Stagnanta filistrino

Alevtina-n skuis forta tremo, en la okuloj staris larmoj, ŝiaj manoj estis senĉese moviĝantaj — ŝi jen ĉifadis kaj ŝiradis alumetan skatolon, jen remetadis de unu loko al alia tranĉileton, jen dismetadis vice trinkpoteton, glaseton, ladskatolon, cindrujon.

— Ĉu multajn ili arestis? — demandis Aglaja Petrovna.

Valentena Andrejevna kapjesis, larmo rapide ruliĝis laŭ la vango, gutis sur la tablon.

— Nur trankviliĝu, mi petas!

— Mi estas trankvila, sed al nervoj ne eblas ordoni. Ili arestas ĉiujn, eĉ kiu kuŝis malsana. Sur aviadiloj ili alflugis el Germanio mem, sataj, fronton ne flaris, kiel selektitaj — ekzekutistoj. Antaŭe alveturadis speciala taĉmento, kaj nun aliaj, la nomon mi forgesis. Ili estas la plej superaj en tiu specialeco, pli superaj ne ekzistas. Ili iradas el domo al domo, nenion diras, krom tiu sia «schneller!». Kaj tuj pafas, se io okazas, tia estas ordono.

— Kaj super ili kiu estas?

— Iu drako el Berlino, Brigadenführer. Nenien eliras. Oni diras, li eĉ mem por si manĝaĵon kuiras — ovaĵon. Ĉirkaŭ la tuta gestapo staras kordono el mitraletistoj. Eĉ sur la kontraŭa flanko de la strato ne eblas iri...

Ŝi subite kunpremis la kapon per la manoj kaj preskaŭ ĝemis:

— Almenaŭ tiu neĝvblovado finiĝu, fajfas kaj fajfas jam multan tagon...

— Vi almenaŭ valerianon trinku, — konsilis Aglaja Petrovna. — Aŭ varmegan teon!

— Mi havas germanajn pulvorojn, vigligajn, — diris Alevtina. — Kiujn ili al siaj tankistoj donas... Mi trinkos la pulvorojn kaj per Scnhaps «poluros».

Aglaja levis la ŝultrojn. Valentena Andrejevna ŝutis du pulvorojn en kulereton, altrinkis per vodko kun teo kaj ekfumis cigaredon.

— Tio estas faraĵo de Zemskov, — subite diris ŝi.

— Kial do — de Zemskov?

— Ja mi al vi rakontis, kiel li min trafis kaj retiriĝis kaj kiel mi poste intence kun la ĉefdirektoro koketis, por distri lin de suspektoj...

— Zemskov tie povis ankaŭ hazarde aperi...

Alevtina neglekte subridis.

— Mi la ĉefdirektoron distradis, kaj vi min. Interesa afero. Se vi ĉe mi loĝas kaj min fidas, do, sekve, kredas pri mia honesteco. Sed se ne kredas, tiam por kio loĝas? Tamen, tio estas konversacio superflua kaj nenion prezentanta, vi tutegale silentos, mi jam al vi, amikineto, kutimiĝis. Interesiĝas vi, probable, kie estas ili, Zemskov-oj, la gefratoj, ĉu? Malaperis, kvazaŭ sub la teron falis. Ilian straton tutan oni priserĉis, ĉiujn kelojn eĉ disbombitajn, — ili foriris, verŝajne, al la viaj. Ĉu vi kontentas?

— Certe, kontentas! — kun kvieta rideto respondis Aglaja Petrovna.

— Kaj kie estis nia «Kara Bavario», nun estas tute kvazaŭ konstrufosaĵo. Kaj ilin ĉiujn en ĉerkojn oni kolektadis per preniloj.

— Per kiaj preniloj? — kun malsimpatio kaj abomeno demandis Aglaja Petrovna.

