Siro Lionel Richard Charles Gay, la kvina grafo Neville

— Al vi telefonis ŝipestro Amiraĝibi, kamarado majoro, — diris al Vlaĉjo la deĵoranto, rigardinte en paperon; la familinomon de la ŝipestro li prononcis kun peno, silabe. — Li retelefonos je la dektria. Li tre petis ĝisatendi lian vokon.

Kaj la deĵoranto hihiis: verŝajne, Amiraĝibi jam sukcesis lin per io tre ridigi.

— Ĉu vi atendos?

Ustimenko kapjesis.

Sian gadon kun kaĉo li formanĝis kaj nun estis atendanta promesitan teon, sed pri ili oni, ŝajne, forgesis — kaj pri Vlaĉjo, kaj pri la teo. Esence, Vlaĉjo ne esperis pri tiu teo kaj atendis nur pro ĝentileco, ne en tia li estis rango, ke oni pri li ne forgesu, sed ne eblas ja leviĝi kaj foriri, se al vi estis dirite: «Kaj nun, doktoro, ni vin per teo trinkigos, ja tro elturmentite vi aspektas...»

Li sidadis, fumadis, atendadis kaj relegadis leteron de Eŭgeĉjo:

«Pri Aglaja, certe, estas neniaj informoj. Kial ŝi bezonis enŝoviĝi en la viran aferon, mi precize scias, ke oni ŝin retenadis en Moskvo! Certe, ŝi estas tre bedaŭrinda, ŝi estas nemalbona virino kaj por la patro estis nemalbona edzino, kiom mi komprenas. Sed imagu — kiajn sekvojn tio povas kaŭzi? Ĉiuokaze, por la paĉjo tio ne estos sukero, almenaŭ en la serva linio, ni ĉiuj estas plenaĝuloj kaj komprenas, pri kio temas. Li ankoraŭ spertos suferojn!

Ĉu vi vidis lin, cetere?

Trovu kaj vigligu la maljunulon, al mi ŝajnas, ke li splenas; ĉu vi scias, en lia aĝo — la lasta amo kaj tiel plu!

Grandan homan traŭmaton al mi faris la sciigo pri la morto de la panjo. Tamen, pri tio mi prefere ne parolu — estas tro malfacile.

Ĉu vi renkontis Barbara-n? Sian aktorecon ŝi definitive forlasis kaj militas, kiel ni ĉiuj, ie en viaj lokoj. Evidentiĝis la knabino kun karaktero de la patro.

Iraida kun Juĉjo estas en Almaato. Ili trudpetas kaj elpremas el mi sendaĵojn. Lia moŝto paĉjo iel restis sen aferoj, «ne trovis sian lokon», kiel li persone esprimis en letero al mi, kaj, ĝenerale, same ekpendis sur mia dorso. Ĉu vi imagas, kiel mi nun fartas?

Mi laboras pri kandidata disertaĵo. Unu strangulo donacis al mi temon, poste, ŝajne, li mem bedaŭris, sed se mi jam kaptis ion, vi scias, mi ne fordonos — kio estas mia, tio jam estas mia, speciale se tio koncernas demandojn de scienco. Ĝuste tiel, interalie, mi al li respondis!

Ni ne intencas ĉi tie aranĝi socialajn servojn!

Ĉi tie, en nia mastrumaĵo, preterveture noktis du maljunulinoj — Oganjan kaj Bakunina. De ili mi multon aŭdis pri via moŝto. La ĉefa maljunulino — Aŝĥen Ovanesovna — esprimis pri vi kun ia eĉ preĝa ekstazo, kvazaŭ vi estos kun tempo io kiel Kuprijanov, aŭ Burdenko, aŭ Bakulev1. Mi enverŝis oleon en la fajron, dirinte, ke mi konis vin, kiam vi estis studento, kaj ke vi estis ĉe ni numero unu laŭ ĉiuj indikoj — la plej kapabla. La maljunulinoj kun admiro interrigardis, kaj nun mi por ili estas plej bona amiko, eĉ leteron de ili ricevis. Mi ĝojas, amikego, pri vi. La maljunulinoj estas ekzaltitaj kaj kun konatoj, ilin oni ĉie estimas, kaj se havi saĝon, tiam ili ankaŭ helpi povas en malfacila minuto.

Skribu!

Se io en la organiza linio bremsos, vi povas pri mi kalkuli, mi estas homo ne rankora, ĉiam faros ĉion, kio estas laŭ miaj fortoj.

Ĉu vi, hazarde, ne edziĝis?

Ne faru tiun neprudentan paŝon, poste vi malbenos vin mem.

Simple, vidu, amu amon, amu ami, nia vivo donas en tiu senco tute nelimigitajn eblojn. Ni paŝtas nin, eblas diri, inter aromaj floroj, do kiu flaru tiujn aromojn, se ne ni — tiel esprimis inspektinta nin antaŭnelonge kolonelo de m. s. Konstanteno Georgijeviĉ Cvetkov, kiu de vi, ŝajne, estas konata. Tamen, kun mi li ne degnis konversacii, mi por li estas tro mizera malgravulo...

Nu, estu sana, oldulo, ne tusu, ĝis renkontiĝo en Berlino».

— Ĉu tio estas mia savinto? — demandis Amiraĝibi precize je la dektria.

— A ha! — diris Vlaĉjo. — Saluton, Elisbaro Ŝabanoviĉ, bonan venon.

— Sed ĉu vi scias, ke ĝi estas bona?

Vlaĉjo silentis iom. Poste li trovis respondon:

— Tamen vi ja ree estas ĉi tie.

— Tute ĝuste — tamen! Mi havas al vi aferon, kara. Ĉu vi en proksimaj tagoj ne vizitis tiun hospitalon, kie oni kuracas usonanojn kaj anglojn?

— Ĉu de Ward? Ne.

— Vi tie estas necesa. Mi hodiaŭ aŭdis, ke vi ĉe ni ĉi tie estas la ĉefa specialisto pri ĉiaj frostvundoj. Nu, kaj ĉe tiu Ward, aŭ kiel li nomiĝas, kuŝas unu bona knabo, anglo, aviadisto, li batalis super ni, kaj, finfine, ni lin eltrenis sur nian ŝipon. Interesa knabo kun koro de komencanta leono. Lin necesas ripari, doktoro.

