Ĉapitro 10

La Sago de Arimano


Ĉedi Daan ankoraŭ ne kutimiĝis al la bruo de la tormansa ĉefurbo. Neatenditaj sonoj penetradis en ŝian nanan ĉambreton sur kvara etaĝo de domo en la malsupra parto de Saĝejo. Konstruitaj el malmultekostaj sonkondukantaj materialoj, la muroj kaj la plankoj zumadis pro paŝado de la homoj, loĝantaj supre. Aŭdeblis akra, neharmonia muziko. Ĉedi penis determini, de kie venas tiu malagorda bruo, por kompreni, por kio tiel bruas homoj, komprenantaj, ke pro malbona konstruo de siaj domoj ili malhelpas al la najbaroj. La tuta domo resonadis, la aŭdon senĉese tranĉadis frapoj, knaroj, fajfo, vibrado de akvokondukaj tuboj en la maldikaj muroj.

Ĉedi komprenis, ke la domoj estis konstruitaj iel-tiel kaj ne estis kalkulitaj por tia nekredebla kvanto de loĝantoj. Kaj la strato estis planita sen atento de resonado kaj iĝis amplifilo de bruo. Ĉiuj penoj malstreĉiĝi kaj transiri al interna kontemplado fiaskis. Tuj kiam Ĉedi sukcesadis forbari sin de la malagorda ĥoro de sonoj, tiam subite bruadis longaj kaj akraj frapoj. Evidentiĝis, ke tio frapadis pordoj en domoj aŭ veturiloj. La tormansanoj, ne edukitaj socie, eĉ opiniis ŝiko pli forte frapfermi pordon. Al Ĉedi antaŭ ĉio ĵetiĝis en la okulojn, ke la tormansanoj tute ne scipovas konformigi sin al la kondiĉoj de sia densa vivo kaj plu kondutas tiel, kvazaŭ hieraŭ forlasis vastajn stepojn.

Ĉedi aliris la fenestron, elirantan sur la straton. La maldikaj malglataj vitroj misformis la konturojn de la kontraŭa domo, kiu kiel morna giganto ŝirmis la ĉielon. La akrevidaj okuloj de Ĉedi rimarkis fumeton de gasoj, saturitaj de karbona kaj plumba oksidoj, leviĝantan el subteraj tuneloj, destinitaj por pezaj urbaj transportiloj.

Unuafoje ne per imago, kiel dum lecionoj de historio, sed per la tuta korpo sentis Ĉedi malvastecon, premantan atmosferon kaj maloportunecon de la urbo, konstruita nur por plej malmultekoste nutri kaj provizi per ĉio necesa sennoman amason da homoj — abstraktan kvanton da konsumantoj de nutraĵo kaj akvo.

Ne eblis pensi pri koncentriĝo kaj ripozo, ne lerninte forbari sin disde la senĉesa kakofonio.

Al la vesto same necesis kutimiĝi. Ĉedi tremigis ĉiujn muskolojn de la korpo, masaĝante la haŭton, jukantan sub la vesto. Pri la supra vestaĵo oni ne povus plendi. La ŝtalkolora bluzo kun alta kolumo, zonita per mola nigra zono, kaj la larĝa pantalono el la sama ŝtofo plaĉis al Ĉedi. Sed oni devigis ŝin surmeti ankaŭ malsuprajn vestaĵojn: tute nekonatan por teranino mamzonon kaj rigidan jupeton. La novaj amikoj kredigis Ĉedi-n, ke apero sur strato sen tiuj strangaj iloj povas kaŭzi skandalon.

Ĉedi obeis kaj sidis duonnuda, dum la gastigantino kaj ŝia fratino klopodis, adaptante la veston. La cindraj haroj de Ĉedi jam en la ĝardenoj Coam iĝis peĉ-nigra malmola hararo, kian junulinoj de la planedo Jan-Jaĥ ŝatis porti aŭ senorde hirtita, aŭ plektita en du striktaj mallongaj harligoj. Kontaktaj lensoj ŝanĝis la koloron de la okuloj. Nun, kiam Ĉedi aliradis al spegulo, al ŝi rigardadis fremda kaj iel malagrabla vizaĝo. Sed du ŝiaj gastigantinoj senlace admiradis ŝin, promesante multegajn venkojn super viroj. Sed ĝuste tion Ĉedi strebis malpleje. Rapida plenumo de la misio dependis de plena libero de ŝi kiel observanto.

La amikoj de Tael kondukis Ĉedi-n ĉi tien nokte. La strato Hej-Goj, alivorte de Floroj de Feliĉo, estis loĝata de «mavoj». Ŝin akceptis geo de junaj tormansanoj kaj fratino de la gastigantino, provizore loĝanta ĉi tie.

La trisilaba nomo de tiu juna virino mallongiĝis kiel Casor. Ŝi proponis sin kiel akompanantinon de Ĉedi en Saĝejo. Por junaj — kaj speciale por belaj — virinoj promenoj en la ĉefurbo de Jan-Jaĥ vespere estis danĝeraj, ne parolante eĉ pri nokto, kiam eĉ fortaj viroj ne aperadis sur strato sen ekstrema neceso. Virinojn ofendadis aŭ atakadis precipe junuloj, obsedataj de seksa psikozo. Belo, anstataŭ esti defendo, nur pli forte altiradis la junajn banditojn, kiel rabobestojn altiras odoro de sango.

La fidela blua SDP kun submetitaj piedoj kuŝiĝis sub la liton (ĉi tie oni dormadis sur altaj kuŝejoj el fero aŭ plasto) kaj estis kovrita per la litkovrilo, mallevita ĝis la planko. Tio estis antaŭgardo, kiel oni klarigis al Ĉedi, por ke la gemastrojn oni ne eksuspektu pri ligo kun la teranino. Oficiale Ĉedi estis traktata kiel gastino de familio de inĝeniero de grandega fabriko, kaj kontakton de la stelŝipanino kun malkleraj, needukitaj «mavoj» oni opiniis nepermesebla. La gemastroj povus pagi pro tio per ekzilo el la ĉefurbo. Serioza danĝero: en aliaj lokoj de la planedo la vivo estis pli malfacila. Tie homoj ricevadis kontraŭ sia laboro malpli grandan pagon kaj tial havis malpli multe da mono por nutrado, por akirado de aĵoj kaj por amuzoj.

Al la loĝantoj de Saĝejo kaj de ankoraŭ du-tri grandegaj urboj sur la bordo de la Ekvatora maro enviis la ceteraj, malpli feliĉaj loĝantoj de Jan-Jaĥ.

La esenco de tiu feliĉo restis nekomprenebla por Ĉedi, ĝis ŝi komprenis, ke riĉo kaj malriĉo sur la planedo Jan-Jaĥ estis mezurata per sumo de etaj aĵoj, persone posedataj de ĉiu. En la tutplaneda skalo, en ekonomiaj informoj, en mesaĝoj pri sukcesoj figuris nur aĵoj kaj estis plene ekskluditaj la spiritaj valoraĵoj. Ĉedi poste konvinkiĝis, ke memperfektiĝo ne estis celo de la homaro de Jan-Jaĥ.

Kaj samtempe la gemastroj mirigadis Ĉedi-n per gaja senartifikeco kaj per amo al modestaj ornamaĵoj de sia malvasta loĝejo. Du-tri floroj en vazo el simpla vitro jam admirigis ilin. Se ili povis akiri iun malmultekostan statueton aŭ tason, do la plezuro daŭris dum multaj tagoj. En ĉiu loĝejo troviĝis ekrano de vidaparato kun potenca sonreproduktilo. Kaj vespere, kiam familianoj, tio estas homoj, vivantaj pare kaj kun infanoj ĝis la aĝo, respektiva al komenco de la unua ciklo de la Tero, sidadis en siaj loĝejoj, kontemplante malhelajn etajn platajn ekranojn, bruego de sonakompano tremigadis la murojn, plafonojn kaj plankojn de la malfortikaj domoj. Sed ties loĝantoj rilatis al tio kun mirinda indiferenteco. Juna dormo estis forta: ili sentis nenian bezonon pri legado, pensado aŭ des pli meditado. Tre multe da libera tempo oni malŝparadis por vantaj konversacioj, babiladoj kaj onidiroj.

Sur la strato de Floroj de Feliĉo troviĝis lernejo — morna konstruaĵo el ruĝaj brikoj meze de aĉa, eltretita ĝardeneto. Lecionoj en la lernejo okazadis ekde mateno ĝis vespero. De tempo al tempo la lernejan ĝardenon kaj la apudan parton de la strato bruigadis muĝo, sovaĝa fajfado kaj ŝrika ridado — la geknaboj petolis dum paŭzoj inter lecionoj. Eĉ pli forta bruo sonadis vespere: krioj, paŝado, insultoj kaj interbatiĝoj — kvazaŭ koŝmara sonĝo pri homoj, kiujn malbona sorĉisto transformis en simiojn.

La lernantoj loĝis en longa konstruaĵo malantaŭ la lernejo dum la tuta periodo, kiam ilin, jam forprenitajn disde la gepatroj, oni preparadis al distribuado laŭ profesiaj lernejoj kaj al selektado al «lovoj» kaj «mavoj». Terura needukiteco de la infanoj neniun ĝenis. Eĉ plenaĝuloj opiniis preskaŭ malhonoro helpi malsanulon aŭ maljunulon, montri respekton al maljuneco, cedi ion al aliulo. Ne tuj komprenis Ĉedi, ke ne speciala perverseco de la tormansanoj, sed disvastiĝintaj psikologiaj kompleksoj de humiligiteco kaj malplivaloreco kulpis pri tio. Kresko de tiuj kompleksoj en la mondo de absoluta potenco iris samtempe en du direktoj, kaptante ĉiam pli multajn homojn kaj ĉiam pli forte ekposedante ĉiun aparte.

La stranga socio de la planedo Jan-Jaĥ, ŝajne, tute ne pensis pri tio, kiel plifaciligi vivon de ĉiu homo, fari lin pli trankvila, pli bonkora, pli feliĉa. Ĉiuj plej bonaj cerboj estis celitaj nur al malplikostigo de produktado, al plimultigo de aĵoj — oni devigadis homojn ĉasadi aĵojn kaj morti pro spirita malsato eĉ pli frue ol sia fizika morto.

Rezulte aperadis multego da maloportunaĵoj kaj pro nepripensita konstruado, kaj pro senzorga teĥnologio kaj senkvalita laboro. Junaj «mavoj» ricevadis nur primitivajn metiajn rutinojn — veran majstrecon posedis neniu. Maloportunaĵoj de la vivo kaŭzadis milionojn da nenecesaj konfliktoj inter homoj, kie ĉiu estis siamaniere prava, kaj kulpis pri tio la socia ordo de la planedo, deviganta la homojn barakti en ĉiutagaj malagrablaĵoj, por kies forigo neniu faradis ion ajn. La tormansanojn gvidis nek moralo, nek religiaj reguloj, ne parolante eĉ pri supera konscienco. Plene mankis konstanta, strikta kaj ĉiuflanke ellaborita sistemo de edukado de homoj kiel anoj de la socio. Nenio moderigadis spontanean strebon fari spite al aliaj, venĝi sian humiliĝon al najbaro. Idiotaj kritikaj rimarkoj, insultoj, mokado je homoj en la industrio aŭ en la sferoj de arto kaj scienco trapenetris la tutan vivon de la planedo, premante ĝin per venenita zono de infereco. Evidente, poste, ĉe la sama sistemo de regado, estos ĉiam malpli da bonkoreco kaj toleremo, ĉiam pli da kolero, mokoj kaj insultoj, pli karakteraj por paviana grego, ol por teĥnike evoluinta homa socio.

Antaŭ pli ol du mil jaroj kelkaj nacioj sur la Tero kredis, ke politikaj programoj, aplikitaj al ekonomio fare de totalisma potenco, povas ŝanĝi la iron de la historio sen anticipa preparo de la psikologio de homoj. Ne scipovante plibonigi la sorton de la popoloj, la dogmuloj tre forte influis la sortojn de apartaj personoj. La Sago de Arimano trafadis sen misoj, ĉar la nepreparitaj ŝanĝoj rompadis la delonge kaj per granda kosto atingitan stabilecon de la socio. La necesan mezumigon de sociaj fenomenoj oni ne sukcesis atingi. Male, plifortiĝis ĵetiĝado de unu ekstremaĵo al alia, sen scienca analizo kaj registrado de feliĉo kaj bonstato de la homoj. Tio konsistigis la ĉefan plagon de oligarkiaj reĝimoj kaj tre demonstre estis manifestiĝanta sur Tormans.

La difektoj de la socia ordo de Tormans, kiujn antaŭe sciis Ĉedi Daan, metis ŝin en la pozicion de fremda, kvankam favora observanto. La senpera tuŝo kun la «difektoj» komenciĝis ekde la unuaj tagoj de la vivo sur la strato de Floroj de Feliĉo, kaj tiam la sentoj de Ĉedi iĝis tute aliaj.

Neatenditaĵoj aperis jam dum ŝia unua promeno kun Casor. Tormansanoj iris laŭ strato en kontraŭaj direktoj iel ajn, ne laŭ certa flanko. Tiuj, kiuj estis pli fortaj, intence iris kontraŭen, dispuŝante renkontatojn, devigante tiujn ĵetiĝi flanken, kaj malĝentile respondis al riproĉoj. Ĉie, kie trairejoj estis densigantaj homamason — ĉe parkaj pordegoj, ĉe pordoj de amuzejoj, de vendejoj (sur Tormans, samkiel ĉie, kie ekzistis malegaleco de distribuado, konserviĝis la mona sistemo de pripago de laboro por la du malsupraj klasoj de la socio), manĝejoj kaj veturiloj, — fortikaj viroj kaj virinoj dispuŝadis pli malfortajn samcivitanojn, penante trairi unuaj. Ĉion ĉi jam konis Ĉedi, kaj, malgraŭ la trejnita volo, ofte kaptadis sin je tio, ke ŝi apenaŭ retenas paroksismojn de indigno. La nepra strebo superi, antaŭi, almenaŭ por minuto, aliajn homojn povus ŝajni malsana idioteco al tiu, kiu ne konis la inferecan psikologion.