— Por kameno tiaj estas fajropreniloj — longaj. Jen en la ĉerkon ili ĵetas iajn-tiajn ĉifonojn, kaj poste por pezo — brikojn, aŭ glaciiĝintan sablon, aŭ ajnan stukaĵon. Per najloj samtie en la kavo la ĉerkon fermas kaj sur ĝi per kreto skribas «Sturmbannführer Wentzlow». Kaj tie, eble, tute ne Wentzlow estas, sed ekzemple sinjorino direktorino aŭ tiu und Waldeck — la komandanto.

— Ĉu la komandanto same en via «Bavario» estis?

— Certe. Mi ja diris: neniu viva eliris, nur sola Hunda Morto ĉiam kuras kaj krias, verŝajne freneziĝis. Nun jam oni ŝin forkondukis, metos, eble, en frenezulejon.

— Kaj en la urbo kiel estas?

— Ordinare: ĉiuj kaŝiĝis. Eĉ infanon nenie eblas renkonti. Kaj fumo ne iras, kaj lumo ne brilas. Timas homoj...

Frostotreme skuinte la ŝultrojn, Aglaja Petrovna ripetis:

— Kaj fumo ne iras, kaj lumo ne brilas...

Alevtina ĵetis al ŝi atentan rigardon, moligis cigaredon, longe ĝin ekfumadis, poste demandis:

— Mi planon havas, Aglaja Petrovna, mi ellaboris. Longe pripensadis kaj deziras rakonti. Ĉu mi povas?

— Kia plano?

— Bela kaj simpla. Vi nur aŭskultu kaj ne pensu, ke vi sola estas plej saĝa. Jen kia plano: tiuj du ĉiam pasumas ĉi tie apud la panejo. Unu alta, la alia malpli alta kaj pli dika. Iliaj «tretuloj» — tiel kaŝobservistoj nomiĝas. Kaj ili tre rigardas, kiam mi eliras. Sed el malproksime. Ili la vizaĝon ne distingos, ili nur la figuron rimarkos kaj, certe, veston. De la drako, de la Brigadenführer, ili novajn ordonojn peti ne povas — timas. Ĉe ili ĉio estas laŭ la malnova ordo, kvazaŭ la «Kara Bavario» ne estas eksplodigita. Sed eblas, ke iu al tiu fiulo — la drako — raportis, por kio vi estis ellasita, por kio vi provizore liberas. Kaj li konsentis kun ilia plano, ĉu estas eble?

Aglaja Petrovna kapjesis: certe, tute eble. Alevtina Andrejevna kun avido, per grandaj glutoj trinkis varmetan akvon el la bolkruĉo, viŝis per la mano larmojn, atendis, por ekregi sin — ekregi tremadon, kiu subite per ondoj skuadis tutan ŝian korpon.

— Ni ne havas kion perdi, — decide diris ŝi. — Tutegale ili arestos, se ne pli, do malpli frue. Nun ja ili nepre arestos. Kaj kiam arestos, tiam pendumos, ili nun ĉiujn pendumas kaj pafmortigas, jam la ordono estas proklamita, kiaj estos ekzekutoj pro la eksplodo de «Bavario». Tio nomiĝas — «amasaj ekzekutoj». Nun aŭskultu la planon: mi eliros anstataŭ vi — en via palto, kaj en via kaptuko, kaj en la botoj. Via palto havas neelegantan fasonon, tiel nun neniu tajloras, eĉ estas strange, kie vi tian antaŭdiluvan vestaĵon trovis. Kaj la kolumo estas el vira pelto, sed rimarkinda. Tiuj du treege ekĝojos, ke vi finfine eliris, kaj post mi kuros. Mi ilin pli malproksimen foririgos, en iujn ruinojn, por ke ili pensu, ke estas en ilia dispono mistera sekreto. Kaj dum mi ilin kondukados kaj turnados, dum mi ilin trompados, vi foriros. Vi devas iri en mia palto, mi al vi ankoraŭ vulpon donos, kvankam ne nigran, sed efektan, tiajn nun en Eŭropo oni portas. Kaj mian ĉapelon, kaj la mentonon vi en la lanugan skarpon kaŝos. Kaj en miaj ŝuoj, la piedojn ni havas samajn, kvankam mia instepo estas pli kruta. Saketon, gantojn ŝamajn — ĉio ĉi konserviĝis ĉe mi, kaj en bona stato. Vi iros al Ravinetoj, tie estas ilia kontrolposteno, sed vi iros malpli alten, ne tien, kie estis la bazaro, sed kie antaŭe la modan kudrejon oni komencis konstrui, ĉu vi memoras? Tie ĉio estas frakasita, vi libere tra tiuj ruinoj preteros la kontrolpostenon — kaj al Zareĉje. Tie mi jam ne scias, kiel vi sukcesos, mi havas ses arĝentajn kulerojn, donu al ajna ulo, kiu de la bazaro kun sledo veturas. Ankaŭ ŝtofpeco estas, same prenu. Nun ankoraŭ: se ne du post mi iros, sed unu, tiam mi tuj revenos, kvazaŭ maldecidis iri. Kaj vi, kiam eliros, ĉirkaŭrigardu — por ajna okazo. Se ili forestas — risku. Ĉu vi komprenis mian planon?

