Gvidlibro por verdaj vojaĝantoj

Somere de 1993 mi studis en la famaj someraj Esperanto-kursoj ĉe la Usona Ŝtata Universitato de San-Francisko. Inter niaj instruistoj estis membro de la Akademio de Esperanto, Boris Kolker, kiu nur du semajnojn pli frue enmigris Usonon el Rusio.

Estis tiam ke mi konatiĝis kun la unua eldono de lia lernolibro «Vojaĝo en Esperanto-lando. Perfektiga kurso de Esperanto», kiun studis la kursanoj de la tria nivelo.

Ni amikiĝis, kaj estas rimarkinda fakto ke mi ne povis tiam imagi, vivo estas tia, ke post kvin jaroj mi estos elektita prezidanto de UEA kaj en tiu rolo partoprenos en la publikigo de la dua eldono de tiu bonega libro, tre interesa kaj tre utila por novaj kaj malnovaj uzantoj de Esperanto.

La dua eldono de la libro, radikale prilaborita, estas siaspeca resumo pri la Esperanto-kulturo je la fino de la 20-a jarcento kaj tial ricevis iom pli longan titolon: «Vojaĝo en Esperanto-lando. Perfektiga kurso de Esperanto kaj gvidlibro pri la Esperanta kulturo».

La ĉefa celo de la libro estas draste plialtigi la aktivan lingvoregon, kaj tio estas farata ne altrude sed surbaze de zorge selektitaj (model-lingvaj) tekstoj kaj originalaj ekzercoj.

Iom provoka estas la devizo de la libro: Esperanto estu regata samnivele kiel la gepatra lingvo! Tio, kompreneble, estas idealo kiun ni ĉiuj, helpate de la libro, celos atingi.

Plimulto de la lernolibraj tekstoj estas mallongaj, do facile percepteblaj kaj ĝueblaj. Ili peras al la leganto la fascinan mondon de la Esperanto-kulturo. La komentoj edukas la studanton esti altklera membro de Esperantujo.

La lingvaj ekzercoj, pensigaj kaj ofte surprizaj, celas evoluigi aktivan lingvoregon kaj literaturan kreemon. La aŭtoro sukcesis kolekti malfacile troveblajn informojn, do «Vojaĝo» estas iomgrade moderna enciklopedieto de Esperanto.

Ĉi tie enestas grandaj kvantoj da nomoj de eminentaj esperantistoj (ofte kun ĝisdatigitaj biografietoj) kaj titoloj de elstaraj Esperanto-libroj; preskaŭ ĉiuj tiuj libroj estas akireblaj ĉe la libroservo de UEA aŭ aliaj libroservoj. «Vojaĝo» entenas Esperantajn formojn de multegaj personaj kaj geografiaj nomoj.

Inter la celoj de la libro estas plivigligi la vivon de Esperanto-kluboj, konsciigi kaj erudiciigi la esperantistojn pri la Esperanto-kulturo, plifortigi emocian ligon kun Esperanto kaj la Esperanto-komunumo. Tial estas salutinda la enmeto de tiurilataj brilaj eseoj de Claude Piron, William Auld, Joel Brozovsky, Sergej Kuznecov.

Prezento de enigmoj pri la vivo kaj agado de Ludoviko Zamenhof elvokos ĝeneralan intereson.

Super ĉio, la libro celas grave ankaŭ plibonigon de transnacia edukado, tial aperas novaj tre interesaj tekstoj pri kelkaj pliaj landoj.

Novaj beletraĵoj prozaj kaj poeziaj faras la libron pli alloga. Krome, ĝi ja estas multflanka fotoalbumo pri Esperantujo.

La unuan eldonon de «Vojaĝo» publikigis la ŝtata fremdlingva eldonejo «Progreso» en Moskvo kaj mi komprenas ke por stimuli ties interesiĝon pri la publikigo, la libro estis kompilita iom rusiocentrisme. Tiu rusiocentrismo de la unua eldono estis neevitebla, sed nun grandparte eliminita.

Mi deziras al ĉiuj legontoj kaj studontoj agrablan vojaĝon en nia mirinda Esperantujo kun la kompetenta ĉiĉerono, Boris Kolker.

