Ĉapitro 3

La Granda Arko


Denove leviĝis la ĉifoniĝintaj, multfoje riparitaj veloj, ekknaris la remiloj en elfrotita ligno. Ne suspektante minacan danĝeron, Baŭrĝed kondukis siajn sep ŝipojn al nova serĉado de la rando de la Granda Arko kaj de la sorĉa Punt. Ree malvarmeta, potenca vasto de mara aero vigligis la maristojn, kutimiĝintajn al ĝi. Kiel longa rubando estis disvolviĝanta la monotona sabla bordo; malproksimaj altaj klifoj en sunaj radioj farbiĝis je diverskoloraj, jen mornaj, jen ĝojaj arabeskoj. Renkonta fluo malrapidigis la iron, sed spite al ĉio, okcidenten foriradis ĉiam novaj kaj novaj miloj da ulnoj de la bordo, senĉese pligrandigante la distancon ĝis la Nigra Tero, malproksimigante la daton de reveno.

Kiam aperadis purpuraj nuboj, la ŝipoj haste kaŝadis sin sur la bordo, eltrenataj de dekoj da fortaj manoj. Tiel oni sukcesis eviti subitajn ventojn de nekredebla forto, kiuj alie jam antaŭlonge neniigus la ekspedicion de Baŭrĝed. Ĉi tie oni devis navigi pli ofte nokte, ol tage. Post tagmezo ventoj blovadis de la maro kaj forŝovadis la ŝipojn sur malprofundaĵojn al la bordo. Nokte hela luno bone helpis al la maristoj evitadi negrandajn, sed akrajn subakvajn rokojn, kiujn en la brilanta arĝento de la maro signis malbrilaj rondoj de rompitaj ondoj.

La luno estis jam tre malnova, kiam nokte la maristoj rimarkis, ke la nigra muro de la roka bordo turniĝis dekstren, suden. La maltrankviligita direktilisto vekis Baŭrĝed-on. Sed la bordo ne finiĝis, kaj la ŝipoj iris laŭlonge de ĝi dum la tuta nokto. Leviĝis aŭroro. La pruoj de la ŝipoj estis direktitaj al ĝia ruĝa fajro, kaj subite la bordo dekstre malaperis, forirante malantaŭen, post la poŭpon de la lasta ŝipo.

Renkonten ekstaris ondoj de antaŭe ne vidita grandeco. Per la alto ili nur nemulte superis la jam viditajn de la maristoj ok-ulnajn ondojn de la Lazuraj Akvoj. Sed tiuj aperadis nur ĉe fortaj ventoj, leviĝante kun furioza rapideco, kaj, kvazaŭ kolerigitaj spiritoj de maro, ĵetiĝadis, serĉante viktimon.

Sed nun la ondoj ĉe malforta borda vento estis larĝe disvolvantaj antaŭ la maristoj siajn malhelajn deklivojn, majeste, malrapide kaj minace levante siajn pintojn, kronitajn per purpura lumo de la aŭroro. Ili ne estis ĵetiĝantaj, kunpuŝiĝante unu kun la alia, — ne, la ondoj iris trankvile per vicoj, ĉeno post ĉeno, kvazaŭ ofensivanta militistaro da potencaj gigantoj. Kaj la neĉirkaŭvidebla maro mem ŝajnis monstra brusto, spiranta egalmezure kaj glate, naskante ĉe ĉiu spiro novan ĉenon da akvaj montoj. Timo ekregis la homojn, kvazaŭ ilia vivo mem estis malaperanta en la majesta senfineco de la oceano.

Ne plu estis la blua brilo, la lazura koloro de la travidebla varma maro. La akvo malheliĝis, ĝia malhel-verda maso ne permesis al rigardoj penetri profunden, blu-grizaj rebriloj kuŝiĝis sur glatajn deklivojn de la balanciĝanta abismo.

La ŝipoj surflugadis sur pezan bruston de ondego, rapide faladis en malhelajn profundaĵojn kaj ree, levinte la pruojn kaj mallevinte la poŭpojn, strebadis supren ĝis la sekva falo. Ŝajnis, ies potencaj, senkompataj manoj ludis per la ŝipoj, kiel per nuksoŝeloj, egalmezure suprenĵetante kaj mallevante la senhelpajn ŝipojn. La veloj ekplaŭdis, ekpendante, kaj ree ŝvelante, ekbruis la velstangoj, ekkrakis la remiloj sub premo de akvaj montoj. La direktilistoj, kovriĝintaj per ŝvito ekde la kapoj ĝis la piedoj, timigite vokis la remistojn al helpo. Malĝusta stirado minacis per terura malfeliĉo, ĉe eĉ plej malgranda eraro de perpleksiĝintaj remistoj remiloj rompiĝadis, kiel kanoj, aŭ peze batadis homojn, kripligante ilin.

Silento ekpendis super la ŝipoj, rompata nur de batoj de la akvo kaj de krakado de ligno. Streĉita, interrompiĝanta spirado montris emociiĝon de la homoj. Ĉiuj komprenis, ke antaŭ ili estas ia nova, antaŭe ne vidita maro, pli minaca, ol tiu, laŭ kiu ili tiom longe navigis. Nevenkebla povo senteblis en ĝia vasto, premis per leviĝantaj vicoj da akvaj montoj.

Baŭrĝed ordonis ĉiel ajn turniĝi reen al la bordo. Kun granda timo la direktilistoj komencis plenumi la danĝeran manovron. Danke al remiloj oni sukcesis rapide turni la ŝipojn, ne submetante iliajn malfermitajn flankojn al batoj de grandegaj ondoj.

La bordo estis krute foriranta suden, strebante eĉ pli dekstren, kaj Baŭrĝed finfine komprenis. Ili ĉirkaŭiris grandegan, grandan je tuta lando, elstaraĵon de la firmaĵo kaj atingis la Grandan Arkon, spertinte unuafoje ĝian minacan spiradon.

La Lazuraj Akvoj evidentiĝis ne pli ol ĝia golfo, mallonga apendico. Nun la bordo estis flankeniĝanta okcidenten; se estas tiel, do baldaŭ ili ekvidos la sudan randon de la mondo sur la bordo de la Arko.

Baŭrĝed komunikis siajn rezonojn al la kunuloj. Nepriskribebla ĝojo prilumis la vizaĝojn, ĵus morniĝintajn antaŭ la vidaĵo de la oceana povo. Do, baldaŭ estos plenumita la komisio de la faraono, baldaŭ komenciĝos la revena vojo, eĉ se senfine malproksima, eĉ se ree minacanta per ĉiuj travivitaj teruraĵoj, danĝeroj kaj suferoj, sed la vojo, kondukanta al la pacaj kampoj de la sankta Ĥapi!

Kiel malproksimaj estis tiuj naivaj revoj disde la terura realo! La ŝipoj alproksimiĝis al la bordo, kaj tuj nova timo ĉifis la ĵus aperintan ĝojon.

Mornaj rokoj altis vertikale, priverŝitaj de lumo de la matena suno. La maro estis batiĝanta je ili kun surdiga bruego, alte supren ekflugadis fostoj da brilantaj gutoj. Grandegaj akvaj ĝiboj, blankiĝintaj supre, estis ŝvelantaj sub la bordo, nigraj vicoj da malice faŭkantaj rokoj ekstaradis kaj ree malaperadis en falegantaj rulaĵoj da ŝaŭmo. Ĉe ĉiu falo de ondo la nigraj dentoj de la klifoj kvazaŭ rektiĝadis, deĵetante de si freneze verŝiĝantajn akvostriojn. Tiu ĉi bordo ne plu promesis sekuran restadejon por la ŝipoj de Baŭrĝed. La akraj rokoj minacis per morto, muĝo de la surfo heroldis tujan pereon.

Kaj la ŝipoj, obeante al la ĉiopova forto, en kies potencon ili tiel subite kaj nerimarkite eniris, ree turnis sin for de la sava firmaĵo al la minaca vizaĝo de la Granda Arko.

Ĉirkaŭe la akvo estis neordinare malvarma kaj malhela. Putra, malagrabla odoro batis en la vizaĝon kune kun gutoj de ŝaŭmo. La ŝipoj iris malrapide, senhelpe ŝanceliĝante en grandegaj ondoj. La direktilistoj penis konservi la kurson laŭlonge de la bordo, apenaŭ rimarkebla dekstre.

En sia kuna persisto la homoj ne rompiĝis, sed daŭrigis la lukton eĉ pli abnegacie. Poiomete la maristoj kutimiĝis al la ondado, la remistoj eklaboris pli certe kaj kuraĝe, ofte anstataŭante unu la alian. Post la tagmezo vento el la maro ekportis la ŝipojn pli rapide kaj rekte suden, kaj ĝis la vespero la ŝipoj trairis grandan distancon, aliris la bordon, kaj la maristoj ree konvinkiĝis pri neeblo albordiĝi.

La vento estis iĝanta pli forta, kun bruo ŝiradis la velojn; ilin oni devis malhisi.

Kun mallevita kapo Baŭrĝed staris sur la antaŭa ŝipo, pririgardante la ceterajn ses, plonĝantajn kaj ŝanceliĝantajn kiel ludaj lignaj anasoj, kiajn li, estinte knabo, ŝatis irigi laŭ la ĝardena baseno. En la memoro glitis varmaj, helaj koloroj de la gepatraj ĝardenoj, kvieto kaj silento de la patra domo.

Kun sento de kaptita besto Baŭrĝed ĉirkaŭrigardis.

Plu egalmezure leviĝadis grandegaj ondoj, nur la ritmo de ilia spirado rimarkeble plirapidiĝis. La lastaj radioj de la suno estis estingiĝantaj malproksime, post la blanka strio de la surfo, kaj en la ĉielo pendis sinistra densa nuba maso, prilumata demalsupre de oftaj ekbriloj de fulmoj.

Peza antaŭsento de malbonaĵo, atendanta lin kaj liajn kunulojn, premis Baŭrĝed-on. La etaj, antaŭnelonge ŝajnintaj tiaj komfortaj kaj fidindaj ŝipoj amasiĝis ĉirkaŭ la antaŭa — la ŝipestroj atendis ordonon, malakceptitaj de la tero, perditaj en la maro ĉe rando de la mondo.

Ĉe Baŭrĝed estis ĉiam pli firmiĝanta la konscio, ke la ŝipoj de Ta-Kem ne taŭgas por navigado laŭ la Granda Arko.

Sed nenion eblis fari. Li — la plena reganto de la animoj kaj la korpoj de siaj kunuloj, la estro de militistoj, la plenumanto de la volo de la ĉiopova faraono — sentis sin nun nesperta, malkuraĝa knabeto, preta kaŝi la kapon en la genuoj de la patrino, se ŝi estus ĉi tie.

Mallumo estis densiĝanta super la maro, la fajfado de la vento iĝadis pli akra kaj morna, kaj fulmoj ĉiam pli ofte briladis, prilumante ŝiritajn randojn de malhelaj nuboj.

De sur ŝipo al ŝipo oni trakriis la ordonon de Baŭrĝed — navigi dum la tuta nokto laŭ la vento, neniuokaze disiĝi, tenante sin proksime unu de la alia. Sendi konstantajn signalojn per frapoj je kupraj ŝildoj...