— Komprenis, — nehaste, penseme respondis Aglaja Petrovna. — Certe, komprenis. Sed vin ja oni murdos, Alevtina, nepre murdos, kiam ĉio malkovriĝos.

— Interalie, oni min tutegale murdos, — kun gorĝa subrido respondis Alevtina-Valentena. — Nepre murdos, ĉar ili neniun, kiu en la «Kara Bavario» laboris, por ajna okazo restigos viva, tio estas ĝusta. Nur se estos laŭ ili, tiam estos mia morto same stulta kaj amara, kiel la vivo travivita, sed se laŭ ni, tiam mi pereos bele, disfloros, kiel jen tiu ĉi floro!

Kaj ŝi kapmontris al la «portreto de kakto», al la belega, granda, intenskolora floro, mirakle malkovriĝinta sur la malgranda kaj dorna kriplaĵo.

— Cetere, vi nur ne pensu, ke mi ĝuste por via persono deziras ion fari, — ree ekparolis Alevtina, kaj ŝia akra flustro subite elmontris tutan forton de kaŝita malsimpatio, kiun ŝi sentis al Aglaja Petrovna. — Nenion mi por vi farus, ĉar se ne estus vi, do iom pli poste li, Rodiono Metodjeviĉ, min ne nur pardonus, sed eĉ sur la manoj portus kaj ĉiujn siajn erarojn antaŭ mi agnoskus. Sed vi en malbona horo aperis, kiam mi faris teruran stultaĵon, vi trovis la tempon, kiam al li pro mia stulteco estis malbone, kaj nun jam la afero inter mi kaj li estas finita. Do, Aglaja Petrovna, mi petas, memoru, tute ne por viaj belaj okuloj strabaj mi al tio iras, sed nur tial, ke mi ne deziras morti tiel malpure, kiel mi vivis. Kaj se vi el tiu viandmuelilo eliros, — iomete patose, kiel aktorino, ekparolis Alevtina, — se vi saviĝos, tiam via partia konscienco devigos vin ne kaŝi, sed ĝuste kun detaloj rakonti al Rodiono Metodjeviĉ, kiel mi bele kaj heroe fordonis mian vivon...

— Do, ĉu nur pro beleco vi al tio iras? — akre demandis Aglaja. — Ĉu tiel mi al li diru: bele kaj heroe?

— Ne, ne tiel, — subite ektiminte, flustris Alevtina-Valentena. — Ne tiel, ne diru tiel! Ĉio ĉi estas stultaĵoj, Aglaja, ĉio ĉi pro nervozeco mia kaj la damnitaj germanaj pulvoroj. Pardonu min, mi ja vere estas tre nervoza, tuta kiel nerva bulo. Vi al Rodiono diru, ke travivis Vanjo-Alja peke, sed morti feke ne konsentis. Ne konsentis sen utilo. Decidis tiel ĉion plenumi laŭ sia propra projekto, ke nek li, nek la infanoj — Barbara kaj Eŭgeno, — pensu, ke mi estis nur stagnanta filistrino. Mi ne komprenadis, mi ne progresis, sed ne tia mi estis, ke ili pri mi hontu. Kaj, tamen, por kio mi ĉion ĉi? Ja vi estas kvankam malbona por mi, sed homo vi ja estas honesta kaj nobla. Vi mem trovos, kion diri...

