Jurij Finkel

Provo de recenzo pri «Vojaĝo al Kazohinio»

Antaŭnelonge mi finlegis romanon de Sándor Szathmári «Vojaĝo al Kazohinio». Tiu libro estas opiniata unu el la elstaraj esperantlingvaj verkoj.

La libro kaŭzis mian akran malkonsenton kun la aŭtoro kaj instigis min verki ion similan al recenzo. Komence mi koncize rerakontos la enhavon de la libro, kaj poste eldiros mian opinion pri ĝi. Sed anticipe mi notu, ke koncerne de la rakontofadeno la libro estas verkita brile (kvankam ne sen kelkaj lingvaj kaj stilaj malglataĵoj, karakteraj ankaŭ por aliaj verkoj de Szathmári, sed tion eblas opinii specifaĵo de la aŭtora stilo).

La libro estas verkita en formo de unu el vojaĝoj de Gulivero (imite al Swift), tamen la tempo de la eventoj estas transportita en la 1930-ajn jarojn (en la tempon de verkado de la romano).

Jam ekde la komenco mem videblas ironio de la aŭtoro, atinganta sarkasmon. Britio sendas al la bordoj de Ĉinio kadukan krozoŝipon «Invincible» «por ke, se eble la japanoj ĝin dronigus, la malgajno ne estu tro granda kaj ni ne devu rigardi tiun agadon malamika, evitante tiel la superfluan konflikton. La intenco estis severa militsekreto, sed iom post iom ĝi fariĝis konata inter la maristoj, kiuj pro tio unu post la alia petis libertempon aŭ translokigon. Post la rifuzo de tiuj petoj ili dizertis unu post la alia». La edzino de Gulivero, eksciinte, ke pro servo sur «Invincible» estas promesita duobla salajro, persvadas lin peti translokigon al tiu ĉi ŝipo.

Kiel estas kutime en vojaĝoj de Gulivero, la ŝipo pereas, transvivas nur sola Gulivero, trafante sur nekonatan insulon. Li vidas tie signojn de alta civilizo — aŭtajn vojojn, ĝardenojn, riĉajn domojn, en kiuj neniu loĝas kaj kiuj ne estas ŝlositaj — sed «honoro de angla ĝentilhomo» ne permesas al li eniri en domon kaj preni tion, kion li bezonas, tial li suferas pro malsato kaj soifo. Poste li renkontas ankaŭ homojn, kiuj veturigas lin en la urbon. Post vico da miskomprenoj, en kiuj Gulivero neniel povas kompreni, kiu estas mastro de tuta tiu riĉo, kial la homoj nenion pagas k.c., oni lin instruas pri la loka lingvo. Evidentiĝas, ke la aborigenoj nomas sin hinoj, kaj la insulon mem — Kazohinio. Iom post iom Gulivero kaj la leganto komprenas, ke en Kazohinio estas vera plena komunismo: ne ekzistas mono, en magazenoj oni prenas ĉion, kion kaj kiom oni deziras, ne ekzistas registaro kaj ŝtato, ĉiu faras tion, kion li deziras — sed ĉe tio, tamen, ĉiuj ĉiam estas okupitaj en laboro. Kio koncernas la teĥnikan nivelon, kiel skribas Gulivero, ili «estas minimume je cent jaroj pli antaŭe ol ni».

Penante kompreni, kio do regas la homojn en tiu socio, Gulivero ekscias, ke en la lingvo de hinoj estas du gravegaj nocioj. Unu el ili estas «kazoo» (de kiu devenas la nomo de la insulo).

«Se ili diris pri iu afero, ke “ĝi estas kazoo”, tio signifis samspecan, kiel ĉe ni dirante: “ĝi estas laŭleĝe, justeca”. Sed nur ĉirkaŭe.

...

Kazoo estas inter la kavalireco, lojaleco, toleremo, memfido kaj justeco, sed estas adekvata al neniu el ĉi tiuj. Ĝi signifas ian ĝeneralan justeman intencon, sed estas tradukebla per neniu vorto, ĉar ekzemple ĉe ni la unuŝilinga trinkmono, donita al la kelnero estas rigardata kiel kavalireco, dum ĉe ili ĝi ne estus kazoo, ĉar ĝi estus la tropago de io. Kaj la kazoo same ne identas kun la lojaleco, ĉar en ĉi tiun koncepton jam miksiĝas ankaŭ la cedemo, dum en la kazoo ili ne konas la voĉon de la koro. Ĝi estas severe matematika koncepto por la egaleco de la servado kaj reservado. Kiel ĉe ni estas la fizika tezo pri la ago kaj reago.

