60. Tamancev

Mi momente komprenis: per mitraleta pafserio li forigis al si duonon de la kranio.

Mi estis kolera kiel diablo, kiel miliono da diabloj, mi deziris sakri per plej maldecaj vortoj, kiam, alkurinte, Fomĉenko kaj Luĵnov ekrigardis al lia kadavro.

— Por kio rigardi — malvarma! — apenaŭ retenante min, en furiozo kraĉis mi. — Al kiu mi diris — kvinfoje diris! — se li estos sola, mi vin ne bezonos! Sed kion vi faris?!

— Ni pensis... li vin murdis... — premante per la mano la vundon sur la ŝultro kaj sulkiĝante pro doloro, eldiris Luĵnov.

«Pensis!..» Infanĝardeno!.. Helpantoj, fek'! Dezirus mi neniam ilin vidi!.. Mi neniom dubis, ke se ili ne elirus kaj Pavlovskij opinius, ke li estas kontraŭ sola mi, li eĉ kun frakasitaj kruroj neniam mortpafus sin, kaj mi prenus lin viva. Mi deziris skoldi ilin tiel, ke iliaj oreloj pufiĝu, sed nun necesis agi, ne perdante eĉ sekundon.

Distranĉinte la manikon de la uniforma ĉemizo de Luĵnov, mi haste pansis al li la ŝultron per la individua sukurkompleto kaj stringis supre per rimeno, por haltigi sangon.

— Trafita nur muskolo... la osto estas netuŝita... Ne sulkiĝu — vi aĝas ne tri jarojn!

Mi devis almenaŭ antaŭtaksi pruvobjektojn. Unuavice mi pririgardis la botojn de Pavlovskij. Aspekte — supre — sovetiaj, bovledaj, oficiraj, ili havis plandumojn de germanaj armeaj botoj, najlitajn per najloj kun larĝaj kapoj, la kalkanumoj estis ĉirkaŭprenitaj per metalaj hufumoj. Tian hibridon dum la tri militaj jaroj mi ankoraŭ ne renkontis — homo lernas la tutan vivon — kaj mi tuj pensis pri la spuroj apud la fonto, trovitaj de Blinov: ilin lasis Pavlovskij, kaj li estis tie ĝuste en tiuj ĉi botoj.

Poste mi priserĉis la poŝojn de la uniforma ĉemizo kaj de la oficira pantalono de Pavlovskij, elprenis la dokumentojn kaj transmetis al mi. Mi haste trarigardis nur la vojaĝordonon; ĝi estis skribita por sola Pavlovskij, ĉe tio en la presita tipografia teksto, por mia miro, ekzistis la uzata ekde la 1-a de aŭgusto konvencia sekreta signo — punkto anstataŭ komo meze de frazo. Dua ordono inter liaj paperoj ne troviĝis, kaj mi pensis, ke li, evidente, ne estas grupestro aŭ laŭ sia legendo povas agi ankaŭ sola.

Sen specialaj penoj mi detiris de li la botojn — tion necesis fari tuj, dum la kadavro ne rigidiĝis.

El la ĥato de Svirid-oj neniu eliris, sed mi ne dubis, ke ili — ĉiuokaze la ĝibulo sendube — rigardas en fenestron ĉi tien. Estas interese, kiajn sentojn li nun travivas?

— Estu ĉi tie!.. Kovru lin per kapoto kaj neniun allasu! — ordonis mi al Luĵnov. — Kaj vi — sekvu min!

Kun mitraletoj en la manoj mi kaj Fomĉenko impetis al la kverka bosketo, kien nur antaŭ dek minutoj estis direktanta sin Pavlovskij.

— Estu preta!.. Probable, tie lin atendis iu... Tenu vin dekstre... Se oni komencos pafi — kuŝiĝu! — dum kurado instrukciis mi Fomĉenkon kaj, rememorinte, severe demandis: — Kial vi ne donis la signalon?

— Signalon?.. Forgesis... Pro emocio... Tute forgesis...

