Kukolido

Liphara farbisto per larĝaj peniktiroj estis farbanta la barilon. En la ĝardeneto laboris du ĝardenistoj: unu — maljunulo de malnovritana aspekto, alia — pli juna, en soldata traŝvitiĝinta ĉemizo, en trivitaj gumtolaj botoj. Kaj sur la tegmento tegmentistoj estis laŭvice frapantaj per marteloj.

— Jen la laborkampo, — diris Eŭgeno, penante elpreni kolumbutonon en la strikta kolumo. — Mi, kara fratino, ŝatas skalojn...

Sur Barbara estis skipantalono kaj bluzo kun granda banto en pizoforma desegno. Kaj la haroj iomete sub la nuko estis streĉitaj per sama, en bluaj pizoj, rubando.

— Ni sidu iom, — petis li. — Mi laciĝis ege.

— Grasiĝas vi, — nedifinite prononcis Banjo.

— Certe mi grasiĝas, kara, pro tiu senmoveco. Kaj samptempe ĉiam estas tumulto.

— Do iru kuraci homojn!

Ili ĝisiris larĝan ĝardenan benkon kaj eksidis. Barbara havis streĉitan vizaĝesprimon, kvazaŭ ŝi estis ion rememoranta kaj neniel povis rememori. Kaj ŝi ĉirkaŭrigardadis maltrankvile.

— Kion vi? — demandis Eŭgeno Rodionoviĉ.

— Nenion. Mi ne povas kompreni, kio ĉi tie estis antaŭe.

— Germana komandanto loĝis.

Demetinte la okulvitrojn, Eŭgeno viŝis ilin per ŝamo, beate mallarĝigis la okulojn kaj, eltirinte finfine la kolumbutonon el la kolumo, bonguste suspiris.

— Ĉu al vi ne estas malvarme? — demandis li. — Ja estas aŭtuno, «folioj falas de acero».

Kaj li iom subkantis, nur tre ete:

Folioj falas de acero-o...

Poste li diris:

— Mi treege ĝojas vidi vin. Vi, kiel ĉiam, rilatas al mi ironie, sed mi vin amas. Je dio, Banjeto, amas. Malgraŭ via karaktero, malgraŭ tio, ke vi ĉiam estas tiu katino, kiu iradas sola, mi vin amas. Kaj nenion ja bonan, neniam absolute, mi de vi vidis. Eĉ bonan vorton ne aŭdis.

— Sed por kio vi mian bonan vorton bezonas? Kion vi el ĝi profitos?

— Nu, tio estas simple impertinentaĵo, — diris Eŭgeno. — Pri kio vi min suspektas? Ĉu pri profitemo?

Banjo silentis. El la pantalona poŝo ŝi elprenis malgrandan ungilon kaj komencis raspi la ungojn.

— Bela aĵeto, — diris Eŭgeno. — Ĉu memoro?

Ŝi nenion respondis, nur movis la ŝultrojn.

Eŭgeno balancis la kapon.

— Malfacila vi estas homo, — plendis li. — Malbonkaraktera, Banjeto. Vi almenaŭ interesiĝu pri la domo, ĝi kostis al mi multan sangon. Kaj ja ne por mi mem, por nia patro...

— Ĉu ĉiuj sep ĉambroj? Kaj la mansardo supre?

Ŝi de flanke preskaŭ gaje ekrigardis al la frato. Tiu, kvazaŭ oni petis lin, ekparolis rapide, kun tia speciala konfidenco, kiu okazas ĉe spertaj kaj lertaj friponoj:

— Aŭskultu, kara mia, tio ja estas ridinda: la patro estas Heroo de la Sovetunio, emerita subadmiralo, grava figuro, malnova komunisto. Ĉu la urbo ne povas krei por li konvenajn kondiĉojn? Ĉu ni tiom malriĉas? Tio estas elementa bangalo, kabano, ligna dometo. Konsideru, la demando kun mi same estis diskutita, kaj eblas diri, pendis en aero. Mi havas familion, mi estas funkciulo, Iraida baldaŭ same disertos. Estas infano. Nu kaj ankaŭ vi estas filino de admiralo, ne eterne ja vi nomados kun viaj geologoj. Ĉu rajtas vi, Barbara Rodionovna Stepanova, vi persone, kamarado, grave vundita en la milito, ĉu havas vi rajton pri bona ĉambro, hela, suna, kun du fenestroj suden? Aŭ ne havas? Kaj krome — avo Metodo, kiel la patro esprimas, «la radiko de la tuta Stepanov-a gento». Kio pri li? Kien meti lin? La olda maljunulo spertis malfeliĉon dum la okupacio, ŝelon maĉadis, grenkultivisto, kamparano, kien lin meti?

— Ĉu ankaŭ tion vi skribis en via papero? — kun subrido demandis Barbara.

