Ĉapitro tria
Sklavo de faraono
Same, kiel antaŭ jaro, floris arbustoj, sterniĝis flamantaj tapiŝoj laŭ deklivoj de montetoj. Sur la bordojn de Eniado ree venis printempo. Komencis frue subiradi la brilanta stelfiguro Sago, kaj konstanta blovado de la okcidenta vento anoncis komencon de navigado. En la Kalidonan havenon revenis kvin ŝipoj, foririntaj al Kreto en la komenco de la printempo, kaj venis du kretaj ŝipoj. Sed Pandiono plu ne revenis.
Agenoro ofte mergiĝadis en penseman silenton, penante kaŝi la maltrankvilon disde la hejmanoj.
La soleca vojaĝanto perdiĝis sur Kreto, malaperis ie en montoj de la grandega insulo, inter diverslingvaj triboj kaj multaj grandaj vilaĝoj. La artisto decidis veturi en la Kalidonan havenon kaj el tie, se aperos eblo, vojaĝi al Kreto, por ekscii almenaŭ ion pri la sorto de Pandiono.
Tessa nun ofte soliĝadis. Eĉ muta kompato de la parencoj ĝenis ŝin.
En profunda malgajo la junulino staris antaŭ la indiferenta kaj eterne moviĝema maro. Fojfoje ŝi alkuradis ĉi tien, esperante, ke Pandiono nepre revenos sur la saman lokon, kie ili disiĝis.
Sed antaŭlonge jam forpasis tiuj tagoj de espero. Nun Tessa sciis, ke tie, trans la linio, disiginta la ĉielon kaj la maron, okazis malfeliĉo. Nur kapto aŭ morto povis malhelpi al Pandiono reveni al ŝi.
Kaj Tessa petegis ondojn, kurantajn el malproksime, eble el tie, kie nun estis la amato, diri al ŝi, kio okazis. Kaj tiam al ŝi ŝajnis: ankoraŭ nemulte — kaj ondoj vere donos al ŝi signon, laŭ kiu ŝi komprenos, kie estas Pandiono.
Sed la maro egalmezure ĵetadis al ŝiaj piedoj plaŭdojn, similajn unu al la alia, kaj ilia bruo estis egala al silento. Nuboj naĝis en alto, ne rimarkante malsupre Tessa-n, malgrandan, senvaloran, senhelpan.
La junulino mallevis la nigran kapeton, kvazaŭ rompiĝinte pro pezo de la pensoj.
Kiel ŝi eksciu, kio okazis kun la amato? Kiel ŝi trairu la spacon, kiu disigis ilin, ŝi, virino, kies sorto en la vivo estas esti ĉe viro mastrino kaj gardantino de lia hejmo, akompanantino sur vojo, kuracantino ĉe malvenkoj? Kaj por tiu, kiu aŭdacos malobei al viro — ĉu patro, ĉu edzo aŭ frato, — por tiu estas la sola vojo — esti hetajro en urbo aŭ haveno. Ŝi estas virino, sekve ŝi ne povas iri en aliajn landojn, ne povas eĉ peni trovi Pandionon.
Al ŝi restas senhelpe ĵetiĝadi sur la bordo de la grandega maro. Nenio estas farebla! Per nenio ŝi povas helpi!
Eĉ se Pandiono pereis, ŝi neniam, neniam ekscios pri la loko de lia pereo, neniu transdonos al ŝi liajn lastajn vortojn, liajn pensojn.
La junulino sterniĝis sur la sablo, tremerante pro ploro kaj ne rimarkante la sunsubiron, kiu per rozkolora makulo emfazis ŝian ĥitonon sur la griza krepuska bordo. Kiam Tessa-n ĉirkaŭis mallumo, al ŝi ŝajnis, ke la malvarmeta tuŝo de la nokto vestis ŝin per nigra mantelo, ŝirminte de la senlima kaj malamika mondo. En mallumo eĉ la spaco, disiganta la junulinon disde la amato, ne ŝajnis tiom granda, kaj la larmoplenaj okuloj de Tessa nevole leviĝis al la ĉielo.
La suda parto de la ĉielo estis alproksimiĝanta, kiel elŝovita el malproksime cindra monto — la plena luno difuzis siajn radiojn.
Ĝia brilanta rondo estis arĝenta spegulo, kolektinta en si la tutan lumon de la ekdorminta tero. La spegulo, reflektanta ĉiujn homajn revojn kaj esperojn, en sopiro turnitajn al la ĉielo, kiel nun faris ŝi, Tessa. La junulino kredis, ke la luno transformas ĉion ĉi en la malgajan nevarmigantan lumon, kiu mirakle trankviligas konfuzitajn animojn...
La sorĉo de Hekato trankviligis la junulinon, sed ne estingis la pasian vokon, kiun ŝi ree sendis malproksimen. Fiksrigardante al la hela disko per la haltintaj okuloj, Tessa pensis, ke, eble, Pandiono en tiu ĉi momento same rigardas al ĝi el malhela nekonatejo. Tiam ŝia amo, ŝia voko reflektiĝos de la spegulo de Hekato, atingos la amaton, helpos al li, transdonos al li mesaĝon pri lia Tessa!
Tessa ne moviĝis, levinte supren la vizaĝon, prilumitan de la luno, en nerealigebla, neebla espero, kaj subite neklarigebla certeco, ke Pandiono estas viva, plenigis ŝian animon per ĝoja tremo...
La sama brilanta spegulo, verŝajne, lumanta eĉ pli hele, pendis super la grandega rivero en la lando, kie oni ne konis la diinon Hekaton, sed nomis la lunon per fremda nomo «ab».
La blu-arĝenta torento de luna lumo plenigis la tutan valon. Barita per vertikalaj nigraj ombroj en profundaj kavaĵoj de krutaj ravinoj, ĝi fluis super la rivero, laŭ ties fluo — el la sudo norden.
Mallumo plenigis la kvadratan puton de la laboristejo apud la granda ĉefurbo de Aegyptos — Nut-Amon, aŭ Ŭaset.
La muro estis hele prilumita kaj deĵetanta de sia raspa surfaco malklaran malfortan rebrilon.
Pandiono sen dormo kuŝis sur stako da malmola herbo, ĵetita sur la plankon de la malvasta ĉelo. Li singarde elŝovis la kapon el la enirejo, malalta, kiel truo de besto. Riskante altiri atenton de gardistoj, la junulo ekstaris sur la genuojn kaj admiris la lunan diskon, leviĝintan en la ĉielo alte super la rando de la morna muro. Li eksentis doloron pro la penso, ke tiu sama luno lumas nun en la malproksima Eniado. Eble, Tessa, lia Tessa, nun demandas Hekaton, kie li estas, ne suspektante, ke liaj okuloj estas direktitaj el la aĉega kavo al la arĝenta disko. Pandiono kaŝis la kapon en mallumon, plenigitan per polva odoro de varmigita argilo, kaj forturniĝis al la muro.
Jam antaŭlonge pasis la furioza despero de la unuaj tagoj, frenezaj paroksismoj de terura sopiro. Pandiono ege ŝanĝiĝis. Liaj densaj klaraj brovoj estis konstante kunŝovitaj, la orecaj okuloj de posteulo de Hiperiono malheliĝis pro kolera fajro, kaŝite kaj persiste brilanta en ili, la lipoj ĉiam estis dense kunpremitaj.
Sed la pova korpo plu estis plena je neelĉerpebla energio, la menso ne obtuziĝis. La junulo ne perdis esperon, li plu revis pri libero.
La juna skulptisto iom post iom iĝadis batalisto, terura ne nur per sia kuraĝo aŭ forto, sed ankaŭ per senfina persisteco, per deziro konservi sian animon en la ĉirkaŭanta infero, traporti tra ĉiuj suferoj siajn revojn, strebojn kaj amon. Tio, kio estis absolute neebla por li, sola, ne scianta la lingvon, ne konanta la landon, — kontraŭstarigi sin al la dum jarcentoj kreita premo de la grandega ŝtato, — nun estis iĝanta reala: Pandiono havis kamaradojn! Kamarado! Nur tiu povas kompreni la tutan signifon de tiu ĉi vorto, kiu iam estis sola malproksime de la patrujo, en fremda lando. Kamarado! Tio signifas kaj amikan helpon, kaj komprenon, kaj defendon, komunajn pensojn kaj revojn, bonan konsilon, utilan kritikon, subtenon, konsolon. Dum la sep monatoj, pasigitaj en laboroj ĉirkaŭ la ĉefurbo, Pandiono konatiĝis kun la stranga lingvo de Aegyptos kaj lernis bone kompreni siajn diversgentajn kunloĝantojn.
En la amaso de kvincent sklavoj, fermitaj en la ŝene kaj ĉiutage elpelataj por laboro, la junulo komencis distingi ĉiam pli multajn homojn kun certa kaj forta individueco.