Ploro spasmigis al ŝi la gorĝon, sed ŝi rapide ekregis sin kaj, forturniĝinte, komencis elĵeti el la komodo la «efektan vulpon», la ĉapelon, la lanugan skarpon kaj ĉion ceteran, necesan por transformo de Aglaja Ustimenko al Valentena Stepanova. En la malplena domo staris silento, nur aŭdiĝis susurado de neĝa blovado je trafrostigitaj vitroj kaj egalmezuraj batoj de la pendolo de la granda mura horloĝo. Poste, same silente, Alevtina vestis sin tutan en ĉio de Aglaja kaj longe rigardis al si en la spegulon...

— Mi estas hela, kaj vi estas malhela, eĉ kiel ciganino, — diris ŝi. — Mi tuj min ŝminkos, mi havas tian pomadon, tre bonan, tutan kompleton, ankoraŭ antaŭ la milito al mi Daĉjo akiris ĉe spekulistino, eksterlanda produkto, li frenezan monon pagis. Lucy Miĥajlovna simple ĵetadis sin sur la genuojn: vendu!, kaj mi al ŝi — spit! Mi nun pli malhele min ŝminkos, kaj vi prenos la pli helan. Kaj ligu viajn korvajn harojn pli alte, alie vi kaptiĝos...

En la silento denove ekfrapis la pendolo, denove eksusuris, ekknaris la neĝoblovo. Alevtina estis enfrotanta en la vangojn sian «eksterlandan pomadon», ŝiaj okuloj seke brilis, la lipoj tremeradis. Ankoraŭfoje ŝi «en la Aglaja maniero» nodis la kaptukon.

— Malbruk' militen iris1, — diris ŝi. — Estas tia antikva romanco satira. Tio estas mi — Malbruk'. Nu, kio do nun, ĉu necesas iom sidi2?

Ŝi eksidis, silentis iom, enspirante cigaredan fumon, poste leviĝis kaj ne retrorigardinte foriris.

La duopo plu estis pasumanta apud la panejo.

Unu tuj plonĝis en pordegejon — la dua, male, ŝajnigis, ke li legas algluitan sur la muro ordonon. Alevtina staris iom, kvazaŭ pensante, kien ŝi iru, poste elprenis el la poŝeto de la palto papereton kaj, kiel malbona aktorino, montris, ke sur ŝia papereto estas skribita adreso. La paperpecon ŝi tuj tre ete disŝiris kaj ĵetis al vento. Ŝia koro batis nun egalmezure kaj trankvile, la ŝminkitaj lipoj ridetis orgojle kaj degne: tiel, laŭ ŝia imago, devus rideti en tia situacio Aglaja.

Ambaŭ «tretuloj» ekiris post ŝi.

Tra interstrateto, rapide kaj vigle paŝante, ŝi eliris sur la Leninan straton kaj ĉi tie rememoris, kiel tre antaŭlonge ankoraŭ en Petrogrado, estante knabino-ĉambristino, ŝi vidis en kinejo «Pariziana» ial blukoloran filmon pri detektivoj kaj forkurantaj krimuloj, pri falsa spuro kaj falsaj krimpruvoj, kiel ludis pianon hirta kineja pianisto kaj kiel kuradis sur la blua ekrano per ridindaj, saltaj paŝetoj homoj en bulaj kaj cilindraj ĉapeloj.

