Ĉapitro deka
He, sur vaporŝipo!
La aero estis travidebla, malvarmeta, saleta, nuboj super la nigriĝinta pro malnovaj incendioj urbo naĝis diafane rozkoloraj, kaj, kiel ĉiam en tiuj ĉi latitudoj en tiu sezono de blankaj noktoj, Ustimenko konfuzadis — ĉu nun estas mateno aŭ vespero.
Apud la disbombita hotelo «Arkto» sur granitaj ŝtupoj kaj inter la kolonoj dormeme fumis usonaj matrosoj — ĉiuj fortikaj, rozvangaj, kun ligitaj sur la fortaj koloj damaj ŝtrumpoj, — penis komerci. Apud unu el ili — tre alta, tute blonda — piramide staris konservaĵoj: kolbaso, ladviando; alia — sunbruna, variolmarkita — ligneske frapetadis per grandegaj platoj de ĉokolado. Iom malproksime estis ebrie ploranta kaj minacanta per la pugnoj franca matroso el la Rezistado — en bereto kun ruĝa bulkvasto, ĝibnaza, ĉifona.
Ustimenko trairis flanke, ĝibetiĝante, ĝeniĝante pri blokoj da cigaredoj, ŝtrumpoj, maĉgumo, apetitvekaj sandviĉetoj kun ŝinko, per kiuj la matrosoj same komercis kontraŭ freneza prezo, aĉetinte ilin en la restoracio «Eksterlanda turisto» kontraŭ sesdek kopekoj por unu. Kaj jam el la pordo de la hotelo Vlaĉjo ekvidis, kiel alta kaj maldika ŝarĝistino, elpreninte du ruĝajn tridekrublajn monbiletojn, etendis ilin por la sandviĉetoj kun ŝinko, kaj kiel usona matroso lerte volvis en preparitan paperon sian varon. Kaj la variolmarkito estis plu frapanta per ĉokoladaj platoj klakdancon.
«Kiel en sonĝo!» — pensis Vlaĉjo, leviĝante laŭ la ŝtuparo.
Sed la strata komerco evidentiĝis vera bagatelo kompare kun tio, kio estis sur la dua etaĝo en la dudek naŭa numero: ĉi tie tutsimple malfermiĝis magazeno, vera ĉiovendejo, en kiu vigle kaj gaje komercis usonaj matrosoj de transporta ŝipo «Paola». Unu el ili estis konata de Vlaĉjo, li iam estis iomete brulvundita — tiu rufa knabego, — kaj Ustimenko ekzamenis lin en la hospitalo de Ward. Kaj la rufulo rekonis sian kuraciston.
— Ha lo, doktoro! — kriis li, brilante per la blankaj dentoj. — Ni faros por vi, se vi deziras, rabaton. Ni havas ĉion: fumaĵitan lardon, ĉokoladon, cigaredojn, sulfidinon, diversajn farunojn, rizon, buteron, bonvolu!
Kaj aĉetantoj ĉi tie estis nemalmultaj — Ustimenko rekonis aktorojn de opereto, antaŭnelonge alveturintaj al la floto. Ili staris en vico — kvietaj, humilaj, hontante antaŭ preterpasantaj en la koridoro oficiroj.
Kaj mallongbraka dikuleto, stevardo de «Paola», tiutempe estis mezuranta per glaso tritikfarunon, sukeron, kafon, semolon. Skribotablo, kovrita per littuko, estis baranta la pordon en la numeron kaj anstataŭanta vendotablon, plue, en la profundo de la ĉambro, videblis ankoraŭ iuj homoj — ili estis movantaj kestojn kaj pakojn.
— Nu, doktoro! — viglige kriis la rufulo. — Ni donos al vi sen vico. Nemultekoste. Very good produktaĵo!
Li jam nemalbone parolis ruse — tiu rufa negocisto — kaj eĉ kriis al lia dorso:
— Ha lo, doktoro! Ni havas bonegan sulfidinon!
La estro de la sanitara departemento Mordvinov, kovrinte sin kun la kapo per la uniforma palto, estis dormanta sur kaviĝinta sofo kaj longe ne povis kompreni, por kio venis majoro Ustimenko. Poste li trinkis flavan, malnovan akvon el karafo, volvis kampartabakan memfaritan cigaredon, tuse purigis la gorĝon kaj diris:
— Ni longe pensis, Atanazio Vladimiroviĉ...
— Vladimiro Atanazijeviĉ, — iomete malĝentile korektis la estron Vlaĉjo.
