Etaj malagrablaĵoj, renkontiĝoj kaj rememoroj
La kamiono forte skuiĝis sur kavo, la ŝoforo kolere strabis al Ustimenko kaj konsilis:
— Sidu pli firme, pasaĝero. La vojo nun estas milita, antaŭtempe vi povas ricevi malagrablaĵojn.
Kiajn malagrablaĵojn? Li ĉiam diradis per enigmoj — tiu fortika, larĝŝultra junulo en trivita leda jako.
Borisovo restis malantaŭe. Renkonten per malrapida kaj malgaja vico tiriĝis ŝarĝaŭtoj — en ili oni estis veturigantaj maŝinojn, lacajn, severajn homojn en vatitaj jakoj kaj manteloj, en zonitaj per rimenoj civilaj paltoj, dormetantajn infanojn, timigitajn maljunulinojn kaj maljunulojn. Kaj Gliniŝĉi jam estis brulanta de la ponto mem ĝis la fama en la tuta regiono sovĥozo «Ruĝarmeano». Kaj neniu estis estinganta la flamon, eĉ homoj ne estis videblaj en tiu granda, ĉiam brua vilaĝo. Nur trans la pasejo virinoj kaj knabinoj estis fosantaj tranĉeojn, kaj soldatoj en ŝvitaj uniformaj ĉemizoj estis faligantaj el kamionoj iajn grizajn piramidojn kaj, levante ilin per rompostangoj, ŝovadis al la randoj de la vojo.
— Kio estas tio? — demandis Ustimenko.
— Kaj li ne scias! — ne kaŝante koleron, bruskis la ŝoforo. — Li unuafoje vidas. Ne stultumu, pasaĝero, mi tre petas. Obstaklojn li ne konas, kontraŭtankajn erinacojn ne konas. Eble, vi ankaŭ tranĉeojn ne konas? Kaj ke milito estas — ĉu vi scias? Aŭ ne aŭdis? Tiel nomata bruna pesto sur nin ŝutiĝis. Sed ni tamen ĉiujn ĉi banditojn frakasos, ĝuste tiel tie rakontu!
— Kie tie? — nekomprene demandis Vlaĉjo.
— Ja en via eksterlando, de kie vi venis.
Ustimenko perplekse subridis: diablo lin instigis rakonti al tiu suspektema strangulo pri tio, kiel li elturmentiĝis dum la lastaj du tagnoktoj kun sia eksterlanda pasporto. Kaj lia svetero evidentiĝis suspektinda, kaj la fasono de la mantelo estis malĝusta, kaj tondita li estis ne laŭ nia maniero, kaj cigaredojn li havis eksterlandajn.
— Certe, pro la pakto pri neagreso ni ne mobiliziĝis tuj, — edife diris la ŝoforo, — sed estu certa — ĉi tie al faŝisto-germano tutegale venos fino. Trans Unĉon vi ne trairos!
— Mi vian muzelon batos! — subite, terure ofendiĝinte, kriis Ustimenko. — Vi ekscios...
Per la maldekstra mano la ŝoforo montris al Vlaĉjo pezan boltilon — evidentiĝis, ke li jam antaŭlonge armis sin, tiu knabo.
— Preteco numero unu, — diris li, sennecese turnante la stirradon.
— Stulte! — ŝultrolevis Vlaĉjo.
Vere, rezultis stulte. Simile al la historio kun «la olda Pete» — tie, en la eksprestrajno.
— Tie, kie necesas, oni ekzamenos — ĉu stulte aŭ ne stulte, — pensinte iom, diris la ŝoforo. — Tial sidu, pasaĝero, kaj ne babilu, ne ludu miajn nervojn...
Super la urbo, malalte kaj dense, pendis fumo. Tiel dense, ke ne estis videblaj eĉ fabrikaj tuboj — nek de la «Ruĝa proleto», nek de la brika, nek de la cementa, nek de la «Marksisto». Kaj la kupolojn de la ĉefpreĝejo same ŝirmis fumo.
Ĉe enveturo, kie estis kontrolposteno, la ŝoforo montris sian paspermeson, kaj pri Vlaĉjo esprimis jam tute kategorie:
— Spiono-sabotisto. Liberigu min de li, amikoj, li, probable, ajnan armilon havas, kaj mi nur boltilon. Kaj miajn depoziciojn akceptu pli rapide, mi devas veni en la armean komisariaton je la dek kvara kaj nul-nul.