«Forgesis!.. Pro emocio!..» Infanĝardeno, vera infanĝardeno! Ĉiu el ili aĝas pli ol tridek, sed ili emocias! Ĝuste tial mi ne ŝatas alkomanditojn — balasto, kaj utilo de ili estas groŝa!

Fomĉenko kuris peneme, per ĉiuj fortoj, tamen estis iom post iom postiĝanta. Mateniĝis ankoraŭ pli, kaj ni estis videblaj el malproksime. Mi tenis min singarde, ĉiumomente atendante pafojn, sed estis plena silento. Ni jam preskaŭ atingis la bosketon, kiam en tiu silento malproksime malantaŭ ni aŭdiĝis nelaŭta ekkrio.

Mi retroturniĝis: Julia en la sama indiena ĉemizo estis iranta de la arbustoj al Luĵnov. Nur tio mankis al ni! Li ĵetiĝis renkonten kaj penis haltigi ŝin — ion diradis, poste kaptis per la nevundita mano ŝian kubuton, sed ŝi elŝiris sin, ekkuris ĝuste tien, kien li ne lasadis ŝin, kaj tuj aŭdiĝis sovaĝa krio — ŝi ekvidis Pavlovskij-on...

Mi jam taksis la situacion kaj ordonis al la alkurinta Fomenko:

— Revenu vi ambaŭ!.. Luĵnov portu la knabinon al Svirid-oj, kaj vi prenu Julia-n en ŝian ĥaton kaj ne ellasu!.. Urĝe!.. Kaj sen ajna bruo!

— Necesas klarigi al ŝi, ke li mem faris tion!

— Nenio nun estas klarigebla al ŝi! Necesas tuj ĉesigi tiun kriadon! Se ŝi rezistos — uzu forton!.. Kaj Svirid-ojn avertu, ke ili nenien foriru kaj silentu! Kuru!

De tie, kie kuŝis la kadavro de Pavlovskij, estis aŭdiĝanta korŝira plorego, sed mi, ne retrorigardante, enkuris en la bosketon. Kun preta mitraleto mi kuris laŭlonge de la rando de la kverkejo, glitis inter arboj, plonĝante sub malsuprajn branĉojn. Ĉiusekunde mi atendis renkontiĝon kun tiuj, kiuj lin ĉi tie, evidente, atendis. Kaj, penante kvietigi la koleron, mi ĉiam retenadis min. Unun mi perdis, sed la ceterajn necesas preni vivaj ajnkoste.

Dum la kurado mi interkonsiliĝis kun mi mem kaj estis devigita taksi la situacion kiel tre aĉan.

Tiel mi ĉirkaŭkuris unu flankon de la bosketpinto, poste mallongigis la vojon ĉe la bazo kaj revenis, fermante la triangulon. Nenie estis iu ajn, kaj estis neniaj hodiaŭaj spuroj — malhelaj strioj sur herbo, arĝenta pro roso. Do, en la bosketo lin atendis neniu.

Kiam mi elkuris el la kverkejo, tie, kie en arbustoj kuŝis la kadavro de Pavlovskij, estis neniu, tamen la plorado kaj ekkrioj de Julia estis aŭdiĝantaj malproksime — Fomĉenko plu ne sukcesis treni ŝin en la ĥaton.

Nun necesis pririgardi la arborandon je du-tri kilometroj ĉe ambaŭ flankoj de la kverkeja pinto.

Tio okupis ĉirkaŭ horon. Mi kuradis laŭ la rando de la arbaro, streĉe rigardserĉante spurojn, pririgardis en distanco de cent — ducent metroj ĉiujn kvin padojn kaj du vojetojn — nenie estis eĉ unu freŝa spuro. Mi estis kiel ŝvitigita ĉevalo, tamen mi povis nun diri certe: en tiu ĉi sektoro larĝa ĉirkaŭ ses kilometrojn neniu atendis lin kaj entute post la antaŭhieraŭa pluvo ĉi tie neniu pasis.

Per ĉiuj fortoj mi ekkuris malantaŭen. Luĵnov, tenante la vunditan brakon, estis sidanta sur la herbo apud la kadavro de Pavlovskij, pala kaj malgaja. Mi pansis lin bonkvalite: laŭ la bandaĝo videblis, ke la sangado ĉesis.