Ekzemple, se iu, kiu faras pli malfacilan laboron, manĝas ankaŭ pli multe, tio estas por ili kazoo. Se iu tial manĝas pli multe, ĉar lia stomako deziras multe, ankaŭ tio estas kazoo. Se la malsanulo, kiu nelaboras, deziras pli delikatajn manĝaĵojn, ankaŭ tio estas kazoo.

Ankaŭ tio estas kazoo, se iun minacas danĝero kaj la aliaj, lasante siajn laborojn, helpas al li, sed ĝis kiam li fakte bezonas helpon.

Mi povas aserti, ke mi pasigis longan tempon, ĝis mi povis ellerni ĉi tiun vorton. Por pli bone konigi ĝin al miaj ŝatataj Legantoj, mi provas ĝin proksimumi per jena difino:

Kazoo estas la klara prudento, kiu vidas antaŭ si, laŭ matematika rektlinio, kiam kaj kiel ĝi devas ion fari, por ke la individuo akiru la plej altan bonstaton per la socio.

Do, racie dividi la laboron, ripozon, dormon, sporton, manĝadon, konduti al niaj homfratoj tiel, ke ĉiu produktu pli multe, tamen sen malutilo de la sano. Se iu laboras malpli multe, ol li kapablas, tio jam ne estas kazoo, ĉar la mankantan parton devas plenumi alia, kiel pluslaboron kaj tiu estas farebla nur per korpa malutilo. Ni ne forgesu: la kazoo havas ne individuan, sed komunan, ĝeneralan sencon: kio por aliaj ne estas kazoo, tio ne estas kazoo ankaŭ por mi».

«Ĝia antitezo estis la kazi. Ekzemple, se iu elprenas novan vestaĵon el la magazeno, kiam la malnova ankaŭ estas uzebla. Aŭ, se iu malhelpas la agadon de sia homfrato sen ia deviga kaŭzo, ekzemple superflue paroladas pri temoj, kiuj nek al li, nek al la alia signifas ian utilon. Aŭ, se iu deklarus pri ĝardena seĝo, ke sur ĝi alia homo ne rajtas sidi, eĉ se ĝi estas vaka».

«Ili nomas sin hinoj, kio eble konformas al la vorto “homo”, sed kiel ĉiu ilia vorto, ankaŭ ĉi tiu havas interligon kun intencoj kaj celoj, kiel la Leganto baldaŭ vidos.

Ĉar se ies konduto ne konformas al la tezoj de la kazoo, tiu jam ne estas nomita hin, kaj por ties nomo ili havas diversajn vortojn, laŭ tio, ĉu li faras la kaziajn agadojn el mallerteco, aŭ nevolo. La mallertuloj estas nomataj belohinoj, la obstinuloj behinoj, kaj tre interesa estas ankaŭ ilia opinio pri ĉi tiuj.

La koncepto de la belohinoj proksimume konformas al tio, kion ni signas per la vorto: “neinstruita”. Do, al ĝi apartenas la infanoj kaj kiuj komencas novan profesion. Ili estas senditaj al lernejoj por esti edukitaj, sed tie oni apenaŭ uzas devigon kaj eĉ tion nur en la unuaj jaroj de la infanaĝo. Nome, ili havas la konvinkiĝon, ke per klara cerbo neniu faras kaziaĵojn.

...

La hinoj rigardas behino ne nur tiun, kiu manĝas vitron, sed ankaŭ tiun, kiu starigas pli lacan homon desur la benko, aŭ kiu eĉ lace stariĝas de la benko por transdoni sian lokon al malpli laca homo. Same behino estas, kiu laboras pli multe, aŭ malpli multe, ol li povas sen sia malutilo, kiu formanĝas la manĝaĵon de la alia aŭ donas sian al alia, kvankam li mem estas pli malsata ktp».

