[Al la ĉefa paĝo]
Historio de EK
3.9 (26-maj-2010):
- Ek nun ignoras regoklavojn (kiel sagoklavoj, PgUp/PgDn ktp) por
ke en la reĝimo "rapida tajpado" ne okazu bremsado de ludoj
(kiel "Dua Vivo").
3.8 (23-nov-2009):
- La nova reĝimo de unikoda enmeto iĝis malŝaltebla ("Rapida tajpado"),
kvankam ŝaltita defaŭlte. Ĝi estas malŝaltinda okaze de konfliktoj
kun programoj, samkiel Ek, interkaptantaj klavaran enmeton, ekzemple,
Punto Switcher.
3.7 (19-nov-2009):
- Korektita: okazadis prokrastoj de enmeto de ĉapelitaj literoj dum
rapida tajpado (do ili aperadis en malĝusta ordo). Por eviti tion
mi mem en unikoda reĝimo transsendas ĉiujn literojn, ne nur ĉapelitajn,
en la enmetan vicon. Tiel konserviĝas ĝusta ordo.
3.6.1 (4-nov-2009):
- Korektita misfunkcio de postfiksa malĉapeligo.
- Restarigita kongrueblo kun Vindozo 9x/ME.
3.6 (3-nov-2009):
- Ŝanĝita la meĥanismo de sendo de unikoda signo; nun ĝi uzas
SendInput anstataŭ PostMessageW. Pro tio EK korekte funkcias kun
unikodaj konzolaj programoj (kiel FAR 2.0) helpe de ConEmu. Probable
malaperos aliaj problemoj,
sed verŝajne EK ne plu funkcios sub
Vindozo 9x/ME.
3.5.1 (21-jan-2005):
- Korektita cimo, aperinta en la versio 3.5: ne eblis registri
ŝanĝojn de varma klavo.
3.5 (12-jan-2005):
- Por eksperimento la instalilo/agordilo estis plene reverkita
sen uzo de VCL (nur kun uzo de vindoza API), kio ebligis redukti
amplekson de la programo. Estis neniaj funkciaj ŝanĝoj (krom
kosmetikaj), ĉio devas labori same, kiel en la antaŭa versio.
3.4 (12-nov-2004):
- Korektita cimo, pro kiu EK ne funkciis sub OpenOffice (necesis unue provi
WM_UNICHAR, kaj nur poste unikodan WM_CHAR).
- EK estis rekompilita per Delphi 7.
3.3 (9-sep-2002):
- Korektita eta cimo (kiu probable aperadis nur en MS Word).
3.2 (5-jun-2002):
- La instalilo de EK petas restartigon ankau sub Vindozo NT/2K/XP
(la praktiko montris, ke tio estas dezirinda).
- Se post instalo ne okazis restartigo de Vindozo, EK tuj startas.
- Etaj korektoj en instalilo.
- Nun eblas indiki signojn kiel "^" por prefiksoj.
3.1 (1-jun-2002):
- Korektitaj kelkaj cimoj.
- Forigita kaŭzo de eblaj konfliktoj kun aliaj klavaraj programoj.
- EK ne plu konfliktas kun kelkaj nacilingvaj klavaroj (ekz. hispana).
- Pli puraj reinstalo kaj malinstalo.
3.0 (24-maj-2002):
- Por Vindozo NT/2K/XP estis aldonita nova metodo de rekta sendo
de unikoda signo al aplikprogramo, ne postulanta anstataŭigon de
klavaro kaj kodpaĝo. Ĝi permesas eviti ajnajn konfliktojn kun
makrooj de Word ktp.
- En Vindozo NT/2K/XP eblas entute ne anstataŭigi kodpaĝon kaj
klavaron, tiuokaze funkcios nur la supremenciita metodo (sed nur kun
unikodaj programoj).
- Nun metodo de sendo de signo kaj nomo de esperantigita klavaro
estas eltrovataj aŭtomate, uzulo ne plu devas agordi ilin.