— Ĉu vi avertis Svirid-ojn, ke ili nenien foriru kaj bridu siajn langojn?

— Jes, mi diris.

— Ĉu Lidon vi kapablos ĝisveturi?

— Jes.

— Eliru sur la ŝoseon, — mi almontris per la mano, — kaj signalu por petveturo... Transdonu en la kontraŭspionan fakon de la aviada korpuso — al Aleĥin aŭ al la fakestro, ke ili tuj venu. Diru, ke Pavlovskij ĉe reteno mortpafis sin. Memorfiksu: li estis sola kaj venis ne de la arbaro... Neniajn opiniojn kaj taksojn — nur faktojn! Ek!

Mi rimarkis, ke li febras, kaj, kiam li jam ekiris, postdiris al li:

— Petu de Svirid... aŭ postulu... unuvorte, trinku por vigleco hejmbrandon... Duonon de glaso — ne pli!.. Kaj iru! Rapide!

Mi deziris, ke venu iu el la estroj kaj ĉio estu fiksita ne nur en mia raporto. Kiam sur via konto estas pli ol cent paraŝutistoj, prenitaj vivaj, lasi almenaŭ unun mortpafi sin — ne estas bone. Tiam povas aperi onidiroj pri neglekto aŭ miso, ĉies buŝoj ne ŝtopeblas, kaj mi ne deziris havi poste ajnajn klaĉojn.

La uniforman ĉemizon kaj la subĉemizon de Pavlovskij mi ne demetis, nur malbutonis la kolumon kaj, malliginte la rubandetojn, dekroĉis la epoletojn. Poste mi demetis de li la pantalonon. En la malantaŭa poŝo en naztuko troviĝis memfarita duralumina cigaredujo; teĥnikistoj en malavanaj trupoj produktas tiajn abunde — el fuzelaĝoj de faligitaj aviadiloj. Mi malfermis la kovrilon kun surgravurita skribaĵo «Morton al germanaj okupaciantoj!». La cigaredujo estis plenigita per «hinda miksaĵo» — kampartabako, dense interŝutita per malgrandegaj grajnetoj de kajena pipro. Eta pinĉaĵo da tia «fumaĵo», ĵetita en vizaĝon, povas perdigi batalkapablon al ajnulo, kaj ankaŭ por priŝuti spurojn, — se oni persekutas kun hundoj, — tio estas bonega rimedo, pli bona, verŝajne, ne elpenseblas.

Samtie en angulo de la cigaredujo kuŝis plata plasta ujeto kun tablojdoj, kaj inter ili mi tuj ekvidis du travideblajn ŝtonetojn...

Mi eksentis min malkomforte. Certe, rezervaj kvarcoj por sendilo povus troviĝi ne nur ĉe la radiisto. Sed ĉe kiu?.. Ĉu ĉe la grupestro?.. Pro tio estus ne multe pli facile al ni. Mi imagis al mi koleran vizaĝon de la generalo kaj kiel li frotos la cikatrojn sur la nuko, kaj mi eĉ aŭdis lian minacan voĉon: «Min ne interesas kadavroj!.. Ni bezonas vivajn agentojn, kapablajn doni depoziciojn kaj partopreni radioludon!»

Knarado nun abundos. Al mi li certe ankaŭ diros: «De iu ajn, sed de vi mi tion ne atendis!.. Ĉu vi ne hontas?..»

Kompreneble, mi povas komenci pravigi min. Mi povas diri:

«Kiujn oni donis al mi?.. Aviadistojn!.. Kion ili scipovas?.. Kaj mi ne kulpas, ke ili elŝoviĝis!..» Kaj li al mi diros: «Mi scias pri neniaj aviadistoj!.. Vi estis la ĉefo, vi ne estas novulo kaj responsas pri ĉio!.. Vi kuŝaĉis en la subtegmento du tagnoktojn! Dum tiu tempo eblas instrui urson danci, sed vi ilin eĉ ne instrukciis ĝuste!»

