Malgaja historio de medicina konsilisto doktoro Hugo Hummel

— Nenion mi komprenas! — incitiĝante, kiel ŝajnis al li, tre laŭte diris Ustimenko. — Ĉu estas iu ĉi tie?

En densa mallumo de varmege hejtita terkabano ŝanceliĝis flava fulganta langeto de brulanta meĉo.

— Nun vi demandos «kie mi estas?», — respondis Cvetkov. — «Kie mi estas», «kio estas tio», kaj poste, kiel en unu teatraĵo: «Panjo, donu al mi sunon!»

Vlaĉjo silentis. Cvetkov aspektis grandega, nekredeble larĝŝultra, fabela giganto en sia peltjako, en rimenoj, tuta ĉirkaŭpendigita per armilaro.

— Atendu, oldulo, mi tuj malvestiĝos, vidu, mi ĵus eniris...

— De kie?

— El milito. Ni militas iomete. Ĉu vi ankoraŭ ne forgesis en via neekzistado, ke nun estas milito?

— Ne forgesis. Kaj kio, propre, al mi okazis?

— Diablo ĝin scias! — kun bruo defaligante de si la armilaron, respondis Cvetkov. — Ĉiuokaze, vi ne estis vundita, kaj kio koncernas ian akutan infektan malsanon, do ĉu eblas ĉi tie kompreni? Ĉiuokaze, vi preskaŭ ellasis la spiriton...

— Ĉu vere? — miris Vlaĉjo.

— Jen al vi «ĉu vere»! Tial tio estas tre bona, ke vi finfine rekonsciiĝis...

Metinte sian pezan polmon sur la Vlaĉjan manradikon, li kalkulis la pulson, suspiris kaj rakontis al Ustimenko, ke lin elflegis Veresova — ŝi pasigadis ĉi tie tagojn kaj noktojn.

— Elreviĝinte pri mi, ŝi turnis sian atenton al vi, — kun mallaŭta subrido aldonis li. — Vi, el ŝia vidpunkto, estas homo kun majusklo...

Estis aŭdeble, kiel Cvetkov manĝis, poste longe, per bruaj glutoj trinkis akvon. La flava flameto de la meĉo estis malrapide turniĝanta antaŭ Ustimenko. Kun suspiro li fermis la okulojn kaj ree ekdormetis por longe. Poste li subite en duondormo rememoris pri siaj vunditoj, ektimis kaj maltrankvile, kun kolera insisto komencis pridemandi Cvetkov-on detale pri ĉiu. Tiu same detale rakontis: ĉiuj resaniĝis, revenis en la ordon, nur Kislicin havas iajn problemojn kun la klaviklo, kiam Ustimenko resaniĝos, iĝos klare — ĉu operacii ĉi tie aŭ sendi lin al la Granda tero.

— Kaj ĉu estas komunikado? — demandis Vlaĉjo.

— Nepre. Ĉi tie, Vladimiro Atanazijeviĉ, ĉio estas serioza, tio estas ne nia karmemora fluga taĉmento...

Vlaĉjo estis cerbumanta kun peno: kiom da tempo pasis, se la vunditoj, kaj eĉ gravaj, revenis en la ordon?

— Da tempo pasis sufiĉe, — nedifinite respondis Cvetkov.

Ili silentis iom.

— Kaj nia doktoro-germano? Ĉu vi memoras, kiun ni operaciis?

— Mortis, — ekfumante memfaritan cigaredon, ne tuj diris Cvetkov. — Enterigis ni nian germanon.

Vlaĉjo fermis la okulojn: ĝis nun li ankoraŭ ne povis kutimiĝi al tio, ke homoj tiele mortas...

— Kia homo li estis? — iom poste demandis Ustimenko. — Ĉu vi sukcesis ekscii?

— Kiam vi rekonsciiĝos, mi rakontos! — mallonge promesis Cvetkov kaj, etendiĝinte sur sia peltjako, dolĉe ekdormis.

Ustimenko estis resaniĝanta malvigle. Fortoj ne kreskis, manĝi li ne deziris, sed la kapo estis klara, la pensoj estis konsekvencaj. Longe kuŝante sola, li bilancadis — tiel li mem nomadis siajn meditojn. Kaj li havis pri kio pensi — la vivo, tia simpla, kiel ĝi imagiĝis al li ankoraŭ tute antaŭnelonge, subite komplikiĝis, pleniĝis per novaj faktoj, konformantaj al neniaj skemoj; la homoj, kiujn li dividadis rapide al pozitivaj kaj negativaj, nun montriĝis al li tute alie, ol eĉ en Khara, kaj plej multe okupadis liajn pensojn Konstanteno Georgijeviĉ Cvetkov: ĉio estis miksita en tiu homo — alta kaj malalta, malbona kaj bona, vera kaj falsa. Kaj tiel neelteneble malfacile estis por Vlaĉjo dismeti sur konformajn bretojn tion «malsaman» en Cvetkov, ke kun «bilanco» ĉi tie tute nenio rezultis, nur unu afero estis ekstreme klara: tiu mezuro, kun kiu antaŭe Vlaĉjo aliradis al la homoj, rompiĝis, kaj novan li ankoraŭ ne trovis.