La obskuro disigis la ŝipojn, merginte la homojn en solecon. Ĝi estis tiel densa, ke de sur pruo ne eblis vidi, kio okazas sur la poŭpo. Nur lumoj de fulmoj ebligis observi la najbarajn ŝipojn.

Teruraj krioj, hurlo kaj suspiroj aŭdiĝadis el post la nuboj, kvazaŭ la morna Seto mem aŭ la minaca Saĥmeto, — leonino, vorantino de homoj, kverelis tie pro ĉasaĵo. En hurlado de la vento la homoj aŭdis voĉojn, vokantajn ilin, kaj en timo retrorigardadis kun batantaj koroj. Sinistra premateco kaj tristo ekregis la homojn, kvazaŭ la voĉo, vokanta ilin, apartenis al la morto mem.

En la orelŝiran knaradon de ligno kaj en la mornan hurladon de la vento el ĉiuj flankoj estis enplektiĝantaj kupraj frapoj, similaj al neesprimeble streĉitaj ekkrioj. Al ili malofte resonadis obtuze aŭdeblaj homaj vortoj — fragmentaj, senligaj kaj pro tio ŝajnantaj timaj.

En la minacplena nokto la ŝipoj rapide iris suden, pelataj, kiel sekaj folioj dum venta vetero. Maldekstre kaj antaŭe parto de la horizonto senĉese lumadis, kvazaŭ tie kolektiĝis el la tuta mondo aŭroroj kaj fulmoj.

Suspiro, elŝiriĝinta el la brusto de Baŭrĝed, dronis en tondra muĝo de subite alfluginta vento. La ŝipo ege kliniĝis flanken, kaj Baŭrĝed falis sur la genuojn, forte batiĝinte per la kapo. La konscio forlasis lin, kaj li neeviteble flugus ekster la ŝipon, se kuraĝa maristo, nomita Antef, ne retenus lin, kovrinte per la propra korpo en angulo inter la ŝiprando kaj la ferdeko.

Kiam Baŭrĝed ree malfermis la okulojn kaj la konscio revenis al li, li dum longa tempo ne povis kompreni, kie li troviĝas. Lin ĉirkaŭis io gigante grandega, kuranta, premanta. Li plu sentis sub si la firman ferdekon de la ŝipo, sed ĝi estis malaperanta sub turniĝanta ŝaŭmo. Svingiĝoj de la ŝipo iĝis rapida ŝanĝo de ekflugoj kaj faloj, simila al galopo de vundita antilopo. Poiomete Baŭrĝed devigis sin pensi, despere kunpremante la kapon en la manplatoj.

La kolerplena muĝado de la vento, sufokanta lin, malhelpis al li rekonsciiĝi.

Tondro de la baŭmanta maro mortigis ĉiujn sonojn. Nur la muĝado de la vento estis furioze disputanta kun la bruo de akvaj montoj.

Sur la ferdeko de la ŝipo, sub rompaĵoj de la rompiĝinta masto, kuŝis remistoj, alkroĉiĝinte al remiloj, eltrenitaj sur la ferdekon. Parto de la homoj, ĉirkaŭliginte sin per ŝnuroj, tenis direktoremilojn. Grupo da militistoj sterniĝis sur la ferdeko, tenante per siaj korpoj kovrilojn de holdaj aperturoj, haste faritajn el veloj.

Pale griza senviva lumo malforte prilumis ĉion okazantan. Fojfoje ĝi subite desegniĝadis kun terura klareco en blindiga ekbrilo de fulmo, simile al delira bildo.

Baŭrĝed en morta maltrankvilo penis ekvidi la aliajn ŝipojn, kaŝitajn per ondokavoj kaj strioj de ŝaŭmo. Ekvidinte tiujn ŝeletojn, priverŝatajn de akvo, li komprenis ĝisfine la tutan teruron de sia stato.

Du ŝipoj iomete antaŭis la ŝipon de Baŭrĝed, tenante sin dekstre de ĝi. Tra sovaĝa danco de ondaj eĝoj kaj svingoj de ŝaŭmaj vostoj li distingis sur ili maldikajn triangulojn de restintaj mastoj. Maldekstre kaj malantaŭe iris ankoraŭ tri ŝipoj, kaj la sepa estis videbla nenie. La granda miraklo estis en tio, ke la ses ŝipoj ankoraŭ plu iris, kaj eĉ pli granda miraklo estis, ke la furioza forto de la tempesto ne disĵetis ilin laŭ la malhela bolanta maro.

Subite unu el la ŝipoj, irantaj maldekstre, abrupte kliniĝis; glitis homaj manoj, levitaj remiloj. Post momento la fundo de la renversiĝinta ŝipo montriĝis en hirtita kresto de giganta ondego kaj malaperis. Rigidiĝinte pro teruro, Baŭrĝed kaj la tenanta lin militisto rigardis al la pereo de la kunvojaĝantoj. En la ondoj apenaŭ videblis kapoj de kelkaj homoj.

Batala fajro de indigno ekbrulis en premita Baŭrĝed. Li devis ion fari, batali kontraŭ tiu pereiga forto, eĉ se ĝi estas nevenkebla. Alkroĉiĝante al ĉio ajn, li ekrampis al la poŭpa parto de la ŝipo, kie pordo en la malantaŭan, tegmentitan ejon jam estis cedanta al premo de la akvo, surverŝanta la ŝipon. Ĉion postan Baŭrĝed memoris kiel malklarajn, miksitajn fragmentojn. Li memoris, kiel oni hakis ŝipflankojn, por plifaciligi defluon de akvo de sur la ferdeko, kiel li mem kaj la nobelaj oficistoj de lia sekvantaro kune kun sklavoj estis freneze ĉerpantaj akvon en nigra mallumo interne de la ŝipo, batataj per frapoj de ondoj, kiel ili furioze penis fermi ĉiujn truojn en la ferdeko, nepripensite tratranĉitajn de la ŝipkonstruistoj, neniam sciintaj ion ajn pri la Granda Arko. Baŭrĝed memoris misformitajn, malsekajn nerekoneblajn vizaĝojn, aperantajn ĉirkaŭ li en ekbriloj de fulmoj. Filoj de Kemt kaj sklavoj — nigruloj, libianoj, azianoj — batalis kontraŭ la naturo por la vivo.

Kun sento de dankemo kaj admiro Baŭrĝed observis la fortikan figuron de Ŭaĥeneb, konturiĝantan sur la poŭpo tra kurteno de fluganta ŝaŭmo. Foje speciale helaj ekbriloj de fulmoj elŝiradis el la mallumo lian firman vizaĝon kun la vangoj, kaviĝintaj pro nekredebla streĉo. La direktilisto kun tri helpantoj estis senfortiĝanta, tenante la direktan remilon — la solan esperon de la ŝipo.

Ŭaĥeneb per krioj estis vigliganta la kamaradojn ĉe la alia flanko de la poŭpo, liaj akraj komandoj traŝiriĝadis tra surdiga furiozo de la tempesto. Kaj la homoj, forgesante timon de morto, estis sen kontraŭdiroj obeantaj al la direktilisto, sukcesanta teni la ŝipon kontraŭ la senekzempla forto de la Granda Arko, meti esperon en iliajn afekciitajn korojn, helpi trovi forton en la lacaj korpoj. Kaj ili laboris kun superhoma streĉo.

Baŭrĝed memoris ankoraŭ unu teruran vidaĵon, por ĉiam lasintan spuron en lia animo. Al lia ŝipo alproksimiĝis du aliaj. Unu — kun la pruo, ornamita per kupro, kie estris la favorato de Baŭrĝed, la gaja Simeĥet, — subite komencis mergiĝi per la poŭpo. Dekoj da homoj ekŝutiĝis ekster la ŝiprandon, en la pereigajn ondojn, strebante al la apude iranta ŝipo de Merir. Etenditaj manoj estis konvulsie alkroĉiĝantaj al ĝiaj flankoj, la savo de la naĝantoj ŝajnis tute proksima.

Sed tiam, ŝirmante duonon de la ĉielo kaj tuŝante per la pinto malaltajn nubojn, leviĝis ondego alta je dudek ulnoj. La ŝipo de Merir, pezigita per la saviĝantoj, ne sukcesis ĝustatempe turniĝi kaj forgliti de la monstro. La hirtita pinto de la giganta ondo rabobeste fleksiĝis antaŭen, kaj peza maso da akvo falis sur la ŝipon, forĵetinte flanken la ŝipon de Baŭrĝed. Neniu elnaĝis sur la loko de la pereo de ambaŭ ŝipoj, nur iaj rompaĵoj fojfoje glitis inter ondoj.

La morto estis neevitebla, sed tamen la homoj sur la ŝipoj daŭrigis la lukton, ĉesinte konscii ĉion, krom neceso de konservo de la ŝipo.

La maristoj ne rimarkis, ke la lukto iĝas pli facila, ke raŭkaj, abruptaj ekkrioj jam estas aŭdeblaj tra la tempesto, ke la griza duonmallumo bluiĝas kaj la svingiĝoj de la ŝipo malrapidiĝas. Sed nur kiam hela suna lumo priverŝis ĉion ĉirkaŭe, ili komprenis, ke elŝiriĝis el la manegoj de la muĝanta senkompata morto, ke ili vivos.

La suno jam estis subironta — tiom longe portis la ŝipojn la terura tempesto. El restintaj rompaĵoj oni longe muntis maston; oni levis ĝin, hisis grandan bluan flagon — Baŭrĝed donis signalon al tiuj ŝipoj, kiuj saviĝis. Se saviĝis... Sed baldaŭ alvenis unu ŝipo, poste alia. Neesprimeble granda estis la ĝojo ree ekvidi la kamaradojn. La tri ŝipoj direktis sin al la subiranta suno kaj tiam rimarkis antaŭe, en malproksime furiozantaj ondoj, ankoraŭ unu nigran punkton. Tio estis la kvara ŝipo...


Baŭrĝed eksilentis kaj movis la manon laŭ la ŝanĝiĝinta, emociita vizaĝo. La afekciita faraono ordonis alporti vinon kaj fortan bieron.

Ripozinte iomete, Baŭrĝed daŭrigis la rakonton.

Ĉiu el la vojaĝantoj post la tempesto iĝis «simila al homo, kaptita en mallumo. Iliaj korpoj tremis, la koroj malestis en ili, kaj ili ne povis distingi la vivon disde la morto».

Rompitaj, plenigitaj de akvo ŝipoj peze ruliĝadis sur altaj ondoj, krakante kaj tremante, kvazaŭ rememorante la travivaĵon. Ĉiuj pensoj de la homoj estis strebantaj al la bordo. Se la tero ree malakceptos ilin, renkontinte per bruego kaj surfa ŝaŭmo, do la morto estos neevitebla. Al ili ne sufiĉos fortoj por pasigi ankoraŭ unu nokton en brakumoj de la Granda Arko, ne eblas savi la damaĝitajn ŝipojn...

Malrapide iradis la ŝipoj al la bordo — la malproksima nebula strieto kontraŭ la suno restadis sama, ne donante respondon al la demando, turmentanta la maristojn.