Foje Casor, pala kaj timigita, diris al Ĉedi, ke oni vokis ŝin en la lokan Domon de Kunvenoj por la «Renkontiĝo kun Serpento». Tiaj renkontiĝoj okazadis en ĉiu distrikto de la urbo du-tri-foje dum jaro. Malgraŭ ĉiuj penoj de Casor klarigi sencon kaj celon de tiuj renkontiĝoj, la esenco de la afero restis por Ĉedi nekomprenita. Finfine Ĉedi decidis, ke tio estas antikva kulta rito, kiu iĝis tradicio ĉe la nereligiaj homoj de la moderna Jan-Jaĥ. La teruro, kiun sentis Casor pri tiu invito, aŭ, pli ĝuste, ordono, suspektigis Ĉedi-n pri io malbona kaj ŝi insistis pri komuna vizito de la «Serpento».

Granda, malbone aerumita halo estis rapide pleniĝanta per homoj. Sidantajn en meza vico Casor-on kaj Ĉedi-n neniu atentis. La kunvenintoj sidis en nervoza atendo. Sur la malhelaj vangoj de unuj montriĝis ruĝo de ekscito, aliaj, male, rimarkeblis pro flava paleco de siaj vizaĝoj. Kelkaj maltrankvile paŝadis laŭ larĝaj trairejoj inter la vicoj, mallevinte la kapojn kaj ion mallaŭte zumante, sed ne versojn, kiel komence pensis Ĉedi. Tormansanoj entute tre malofte laŭtlegis versaĵojn, ĝeniĝante pro sentoj, esprimitaj en poezio. Plej verŝajne ili zumis iajn parkeritajn formulojn aŭ regulojn.

La halo entenis ĉirkaŭ mil «mavojn», do homojn aĝajn ne pli ol dudek kvin jarojn, laŭ la tera kalkulo.

Kvar batoj al granda gongo plenigis la halon per vibranta zumado de kupro. La kunvenintoj rigidiĝis en streĉitaj pozoj, rektiginte la dorsojn kaj direktinte rigardojn al la platformo de la malgranda scenejo, al kiu estis kunirantaj, mallarĝiĝante, la linioj de la muroj, de la plafono kaj de la planko.

El mallumo de koridoro, situanta malantaŭ la prilumita scenejo, elruliĝis kuba postamento, farbita per interplektiĝantaj nigraj kaj flavaj strioj. Sur ĝi staris «serpentulo» en longa nigra vesto, tenante en la mano malgrandan sontranssendilon.

— Venis la tago de renkontiĝo! — ekkriis li por la tuta halo, kaj Ĉedi rimarkis, kiel tremas la fingroj de Casor. Ŝi prenis la malvarmiĝintajn manojn de la junulino en la siajn, trankvilajn kaj varmajn, kunpremis ilin, sugestiante al la tormansanino animan trankvilon. Casor ĉesis tremi kaj per rigardo dankis Ĉedi-n.

— Hodiaŭ la regantoj de la granda kaj glora popolo de Jan-Jaĥ, — la «serpentulo» riverencis, — kontrolas vin per la nevenkebla scio de la Serpento. Tiuj, kiuj kaŝiĝos, mallevinte la okulojn, estas kaŝitaj malamikoj de la planedo. Tiuj, kiuj ne povos ripeti la himnon de fidelo kaj obeo, estas malkaŝaj malamikoj de la planedo. Tiuj, kiuj kuraĝos kontraŭstarigi sian volon al la volo de la Serpento, estas nepre enketendaj ĉe helpantoj de Jan Gao-Juar!

Casor tremeris kaj apenaŭ aŭdeble petis Ĉedi-n teni ŝin je la mano, ĉar tuj komenciĝos la plej timiga. Cedante al subita intuicio, Ĉedi metis Casor-on en katalepsian staton. Kaj ĝustatempe!

Sur la postamento anstataŭ la malaperinta «serpentulo» aperis diafana globo. Ĝi brilis per ornamo de ondaj linioj, ŝanĝbrilantaj dum rotacio de la globo. Konforme al la kurado de la multkoloraj ondoj vibradis, altigante la tonon, potenca sono. La globo estis turnanta vertikalan kolonon de ĉielarka lumo kaj efikis al la kunvenintoj hipnote. Ĉedi devis streĉi tutan sian volon, por resti senpasia observanto. La sono ĉesis, la globo malaperis. Sur la postamento kun malrapido, celanta efekton, leviĝis, disvolvante grandegajn ringojn, giganta ruĝa metala serpento. En ĝia malfermita faŭko flagris ruĝa fajro, kaj en flankaj elstaraĵoj de la plata kapo malbonkore lumis violkoloraj okuloj. En la halo estingiĝis la lampoj. La serpento, turnante la kapon ĉiuflanken, trakuradis per la okulaj radioj laŭ la vicoj de sidantaj tormansanoj. Ĉedi renkontis la rigardon de la metala rampulo kaj eksentis baton — ŝia konscio por momento malklariĝis. La malforteco ekrampis supren, de la piedoj, alirante la koron. Nur la forta nerva sistemo, hardita per speciala trejno, helpis al la stelŝipanino defendi sian psikan sendependecon. La serpento kliniĝis malsupren kaj balanciĝis, preskaŭ tuŝante per la kapo la antaŭan vicon. Samtakte kun ĝi balanciĝis de unu flanko al la alia ankaŭ la sidantoj en la halo, krom rigidiĝinta Casor kaj neobeigita Ĉedi. Rimarkinte, ke la «serpentulo» staras en angulo de la scenejo, atente observante la publikon, Ĉedi, dense alpreminte al si la kunulinon, komencis balanci ŝin kune kun si.

La serpento eligis longan krion, kaj ĝin tuj subtenis la tuta milo da tormansanoj. Ili ekkantis solenan kaj mornan himnon, laŭdante la regantojn de la planedo kaj la feliĉon de sia vivo, liberigita de la minaco de malsato. Rigardante al senpensaj vizaĝoj kaj malfermegitaj buŝoj, Ĉedi miregis pri senlima stulteco de la okazantaĵo. Pensinte, ŝi komprenis, ke la homoj en hipnota tranco pretervole firme fiksas en sia subkonscio la sencon de la kanto, kiu luktos kontraŭ ajna alipensado, tiel interna, kiel enportita elekstere de aliaj homoj aŭ per libroj.

Sed la terura metala serpento estis nur maŝino. La veraj regantoj de la sortoj de «mavoj» troviĝis sur la malantaŭa plano. Enpensiĝinte, Ĉedi forgesis pri la neceso malfermadi la buŝon kune kun ĉiuj kaj ŝajnigi kantadon. La fingro de la «serpentulo» almontris ŝin. Malantaŭe aperis fortika figuro de «lila» gardisto, kies ekskludan malspritecon ne povis trabati eĉ la hipnoto de la ruĝa serpento. Li metis la manon sur ŝian ŝultron, sed Ĉedi elprenis la karton-«paspermesilon». La «lilulo» retiriĝis kun profunda riverenco kaj trote alkuris la «serpentulon». Ili interŝanĝis frazojn, neaŭdeblajn en la muĝo de la amaso. La oficulo dismetis la manojn, evidente esprimante domaĝon. Ĉedi ne plu devis ludi la rolon. Ŝi sidis senmove, ĉirkaŭrigardante la halon. Ekscito de la tormansanoj kreskis. Kelkaj viroj elkuris en la trairejon inter la antaŭa vico de seĝoj kaj la scenejo. Tie ili falis sur la genuojn, kriante ion nekompreneblan. Tuj kvar «liluloj» forkondukis ilin maldekstren, en pordon, kaŝitan malantaŭ drapiraĵoj. Du virinoj ekrampis sur la genuoj, post ili kelkaj viroj... La «serpentulo» regis la «lilulojn», kiel lerta orkestra direktanto. Laŭ lia nerimarkebla gesto la gardistoj eltiris el la seĝoj du virojn kaj virinon. La kaptitoj rezistis, turniĝis malantaŭen, parolis ion neaŭdeblan en la komuna bruo. La gardistoj malĝentile, senceremonie trenis la homojn en la malluman koridoron malantaŭ la scenejo.

La svingiĝoj de la serpenta korpo mallongiĝis, la moviĝo malrapidiĝis, kaj finfine la serpento rigidiĝis, estingis la okulojn, direktinte supren la triangulan kapon.

La homoj eksilentis, kaj, kvazaŭ vekiĝinte, ĉirkaŭrigardadis nekomprene. «Ili ne memoras, kio okazis!» — divenis Ĉedi. Ili lernis kaŝi siajn sentojn en komunaj kunvenoj, konstante aranĝataj en la lokoj de ilia laboro. Tie, kiel oni rakontis al Ĉedi, oni postuladis de «mavoj» publike aprobi kaj laŭdi la sagacon de la oligarkio. La multjarcenta praktiko instruis la homojn ne atribui ian valoron al tiuj postuloj, elmontrante eksteran obeon. Tiam la oligarkoj trovis aliajn metodojn penetri en la psikon kaj malkovri sekretajn pensojn.

Ĉedi nerimarkeble vekis Casor-on.

— Ne parolu kun mi kaj ne aliru! — flustris la stelŝipanino. — Ili scias, kiu mi estas. Iru hejmen, mi iros memstare.

Casor, ankoraŭ konsternita, kompreneme palpebrumis.

Ĉedi malrapide ekstaris kaj eliris, kun plezuro post la sufoka atmosfero enspirante malvarman aeron. Ŝi haltis ĉe maldika kvadratsekca kolono el malmultekosta artefarita ŝtono, plu pripensante la scenon de ĉies pentado sub hipnoto. Subite ŝi eksentis sur si persistan rigardon, turniĝis kaj iĝis vidalvide al atlet-statura «mavo» en verda vesto kun alkudrita al la maniko signo de kunpremita pugno. Malgranda grupo de homoj inter «mavoj» povis atingi aĝon de 30 teraj jaroj. Tio estis tiel nomataj «sportaj modeloj» — profesiaj ludantoj kaj luktantoj, okupitaj per nenio, krom muskolaj trejnadoj, amuzantaj homamasegojn sur stadionoj per spektaĵoj, similaj plie al amasaj interbatiĝoj.

La sporta «modelo» rigardis al ŝi persiste kaj senceremonie, same kiel multaj aliaj viroj, kiujn Ĉedi renkontis ĉi tie. Jam en la ĝardenoj Coam ŝi kutimiĝis al la maniero de la loĝantoj de Jan-Jaĥ malvesti per rigardo. Sur la Tero en nudeco, en la natura aspekto de homo, neniu trovadis ion neordinaran, ĉiuokaze nenion ekscitan, des pli hontindan. Certe, ĉiu devas esti pura kaj ne preni malestetikajn pozojn, pri kio oni instruas ekde la unua vivjaro. En la loĝantino de la Tero rigardoj de viroj de Jan-Jaĥ povis voki nur malagrablan senton, kiel rigardoj de frenezuloj.

La «modelo» demandis:

— Ĉu ci venis elmalproksime? Nelonge estas ĉi tie? Eble, el la vosta hemisfero?

— Kiel vi... — Ĉedi korektis sin, — ci divenis?

La tormansano kontente subridis.

— Tie, oni diras, estas belaj knabinoj, kaj ci... — li klakis per la fingroj, — iras sola, kvankam estas pli bela, ol ĉiuj, — la nekonato kapmontris al la malsuprenirantoj laŭ la ŝtupoj. — Mia nomo estas Ŝot Ka-Ŝek, mallonge — Ŝotŝek.

— La mia estas Ĉe Di-Ter, aŭ Ĉeter, — samtone respondis al li Ĉedi.

— Stranga nomo. Tamen, vi tie, en la vosta, estas iaj aliaj.

— Ĉu ci estis ĉe ni?

— Ne, — por faciliĝo de Ĉedi, konfesis la tormansano. — Ĉu ci estas ies?

— Mi ne komprenis.

— Nu, ĉu apartenas ci al viro aŭ ne? — Vidante malkomprenon de Ĉedi, Ŝotŝek ekridis. — Ĉu cin prenas iu?

— Ne, neniu! — komprenis Ĉedi, pense mallaŭdante sin pro malspriteco.

— Iru kun mi en Fenestron de Vivo.

Tiel nomiĝis ĉe tormansanoj grandaj ejoj por spektado de filmoj kaj artistaj elpaŝoj.

— Bone, ni iru! — respondis Ĉedi. — Kaj se mi havus viron?

— Mi vokus lin flanken, kaj parolus kun li. — Ŝotŝek neglekte levis la ŝultrojn. Iĝis klare, ke por li tiaj «interparoloj» ĉiam finiĝis sukcese.

Ŝotŝek prenis la manon de Ĉedi. Ili direktis sin al la griza kesto de la plej proksima Fenestro de Vivo.

Premanta atmosfero ĉi tie similis al tiu de la Domo de Kunvenoj. La seĝoj staris eĉ pli dense. En la varmega ĉambro brilis sparkanta ega ekrano. La teĥniko de Jan-Jaĥ permesis kreadi versimilajn iluziojn, kaptantajn spektantojn per pitoreska mensogo. Ĉedi jam ekde la stelŝipo vidis multajn filmojn, kaj tiu ĉi malmulte diferencis disde ili. Kvankam tre antaŭlonge la planedo Jan-Jaĥ iĝis unueca ŝtato, la eventoj de la filmo estis okazantaj dum unu el la pasintaj militoj. La herooj agis kun tuta ruzeco kaj kruelo de la antikvaj jaroj. Murdoj kaj trompo iris per seninterrompa vico. Belaj virinoj regaladis heroojn en litoj aŭ senekzemple humiligadis ilin. Unu el la ĉefaj personoj estis virino. Ŝi dum la filmo murdadis kaj torturadis homojn.