Pensis li ankaŭ pri Ĥolodilin, kaj pri Vera Nikolajevna, per novaj okuloj rigardis al ĉiuj vizitantaj lin kamaradoj el la fluga taĉmento «Morton al faŝismo». Kaj ĉiufoje li konvinkiĝadis, ke tiuj etikedoj, kiujn li algluis al la homoj, — se, certe, fosi pli profunde — ne konformis al liaj unuaj impresoj: Kislicin, ekzemple, tute ne estis «maljuna soldato, bonkora homo kaj fidinda kamarado». Pli ĝuste, ĉio ĉi en li ekzistis, sed ne tiuj eksteraj, por ĉiuj videblaj, sur la supraĵo mem troviĝantaj trajtoj de la karaktero estis determinantaj la moralan enhavon de Kislicin. Kaj la odesano Niĉjo Pinĉuk ne estis «abnegacia kuraĝulo», «animo de la taĉmento», «inicianto». Li instruis sin ne montri, ke li timas, kutimigis sin al tute meĥanikaj ŝercoj, kaj liaj Odesaj ŝercoj estis prenitaj de li ne el la vivo, sed de estradaj artistoj kaj el kinofilmoj. Sed ĉio ĉi, prenita kune, ne faris Niĉjon malpli bona, male, li estis eĉ pli bona, deviginte sin esti necesa al la taĉmento per tiuj ellaboritaj en si kvalitoj, tamen la etikedo de Ustimenko ankaŭ ĉi tie evidentiĝis erara. Simpleta aspekte Ivaĉjo Telegin estis tute ne simpla esence, kun sendependa kaj eĉ impertinenta aspekto li scipovis komplezi la estron, scipovis diveni humoron de Cvetkov kaj korekti tiun humoron, kio, kompreneble, utilis al la afero, sed ankaŭ al Telegin mem. Babijĉuk, kun ĉiuj siaj pozitivaj kvalitoj, estis avara, ĉiam havis rezervon de tabako, sciis, kiel zorgi pri si persone, kaj, zorgante pri aliaj, per tio unuavice zorgis pri si. Kaj la plej simpla aspekte el la tuta taĉmento, Cedunko, estis la plej ruza, «pli ruza ol si mem», — tio por Vlaĉjo estis neatendita malkovro, sed la ĉefa malkovro en ĉiuj ĉi meditoj pri bilanco por Ustimenko iĝis tio, ke en la taĉmento ĉiuj konis unu la alian, bonege komprenis unu la alian, mokadis, subridadis kaj kvereletadis, sed kun ĉio ĉi rilatis unu al la alia serioze, estime kaj trankvile. Tamen, ĉion ĉi esprimis mallonge kaj sufiĉe precize, trinkante foje en la Vlaĉja terkabano forte infuzitan germanan surogatan kafon, la eksa ekonomo de la eksa taĉmento «Morton al faŝismo» Paŭlo Kondratjeviĉ Kopitov.

— Ja ni ne estas anĝeletoj, — diris li, ridetante en siaj grizaj, netonditaj lipharoj. — Anĝeletoj sur la ĉielo kantas, en nubetoj. Sed ni estas normalaj sovetiaj batalantoj, kaj ĝenerale civilaj laboruloj. Vi, Vladimiro Atanazijeviĉ, kiel mi vidas, tro multe de homo deziras ricevi, kiel de tiu anĝeleto. Do mi al vi respondos: aliflanke, eĉ anĝeleto ne kapablas fari tion, kion nia batalanto faradis dum la marŝo. Fuŝus la anĝeleto, malgraŭ ke li tralumas pro pureco. Sed ni — ne! Ni atingis, la taskon por la hodiaŭa tago plenumis...

Foje vespere, kiam ĉe Vlaĉjo sidis Veresova, venis Lbov. Severa, strikta, malvarme ĝentila, li sidis iomete, sciigis, ke li «decidis transporti Ustimenkon al la Granda tero, ĉar lian nekompreneblan malsanon en kondiĉoj de partizana vivo ne eblas venki», interesiĝis, ĉu la malsanulo havas iajn dezirojn, kaj metis sur la litkovrilon du paketojn de moskvaj cigaredoj «Lukso».

— Ja al li tio estas malutila! — riproĉe diris Vera Nikolajevna.

— Milito estas pli malutila! — subridis Lbov. — Mi, interalie, kamaradoj doktoroj, antaŭ la milito malsanis — kaj stomak-ulceron mi havas, kaj la koro estas ne en ordo. Sed nun tute ĉio forpasis. Ĉu la scienco povas tion klarigi? Kaj cetere, mi pleje malsanis, kiam mi skribis mian libron...

— Ĉu vi estas verkisto? — miris Vlaĉjo.

Lbov, subite konfuziĝinte, respondis:

— Nu, vi diris! Mi estis direktoro de sovĥozo kaj tre interesiĝis pri kokbredado. Akumulis ioman sperton kaj deziris dividi ĝin kun la popolo...

— Ĉu pri kokoj? — jam tute maldece miris Ustimenko.

Lbov iomete ofendiĝis:

— Jes, pri kokoj! Kaj kio estas mirinda?

— Ne, mi simple pensis, ke vi estas profesia militisto.

— Estis mi ankaŭ tia, — leviĝante, respondis Lbov.

