Kara mia homo!
Dum preskaŭ tuta tiu ĉi nokto ŝi ne fermis la okulojn: ŝi kuŝis kviete, submetinte la pugnon sub la brulantan vangon, rigardante en la malhelan fenestron, trans kiu senĉese verŝiĝadis oktobra, sombra, egale bruanta pluvo.
Ŝi kuŝis, rememoradis, malpermesadis al si rememori kaj denove rememoradis, ĝojante pri tiuj rememoroj kaj malestimante sin pro tio, ke ŝi ne povas ne rememori.
«Li estas fremda al mi, — diradis ŝi al si mem, — li estas fremda homo, aparta, lia interna mondo, lia morala vivo, lia familio nun estas apartigitaj disde mi. Mi ne povos esti al li amiko, amikino, kamarado, mi ne eltenos eĉ horon da tia torturo, kaj tial mi ne povas trompi min kaj peni kvazaŭ denove rekonatiĝi kun li. Mi amas lin, mi amis lin kiam mi estis knabino kaj amis dum la tuta milito, mi senfine, turmente kaj neelteneble amas lin nun, do, mi devas simple senprokraste forveturi kaj peni ne esti ĉi tie, proksime de li, tion nek mi, nek li bezonas, kaj ja kion mi rajtas, finfine?»
Sed, pensante tiel, ŝi sciis, ke ŝi ne forveturos, ne povos forveturi, ne vidinte lin almenaŭ de malproksime.
Kaj ree, preskaŭ plorante, ŝi indigne demandadis sin:
— Pro kio? Pro kio do? Por kio tiu turmento?
Sed samtempe ŝi elpensadis — kiel, kie ŝi vidu lin tiel, ke li ŝin ne rimarku, ke li ne incitiĝu, ne ĉagreniĝu. Memkompreneble, ŝi neniom opiniis, ke vidi lin kaŝe de li mem estas humiliga por ŝia digno, ne tia estis ŝia amo, ke ŝi mezuru ofendojn, rezonu pri memamo, pri propra digno. Li ĉiam estis por ŝi ĉio, estis pli, ol ŝi mem, ŝia persono tute dissolviĝadis en li, kaj ĉu eblas ofendiĝi al si mem? Ĉu ne estas senfine stulte orgojli antaŭ si mem? Kaj ĉu li ne scias, ke ŝi lin amis, amas kaj amos ĉiam, ĉu ŝi ne diris al li pri tio? Do, la tuta afero estas nur ne aflikti lin, ne meti lin en falsan kaj maloportunan staton, ne rompi la ekvilibron, kiun li trovis post kiam preskaŭ perdis la sencon de sia vivo — la aferon, ne ofendi lian senton de honesteco rilate al la familio, al la edzino kaj la infano...
Ŝi bruligis alumeton, rigardis al la horloĝo: la kvina. Je la dua posttagmeze devis alveturi la patro kun avo Metodo. Rodiono Metodjeviĉ, certe, deziros vidi Vlaĉjon, sed ŝi ne rajtas ĉeesti tion, ĉar ŝi komplikos ilian renkontiĝon por Vlaĉjo. Ŝi rajtas nur esti iom kun la patro kaj tuj forveturi al si en Nigran Ravinon. Kaj tiam ili renkontiĝu kiom kaj kiel ili deziras...
Pensante tiel, ŝi subite ofendite plorsingultis, ĵaluzinte por momento Ustimenkon al la patro, sed ŝi tuj komprenis, ke tio estas ridinda, kaj, insultinte sin, komencis elpensi, kiel kaj kie ŝi tamen vidu Vlaĉjon antaŭ la duahora moskva trajno. Ŝi jen frostotremadis, kaj surtiradis sur sin la litkovrilon, jen ŝi sentis varmegon, kaj tiam ŝi per la malgrandaj fortikaj piedoj kolere kaj rapide forŝovadis flanken, al la sofa flanka apogilo, kaj la litkovrilon, kaj iun malnovan peltan bluzon, kiun ŝi vespere prunteprenis de Iraida. Poste ŝi subite sentadis sufokecon, kvazaŭ ŝi sidus antaŭ hejtilo, tiam ŝi devis malfermadi la fenestron kaj spiradi noktan, pluvan humidon ĝis kiam ŝi finfine malvarmiĝadis, konstruante planojn, nerealigeblajn kaj stultajn, unu post la alia...