La ŝipo de Baŭrĝed, sur kiu restis plej multe da remiloj, ree iris antaŭe. Nerimarkite la maro heliĝis, la ondiĝo malfortiĝis — la ŝipoj estis malrapide ekflugantaj supren kaj glate malleviĝantaj sur maloftaj longaj ondoj. Dum ekflugo el alto de granda ondo el la ŝipo oni subite ekvidis la bordon, evidentiĝintan tute proksime. Malalta kaj sabla, ĝi estis malkrute subiranta sub larĝajn disfluojn kaj plaŭdojn de alruliĝantaj ondoj. La ondoj estis malrapide ekstarantaj per longaj muroj, iliaj pintoj ĝibiĝis, brilante sub la suno, kiel dorsoj de grandegaj animaloj. Nerimarkeble rapide la krestoj de la ondoj volviĝadis antaŭen kaj kun obtuza bruo etendiĝadis sur glata sablo.

La vojaĝantoj ne sukcesis rimarki, kiel la ŝipoj trafis sur sablan malprofundaĵon, priverŝataj de akvo.

Ĝis la gorĝo en la akvo, sub potencaj kaj pigraj batoj de ondoj la maristoj per desperaj penoj eltrenis siajn ŝipojn pluen sur la bordon.

Kelkaj palmoj, obeeme klinintaj siajn sveltajn ringecajn trunkojn antaŭ la vizaĝo de la Granda Arko, atestis pri ĉeesto de dolĉa akvo.

Sub ilia foliaro, taŭzita de mara vento, sento de trankvilo kaj sekureco plenigis la korojn de la elturmentitaj homoj. Tre baldaŭ ĉiuj forgesiĝis per malfacila dormo, ne pensante pri estonteco, plu travivante la okazintaĵon.

Ĉi tie, sur tiu dezerta bordo, al Baŭrĝed kun plena klareco venis konscio pri neĉirkaŭprenebleco de la mondo, pri kolosa grandeco de la naturo, ankoraŭ ne konkerita de la homo, kaj sento de senfina deŝiriteco disde la kara patrujo.

Matene la ŝipoj situis malproksime de la maro, sur nuda sablo. La vojaĝantoj jam sciis, ke la maro kun regulaj tempaj intervaloj jen alvenas al sekaĵo, jen foriras de ĝi, kaj tial ne miris. Esploro de la ŝipoj montris vicon da gravaj damaĝoj.

Oni denove konstruis tendaron sur la nekonata bordo, denove al diversaj direktoj disiris taĉmentoj por serĉi necesan lignon, rezinon kaj manĝon.

La lando estis varmega, dezerta kaj malafabla, sed pasis multa tempo, antaŭ ol oni sukcesis forlasi ĝin. La vojo suden daŭriĝis. Restis jam malpli ol duono de la homoj, eknavigintaj el la haveno Suu, eluziĝis la vestoj, finiĝis la rezervoj, prenitaj el la patrujo.

La ŝipoj iris kaj iris laŭlonge de la bordo, evitante fortan ondadon, persiste strebante suden, en malpacienca atendo de la definitiva turniĝo okcidenten.

Dum noktoj sur la bordo malfermiĝadis super ili la neordinare nigra ĉielo, sur kiu leviĝadis de la sudo novaj stelfiguroj, fremdaj laŭ la konturoj, kaj la konataj, karaj steloj ĉiutage malleviĝadis ĉiam pli malalten, al la norda horizonto.

La fremda ĉielo timigis la homojn, ĝia eterna neŝanĝeblo, ekkonita per la sperto de multaj jarcentoj en Ta-Kem, estis detruiĝanta, nekonataĵo ree ekstaris antaŭ la homa menso, kiu perpleksiĝis en penoj kompreni.

Kaj eĉ la suno kvazaŭ estis grimpanta ĉiam pli alten sur la ĉielon; tagmeze ĝi staris rekte super la kapo, faligante kaskadojn da rektaj, kiel sagoj, ĉion penetrantaj radioj.

Ventoj, blovantaj de sur la firmaĵo, alportadis strangajn odorojn. En ili sentiĝis aromoj de nekonataj floroj, sufokaj vaporoj de grandegaj marĉoj, seka kaj amara blovo de forbruligitaj stepoj. Tie, post malaltaj montoj, okcidenten iris mistera, enigmoplena lando, sendube abunda je ĉiaspecaj mirakloj. Sed la bordo restis dezerta dum dudek tagoj da navigado, ĝis la apudbordaj montoj iĝis altaj kaj rondpintaj kaj vestiĝis en verdan tapiŝon da densegaj arbaroj. Dum varmegaj tagaj horoj de ili venadis ebriiga odoro, kaŭzanta kapturniĝon. Kvazaŭ ĉiuj altvaloraj aromoj miksiĝis kaj ensorbiĝis en la pezan aeron. La arbaroj alrampis al la bordo, raregaj simioj guf kaj kiu multope saltadis laŭ branĉoj kaj malleviĝadis sur la teron, altiritaj de la aspekto de la ŝipoj.

Tiam evidentiĝis nova malfeliĉo — en la fundoj de la ŝipoj kreiĝis grandaj truoj. Iaj maraj vermoj prironĝis la fortikan lignon, kaj ĝi komencis disfali ĉe batoj de ondoj aŭ ĉe frotado je sablo dum albordiĝoj.

Elprovitaj en ĉiuj danĝeroj, evitintaj tiom da mortoj, la vojaĝantoj trafis en seneliran malesperon.

La unusola firma ponteto, liganta ilin kun la malproksima patrujo, estis la ŝipoj — la garantio de reveno. Sen la ŝipoj sur fremdaj bordoj de la rando de la tero en la senmezura foro disde la Nigra Tero — kiel povos ili reveni, kiel trovos trankvilon de morto en Kemt?

Riparante la disfalantajn ŝipojn, la ekspedicio daŭrigis la vojaĝon.

Kaj jen finfine gigantaj arboj de senekzempla, neimagebla alto alvenis proksime al la maro. Enfluejo de granda rivero signiĝis per makulo da malhela akvo, enŝiriĝinta en la blu-verdajn ondojn de la Granda Arko. Miloj da bluaj birdoj kun longaj bekoj estis kovrantaj la akvon ĉe la bordoj, rozkoloraj nuboj da flamingoj brilis sub la suno, blankaj ardeoj tumultis ĉie, kaj gravaspektaj pelikanoj estis ripozantaj, balanciĝante sur glataĵo de vasta malfermita golfeto.

La ŝipoj ĉirkaŭiris negrandan platan kabon, kaj tiam antaŭ la okuloj de la vojaĝantoj ekstaris ĉio, pri kio ili revis en tempestaj ondoj de la maro aŭ sur senvivaj bordoj sub silentaj steloj dum la tutaj longaj tagoj de la nekredebla vojo.

Granda vilaĝo etendiĝis sur la plata marbordo. Rondaj domoj kun konusaj tegmentoj el kano staris sur altaj palisegoj, en ombro de arboj, pezigitaj de fruktoj. Malproksime, sur deklivoj de montetoj, videblis prisemitaj kampoj. Grandega grego da kaproj kaj bovoj kun nekredeble longaj kornoj estis ripozanta en ombro de larĝfoliaj dikaj arboj. Flavaj pendorelaj hundoj estis kurantaj laŭ la bordo kaj bojis al la proksimiĝantaj ŝipoj.

Renkonten amase hastis fortikaj, sveltaj viroj en blankaj zontukoj kaj virinoj en mallongaj blankaj roboj kun samaj mallarĝaj blankaj rubandoj super longaj krispaj haroj. La koloro de la haŭto de la nekonatoj estis sama, kiel ĉe la filoj de Kemt.

Retenante la spiron, ili observis, kiel unu post la alia estis alproksimiĝantaj kaj albordiĝantaj la neniam viditaj ŝipoj.

Malrapide aliris barba estro kun ponardo sub la zono, kun multaj oraj braceletoj sur la dekstra kruro.

Obeante al lia signo, renkonten al Baŭrĝed oni portis platajn korbojn kun amasoj da helflavaj kaj verdaj skvamaj fruktoj.

Tiel efektiviĝis la revo de la popolo de la Nigra Tero, la antaŭvido de Ĝoser, la volo de Ĝedefra, — la ekspedicio atingis la fabelan Ta-Nuter-on, aŭ Punt-on, post jaro kaj duono da senekzempla navigado. La lando estis vasta, riĉa je aromaĵoj kaj oro; neordinare bongustaj fruktoj liveradis abundan kaj diversan manĝon.

La loĝantoj de Punt vere similis al la filoj de Kemt, kaj, malgraŭ tio, ke ili ne komprenis ties lingvon, gasteme akceptis la vojaĝantojn, al kiuj ŝajnis, ke ili venis en la fabelan landon de spiritoj de feliĉo. Sed tio estis nur la unua impreso post multaj monatoj da lukto kontraŭ la maro kaj la dezertoj, kontraŭ teruraj fortoj de la Granda Arko.

Baŭrĝed bone enmemorigis, kiel foje responde al lia admiro pri la lando direktilisto Ŭaĥeneb kolere diris, ke altranguloj en Ta-Kem kaj ĉi tie, en Punt, ne deziras vidi suferojn de simplaj neĝes-oj — malriĉuloj. Kaj Punt, laŭ la opinio de Ŭaĥeneb, nur per tio diferencas disde la Nigra Tero, ke ĉi tie ne estas armeo da oficistoj, sed anstataŭe super ĉiu gento staras propra estro, premanta siajn regatojn laŭ siaj propraj leĝoj — alivorte, sen ajna leĝo.

Baldaŭ Baŭrĝed mem konvinkiĝis pri tio. La legendo pri la feliĉa lando disbloviĝis kiel fumo de lignofajro sur mara bordo. Li ne deziris reveni kun tia scio en la patrujon, kiu ĉiam, ekde tre antikvaj tempoj, vidis en Punt la landon de la revo, la landon de esperoj de la popolo pri bona vivo.

Restis ekkoni la randon de la tero sur la Granda Arko, kaj tiu tasko ŝajnis facila: tiel malproksime foriris la ŝipoj de Baŭrĝed, ke neniu dubis pri proksimeco de Punt al la rando de la mondo. Nun ili atingos ĝin eĉ laŭ la sekaĵo, sen siaj ŝipoj, prironĝitaj de vermoj.

Dum duonjaro la ekspedicio estis konatiĝanta kun la lando de la imagitaj spiritoj; ĝi lernadis morojn kaj la lingvon, eksciadis vojojn, faradis komercon, interŝanĝante armilaron, ŝtofojn kaj ornamaĵojn kontraŭ oro kaj aromaj rezinoj de arboj de Punt. Poste venis la tempo iri por serĉi la randon de la sekaĵo. Nur post plenumo de tio oni devis pensi pri reveno.

Sed pli ol tri jarojn ili devis pasigi en la fora lando, kaj la limoj de la sekaĵo plu ne estis atingitaj.

