Malbona mateno

— Nu jen, bonan matenon, pasis ankoraŭ unu nokto! — per vigla, bone trejnita voĉo diris la patrino de Vera, Nina Leopoldovna. — Venis mi al vi matene, por pri nova sun' rakonti, ke la suna lum' serene sur foli' petolas sponte...1

Nina Leopoldovna estis fervoja kasistino de alta kvalifiko, sed ĝeniĝis pri tiu specialeco, ĉar opiniis sin talenta drama aktorino kaj antaŭe multe ludadis en amatoraj spektakloj. Ŝi traludis dum sia vivo dekojn da roloj kaj, havante bonan memoron, ĉiam trovadis iun konvenan frazon el rolo, kiun eblis uzi por okazo, se ne plene, do almenaŭ parte, kaj se ne el rolo, tiam el versaĵeto aŭ fablo, da kiuj ŝi sciis multege.

— Panjo, teon, — tirante sin sur la kavigita matraco, petis Vera. — Ni hieraŭ drinkis...

— Vi ne trinku, junulino, ruĝan vinon! — lerte sidiginte sur la blankan dikan brakon Natanjon, deklamis Nina Leopoldovna. — Vlaĉjo, kion vi trinkos, teon aŭ kafon?

— Ambaŭ estas lavakvo! — responids li, vestante sin trans la hejtforno. — Vi infuzu, Nina Leopoldovna, pli fortan, ne vegetaranan...

— Ĉu vi ne timas malbonigi koloron de la vizaĝo?

Ŝi ĉiam paroladis per tiaj frazoj.

— Ne, mi ne timas, — incitite respondis li.

— Vi ne koleru, — diris Vera. — Ni ja ne kulpas, ke oni vin tenis dum duono de la nokto ĉe malsanulo. Ja ne ni aranĝis la aŭtomobilan katastrofon. Cetere, per kio tie finiĝis la afero?

— Per nenio speciala, — diris li. — Ŝtub devos kuŝi dum semajno, ne malpli.

Li razis sin per malakra klingo, tuŝis la frunton de Natanjo, ĉu ĝi ne estas varmega — al Nina Leopoldovna ne plaĉis hodiaŭ la okuloj de la knabino, — trinkis fortan teon, surmetis la mantelon kaj ekiris al la laboro. Kaj Vera Nikolajevna ekdeziris viandon.

— Ĉu mi malkovru ladviandon? — demandis la patrino.

— Mi viandon deziras, sukan, frititan viandon, sed tute ne ladviandon, — per lamentanta voĉo diris Vera. — Bifstekon.

— Jen, kiam la via akiros la karton, estos por vi bifsteko, — promesis la patrino. — Ĉu hieraŭ almenaŭ estis gaje ĉe la estro?

— Monstre! — oscedante kaj surmetante sur la longan, belan kruron orkoloran ŝtrumpon kaj kaptante sub la ĉemizo la ĵartelon, respondis Vera. — Provinco, densa provinco, enuego...

— Kaj la fama admiralo?

— Ordinara malĝentilulo kaj soldataĉo. La vizaĝaĉo estas ruĝa, silentas, okulumas.

— Ja estis ankaŭ kuracistoj?

— Aĥ, panjo, pri kio paroli!

— Ĉu oni proponis al vi laboron?

— Mi simple ne deziras pri tio pensi.

Ŝi starigis antaŭ si spegulon, ĉirkaŭrigardis la egalajn dentojn, mallevis unu post la alia la palpebrojn, malrapide ŝminkis la lipojn. Natalia kun intereso rigardis al ĉiuj ŝiaj manipuloj. Nina Leopoldovna finlavis vazaron, fermis la fenestron, el kiu blovis humido.

— Poste ni iros al la poŝtejo, — ne rigardante al Nina Leopoldovna, iomete defie diris Vera Nikolajevna. — Leteroj venos al via nomo, panjeto.

— Por kio? — kunfrapis la manojn Nina Leopoldovna. — Ja mi ne povos rigardi en liajn okulojn! — el iu dramo, iom teatrece ekkriis ŝi.