Juna, tre zorgigita de la falinta sur lin eksterordinara okazo militisto kun du kubetoj longe legadis la Vlaĉjan eksterlandan pasporton, trarigardadis stampojn — enirajn kaj ĉiajn ceterajn vizojn, — nenion komprenis kaj interesiĝis:
— Kun kia do celo vi ĉi tien vin direktas?
— Do kun tia celo, ke mi ĉi tie naskiĝis, finis lernejon, medicinan instituton kaj estis alskribita al la Unĉanska distrikta armea komisariato. Mi estas kuracisto, ĉu vi komprenas? Kaj militodeva...
El trans krucligna vando aŭdiĝis ekscitita voĉo de la ŝoforo:
— Paraŝutita li estas, klara bildo. Vi nur atentu lian tondofasonon. La kolo estas neniom razita. Kaj krome — odoro, se atente flari. Kia tio estas tualetakvo?
— Aŭskultu, — jam ridetante, diris Ustimenko. — Nu, se supozi, ke mi estas sabotisto, do por kio mi bezonas eksterlandan pasporton? Ĉu vere la faŝistoj estas tiaj stultuloj...
— Sed vi ĉi tie ne agitu por faŝistoj, ke ili estas saĝaj! — koleriĝis la militisto. — Jen troviĝis saĝulo...
Li plu foliumadis kaj foliumadis la Vlaĉjan pasporton. Poste demandis rapide, borante dum tio Vlaĉjon per siaj knabaj okuloj:
— Familinomo?
— Ustimenko! — same rapide respondis Vlaĉjo.
— Kie vi loĝis? Kiajn stratojn vi konas en la urbo? Kiujn konatojn vi havis? Kiun instituton vi finis?
Ĉarma knabo, kia mirinda kaj ĉien penetranta detektivo li ŝajnis al si mem en tiuj minutoj, kaj kiel simila li subite iĝis al la doktoro Baĉjo — tiu mallongnaza junulo kun kubetoj, kun ŝvitintaj pro maltrankvilo ruĝaj vangoj, ekscitita de kapto de vera, danĝera, ruza kaj malica spiono...
— Kaj li ankoraŭ arogas demandi, kial Gliniŝĉi brulas, — aŭdiĝis el trans la vando. — Li, pupeto, ne scias...
Ne estis sciate, kiom tio povus ankoraŭ daŭri, se ne enirus en la ĉambron, kie estis pridemandata Vlaĉjo, lia lerneja instruisto, la severa fizikisto Georgo Adamoviĉ. Sed nun tio estis ne maljuna homo en jako, sed vera, efektiva, profesia militisto en bone alĝustigita uniformo, kun balteo sur la ŝultro, kun pistolo en ujo sur la flanko.
— Saluton, Ustimenko! — kvazaŭ ne pasis ĉiuj ĉi longaj jaroj, per tute sama lerneja seketa kaj trankvila voĉo diris li. — Ĉu tio estas vi — danĝera spiono?
— Mi, — ekstarinte laŭ la lerneja kutimo kaj sentante sin denove lernejano, respondis Vlaĉjo. — Mi, vidu, havas eksterlandan pasporton...
Per tute sama gesto, per kiu li iam prenadis skribitan kontroltaskon pri fiziko, Adamo prenis la pasporton, foliumis ĝin kaj etendis al Vlaĉjo.
— Diablo scias, kiel kuras la tempo. Kaj mi, interalie, ne pensis, ke el vi rezultiĝos doktoro.
— Mi ne estas doktoro, mi estas kuracisto, — ial ĝojante, ke Adamo havas tian bravan aspekton, respondis Vlaĉjo. — Kaj mi ne pensis, ke vi estas militisto...
Adamo ridetis kaj suspiris:
— Ni ĉiam nenion scias bone pri konatoj, — diris li per la sama voĉo, per kiu li klarigadis grandajn kaj malgrandajn kaloriojn. — Jen oni kuras, kuradas vante, kaj poste subite la knabo revenas el eksterlando kiel sperta homo...