- Esperantigita klavaro aŭtomate ŝarĝiĝas, kiam EK aktiviĝas,
kaj malŝarĝiĝas, kiam EK malaktiviĝas, tiel, ke kiam EK estas
malaktiva, esperantigita klavaro ne ekzistas en la sistemo. Escepto:
malŝarĝo ne okazas, se esperantigita klavaro estis antaŭe eksplicite
instalita de uzulo.
- Agordoj nun estas konservataj en home legebla ini-dosiero.
- Opcio "metodo de komutado de klavaro" nun estas disigita je du:
"efiku por ajna klavaro" kaj "fiksu klavaron".
- Nun eblas agordi varman klavon por aktivigo/malaktivigo de EK.
- Helpo nun estas en formato chm.
- Instalilo kaj agordilo estis reverkitaj kaj kunigitaj en unu programon
por ŝparo de loko. Krome, nun eblas ŝanĝi esperantigitajn kodpaĝon
kaj klavaron post instalo.
- Nova skemo de instalado: unue okazas elpakiĝo de programo en ĝian
dosierujon, kaj poste okazas instalado/agordo.
- La distribuaĵo estas pakita per WinRAR 3.0 kun esperantigita SFX.
- La fontaj tekstoj estas nun distribuataj aparte (vidu la TTTejon).
- Multaj aliaj ŝanĝoj.
2.21 (29-mar-2002):
- Pli korekta rekono de konzolaj fenestroj.
- Instalilo nun ne permesas anstataŭigi sisteman signaron.
- Internaj ŝanĝoj.
- Ĉio estis adaptita al kaj rekompilita per Delphi 6.
2.20 (28-maj-2001):
- Korektitaj pluraj cimetoj.
- Nun eblas uzi literon H kiel postfikson.
- Ripeto de postfiksa klavo abolas ĵusan ĉapelitan literon.
- Estas uzata nova interna metodo de voko de ĉapelitaj literoj:
ne per <Alt+Ctrl+litero>, sed per <Alt+Ctrl+;><litero>.
Tio forigas konfliktojn kun Word ktp. (Vidu agordojn en fenestro "specialaj
agordoj").
- Estis malpligrandigita la agordofenestro.
- Parto de agordoj estas movita al aparta fenestro ("specialaj agordoj").
- En la agordofenestro nun ne gravas aktiva klavaro: literoj rekoniĝas
laŭ skan-kodoj.
- EK nun ignoras konzolajn fenestrojn (ĉar tie ĝi nur malhelpas).
2.10 beta
(10-apr-2001):
- Korekto de cimo: se rekta klavo estis ne litero, prefikso ne influis ĝin.
- Korekto de cimo: en reĝimo de posigna komutado EK misfunkciis ĉe nelatinaj klavaroj.
- La menuo aperas en pli ĝusta loko.
- Aldoniĝis eblo elekti unu el du antaŭdifinitaj aranĝoj de rektaj klavoj:
laŭ Simono Pejno kaj laŭ Sergio Pokrovskij.
- Ŝanĝiĝis dialogo de agordo.
- Nun agordoj konserviĝas en aparta dosiero ek.cnf.
- Agordo ne plu haltigas kaj restartigas EK-on.
- En reĝimo de EK-a komutado EK nun pli fidinde malŝaltas esperantan klavaron.
- EK nun penas restarigi siajn funkciojn post ĉiuj 5 sekundoj.
- Se EK ne funkcias ĉe vi (ekzemple, sub Vindozo ME), provu ŝanĝi komutan
metodon.
- La distrubuaĵo nun iĝis meminstaliĝanta zip-dosiero.
2.03 beta
(29-aŭg-2000):
- La instalilo nun estas kongrua kun Vindozo 2000.
- La instalilo nun ne kopias nls-tabelon kaj klavarpelilon super jam
ekzistantaj dosieroj, sed ŝanĝas referencojn al ili en la registrejo.
- Post instalo en dosierujo de EK aperas du dosieroj: inst.reg kaj malinst.reg, en kiuj estas registritaj ŝanĝoj de registerjo, faritaj por instalo kaj necesaj por malinstalo respektive.
