian akuzadon.

— Vi, doktoro, parolu, sed ne troigu, — bonanime riproĉis lin Losoj. — Kaj ĉiovendejo necesas, kaj stadiono necesas, sed ke via afero estas la unua, — pruvu al ni per statistiko. Pruvu per preciza, saĝa statistiko. Ne prancu, post la milito ni ĉiuj mem estas nervozaj, ni ĉiuj same havis travivaĵojn, sed vi en la buroo elpaŝu kaj rakontu. Ni ja ne estas medicinistoj, de kie ni sciu ĉiujn viajn problemojn. Jen, la akvotransportista malsanulejo ja ekzistas, ili havas grandan kuŝlokan fonduson, ankaŭ la fervojistoj jam uzas sian malsanulejon, ĉe vi unu konstruaĵo estas uzata. Pruvu bezonojn. Ne troigu, kun ciferoj en la manoj pruvu. Ĉu vi komprenis min? Kaj nun — kiel via kirurgia fako estas provizata?

Finleginte la poŝtaĵojn, kiujn li iel sukcesis legi, parolante kun Ustimenko, Losoj diris kvazaŭ pretere:

— Vian plendon mi hieraŭ, doktoro, legis — pri tio, ke al Bogoslovskij loĝejo ankoraŭ ne estas disponigita. Nelogike rezultas: pri loĝaj domoj vi riproĉas, ke ni ilin konstruas, sed ĉi tie estas ofendiĝo. Kiel ni laboru sub via atenta gvido?

— Pri la provizado ne gravas, — elturniĝis Ustimenko, kvazaŭ transsaltinte la lastan demandon. — Ni ja ankoraŭ oficiale ne estas malfermitaj. Sed almozon peti — al mi tedis.

— Ankaŭ mi, okazas, same petas. Ne por si ne estas hontinde. Cetere, pri Bogoslovskij: aŭdis mi, ke li drinkas nemalmulte?

— Ĉu same informoj de Gorbanjuk?

— Kies ajn, doktoro, sed indulgi tion ne endas. Li ja estas malsana, ni tion scias. Vi perdos tro frue fortan laboranton — jen la tuta afero. Parolu kun li kvazaŭ hazarde, ne kiel estro, sed ĝuste kiel disĉiplo.

— Malfacile...

— Ial delikata vi iĝas supermezure, doktoro. Kompatema. Sed en la junaj jaroj, mi aŭdis, vi neniun kompatadis. Stepanov pri vi diris — fero. Kie ĝi nun estas — fero via fera?

— Fero troviĝos, — morne respondis Ustimenko. — Sed sen speciala neceso ne indas brui-grinci. Jen se oni tuŝos mian Bogoslovskij-on — ili ne ĝojos, mi montros la dentojn. Cetere, necesas al li porcion doni pli bonan, li ĝin pli, ol ni ĉiuj kune, bezonas.

— Ja kiu nun ne bezonas? — hele kaj humile fiksrigardante la kunparolanton, demandis Losoj. — Tian militegon ni eltenis...

Kaj li per laca, agrabla, konfida tono klarigis en detaloj, kiel batis la milito kaj al Unĉansko mem, kaj al la Unĉanska regiono.

— Tio estas sciata, — penis interrompi Ustimenko, sed sen sukceso. Losoj daŭrigis sian rakontadon, plu same humile rigardante al Vladimiro Atanazijeviĉ.

Tiun rigardon de Andreo Ivanoviĉ multaj unĉanskaj laborantoj ne sen sarkasmo nomadis «paŝtista». Iam, en antaŭlonge pasintaj tempoj, Andreĉjo Losoj kuradis kiel subpaŝtisto, brave klakadis per longa knuto kaj, peka homo, ŝatis sian amaran infanecon rememoradi en amika rondo. Rezultadis sufiĉe kompatinde. La saman rigardon uzadis Losoj ankaŭ por oficaj bezonoj, se li estis prepariĝanta rifuzi al petanto. Ĝuste tiel diradis la ekonomiaj laborantoj: «Ankaŭ vin, amiko, evidente Losoj per sia paŝtisteco trompis, per sia paŝtista, humila rigardo».

— Ja kial vi hodiaŭ estas tia kolera? — demandis subite Losoj. — Ĉu malbone ni por vi penas?

— Malbone.

— Sed antaŭ la revolucio en Unĉansko da kuŝlokoj estis...

— Ja la revolucio, Andreo Ivanoviĉ, ankoraŭ por tio estis farata, ke kuŝlokojn, kaj malsanulejojn, kaj ĝenerale la sanprotektadon ne al la malnovaĵo mezuri, sed kun tute alia skalo kreadi. Nemalproksime ni veturos, se kalkuli laŭ vi...

— Post la milito...

— Kalkaĵo al tio ne rilatas. Kaj kahelo same ne rilatas.

— Ne estas ricevitaj eĉ distribuordonoj...

— Ne estas ricevitaj? — eksplodis Vladimiro Atanazijeviĉ. — Kaj ĉu hastigi la estraron ne eblas? Aŭ la estraro mem scias? Kaj se subite ne scias? Forgesis? Aŭ en malĝustan paperujon miaj plendoj trafis? Ĉu tio ne okazas? Ĉu ne povas tio esti? Tedegis tio, ĉu vi povas tion kompreni, Andreo Ivanoviĉ? Mi por nenio havas tempon, nenion sukcesas, mi estas ne ĉefkuracisto, sed provizisto, kaj krome eĉ konfuza. Foldotabuloj estis promesitaj — kie ili estas? La lignofabriko ne liveras, vi mem neniajn rimedojn uzas, niaj paperoj ĉe vi estas nesubskribitaj, miaj kadroj ne estas kompletigitaj, disfalo plena kaj senespera...