«Kokoj — kaj tiu ĉi granda, vola mentono kun kaveto, la bonega taĉmento, pri kiu faŝistoj parolas kun teruro, kaj Lbov estas direktoro de sovĥozo. Ĉu tio ne estas stranga?» — pensis Vlaĉjo, kiam la pordo de la terkabano frapfermiĝis.

— Pri kio vi ĉiam pensas? — demandis Veresova.

— Pri tio, kien nia Konstanteno Georgijeviĉ malaperis, — mensogis Vlaĉjo. — Li jam duan nokton ne noktas...

— Ja li kun la eksplodigistoj foriris, kun la sapeistoj. Li ja ne povas ne militi, nu kaj kuracisto al ili ĉiam necesos. Lin oni ĉi tie tre laŭdas, vere tutkore amas...

Ŝiaj okuloj varmiĝis, kiel ĉiam, kiam ŝi rememoradis Cvetkov-on, sed ekparolis ŝi pri li per ia stranga, oficiala lingvaĵo, kvazaŭ tio estis notico el enciklopedio aŭ nekrologo:

— Li estas mirinde energia, vola homo. Kun grandegaj perspektivoj, ĉu vi ne trovas, Vladimiro Atanazijeviĉ? Diversflanke talenta, kaj kapabla kirurgo — mi al li dum tiu ĉi tempo plurfoje asistis, — kaj brila organizanto, kaj mirinde grandskala. Estos bedaŭrinde, se li haltos ĉi tie kiel partizana kuracisto por la tuta milito. Mi vidas lin en tre, tre granda posteno...

Vlaĉjo kaŝe oscedis: neniam li povis bone kompreni Vera-n Nikolajevna-n. Kion signifas tio — haltos kiel partizana kuracisto?

Sed ŝi jam estis parolanta pri alio — pri la enamiĝinta al ŝi aviadisto kun bela kaj libra nomo Cirilo: kia li estas saĝa, bona, kian li havas «malavaran koron» — ŝi ĝuste tiel esprimis kaj eĉ ripetis tiujn du vortojn, al ŝi plaĉis diri ĝuste tiel. Poste ŝi diris, ke Cirilo estas sama «granda infano», kiel Ustimenko.

— Kial ja mi estas granda infano? — subite koleriĝis Vlaĉjo.

— Aĥ, ne disputu! — alpremante la fingrojn al la tempioj, kiel ĉe kapdoloro, diris Vera. — Ĉiam vi disputas. Ni, virinoj, multe pli bone ĉion pri vi scias, ol vi pri vi mem. Jen vi, ekzemple, estos granda sciencisto, ĉu vi komprenas? Kaj vi estas nenia organizanto, nenia estro. Vi estas tipega pioniro, sciencisto, iomete distriĝema, iomete homevitulo, iomete tro singardema al homa varmeco, al kompato...

«Ja ŝi, evidentiĝas, estas trivialulino!» — triste pensis Vlaĉjo.

Kaj, uzinte sian rajton de malsanulo, diris:

— Vi ne ofendiĝu, Vera Nikolajevna, sed mi deziras dormi.

Ŝi foriris, tamen iomete ofendiĝinte. Kaj meze de la nokto eniris Cvetkov — malsata, gaja, brua, eltrenis el unu poŝo germanan flaskon, el alia poŝo — germanajn konservaĵojn, el la tria — germanajn biskvitojn. Liaj okuloj brilis; laŭte ŝmacante, glutante el la kolo de la flasko rumon, eĉ ne demetinte la peltjakon, li komencis rakonti, kiel ili «eksplodigis trajneton», kiel la eksplodo levis kaj faligis ambaŭ lokomotivojn, kiel ankoraŭ longe poste brulis cisternoj kun benzino kaj kiel pafadis la partizanoj el mitraletoj al la hitleranoj.

— Kaj vunditoj? — demandis Ustimenko.

— Ĉu vunditoj? Du! — distrite respondis Cvetkov. — Bagatelaj vundoj. Sed la fricoj ricevis — jes! Kvar pasaĝeraj vagonoj, unu tute renversiĝis, kaj aliaj falis de la taluso. La germanoj ŝoviĝis en la fenestrojn, sed, laŭ mi, neniu eliris.

— Aŭskultu, — diris Vlacĵo, — vi ja promesis al mi rakonti pri tiu germano-doktoro.

— Aĥ, jes! — kuntiris la brovojn Cvetkov. — Sed vidu, jen kia idiota afero. En milito estas malfacile pensi pri tielaĵoj: malhelpas pensoj. Por mi tio ankoraŭ ne tro gravas, sed por tiaj naturoj, kiel vi, ĝi tutsimple estas, mi supozas, malutila...

— Vi nur pri mia politik-morala stato ne zorgu!

— Ĉu vi decidis montri dentetojn? — fiksrigardante al Vlaĉjo, demandis Cvetkov. — Vi ilin havas, mi scias...

Enpensiĝinte, li fumis seninterrompe du Vlaĉjajn cigaredojn, trinkis ankoraŭ rumon kaj petis:

— Nur, bona doktoro Haass, ne disbabilu nun tiun fakton. Tio ne necesas. Ĉu vi komprenas?