2.02 beta
(31-maj-2000):
- Korektita cimo, pro kiu ne ĉiuj signoj rekoneblis kiel prefiksoj.
2.01 beta
(29-maj-2000):
- Nun en rekta reĝimo eblas atingi originajn klavojn qwyx per AltGr.
- Korektita cimo en EkAgordo: malĝuste montriĝis nomoj de kelkaj klavaroj.
2.00 beta
(26-maj-2000):
- Plene reverkita programo kaj klavarpeliloj.
- EK nun komutas nur dum aktivigo/malaktivigo.
- Ĉiuj agordoj estas movitaj en apartan programon.
- Eblas agordi aranĝon de klavaro laŭ kutimoj de uzulo.
- Aldoniĝis postfiksa tajpometodo.
1.34a (28-dec-99):
- Korektita eraro, aperinta en versio 1.34, pro kiu misfunkciis senpaŝa
enmeto de "u~".
1.34 (15-dec-99):
- Korektoj de la kerno fare de Simono Pejno (espereble "Ek" funkcios
iom pli rapide sur malrapidaj maŝinoj).
- Korektetoj en la instalilo: nun ĝi kontrolas, ĉu "Ek" ne estas jam
startigita.
1.33 (6-sep-99):
- Fare de Simono Pejno estas korektita delonga cimo: malofte "Ek" forgesis
reŝalti originan klavararanĝon.
- Korektitaj cimoj en la "internacia" klavaro.
- Nun la instalilo havas komandolinian opcion /n, kiu malpermesas uzon
de Unikodo kaj en la instalilo, kaj en la instalota "Ek" mem. Tio povas
esti utila por uzantoj de Ĉina Vindozo 95, kiu ŝajne ne subtenas Unikodon.
- En la ĉefa fenestro estas aldonita agordo de aktiviga klavkombino
(antaŭe ĝi estis fiksita je "Ctrl+Space").
- Aldonitaj unikodaj ŝpruc-helpiloj por ĉiu komponanto de la ĉefa fenestro.
- Iom reverkita la uzulinterfaco.
- Al la distribuaĵo estas aldonita fontaĵo Esperanto.pas (en subdosierujo
"Kompon"), kiu enhavas kelkajn unikodajn esperantigitajn Delfajn komponantojn:
TeoLabel, TeoButton, TeoĈeckBox, TeoRadioButton, TeoListBox, kaj klason
TeoHintWindow (ili permesas uzi verajn ĉapelitajn literojn). Espereble tiuj
komponantoj helpos verkadon de unikodaj esperantlingvaj programoj por
Vindozo-32.
1.32 (27-aŭg-99):
- Nun "Ek" (inklude la instalilon) mem uzas ĉapelitajn literojn.
- Nun la malinstalilo forigas ĉion (inklude sin mem) ankaŭ sub Vindozo NT.
- Korektoj en la instalilo.
1.31 (26-aŭg-99):
- Nun la helpo estas HTML-paĝoj en dosierujo "Helpo".
- Korektoj en la instalilo/malinstalilo.
- Interna reordigo fare de Simono Pejno.
- Korektoj de la "internacia" klavaro.
1.30 beta
(20-aŭg-99):
- Korektita trovado de "internacia" klavararanĝo: nun ĝi funkcias
ankaŭ sub Vindozo 9x.
- Nun ĉiuj agordoj tuj aktualiĝas, do ne plu necesas malŝalti kaj
reŝalti "Ek"-on.
- Estas uzita nova, korekta mekanismo de instalado kaj malinstalado
por Vindozo 9x. Katastrofaj konsekvencoj de instalado devas ne plu
okazi.
- La instalilo nun kreas piktogramon de "Ek" sur la labortablo.
- La malinstalilo forigas ĉiujn instalitajn dosierojn, inklude
la malinstalilon mem (almenaŭ sub Vindozo 9x).
- Ĉio estas rekompilita per Delphi 4.
