«Ĉion ĉi faris la kantoj de vi»1
La damnita Jakovec tamen venis en la Domon de kolĥozano preskaŭ en la noktomezo, kiam Barbara, elturmentita de tuta tiu ĉi tago, ĵus ekkuŝis en la deknaŭa ĉambro. Kaj ne eblis ne veturi, ĉar tiam Jakovec, laŭ lia propra esprimo, «suferus definitive kaj nekorekteble», pri kio ankaŭ Barbara mem, cetere, neniom dubis.
— Vi estas elementa sentaŭgulo! — diris ŝi al li, malleviĝante laŭ la larĝa ŝtuparo. — Tiajn, kiel vi, necesas senescepte neniigi.
— Ja ĉu mi obĵetas? — humile konsentis la efelidhava kanajlo. — Ĉu mi min mem kompatas? Mi mian familion kompatas, la infanojn...
Li sciis, per kio kortuŝi Barbara-n: ŝi ĉiam karesadis liajn vere ĉarmajn knabojn-ĝemelojn.
— Kaj kial en la milito oni mortigadis bonajn homojn, kaj tiaj kiel vi — jen, bonvolu, estas vivaj kaj sanaj, — diris Barbara. — Vi eĉ ne estis vundita sufiĉe.
Jakovec ofendiĝis:
— Eĉ ne vundita? — ekkriis li. — En mi preskaŭ apud la koro kuglo trairis, en mi en la maldekstra femuro sidas splito, miaj oreloj estas forfrostitaj...
— Frostvunditaj, — paceme korektis pardonema Barbara. Kaj interesiĝis: — Kaj kio estas en la kargujo?
Jakovec klarigis, ke «iomete da terpomoj».
— Da kiaj tiaj terpomoj? — miris Barbara. — Jen nova afero — terpomoj.
— Malgranda negoco, — diris Jakovec, — ni tuj sur la Rivera deĵetos, kaj fino. Mi ja malplena ekde Kamenka mem veturis.
La motoro ne deziris starti. Barbara post la dormeto havis frostotremon, kaj ankaŭ la palto estis ankoraŭ humida. Kiam la efelidhava ŝoforo estis eltrenanta el la stirejo anson, por startigi la aŭtomobilon, ŝi eksentis, ke li odoras kaj je vodko, kaj je cepo.
— Ebriulaĉo, — diris Barbara, — jen forprenos oni de vi la licencon por ĉiam — interese, kion vi tiam faros?
— La lumĵetiloj ĉe mi ne lumas, jen kio estas malbona, — plendis Jakovec. — Kaj pri vodko, Barbara Rodionovna, certe, sendiscipliniĝis mi. Sed ĝenerale, mi al vi tiel diros, se diri tutan plenan veron. Malbone en nia ekspedicio estas aranĝita la eduka laboro. Neniu min edukas, neniu min levas...
Barbara eĉ sufokiĝis pro furiozo.
— Vi tamen estas mirinda sentaŭgulo, — diris ŝi. — La plej rara el raraj. Ĉu vin oni ne edukis? Ĉu vin oni ne persvadadis? Ĉu al viaj mensogaj ĵuroj oni ne kredis? Ja kiu vin per tribunalo de honoro juĝis, ĉu ne ni en Kamenka? Fia kaj malnobla ulo vi estas, jen kio...
— Konduki homon ĝis tribunalo estas afero simpla, — bruskis la ŝoforo, — vi ne permesu al li enkaĉiĝi, ne lasu fali, tiam estos ordo. Ankaŭ en mi estas pozitivaj flankoj.