Gulivero ricevas legitimaĵon pri sia belohina stato, kiun li montras, kiam faras stultajn demandojn al homoj — alie oni lin povas opinii behino (Ĉar behinoj «ofte haltigas la preterirantojn kaj ekparolas pri la plej diversaj neestantaj, do kaziaj aferoj»).

Vivante inter la hinoj, Gulivero senĉese miradas pri ilia strangeco. La aŭtoro kun ironio priskribas liajn penojn klarigi al hinoj, por kio en lia patrujo necesas mono.

«Evidentiĝis, ke ĉio okazas sen mono. La fabrikoj kaj la agronomio produktas la varojn, sed neniu ricevas salajron. La varoj kuŝas en la magazenoj, kiel publika rabaĵo, el kiu ĉiu forportas tiom multe, kiom li volas. Mi tute ne imagis, kiel ili povas subteni la ordon en tiu anarkio.

Imagu miaj Legantoj, kio okazus, se niaj fervojoj transportus senpage kaj sen konduktoro la pasaĝerojn. Se ne konsideri la nepran bankroton, ne estus tiom multaj vagonoj en la mondo, kiuj povus plenumi la multobliĝintan trafikon.

Mi demandis, ĉu ne okazas ĉe ili, ke la homoj sencele kaj superflue vojaĝas tien-reen.

— Ne, — li respondis, — tio jam estus kazi».

— Kaj kiuj estas nomitaj riĉuloj, kiuj malriĉuloj?

— Tiuj vortoj signifas la dividiĝon de la mono. Riĉulo estas al kiu venas multa mono, malriĉulo, kiu havas malmultan.

— Kaj laŭ kia bazo dividiĝas la mono?

— Laŭ tio, kiu estas riĉulo, kiu malriĉulo.

Li deklaris, ke tio estas iom konfuza kaj embarasa. Li postulis iaspecan “naturan ekirpunkton” kaj eĉ post longa klarigado li komprenis nur tiom, ke ĉe ni kelkaj havas multan, aliaj malmultan monon. Post iom da cerbumado li ekkriis:

— Laŭ ĉi tio mono ne ekzistas!

— Kial ne?! — mi demandis surprize.

— Kio ne estas en la naturo, tio tute ne ekzistas.

Kaj vane mi montris mian monon, li nur pli konvinkiĝis pri sia aserto, ĉar, — li diris, — kiam ajn li petis monon, mi povis montri nur paperon, oron, aŭ arĝenton, sed neniam monon».

Tamen la hinoj ne konas ne nur la monon. Iom post iom iĝas klare, ke ili ne komprenas ne nur la religion, sed ankaŭ la historion, la sociajn sciencojn. Sensukcesaj penoj de Gulivero klarigi, kio estas ili kaj por kio ili necesas, kaŭzas subridon de la leganto, ĉar eĉ Gulivero mem ne bone komprenas tion. Tamen estas senduba la fakto, ke la hinoj tiujn aferojn simple ne havas. Ili ne konas ankaŭ amon kaj amikecon. Iom post iom Gulivero venas al konkludo, ke la hinoj ne havas animon, ili estas robotoj.

Finfine Gulivero sentas, ke li freneziĝas en tiu malvarma, senanima, formika socio, kie oni faras nur laboron. Li konkludas, ke al li estos pli bone en la socio de behinoj, loĝantaj en aparta rezervejo, kaj petas sendi lin tien.

Tuj post la veno en la rezervejon al Gulivero ŝajnas, ke tiuj ĉi homoj vere havas kulturon, ĉar ili ridas, kantas, ploras — ĉio ĉi ne estis ĉe la hinoj. Tamen baldaŭ li ekkonscias, kiomgrade la mondo de la behinoj estas mallogika kaj stranga.