Kaj sklavoj, iom post iom ekfidante unu al alia, iomete proksimiĝis al Pandiono.
La homoj unuiĝis pro komuna peza mizero, pro komuna strebo al libero: atingi liberiĝon, fari baton al la blinda, subpremanta forto de la ŝtato de la Nigra Tero kaj reveni al la perdita patrujo. Patrujo — tion komprenis ĉiuj, kvankam por unuj ĝi situis trans la misteraj marĉoj de la sudo, por aliaj trans la sabloj de la oriento aŭ la okcidento, por triaj, same kiel por Pandiono, — trans la norda maro.
Sed en la ŝene nur nemultaj trovis en si fortojn por prepariĝo al lukto. Aliaj, senfortigitaj per trostreĉa laboro, per ĉiam nesufiĉa nutro, estis senproteste kaj malrapide estingiĝantaj. Tio estis precipe maljunaj homoj. Ili ne interesiĝis pri la ĉirkaŭaĵo. En iliaj estingiĝintaj okuloj ne lumis decidemo, ili jam ne havis deziron sekrete komunikiĝi kun kamaradoj. Ili laboradis, malrapide manĝadis, peze dormadis, por matene, tremerinte pro krio de pelisto, ree malvigle kaj indiferente paŝadi en kolumno.
Pandiono komprenis, kial en la laboristejo estas tiel multe da apartaj ĉeletoj: ili disigadis homojn. Post vespermanĝo estis malpermesite interkomunikiĝi; la gardistaro de sur la muroj atente observadis pri plenumo de tiu ordono — sago aŭ bastono matene punadis malobeintojn. Ne al ĉiuj homoj sufiĉis fortoj kaj kuraĝo, por, uzante mallumon, neaŭdeble transrampi en ĉeletojn de aliuloj. Tion faradis nur nemultaj.
La plej proksimaj amikoj de Pandiono iĝis tri homoj.
La unua el ili estis Kidogo — grandega negro, alta je preskaŭ kvar ulnoj, devenanta el tre malproksimaj lokoj de Afriko, sud-okcidente de Aegyptos. Bonkora, gaja kaj admirema Kidogo same estis lerta pentristo kaj skulptisto. Lia esprimiva vizaĝo kun larĝa nazo kaj dikaj lipoj tuj altiris Pandionon per sia saĝo kaj energio.
Pandiono kutimiĝis al tio, ke negroj estas belstaturaj, sed tiu ĉi giganto tuj altiris atenton de la skulptisto per sia proporcia kaj bela korpo. Impreso de neordinara povo de la grandaj, kvazaŭ forĝitaj el fero muskoloj iel kombiniĝis kun malpezeco kaj fleksiĝemo de la alta figuro de Kidogo. La grandegaj okuloj sub la elstaranta alta frunto estis plenaj je atento kaj afekciis per sia vigleco.
Komence Pandiono kaj Kidogo komprenadis unu la alian helpe de bildoj, haste desegnataj sur la tero aŭ sur la muro per akrigita bastoneto. Poste la juna heleno komencis bone interkompreniĝi kun la negro en miksaĵo de vortoj de la lingvo de Kemt kaj de la facila, rapide enmemoriĝanta lingvo de Kidogo.
Dum senlunaj noktoj, en karbe-nigra mallumo, pleniganta la ŝene-on, Pandiono kaj Kidogo transrampadis unu al la alia kaj, konversaciante flustre, ĉerpadis novajn fortojn kaj kuraĝon en pridiskutado de planoj de fuĝo.
Monaton post tiu tago, kiam Pandiono unuafoje transpaŝis la sojlon de ŝene, en la laboristejon vespere oni alpelis ankoraŭ kelkajn sklavojn.
La novuloj sidis kaj kuŝis apud la enirejo, senhelpe ĉirkaŭrigardante, kun bone konata al ĉiu kaptito stampo de premateco kaj malfeliĉo sur la elturmentitaj vizaĝoj. Pandiono, ĵus reveninta post laboro, aliris al unu el altaj vazoj, por preni akvon, sed subite preskaŭ faligis sian argilan tason. Du el la venintoj nelaŭte parolis en la konata al Pandiono lingvo de etruskoj. Etruskoj — tiu mistera, severa antikva popolo — ofte aperadis sur bordoj de Eniado kaj estis famaj kiel sorĉistoj, konantaj sekretojn de la naturo.
Ektreminte tuta sub potenco de rememoroj pri la patrujo, Pandiono ekparolis kun la etruskoj, kaj ili komprenis lin.
Al demando de Pandiono, kiel ili trafis ĉi tien, ambaŭ kaptitoj morne silentis kaj, ŝajne, tute ne ĝojis pri la renkonto.
Ambaŭ etruskoj estis homoj de meza alto, tre muskolaj, larĝŝultraj. La malhelaj haroj de la kaptitoj kungluiĝis pro koto, pendis per malegalaj viloj sur ambaŭ flankoj de la vizaĝoj. La pli aĝa el ili aspektis je ĉirkaŭ kvardek jaroj, la alia, verŝajne, estis samaĝa kun Pandiono.
Tuj ĵetiĝis en la okulojn ilia simileco — la kaviĝintaj vangoj substrekis la masivajn vangostojn, la severaj brunaj okuloj briletis per nekoruptebla persisto.
Konsternita de indiferenteco de la etruskoj, Pandiono eksentis ofendon kaj hastis foriri en sian ĉeleton. Dum kelkaj tagoj Pandiono intence penis malatenti la novajn kaptitojn, kvankam rimarkis, ke la etruskoj observas lin.
Ĉirkaŭ dek tagojn post la veno de la etruskoj Pandiono kaj Kidogo sidis apude dum vespermanĝo, konsistanta el tigoj de papiruso. Ambaŭ amikoj rapide formanĝis siajn porciojn, kaj, kiel ĉiam, restis iomete da tempo, por konversacii, dum la ceteraj satiĝos. Najbaro de Pandiono ĉe la alia flanko iĝis la pli aĝa etrusko. Neatendite li metis sur la ŝultron de la junulo la pezan manon kaj moke rigardis en la okulojn de Pandiono, kiam tiu turnis sin.
— Malbona kamarado liberiĝon ne atingos, — malrapide, kun defia nuanco diris la etrusko, neniom timante, ke lin komprenos la gardistoj: la loĝantoj de la lando Ta-Kem ne sciis lingvojn de siaj kaptitoj, malestimante fremdlandanojn.
Pandiono malpacience skuis la ŝultron, ne kompreninte la diritaĵon, sed la etrusko firme kunpremis la fingrojn, enpikiĝintajn, kiel kupraj ungegoj, en muskolojn de la junulo.
— Vi malestimas ilin vane... — La etrusko kapmontris en direkto de ceteraj sklavoj, absorbitaj de manĝado. — Aliaj estas ne malpli bonaj ol vi kaj same sonĝas pri libero...
— Ne, ili estas malpli bonaj! — arogante interrompis Pandiono. — Ili jam delonge estas ĉi tie, sed mi ne aŭdis pri fuĝoj!
La etrusko malestime kunpremis la lipojn:
— Se al juneco ne sufiĉas saĝo, ĝi devas lerni de pliaĝuloj. Vi estas forta kaj sana, kiel juna ĉevalo, en via korpo ankoraŭ restas povo post tago da pezaj laboroj, nesufiĉa nutro ankoraŭ ne senfortigis vin. Sed al ili jam ne sufiĉas fortoj — nur en tio estas via diferenco kaj via feliĉo. Sed memoru, ke fuĝi unuope el ĉi tie ne eblas: ni devas ekscii la vojon kaj trabatiĝi per forto, kaj nia forto estas la sola: ni ĉiuj kune. Kiam vi iĝos kamarado por ĉiuj, tiam viaj revoj proksimiĝos al la vivo...
Afekciita de sagaco de la etrusko, kiu divenis liajn sekretajn pensojn, Pandiono ne trovis, kion respondi, kaj silente mallevis la kapon.
— Kion li diras, kion li diras? — demandis Kidogo.
Pandiono deziris klarigi, sed la pelisto ekfrapis la tablon; la sklavoj, finintaj la vespermanĝon, cedis la lokon al sekva grupo kaj disiris por ripozo.
Nokte Pandiono kaj Kidogo longe pridiskutadis la vortojn de la etrusko. Ili devis agnoski, ke la novveninto plej bone komprenis la staton de la sklavoj. Vere, por sukceso de fuĝo ili, portantaj la stampon de la faraono, devis precize scii vojojn de eliro el tiu ĉi lando. Eĉ pli: necesis trabatiĝi tra la malamika loĝantaro, opinianta, ke la sorto de «sovaĝaj» homoj estas laboro por la popolo, elektita de la dioj.
Malgajo ekregis ambaŭ amikojn, sed ili eksentis fidon al la saĝa etrusko.