«Ne instrukciis!» — jen justeco... Ja mi kaligis mian langon, klarigadis ĉion, kiel al antaŭlernejanoj!.. Sed mi ja ne denuncos Fomĉenkon kaj Luĵnov-on! Ne, mi ne pravigos min, mi silentos. Se Pavlovskij mortpafis sin, tio signifas, ke mi lin «perdis». Alian interpreton ne atendu. Estas ofende, sed nenio fareblas.

Laŭ la formo, koloro kaj dimensioj de la tablojdoj mi determinis: fenamino. Ĉiu el ili vigligus Luĵnov-on ne malpli bone, ol brando, sed li jam malaperis en arbustaro, kaj postkuri lin mi ne trovis celtaŭga — mi mem havis superabunde da senprokrastaj aferoj.

En mia kapo estis turniĝantaj du faktoj, kiujn mi distingis, sed ankoraŭ ne povis ĝuste konscii. Unua: Pavlovskij antaŭ kvin aŭ ses tagoj estis en la arbaro ĉe la fonto kaj, deŝiriĝinte de sur la arbostumpo, nevole lasis spuron tie. Dua: li venis hodiaŭ nokte, sed ne de la arbaro, kiel mi atendis, tio signifas, ke plej probable li ĉi tien alveturis el ie. Kaj mi devas — afero de honoro! — trovi liajn spurojn en aliroj al la ĥato de Julia Antonjuk.

Nun, kompreneble, ne restis duboj, ke Pavlovskij estis aganta malamika agento, sed ne ia kaŝanta sin de puno en arbaroj germana kunlaboranto.

La uniformo kaj la subvesto sur Pavlovskij, juĝante laŭ la etikedoj, estis de la Ivanova kaj Moskva fabrikoj, la kalsono kaj la ĉemizo estis puregaj, surmetitaj hieraŭ aŭ hodiaŭ; la rimeno, la portepeo kaj la kompaso estis eluzitaj, nialandaj, sed la horloĝo — eksterlanda, evidente, svisa, akvorezista, kun lumanta ciferplato, sama, kian havis mi, kaj Paŭĉjo, kaj multaj armeaj oficiroj, — trofea.

Pensinte, ke mi apenaŭ dormos hodiaŭ, mi glutis du fenaminajn tablojdojn kaj, kvankam mi sciis, ke ilia efiko venas ne tuj, senprokraste eksentis rimarkeblan alfluon de fortoj.

Poste mi pririgardis la botojn de Pavlovskij kaj en ambaŭ sub la ledo, alkudrita al la bovledaj krurumoj, trovis metitajn inter celuloidaj folioj rezervajn formularojn de vojaĝordonoj kaj provizaj soldatestoj, purajn, sen teksto, sed kun stampoj kaj sigeloj de militaj trupoj.

Ĉio konformis, ĉio konfirmis, ke li estas malamika agento, tamen iajn pruvojn de lia aparteno al la serĉata de ni grupo mi, malgraŭ ĉiuj penoj, trovi ne sukcesis.

Kolektinte la aĵojn de Pavlovskij, liajn armilojn kaj dokumentojn, mi hastis en la ĥaton de Julia, kie min atendis malagrabla, sed nepra proceduro — priserĉo.

Fomĉenko estis gardanta ĉe la forno. Mi de la sojlo tuj ekvidis, ke lia vizaĝo estas gratita, disŝirita ĉe ambaŭ flankoj ĝis sango, kaj de la uniforma kolumo estas deŝiritaj la butonoj. Evidente, li estis forte batita, kiam li trenis ŝin de la kadavro en la ĥaton.

Julia mem estis kuŝanta senmove sur malnova fera lito kun vizaĝo al muro kaj de tempo al tempo mallaŭte senforte ĝemadis, kvazaŭ en senkonscieco.

Nudaj muroj. Anstataŭ tablo — starigita vertikale kesto de minoj, pristernita supre per rozeta ĉifono, apud ĝi — kaduka vilaĝa tabureto. Kaj nenio pli — nek meblo, nek ordinara «majątek»49. Tre pura mizero.