La maŝino finfine ekmoviĝis de sur la loko, kaj Jakovec, ekfuminte, sen ajna falsa modesteco rememoris tion, kion li mem nomadis «sia heroaĵo». La historio vere estis «bela». Al unu el longveturaj ŝoforoj okazis koratako, kaj estus malfeliĉo kun la buso, kiun li estis stiranta, se Jakovec ne sidiĝus rajde sur la radiatoron kaj ne engrimpus dum veturado en la stirejon de la fremda aŭto. Multaj vidis tion kaj senpripense promesis al la ŝoforo eĉ ordenon aŭ almenaŭ medalon, sed poste Jakovec pro «heroaĵoj» de alia speco tute nenion ricevis.
— Ĉu juste? — demandis li Barbara-n. — Ĉu mia animo ne doloras pro tio?
Kaj li ekkantis, sciante, ke li kantas bone kaj al li estas multo pardonata pro lia scipovo kanti:
Komenciĝas la tagoj adoraj De la fajra, sincera am'. Ho ĉevaloj vi miaj oraj, Korve nigraj en kura flam'... |
— Ne pelu la maŝinon, — diris Barbara, — mia vivo necesas al la popolo.
— Ja estas luno!
— Sed mi diras — ne pelu, vi ja estas ebria, bandito ĉe la stirilo.
— Mi ebria eĉ unu akcidenton ne havis. Kaj eĉ regulrompon. Mi dum la tuta milito centgramajn porciojn de vodko liveradis al la batalantoj, kaj havis neniajn malagrablaĵojn. Mi havas aŭtomatecon, kamaradino Stepanova, plene ellaboritan.
Li denove ekkantis tenore, sentimentale kaj samtempe forte:
Ni foriris de la persekuto! Ĉesu tremi, ho kora trezor'! Ne perfidos ĉevaloj nin tute...2 |
Ĝuste kun tiu ĉi plej kortuŝa romanco ili koliziis kun leĝera aŭto, verŝajne, subite elveturinta sur la Lenin-straton. Kiel tio okazis, Barbara ne vidis, ŝi fermis la okulojn, por dormeti, kaj tuj kvazaŭ enfalis, kaj poste eksentis baton, ekaŭdis bruegon, knaradon kaj krakadon kaj komprenis, ke okazis malfeliĉo.
Estis tute senbrue, tiel terure senbrue, kiel iĝas nur post katastrofo, kiam ĉio estas finita. La motoro de la kamiono tuj paneis, la leĝera, defaligita per la bato al la trotuaro, same silentis. Malmola lumo de la aŭtuna luno estis morte briletanta en la vitroj de la longa nigra aŭtomobilo.
— La numero estas kun nuloj, — subpremite prononcis Jakovec. — Nun, certe, oni nin mortpafos.
— Kial mortpafos? — ekkriis Barbara.
— Ja tio estas senduba, — grincinte per la makzelo, diris Jakovec. — Tio jam estas senelira.
Li eĉ moviĝi pro timo ne povis.
— Do helpu al ili, porko! — ekster si kriis ŝi.
— Nun ja por kio, nun mi jam pereis, — nur diris li.
Barbara estis penanta tiutempe malfermi sian pordon, sed la seruro kojnumiĝis, kaj, nur forte batinte per la ŝultro, ŝi trafis sur la straton kaj alkuris al la leĝera aŭto — tio estis eksterlanda marko, ŝajne, «Opel».
— Ĉu vi vivas? — demandis ŝi, malferminte al si la grandan pordon.
Tie interne lumis indikiloj, kaj la ŝoforo per lertaj manoj de malnova soldato estis palpanta sian pasaĝeron.
— Ĉu vi vivas? — ree demandis Barbara. — Nu kial vi silentas?
— Iru al diablo! — kriis al ŝi la ŝoforo. — Se vi ne scipovas, tiam ne ŝoviĝu al la stirilo...
Ili ambaŭ, evidente, opiniis ŝin la ŝoforo, ĉar la pasaĝero, reĝustigante la okulvitrojn, diris al ŝi kun ĝemo en la voĉo:
— Kia stultulino! Kaj se vi min ĝismorte batus? Eĉ ne ĉiu povas tiel bati.