Tamen efektive la aŭtoro kun granda sarkasmo en aspekto de la frenezo de la behinoj montras nur ekstremigitajn kaj iomete ŝanĝitajn «frenezaĵojn» de nia civilizo, kaj Gulivero mem ne konscias tion, kaj penas kontraŭdiri al behinoj praktike per la samaj esprimoj, per kiuj al li mem antaŭe kontraŭdiris hinoj, pruvante, ke tio, pri kio li parolas (religio, kulturo, patriotismo k.t.p.) ne ekzistas. Kaj nun ankaŭ li mem parolas, ke tiaj aferoj, kiel «aneba», «betik», «kipu», «bruhu», «boet» kaj cetero estas nur vortoj, kies sencon ne komprenas la behinoj mem, sed kiuj regas super ili. Sed efektive el la kunteksto la leganto komprenas (kaj pri tio diras la aŭtoro mem en sia pli posta komento), kaj «aneba» estas tabuo de la publika vivo, «betik» — altrangulo (aristokrato, pastro, gvidanta oficisto), «kipu» — la belo, estetiko, «bruhu» — animo, «boet» — religia graco k.t.p.

La sarkasmo de la aŭtoro iuloke atingas pinton de senmaskigo de la kapitalisma socio. Ekzemple, Gulivero vidas, ke masonistoj ĉe unu flanko konstruas domon, kaj ĉe la alia — malkonstruas ĝin. Al la demando, kial, la laboristoj respondas: «Por ke ni ne estu senloĝejaj». Poste Gulivero petas klarigi tiun demandon de sia konato, kaj tiu loko meritas, ke mi citu ĝin plene:

«...mi demandis, kial, se ĝi servos por loĝejo, oni detruas ĝian alian parton. Sed li respondis same, kiel tiam la masonisto:

— Por ke ĝi ne estigu senloĝejecon.

Malkuraĝe mi rimarkis, ke pri la senloĝejeco helpas ĝuste la estado de la loĝejo.

Mi ne scias, kio estis tiam en mi tiel amuza, sed Zemoki komencis ridegi pri miaj vortoj, nomis min malfeliĉa bivag kaj deklaris, ke mi verŝajne ne konas eĉ la elementojn de la scienco de la loĝeja ekonomio. Tiuj aferoj, kiuj al mi aperas tre komplikaj, ĉe ili estas memkompreneblaj eĉ por la lasta akvumisto.

Mi klopodis gardi mian trankvilon, kaj ĝentile mi petis, ke li klarigu al mi la sciencon de la behinoj pri la loĝeja ekonomio.

Zemoki sidigis min sur benkon kaj komencis paroli.

Li rakontis, ke iam ankaŭ la behinoj konstruis domojn, baze de la falsa ideo ke tio malgrandigos la loĝejan mizeron.

Sed la materiala justo kompreneble postulis, ke el la senloĝuloj ricevu loĝejon nur tiuj, kiuj partoprenis en la konstruado. Tial al la konstruantoj oni donis ĉiumonate bele presitan legitimaĵon, por kiu ili rajtis loĝi dum unu monato.

Kompreneble komence ili vane ricevis legitimaĵon, ankoraŭ ne estis sufiĉaj domoj kaj nur malmultaj povis ricevi loĝejon, sed ĉe la progreso de la konstruado, pli kaj pli el ili venis sub tegmenton. Do, provizore ĉio ŝajnis esti en ordo.

Sed kiam la programo de la konstruado finiĝis, la loĝantojn oni devis unu post la alia elloĝigi sur la korton, ĉar ili jam ne laboris konstrue, do ili ne povis ricevi novajn legitimaĵojn.

Tiel ekkonis la scienculoj, ke la konstruado estigas senloĝecon.

Mi provis kontraŭdiri, kial oni postulis de la konstruantoj novan legitimaĵon, se la domoj jam pretiĝis, kial oni ne lasis ilin konstante loĝi.

Zemoki respondis, ke tio estus maljusta kaj ke lamikeco estus postuli loĝejon por homo, kiu jam ne konstruas. Sed li konsentis, ke la problemo estas tre komplika kaj pro ĝia solvo la kona dungas multajn scienculojn kun bonega salajro, kiuj tage kaj nokte cerbumas pri tio. Tiuj jam sukcesis fiksi la sciencan tezon de la loĝeja ekonomio, kiu estas jena:

“La loĝejo elloĝigas la homon.”

Sed la solvon oni ankoraŭ longe ne malkovris, ĉar la problemo estas dilema: dum la daŭro de konstruo ekzistas legitimaĵo, sed ne ekzistas loĝejo, post la finiĝo de la konstruo ekzistas loĝejo sed jam ne ekzistas legitimaĵo. Komence oni provis tiun solvon, ke oni konstruigis eĉ pli multajn loĝejojn kaj intertempe la konstruantoj povis resti en siaj lokoj, sed tiel estiĝis ĉiam pli kaj pli multaj loĝejoj, pri kiuj oni nenion povis fari.

