65. Aleĥin, Poljakov kaj Tamancev

Jam en aŭto survoje al Lido Aleĥin trovis tion, kion en hasto ne distingis Tamancev, — apenaŭ rimarkeblajn pinglajn piktruojn sur la mapoj, prenitaj el la kaŝejoj en la krurumoj de la botoj de Pavlovskij, kaj li pensis, ke tio, probable, estas la plej valora el ĉio akirita dum la serĉado. Se ankoraŭ Pavlovskij estus prenita viva...

Sur la kvar folioj estis nur sep punktaj truoj: tri sur la bildo de la Ŝiloviĉa arbaro, du sur la kvadrato, okupata de la norda parto de la Naliboka arbarmasivo, unu — sud-oriente de Stolbci, kie antaŭ semajno estis farata serĉado, kaj ankoraŭ unu — sur la Rudnicka densejo.

Kion signifis tiuj punktaj markoj?.. Ĉu kaŝejojn?.. Sed ili estis sep — iom tro multe. Ĉu eblajn lokojn de akcepto de kargo?.. Plej verŝajne, ambaŭ. Aleĥin ne deziris ion suflori al Poljakov, kaj des pli subŝovi siajn deduktojn; li mem rigardu kaj faru siajn konkludojn — ili interesis Aleĥin-on nekompareble pli, ol liaj propraj.

Poljakov-on li trovis en la kabineto, kie estis transportita la aparato «AF».

— Ni venis, kamarado subkolonelo, — transpaŝinte la sojlon, raportis Aleĥin kaj, post malgranda paŭzo, demandis: — Ĉu Luĵnov estis ĉe vi?

— Jes. — Poljakov plu skribis sur paperfolio kun tiu neordinara rapideco, kiu mirigadis ĉiujn, kiuj unuafoje vidis lian rapidskribadon.

— Do, vi estas informita... — Aleĥin ĵetis rigardon al la ĝibnaza kapitano, sidanta ĉe la aparato «AF», kaj petis Poljakov-on: — Ĉu mi povas voki vin por minuto?.. Necesas, ke vi rigardu.

— Iomete pli poste.

— Kamarado subkolonelo, — insistis Aleĥin, — ne estas ekskludeble, ke li havis rilaton al la «Nemano».

Poljakov levis la kapon kaj dum sekundoj pensis. Antaŭ ĉirkaŭ dek minutoj oni konektis lin kun Kolibanov, kaj li komencis raporti, sed tie, en la moskva kabineto, aŭdiĝis ankoraŭ ies voĉo, kaj tuj Kolibanov diris:

— Nikolao Teodoroviĉ, min vokas la general-kolonelo. Mi tuj retelefonos al vi! Mi bezonas vin pro tre urĝa demando! Atendu!..

— Se telefonos Kolibanov, mi tuj revenos... — diris Poljakov al la deĵoranto kaj kune kun Aleĥin eliris el la kabineto.

— Li estis senkrurigita, sed mortpafis sin, — subkomprenante Pavlovskij-on, rimarkigis Aleĥin.

— Mi scias.

— Mi opinias, ke en tio estas nenies kulpo.

Poljakov silentis.

La kamioneto staris malantaŭ la fako. Tamancev kun morne kulpa kaj samtempe ofendita vizaĝo sidis en la kargujo. Rektiĝinte, li senvorte salutis la subkolonelon kaj subkaptis lin garde ĉe la brako, kiam tiu estis grimpanta en la kargujon.

Kaŭriĝinte, Poljakov rapide pririgardis la kadavron de Pavlovskij kaj ties subvestojn. Aleĥin estis helpanta: levis al la kolo mem la ĉemizon, malmoliĝintan ĉe la kolumo pro koaguliĝinta sango, tiris ĝis la maleoloj la kalsonon, laŭ ordono de la subkolonelo turnis la jam rigidiĝintan korpon — sur la dorso jam aperis ruĝ-bluaj kadavraj makuloj. Dum tuta tiu tempo Tamancev indiferente staris apude: sentante sin kulpa sen kulpo, sed tamen en iu grado ankaŭ misa, li plu persiste penis ne rigardi al la memmortiginto.

— Fotografu, — kartavis Poljakov, almontrante la krurojn de Pavlovskij, kaj, leviĝante post la kaŭro, klarigis: — Eblas riproĉoj... Ĉu vi estas certa, ke li estis sola?.. Ĉu tie apude neniu atendis lin?

— Sola! Mi pririgardis ĉion en dukilometra radiuso! — certigis Tamancev. — Sur roso ne eblas kaŝi spuron! Li venis proksimume je la noktomezo. Probable, kun laŭvoja aŭto... Al la ĥato li aliris flanke de la ŝoseo. Ĉe la rivereto estas klara serio de liaj spuroj — jen, la kapitano vidis. Li engrimpis en la fenestron tute sen bruo — ŝi atendis lin. Kaj matene li estis foriranta — al la arbaro!

Same, kiel tie, sur la vojrando, proksime de la bieneto, Tamancev jam dismetis sur la kapoto en la malantaŭa parto de la kargujo aĵojn kaj dokumentojn de Pavlovskij kaj malpacience atendis, kiam, forlasinte la malfeliĉan kadavron, Poljakov atentos ilin. Tiam necesos klarigoj, kaj al li litere jukis, li sentis akran bezonon rakonti sinsekve, kun detaloj, kiel ĉio ĉi okazis, kaj tiel pravigi sin.

Tamen Poljakov, memorante pri la nefinita interparolo kun Kolibanov, hastis reveni en la fakon. La kadavro estis senprokraste sendenda en la kadavrejon de la urba malsanulejo, kaj tial li opiniis necesa foriri por minutoj por ties pririgardo; sed kun la aĵoj kaj dokumentoj eblis konatiĝi poste.

— Atestoj aŭ konsideroj pri lia ebla aparteno al la «Nemano»? — vigle demandis li. — Koncize!

— Antaŭ ĉio mapoj kun punktaj piktruoj kaj la fosileto, kiun, evidente, oni uzis en la Ŝiloviĉa arbaro, — diris Aleĥin, kliniĝante. — La cigaredujo havas senduban similecon kun tiu ŝtelita disde Gusev... Jen, rigardu...

Poljakov ne rigardis kaj prenis en la manojn nek la mapojn kun dokumentoj, nek la cigaredujon kun la fosileto, rapide levitajn de sur la kapoto de Aleĥin kaj Tamancev.

— Portu ĉion ĉi en la kabineton de la fakestro! — ĵetinte rigardon al la horloĝo, kun malkontenta aspekto ordonis li. — Pri la peno de lia reteno kaj pri cirkonstancoj de la memmortigo skribu detalan raporton. Se vi sukcesos, restarigu en dokumentoj ankaŭ viajn agojn dum la pasintaj dek du diurnoj. Por la serĉa enketafero — en ĝi hodiaŭ oni priflaros ĉiun komon!.. Tiel ne iradu, — li almontris per la fingro la sangan makulon sur la uniforma ĉemizo de Tamancev, — alivestiĝu!

Kaj li haste ekgrimpis trans la kargujan mureton.

Li revenis ĝustatempe. La ĝibnaza kapitano elkuris rekte al li en la koridoron kaj sciigis:

— Kamarado subkolonelo, — Moskvo! La general-leŭtenanto... Urĝe!..