Ĉapitro 2

Laŭ rando de abismo


Dudek tagojn iris karaveloj,
Rompis bruston de renkonta ond'.
Dudek tagojn nur kompas' fidela
Gvidis ilin tra senmapa mond'.

Kantante tiujn antikvajn vortojn laŭ la melodio de «Plugita Paradizo», Ĉedi Daan enkuris en la rondan halon, ekvidis Faj-on Rodis, kliniĝintan super legaparato, kaj konfuziĝis.

— Mi eniras en la pensomanieron de la EDM, — klarigis Ĉedi, — hodiaŭ estas ĝuste la dudeka tago, post kiam ni bremsiĝis kaj senmove pendas en spaco!

— Ĉu al vi ne ŝajnas, — la vortojn de Faj Rodis akompanis ŝia kutima glita rideto, — ke «Plugita Paradizo» ne konvenas por versoj de la EDM? Dejra Mir, antaŭnelonge kreinta la kantaton, inklinas al morna ruĝ-oranĝa spektro de melodioj. Kaj al mi ŝajnas, ke poetoj de la EDM estis bonaj homoj, ĉar ili kreadis en tiamaj kondiĉoj bonkorajn, belajn verkojn de blua spektro. Vi ja scias, ke el tiu epoko mi pleje aprezas la rusan poezion! Ĝi ŝajnas al mi la plej profunda, kuraĝa kaj homeca inter la poezia heredaĵo de la tuta tiama mondo. Bonaj homoj ĉiam portis en si malgajon de nearanĝita, infereca vivo, kaj melodioj de iliaj kantoj ne devas esti pli maĵoraj, ol de la verda spektro.

— Sed en restintaj registraĵoj de tiama muziko, — kontraŭdiris Ĉedi, — abundas eĉ flavaj melodiaj linioj.

— Vere, sed ne forgesu, Ĉedi, transformiĝante en junulinon de la EDM, ke en tiamaj verkoj ĉiam estis disigataj du flankoj — la ekstera kaj la interna. La internan oni scipovis esprimi nur malrekte, kaj la ekstera estis masko en flava, oranĝa kaj eĉ infraruĝa spektro de melodioj, oni ĝin nomis ankaŭ abstrakta, kvazaŭ ekster-emocia muziko.

— Kaj la masko servis al postuloj de la socio aŭ de la potenco, ĉu?

— Ofte, sed ne nepre. Kiel ĉiu masko, ĝi por artisto antaŭ ĉio kovris disŝiron inter la streboj kaj la vivo, kiun li devis vivi.

— Sed tiuokaze ĉiuj portis maskojn! — miris Ĉedi Daan.

— Ĝuste tiel estis. Tiujn, kiuj iufoje penis vivi sen masko, oni opiniis frenezuloj, sanktuloj aŭ tiel nomataj stultuloj — tiama termino por neagresemaj homoj kun difekta pensado.

— Kaj ĉu tio estas pruvita?

— Certe, ne. Pri interna vivo de homoj de tiu epoko ni scias malmulte, kaj ĉiam eblas misformado de nocioj, sed, pardonu, mi interrompis vin.

— Vi havas multe pli da scioj pri la EDM kaj da elekto, kantu al mi. Tion, kio speciale plaĉas al vi.

Faj Rodis, ĉirkaŭpreninte per la fingroj la malmolan mentonon, metis la kubutojn sur la tablon. Dum kelkaj minutoj ŝi restis en tiu pozo, poste ekkantis per forta alta voĉo:

Ne, nek riproĉ', nek aŭguro  
Estas ja sankta ĉi hor'!
Ekvilibriĝis mezuro
Ŝanceliĝema de l' kor'.

Ĉedi subpremis elspiron de admiro.

Flug' inter ombro kaj lumo!
Turno de vintr' al printemp'!
Tuta mi naĝas en fluo
Ĥora de kanta torent'.

— Ĉu en la blua spektro? — demandis Ĉedi.

— En la verda. Mi prenis la melodion el «Indiferenta Diino».

— «Flug' inter ombro kaj lumo...» — mediteme ripetis la verson Ĉedi. — Bonega verko! Enmemoriĝis por ĉiam. Kaj kiel ĝi konvenas al nia estonta vojo laŭ la eĝo inter la stelaj vastaĵoj de Ŝakti kaj la abismo de Tamas!

— Flug' inter ombro kaj lumo — ja tio estas nia «Malhela Flamo». Mi ne pensis pri tio, — diris Rodis, — por mi sonis nur la interna senco de la kanto, kaj ĝi kondukis al la nuno. Nemalofta koincido ĉe profunda sento! — Kaj Faj Rodis ekpensis denove, kaj Ĉedi Daan elglitis en la cirklan koridoron, kie ŝi preskaŭ kunpuŝiĝis kun la astronavigaciistoj.

— Iru kun ni, Ĉedi, — invitis Menta Kor, — ni kuras por iom danci. Hodiaŭ la laboro bone progresis! Ni enigis la lastan koĥlean programon, sed interne ĉio bolas pro streĉo.

— Bone, mi nur vokos kundancanton, — respondis Ĉedi, — Grif Rift-on. — Kaj ŝi levis antaŭ si la ciferplaton de la signala braceleto.

Menta Kor kovris ĝin per la mano.

— Ne indas. Li leviĝis sur la verandon. — Menta ĝeniĝis, mallevinte la okulojn. — Por kio maltrankviligi Rift-on? Al mi ŝajnas, li meditas pri grandegaj problemoj.

— Ĝuste tial necesas lin distri. Evidente, vi ne scias, kion li travivis. Grif Rift perdis amatinon. Ŝi pereis dum malfermo de antikva tenejo de biologiaj venenoj. Niaj prauloj rezervis ilin en kvanto, sufiĉa por veneni la tutan planedon. Saĝo de homoj de la EKM savis ĉiujn de terura katastrofo je prezo de nur unu vivo. Sed tiu vivo estis la plej kara por Rift.

Ĉedi Daan aliris al la lifta pordo, serveme malfermiĝinta antaŭ ŝi. La «verando» nomiĝis la spaco sub la kupolo ĉirkaŭ la sferoido de la pilota kajuto, — ĝi estis uzata kiel promena placeto kaj gimnastika halo. Tie jam estis kurantaj rapide kaj impete Tivisa Henako kaj Tor Lik.

Ĉedi Daan ekvidis Rift-on, kliniĝintan sur la parapeton de la galerio kaj fiksrigardantan al la arĝenteca spegulo de la gimnastika baseno. Plenigita per transformita izotopo de taliumo, nevenena kaj nevolatila, ĝi servis por komplikaj ekzercoj en kondiĉoj de normala kaj altigita gravito.