Kaj tiam al Barbara venis ideo. Ŝi komprenis, kiel ĉiam komprenadis per ia sesa senso, kie kaj kiel eblas helpi, komprenis, ke ĉi tie ŝi povas almenaŭ savi la sentaŭgulon de prizono. Pri la mortpafo ŝi ne kredis, sed en prizonon oni tute povis lin meti, kaj se li transdonis al ŝi la stirilon — nu, la licencon oni forprenos por ioma tempo.
— Li al mi la stirilon ne donis! — ekkriis Barbara. — Mi mem perforte sidiĝis al la stirilo. Li estas mia subulo, li mian ordonon ne povis ne plenumi! Ni estas el ekspedicio, el la geologia...
Iom post iom apud la difektitaj aŭtoj kunvenis kelkaj malfruaj gapuloj, inter kiuj estis, kiel ĉiam, ankaŭ sciantaj. Jam Barbara-n oni nomis «banditino ĉe stirilo» — ŝi plu staris apud la aŭtomobilo de Ŝtub.
— La ripojn al mi rompis, verŝajne, idiotino, — diris la kolonelo kolere. — Vi maldekstre palpu, Tereŝĉenko, mi neniel povas turniĝi, mi estas premfiksita...
— Sube, kamarado kolonelo.
— Ĉu rompita?
— Ja ŝajne elstaras...
— Elstaras! — ofte spirante, prononcis Ŝtub. — Ĉu nia ĉaro ja povas moviĝi?
— Kamarado estro, — kompate diris Barbara, — vi devas tuj al doktoro...
— Fermu la pordon elekstere, — ordonis al ŝi la kolonelo, — tuj fermu.
Kaj dum ŝi estis fermanta, Tereŝĉenko al ŝi diris per tomba voĉo:
— Nu, «dek ses — kvardek», memoros vi min pro kamarado Ŝtub. Estos por vi flava vivo.
«En Ŝtub-on mem ni trafis!» — ne sen timo notis mense Barbara kaj definitive komprenis, ke la sentaŭgulo Jakovec nun sen ŝia helpo pereos definitive kaj ke ŝi devas «stari ĝismorte».
— Mi stiris la aŭton, — reveninte al sia kamiono, nelaŭte, sed dise kaj klare, por enbati al li, Jakovec, sian ideon en la kapon, diris ŝi, enŝoviĝinte en la stirejon. — Mi — ĉu vi memorfiksis? Vi al mi la stirilon, kompreneble, ne donadis, sed mi memvole interkaptis ĝin jam ĉe la Domo de la kamparano. Ne povis ja vi per forto min detiri. Ĉu kompreneblas? Klaras? Ĉu vi ĉion enmemorigis?
— Se ne vi, do certe, nenio okazus, — per fia voĉo diris Jakovec, — mi veturus en mian Kamenka-n, fajfadus. Ne, prenu min, — mokimitis li Barbara-n, — precize je la sepa mi atendas. Jen — ĝisatendis!
— Fiulo kaj krome kreteno, — kvazaŭ rekonsciiĝinte, insultis ŝi, sed nun por ŝi revena vojo ne ekzistis. — Mi vin savi deziras, kaj vi ankoraŭ afektaĉas...
Kaj denove, tra la dentoj pro abomeno al li, ŝi komencis ripeti sian version, ne aŭdante kaj ne komprenante proprajn vorton, aŭdante nur, kiel la «opelo» ne povas ekiri per si mem, kiel io roras en ties motoro kaj, paneinte, eksilentas.
— Infanoj miaj, infanoj, — subite ekplorinte, diris Jakovec, — pro kio vi suferas?
Drinkinte, Jakovec ĉiam iĝadis larmema.