Frenezaj rajdoj sur rajdobestoj, persekutoj sur bruegantaj meĥanismoj, kapto, fuĝo, ree kapto kaj fuĝo. La okazaĵoj evoluis laŭ la elprovita psikologia kanvaso. Kiam la heroino iĝis en lito, nur iomete kovrita per litkovrilo (la tormansa malpermeso pri certaj korpopartoj), kun la nuda, sed filmita de la dorso heroo, Ĉedi sentis, kiel la varmaj kaj humidaj manoj de Ŝotŝek kaptis ŝin je la mamo kaj la genuo. Bedaŭrante, ke ŝi ne havas la trejnitecon kaj la psikan forton de Faj Rodis, Ĉedi faris penon deflankiĝi. La tormansano tenis forte. Ne dezirante respondi per perforto, Ĉedi abrupte elstarigis kojne la kubuton, liberiĝis, ekstaris kaj ekiris al la elirejo, akompanata de incititaj krioj de tiuj, al kiuj ŝi ŝirmis la spektaĵon. Sotŝek atingis ŝin sur vojeto, kondukanta al granda strato.

— Por kio ci min ofendis? Kion mi faris malbonan?

Ĉedi rigardis trankvile, eĉ malgaje, cerbumante, kiel eliri el la kreiĝinta situacio, ne malkovrante sian inkognitecon.

— Ĉe ni oni tiel ne agas, — mallaŭte diris ŝi, — se jam en la unua horo de konateco oni tiel brakumiĝas, do kion oni faru en la dua?

Ŝotŝek malbone ekridis.

— Kvazaŭ ci ne scias? Kiom ci aĝas?

— Okdek, — konvertinte la dudek terajn jarojn en la tormansajn, mensogis Ĉedi.

— Des pli! Mi pensis — sesdek kvin... Ni iru!

— Kien?

— Al mi. Mi havas ĉambron kun fenestro al kanalo. Mi aĉetos vinon kaj dinaton, kaj al ni estos bone. — Kaj Ŝotŝek ree forte brakumis Ĉedi-n.

Ŝi silente elŝiriĝis kaj hastis eliri el la aleo sur la straton. Preterpasantoj ne ĝenis la persekutanton. Li atingis Ĉedi-n kaj, abrupte tirinte je la mano, igis ŝin turniĝi al si per la vizaĝo.

— Por kio ci iris kun mi? — kolere demandis li.

— Mi ne pensis, ke tiel okazos, pardonu!

— Kial «pardonu»? Ni iru, estos bone. Aŭ mi ne plaĉas? Iru, ci ne bedaŭros!

Ĉedi paŝis flanken, kaj tiam Ŝotŝek batis ŝin al la vizaĝo per la manplato. La bato estis ne tre dolora aŭ kontuza. Ĉedi ricevadis multe pli fortajn batojn dum trejnoj. Sed unuafoje la teran virinon de la EKM oni batis kun speciala intenco humiligi, ofendi. Pli mirigita, ol indignigita, Ĉedi ekrigardis al multaj homoj, haste irantaj pretere. Indiferente aŭ time rigardis ili, kiel forta viro batas junulinon. Neniu enmiksiĝis, eĉ kiam Ĉedi ricevis pli fortan baton.

«Sufiĉas!» — pensis la stelŝipanino kaj malaperis. La psikologia ludo je malapero estis konata al ĉiu infano de la Tero kaj konsistis en scipovo fortiri la atenton de la kontraŭulo, atentigi lin pri io flanka, senbrue iri malantaŭ lian dorson kaj ne eliri el la sektoro de nevidebleco. Tion eblas fari nur en malfermita loko, antaŭdiventante ĉiujn turnojn de la «kontraŭulo».

Ŝotŝek ĉirkaŭrigardadis sovaĝe kaj nekomprene, ĝis Ĉedi aperis en lia vidkampo.

— Jen ci! Ne foriros! — ekkriegis la tormansano, levante la pugnon.

Ĉedi fulme kliniĝis kaj faris paralizajn batojn en du nervajn nodojn. Ŝotŝek falegis al ŝiaj piedoj. Li tordiĝis, penante leviĝi sur la malobeantaj kruroj, kaj rigardis al Ĉedi kun senfina miro. Tiu trenis lin al muro, por ke li povu apogiĝi sur ĝin per la dorso, ĝis pasos la paralizo. Grupeto da gejunuloj haltis ĉe ili. Senceremonie almontrante per la fingroj al faligita Ŝotŝek, ili ridaĉis kaj diris mokajn rimarkojn. Ĉedi unuafoje renkontis la manieron de la homoj de Jan-Jaĥ malĝentile rikani pri ĉio nekomprenebla, moki malfeliĉon de siaj kuncivitanoj. Ĉedi ekhontis. Ŝi rapide ekiris malsupren laŭ la strato. En la oreloj plu sonis la aroga ridaĉo, kaj antaŭ la okuloj plu staris la plenaj je mirego okuloj de Ŝotŝek. Stranga, nova sento ekregis ŝin. Simila al malgajo, ĝi premis ŝian koron. Tamen malgajo portis kun si senton de malproksimiĝo, sed nun Ĉedi kvazaŭ implikiĝis en reto de nedifinita kulpo. Ŝi ankoraŭ ne komprenis, ke al ŝi venis kompato — la antikva sento, nun tiel malmulte konata de la homoj de la Tero. Kunsento, kortuŝo, deziro helpi regis la homon de la Erao de Kuniĝintaj Manoj. Sed la kompato, kiu naskiĝas el senforteco forigi malfeliĉon, iĝis nova por Ĉedi Daan kaj devigis ŝin maltrankvile pripensadi sian konduton. Malkontenta pri si, ŝi penis trovi eraron, ne konjektante, ke ambaŭ ŝiaj kamaradoj — Eviza kaj Vir — estis same sufere stumblantaj en la unuaj paŝoj de vivo en la ĉefurbo.

Ĉedi hastis hejmen, por ke, dum forestas Casor, ne fari ankoraŭ iajn stultaĵojn. Renkontante miregajn rigardojn de preterpasantoj, ŝi ne konjektis, kiom ŝi diferencas disde la loĝantoj de Jan-Jaĥ per sia staturo — per la alte levita kapo kaj la fiere elstaranta brusto. Viroj laŭtege fajfadis post ŝin, esprimante sian admiron. Virinoj retrorigardadis kun indigno kaj nomadis ŝin senhontulino. Ĉedi ne komprenis, ke tio estas nur peno levi sin, malhonorante belan rivalinon. La ordinaran sur Tormans malbonkorecon de ĉiuj al ĉiuj Ĉedi sentis kiel fizikan pezon. Ŝi faciligite suspiris, transirinte la sojlon de la nana loĝejeto. Al ŝi iĝis proksimaj la sentoj de antikvaj homoj, kaŝiĝantaj en sia loĝejo for de la ekstera vivo. Nun al ŝi plaĉis la komence miriginta ŝin malordo en la loĝejo, la maniero de la tormansanoj disĵetadi siajn aĵojn, farante ĥaoson el vestaĵoj, ĉifitaj broŝuroj (ĉi tie oni legadis paperajn presaĵojn), banderoloj de manĝaĵo, kosmetikaĵoj.

Casor ĝojis pri la reveno de la gastino, subite rememorinte, ke ŝi lasis tiun sen mono. Tuj ŝi devigis Ĉedi-n preni kelkajn eluzitajn plastajn kvadratetojn kun ideogramoj kaj kodaj signoj. Ree Ĉedi miris pri la neglekta malavareco de la «mavoj», tute ne ŝparantaj kaj sian, kaj aliulan havaĵon. Ili ne penis ŝpari monon, kiel tio estis en la antikveco de la Tero. Ĉedi nur poste komprenis, ke en la mallonga vivo de la «mavoj», plene dependa de arbitro de la regantoj, kiuj en ajna momento povis senigi ilin je ĉio, inklude la vivon, ne ekzistis estonteco. Ne estis senco ŝpari monon, gardi aĵojn... Eĉ infanoj ne ĝojigis la homojn sen estonteco. Ĉiam okazadis kaŝita lukto inter la virinoj, ne dezirantaj naski, kaj la ŝtato, malpermesanta kontraŭkoncipilojn kaj abortigojn. Por levi la malkreskantan naskokvanton, antaŭnelonge la regantoj degne donis al patrinoj iujn privilegiojn. La afero estis en tio, ke kreiĝis danĝero de malplimultiĝo de homoj, tiom sentebla, ke la regantojn tio komencis maltrankviligi: obeemaj homamasoj estas apogo de la oligarkio.

Obeeme akceptinte la monon, Ĉedi rakontis al Casor pri siaj aventuroj. La tormansanino tre ektimis.

— Tio estas danĝera! Ofendi viron! Ci ankoraŭ ne scias, kiaj ili estas venĝemaj! Mi scias, li envias, viroj estas tre enviemaj... samkiel virinoj, — pensinte, aldonis Casor. Ĉedi ne komprenis tuj, al kio devis envii Ŝotŝek, kaj nur post multa tempo komprenis, ke la sama envio al riĉo, ĉi-foje ne materia, sed spirita, kaŭzis tiun malamon, des pli fortan, ĉar tiu speco de riĉo estis tute neatingebla por homoj kiel Ŝotŝek.

— Sed estis li, kiu ofendis min, — kontraŭdiris ŝi al Casor.

— Tio ne gravas. Al viroj ne gravas, kion sentas ni, virinoj. Nur ilia fiero estu kontentigita. Kaj ni ĉiam kulpas... Interese, kiel estas sur la Tero?

Ĉedi komencis rakonti pri la vera egaleco de virinoj kaj viroj en la komunisma socio de la Tero. Pri amo, apartigita kaj nedependa de ĉiuj aliaj aferoj, pri patrineco, plena je fiero kaj feliĉo, kiam ĉiu patrino naskas infanon ne por si kaj ne kiel neeviteblan pagon pro minutoj de pasio, sed kiel valoregan donacon ŝi metas lin sur la etenditajn manojn de la tuta socio. Tre antaŭlonge en la EDM, dum la naskiĝo de la komunisma socio, adeptoj de kapitalismo mokadis la etikon de libero de geedzeco kaj de komuna edukado de infanoj, ne konjektante, kiom gravas ĝi por la estonteco, kaj ne komprenante, sur kia alta nivelo necesas solvi tiajn demandojn.

Casor aŭskultis kiel ensorĉita, kaj Ĉedi admiris ŝin. La tormansanino en la ĉiutaga vesto similis knabon. Larĝa zono, subtenanta pantalonon el kruda ŝtofo, oblikve kuŝis sur la mallarĝaj femuroj, kaj sub ĝin estis ŝovita blua ĉemizo kun profunda tranĉo de la malbutonumita kolumo kaj rulitaj manikoj. La malmolaj ĝisŝultraj haroj estis disigitaj per senzorga linio, falante sur la maltrankvilajn okulojn kun sufera kurbiĝo de la brovoj. La malfermitaj lipoj de la granda buŝo atestis pri ega atento. Casor apogis sin al la lintelo de la pordo, fleksinte la maldikan korpon kaj kruciginte la brakojn.

Cedante al subita sento (ŝi ne luktis kontraŭ ĝi kaj ne penis kompreni ĝin), Ĉedi brakumis Casor-on, patrinece karese glatigante ŝiajn harojn kaj vangojn. La tormansanino tremeris, alpremiĝinte al Ĉedi, kaj tiu diris al ŝi kelkajn karesajn vortojn en la tera lingvo. La junulino kaŝis la varmegan frunton sur la brusto de Ĉedi, kiel ĉe patrino, kvankam diferenco de iliaj aĝoj estis tute malgranda.

Ili staris brakumiĝinte, ĝis finiĝis la efemeraj krepuskoj de la planedo Jan-Jaĥ. En la ĉambreto tuj iĝis mallume — prilumo de la strato estis tro malgranda. Casor deŝoviĝis de Ĉedi, ŝaltis la lumon kaj ekĝeniĝis. Kaŝante la ĝeniĝon, Casor komencis kanteti, kaj Ĉedi miris pri muzika diafaneco kaj malgajo de ŝiaj kantoj, tute ne similaj al tiuj, kiujn ŝi aŭdis sur stratoj aŭ en amuzejoj, kun iliaj krudaj ritmoj, abruptaj disonancoj kaj kriema maniero de kantado. Casor klarigis, ke altranguloj malaprobas melankoliajn kantojn de la junularo, senbaze opiniante, ke ili malaltigas jam sen tio malaltan tonuson de la vivo. Kaj antikvaj kantoj, ŝatataj de la pli aĝa generacio de «lovoj», enhavas troajn rememorojn pri la pasinteco kaj same kaŭzas malgajon. Tial aprobon de potenculoj ricevas en tutplanedaj elsendoj nur viglaj, laŭdaj kaj, certe, sentalentaj kantetoj. Nun Ĉedi komprenis, kial la tormansanoj kantas tiel malmulte. Ŝi mem ĉiam deziris kanti, sed sur strato ŝi timis altiri atenton de homamaso, kaj hejme — de najbaroj. Ĉedi rememoris, kiel la homoj de Jan-Jaĥ ĝeniĝas pri manifestiĝo de kareso, amo kaj estimo, samtempe plene malbridante blasfemadon, mokadon kaj eĉ interbatiĝojn. Ŝi decidis, ke Casor nepre devas vidi aliajn teranojn. En tiu vespero Ĉedi atendis intervidiĝon kun Rodis per la SDP.

Ili eniris en la ĉambron de Ĉedi, ne ŝaltante la lumon, zorge drapiris la fenestron, kaj nur tiam elrulis el sub la lito la arĝent-bluan SDP-on. Pro turno de disko sur la braceleto la naŭpiedulo lumigis la signalon kaj, ekzuminte, leviĝis sur la kruretoj. Ĝi iomete timigis Casor-on, kiu opiniis ĝin viva estaĵo.

Kiam portanta radio estis direktita al la konataj koordinatoj, Faj Rodis tie ne troviĝis. Maltrankviligita, Ĉedi ne tuj rimarkis mutajn signalojn, kurantajn laŭ la muro, sur kiu faris fokuson la SDP. Finfine ŝi rimarkis la rondetojn, sekvantajn vice, kaj komprenis, ke Rodis forlasis la ĝardenojn Coam, lasinte tie etan indikilon, ŝaltiĝantan pro radio de SDP.