Trans la muro estis egalmezure kaj memkontente ronkanta Eŭgeno, ĉi tie sur la muro laŭte tiktakadis kverka, simila al infana ĉerko murhorloĝo, estis aŭdeble, kiel Juĉjo — la plej juna el Stepanov-oj — strange minacis en dormo: «Mi trapafos ilin!», kiel Iraida trinkigis la filon per akvo, kiel subite per grasa voĉo insultis Eŭgeno:
— Ĉu mi povas almenaŭ nokte havi pecon da kvieto?
Antaŭ la mateniĝo mem, kiam la surverŝita de pluvo fenestro komencis griziĝi, Barbara tuj ĉion elpensis, sidis iom sur la sofo en longa nokta ĉemizo, skuis la kapon, timide kaj feliĉe ekridis kaj subite diris flustre, kiel sorĉformulon:
— Mi vidos! Mi vidos! Mi vidos!
Kaj kvankam ŝi sciis certe, ke ŝin ja li ne vidos, ŝi komencis vesti sin en ĉion plej bonan kaj belan, kion ŝi havis. Malferminte trivitan valizon, ŝi elprenis el tie la plej «ĉefan», kiel ŝi opiniis, bluzon: blankan, elegantan, pri kiu ŝi iam diris, ke tiu bluzo estas «kiel kremo», kostumeton, lakitajn glatajn ŝuetojn, kvadratitan kaptukon kaj neniam surmetitajn, freneze multekostajn ŝtrumpojn...
Priverŝinte sin en la kuirĉambro super kaldrono per malvarma akvo kaj dum tio ĉiam siblante al si: «Ŝ-ŝ-ŝ! Silenton! Tŝ-ŝ!» — Barbara, en sia same «ĉefa» ĉemizo — helblua kun puntoj, — por nelonge haltis antaŭ la spegulo, metante la harligojn en hararanĝon kaj nodante ilin sub la nuko per sia ŝatata «oko». Ŝiaj rondaj okuloj kaj iomete kuspita nazo, de kiu ankoraŭ estis iom post iom deskvamiĝanta la sunbruligita somere haŭto, kaj la fortikaj vangoj, kaj la tremetantaj pro ĝoja emocio lipoj — ĉio kune faris al ŝi plej premantan impreson, ŝi almontris al la spegulo per la fingro kaj, forgesinte pri tio, ke en la domo de la frato necesas konservi silenton, diris per tiu voĉo, per kiu ŝi komandadis en la milito al siaj sapeistoj «Vi-ci-ĝu!»:
— Vizaĝo! Nu, ĉu tio estas vizaĝo?
— Kio? — timigite kriis Eŭgeno el la dormoĉambro (li manie timis ŝtelistojn). — Kio-o? Kio?
— Ŝtelistoj! — same respondis Barbara. — Priŝtelas! Rabas! Helpon!
La pordo knaris, Eŭgeĉjo sen okulvitroj, mallarĝigante la okulojn, sombre plendis:
— Ĉiam stultaj ŝercoj...
Kaj demandis:
— Ĉu vi ne forgesis, ke la trajno venas je la dek kvara?
Estis precize la sesa horo, kiam Barbara eliris el la domo — en verdeta pluvmantelo, en la kvadratita kaptuko, nodita sub la mentono, en la «ĉefaj» lakitaj ŝuoj. La pluvo estis verŝiĝanta plu. Ĝis la stacidomo estis kvardek minutoj da irado — sur kavoj, eksplodfuneloj kaj truoj, restintaj post la lastaj bataloj por la urbo, kaj, kiam Banjo finfine engrimpis en knarantan trofean DKW, ŝiaj ŝuoj tute malsekiĝis.
— Kien? — kolere demandis la nerazita ŝoforo.