Lasinte la plej lertajn homojn sur la bordo por konstruado de novaj ŝipoj, Baŭrĝed sendis taĉmenton okcidenten, kaj mem ekiris suden kun ĉefa aro da restintaj militistoj, uzante kiel ŝarĝobrutojn malgrandajn buntajn bovojn kun longaj kornoj. En la oka tago de la vojo forta febro faligis Baŭrĝed-on. Lin oni forportis reen en la apudbordan urbeton, kaj la ekspedicion anstataŭ li ekkondukis la estro de militistoj Imtour kaj direktilisto Ŭaĥeneb.


Baŭrĝed mallevis la kapon kaj malgaje rigardis al la faraono. Radioj de la subiranta suno prilumis lian vizaĝon kun kaviĝintaj vangoj, profundaj ombroj ekkuŝis ĉirkaŭ la okuloj kaj la buŝo, kiel sigelo de senfina laco. La longa rakonto, la afekciaj rememoroj elturmentis la vojaĝinton. Baŭrĝed levetis sin kaj elprenis el la skatolo, alportita kun si, kelkajn rulaĵojn, kiujn li kun malalta riverenco donis al la faraono.

— Plue mia rakonto ne povas esti plena, — mallaŭte diris li. — Mi estis inter vivo kaj morto dum multaj monatoj, kaj poste iĝis pli malforta, ol ĵus naskita bebo. Jen ĉi tie la skribistoj, laŭ mia ordono, registris ĉion, kio okazis al ni dum la penoj atingi la randon de la tero. Mi kuraĝas proponi tiujn librojn al lia reĝa moŝto, vivo, sano, forto...

Ĥafra malkontente kuntiris la brovojn.

— Ni aŭdis de vi tiom multe da mirakloj, — eksonis la metale klara voĉo de la faraono, — kaj dezirus ekscii pli baldaŭ la finon de la vojaĝo. Refortigu vian koron, ripozu en mia palaco kaj antaŭ la nokto daŭrigu la rakonton. Memoru, ke mi ankoraŭ ne aŭdis de vi la ĉefan...

Mirigita de la vortoj de la faraono, Baŭrĝed obeeme permesis forkonduki sin en malgrandan angulan ĉambron. Tie la vojaĝinto kuŝis sola, ĝuante malvarmeton. Antaŭ liaj fermitaj okuloj senfine naĝis vizioj el la malproksima mondo, malkvietigitaj en la memoro. Baŭrĝed ne povis ekdormi, pensante pri tio, kion do deziras de li la faraono, kaj rememorante la antaŭnelongan konversacion kun la maljuna pastro de Toto.

Venis nokto, kiam oni lin ree vokis al la faraono.

Malforta flagrado de lucernoj profunde de vasta balkono ne malhelpis al lumoj de helaj steloj. Ofte stumblante kaj konfuziĝante, Baŭrĝed hastis fini la raporton al la faraono pri sia ekspedicio.

Li rakontis pri tio, kiel la okcidenta taĉmento atingis grandegan dolĉakvan maron, transnaĝi kiun ili ne sukcesis kaj revenis.

Dum la revena vojo la taĉmento iris preter giganta monto, foririnta en la profundon de la ĉielo per sia dukapa pinto de purega brilanta blanko. De sur la deklivoj de la monto rampis malsupren, en la valojn, tavoloj da neordinare malvarma lazura ŝtono. Tiu ŝtono estis travidebla kaj en la manoj transformiĝis en akvon, malaperinte senspure.

Baŭrĝed parolis pri arboj de monstra alto, tuŝantaj stelojn per siaj pintoj, pri aliaj arboj, pli malaltaj, sed per la diko superantaj ajnan fantazion.

Milionoj da malicaj muŝoj kaj diverskoloraj formikoj turmentis la vojaĝantojn.

Senfinaj gregoj da antilopoj, ferocaj bovoj, elefantoj, ĝirafoj tumultis sur vastaĵoj de stepoj, sur randoj de malhelaj arbaroj... Miloj da bestoj, similaj al grandaj azenoj, sovaĝe farbitaj per nigraj kaj blankaj strioj, freneze trakuradis antaŭ la vojaĝantoj; nigraj monstroj kun kornoj sur la nazo kaj sur la frunto ĵetadis sin el post arbustoj kun teruranta feroco.

Diversajn popolojn renkontis la vojaĝantoj, diversajn kolorojn de haŭto, diversajn sonojn de nekompreneblaj lingvoj, diversajn specojn de armiloj — ĉio miksiĝis en ilia memoro.

La taĉmento, sendita suden, iris senfine longe, ĝis atingis altajn montojn. Sur tiuj montoj kreskis mornaj arbaroj el arboj kun pingloj anstataŭ folioj. Dum noktoj ĉiuj arboj lumis per timiga blueta lumo. Samtie oni vidis lumantajn bestojn, kaj — estas terure diri! — la homoj komencis lumi mem, kovriĝante kvazaŭ per vesto el malvarma fajro. Tiu lumo aŭguris terurajn fulmotondrojn, senkompate detruantajn ĉion ĉirkaŭe, batante homojn, rompante arbojn kaj fajrigante arbarojn.

En timo la taĉmento haste trairis la montojn kaj aliris grandan riveron, egalan al la sankta Ĥapi mem. Ĉi tie loĝis homoj kun stranga griza haŭtkoloro, lertaj en bestobredado kaj en elfarado de armiloj.

La senditoj de Baŭrĝed longe vivis ĉi tie, konatiĝis kun la lingvo de la grizaj homoj kaj sukcesis ekscii pri vojo pluen al la sudo.

Evidentiĝis, ke la rando de la firmaĵo estas neimageble malproksima, neniu konas ĝiajn limojn. La lokaj loĝantoj kredigis, ke pli sude, post montoj kaj arbaroj, iras vastaĵoj de stepoj kun bluaj herboj. Tie, sude, estas pli malvarme, ol ĉi tie, kaj loĝas militemaj triboj. Iliaj batalistoj kuras pli rapide ol antilopoj kaj ĵetas lancojn pli malproksimen, ol flugas sago.

Malgraŭ la avertoj pri danĝero, Imtour kaj Ŭaĥeneb direktis sin suden for de la rivero, strebante iel ajn plenumi la volon de la faraono.

En sangaj bataloj la taĉmento rapide perdis la plej bonajn, elprovitajn, fortajn batalantojn kaj haste retiriĝis, ne plenuminte la intencon. Pereis la estro Imtour mem, estis vundita Ŭaĥeneb, el la sepdek homoj al la granda rivero revenis nur dek kvar.

Baŭrĝed parolis, kiel longe li suferis en la fremda lando, atendante revenon de la taĉmentoj, senditaj de li. Cent tri homoj, harditaj per jaroj da malfacila vojo, timintaj nek senfinan maron, nek bestojn, nek homojn, malaperis, dissolviĝis en vasto de la grandega, vere senfina mondo.

Tuj post la resaniĝo, Baŭrĝed ekiris por serĉo de la suda taĉmento, kolektinte ĉiujn homojn, kapablajn al longa iro.

Pro volo de la dioj ili sukcesis renkonti malgrandan grupon da filoj de Kemt, trabatiĝantaj norden, al Punt. Apenaŭ vivaj, ili rakontis al la estro, ke la limoj de la mondo plu restas neekkonitaj. Iĝis klara nur unu afero — la tero etendiĝas suden je tiom granda distanco, antaŭ kiu la tuta lando Kemt estas ne pli ol malgranda insuleto en la delto de Ĥapi. Pasi ĝis la fino de la firmaĵo eblas nur kun miloj da militistoj, kaj por tio necesos jardekoj...


La ŝipkonstruistoj, restintaj sur la bordo, preparis tri ŝipojn, jam delonge zorgeme konservatajn en kana ŝedo, sur ŝtupego de la bordo. Tiuj ŝipoj estis konstruitaj novmaniere — la lukto kontraŭ ondoj de la Granda Arko ne pasis vane. La altajn kaj rektajn pruojn oni kovris per tabuloj el malmola ligno, la fortika ferdeko havis neniun aperturon, ne fermatan per densaj kovriloj. La direktilojn oni metis sur alta soklo, defendita kontraŭ ondoj, la fundoj de la ŝipoj estis tegitaj per maldikaj oraj lamenoj, por eviti detruon de la ligno pro la maraj vermoj.

Sed ĉiuj restintaj kunvojaĝantoj de Baŭrĝed lokiĝis sur unu ŝipo. Por du aliaj ne estis ŝipanoj. Vane penis Baŭrĝed persvadi la estrojn de Punt doni al li remistojn, vanaj estis ankaŭ penoj tenti iun per malavaraj promesoj. Ĉiuj loĝantoj de Punt kategorie rifuzis forlasi la patrujon.

Do, oni devis iri sur unu ŝipo, malgraŭ la tuta danĝereco de tia navigado. Post pli ol kvar jaroj da estado sur sekaĵo la homoj de Baŭrĝed kun ĝojaj ekkrioj lanĉis la ŝipon en brakumojn de la Granda Arko. Nun ĝiaj ondoj estis malpezaj, gaje kaj karese kuris ili el senlima foro de la nekonataĵo. La ŝipon oni ŝarĝis per mil grandaj ringoj da oro kaj arĝento, metis dudek dikajn trunkojn da nigra ligno, kvindek grandegajn elefantajn dentegojn, kvincent mezurojn da valoregaj aromaĵoj, felojn kaj kornojn de neordinaraj bestoj, plumojn de antaŭe neviditaj birdoj. Ĉio ĉi venis bonorde kaj kuŝas nun en la trezorejoj de ambaŭ landoj, ĉe la trezoristo de la dio.

Malfacila kaj longa estis la revena vojo, dum pluraj monatoj oni devis staradi, atendante favorajn ventojn. Sed ili trabatiĝis tra tempestoj kaj pluvoj, tra teruraj dentoj de subakvaj rokoj, saviĝis de grandegaj ondoj, estis indulgitaj de sablaj uraganoj, por meti al la piedoj de lia reĝa moŝto ĉion akiritan en malfacilaj suferoj, por sciigi la ekkonitan pri la granda kaj mirakla mondo, etendiĝanta suden de la kara Kemt...


Laŭ signo de la faraono ĉiuj ĉeestantoj forlasis la balkonon. Restis nur la ĉati kaj la ĉefpastro de Rao.

— Vi faris senekzemplajn heroaĵojn, — malrapide ekparolis Ĥafra, — trairis senfinajn spacojn, kaj koro via estas pli fortika, ol la ruĝa ŝtono de la Pordego de la Sudo.

Baŭrĝed kliniĝis kun la frunto al la planko, respekte atentante la vortojn de la faraono.

— Sed vi revenis kun malgranda akiraĵo, perdis multajn kuraĝajn militistojn kaj lertajn sklavojn, — daŭrigis la faraono. — Per kio do gloris vi la dian nomon de reĝoj de Kemt en la foraj landoj, vizititaj de vi?

Baŭrĝed silentis — li ne havis, kion respondi.

Ĥafra paŭzis, dum la ĉati kaj la ĉefpastro aprobe ekbalancis la kapojn.