Maltrankvila, ŝi provis voki Eviza-n aŭ Vir Norin-on. Pasis horo, kiam sur la ekrano finfine aperis Eviza, vestita vespere, en tre malkovrita, strikta robo. La ŝtofo de ametista koloro kontrastigis ŝiajn topazajn, larĝe dismetitajn okulojn kaj puncajn lipojn.

Eviza Tanet trankviligis Ĉedi-n: Faj Rodis forlasis la ĝardenojn Coam kaj loĝas nun en malnova Templo de Tempo, situanta en la supra parto de la urbo kaj transformita en konservejon de antikvaj libroj. Eviza loĝis ĉe la Centra hospitalo kaj povis libere konektiĝi kun Rodis. Ĉedi interkonsentis renkontiĝi kun Eviza post kvar tagoj, post kiam Eviza vizitos interurban konferencon de kuracistoj.

— Venu matene, Ĉedi, — diris Eviza, — ni tagmanĝos en la manĝejo de la hospitalo. Interalie, kie vi manĝas?

— Tie, kie venas tempo por manĝo en miaj vagadoj laŭ la urbo, en ajna proksima manĝejo.

— Necesas elekti konstantan manĝejon, tiun, en kiu oni pli bone kuiras.

— Ĉie estas same malbone. «Mavoj» ne ŝatas sian laboron en manĝejo. Casor diras, ke ili, kiel tio nomiĝas... ŝtelas. Prenas al si la plej bonan.

— Por kio?

— Por manĝi mem, forporti al familio, interŝanĝi al la kvadratetoj... mono. Pro tio la manĝo malbongustas!

— Mi pensas, ke via amikino ne pravas. Ĉi tie, sur Tormans, la homoj estas tiel timigitaj de la Jarcento de Malsato, ke ili penas produkti kiel eble plej multe da manĝo el ĉiu naturaĵo, aldonante al ĝi nemanĝeblajn substancojn. Ili malbonigas tiamaniere naturan lakton, buteron, panon kaj eĉ akvon. Estas nature, ke tia manĝo ne povas esti bongusta, kaj nemalofte ĝi estas simple malutila. Pro tio estas grandega kvanto da malsanoj de hepato kaj intestaro.

— Jen kial la akvo ĉi tie estas tiel malbongusta. Kaj oni verŝas ĝin sen utilo. Ĉu ne estas pli bone uzi ĝin ŝpare, sed fari pli bongusta? — diris Ĉedi.

— Ĉi tie sur ĉiu paŝo renkontiĝas aferoj, kontraŭaj al la prudento. Vespere ili plenlaŭte ŝaltas televidekranojn, muziko bruegas; penege ion diras specialaj laŭdantoj; oni montras filmojn, kronikon de eventoj, murdajn sportajn spektaĵojn, — kaj la homoj okupiĝas pri siaj aferoj, konversacias pri tute aliaj temoj, penante superkrii la televidilojn.

Eviza demande rigardis al Ĉedi, sed tiu ne trovis klarigon.

Ĉu eblis kompreni agojn, okazantajn pro monstra egoismo: malĝentilecon en komunikado, malzorgemon en laboro kaj parolo, strebon veneni jam sen tio amaran vivon de proksimulo? Kondukantoj de mallertaj transportaj maŝinoj, ekzemple, opiniis heroaĵo rapide traveturi stratojn nokte kun bruo kaj tondro. Ankaŭ en tiu okazo la principo de kontraŭhoma malplikostigo faris tiujn maŝinojn odoraĉaj monstroj, eligantaj venenan fumon kaj turmentantaj la aŭdon.

Eĉ simplaj instrumentoj por laboro sur Tormans estis faritaj kontraŭhome, sen ajna zorgo pri la nervoj de la laboranto kaj de centoj da ĉirkaŭantaj homoj. Ĉedi ne povis priskribi la tutan abomenecon de ŝrikado de meĥanikaj segiloj, boriloj, de murda bruego de marteloj kaj de grincado de fosiloj. Necesis fari specialan registron de tiuj sonoj, en plena nekompreno, kiel ne surdiĝas kaj ne freneziĝas la tormansanoj. La neklarigebla por la teranoj pereiga konstruo de la tormansaj maŝinoj estis komprenebla por la tormansanoj mem, kaj, eĉ pli malbone, ŝajnis al ili natura. Kiel en la EDM, al malplikosteco oni oferis la plej altan valoraĵon de la socio — la homon mem, lian sanon, psikan tutecon kaj trankvilon.

Nemalofte tia teĥniko iĝadis rekte danĝera por la vivo. Miloj da interplektoj de nudigitaj por malplikosteco elektraj dratoj (la tormansanoj ne konis densan pakadon de energio en globaj akumuliloj) minacis per morto al nesingardemuloj. Danĝeraj ĥemiaĵoj malavare kaj senzorge estis disŝutataj ĉie, eniradis en la produktajn procezojn, senkompate venenante homojn. Feliĉe, manko de brulemaj mineraloj ĉesigis pluan malpurigon de la planedo.

— Ne malgaju, Ĉedi! — diris Eviza el la ekrano de la SDP. — Ni pagas ne tiom multe, se mi diru per la vortoj de la tormansanoj, por vidi per la propraj okuloj tian nekredeblan socion. Rodis diris, ke ŝi ĝuste tiel imagis la EDM-on sur la Tero!

— Tiuokaze kio estas nekredebla ĉi tie? Nur estas malgaje, kiam mi pensas pri vanaj suferoj kaj oferoj de niaj komunaj prauloj, jam pasintaj tra ĉio ĉi...

— Estu forta, Ĉedi! Nin atendas ankoraŭ multaj malfacilaĵoj. Ĉiutage ĉi tie nepre okazas io malagrabla, kaj mi ne dezirus longe loĝi sur Tormans, — konfesis Eviza.

Ĉedi aŭdis trans la vando voĉojn de la revenantaj gemastroj kaj adiaŭis al Eviza. La SDP mem enrampis sub la liton. Mallevinte la litkovrilon, Ĉedi renkontis rigardon de Casor. La tormansanino staris, kunmetinte la manojn, ŝiaj vangoj ruĝis, kaj en la okuloj estis larmoj.

— Ho Potenca Serpento, kiel belas Eviza! — diris ŝi. — Eĉ la koro stumblas, kiel en la infaneco, kiam mi aŭskultis fabelon.

— Kio do en ŝi estas neordinara? — ridetis Ĉedi.

— Ĉio! Ankaŭ ci estas bela, sed ŝi!.. Sed kial ŝi estas tia malmilda, kial en ŝi estas malmulte da amo kaj kompato?

— Casor! Kiel ci povis trovi tiom da malvirtoj en Eviza? Sur la Tero ne ekzistas tiaj homoj.

— Nu, ne! Kvankam, — la junulino enpensiĝis, — komence ankaŭ ci ŝajnis al mi sama. Eble, ankaŭ ŝi estas alia? Sed ŝi belas nekredeble! — Kaj Casor, viŝinte la nevolajn larmojn, elglitis el la ĉambreto.

Ĉedi restis stari mediteme, rememorante kortuŝan sendefendecon de la infanoj kaj virinoj de Tormans. Emociitan dujaran etulinon, kunpremantan siajn manetojn en konfuzo kaj atendo, junulinon, tute tremegantan pro unua krudeco en ŝia amo, virinon, ĵetiĝantan, por plezurigi la malbonkoran amaton.

Ĉie estas larmoj, tremo, timo kaj ree larmoj — tielas la sorto de la virino de Tormans, kvieta kaj pacienca laborantino, luktanta en la hejma vivo kontraŭ la komplekso de humiligiteco. La viro estis sinjoro kaj tirano. Akra kompato vundis Ĉedi-n, sed la dialektika pensado rememorigis al ŝi, ke kvieteco kaj pacienco edukas krudecon kaj malklerecon. En la primitivaj socioj kaj dum la Malhelaj Jarcentoj de la Tero la viroj timis virinojn kun evoluinta intelekto, ilian scipovon uzi la armilon de sia sekso. La praa timo devigis la virojn elpensi por ili specialajn limigojn. Por debari sin kontraŭ la «sorĉistinaj» ecoj, la virinon oni tenis sur malalta nivelo de mensa evoluo, senfortigadis per peniga laboro. Krom tio, ĉiuj tormansanoj havis komunan timon, specifan por homoj de urbeca socio, — la timon resti sen laboro, do sen nutro, akvo kaj loĝejo, — ĉar la homoj ne sciis, kiel akiri ĉion ĉi alie, se ne el la manoj de la ŝtato.

Krueleco de la ŝtata oligarkia kapitalismo neeviteble faras la sentojn de homoj, ilian mondpercepton bagatelaj, malprofundaj, supraĵaj. Kreiĝas grundo por direktita malbono — la Sago de Arimano, kiel procezo, karakteriza ĝuste por tiu ĉi strukturo de la socio. Tie, kie homoj diris al si: «Nenio fareblas», — sciu, ke la Sago trafos ĉion plej bonan en ilia vivo.

Unuafoje Ĉedi riproĉis sin pro la memfido, kun kiu ŝi komencis esplori la sociologion de tia planedo. Al ŝi mankis la neŝancelebla certeco de Eviza kaj la profundeco de Faj Rodis.

Kaj Eviza Tanet tiuminute estis pripensanta sian elpaŝon en la konferenco. Kiel ne ofende, ne vokante senton de humiligiteco, rakonti al kuracistoj de Tormans pri giganta forto de la tera medicino kompare kun la ŝokanta malriĉeco de ilia scienco?

Ŝi jam vidis kuracistojn — entuziasmulojn kaj heroojn, laborantajn ne ŝparante la fortojn, tage kaj nokte, luktantajn kontraŭ mizereco de hospitaloj, kontraŭ malklereco kaj malĝentileco de malaltrangaj laborantoj, kiuj malamas kaj damnas sian laboron, malaltsalajran, malpuran, senhonoran. Malsanuloj precipe estis «lovoj», kaj malaltrangaj laborantoj — «mavoj». Tiuj malsamaj klasaj grupoj rilatis unu al la alia kun malamo, kaj la stato de malsanuloj iĝis tragika. Ordinare proksimuloj ĉiel penis helpi al malsanuloj venki la malsanojn hejme. Por ĥirurgio tio estis neebla — sufokaj, troplenigitaj ĉambroj de postoperaciaj malsanuloj kun ilia specifa odoro longe aperadis en sonĝoj de Eviza, venkante ŝiajn revojn kaj rememorojn pri la Tero.

Eviza-n gastigis inĝenieroj el la klaso «lovoj», la homoj, starantaj iom pli alte sur la hierarkia ŝtuparo. Tial kaj ŝia ĉambro kaj ŝia lito estis iomete pli grandaj, ol de Ĉedi. Ĉiu ŝtupo en la hierarkio de Tormans esprimiĝis en iu eta avantaĝo — en ampleksoj de loĝejo, en pli bona nutrado. Eviza kun miro observis, kun kia kolero homoj luktis por tiuj mizeraj privilegioj. Speciale oni penis trabatiĝi en la superan tavolon de funkciuloj, iĝi «serpentuloj», kie privilegioj kreskis ĝis maksimumo. Oni uzadis kaj trompon, kaj kalumnion, kaj denuncojn. Subaĉetado, sklava fervoro kaj besta malamo al konkurencantoj — la Sago de Arimano furiozis, forĵetante de la vojo konsciencajn kaj honestajn homojn, multigante fiulojn inter la «serpentuloj»...

En la tago de la konferenco Eviza, vigla kaj floranta, eniris en la oficejon de la Centra hospitalo. Ŝi trairis radian kameraon kaj desinfektan koridoron, eniris en malgrandan halon kaj haltis tie por rigardi al si en spegulo. El najbara ĉambro por fumado tra la duonmalfermita pordo aŭdiĝis laŭtaj voĉoj. La parolantoj ne ĝeniĝis. Eviza komprenis, ke la konversacio temas pri ŝi. La junaj kuracistoj, kunvenintaj al la rito de fumado, interrompante unu la alian, estis eldirantaj admiron pri la gastino en tia formo, ke Eviza ne sciis, ĉu ŝi ridu aŭ indignu.

— Mi tremas, kiam ŝi preterpasas, — aŭdeblis alta tenoro, — la flavaj okulegoj brilas, la mamoj ŝiras la robon, la kruroj, aĥ, kiaj kruroj!..

Eviza subite eniris la fumejon. La tri junaj kuracistoj, fumantaj pipojn, salutis ŝin. Eviza ĉirkaŭrigardis ilin per la ridantaj okuloj, kaj ili komprenis, ke ŝi aŭdis se ne ĉion, do multon.

Ili konfuzite ektrenis sin post Eviza, haste estinginte la pipojn, kaj ŝi donis al sia irmaniero karakteron de erotika danco, por «puni» la junularon pro la kruda erotiko de la konversacio. Emociita spirado malantaŭe atestis pri sukceso de ŝia petolo.

La majesta ĉefa kuracisto de la hospitalo, en la ĉiama vesto de medicinistoj de Jan-Jaĥ — intense flava ĥalato kun nigra zono kaj same flava mola ĉapeto, en okulvitroj, ekvidinte Eviza-n, distiris en rideto la maldikajn malagrablajn lipojn de ruzulo kaj grumblulo. La atentaj mallarĝigitaj okuloj rapide ĉirkaŭkuris ŝian veston, kiu ĵetiĝis en la okulojn pro plena konformo kun la staturo, la humoro kaj la fiera vizaĝo de ĝia posedantino.

— Ni iru en mian aŭton! — Kaj, ne atendante konsenton, la ĉefa kuracisto ektiris la gastinon al flanka elirejo, kie lin atendis longa kaj mallarĝa transportilo.