Li demetis la peltjakon, tiris tutan sian fortan korpon kaj plendis:

— Tio estas malhumane, Ustimenko. Mi venis post laboro, mi bezonas dormi, kaj jen mi rakontu...

Sed Vlaĉjo vidis, ke Cvetkov jam mem deziras rakonti, ke hodiaŭ li nepre rakontos, ne povos ne rakonti.

Kaj Cvetkov rakontis.

Ankoraŭ en la komenco mem de septembro ĉe unu maljunulino, vidvino de forstogardisto, loĝanta en tiel nomata Disforkiĝo, ekmalsanis nepeto. La patrino de la knabo estis mortpafita de iu ebria hitlerano, la patro estas en la armeo. La duonfreneza, malbone komprenanta maljunulino kun la mortanta infano sur la manoj venis en vilaĝon Zasniĵje, kie lokiĝis germana trupo, kaj, ekvidinte en la korto de la domo de sia baptano Levontio dikan homon en blanka medicina kitelo, trabatiĝis en la pordegon, falis antaŭ la dika germano sur la genuojn kaj, plorkriante, etendis al li la infanon. Tiu dikulo estis nia doktoro Hummel, laŭ specialeco pediatro, specialiĝinta pri infana kirurgio. Ekzameninte samtie, en la korto, la infanon, Hummel injektis al li kontraŭdifterian serumon kaj ordonis al la maljunulino foriraĉi. Eĉ unu homan vorton li al ŝi ne diris kaj rigardis, laŭ ŝiaj vortoj, «kiel besto».

La infano resaniĝis.

Poste, kvazaŭ promenante por ĉasado, Hummel dufoje vizitis la maljunulinon kaj kun la sama «besta» vizaĝesprimo ĵetis al ŝi ian miksaĵon en paketoj, por kuiri por la infano kaĉon.

Ajna medicina helpo al la loĝantaro tiutempe en Zasniĵje, same kiel en la tuta regiono, ne ekzistis. La loka kuracisto, juna komunisto, estis de la hitleranoj, kompreneble, pendumita. La akuŝistino kaj la helpkuracisto fuĝis. La hazarde restintan tie somerumantan doktorinon, judinon, la germanoj forbruligis viva en ŝedo kun fojno.

Onidiro pri tio, kiel la dika Hummel savis la nepon de la baptanino de Levontio, rapide disflugis en ĉiuj najbaraj setlejoj. Kaj nature, multaj patrinoj ekportis al Hummel siajn infanojn — difterio tiam forte furiozis ĉi tie. La dika kaj ĉiam pri io malkontenta doktoro al neniu rifuzadis pri helpo. Li estis morna, rigardis malafable, sed kuracis, kaj nek kokinon, nek lardon prenadis kiel ordinaran kamparanan rekompencon — «kokinon kaj lardon» li ĵetadis al tiuj, kiuj alportadis tiun simplan honorarion.

En la konduto de Hummel jam tiam oni rimarkis unu strangaĵon: li ŝatis, ke oni lin «interkaptu», kiam li iradis por ĉasado, kaj incitiĝadis, kiam infanojn oni alportadis al li en la sanigejon. La kamparaninoj, kompreneble, faris el tio respektivajn konkludojn kaj nur en la plej katastrofaj okazoj iradis al Hummel en la vilaĝon, sed plej ofte, kvazaŭ hazarde, kaj efektive, certe, ne hazarde, interkaptadis lin trans la kruta turniĝo de la Malnova landvojo kaj per malantaŭaj padoj kondukadis lin reen al Zasniĵje...

Ĉio ĉi estis stranga, kvankam pli saĝaj viroj klarigadis pri Hummel, kvazaŭ li havas tian sekretan ordonon de sia propagando faciligi infanajn suferojn kaj per tio deteni la kamparanaron de ligo kun partizanoj kaj de diversaj aliaj agoj, malagrablaj al la germanoj. Sed se tio estis vero, tiam kial Hummel preferis kuraci kaŝe, sed ne malkaŝe? Ja ĉio, kion faradis la germanoj en propagandaj celoj, estis farata ne nur malkaŝe, sed eĉ kun granda pompo!

Kaj ankoraŭ estis unu strangaĵo en la konduto de Hummel kiel ĉasisto: li preskaŭ neniam ion mortigadis — verŝajne, li estis aĉega pafisto, — tamen pafadis li ofte, kaj kiam unu patrino donacis al li tetrinon, li ĝojis kaj pendigis la birdon sur sian zonon, kvazaŭ li mem faligis ĝin per sukcesa pafo. Post tiu okazo al la dika doktoro oni nepre donacadis ĉasaĵon, kaj li ĉiam prenadis ĝin kaj fanfaronis al siaj germanoj, kia li estas unuaklasa ĉasisto. La kamparanoj, certe, sciis, sed silentis. Multaj tiutempe jam komprenis, ke Hummel timas sian helpkuraciston kaj preferas kaŝi la abundon de siaj pacientoj.

Ne seninteresa estas ankaŭ tio, ke, irante al ĉasado, Hummel ĉiam havis kun si kaj kirurgian ilaron, kaj injektilon kun pikiloj, kaj multe da plej diversaj medikamentoj...