— Mi ne mallaŭdas vin, — la vortoj de la faraono estis peze falantaj sur la koron de la vojaĝinto, — vi plenumis la volon de mia dia frato kaj nenion povis scii pri la ŝanĝoj en la Nigra Tero. Alie vi revenus, ĵus atinginte Punt-on, kun granda akiraĵo, kaj ne submetus vin mem al suferoj en penoj atingi neatingeblan. Mi bezonas scii, ĉu multe da militistoj necesos, por frakasi tiujn sudajn landojn, ĉu bonaj estos sklavoj de tiuj triboj, ĉu multe da juvelŝtonoj eblas preni de tie por ornamo de mia templo. Vi ankoraŭ nenion diris pri tio.

Indigno ekpremis la bruston de Baŭrĝed. Li ĵus ree travivis la tutan grandecon de la vasta mondo, kaj la orgojla memamo de la reganto vokis en li preskaŭ abomenon.

— Granda Domo, filo de Horuso, — mallaŭte respondis la vojaĝinto, — tie estas multe da diversaj triboj, ne unuigitaj per amikeco, kaj neniu el ili aparte povus kontraŭstari al la granda militistaro de Ta-Kem. Sed la suda tero estas granda, kaj da homoj tie estas, kiel da sablo en la okcidenta dezerto, — la tuta militistaro, la tuta popolo de la Nigra Tero solviĝus tie simile al manpleno da salo, ĵetita en akvon. Ni ne povus reteni la konkeritan, ĉar nia forto estas granda, dum ni estas kune sur nia tero, kiel formikoj en formikejo...

— Ĉu vi deziras diri, — kolere interrompis la faraono, — ke mi kaj mia popolo, elektita de la dioj, ne povas obeigi landojn de mizeraj nigrulaĉoj? Jen kiel vi firmigis grandecon de la faraono en la fora Punt!

— Filo de Horuso, vivo, sano, forto, — haste respondis Baŭrĝed, — mi nur deziris diri, ke la mondo estas tiel granda...

— Ke la tuta lando Kemt antaŭ ĝi estas ne pli ol insuleto en vastaĵoj de la Delto? — rapide demandis Ĥafra.

Baŭrĝed jese klinis la kapon.

— Eble, eĉ mia altaĵo, kiu iĝos pli granda ol ĉio, kio estis kaj estos farita de la homoj, ŝajnos al vi nur sensignifa monteto? Aŭ eble, vi aŭdacis min, dion kaj reganton de la mondo, kompari kun malestimindaj estroj de malestimindaj foraj triboj? — sekvis la rapidaj demandoj de la faraono.

Konsterniĝinta Baŭrĝed alpremiĝis per la frunto al la planko.

La faraono divenis liajn pensojn, ankoraŭ malklarajn kaj nebulajn, naskitajn de sopiro pri libero kaj vasteco de la pasintaj jaroj de la vojaĝo.

Ĥafra eksilentis kaj celis la senmovan rigardon super la kapo de Baŭrĝed, levinte kaj kunpreminte la makzelojn.

Retenante la spiron, Baŭrĝed estis prepariĝanta renkonti novan baton de la sorto. Pasis kelkaj turmentaj minutoj.

— Iru hejmen, — finfine ekparolis Ĥafra. — Morgaŭ matene vi kunvokos viajn kunvojaĝintojn kaj transdonos al ili mian malpermeson rakonti fabelojn pri via vojaĝo. Ĉiun, kiu malobeos la ordonon, atingos puno. Kaj vi mem memoru miajn vortojn...

La perpleksa vojaĝinto malleviĝis de sur la balkono, akompanata per silentaj rigardoj de la du unuaj konsilantoj de la reganto de Kemt. Nokta mallumo fermiĝis ĉirkaŭ Baŭrĝed, kaj same mallume iĝis en lia animo; la nuno kaj la estonteco de lia vivo perdiĝis en obskuro.

La venkinto de la senfinaj spacoj ektrenis sin, stumblante, laŭ rekta palma aleo al la pordego de la palaco...


Fortaj batoj de remiloj estis diserigantaj la malklaran akvon de Ĥapi.

Tri potencaj nigruloj-remistoj rapide pelis supren kontraŭ la fluo malpezan boaton. Sub plektita markezo sidis duopo. Tio estis Baŭrĝed kaj la maljuna Men-Kaŭ-Tot.

La severa vizaĝo de la pastro estis malgaja; li parolis, ne mallevante la okulojn disde Baŭrĝed, avide atentanta lin:

— Pezaj estas ŝtonoj de la sorto, kaj ve al tiu, kiu iĝis sub ili. Sed en malhela nokto saĝulo ekkonas sian parencecon kun abismoj de la nekonataĵo. Koro lia tremas, kaj la pensoj vastiĝas... Grandan aferon plenumis vi, sed ĝia sorto estas resti senutila por la patrujo, malaperi por la tempo en la trezorejo de la sekreta saĝo. Mi antaŭvidas falon de la pastroj de Toto, antaŭvidas pli malbonajn plagojn kaj falon de la potenco de Kemt, se ĝiaj regantoj iros laŭ la vojo de Ĥufu kaj Ĥafra. Estas amare, ke ne ekzistas nun homo, simila al la saĝega Imhotepo, ĉar la forto de la faraono kreskis grandege. La popolo de la Nigra Tero iĝis herbeto, dispremita sub hufo de bovo...

Men-Kaŭ-Tot malfacile suspiris, mezurante per la okuloj la malproksimen forirantan valon, kvazaŭ penante ekvidi la estontecon.

— Sciu do, — silentinte, ree ekparolis la pastro, — ke la faraono ordonis forbruligi ĉion, registritan de viaj skribistoj pri la vojaĝo. Eĉ pli, en la templo de Ĝedefra estis tabulo de nigra granito kun listo de la aferoj de la forpasinta faraono. Tie estis skribite ankaŭ pri tio, ke li sendis vin serĉi Punt-on kaj la randon de la Granda Arko. Laŭ ordono de Ĥafra la skribaĵo estas forviŝita, via nomo neniigita, kaj nun nenio transdonos al jarcentoj la heroaĵon, plenumitan de vi. Viaj remistoj kaj militistoj estas por longe forsenditaj al la lagoj de Serpento. Ŭaĥeneb malaperis.

Sed la popolo — ĝi ne forgesis vin kaj plu gloras vin en kantoj, novaj fabeloj pri vi estas transdonataj el buŝo al buŝo en urboj kaj vilaĝoj. Jen kial, antaŭ ol la kolero de Ĥafra falis sur vin per la tuta forto, mi konsilis al vi kaŝiĝi en la palacoj de Toto. Jam delonge la faraono serĉas ilin, sed neniam trovos, ĉar fidelaj estas la servantoj de la dio de saĝo. Tie lertaj ĉizistoj povos eternigi sur malmola ŝtono priskribon de via vojaĝo, kaj kleraj pastroj registros ĉion, kion ekkonis vi dum la vojaĝado laŭ la malproksima sudo. Tiel en homaj generacioj konserviĝos memoro pri potenco kaj scioj de la pastroj de Toto. Kaŝiĝu de la vivo provizore, ĝis forgesiĝos la konfuzo, enportita de vi, sub piedo de la granda piramido. Kaj la tombo via konserviĝos por vi, kaj la danco Muu estos plenumita antaŭ ĝia pordo. Tiuj viaj kunuloj, kiuj atentis al la voĉo de la saĝo, same estos nedamaĝitaj...

— Kiel mi danku vin, patro mia! — emociite diris Baŭrĝed. — Kiom da fojoj mi jam iris laŭ vojoj de via saĝo, kaj ĉio plenumiĝis, kiel vi diris... Akceptu do donace la belan memoraĵon de la fora mondo, kiun konservis mi por mi mem dum ĉiuj travivaĵoj...

Baŭrĝed fosis en faldoj de la vesto kaj elprenis el tie platan rompopecon de ŝtono, grandan je pinto de lanco, kun rondaj randoj. La ŝtono estis malmola, ege pura kaj travidebla, kaj ĝia blu-verda koloro estis nepriskribeble ĝoja, hela kaj profunda, kun varma tono de travidebla vino. La spegula supraĵo de la ŝtono estis polurita, verŝajne, fare de homa mano.

— Ĝin liveris Ŭaĥeneb, — daŭrigis Baŭrĝed, etendante la brilantan ŝtonon al la pastro, — de bordoj de granda suda rivero. Tiajn ŝtonojn akiradas malproksime sude tiuj, kiuj sukcesas pasi preter ferocaj triboj. Por mi ĝi enkorpigas la brilantan foron de la Granda Arko, vidinte kiun almenaŭ fojon, ne eblas jam forgesi...

Men-Kaŭ-Tot prenis la ŝtonon kun apenaŭ rimarkebla rideto:

— Mi, servanto de Toto, bezonas nenion. Sed ni kaŝos la ŝtonon en la trezorejo de Toto, inter aliaj aĵoj, ĉar nun por ĝi estas pli bone konserviĝi ne ĉe vi.

Baŭrĝed konsente klinis la kapon kaj direktis trankvilan rigardon al la spegula glataĵo de la rivero.

Post la poŭpo de la boato estis forkuranta malantaŭen, al la malproksima urbo de Blankaj Muroj, stria mallarĝa spuro. Ĝi vigle rememorigis al Baŭrĝed larĝajn striojn, plugitajn de liaj ŝipoj en vastaĵoj de nekonataj maroj. Kiomfoje, sopirante pri la patrujo, li dum horoj observadis disvolviĝantan fadenon de ŝaŭma spuro, dissolviĝanta en la foro, disiganta lin de la Nigra Tero...

Kaj nun sur la gepatra rivero tiu spuro de la malgranda boato rapide malaperas sur la glata akvo. Tio estas ĉio, per kio finiĝis liaj revoj kaj streboj, pensoj, kovitaj ekster limoj de la konata mondo, esperoj, zorgeme flegitaj en minacaj danĝeroj...

En nehastaj konversacioj kun Men-Kaŭ-Tot estis pasanta la tempo de la navigado supren laŭ Ĥapi. La vojaĝantoj hastis. Haltojn en vilaĝoj ili evitadis, kaj nur malofte la boato albordiĝadis al ŝtupo de iu soleca, malriĉa templo, staranta sur la bordo. Tie ili prenadis provianton kaj refortiĝadis per vino.

En la kvara tago de la vojo, ĉe sunleviĝo, la boato eniris en labirinton de verdaj insuletoj, disigitaj per mallarĝaj strioj da pura akvo. En duonmallumo, inter altaj papirusoj, la boato, turniĝante jen dekstren, jen maldekstren, enprofundiĝis en nepenetreblan muron de marĉaj kreskaĵoj. Post ĝi montriĝis kvieta golfo kun pura sabla fundo. La boato albordiĝis. Men-Kaŭ-Tot, akompanata de Baŭrĝed, eliris kaj direktis sin laŭ apenaŭ rimarkebla pado, leviĝanta al ĉebordaj rokoj.

Sunaj radioj, ekbrilinte, prilumis la supran randon de la deklivo, ĉe kies piedo ankoraŭ kuŝis duonmallumo. Por momento en tiu duonmallumo aperis du figuroj en blankaj vestoj kaj malaperis...