Barbara ekvidis, kiel Tereŝĉenko, elstariginte antaŭen la longajn krurojn, elsaltis el la stirejo kaj ekkuris laŭ la Lenin-strato supren, al la domo de la MŜS. Tiam Barbara ankoraŭfoje iĝis apud la «opelo», malfermis la pordon flanke de la ŝoforo, enŝoviĝis per la genuoj sub la tubon de la stirilo kaj, enrigardante en la blankan vizaĝon de Ŝtub, penante ekvidi liajn okulojn, arde ekparolis:
— Kamarado Ŝtub, mi petas, aŭskultu kaj respondu. Hodiaŭ ĉi tien alveturis bonega doktoro, traŭmatologo, kirurgo, iu Ustimenko. Li ĉi tie loĝas, trans la angulo. Mi el la apoteko telefonos, kaj li venos.
Ŝi tremis pro emocio kaj pro sia fieco, hipokriteco, pro tio, ke ŝi trovis en si fortojn uzi tian okazon, por tamen lin ekvidi. Malgraŭ ĉio, spite al ĉio.
— Vi prefere foriraĉu kun via kompato, — malfacile respondis al ŝi Ŝtub. — Iru for!
Sed ŝi jam ne povis rezigni tiun sian ideon. Kaj ne tial, ke ŝi deziris ekvidi Vlaĉjon, tio estis malvero, pri tio ŝi nur sin suspektis, kiel ĉiam suspektadis sin pri malbono. Simple tiel aranĝiĝis ŝia vivo, ke en momento de teruro pri homo en ŝi, en ŝia animo ĉiam sencede vivis la penso, ke ekzistas unu, la plej saĝa, la plej fidinda, la plej sperta kaj inĝenia, kiu, certe, savos. Tiu unu estis Ustimenko. Kaj malgraŭ la bruskaj vortoj de Ŝtub, Barbara telefonis el la apoteko al dormema kaj ebrieta Eŭgeĉjo.
— Eŭgeĉjeto, — rapide kaj afereme diris ŝi, — Eŭgeĉjo, kateto, mi bezonas doktoron Ustimenko. Ĉu li estas ĉe vi?
— Frenezulino, — respondis Eŭgeĉjo, — ĉu vi scias, kioma horo estas?
Barbara silentis. Lin necesis forte timigi, Eŭgeĉjeton, por ke li komencu agi. Lin necesis startigi per anso, alie li ne ekveturos.
— Mi disbatis per kamiono la aŭton de Ŝtub, ĉu vi scias, de la MŜS kolonelo, — dise kaj klare prononcis Barbara. — Kaj Ŝtub suferis. La estro de la MŜS. Eble — grave. Rekonsciiĝu. Tiu historio povas influi ankaŭ vian sorton. Ni estas ĉi tie — Lenin-strato, dudek ok. Kure, Eŭgeneto! Kaj se ili forveturos, serĉu poste vi mem!
En la aŭdparolilo aŭdiĝis gruntado kaj ŝrikado, sed Barbara elsaltis el la aŭtomata telefono kaj tuj iĝis inter homoj, kiuj tumultis ĉirkaŭ la «opelo», kripligita de la kamiono, ĉirkaŭ ĉifita malnova «ĵipo», ŝoforoj kun brankardistoj kaj juna doktoro el la medicinejo de MŜS, kiu kriadis, ke «lin ne indas tuŝi, sed necesas veturigi kiel li estas!»
Tereŝĉenko por plenumo de tiu ideo estis retromovanta la «ĵipon», por preni la «opelon» per trenkablo, kaj Jakovec al li dirigentis per la mano.
— Ni veturu, Jakovec, — diris Barbara, tirante lin je la maniko, — ĉu vi aŭdas, veturu...
— Ni veturos, kiam faros, — respondis li al ŝi.
— Ni veturu do! — sentante, ke ŝi ekploros, kriis Barbara. — Jakovec, mi al vi diras...
— Ja vi ĉi tie al mi ne estas komandanto! — dentomontris Jakovec en ekscito de agado.