— Sed mi ne havas respektivajn ordonojn, — diris Vlaĉjo. — Vi min komprenu, Elisbaro Ŝabanoviĉ, Ward ne toleras, kiam mi vizitas lian hospitalon. Ĉio ĉi ja estas ne tiom simpla.

— Bone, vi havos ordonojn, — kun minaco en la voĉo diris ŝipestro Amiraĝibi. — Atendu ordonojn, doktoro, kaj kiam vi trovos tempon, venu gaste al ni sur «Aleksandron Puŝkinon», sed ne tro prokrastu. Penu trafi al ni, dum ni ankoraŭ havas kafon, brandon kaj cigaredojn...

La ordonon Vlaĉjo ricevis senprokraste. Alekseo Aleksandroviĉ Ĥarlamov sciigis al majoro Ustimenko, ke la obstina Ward jam sukcesis fuŝi en sia regno, kaj ke Vladimiro Atanazijeviĉ devas senprokraste ripari la Ward-an fuŝon.

— Kies ordonon mi invoku, kiam mi venos al Ward?

— Peton de komodoro Woodsworth, adresitan al mi. Ĉu klaras?

— Klaras.

— Kaj estu pli singarda, — neatendite petis Alekseo Aleksandroviĉ. — Estu iomete diplomato. Ĉu vi scias — tiujn ĉiajn «persona grata» kaj «persona non grata» — diablo ilin komprenos, tiujn nuancojn, sed, mi petas, estu pli singarda.

— Estos plenumite, — diris Ustimenko, — vespere mi estos tie.

Apud la hospitalo sur la monto dika kaj ruĝvanga angla ĉefkuiristo Jack estis paŝtanta sur kondukrimeno maljunan miksrasan «rubejan» virkaton, kiun li amis tutkore. La virkato, ŝajnigante sin vera rabobesto, estis kvazaŭ ŝteliranta inter rompitaj brikoj, kaj Jack iris post ĝi kaj vokadis ĝin anglalingve.

Ekvidinte Ustimenkon, Jack, kiel ĉiam, penis treni lin en sian kuirejon, por tie manĝigi, sed Vlaĉjo rifuzis, kaj Jack, kiel ĉiam, iomete ofendiĝis.

— Mi kompreni, — diris li, — ladskatolo-ladskatolo-ladskatolo esti malbona, sed mi havas iomete pudingo. Same el ladskatolo-ladskatolo-ladskatolo, sed bone.

— Ne eblas, Jack, mi hastas.

La kuiristo atente kaj malgaje ekrigardis al li per siaj malgrandaj okuletoj.

La tuta multhoma familio de Jack pereis pro bombo en Coventry, kaj ekde tiu horo mem, kiam la kuiristo eksciis pri tio, li ĉiam iun flegadis en la arkta rusa urbo. Speciale multe li okupiĝadis pri infanoj. Antaŭ jaro la maljuna restoraciisto amikiĝis kun knabo Peĉjo, en kiun li preskaŭ perforte ŝovadis dolĉaĵojn, sed Peĉjo evakuiĝis kaj lasis al Jack sian katon, kiu, laŭ vortoj de Jack, estis neordinare saĝa, tamen ĝi neniel deziris kompreni la anglan lingvon.

— Ĉu ne komprenas? — kapmontrinte la katon, demandis Vlaĉjo.

— Tre kapabla! — diris Jack. — Sed — obstina.

— Kaj ĉu Peĉjo skribas?

— Unu fojo. Kapabla, sed pigra.

La rusan doktoron Ward renkontis en la pordo.

Li estis malalta, tre edukita, tre ĝentlemano, tre ĝentila — tia etendita antaŭen beko en brilantaj okulvitroj. Kaj pri ĉio li havis siajn konvinkojn, parkerigitajn el libroj, — tiu kuracisto el Glasgovo, eternajn, neniam ŝanĝatajn, subtenitajn per plej aŭtoritataj nomoj ferajn regulojn. Certe, li ankoraŭ ne havis aferon kun homoj, tromalvarmigitaj en akvoj de la Barenca maro, kun homoj krome vunditaj kaj iam ankaŭ brulvunditaj, sed li havis dikajn kaj maldikajn gvidlibrojn, helpe de kiuj li kompilis al si por ĉiaj okazoj novajn, same bazitajn sur aŭtoritatoj, regulojn, kaj, krom tio, li havis bokalojn kun ungventoj kaj balzamoj, multe da plej diversaj bokaloj kun bonegaj smirgoŝtopiloj kaj ŝraŭbaj kovriloj kaj, certe, kun etikedoj, kie sub malgranda ruĝa kruco la fama farmacia firmao estis rekomendanta siajn mirindajn rimedojn.

Ward kredis je tiuj bokaloj, sed pleje li kredis je bastonetoj el streptocido, je streptocido per si mem kaj je sulfidino. Necesis aŭdi, per kia voĉo li diradis:

— Kaj en la vundan kanalon mi enigos streptocidan bastoneton, ni ja havas tiujn bastonetojn de ajnaj ampleksoj kaj formoj. Nepre bastoneton.

Kaj li enigadis siajn bastonetojn, kaj ŝmiradis per siaj ungventoj, kaj priŝutadis per siaj pulvoroj, diligenta, laborema, pri nenio dubanta, — ja li ĉion faradis laŭ la opinioj de tiuj aŭtoritatoj, al kiuj ne eblas ne fidi. Kaj se li havis respektivan instrukcion pri streptocidaj bastonetoj, do kiel li povis ne obei tiun instrukcion?

Eble, li estis nemalbona homo, tiu Ward, kaj, certe, tre diligenta, sed oni instruis lin, plej probable, iel alie, «ne home», kiel esprimis pri li Anjo — ĉi-tiea kirurgia flegistino de Vlaĉjo.

Dum la tuta vespero, dum tuta tiu printempa nokto kaj dum parto de la tago Vlaĉjo estis ekzamenanta malsanulojn kaj vunditojn de Ward. Kaj komandadis en sia glaciiganta la sangon angla lingvo. Plej ofte, la angloj komprenadis lin post dua aŭ eĉ tria ripeto, sed finfine ili alkutimiĝis.

Ĉe la mateniĝo al li sur la operacian tablon oni kuŝigis knabon en tia stato, ke Vlaĉjo eĉ perpleksiĝis. La junulo estis vundita sub la dekstra skapolo per kuglo de grandkalibra mitralo, brulvundita kaj tromalvarmigita en maro.

