20. Operacaj dokumentoj

Noto per «AF»

«Urĝe!

Al la estro de la Ĉefa Departemento de la Kontraŭspiona Servo

Aldone al n-ro ...... kaj ...... de la ...... kaj la ...... de aŭgusto 1944

Serĉadon de sendilo kun voksigno KAO malfaciligas manko de tekstoj de radiointerkaptaĵoj de la 7-a kaj la 13-a de aŭgusto de la kuranta jaro, sciigitaj de ni senprokraste al la ĈDKS por paralela malĉifrado.

Konsiderante mankon de kvalifikitaj kriptografiistoj en la Departemento de la kontraŭspiona servo de la fronto, mi petas Vian ordonon pri ekstervica malĉifrado de ambaŭ interkaptaĵoj.

Uzante la okazon, mi opinias mia devo ankoraŭfoje atentigi Vin pri klare distingebla nekompleteco de operaca personaro en la serĉa fako kaj en la sekcio de malĉifrado de la Departemento.

Dum sep semajnoj da ofensivo el 48 serĉistoj (ĉe etataj lokoj 56) iĝis nelaborkapablaj 23, kaj inter la restintaj 9 homoj estas staĝantoj, ne havantaj sufiĉan sperton de serĉa laboro.

En la malĉifra sekcio el 5 laŭetataj kriptografiistoj post rekta trafo de bombo dum redislokado en distrikto de Jaŝuno restis nur du junaj oficiroj, ne kapablaj al rapida malĉifrado de ĉifraj sistemoj de alta fidindeco.

Jegorov».

Noto per «AF»

«Al Jegorov

Responde al n-ro ...... de la 15.08.44

Likvidi la nekompletecon de la operaca personaro en la serĉa fako kaj en la sekcio de malĉifrado de la Departemento de la kontraŭspiona servo de la fronto en proksima tempo ne ŝajnas eble.

Mi faris ordonon pri ekstervica malĉifrado de la interkaptaĵoj de la 7-a kaj la 13-a de aŭgusto de la kuranta jaro.

Kolibanov».

Ĉifrotelegramo

«Urĝe!

Al Jegorov

Responde al n-ro ..... de la 13.08.44

Mi sciigas, ke hodiaŭ, la 15-an de aŭgusto, en malavanoj de la armeo, sudoriente de Soltaniŝko, estis malkovrita kaj post interpafado likvidita resta grupo de germanoj nombre 59 homoj, el ili 17 estis mortigitaj, 4 sukcesis kaŝiĝi, la ceteraj, parte vunditaj, estis kaptitaj.

Kiel estis trovite dum pridemandoj, en la konsisto de la grupo dum pli ol monato estis moviĝantaj al la frontlinio el regiono de Mogilevo militservantoj de la stabo de la 4-a germana armeo, de la 12-a kaj 337-a infanteriaj divizioj kaj de la 76-a sturma divizio. Malrapideco de la moviĝo klarigeblas kiel per ekstrema singardeco, tiel ankaŭ per ĉeesto en la grupo de 8 gravvunditoj, inklude la komandanton de la 76-a sturma divizio general-majoron Ludwig Hort kaj ĉefoficiron de la stabo de la 4-a armeo subkolonelon Hans Kefer, kiujn oni laŭdire portadis sur memfaritaj brankardoj ĉirkaŭ sescent kilometrojn.

La likvidita grupo havis 2 afustajn mitralojn MG-34, 27 mitraletojn, grenadojn kaj armean kurtondan radiosendilon, produktitan en 1942 de firmao «Telefunken». Kiel estis dirite en la pridemandoj, la 13-an de aŭgusto, en la dua duono de la tago, post elekto de arbarkampeto, konvena por alteriĝo, la radiisto de la grupo eneteriĝis laŭdire kun peto pri urĝa sendo de aviadilo por mortanta pro gangreno generalo Hort kaj ankoraŭ du vunditoj.

Laŭ depozicioj de kaptitaj Otto Hein kaj Erich Stobbe, kiuj dum la seanco estis gardantaj nemalproksime de la sendilo, la loko de la eneteriĝo de la radiostacio determiniĝas kiel la nord-okcidenta rando de la Ŝiloviĉa arbaro. Pro pereo dum la interpafado de kolonelo Kefer, suboficiro Himmel kaj du oficiroj, senpere partoprenintaj la radioelsendon, determini ties detalojn, speciale voksignon, laborondon k. t. p., ne ŝajnas eble.

La depozicioj de Hein kaj Stobbe ne vokas dubojn pri fideleco. Mi opinias celkonforma liveron de ili ambaŭ en la regionon de la Ŝiloviĉa arbaro por determino de la loko de la eneteriĝo de la radiostacio.

Bistrov».

Ĉifrotelegramo

«Urĝe!

Al Bistrov

Responde al n-ro ...... de la 15.08.44

Per pridemando de la militkaptitoj de la resta grupo determinu, ĉu la radiostacio de la grupo eneteriĝis antaŭ la 13-a de aŭgusto. Se jes, tiam kie, kiam kaj en kiaj cirkonstancoj. Specialan intereson por ni havas ajnaj informoj pri ĉifro aŭ kodo kaj pri reĝimo de radioelsendo.

Ankaŭ eksciu, ĉu okupiĝis la grupo dum sia moviĝo pri kolektado de skoltaj informoj, ĉu ili plenumadis observadon pri fervojoj kaj ŝoseoj.

La militkaptitojn Hein kaj Stobbe senprokraste transportu en Lidon, en la kontraŭspionan fakon de la aviada korpuso, por plenumo de enketa eksperimento cele de determino de preciza loko de la eneteriĝo de la radiostacio kaj reprodukto de cirkonstancoj de la elsendo.

Jegorov».