Valentin Melnikov

Abstinencu kaj estu sana!

Ribelu kontraŭ la publiko!

G.Gazizi, «Revolucii»

Ial lastatempe ekregis la opinio, ke sole religio (laŭ iuj – kristana, sed iuj asertas, ke ajna) montras la ĝustan vojon por progreso kaj perfektiĝo de la homo, sole ĝi faras la homon nobla, bonkora, hom-ama, pacema, anime pura...

Ateistojn oni dume ne persekutas, sed rilatas suspekteme. Interalie, al mi tre ne plaĉas la vorto «ateisto». Jen al vi trafa komparo: imagu ke iu intervjuas vin kun la demando: «Kiun specon de narkotaĵoj vi preferas?» Vi indigne respondas, ke vi estas sana kaj saĝa, do neniam uzis narkotaĵojn – kaj la intervjuanto resumas: «Do vi estas abstinenculo!»...

Preskaŭ ĉiuj famaj aktoroj, politikistoj ks. rapidas deklari sian religiemon – tio iĝis kvazaŭ signo de lojaleco aŭ «bona stilo». Necesas ja plaĉi al popolo! La plej saĝaj, certe, silentas, sed ja neniu kuraĝas eldiri ion kontraŭreligian... En la «rusa nacia ideo», propagandata tra amaskomunikiloj, troveblas nenio esenca krom ortodoksa kristanismo. Nu, mi absolute ne povas kompreni, kial, por esti bonkora, oni devas kredi, ke la ĉielo estas solida, ke la mondo aperis dum 7 tagoj antaŭ ĉ. 7000 jaroj ks. Nur ne diru, ke ĉion ĉi endas kompreni metafore! Se vi dirus tion antaŭ 500 jaroj, bela lignofajro estus aranĝita dediĉe al vi... En la Biblio ja plurfoje estas dirite (dezirantoj facile trovos tiujn lokojn), ke ĉion priskribatan endas kompreni rekte. Antikv- kaj mezepoke oni malmulton sciis pri la mondo – do eblis eldiri plej bizarajn fantaziaĵojn. Nun la scienco ĉiam plu forigas la «blankajn makulojn», kaj la eklezio devas ruze elturniĝi, penante adapti nove malkovritajn faktojn al siaj rigidaj dogmoj.

Delonge estas pruvite, ke plejparto de bibliaj mirakloj originas simple el fuŝa traduko aŭ erara reskribo – samkiel famaj vitraj ŝuetoj de Cindrulino aŭ rusa esprimo «ne en sia telero» por signi mishumoron. Jen nur unu ekzemplo: la nomo de urbo Ninevia estis skribata kun ideogramo signifanta «fiŝo». Profeto Iona estis malliberigita kaj kelkan tempon pasigis en tiu urbo. Malatentema skribisto preterlasis alian ideogramon en la urbonomo – do rezultiĝis, ke Iona vivis interne de iu fiŝo. «Sankta» skribo neniam eraras – kaj oni aldonis versimilajn detalojn: kia fiŝo povas enlokigi homon? Certe la plej granda. Do – baleno! (Ke baleno ne estas fiŝo, tiamaj homoj rajtis ne scii...)

Certe, ne ĉiuj mirakloj originas el tiaspecaj eraroj, sed ankaŭ por la plej ĉefaj misteroj troveblas simplaj kaj naturaj klarigoj – se oni almenaŭ iomete pripensas analizeme. Ekzemple, kiel naskiĝis Kristo? Nu jes, ekzistas la fenomeno de senmaskla reproduktiĝo, nomata partenogenezo. Tamen ajna fakulo pri biologio tuj diros al vi: unue, partenogeneza ido estas genetika kopio de sia patrino, do neeviteble devas havi inan sekson. Due, el vertebruloj al tio kapablas nur kelkaj raraj specioj de fiŝoj, amfibioj kaj reptilioj, sed varmsangaj estuloj absolute ne. Kio do reale okazis antaŭ dumil jaroj? Belan junulinon Maria oni kontraŭ ŝia volo edzinigis al maljuna ĉarpentisto – eble bonkora, sed jam delonge ne kapabla seksumi. Sana juna korpo havas naturajn bezonojn kaj dezirojn – do baldaŭ troviĝis iu bela junulo... Kompreneble, post ioma tempo ŝi gravediĝis. Kion diri al la homoj? Konfesi la veron absolute ne eblas: laŭ tiamaj kruelegaj moroj malfideleco de edzino estis punata per morto. Do la geamantoj elpensis brilan legendon, kiun, malgraŭ ĝia evidenta absurdeco, milionoj da homoj kredas ĝis nun. Eĉ nun multegaj homoj ekstreme naivas (ekzemple, fidas ĉiujn promesojn de politikistoj kaj reklamo), kaj antaŭ jarmiloj naivuloj estis absoluta plimulto. Eble Maria estis honesta, bonmora kaj emis resti fidela al la kaduka edzo – kaj la ruza inĝenia junulo, por konkeri ŝin, prezentis sin kiel dian senditon kaj ordonis ke ŝi «plenumu la Dian Volon». Tiel aŭ aliel, unu el la plej fundamentaj bazoj de kristanismo evidentiĝas blufa – kvankam oni ne povas ne aprezi geniecon de la elpensinto!