Kep Enderby,
Prezidanto de UEA

Antaŭparolo

Saluton, amiko! Jes, en nia komforta aŭtobuso, vojaĝonta en Esperanto-lando, estas unu libera loko. Kion ni faros dum la vojaĝo? Ni konatiĝos kun la historio, kulturo, kutimoj, vidindaĵoj de tiu belega lando, kun ĝiaj plej interesaj homoj. Kaj ni tiel profunde studos ĝian lingvon, ke vi povos fariĝi civitano de tiu lando, kiu ne estas sur la geografia karto. Mi diros al vi sekreton: se vi montros vin interesiĝema, laborema kaj kapabla, ĉe la fino de nia vojaĝo vi, eble, eĉ ricevos propran pecon da tero sur la plej alta monto de tiu lando – Verda Parnaso. Okupu do la lokon, amiko, kaj vojaĝu kun ni! Ek!

Kara leganto! Vi tenas en la manoj unikan libron, kiu celas:

Certe, tiu ĉi libro ne povas enhavi ĉion, sed ĝi konsilos al vi, kion legi kaj kion fari plu. Aliflanke, mi estos feliĉa, se vi ne trovos en ĝi enuon kaj banalecon.

La libro estas verkita kvazaŭ taglibro de ideala Esperanto-klubo, en kiu vi renkontiĝos kun steloj de la Esperanto-kulturo kaj ankaŭ kun (dume) malpli konataj Esperanto-landanoj.

La tekstoj plejparte estas originale verkitaj en Esperanto kaj jam ie publikigitaj. Principe, ili estas prenitaj senŝanĝe, kvankam pro didaktikaj kaj redaktaj kaŭzoj kelkaj tekstoj estas iomete modifitaj, multaj tekstoj estas mallongigitaj, preskaŭ ĉiuj tekstoj estas komentitaj.

La ĉefa materialo de la libro estas la tekstoj, kiuj estas nepre legendaj. Unue legu la tekston kaj penu kompreni la ĝeneralan sencon tute ne uzante vortaron. Poste relegu ĝin, denove ne rigardante en vortaron, kaj penu kompreni ĝin laŭeble detale: a) per konjekto pri la senco de novaj vortoj laŭ iliaj vortpartoj kaj per komparo de novaj vortoj kun nacilingvaj vortoj, konataj al vi; b) per ĝenerala kompreno de la frazo kaj per kunteksto. Ankoraŭfoje tralegu la tekston, jam uzante la vortaron, por kompreni ĉiujn detalojn. Kaj tralegu la tekston lastfoje, denove sen helpo de vortaro, kaj konvinkiĝu, ke ne restis malklaraj lokoj en la enhavo kaj lingvaĵo de la teksto. Ne rapidu, ĝuu la legadon kaj studadon.

En la lernolibro estas uzitaj diversaj tipoj de ekzercoj, ĉefe de krea karaktero. Se la instruisto sentas, ke en iu leciono ne sufiĉas la ekzercoj, li aŭ ŝi povas ilin multigi, prenante el aliaj lecionoj ekzercojn de tiuj tipoj, kiuj ne estas uzitaj en la studata leciono. Aliflanke, ne nepras (kvankam dezirindas!) plenumadi ĉiujn ekzercojn.

Estas supozate, ke la leganto (studanto) jam bone konas bazan kurson de Esperanto. La lernolibro estas uzebla por memstara, koresponda aŭ klasa studado. En ajna okazo helpo de spertaj lingvoparolantoj estas dezirinda.

Ankaŭ la personoj, kiuj libere regas la lingvon, tralegos la libron kun intereso kaj utilo, unue, ĉar ĝi enhavas elstarajn literaturajn tekstojn; due, ĉar ĝi estas siaspeca moderna enciklopedieto de Esperanto kun multaj ĝisdatigitaj, malfacile troveblaj informoj; trie, ĉar ĝi ebligas radikale plibonigi la vivon de Esperanto-kluboj; kvare, ĉar ĝi havigas riĉan materialon, racian kaj emocian, uzeblan en la ekstera informado.