Brakuminte Vlaĉjon je la ŝultroj, li eliris kun li el la malalta barako, en kiu Ustimenkon ĵus oni opiniis danĝera spiono, ordonis voki la suspekteman ŝoforon kaj, dum tiu kun malkontenta aspekto estis kaŝanta sub la sidilon sian boltilon kaj startiganta la aŭtomobilon per kranko, kun nekaraktera por li mildeco en la voĉo diris:
— Nun adiaŭ, Ustimenko. La milito estos ne mallonga — ni plej probable ne plu intervidiĝos. Mi bedaŭras, ke vi malbone lernis fizikon, mi estas nemalbona instruisto, kaj tiuj elementoj, kiujn ni donas en la lernejo, poste estus por vi tre utilaj. Ĝenerale, vi vane tiel orgojle rilatis al la lernejo.
— Mi scias! — kun firma ĝojo en la voĉo respondis Vlaĉjo. — Mi nun ĉion bonege komprenis, nur malfrue. Kaj pri la lingvoj. Vi ne povas al vi imagi, kiel mi turmentiĝis tie kun la angla. En noktoj, sen instruisto...
— Nu, bone, bone, — interrompis Adamo, — bonege. Ĉiuj ni en juneco estas geniuloj, kaj poste simple laborantoj. Kaj tio ne tiom malbonas. Adiaŭ!
Vlaĉjo ree eksidis apud la ŝoforo kaj frapfermis la metalan pordeton de la stirejo. Ruĝarmeano en somera soldata ĉapo levis la barieron. La ŝoforo demandis paceme:
— Ĉu cigaredojn vi havas?
— Spionajn, — respondis Vlaĉjo.
— Ja vi ne ekscitiĝu, fraĉjo, — paceme petis la ŝoforo. — Komprenu mian situacion. Via tondofasono...
— Nu, rekomencis...
— Vi retondu vin, — konsilis la ŝoforo, — ĉe ni knaboj tiun aferon atente observas. Kaj mantelon vian forĵetu — kvankam ĝi estas belfasona, tamen ne avaru...
Ustimenko ne aŭskultis: renkonten iris tankoj. Ili estis nemultaj, ili trenis sin malrapide, kaj laŭ ilia aspekto Vlaĉjo komprenis, el kia infero ili elŝiriĝis. Unu ĉiam flankeniĝadis dekstren, ĝi estis kovrita de stranga krusto — kvazaŭ brulvundita. Sur la dua estis disŝirita la kiraso, la tria ne povis moviĝi, ĝin trenis traktoro.
— Jen, spertis amikoj malfeliĉon, — diris la ŝoforo. — Ankaŭ mia specialeco estas la sama.
— Ĉu tankisto?
— A ha. Nun mi kamionon mian fordonos, prenos kuleron-trinkpoteton — kaj «adiaŭ, knabinoj-amikinoj!»
— Vi min al la monumento de Radiŝĉev veturigu, — petis Vlaĉjo. — Ĉu por vi estas samdirekte?
— En ordo!
Kiam la ŝoforo bremsis, Vlaĉjon subite kaptis tremo: ĉu restis viva onklino Aglaja en tiuj bombadoj, ĉu ekzistas la domo, kiu ŝajnis iam al li tiel granda?
La domo ekzistis, kaj la sorpujo plu kreskis sub la fenestro, sub tiu, apud kiu li en tiu venta tago kisis Barbara-n. Ĉu tio vere estis?
— Vi devas deklari pri via amo! — severe ordonis al li Barbara. — Kaj vi ne malbonas, vi eĉ bonas — en libera tempo.
Kaj jen mankas Barbara.
Fermitaj estas la pordoj, defalis stukaĵo de la ŝtuparejo, fendiĝis la muro, probable pro bombado, balanciĝas sub vento la sorpujo trans la senvitra fenestrokrado. Saluton, sorpujo! Ĉu estis io, aŭ estis nenio, krom hurlado de sirenoj kaj pafado de kontraŭaviadilaj kanonoj?
Li frapis al la najbara — la sepa — loĝejo. Ĉi tie pri onklino Aglaja oni nenion sciis. Iu vidis ŝin iam, sed kiam — neniu povis klare diri. Kaj eĉ en la antaŭĉambron Vlaĉjon oni ne enlasis: ili entute ĉi tie estas antaŭnelonge, neniun konas...