Tamen, al Hummel oni fidis ne ĝisfine. Estis eĉ onidiroj, ke infanoj, al kiuj li injektis la serumon, post ne pli ol jaro tutegale mortos en konvulsioj, kvazaŭ elpensis la faŝistoj tian neeviteblan morton. Kiu lanĉis tiun klaĉon, neniu sciis, tamen pri tio oni diris, kaj unu patrino eĉ ne permesis al Hummel «piki» la infanon, sed petis prefere doni «pulvorojn». Hummel la patrinon malmilde forpuŝis, kriis al ŝi kaj kaj la serumon tamen injektis.

Sed foje okazis io, pri kio, verdire, sciis nur du aŭ tri homoj en Zasniĵje, sed kio tamen purigis la nomon de la stranga germano disde iuj suspektoj pri tio, ke li estas sama malbonulo, kiel ĉiuj aliaj faŝistoj.

Jen kiel tio okazis.

En la nokto antaŭ la naŭa de novembro en la Kruta ravino, kiu estas en la rando de Zasniĵje, partizanoj de Lbov penis preni kaptiton por pridemando. La nokto estis malhela, malvarma, kun pluvo kaj neĝo, sed la afero de la Lbov-anoj ne sukcesis: la germanoj alarmis la batalionon, kaj la partizanoj devis foriri. Ili foriris haste kaj ne kunprenis sian Greĉjon Panfutjev-on, kuraĝan knabon, kiu kun disŝirita per dumdumaj kugloj kruro falis senkonscie en densan picearon sur la plej granda krutaĵo de la ravino.

En la plej densa obskuro, antaŭ la mateniĝo, Panfutjev rekonsciiĝis kaj, kunpreminte la dentojn, por ne ĝemi kaj ne hurli pro terura doloro, per sola «kolero» atingis la malantaŭan randon de la vilaĝo flanke de malnova grensenŝeligejo. Tie en la randa domo loĝis unu vidvino, kun kiu Panfutjev, kiel li esprimis, havis «iujn interrilatojn». Kaj la vidvino kaŝis sian karulon en la kelon, farinte al li mallertan, sed konforman al la fortoj medicinan helpon.

Komunikiĝi kun la partizanoj ŝi ne povis. Kaj apenaŭ la Lbov-anoj povus helpi al ŝi en tiuj samaj tagoj, kiam la bataliono, timigita de la subita apero de forta grupo de partizanoj, skrupule kaj germane pedante estis rastanta ĉiujn alirojn al Zasniĵje. Sed la afero kun la kruro ĉe Panfutjev iris ne al resaniĝo, sed male, al granda malfeliĉo. La hartufa, sentima kaj kuraĝa Greĉjo estis mortanta.

Tiam la vidvino faris riskan decidon. Sciante, ke Panfutjev havas grenadon kaj pistolon, kaj rakontinte al li pri sia plano, ŝi interkaptis Hummel-on, kiam tiu estis iranta al ĉasado, mensogis al li, ke ĉe ŝi estas mortanta «infaneto», ke lia «krureto putras», kaj kondukis la dikan, spiregantan kaj mornan doktoron en sian bienon. Iomete mirinte, ke la infano estas en la kelo, kaj dirinte, ke tio estas «tre malpone, ŝtulte!», la doktoro tamen malleviĝis laŭ la glitaj ŝtupoj. La rusan, cetere, Hummel komprenadis kaj eĉ iomete parolis ekde tiuj malproksimaj tempoj, kiam estinte tute juna kuracisto li estis elpelita el Ukrainio de batalantoj de Boĵenko kaj Ŝĉors1.

— Tre malpone, ŝtulte! — ripetis li, malleviĝinte kaj, certe, tuj kompreninte, en kio estas la afero.

Greĉjo per ebriaj pro alta temperaturo okuloj rigardis al la germano. En lia mano estis la pistolo. La vidvino prenis la grenadon.

— Jen tiel! — diris ŝi, ne havante fortojn klarigi ion plian.

Necesas nur imagi al si la vizaĝon de la amanta virino en tia momento.

Hummel viŝis la ŝvitiĝintan vizaĝon, eksidis kaj, balancante la kapon, fiksrigardis al sia neordinara paciento.

— Großer Knabe!2 — diris ne sen humuro la germano. — Kolossal!

Kaj foriris por instrumentoj, kiujn li ne povis simple preni, sed devis ŝteli — pro la kaŭzoj, pri kiuj estos dirite sube. Kaj foriri al la vidvino por li same estis ne facile. Kaj Panfutjev kun la vidvino atendis — tion same necesas al si imagi — dum tiuj kelkaj horoj: li preskaŭ senkonscia, kaj ŝi kun grenado en la mano.

Finfine la germano venis. Li sukcese malfermis la abscesojn, ĉiuokaze Panfutjev estis poste transportita al la Granda tero en bona stato. Post la operacio la dika germano kelkfoje vizitis sian malsanulon, kiu nun mem tenis la grenadon kaj la pistolon.

Kun tiu sia paciento Hummel estis multe pli afabla, ol kun la ceteraj. Al tiu li diradis plurfoje: «Kia pona, alta Knabe! Petolulo! Kolossal!» Kaj foje li konsilis ne ludi kun tiuj ludiloj, ili povas fari «puf!»