Ĉedi forkondukis la inĝenieron malsupren. Kaj la malserena reganto de la stelŝipo nevole ekridetis, rigardante de supre malsupren al la ruĝvangiĝinta vizaĝo de Ĉedi. Ili dancis malrapide kaj silente. Ĉedi eksentis, kiel streĉitaj moviĝoj de Grif Rift iĝis pli liberaj.

— Pasos ankoraŭ kelkaj tagoj, kaj ili, — Ĉedi kapmontris al la astronavigaciistoj, — ricevos ĉiujn datumojn. Tiam eklaboros vi. — Ĉedi suspiris. — Oni diras, ke estas nenio pli timiga, ol eniro en la nul-spacon. Povas esti...

— Mi trovos por vi lokon en la pilota kajuto. Tie estas malgranda sidilo malantaŭ la malvarmigilo de la indikilo de rapido. Ja sociologo nepre devas rigardi al la radikoj de la universo, senkompata kaj murda por la vivo, kiu traflugas en ĝiaj nigraj profundaĵoj, kiel mevo en nokta uragano.

— Tamen ĝi flugas!

— Jes, ĝuste en tio konsistas la plej granda mistero de la vivo kaj ĝia sensenceco. Materio, naskanta en si mem fortojn por kompreno de si, kolektanta informon pri si mem. Serpento, mordanta sian voston!

— Vi diras kiel antikva homo, vivinta mallarĝe, malmulte kaj sen ĝojo de ekkono.

— Ni ĉiuj, samkiel antaŭ tridek mil jaroj, iĝas mallarĝaj kaj etaj, kiam alfrontas senkompatecon de la mondo.

— Mi ne kredas. Nun ni estas multe pli dissolvitaj en miloj da spirite proksimaj homoj. Ŝajnas, ke nenio estas timinda, eĉ pereo, senspura malapero de tia eta guto, kiel mi. Tamen... pardonu, mi parolas nur pri mi.

— Kaj mi ja ne sentis vin instruistino de dua ciklo. Sed ĉu vi scias, kiel terura estas la vorto «neniam» kaj kiel malfacile estas paciĝi kun ĝi? Ĝi estas neeltenebla, kaj mi estas certa, ke ĉiam estis tiel! Ekde tiu tempo, kiam la homo komencis per memoro revivigi pasintaĵojn kaj per imago rigardi en estontecon.

— Sed la mondo estas konstruita tiel, ke «neniam» ripetiĝas en ĉiu momento de la vivo, eble, tio estas la sola neeviteble ripetiĝanta afero. Eble, vera homo estas nur tiu, kiu trovis en si forton kunigi profundan senton kaj tiun senkompatan «neniam». Antaŭe, kaj ankaŭ nun, multaj penis solvi tiun kontraŭdiron per lukto kontraŭ la sento. Se estonte situas «neniam», se amo, amikeco — estas nur procezoj kun neevitebla fino, do ĵuroj pri amo «por eterne», pri amikeco «por ĉiam», al kiuj tiel emis niaj prauloj, estas naivaj kaj nerealaj. Sekve, ju pli da malvarmeco en rilatoj, des pli bone — tio respondas al la vera strukturo de la mondo.

— Ĉu vi ne vidas, kiom tio ne konvenas por la homo? Ja en sia bazo mem li estis kreita kiel protesto kontraŭ la «neniam», — respondis Grif Rift.

— Mi ne pensis pri tio, — konfesis Ĉedi.

— Do akceptu la lukton de emocioj kontraŭ la momenteco de la vivo, kontraŭ la senkompata senfineco de la universo, kiel naturan aferon, kiel unu el la koordinatoj de la homo. Sed se homo kunigis en si profundecon de sentoj kaj la «neniam», ne miru pli lia malgajo!

Ĉedi Daan emociite rigardis en la klinitan al ŝi vizaĝon de la inĝeniero kaj karese glatigis lian grandan manon.

— Ni iru! — mallonge diris Grif Rift kaj kondukis ŝin sur la duan etaĝon, en sian vastan ĉambron.

La inĝeniero ŝaltis grizan lumon, uzatan por pririgardado de koloraj nuancoj, kaj deŝovis malpezan panelon en la muro. Plastika holografiaĵo revivigis bildon de tiu, kiu restis senŝanĝa nur en la memoro de Grif Rift.

Juna virino en larĝa blanka robo sidis, kuniginte la nudajn brakojn sur la genuoj kaj iomete levinte la vizaĝon, borderitan de serpa kadro de la zorge aranĝitaj helaj haroj. La elstara glata frunto, la maldikaj oblikvaj brovoj kaj la gajaj, ridetantaj okuloj harmoniis kun la ridema konturo de la dika granda buŝo. La alta kolo estis ĉirkaŭita de kelkaj vicoj da rozkoloraj perloj, malleviĝintaj sur la bruston, malalte malfermitan laŭ la modo de antaŭnelongaj jaroj. Facila juna ĝojo estis iranta de tuta ŝia figuro. Kvazaŭ en la stelŝipa kajuto aperis feino de Printempo el senmortaj fabeloj de la homaro, por transdoni al la astronaŭtoj tiun specialan antaŭsenton de realiĝonta feliĉo, kiu karakterizas nur tre junajn homojn dum disfloro de printempo, penetrita de ĉiuj aromoj, de sunbriloj kaj de freŝa vento de la Tero.

Kun tiu sento Ĉedi mallaŭte eliris el la kajuto, kiam Grif Rift estingis la stereoplastikan portreton kaj staris en la griza lumo silente kaj senmove. Kaj Ĉedi luktis kontraŭ larmoj kaj spasma bulo en la gorĝo, mirante, kiel forte efikis ŝin la renkontiĝo kun la pereinta amatino de la fama inĝeniero. «Sociologo de la Erao de Kuniĝintaj Manoj, — diris ŝi al si, — kio do okazis al vi? Ĉu vi vere iĝas virino de la EDM — nemodere kompatema, sentema pri ajna sufero. Necesas pripensi, ĉu tio estos utila en la malfacilaj tagoj, kiam ni devos mergiĝi en la vivon de Tormans?» Ŝi jam antaŭlonge decidis viziti la planedon en rolo de ordinara tormansanino, ne gastino, ne instruistino, sed precipe lernantino. Sukcesi iĝi simila, ne diferenci, perdiĝi en homamasoj, viditaj en la fotoj, faritaj de la cefeanoj. Juĝi ne elekstere, sed elinterne — jen la ĉefa regulo de sociologo de superaj sociaj formoj. Faj Rodis aprobis ŝian projekton, nur metis kondiĉon, ke la fina decido estos farita sur Tormans...