Multloke bibliaj rakontoj rekte kontraŭas unu la alian, ĉar estis kaose intermiksitaj legendoj de diversaj popoloj. Vere strangas, ke ankaŭ nun troviĝas homoj, opiniantaj sin kleraj, preskaŭ parkere sciantaj la Biblion (ho, se ili same atentus ankaŭ aliajn librojn!..) – kiuj tion absolute ne rimarkas. Eblus listigi ĉi tie centojn da tiaj misoj, tamen mi ne volas trouzi la atenton de la leganto, farante la artikolon tro longa. La menciitaj du ekzemploj klare montras la ĝeneralan staton, kaj «sapienti sat»...

Nuntempa scienco estas treege komplika, postulanta streĉan laboregon de grandaj kolektivoj (la tempo de kvietaj sciencistoj-unuopuloj, des pli universalaj, pasis senrevene), komplikan aparataron, grandegajn elspezojn – kaj la atingitaj rezultoj aspektas «enue» kaj nekompreneble por la «vasta publiko» (por ion kompreni, necesas dum pluraj jaroj diligente studi la koncernan fakon). Krome, tiu publiko ĉiam akuzas sciencon pri plagoj, rezultantaj el ties atingoj: nuklea bombo, pesticidoj ks. – kvankam, certe, kulpas ne scienco, sed duonkleraj homoj, ne sciantaj korekte uzi ĝiajn fruktojn. Iu eble eĉ preferus neniigi la progreson, reveni al duonsovaĝa stato kaj ĉiun naturan demandon de scivolemuloj respondi: «Por ĉio ekzistas Dia volo». Bele, sed ja «Diaj vojoj nepercepteblas», kion do fari por ion ekscii, korekti, plibonigi aŭ eviti malbonon?

Iu asertas, ke antaŭ jarmiloj homoj vivis harmonie kaj feliĉe, ĉar «nature», aperas alvokoj reveni al tia vivmaniero. Tamen la verduloj-ekstremistoj forgesas, ke nun sur la tero vivas 1000-oble pli da homoj, ol ĝi povus nutri laŭ «natura» metodo. Kion do fari kun «superfluaj» 99,9% de la homaro? Virinoj iam naskis po 10-15 infanojn, sed maturan aĝon plejbonokaze ĝisvivis 2-3; averaĝa vivodaŭro ne superis 18-20 jarojn – ĉu al tio indas strebi?!..

Ni ne rajtas esti tiaj naivaj, kiaj estis niaj prauloj – ja la vivo nun iĝis tute alia, eĉ se tio al iu ne plaĉas. Tro rapide ĉio evoluas, kaj por sukcese vivi en komplika mondo, la homo bezonas havi adekvatan mondkoncepton, adekvatan modelon de la mondo en sia konscio – sen tio tute ne eblas analizi ŝanĝiĝantan situacion kaj prognozi eventojn, kaj sekve – atingi indan celon. Iu – agas, sed iu, tro pigra kaj febla mense, ne kapabla adaptiĝi al novaj kondiĉoj, preferas nur peti ĉiujn bonojn de dio – kaj multe veas, se dio ne donas... (Interalie, komparu la vivnivelon en diversaj landoj kun pli-malpli samaj naturkondiĉoj, aŭ en la sama lando dum diversaj periodoj: la korelacio inter religiemo kaj mizero evidentas. Pripensindas, ĉu ne?)