Kun korprema angoro li ankoraŭfoje ĉirkaŭiris la domon, tuŝis per la polmo la glatan kaj vivan trunkon de la sorpujo, suspiris kaj ekiris for. En la Bazara placo lin kaptis kruela bombado, «Junkers»-oj plonĝis kun hurlado, probable erare opiniinte la malnovan ĉeriveran bazaron iu milita objekto. Aŭ la ĉefpreĝejo estis por ili orientilo? Ŝvitkovrita, en polvo kaj kalkaĵo, Vlaĉjo finfine atingis la armean komisariaton en la Rivera strato, sed tie ial ĉio estis ŝlosita. La bombaviadiloj foriris, super la urbo denove pendis fumo, flugis fulgo. La kontraŭaviadilaj kanonoj same eksilentis. La rimenoj de la dorsosako tranĉis la ŝultrojn, Vlaĉjo iom sidis sur iu perono, poste komprenis, ke ĝuste en tiu ĉi korto, en la alkonstruaĵo loĝis iam Prov Jakovleviĉ Polunin. Kaj li subite neelteneble ekdeziris ekvidi tiun alkonstruaĵon, eniri en la kabineton de Polunin, eble, rigardi al la malnova flava eriksona telefono, per kiu li en tiu nokto vokis la Banjan numeron: ses tridek sep...
Trenante la dorsosakon, peze paŝante, li haltis apud la alkonstruaĵo kaj demandis ĝentile sub la malfermita fenestro:
— Bonvolu diri, ĉu la familio de Prov Jakovleviĉ ĉi tie loĝas?
En la fenestro tuj aperis virino — ankoraŭ ne maljuna, granda, mallarĝiginte la okulojn, ŝi pririgardis Vlaĉjon kaj demandis:
— Kaj kion, vi, propre, bezonas?
— Ja nenion specialan, — iom konfuziĝinte pro sono de tiu konata, mokema kaj potencema voĉo, diris Vlaĉjo. — Mi, vidu, estis disĉiplo de Prov Jakovleviĉ, kaj mi deziris...
— Do eniru! — ordonis la virino.
Li eniris nekuraĝe, viŝis la piedojn je la skraptapiŝo kaj diris, mem mirante pri sia memoro:
— Mi vin neniam vidis, sed mi bone memoras, kiel vi iam el alia ĉambro klarigis, kie estas teo kaj marmelado, kaj kiel vi plendis al Prov Jakovleviĉ, ke vi estas lia edzino dum dudek du jaroj, kaj li ne lasas vin dormi...
La vidvino de Polunin por momento fermis la okulojn, ŝia vizaĝo kvazaŭ rigidiĝis, sed subite, skuinte la kapon kaj kvazaŭ forpelinte de si tion, pri kio rememorigis ŝin Vlaĉjo, ŝi vigle kaj afable ridetis kaj, preminte la manon, entiris lin trans la sojlon en tiun saman ĉambron, kie plu sur la bretaroj videblis librodorsetoj de la grandega biblioteko de Polunin kaj kie apud lia skribotablo tiam Vlaĉjo aŭskultis pri la fama sliparo. Nenio ĉi tie ŝanĝiĝis, kaj eĉ odoro konserviĝis sama — odoris je libroj, je malsanulejo kaj je tiu firmega tabako, per kiu Prov Jakovleviĉ plenigadis por si cigaredajn tubetojn.
— Eksidu! — diris la vidvino de Polunin. — Vi havas elturmentitan aspekton. Ĉu vi deziras, mi kuiros kafon? Kaj ni konatiĝu — mia nomo estas Helena Nikolajevna. Kaj via?
— Mi estas Ustimenko.
— Ĉu sen nomo kaj patronomo?
— Vladimiro Atanazijeviĉ, — ruĝiĝante, diris Vlaĉjo. — Tamen Prov Jakovleviĉ min neniam tiel nomadis.
Ŝi, ridetante, rigardis al li. Ŝiaj okuloj estis grandaj, helaj kaj kvazaŭ eĉ flagrantaj, kaj tiu lumo, kiam Helena Nikolajevna ridetadis, tiel beligadis ŝian palan, grandbuŝan vizaĝon, ke ŝi ŝajnis fabela belulino. Sed kiam ŝi enpensiĝadis kaj kuntiradis al la nazradiko la maldikajn brovojn, ŝi iĝadis ne nur malbela, sed per io eĉ malagrabla, malmilda kaj severe mokema.
«Ŝi estas ne unu, sed du, — rapide pensis Ustimenko. — Kaj li enamiĝis al Helena Nikolajevna, kiam ŝi ridetis, kaj poste jam ne eblis forlasi».