La konferenco devis okazi en eksterurba palaco, la aŭto veturis tien laŭ kruta vojo, antaŭante multajn piedirantojn. En unu loko Eviza atentis maljunan «lovinon» kun peza pakaĵo sur la ŝultroj kaj nevole faris geston, por ke la aŭto haltu. Sed la ŝoforo eĉ ne bremsis. Al la mirigita rigardo de Eviza la ĉefkuracisto nur kuntiris la brovojn. Ili alveturis konstruaĵon kun kadukiĝintaj arkitekturaj ornamaĵoj el grandegaj ŝtonaj floroj. La alta muro iuloke estis falinta, kaj trietaĝa superpordega tureto estis malkonstruita. Sed la ĝardeno, ĉirkaŭanta la domon, ŝajnis densa kaj freŝa, sen stampo de velko, kuŝinta sur la sekiĝantaj parkoj kaj ĝardenoj ene de la urbo.

— Vi miris, kiel mi rimarkis, ke ni ne veturigis la maljunulinon, ĉu? — strabante al apudiranta Eviza, komencis la ĉefkuracisto.

— Vi estas penetrema.

— Ĉe ni oni ne povas esti tro bonkora, — kvazaŭ senkulpigante sin, diris la tormansano. — Unue, oni povas ricevi infekton, due, necesas gardi la aŭton, trie...

Eviza haltigis lin per gesto.

— Vi povas ne klarigi. Vi pensas antaŭ ĉio pri vi mem, gardas la aŭton, tiun primitivan produkton el fero kaj plasto, pli, ol homon. Ĉio ĉi estas natura por la socio, en kiu la vivo de la malplimulto tenas sin sur la morto de la plimulto. Sed tiuokaze por kio vi dediĉis vin al medicino? Ĉu estas senco en kuracado de homoj, se ekzistas facila morto kaj rapida rotacio de generacioj?

— Vi eraras! «Lovoj» estas la plej valora parto de la loĝantaro. Nia devo estas kuraci ilin per ĉiuj rimedoj, defendante kontraŭ la morto. Ideale, certe, estus, se ni povus konservi nur solan cerbon, apartiginte ĝin disde la kadukiĝinta korpo.

— Niaj prauloj eraris same, opiniante la cerbon kaj la psikon io aparta de la korpo, kvazaŭ ne ligita kun la tuta naturo. Troviĝis homoj, kiuj asertis, ke la tuta mondo estas nur derivaĵo de la homaj imagoj pri ĝi. Ĉi tie estas radikoj de multaj biologiaj eraroj. La cerbo kaj la psiko ne kreiĝas per si mem. Iliaj strukturo kaj laboro estas derivaĵoj de la socio, tempo, sumo de scioj dum la iĝado de la individuo. Nur per senĉesa ensorbado de novaj impresoj, scioj, sentoj la cerboj de la emociiĝemaj kaj memoremaj homoj venkas la naturan konservemon — kaj eĉ tiam nur ĝis certaj limoj. Granda sciencisto tridek jarojn post la pinto de sia agado iĝos konservemulo, senespere postrestinta la epokon. Kaj li mem ne komprenos tion, ĉar lia cerbo estas agordita al la mondo, restinta malantaŭe, foririnta en la pasintecon.

— Sed eblas modeli novajn kondiĉojn, kreskigi ilin...

— Dum vi modelas, eĉ pli malproksime disiros la stato de la cerbo kaj la kondiĉoj de la medio. La noosfero, tio estas la psika ĉirkaŭaĵo de la homo, ŝanĝiĝas nekompareble pli rapide ol biologia transformado.

— Ni ne teoriadis, sed luktis kontraŭ la morto, per praktiko komprenante novajn eblojn de plilongigo de la vivo.

— Kaj aldonis al la kolosa listo de krimoj de la naturo kaj de la homo ankoraŭ milionojn da martiroj! Aldone multaj malkovroj alportis al homoj pli da malutilo, ol utilo, instruinte politikajn banditojn — faŝistojn — rompi homon psike, transformi en obeeman bruton. Se kalkuli ĉiujn animalojn, turmentitajn dum eksperimentoj, malsanulojn, torturitajn per viaj operacioj, do necesos severe kondamni vian empiriismon. En la historio de nia medicino kaj biologio same estis malhonoraj periodoj de malzorgo pri la vivo. Ĉiu lernejano povis tranĉi vivan ranon, kaj duonklera studento — hundon aŭ katon. Ĉi tie tre gravas mezuro. Se transiri la limon, do kuracisto iĝos buĉisto aŭ venenisto, sciencisto iĝos murdisto. Se ne atingi la necesan limon, tiam kuracistoj fariĝas senrezultaj revantoj aŭ malkleraj oficistoj. Sed la plej danĝeraj estas fanatikuloj, pretaj distranĉi homon, ne parolante eĉ pri animaloj, por plenumi senekzemplan operacion, anstataŭigi neanstataŭigeblan, ne komprenante, ke la homo estas ne meĥanismo, muntita el normaj pecoj, ke la koro estas ne nur pumpilo, kaj ke la cerbo estas ne la tuta homo. Tiu aliro kaŭzis nemalmulte da malutilo ĉe ni, kaj mi vidas ĝin prosperi sur via planedo. Vi eksperimentas super animaloj blinde, forgesinte, ke nur la plej ekstrema neceso povas iel pravigi turmentojn de la superaj formoj de animaloj, kiuj suferas ne malpli ol la homo. Same sendefendaj estas ankaŭ viaj «kuracatoj» en malsanulejoj. Mi vidis esplorajn laboratoriojn de tri ĉefurbaj institutoj. La sumo de suferoj, kiu estas en ili, ne povas pravigi la mizerajn atingojn...

La ĉefkuracisto abrupte ektiris la manon de Eviza, depuŝinte ŝin de la vojeto. Ili trafis malantaŭ diskreskintan arbuston.

— Kliniĝu, tuj! — flustris la tormansano tiel postuleme, ke Eviza obeis.

De la pordego kuris kelkaj homoj, pelantaj antaŭ si korpulentan homon kun griza vizaĝo kaj eliĝintaj okuloj. Fortoj estis forlasantaj la fuĝanton. Li haltis, ŝanceliĝante. Unu el la persekutantoj batis lin per la genuo en la vizaĝon, fleksinte la dikulon duone. La dua faligis la viktimon. La persekutantoj komencis treti la falinton per la piedoj.

Eviza elŝiriĝis el la manoj de la ĉefkuracisto kaj ekkuris al la loko de la batado, kriante:

— Haltu, ĉesu!

Senfina miro trakuris sur la bestiĝintaj vizaĝoj. La pugnoj malpremiĝis, ombroj de ridetoj fulmetis sur la torditaj lipoj. En veninta silento aŭdeblis nur ploretado de la viktimo.

— Kiel vi povas, ses junuloj, bati unu homon — dikan kaj maljunan? Ĉu vi ne komprenas malhonoron, hontindecon de tia afero?!

Fortika homo en blua ĉemizo kliniĝis antaŭen kaj fingromontris al Eviza.

— Ho Granda Serpento! Kiel mi ne komprenis! Ci ja estas el la Tero!

— Jes! — respondis Eviza, malleviĝante sur la genuon, por pririgardi la vunditon.

— Lasu tiun kadavraĵon! La aĉaĵo estas vivema! Ni nur iomete instruis lin.

— Pro kio?

— Pro tio, ke li estas malpuriganto de papero. Tiuj damnitaj verkistoj-lakeoj elpensadas fabelojn pri nia vivo, falsigas la historion, pruvante grandecon kaj saĝon de tiuj, kiuj permesas al ili vivi pli longe kaj bone pagas. Pro unu frazo en iliaj skribaĵoj, kiu plaĉas al la regantoj, devas pagi ni ĉiuj. Tiajn ne sufiĉas bati, ilin necesas murdi!

— Atendu! — ekkriis Eviza. — Eble, li ne tiom kulpas. Vi ĉi tie ne zorgas pri precizeco de la dirita aŭ skribita. Verkistoj same ne pensas pri konsekvencoj de iu efekta frazo; sciencistoj — pri tio malbona, kion kondukos en la mondon ilia malkovro. Ili hastas plej baldaŭ sciigi la mondon, simile al konkure kriantaj kokoj.

La gvidanto ekridetis malferme kaj simpatie.

— Ja ci saĝas, terulino! Sed ne pravas: tiuj ĉi scias, kion ili mensogas. Ili estas pli malbonaj, ol la knabinaĉoj, kiujn oni prenas en ĝardenoj kontraŭ mono. Tiuj vendas nur sin, kaj tiuj ĉi — nin ĉiujn! Mi ilin malamas. — Li piedbatis sian viktimon, forrampantan sur la piedoj kaj la genuoj.

— Ĉesu, malfeliĉuloj! — Eviza ŝirmis per si la verkiston.

— Serpento-Fulmo! Ci nenion komprenas, — mallarĝigis la okulojn la gvidanto, — ĝuste ili estas malfeliĉuloj, sed ne ni. Ni foriras el la vivo plenaj je fortoj, ne konante malsanojn, ne konante timon, zorgante pri nenio. Kio povas nin timigi, se baldaŭ tutegale estas morto? Kaj la «lovoj» ĉiam tremas, timante la morton kaj la longan vivon kun neeviteblaj malsanoj. Timas ne kontentigi la «serpentulojn», timas diri vorton kontraŭ la potenco, por ke oni ilin ne faru «mavoj» kaj ne sendu en Templon de Karesa Morto. Timas perdi siajn mizerajn avantaĝojn en manĝo, loĝejo, vesto.

— Do ilin necesas kompati.

— Tute ne! Ĉu ci scias, per kio oni meritas rajton je longa vivo? Oni elpensas, kiel obeigi homojn, kiel fari manĝon el ajna aĉaĵo, kiel igi virinojn naski pli da infanoj por la Kvaropo. Serĉas leĝojn, kiuj pravigas senleĝaĵojn de la «serpentuloj», laŭdas, mensogas, strebante promocion.

— Do ili strebas al pli malfacila laboro, ĉu?

— Ho ne! Ju pli alte ĉe ni staras homo, des malpli li laboras. Jen tial ili rampas, por atingi rangon de «serpentulo», kaj por tio pretas perfidi la tutan mondon.

— Kaj ĉu vi ne perfidas, eĉ renkontiĝante kun la Serpento? Kaj ne timas Jangar-on?

La gvidanto de la «mavoj» tremeris kaj ĉirkaŭrigardis.

— Ci scias pli, ol mi pensis... Nu, adiaŭ, terulino, ni ne plu intervidiĝos!

— Ĉu mi povas peti vin plenumi ion gravan? Ĝuste vin. — Eviza rigardis al la gvidanto.

Li ruĝiĝis, kiel knabo.

— Dependas.

— Iru en la malnovan Templon de Tempo, kie estas monumento, trovu tie nian estrinon. Ŝia nomo estas Faj Rodis. Parolu kun ŝi same rekte kaj saĝe, kiel vi parolis kun mi. Sed antaŭe trovu inĝenieron Tael-on. Kvankam li estas «lovo», sed li estas homo, da kiaj sur via planedo estas ankoraŭ malmulte.

— Konsentite. — La gvidanto etendis la manon.

— Kaj diru, ke vin sendis Eviza Tanet.

— Eviza Tanet... kia nomo!

La sesopo malaperis en la ĝardeno. De la pordego al Eviza estis iranta brua grupo da kuracistoj de la Centra hospitalo, alveturintaj sur granda publika veturilo.

El post la arbusto eliris la ĉefkuracisto, vokis helpantojn, kaj ili silente ektrenis la vunditon al la aŭto.

— Kiu estas tiu? — demandis Eviza unu el la hospitalaj kolegoj.

— Fama verkisto. Kiel ili lin prilaboris! — La parolinto ekfloris per kontenta rideto, kvazaŭ li estis plene sur la flanko de la «mavoj».

Ne komprenante, Eviza ekiris kun la kuracistoj al la mallarĝa portalo de la enirejo.

Interne la konstruaĵo ripetis la ordinaran stilon de Tormans. Pezaj pordoj kondukis en vastan vestiblon. Larĝa ŝtuparo estis leviĝanta en halon, kadritan per duvica kolonaro. En la vestiblo svarmis multaj homoj. Iliaj rigardoj momente turniĝis al Eviza. La gastinon oni kondukis supren kaj sidigis en flanka galerio sur kadukan divanon. Ĉiuj alvenintoj plu restis malsupre, viciĝinte kiel viva koridoro.

— Ĉu ili atendas iun? — demandis Eviza preterpasantan maljunulon en flava medicina ĥalato.

— Certe, — severe respondis tiu, — nin devas honorigi per vizito reprezentantoj de la Supera Kunveno.

— Kial «honorigi per vizito», sed ne simple veni?

La homo timigite rigardis al Eviza, retrorigardis kaj malaperis inter la kolonoj.

La atendado daŭris pli ol duonhoron, ĝis oni eksciis, ke la altranguloj ne venos. La starinta malsupre homamaso kvazaŭ rompis digon. Kun rido kaj laŭta parolo, karaktera por la tormansanoj, ĉiuj impetis laŭ la ŝtuparo en la halon. La ĉefkuracisto trovis Eviza-n kaj kondukis ŝin sur la podion, kie sidiĝis la plej famaj medicinistoj de la ĉefurbo kaj honoraj gastoj el aliaj lokoj de la planedo. Eviza rezignis, asertante, ke ŝi neniel meritas la altan lokon, kaj por ŝi, ordinara kaj juna kuracisto de la Stela Floto, tio estas maldeca. Ŝi eksidis apud kolono ĉe rando de la halo, sentante sur si atenton de la tuta aŭditorio, kaj zorgigita pri la estonta elpaŝo.

Oratoroj nehaste ŝanĝadis unu la alian. Ili paroladis longe, pri aferoj pli ol evidentaj, anticipe skizante direktojn de la komencataj raportoj. La tormansanoj tian elpaŝon ial nomis «mallonga enkonduko». Laŭ ĉio senteblis, ke tiuj torentoj de banalaĵoj interesis neniun. Eviza vidis tion laŭ enuantaj vizaĝoj, laŭ bruo en la halo, kiun apenaŭ supersonadis tondrado de sonamplifiloj, transdonantaj la parolojn de la oratoroj.

