Kaj ankoraŭfoje leŭtenanto Lionel Neville

La pluvo plu egalmezure kaj trankvile bruis trans la malfermita fenestro, kiam en la malgrandan ĉambron de la tankisto Sarancev Aleksandro Daniloviĉ kvazaŭ eniris kaj restis kun ili triope Lionel Neville, la malgranda anglo, la knabo, iĝinta viro, la junulo, kiu komprenis ĉion, kiam estis tro malfrue por kompreni. Kaj nun la leŭtenanto kun siaj bukloj sur la frunto, kun la firma rideto sur la ankoraŭ knabaj lipoj, la antaŭlonge mortinta kvina grafo Neville pere de militkuracisto Ustimenko kvazaŭ diris al la kamparana filo Sarancev: «Lasu, kolonelo, vi vidas laŭ mi, kion ĝi signifas — tiu konserva metodo, kiam temas pri la vivo de mi kaj vi. Ne stultumu, oldulo, danku vian dion, ke vi ne havas Ward-on kaj onklon Torpentow, iru al la operacia tablo, esperu al tio en via mondo de estonteco, kion mi komprenis tro malfrue kaj inter kio vi havas feliĉon estadi ĉiam».

Kaj ankoraŭfoje fajfis super Vlaĉjo la malvarma vento de tiu lasta en la vivo de Neville arkta nokto, kaj ankoraŭfoje, ĝirante, trairis super «Puŝkino» britaj ĉasaviadiloj, kaj ankoraŭfoje li fordonis al onjo Paŭlinjo — la ŝipa stevardino — ŝian orenburgan kaptukon, kiam finfine kolonelo Sarancev suspiris kaj demandis:

— Do, estas senco?

— Plena.

— Se mi povus ŝin vidi, — subite flustre prononcis Sarancev kaj, verŝajne, pro honto, ke li parolas pri tio, mallevis la palpebrojn. Tiel al li estis, probable, pli facile, kaj li aldonis: — En iu kanto oni kantas, ĉu vi memoras? «Mi bedaŭras nur... ion tian... sunon sur ĉielo kaj amon sur la ter'». Jen tio estas ĝusta. Mi estas tankisto, kiam tio komenciĝis — mi tempon ne havis, eĉ minuton, de ŝi — de varma — el la lito oni min elprenis. Mi memoras — ŝia hartufo al la frunto ŝvite algluiĝis. Vi, militkuracisto, provu, deŝiriĝu de tia virino por tutaj jaroj. Nun skribas mia hartufo, skribas, griza: elĵetu viajn stultaĵojn el la kapo. Kaj al mi estas ridinde, je dio, subkolonelo, ridinde! Stultaĵojn! Kiam vi liberigos mian tripon de la kuglo, mi al ŝi tiajn stultaĵojn rememorigos!

Vlaĉjo aŭskultadis, rigardadis en la nigran, susurantan per pluvo aŭtunan hospitalan parkon. Lionel Neville jam foriris de ili en sian landon de mortintoj. Li ne sciis pri la stultaĵoj kaj pri tio, kiel algluiĝis la hartufo. Kaj ankaŭ Vlaĉjo tute povus nenion el tio scii, kaj la delonge malviva Lionel povus ne helpi al kolonelo Sarancev, se ne vokus la viva Ustimenko el la neekzisto doktoron Ward kaj onklon Torpentow. Evidentiĝis, ke vivo helpas al vivo, kaj neniu rajtas memvole forlasi tiun ĉi eterne vivan vivon...

En la kuracista ĉambro li demandis de Maria Paŭlovna, kian leteron ili ricevis. La letero vere estis de Vera — mallonga kaj afera. Nominte la lokajn kuracistojn «karaj kamaradoj», ŝi skribis al ili, ke la deprima stato de subkolonelo Ustimenko, pri kiu ŝi scias, estas ligita, certe, kun tio, ke li tute ne laboras, kaj li apartenas al tiuj homoj, kiuj, ne laborante, ne povas vivi. Kaj poste mallonge kaj same tre afere, sen eĉ sola superflua vorto kaj sen ajna plibeligo, estis listigita, per kio kaj en kio kiel konsilanto li povus helpi al la hospitalo. Per ruĝa krajono estis substrekita: «operacioj de pulmoj». Kaj la referenco al Ĥarlamov «mem» kaj al Aŝĥen.

