10. Aleĥin Paŭlo Baziljeviĉ

Kun majoro, estro de la Lida fako pri ŝtatsekureco, mi havis proprajn, specialajn rilatojn.

Fakte, laŭ la leĝo, sen oficiala informpeto por ĉiu kazo, li ne rajtis sciigi al mi iajn informojn. Tamen ni plurfoje helpadis al li, kaj ne nur per aŭto kaj benzino, pri kio ili estis tute malriĉaj; siavice, li penis ĉiel konsideri niajn dezirojn.

Mi intencis kun kontribuo de la majoro almenaŭ ion ekscii pri vico da homoj, inklude pri Pavlovskij kaj Svirid. Kaj ankoraŭ mi deziris rigardi enketajn dosierojn de personoj, arestitaj en la lastaj tagoj kaj semajnoj en tiu parto de la regiono, kie troviĝis la Ŝiloviĉa arbaro, kaj eble eĉ konversacii kun iu el ili.

Kvazaŭ spite, en tiu malfrua horo en la kabineto, krom la majoro mem, troviĝis ankaŭ lia estro: nekonata de mi subkolonelo el Baranoviĉo. Mi prezentis min kaj devis per du vortoj mencii, ke mi interesiĝas pri Ŝiloviĉo kaj Kamenko.

Aŭdinte tion, la subkolonelo leviĝis kaj, pasumante tra la kabineto, faris tutan paroladon. Ĝia senco konsistis en tio, ke la Ŝiloviĉa arbarmasivo kiel splito en karno sidas sur la teritorio de la regiono kaj ke ili ne havas fortojn kaj eblojn purigi, aŭ, kiel li esprimis, «sendanĝerigi» ĝin. Tio estas afero de la armeo, sed nin, laŭ li, tio neniom maltrankviligas, ĉar la komunikvojoj de la fronto pasas flanke, kaj ĉio, kio koncernas la vivon de la distrikto, sekurecon de la lokaj loĝantoj kaj de la potencoj, nin, laŭ li, tute ne interesas.

Kaj tiel ĉiam. La armeo opinias nin organoj de ŝtatsekureco, sed la organoj opinias nin la armeo.

Li paroladis laŭte kaj patose, kvazaŭ elpaŝante sur tribuno. Mi trafis en kaĉon. Li alparoladis al mi tiel, kvazaŭ mi estus almenaŭ komandanto de la armeo kaj, se mi havus deziron, por mi kostus nenion disponigi necesajn fortojn (kiel mi taksis, ne malpli ol tri mil homojn), por «sendanĝerigi» la Ŝiloviĉan arbaron.

Mi multon povus diri al li, sed kontraŭdiri en tiaj situacioj estas vana malŝparo de tempo. Krome mi morte deziris dormi.

Li oratoris, kaj mi sidis antaŭ li sur tabureto, ŝajnigante, ke mi atente aŭskultas, kaj eĉ konsente kapjesadis; kaj en unu momento, rimarkinte rideton sur la vizaĝo de la majoro, mi same kiel stultulo ridetis. Plej multe mi timis, ke mi perdos sinregadon almenaŭ por momento, ekdormos kaj falos.

Finfine li eksilentis kaj, akompanata de la majoro, direktis sin ripozi. Mi estis malleviĝanta post ili laŭ la ŝtuparo, febre elpensante pretekston por voki la majoron flanken kaj interparoli.

Malsupre, pardonpetinte la estron, li eniris en la kabineton, kie sidis deĵoranto — ruĝvanga liphara kapitano kun ordeno «Ruĝa Standardo» sur la uniforma ĉemizo. Mi eniris post li kaj, ferminte post mi la pordon, sen aludoj diris, ke mi bezonas iomete poste telefoni al mia estro per «AF».

— Vi malfermos al li la kabineton, — pendigante ŝlosilon sur la tabulon, ordonis la majoro al la deĵoranto.

— Kaj estu bonvola, — tuj daŭrigis mi, — permesu rigardi enketajn dosierojn.

— Onjo, donu trinki, ĉar mi tiel deziras manĝi, ke eĉ mankas kie tranokti, — returniĝante, ne sen sarkasmo rimarkis la majoro kaj ordonis al la deĵoranto: — Diru al Senĉilo, ke li montru... Sed nur punistojn kaj helpantojn!.. Pardonu min — la estro. — Kapmontrinte al la pordo, li haste ŝovis al mi la manon. — Venu morgaŭ.