Por ĉiu san-cerba kaj honesta homo kun mezlerneja klero evidentas, ke por la dio ne restas loko en nia mondo, tiu nocio malbezonatas kaj simple ne havas sencon. Certe, ekzistas homoj (ege pli multnombraj ol oni kutime supozas) kun psikaj perturboj, ne kapablaj klare distingi inter realo kaj siaj vizioj – ili vidas kaj aŭdas ne tion kio ekzistas, sed tion kion ili volas vidi/aŭdi. Ĉiam abundas ankaŭ homoj tro pigraj por funkciigi la propran cerbon, ili pretas kredi ion ajn. Ja estas oportune, se oni ne bezonas pensi, sed nur aŭskultas pastron, guruon aŭ partian sekretarion. Ofte tiaj homoj mense restas infanoj, timas la realan mondon pro ĝia komplikeco kaj por normale farti bezonas ian «protektanton» – do fuĝas en la mondon de iluzioj kaj fabeloj, kaj poste tre ofendiĝas kiam iu provas ilin seniluziigi. (Kion faros infano, al kiu oni diras, ke Avo Frosto ne ekzistas? Plore krios, ke li tutegale kredos, malgraŭ ĉio. Tia seniluziiĝo povas kaŭzi psikan traŭmon, tamen, ĉu oni kredu je Avo Frosto dum tuta vivo?) Kaj iu simple pro singardemo, «ke nenio malbona okazu», preferas «ne elŝoviĝi», ĉiam esti sama kiel ĉiuj (t.e. kiel la malpensema plejmulto). Krome, religiaj festoj donas plian pretekston por drinki... Precipe tio oportunas por registaroj – kun sencerba popolgrego facilas fari ion ajn, tial la nuna rusia registaro tiom amikas kun la ortodoksa eklezio. Ne postulu bonan vivon, ne plendu pri manko de mono: Kristo toleris kaj ankaŭ al vi ordonis... Tiamaniere estas edukata sklava psikologio. Ne mirinde, ja kristanismo aperis kaj evoluis kiel religio de sklavoj, kaj la esprimo «dia sklavo» estas ja oficiale uzata ĝis nun. Koncerne pacemon kaj hom-amon, ni rememoru, ke dum la socialismo religio estis subpremata. Sed tiam en Sovetunio kaj Jugoslavio diversaj popoloj kunvivis pace kaj trankvile. Poste homoj «rememoris la Dion» (ĉiu la propran). La rezulto videblas...

Oni asertas, ke religio gardas la moralon. Tamen sana konscienco ne bezonas lambastonojn el «sanktaj» dogmoj, normala homo ne murdas kaj ne ŝtelas ĉar tio kontraŭas lian naturon. Sed tiu, kiu evitas fiagojn nur pro timo de «dia puno», frue aŭ malfrue rimarkas, ke dio tamen ne reagas – do «peki» eblas, nur dezirindas poste por ajna okazo peti absolvon. Moralo kaj disciplino, kies bazo estas sole timo, senvaloras. Murdistoj en prizono iĝas treege religiemaj, fervore preĝas ke dio pardonu iliajn pekojn, ili pretas diri kaj fari kion ajn por eviti laŭmeritan punon. Iuj naivuloj eĉ opinias, ke tiuj monstroj pentas sincere... Kaj kiu vere komprenis fiecon de sia ago – tiu, por ne freneziĝi pro rimorsoj, por akiri iluzion de anima ekvilibro, serĉas almenaŭ ian pravigon: ne li mem fiagis, sed dio volis, ke tiel okazu. Do ne li kulpas kaj devas responsi, sed la dio. Rememoru ankaŭ pri «Gott mit uns» sur zonoj de faŝistaj soldatoj...

Iu diras, ke religio inspiras verkistojn, pentristojn ktp. al geniaj kreaĵoj. Sed ni neniam ekscios – kiajn geniaĵojn povus krei tiu aŭ alia fama artisto, se lia kreado ne estus katenita per religiaj kondiĉoj, kripligita per eklezia cenzuro (aŭ «memcenzuro»). Iu aplombe asertas, ke tiu aŭ alia renoma sciencisto kredis je dio – sed eĉ se tiuj diroj ne estas senhonta mensogo aŭ intenca misinterpreto de konkreta citaĵo, do ĉio facile klarigeblas: sciencisto volas trankvile labori, ne havi problemojn kun la oficiala potenco kaj ĝenerala popolo – do kial ne diri publike kelkajn frazojn, kiujn oni tre deziras aŭdi? (Sed mondfama fiziologo Ivan Pavlov, male, per emfaze montrata religiemo strebis esprimi sian proteston kontraŭ soveta potenco, kiun li forte malamis – tamen rekte protesti ne kuraĝis). Samkaŭze en USSR multaj famuloj estis membroj de KPSU, kvankam bone komprenis misecon de komunisma doktrino, – sed ja ili strebis al trankvilo kaj sekureco por si kaj siaj familioj. Kiu neniam celis tion – ĵetu ŝtonojn...