Do ĉiu konjektis tiam, ke la loĝejkonstrua laboro estas nur tiel komun-utila, se per ĝi ne kreiĝas loĝejoj. Tiel oni eltrovis, ke la homojn oni devas laborigi, sed la loĝejojn tuj poste detrui, por ke oni evitu la katastrofan senloĝejecon.

— Sed tio verdire ne estas konstruado! — mi diris.

— Kompreneble ne! Nur tio mankus! Estas la saĝa prizorgo de la kona pri siaj anoj, ke ĝi donas detruan hakpioĉon en la manojn de la homoj, por ke ili ne restu senloĝaj. Tial ni devas estimi la konaon».

Gulivero travivas multajn malagrablaĵojn ĉe la behinoj, kaj finfine pro tio, ke li rompis vican tabuon, li trafas en prizonon, poste iĝas almozulo, kaj poste inter la behinoj (kiuj estas dividitaj al du «nacioj» — kona kaj kemon) komenciĝas milito kaj lin pro tio, ke li penis eviti partoprenon en la buĉado, oni intencas bruligi sur ŝtiparo. (Indas noti, ke Gulivero, estante mem oficiro de la brita armeo, ne rimarkas, ke la demagogio de la behinaj estroj estas tute identa al la patriotisma demagogio de liaj propraj regantoj). En la plej kriza momento aperas hinoj en gasmaskoj kun ujoj kun dormiga gaso kaj savas Guliveron. Tiutempe estas preparata la batalo inter kona kaj kemon, kaj la hinoj dormigas la interbatalontajn flankojn, penante decidi, kion ili faru kun tiuj — ĉu «ĉesigu» (tiel ili nomas eŭtanazion) pro ilia nekuraceblo? Gulivero diras, ke inter ili povas troviĝi tiuj, kiuj iris murdi kontraŭ sia volo, same kiel li. Tiam ili komisias al Gulivero (kiel vivinta inter behinoj longan tempon kaj tial komprenanta ilin) apartigi tiujn, kiuj ankoraŭ estas kuraceblaj. Gulivero aranĝas inter la behinoj balotadon por aŭ kontraŭ la milito («buhu»), sed, por lia miro, la plejmulto voĉdonas por la milito.

Tiam la hinoj decidas, ke la nekuraceblaj behinoj buĉu sin mem. Sed neatendite ili unuiĝas kontraŭ la hinoj, akuzante tiujn, ke tiuj intencas forpreni de ili la rajton pri milito. Ili atakas Guliveron, kulpigante lin pri ĉiaj pekoj, kaj la hinoj dormigas la behinojn, kaj poste «ĉesigas» ilin.

Gulivero konversacias kun hino, kiu klarigas al li, ke la funkciojn de la homa cerbo influas la kosmaj radioj de la Suno. Tiujn radiojn «la cerbo akceptas kiel anteno kaj ĝia funkcio formiĝas laŭ maniero, difinita de la radioj. Tio estas la instinkto». Sed ĉe la behinoj la cerbo «elradias ankaŭ memvibradon, kiu miksiĝas kun la kosmaj radioj de la Suno. Kaj la cerbo jam akceptas tiun miksaĵon de la du radioj, per kiu la opiniado de la homo pri la aferoj deformiĝas kaj liaj vivfunkcioj elglitas el la reloj de la kazoo. Krom la realaj celoj la cerbo mem produktas celojn por si mem: ketnion, kipuon, bruhuon, bikbamon kaj mil ceterajn neestantajn aferojn, per kio ilia estado sin mem pereigas kaj ŝanĝiĝas en neeston». Komence ĉiuj praloĝantoj de la insulo estis behinoj, sed pro la natura selektado «en la cerbo evoluis elektraj konduktavoloj, kiuj la memradiadon ombroŝirmas. Pro tio la memradioj ne povas efiki elekstere kaj ne povas konfuzi la kosmajn radiojn. La tiamaniere evoluintaj estaĵoj estas la hinoj. Nun jam vi komprenas ankaŭ tion, kial ni konsideras la behinojn tute aparta raso». La behinoj ekzistas ĝis nun, ĉar la behinan staton kaŭzas recesiva geno, kaj ĝi de tempo al tempo manifestiĝas. La frenezo de la behinoj esence estas atavismo. La behinoj estas ne homoj, sed arkaiĝinta raso.