Apud afiŝo, kiel tiuj uloj en la filmo, ŝi haltis, rigardis al fama germana kantistino Marlene Dietrich kaj skribis per krajono du nombrojn — «9» kaj «14». La gvatantoj rimarkis, ke ŝi skribas, kaj unu el ili ekkuris post ŝi, kaj la dua haltis ĉe la grandega, malferminta la blankdentan buŝon Marlene, kaj pro tio, ke ŝi hodiaŭ ĉion tiel facile sukcesadis, Alevtina-Valentena kun ĝoja rideto enkuris en parfuman butikon, kiu tute antaŭnelonge malfermiĝis, kaj enigme demandis de la kalva mastro, «ĉu ne eblas kun lia perado akiri cent gramojn da sakarino». La mastro retiriĝis de ŝi, ŝi ridetis al li per la okuloj, kiel tie, en la juneco, en Petrogrado, kaj, frapante per la botoj, ree ekiris laŭ la Lenina strato, sciante certe, ke la «tretuloj» miregos pri ŝia demando pri sakarino. Ili vere miregis, kun ĉiu minuto ĉiam pli konvinkiĝante pri tio, ke ili havas aferon kun danĝera partizanino, insida kaj ruza, eble eĉ kun bandestrino de la «ruĝaj arbaraj homoj».

Apud ruinoj de la ĉefpreĝejo Alevtina kvazaŭ subite rimarkis, ke oni ŝin gvatas, kaj komencis sinui. Ŝi eniris en pordegejon de eksa banejo, kie nun estis konstruata provizejo de la germanoj, kaj kaŝiĝis tie, komprenante, ke la «tretuloj» same kaŝiĝis. Poste, maltrankvile ĉirkaŭrigardante, sed ŝajnigante, ke ne plu rimarkas ilin, ŝi preskaŭ kuris al la malsupreniĝejo sur la Pipran straton kaj haltis, donante al ili tempon kaŝiĝi de ŝi. Nun ili estis jam ne du, sed multe pli: eksciinte, ke Ustimenko-Fjodorova palpserĉas komunikadon, la Dromedaro ordonis je ajna kosto liveri ŝin al si — ĉu vivan aŭ malvivan, ne gravas. Brigadenführer Merkel ne intencis fari ĉi tie kriminalistikajn enketadojn. Li estis adepto de la simplega teorio de neniigo de la tuta «homa brutaro» sur la teritorio de la kontraŭulo — tiel li esprimis en sia konferenco jam en la komenco de la rusa kampanjo. Kaj ĉi tie li ordonis — neniigi sen juĝo kaj enketo.

Ĉirkaŭ la tria horo horo posttagmeze, metinte ankoraŭ kelkajn enigmajn ciferojn sur ordonojn kaj afiŝojn, Alevtina eksentis, ke ŝi neelteneble laciĝis, kaj komprenis, ke venis tempo fini la ludon. La vigliga efiko de la «germanaj pulvoroj» finiĝis, en la oreloj de Valentena Andrejevna estis zumado, kaj la kapo turniĝis. «Nun ŝi foriris, — pensis Valentena pri Aglaja, — nun ŝi, certe, foriris, nepre, kaj mi nun jam povas».

Trairinte malnovajn stratojn de la Koĉera, ŝi ekvidis ruinojn de la kinejo «Staĥanovisto». Ĉi tie ĉio estis superŝutita per neĝo kaj frakasitaj brikoj, sed Valentena ŝajnigis, ke, ne rimarkante la gvatadon, ŝi foriras en iun sekretejon. La «tretuloj» kaj la gestapanoj interŝanĝis rigardojn — kompreneble, ili povis ŝin mortpafi, sed la tento estis tro forta. Foriri al ŝi ili, certe, ne permesos, sed se tie estas ankoraŭ iuj homoj?

Glitfalinte kaj ĝeminte, Alevtina ruliĝis en malhelan, senfinan kelon, sub fleksitajn kaj torditajn per bomba eksplodo ferajn trabojn. Ŝia kapo turniĝis ĉiam pli forte, sed tamen ŝi trovis en si fortojn laŭte voki:

— Kamarado Rodiono! Ĉu vi estas ĉi tie?

Kaj iom poste ŝi diris pli mallaŭte, sed tiel, ke la persekutantoj aŭdu:

— Ĉio estas normala, en ordo!