Finfine la prezidanto de la kunsido deklaris pri la deziro de la kuracisto el la Tero elpaŝi antaŭ kuracistoj de Tormans.

Eviza ekiris tra la halo al la tribuno, salutata per krioj, per batado al la manapogiloj de la seĝoj kaj per fajfado de ravita junularo. Malgraŭ tio, ke tiu bruo kaj muĝo ŝajnis al ŝi iom sovaĝa, ĝi esprimis bonajn sentojn. Riverencinte, Eviza dankis la tormansanojn. Kiam ŝi ekparolis kun la neimitebla mola tera akĉento, kiun ne povis krudigi la amplifiloj, en la halo ekregis senekzempla silento. La tormansanoj ne deŝiradis la okulojn de Eviza, pririgardante ŝin ekde la atentaj kaj gajaj topazaj okuloj ĝis la fortaj kruroj en stranga blua piedvesto, briletanta per fajretoj, ili penis kompreni, per kio tiel similas kaj malsimilas samtempe tiu ĉi virino al la virinoj de Jan-Jaĥ.

— Viaj superuloj deziris, ke mi, konatiĝinte kun la medicino de Jan-Jaĥ, analizu erarojn de la kuracistoj kaj rakontu pri atingoj de la Tero. Sed miaj scioj pri la scienco de Jan-Jaĥ estas mizeraj, kaj, antaŭ ĉio, mi ne havas la ĉefan kriterion, necesan, por juĝi pri ajna scienco, mi ne havas scion pri ĝia parto en kreo de homa feliĉo. Tial elpaŝi kiel konsilanto kaj kritikanto estus por mi malmodeste kaj malestime. Ĉio, kion mi povas, estas — rakonti pri la obstakloj, superitaj sur la Tero... Instruadon de ajna fako, speciale de grandaj branĉoj de scienco, oni ĉe ni komencas per analizo de la historia evoluo kaj de ĉiuj eraroj, faritaj sur la vojo. Tiel la homaro, luktante kontraŭ la karaktera por la homoj strebo forgesi malagrablaĵojn, defendas sin de malĝustaj vojoj kaj de ripetado de la pasintaj malsukcesoj, kiuj estis multaj en la antaŭkomunisma historio. Jam dum la EDM montriĝis giganta diferenco inter la fortoj kaj la materiaj rimedoj, kiujn la homaro malŝparis al medicino kaj al militaj kaj teĥnikaj sciencoj.

La plej bonaj cerboj estis okupitaj en fiziko, ĥemio, matematiko. Paŝon post paŝo biologio kaj medicino disiradis kun la fizik-matematikaj sciencoj en sia bildo de la mondo, kvankam ekstere oni vaste uzadis iliajn metodojn kaj aparatojn de esploro.

Rezulte la naturo, ĉirkaŭanta la homon, kaj li mem kiel ĝia parto, iĝis perceptataj de la homaro kiel io malamika, obeigenda al provizoraj celoj de la socio.

La sciencistoj forgesis, ke la granda ekvilibro de la naturo kaj la konstruo de la organismo estas rezulto de historia vojo de neimagebla daŭro kaj komplikeco, en kunordigo kaj interligo de la integraj partoj. Esplorado de tiu komplikeco, almenaŭ ĝenerale, postulis multjarcentan laboron, sed la tera homaro komencis senzorge kaj haste adapti la naturon al provizoraj utilismaj celoj, ne atentante la biologiajn vivkondiĉojn, necesajn al la homoj. Kaj la homo — la heredanto de la sufera miliardjara vojo, kiun trairis la planedo, — kiel sendanka kaj malracia filo komencis malŝpari, entropiigi la fundamentan kapitalon, kiun li heredis: la akumulitan en la biosfero energion, kiu, kiel iam streĉita risorto, servis por teĥnika salto de la homaro...

Eviza haltis, kaj tuj la halo ekbruis per frapado de manplatoj kontraŭ ligno. La tuŝita temo estis proksima al la planedo Jan-Jaĥ, ĝisfunde ruinigita pro malracieco de la prauloj.

Eviza, ne kutima al tia reago de la kunveno, staris, senhelpe ĉirkaŭrigardante la bruantan aŭditorion, ĝis la prezidanto ne kvietigis la ravitajn aŭskultantojn.

Eviza tute ne intencis ardigi pasiojn de la malmodera aŭskultantaro, kio povis konduki al perdo de racia kaj kritika percepto. Ŝi decidis esti pli singarda.

Ŝi rakontis, kiel miope eraris tiuj, kiuj jubilis, venkante apartajn manifestiĝojn de malsanoj helpe de rimedoj de ĥemio, kiu ĉiujare kreadis milojn da novaj, esence, trompaj kuraciloj. Debatante malgrandajn ataketojn de la naturo, la sciencistoj pretervidis amasajn konsekvencojn. Subpremante la malsanojn, sed ne finkuracante la malsanulojn, ili naskis monstran kvanton da alergioj kaj disvastigis ilian plej teruran specon — la kancerajn malsanojn. Alergioj aperadis ankaŭ pro tiel nomata imuna trostreĉiĝo, kiun homoj spertis en denseco de loĝejoj, lernejoj, vendejoj kaj spektejoj, kaj pro konstanta transportado per rapidaj avioj de novaj stamoj de mikroboj kaj virusoj el unu parto de la planedo en la alian. En tiuj kondiĉoj la bakteriaj filtriloj, ellaboritaj de la organismo dum la biologia evoluo, iĝadis sia malo, la pordego de infekto, kiel, ekzemple, la tonsiloj de la gorĝo, la sinusoj de la vizaĝo aŭ la limfaj glandoj. Perdo de la mezuro en uzado de kuraciloj kaj en ĥirurgio rompis la defendajn ilojn de la organismo, simile al tio, kiel senlima uzado de potenco frakasis la defendajn ilojn de la socio — la leĝon kaj la moralon.

La esenco de kuracado, bazita sur malnovaj konceptoj, postrestis de la vivo. Kiam dum la evoluo de la socio pereis religio, kredo je postmorta vivo, je forto de preĝo kaj je miraklo, la mondpercepto de la kadukiĝinta kapitalisma sociordo eniris en la senesperan senelirejon de nekredo, malpleneco kaj senceleco de ekzistado. Tio kreis amasajn neŭrozojn de la maljuna generacio. Akrigo de la minaco de totala milito kiel artifiko de politika agitado, konstanta rememorigado pri tio en gazetoj, radio, televido kontribuis al psikozoj de la juna parto de la loĝantaro — al kontraŭdiraj deziroj plej baldaŭ sperti ĉiujn ĝojojn de la vivo kaj foriri de ties realeco. Saturiteco per distroj, ardo de artefaritaj travivaĵoj kreis siaspecan «trovarmiĝon» de la psiko. Homoj ĉiam pli persiste revis foriri en alian vivon, al simplaj ĝojoj de estado de la prauloj, al ilia naiva kredo je ritoj kaj misteroj. Kaj la kuracistoj penis kuraci laŭ la malnovaj kanonoj de la antaŭaj rapidoj, de alia streĉo de la ekzistado.

Maŝinoj, komfortigo de loĝejoj, ĉiutaga teĥniko esence ŝanĝis la normalan fizikan streĉon de la homoj. Medicino plu uzis la sperton, akumulitan en tute aliaj vivkondiĉoj. Ĝenerala malplifortiĝo de la organismo, de la muskola, la ligamenta kaj la skeleta sistemoj kondukis, malgraŭ manko de peza laboro, al amasa disvastiĝo de hernioj, platpiedo, miopeco, al plioftiĝo de ostorompoj, variko, hemoroido, al kresko de polipoj kaj al malforteco de la konstrikta muskolo kun malfaciligo de digestado kaj oftaj okazoj de apendicito. Multaj difektoj de la haŭto estis kaŭzitaj de malbona metabolo.

La kuracistoj, konsternitaj pro amasiĝo de malsanoj, operaciadis sen fino, damnante tedan rutinon de «simplaj okazoj» kaj ne konjektante, ke ili renkontis la unuan ondon de la plago. Kaj kiam post la ĝenerala malplifortiĝo de la homoj ĉiam pli ofte komencis renkontiĝi malsanoj de difektita heredeco, nur nemultaj avangardaj mensoj povis rekoni en tio la Sagon de Arimano. La grandega bono — la neniigo de la infana morteco — iĝis plago, regalinte per multegaj psikaj neplenvaloruloj, plenaj kretenoj aŭ denaske fizike difektaj homoj. Maltrankviliga neatenditaĵo iĝis plioftiĝo de naskiĝoj de duopuloj, triopuloj, ĝenerale malaltigantaj la nivelon de sano kaj psiko. Lukto kontraŭ la nova plago iĝis neordinare malfacila. Ĝin eblis venki nur kun altega morala responso de ĉiuj homoj kaj kun penetro de la scienco en la profundon mem de la molekulaj genetikaj aparatoj.

Eviza listigis ankoraŭ kelkajn insidajn kaptilojn, kiujn metis la naturo sur la progresa vojo de la homaro. Tiun vojon konsistigis reveno al la origina sano, sed sen la malnova dependo de la senkompata naturo. La esenco de la afero estis en foriro disde ĝiaj hekatomboj, tra kiuj ĝi plenumas plibonigon kaj perfektigon de animalaj specioj, senindulge venĝante pro mallertaj penoj de la homo liberiĝi de ĝia potenco.

— Kaj ni tion sukcesis! — ekkriis Eviza. — Ni ĉiuj estas sanaj, fortikaj, eltenemaj denaske. Sed ni komprenis, ke nia bonega homa korpo meritas ion pli bonan, ol sidadon en foteloj kaj premadon de butonoj. Niaj manoj — la plej bonaj el la instrumentoj, kreitaj de la naturo aŭ de la homo, — petas lertan laboron, por ricevi veran kontentiĝon. Eĉ pli, ni luktas por la vivo de nia menso tute same, kiel por la vivo de la korpo. Vi povas ekscii pri ĉiuj tiuj penoj, kiujn ni bezonis en la malegala lukto. Malegala tial, ke profundeco kaj universala potenco de la naturo ĝis nun ne estas elĉerpitaj kaj ĝis nun senlace la homaro batalas por sia mensa kaj fizika sano kaj pretas al ajna atako de la naturaj fortoj!

La fino de la parolado de Eviza kaŭzis novan ondon de aproba bruo. La severa, eĉ inspira seriozeco defalis de ŝi, kaj ŝi iĝis vivĝoja, iomete koketema virino, kiu kliniĝis antaŭ la halo en libera riverenco de dancistino. La metamorfozo plifortigis la muĝon de admiro inter la medicina junularo. Al tormansanoj ĝenerale plaĉis la gaja seriozeco de la teranoj, kiuj neniam ŝercis pri grandaj sentoj, neniun mokis, ne penis amuziĝi je aliula kosto...

Eviza revenis sur la antaŭan lokon kaj ree observadis la raportantojn. Ili paroladis utilajn aferojn sur la nivelo de la scienco de Tormans, sciigadis novajn malkovrojn, sed interesaj ideoj dronis en amaso da nenecesaj frazoj. La penso, kiel ĉasata besteto, ĵetiĝadis inter vortaj amasiĝoj de asertoj, deflankiĝoj, komparoj, skolastiko de pruvoj.

La sciencistoj de Tormans tre multe okupiĝadis pri negado, vorte neniigante tion, kio kvazaŭe ne povas ekzisti kaj estas neesplorebla. Pri konataj naturaj fenomenoj oni gurdadis kiel pri neekzistantaj, ne komprenante komplikecon de la mondo. Tiu negativa branĉo de la scienco estis la plej populara ĉe multegaj homoj de Jan-Jaĥ, ĉar ĝi levadis ilian mizeran sperton kaj mallarĝan prudenton ĝis «la lasta vorto» de la scienco.

Pasis nemalmulta tempo, sed Eviza, krom psikologiaj observoj, ĉerpis preskaŭ nenion atentindan. La kutimon nepre paroladi ion ŝi klarigis per deziro firmigi antaŭ aliuloj sian personecon. Krome, eligante vorttorentojn, homo ricevas psikologian malstreĉiĝon, necesan en tiu mondo de konstanta subpremo kaj incito. Elkaptadi pensojn en vastaj paroladoj iĝadis ĉiam pli laciga afero. Anoncita paŭzo ĝojigis Eviza-n. Ŝi ekstaris, intencante trovi izolitan lokon, por paŝadi ripoze, sed ve! — ŝi iĝis ĉirkaŭita de brua amaso da ekscititaj ge-tormansanoj de ĉiuj aĝoj, ekde junaj staĝantoj ĝis grizharaj hospitalestroj kaj profesoroj de medicinaj institutoj.

Eviza trovis per rigardo sian ĉefkuraciston. Li alvenis, senceremonie dispuŝante la homojn.

— Ĉu mi konduku vin en la manĝejon por refortiĝo? Disiru, kolegoj «lovoj», nia gastino estas malsata kaj laca!

Eviza ne deziris manĝi, des pli en nekonata manĝejo. Ŝi ĉiam perdadis apetiton pro neklarigebla malŝato flanke de la virinoj, disdonantaj la manĝon. En la vivo de Tormans ajna dependo de homo estis humiliga. Tiu, kiun oni petis pri io, ĉiam mokadis kaj priridadis, antaŭ ol plenumi sian rektan devon. Abomeno aŭ en la plej bona okazo plena neinteresiteco pri la laboro estis karakteraj por la «mavoj». La «lovoj» tremis antaŭ ili, atendante plej ordinaran servon. En uzinoj kaj fabrikoj, kie estris lilaj «serpentuloj», la stato estis alia. Eĉ eta rezisto estis punata sen prokrasto, plej ofte per sendo al Palaco de Karesa Morto. Tamen ekster la atentaj okuloj de oficistoj kaj gardistoj la «mavoj» mokadis la «lovojn» plene. Kaj tiuj senproteste toleris, sciante, ke en ajna momento laŭ decido de la Kvaropa Konsilio la «mavoj» povas iĝi iliaj ekzekutistoj. Sur Tormans oni speciale timis maŝinojn. Amasa uzado de meĥanismoj en la manoj de needukitaj kaj koleraj homoj kreis altan danĝeron. Transportaj katastrofoj iĝis ĉiutaga fenomeno sur Jan-Jaĥ, ankaŭ sovaĝajn batadojn al longvivuloj oni opiniis ordinara afero.