«Nur punistojn kaj helpantojn!..» Dankon almenaŭ pro tio... Pri pli multa mi eĉ ne kalkulis.

— Minuton. — Retenante lian manplaton, mi senceremonie ŝirmis al li la vojon. — Ĉu vi konas en Kamenkaj bienetoj Stanislavon Svirid-on? Tia nigrahara... nervoza.

— Ne konas, — elŝirinte la manon kaj ĉirkaŭirante min, diris la majoro. — Kaj la familinomon ne renkontis.

— Kaj Pavlovskij-on?

— Kiun? Unu sidas ĉe ni.

— Tio estas la patro. — Mem mirante pri mia persisto, mi ĉe la elirejo mem kaptis la majoron malantaŭe ĉe la maniko. — Kaj la filo?

— Li havas du filojn. — Malferminte la pordon, la majoro rapidmove paŝis trans la sojlon kaj jam el la koridoro ripetis: — Venu morgaŭ...

Iomete poste mi sidis en ies malplena tabakodora kabineto kaj ĉe malhela lumo de kerosena lampo estis trarigardanta enketajn dosierojn pri eksaj vilaĝestroj, okupaciaj policistoj kaj aliaj helpantoj de la germanoj.

En protokoloj estis listigitaj tre stereotipaj demandoj kaj preskaŭ per samaj vortoj estis fiksitaj respondoj de la enketatoj. Plej multaj el ili estis arestitaj ankoraŭ antaŭ kelkaj semajnoj. Nenio interesa por ni. Tute.

«...Rakontu, kiam kaj en kiaj cirkonstancoj vi perfidis al la germanoj la familion de partizano Jozefo Tiŝkeviĉ?..»

«...Nomu, kiu ankoraŭ, krom vi, partoprenis amasajn pafmortigojn de sovetiaj militkaptitoj en Kaŝaro en aŭgusto de la 1941-a jaro?»

«...Dum priserĉo ĉe vi estis trovitaj oraj aĵoj: ringoj, moneroj, uzitaj dentaj kronaĵoj. Rakontu, kie, kiam kaj en kiaj cirkonstancoj ili trafis al vi?»

Kompreneble, ili luktadis por la vivo, malagnoskadis, malkonfesadis. Ankaŭ tion ili faradis sufiĉe monotone, same. Ilin oni konviktadis per depozicioj, konfrontoj, dokumentoj.

Punistoj, murdistoj, marodistoj — sed kian rilaton ili povis havi al la serĉata de ni radiostacio kaj ĝenerale al spionado? Por kio ni ilin bezonas? Por kio mi malŝparas por ili tempon?

Sed se subite?..

Tiu «Sed se subite?» ĉiam vigligas ĉe serĉado, kreas esperon kaj energion. Sed mi apenaŭ povis teni la kapon pro dormemo kaj apenaŭ estis komprenanta ion ajn. Por ne ekdormi, mi penis kanti — mi eltenis nur unu kaj duonon aŭ du strofojn.

La dosiero de Pavlovskij-patro aspektis precize same, kiel la aliaj: grizeta paperujo, ordono pri aresto, protokoloj de pridemandoj kaj poste nealfiksitaj laboraj dokumentoj.

Li estis arestita kiel Volksdeutsche, pro perfido de la Patrujo, tamen kion kriman li faris, krom subskribo de la Volksliste14 kaj provo foriri kun la germanoj, mi ne sukcesis kompreni.

Kaj ne nur mi. Post la protokoloj sekvis papereto kun rimarko de estro:

«k-do Zajcev. Ne estas malkovrita praktika perfida agado de P. Necesas malkaŝi kaj dokumenti».

Interalie Pavlovskij estis demandita ankaŭ pri la filoj, al kio li respondis:

«Miaj filoj, Kazimiro kaj Nikolao, vere servis ĉe la germanoj sur la teritorio de Polio en konstruaj organizaĵoj, en kiaj nome — mi ne scias. Mi konas neniajn detalojn de ilia servo ĉe la germanoj».

Jen tiel. En konstruaj organizaĵoj. Sed Svirid kredigis, ke en la polico. Sur grava posteno.