— Ne hastu, — per sia «milita» voĉo respondis Barbara. — Kaj respondu por mi antaŭ ĉio unu demandon...
Eksidinte flanke, ŝi detiris de la kruroj la malsekajn ŝtrumpojn, premtordis la baskon de la jupo kaj suspiris: nun iĝis tute klare, ke la eksajn «ĉefajn» ŝuojn eblas elĵeti — ties plandoj defalis.
— Ĉu longe ni ripozados? — interesiĝis la ŝoforo.
— Jes, do jen: kiom vi perlaboras dum labortago en la plej bona okazo? Sed modere, sen arogo.
— Modere, sen arogo, — enpensiĝis la ŝoforo. — Proksimume ĝis mil.
— Kiom «ĝis»? Kvincent estas «ĝis», sescent same estas «ĝis».
— Interesa civitanino, — ekfumante, diris la ŝoforo. — Ĉu vi, hazarde, ne el la polico estas?
— Tio ne gravas, — enigme respondis Barbara. — Mi vin bezonas ĝis la unua horo posttagmeze. Kaj por vi estas tutegale — ĉu tio estas veturado aŭ starado. Mi pagas tute, tiel, ke al vi ne estu ofende. Ĉu klaras?
— Ĉu la taksimetron ni ŝaltas? Kvitancon skribas? — afereme demandis la ŝoforo.
— Tion mi ne scias.
— Ĉu eksterurbaj veturoj estos?
— Kaj tion mi ne scias.
— Bone. Do, tute estos sepcent.
— Kaj ĉu tio ne estas aroga banditeco viaflanke? — interesiĝis Banjo.
— Ridinde, — diris la ŝoforo. — Ĉu vi en bazaro panon aĉetas?
— Bone, — ne aŭskultante la ŝoforon, ordonis Barbara. — Lenin-strato, dudek tri, apud la Ŝtata banko. Tie ni atendos.
La aŭtomobilo pene ekiris sur la kavoj de Ravinetoj. Ĉi tie oni jam estis metantaj tramajn relojn, la dekstra flanko estis fermita por trafiko, tie, ronkante, laboris kamionoj, alveturigante ŝotron. Tute tagiĝis. La pluvo plu fluis, la ĉielo estis griza, malalta, maljunaj betuloj sur la Monta strato staris jam sen folioj. Kiam ili haltis apud la Ŝtata banko, Barbara, nudpieda, transgrimpis antaŭen — al la ŝoforo. Nun por ŝi iĝis videbla kripla cikatro sur lia mentono.
— Ĉu soldato? — demandis ŝi.
— Estis afero, — morne respondis li.
— Kie oni vin tiel aĉe flikis?
— Kaj kio? Ĉu vi estas kuracisto?
— Ne. Sed mi konas unu elstaran doktoron. Mirindan.
La ŝoforo kun miro ĵetis rigardon al Barbara. En ŝia voĉo al li ŝajnis larmoj.
— Li ĉion por soldato faros, — daŭrigis Banjo. — Li neniajn fortojn avaros. Li estas sola tia...
Ŝi mungis sin en angulon de sia kvadratita kaptuko, viŝis per la malgranda polmo la malsekan vizaĝon kaj eksilentis. Kaj la ŝoforo sperte kaj rapide ekdormis. Vekiĝis li pro tio, ke la stranga pasaĝerino estis lerte kaj dolore batanta lin per la pugno en la flankon, dirante:
— Tuj, tuj, tuj ja! Jen ekiris kun bastono! Alta, en nigra mantelo. Flota mantelo, ĉu vi vidas? Sen ĉapo...
Ŝia vizaĝo estis tiel blanka, ke la ŝoforo eĉ ektimis.
— Nur sen viaj artifikoj, — diris li per raŭkiĝinta pro la dormo voĉo. — Ja okazas — verŝos tia sulfatacidon, poste mi responsos!
— Idioto! — neofende diris Banjo. — Rapide, alie ni perdos!