Mi esperas, ke ĉiu povos ĉerpi el tiu ĉi libro ne nur novajn konojn, sed ankaŭ inspiron kaj entuziasmon.

La unua eldono de la libro estis publikigita de la prestiĝa eldonejo «Progreso» en Moskvo en la jaro 1992. Nun ĝi estas legata kaj studata en la tuta mondo. Ankaŭ mi instruis per ĝi en la someraj kursoj ĉe la usonaj universitatoj de San-Francisko kaj Hartfordo. Krome mi instruas per ĝi en la Internacia Perfektiga Koresponda Kurso (IPKK). La sperto montras, ke la aktiva lingvorego de la studantoj okulfrape kreskas de leciono al leciono.

Pro diversaj kaŭzoj la unua eldono estis tro saturita per tekstoj rilataj al Sovet-Unio kaj Rusio. Mi klopodis, ke la dua eldono estu pli internacia, Esperanta, enhavoriĉa, alloga kaj efika. Multaj tekstoj estas forigitaj aŭ alilokitaj. Aperis pluraj novaj tekstoj. La komentoj kaj ekzercoj estis intense prilaboritaj.

Tiu ĉi libro ne povus aperi sen helpo de multaj personoj. Unue, mi dankas miajn antaŭulojn William Auld kaj Marjorie Boulton, kiuj kreis antaŭ mi samtipajn lernolibrojn, «Paŝoj al plena posedo» kaj «Faktoj kaj fantazioj», respektive; iliaj lernolibroj kaj «Vojaĝo en Esperanto-lando» bone kompletigas unu la alian. Due, mi dankas sennombrajn personojn, kiuj diversmaniere kontribuis al tiu ĉi libro: verkis aŭ tradukis tekstojn, reviziis siajn tekstojn, donis informojn aŭ konsilojn. Trie, mi dankas la redaktoron de ambaŭ eldonoj Viktor Aroloviĉ, kiu uzis sian ĝeneralan erudicion, sian lingvan, movadan, redaktistan kaj provlegistan kompetentecon por laŭeble minimumigi mankojn en la libro. Kaj fine mi dankas nian centran Esperanto-organizaĵon UEA (kies komitatano kaj ĉefdelegito mi estis dum pluraj jaroj) pro la publikigo de la libro en la kadro de Kampanjo 2000.

Esperanto estas tiel bona lingvo, ke ĝi meritas esti parolata sed ne balbutata. Esperanto-lando estas tiel ĉarma lando, ke ĝi meritas esti enloĝata de lingve altkleraj civitanoj sed ne de duon-analfabetoj ĉiam pretaj elmigri en Mal-Esperanto-landon. Regi Esperanton perfekte povas ĉiu, ankaŭ vi, kara leganto. Ekdeziru tion kaj iom klopodu por realigi tiun deziron. La rezultoj superos viajn esperojn kaj atendojn. Nia devizo estu: Esperanto estu regata samnivele kiel la gepatra lingvo!

Ĝuu la agrablan vojaĝon en Esperanto-lando!

Se vi havos deziron, vi povos skribi al mi por

Boris Kolker
Sovet-Unio – Rusio – Usono

Internacia perfektiga koresponda kurso (IPKK)

Kara amiko!

Mi instruas per «Vojaĝo» en la Internacia Perfektiga Koresponda Kurso (IPKK) per ordinara kaj reta poŝto. Por studi en la reta IPKK oni eĉ ne bezonas havi la libron: mi sendas ĉiun lecionon per retpoŝto. Ankaŭ vi povas studi en IPKK sub gvido de la aŭtoro en oportuna por vi tempo, en oportuna por vi ritmo:

Nun vi povas trastudi la lecionon 1 kaj sendi al mi per retpoŝto la plenumitajn taskojn de «Lingva praktiko». Mi kontrolos ilin kaj resendos al vi same per retpoŝto.

Ĝis baldaŭ!

Via instruisto
Boris Kolker

6755 Mayfield Rd, Apt 312, Mayfield HTS, OH 44124, Usono – USA
Telefono (440) 646-1482
Retpoŝto: <bkolker@gmail.com> aŭ <b_kolker@yahoo.com>.

[Leciono 1]