Ajna religio – ne nur sektoj – tre rapide detruas homan personecon. La viktimo jam ne kapablas produkti netrivialajn ideojn, fari ion krean, kaj eĉ simple ĝui la vivon en ties tuta bunteco kaj vario (eĉ legi novan libron sen permeso de sia «spirita gvidanto»!) – ĉar pluraj ĝojoj de la vivo ja estas «pekoj». Rilato de diversaj religioj al «pekeco» de tiu aŭ alia ago estas tute diversa, bizara, nekonsekvenca kaj kontraŭlogika. Fakte ĝuste la multeco kaj diverseco de religioj kaj ilia neinterpacigeblo rilate ritojn kaj kondutnormojn – ofte tute malajn, estas la plej konvinka pruvo, ke dio ne ekzistas. Se li ekzistus – do povus ja dum jarmiloj iel informi homojn pri siaj preferoj...

Ne vane saĝuloj (multajn jardekojn antaŭ K.Marx, kiu nur popularigis tiun trafan komparon) nomis religion «Opio por popolo». Mia konato iam provis oponi: ne opio, sed tute sendanĝera kaj efika kontraŭdolora medikamento. Tamen, eĉ se tiel – ja doloro estas signo de malordo en la organismo. Se la homo, malsana je apendicito, anstataŭ tuja operacio glutados plej bonajn sendolorigajn rimedojn – kio sekvos?..

Alia mia konato, traleginte la unuan version de tiu ĉi artikolo kaj terure ofendiĝinte, akuzis min pri «unuflanka» kaj «misekvilibra» mondkoncepto, nekapablo senti, fremdeco al arto... Mem li estis antaŭ kelkaj jaroj talenta bardo, sed, spertinte komplikan situacion en la vivo, evidentiĝis absolute malkapabla al konscia, inĝenia kaj responsema agado, «pendigis» siajn problemojn sur aliajn homojn kaj baldaŭ (evidente por akiri ian moralan pravigon de sia fi-konduto) iĝis pasia kristano – ekde tiam li absolute nenion verkis. Kaj intertempe mi verkas poemojn, el kiuj pli ol duono estas premiitaj en diversaj internaciaj konkursoj, ili estas presataj en diversaj landoj... Do li, ekzemple, indigniĝas ke mi uzas la vortojn «sankta skribo» minuskle kaj kun «sarkasmaj» (liavorte) citilsignoj – kvankam evidente ĉiu el centoj da ekzistantaj religioj havas propran «sanktan skribon», kaj estas nenia objektiva kaŭzo por preferi tiun aŭ alian. Li asertas ke «eble, Dio volas, ke estu multaj religioj, ke oni diskutu kaj tiamaniere ne forgesu pri li». Probable, aŭtodafeoj, krucmilitoj kaj Bartolomea nokto estas la plej belaj manieroj de diskutado... Li, malvolonte agnoskante la nedubeblajn faktojn de multegaj fiagoj farataj «je la nomo de Kristo», ĉiam ripetas ke tion faras aŭ «fanatikuloj», aŭ «hipokrituloj» (ne kredantaj sincere, sed nur imitantaj tion pro modo). Sed el lia longa, pompe edifa teksto, plena de mem-admiro, senambigue evidentiĝas, ke «vera», pia, modela kristano estas nur li sola... Mi renkontis ankaŭ aliajn «piajn» kristanojn – ĉiuj ili, se temas pri io filozofia aŭ psikologia, parolas al la homoj racipensemaj, kvazaŭ al analfabetaj sovaĝuloj, imagante sin mem misiisto aŭ eĉ profeto. Per tiu iluzio tre facilas kompensi mankon de propra saĝo, talento, laboremo, fidindeco, diligenteco, inda celo... Kvankam orgojlo estas grava «peko», ĝi (kune kun hipokriteco) estas la plej komuna trajto de ĉiuj similaj uloj. Ja ĉiu el ili fieregas ke trovis la «veron» kaj flatas sian memamon, sentante malantaŭ si la potencon de «monda» religio kaj strebante humiligi ĉiujn pensantajn alimaniere – sed la plumpo kaj mizereco de la filozofiumado de tiaj «novmisiistoj» (ne eblas ne kompari ilin kun novriĉuloj!) okulfrapas.

 

Jes, troviĝos dezirantoj neniigi min pro tiu rezonado. Nu, mi sobre taksas gravecon de miaj verkoj kaj ne pretendas atingi la famon de S. Rushdie kun ties «Satanaj versoj». Aliflanke, oni dume ne abolis la vaste proklamitan konscienc- kaj vort-liberon, kaj kristanoj estas, laŭ iliaj propraj asertoj (jen taŭga okazo por kontroli ilian sinceron!), malpli agresemaj ol islamanoj... Se mi instigis iun al pensado, mi estas kontenta. Se mi helpis al iu (re)akiri adekvatan mondkoncepton – mi estas feliĉa.


Valentin Melnikov, <vmel@hse.ru>