La homamaso tute densiĝis, la malantaŭuloj estis premantaj al la antaŭuloj, por ekvidi, kiel la brankardistoj prenos «la korpon», la antaŭuloj ĉirkaŭpremis la aŭtojn, la ŝoforoj kaj la brankardistoj kun la kuracisto depuŝadis ilin per la kubutoj, kaj tiam Barbara ekaŭdis lian voĉon, tute ne ŝanĝiĝintan post tiuj jaroj, sed nur pli potencan, iomete militistan, ordonantan:
— Disiru! Mi estas kuracisto!
Kaj ŝi ekvidis lin tute proksime de si, li trakuris antaŭ ŝi en la oblikve butonita mara tuniko, kun malfermita kapo, grandega — ial ŝajnis al ŝi. Kaj la hela luno estis prilumanta lian maldikan vizaĝon kun malhelaj brovoj.
— Jakovec ja, — senespere diris ŝi, — Jakovec!
Sed la ŝoforo ne aŭdis. Li ien malaperis, kvazaŭ falis sub la teron. Barbara retropaŝis, alpremiĝis per la dorso al la radiatoro de la kamiono, fermis la okulojn. Bruo staris en ŝiaj oreloj, rumoro, tondro. «Verŝajne, mi falos, — pensis ŝi, — verŝajne, mi ne plu eltenos!»
Ili ne devis, ne rajtis ĉi tie intervidiĝi. Unue, ŝi estas maljunulino. Due, ŝi estas mizeraspekta. Trie, Eŭgeĉjo diros banalaĵon. Kvare, ĉi tie estas homoj. Ne, tio estas neebla.
Sed ŝi sciis, ke ili intervidiĝos.
Ŝi deziris tion.
Kaj ili, certe, intervidiĝis.
Ne malfermante la okulojn, ŝi komprenis, ke li iras al ŝi. Neniu tiel iradis, sed kiel — ŝi ne sciis. Sed ŝi memoris! Kaj subite la lumo estingiĝis, ombro de li falis sur ŝian vizaĝon, sur ŝiajn fine elturmentitajn okulojn, kaj ili malfermiĝis renkonte al li.
— Saluton, — diris Ustimenko. — Kial do vi homojn surveturas?
— Saluton, — respondis ŝi, forgesinte pri la maljuneco kaj ĉio cetera. — Mi senintence, Vlaĉjo, homojn surveturas.
Kaj ŝi pensis pri deziro, malvarmiĝante pro timo: se li kisos ŝin nun, post tiom da jaroj da tiu turmento, do iam ŝi al li edziĝos. Ĝuste per tiaj vortoj ŝi pensis — kun «edziĝos».
Kaj li kisis. Kisis per siaj malmolaj, krudaj, malpaciencaj lipoj, sed garde kaj karese, ĝuste tiel, kiel li devis kisi post tiom da jaroj da malfeliĉoj, kaj diris ĝuste tion, kion li devis nepre diri:
— Mensogulino! Ĉu vi ja estis ĉe la stirilo?
Kaj ŝi respondis tion, kion ŝi respondus antaŭ multaj jaroj sur la strato Bela:
— Ne via afero!
Sed nun li estis parolanta pri alio. Li parolis pri Ŝtub:
— Nenio terura, mi pensas. Probable, fendo, en la plej malbona okazo. Tio estas dolora, eĉ tre, sed baldaŭ pasos.
— Baldaŭ pasos? — redemandis ŝi per solaj lipoj.
— Ĉio pasas, — diris Ustimenko.
— Jes, ĉio, — konfirmis ŝi.
Nun ŝi estis tute malbone komprenanta, kvazaŭ ŝin, sed ne Ŝtub-on batis la kamiono. Ŝi nur fiksrigardis lian vizaĝon kaj ne komprenadis, kiel povis okazi, ke tiu homo, la senco kaj feliĉo de tuta ŝia vivo, estas edzo de alia virino kaj tuj foriros de ŝi en la nekonatan mondon de tiu familio, en kiu ŝi ne estos.