Sur la ĉeforna breto, kovrita per blanka vafleca viŝtuko, kuŝis io, evidente, nutraĵoj.

Mi ordonis al Fomĉenko plej skrupule pririgardi la ĥaton interne, kaj mem okupiĝis pri la vestiblo kaj la subtegmento, ĉiam memorante, ke ne malpli gravas trovi spurojn sur aliroj ĉi tien de la ŝoseo.

La sola interesa afero en la vestiblo estis subvesto de Pavlovskij. Ĝin ne necesis serĉi — lavita, verŝajne, jam nokte, ankoraŭ malseketa, ĝi estis sekiĝanta sur ŝnuro. Sinsekva pririgardo de la argila planko, de la muroj kaj de kunmetita en la angulo rubaĵo donis nenion.

En la subtegmento pendis rezervitaj balailoj, kuŝis du malnovaj bastokorboj, rustiĝinta falĉileto, kaj en angulo mi ekvidis armean malgrandan sapeistan fosileton, preskaŭ novan kaj per nenio rimarkeblan, se ne kalkuli malgrandan detranĉon sur la bazo de la tenilo.

Ordinara historio: lasinte ie, perdinte sian fosileton, soldatoj «prunteprenas» al si alian en najbara roto, kaj la personan markon de la eksa posedanto fortranĉas — tion mi vidis jam plurfoje.

Supozeble, la fosileto restis de tiu tempo, kiam antaŭ kvin semajnoj ĉi tie pasis la fronto. Pro la mallonga tenilo ĝi, probable, ne havis valoron en la mastrumaĵo kaj tial trafis en la subtegmenton, tamen, juĝante laŭ manko de eĉ maldika tavolo de polvo, ĝin, same kiel la falĉileton, oni antaŭnelonge uzis.

Mi estis haste sinsekve trapikanta per la ĉastranĉilo grundon, surŝutitan en la subtegmento, kiam mi rekonsciiĝis kaj ĵetis rigardon al la horloĝo — estas la sesa kaj kvardek sep! Post nur duonhoro mi devis esti sur la ŝoseo en la konvencia loko, kien devis alveturi la kamioneto kun Paŭĉjo aŭ — se li ne povos — kun nutraĵoj kaj letero.

Fomĉenko, atendeble, nenion trovis en la ĥato, krom nur la kuŝintajn sur la fornobreto nutraĵojn: du ladaĵojn da usona porka ladviando, kvin pakojn da milea koncentraĵo, du brikpanojn, paperkorneton da salo kaj sukeron. Ĉio ĉi estis ricevita de Pavlovskij en niaj proviantejoj laŭ la atestoj, per kiuj lin provizis la germanoj, kaj, sendube, estis konfiskenda. Sed mi decidis lasi la nutraĵojn al Julia, indikinte en la raporto ekziston ĉe ŝi de malsata infano.

Al Fomĉenko mi ordonis ankoraŭfoje pririgardi la ĥaton, precipe por ke li ne sidu sen okupo, kaj mi mem metis ĉiujn aĵojn de Pavlovskij, lian armilaron kaj liajn dokumentojn en la kapoton, ŝovis tien ankaŭ la subveston, sekiĝintan sur la ŝnuro, kaj ligis ĉion ĉi node.

La kamioneton ĉiuokaze necesos peli ĉi tien, por preni la kadavron de Pavlovskij, sed mi prenis tiun ligaĵon kun mi, por ekstari antaŭ Paŭĉjo ne kun malplenaj manoj. En la lasta momento mi kunprenis ankaŭ la ĵetitan de la subtegmento sapeistan fosileton.

Unu kaj duonan aŭ du kilometrojn sur la fenamina fuelo mi trakuris dum nuraj minutoj, traflugis, kiel sur flugiloj, apud la ŝoseo mi transiris al paŝado, kaj, kvietiginte la spiradon, elrigardis el avela arbustaro.