— Pardonu, majoro. Do, ni longe pensis kaj, konsiliĝinte, venis al konkludo, ke vi devos iri kun la ŝiptrajno.
La bela vizaĝo de la departementestro flaviĝis, sub liaj nigraj esprimplenaj okuloj pufiĝis maljunulaj ŝvelaĵoj. Kaj tuspurigi la gorĝon ĝisfine li neniel sukcesis.
— Kaj kion mi faros tie, en tiu ŝiptrajno? — demandis Vlaĉjo.
— Tutcerte vi ne komandos ŝipon, mi tion al vi garantias. Sed ian specifan kaj precizan informon pri la medicina servo kaj medicina subteno en ŝiptrajnoj ni nepre bezonas. Iliaj ŝipaj kuracistoj ion forte troigas. Krome ili havas okazojn, kiam funkcioj de ŝipa kuracisto estas kumulataj kun funkcioj de pastro, — ĉi tie objektivan informon, kompreneble, ne eblas ricevi. Estas ankoraŭ unu strangaĵo, kies aperon ni dezirus trankvile kaj klare kompreni: absurde, strange granda kvanto da frostvundoj inter iliaj maristoj, dum inter ŝipanaro de niaj ŝipoj estas tute aliaj ciferoj.
Dispreminte la memfaritan cigaredon en la cindrujo, Mordvinov eksilentis.
— Ĉu tio estas ĉio? — demandis Vlaĉjo.
— Ne, ne ĉio...
Trans iomete malfermitaj fenestrokadroj, kovritaj per krucligno, ekhurlis sirenoj de aeralarmo.
— Kune kun vi iros via paciento — tiu angla leŭtenanto. Nia komandantaro ricevis buŝan peton de la patrino de via aviadisto, ke oni lin transportu nepre sur rusa vaporŝipo, sur la sovetia. La situacio, se tiel diri, estas kun nuancoj, por eviti ion ajn la peto estas buŝa. Sed, se pripensi, ĉio estas tre simpla: ni estas barbaroj, kaj bolŝevistoj, kaj vandaloj, kaj sendiuloj, kaj ankoraŭ diablo scias kio, sed ni — tiu ĉi lordino tion scias, — ni ne forlasos ŝian knabon sur dronanta transporta ŝipo. Aŭ ni mem ne venos, aŭ ŝia knabo estos kun ŝi.
— Kun la knabo estas malbona afero! — morne diris Vlaĉjo. — Vi ja, verŝajne, ĉion aŭdis, al vi Ĥarlamov rakontis...
— Rakontis, sed mi ne komprenas, kial la afero estas tiom malbona, refoja sangelfluo okazos ne nepre...
— Ĝuste pri tio kalkulas la anglaj kuracistoj. Sed Ĥarlamov kaj Levin estas certaj, ke refoja sangelfluo okazos nepre, la demando estas nur en tio — kiam. Ĉu vi komprenas?
Estas mirinde, kiel Ustimenko ne scipovis paroli kun estroj.
— Bone, — incitiĝante, diris Mordvinov, — al tio mi, ĝenerale, tute ne rilatas. Temas pri plenumo de peto de la alianca komandantaro. Ni opinias, ke tiun peton necesas plenumi.
Kaj, leviĝinte, li aldonis, ke ŝipestro Amiraĝibi — la komandanto de la vaporŝipo «Aleksandro Puŝkino» — estas informita kaj konsentas disponigi al la vundito tutan eblan komforton.
En la koridoro, apud tiu numero, kiun Vlaĉjo mense baptis «usona superbazaro», nun bolis batalo. Anglaj militaj matrosoj ofendiĝis pri tiu komerco, disŝiris sakon kun faruno, batis per kesto la ĉefon de la prosperanta firmao, kaj nun el la numero, en kiu oni jam sukcesis frakasi elektrajn lampojn, aŭdiĝis nur laŭta grakado de interbatantoj, insultoj kaj krioj. Angla kaj usona patroloj penis instali ordon, sed ankaŭ ili estis batitaj...
— Komerci eblas kaj endas, — ĝentile klarigis al Ustimenko oficiro, la estro de la angla patrolo, — sed necesas kompreni kie, kiam kaj per kio. Ĉu ne?
El la «superbazaro» ree aŭdiĝis longa kriego de la sieĝatoj. La matrosoj de la patrolo, verŝajne, komencis lastan sturmon.