— Vi ĝeneraligas, — kun subrido diris Losoj. — Kaj morne ĝeneraligas. Nu, ekzistas iuj netipaj, nekarakteraj malfacilaĵoj, manko de kunordigiteco — kiu disputas? Sed estu pli vigla, kamarado doktoro, kara mia Vladimiro Atanazijeviĉ, necesas rigardi antaŭen, pli gaje, vidi la perspektivon. Horizonton, tieldire... Kiel en filmoj okazas. Ĉu vi spektas filmojn, doktoro? Verŝajne, malmulte vi spektas, sed indas. Jen vidis mi unu filmon — interesan, laŭ via profesio. Pri blinduloj. Venis doktoro en urbeton. Nia Unĉansko kompare kun tiu urbeto estas Moskvo. Malgranda urbetaĉo. Kaj li komencis malkovrojn faradi. Ĉu vi kredas — eĉ unu blindulo en la regiono ne restis. Senĉese faras. Kaj kiom kortuŝe — mia batalamikino tuta priverŝis sin per larmoj. Jen estas blinda homo, kaj jen — kvivit! — kaj li demandas: «Kio estas tio?» Kaj oni al li: «Korniko»...

— Ĉu vi tion serioze diras? — interesiĝis Ustimenko.

— Nepre. Mi edukiĝi per arto tre ŝatas. Kaj ankaŭ al vi konsilas. Dum la milito okazadis: mi revenas bonorde en mian motorpafistan regimenton — tie oni kinaĵon demonstras. Kvazaŭ ne milito, sed ĝuo, mi tiel eterne militus: kaj pure, kaj sate, kaj la komandanto estas saĝa, nu, kaj faŝistoj estas ekskluzive malvivaj...

— Bone, — diris Ustimenko, — ĉio ĉi estas eĉ tre interesa, sed kio pri la segligno? Kie estas la promesitaj tabuloj?

Losoj rigardis preter Ustimenko, preter kaj super. Kaj liaj okuloj lumis per kvieta, karesa, paŝtista lumo. Jen por kio estis la tuta parolado pri la postmilitaj malfacilaĵoj. Por rifuzi, sed «bonkore», kun plena kompato kaj malgajo.

— Ĉu same distribuordonoj ne estas ricevitaj? — demandis Vladimiro Atanazijeviĉ. — Aŭ la lignofabriko ne liveris? Ja mi ĉiujn pretekstojn konas, Andreo Ivanoviĉ, sed tamen, antaŭ ol veni al vi, skoltis la detalajn cirkonstancojn. Kaj mi deklaras, malgraŭ via konversacio pri la postmilitaj malfacilaĵoj: la unua kaj plej grava estas la malsanulejo. Ĝin neniaj kompataj vortoj koncernas. Nek la ĉiovendejo, nek la stadiono, nek ajnaj administraj konstruaĵoj...

— Sed se vi, — penis interrompi Losoj, kaj la paŝtistan lumon en liaj okuloj anstataŭis feroco, — se vi sur mia loko sidus...

— Skribu, — ne permesis Ustimenko flankeniĝi, — skribu, Andreo Ivanoviĉ, jen mia paperujo kuŝas, maldekstre. Skribu rezolucion, antaŭ ol vi skribos, mi ne foriros...

— Sed vi!.. — ree interrompis Losoj.

— Skribu, alie mi ne foriros.

— Sed vi al mi ne minacu!

— Skribu, Andreo Ivanoviĉ, ne eblas por ni plu atendi...

Ankoraŭfoje uzis Losoj sian paŝtistan rigardon, sed jam tute senrezulte — Ustimenko ŝovis al li la paperujon, ventumilforme dismetis la necesajn paperojn. Losoj ekmovis la lipojn, kalkulante en la menso, prenis la plumon — por subskribi.

— Kaj ne reduktu! — ordonis Ustimenko. — Antaŭ vi la komisiono reduktis.

— Kaj transportiloj? Ĉu vi elveturigos? — senespere ekesperis Losoj. — Ni transportilojn tute ne havas.

— Tio estas ne via, Andreo Ivanoviĉ, zorgo...

Kun kolera brilo en la okuloj Losoj komencis subskribi. Ustimenko abunde ŝvitis — li neniel povis kredi, ke la afero estas fine farita. Poste li kontrolis kun tuta atento ĉiun rezolucion, ĉar oni scias: se Losoj skribas «liveri nepre», tio signifas — oni tute povas ne liveri. Sed se simple «liveri» — oni liveros senprokraste.

— Ĉu vi rigardas, ĉu ne estas «nepre»? — ne sen malgajo diris Losoj.

— Rigardas, — konfesis Ustimenko.

— Tio estas pasita etapo, — suspiris Andreo Ivanoviĉ. — Nun mi alian ĉifron havas. Profunde sekretan. Sed por vi ĉio estas farita pure. Iru trovi transportilojn.

Malsupre, en la bufedo, Ustimenko trinkis oksikokan fruktakvon — grandan trinkokruĉon. Nur tie estis vendata tiu dolĉa fruktakvo. La ĉi-tieaj oficistoj portadis ĝin hejmen en ladvazoj kaj kuiradis el ĝi kiselon.

«Necesos por la malsanulejo preni barelon, — pensis Ustimenko, — tio ja estas sen ajnaj fondusoj!»

Li havis vigletan humoron — verŝajne, Losoj gajigis lin per sia filmo, pro kiu lia «batalamikino tuta priverŝis sin per larmoj». Ĉu tion li diris serioze aŭ malserioze?



1. Gorodkio — rusa popola sporta ludo, en kiu oni el certaj distancoj disbatas per ĵetado de bastono figurojn, kunigitajn specialmaniere el lignaj cilindraj blokoj.