— Pro kia diablo vi ĉi tie... — komencis Vlaĉjo, sed, rememorinte: «estu diplomato», interrompis sin. Ward per pinĉtenajlo almontris al li situon de siaj patentitaj kusenetoj. — Grupon de sango! — ordonis Ustimenko, ŝajnigante, ke li aŭskultas sian ĝentilan kolegon.

La junulo sur la tablo kunpremis la dentojn tiel, ke la makzelmuskoloj vidiĝis sub la delikata blanka haŭto. Vlaĉjo sciis, kian netolereblan doloron li sentas — tiu mallarĝfemura, helhara, ĝisfine elturmentita knabo. Malgraŭ certigoj de farmaciaj firmaoj, la kusenetoj ne deiradis «sen ajnaj doloraj sensaĵoj». Ilin necesis deŝiri. Kaj kiom ajn majstre tion faradis Vlaĉjo, spertiĝinta pri brul- kaj frostvundoj, grandaj gutoj de ŝvito aperis sur la blanka frunto de la anglo.

— Leŭtenanto Neville estas treege pacienca, — diris doktoro Ward. — Li scipovas regi sin. Interalie, hodiaŭ ni eksciis, ke la leŭtenanto estas dekoraciita per kruco de Viktoria pro la lasta batalo super la ŝiptrajno...

«Tio estas ĝuste tiu — kun koro de komencanta leono», — rememoris Vlaĉjo la telefonan interparolon kun Amiraĝibi.

— Siro Lionel, — daŭrigis doktoro Ward, — tamen, iomete nervoziĝas...

— Ho, eksilentu vi! — subite ne eltenis Neville. — Min simple naŭzigas, kiam mi aŭdas, kiel vi knaras.

Li tute ne ĝemis, tiu siro Lionel, kvankam larmoj tremis en liaj okuloj. Koleraj larmoj de doloro kaj honto pri tio, ke aliaj vidas liajn suferojn.

— Aŭskultu, Ward, — diris Vlaĉjo, kiam ili trinkis kafon en la malgranda kabineto de la angla doktoro. — Mi komencas tiun interparolon jam pluran fojon: vi pereigas frostvunditojn per via timo de varmo. Ĉiuj ĉi stultaj elpensaĵoj pri tio, ke frostvunditaj membroj derompiĝas. Varmo, komprenu, varma kuvo...

— Sed neniu tradicia aŭtoritato... — komencis sian rekantaĵon Ward.

— Bone, — svingis la manon Ustimenko, — viaj tradiciaj aŭtoritatoj falos, pereiginte ĉiujn frostvunditojn en tiu ĉi milito. Sed tiam estos malfrue!

En la koridoro lin atendis malnova konato — barba ferdekestro de «Otilia». Li havis misteran vizaĝesprimon.

— Ĉu vi denove estas ĉi tie? — miris Vlaĉjo.

— Min tordis reŭmatismo, — diris la ferdekestro. — Kaj krome, mi deziris vidi vin...

El post la dorso li elprenis libron kaj etendis ĝin al Vlaĉjo.

— Tio estas donaco, — diris la ferdekestro. — Tio estas bela donaco al vi, doktoro, pro tio, ke vi tiel klopodis pri mi, kiam mi estis mortonta. Tio estas libro! Tio estas nerifuzebla...

Vlaĉjo malfermis la titolpaĝon: la ferdekestro de «Otilia» alveturigis al li bonege eldonitan unuvoluman eldonon de Ŝekspiro: «Hamleto», «Otelo», «Reĝo Lear».

— Ho, dankon, — diris Vlaĉjo. — Mi tre dankas vin...

— He! He! — kriis la ferdekestro. — Atendu! Ĉio ĉi estas ne tiom simpla. Mi konsiliĝis kun saĝaj knaboj. Ŝekspiro verkis tre bone. Plej bone. Vi tion traduku kaj donu al rusaj teatroj. Ili ĉiuj freneziĝos, kaj vi faros grandan monon! Vi havos tiun monon — jen ĝi!

Kaj li fingromontris la donacitan al Vlaĉjo libron.

— Dankon! — diris Vlaĉjo. — Mi, certe, ne deziras vin aflikti, malnova amiko, sed Ŝekspiron ĉe ni oni antaŭlonge tradukis kaj delonge ludas en teatroj. Tre delonge. Tial monon mi per tio ne faros! Nu, kaj Ŝekspiron en la angla mi legados kaj rememorados la ferdekestron de «Otilia».

La ferdekestro restis en la koridoro, trafita en la koron mem. Kaj Vlaĉjo el malproksime svingis al li la manon kaj eniris en la ĉambron al Neville.

— Al vi estis treege dolore, — diris li, eksidante sur tabureton inter la anglo kaj ĉiam ebria ferdekestro-usonano de «Sankta Mikaelo». — Vi krietu kelkfoje — tio helpas...

— Li estas ne el tiaj, — kun pigra subrido sur la dikvanga vizaĝo enmiksiĝis la ferdekestro. — Li estas fiera, doktoro! Li al nenio kredas en tiu ĉi mondo kaj ĉion malestimas. Eĉ kiam la admiralo mem hieraŭ...

— Ŝtopu vian grasan kraĉujon! — ordonis al la ferdekestro Neville, kaj tiu, strange, neniom ofendiĝis.

Vlaĉjo prenis la manon de la anglo, por kalkuli pulson, kaj rimarkis sur la maldika fingro ringon kun nigra gemo.

— Doktoro, ĉu vi estas komunisto? — subite demandis Neville.

— Kaj kial vin tio interesas?

— Mi neniam vidis rusajn komunistojn.

Li rigardis al Ustimenko impertinente kaj atente.

— Kaj nun mi faras kolekton...

— Kian kolekton?

— De impresoj.

— Mi ne tre bone vin komprenas, — incitiĝante kaj denove retenante sin per la mistika nocio «persona grata», grumblis Vlaĉjo. — Mi estas kuracisto, vi estas vundito. Jen ĉio.

— Ne, ne ĉio, — mordetante la malsupran lipon (li plu sentis grandan doloron), diris Neville. — Tute ne ĉio. El la akvo min elprenis rusaj komunistoj. Unu el ili, interalie, preskaŭ dronis. La ŝipo, sur kiu mi estis eltrenita, same estis komunista ŝipo kun nomo de via gvidanto — «Aleksandro Puŝkino»...

