Elŝuto de Komputada Leksikono
Ĉi tiu dosierujo entenas zipitajn dosierojn por elŝuti la
«Komputadan Leksikonon» de Sergio Pokrovskij.
Estas pluraj ebloj por ĝin instali:
-
Vi povas preni pretan HTML-arkivon:
KompLeks.zip (1710 Kb)
-
Vi povas elŝuti arkivon KompLeks-fonto.zip
(1545 Kb)
kun «fontaj tekstoj» kaj programo por generi la
Leksikonon surloke en ajna signaro. En tiu arkivo, krom la fontaj tekstoj
de la Leksikono, disponeblas:
- kl.bat — komandodosiero por Vindozo 9x/NT/2000;
- kl.exe — la programo, kompilita por Vindozo 9x/NT/2000;
- hiper.c kaj kl.c — la fontaj tekstoj de la programo.
Por generi la Leksikonon en Unikodo, malzipu KompLeks-fonto.zip
en iun dosierujon, ekz-e KL; iru tien kaj komandu "kl.bat -8".
En subdosierujo html aperos pretaj *.html-dosieroj.
-
Vi povas elŝuti la originan aŭtoran distribuaĵon de la Leksikono:
xper.tbz (1366 Kb).
La kontaktadresoj pri la instalo estas:
yura#mv.ru (Jurio Finkel)
sergio.pokrovskij#gmail.com (Sergio Pokrovskij)