Transe de la mallarĝa kaj longa interkrutejo en rokoj, per nenio diferencantaj de miloj da similaj al ĝi, montriĝis valo, fermita en nudaj, bruligitaj klifoj. En ĝia centro altis plata monteto, borderita de verdaj arbustoj. Duobla ringo de irigaciaj fosaĵoj, plenigitaj per akvo, ĉirkaŭis la monteton.

En la valo estis sufoka kaj senventa aero, malklara nebulo estis leviĝanta de la nigraj brilantaj rokoj.

En la kontraŭa flanko de la valo videblis negranda montfendeto. Men-Kaŭ-Tot certe direktis sin al la maldekstra flanko de la monteto, disŝovis densan kreskaĵaron kaj grimpis sur la pinton. Baŭrĝed sekvis la maljunulon.

Akra krio de sankta birdo de Toto traflugis la valon. Antaŭ la venintoj elkreskis nesciate de kie aperintaj kvar grandegaj nigruloj, armitaj ĝisdente. Ili respekte salutis la maljunan pastron kaj helpis malleviĝi al la piedo de la monteto sur ĝian kontraŭan flankon. Kelkaj maljunaj sikomoroj kreskis ĉi tie, ĵetante densan ombron sur la deklivon, en kiu Baŭrĝed rimarkis pasejon, eltranĉitan rekte en la roko.

En malvarma mallumo laŭ la longa kaj alta koridoro la pastro kaj Baŭrĝed penetris en rondan subteraĵon. Ĉirkaŭe en la muroj, dividite per egalaj spacoj, videblis mallarĝaj, kiel fendoj, naŭ enirejoj. Milda lumo estis falanta de ie supre — evidente, la subteraĵo komunikiĝis kun la supraĵo de la monteto.

Pli ol dudek pastroj, malalte riverencante, eliris por renkonti Men-Kaŭ-Tot-on kaj la vojaĝinton. Tri el ili, evidente pli altrangaj, elpaŝis antaŭen.

— Ni salutas vin, patro de saĝo! — ekparolis unu, la malalta. — Delonge ni atendas vin, kaj ĉio estas preparita laŭ la ricevitaj ordonoj! — La pastro turniĝis kaj per gesto forpermesis la ceterajn.

La tri altranguloj gvidis la novvenintojn ĉirkaŭ la halo en la naŭan, la lastan enirejon. La mallarĝa malplena koridoro estis firme barita per ŝtona plato. La akompanantaj pastroj frapis la muron — la plato leviĝis per meĥanismo, kaŝita interne. Ili eniris en oblongan grandan ĉambron, kadritan per kolonoj el granito. Inter la kolonoj estis fiksitaj glataj platoj de nigra diabazo, sen ajnaj skribaĵoj aŭ bildoj. Meze staris statuo de Nazulo, la dio Toto, sur alta piedestalo. Ĉe la piedoj de la statuo Baŭrĝed rimarkis platan tason.

— Ĉirkaŭrigardu, filo mia, — diris al Baŭrĝed Men-Kaŭ-Tot, — en tiu azilo vi devos resti ĝis certa tempo. Vidu, pretas platoj el ŝtono de eterneco. Sur ili neforviŝeble estos elĉizita la tuta rakonto pri via vojaĝo, kaj konserviĝos ĝi en jarcentoj. Ni laŭdu la grandan dion de saĝo, instruintan la homojn pri la lingvo kaj la skribo, levintan nin, liajn fidelajn servantojn! Via ŝtono el neatingeble foraj landoj de la sudo estu humila donaco al la dio kaj konserviĝu eterne antaŭ liaj okuloj. — Kaj Men-Kaŭ-Tot metis la brilantan kristalan pecon sur la kupran tason ĉe la piedoj de la statuo.

Ektreniĝis vico da malrapidaj tagoj, kiel gutoj de viskoza rezino, elfluanta el arboj sur varmegaj bordoj de la Lazuraj Akvoj, bruligataj de la senkompata suno. Tiel malsimila estis la nuna vivo de Baŭrĝed al la tuta pasinta vivo, ke al la vojaĝinto ĝi ŝajnis nur provizora sveno, simila al tiu, kiu venadis post grava atako de febro...

Ĉe sunsubiro pastroj iradis sin bani en la rivero, kondukataj de Men-Kaŭ-Tot. Ili paŝadis pigre kaj gravmiene, kiel tion povas fari nur homoj, kiujn la vivo neniam devigis hasti. Post facila sinlavado la procesio same nehaste revenadis, kaj la homoj, manĝinte, ekokupiĝadis pri sia afero.

Baŭrĝed-on oni sidigadis en malvarma subteraĵo, kontraŭ altaj lucernoj, apud spertaj skribistoj, sidantaj, submetinte la piedojn sub sin. Ree kaj ree estis registrataj ĉiuj detaloj de la vojaĝo, kiujn nur povis rememori Baŭrĝed. Poste oni lin sendadis ripozi, kaj konsilio de pastroj ree aŭskultadis la registritan kaj decidadis, kion indas inkludi en la eternan skribaĵon sur ŝtono.

En granda halo komenciĝis laboro. Ŝtonhakistoj etendadis vicojn da paralelaj ŝnuretoj, strekante laŭ ili la glatan supraĵon de diabazo. Sed la malrapida kaj zorgema dismarkado de platoj iĝis malgranda afero kompare kun terura laborego de elĉizado de skribaĵoj. Fulganta flamo de lucernoj varmigadis la aeron de la subteraĵo, kaj ĉizistoj priverŝiĝadis per ŝvito kaj sufokiĝadis, laborante matene, tage kaj vespere, ricevante nur mallongan tempon por dormo.

La vizaĝoj, malpurigitaj per fulgo kaj kovritaj per ŝtona polvo, estis mornaj, la homoj silente toleris malfacilecon de la laboro, obeante al minacaj krioj kaj gestoj de la pastroj, observantaj ilin. Post kiam lertaj desegnistoj desegnis per kreto skribaĵojn, akre kontrastantajn sur la nigra muro, ilian lokon sur la skafaldo okupadis sklavoj kun bronzaj ĉiziloj kaj pezaj kupraj marteloj. Ili krude elĉizadis la mezon de la desegnitaj konturoj, furioze luktante kontraŭ malmola kaj malfacile rompebla ŝtono. Malĝusta bato povis difekti la tutan laboraĵon, kaj la tutan platon necesus fari dekomence. Tial la sklavoj plenumadis sian taskon sub minaco de morto — la puno pro difekto de plato estis ĝuste tia. Malrapidege, tre singarde iris la laboro. Tempo, kvanto da homa laboro, penoj, suferoj ne gravis.

Post unua kruda prilaboro majstroj-ĉizistoj kun akraj ĉiziloj kaj lignaj marteloj finadis la elĉizadon de la konturo. Post ili ree venadis desegnistoj, kiuj sen marteloj, per sola premo de la manoj, glatigadis per ĉiziloj randojn de la kavetoj, atingadis fajnecon kaj klarecon de linioj. Finfine ĉiuj breĉetoj kaj spuroj de ĉiziloj estis forviŝataj per ledo kun subtila sablo kaj akvo, estis polurataj per okra tero — nur tiam la skribaĵo estis preta.

Baŭrĝed neniam antaŭe imagis, kiel granda estas laboro por elĉizado de surŝtonaj skribaĵoj, ĉiam ravantaj lin per sia fajneco, mirigantaj per preciza simileco de samaj signoj, egalaj en la tuta skribaĵo.

Observante dum monato post monato la monstran laboron, la vojaĝinto teruriĝis. La tempon de rikolto anstataŭis semado, inundo, ree rikolto, kaj frapado de marteloj en la morna subtera halo daŭris, interrompiĝante nur en malfrua nokto. Fojfoje de sur la skafaldo faladis unu el la laborantoj, faligita de la senfortiga laboro. En sekva tago li aŭ revenadis kaj daŭrigis la laboron, eĉ pli ĝibiĝinta, ŝanceliĝante kaj duonferminte la okulojn, aŭ malaperadis kaj estis anstataŭigata de aliulo.

Malrapide kaj senĉese, hieroglifon post hieroglifo, platon post plato, la muroj de la halo estis kovriĝantaj per la rakonto pri la vojaĝo de Baŭrĝed.

La homoj de la Nigra Tero, ne ŝparintaj penojn por eternigo de sia memoro, opiniis, ke necesas je ajna kosto fari registraĵojn, kapablajn kontraŭstari al jarmiloj da ĉion detruanta tempo. Ili ne povis suspekti, ke iliaj surskriboj, efektive konserviĝintaj por jarmiloj, kaj kun egaj mensaj streĉoj legitaj de la posteuloj, ĝisvivos tempon de tia potenco de la homo, ke la plej grandaj heroaĵoj de la filoj de Kemt sukcesos afekcii nenies fantazion.

Malgraŭ la tuta saĝo de Men-Kaŭ-Tot, malgraŭ la tuta grandeco de la heroaĵo de Baŭrĝed, ĉu povis ili scii, ke venos la tempo, kiam la vojon el la Blanka Muro en la Landon de Spiritoj iros senzorgaj junuloj laŭ la aero dum tempo, ne sufiĉa, por plenumi la riton de matena sinlavo, kiam elĉerpiĝos limoj de la mondo sur la tuta tero kaj la homoj, multe pli potencaj, ol la teruraj bestodioj de la Nigra Tero, turnos siajn pensojn al vojoj inter steloj! Nenion tian konjektis la limigita saĝo de la antikva homo, kaj la unua malproksima iro laŭ la oceano ŝajnis neripetebla, nekredebla heroaĵo.


Baŭrĝed haste iris laŭ pado tra la roka interkrutejo. Baldaŭ li atingis la bordon de la rivero, kie en kvieta golfo, prikreskita de kano, kiel li sciis, estis kaŝitaj boatoj. La vojaĝinto longe serĉis, disŝovante kanojn kaj papirusojn, ĝis ekvidis finfine du boatojn, kaŝitajn ĉe la bordo inter densejo de dornaj arbustoj sur la bordo kaj muro da verdaĵo en la akvo.

Baŭrĝed elektis la malgrandan kaj malpezan boaton.

La verda muro disŝoviĝis sub premo de la kurba pruo de la boato kaj malfermis brilantan vaston de la larĝa rivero. Norda vento, egala kaj malvarmeta, faldetigis la supraĵon de la akvo. Energie remante per remilo, Baŭrĝed eliris sur la mezon de la rivero. La boato turniĝis per la pruo norden kaj rapide ekkuris malsupren, al la malproksima ĉefurbo de la Nigra Tero.

Malantaŭe restis la sekreta templo en la rokoj, kie Baŭrĝed pasigis kelkajn turmentajn monatojn.

Baŭrĝed ĉirkaŭrigardis kun sento de liberigito el morna karcero, lia brusto larĝiĝis, enprenante vigligan venton, la mallarĝigitaj okuloj fiksrigardis al la malproksima horizonto de la dezerta ebenaĵo de la maldekstra bordo.

La vojaĝinto kuŝigis la remilon, lasinte la boaton, malrapide turniĝante, iri laŭ la fluo, kaj enpensiĝis.