Grif Rift plenumis sian promeson. Ĉedi profunde eksidis en la fotelon. Ĉiuj lokoj en la pilota kajuto estis okupitaj. En la centro de duonrondo de regpaneloj sidis Grif Rift, iom malantaŭe kaj dekstre Div Simbel, simila al ŝtona statuo de luktisto. Maldekstre Sol Sain direktis la mallarĝigitajn okulojn al la supra vico de ekranoj. La vangostoj de lia seka vizaĝo akre elstaris, kaj profunda sulko ĉirkaŭis la mentonon de unu vango ĝis la alia. Ambaŭ astronavigaciistoj, kun indiferenta aspekto penantaj montri, ke ili faris ĉion, lokiĝis ĉe la maldekstra rando de la regpanelo. El sia pozicio Ĉedi Daan povis vidi profilon de Faj Rodis, sidanta en la «gasta» fotelo je du metroj malantaŭ la anihilacia inĝeniero. Ekstere la estrino de la ekspedicio ŝajnis tute trankvila, tamen ŝi ne povis trompi sentivan Ĉedi-n, kiu rimarkis, ke Faj emociiĝas.

«Same unuafoje», — pensis Ĉedi, retrorigardante al la hermetike fermita pordo. La tuta cetera ŝipanaro, krom Gen Atal, troviĝis en la kamero de biodefendo sub observo de Neja Holli kaj Eviza Tanet. Gen Atal restis sola en malvasta kajuto sub la kupolo, super la pilota kajuto, kien, kiel al poluso, estis kunirantaj la linioj de streĉiĝoj de fortoj, de temperatura misformiĝo kaj de reflektiloj de globaj densiĝoj de minus-kampo. La arda fantazio de Ĉedi Daan imagis la inĝenieron de kirasdefendo antikva batalisto, kaŝiĝinta malantaŭ ŝildo, preta rebati ĉiujn neatenditajn batojn de malamiko. Fakte, ĝuste tiel estis, nur anstataŭ fustoj de glavo kaj ponardo la fingroj de la inĝeniero tenis fustojn de multe pli potencaj armiloj.

La silento rompiĝis per tri notoj de akordo de la DES. Grif Rift turniĝis al Sol Sain kaj geste montris ion al li. La kantado de la DES eksilentis, la silento iĝis tiel profunda, ke la ekbrilintaj ekranoj de ĉirkaŭa vido, ŝajne, eksusuris kaj eksonoris per plenmanoj da helaj steloj maldekstre, en direkto de la galaksia centro. Implikitaj fadenoj de pinglecaj astroj tiriĝis dekstre, laŭ la ekstera branĉo de nia universo.

Laŭ dua gestosigno de Grif Rift Div Simbel turnis la stelŝipon. Malrapide foriris el la antaŭaj ekranoj sovaĝe hirta nebulo de lumanta gaso, rando de nubo da malhela materio, dense lumanta globa stelamaso, kaj longaj fadenoj de difuzita lumo en la Cigno. Nigro de kosma nokto alproksimiĝis, forĵetante en nemezureblan foron malhelajn lumetojn de malproksimaj steloj kaj galaksioj. Tio signifis, ke la «pruo» de la ŝipo turniĝis al la konstelacio Linko kaj aliris al la repagulumo — kvazaŭa vando, disiganta parton de la turniĝo de la mondo kaj la kontraŭmondo, Ŝakti kaj Tamas, enmetitaj unu en la alian.

Div Simbel ekturnis etan ruĝan radon, situantan sur konuso, elstaranta el la regpanelo. La stelŝipo ektremis, malgranda akcelo enpremis Ĉedi-n en profundon de la fotelo. Malsupraj randoj de la ekranoj ekflagris, estingante akrajn stelajn lumojn per rebriloj de funkciado de neŭtrina funelo. Grif Rift klakis per io, akuta signalo eksonis en ĉiuj ejoj de la ŝipo, kaj blua flamo, ekbrilinta sur la ekranoj, tremerigis Ĉedi-n kaj Faj-on Rodis. Ambaŭ virinoj instinkte ŝirmis la okulojn per la manoj, dum ili ne kutimiĝis al ŝanĝado de koloroj — lazura kaj blua, kirliĝantaj kaj rapidege ĉirkaŭfluantaj la kupolon de la stelŝipo. En la pilota kajuto iĝis mallume, kvazaŭ ĝi mergiĝis en lagon de obskuro, kovritan supre per kloŝo de rapidegaj strioj de lumo.

Kvar gigantaj rondaj skaloj eklumis unu super la alia sur vertikala vando, disiganta du ekranojn, en la supro de la arko de la regpaneloj. Grif Rift kapjesis al Div Simbel, kaj la inĝeniero-piloto haste turnis la ruĝan radeton malantaŭen.

Ĉedi Daan pli divenis, ol sentis turniĝon de la sferoida kajuto, la ciferplatoj ekflagris per kuro de oranĝkoloraj lumoj, kaj iliaj grandegaj indikiloj ekmoviĝis maldekstren, tremante kaj dise ŝanceliĝante. Grif Rift kliniĝis super la regpanelo, kaj liaj manoj, prilumitaj nur per rebrilo de la ciferplatoj, ekflugis super klavoj de la aparataro kun rapido de virtuoza muzikisto. La indikiloj estis malrapide haltantaj, unu post alia ĉesigante sian neregulan tremadon, kaj dekstre sur la ekranojn komencis rampi mallumo. Tio estis ne nokta mallumo de la Tero, plenigita per aero, aromoj kaj sonoj de la vivo. Kaj ne mallumo de la kosma spaco, kies nigro ĉiam subkomprenas neĉirkaŭpreneblan vaston. Sur la stelŝipon rampis io nekaptebla per sensoj kaj racio, havanta neniun el ecoj, kutimaj por la homo, eĉ ne difinebla abstrakte. Tio estis nek substanco, nek spaco, nek vakuo, nek nubo. Io tia, en kio ĉiuj sentoj de la homo samtempe dronis kaj rezistis, kaŭzante profundegan teruron. Ĉedi Daan alkroĉiĝis al la fotelo kaj kunpremis la dentojn, kaptita de praa timo. Tremante tuta, Ĉedi haltigis la rigardon sur la longa severa vizaĝo de Grif Rift, senmoviĝinta super siaj aparatoj. La kvar ciferplatoj super lia kapo nun brilis per malhela flava lumo. Akre kontrastis la pintoj de la indikiloj — du supren, du malsupren, — alrampintaj al la vertikala streko. Tuj kiam la indikiloj tuŝis tiun strekon, la stelŝipo ektremegis. Por sekundo antaŭ la okuloj de Ĉedi aperis neforgesebla grandioza vidaĵo — lumantaj per ponardaj radioj stelaj nuboj, strioj kaj globoj ĝis la vertikala ciferplata fosto mem, kaj maldekstre — ĉion pleniginta muro de mallumo.

Kaj subite ĉio estingiĝis. Sento de falo en abismon sen apogo kaj savo premis la estingiĝantan konscion de Ĉedi. Neeldireble turmenta sento de interna nerva eksplodo igis ŝin krii sufere kaj sensence. En la realo Ĉedi nur sensone movetis la lipojn. Al ŝi ŝajnis, ke tuta ŝia korpo elvaporiĝas, kiel guto de akvo. Poste glacia malvarmo katenis ŝin en profundo de tiu abismo, kien ŝi estis falanta sen fino...