— Kiu tion substrekis? — demandis Ustimenko.

— Nikolao Teodoroviĉ, — tremerinte pro la estra voĉo de Ustimenko, respondis Maria Paŭlovna. — Post la konversacio kun kolonelo Oganjan, kiam ili eniris en sakstraton, — tiam li substrekis.

Vlaĉjo apenaŭ rimarkeble ridetis: tiu malgranda doktorino ŝatis tiajn esprimojn, kiel «katastrofo», «lin atendas pereo», «ni estas en sakstrato». Kaj iom pli alte: «vojoj de scienco», «skalpelo venkis morton», «la homa racio ĉion povas!»

Kaj subite Ustimenko ekhontis. Li ja same iam ion proklamis al onklino Aglaja pri la racio — nokte dum manĝado. Ion tute patosan kaj senprudentan...

— Kio do pri Sarancev? — demandis Maria Paŭlovna. Laŭ esprimo de ŝia vizaĝo, ŝi estis demandanta duan fojon — verŝajne, li tiel enpensiĝis, ke ne aŭdis ŝiajn vortojn. — Ĉu vi parolis kun li, Vladimiro Atanazijeviĉ?

— Jes, parolis, — tute trankvile kaj ĝentile respondis Vlaĉjo. — Li operaciiĝos, Maria Paŭlovna. Kaj mi sur la loko de Nikolao Teodoroviĉ ne prokrastus la operacion...

En sia ĉambro li longe kaj pedante transmetadis la tablojdojn el la poŝo de la kitelo en koverton, poste deprenis du, glutis ilin, kiel oni devas por facila dormo, kaj la ceteron kaŝis profunde en la keston de la ŝranketo. Kiam venos tempo, li dissolvos ilin en sia emajlita trinkpoto kaj eltrinkos...

Sed, pensante tiel, li jam estis komprenanta, ke tiu tempo ne venos.


«Urso en okulvitroj! — pensis Vlaĉjo, rigardante al lavanta sin post la operacio Nikolao Teodoroviĉ. — Kiel tio antaŭe ne venis en mian kapon? Tamen, mi ne vidis lin antaŭe en okulvitroj».

Apude estis lavanta sin blua pro laco Maria Paŭlovna. «Kaj tute ŝi ne estas maljuna fraŭlino, — riproĉante sin pro siaj antaŭaj pensoj, decidis Ustimenko. — Ŝi simple estas ekstreme elturmentita».

Kaj li diris pri tio iom poste, kiam ili restis duope, al Nikolao Teodoroviĉ.

Tiu snufis, pensis kaj respondis kolere:

— Ŝi havas la nulan sangogrupon. Ŝi disipas ĝin kiel deziras, kaj mi ne povas kontroli, mi estas maljuna, suferas je anhelado, iam tia dormemo atakas, ne eltenebla. Ŝi estas por si mem mastrino, faras, kio venas en la kapon...

Ili sidis duope en la kuracista ĉambro, trans la fenestro ore brilis aŭtuna bonvetera malvarma tago. Oscedante pro laco, la «urso en okulvitroj» prononcis reveme:

— Dum tia vetero en arbaro estas paradizo!

Ustimenko ridetis: certe, via afero estas ursa! Kaj subite li imagis tiun maljunan doktoron en arbaro — kiel homurso, li iras, apogas sin sur lambastono, ĝojas al la paradizo, akre sentas kuremajn odorojn de aŭtuno, subite haltis sur monteto — rigardas al malproksima foro, arbara mastro.

— Pri kio vi ridetas? — kun intereso fiksrigardante al Ustimenko, demandis la maljuna doktoro. — Kial vi gajas?

— Tiel... Arbaron imagis...

— Bona afero...

Li plu rigardis al Vlaĉjo, poste neatendite rekte, eĉ malĝentile diris:

— Mi neniam vidis, kiel vi ridetas.