Ŝiaj lipoj tremis, la okuloj estis plenaj de larmoj. Per kolera movo ŝi viŝis la malsekajn okulojn, preskaŭ alpremiĝis al la fronta glaco kaj diris per tia neordinara, animŝiranta voĉo, ke la ŝoforo subite bremsis:
— Se ni lin perdos — mi mortos. Vere!
— Nenien foriros, parazito, — denove premante la akcelilon, diris la ŝoforo. — Kaptos ni lin, civitanino, ne suferu...
— Mi nur por vidi, nur por rigardi, — diradis ŝi rapide kaj ĉiam pli dense alpremiĝadis al la fronta glaco, surverŝita de la pluvo. — Mi nur lin vidu, ĉu vi komprenas?
Li estis iranta rapide, apogante sin sur la bastono, sed libere kaj larĝe paŝante. Nenio kompatinda estis en lia irmaniero, tio estis iranta forta kaj sana homo, iom siatempe suferinta en la fronto. Aŭtuna vento flirtigadis liajn malhelajn, iomete ondajn harojn, la pluvo vipadis al la dorso, la ŝultroj de la mantelo baldaŭ iĝis tute nigraj pro la pluvo. La Vlaĉjan vizaĝon Barbara ne vidis, kaj por ŝi tio ne estis grava nun.
Li estis ĉi tie, preskaŭ kun ŝi, li iris — ŝia Vlaĉjo, ŝia turmento kaj feliĉo, viva, vera, tiel proksima kaj tiel fora...
Kunpremante per la malgrandaj manoj la gorĝon, por ne krii pro tiu feliĉa turmento, ofte spirante, preskaŭ sufokiĝante, ŝi diradis, kvazaŭ sorĉante:
— Nur ne perdu, komprenu, ŝoforo, kara, amiko, ne perdu. Mi scias — li al la eksa onkologia kliniko iras, al la instituto, jen tien, mi petas, estu tiel kompleza, ne perdu...
— Surveturi lin ĝismorte! — subite furioziĝis la ŝoforo. — Lama diablo, tian knabinon turmentas...
— Ne, — per feliĉa voĉo kriis Banjo, — tute ne! Li estas mirinda! Tio estas mi, mi, kiu pri ĉio kulpas! Mi estas fia! Mi estas sentaŭga kaj aĉa! Tio estas mi, kiun indas surveturi, mi, ĉu vi komprenas?
— Ĉu vin? Pro kio vin do?
Sed Banjo ne respondis.
Ustimenko haltis antaŭ tio, kio iam estis la onkologia instituto, antaŭ amaso da eksplodigitaj ruinoj, el kiuj estis elstarantaj torditaj feraj rustaj traboj...
— Nun preter li, al jen tiu fosto, — petis ŝi tiel mallaŭte, kvazaŭ Vlaĉjo povis aŭdi. — Kaj tie ni haltos. Ĉu vi vidas foston telegrafan?
La ŝoforo ŝanĝis la transmision kaj facile premis la gaspedalon. La aŭtomobilo, knarante kaj ĝemante, malrapide malleviĝis en kavon, roris kaj elgrimpis apud la fosto. Banjo singarde malfermetis sian pordon. Nun ŝi ekvidis la vizaĝon de Vlaĉjo — malsekan pro pluvo, kun forte elstarantaj vangostoj, kun malhelaj brovoj. Kaj subite ŝi miris: li staris super tiuj ruinoj tiel, kvazaŭ ne rimarkadis ilin, kvazaŭ ne ruinoj — kriplaj kaj funebraj — sterniĝis antaŭ li, sed grandega vaka tereno, kien estis alveturigitaj bonegaj materialoj, el kiuj li konstruos novan kaj belan domon — puran, majestan kaj necesan al la homoj ne malpli, ol necesas al ili pano, akvo, suna lumo kaj amo.
La faranto kaj kreanto staris, apogante sur la bastono, sub la longa, teda aŭtuna pluvo. Kaj ekzistis por li nek la pluvo, nek la ruinoj, nek laco — nenio, krom la afero, al kiu li servis.
— Kara mia, — plorante kaj jam ne viŝante la larmojn, mallaŭte kaj ĝoje diris Barbara. — Kara mia, amata, sola, kara mia homo!