Pasis ankoraŭ nemultaj tagoj, kaj en la faraona ŝene iĝis kvar amikoj. Ili poiomete akiradis ĉiam pli grandan aŭtoritaton inter ceteraj sklavoj.
Al la pli aĝa etrusko, havanta minacan nomon Kavi — la nomon de la dio de morto, baldaŭ multaj komencis rigardi kiel al gvidanto. La tri ceteraj — la dua etrusko, nomita Remd, Kidogo kaj Pandiono, — fortaj, eltenemaj kaj kuraĝaj junuloj, iĝis liaj fidelaj helpantoj.
Inter la kvincent sklavoj troviĝadis ĉiam pli multe da batalistoj, pretaj fordoni sian vivon por eta eblo reveni en la foran patrujon. Same malrapide en la ceteraj sklavoj, timigitaj, turmentitaj kaj batitaj, renaskiĝis certeco pri sia forto, firmiĝis la espero, ke, unuiĝinte, ili povos kontraŭstari al la organizita potenco de la grandega ŝtato.
Kaj tagoj plu pasadis — malplenaj kaj sencelaj, amaraj tagoj de kaptiteco, plenigitaj per peza laboro, malamata jam pro tio, ke ĝi helpadis al prospero de kruelaj regantoj de vivoj de miloj da sklavoj. Ĉiutage ĉe sunleviĝo taĉmentoj da senfortigitaj homoj sub gardo de militistoj forlasadis la ŝene-on kaj disiradis por diversaj laboroj.
La loĝantoj de Aegyptos, malestimante fremdajn popolojn, ne laborigis sin per lerno de lingvoj de siaj kaptitoj. Tial novajn sklavojn oni uzadis nur en la plej simplaj laboroj; poste, eksciinte la lingvon de Kemt, ili povis kompreni komplikajn ordonojn, lernis metiojn. Nomoj de la kaptitoj ne interesis la pelistojn, ajna sklavo havis kromnomon laŭ la nomo de sia popolo. Tiel, Pandiono nomiĝis ekueŝa, la etruskoj — turuŝa, Kidogo kaj ceteraj nigruloj devis respondi al kromnomo neĥsi — negro.
Dum unuaj du monatoj de la estado en la ŝene Pandiono kaj kvardek novaj sklavoj riparadis irigaciajn kanalojn en la ĝardenoj de Amono, surŝutadis digojn, difektitajn de la pasintjara inundo, malkompaktigadis grundon ĉirkaŭ fruktaj arboj, pumpadis kaj portadis akvon sur florbedojn.
Iom post iom pelistoj, rimarkinte eltenemon, forton kaj komprenemon de la novvenintoj, kreis novan taĉmenton kaj direktis ĝin al konstruaj laboroj. Okazis tiel, ke ĉiuj kvar amikoj kaj ankoraŭ tridek fortaj sklavoj — gvidantoj de la tuta amaso da kaptitoj de la ŝene — iĝis kunaj. Post la transirigo de ili al la konstruaj laboroj ilia konstanta ligo kun la restintoj rompiĝis — la taĉmento de Pandiono dum semajnoj noktadis en aliaj ŝene-oj.
La unua laboro de Pandiono malproksime de la faraonaj ĝardenoj estis malkonstruado de antikva templo kaj tombo sur la okcidenta flanko de la rivero, je duoncento da stadioj for de la ŝene. Estrataj de pelisto kaj kvin militistoj, la kaptitoj transiris la riveron en barko. Ilin oni ekpelis norden laŭlonge de la rivero, al altaj krutaĵoj de vertikalaj rokoj, kiuj kreis ĉi tie grandegan elstaraĵon. La pado, preterinte kultivitajn kampojn, iĝis pavimita vojo; subite antaŭ Pandiono malfermiĝis bildo, kiu por ĉiam enpremiĝis en lia memoro. La sklavojn oni haltigis sur larĝa placo, malleviĝanta al la rivero. La pelisto foriris, ordoninte atendi lin ĉi tie.
Unuafoje Pandiono havis eblon nehaste ĉirkaŭrigardi, atente observi la ĉirkaŭaĵon.
Rekte antaŭ li je tricent ulnoj altis vertikala roka muro de koloro de ruĝa kupro, makulita de blu-nigraj ombroj. Ĉe la piedo de tiuj klifoj etendiĝis per kvar larĝaj ŝtupegoj la blanka kolonaro de la templo. De la apudborda ebenaĵo estis leviĝanta strio de glata griza ŝtono, kadrigita per du vicoj de strangaj skulptaĵoj — monstroj en aspekto de trankvile kuŝantaj leonoj kun homaj kapoj. Poste larĝa blanka ŝtuparo kun flankaj deklivoj, sur kiuj estis elĉizitaj sinuantaj flavaj serpentoj po unu ĉe ĉiu flanko, kondukis al la dua ŝtupego, apogita per malaltaj, je du homaj altoj, kolonoj el blindige blanka kalkoŝtono. En la centra parto de la templo videblis dua vico de samaj kolonoj. Sur ĉiu el ili estis bildo de homa figuro en reĝa krono, kun la manoj, krucigitaj sur la brusto.
La kolonaro kadris la duan ŝtupegon de la templo en aspekto de granda placeto kun aleo el kuŝantaj monstroj. Je tridek ulnoj pli alte lokiĝis la plej alta teraso, plene ĉirkaŭita de kolonaro kaj enprofundiĝanta en duonrondan naturan kavaĵon inter rokoj.
La malsupra ŝtupo de la kolonaro diskuris larĝe je ĉirkaŭ stadio kaj duono: ĉe la randoj staris simplaj cilindraj kolonoj, en la centro — kvadrataj, pli alte — ses- kaj dekses-edraj. La centraj kolonoj kaj la pintoj de la flankaj, la kornicoj de portikoj, kaj la homaj figuroj estis kovritaj per intense blua kaj ruĝa ornamaĵo, pro kiu la neĝa blankeco de la ŝtono ŝajnis eĉ pli blindiga.
Tiu templo, hele prilumita de la suno, draste diferencis disde mornaj, premantaj templaj konstruaĵoj, viditaj de Pandiono pli frue. Al la juna heleno ŝajnis, ke nenion pli belan en la mondo eblas imagi — tiel ĝojaj estis tiuj vicoj de neĝ-blankaj kolonoj en kadro de koloraj ornamaĵoj. Kaj sur la larĝaj terasoj kreskis arboj, neniam viditaj de Pandiono — malaltaj, kun densa maso da branĉoj, abunde prisemitaj per etaj, proksime sidantaj folioj. Tiuj arboj estis eligantaj fortan pezan aromon; ilia or-verda foliaro feste kontrastis sur la blanko de la kolonaro, emfazita de la ruĝaj rokoj.
Kidogo ravite puŝadis la flankon de Pandiono, klakadis per la lipoj kaj eligadis nedifinitajn sonojn de admiro.
Neniu el la sklavoj sciis, ke la templo, troviĝanta antaŭ ili, estis konstruita jam tre antaŭlonge — antaŭ ĉirkaŭ kvincent jaroj fare de konstruisto Senmut por lia amata reĝino Ĥatŝepsut kaj nomiĝis Zeŝer-Zeŝeru — «la plej granda el la plej grandaj». La neordinaraj arboj, kiuj kreskis sur la teritorio de la templo, estis elveturigitaj el la malproksima Punt, kien reĝino Ĥatŝepsut sendis grandan maran ekspedicion. Ekde tiam iĝis tradicio post ĉiu nova ekspedicio al Punt alveturigi arbojn por la templo kaj renovigi la antikvan boskon, kvazaŭ restintan netuŝita ekde malproksimaj tempoj.
Malproksime aŭdiĝis voko de la pelisto. La sklavoj haste ekiris for de la templo kaj, ĉirkaŭirinte la placeton maldekstre, iĝis antaŭ antikva templo, konstruita same sur ŝtupego de roko en aspekto de negranda piramido, apogiĝanta al ofta kolonaro.
Pli alte laŭ la rivero videblis ankoraŭ du negrandaj konstruaĵoj el griza polurita granito. La pelisto alkondukis la taĉmenton al la plej proksima el ili, kaj la grupo de Pandiono aliĝis al grupo el ducent sklavoj, jam komencintaj detruadon de la templo. Blanka stukaĵo, kovranta la internajn murojn, estis pripentrita per kolorriĉaj, majstre faritaj bildoj. Sed konstruaj oficistoj kaj majstroj de Aegyptos, estrantaj la laborojn, zorgis nur pri tuteco de poluritaj granitaj rokpecoj, konsistigantaj la eksteran tegaĵon de la portiko kaj la kolonaro. La internaj muroj estis senkompate rompataj.
