14. Tamancev
Mi malŝparis ankoraŭ ĉirkaŭ horon, penante trovi la cigaredstumpon, tamen sensukcese.
Mi povis definitive diri, ke ne tre antaŭlonge, plej probable antaŭhieraŭ tage, ĉi tie estis du aŭ tri homoj, sidis, fumis kaj manĝetis. Kaj tio estis spertuloj, cetere tre singardaj. Sur la loko de sia estado ili ne lasis eĉ unu paperpecon, eĉ unu cigaredstumpon, eĉ unu spuron de manĝaĵo.
La kukumoj, evidentiĝintaj nemanĝeblaj, estis ĵetitaj malproksimen, trans la randon de la arbarkampeto, kaj la karbiĝinta alumeto estis ŝovita en densan muskon trans arbusto — trovi ilin sen skrupula priserĉo estis praktike neeble.
Tia antaŭzorgemo firmigis min en la penso, ke tiuj, kiuj estis ĉi tie, penis ne lasi spurojn, kaj des pli — kreis esperon, ke mi trafis al la loko de la eneteriĝo de la radiostacio. Kvankam de tiu arbarkampeto ĝis la erartriangulo16, kiun observaj stacioj determinis ĉe radiobirado, estis ne malpli ol kilometro.
Laŭ mia kutimo, mi penis modeligi agojn de tiuj homoj kaj «instalis» radiostacion, supozinte, ke la sendilo troviĝis tie, kie estis alpremita la herbo. Ree demetinte la botojn, mi ĉirkaŭgrimpis arbojn sur la rando de la arbarkampeto okcidente kaj nord-okcidente de tiu loko, kun speciala atento pririgardante branĉojn ekde la plej malsupraj ĝis la pinto mem, sed ĉe tuta penado iajn spurojn de surĵetado de anteno mi ne trovis.
Sed se miaj supozoj estas eraraj kaj tiuj, kiuj antaŭhieraŭ estis ĉi tie, kunhavis nenian radiostacion? Mi staris nudpieda meze de la kampeto, instigante miajn cerbajn sinuojn al intensa agado.
Mi konsciis, ke el kukumoj, alumeto kaj alpremiteco sur herbo ankoraŭ ne eblas kudri peltmantelon. Dume ĉio ĉi estas nur faktetoj inter universaj sekretoj! Kaj la universo ja estas granda kaj senfina...
En medito mi haltigis la rigardon sur du altaj avelujoj kaj kverketo proksimume dek kvin paŝojn for de la alpremiteco. Sur ilin mi ne grimpis — ili ne eltenus, kaj ili kreskis flanke de la «disĵetita» de mi anteno.
Ne sen peno klinante ilin, mi komencis vice pririgardi ilin kaj sur la dua avelujo sur alto de proksimume kvar metroj en kaveto de forko de du supraj branĉoj mi ekvidis tion, kion mi serĉis: difekton de la ŝelo, freŝan spuron — kvazaŭ segadstrekon — oni surĵetis dratan antenon kun pezaĵo, kaj poste detiris.
En tia granda sovaĝa masivo per fortoj de nur tri homoj trovi en dua diurno la lokon de la eneteriĝo de la radiostacio estas kvazaŭ okultrovi kudrilon en fojnostako. Aŭ gajni cent mil per loteria bileto. Mense mi aplaŭdis min; pro ĝojo mi deziris frapi min al la femuroj kaj krii: «Mi estas la plej granda!»
Emocioj estas bona aĵo, sed la afero pli gravas. Elpreninte unu el la logfajfiloj, mi almetis ĝin al la buŝo kaj imite al voĉo de bonazia femalo, ekfajfis:
— Ti-uu-ti... Ti-uu-ti... Ti-uu-ti...
Atendinte duonminuton, mi ripetis la vokon, kaj tuj en malproksimo aŭdiĝis respondaj vokoj de masklo:
— Tii-tii-tiu-ti... Tii-tii-tiu-ti...
Niaj konvenciaj signaloj signifis proksimume: «Dezirindas via ĉeesto», «Mi iras» — akceptinte mian vokon, la kapitano jam moviĝis al mi tra la arbaro. Juĝante laŭ la sono, li troviĝis de mi proksimume je kilometro.
Dum li iris, mi daŭrigis serĉadon. Sub arbustoj ĉe eliro al la pado mi distingis sur la tero grajnojn de kampartabako kaj pistita pipro — oni priŝutis la spurojn — kaj ree notis singardecon kaj antaŭzorgemon de la homoj, estintaj ĉi tie. Mi rampadis kvarpiede en la laporiĉa herbo, elprenante la grajnojn; de tempo al tempo mi faradis signalojn per la logfajfilo, por ke la kapitano povu dum irado precizigi la direkton de sia moviĝo.
Pli frue ol Paŭĉjo, por mia plezuro, aperis veraj bonazioj: maljuna kaj du junaj maskloj, belaj, kun elegantaj cindrogrizaj vostoj. Transflugante de arbo al arbo, ili atingis la randon de la kampeto kaj, trovinte homon, momente malaperis.
Paŭĉjo eĉ ne penis kaŝi sian ĝojon. Ne dirante eĉ vorton, mi montris al li la alpremitecon, la alumeton kaj la kukumojn, kaj poste klinis la avelujon; li ekvidis la segadstrekon sur la ŝelo kaj ne retenis sin — brakumis min. Tio estis ne en liaj kutimoj, kaj mi aprezis tion.
— Nu, kaj plu? — flustre interesiĝis mi.
Ni pripalpis ĉion ĉirkaŭe, pririgardis arbustojn kaj ĉiujn padojn en radiuso de ne malpli ol kvincent metroj, tamen trovis nenion plian. Kvazaŭ tiuj, kiuj faris la elsendon, poste ne paŝis sur la tero, sed leviĝis en la aeron aŭ entute dissolviĝis. Teorie kvazaŭ ne estas eble ne lasi spurojn, sed tio estas nur teorio...
Mi sciis, ke jam hodiaŭ antaŭ la nokto en Moskvo oni ekscios, ke en tia kaj tia arbarmasivo, granda kaj netrairebla (tio estos nepre notita), ni trovis la lokon de la eneteriĝo de la radiostacio, kaj en la mesaĝo, probable, estos menciita ankaŭ mia familinomo. Tio, kompreneble, estas agrabla, nu, kaj kio plu?..
Esence, ekzistis deko da demandoj, kiujn ni devus nun respondi. Tamen al tri el ili, verŝajne, la ĉefaj, ni ne povus diri ion konkretan:
de kie venis kaj laŭ kiu vojo foriris tiuj, kiuj faris la elsendon?
kiom da homoj estis ĉi tie (du aŭ tri?) kaj, ĉefe, kiuj ili estas?
de kie kaj kiu povus vidi ilin dum aliro al la arbaro?
Lacaj kaj malsataj, ni estis silente revenantaj vespere al Ŝiloviĉo. Ni estis puraj antaŭ la estroj kaj antaŭ Moskvo — kiel anĝeloj. Sed da utilo en tio dume estis — nulo kaj pulo!