— Se vi venigos al mi viajn putinidojn, sinjoro doktoro, — sen ajna humuro respondis Greĉjo, — tiam mi faros «puf». Kaj grandan «puf». Kaj min mem mi ne kompatos, sciu tion.

— Ŝtulta granda Knabe! — diris Hummel. — Tre ŝtulta!

La putinidojn la dika doktoro ne venigis. Kaj du bonegajn kokinojn, alportitajn al li de la vidvino, li rifuzis, kompreniginte, kaj en malĝentila formo, ke se li deziros, tiam li mem prenos la tutan vilaĝon kaj la vidvinon same.

Tre miris la vidvino, aŭdinte tiun, tiom ne similan al la dika germano deklaron, sed poste rememoris, ke ĉe la interparolo ĉeestis la helpkuracisto de Hummel — svelta, helokula blondulo, kiun en la vilaĝo oni timis kaj malamis pli, ol ĉiujn ceterajn okupaciantojn: pri li cirkulis onidiroj, ke li por amuziĝo mortpafis multajn homojn.

Kiel poste evidentiĝis, ĝuste tiun saman helpkuraciston timis doktoro Hummel — kaj ne senbaze. La helpkuracisto plurfoje denuncis pri sia ĉefo al la respektivaj instancoj kaj havis ordonon el la respektivaj instancoj — atente observi doktoron Hummel, ĉar tiu havis tute ne senriproĉan kariertabelon.

Kaj Herz diligente observis.

La historio kun Greĉjo Panfutjev preteris lin, li ĝin preteratentis, sed li flare eksentis, ke ne nur al infanoj iradis la dika doktoro, sed estis io multe pli grava, tia, ke se li denuncus pri tio al la respektivaj instancoj, oni lin rimarkus kaj distingus.

La helokula helpkuracisto komencis «fosi». Plene li nenion elfosis, sed pri la onidiroj li denuncis.

Hummel estis forkondukita al la gestapo.

Li malkonfesis ĉiujn akuzojn pri helpo al rusaj partizanoj, kio koncernas infanojn, do li ne malkonfirmis: Jes, li kulpas! Jes, li donis vakcinon! Certe, tio estas malbona, sed li kun plezuro pripagos la vakcinon el la propraj monrimedoj, la mono iru al la «vintra helpo». Li kulpas, sed meritas indulgon — suferoj de infanoj por li estas neelteneblaj.

Obersturmführer-SS3, junulo kun bonegaj manieroj, subite demandis:

— Kaj por kio, Herr Doktor, la dek okan de novembro de tiu ĉi jaro vi prenis kun vi al vizitado kampan kirurgian ilaron? Kiun vi operaciis? Kredu, por mi mem estas treege malagrabla tiu afero, mi deziras ĝin ĉesigi. Skribu por mi klarigan raporton, ni kontrolos kaj ne plu vin maltrankviligos...

— Mi ne prenis la kirurgian ilaron! — flaviĝante sub trankvila rigardo de la Obersturmführer, respondis la dika Hummel. — Tio estas miskompreno!

Jen, esence, ĉio.

La antaŭhistorio sur tio finiĝas.

La dikan doktoron oni liberigis kun tia adiaŭo:

— Ni ne havas formalan rajton nun vin aresti, Herr Doktor. Ni devas konduki la enketadon ĝis la fino, kaj ni ĝin kondukos. Ni speciale pridemandos ĉiujn personojn, en plej malproksima grado rilatajn al tiuj personoj, al kiuj vi rilatis. Ĉu vi komprenas mian penson? Tio estos kiel rondoj sur akvo, nin tiel instruis la Reichsführer-SS Himmler. Mi tre dezirus, ke ni estu erarintaj, ĉar tiu ĉi okazo estas senprecedenca en la imperia armeo. Mi mem ne tro kredas je ĝi — je tiu supozata fakto. Sed la instrumentojn vi prenis kaj operaciis per ili — ili ĝis la dek oka ankoraŭ neniam estis uzitaj. Eble, vi mem nun diros la veron?

Hummel nenion diris kaj forveturis.

En la sekva tago soldatoj de la SS forveturigis la maljunan Levontion. La Obersturmführer ne vane minacis per rondoj sur akvo. Kaj kio estas speciala pridemando, Hummel sciis. Dekoj da tute senkulpaj homoj povis perei sub monstraj torturoj. La senprecedencan okazon kun militkuracisto Hummel, perfidulo kaj bolŝevisto, necesis sciigi al la pinto mem de la gestapo, por ke tie oni rimarku kaj, nature, distingu la modestan Obersturmführer-on, malkovrintan la krimon, malhonorantan la imperian armeon...

La maŝino eklaboris, kaj Hummel komprenis, ke haltos tiu gestapa viandmuelilo nur en tiu okazo, se li, Hugo Hummel, malaperos.

Por mortigi sin al li ne sufiĉis fortoj.

Ĉu konfesi?

Ne, tion li ne deziris. Li deziris rakonti! Nepre rakonti! Kaj ĝuste tial, ke li deziris rakonti, li ne povis mortigi sin.

Nokte, du tagojn post kiam oni forveturigis Levontion, Hummel frapis al la vidvino kaj petis ŝin ligi lin kun aliaj «große Knaben», kiuj faras «bac!» kaj «puf!». Poste li montris, ke alie oni lin pendumos.