Kun sento de tuteco de la korpo al Ĉedi revenis la konscio. Strietoj de fortodona gasa miksaĵo milde ĉirkaŭfluis ŝian vizaĝon, kovritan de ŝvito. Malrapide, timante ne transvivi duan disfalon de la konscio, Ĉedi strabis al la dekstraj ekranoj. Sur ili videblis nenio, krom malklara kaj griza malpleno. Maldekstre, kie antaŭe brilis luma forto de milionoj da sunoj de la centro de la Galaksio, same estis griza nenio. Ĉedi renkontis rigardon de Faj Rodis, kiu malforte ekridetis, kaj, vidante, ke Ĉedi intencas ion diri, almetis la fingrojn al la lipoj.

Grif Rift, Div Simbel kaj Sol Sain kuntiris siajn fotelojn. En la triangulo de iliaj ŝultroj kaj kapoj lumis nun malalta, travidebla, kiel kristalo, kolono. Interne de ĝi laŭ apenaŭ videbla spiralo fluis likvaĵo, simila al hidrargo. Eĉ eta malrapidiĝo aŭ rapidiĝo de ĝia fluado kaŭzadis salton de unu el la indikiloj de la grandaj ciferplatoj kaj mallongan postuleman sonon el sub la regpanelo. Kun la sono ĉiuj tri kapoj tremeradis, streĉiĝante, kaj denove iĝadis senmovaj, kiam la indikilo revenadis al la streko.

Eksonis speciale insista signalo, la du indikiloj moviĝis samtempe. Sur la dekstra ekrano el la griza nebulo aperis makulo da mallumo.

Ĉedi sufiĉe konis la novajn konceptojn pri konstruo de la universo, por kompreni tiun makulon kiel elstaraĵon de Tamas. Ŝi sciis, ke gravitaj kampoj en nia universo havas tre diversan formon, plej ofte de turboj, funeloj, tre platigitaj konusoj, tiriĝintaj ĉene en direktoj de anizotropio de la spac-tempo. Estas nenio mirinda, se kontraŭgravitaj por ni kampoj de la kontraŭmondo, alidire la gravito de Tamas, estas konstruitaj analogie kaj malantaŭ tiu ondforma elstaraĵo estas kaŝitaj densiĝoj de kontraŭmaterio — nigraj galaksioj kaj nevideblaj sunoj de Tamas.

Iam al homoj ŝajnis nekredebla, ke en najbaraj galaksioj, kiel la nebulozo de Andromedo, povas troviĝi loĝataj mondoj. Kaj eĉ pli frue aperadis vertiĝo pro imago pri loĝantoj de planedoj de Arkturo aŭ Altairo. Nun por la homo jam ne sufiĉas la propra universo kun ties miliardoj da galaksioj, kaj li aliras al la teruranta mallumo de la kontraŭmondo, kiu, kiel evidentiĝis, estas tre proksima. Sed kian kuraĝon kaj strebon al scio devas havi homoj, por ne nur sentime ekstari antaŭ la muro de teruro, sed eĉ strebi penetri tra ĝi en tion, por kio ordinara homo, kiel Ĉedi mem, ne havas eĉ pensan difinon! Kaj ŝi preskaŭ arogis instrui pri vivo Grif Rift-on mem! Tamen ne, ŝi parolis kun li bone, kun amika kompreno kaj kunsento...

«Flug' inter ombro kaj lumo...» — eksonis en la memoro la kanto de Rodis... Vere. La vertikala fosteto kun ciferplatoj simbolas eĝon. Deglitu de ĝi, kaj... ŝi scias nun, kio estos en Tamas! Eblas trafi ankaŭ en nian mondon, la luman Ŝakti, sed ankaŭ ĝi estas mortiga, se eliri tro proksime al stelo aŭ en globan stelamason. Tiel oni glitas surfante laŭ ondoj, kun tiu diferenco, ke tro granda sorto staras malantaŭ la flugo de «Malhela Flamo» kaj la dek tri vivoj de ĝia anaro. Grif Rift diris al ŝi pri mevo, fluganta en nokta uragano, — kaj li sciis, pri kio diris! Por li tio estas ne poezia komparo, sed preciza bildo de SRR. Ne, sufiĉas! La radikoj de la universo estas tro timigaj por ŝi, kreskigita en la zorgema socio de la Tero. Estas interese, kion sentis Faj Rodis, — jen ŝi, same senmova, kiel la triopo ĉirkaŭ la kristala kolono, levis la rigardon al la ekranoj, trans kiuj estas griza malpleno, kaj, eble, ŝi same penas imagi Tamas-on?

Ĉedi ne divenis la pensojn de Faj Rodis. Sentoj, travivitaj de ŝi, estis pli suferaj, ol tiuj de Cedi, ĉar Rodis ne svenis. Ŝia forta, bonege trejnita korpo rezistis al la transiro en la nul-spacon preskaŭ same, kiel la korpoj de la kondukantoj de la SRR. Rapide reveninte al la normo, ŝi pensis pri la ĉambro en la instituto de Kin Ruĥ, oriente de Kanado, kie ŝi estis prepariĝanta por la ekspedicio.

El la vasta ĉambro, kun muro, vitrita per egaj folioj de silikolo, videblis valo de granda rivero, inter pinaj arbaroj de rezervejo. Faj Rodis rememoris la plej malgravajn detalojn — ekde pajla koloro de la tapiŝo, plene kovranta la plankon, ĝis grandaj tabloj kaj divanoj el artefarita grize silkeca ligno. Varma komforto helpadis al laboro. Speciale kiam trans la travidebla muro, direktita al la rivera pejzaĝo, rampadis malaltaj nuboj kaj malvarma pluvo kuradis laŭ vento. Tiam Faj Rodis sidadis sur divano en la kontraŭa flanko de la ĉambro, apud legaparato kaj staplo de restaŭritaj antikvaj filmoj, legis, pensis kaj rigardis. Tio estis la feliĉa tempo de «absorbado» de informo, por fari sin kapabla al kompreno de antikvaj historiaj procezoj kaj vojoj de leviĝo de la homaro.

Foje ŝi renkontis fragmenton de filmo pri milito. Fungo de akvo kaj vaporo pro nuklea eksplodo staris super oceano en supernuba alto, super montetoj kaj palmaj boskoj de kruta bordo. Kelkaj ŝipoj estis renversitaj kaj disĵetitaj. El surborda fortikaĵo du homoj observis la okazaĵojn. Iom maljunaj kaj diketaj, ili havis samajn kaskedojn kun oraj simboloj — evidente, ili estis komandantoj.