Ustimenko ridetis, sed la leŭtenanto ne rimarkis lian rideton.

— Nun min kuracas komunista kuracisto. Jen kian kolekton mi havas. Tio estas komunistoj. Sed mi konas ankaŭ Mosley-n2, — ĉu vi aŭdis pri tia homo, aŭ vi ne rajtas eĉ paroli pri tiaj?

— Mosley nun, ŝajne, estas en prizono?

— Kaj ankaŭ Mussolini-n mi vidis, — kun defio en la voĉo diris Neville. — Li estis tute proksime de mi. Kaj ankaŭ al Göring ni estis prezentitaj, mi estis tiam la plej juna aviadisto de Eŭropo.

— Vi havas simpatiajn konatojn, — diris Ustimenko, leviĝante. — Eĉ estas simple ĝene babili kun tia famulo, kiel vi.

— Sidu, doktoro, — penante ne rimarki la tonon de Vlaĉjo, petis la aviadisto. — Drinku kun mi viskion...

Ili estis nun duope en la ĉambro. La dika ferdekestro kaj tri matrosoj foriris ludi kartojn, trans la malfermitaj, kovritaj per krucligno klapoj de la fenestroj estis verŝiĝanta longa pluveto, en la rodo muĝadis sirenoj de transportaj ŝipoj, snufadis trenŝipoj...

— Ĉu viskion aŭ brandon?

— Nek la unuan nek la duan, — diris Vlaĉjo. — Kaj vi verŝu al vi brandon en lakton, tio al vi ne malutilos...

— Kaj vi ne rajtas, ĉar vi estas komunisto?

— Mi ne rajtas, ĉar mi ankoraŭ operacios hodiaŭ. Same kiel vi ne rajtas, kiam vi estas flugonta.

— Ĉu mi neniam plu flugos, doktoro?

La demando estis farita tiel neatendite, ke Vlaĉjo perpleksiĝis.

— Kial vi silentas?

— Stultaĵo! — diris Ustimenko. — Vi flugados ankoraŭ dum cent jaroj!

— Kreteno Ward same tiel parolas, — malgaje subridis la aviadisto. — Sed mi ja scias. Kaj mi komprenis, ke li kun siaj kusenetoj ne rimarkis la ĉefan. Mi komprenis, kiel vi koleriĝis tie, en la operaciejo...

— Ward estas scianta kuracisto, — ne rigardante al Neville, mensogis Ustimenko. — Ni havas malsamajn opiniojn en detaloj, sed ĝenerale...

— Ward estas ŝtipkapulo, — obstine kaj kolere ripetis la aviadisto. — Li simple ne rimarkadis min, dum ne sciis, kiu mi estas. Kaj mi intence silentis, ĉar tio estas neelteneble abomena. Tamen, kiam alveturis la komodoro kaj venis ĉifraĵo de la panjo...

La maldika vizaĝo de la junulo montris ekstreman gradon de abomeno, li svingis la kapon kaj eksilentis.

— Kaj kiu do vi estas? Ĉu princo? — mallaŭte demandis Vlaĉjo. — Aŭ inkognita duko? Mi legis ion tiaspecan — sufiĉe enuan.

— Ĉu vi scias, kio estas la reganta elito de Grandbritio? Ĉu aŭdis?

— Nu, aŭdis, — ne tre certe diris Vlaĉjo. — Tio estas la ducent familioj aŭ io tiaspeca, ĉu?

— Mi estas tio, kio ĉe vi nomiĝas «klasa malamiko». Mi estas via malamiko.

Kaj li ekrigardis al Vlaĉjo kun virkoka defio en la okuloj.

— Ĉu vi estas mia malamiko?

— Jes. La elito!

Nun Vlaĉjo rememoris: tio estas lordoj, pajroj, dukoj, kavaliroj de la ordeno de la Bano, de la Ĝartero kaj cetero.

— Nu, do mi estas lordo!

— Ankaŭ Bajrono estis lordo, kaj nenio malbona! — ne tro saĝe diris Vlaĉjo. — Lordo Bajrono!

— Ĉu Bajrono? — miris Neville. — Tamen, jes.

— Ĉe ni estas tre bona verkisto, — rememoris Ustimenko, — Alekseo Tolstoj. Grafo, interalie. Kaj ankoraŭ Ignatjev — generalo, same grafo.

Ili rigardis unu al la alia per grandaj okuloj. Poste Ustimenko ekridis.

— Ĉio ĉi estas stultaĵo, — kun defio en la voĉo diris la aviadisto. — Sed nun vi ĉesos rideti: mia nomo estas Lionel Richard Charles Gay, la kvina grafo Neville.

— O ho! — prononcis Vlaĉjo. — Impone! Mi tielaĵon vidis nur en teatro en la paca tempo. Eniras kelnero kaj raportas: «Baronino, al vi venis lia grafa moŝto...»

Lionel kun mieno de abomeno subridis:

— Kial kelnero?

— Nu, ĉambristo!

— Kaj ne ĉambristo.

— Sed kiu? Ĉu arkiduko? — intence interesiĝis Ustimenko. Li ankaŭ pri kelnero diris intence.

Sed Lionel komprenis lian ludon.

— Lasu, — diris li kolere. — Ĉiuokaze, mi por vi ne estas kamarado!

Vlaĉjo suspiris. Al li tio komencis tedi.

— Por mi ĉiuj ĉi ĉambristoj kaj arkidukoj ne estas interesaj, — diris li. — Por mi vi estas simple vundita aviadisto, kaj mi por vi — kuracisto. Kaj ni ne ĝenu unu la alian per ĉia absurdaĵo, ĉu vi komprenas, sinjoro kvina grafo Neville?

— Ha, vi timas liberan interŝanĝon de opinioj! — kun ridinda jubilo en la voĉo ekkriis Neville. — Vi timas eĉ disputi kun mi. Mi scias, al mi oni diris, ke vi ĉiuj ĉi tie estas kvazaŭ feraj...

— Jen kio, siro Lionel, — jam decide leviĝante, diris Ustimenko. — Kiam vi resaniĝos, ni detale babilos pri ĉiuj interesantaj vin temoj. Sed nun vi bezonas dormi, kaj mi havas laboron...

— Sed ĉu vi ankoraŭ venos al mi?