Kaj, kvazaŭ konfuziĝinte, li altiris al si la radiografaĵojn de la kruro de majoro Ĥatnjuk, turnis unu el ili tiel kaj tiel, kolere grumblis:

— Nenion mi komprenas! Ĉu vi komprenas?

Liaj okuloj estis akre observantaj Vlaĉjon. Ĉion komprenis tiu maljuna homurso pri la kruro de majoro Ĥatnjuk, kio tie estis nekomprenebla! Kaj ne la kruro lin interesis nun, sed tiu lumo en la okuloj de la subkolonelo de medicina servo Ustimenko, tiu malaperinta kaj denove ekbrilinta lumo, tiuj ankoraŭ tute antaŭnelonge malplenaj kaj subite ree vivoplenaj okuloj sub la vilaj okulharoj...

— Do kion vi pensas?

Ustimenko ekparolis. Tuj, post la operacio, kie, kiel al li ŝajnis, li komandis, post lia, kiel al li ŝajnis, sukceso, post liaj instrukcioj dum la malfacilega eligo de la kuglo preskaŭ el la radiko de la pulmo — post tuta tiu venko, kiun poste la «urso en okulvitroj» nomis «parigita operacio», aludante savon de samtempe du vivoj — de Ustimenko kaj Sarancev, — Vlaĉjo jam ne rimarkis, ke super li oni «laboras». Ĉu povis li scii, ke Nikolao Teodoroviĉ plurfoje operaciis pulmojn kaj ke la instrukcioj de Vlaĉjo simple koincidis kun tio, al kio li estis preta anticipe, sed ke li kvazaŭ obeis lin, ĉar plene konsciis la hodiaŭan tagon de la kripligita de milito kolego. Kaj la brilo en la Vlaĉjaj okuloj, kaj tiu facila ruĝo de ekscitiĝo, kaj tiu voĉo de kirurgo, sed ne de vundito, — ĉio ĉi estis rezultoj de la parigita operacio, de malgranda ruzaĵo, preparita de ili ĉiuj en tiu ĉi fora malfronta hospitalo. La operacio pasis sukcese, nun la afero estis nur en bonorda iro de la postoperacia periodo. Laboro — jen kio nomiĝis bonordo por Ustimenko, amaso da aferoj, por ke, kiel oni diras, «ne eblu spiri»...

— Jes, jes, jes! — ĉiam kapjesadis samtakte kun Vlaĉjaj rezonoj la maljuna doktoro. — Jes, jes, jes!

Kaj la arbara homurso oscedis, ja al li estis enue aŭskulti, des pli post la operacia malfacila tago, la detalajn Vlaĉjajn klarigojn.

— Jes, jes. Sprite, ŝajne!

Por sekundo Ustimenko perpleksiĝis: kio do en tio estas sprita? Sed li tuj komprenis — la maljuna kirurgo laciĝis terure, nenion bone komprenas, deziras dormi, kaj li vere iru dormi.

— Kaj vere, mi iros! — kun suspiro diris la «urso en okulvitroj». — Mi iros, diablo prenu, supon manĝos kaj dormos. Kaj vi ĉi tie kun Antonova esploru, Ĥatnjuk estas ŝia paciento. Kaj mi ankoraŭ petos vin, se mi ne tro vin penigas, pri nia Sarancev. La nokto por li estos malfacila, doktoro.

Doktoro!

Kaj subite al li rememoriĝis Nigra Ravino, la fama tiea «aeroplano» kaj tiu mateno, kiam Bogoslovskij diris al li: «doktoro». Ho, tiam ĉio estis multe pli facila kaj simpla.

Jen, se vi estas doktoro, do iru danci nun!