Iliaj vizaĝoj, prilumitaj de flagro de la mara incendio, sulkigitaj de faltoj, kun ŝvelintaj palpebroj de la lacaj okuloj, ne esprimis timon, sed nur koncentritan atenton. Ambaŭ havis grandajn vizaĝtrajtojn, pezajn makzelojn kaj saman certecon pri bona rezulto de la titana batalo...

Rodis rememoris, kiel tiam, rigardante en nigran nokton tra la travidebla muro, ŝi pensis pri oceano da kuraĝo, kiun bezonis la teranoj, por elirigi sin el sovaĝeco, kaj por transformi sian planedon en helan, florantan ĝardenon.

Naŭdek miliardoj da homoj pasis sub la falĉilo de la tempo, komencinte de ŝanceliĝemaj pajlobudoj sur arbaj branĉoj aŭ de mallarĝaj fendoj en rokoj, ĝis kiam kun la venko de la racio kaj scio, kun la veno de la tutplaneda komunisma socio finiĝis la nokto de malfeliĉoj, delonge akompaninta la homaron. Terura prezo!

Sed nun la fiera virino estis afekciita kaj, honeste konfesante, timigita de la kunpuŝiĝo kun la realo de la universo, timigita ne malpli, ol iam timis ŝiaj fratinoj, antaŭlonge forpasintaj de sur la planedo. Timo antaŭ la realo, kondukanta al fuĝo el ĝi, al kreado de iluzioj kaj misformado de la realo, ĉiam regis homojn, ne harditajn ekde la infaneco por lukto kontraŭ naturfortoj. Eĉ nun ŝi, plena je sano, speciale trejnita psike, tremas antaŭ la fundamentaj strukturoj de la reala mondo... Sed estas firmaj kaj neobeemaj la vizaĝoj de ŝiaj kunbatalantoj kontraŭ la fortoj de la kontraŭmondo, kompare kun kiu ne nur homo, sed eĉ tuta galaksio estas polvero, senspure malaperanta en la malamika mallumo de Tamas — la kontraŭtempo kaj la kontraŭspaco...

Faj Rodis rigardis al la tri sidantaj antaŭ ŝi sentimaj pilotoj de la ŝipo kaj demandis sin: kie estas la limo kaj ĉu ĝi ekzistas? Kun la invento de SRR venis la Erao de Kuniĝintaj Manoj, kaj kio venos post ĝi estonte? Ĉu erao de kuniĝo de Ŝakti kaj Tamas? Ĉu ekvilibriĝo de la radikoj de la dupolusa universo? Sed kiel eviti izoliĝon, senstrukturecon, anihilacion? Eĉ malklaraj divenoj pri tio estas super ŝiaj fortoj.

Kaj subite la kristala kolono estingiĝis, nova sono, simila al akordo de basa kordo, tremigis la plankon de la kajuto. Faj Rodis instinkte komprenis, ke «Malhela Flamo» atingis la celon, pli ĝuste — la elirpunkton. Io denove okazis kun ŝia korpo. Ĉu falo aŭ ekflugo? Ĉu distiro aŭ kunpremo? Faj Rodis ne povis kompreni. Malaperis ĉiuj ordinaraj sentoj. Ŝi kvazaŭ naĝis en senpezeco, sentante nek varmon, nek malvarmon, nek supron, nek malsupron, nek lumon, nek mallumon. Perdinte ĉiujn orientilojn, la cerbo rezignis percepti ion ajn. Unutonaj pensoj ekturniĝis ronde, atingante unu la alian en senfina vico da ripetoj. Ŝi sentis nek timon, nek ĝojon, ne komprenis sian staton, similan al vivo, jam naskiĝinta kaj ankoraŭ sensenca, kiel antaŭ miliardoj da jaroj. Sed nekonataĵo jam penetris en la rondkurantajn pensojn, disŝiris ilian fermitan ĉenon. La konscio denove malfermis sin al la ekstera mondo. Reveninte el la neekzistado... Ne, tiun staton ne eblis tiel nomi. Rodis estis, sed ne ekzistis, aŭ, pli ĝuste, ekzistis, sed ne estis.

Ŝi ekvidis luksan orejon de stelaj lumoj. Nur la zonoj kaj la globoj da brulanta materio nun foriris en la malsupron de la maldekstraj ekranoj. Antaŭe, dekstre, en kosma nigro, sinistre lumis stelaro de Kvin Ruĝaj Sunoj, kaj flanke — ankoraŭ du proksimaj palaj steloj.

Grif Rift levis sin, glatigis la vizaĝon per la manoj, kvazaŭ forlavante lacon. Div Simbel estis manipulanta ciferajn diskojn sur la regpanelo. La stelŝipo tremeris kelkfoje, kiel trankviliĝanta besto, kaj kvietiĝis. Ĝojo, nedifinita kaj profunda, varmigis Faj-on Rodis. Tiel homo, vaginta en pereiga subteraĵo, eliras al la blua ĉielo, al la varma suno, al viva odoro de herboj kaj arbaro. Ŝi ridetis al ĉiuj: al Grif Rift, al Ĉedi, al ambaŭ astronavigaciistoj, irantaj preter la regpaneloj al la lifto en la komputejon. Antaŭ la ovala pordo de ie aperis Gen Atal. Li movis verdan stangeton, kaj la peza pordo derampis dekstren. La inĝeniero de kirasa defendo aliris al Ĉedi samtempe kun Grif Rift.

— Ĉio! — diris Rift. — Nun laboru la astronavigaciistoj. Baldaŭ ili diros al ni, kiom malproksime de la celo ni eliris. Kion vi pensas, Div?

La inĝeniero-piloto almontris la palan astron kun diametro je kvar-kvin centimetroj, duone kovritan per la kadro de la ekrano kaj antaŭe ne rimarkitan de Faj Rodis.

— Se tio estas la suno de Tormans kaj ĝi egalas al la nia, do ĝi distancas nur je tricent-kvarcent milionoj da kilometroj. Tio estas bagateloj.

— Kaj se ne ĝi? Se iu el tiu kvinopo? — demandis Sol Sain.

— Tiam ni devos longe vojaĝi... aŭ denove eniri en la nul-spacon, sed jam sen la reto, anticipe preparita sur la Tero. Tiam estos malfacile, sed mi fidas kaj al la kalkuloj de la Tero, kaj al niaj astronavigaciistoj. Ili jam pluran fojon kondukas SRR-on, — trankvile diris Div Simbel.

Ĉedi Daan singarde mallevis la piedojn sur la elastan plankon.

— Kiel vi fartas, Ĉedi? — zorgeme demandis Grif Rift. — Eble, mi voku Eviza-n? Ja ni riskis, submetante vin al tia travivaĵo. Mi esperis je bona trejniteco de tuta nia ŝipanaro.

— Kaj vi ne eraris, — rektiĝis Ĉedi, per ĉiuj fortoj penante venki malfortecon de la kruroj kaj flagradon antaŭ la okuloj.

