53. Gvardia leŭtenanto Blinov

Li revenis en Lidon sur la aerodromon jam kiam estis malhele.

En la kontraŭspiona fako de la aviada korpuso trans dense kurtenitaj fenestroj estis okazanta io.

Ekstere la domo, kiel ĉiam, estis en distanco patrolata de mitraletistoj, sed kontraŭ la perono staris ne du-tri aŭtoj, kiel kutime, sed sep, inter ili kamioneto kaj du «Dodge»-oj, inklude la generalan, — Andreo, alirinte, rekonis ĝin laŭ breĉoj en la fronta glaco. En plej multaj aŭtoj la ŝoforoj estis sidantaj prete.

Andreo kaŝiĝis en mallumo proksime de la perono, atendante, kiam eliros Aleĥin, por raporti al li pri la senfrukteco de la serĉado, pri tio, ke la bosko estis traserĉita dufoje — laŭlonge kaj laŭlarĝe, — sed la fosileto tie ne troviĝis...

Eniri en la domon li ne kuraĝis. Plej multe li timis renkontiĝi kun Jegorov. Li ne sen teruro imagadis al si, kiel li trafas al la generalo, kiel tiu rekte demandas lin pri la fosileto kaj, eksciinte, ke ĝi ne estas trovita, malestime diras al Poljakov: «Li fosileton ne sukcesis trovi... Kia do li estas batala oficiro?! Nura infanĝardeno!»

Prokrasti la raporton, tamen, ne eblis. Ĥiĵnjak, ĝuste kiel atendis Andreo, troviĝis en la ejo de la garda plotono, ĉe la dorsa flanko de la domo. Sidante apud la kuirejo, li estis trinkanta teon kaj konversacianta kun maljuna soldato-kuiristo, sia samurbano. Andreo, alvokinte lin per la mano, petis lin iri kaj voki la kapitanon.

Aleĥin tuj aperis sur la perono — li atendis. Andreo vokis lin kaj en maltrankvilo raportis.

— Sed ĉu vi bone serĉis, skrupule? — demandis la kapitano.

— N-ni fosis la g-grundon per la n-nazoj!.. — por plia konvinkeco diris Andreo per la vortoj de Tamancev. — D-dufoje trairis... laŭlonge k-kaj laŭlarĝe.

— Kaj kun tiuj, kiuj trovis la aŭton, kiuj estis la unuaj en la bosko, kun Pavlenok-oj, ĉu vi parolis?

— J-jes! La f-fosileto en la aŭto ne estis. Mi p-prenis subskribon.

— Subskribo estas tia afero... Vi mem kiel pensas? Kia estas via opinio?

— N-ne estis ĝi en la aŭto... Kaj en la b-bosko ne estas... — per falinta voĉo diris Andreo.

En malhelo Andreo ne povis distingi esprimon de la vizaĝo de la kapitano, kaj parolis Aleĥin, kiel ĉiam, egale kaj kvazaŭ trankvile, sed tamen Andreo kaptis en liaj demandoj malpaciencon, se ne maltrankvilon.

— Vespermanĝu en la plotono, — ordonis la kapitano. — Poste venu ĉi tien kaj en la lasta kabineto maldekstre skribu detalan raporton. Al la nomo de la subkolonelo. Kio konkrete estis farita, kun kiu vi parolis kaj vian konkludon. La raporton lasu ĉe la sekretario. Kaj ĝis mateno vi povas dormi... Aĥ jes... la loĝejo estas okupita kaj en la plotono estas homoj. Do, kuŝiĝu en la aŭto!..

Kaj Aleĥin malaperis trans la pordo — iris raporti...

En la plotono la kuiristo sub flustrado de Ĥiĵnjak verŝis ĝisrande litran gamelon da densa varmeta brasiksupo kun viandaj pecoj, tranĉis per grandaj pecoj duonon de brikpano. Andreo, dum tagnokto ne havinta eĉ paneron en la buŝo, avide ekmanĝis, rimarkante nek guston, nek sian laŭtan ŝmacadon.

La pordo en la najbaran ĉambron estis malfermita, kaj tie sur duetaĝa tabullito en vestoj estis dormantaj kelkaj oficiroj kun signoj de diversaj armebranĉoj sur la uniformo; du ĉefleŭtenantoj, junaj kaj fortikaj knaboj, estis sidantaj kaj purigantaj siajn mitraletojn.

— El Moskvo... — sukcesis flustri al Andreo Ĥiĵnjak, — tuta aviadilo...

Kaj ankaŭ la loĝejo, kie plurfoje noktadis la grupo, same estis okupita...

Ĉiuj venintoj estis proksimume de sama certa aĝo (dudek kvin — tridek jaroj), same fortikaj, muskolaj; krom pistoloj, ili havis personajn mitraletojn, vinditajn per volvaĵoj por transportado. Kaj Andreo subite divenis: «Purigistoj!»; plej probable ne simple purigistoj, sed, kiel esprimadis Tamancev, «lupĉasistoj».