Aŭskultante Eŭgenon, ŝi de tempo al tempo ĵetadis rigardojn al la bruna, ĵus farbita domo, al la brilantaj en vesperaj sunradioj diverskoloraj vitroj de la teraso, al la blankaj, ankoraŭ humidaj pro farbo fenestraj kadroj.

— Memkompreneble, — diris Eŭgeno Rodionoviĉ.

— Nu, kaj tion, ke antaŭe ĉi tie estis la Domo de pioniroj kaj lernejanoj — ĉu vi skribis? Ja mi rememoris, en tiun ĉi domon ankaŭ mi venadis, spektis ĉi tie provludon de «Platono Kreĉet»1. Eble, vi ne sciis?

— Mi vin petegas, — komencis Eŭgeno, sed Barbara interrompis lin.

— Lasu, kial petegi, — diris ŝi, — petegi ne necesas. Sed se la patro ekscios — gardu vin. Kaj, ho, Eŭgeneto, leporeto mia, kiel oni vin elĵetos finfine el la partio, ho, kateto, kia tio estos spektaklo...

Ŝi ekridis, tiris tutan sian fortan, junan korpon, facile oscedis kaj petis:

— Kaj min el via doma libro forstreku. Mi ĉi tie ne loĝos. Mi havas amikinojn en la urbo, kaj entute nia bazo estas en Nigra Ravino, sed ne ĉi tie. Nu kaj abomenetas mi iomete, vi, Eŭgeneto, ne ofendiĝu...

Per la varmaj fingroj ŝi prenis la solidan Eŭgenon Rodionoviĉ-on je la mallonga fortika nazo kaj iomete tiris — dekstren kaj maldekstren, kaj poste pli forte kaj pli dolore, kaj pli poste jam tute dolore...

— Ĉesu! — tra la nazo snufis li. — Lasu min, ĉu vi aŭdas...

Barbara lasis, viŝis la larĝan polmon je sia skia krurumo, kaj li, kolerante, ekparolis:

— Kia aĉaĵo, ja homoj rigardas, mi ne estas knabo, mi por ili estas granda estro. Devas vi, finfine, kompreni, ke mi al neniu permesos...

Ŝi longe aŭskultis kun pacienca kaj atenta vizaĝesprimo, poste rimarkis:

— Mortos vi pro apopleksia atako. Vi estas ankoraŭ ne maljuna, sed via kolo estas kiel ĉe porko, Eŭgeĉjo. Tamen, tio estas eĉ ne kolo. Tio estas grasvosto anstataŭ kolo...

— Aĥ, ĉesu! — ekkriis li.

— Kaj de kie aperas tiaj, kiel vi? — kun revema vizaĝesprimo demandis Barbara. — Vidu, mi longe pensis pri tio. Kaj foje mi ne havis laboron en la kampo, pluvoj kontinuis, kaj troviĝis al mi libro pri vivo de birdoj. Interesa libro.

Sed Eŭgeno ne aŭskultis, li rigardis al la tegmento de la palaceto.

— Kien vi rigardas?

— Laŭ mi, ili ĝis tio arogantiĝis, ke antaŭ miaj okuloj ŝtelas najlojn, — pufigante la naztruojn de la mallonga nazo, diris Eŭgeno. — Ili simple mallevis keston sur la straton.

— Kaj vi tutan domon ŝtelis, — kun mallonga rido sciigis Barbara. — De gapuloj. Prefere aŭskultu! Tion mi ja pri vi rakontas, al vi devas esti interese. Ek, Eŭgeĉjeto, koncentriĝu. Mi deziras al vi rakonti, el kie aperas tiaj uloj, kiel vi.

— Nu, el kie?

Subridante, ŝi rakontis al li pri kukolo: tute ĉiuj malgrandaj birdoj komprenas, ke kukolo por ili estas terura malamiko, kaj tial, kiam al la nesto proksimiĝas tiu «ĉarmulo», ili kuraĝe atakas ĝin. Sed dum la birdoj pelas la kukolon-viron (tiel rakontis Barbara), la kukolo-ino penetras en la fremdan neston kaj momente metas tie ovon, nepre solan, similan al tiuj, kiuj jam kuŝas ĉi tie. Tiu malgranda fiulino celadas anticipe, flugas skolte plurfoje kaj venas jam kun certeco. Kaj metinte sian ovon, la kukolino nepre elĵetas el la fremda nesto unu ilian. Do, la komuna nombro ne superas la normon, ĉu vi komprenas, Eŭgenĉjo?

Eŭgeno solide kapjesis. Li preskaŭ ne aŭskultis, sed Barbara batis lian flankon sufiĉe senteble per la pugno kaj ordonis koncentriĝi.

— Ho dio, — suspiris Eŭgeno Rodionoviĉ. — Diablo min instigis venigi vin en la konstruejon!