1.27 beta
(10-mar-99):
- Pli korekta instalo: nun "Ek!" korekte startas en okazo, se
ĝi estas instalita en "Program Files\Ek" kaj krom dosierujo
"Program Files" ekzistas ankaŭ dosierujo "Program".
- Pli korekta malinstalo: nun ne malaperas klavararanĝoj, instalitaj
post "Ek!".
- Nun la informo pri malinstalilo estas forigata dum malinstalado.
1.26 beta
(03-mar-99):
- Korektita cimo: sub Vindozo 95/98, se estis instalitaj kaj angla kaj
dvoraka klavararanĝoj, post starto de "Ek!" ili ambaŭ iĝis dvorakaj.
- Nova instrukcio fare de Bertilo.
- Aldonita dosiero "Bertilaj.bas" kun makrooj por Word'97.
1.25 beta
(19-feb-99):
- Nun la malinstalilo registriĝas en la sistemo, tiel ke eblas malinstali
"Ek!"-on per norma maniero.
- Aldonita ujo por komuti aŭtomatan starton de "Ek!".
- Internaj korektoj.
1.24 beta
(16-feb-99):
- Dum starto "Ek!" ne plu faras sonon.
- Pli korekta laboro kun videbla senpaŝa klavo.
- Estas prenitaj kelkaj rimedoj kontraŭ nedezirata klavarkomutado.
- La malinstalilo kontrolas, ĉu "Ek!" estas ruliĝanta.
- Eklav.dll kaptas (kaj ignoras) ĉiujn esceptojn interne de si.
1.23 beta
(21-okt-1998):
- Pli korekta malinstalo (kun forigo de dosieroj).
- Novigita instrukcio instalo.txt (fare de Bertilo Wennergren).
1.22 beta
(19-okt-1998):
- Nun ne necesas instali iun ajn aldonan lingvan subtenon por instalo de "Ek!".
- Korektitaj eraroj en la malinstalilo (rilate longajn dosiernomojn).
- Nun la malinstalilo forviŝas ankaŭ klavararanĝon.
- "Ek!" pli korekte serĉas konvenan klavararanĝon.
1.21 beta
(15-okt-1998):
- Nun la instalilo funkcias pli korekte: eblas lanĉi ĝin el ajna dosierujo,
eĉ kun longa nomo.
- La instalilo korekte funkcias ankaŭ sub Vindozo 98.
1.20 beta
(2-sep-1998):
- Korektita cimo: aŭtomata enigo de "u" post "a" kaj "e" okazis eĉ
kiam inter "a"/"e" kaj "u" estis premata <Tab> aŭ <BackSpace>.
1.19 beta
(26-aŭg-1998):
- Korektita cimo: la programo ĉiam aktiviĝis post la starto, eĉ se
estis memorigita malaktiva stato (kaj tiam la aktiva stato ne montriĝis).
- Korekto en la instalilo: se ne ekzistas dosierujo "\Program Files", ĝi
nun aŭtomate kreiĝas.
1.18.1 beta
(23-jul-1998):
- Ŝanĝita dosiero instalo.txt (fare de Bertilo Wennergren).
1.18 beta
(20-jul-1998):
- Nun ĉiuj agordoj tuj aktualiĝas (almenaŭ sub Vindozo 95/98).
- Nun ne eblas lanĉi plurajn ekzemplerojn de la programo; ripeta
lanĉo nur kaŭzas malkaŝon de la fenestro de la programo.
1.17 beta
(17-jul-1998):
- Korektitaj kelkaj cimoj, aperintaj en antaŭa versio.
1.16 beta
(17-jul-1998):
- Ŝajne solvitaj ĉiuj problemoj kun dvoraka klavaro.
- Nun senpaŝaj klavoj funkcias ankaŭ en rekta reĝimo.
- Korektoj en la instalilo.
1.15 beta
(16-jul-1998):
- Korektita misfunkcio kun dvoraka klavaro.