Pandiono estis ŝokita de la neniigo de antikvaj artaĵoj kaj sukcesis aliĝi al la grupo de sklavoj, metantaj ŝtonajn blokojn sur lignajn glitilojn, kiujn oni poste per ŝnuroj fortiradis al la bordo kaj ŝarĝadis sur pezan malaltan barkon.
Li ne sciis, ke belegajn templojn oni delonge malmuntadis: faraonoj de Aegyptos ne aprezis monumentojn de pasinteco kaj hastis glori sian nomon en jarcentoj per konstruado de temploj kaj tomboj el pretaj materialoj.
Nek sovaĝaj nomadoj — hiksosoj, konkerintaj Ta-Kem-on antaŭ multaj jarcentoj, nek ribelaj sklavoj, obeigintaj al si por mallonga tempo la landon je du jarcentoj antaŭ la naskiĝo de Pandiono, ne tuŝis la belegajn konstruaĵojn. Sed nun laŭ sekreta ordono de novaj faraonoj oni detruadis eĉ tombojn de antikvaj reĝoj, kaj ŝtelita oro iris en la trezorejon de regantoj de Aegyptos el tombaj ĉambroj, kaŝitaj sub surŝutitaj de sablo piramidoj de la Antikva Regno, el malgrandaj fajnaj tomboj de la Meza Regno kaj el grandegaj subteraĵoj de grandaj reĝoj de la unuaj dinastioj de la Nova Regno.
Pandiono partoprenis en la malmuntado de la templo dum nur tri monatoj. Li kaj Kidogo laboris diligente, strebante plifaciligi laboron de la kamaradoj. Tio estis profita por la pelistoj: la sistemo de laboro en Ta-Kem estis organizita tiel, ke malplifortuloj devis strebi al plifortuloj. La neordinara forto kaj komprenemo de la negro kaj de la heleno estis rimarkitaj, kaj la amikojn oni sendis en metiejon de masonistoj por lernado. El tiu metiejo ilin prenis al si unu el skulptistoj de la faraono, kaj tiam tute ŝiriĝis ajna ligo kun la kamaradoj el la ŝene.
Pandiono kaj Kidogo ekloĝis en longa malkomforta barako, kie loĝis aliaj sklavoj, jam instruitaj pri la nekomplika metio. Indiĝenaj loĝantoj de Aegyptos — liberaj metiistoj — okupis kelkajn kabanojn en angulo de la vasta korto de la metiejo, sur kiu estis faligitaj neprilaboritaj ŝtonoj kaj amasoj da gruzo. La egiptoj emfaze montradis fremdecon al la sklavoj, kvazaŭ pro komunikado kun tiuj al ili minacus puno.
La estro de la metiejo — reĝa skulptisto — ne suspektis, ke Pandiono kaj Kidogo estas skulptistoj, kaj estis afekciita de sukcesoj de la amikoj. Longe sopirintaj pri kreado, ili avide ekokupiĝis pri la amata laboro, provizore forgesinte, ke ili laboras por la malamata faraono.
Kidogo kun entuziasmo modladis animalojn — hipopotamojn, krokodilojn, antilopojn kaj ceterajn bestojn, nekonatajn al la heleno; laŭ liaj modeloj aliaj sklavoj produktadis fajencajn statuetojn. La egipto rimarkis en Pandiono emon al bildigo de homoj kaj mem komencis instrui la multesperigan ekueŝa-n; li postuladis de Pandiono specialan skrupulon ĉe plenumo de mendoj. «Eta malatento pereigas perfektecon», — senfine ripetadis la egipta skulptisto sentencon de antikvaj majstroj de la Nigra Tero. Pandiono diligente lernis, kaj fojfoje lia sopiro malpligrandiĝadis. La heleno atingis multajn sukcesojn en fajnega prilaboro de statuoj kaj bareliefoj el malmola ŝtono, en cizelado de oraĵoj.
Akompanante la reĝan skulptiston, Pandiono vizitis la palacon de la faraono, ĉambrojn de senekzempla lukso. Sur koloraj plankoj de reĝaj ĉambroj en kadroj de ondaj linioj aŭ plurkoloraj spiraloj estis kun neimitebla vigleco montritaj veproj de la Granda Rivero kun iliaj vegetaĵoj kaj animaloj. Diafana helblua glazuro kovris fajencajn platojn sur muroj de la ĉambroj, tra ĝi milde flagris, tralumante, komplikaj desegnaĵoj el folia oro — sorĉa artaĵo.
Inter tuta tiu lukso la juna heleno kun malamo rimarkadis orgojlajn, senmovajn korteganojn.
Li pririgardadis iliajn blankajn vestojn, gladitajn per etaj faldoj, pezajn kolierojn, ringojn kaj surbrustajn signojn el gisita oro, frizitajn per etaj bukloj perukojn ĝis ŝultroj, broditajn ŝuojn kun fleksitaj supren pintoj.
Pandiono, glitante kiel senvorta ombro post la hastanta majstro, pririgardadis valoregajn vazojn kun maldikegaj vandoj, eltranĉitajn el vitreca kvarco kaj malmolaj specoj de ŝtono, vitrajn ujojn, potojn el griza fajenco kun palblua desegnaĵo — verkojn de nekredeble longa, lerta laboro.
La plej grandan impreson faris al la junulo giganta templo proksime de la ĝardenoj de Amono, kie Pandiono komencis sian vivon kiel sklavo, suferante malantaŭ la altaj muroj de la ŝene.
Tiu templo de pluraj dioj estis konstruata jam dum pli ol jarmilo. Ĉiu el reĝoj de Kemt aldonis sian kontribuon, vastigante per novaj alkonstruaĵoj jam sen tio grandegan areon de la templo, okupanta pli ol okcent ulnojn longe.
Sur la dekstra bordo de la rivero, en la limoj de la ĉefurbo Ŭaset, aŭ simple Nut — «la Urbo», kiel nomis ĝin la loĝantoj de Aegyptos, etendiĝis belega ĝardeno kun regulaj vicoj de altaj palmoj, en kies ambaŭ finoj altis kelkaj temploj. Tiuj konstruaĵoj komunikiĝis per longaj aleoj el statuoj de strangaj animaloj kun bordo de la rivero kaj kun sankta lago antaŭ templo de diino Mut, nekomprenebla al Pandiono.
La bestoj kun leonaj korpoj, kun ŝafaj aŭ homaj kapoj, elĉizitaj el granito, altaj je tri homaj altoj, faris preman impreson. Senmove rigidiĝintaj, misteraj, ili kuŝis sur siaj piedestaloj dense unu apud alia, kaj iliaj kapoj pendis super pasantoj, borderante la larĝan aleon, priverŝitan de la blindiga suno.
Grandegaj pingloj de obeliskoj, altaj je kvindek ulnoj, vestitaj en folioj de helflava azemo — alojo de oro kaj arĝento, kvazaŭ ardis, penetrante malmolan malhelan foliaron de palmoj.
Ŝtonaj platoj, kovritaj per arĝento, per kiuj estis pavimitaj la aleoj, tage blindigadis okulojn, kaj nokte, ĉe lumo de steloj kaj la luno, ŝajnis akvostrioj de netera lumporta rivero.
Gigantaj pilonoj — grandegaj ebenoj de pezaj muroj, iomete disirantaj ĉe la bazo kaj havantaj formon de trapezo, — baris la enirejon de la templo, altante je kvindek ulnoj super la aleoj de sfinksoj. La muroj de la pilonoj estis kovritaj per grandegaj skulptaj bildoj de dioj kaj faraonoj, pristrekitaj per misteraj skribsignoj de Ta-Kem. Monstraj pordoj, tegitaj per bronzaj folioj kun brilantaj bildoj el azemo, fermis altajn trairejojn de pilonoj, turniĝante sur gisitaj bronzaj ĉarniroj, pezaj je kelkaj bovoj.
Ene de la templo svarmis dikaj kolonoj, altaj ĝis kvindek ulnojn, plenigante la supran spacon per pezaj bareliefoj.
Grandegaj pecoj de ŝtono en muroj, plankoj kaj kolonoj estis polure alĝustigitaj unu al la alia kun neimagebla precizeco.
Desegnaĵoj kaj bareliefoj, pripentritaj per helaj farboj, buntigis la murojn, kolonojn kaj kornicojn, ripetiĝante per kelkaj etaĝoj. Sunaj diskoj, milvoj, bestokapaj dioj morne rigardis el mistera duonmallumo, densiĝanta en profundo de la templo.
Ekstere brilis samaj helaj farboj, oro kaj arĝento, altis monstre pezaj konstruaĵoj kaj skulptaĵoj, konsternante, blindigante kaj premante.
Pandiono ĉie vidis diigitajn regantojn de Ta-Kem, sidantajn en nehome trankvilaj kaj orgojlaj pozoj, — statuojn el rozkolora kaj nigra granito, el ruĝa sabloŝtono kaj flava kalkoŝtono. Fojfoje tio estis kolosoj el tuta roko, alta je kvardek ulnoj, ĉizitaj angulece kaj krude, aŭ teruraj laŭ sia morneco, farbitaj, skrupule ellaboritaj skulptaĵoj, nemulte superantaj homan alton.