La tri kondukantoj de la stelŝipo aprobe interrigardis. Ŝi respondas tiel, kvazaŭ perdi konscion dufoje dum mallonga tempo estis por ŝi ordinara afero. Ĉedi ekvidis fajreron de ridemo en la malhelaj okuloj de Sol Sain.

— Kial vi ne zorgas pri Faj Rodis? Ankaŭ ŝi unuafoje trafis en la nul-spacon.

— Pri Faj Rodis neniu maltrankvilis, — Grif Rift mallaŭtigis la voĉon, — ŝi ne nur okupiĝis pri elfosadoj en malproksimaj planedoj, sed ankaŭ trairis ĉiujn dek ŝtupojn de infereco.

— Por kio? — miregis Ĉedi Daan.

— Historiistoj faras tion, por pli profunde kompreni sentojn de homoj de fora pasinteco.

Ĉedi rozkoloriĝis pro alfluo de miksitaj sentoj. Duafoje en la malvasta mondeto ŝi subtaksis homon. Restis neniaj duboj, ke oni ne rajtas opinii sin sociologo antaŭ kvindekjara aĝo. Estas bone, ke komputa lingvistiko estas la tereno, en kiu ŝi povas kredi je si. Kiom da pluaj surprizoj alportos al ŝi plua laboro kun la ekspediciaj kamaradoj? Ŝi ekiris en sian kajuton, oblikve rigardetinte al Faj Rodis. Apogiĝinte al la fotela dorso, tiu rigardis al la malica flagrado de la stelaro de Ruĝaj Sunoj. Ĉedi subite rememoris pentraĵon de unu el artaj ekspozicioj. Senĝoja pejzaĝo: vicoj de brunaj ŝtonoj, kovritaj de mucilago kaj de serpentumaj strioj de kote brunaj vegetaĵoj — longaj, sterniĝantaj viloj, similaj al algoj. Malalta nuba ĉielo estis apogita, kiel per kolonoj, per vicoj de ruĝe rustaj aĵuraj turoj. Sur traboj de la plej proksimaj enigmaj konstruaĵoj pendis samaj brunaj viloj, deflankigitaj de persista vento. Antaŭe, sur la unua plano, estis pentrita virino en komplika skafandro. La supra parto de la skafandra helmo, levita kiel viziero de antikvaj kavaliroj, malkovris parton de la vizaĝo. Laŭ karakterizaj konturoj de la frunto, la nazradiko, la brovoj kaj la okuloj Ĉedi nun senerare rekonis Faj-on Rodis, kvankam la nazo, la buŝo kaj la mentono kaŝiĝis en komplika spiraparato. Jes, sendube, ŝi estis tie, sur humidaj planedoj de infraruĝaj sunoj! Kaj sekve, la mallonga, la antaŭlasta salto de «Noogen» okazis kun partopreno de Faj Rodis. Kaj ŝi silentis, por ke Ĉedi kaj ŝiaj kamaradoj, ne estintaj en la nul-spaco, ne sentu sin malspertaj novuloj antaŭ ŝi.

Ĉedi ne sciis ankoraŭ multon. Tamen, ankaŭ Faj Rodis mem ne suspektis, ke ĝuste en tiu ĉi momento en antaŭkaŭkaza montaro ĉe giganta teleskopo sidis la aŭtoro de la pentraĵo, fama astronomo. Vigligante sin per sendormigaj piloloj, li deĵoris dum tria nokto. Antaŭ li, milionobligitaj, flagris sur la ekrano ruĝaj punktoj de la stela kvinopo en la konstelacio Linko. Ie tie, eble apud tiu mizera ruĝa lumeto super la stelaro, je miloj da lumjaroj, devas eliĝi «Malhela Flamo». Sur ĝi estas la neforgesebla Faj Rodis, kies ŝanĝiĝeman aspekton povos elŝiri el lia memoro nur la morto...

Ĝuste en tiu ĉi momento en la sferoido de la pilota kajuto Faj Rodis kaj Grif Rift same rigardis al la ruĝa stelo. La inĝeniero-piloto ĝuste divenis — la malhela astro, ŝajninta eta disko sur la ekrano, estis la suno de Tormans.

Vir Norin kaj Menta Kor jam kalkulis la distancon — tricent okdek milionojn da kilometroj devis trairi la stelŝipo per ordinaraj anamezonaj motoroj. Se la stelŝipo ne estus plene bremsita, sed irus almenaŭ kun tiel nomata «alira rapido» je 0.1L, do ĝi povus atingi Tormans-on precize post tri horoj kaj duono. Sed akcelado kaj poste bremsado de «Malhela Flamo» postulis ankoraŭ tridek horojn.

Venke eksonis signaloj, pelintaj la homojn en la amortizajn kajutojn de la magnetaj ŝaktoj.

«Malhela Flamo» salte ekkuris laŭ la nova kurso. Jam antaŭ la apero de SRR ordinaraj stelŝipoj, ekipitaj per magnetaj estingiloj de inercio, ricevis ŝercnomon «stelaj kanguruoj» ĝuste pro tiu kapablo de nekredeble rapida akceliĝo.

Div Simbel kaj Sol Sain agordis la aŭtomatojn de regado de la ŝipo, por trairi akceladon, flugon kaj bremsadon en unu ciklo. La tuta ŝipanaro, metita en hipnotan dormon, mildigantan maloportunaĵojn, restis en la amortizaj kajutoj. Neniu sur la ŝipo, krom robotoj, farantaj filmadon kaj registradon, povis observi, kiel kreskas la ruĝa suno, ŝanĝante la koloron al la pli kaj pli ruĝa. Komence ĝi kreskis malrapide, poste ĝi komencis proksimiĝi kun minaca rapido, verŝante sur la stelŝipon tutan sian fajran forton. Atinginte diametron je preskaŭ du metroj, ĝi aspektis ne plata disko, sed globo en larĝa lumanta mantelo. Ĝi malproksimiĝis same rapide, tuj kiam la ŝipo preteris ĝin, kaj egaliĝis al la Suno, vidata el la Tero.

La stelŝipo finis la iradon laŭ preciza kurbo. Ĝia rapido malaltiĝis al la difinita minimumo. En la aparta kajuteto, kie dormis Div Simbel kaj Vir Norin, ekfunkciis vekaj aparatoj, kiuj vekus la deĵorantojn ankaŭ okaze de ajna misfunkcio de la DES. Baldaŭ ĉiuj dek tri homoj kunvenis en la pilota sferoido, rigardante al la proksimiĝanta planedo. La dua de sia suno kaj multe pli proksima al ĝi, ol la Tero al la Suno, ĝi same havis nur unu malproksiman sateliton, rivoluantan en la ekvatora ebeno. La astronaŭtoj bone konis la puran lazuron de la gepatra planedo, kiu iĝadis pli hela kaj ĝoja dum alproksimiĝo al ĝi. Sed Tormans montriĝis intense blua, kaj tie, kie densaĵoj de la nuba kovrilo reflektis kaj malpli forte difuzis radiojn de la ruĝa suno, — violkolora. En la intenseco de la koloro de la planedo estis nuanco de malgastemo. Homoj pli nervozaj, ol la ŝipanoj, eble, vidus en la aspekto de Tormans ion malbonaŭguran.