— Certe. Ja mi vin kuracas.

— Sed mi ja...

— Ĉu vi estas mia klasa malamiko?

— Jes. Kaj vi ne devas klopodi pri mi.

— En via kapo estas rubo, — plene forgesinte pri «persona grata», kolere diris Vlaĉjo. — Lavakvo! Mi esperas, ke, kiam ni vin restarigos, vi iĝos pli saĝa, siro Lionel. Cetere, vi diris: ne kamarado! Mi pensas, ke al tiu knabo, kiu trenis vin sur la savan floseton kaj mem preskaŭ pereis, tiu via orgojlo ne plaĉus. Ĉe ni ĉiuj homoj, batalantaj kune, estas kamaradoj — de matroso ĝis admiralo. Nu, resaniĝu!

Kaj li eliris, memorfiksinte ial la esprimon de kolera malespero en la larĝe malfermitaj knabaj okuloj de la neordinara paciento. En la kabineto de Ward, ne eksidante, Ustimenko rigardis radiografaĵojn kaj kuntiris la brovojn.

— Nu, kio? — demandis Ward.

— La kuglo fiksiĝis tro proksime al la radiko de la pulmo, — diris Ustimenko. — Ĉu vi vidas?

Certe, Ward vidis. Ĝuste tial li opiniis la operacion tute neebla.

— Jes, sed danĝero de refoja sangelfluo? — diris Ustimenko. — Tiu aĵo sidos en lia pulmo, kiel prokrasta bombo. La meĥanismo iam ekfunkcios, kaj la sangelfluo kaŭzos katastrofon.

— Ni esperu je pli bona, — ne rigardante al Vlaĉjo, diris Ward. — Finfine, ni estas nur homoj...

— Diablo nin prenu, se ni estas nur homoj! — mallaĉante la ŝuojn en la kuracista ĉambro de la baza hospitalo, kie li hodiaŭ noktis, subite koleriĝis Vlaĉjo. — Nur homoj, nur homoj!

Matene li asistis al Ĥarlamov kaj pensis pri sia Neville kaj pri tio, kiel kaj kiam ekfunkcios la damnita prokrasta bombo. Pri tio, ke ĝi «ekfunkcios», li preskaŭ ne dubis, kaj fermi la okulojn al tiaj historioj kaj konsoli sin per tio, ke ni estas «nur homoj», li ankoraŭ ne ellernis...

— Ial vi hodiaŭ estas en malbona humoro, majoro, — diris al li Ĥarlamov, lavante sin, — ĉu vi enamiĝis?

Vlaĉjo afekte ridetis kaj neatendite por si rakontis al Alekseo Aleksandroviĉ la vesperan interparolon kun Ward kaj siajn proprajn meditojn. La «kamparana profesoro», kiel nomadis Ĥarlamov-on enviantoj, eksidis, frotis per la grandaj manoj la faltoplenan, vere «kamparanan» vizaĝon, verŝis al Vlaĉjo lumon de siaj palaj, nun cejanbluaj okuloj kaj diris penseme:

— Jes, jes! Ĉi tie ne eblas decidi tuj. Sed el mia, vidu, impertinenta vidpunkto, — kaj mi, kiel vi scias, en ia grado estas impertinenta kirurgo, — necesas operacii. La analogio estas konvena. Cetere, kiam tiujn bombojn niaj kamaradoj sendanĝerigas, — risko estas neevitebla, kaj gra-anda risko! Pensu, majoro, pensu! Nu, kaj se vi bezonos konsilon, vi estos bonvenigita en ajna tempo...

Ĉirkaŭ la dekdua horo al Vlaĉjo telefonis Anjo. Per obtuza voĉo, sed evidente pri io ĝojante, ŝi diris:

— Vladimiro Atanazijeviĉ, tre malbele okazas, kaj mi mem tuta embarasiĝis. Tiu aviadisto ne iras al pansado, sed deziras nur al vi. Kaj la alia — maljunulo-meĥanikisto el eksterlandanoj. Kaj ankoraŭ tri. Kaj la aviadisto forte kverelas, li, laŭ mi, estas ebria — sian viskion li tutan eltrinkis, kaj oni ankoraŭ al li alportis.

— Ĉio ĉi estas galimatio! — seke diris Vlaĉjo. — Ward hodiaŭ sukcesos, ne indas indulgi ĉiajn kapricojn.

— Do, ĉu vi ne venos?

En la voĉo de Anjo al Vlaĉjo ŝajnis malespero.

— Kaj vi kiel opinias?

— Mi ne scias. Sed, se vi ne venos, mi mem el ĉi tie fuĝos. Li diras, tiu aviadisto, ke tra ilia admiralo al vi via estraro ordonos. Ĉi tie nia oficiro de komunikado venis — tute embarasiĝis, same kiel mi...

Tage Vlaĉjo asistis al la flagŝipa kirurgo, kaj kiam li iris tagmanĝi, deĵoranto kriis:

— Majoron de medicina servo Ustimenkon — al la elirejo!

Vlaĉjo aliris al la pordo.

— Ĉu vi estas Ustimenko? — demandis juna ruĝvanga oficiro de komunikado. Kaj ekparolis flustre, kvazaŭ konfidante al Vlaĉjo grandegan militan sekreton: — Pardonu, ke mi malhelpis al vi tagmanĝi, sed oni min sendis urĝe. Tie tiuj vunditaj aliancanoj estas ekstreme ekscititaj, ili malŝatas sian kuraciston. Ili postulas vin en la hospitalon al Ward, ilia estraro dufoje turnis sin al la nia. Ĝenerale, vi mem komprenas!

Kio en tio estis nekomprenebla!

Ward ŝlosis sin en sia eta kabineto kaj eĉ ne eliris renkonten al Vlaĉjo. La kitelon al li alportis Anjo, dirinta pri si, ke ŝi estas «tuta ĝis lasta fadeno elturmentita de tiuj ingliŝoj».

Kun forto plaŭdante per ludkartoj, la matrosoj kantis «Tri respektindaj maljunulinoj». Vlaĉjon maristoj-usonanoj salutis per mallongaj fajfoj kaj aprobaj ekkrioj.

— Nu? — demandis Vlaĉjo, malferminte la pordon al la ĉambro kaj rigardante al la mallarĝigitaj kaj jubilantaj okuloj de la kvina grafo Neville. — Kio estas tiuj ŝercoj?