La hino klarigas al Gulivero, ke same, kiel homo ne rekonas sian voĉon en registraĵo, tiel ankaŭ Gulivero ne rekonis sian propran civilizon en la behina frenezo. Efektive Gulivero mem kaj liaj sampatrujanoj estas samaj behinoj.

Post tiu klarigo Gulivero deziras fornavigi de la insulo, sed al li neniu helpas, ĉar la kazoo ne permesas helpi al homo en afero, kiu povas malutili al li. Gulivero memstare konstruas ŝipon, fornavigas, trafas en uraganon kaj finfine lin prenas brita krozoŝipo. Post rakontoj de Gulivero pri siaj aventuroj en oficira manĝosalono elpaŝas admiralo, kies parolo pri patriotismo, pri la soldata devo k.t.p. mirinde similas la parolojn de la behinoj. Tamen Gulivero tion ne rimarkas, li estas feliĉa, ke li revenis al siaj sampatrujanoj.


En sia komento al la libro, verkita en la jaro 1960, la aŭtoro skribas pri la baza ideo de la libro tiel:

La hodiaŭa civilizacio, la teknika ekipaĵo ebligus al la homaro la abundan, trankvilan vivon sen timoj, kaj tamen la mondo vivas en mizero. Ju pli leviĝas la produktkapablo, des pli grandan procenton de la socia laboro konsumas la preparo al milito.

La hodiaŭaj militoj donas profiton nek al la venkanto, nek al la venkito. La milito donas nur suferojn kaj malgajnon al ĉiu. Materia gajno povas estiĝi nur el paco kaj laboro.

Kial tamen la mondo militas, aŭ minimume militemas nun, kiam la milito delonge perdis sian materian celon?

La kaŭzo estas, ke la homo ankaŭ hodiaŭ havas la samajn instinktojn, kiujn li havis en la praepoko; kiam mankis la produktado, la homo manĝis nur tion, kion donis la naturo mem kaj kion li devis akiri per lukto kaj batalo kontraŭ la naturo kaj unu kontraŭ la alia.

Nuntempe la homojn incitas unu kontraŭ la alian sole niaj atavismaj instinktoj, kiuj jam estas superfluaj, eĉ malutilaj, sed kiujn ni ne povas forigi el nia naturo. Amo, malamo, etiketo, modo, vetludo, arto, kolektivaj pasioj (ekz. filatelio), partioj, religiaj antagonismoj, ĉiuj funkcias nur por satigi nian batalinstinkton: superi la alian homon.

Eĉ la klasa aŭ nacia subpremo havas jam nenian materialan celon; ĝi celas nur la subpremon mem.

La ekspluatado havas pli bataleman ol materialan celon. Religio, patriotismo, arto, ktp. estas esence kaŝnomoj de la batalinstinkto, ĉar la homo ne povas vivi sen antagonismoj, kaj por satigi sian instinkton, li eltrovas diversajn pretekstojn de la batalo.

...

Do, la hodiaŭa civilizacio postulas novan homan naturon: senigi nian animon de la pasioj, de ĉiuj sentimentoj kaj vivi absolute racie, kiel la hinoj.

Sed ni ne povas vivi alimaniere, nur tiel, kiel niaj instinktoj diktas. Ni estas behinoj, kiuj eltrovas ĉiaspecan fantasmagorion por batali. Tiujn fantasmagoriojn ni jam kutimis tiome, ke ni ne ekkonas ilian stultecon. Nur, se iu venus al ni el fremda planedo, kiun ankoraŭ ne infektis la alkutimiĝo, tiu mirus kaj priridus niajn behinajn stultaĵojn, same, kiel Gulivero miras kaj ridas la kutimojn de la behinoj».

