82. Kontrolado
— Ĉu vi havas ankoraŭ iajn dokumentojn? — demandis Aleĥin.
— Ĉu tiuj ĉi ne sufiĉas? — miris la ĉefa, kun kapitanaj epoletoj.
— En la urbo estus sufiĉe, sed ĉi tie... ne tute... Malmultas!.. Ĉi tie, ĉu vi scias, en arbaroj abundas bandoj kaj vagas dizertintoj...
— Do, ĉu vi opinias nin dizertintoj aŭ eĉ banditoj? — kun rimarkebla ofendiĝo kaj samtempe ridetante ĉe penso pri tiom absurda supozo, interesiĝis la kapitano.
— Neniel... — konfuziĝis Aleĥin. — Simple, ĉu vi scias, kiel oni diras: sep fojojn kontrolu, kaj nur poste kredu!.. Ne povas esti nesufiĉe da atentemo!
— Mi komprenas! — diris la kapitano. — Pardonu, sed vi nin kontrolas, tamen kiu vi mem estas, mi, ekzemple, ne scias.
— Ni same estas el la militpolico, — dirante pri si en pluralo kaj simplanime ridetante, sciigis Aleĥin. — Deĵoranta asistanto... Kaj ankaŭ sekretario de partia organizaĵo, — kun graveco aldonis li kaj iĝis serioza. — Jen, bonvolu...
Ĉe tio li elprenis el la brusta poŝo de la uniforma ĉemizo sian militpolican legitimilon, kiu estis permesanta al li kontroladon de ĉiuj militservantoj, kaj ankaŭ civiluloj en la fronta zono, kaj enmanigis ĝin al la kapitano. Tiu, malfaldinte la folion, pririgardis ĝin atente dum duonminuto, poste, redoninte, elprenis el la pantalona poŝo trivitan ledan paperujon kaj, malferminte ĝin, informiĝis:
— Kio vin interesas?.. Solda libreto... ekipa libreto... partia membrokarto... atestiloj pri dekoracioj.
— Donu... — ne respondante esence, diris Aleĥin kaj, kvazaŭ ekskuzante sian devigan intereson al la dokumentoj de la kontrolatoj, klarigis: — Leĝo postulas ordon... Servo estas servo!
Li prenis la dokumentojn, eligitajn de la kapitano el la paperujo kaj, sulkinte la frunton, komencis legi ilin, tuj transdoninte ties parton al Anikuŝin.
Li intence prezentis sin kiel sekretarion de partiorganizaĵo, por havi pli da bazoj rigardi al partiaj membrokartoj, okaze se ili donos ilin, kaj por kvazaŭ senintence motivi sian aktivecon, ĉar Anikuŝin post la konatiĝo kun la bazaj dokumentoj de la kontrolatoj, malgraŭ la interkonsento, kondutis pli pasive, ol devus, kaj Aleĥin jam devis agi anstataŭ li.
Tamen, nun la subkomandanto diligente kaj rapide trarigardis la transdonitajn al li dokumentojn kaj redonis ilin al Aleĥin. Tiu, siavice, etendis al li la soldan libreton de la kapitano, kiun Anikuŝin prenis jam sen deziro, nur pro neceso; la kontrolado daŭris.
Trovinte sub la partia membrokarto duoble falditan trivitan koverton, Aleĥin malfaldis ĝin kaj, ekvidinte, ke tio estas letero, redonante al la kapitano, severe diris:
— Prenu... Ni tion ne rajtas...
Konatiĝinte poste kun la proviza atestilo, li interesiĝis de la kapitano:
— Kaj la aldonan porcion vi kie ricevis?
— Ĉe ni, en la trupunuo.
— Kaj la tabakan?
— Ĉu mi?.. Ankoraŭ en la hospitalo.
— Ĉu en Lido?
— Ne, en Vjazmo, — trankvile diris la kapitano. — Nin... resaniĝantajn oficirojn, en Lidon oni ne transportis, elhospitaligis rekte en Vjazmo...
— Kaj vi du, jen... kiajn ankoraŭ dokumentojn havas? — turnis sin Aleĥin al la du aliaj oficiroj.
La ĉefleŭtenanto, ne dirinte eĉ vorton, nehaste malbutonis la brustan poŝon de la ĉemizo, elprenis siajn dokumentojn kaj etendis ilin al Aleĥin. La samon post li faris ankaŭ la leŭtenanto. La dokumentojn de la lasta Aleĥin tuj transdonis al Anikuŝin; tiu silente prenis, sed la okazintan supre komsomolan membrokarton de la leŭtenanto, eĉ ne malferminte, tuj redonis al Aleĥin.
Malfaldinte kvaroble falditan blankan folion — ateston pri vundo, — Aleĥin, ridetante, rimarkigis al la ĉefleŭtenanto:
— Ja mi kun vi, kiel oni diras, jen... estas samlokanoj... En la sama hospitalo ni kuŝis... Mi ja tie same... dum ĉirkaŭ monato... pro malsano...
Li denove ĵetis rigardon al la atesto kaj post malgranda paŭzo konfide sciigis:
— Mi tie en la hospitalo virinon havis... Kuiristino!.. Bela kaj glata, unuvorte — reĝino! Kaj solida, kiel generaledzino! Jen!.. — Li larĝe dismovis la manojn sur la nivelo de la femuroj, montrante la «solidecon» de la kuiristino, kaj lia vizaĝo iĝis reveme kontenta. — Inda virino!.. Eble, vi konas, Lizabeta, subserĝento?
— Ne, mi ne konas, — post ioma, ŝajne tro longa paŭzo morne diris la ĉefleŭtenanto. — Mi ne interesiĝis pri kuiristinoj!
— Ĝi estas prave... ĝi estas ĝuste... — kompreneme suspiris Aleĥin kaj ree ekrigardaĉis al la dokumentoj.
Atinginte iom poste la komsomolan membrokarton, li kun rideto demandis la leŭtenanton:
— Kaj por subkolonelo Vasin el la stabo de la fronto vi, hazarde, tio... ne estas parenco?
— Ne, — eldiris la leŭtenanto kaj iomete ruĝiĝis.
— Sed vi forte al li similas! Mi tiel pensis: eble, li estas al vi frato aŭ, jen, onklo! Li ja saman patronomon havas — Sergejeviĉ! Bonega viro!.. Kaj la kapo, ĉu vi scias, ĝuste kiel de generalo! Mi kun li en Smolensko plurfoje sidadis, — fanfaronis Aleĥin, esprimive klakinte sin per fingro al la kolo, aludante drinkon. — Li min, kiam renkontas, ĉiam demandas: «Nu, kiaj aferoj, polico?..» Kaj mi al li: «Dume vivas!» Kaj li al mi, vidu, nepre: «Ja kio al vi povas okazi? Vi, malfrontaj ratoj, el kanono ne trafeblas!..» Ŝerculo!
Aleĥin sincere ekridis, poste, kvazaŭ rememorinte pri siaj oficaj taskoj, serioziĝis kaj, snufinte, denove komencis pririgardi la dokumentojn.