— Vi, interalie, sufiĉe aĉe parolas en la angla, — diris la leŭtenanto. — Aĉe, sed mirinde memcerte. Alvorte, mi devas vin averti: ne lernu la anglan de mi. Mi longe estadis en Usono, kaj tie oni min «kripligis», kiel opinias mia panjo kaj mia onklo Torpentow. Ili havas tre glueman lingvon, la jankioj, kaj mi algluiĝis...

Li ekridis ne tute nature.

— Do, kian skandalon vi ĉi tie organizis? — demandis Vlaĉjo. — Kun plendoj kaj preskaŭ kun histerio? Tio estas ne vira afero, siro Lionel!

La kvina grafo Neville iomete ofendiĝis.

— Nenia histerio kaj nenia skandalo estis entute, doktoro, — respondis li seke. — Mi simple postulis!

— Kion do vi postulis?

— Matrosoj de «Otilia» konsilis al mi... Pli ĝuste, ili diris: se ili estus sur mia loko kaj havus mian riĉon...

Li jam ĝeniĝis, kaj Ustimenko rimarkis tion.

— Nu, se ili havus vian riĉon, kio plu?

— Nenio speciala, — tute morniĝinte, diris Neville. — Vere, mi havas eblon pripagi viajn kontojn. Mi ne estas malriĉa! Kaj vi al mi plaĉas, tio estas, certe, ne vi persone, sed tio, ke vi scias vian metion pli bone, ol tiu memŝatema rato Ward. Al mi vi pli bone konvenas! Sed uzi viajn komplezojn al mi estas malagrable, des pli ke vi mem diris, ke vi havas sufiĉe da laboro. Tial pro la servoj, kiujn vi faras al mi, mi deziras pagi.

Ustimenko iĝis ridema.

— Tio estas interesa, — diris li, fiksrigardante al la juna vizaĝo de sia lordo. — Pagi. Pro servoj. Mi legis en libroj, ke ĉe vi tie necesas iĝi monduma kuracisto, kaj tiam la kariero estos garantiita. Sekve, mia kariero nun estas garantiita?

Neville subite dense ruĝiĝis.

— Kaj ĉu multe vi intencas pagi al mi pro servoj? — demandis Vlaĉjo. — Ĉu malavare?

— Ĝuste tiom, kiom estos skribite en via konto.

— Ĉu sen trinkmono?

— Aŭskultu, doktoro, — ekkriis Lionel. — Mi...

— Bone, — diris Vlaĉjo. — Mi kuracos vin, sed ne tial, ke vi «ne estas malriĉa» kaj oni konsilis al vi pripagi miajn kontojn, sed tial, ke tiel al mi ordonis miaj estroj. Ĉu vi tion komprenas?

Neville deziris ion diri, sed Ustimenko ne aŭskultis lin.

— Leŭtenanton Neville — en la radiografian kabineton, — ordonis Vlaĉjo al la flegistino kaj ekiris antaŭen al la radiografisto kapitano Subbotin, ĉiam malgaje kaj apenaŭ aŭdeble kantetanta ariojn el operoj. Ankaŭ nun, meditante super radiografaĵoj, li same kantetis ion el «Onegin».

— Ja li jam estis ĉe mi, — diris Subbotin, kiam Vlaĉjo nomis al li Neville-on. — Aŭ vi deziras pririgardi lin mem?

Kaj ankaŭ Lionel tre miris, kiam oni alveturigis lin sur rulseĝo en la radiografian kabineton.

— Ĉio dekomence, — diris li kolere. — Por kio?

— Por deŝiri de vi pli da viaj sterlingaj pundoj, — klarigis al li Ustimenko. — Tio ja estos en la konto, kiel vi ne komprenas!

Subbotin malŝaltis la ordinaran lumon — necesis adaptiĝi. Du-tri minutoj pasis en silento, poste Neville diris:

— Pro tiu tempo, kiam ni sidas en mallumo sen ajna afero, mi ne pagos eĉ pencon! Ĉu vi aŭdas, doktoro!

Vlaĉjo ridetis. La ruza kvina grafo Neville komprenis, ke kun la kontoj li trafis en stultan situacion, kaj nun ŝajnigis, ke tio estas simple ludo. Bone, li lin ankoraŭ vere tedos, tiun siron!

— Turnu lin por mi pli dekstren, — petis Ustimenko. — Ankoraŭ pli, ankoraŭ iomete!

Neville mallonge ĝemis. Certe, al li estis dolore, tre dolore. Kuracistoj en tiaj okazoj delikate esprimas, ke al la malsanulo estas «maloportune». Sed Vlaĉjo sciis, kian doloron li sentas: krom la kuglo, kiun li klare vidis, videblis ankaŭ rompitaj ripoj — la tria kaj la kvara.

— Necesos toleri, siro Lionel, — petis Vlaĉjo. — Mi petas! Kun tio nenion eblas fari, mi mem devas ĉion vidi.

— Kaj kion vi vidas?

— Mi vidas, ekzemple, vian koron.

— Kaj kia ĝi estas?

— Mil ĉevalfortoj kaj funkcias bonege.

— Tamen la ripoj estas aĉegaj? Ĉu tiel, doktoro?

— La ripojn ni al vi kungluos tre facile.

— Kaj la kuglon de tiu damnita germanaĉo vi vidas?

— Mi vidas, vidas!

Kaj en la rusa Vlaĉjo diris al Subbotin:

— Apud la radiko de la dekstra pulmo, plie supre, ĉu prave?

Subbotin estis penseme kantetanta.

— Tro proksime, treege proksime, — respondis li nehaste, kvazaŭ respondante al la pensoj de Ustimenko. — Tute proksime. Kaj cetere, Vladimiro Atanazijeviĉ, estas sango en la pleŭra kavo...

Vlaĉjo malfleksiĝis, petis fari fotaĵojn kaj eliris el la radiografia kabineto. En la koridoro kun cigaredo en la dentoj staris Ward.

— Nur hieraŭ vi timis sangelfluon, sed hodiaŭ vi turnas lin por viaj projekcioj, — ĝentile ridetante, sed per kruda voĉo diris Ward. — Tio estas nesendanĝera, doktoro.

— Ni parolos pli poste, se vi permesas, — respondis Ustimenko. Tiu «se vi permesas» devis signifi la lingvaĵon de diplomato.