La pordo post la «urso en okulvitroj» fermiĝis, Ustimenko eksidis al la tablo sur la lokon de kuracisto, fumis iom, pensis. Poste venis Antonova — por konsiliĝi, poste enrigardis, palpebruminte al ŝi, partoprenanto kaj eĉ la iniciatinto de la komploto de «delikateco» — doktoro Zakoldajev. Sed lian palpebrumon doktoro Antonova ne rimarkis. Ŝi tutsimple forgesis pri la komploto kaj estis kolere disputanta kun tiu ĉi subkolonelo pri lia trankvila kaj eĉ iom ironia rilato al streptocido kiel al savilo el tute ĉiuj malfeliĉoj. Post ioma paŭzo Zakoldajev same forgesis pri la komploto kaj enmiksiĝis en la disputon, akceptinte tute kaj plene la flankon de Ustimenko kaj atakinte Antonova-n per riproĉoj pri ŝia ĉiama raviteco...

Tiel nerimarkeble estis finita la demando pri la komploto, ĝi simple iĝis de ĉiuj forgesita, «dissolviĝis», kiel esprimis poste pri tiuj tagoj Nikolao Teodoroviĉ.

En la disputoj trapasis la vespero, poste venis nokto.

Persvadinte Antonova-n, kiu estis deĵoranta hodiaŭ, kuŝiĝi dormi definitive, Ustimenko direktis sin en la malproksiman malgrandan ĉambron, al Sarancev, kie nun estis posteno kun sperta kaj klera flegistino. Per unu fingro, ne sen lerteco Ustimenko trovis la pulson, kalkulis kaj konsentis kun la flegistino, ke ĉio iras bone — la koro de Sarancev funkcias sendifekte. Same ĝi funkcius ĉe Lionel Neville.

Apogante sin sur la lambastono, malrapide preteris militkuracisto Ustimenko la tablon, ĉe kiu en sia fotelo dormetis la nekredeble ruĝvanga flegistino Rainjo. La ŝlosilo plu estis elstaranta el la apoteka ŝranketo, kiel tiam, kiam Vlaĉjo ŝtelis la luminalon.

— Raisa, he, Raisa! — tuŝis li la flegistinon je la ŝultro.

— Ĉu, kio? — rigardante al li per dormantaj, kvankam malfermitaj okuloj, demandis ŝi.

— La apotekon ŝlosi necesas! — severe ordonis Ustimenko. — Ĉu vi aŭdas? Mi scias okazon, kiam unu idioto... Ĉu vi vekiĝis aŭ ne?

— Vekiĝis! — ĉirkaŭlekante la lipojn kaj skuante la kapon, diris Raisa. — Eĉ estas strange, kiel mi ne vekiĝis?

— Do, mi scias okazon, kiam unu idioto ŝtelis flakonon kun luminalo, dissolvis la tablojdojn en akvo, eltrinkis kaj ekdormis por ĉiam. La flegistino estis juĝita. Ĉu vi komprenas?

— Kia teruraĵo! — diris Rainjo. — Freneziĝi eblas! Ĉu indas tielaĵon diri al homo antaŭ nokto, se mi la unuan fojon forgesis...

— Ne, ne la unuan! — rigardante rekte en la okulojn de Raisa, malmilde prononcis Ustimenko. — Ne la unuan!

Ekkuŝante, li intencis preni, kiel ĉiam, siajn du tablojdojn, sed pensis, ke necesos iri al Sarancev, — kaj manĝis donacitajn de la «patronoj» sekvinberojn. Li rememoris pri la kruro de Ĥatnjuk, ankoraŭfoje imagis al si, kiel iras tra arbaro la «urso en okulvitroj», penis klarigi al Antonova, ke ŝia kazo de frostvundo estas tute ne tipa, sed escepta, kaj ke el tiu kazo ne eblas fari ajnajn konkludojn, sed ne sukcesis, ĉar ekdormis kaj vekiĝis nur kiam oni vokis lin al Sarancev.

La kolonelo kuŝis kaj ridetis — pala, memkontenta, gaja.

— Ĉu tio estas ĝusta, ke la kuglon oni el mi elprenis? — flustre demandis li.

— Elprenis! — tuŝante per la fingro la pulson de Sarancev, respondis Vlaĉjo. — Elprenis, kaj kiel bonege!

— Ĉu la tripo estas sendamaĝa?