Poste ŝi ekmalbonfartis, probable ŝi tamen batiĝis, kiam falis en tiun kavon, aŭ simple proksimeco de la fino montris sin. Ŝi jam ne plu povis imagi detektivojn kaj persekuton, ne povis ĝoji al tio, ke ŝi tiel sukcese trompis la fricojn, ne plu povis elpensi artifikojn, kiel elpensadis dum la tuta hodiaŭa tago.

Kaj teruro de soleco kunpremis ŝian gorĝon.

Tie, en mallumo, ŝin prenis la gestapanoj.

Ili estis multaj, ili lumis antaŭ si per lanternoj, ŝovadis en ĉiujn angulojn la tubojn de la mitraletoj, serĉadis «Rodionon», aliajn homojn, kaj poste, koleriĝinte, komencis bati Alevtina-n kaj demandi, kie estas la ceteraj, sed ŝi silentis, penante kovri la kapon per la manoj, kaj angore pensis, ke ili simple batmortigos ŝin ĉi tie, sed ne mortpafos, kiel mortpafus Aglaja-n.

Finfine, ŝin, senkonscian, elturmentitan, sed ankoraŭ vivan, ili eltrenis eksteren, kaj nur tie, apud la kinejo «Staĥanovisto» en lumo de la foriranta februara suno la frislanda virbovo, ĉefsoldato Krautz, rekonis en Alevtina «ne tiun bolŝevistinon». Ne tiu postulis de li la lanpecon, tiun li rekonus tuj. La «tretuloj» retropaŝis — nun, certe, ankaŭ ili estos punitaj! Nur la gestapaj soldatoj, venintaj el Berlino, interŝanĝis ŝercojn, ekfumante, ilin tuta tiu tumulto tute ne koncernis.

Je la deka horo de vespero Alevtina-n oni liveris al la Brigadenführer.

La Dromedaro, grandega, magra, flava kaj osteca, staris meze de la kabineto de la eksa Standartenführer, eksa kolonelo, eksa von Zanke, eksa kavaliro de la fera kavalira kruco kun kverkaj folioj. Sur la vizaĝo de Dromedaro, senigita je ajna esprimo, ruliĝis ŝvito: li ĵus ĉi tie parolis per rekta telefono kun la Reichsleiter mem. Sur la brusto de la Dromedaro brilis kaj lumis, fajne tintetadis kaj melodie sonoretadis ĉiuj liaj akiritaj per servado ordenoj, kiujn Reichsleiter Göring ĵure promesis de li deŝiri, se li, «fiodora dromedaro», ne finos tuj la tutan tiean kaĉon!

— Ustimenko? — kriis la Brigadenführer. Li ankoraŭ nenion sciis, al li oni simple ne kuraĝis raporti. — Vi? Respondi!

— Ustimenko! — per ekstaza kaj tremanta voĉo kriis Alevtina-Valentena. — Ustimenko! Komunistino! Kaj nenion al vi, fiuloj, kaj neniam diros! Mortaĉu! Vivu nia Sovetia patrujo, morton al vi, faŝistaj okupaciantoj, hu-r-r-a! Ankaŭ mi estas sentima, ankaŭ mi estas ne malpli bona ol aliaj, ankaŭ mi vin ne timas, ankaŭ mi...

Finkrii ĉion, kion ŝi deziris, ŝi ne sukcesis: blua flamo bruligis ŝian batitan, sangantan vizaĝon, kaj ŝi falis dorsaltere kun kuglo en la frunto. La Dromedaro ĉiam estis opiniata unuaklasa pafisto, speciale al nemoviĝantaj celobjektoj.



1. «Marlbrough s'en va-t-en guerre» — populara franca popola kanto (1709), mokanta anglan militestron John Churchill, dukon Marlborough (Marlbrough [malbruk] estis franca elparolo de ties nomo). Poste tiu kanto ricevis popularecon en diversaj landoj, interalie en Rusio.
2. Rusa popola kutimo: iom sidi antaŭ ekiro al longa vojo.