— Malpone! — diris li.

— Malbone! — frostosenteme volvante sin en ŝalon, diris la vidvino.

Antaŭ la mateniĝo pri la peto de Hummel oni raportis al Lbov.

La antaŭhistorion Lbov sciis kaj fiksis por la dika germano tagon kaj horon de rendevuo. Al tiu rendevuo devis eliri defendata de siaj knaboj taĉmenta skoltino Manjo Ŝerstnjuk — batalema kaj inteligenta junulino.

Pendiginte sur la ŝultron dutuban ĉasfusilon kaj kunpreninte kartoĉujon, Hummel en la fiksita tempo aperis en la arbara rando, apud la malnova Karaĉajeva landvojo. Ĉio iris bone ĝis tiu minuto, kiam la helokula Erich Herz, akompananta sian ĉefon en la picearo, fine komprenis, kien ekiris la mallerta, laŭ lia imago, stulta kaj maljuna dikulo Hummel. Kaj kiam li komprenis, li pafis el snajpera fusilo kun optika celilo, pafadon el kiu li perfekte ellernis, mortigante el longa distanco fiŝkaptantajn knabojn kaj virojn de la vilaĝo Zasniĵje.

Manjo Ŝerstnjuk kun la knaboj same enbatis kelkajn kuglojn al la faŝisto Erich Herz, sed al la dika Hummel, kiel estas sciate, tio neniomgrade helpis: li mortis.

— Kion li tamen deziris rakonti? — demandis Ustimenko, kiam Cvetkov ekfumis. — Ja li ion nepre deziris rakonti. Kion do?

— Multon.

— Kion multon?

— Atendu, mi ripozos...

Ridetinte al io, Cvetkov subite diris:

— Ĉiu havas siajn malgrandajn ĝojojn. Jam mortante kaj sciante, ke li mortas — Hummel estis komprenanta tion, — li, imagu, pri kio ĝojis? Pri tio, ke tiu gestapano kun bonaj manieroj, Obersturmführer, kiu intencis gajni per la afero de perfidulo Hummel, nun estas treege timigita, ke li komencis tiun aferon, kaj, komencinte, perdis Hummel-on. Tre tio la maljunulon ĝojigis. Kaj ĝojigis, ke Herz estas mortigita. Li interese rakontis pri Germanio — pri sistemo de denuncoj, kiel ĉiuj pri ĉiuj denuncas. «Ĉiu tria estas oreloj de la bohema ĉefsoldato, — tiel li diris, — kaj ĉiu dua — de Himmler...»

— Bone, — malpacience interrompis Cvetkov-on Ustimenko, — ĉio ĉi estas interesa, sed ne tio ja estas la ĉefa. La ĉefa estas — kial li kondutis tiel, via Hummel. Devas ja esti iaj kaŭzoj. Ja ne en bonkoreco ĉi tie estas la afero, ne en la bona doktoro Haass, kiel vi ŝatas esprimi. Ĉi tie, certe, estas io multe pli grava, do kio?

— Tie ĉio estas malsimpla! — sen deziro ekparolis Cvetkov. — Tre malsimpla. Li rakontis al mi, ke li estis en la germana armeo ĉe Somme, kiam tiuj fiuloj faris gasatakon. Evidentiĝis, fosgeno odoras je freŝeco. Je fojno! Jen li memorfiksis tiun atakon — tiun faman solan salvon, post kiu ne sekvis la dua; nu, kaj li kriis al sia estro, perdis sinregadon, kiel tio nomiĝas. Tiam al li oni donis...

— Ĉu li estis en prizono?

— Jes, estis, poste oni deŝiris la epoletojn, poste amnestiis kaj sendis al Ukrainio. Ĉi tie denove estis germana teroro, kaj cetero. Konata kanto, ekde la mil okcent dek dua jaro ili ĝin kantas: «Via patrujo devas iĝi ankoraŭ pli granda». Estis Hummel, kiu al mi diris ankoraŭ pli. Kaj ĉi tie komenciĝas la plej stranga.

— Kio? — demandis Vlaĉjo.

— Li diris al mi, ke li faris siajn tiujn aferojn kun infanoj ne nur tial, ke kompatis ilin. «Nin oni dekutimigis de homaj sentoj», — tiel li al mi klarigis, kaj ĉefe — tial, ke li amas sian patrujon. «Pro Germanio indas riski» — tiel li esprimis.

— Kiel do?

— Sufiĉe simple, — kliniĝinte al Vlaĉjo, diris Cvetkov. — Hummel klarigis al mi ĉion tiel: kiam finiĝos tiu frenezo de kruelaĵoj, kiam vi ekscios pri faŝismo ĉion tion, kion vi ankoraŭ ne scias, kaj vi scias tre malmulte, «preskaŭ nenion», tiam la tuta mondo, la tuta homaro ekmalamos lian grandan popolon. Pri la tuta teruro de faŝismo kulpos la nacio. Al neniu venos en la kapon, ke dum kelkaj jardekoj la bohema ĉefsoldato kun siaj amikoj rompis al la nacio la spinon tute same, kiel lia, de Hummel, helpkuracisto mortigis sian ĉefon. Neniu kuraĝos diri, neniu defendos la popolon, neniu diros pri eĉ unu germano bonan vorton. Kaj la dika Hummel rezonis: mi, certe, riskas per la vivo, agante tiel, kiel sufloras al mi mia konscienco aŭ tiu surogato, kiu anstataŭas por mi nun la efektivan konsciencon. Sed ja mia vivo estas bagatelo kompare kun tio, ke subite, post multaj jaroj, en la pinto de tiu malamo al la tuta nacio, unu rusa virino diros:

— Sed ja estis doktoro-germano, jen kion li faris! Same estis homo!