Kiam Mordvinov kaj Ustimenko estis elirantaj el la hotelo, nemalproksime plonĝis bombaviadilo, kaj ilin facile puŝis eksplodondo, sed tiel subtile, ke ili tion ne rimarkis aŭ ŝajnigis unu al la alia, ke ne rimarkis. Sed en la oreloj ankoraŭ longe estis zumado, eĉ tiam, kiam Vlaĉjo haltis, por purigi la ŝuojn ĉe fama knabo-ŝupurigisto, eterne sidanta en la ruinoj de la eksa Domo de maristo.
— Kiom al vi, amiko? — demandis Ustimenko, admirante fabelan brilon de siaj trivitaj flotaj ŝuoj.
— Cent rublojn, — lakone respondis la knabo kaj levis al Vlaĉjo la langvorajn, rondajn, senfine profundajn okuletojn.
— Sed ĉu vi ne freneziĝis?
— Interalie, mi riskas la vivon, laborante en tiuj ĉi kondiĉoj, — seke respondis la knabo.
Kaj li devis pagi!
Sur la hospitala perono sidis la dika Jack. Apude estis diligente lavanta sin la miksrasa kato de Peĉjo.
— Kiaj novaĵoj, oldulo? — demandis Ustimenko.
— Nenio bona, doktoro, — morne respondis la ĉefkuiristo. — Oni min transigas al Afriko, sed mi ja ne povas preni tien tiun ĉi trezoron! — li kapmontris al la kato. — Kaj sen mi kiu ĝin prizorgos? Revenos Peĉjo kaj pensos, ke mi lin trompis. Mi ja promesis al la knabo...
Malproksime trans la rokoj ree eksplodis du bomboj. La kato ĉesis lavi sin, la kuiristo gratis malantaŭ ties orelo.
— Tre saĝa. Ĉiam komprenas, se estas bomboj. Kaj ne ŝatas. Ĉu vi deziras matenmaĝi, doktoro?
— Ne, — pro fiereco diris Vlaĉjo, kvankam li deziris manĝi. — Ne, Jack, mi estas sata. Mi deziras al vi feliĉon.
Ili premis kaj skuis la manojn unu al la alia. Kaj en la animo de Ustimenko subite iĝis bone.
— Ha, doktoro! — diris Neville, kiam li eniris en la ĉambron. — Por kio vi kuras sub bomboj?
— Mi hastas al mia tre riĉa paciento! — diris Ustimenko. — Ja mi havas unu vunditan kaj bruligitan lordon, klasan malamikon el la ducent familioj de Britio. Poste mi skribos al li konton, kaj li al mi donos amason da siaj pundoj. Mi riĉiĝos kaj malfermos butikon. Jen, kiel evidentiĝas, en kio estas la senco de la homa vivo...
Neville ridetis, sed ne tre gaje: Vlaĉjo lin tamen multe tedis per tiuj pundoj kaj privata praktiko.
— Kaj kial vi tiel longe ne aperadis?
— La milito ankoraŭ ne finiĝis, siro Lionel. Kaj viaj amikoj Hitlero, Göring kaj Mussolini ankoraŭ ne estas pendumitaj. Ekzistas ankaŭ aliaj vunditoj, krom vi...
La aviadisto rigardis preter Vlaĉjo — ien al la pordo.
— Mi ĉie tie iomete ektimis sen vi, — per indiferenta tono diris li. — Hieraŭ subite el la buŝo ekiris sango...
«Jen ĝi!» — pensis Ustimenko. Kaj ordonis al si: «Trankvile!»
— Tio eblas! — penante paroli kiel eble plej nature, diris li. — Vi ja havas kuglon en la pulmo, kaj nemalgrandan... Ĝi povas doni eĉ pli grandan sangelfluon...
— Min ne necesas konsoli, — per egala voĉo diris Neville. — Tiu kreteno Ward hieraŭ ektimis pli ol mi, sed tamen, malgraŭ ĉiuj viaj konsoloj, mi fartas pli malbone, ol antaŭe...
Vlaĉjo ne respondis — li rigardis al la temperatura kurbo.
— Ĉeso de aeralarmo! — informis anoncisto el la laŭtparolilo. — Ĉeso! — kaj, interrompinte sin mem, ekhastis: — Aeralarmo! Aer...
— Estas tre enue! — plendis la kvina grafo Neville. — Miaj najbaroj dum tutaj tagoj sidas en rifuĝejo. Dum estis pluvoj kaj pendis nebuloj — ili bruadis ĉi tie, tio estis abomena, sed almenaŭ estis ne tiel solece. Kaj nun ili enradikiĝis en la rifuĝejo: ludas kartojn kaj ĵetkubojn, drinkas viskion kaj ĝuas la vivon. Permesu al mi esti kun viaj knaboj, mi scias — apude estas aviadistoj. Unu knabo venis al mi, kaj ni parolis per la manoj — aviadistoj de la tuta mondo scipovas klarigu unu al la alia per la manoj, kiel li faligis aŭ kiel li estis faligita...