Tuta aviadilo — tio dum la du monatoj da laboro de Andreo en la kontraŭspiona servo ankoraŭ ne okazis. Aleĥin nenion diris al li, kaj en la kapon de Andreo ne povis veni la ideo, ke la alveturo de la generalo, kaj la fosileto, kiun li ne trovis, kaj la veno de tiuj ĉi homoj — ĉio havis rektan rilaton al la sendilo, serĉata de ilia grupo dum jam dek du tagnoktoj.

Li komprenis nur, ke estis okazanta io nekutima, eksterordinara...

Kaj trans la muro, en la fako, Aleĥin jam estis raportinta, ke la fosileto ne estis trovita. Reagon de la generalo, kaj ankaŭ de Poljakov, Andreo timis eĉ imagi. Por ne pensi pri tio, li devigis sin pripensi la raporton.

Li kun ĝojo skribus ĝin ĉi tie, en la ejo de la plotono, sed Aleĥin ordonis fari tion en la fako, kaj tie en ajna momento eblis renkontiĝi kun la generalo aŭ Poljakov.

Andreo finmanĝis ĉion, rifuzis la duan pladon kaj kun pezo sur la koro eliris sur la straton. Nura penso pri renkontiĝo kun la generalo igadis lin senti febron.

Preterinte ĉe eniro en la fakon serĝenon-mitraletiston, li haste glitis en la lastan maldekstre malplenan kabineton. Papero kuŝis sur la tablo, kaj inko kun skribilo same estis ĉi tie.

Li sidadis kaj skribadis, kaj en la koridoro de tempo al tempo aŭdiĝadis paŝoj, kaj ĉiufoje li maltrankvile atendis, ke la pordo malfermiĝos kaj aperos la generalo...

Por la raporto li malŝparis pli ol unu horon. Finskribinte, li kontrolis kaj portis al la sekretario, malafabla, morna leŭtenanto, tiu prenis kaj ne ĵetinte eĉ rigardon, ŝovis en unu el paperujoj.

Pasante tra la koridoro, Andreo aŭdis en la kabineto de la fakestro malklaran paroladon, obtuzigitan de la muro kaj de tegita pordo. Vortoj estis nedistingeblaj, sed al li ŝajnis, ke li distingis ekscititan voĉon de Jegorov.

Poste Andreo kuŝis en la kargujo de la kamioneto, turmentiĝis kaj ne povis ekdormi.

Li kun teruro imagadis, kiel morgaŭ tien, en la boskon, oni sendos iun el tiuj moskvaj serĉistoj, kaj la fosileto, eble, estos trovita. Aŭ oni sendos Tamancev-on, tiu ne nur fosileton, sed eĉ alumeton aŭ cigaredstumpon elfosos el sub grundo.

La imago pentris al Andreo plej premantajn bildojn. La generalo, skuante lian raporton, estis kuranta tra la kabineto kaj per tondra baso skoldanta: «Ne sukcesi trovi fosileton! Honto!» La bona silentema Aleĥin kaj la subkolonelo, tiu neordinara homo, — li embarasis ilin ambaŭ! — penis defendi lin, sed la generalon tio nur incitis, kaj li kolere kriis: «Mi bezonas ne senkulpigojn, sed la fosileton!.. Kie ĝi estas?.. Vi sendis ian knabaĉon! Donis al li roton, sed rezulto — nulo kaj pulo! Kion li kapablas?! Kiel li trafis al ni?.. Forsendu lin en regimenton! Tuj! Ŝlemilo! Dupo! Nura infanĝardeno!»

Afliktita litere ĝis larmoj, Andreo ne rimarkis, ke Jegorov en lia imago insultas per vortoj de Tamancev.

Oni forsendu lin. Li estas ne «lupĉasisto», sed fronta oficiro. Li nur trafu en sian regimenton, sed ne en rezervan. Tamen, en ajna fronta trupo li estos homo. Ĉiuokaze, ne malpli bona, ol aliaj, kaj eble eĉ pli bona. Tie, se estos tia sorto, li pereos kun gloro, kaj pri li oni skribos, kiel li mem skribadis pri multaj siaj soldatoj kaj serĝentoj: «...fidela al la militista ĵuro, montrinte kuraĝon kaj heroecon, falis en batalo...» Sed ĉi tie vi eĉ inversiĝu tuta, kvin fojojn pereu, sed se mankas rezulto, vi tutegale estos malbona kaj kulpa.

...En tiuj streĉitaj horoj ĉiuj estroj de Blinov ne havis tempon por li. Por ke la serĉado estu plenumata skrupule, fervore kaj persiste, oni matene eĉ ne aludis al li, ke la fosileto en la bosko povas ne esti. Eĉ Aleĥin, kiu kutime ĉion klarigadis al Andreo, en hasto nenion diris al li, ne eksplikis. Andreo eĉ ne suspektis, ke la manko de la fosileto en la bosko sur la trovloko de la ŝtelita «Dodge» laboris por la versio, aperinta al Poljakov post la hieraŭa interparolo en la hospitalo kun Gusev. En lian kapon ne povis eĉ veni ideo, ke la mesaĝo de Aleĥin: «La bosko estis priserĉita dufoje, kvalite; la fosileto ne estis trovita», estis por la subkolonelo kaj la generalo la plej ĝoja informo en tiu ĉi malfacila tagnokto.