El la radiografia kabineto Neville estis veturigita en la operaciejon. La vizaĝo de la aviadisto iĝis malseka pro ŝvito, sed li plu penis ŝerci.

— Vi forte okupiĝis pri mi, — diris li, ĉirkaŭlekante la lipojn. — Sufiĉis, ke mi promesu al vi monon, kaj la kuracado ekiris vere. Ja la usonanoj pravas!

— Jes, — konfirmis Ustimenko, — mono faras ĉion. Mi aŭdis, ke per mono eblas eĉ aĉeti al si titolon. Jen ankaŭ mi iĝos markizo, ekzemple...

Neville tremeris. La nadlo eniris tuj, Vlaĉjo malrapide ektiris al si la piŝton.

— Ĉu vi min operacias, doktoro?

— Neniom! En via pleŭro akumuliĝis sango — mi ĝin forigas.

— Ĉu tio kostos multe?

— Ni prenos dece! — diris Vlaĉjo. — Ni estas proksimaj homoj, aliancanoj! Sed ni povas, same kiel vi, kredite!

Poste Ustimenko okupiĝis pri pansado, ankaŭ tio estis sufiĉe turmenta por Neville, sed li tenis sin, kvankam larmoj bolis en liaj intence larĝe malfermitaj okuloj.

Kaj nur en sia ĉambro li plendis:

— Vi forte min hodiaŭ elturmentis, doktoro!

— Mi ne povis alie, — diris Vlaĉjo. — Mi devis ĉion kompreni.

— Kaj ĉu komprenis?

— Mi nun pensos.

— Kaj mi drinkos. Ĉu vi deziras viskion, doktoro? Mi ĉi tie havas bonegan, skotan...

La viskion Ustimenko ne drinkis. Lin atendis ankoraŭ interparolo kun Ward. Interparolo, juĝante laŭ la hieraŭa komenco, senespera, sed Vlaĉjo ne povis ne daŭrigi ĝin, ne rajtis.

— Ĉu cigaron, tason da kafo? — demandis Ward, kiam Ustimenko eniris en lian etan kabineton.

Ankoraŭ malsekaj radiografaĵoj pendis antaŭ la ekrano — Vlaĉjo divenis, ke ĉi tien ilin alportis Subbotin.

— Tio estas Neville, — kun konvena al la okazo suspiro prononcis Ward kaj etendis al Ustimenko grandan tason da nigra kafo. — Laŭ mi, nenio bona!

Ustimenko ekzamenis la fotaĵojn laŭvice — ĉiujn tri: jes, nenio bona!

— Malagrablaj fotaĵoj, — diris Ward, sed laŭ esprimo de lia voĉo eblis supozi tute malan: ĝuste tiaj fotaĵoj estis taŭgaj por li — ili konformis al lia koncepto. — Certe, la knabo estas bedaŭrinda. Treege riĉaj homoj. Estis kvin filoj — Lionel estas la lasta. La sola heredanto de granda kapitalo...

Subite Vlaĉjo distingis la okulojn de Ward sub la okulvitroj: en la okuloj fiksiĝis revema esprimo.

— Riĉaj homoj, — karesante per la voĉo tiun tiom neatingeblan por li riĉon, diris Ward. — Kaj la patrino, kiu tute nenion komprenas kaj ne scias valoron, la kompatindulino preskaŭ freneziĝis pro malfeliĉo. Al lunĉo oni ĉiam primetas kvin garniturojn — kvazaŭ ĉiuj ili estas vivaj kaj ĉiuj sidas kun ŝi ĉe la tablo. La patro — forpasinta brigadgeneralo — estas antaŭlonge forgesita, sed la mortintaj knaboj estas ĉiam kun ŝi. Vidu, la militon tiuj ĉi knaboj perceptis kiel grandan sporton, kiel olimpikon aŭ ion tiaspecan. Ĉu iomete da brando, doktoro?

Brandon Vlaĉjo ne deziris.

Trans la fenestro plu ŝutiĝadis eta, sombra printempa pluvo, frapadis al krucligno, anstataŭanta vitrojn. Ĝuste tial estis tiel kviete, ke ĉion kovris pluvo kaj nebulo, alie la germanoj montrus sin. Printempa pluvo, somera, aŭtuna! Ĉi tie ĉiam pluvas...

— Bone, — post paŭzo diris Ustimenko. — Ni transiru al la afero. Mi pensas, ke Neville-on tamen necesas operacii!

— Neniuokaze! — ekkriis Ward.

— Komence vi tamen min aŭskultu!

— Mi ne havas plenpovon! — grave diris Ward. — Mi ne rajtas decidi tiujn demandojn.

— Sed se mi estas invitita al malsanulo, tiam vi devas scii mian vidpunkton, — malsimpatie kaj malmilde diris Ustimenko. — Ĉu vi komprenas?

Ward faris humilan vizaĝon. Humilan, tamen iomete sendependan. Li estis anticipe kontraŭanta, — havante tute nenian opinion pri la aferoj, li, por ajna okazo, estis kontraŭanta. Kaj per tuta sia aspekto li estis montranta sendependecon de sia pensmaniero kaj de sia forestanta vidpunkto.

— La kuglo estas ĉe la radiko mem de la pulmo, — tenante la radiografaĵon tiel, ke la situo de la grandkalibra kuglo estu videbla ankaŭ al Ward, malrapide kaj diligente ekparolis Vlaĉjo. — Ĉu vi vidas? Eĉ infanoj scias, ke ju pli proksime fremda korpo sidas al la pulmoradiko, des pli danĝera kaj malfacila estas operacio. Tamen ĝuste la situo de la kuglo en tiu ĉi kazo kolose pligrandigas danĝeron de refoja sangelfluo. Ĉu vi konsentas?

Por ajna okazo Ward eligis per la lipoj sonon, egalgrade kaj nean kaj jesan.

— Refojaj sangelfluoj estas sendube danĝeraj, — diris Vlaĉjo. — Ĉu tiel? Ili povas, kaj ne nur povas kaŭzi, sed, plej probable, kaŭzos katastrofon. Tamen, kvankam operacio estas danĝera kaj malfacila, ĝi ne estas absolute neebla, eĉ male, ĉe bona ĝenerala sanstato ĝi povas doni bonan rezulton. Tiamaniere, mi opinias, ke rifuzo de la operacio estas pli danĝera, ol la operacio mem.