— Ĉu vi komprenas, — estis diranta Barbara, — la kukolino-patrino metas la ovon en la neston de tiaj malgrandaj birdoj, kiuj, certe, ne povas nutri kaj siajn birdidojn kaj la grandan, avidan, dikan, kiel vi, kukolidon. Tial la kukolido pro konservo de sia specio, kiel laŭ scienco estas skribite en la libro, likvidas siajn vicgefratojn. Elĵetas el la nesto ĉion al diabloj. Kaj ĝi havas tutan sistemon de batalo por konservo de la specio, tute kiel vi...

Karese alpremiĝinte al la dika, varmega ŝultro de Eŭgeno Rodionoviĉ, Barbara per kvera voĉeto diris:

— Mi ja al vi, leporeto, same estas vicfratino. Kaj kiel vi min elĵetus, se mi malhelpus al disvolviĝo de via specio!

— Stultaĵoj!

— Tute ne, ne stultaĵoj. Kaj jen, kiam ĉiuj birdidoj de alia specio estas elĵetitaj el la nesto, la kukolidon nutras la patro kaj la patrino de la neniigitaj propraj infanoj. Ĝi, tiu kukolido, estas plenpotenca mastro en la nesto. Ĝi ĉiujn superas!

Eŭgeno subite ridetis.

— Malbona, malbona, sed necesa, — diris li gaje. — Mi precize, Banjeto, memoras, mia memoro, vi scias, estas unika: la kukolo apartenas al utilaj birdoj, ĉar ĝi neniigas tre multajn raŭpojn, papiliojn — nocajn insektojn de arbaro, kies granda plimulto ne estas manĝata de ĉiaspecaj paseroj. Nu, kaj kantobirdoj...

— Kio — kantobirdoj? — malgaje demandis Banjo.

— Ili ja ne estas utilaj...

— Bonege, — diris Barbara. — Saĝeta vi estas ĉe mi.

— Kaj saĝeta, kaj ruzeta, — diris Eŭgeno, kisante Barbara-n al la frunto. — Kaj ne rankora. Mi, male, estas eĉ bonanima. Kaj por pruvo de tiu tezo mi rakontos al vi, kiel hodiaŭ mi estis renkontanta iun...

Li faris paŭzon. Barbara rimarkeble paliĝis, Eŭgeno Rodionoviĉ la paŭzon ankoraŭ plilongigis. Finfine Banjo ne eltenis.

— Nu? — preskaŭ flustre, forturniĝante de la frato, demandis ŝi.

— Kio do! La edzino estas belulino! La infano estas kortuŝa! Li maldikiĝis, iomete da grizaj haroj aperis. Vestita en ĉio flota, eĉ civilan kostumon li ne akiris. Li estas en ilia nigra mantelo uniforma, en kaskedo, nur estas deŝirita la emblemo, aŭ kokardo, aŭ kiel tio nomiĝas. Lamas li rimarkeble. Apogiĝas sur bastono. Sen bastono li, evidente, iradi ankoraŭ ne povas. Se diri plej sincere, li, certe, estas invalido...

— Mensogas vi! — mallaŭte kaj kolere diris Barbara.

— Kvankam psikologie ĉio, certe, estas ideala. Li estas plena de deziro labori, estas neniaj plendaj vortoj, ĝenerale — vera heroo, kiel konvenas al vera homo, sed tio ja, kara mia, estas teatro. Mi estas kuracisto, mi komprenas...

— Kaj la manoj? — same mallaŭte demandis Banjo.

— Ŝajne li operacias, laŭ liaj vortoj kaj laŭ vortoj de la edzino. Ŝi estas ĉarma, verŝajne, por li ŝi estas, kiel tio nomiĝas, vera anĝelo. Tiel rigardas, tiel aŭskultas, tiel iradas ĉirkaŭ Vladimiro...

La bonanima Eŭgeno Rodionoviĉ repagis kiel povis pro la «kukolido». Sed Barbara donis al tio nenian atenton. Tiam li diris pli malmilde:

— Malgajnis vi lin, fratinjo. Nun vi ne regajnos! Ja tre bonas Vera Nikolajevna. Kun tia oni ne pereas.

— Ĉu nomumon li jam ricevis? — demandis Barbara, evidente tute ne aŭskultante Eŭgenon. — Ĉu vi nomumis lin ien?

— Ne, li iradas-vagadas. Kaj ankaŭ morgaŭ li vagos tra la urbo. Li havas iajn ideojn, li serĉas por si objekton por tiuj ideoj. Sed kiajn ni havas objektojn? Nur solajn ruinojn bruligitajn, kaj nenion pli...

Li paroladis kaj ne deŝirante sin rigardis al Barbara.

— Do, — diris ŝi, — bone. Ni veturu, kukolido, vere iĝas iom malvarmete...



1. Teatraĵo (1934) de sovetia ukraina verkisto A. Kornejĉuk (1905–1972).