Rezonante, Eviza iris apud la ĉefkuracisto laŭ aleo al malalta domo, kie lokiĝis la manĝejo kaj gastejo.

— Ĉu vi miras, kial mi kaŝiĝis malantaŭ arbustoj, sed ne kuris por helpi al la verkisto? — subite demandis la ĉefkuracisto, serĉante rigardon de sia akompanatino.

— Ne, — indiferente respondis Eviza. Ŝin tute ne interesis la persona motivo de la ago, neeviteble sekvanta el la socia vivo de Tormans.

— Mi povis difekti la manojn kaj kaŭzi malutilon al multegaj homoj, seniginte ilin je eblo esti operaciitaj.

Neatendite el post arboj elkuris multaj homoj kaj kun krio ĵetiĝis al ili. La ĉefkuracisto griziĝis, lia vizaĝo tordiĝis pro timo. Eviza, restinta trankvila, rekonis la junajn kuracistojn, partoprenantojn de la konferenco. Ili alkuris kirle, flankenigis la ĉefkuraciston kaj per densa ringo ĉirkaŭis la gastinon el la Tero. Eviza rememoris, kiel en unu el la unuaj tagoj en la ĉefurbo ŝin miregigis homamaso, ĉirkaŭanta belan, absurde vestitan virinon. Tio estis fama aktorino, kiel poste oni klarigis al Eviza. Ŝi disŝutadis dekstren kaj maldekstren trejnitajn ridetojn. Kelkaj viroj en ruĝa vesto malĝentile la forpuŝadis same senceremonie alpremiĝantajn homojn. Sufiĉis al populara homo veni en publikan lokon, kaj tuj centoj da gejunuloj ĵetiĝadis al li, petante ion por memoro.

Nun la stelŝipanino mem trafis en ringon de gapuloj, feliĉe, nur kuracistoj. Antaŭ ŝi staris ridanta, sufiĉe ĉarma tormansanino: la malhela haŭto, la nigraj haroj kaj la brilantaj mallarĝaj okuloj hele kontrastis kun la strikta flava vesto.

— Ne ofendiĝu, ni decidis kapti vin. Ni rimarkis, ke vi deziras foriri. Ni apenaŭ ankoraŭfoje renkontiĝos kun vi! Ni havas gravegajn demandojn, kaj ĉu vi ne rifuzos al ni...

— Ne rifuzos, — same gaje respondis Eviza, — se povos. Miaj scioj estas tre limigitaj. Kio vin interesas?

— La amoro! Rakontu, kiel ĉe vi sur la Tero oni regas tiun kaŭzon de multegaj malfeliĉoj, la fortan knuton en la manoj de la potenco, la fantomon de la plej alta kaj mensoga feliĉo. Rakontu aŭ almenaŭ respondu al la demandoj, kiujn ni ne povis fari en la konferenca halo!

Eviza rimarkis gazonon, baritan per meridiana aleo de altaj kaj densaj arboj kaj defenditan de varmego. Ŝian proponon transiri tien oni akceptis kun entuziasmo. La malalta kaj malmola herbo buntiĝis pro la vestoj de la homoj, dissidiĝintaj en la ombro, kaj Eviza lokiĝis antaŭ ili sur tubereto, submetinte la piedojn, subridante pri si, ke ŝi ree iĝis predikanto. Nun antaŭ ŝi staris alia celo, ol en la konferenco. Ĉi tie eblis paroli sen timo traŭmi per formuloj, kiuj ĉiam ŝajnas akraj ĉe diferenco de intelekta percepto. Eviza rigardis al la malhela ĉielo de Tormans, transirigis la rigardon al la violkoloraj strioj de ombroj kaj eksentis, kiel ŝin ekkaptis muzika logiko de penso.

Ŝi penis kiel eble plej poezie transdoni al la tormansanoj versaĵon de antikva rusa poeto.

«Kaj malsato kaj pasi' torturas ĉiun, kiu flugas, rampas, kuras, kiu naĝas en profunda nigr'...» Kaj la kantecan finon: «Kaj per forta vipo de dolor' ilin plu malsato pelas kaj amor'!»

— La homo kaj sur la Tero, kaj ĉe vi sur Jan-Jaĥ luktadis, por forigi el la vivo tiujn du dolorigajn fortojn. Komence la vipon de malsato — kaj ricevis amasan adipozon. Poste la vipon de amoro, atinginte malplenecon kaj indiferentecon de la seksa vivo. La homaro de Jan-Jaĥ jen malakceptas forton kaj gravecon de amoro, jen laŭdegas tiun deziron, atribuante al ĝi dominantan rolon en la vivo. Pro la ĵetiĝado de unu ekstremaĵo al la alia ne sukcesas aperi seksa edukado.

— Sed ĉu ĝi ekzistas ĉe vi? — sekvis la demando.

— Jes, kaj oni opinias ĝin tre grava. Necesas lerni esti mastro de sia korpo, ne subpremante dezirojn kaj ne obeante al ili ĝis malĉasteco.

— Ĉu eblas reguligi amon kaj pasion?

— Tio estas malĝusta nocio. Kiam vi rajdas sur la eĝo de ondo, tiam necesas arto de ekvilibrado, por ne degliti. Sed se necesas halti, do vi forlasas la ondon, restante malantaŭ ĝi...

Vidante nekomprenon de la aŭskultantoj, Eviza komprenis, ke en la maroj de Tormans ne ekzistas grandaj surfaj ondoj kaj la aŭskultantoj ne konas rajdadon sur tabuloj.

— Mi parolis en la kunveno pri la duobla dependo. Riĉeco de la psiko dependas de la forta kaj sana korpo, kiun la multflanka psiko saturas per kuraĝo, streboj, nelacigeblo kaj sentemo. La bioĥemio de la homo estas tia, ke ĝi postulas konstantan tujpretecon de la cerbo je unu kvinono de ĝia potenco, kaj tio estas subtenata nur per nivelo de ketosteronoj — la seksaj hormonoj en la sango. Pro tio la homo pagas, dirante per viaj vortoj, per konstanta erotika akreco de sento. Se oni bremsas tiun senton tro longe, do aperas nervaj rompiĝoj kaj psikaj deŝovoj, tiu subita kaj sklaviga tiro al hazardaj paruloj, kiu en la antikveco ĉe ni nomiĝis malfeliĉa amo.

— Sekve, necesas malstreĉiĝi kaj fari tion impulse, eksplode, — diris la tormansanino, komencinta la konversacion.

— Tute prave.

— Sed kio pri la amo? Ja impulso ne povas daŭri longe?

— Tio estas antikva eraro! La homo leviĝis al la vera amo, sed ĉi tie ĉe vi oni plu opinias en la kavernhoma maniero, ke amo estas nur amoro, kaj amoro estas nur seksa kuniĝo. Ĉu necesas diri al vi, kiomgrade la vera enamiĝo estas pli riĉa, pli hela, pli daŭra? Tiu granda konformeco al ĉiuj streboj, gustoj, revoj, kiun eblas nomi la amo, ankaŭ ĉe ni sur la Tero ne troveblas facile kaj simple. Por ni amo estas sankta vorto, signifanta senton universalan kaj multflankan. Sed eĉ en sia plej strikta senco, la pure korpa, seksa amo neniam havas unuflankan koloron. Tio estas pli ol ĝuo, tio estas servo al la amata homo kaj samtempe al la belo kaj al la socio, iufoje eĉ obeante al la postuloj de la genetikaj leĝoj kontraŭ siaj personaj gustoj, se ili malkonformas inter si, kiam oni deziras havi infanojn. Kaj la insidan forton de nemalstreĉitaj hormonoj ni lernis liberigi, kreante internan trankvilon kaj harmonion...

— Ĉu en la Tero oni ne lernis reguligi tiun forton ĥemie, per drogo? — demandis neŭroĥirurgo, konata al Eviza.

— Prefere oni ne enmiksiĝu en la komplikegan interplekton de hormonoj, kiuj subtenas la psikofiziologian fundamenton de individuo, sed iru laŭ la natura vojo de erotika edukado.

— Kaj ĉu vi instruas erotikon al gejunuloj? Nekredeble! — ekkriis la neŭroĥirurgo.

— Sur la Tero tio komenciĝis antaŭ kelkaj miloj da jaroj. Templa erotiko de Antikva Helenujo, Fenicujo, Hindujo, farita religia servo. Devadazi — templaj dancistinoj — studis kaj praktikis Eroson de tioma intenseco, por ke ili plene elĉerpu la seksajn dezirojn kaj transirigu la homon al aliaj streboj. Estis samaj ankaŭ la tantraj ritoj por virinoj.

— Do, ĉu sur la Tero ĉiam ekzistis kulto de pasio kaj virino? — demandis maljuna aŭskultantino. — Ĉe ni oni ĉiam komencas paroli pri senbrideco kaj malĉasto...

— Tute ne! En praaj socioj, kreiĝintaj longe antaŭ la komunismaj eraoj, virinoj estis mallevitaj al la rolo de labora bruto. Ekzistis kvazaŭ «sanktaj» ritoj de specialaj operacioj, kiel, ekzemple, klitorotomio, por senigi virinon je seksa ĝuo.

— Por kio? — timigite ekkriis la tormansanoj.

— Por ke la virino nenion postulu, sed obeeme plenumu siajn devojn de servistino kaj infannaska meĥanismo.

— Kiaj do estis iliaj infanoj?

— Malkleraj kaj kruelaj sovaĝuloj, ĉu povis esti alie?

— Kaj ĉu vi venkis tion?

— Vi vidas nin ĉi tie, posteulojn de ĉiuj rasoj de la Tero...

— Ho Granda Serpento! Kiom da obstakloj estas sur la vojo al la vera bonkoreco kaj amo! — laŭte pensis juna tormansanino, kiu sidis, kruciginte la krurojn, en la unua vico.

— Ĉio estas atingebla kun saĝa kaj serioza aliro al la seksaj demandoj. Estas nenio pli humiliga kaj abomena por viro, ol virino, postulanta de li neeblaĵon. Por virino estas ofenda la neceso de memlimigo, la devo «savi la amon», kiel oni diris antikve. Ambaŭ seksoj devas same serioze rilati al la seksa flanko de la vivo...

Aŭdiĝis neglekta «hm!». Alta kuracisto kun ia brilanta broĉo sur la brusto ekstaris kaj trairis antaŭ la vicoj de aŭskultantoj, iom aroge rigardante al Eviza.

— Mi atendis aliajn revelaciojn de la senditino de la Tero. Tiuj ĉi estas malnovaj, kiel la Blankaj Steloj. Kion vi praktikas — ĉu komencan, se eblas tiel diri, interkoniĝon de ĉiu paro?

— Certe! Por iĝi paro de geamantoj por longe.

— Kaj se ili ne sukcesos por longe?

— Ambaŭ ricevos malstreĉiĝon, lerninte Eroson.

— Tio absolute ne eblas ĉe ni! Ĉu la teranoj ne havas la ĉefan senton de la amo — la ĵaluzon? Diri al la tuta mondo: tio estas mia virino!

— Tia ĵaluzo ĉe ni ne ekzistas. Tio estas restaĵo de la praa seksa selektado — konkurado por femalo, por masklo — tutegale. Pli poste, kiam establiĝis la patriarkeco, la ĵaluzo ekfloris surbaze de la instinkto de posedo, provizore estingiĝis en la erotike ordigita vivo de la antikva helena epoko kaj denove renaskiĝis dum la feŭdismo, sed jam pro timo de komparo, pro kompleksoj de malplivaloreco aŭ humiligiteco. Interalie, la terura netoleremo de via oligarkio estas fenomeno de la sama speco. Por ke oni ne kuraĝu starigi iun pli alte, opinii pli bona! Sed niaj fortaj, trankvilaj virinoj kaj viroj ne estas ĵaluzemaj, eĉ atentante provizoran reciprokan nekomprenon. Sed ili scias, ke la plej alta feliĉo de la homo ĉiam estas sur la ekstremo de liaj fortoj!

La oponanto ekrigardis al Eviza, taksante ŝin en la vira maniero.

— Probable, tio eblas nur tial, ke vi, teranoj, estas tiel malvarmaj, ke via mirinde bela aspekto pli forpuŝas, ol allogas.

Parto de viroj aprobe aplaŭdis.

Eviza sonore ekridis.

— Dum la vojo ĉi tien mi aŭdis parton de konversacio inter iuj ĉeestantoj, kiuj taksis miajn virtojn per tute aliaj esprimoj. Kaj ankaŭ nun mi sentas atenton, adresitan al miaj kruroj. — Eviza karesis siajn rondajn genuojn, nudiĝintaj el sub la mallonga robo. — Eĉ por minuto mi ne ĉesis senti direktitan al mi deziron. Sekve, la malvarmeco ne malhelpas al la allogeco, kaj mia oponanto ne pravas.

Virinoj-kuracistoj regalis Eviza-n per aprobaj aplaŭdoj.

— Ni vere estas malvarmaj, ĝis ni liberigas nin en erotiko, kaj tiam...

Eviza malrapide ekstaris kaj rektigis sin, streĉiĝinte tuta, kvazaŭ en minuto de danĝero. Kaj la tormansanoj ekvidis metamorfozon de la stelŝipanino. Ŝiaj lipoj duonmalfermiĝis, kvazaŭ por kanto aŭ nediritaj vortoj, la «tigraj» okuloj iĝis preskaŭ nigraj. La jam sen tio defie altaj mamoj de la juna virino leviĝis eĉ pli alte, la svelta kolo iel emfaziĝis sur la nelarĝaj rektaj ŝultroj de nepensebla pureco kaj glateco, ruĝo de ekscito iĝis videbla tra la sunbruno sur la nuda haŭto. La trankvile rezonanta kaj afabla sciencistino ne plu ekzistis. Aperis virino, la esenco mem de ŝia sekso, en defia belo kaj forto, vokanta, minaca, iom malestima...