Pro tiu penso li sentis ioman hororon, kvazaŭ li eksciis zorge gardatan sekreton de la mortinta Polunin, kaj Vlaĉjo, insultinte sin, pelis ĉion ĉi for.
Kafon Helena Nikolajevna alportis tuj, kvazaŭ ĝi estis kuirita por la veno de Vlaĉjo, kaj Ustimenko kun ĝuo, unuglute, brogante sin, eltrinkis grandan tason kaj tuj petis ankoraŭ unu.
— Ja mi scias, por kio vi venis hodiaŭ, — fiksrigardante al Vlaĉjo, diris Helena Nikolajevna. — Kaj ankoraŭ, kio nomiĝas, vojaĝe, kun dorsosako.
— Por kio? — miris Ustimenko.
— Kaj ĉu vi ne deziras konfesi?
— Mi, honeste, ne komprenas, — sincere kaj iomete eĉ pli laŭte, ol necesis, diris Vlaĉjo. — Mi trafis ĉi tien hazarde, post bombado...
— Kaj ĉu vi ne scias, ke Prov Jakovleviĉ pri ĉiuj siaj studentoj ion skribis? Ĉu vi ne estis informita pri tio? Kaj ĉu ne tial vi venis?
— Ne tial! — jam ekkriis Vlaĉjo. — Mi ĵuras al vi, nenion el tio mi scias...
— Ne scias kaj ne deziras scii? — kun rapida kaj malamika rideto, metante sian tason sur la pleton, interesiĝis Helena Nikolajevna. — Ĉu tiel?
— Ne, mi dezirus scii, certe, — deviginte sin teniĝi «en kadroj», diris Ustimenko, — sed ĉio ĉi, certe, estas bagateloj. Mi al vi havas nur jenan demandon: ĉu vere la tuta sliparo de Prov Jakovleviĉ tiel restis ĉi tie, senlabora, se eblas tiel esprimi? Ĉu vere pri ĝi neniu interesiĝis? Mi iomete konas la sistemon de elektado de materialo de Polunin kaj ne povas kompreni, kiel okazis, ke ĉio tiel restis konservita sur la samaj lokoj. Eble, vi ne deziris fordoni tion en fremdajn manojn?
— En kiajn? — malvarme demandis Helena Nikolajevna. — Ĉi tie estas nur solaj manoj — de la profesoro Ĵovtjak. Li interesiĝis, rigardis, kaj atente. Longe rigardis, «esploris» eĉ, kiel li mem esprimis. Kaj rilatis al la arkivo kaj la sliparo negative. Tiom negative, ke, laŭ atingintaj min onidiroj, ie en responsa instanco li faris deklaron en tiu senco, ke, se li scius antaŭe, kiel pasigadis sian libertempon profesoro Polunin, li farus al tiu «tiel nomata profesoro» bonan lavon...
— Kial do?
— Tial, ke la tuta arkivo de Polunin estis de profesoro Ĵovtjak karakterizita kiel aro de abomenaj, malmoralaj kaj absolute negativaj anekdotoj pri historio de scienco, kapablaj nur fortimigi la sovetian studentaron disde servado al la homaro...
— Nu, ja Ĵovtjak estas fama kanajlo, — neniom indigninte, diris Vlacĵo. — Sed ne li ja ĉion decidas. Ganiĉev, ekzemple...
— Ganiĉev ne estas ekzemplo, — interrompis Vlaĉjon Helena Nikolajevna. — Kia li estas «ekzemplo»! Li tenadis sin je Prov, kaj poste tre cedis. Prov tion antaŭvidis kaj eĉ en siaj skribaĵoj tion notis. Kaj krome li estas malsana, malforta...
Trans la malfermitaj fenestroj ekhurlis sireno de aeralarmo, poste sur la dekstra bordo de Unĉo kun tinto ekpafis la kontraŭaviadilaj kanonoj.
— Ĉu vi intencas forveturi? — demandis Vlaĉjo.
— Intencas, sed tre malfacilas tio nun. Preskaŭ ne eblas...
Kaj, interkaptinte rigardon de Vlaĉjo, direktitan al la bretaroj kaj kestoj de la sliparo, tiuj, kiujn Polunin nomadis «ĉerkoj», Helena Nikolajevna severe diris:
— Tion mi forbruligos. Ĉi tie estas la tuta bolado de liaj pensoj, ĉiuj sakstratoj, en kiujn li trafadis, ĉiuj rimorsoj...