La juna heleno, kreskinta en simpla vilaĝo en konstanta proksimeco al la naturo, estis komence konsternita kaj perpleksigita. En tiu grandega kaj riĉa lando ĉio faris al li fortegan impreson.
Gigantaj konstruaĵoj, faritaj en nesciataj manieroj, ŝajne neatingeblaj por simplaj mortemuloj, teruraj dioj en mallumo de temploj, nekomprenebla religio kun komplikaj ritoj, stampo de profunda antikveco sur konstruaĵoj, surŝutitaj de sablo — ĉio ĉi komence premis Pandionon. La junulo ekkredis, ke la orgojlaj kaj nepenetreble diskretaj loĝantoj de Aegyptos scias la plej profundajn veraĵojn, posedas specialajn, potencajn sciencojn, kaŝitajn en la tute nekompreneblaj por fremdlandanoj skribsignoj de la Nigra Tero.
Kaj la tuta lando, kunpremita inter mortigaj, senvivaj dezertoj sur la mallarĝa rubando de la valo de la grandega rivero, kiu portis siajn akvojn el nekonataj foroj de la Sudo, ŝajnis ia speciala mondo, havanta nenian rilaton al la cetera Ekumeno.
Sed iom post iom la sobra menso de la juna heleno, soifanta simplajn kaj naturajn kaŭzojn, komencis venki la amason da impresoj.
Pandiono nun havis tempon por pensado, kaj en la animo de la juna skulptisto kun ties senlaca strebo al belo naskiĝis komence malklara, kaj poste konscia protesto kontraŭ la vivo kaj la arto de Aegyptos.
En la fekunda lando, ne konanta malserenan veteron, kun hela, pura, preskaŭ ĉiam sennuba ĉielo, en mirinde travidebla, viviga kaj vigliga aero ĉio, ŝajne, helpis al sana kaj feliĉa vivo. Sed la juna heleno, malgraŭ sia malmulta kono de la lando, ne povis ne vidi teruran mizeron kaj densan loĝadon de nemĥu — la plej malriĉaj kaj la plej multaj loĝantoj de Aegyptos. Gigantaj temploj kaj statuoj, belegaj ĝardenoj ne povis ŝirmi senfinajn vicojn de mizeraj kabanoj de dekmiloj da metiistoj, priservantaj palacojn kaj templojn de la ĉefurbo. Kaj kio koncernas sklavojn, suferantajn en centoj da ŝene, pri tio Pandiono mem sciis pli bone ol iu ajn alia.
Pandiono ĉiam pli klare konsciis, ke la arto de Aegyptos, obeanta al la regantoj de la lando — faraonoj kaj pastroj — kaj direktata de ili, estas kontraŭa al liaj streboj kaj serĉoj de leĝoj de montro de belo.
Ion proksiman kaj ĝojan Pandiono sentis solan fojon, kiam ekvidis la templon Zeŝer-Zeŝeru, malfermitan, kuniĝantan kun la ĉirkaŭanta lando.
Sed ĉiuj ceteraj gigantaj temploj kaj tomboj estis dense fermitaj per altaj muroj. Kaj tie, trans tiuj muroj, majstroj de Aegyptos, laŭ ordono de pastroj, uzis ĉiujn artifikojn, por forkonduki homon de la vivo, humiligi lin, dispremi, sentigi sian senvalorecon antaŭ grandeco de dioj kaj regantoj-faraonoj.
Grandegeco de konstruaĵoj, kolosa kvanto da malŝparita laboro kaj materialo jam tuj premadis homon. Multfoje ripetiĝanta amasiĝo de samaj, monotonaj formoj kreadis impreson de senfina longeco. Samaj sfinksoj, samaj kolonoj, muroj, pilonoj — ĉio ĉi kun lerte elektitaj avaraj detaloj, rektangula, senmova. En malhelaj pasejoj de temploj gigantaj monotonaj statuoj staris ĉe ambaŭ flankoj de koridoroj, mornaj kaj sinistraj.
La regantoj de Aegyptos kaj de ties arto timis spacon: apartiĝante disde la naturo, ili plenŝtopadis internaĵojn de temploj per ŝtonaj masoj de kolonoj, dikaj muroj, ŝtonaj blokoj, iafoje okupantaj pli grandan lokon, ol spacoj inter ili. En profundo de templo vicoj de kolonoj eĉ pli densiĝadis, nesufiĉe prilumitaj haloj iom post iom dronis en plena mallumo. Pro multegaj mallarĝaj pordoj templo iĝadis mistere neatingebla, kaj mallumo de ejoj eĉ pli fortigadis timon antaŭ dioj.
Pandiono konsciis tiun kalkulitan influon al homa animo, atingitan per jarcentoj da konstrua sperto.
Sed se Pandiono sukcesus vidi la monstrajn piramidojn, akre konstrastiĝantajn per siaj regulaj tajlitaj formoj super molaj ondoj de dezertaj sabloj, tiam la juna skulptisto pli klare sentus la orgojlan kontraŭstarigon de la homo al la naturo, en kiu kaŝiĝis timo de la regantoj de Ta-Kem antaŭ la nekomprenebla kaj malamika naturo, la timo, reflektita en la fermita, mistera religio de egiptoj.
Majstroj de Ta-Kem levadis siajn diojn kaj regantojn, strebante esprimi ilian forton en kolosaj statuoj, en simetria senmoveco de masivaj korpoj.
Sur muroj la faraonoj mem estis montrataj kiel grandaj figuroj. Ĉe iliaj piedoj tumultis nanoj — ĉiuj ceteraj homoj de la Nigra Tero. Tiel la reĝoj de Aegyptos uzadis ajnan pretekston, por substreki sian grandecon. Al la reĝoj ŝajnis, ke, ĉiel mallevante la popolon, ili leviĝas mem, kreskas ilia influo.
Pandiono ankoraŭ tre malmulte sciis pri la vera, originala kaj bela popola arto de loĝantoj de la Nigra Tero. Tie, en bildoj kaj aĵoj de simplaj homoj, la arto estis libera disde katenoj de postuloj de korteganoj kaj pastroj. Pandiono revis pri verkoj, kiuj ne humiligus kaj ne premus homon, sed, male, levus. Li sentis, ke la vera arto estas en ĝoja kaj simpla kuniĝo kun la vivo. Ĝi devas same diferenci de ĉio kreita en Aegyptos, kiel diferencas lia patrujo per diverseco de riveroj, kampoj, arbaroj, maro kaj montoj per bunta ŝanĝado de sezonoj disde tiu ĉi lando, kie tiel monotone altas rokoj laŭlonge de bordoj de la sola, ĉie sama rivera valo, borderita per kultivitaj ĝardenoj. Antaŭ jarmiloj loĝantoj de Aegyptos kaŝiĝis en la valo de Nilo disde la malamika mondo. Nun iliaj posteuloj penis forturni la vizaĝon disde la vivo, kaŝiĝante ene de siaj temploj kaj palacoj.
Al Pandiono ŝajnis, ke grandeco de la arto de Aegyptos grandparte ŝuldis al naturaj kapabloj de diversgentaj sklavoj, el milionoj da kiuj estis elektata ĉio talenta, nevole fordonanta siajn kreajn fortojn al glorado de la lando, subpremanta ilin. Definitive liberiĝinte disde admiro de la povo de Aegyptos, Pandiono decidis fuĝi kiel eble plej baldaŭ kaj konvinki amikon Kidogon pri neceso de fuĝo...
Kun tiuj pensoj Pandiono ekveturis kune kun sia estro, kun Kidogo kaj dek aliaj sklavoj en malproksiman vojaĝon, al ruinoj de Aĥetaton. La juna skulptisto dissekcadis glatan surfacon de la rivero per remiloj, ĝoje sentante rapidan kuron de la boato laŭ la fluo. La vojo estis malproksima. Necesis trairi preskaŭ tri mil stadiojn — distancon, proksiman al tiu, kiu estis disiganta lian patrujon de Kreto, kaj iam ŝajninta nemezureble malproksima. Pandiono dum tiu navigado eksciis, ke la Granda Verda maro — tiel nomis egiptoj la maron, sur kies norda flanko atendis Pandionon lia Tessa, — situis duoble pli malproksime, ol Aĥetaton.
La gaja humoro de Pandiono tuj forpasis: unuafoje li klare imagis al si, kiel profunde de la «ŝaŭma lando» — Afriko — li troviĝas, kia grandega spaco disigas lin de bordoj de la maro, kie li povus esperi pri reveno.