El mia vidpunkto, ĝuste en tio estas la ĉefa eraro de la aŭtoro. Unue, li mencias «la naturon de la homo», liajn «instinktojn», dum ni, marksistoj, scias, ke la homo ne havas instinktojn (nur emojn, refleksojn, bezonojn — ja instinkto estas kondutprogramo, neregebla per la konscio, dum la homo povas konscie ekregi ajnan el siaj emoj kaj bezonoj), kaj ke «la naturon de la homo» determinas lia socia estado (malsama en malsamaj epokoj). La aŭtoro penas vulgar-materiisme, reduktisme klarigi la konduton de la homoj rekte el la naturo, el biologio, el «kosmaj radioj», forgesante, ke multe pli forte, ol la kosmaj radioj, la homojn influas ilia propra praktika agado, direktita al reprodukto de la kondiĉoj de ilia vivo. Certe, la fizika kaj biologia naturo determinas la konduton de la homoj, sed tiu determino estas pli ĝuste tre larĝa kadro, kiu limigas la konduton; tamen ene de tiu vasta kadro la konduton determinas la socio, sed ne la fiziko, nek la biologio.

Kaj la frenezon de la behinoj, la deŝiritecon de iliaj vortoj kaj ideoj disde la reala vivo, kaj la subpremantan potencon de tiuj vortoj kaj ideoj super la homoj mem (tion, kio en marksismo nomiĝas «fremdiĝo») la aŭtoro klarigas per «memvibrado» de la cerbo, t.e. fakte per hazardaj kaŭzoj. Jen tipa ekzemplo de senpera transiro de vulgara materiismo al ideismo sur nivelo de la socio: rezultas, ke ĉion determinas la ideoj, kaj de kie aperas la ideoj mem? Ili estas hazardaj. Tio estas klarigo, kiu klarigas nenion. (Estas ja kompreneble, ke la konkreta klarigo de la influo de la naturo al la homo per la «kosmaj radioj» estas nur sciencfikcia supozo de la aŭtoro, sed ĝi multon diras pri liaj konvinkoj).

La aŭtoro ne komprenas (aŭ ne deziras kompreni), ke la kaŭzo de la klasa kaj nacia subpremado finkonte estas ĝuste materia, ĝi okazas pro tio, ke la ekspluatantoj deziras konservi sian ekspluatantan staton, garantiantan al ili pli grandan prosperon, ol al la ekspluatatoj (ja ili okupas tian lokon en la sistemo de socia produktado, en kiu ili kontentigas siajn materiajn bezonojn ĝuste per ekspluatado), kaj pro tio kreiĝas la tuta «freneza» «behina» superkonstruaĵo sur la ekonomia fundamento, kun religioj, nacioj, patriotismo, arto k.t.p.

La ideo pri tio, ke pli perfekta socio eblas nur kun alia naturo de la homo, ke por tia socio ni devas rezigni la kulturon, la pasiojn kaj emociojn, estas pesimisma kaj fakte signifas, ke pli perfekta socio ne eblas principe. Ĝuste tion ni aŭdas milfoje — ke komunismo kontraŭas la homan naturon kaj tial ĝi ne eblas. Sed oni forgesas, ke la naturon de la homo formas ĝuste la socio mem, la sociaj produktadaj rilatoj, kaj tial la homa naturo ne estas io eterna kaj senŝanĝa, kio eternigas la «malbonajn homajn instinktojn». La produktadaj rilatoj estas primaraj, la homa konduto estas sekundara. Do, oni komencu konstrui novan socion ne de ŝanĝo de la homa naturo, sed de ŝanĝo de la produktadaj rilatoj. Kaj tute ne pasioj kaj emocioj malhelpas al ni konstrui la novan socion, sed la ŝanĝendaj malnoviĝintaj produktadaj rilatoj — kaj sekve, tute ne estas necese forigi la pasiojn kaj emociojn — ili ŝanĝiĝos kun la ŝanĝo de la materia fundamento, sed ili sendube restos, dum ekzistos la homo.

Tial, malgraŭ la akra kaj sarkasma kritiko de la kapitalismo kaj de ĝenerale ajna ekspluata socio, la libron «Vojaĝo al Kazohinio» mi ne povas agnoski progresema. Sed deviganta pensi kaj iri pli malproksimen, ol iris la aŭtoro mem — jes.



Jurij Finkel
la 1-an de oktobro 2011