— Kaj ne rigardu, neniu vin devigas! — trankvile kaj eĉ pigre respondis Vera Nikolajevna. — Des pli ke por Vladimiro estas tutegale, ĉu oni rigardas en liajn okulojn aŭ ne.

Vestante Natanjon, Vera kantis, kaj Nina Leopoldovna estis pensema kaj maltrafe respondadis al demandoj de la filino. Poste, kiam ili jam estis tute pretaj iri, la patrino demandis de la filino per sia natura, iom timigita voĉo, ĉu ne ĉesigu Vera tutan tiun korespondadon kaj kune kun la korespondado la tutan «intrigon»? Ja Vladimiro Atanazijeviĉ sendube sentas, li estas ne el tiuj homoj, kiujn eblas senpune trompi.

— Al li ja estas dolore! — el iu teatraĵo ekkriis Nina Leopoldovna. — Home dolore!

Vera Nikolajevna oscedis, poste de sur la malalta oblikva perono ĉirkaŭrigardis la kadukan korton, la ŝtiparon, lapojn, la flankaĵon kun hunda dometo ĉe la ŝtupoj, la kurban betuleton apud la pordego. La patrino sekvis tiun ŝian rigardon kaj komprenis ĝin. Sed Veresova tamen klarigis.

— Ĉu por ke tiele pasu la tuta vivo? — malrapide kaj kolere ridetante, demandis ŝi. — Ĉi tie?

— Sed oni ja donos al vi loĝejon! — ekkriis la patrino. — Tio estas nur por la plej unua tempo.

— Kaj mi ankaŭ loĝejon ne bezonas, — forturniĝinte de Nina Leopoldovna kaj surmetante sur la blankan manon ŝaman ganton, dise prononcis Vera. — Mi ĉi tie nenion bezonas, ĉu vi komprenas, panjeto? Mi faris kun li, kun nia karulo, eraron. Teruran, tragikan kaj ridinde stultan. Vlaĉjo estas certe sentalenta.

— Ĉu Vlaĉjo estas sentalenta? — miregis la patrino.

— Kiom ajn strange tio sonu, panjo, tio estas vero. Li ne havas sian ĉevaleton. Li estas «ĝenerale». Sed en liaj jaroj «ĝenerale» estas kapitulaco. Li ĉiam pensas, ĉiam fajfetas, ĉiam iajn librojn kaj revuojn foliumas. Tamen ne pri certa temo, sed — jen tiujn, jen aliajn. Li havas «vastan rondon». Sed vasta rondo estas nedifiniteco de la celo, ŝanceliĝemo de la fundamento, senordeco. Vi miris, ke mi diris: Vlaĉjo estas sentalenta. Aĥ, panjo, ĉu vi ĝis nun ne komprenis, ke talento estas honoramo, kaj li ĝuste honoramon tute malhavas. Subteni talenton estas varmigi honoramon, sed kion mi varmigu, se tie estas vakuo.

— Ĉu vi ne troigas? — demandis Nina Leopoldovna.

— Ho, se estus tiel! — malgaje subridis Vera. — Li, kompatinda, estas homo de devo. Sed mi ja revis pri ekflugo, mi lin al ekflugo trejnis, mi pri tiu ekflugo estis tute certa. Kion do mi nun kun tiu devo faru? Ja tio estas nekredeble enua, panjeto, tio estas preskaŭ kiel edzo-librotenisto, kiu opinias, ke li estas leĝa reprezentanto de devo, reprezentanto de la ŝtataj interesoj, defendanto de io tia, sed esence — «via edzo estas librotenisto». Jen kiele...