La juna heleno morne kliniĝadis super la remiloj, kaj la boato plu kuris laŭ la senfina brilanta rubando de la glata rivero, preter verdaj veproj, kultivitaj kampoj, kanaj densejoj kaj ardigitaj rokoj.
Sur la poŭpo, en ombro de bunta markezo, kuŝis la reĝa skulptisto, priblovata per ventumilego de servema sklavo. Kaj laŭ la bordoj tiriĝis etaj malvastaj kabanoj — grandegan kvanton da popolo nutris la fekunda tero, miloj da homoj laboris sur kampoj, en ĝardenoj aŭ en papirusaj densejoj, akirante por si mizeran nutraĵon. Miloj da homoj svarmis sur polvaj, sunbruligitaj stratoj de sennombraj vilaĝoj, ĉe kies randoj orgojle altis pezaj gigantaj temploj, dense fermitaj kontraŭ hela suna lumo.
En la kapo de Pandiono subite glitis penso, ke ne nur por li kaj liaj kamaradoj la sorto donis sklavan laboron en Kemt, ke, verŝajne, ĉiuj ĉi loĝantoj de mizeraj dometoj same vivas en sklaveco de senĝoja laboro, same estas sklavoj de grandaj regantoj kaj altranguloj, malgraŭ tuta sia malestimo al li, mizera, stampita sovaĝulo...
Enpensiĝinte, Pandiono laŭte frapis per la remilo remilon de alia remisto.
— He, ekueŝa, ĉu vi ekdormis? Gardu vin! — aŭdiĝis laŭta krio de la direktilisto.
Por noktoj la sklavojn oni fermadis en malliberejoj, kiuj staris apud ĉiu granda vilaĝo aŭ templo.
La faraonan skulptiston kun omaĝoj renkontadis lokaj estroj, kaj li, akompanata de du konfidaj servistoj, iradis ripozi.
En la kvina tago de la navigado la boato ĉirkaŭiris elstaraĵon de malhelaj klifoj, suberoziitaj de la rivero. Post ili etendiĝis vasta valo, kiun ŝirmis sur la bordo vicoj de altaj palmoj kaj sikomoroj. La boato proksimiĝis al ŝtone pavimita kajo kun du larĝaj ŝtuparoj, malleviĝantaj en la akvon. Sur la bordo super denta muro per masiva kubo altis turo. Tra la duonmalfermita peza pordego videblis ĝardeno kun lagetoj kaj florantaj kampetoj; en profundo staris blanka domo, dekoraciita per buntaj ornamaĵoj.
Tio estis domo de la ĉefpastro de ĉi-tieaj temploj.
La reĝa skulptisto, akompanata de servilaj riverencoj de gardistoj, eniris en la pordegon, kaj la sklavoj restis ekstere, observataj de du militistoj. Atendi necesis nelonge — baldaŭ la skulptisto aperis, akompanata de homo kun rulaĵo de ĉirkaŭskribita papiruso en la manoj kaj ekkondukis la sklavojn preter temploj kaj loĝataj domoj al granda tereno, okupita de detruitaj muroj kaj de arbaro da kolonoj kun falintaj tegmentoj. En tiu mortinta urbo troviĝis negrandaj domoj, konserviĝintaj iom pli bone. Maloftaj arbostumpoj signis areojn de eksaj ĝardenoj; sekiĝintaj basenoj, lagetoj kaj kanaletoj estis surŝutitaj de sablo. La sablo per dika tavolo kovris ŝtonajn platojn de la vojo, kuŝis deklive laŭlonge de muroj, ronĝitaj de la tempo. Neniu vivulo videblis ĉirkaŭe, senviva silento regis en sekiganta varmego.
La skulptisto mallonge rakontis al Pandiono, ke tiuj ĉi ruinoj estis iam belega ĉefurbo de la faraono-renegato, damnita de la dioj. Lian nomon diru neniu vera filo de la Nigra Tero.
Kion faris tiu ĉi faraono, reginta antaŭ kvar jarcentoj, kial li konstruis ĉi tie novan ĉefurbon, pri tio Pandiono nenion povis ekscii.
La skulptisto malvolvis la rulaĵon, kaj laŭ la desegnaĵo ambaŭ egiptoj trovis restaĵojn de oblonga konstruaĵo kun kolonoj, faligitaj antaŭ la enirejo. La muroj interne estis tegitaj per platetoj el lazur-blua ŝtono kun oraj vejnoj.
Pandiono kaj ceteraj sklavoj de la skulpta metiejo devis singarde demeti la maldikajn poluritajn platetojn, dense algluiĝintaj al la muro. Por tiu laboro ili malŝparis kelkajn tagojn. La sklavoj noktis samloke, en la ruinoj, manĝon kaj akvon oni liveradis al ili el la najbara vilaĝo.
Fininte la komisiitan aferon, Pandiono, Kidogo kaj kvar aliaj sklavoj ricevis ordonon pririgardi hazarde kelkajn domojn kaj serĉi, ĉu ne estas en la ruinoj belaj aĵoj, kiujn eblus transporti en la faraonan palacon. La negro kaj la heleno ekiris duope, unuafoje sen observo de gardistoj kaj sen atenta rigardo de pelisto.
La amikoj grimpis sur pordegan turon de iu vasta konstruaĵo, por ĉirkaŭrigardi. El la oriento al la ruinoj rampis sabloj de la dezerto, kiu etendiĝis, kiom povis vidi la okulo, per ĉenoj de malaltaj montetoj kaj per amasoj da gruzo.
Pandiono retrorigardis al la silentaj ruinoj kaj, emocie kunpreminte la manon de Kidogo, ekflustris:
— Ni fuĝu! Oni rimarkos ne baldaŭ, neniu vidas...
La bonanima vizaĝo de la negro larĝiĝis en subrido.
— Ĉu vi ne scias, kio estas dezerto? — miregis Kidogo. — Morgaŭ je tiu ĉi horo militistoj trovos niajn kadavrojn, sekigitajn de la suno. Ili, — Kidogo subkomprenis egiptojn, — scias, kion faras. La vojo orienten estas nur sola — tie, kie estas putoj, kaj tiun vojon oni gardas. Kaj ĉi tie, pli fidinde ol ĉenoj, nin tenas la dezerto...
Pandiono morne kapjesis, lia minuta impeto estingiĝis. La amikoj silente malleviĝis de sur la turo kaj disiris en malsamaj direktoj, rigardante en kavaĵojn de muroj aŭ penetrante en mallumon de malfermitaj enirejoj.
Ene de negranda duetaĝa, bone konserviĝinta palaco kun restaĵoj de lignaj kradoj en la fenestroj Kidogo feliĉis trovi negrandan statuon de egipta junulino el firma flaveta kalkoŝtono. Li vokis Pandionon, kaj ili ambaŭ admiris la verkon de nekonata majstro. La bela vizaĝo estis tipa por egiptino. Pandiono jam konis la aspekton de virino de Aegyptos — malalta frunto, mallarĝaj okuloj, levitaj ĉe la tempioj, bule elstarantaj vangoj kaj dikaj lipoj kun kavetoj en la anguloj.
Kidogo ekportis la trovaĵon al la estro de la metiejo, kaj Pandiono enprofundiĝis en la ruinojn. Aŭtomate paŝante trans rompopecojn, transgrimpante ŝtonamasojn, Pandiono moviĝis antaŭen, ne atentante direkton, kaj baldaŭ eniris en malvarman ombron de restinta muro. En profundo, rekte sub li, videblis dense fermita pordo de subteraĵo. Pandiono premis kupran alforĝitan strion. La putraj tabuloj disŝutiĝis, kaj la juna skulptisto eniris en la ejon, malforte prilumitan tra fendo en la plafono.
Tio estis negranda ĉambro en diko de ŝtonaj muroj, masonitaj el zorgeme alĝustigitaj ŝtonoj. Du malpezaj foteloj el nigra ligno, inkrustitaj per osto, kovriĝis per dika tavolo de polvo. En la angulo la junulo rimarkis disfaliĝintan skatolon. Ĉe la kontraŭa muro sur peco de rozkolora granito la heleno ekvidis skulptaĵon el griza ŝtono — figuron de virino je homa alto. Nur la supra parto de la skulptaĵo estis skrupule ellaborita.
Du fleksiĝantaj panteroj el nigra ŝtono staris, kvazaŭ por gardo, ĉe ambaŭ flankoj de la statuo. Pandiono singarde forviŝis polvon de sur la statuo kaj depaŝis en muta admiro.
La arto de la skulptisto transdonis en la ŝtono diafanan ŝtofon, strikte ĉirkaŭantan la junan korpon. La maldekstra mano de la junulino firme alpremis al la brusto floron de lotuso. Densaj haroj kadris la vizaĝon per longaj etaj bukloj, kreante pezan hararanĝon, dispartigitan per linio kaj falantan sub la ŝultrojn. La ĉarma junulino ne similis egiptinon. Ŝi havis rondan vizaĝon kun rekta negranda nazeto, larĝan frunton kaj grandegajn, larĝe dismetitajn okulojn.