La transformiĝo ŝajnis tiom afekcia, ke ŝiaj aŭskultantoj retropaŝis.

— Serpento, vera serpento! — aŭdiĝis flustrado de konsternitaj tormansaninoj.

Uzinte la konfuzon, Eviza foriris de la kampeto, kaj neniu kuraĝis haltigi ŝin.


Ĉedi malrapide iris laŭ strato, mallaŭte kantetante kaj penante reteni la kanton, elŝiriĝantan el la animo. Ŝi deziris eliri sur grandan placon, al ŝi jam delonge ne sufiĉis vasto. Malvastaj kaĝoj-ĉambretoj, en kiuj ŝi nun konstante estis, neelteneble premis ŝin. «Ne povante ekregi sopiron, ne kapabla al vido kaj spir'», Ĉedi komencis vagadi, preterante malgrandajn ĝardenetojn kaj mizerajn placojn, strebante eliri en parkon. Nun ŝi pli ofte iradis sola. Estis okazoj, kiam ŝin haltigadis «liluloj» aŭ homoj kun la signo de «okulo» sur la brusto. La karteto ĉiam savadis ŝin. Casor atentigis ŝin pri la linio de signoj, substrekita blue, kiu signifis «doni specialan atenton». Kiel klarigis Casor, tio estis kategoria ordono al ĉiuj tormansanoj, kie ajn ili laboru — en manĝejo, vendejo, kombejo aŭ en publikaj transportiloj, — priservi Ĉedi-n kiel eble plej rapide kaj bone. Dum Ĉedi iradis kun Casor, ŝi ne uzadis la karteton kaj konvinkiĝis per sia sperto, kiel malfacile estas por ordinara loĝanto de la ĉefurbo atingi ne nur specialan, sed eĉ ordinaran bonan rilaton. Sed kiam estis montrata la karteto, la malĝentilaj homoj tuj fleksiĝadis en humilaj riverencoj, penante samtempe plej baldaŭ foririgi la danĝeran vizitantinon. Tiuj transformiĝoj, kaŭzitaj de timo, tiom forpuŝis Ĉedi-n, ke ŝi uzadis la karteton nur por defendo kontraŭ la «liluloj».

Jam dum kelkaj tagoj Ĉedi povis komunikiĝi per la SDP nek kun Eviza, nek kun Vir. Ŝi ne vidis ankaŭ Rodis-on. Vir Norin loĝis inter sciencistoj. Ĉedi decidis ne aperi tie sen ekstrema neceso. Ŝi kalkulis al baldaŭa reveno de Eviza kaj ne komprenis, kio povis prokrastigi ŝin por pli ol diurno. Ĉedi ekiris al la amikino perpiede, ne ĝeniĝante pro la granda distanco kaj la absurda konstruplano de la urbo.

Kilometron post kilometro ŝi iris, ne rigardante al monotonaj domoj, penante trovi skulptaĵojn kaj monumentojn, sur ajna planedo reflektantajn revojn de la popolo, memoron de la pasinteco, strebon al belo. Sur la Tero oni tre ŝatis skulptaĵojn kaj ĉiam metadis ilin en malfermitaj kaj izolitaj lokoj. Tie homo trovadis apogon al sia revo jam en tiuj tempoj, kiam vanteco de nenecesaj aferoj kaj denseco de loĝado malhelpadis al homoj leviĝi super la ĉiutaga vivo. Grandega potenco de fantazio! En malsato, malvarmo, teroro ĝi kreadis bildojn de belaj homoj, ĉu en skulptaĵoj, ĉu en pentraĵoj, libroj, muziko, kantoj, sorbadis en sin vastecon kaj malgajon de stepo aŭ maro. Ĉiuj kune ili venkadis la inferecon, konstruante la unuan ŝtupon de leviĝo. Post ĝi sekvis la dua ŝtupo — perfektiĝo de la homo mem, kaj la tria — ŝanĝo de la vivo de la socio. Tiel kreiĝis la tri unuaj grandaj ŝtupoj de leviĝo, kaj por ĉiuj ili kiel fundamento servis la fantazio.

Sed en la urbo Saĝejo, sur placoj kaj en parkoj staris obeliskoj aŭ skulptaĵoj de serpentoj kun edifaj surskriboj. Malofte troviĝadis idolsimilaj statuoj de grandaj estroj de diversaj periodoj de la historio de Jan-Jaĥ, malgraŭ diferenco en la vestoj, ĝemele similaj unu al la alia per la minacaj firm-volaj vizaĝoj kaj pozoj. Tute mankis skulptaĵoj, dediĉitaj simple al belo de homo, de ideo, al pintoj de atingoj. Iuloke elstaradis amasiĝoj de rusta fero, tordita kvazaŭ en kramfoj de malsana psiko de siaj kreintoj, — tio estis restaĵoj de skulptaĵoj de la epoko antaŭ la Jarcento de Malsato, konservitaj por amuzo de la modernaj loĝantoj de Jan-Jaĥ.

Pasante preter publikaj konstruaĵoj, Ĉedi ne vidis vitralojn aŭ freskojn: evidente, fantazio de belarto malhelpis al la regantoj, konkurante kun ili en la potenco super la homaj animoj. Certe, regi malkleran kaj platan psikon, sciantan nur la plej primitivajn bezonojn kaj ne vidantan vojojn al io alia, estis pli facile...

Ĉedi turnis sin en mallarĝan strateton inter samaj ruĝaj domoj, ornamitaj per antikvaj desegnaĵoj el nigra ceramiko. Ŝajnis, gigantaj gutoj de peĉo fluis laŭ la vasta glataĵo de la muroj. Ĉi tie situis loĝejoj de «lovoj», la restadejo de Eviza en la ĉefurbo. Ĉedi klavis la konatan kodon, malfermantan la pordon, kaj en la malgranda antaŭĉambro laŭte petis permeson eniri.

La mastro, maljuna bakteriologo, ĉiam forestis, servante en la Patroloj de Sano. Aŭdiĝis la voĉo de la mastrino, invitanta Ĉedi-n en la najbaran ĉambron. En fotelo, kun libro en la manoj, sidis mezaĝa virino kun larmokovrita vizaĝo. Evidentiĝis, ke Eviza ne venis hejmen jam dum kvara tago. La virino demandis maltrankvile:

— Kiel vi pensas, ĉu via tera amikino ankoraŭ venos ĉi tien? Ja ĉi tie restis ŝiaj aĵoj!

— Certe, venos. Sed kio okazis al vi?

— Malfeliĉo! Kiel mi bezonas vian amikinon! Nur ŝi povas faciligi mian malfeliĉon.

— Kian, eble, mi povos helpi nun?

— Mi... — La virino ekploris. Larmoj ekruliĝis laŭ la vangoj.

Ĉedi metis la manon sur ŝian kapon.

— Ne povas, — la virino levis la libron, — mi tute ne povas legi. Mi ne vidas. Kion mi faru? Mi iomete perlaboradis per elskribaĵoj. Kaj nun? Kion mi faru nun? Kiel vivu?

— Antaŭ ĉio trankviliĝu. Vi havas edzon kaj infanojn, ili tre bezonas vin.

— Estas terure iĝi senhelpa. Vi ne komprenas. Libroj estis mia sola ĝojo. Al mi, kiu al neniu necesas, senutila, la libroj donas al mi ĉion! — Kaj ree ektorentis larmoj. — Mi ne vidas! Kaj niaj kuracistoj ne scias, kiel helpi.

La larmoj de senhelpeco kaj senespero dolore resonis en la animo de Ĉedi. Ŝi ne povis lukti kontraŭ la kompato, tiu nova, ĉiam pli forte ekreganta ŝin sento. Necesas peti Eviza-n helpi al la virino per iu forta kuracilo. En la maro de sufero sur Tormans la suferoj de la virino estis nur guto. Helpi al guto estas senefike kaj senutile por la maro. Tiel oni instruis Ĉedi-n sur la Tero, postulante ĉiam determini la kaŭzojn de malfeliĉoj kaj agi, neniigante iliajn radikojn. Sed ĉi tie ĉio iĝis mala. La kaŭzoj estis klaregaj, sed ekstermi ilin en la abismo de infereco povis nek Ĉedi, nek la tuta ŝipanaro de «Malhela Flamo». Ĉedi eksidis apud la ploranta virino, trankviligis ŝin kaj nur tiam ekiris hejmen.

Noktiĝis. Sur avare prilumitaj stratoj de la ĉefurbo videblis maloftaj pasantoj, jen aperante en lumo de lanternoj, jen malaperante en mallumo. De la malalta luno kun ties malforta griza lumo faladis apenaŭ videblaj travideblaj ombroj. Verŝajne, Ĉedi estis la sola virino sur la malpleniĝintaj stratoj de tiu distrikto. Ŝi ne timis, same kiel ajna homo de la Tero. En la antikveco la fundamento de sentimeco plej ofte estis malsprita nerva sistemo kaj memcerteco, devenanta de nescio. La komunisma socio kreis alian, pli altan ŝtupon de sentimeco: memregon kun plena scio kaj ega singardemo en agoj.

Ĉedi ne hastis reveni en sian ĉambretaĉon kaj rememoradis arĝentajn lunajn noktojn de la Tero, kiam homoj kvazaŭ dissolviĝas en la nokta naturo, izoliĝante por revoj, amo aŭ renkontiĝante kun amikoj por kunaj promenoj. Ĉi tie post veno de la mallumo ĉiuj kuradis hejmen, sub defendon de muroj, time retrorigardante. La senhelpeco de la tormansanoj antaŭ la Sago de Arimano iris malproksime kaj iĝis vera tragedio.

Ĉedi iris dum ĉirkaŭ horo, ĝis atingis la bone prilumitan centran parton de Saĝejo. Vesperaj amuzoj altiradis ĉi tien multegajn homojn, precipe «mavojn», kiuj venadis por sekureco per grupoj po kelkaj homoj. «Lovoj» evitadis aperi en la lokoj, kiujn vizitadis «mavoj».

Ankaŭ Ĉedi penis eviti kompaniojn de «mavoj», por ne uzi lacigan psikan efikadon kaj des pli ne uzi la gardan karteton de la regantoj. Kaj ĉi-foje, rimarkinte irantan renkonten grupon de viroj, laŭte kriantaj ritman kanton sub akompano de sontranssendilo, Ĉedi transiris al la alia flanko de la strato kaj haltis sub ŝtona pordego. Tien-reen preteriradis homoj, aŭdiĝadis ekkrioj kaj longa ridego, tiel karaktera por la loĝantoj de Jan-Jaĥ. Aliris du junuloj kaj penis ekparoli kun ŝi. Hela ruĝe-lila lumo priverŝis la larĝan ŝtuparon, per oblikva kaskado falante de la frontono de la Palaco de Vesperaj Plezuroj, ĉirkaŭita de duobla vico de kvadrataj blu-oraj kolonoj. Subite la junuloj malaperis, ilin kvazaŭ forblovis vento, la vojon baris tri «mavoj» — «modeloj». Ili aliris, fiksrigardante al Ĉedi kaj pri io interparolante. Subite ies malafabla mano ekkaptis Ĉedi-n de malantaŭe, iginte ŝin turniĝi. Terura bato, farita per io peza, metala, tuŝis ŝian kapon, deŝiris haŭton sur la nuko, disŝiris muskolon kaj dispecigis la dekstran ŝultran artikon kun la klaviklo kaj parto de la skapolo. Falante, Ĉedi instinkte turniĝis sur la maldekstran flankon. Fortega ŝoko kunpremis ŝian gorĝon kaj la koron, malheligis la okulojn, estingante la konscion. La puŝo de la falo penetris ŝin per milo da ardegaj tranĉiloj en la ŝultro, la brako kaj la kolo. Per volstreĉo Ĉedi levis la kapon kaj tiriĝis, penante ekstari sur la genuojn. Antaŭ ŝi kvazaŭ el malproksime aperis la konata vizaĝo. Ŝotŝek rigardis al ŝi kun timo, kolero kaj jubilo.

— Vi? — kun senfina miro flustris Ĉedi. — Pro kio?

Kun tuta sia malspriteco la tormansano legis sur la bela vizaĝo de sia viktimo nek timon, nek koleron. Nur miron kaj kompaton, jes, ĝuste al li direktitan kompaton! La neordinara psika forto de la junulino ion vekis en lia malhela animo.

— Kial ci staras? Batu plu! — kriis unu el liaj amikoj.

— For! — Ŝotŝek furioze svingis al li la manon por bato.

Ĉiuj forkuris. Eĉ pli frue diskuris la nevolaj atestantoj de la buĉo, kaj la prilumita ŝtuparo malpleniĝis.

Ĉedi malrapide kliniĝis sur la flankon kaj etendiĝis sur ŝtonoj ĉe la piedoj de Ŝotŝek. En la senhelpa rompiteco de la tera junulino estis foriranta en nenion tiom da pura kaj senfine malproksima belo, ke Ŝotŝek subite eksentis neelteneblan doloron kaj penton, kvazaŭ oni lin disŝiris je du pecoj. La «mavoj» ne scipovis elteni tiom neordinarajn emociojn. Ŝotŝek povis venki ilin nur per sola maniero. Grincinte per la dentoj, li elprenis longan triedran pikilon, svinginte la manon, enpikis ĝin en sian bruston, atinginte la koron, kaj falegis, deruliĝinte je kelkaj paŝoj for de Ĉedi. Ĉedi vidis nenion — nek la memmortigon de Ŝotŝek, nek tion, kiel du «liluloj», alkurinte, turnis ŝian vizaĝon, priserĉis kaj, trovinte la karteton, en teruro vokis homon kun «okulo».

— En la Centran hospitalon, tuj! — ordonis tiu.




«Kaj malsato kaj pasi' torturas...» — el poemo de Nikolao Gumiljov «Malkovro de Ameriko» (rim. de la tradukinto).
«Ne povante ekregi sopiron...» — el versaĵo de Nikolao Gumiljov «Knabino» (1917) (rim. de la tradukinto).