— Bone! — suspirinte, nelaŭte diris Vlaĉjo. — Aĥ, kiel bone: same estis homo...

— Same estis homo! — ripetis post Vlaĉjo Cvetkov.

En liaj okuloj aperis singarda, malfida esprimo, li demetis la feltbotojn, verŝis rumon, poste, kvazaŭ forsvingante trudiĝemajn pensojn, diris:

— Iru al diablo ĉio ĉi!

— Kiel vi pensas, Konstanteno Georgijeviĉ, ĉu estas ĉe ili ankoraŭ tiaj? — mallaŭte demandis Vlacĵo.

Kaj tiam en Cvetkov kvazaŭ rompiĝis digo.

— Mi ĝuste tiel sciis! — per furioza voĉo preskaŭ kriis li. — Mi estis certa, ke vi pri tio demandos, damnita doktoro Haass! Vi estas bonkora, vi deziras en tiuj pensoj barakti kaj salivi! Al porkoj! Mi ne deziras pri tio rezoni, ne deziras pensi pri tio, ke tio estas la nacio de Goethe kaj Heine! Kaj iru al diablo, Vladimiro Atanazijeviĉ, kun viaj ideoj...

— Bone, ne kriaĉu vi, — hele kaj rekte rigardante en la okulojn de Cvetkov, diris Vlaĉjo. — Ja vi same pensas, kiel mi, nur timas tiujn pensojn. Sed por kio ni timu? Ĉu ni ne scias, ke faŝisto estas unu afero, kaj germano — alia? Ĉu tio estas novaĵo por ni? Kaj ĉu la vidpunkto de la soveta potenco estas alia?

— Laciĝis mi, — subite plendis ne scipovanta plendi Cvetkov kaj neatendite estingis la meĉon. — Mi dormos!

Sed ekdormis li tre ne baldaŭ — Vlaĉjo aŭdis, pensante siajn pensojn. Kaj pensi li denove havis pri kio, kaj, stranga afero, la malgaja historio de doktoro Hummel per io trankviligis lin, al li faciliĝis la animo kaj kvazaŭ iĝis pli facile vivi.

...Kaj post du tagoj — nokte — lin, ankoraŭ tute malfortan, sur sledo oni alveturigis al herbokampo, sur kiu estis koverte metitaj lignofajroj, signantaj lokon de alterigo de aviadilo. Dum ili atendadis la maŝinon, Pinĉuk amuzadis Ustimenkon per bultenoj de la Informburoo, kiujn Vlaĉjo jam sciis parkere, kaj per dolĉaj legendoj pri iaj profunde sekretaj batoj de la tankaj fortoj de la Ruĝa Armeo «internen de la faŝista nesto». Vlaĉjo sciis, ke tio estas sensencaĵo, sed la solida Paŭlo Kondratjeviĉ, same akompananta Vlaĉjon, tiel kapjesadis kaj tiel mistere ĉe tio avertadis, ke «ne indas babili», ke Vlaĉjo ne havis fortojn por kontraŭdiri.

— Ili ĉi tien impetis, provizore sufiĉe sukcese, — parolis Niĉjo, — sed ni al ili tie batis — en la regiono de Munkeno — Kolonjo, ankaŭ tio estas kiel dia donaco en Pasko. Novan teĥnikon ni sendis, vere, Vladimiro Atanazijeviĉ, tio estas ĝusta. Manovra milito, nova teĥniko kaj strategio: vi min kaptis je la piedoj, kaj mi al vi tiutempe la kapon deŝraŭbos...

La aviadilo alteriĝis en la mateniĝo, kiam ĝin oni jam ĉesis atendi. Morna Cvetkov kaj Ivaĉjo Telegin helpis al Vlaĉjo engrimpi en la «kargujon», kiel esprimis Babijĉuk, la helicoj de la aviadilo ree ekhurlis, kirliĝis neĝo en frosta aŭroro, la aviadilo faris rondon kaj prenis kurson al Moskvo.

En la maŝino estis nur vunditoj, akompananta ilin Veresova kaj Ustimenko kun edemoj sub la okuloj. Li sidis iom malproksime, por ne infekti per sia nekonata malsano aliajn...



1. V. N. Boĵenko (1871–1919) — unu el organizintoj de taĉmentoj de Ruĝa gvardio kaj de partizanaj taĉmentoj en Ukrainio, komandanto de la 2-a regimento de la sovetia partizana divizio. N. A. Ŝĉors (1895–1919) — oficiro de la rusia armeo, komandanto de ukrainaj partizanaj taĉmentoj, komandanto de la sovetia partizana divizio.
2. Granda knabo (germane).
3. Obersturmführer — rango en SS, konforma al ĉefleŭtenanto.