1.14 beta
(16-jul-1998):
- Aldonita nova reĝimo: "videbla senpaŝa klavo". En tiu reĝimo
tuj post premo de senpaŝa klavo ĝi videblas, kaj post premo de
sekvanta klavo ĝi forviŝiĝas, se tio necesas.
- Korektita misfunkcio kun CapsLock kaj ^h/^u.
- Korektita cimo: ne funkciis retropaŝo (BackSpace) en ujoj por
enmeto de senpaŝaj klavoj.
- Interna rearanĝo.
1.13 beta
(15-jul-1998):
1.12 beta
(14-jul-1998):
- Nun la programo kaŝiĝas en la taskopleton sen prokrasto.
- Korektita cimo: foje ne montriĝis senpaŝaj klavoj.
- Ŝanĝita tiparo por montro de senpaŝaj klavoj.
- Reordigitaj ujoj por senpaŝaj klavoj.
- Ŝanĝita helpo.
1.11 beta
(10-jul-1998):
- Pligrandigitaj kampoj por senpaŝaj klavoj.
- Nun eblas enmeti senpaŝajn klavojn en la formularo ne forviŝante
antaŭan enhavon de la kampoj.
- Iomete plibonigita konduto de la butoneto sur la taskopleto.
1.10 beta
(9-jul-1998):
- Korektita cimo: se la programo startis minimumigita, ĝi ne plene
kaŝiĝis en la taskopleton.
- Forigita butono "<<" por kaŝo; anstataŭ ĝi aperis norma minimumiga
butono, kiu efikas same.
- Interna reordigo de la programo.
1.09 beta 2
(8-jul-1998):
- Korektita cimo, pro kiu la programo, estante rezida, malhelpis
eliron el la sistemo.
1.09 beta
(8-jul-1998):
- Grava ŝanĝo en uzula interfaco: nun la programo scipovas kaŝiĝi
en taskopleto ("system tray"); eblas ĝin malkaŝi per klako de la
dekstra musbutono sur ĝia piktogramo en la taskopleto; per maldekstra
klako ĝi aktiviĝas/malaktiviĝas.
- Nun ŝanĝoj de senpaŝaj klavoj aktualiĝas tuj (almenaŭ sub Vindozo
95/98).
1.08 beta
(7-jul-1998):
- Plibonigita uzula interfaco.
- Korektita cimeto kun senpaŝa Alt+0.
- Nun Alt+^ estas rekonata nur kun Shift (t.e. Alt+Shift+6).
- Alt+0 estas anstataŭigita per Alt+Shift+0 (por ne konflikti kun
aliaj programoj).
- En ĉiuj tekstoj x-skribo estas anstataŭigita per zamenhofa h-skribo.
- Aldonita dosiero "instalo.txt" fare de Bertilo Wennergren.
1.07 beta
(6-jul-1998):
- Korektita cimo kun eterna ciklo, se ne estis instalita Esperanta klavarpelilo.
- Nun Esperanta klavararanĝo estas serĉata nur unufoje dum starto
de la programo "ek.exe.
- Iomete korektita laboro kun senpaŝa klavo: la programo nun ne
opinias ĝin senpaŝa, se estis premita Ctrl aŭ/kaj Alt.
- Aldonita malaktivigo de aŭtomatigo de tajpado de "aŭ/eŭ".
- Aldonitaj 6 senpaŝaj klavoj: Alt+`. Alt+~, Alt+', Alt+", Alt+^,
Alt+0, reage al kiuj la programo penas provizore aktivigi "usonan
internacian" klavararanĝon kaj simuli premon de senpaŝa klavo
(respektive `,~, ', ", ^, AltGr). Tio celas plifaciligon de enigo
de okcidentlingvaj supersignitaj literoj. Tiu ĉi reĝimo funkcias
nur se estas instalita inter aliaj "usona internacia" klavararanĝo.
- Ŝanĝita piktogramo.
1.06 beta
(3-jul-1998):
- Unua publika beta-versio.
- Plibonigita uzula interfaco kaj instal-instrukcioj.
- Ebligita agordo de senpaŝaj klavoj.
- Aldonita helpo.