— Vi tre akre metas la demandon, doktoro! — diris Ward.

Ustimenko silentis.

— Mi persone ne farus tian operacion, — Ward estis insista. — Forigo de kuglo ĉe vundo de pulmo estas danĝera, speciale en fruaj periodoj post la vundo. Treege danĝera, kaj ĉe ni tio estas malrekomendata.

— De kiu malrekomendata?

— De tiuj, kiuj min instruis.

— Oni vin instruis en paca tempo, — diris Vlaĉjo. — Kaj instruis profesoroj de precipe paca tempo. Mi laŭ sperto de niaj kuracistoj scias, ke risko de operacio sur pulmoj estas forte troigita. Kio koncernas koservativan kuracadon de refojaj sangelfluoj, kvankam laŭ sperto pri membroj...

— Membroj nenion pruvas! — ekkriis Ward. — Tute nenion! Kaj morto de la kvina grafo Neville ĉe mi sur la operacia tablo estos ankaŭ mia morto, — ĉu komprenas vi tion? Kaj per sperto de rusaj kirurgoj, des pli pri membroj, mi neniel helpos al mi. Mi esperas, almenaŭ en tio vi kun mi konsentas?

— La flagŝipa kirurgo generalo Ĥarlamov ne rifuzos operacii Neville-on, — diris Ustimenko. — Mi komprenas, ke mia aĝo...

— Nu, nu! — per kveranta voĉo kontraŭdiris Ward. — Ni alte taksas viajn sciojn kaj vian sperton, doktoro! Sed ĉi tie estas demando de principo, vidu.

— Verŝajne, jes, — leviĝante, diris Vlaĉjo. — Verŝajne, vere, de principo. Kaj tio estas la plej malfacila. Sed, eble, vi petos permeson de via ĉefa medicina estraro? Eble, vi sciigos al ĝi, tiu via estraro, la vidpunktojn kaj de vi kaj de ni.

— Ĉu vi deziras venigi ĉi tien generalon Ĥarlamov?

— Kaj kial ne?

Ward timigite ekpalpebrumis sub la okulvitroj.

— Kompreneble, mi tre ĝojos, sed siro Lionel, certe, ne devas scii... Li povas postuli, kun lia decidema karaktero...

— Bone, — diris Vlaĉjo, — li nenion scios. Sed generalo Ĥarlamov kaj doktoro Levin ekzamenos vian grafon kaj diros al vi sian vidpunkton...

Ĝuste tiam li, plej probable, faris eraron — nepardoneblan, tragikan eraron: li foriris el la hospitalo, ne veninte al Neville kaj ne dirinte al li ĉion, kion li pensis pri la operacio.

Jes, kompreneble, sendube, certe, ekzistas tradicioj, kaj respektivaj reguloj, kaj dum jarcentoj ellaborita praktiko de nuancoj de kuracista konduto — kio estas etika, kaj kio estas ne etika, kiel necesas konduti, kaj kiel ne indas, kion povas scii malsanulo, kaj kion oni rekomendas de li kaŝi, sed ĉi tie ja la afero koncernis ne tiom la malsanulon, kiom doktoron Ward kaj lian estontecon.

Tamen, diablo komprenos ĉiujn ĉi internaciajn regulojn, tiun damnitan «persona grata» kaj ceteran diplomation. Ĉio ĉi, certe, estas vero, la afero ĉi tie estas malsimpla, sed se li enirus en la ĉambron al sia stulta lordeto kaj dirus per homaj vortoj proksimume tiel:

— Jen kio, siro Lionel: nun vi bone fartas kaj resaniĝas, kiel al vi ŝajnas. Sed interne de vi kaŝiĝis morto. Vi povas morti ne morgaŭ kaj ne postmorgaŭ, sed vi preskaŭ certe mortos ĝuste pro tiu ĉi kuglo. Kaj se ni vin operacios — nur pensu bone, antaŭ ol respondi, — se ni forigos tiun kuglon kaj la operacio pasos bonorde, vi estos absolute sana knabo. Komprenu, absolute! Tamen, la operacio estas malfacila kaj riska. Vi povas morti. Povas! Sed mi supozas, ke ĉio estos en ordo. Decidu.

Jen kiel, verŝajne, li devus agi.

Sed tio ja ial estas malpermesita!

Tio estas kontraŭ reguloj!

Tiel oni ne faras!

Oni, vidu, ne rajtas timigi malsanulon!

Oni al li mensogu, fidante al tiuj, kiuj timas ne tiom pri la malsanulo, kiom pri si mem, kiel tiu Ward.

Ne enirinte al sia Neville, Ustimenko ekiris al linia motorboato kaj vespere estis jam sur la «Suna», sidis en la salono de la veselkapitano Stepanov, ŝmiris bulkon per butero, trinkis fortan, bone infuzitan teon kaj rakontis al Rodiono Metodjeviĉ la historion de sia disputo kun Ward, rakontis pri Lionel Richard Charles Gay, la kvina grafo Neville, pri la kuglo ĉe la radiko de la pulmo kaj pri ĉio, kio minacas al la knabo kun «koro de komencanta leono».

— Ĉu vi komprenas, Rodiono Metodjeviĉ, — parolis Vlaĉjo, — tio, certe, estas ne tiom simpla, kompreneble, sed la historio mem kun senhelpeco antaŭ troa singardemo elirigas min el necesa ekvilibro. Mi simple perpleksiĝis. Paroli kun tiu Ward — estas kvazaŭ paroli kun surdulo. Ĉio estas alie, ol ĉe ni. Inverse, se tiel diri...

— Jes, inverse, — penseme konsentis Stepanov. — Tio estas ĝusta, inverse...



1. P. A. Kuprijanov (1893–1963) — sovetia kirurgo, akademiano, dum la Granda Patruja milito — ĉefkirurgo de la Norda kaj Leningrada frontoj. N. N. Burdenko (1876–1946) — rusia kaj sovetia kirurgo, organizinto de sanprotektado, fondinto de la sovetia neŭrokirurgio, la ĉefkirurgo de la Ruĝa Armeo en 1937–1946, akademiano. A. N. Bakulev (1890–1967) — sovetia sciencisto-kirurgo, unu el fondintoj de la kor-vaskulara kirurgio en la USSR, akademiano.
2. O. Mosley (1896–1980) — brita faŝisto.