Propre, policistoj kaj aliaj helpantoj malmulte nin interesis. Tamen min interesis, kion faris Kazimiro Pavlovskij kaj du homoj kun li en la tempo de la radioseanco apud la Ŝiloviĉa arbaro? Kiel li trafis tien? Kaj kial ĉiuj tri estis ekipitaj same, per nia kvazaŭ oficira uniformo? Por vagi en arbaroj tio ne necesas, eĉ pli — tio estas danĝera. Tamen, mi koncedis, ke rilate de ilia aspekto kaj detaloj Svirid pro timo povis erari.

Post ĉirkaŭ dek minutoj, sidante ĉe la aparato «AF» en la kabineto de la fakestro, mi estis atendanta, kiam oni konektos min kun subkolonelo Poljakov.

Mi telefonis por raporti pri iro de la enketado kaj kun kaŝita espero, ke en la Departemento jam estis ricevita la malĉifrita teksto aŭ, eble, iaj novaj informoj pri la sendilo kun voksigno KAO kaj pri la serĉatoj.

Tia espero vivas en vi ĉiam. Kaj tute ne pro paraziteco. Kiom ajn sukcese iru la aferoj, vi neniam forgesas, ke la grupo ne estas sola, kaj por vi oni laboras, kaj ne nur en la Departemento. Iu ajn povus, sed Poljakov ne povas forgesi kontroli, ke estu farata ĉio necesa ĉie, inklude ankaŭ Moskvon.

Finfine en la aŭskultilo aŭdiĝis nelaŭta, kartaveta voĉo de la subkolonelo, kaj mi tre klare imagis lin al mi — nealtan, kun konveksa tuberplena frunto kaj iomete elstarantaj oreloj, en uniforma ĉemizo kun ĉifitaj kampaj epoletoj, sidanta sur li tro vaste, kiel sako. Mi imagis, kiel, aŭskultante min, li, sidante flanke en fotelo, faros notojn sur paperfolio kaj ĉe tio laŭ kutimo de tempo al tempo snufados per la nazo iel infanece kaj ŝajne ofendite.

Mi komencis raporti pri la iro de la enketado, rakontis pri la spuroj ĉe la fonto kaj pri tio, kiel estis pripafita Tamancev, pri konversacioj kun Vasjukov kaj Svirid. En ĉio ĉi estis nenio grava, sed li aŭskultis min ne interrompante, nur fojfoje jesadis, precizigadis, kaj mi jam komprenis — ili havas nenion novan.

— Kion faris Pavlovskij kaj du homoj kun li en la tago de la radioseanco apud la Ŝiloviĉa arbaro — tio estas demando... — kiam mi eksilentis, prononcis li. — Kiel li trafis tien?.. Do, jen... Pavlovskij Kazimiro aŭ Kazimierz... Georgijeviĉ, naskiĝinta en la mil naŭcent dek sepa aŭ dek oka jaro, en urbo Minsko (ne ekzakte), laŭ dokumentoj supozeble beloruso aŭ polo... Je-es, ne multe... Ni kontrolos en ĉiuj enketaj materialoj... Kaj nun, Paŭlo Baziljeviĉ, rilate de la teksto... La generalo ĵus parolis kun Moskvo. Malĉifraĵo ankoraŭ ne estas. Kaj ankaŭ la niaj baraktas dume sen rezulto. Sed mi esperas, ke morgaŭ aŭ postmorgaŭ la teksto estos. Kaj dume finpremu la arbaron!..



14. Volksdeutsche — «etna germano» — dum la nazia tempo tiel nomiĝis germanoj, naskiĝintaj ekster Germanio, loĝantaj en landoj, okupaciitaj de Germanio kaj petskribintaj pri germana civitaneco. Volksliste — speciala dokumento, donata al «etnaj germanoj» post ricevo de civitaneco, plenumanta rolon de pasporto kaj certigilo de «rasa pureco». En la USSR subskribo de Volksliste estis kvalifikita kiel perfido de la Patrujo, kaj subskribintaj ĝin «etnaj germanoj» el eksaj sovetiaj civitanoj, trafintaj en zonon de sovetia administrado, plej ofte estis arestataj de ŝtatsekurecaj organoj kaj juĝataj (rim. de la tradukinto).