La malhelblua globo pendis en la nigra ĉielo, kaj sub ĝi, apenaŭ rimarkebla, naĝis la cindra disko de la satelito.

— Tamen Tormans, probable, estis la tria planedo, — laŭte diris Tor Lik. — La unua antaŭlonge falis sur sian sunon, kiel tio okazos kun nia Merkuro. Tiu ĉi stelo estas pli aĝa... — La astrofizikisto eksilentis, rigardante al la akcepta ekrano de la antaŭaj lokaliziloj, trastrekita per arko de punktolinio.

Grif Rift ĵetiĝis al la regpanelo, sed Olla Dez antaŭis lin kaj ŝaltis la komunikadon. En longa fenestro sub la lokalizilo ekkuris mallongaj vertikalaj streketoj, kaj la tradukilo ekkantis du notojn — re kaj sol, ripetante ilin seninterrompe.

— La lingvo de la Ringo! — ekkriis Grif Rift.

Olla Dez ŝanĝis reĝimon de la tradukilo. Tuj en la fenestro ekkuris ciferoj: 02, 02, 02, 02... — la galaksia voksignalo de stacioj de la Granda Ringo. Oni vokis la stelŝipon!

Iuj nekredeble sentivaj lokaliziloj trovis la alproksimiĝon de «Malhela Flamo» kaj nun alparolis al ĝi en la lingvo, komuna por milionoj da planedoj de la galaksio kaj de ekstergalaksiaj stelamasoj, unuiĝintaj en la gigantan union de la Granda Ringo. Eĉ la galaksio M-31, aŭ la nebulozo de Andromedo, nun helpe de stelŝipoj de rekta radio aldonas kolosan potencon de sia kolektiva racio, de sia Ringo, al la nia, kaj tio estas nur la komenco de la nova erao EKM. Tiu konvencia lingvo, deĉifrita de filo de la Tero, neforgesebla Kam Amat, estis tuj sononta en ordinaraj signoj el la planedo Tormans!

Sed tiuokaze kiel malĝustaj estis la teraj imagoj pri ĝi! Se la tormansanoj membras en la Ringo, scias ĝian lingvon kaj komunikiĝas kun fratoj laŭ racio, do ekzistas nenia planedo de turmentoj. Tio estas mito, eraro, kaŭzita de hazarda nekompreno. Probable, la pensomaniero de la cefeanoj tro diferencis de tiu de la loĝantoj de la konstelacio Drako, sendintaj SRR-on en la dudek sesan segmenton de la oka sektoro, kaj tion ne povis kontroli la stacio de la Granda Ringo, transsendinta la mesaĝon al la Tero!

Al Ĉedi Daan ŝajnis, ke en la stelŝipo ekblovis vigliga vento de la fora Tero. Anstataŭ frapi pordon de malgastema, eble malamika planedo, ili venas kiel invititoj, kiel egaluloj al egaluloj. Ĉio estos komprenebla por la tormansanoj, kaj vanas antaŭtimoj ofendi aŭ esti ofenditaj per malfido aŭ timo.

La kamaradoj de Ĉedi dividis ŝian ĝojon. Nur en la akra vizaĝo de Olla Dez por momento aperis elreviĝo. Pro nekonsciita deziro imiti Faj-on Rodis Ĉedi Daan antaŭ ĉio rigardis al ŝi, kaptinte ĵetitan al Grif Rift rigardon de gaja faciliĝo, preskaŭ jubilo. Faj Rodis iomete kliniĝis malantaŭen, por ne forturniĝi de la ekranoj, kaj donis al Grif Rift la manon per tia gesto, ke Ĉedi estis ravita... Ŝi ankoraŭ neniam rigardis al la estrino de la ekspedicio kiel al virino, speciale apud tiaj brilaj reprezentantinoj de sia sekso, kiel Olla Dez kaj Eviza Tanet. Kaj nun en Rodis kvazaŭ unuiĝis kareso de patrino, bonkoreco de kuracisto kaj ĝojo konscii sin bela.

La kurado de ciferaj signaloj sur la ekrano de la ricevilo daŭris dum necesa tempo. Poste aperis vico de aliaj signoj. Rigida, malforte modulita voĉo, per kiu parolis kompaktaj tradukiloj sur ŝipoj, malrapide diris: «Al ĉiuj, al ĉiuj, al ĉiuj. Aŭdu vojan mesaĝon...»

Ĉedi malvarmiĝis kaj senhelpe retrorigardis. Faj Rodis fulmorapide kliniĝis al la ricevilo, kaj Grif Rift kunpremis en pugnon la manon, kiu ĵus tenis la fingrojn de la jubila Rodis. «Aŭdu vojan mesaĝon de ekspedicio el la planedo, — la maŝino kvazaŭ misglutis, aŭdiginte kelkajn malklarajn sonojn, kaj daŭrigis same vigle kaj senpasie: — Ni instalis orientilon de galaksiaj koordinatoj kaj avertilon sur neloĝata satelito de loĝata planedo. Aŭdu unue la averton: 02, 02, 02, 02, — aŭdu la averton».

— Ho-o! — suspiris iu kun tuta amareco de elreviĝo, kiam la maŝino eksilentis por sekundo.

«Averto por oksigena vivo. Ne alteriĝu. Sur la planedo loĝas homoida civilizo de granda denseco, ITA (indico de teĥnika alto) ĉirkaŭ 36, ne apartenanta al la GR. Al peto akcepti la stelŝipon, sendita en ilia lingvo, ili respondis per tuja rifuzo. Ili ne deziras vizitantojn. Ne alteriĝu sur la planedon».

La maŝino faris duan paŭzon, kaj en la fenestro ekrulumis signoj kaj ciferoj, nenecesaj por la teranoj, jam sciintaj la koordinatojn. La homoj staris en silento, ĝis denove ripetiĝis la notoj kaj ciferoj de la galaksia voksignalo.

— Ĉio klaras! — Olla Dez malŝaltis la ricevilon.

— Jes, — malgaje diris la astronavigaciisto, — bomba stacio sur la satelito. Bone funkcias dum tri jarcentoj. La cefeanoj estis bravuloj!

— Entute, sen ili... — komencis Olla Dez.

— Ni ne estus ĉi tie, — respondis Sol Sain, seke ekridinte pro la travivita streĉo.

La homoj ekmoviĝis kaj ekparolis, penante kaŝi de aliaj sian elreviĝon.