Vlaĉjo silentis.
— Nu, doktoro?
— Tio ne eblas.
— Sed kial, doktoro?
— Tial, ke via Churchill ree plendos al nia komandantaro, ke por vi ne estas kreitaj kondiĉoj kaj ke oni vin ofendas.
— Tio estas malvero, doktoro! Vi simple timas, ke mi vidos, kiom pli malbone oni manĝigas viajn aviadistojn, ol tiujn ĉi sentaŭgulojn? Kaj timas, ke mi vidos tiujn terurajn ĥalatojn anstataŭ piĵamoj? Kaj ke tie estas aĉaj matracoj? Ne gravas, doktoro, mi ĉion ĉi jam scias, kaj kio koncernas malriĉecon, do en la infanaĝo mi kun la fratoj ludis «malsatajn mizerulojn», kaj tio estis treege interesa.
— Ĉi tie ni havas ne infanajn ludojn, — malvarme prononcis Vlaĉjo.
— Kaj ĉu pri Winston vi diris serioze aŭ ŝercis? — demandis Lionel.
— Tute serioze.
— Mi ĉion diros al la panjo, kaj la panjo diros al lia edzino, — afereme minacis la kvina grafo Neville. — Vi ne ridetu, ili ofte intervidiĝas.
Vlaĉjo deziris ridi: tiom absurda ŝajnis la penso, ke la panjo de tiu knabo al iu ion diros kaj Winston Churchill ordonos ĉesigi la malordojn, ordonos sendi ŝiptrajnojn unu post la alia, ordonos malfermi la duan fronton.
— Vi prefere verŝu al ni ambaŭ viskion, — petis Neville. — Ja nin, kiom mi scias, atendas komuna vojaĝo! Kaj ni drinkus je kvin futoj da akvo sub la kareno...
— De kie vi scias, ke nin atendas komuna vojaĝo?
— Por vi estas utile ekvidi la mondon! — kun subrido diris Lionel. — Kaj al vi plaĉos mara aero. Tamen, se vi ne deziras, mi helpos al vi resti ĉi tie... En la arktaj konvojoj vere estas nervoza situacio...
Vlaĉjo deziris sakri, sed ne sukcesis, ĉar tute proksime — multe pli proksime ol la havena distrikto — tondris du bomboj. La hospitalo dufoje saltetis, kaj Neville diris:
— Interalie, sur la tero estas sufiĉe abomene, kiam ili komencas tiel ĵeti — tiuj germanaĉoj. Estas strange, sed mi neniam aŭ, pli ĝuste, preskaŭ neniam spertis bombadon, kuŝante en lito, senhelpa. En la aero estas pli gaje.
— Vi havas strangan leksikonon, — diris Vlaĉjo. — Abomene, pli gaje! Kvazaŭ vere tio estas ia ludo...
Li foriris, ne ĝisatendinte ĉeson de la alarmo. De malsupre, de la fabriko de fiŝkonservaĵoj, estis venanta fiodora, mordanta fumo, ĉasaviadiloj estis glitantaj trans nuboj, serĉante kaŝiĝantajn tie germanojn, severaj virinoj-ŝarĝistinoj estis kriantaj virajn vortojn:
— Suben!
— Supren, iom!
— Stop, fek'!
De la supra placeto de la ŝtuparo de grandega kamuflita «Liberty» supren al la virinoj en vatjakoj enue rigardis usonaj matrosoj, unu per speguleto estis sendanta al ili sunradiojn, alia, kunmetinte la manojn per paroltubo, kriis iajn alvokajn vortojn. Kaj kuiristo en blanka ĉapo, dande sidigita sur la kapon, kriegis:
— Fraŭlin' — rusa virin'!
— Kie «Puŝkino» staras? — demandis Vlaĉjo de dikmalalta virino kun akraj vangostoj, ĉirkaŭligita ĝis la brovoj per bunta kaptuko.
— Ha! Jen nia! Maristo! — diris la dikmalaltulino.
— Ne fremda ja, klare! — penante esti pli vigla, respondis Vlaĉjo.
— Kaj ŝajne eĉ beleta!