Esprimadis la vidvino de Polunin iomete literature, sed pro sincereco de ŝia profunda voĉo Vlaĉjo preskaŭ ne rimarkis troan belecon de la frazoj. Poste, kun angoro, ŝi aldonis:
— Prefere li estus kompilanta lernolibrojn. Kiom da proponoj estis al li adresitaj, kiom da petoj. Ĉiam ridadis Prov Jakovleviĉ: «Ili pensas, ke nian aferon, Henjo, eblas fari, kiel kuirlibron». Tamen lernolibrojn verkas homoj multe malpli talentaj, ol Prov, lernolibroj estas necesaj, kaj se mi estus vidvino de aŭtoro de lernolibroj, tiam...
Ŝi ne findiris, konfuzita de senmova kaj severa rigardo de Vlaĉjo. Sed li preskaŭ ne aŭdis ŝiajn vortojn, li pensis nur pri tio, ke la arkivo de Polunin ne devas perei. Kaj subite, kun karaktera por li malmilda decidemo, diris:
— Kun la libroj nenio fareblas! Sed la sliparon ni enterigos. Kaŝos. Ne eblas ĝin bruligi. Ĉu longe daŭros la milito? Nu, jaron, nu, du jarojn, maksimume. Malantaŭ via alkonstruaĵo estas io simila al ĝardeneto — tien ni enfosu.
— Mi ne povas fosi, — akre diris Polunina. — Mia koro estas tre malforta.
— Mi mem enfosos, sed en kion ni metu?
Mastre trairinte la loĝejon, kie estis jam pakitaj valizoj por evakuado, Ustimenko trovis zinkan ujon por boligado de tolaĵoj. La ujo estis grandega, multsitela, kun densa kovrilo. Kaj ankaŭ du zinkajn lavkuvojn li trovis — tre konformajn unu al la alia. En la ĝardeneto, jam en krepusko, li elektis oportunan lokon, kraĉis al la polmoj kaj komencis fosi ion similan al tranĉeo. En Zareĉje peze ululadis kanonoj, el la urbo al Unĉo vento portis varmegan cindron de incendioj, en la malheliĝanta ĉielo kun interrompa, timiganta zumado de motoroj iradis kaj iradis faŝistaj bombaviadiloj, en la fervoja nodo eksplodis rezervujoj de la naftotenejo — Vlaĉjo plu fosadis, insultante sian nescipovon, sian mallertecon, sian knabinecan neeltenemon. Finfine jam nokte, en neatendite veninta silento, la tombo por la Polunin-a sliparo estis elfosita, kaj du zinkaj ĉerkoj — la ujo por lavado kaj kesto el la du lavkuvoj — estis mallevitaj. Mallaŭte plorante, kvazaŭ vere tio estis sepulto, staris apud Ustimenko Helena Nikolajevna, ĝis li glatigis la grundon kaj priŝutis la kaŝejon per brikaj rompopecoj, per rustiĝintaj feraj folioj de malnova tegmento kaj per vitro, elfalinta el fenestroj dum bombadoj. Nun la tombo aspektis kiel rubejo...
— Nu, fino, — rektiĝinte, diris Vlaĉjo. — Nun ĝis revido!
— Vi eble manĝu iom! — ne tre insiste proponis Polunina.
Manĝi li treege deziris, kaj ankaŭ iri en tiu tempo kun eksterlanda pasporto estis stulte, sed li tamen ekiris. Ĝis la Bela strato mem, ĝis la domo de Barbara li konis tiajn trapasejojn kaj interstratetojn, kie nenia patrolo lin trovus. Kaj, ĵetinte la rimenojn de la dorsosako sur la ŝultron, li ekiris, malgaje pensante pri tio, kion dirus Polunin, se li scius, ke lia sliparo estis bruligota, kaj Helena Nikolajevna dezirus esti vidvino de aŭtoro de lernolibroj.
Poste li subite rememoris pri la notoj de Polunin kaj pri tio, ke li ja ne eksciis, kion Prov Jakovleviĉ pensis pri li — pri Ustimenko. Sed tio subite ekŝajnis nun malgrava, sensignifa, bagatela kaj memŝatema.