— Ĉu vi same kontuziĝis? — demandis li.
— Ne, ne gravas, — tute mallaŭte respondis ŝi. — Mi neniom kontuziĝis. Mi laciĝis hodiaŭ. Sed ĉu ankaŭ tio pasos?
— Pasos, — certe kaj rapide prononcis Ustimenko, — pasos, Barbeto. Nur vi min ne evitu, — subite rapide aldonis li, — tio ja estas freneza — ke ni evitas unu la alian...
Li ankoraŭ ion deziris diri, sed ne sukcesis, ĉar, snufante pro ĉio travivita, alkuris Eŭgeno kaj sciigis, ke la trenkablon oni «alligis» kaj eblas veturi.
Eŭgeĉjo, certe, estis tre kolera kaj ekscitita.
— Bone, fratineto, — bruskis li al Barbara, — kuiris vi kaĉon, nun vi povas ĝoji. — En lia voĉo al Barbara aŭdiĝis eĉ furiozo. — Mi tion al vi, karulino, rememorigos, ĉion rememorigos. Ni iru do, Vladimiro Atanazijeviĉ!
— Ĝis revido, Barbeto, — diris al ŝi Vlaĉjo.
— Ĝis revido!
Barbara denove fermis la okulojn, por ne vidi, kiel li foriras. Kaj ne vidis. Ŝi nur aŭdis, kiel disveturis la aŭtoj kaj disiris la homamaso. Poste Jakovec tuŝis ŝian ŝultron.
— Do, ĉu ni veturu? — demandis li.
Barbara, ne respondinte, eksidis en la stirejon. Jakovec ankoraŭ longe startigadis la kamionon per la anso, poste en iu korto ili faligadis la terpomojn kaj nur je la dua horo post la noktomezo ili elveturis el la urbo.
— Kio do nun estos? — singarde interesiĝis li.
— Malbone estos, — respondis Barbara, pensante pri siaj aferoj.
— Ĉu vi rakontos ĉion, kiel estis? — ektimis la ŝoforo.
— Nun estas malfrue, — respondis ŝi al siaj pensoj. — Nun estas definitive malfrue. Nun estas fino!
Ĝis Viselki Jakovec, dankon al dio, silentis. Sed kiam ili elveturis sur larĝan vojon, li tiom akumulis impertinentecon, ke sciigis:
— Nun, interalie, Barbara Rodionovna, ŝanĝi depoziciojn por vi estas tutsimple neeble. Nun, eĉ se vi pri mi diros, oni al vi ne kredos. Pri tio jam estu certa. Certe, la ŝoforaĉo ŝoforas, sur tian batitan de la sorto, kiel mi, ĉion eblas faligi, ajnan akuzon. Sed konsideru, mi estas homo familia, mi devojn antaŭ la infanoj havas kaj pri mi mem atesti mi ne intencas. Kaj por vi ne gravas, vi estas sola, nu, mallaŭdon ricevos — kaj fino. Kaj ankoraŭ eta detalo: vi mem min al tiu mensogo puŝis, mi tian eĉ ne pensis...
Barbara silentis.
— Ĉu vi ne deziras kun mi paroli? — ofendiĝis Jakovec.
Ŝi ankaŭ al tio ne respondis.
— Nulo da atento — funto da malestimo, — maltrankviliĝis pri ŝia silento Jakovec. — Vi decidis, ke Jakovec estas homo senkonscienca. Kiel vi deziras, vi povas pensi, sed nur konsideru, ke se estos forta premo, tiam ankaŭ en mi konscienco aperos. Dume ja estas sennecese.
— Vi prefere silentu, Jakovec! — kun suspiro petis ŝi.
— Konscienco, Barbara Rodionovna, estas afero malklara, — suspiris la ŝoforo. — Ĉiu havas la sian...