— Mi petas atenton, — ĉesigis la parolojn Grif Rift kaj turnis sin al Faj Rodis: — Kia estas la plano?

— Kiel antaŭe, sen ŝanĝoj, — respondis ŝi, denove transformiĝinte en la antaŭan, trankvilan kaj firman Rodis.

— Ĉu ni plu devas aliri al la satelito, — demandis Grif Rift, — nun, kiam la mesaĝo de la cefeanoj konfirmas ĝian neloĝatecon?

— Tamen necesas. Ni kun nia sperto povos vidi tion, kion povis ne kompreni kaj, sekve, ne rimarki la cefeanoj. Eble, sur la satelito restis konstruaĵoj de antaŭa civilizo de Tormans, nur poste ruiniĝinta. Sur la planedo povis ekzisti pli antikva civilizo, mortinta aŭ ekstermita de la modernaj loĝantoj de Tormans, se ili estas fremduloj...

Grif Rift kapjesis, senvorte konsentante.

«Malhela Flamo» malrapide proksimiĝis al la satelito, kaj, egaliginte sian orbitan rapidon kun la ĝia, komencis ĉirkaŭflugi la senvivan globon kun diametro ĉirkaŭ sescent kilometroj, kiel Mimaso de Saturno. Fortaj stereoteleskopoj palpis la grizan supraĵon, iuloke trastrekitan de rektaj fendoj de kavoj kaj de malaltaj montoj. Ĵus filmitaj bildoj tuj estis pligrandigataj sufiĉe por vidi apartajn ŝtonojn. Kruca ĉirkaŭflugo ne donis eĉ plej etan pruvon, ke sur la satelito iam loĝis racihavaj estaĵoj. Estis trovita eĉ la bomba stacio de la cefeanoj, komforte kuŝanta en duoncirko, entranĉiĝinta en krutan deklivon de vezikeca hela lafo. En tiun ĉi oportunan lokon, defenditan kontraŭ meteoritoj, dum la dua rivoluo falis bomba stacio de «Malhela Flamo», mesaĝanta en la lingvo de la Ringo, ke SRR de la Tero venis ĉi tien kun speciala misio kaj alteriĝos sur la planedon. Plua funkciado de la stacio post kvin jaroj de la faligo signifas pereon de la stelŝipo, pri kio la planedo ST 3388+04VF (la Tero) petas informi laŭ la Ringo ĉe unua eblo.

— Ni ne forgesu ĝin malŝalti, kiam ni revenos, — zorgeme diris Div Simbel, — tielaĵoj okazadis pro ĝojo, kiam oni saviĝadis el danĝeraj planedoj.

— La nia havas sekurigilon, — respondis Sol Sain, — ĉi tie estas ekstra cirkvito. Kiam ni malproksimiĝos de Tormans kaj ties satelito, la stacio hurlos, ĝis ni ĝin malŝaltos.

— Do ĉio estas preta! Estas tempo iri al Tormans, — diris, oscedinte, la inĝeniero-piloto.

— Ni havos tempon por ripozo. Faj Rodis avertis, ke ni alvenu al la planedo kiel eble plej malrapide, de la taga flanko, ne uzante lokalizilojn kaj sen signaloj.

— Ni ŝteliras, kiel antikvaj ĉasistoj al besto, — malkontente subridis Sol Sain.

— Ĉu al vi ne plaĉas? — miris Div Simbel.

— En tio estas io malbona — kaŝiĝi, aliri sekrete!

— Faj Rodis diris pri neceso ne maltrankviligi la loĝantojn de Tormans. Se ili malamikemas al kosmaj gastoj, do alveno de «Malhela Flamo» kaŭzos indignon, sed ni ja devos dum unu aŭ du monatoj turniĝi sur orbito ĉirkaŭ la planedo, dum ni lernados la lingvon kaj ekkonados la morojn. Se ili ekscios pri la stelŝipo, fluganta super ilia planedo, do nun ni eĉ ne povos klarigi, por kio ni estas ĉi tie!

— Sed la cefeanoj ja klarigis!

— Probable, lerninte unu aŭ du frazojn. Kaj ricevis rifuzon. Tamen ni ne rajtas ĝin ricevi — tro longa estis la vojo, kaj Tormans estas nia celo, sed ne pretere rimarkita planedo, — diris Div Simbel.

— Sed ĉu ne similas tio al malmodesta subrigardado el post angulo? — ne cedis Sol Sain. — Metodoj, konvenaj por antikvaj homoj, sed ne por la supera formo de socio... Kaj jen nia sociologo! Kion vi opinias, Ĉedi? — La inĝeniero de komputiloj rerakontis la konversacion.

Ĉedi ekpensis, poste decideme deklaris:

— Estus malinde por la homoj de la Tero kaj por nia erao, se ni venus, subrigardus kaj kaŝe revenus malantaŭen. Ni farus nenian malutilon, sed tio... rigardi en ĉambron de homo, kiam li nenion suspektas... Ni klarigos — kiam ni malleviĝos sur la planedon, kaj ili komprenos.

— Sed se ne komprenos kaj ne akceptos? — persistis Sol Sain, mokeme mallarĝigante la okulojn.

— Mi ne scias, kiel mi decidus. Mi konsentas kun Rodis.

— Ankaŭ mi pensas same, — diris la inĝeniero-piloto. — Des pli, ke vi ambaŭ preteratentas gravan detalon. El granda alto, sur kiu ni povas stabile rivolui, ni vidos nur la plej ĝeneralajn detalojn de la planeda vivo. Kaj povos kapti nur tiujn elsendojn, kiuj estas destinitaj por la tuta planedo. Alivorte, ni vidos kaj aŭdos nur la malfermitan socian vivon. Ni bezonas nenion kroman por kompreno de iliaj lingvo kaj kondutnormoj.

— Prave, Div! Mi ne tuj komprenis tiun simplan aferon. Kion vi diros, Sol?

La inĝeniero de komputiloj dismovis la manojn, konsentante.

— Kaj ankoraŭ unu afero, — daŭrigis Div Simbel. — Ili ne havas altajn sputnikojn, kaj ni nenion rompos en ilia komunikado.

— Kaj eble, ili tute ne havas sputnikojn, nek altajn, nek malaltajn? — demandis Sol Sain.

— Ni baldaŭ vidos, — diris Div Simbel.




«Dudek tagojn iris karaveloj...» — el poemo de granda rusa poeto Nikolao Gumiljov (1886–1921) «Malkovro de Ameriko» (1912) (rim. de la tradukinto).
«Ne, nek riproĉ', nek aŭguro...» — fino de poeziaĵo de granda rusa poeto Valerio Brjusov (1873–1924) «Februaro» (1907) (rim. de la tradukinto).
koĥlea kalkulo — parto de dupolusa matematiko, okupiĝanta pri analizo de spirala propaga moviĝo (sciencfikciaĵo).