Pandiono rigardis al la statuo flanke, kaj lin afekciis stranga kaj ruza moko, montrita de la skulptisto sur la vizaĝo de la junulino. Tian esprimon de vigleco kaj saĝo li neniam vidis en statuoj: artistoj de Aegyptos pleje ŝatis majestan kaj indiferentan senmovecon.
La junulino estis simila al virinoj de Eniado aŭ, pli ĝuste, al belaj loĝantinoj de insuloj de lia hejma maro.
La hela kaj saĝa vizaĝo de la statuo estis tiel malproksima de la morna belo de verkoj de Aegyptos, estis skulptita kun tia neimitebla perfekteco, ke la turmenta sopiro denove revenis al Pandiono. Kunpreminte la manojn, la juna heleno penis imagi al si la modelon de la skulptisto, tiun junulinon, per io proksiman al li, nesciate laŭ kiaj vojoj trafintan en Aegyptos-on antaŭ kvar jarcentoj. Ĉu estis ŝi sama, kiel li, kaptitino aŭ bonvole venis el nekonata lando?
Suna radio penetris tra la supra fendo, la polva lumo falis sur la statuon. Al Pandiono ŝajnis, ke la vizaĝo de la junulino ŝanĝis la esprimon — la okuloj ekbrilis, la lipoj ektremis, kvazaŭ spirado de mistera, kaŝita vivo aperis sur la surfaco de la ŝtono.
Jes, jen kiel necesas fari statuojn... jen de kiu li devus lerni transdoni vivan belon... de tiu ĉi majstro, mortinta tiom antaŭlonge!
Kun pia singardemo Pandiono metis la fingrojn sur la vizaĝon de la statuo, palpante preskaŭ nekapteblajn, etegajn detalojn, tiel fidele transdonantajn la vivon.
Longe staris Pandiono antaŭ la bela junulino, ridanta al li amike kaj moke. Al li ŝajnis, ke li trovis novan amikon, kiu prilumis per tenera rideto vicon da senĝojaj tagoj.
Kaj nevole la pensoj de la junulo transflugis al Tessa. Ŝia bildo, malklariĝinta en severeco de lia nuna vivo, ree iĝis viva kaj loganta...
La okuloj de Pandiono en medito vagis laŭ freskoj de la plafono kaj de la muroj, kie interplektiĝis steloj, bukedoj de lotusoj, ornamaĵoj el rompitaj linioj, kapoj de virbovoj. Subite Pandiono tremeris: la vizio de Tessa malaperis, kaj antaŭ li sur malhela muro aperis bildo de kaptitoj, ligitaj per dorso al dorso, tirataj al la piedoj de faraono. Pandiono rememoris, ke estas jam malfrue. Necesis hasti reveni kaj ekskuzi sian prokraston. Sed, rigardinte ankoraŭfoje al la statuo, Pandiono komprenis, ke li ne povos fordoni ĝin en la manojn de sia mastro-skulptisto. Al la junulo tio ŝajnis perfido, dua kapto de la nekonata junulino en la malamika al fremdlandanoj Aegyptos. Li haste retrorigardis, rememorinte pri la kesto, kiun li rimarkis en la angulo. Ekstarinte sur la genuojn, Pandiono elprenis el ĝi kvar fajencajn pokalojn en aspekto de lotusaj floroj, kovritaj per hela blua emajlo. Tio estis sufiĉa. Pandiono lastfoje rigardis al la skulptaĵo de junulino, penante enmemorigi ĉiujn detalojn de ŝia vizaĝo, kaj kun peza suspiro elportis la pokalojn eksteren. Ĉirkaŭrigardinte, la juna skulptisto haste fermis la enirejon per grandaj ŝtonoj kaj, kunkolektante per la manoj gruzon, zorgeme surŝutis la baraĵon, penante doni al ĝi aspekton de antaŭlonge falinta muro. Poste li singarde envolvis la pokalojn en la zontukon, nevole faris adiaŭan geston en direkto de la statuo, restinta en sia rifuĝejo, kaj ekhastis reen. La direkton por li montris krioj de sklavoj, evidente serĉantaj lin. Inter ili estis rimarkebla la sonora kaj forta voĉo de Kidogo.
La reĝa skulptisto renkontis Pandionon per minacoj, sed tuj mildiĝis, kiam ekvidis la valoregan trovaĵon.
La revena navigado daŭris je tri tagoj pli longe — la remistoj devis lukti kontraŭ la fluo. Pandiono rakontis al Kidogo pri la statuo, kaj la negro aprobis lian agon, aldoninte, ke, eble, tiu junulino devenis el la popolo de maŝuaŝoj, loĝanta ĉe la norda rando de la granda okcidenta dezerto.
Pandiono penadis persvadi Kidogon fuĝi, sed la amiko responde nur nege balancadis la kapon, malakceptante ĉiujn planojn de la heleno.
Dum sep tagoj de la navigado Pandiono ne sukcesis konvinki la amikon, sed li mem jam ne povis plu nenion fari; al li ŝajnis, ke ankoraŭ nemulte — kaj li ne eltenos kaj pereos. Li sopiris pri la kamaradoj, restintaj en la konstruaj laboroj kaj en la ŝene. En ili li sentis tiun forton, kiu povus venigi al liberiĝo, donis esperon pri estonteco... Kaj ĉi tie ne estis espero pri libero, tio igis Pandionon sufokiĝi pro senforta furiozo.
Du tagojn post la reveno en la metiejon la faraona skulptisto kondukis Pandionon en la palacon de la ĉefa konstruisto. Tie estis preparata festo. Pandiono devis modli el argilo modelojn de statuetoj kaj fari laŭ ili formojn por dolĉaj kukoj.
La juna skulptisto, fininte la laboron, laŭ ordono de la mastro restis en la palaco ĝis la fino de la festeno, por kune kun aliaj sklavoj porti la reĝan skulptiston hejmen. Ne atentante sklavojn kaj sklavinojn, multope tumultantajn en la palaco, Pandiono foriris en la ĝardenon.
Noktiĝis, sur la senluna ĉielo eklumis helaj steloj, kaj la festeno plu daŭris. Faskoj de flava lumo, penetrante en la ĝardenon tra larĝaj fenestroniĉoj, elŝiradis el mallumo arbajn trunkojn, foliarojn kaj florantajn arbustojn, briletadis per ruĝaj lumetoj sur spegula akvo de basenoj. La gastoj kolektiĝis en granda malsupra halo kun kolonoj el poluritaj cedraj trunkoj. Eksonis muziko. Pandiono, tiel delonge aŭskultinta nenion, krom malgajaj kaj nekonataj kantoj, nerimarkite aliris grandan malaltan fenestron, kaŝiĝis en arbustoj kaj komencis observi.
El la halo, plenigita de homoj, iris peza odoro de aromaĵoj. Muroj, kolonoj kaj kadroj de fenestroj estis ĉirkaŭpendigitaj per girlandoj el freŝaj floroj, plejparte, kiel rimarkis Pandiono, lotusoj. Buntaj kruĉoj kun vino, korboj kaj tasoj kun fruktoj staris sur malaltaj tabletoj apud sidiloj. La gastoj, varmigitaj de vino, priverŝitaj per aroma pomado, densiĝis laŭlonge de la muroj, kaj meze inter kolonoj malrapide dancis junulinoj en longaj vestoj. Nigraj haroj, plektitaj en multajn maldikajn harligetojn, flirtis laŭ la ŝultroj de la dancantinoj, larĝaj braceletoj el diverskoloraj perloj ĉirkaŭprenis la manradikojn, zonetoj el koloraj bidoj videblis tra maldika ŝtofo. Pandiono ne povis ne rimarki ioman mallertecon de sveltaj virinoj de Aegyptos, diferencantaj de fortaj junulinoj de lia patrujo. Flanke junaj egiptinoj ludis sur diversaj instrumentoj: du junulinoj — sur flutoj, unu — sur multkorda harpo, ankoraŭ du eligadis akrajn tremantajn sonojn el longaj dukordaj instrumentoj.
La dancistinoj tenis en la manoj brilantajn foliojn de maldika bronzo, de tempo al tempo rompante la melodion per mallongaj sonoraj batoj. La muziko, malkutima por la oreloj de Pandiono, konsistis el alternado de altaj kaj malaltaj saltantaj notoj jen en malrapida, jen en pli rapida ritmo. La dancoj finiĝis, la lacaj dancistinoj cedis la lokon al kantistoj. Pandiono, streĉe aŭskultante, penis distingi la vortojn. Tion li sukcesadis, kiam la melodio iris malrapide aŭ sonis en malaltaj tonoj.