— Sendamaĝa estas via tripo. Sed paroli vin nun tute ne devas. Nun — kvieton, kaj vi estos sana homo...

La kolonelo grincis per la dentoj, liaj makzeloj firme kunpremiĝis, la nekredeble bluaj kaj tamen akcipitraj okuloj rigardis foren, tra la muroj.

— Sed la kruro ja tutegale malhelpos! — kolere diris li. — Tutegale la samo! Je-en, medicino!

Ridetante per la okuloj, silente rigardis Ustimenko al Sarancev. Jen, ĝuste tio estas la vivo! Do, li grumblu pri la senhelpa, ankoraŭ mallerta, mizera kirurgio, vivu kaj grumblu kolonelo Sarancev, fordoninta ĉion, kion li povis, en tiu batalo, kiam oni eltrenis lin el la eksplodigita, mortinta tanko. Li nur vivu. Li estas inĝeniero, la lama kruro preskaŭ ne malhelpos en la afero, al kiu li servas, li vivos, laboros kaj grumblos...

Kaj la algluiĝinta hartufo, al kiu oni redonos lin viva, forgesos pri tio. Li rakontos al ŝi pri la «tripo», kaj ili ridos, kaj neniam al ŝi venos en la kapon, ke ŝia Sarancev estus malviva pro ia tia «tripo». Jen, ke la kruron oni ne riparis — tio estas malhonoro!

Poste la subkolonelo suspiris kaj ekrigardis al Ustimenko.

Tiel ili ankoraŭ iomete interrigardadis — ambaŭ savitaj per unu sama operacio, ambaŭ vivaj, ambaŭ ankoraŭ ne maljunaj homoj...

Poste Vlaĉjo palpebrumis al Sarancev kaj ekiris al si — findormi, sed la ĉambron ne ĝisiris, ĉar en la koridoro lin interkaptis la «urso en okulvitroj», brakumis per unu brako ĉe la talio kaj diris, kliniĝante al la orelo de Ustimenko, konfide kaj nelaŭte:

— Ĉu ni okupiĝu jam hodiaŭ, Vladimiro Atanazijeviĉ, pri via maneto? Pri via manegeto? Ne prokrastante plu, vidu, eĉ je horo. Mi persone tiel rezonas: via neŭromo en la lasta tempo iomete cedis, do kial ankoraŭ prokrasti? Por trejnado de la fingroj poste necesos nemalmulte da tempo, ne dum unu tago vi ellernos regi la manojn kiel antaŭe. Nu, unu mano ĉe vi estas preskaŭ bonorda, kaj la dua?

— Bone, — rapide diris Ustimenko, — mi konsentas. Mi nur barbiron vizitos, ordigos min iomete, Nikolao Teodoroviĉ, ĉar pro Sarancev ĉio iel malorde iris kaj hieraŭ kaj antaŭhieraŭ. Nu, kion vi pri li pensas?

— Ja nemalbone, — snufante, respondis la «urso en okulvitroj». — Tute nemalbone. Estas esperinde, ke danke al via insistemo ni lin eltrenis el aĉa historio. Do, ni vin en la dua operaciejo atendos...

Post horo razita, odoranta je barbirejo subkolonelo de medicina servo Ustimenko kuŝiĝis sur la malvarman tablon sub trankvilan lumon de grandega senombra lampo, iomete moviĝis, instalante sin pli oportune, kaj diris, fideme kaj rekte rigardante en la okulvitrojn de Nikolao Teodoroviĉ:

— Mi estas en ordo.

Kaj fermis la okulojn.

«Certe, en ordo, — trankvile pensis Nikolao Teodoroviĉ. — Se vi scius, karulo, kiom ĉi tie ĉeestas da senkorpaj konsilantoj, komencante de la ĉefkirurgo ĝis via maljunulino Oganjan, kiom ni por vi da papero eluzis — por korespondado, kiom da radiografaĵoj la poŝto transportis el nia hospitalo en Moskvon, en Leningradon, kaj reen al ni! Se vi scius ĉion ĉi, subkolonelo!»

— Skalpelon! — ordonis Nikolao Teodoroviĉ.