Bonon ne atendis li antaŭ si, minaca nedifiniteco de la estonteco venenis lian ĝojon pri la reveno en la mondon.

Sed kio ajn estu preparita por li fare de la sorto, Baŭrĝed sciis, ke li ne plu povas kaŝiĝi en la templo de Toto. Lin premis la monatoj, pasigitaj en la silentaj kaj malvarmaj subteraĵoj, solecaj promenoj laŭ la malgranda valo inter rokaj krutaĵoj, la fremda al li socio de la pastroj kun iliaj ĉiamaj sekretoj, misteraj duonvoĉaj konversacioj, forveturoj ne sciate kien... De la pastroj, penantaj eĉ simplajn ĉiutagajn aferojn kovri per sekreteco.

Baŭrĝed dum sia malfacila vivo de vaganto ellernis ĝuste taksi homajn agojn kaj aĵojn, ellernis tiun komprenon de la mondo, kiun donas la viva sperto. Kaj tuta tiu mistereco ne plu ŝajnis al li saturita de sankta kaj senpeka saĝo. Fojfoje ĝi jen ridigis, jen incitis lin.

Baŭrĝed sentis profundan estimon al la saĝa, maljuna Men-Kaŭ-Tot, sed estis ĉiam pli klare komprenanta, ke li neniam sukcesos aliĝi al la vivo de pastroj.

Ĉu li, vidinta senfinajn vastaĵojn de la mondo, venkinta la Grandan Arkon, finu siajn tagojn en malvastaj subteraĵoj?

Neniam li povos vivi sen siaj fidelaj kunuloj, kuraĝaj kaj kapablaj al ajna afero. Nun, vivinte preskaŭ jaron sen ili, li sentas, kiel li parenciĝis kun ili dum la sep jaroj de la granda vojaĝo. Kun miro Baŭrĝed komprenis, ke eĉ sklavoj, akompanantaj dum vojaĝo, estas pli proksimaj kaj karaj por li, ol gravmienaj pastroj de Toto. Kaj, kompreninte tion, li decidis iri renkonten al la sorto, kiel multfoje iradis antaŭe, en muĝo de maro kaj vento, en varmego de la suno kaj brilo de fulmoj.

Malgraŭ ĉiuj persvadoj de Men-Kaŭ-Tot, la vojaĝinto forlasis la sekretan templon, kaj jen — li estas sur la rivero, sur la vojo al la homoj kaj la mondo!

Baŭrĝed havis neniajn klarajn planojn. Li sciis, ke li ne povas forlasi sian landon, kvankam tio estus facile por li, koninta kaj la Verdan Maron, kaj la orientajn landojn, kaj la forojn de la sudo. Ne, dum vojaĝoj li komprenis, kiel kara estas por li la patrujo.

Li ne forlasos la Nigran Teron, ne disiĝos de la parencoj, ne forlasos la kamaradojn-kunulojn. Antaŭ ĉio li devas trovi ilin, almenaŭ Ŭaĥeneb-on, tiun trankvilan kuraĝulon, sukcesintan reveni el tiaj ekstremaj limoj de la tero, kiuj eĉ por Baŭrĝed mem ŝajnis neatingeblaj. Li trovos Ŭaĥeneb-on, kune ili kolektos la kamaradojn kaj petos sendi ilin al servo en la malsupran Delton, en bordan gardistaron de la Verda maro, aŭ kondukados ŝipojn al insuloj, kuŝantaj malantaŭe, kaj oriente, post la arbaro. La faraono ne persekutos ilin, ne okupantajn altan staton, forigitajn de la urbo kaj vilaĝoj al la limo de la lando...

Baŭrĝed prenis la remilon, rektigis la boaton kaj certe ekpelis ĝin malsupren laŭ la fluo. Antaŭe estas ankoraŭ kelkaj tagoj da vojo, kaj necesos zorgi pri nutrado. Sed ĉu ne brilas sur lia fingro la peza ringo kun la nomo de faraono Ĥafra? Kaj sur la maldekstra mano estas du ringoj da oro, antaŭzorge surmetitaj, kiel braceletoj.


Nebulo de blanka polvo estis pleniganta gigantan kavaĵon de ŝtonminejo. Bruego de marteloj, knarado de lignaj glitiloj por trenado de ŝtonpecegoj, krioj de sklavpelistoj estis kuniĝantaj en senĉesan obtuzan muĝon. En la ŝtonminejo ne estis eĉ venteto, kaj la bruliganta varmego ŝajnis speciale netolerebla. Baŭrĝed viŝis ŝviton de sur la frunto kaj ekiris laŭ vojo, metita al la rivero, atente rigardante al ĉiuj renkontatoj.

Sklavpelistoj rigidiĝadis pro miro, vidante Baŭrĝed-on — la promenado de tiu ĉi, evidente, nobela homo laŭ la ŝtonminejo estis senekzempla evento. Renkonten al la vojaĝinto grupo da homoj trenis pezan pecegon de kalkoŝtono, ĉirkaŭvolvitan per ŝnuroj kaj fiksitan sur lignaj glitiloj. Laboristoj premadis jen per la brustoj, jen per la dorsoj al kanabaj rimenoj, aliaj helpadis al ili per stangoj malantaŭe. La glitilojn estis malpermesite haltigi — ilin estis tre malfacile ekmovi. La homoj, malsekaj pro ŝvito, penegis per tutaj fortoj, suspiro elŝiriĝadis samtempe el kelkaj brustoj.

Unu el la antaŭaj tirantoj, irinta kun la dorso al Baŭrĝed, subite turniĝis en la rimeno, submetinte al ĝi la bruston anstataŭ la doloranta dorso. La vojaĝinto ne retenis ekkrion — li rekonis Ŭaĥeneb-on...

La eksa direktilisto rigardis al sia estro, morne forturnis la okulojn kaj pli forte ekpremis la rimenon. Sed Baŭrĝed jam hastis renkonten kun la levita mano. La ŝtonpecego haltis, du sklavpelistoj, alkurintaj kun blasfemoj, timigite kliniĝis kaj retiriĝis, kiam Baŭrĝed ŝovis al unu el ili rekte en la vizaĝon la ringon kun la nomo de la faraono.

Ŭaĥeneb, anhelante, alproksimiĝis al Baŭrĝed, malpura, ŝvita kaj perpleksa.

— Kiom ankoraŭ estas ĉi tie da viaj kamaradoj, Ŭaĥeneb? — demandis Baŭrĝed, ne perdante tempon por klarigoj.

— Ĉi tie estas Neĥeb-ka kaj Antef, Ahaver kaj la granda Neĥsi, kaj aliaj, konataj al vi, entute deksep homoj, — haste raŭkis Ŭaĥeneb.

Baŭrĝed per gesto vokis la malkuraĝiĝintan sklavpeliston, sur kies frunto restis ruĝa premspuro de la nomo de la faraono.

Post kelkaj minutoj ĉirkaŭ Baŭrĝed amasiĝis liaj eksaj kunuloj el simplaj neĝes-oj. La elturmentitaj vizaĝoj eklumis per ĝojo, la homoj salutis sian estron.

— Ni iru, sur la rivero atendas granda boato! — malpacience kriis Baŭrĝed kaj ekpaŝis reen laŭ la larĝa vojo al la bordo.

La homoj ekhastis post la vojaĝinto, obeante al li plene, kiel dum la pasintaj tagoj.

Ŭaĥeneb atingis Baŭrĝed-on:

— Kiel sukcesis vi liberigi nin, sinjoro? Ĉu la Granda Domo...

— Tute ne, — interrompis la direktiliston Baŭrĝed, retrorigardis kaj daŭrigis duonvoĉe: — Mi same estas en malfavoro kaj iras sub minaco de puno!

— Sed kiel do?..

— Ĝuste tial mi hastas. Ĉi tie oni ne konas min, kaj la ringo de lia reĝa moŝto donas al mi potencon... dume. Mi trovis vian hejmon, Ŭaĥeneb, kaj tie eksciis, ke oni vin kaptis pro rakontoj pri la lando Punt, kie ne troviĝis spiritoj, kaj sendis ĉi tien por mini ŝtonojn por la granda piramido. Kaj kune kun vi estis kaptitaj ankaŭ aliaj miaj homoj. Mi trovis boaton kaj venis ĉi tien... Tie ĉe la remiloj estas viaj amikoj — jen, rigardu!

La remistoj estis mansvingantaj al ili de sur la rivero.

La liberigitaj ŝtonministoj deziris bani sin, sed Baŭrĝed ne permesis kaj ordonis eksidi en la boaton. Nur kiam ili debordiĝis, Baŭrĝed faciligite suspiris.

— Kion deziras vi fari plu, sinjoro? — singarde demandis Ŭaĥeneb. — Ĝis la Blanka Muro ni navigos supren nur tridek mil ulnojn, sed tie oni baldaŭ ekscios...

— Ni ne iros al la urbo, sed navigos malsupren, en la Delton, okcidenten, al la monto de Teraj Kornoj. Tie kaŝiĝos vi ĉiuj ie ĝis la tempo, kaj mi revenos en la urbon por peti favoron de la Granda Domo — permeson al ni esti en borda gardistaro aŭ sur ŝipoj de la Verda maro: la Nigra Tero bezonas multan lignon por konstruaĵoj!

— Mi timas pri vi kaj pri ni ĉiuj, sinjoro, — morne grumblis Ŭaĥeneb. — Laŭ mi mem mi eksciis, kiel malmilda estas la koro de la Granda Domo kaj de liaj korteganoj. Estas malbone esperi pri ilia favoro, kaj speciale por ni, malriĉuloj, al kiuj ĉiuj grandaj homoj rigardas kiel al malamikoj.

— Vane vi tiel diras, Ŭaĥeneb, — kuntiris la brovojn Baŭrĝed, — mi estas certa, ke...

La vojaĝinto interrompis la parolon, fiksrigardante al la bordo. Malklara bruo aŭdiĝis el la ŝtonminejo, granda homamaso kuris al la rivero, kaj antaŭe impetis, implikiĝante en faldoj de siaj longaj ĉemizoj, kelkaj sklavpelistoj kaj du oficistoj, estrantaj la laborojn.

— Persekuto post ni! — emociite kriis Baŭrĝed.

Ŭaĥeneb nege balancis la kapon; liaj okuloj eklumis, li etendis la kolon, kvazaŭ penante proksimigi la kapon al la bordo. Liaj kamaradoj ekscitite ekstaris, la remistoj levis la remilojn.

La bruo kreskis, eĥe disirante laŭ la rivero. En polvo sur la bordo videblis malklaraj figuroj de kurantoj, iuloke militistoj svingadis lancojn kaj, ĉirkaŭigitaj de ĉiu flanko, faladis.

Amasetoj de interbatiĝantoj degeladis, kaj disŝutadis, kaj ree aperadis en alia loko.