La unua kanto laŭdis vojaĝon en la sudan parton de Kemt. «Vi renkontas tie belan junulinon, ŝi fordonas al vi floron de sia brusto», — distingis Pandiono.
En alia kanto kun batalemaj elkrioj estis glorata kuraĝo de filoj de Kemt en bombastaj esprimoj, ŝajnintaj al Pandiono sensencaj. Kun incitiĝo la juna heleno deiris de la fenestro.
«Nomo de kuraĝulo ne pereos sur la tuta tero eterne», — atingis lin la lastaj vortoj, kaj la kantado ĉesis. Aŭdiĝis rido, vigla moviĝo, kaj Pandiono ree rigardis en la fenestron.
Sklavoj venigis helhaŭtan junulinon kun mallonge tonditaj ondaj haroj kaj elpuŝis ŝin en la centron de la halo. Ŝi staris, konfuzite kaj timigite ĉirkaŭrigardante, inter floroj, distretitaj sur la glata planko. El la amaso de gastoj eliris homo kaj diris al la junulino kelkajn kolerajn vortojn. Ŝi obeeme prenis etenditan al ŝi liuton el eburo, kaj la fingroj de ŝiaj etaj manoj ekkuris laŭ la kordoj. La malalta kaj pura voĉo de la junulino disverŝiĝis laŭ la halo, la gastoj eksilentis. Tio ne estis abrupta, jen falanta, jen realtiĝanta, saltanta egipta melodio — la sonoj fluis libere kaj malgaje. Komence ili faladis malrapide, kiel apartaj sonorantaj gutoj, poste kuniĝis en egalmezura pendolado, ekmurmuris, ekflustris, kiel ondoj, kaj ekkuris kun tia neretenebla sopiro, ke Pandiono rigidiĝis. Al Pandiono ŝajnis — libera maro balanciĝis en la kanto, en la nekompreneblaj sonoj de la sorĉa voĉo. La maro, nekonata kaj neŝatata ĉi tie, en Aegyptos, sed kara kaj hela — por Pandiono. Pandiono komence staris afekciita, — tiel multe da kaŝita en la profundo mem de la animo subite ekstrebis eksteren. Sopiro pri libero, proksima kaj komprenebla por Pandiono, potence vokis, ploris kaj suferis en la kanto. Premferminte la orelojn kaj kunpreminte la dentojn, por ne ekkrii, li ekkuris en profundon de la ĝardeno. Tie, ĵetiĝinte sur la teron en mallumo sub arboj, Pandiono peze kaj nereteneble ekploregis...
— He, ekueŝa, al mi! Ekueŝa! — aŭdiĝis voko de la mastro de Pandiono.
La juna heleno ne rimarkis, ke la festeno finiĝis.
La faraona skulptisto estis rimarkeble ebria. Apogante sin je la mano de Pandiono kaj subtenata ĉe la alia flanko de sia sklavo, naskita en mallibero, la estro de la metiejoj rifuzis ekkuŝi sur portilon kaj deziris perpiede iri al la hejmo.
En la mezo de la vojo, de tempo al tempo stumblante sur vojaj kavaĵoj, li subite komencis laŭdi Pandionon, antaŭdirante al li grandan estontecon.
Pandiono iris sub impreso de la kanto, preskaŭ ne aŭskultante la estron. Tiel ili atingis la koloran portikon de la hejmo de la egipto. En la pordo aperis lia edzino kun du sklavinoj, kiuj tenis lumigilojn. La reĝa skulptisto, ŝanceliĝante, grimpis sur la ŝtupojn kaj frapis la ŝultron de Pandiono. Tiu malleviĝis malsupren — sklavoj de la metiejo ne rajtis eniri en la domon.
— Atendu, ekueŝa! — gaje diris la estro, penante montri sur la vizaĝo ruzan subridon. — Donu ĉi tien! — Li preskaŭ elŝiris el la manoj de la sklavino la lumigilon kaj ion diris al ŝi flustre. La sklavino malaperis en mallumo.
La egipto enpuŝis Pandionon en la pordon kaj enkondukis lin en la akceptan halon. Maldekstre ĉe interfenestra muro staris granda bela vazo kun klara nigra-ruĝa desegno. Tiajn vazojn Pandiono vidis sur Kreto, kaj ree la koro de la junulo kunpremiĝis pro doloro.
— Ordonis lia reĝa moŝto, vivo, sano, forto, — solene diris la reĝa skulptisto, — al mi produkti sep vazojn laŭ modelo de tiu ĉi, el landoj de via maro! Ni nur anstataŭigos barbarajn farbojn al la ŝatataj en Kemt bluaj koloroj... Se vi distingiĝos en tiu laboro, mi diros pri vi al la Granda Domo... Kaj nun... — levis la voĉon la estro kaj turnis sin al du haste alproksimiĝantaj malhelaj figuroj.
Tio estis la foririnta sklavino kaj iu alia junulino, ĉirkaŭvolvita en longa bunta mantelo.
— Aliru pli proksime! — malpacience ordonis la egipto kaj alportis la lumigilon al la vizaĝo de la ĉirkaŭvolvita junulino.
Grandaj konveksaj nigraj okuloj ĵetis timeman rigardon al Pandiono, la pufaj infanaj lipoj malfermiĝis en trema suspiro. Pandiono ekvidis elirantajn el sub la kovrilo krispajn harojn, maldikan nazon kun nervoze tremantaj nazotruoj — la sklavino estis, sendube, azianino, el orientaj triboj.
— Rigardu, ekueŝa! — diris la egipto, per necerta, sed forta movo deŝirante la mantelon de sur la junulino.
Ŝi malforte ekkriis kaj kaŝis la vizaĝon en la manojn, restinte nuda.
— Prenu ŝin kiel edzinon! — La reĝa skulptisto puŝis la junulinon al Pandiono, kaj ŝi, tute ektreminte, alpremiĝis al la brusto de la juna heleno.
Pandiono iomete forŝoviĝis kaj glatigis implikiĝintajn harojn de la juna kaptitino, cedante al miksita sento de kompato kaj tenero al la ĉarma, timigita estaĵo.
La reĝa skulptisto, ridetante, klakis per la fingroj:
— Ŝi estos via edzino, ekueŝa, kaj vi havos bonajn infanojn, kiujn mi lasos por miaj infanoj herede...
Kvazaŭ ŝtala risorto subite disvolviĝis en Pandiono. La anima konfuzo, delonge kreskanta en li kaj vekita de la hodiaŭa kanto, ekbolis. Ruĝa nebulo ŝirmis la okulojn.
Pandiono depaŝis de la junulino, ĉirkaŭrigardis kaj levis la pugnon.
La egipto, sobriĝante, ekkuris en la domon, laŭte vokante ĉiujn servistojn por helpo. Pandiono, ne rigardinte al la malkuraĝulo, kun malestima rido piedbatis la valoran kretan vazon, kaj argilaj rompopecoj kun obtuza sonoro disŝutiĝis sur la ŝtona planko.
La domo pleniĝis per krio kaj piedpaŝado. Post kelkaj minutoj Pandiono kuŝis ĉe la piedoj de la estro de la metiejo, kaj tiu, kliniĝinte, kraĉadis sur lin, eligante malbenojn kaj minacojn.
— La kanajlo meritas morton! La frakasita vazo estas pli valora, ol lia malestiminda vivo, sed li povas fari multajn bonajn aĵojn... kaj mi ne deziras perdi bonan laboriston, — diris post horo la trankviliĝinta skulptisto al sia edzino. — Mi indulgos lian vivon kaj ne sendos lin en malliberejon, ĉar el tie li trafos en orajn minejojn kaj pereos. Mi resendos lin en la ŝene-on, li pensu iom, kaj antaŭ la tempo de la estonta semado mi reprenos lin...
Tiel Pandiono, batita, sed ne humila, revenis en la ŝene-on kaj, por sia granda ĝojo, renkontiĝis kun la amikoj-etruskoj. La tuta konstrua taĉmento post la dismuntado de la templo laboris en akvumado de la ĝardenoj de Amono.
Vespere de la sekva tago la interna pordo de la ŝene malfermiĝis kun la ordinara knaro kaj tralasis sub salutaj ekkrioj de sklavoj ridetantan Kidogon. La dorso de la negro ŝvelis, vundita per vipaj batoj, sed la dentoj brilis en subrido, kaj la okuloj gaje lumis.
— Mi eksciis, ke vin oni sendis reen, — diris li al mireganta Pandiono, — kaj komencis ruliĝi laŭ la metiejo, kriegante kaj rompante ĉion, kion mi trafis. Oni batis min kaj same resendis — ja ĝuste tion mi bezonis! — finis Kidogo.
— Sed vi ja deziris iĝi majstro? — moke demandis Pandiono.
La negro senzorge svingis la manon kaj, terure eliginte la okulojn, kraĉis en tiu direkto, en kiu situis la granda ĉefurbo de Aegyptos.