La dikmalaltulino tranĉis la Vlaĉjan vizaĝon per hela, arda rigardo, subridis kaj prononcis kantece:
— Kna-abi-inoj! Al ni knabeto venis! Kompatis nian sorton pajlvidvinan. Ĉu vi sukcesos, maristeto? Ni estas multaj, oficireto, kaj ni ĉiuj estas bo-onaj!
Kovriĝante per sia eterna stulta ruĝo, Ustimenko ekbalbutis ion en tiu senco, ke li ne emas ŝerci, sed la virinoj, subite gajiĝinte, amase ekiris al li, kriante, ke ili provizos lin per trifoja nutrado, ke ili kisos lin ĝismorte, ke li devas esti vera patrioto, alie ili tuj lin ĉi tie tiklos kaj ĵetos en la akvon por nutro de gadoj...
Ĝenite hihiante, Vlaĉjo retropaŝis, kroĉiĝis per la piedo al soklo, ruliĝis sur tabuloj kaj ne sukcesis eĉ entiri la kapon en la ŝultrojn, kiam tio okazis. Rekonsciiĝis li, batsvenigita, verŝajne, ne baldaŭ. Li penis leviĝi, sed ne sukcesis. Li kuŝis ankoraŭ iomete, tuŝis sin (ĉu estas sendamaĝa) ne per siaj manoj — per manoj de kirurgo. Ŝajne, sen damaĝoj. Ekvidis nubojn — ĉu tagajn, matenajn, vesperajn — li ne sciis. Ekvidis la flankon de la «Liberty» — grandegan, grizan, ĝis la ĉielo mem. Kaj ree la ĉielon kun kurantaj nuboj, la pal-bluan ĉielon de Arkto.
Nur poste li ekvidis ilin. Ili ĉiuj estis mortintaj. Ja ili eĉ ne ekzistis entute. Estis vizaĝo. Poste mano. Aparte en tuketo panpeco — matenmanĝo. Parto de kruro — blanka, aparta. Ankoraŭ io en vatjako — sanga, neeltenebla...
Eĉ li ne eltenis. Je ĉirkaŭ dudek paŝoj for de tiu ĉi tombo li naŭze reversiĝis. Kaj ankoraŭ foje, kaj ankoraŭ! Kaj kiam li denove malfortiĝis kaj alpremiĝis per la ŝultro al iuj ŝpaloj — li ekaŭdis ĝemojn.
Tiun virinon ĵetis la eksplodo, kaj ŝi estis mortanta ĉi tie — apud la gruo. Li penis ion fari per la malpuraj, gluaj, ne obeantaj manoj. Kaj tiam li rememoris pri la «Liberty» — grandega ŝipo, kie estas ĉio — kaj kuracistoj, kaj lazareto, kaj instrumentoj, kaj brankardoj...
Ŝanceliĝante, per malfidelaj piedoj li ekiris laŭlonge de la ŝipflanko laŭ la marponto. Sed la ŝtuparo ne estis. Ja li ne freneziĝis — tie, sur la placeto de la ŝtuparo, la matroso antaŭe sendadis sunradiojn kaj la kuiristo en ĉapo kriadis el tie: «Fraŭlin', fraŭlin'!» Kaj la ŝtuparo estis pendinta — grandega, firma, ĝis la marponto mem.
— He, sur vaporŝipo! — kriis li.
Poste li komprenis, ke ili tie, probable, ne aŭdas, rememoris, ke li havas pistolon, kaj pafis. Elpafinte la tutan ŝargilon, Vlaĉjo fiksaŭskultis: ne, estas nenio, nenia respondo.
Li levis la kapon kaj ekvidis neniun.
Nenion — krom grandega, ĝis la ĉielo, griza ŝipflanko.
Ili forigis la ŝtuparon — jen ĉio, por ke ne estu klopodoj, por ke al ili neniu grimpu kaj ke tiu bombo, kiu estis ĵetita sur ilin, sed trafis en la rusajn virinojn, ne malhelpu al ilia kutima ordo.
Peze spirante, raŭkiĝinte, kun la pistolo en la mano li revenis al tiu lasta — la mortanta. Ŝi jam estis mortinta, kaj neniaj usonaj lazaretoj al ŝi nun helpus.
Kaj super la haveno ree hurlis sirenoj, proklamante komencon de nova aeratako.
Malrapide, ĝibetiĝinte, paŝante kun peno, li ekiris serĉi «Puŝkinon».
Kaj subite li ekŝajnis al si tia nana, tia mizera, tia bagatela — stultulo kun la ideo, ke homo por homo estas frato. Ili forigis la ŝtuparon — tiuj fratoj, — jen kion ili faris!