La kamioneto jam estis staranta sur la vojrando; en la kargujo vidiĝis du nekonatoj al mi, sen ĉapoj. Ĥiĵnjak estis pasumanta laŭlonge de la kontraŭa vojrando, kaj Paŭĉjo, malsanece maldikiĝinta, kun mitraleto sur la genuoj, mallevinte la kapon, sidis sur la kamiona ŝtupo. Li havis elturmentitan, sombran aspekton, kaj mi komprenis, ke la aferoj estas malbonaj. Tre malbonaj. Kiam estas almenaŭ ia rezulto, oni ne aspektas tiel, tio estas certa. Kaj li ja ankoraŭ ne sciis, ke Pavlovskij mortpafis sin...

— Ĉu vi Luĵnov-on ne renkontis? — alirante, kvazaŭ ĉio estas en ordo, diris mi.

— Luĵnov-on? — levinte la kapon, iel hirte redemandis Paŭĉjo; liaj okuloj, evidente, pro nesufiĉa dormo, estis ruĝaj, kiel de kuniklo. — Ne. Kio okazis? — pririgardante sangajn makulojn sur mia uniforma ĉemizo, interesiĝis li.

— Nenio.

Mi mallevis la ligaĵon sur la teron kaj komencis afereme malligi ĝin, kaj la fosileton ĵetis apude, sed li levis ĝin, turnis kaj, ekvidinte la tranĉaĵon sur la tenilo, vigliĝis:

— De kie ĝi? Kie vi ĝin prenis?

— Ĉe Julia... En la surejo.

«Surejo» en lia kampula dialekto signifis subtegmenton, kaj mi nun diris tiel intence.

La du en la kargujo, levetiĝinte, estis rigardantaj al ni. Mi ne konis ilin, verŝajne, tio estis vicaj alkomanditoj, vica infanĝardeno.

Mi jam malligis la kapoton, kaj Paŭĉjo ne povis ne vidi ĉion, kio estis en ĝi. El la botoj de Pavlovskij mi elprenis liajn personajn dokumentojn kaj la purajn rezervajn formularojn kaj dismetis samloke, kiel oni diras — por montri la varon en bona lumo. Sed Paŭĉjo estis koncentrite fiksrigardanta la tenilon — stranga intereso al tiu fosileto! — kaj ŝajne estis rimarkanta nenion krome.

Subite li kaptis unu el la paperfolioj — puran formularon — kaj per tranĉileto komencis elpiki sur ĝin erojn da grundo, enŝoviĝinta inter la tenilo kaj la kolo de la fosileto. La cetero lin kvazaŭ ne interesis.

— Sablargilo, — moligante la grajnojn, diris Paŭĉjo. Mi malŝategas fremdlingvajn kaj kampulajn vortojn — ili al mi nenion diras. Tiun ĉi mi ŝajne eĉ aŭdis iam, sed ne povis nun rememori, kompreni, kion ĝi signifas: pro tiu kanajlo, foriginta al si duonon de la kranio, mi plu estis en ia distriteco.

— Sablargilo! — ripetis Paŭĉjo kaj beate ridetis. — Purega sablargilo!

Mi rigardis al li kun timeto, kiel al frenezulo. Ankaŭ tiaĵo povis okazi. Kiam vi penegas plenforte, dum semajnoj senfortiĝas kiel hundaĉo, sed rezulto mankas, kaj de supre oni premas kaj senĉese krias: «Donu! Donu!» — eblas ja freneziĝi.

— Kio estas tio? — almontrante la kapoton kaj ne rimarkante la duraluminan cigaredujon, elprenitan de mi el la poŝo, finfine demandis li, ekkaŭris kaj prenis la oficirajn identigajn kartojn.

Necesis paroli, sed mia lango sekiĝis en la buŝo. Eĉ la fenamino ne helpis. Mi sentis min pripisinta sin pudelo... Tio nomiĝas: aĉa aspekto kaj malvarmaj kruroj...

Malferminte la identigilojn, li fiksrigardis la fotojn kaj rekonis:

— Pavlovskij...

Nun ja sendube devis sekvi: «Kiel do vi lin perdis?»

Tiuj du eliris el la aŭto kaj rigardis al la kapoto, kiel etaj infanoj al novjararbo. Alkomanditoj, se mi neniam ilin vidus!..



49. Pole: havaĵo.