Natanjo ekploris sur la manoj de la avino, Vera bele kaj lerte prenis la knabinon al si, alpremiĝis per la vango al ŝia vangeto kaj diris per sonora, pura, klara voĉo:

— Jes, jes, certe, eble tio eĉ estas abomena, ke mi tiel pensas, sed, panjo-panjeto, ni havas solan vivon. Estis milito, ĵus finiĝis, kio do nun restis? Kiaj esperoj, kiaj promesoj? Ĉu maljuniĝi iom post iom, transformiĝi al unu el tiuj frue velkintaj doktorinoj, kiuj konsolas sin per la vorto «devo»? Ĉu labori sub komandado de Vlaĉjo? Sed ĉu vi scias, kiel monstre, feroce, abomene li estas postulema? Kiel estas malĝentila ĉe eĉ eta miso? Kiel lia vizaĝo blankiĝas? Vi tion neniam vidis, ĉar ĉi tie, hejme, estas nur eta parto de li, kaj la plej kvieta, sed tie, en la laboro, estas liaj naŭdek naŭ procentoj kun la tuta nevenkebla impertinenteco, kun la mallaŭta voĉo, pro kiu eĉ miaj, de lia edzino, kruroj malfortiĝas...

Ŝiaj maldikaj naztruoj tremeris, tremeris ankaŭ la forte ĉizita buŝo, sur la brilantaj okuloj aperis larmoj, kaj preskaŭ kun furiozo ŝi diris:

— Vi nur pensu, panjo, al mi plaĉis en li tiu manko de honoramo. Mi estis certa, ke mi elvokos en li ĉiujn liajn kapablojn, tutan forton de liaj scioj, lian furiozan energion, mi estis certa, ke mi vekos en li frenezan honoramon, kaj tiam ĉiuj vidos lian neordinarecon... Ni sidu iom!

Ili eksidis sur benkon en la eksa Ĉefpreĝeja skvareto. Vera elprenis el la mansaketo cigaredon, ekfumis.

— Honoramo! — kun larmoj en la voĉo diris ŝi. — Li eĉ fumi ĉesis. Li diras, monon bedaŭras. Ĉu vi aŭdis ion similan? Honoramo — tio estas la rekta, la sola afero de individuo, sed ne ia idiota malsanulejo. Nu kiel li ĝin restarigos aŭ eĉ nove rekonstruos?! Honoramo — tio estas kirurgo, doktoro, profesoro Ustimenko, kiu, malgraŭ gravaj vundoj dum la milito, malgraŭ la kriplaĵoj, ne forlasis la amatan aferon... Nu, kiel oni en tiaj okazoj skribas? Sed li? Nun li «dissolviĝos» en sia kolektivo. Ustimenko per si mem malaperos. Kaj malaperos por ĉiam. Vanuos. Ustimenko ĉesos ekzisti. Oj, panjo, mi bone lin konas, li eĉ ne imagas al si, kiel profunde mi lin konas. Por li nun la ĉefaj estos tiuj, kiujn li al si venigos, el la tuta lando allogos, ĉiuj tiuj kuracistaĉoj, plenumantaj devon. Li dediĉos sin nur al ili, li fanfaronos per ili, pri ili parolados, ilin admirados...

Avide elfuminte la cigaredon, Vera alpremis la stumpon per la plandumo, tuŝis per la malvarma polmo la ardantajn vangojn.

— Kion do fari? — demandis Nina Leopoldovna. — Eble, mi kun li parolu?

— Ĉu vi?

— Mi. Iel-tiel mi multon vidis en la vivo.

— Vi, sendube, vidis multon, panjeto, sed tiajn, kiel mia edzo, vi ne renkontis. Vladimiro Atanazijeviĉ estas rara ekzemplero. Prefere ne enmiksiĝu.

— Sed tio ja estas demando de tuta via komuna estonteco.

— Mi timas, ke ekzistas nenia estonteco, — trankviliĝinte kaj pririgardante sin en speguleto, diris Vera Nikolajevna. — Ĉiuokaze — ĉi tie.

— Sed kie do ĝi ekzistas?

— Eble, en Moskvo? — per demando respondis Vera. — Ĉu Konstanteno Georgijeviĉ kun siaj ebloj kaj trabata forto ne helpos al mi komence en Moskvo?

— Kia tia Konstanteno Georgijeviĉ? — tute ektiminte, demandis la patrino. — Kiu li estas?

— Panjo, tio estas Cvetkov, — diris Vera Nikolajevna. — Vi ja ĉion scias, vi estas saĝeta. Tie mi rekomencus ĉion denove. De la komenco mem. Ĉu mi ankoraŭ ne komencis maljuniĝi, panjeto?



1. El versaĵo de A. Fet (1843).