— Tio estas ribelo, sinjoro! — ekkriis Ŭaĥeneb. — Neestingeble brulas flamo de kolero en homoj, fleksitaj de malfacila laboro, ne sciantaj aĵojn, juĝitaj kruele kaj senkulpe... Ili estas premitaj per forto, bastonoj kaj minacoj, sed soifo de justo kaj libero ne mortas! Vidu, malgranda kaŭzo sufiĉas, por ribeligi la amason. Ĉi tie, al ni, venis vi kaj liberigis nin, konfuzis la pelistojn kaj militistojn, kolerigis ĉiujn laboristojn. Kaj jen, vidu, ili same deziras liberiĝon. — La direktilisto ekstaris sur la genuojn sur la fundon de la boato kaj levis petegan rigardon al Baŭrĝed. — Sinjoro, vi estas kuraĝa kaj justa, ni konas vin dum multaj jaroj... Tie estas niaj kamaradoj, ni parenciĝis kun ili. Same, kiel ili, ni ne atendas liberon kaj feliĉon de nobelaj regantoj kaj senkompataj juĝistoj. Vi eksciis, ke en malproksima vojaĝo sklavoj montris sin samaj homoj, kiel ni, kuraĝaj kaj fortaj, niaj kamaradoj. Tiel estis ankaŭ ĉi tie por ni, perdintaj vin, sendefendaj kaj kondamnitaj. Kaj ni ĉiuj petas vin, sinjoro: turnu la boaton, prenu regon super la amaso. Pli proksime al la Blanka Muro estas ankoraŭ unu ŝtonminejo kaj labordomoj. Ni iros tien, malfermos ilin, nia nombro multobliĝos, kaj ni venos en la urbon, kie nun malmultas militistaro...

— Kaj kio poste? — maltrankviligite demandis Baŭrĝed.

— La tuta malriĉa popolo, ĝemanta sub la kalkano de la granda piramido, iros kun ni. Ni dispelos la militistojn, neniigos la oficistojn, frakasos domojn de grandaj homoj... Ankaŭ vi estis granda, vi konas vojojn kaj tenejojn de armilaro, kaj vi povas regi militan forton! — Ŭaĥeneb eksilentis pro emociego.

La ceteraj liberigitaj kunuloj de Baŭrĝed konsente ekbalancis la kapojn, ĉiuj okuloj turniĝis al la vojaĝinto.

Baŭrĝed senhelpe ĉirkaŭrigardis.

La amaso sur la bordo estis ĉiam pligrandiĝanta, militistoj kaj oficistoj malaperis, centoj da manoj faradis alvokajn gestojn al la boato, malklaraj krioj iĝadis pli laŭtaj, kaj la vojaĝinto distingis la nomon de Ŭaĥeneb.

Neniam pensis la eksa trezoristo de la faraono pri eblo de ribelo. Leviĝi kontraŭ la dia potenco ŝajnis al li la plej supera krimo. Absorbitaj ekde la infanaĝo edifoj ripetadis nur unu aferon: ke enviemaj kaj mallertaj malriĉuloj ĉiam estas malamikaj al riĉuloj kaj nobeloj, enkorpigantaj la bonon kaj la veron. «Justa estas tiu, kiu estas riĉa, ĉar li estas posedanto de aĵoj, ne havanta mizeron» — tia estis la plej ŝatata aforismo de lia patro.

En siaj vagoj Baŭrĝed ekkonis mizeron, ekvidis la homan grandecon en simplaj homoj. Ĉio ĉi ŝancelis la komencajn konceptojn de la nobela kortegano pri la vivo. Sed ribelo! Iĝi estro de malpuraj malriĉuloj kaj sklavoj, konduki ilin al la ĉefurbo, al la palacoj, al proksimuloj de la faraono, eble al la reganto mem... Ne, tio estas neebla! Baŭrĝed nege elstarigis antaŭen la manon:

— Ne, Ŭaĥeneb, tion mi ne povas fari. Eĉ sen tio nin ĉiujn oni kulpigos pri tio, ke ni kolerigis la amason. Necesas rapide navigi malsupren, kaŝiĝi kaj plu fari tiel, kiel mi diris!

La vizaĝo de la direktilisto fermiĝis kaj iĝis netravideble severa.

— Tiam, sinjoro, remetu min sur la bordon. Mi ne kredas al favoro de la Granda Domo kaj ne povas lasi tiujn, kiuj dum longa tempo dividis kun mi kaj laboron, kaj malsaton, kaj batojn. Mi iros kun ili... Kaj vi? — potence turnis sin Ŭaĥeneb al la ceteraj kamaradoj.

— Ni estas kun vi! — sen pripensoj respondis dek kvar homoj; nur tri apartiĝis kaj petege rigardis al Baŭrĝed.

— Vi pereos, Ŭaĥeneb! — ekkriis mireginta kaj indigninta Baŭrĝed.

— Kaj vi, sinjoro, same, — trankvile, kun malgaja tono respondis la direktilisto. — Adiaŭ! Vi estis bona por ni kaj povus iĝi bona por la tuta Nigra Tero... Ordonu navigi al la bordo, sinjoro!

Densa amaso ĉirkaŭis la eksajn kunulojn de Baŭrĝed, elsaltintajn sur la varfon, salutante ilin per ekstaza kriego.

Ŭaĥeneb atente rigardis rekte en la vizaĝon de sia estro, kaj en la okuloj de la maljuna direktilisto Baŭrĝed legis la lastan demandon, peton kaj sopiran maltrankvilon.

— Ili sekvos min, — mallaŭte diris Ŭaĥeneb, — kaj mi scias, kie estas la vero, sed mi ne konas la vojojn... Kiel veni al alia, pli bona vivo, kien fari batojn?

— Ankaŭ mi ne scias, — same mallaŭte respondis Baŭrĝed, — kaj ne kredas, ke tio povas esti...

— Kaj mi kredas. Ni povas perei, sed ni pereos ĉiuj kune. Kaj la kamaradoj pardonos al mi mian nescion, se ĝis la fino mi estos kun ili... — La direktilisto eksilentis kaj subite vigliĝis, kvazaŭ rememorinte ion. — Kie konserviĝas armilaro por novaj militistoj en la urbo? Diru al mi tion, sinjoro, kaj ni ĉiam bone memoros vin...

— En granda tenejo ĉe la trezorejo de la dio, apud la strato de Forĝistoj, — sen hezitoj respondis Baŭrĝed. — Vi rekonos tiun domon laŭ ruĝa kaj blanka strio supre de la muroj, sub la tegmento...

Ŭaĥeneb riverencis al la estro.

Baŭrĝed suspiris kaj geste ordonis al la remistoj depuŝi la boaton.

Subite kvar remistoj — ĉiuj estintaj kamaradoj laŭ la vojaĝo en la Landon de Spiritoj — elsaltis sur la varfon.

Baŭrĝed ŝajnigis, ke nenion rimarkis. La remilojn kaptis tri remistoj el la restintaj. La boato debordiĝis.

La ribelantoj, ĉirkaŭintaj Ŭaĥeneb-on kaj atente aŭskultantaj lin, ne atentis la forveturantojn. Sentante sin laca, Baŭrĝed malleviĝis sur la poŭpan sidilon. Kaj denove, kiel tiam, tre antaŭlonge, dum la interparolo kun Ŭaĥeneb pri la ordono de la faraono iri en la Landon de Spiritoj, sopira malkontento pri si kaj honto ekposedis Baŭrĝed-on. Kvazaŭ denove lia direktilisto iĝis en io pli alta ol li, pli kuraĝa kaj pli prava.


— Ho inda Men-Kaŭ-Tot, ĉu vi memoras, kiel saĝe vi avertis nian gaston?

— Parolu plu! — ekkriis la maljuna pastro. — Diru ĉion, kion eksciis vi en la Blanka Muro.

— Baŭrĝed liberigis la ekzilitojn en la ŝtonminejon, ekscitis homamason. La ribelantoj atingis la urbon, okupis ĝiajn randojn. Ilin kondukis la kunuloj de Baŭrĝed, al kiuj li ordonis estri la ribelantojn. Ili akiris armilaron, sed ilia venko daŭris nelonge. La ribelantoj disiris, kaj la militistoj de la faraono, gardistaro de la temploj kaj junaj ĝamu-oj kunigis sian forton, eksterminte ĉiujn dise. Baŭrĝed mem kaŝiĝis en la Delto, sed ial decidis reveni. La ribelanto el la Delto estas en la mano de la dio, kaj nun li malaperis sen spuro kaj vorto.

— Pasas vivo de la ribelanto sur la tero, ne daŭros ĝi, — morne balbutis la maljuna pastro, — batas la dio pekojn liajn per sango lia! Ne atendis mi, ke Baŭrĝed iĝos gvidanto de ribelo... Tamen, li donis al ni ĉion, kion li havis, plenumis sian destinon kaj ne plu necesas. En granda sekreto ni konservos ĉion registritan. Estos ĝi malfermita nur al tiu reganto, kiun ni trovos kaj direktos laŭ niaj vojoj.

— Vere, ho saĝa Men-Kaŭ-Tot. Ne uzu la scion la servantoj de Rao kaj Ptaho, ne tentiĝu ankaŭ la simpla popolo per rakontoj pri libera vivo! Ĉio estos kaŝita en niaj subteraĵoj!


Sed la saĝa ĉefpastro eraris.

Plu en kabanoj de malriĉaj terkultivistoj, kazernoj de militistoj, templaj gardejoj, labordomoj oni rakontadis la rakonton pri la granda kaj kuraĝa vojaĝo de filoj de Kemt. Nekonataj kantistoj el popolo verkadis ĉiam novajn kantojn, enplektante en la realon delongajn revojn pri justeco kaj libero, kompletigadis la rakonton per tio, kion ĉiu dezirus vidi en sia reala vivo. Kaj ĉiam pli multa nombro da mensoj komencadis pensi pri serĉo de vojoj al la vero kaj dubi pri dieco de la grandeco de faraonoj.




post la poŭpon de la lasta ŝipo — La ŝipoj pasis la orientan finon de la Somalia duoninsulo — la kabon Gvardafuj.
la morna Seto mem — Seto, aŭ Seth — la dio de la subtera regno, la estro de malhelaj fortoj.
Saĥmeto — la diino de milito, malsato kaj malsanoj en aspekto de leonino.
«simila al homo...» — Aŭtentika teksto.
flamingoj — Flamingo — marĉa birdo de bela roza koloro, kun longa kolo, longaj kruroj kaj granda, krute malsupren fleksita beko.
grandega dolĉakva maro — la lago Viktorio.
giganta monto — la monto Kilimanĝaro.
arboj kun pingloj anstataŭ folioj — arbo vidringtonio.
Tiu lumo — amasiĝoj de atmosfera elektro, oftaj sur altebenaĵoj de Afriko.
granda rivero — Zambezo.
vastaĵoj de stepoj kun bluaj herboj — Stepoj de Suda Afriko.
ringoj — monunuo.
Muu — rita danco dum sepulto.
malantaŭe — tio estas norde, antaŭe — sude. Tiel signis la antikvaj egiptoj la du ĉefajn direktojn.
«Justa estas tiu, kiu estas riĉa, ...» — Aŭtentika teksto.
ĝamu-oj — volontulaj militistoj el nobela junularo kaj riĉuloj.
La ribelanto el la Delto estas en la mano de la dio — Aŭtentika teksto.
Pasas vivo de la ribelanto sur la tero... batas la dio pekojn liajn... — Aŭtentika teksto.