[Antaŭa ĉapitro]   [Enhavo]   [Sekva ĉapitro]

La dudek unua ĉapitro.
Roberts kaj lia edzino

Malvasta elstaraĵo de norda parto de Teksaso disigas ŝtatojn Oklahomon kaj Novan Meksikion. Amarillo situas en Teksaso kaj, veturante el ĝi al Santa-Feo, ni ofte renkontis lokajn pentrindajn indiĝenojn.

Du vakeroj (cowboys) pelis aron da etaj stepaj bovinoj, vilaj kiel hundoj. Grandegaj feltaj ĉapeloj ŝirmis vakerojn de la akra dezerta suno. Spronoj sur iliaj botoj bele aspektis kune kun figuraj, damaj kalkanumoj. Vakeroj kriis “hoto” kaj plenmove turnis siajn galopantajn ĉevalojn. Tio ĉi ŝajnis iom troa, kio necesas por kutima pelado de bovaro. Tamen, tie ĉi estas Teksaso, kaj ĝiaj indiĝenoj scipovas paŝti brutarojn! Ni, urbanoj, ne kapablas konsili ion ajn al ili.

En malnova, vitrigita “ford” ankaŭ veturis vakeroj. Por tiuj grandaj junuloj mankis spaco en la aŭto, kaj do ili sidis tute senmove, foje tuŝante unu la alian per siaj ĉapelegoj. Preterveturante, ni vidis ene de l' aŭto kvin vakerojn, kiuj estis tre peza ŝarĝo por la aŭto kun maldikaj radoj, farita en 1917. Tamen “Olda Henrio”, kun knarado, iom post iom trenis sin antaŭen.

Kamionoj kun altaj barieroj veturigis ien ĉevalojn kaj mulojn. Mirinda tamen estas la lando! Ĉi tie eĉ ĉevalojn oni veturigas per aŭtoj. Ĉu ekzistas pli granda humiligo por tiu ĉi besto! Supre de furgonoj vidiĝis longaj oreloj de muloj kaj foje aperis belaj ĉevalaj muzeloj, en kies okuloj estis neesprimebla, vetura sopiro.

Traveturinte kurtan distancon post Amarillo, ni ekvidis novan “hiĉhajker”-on (hitchhiker), kun suprenlevinta polekso. Tiel en Usono oni nomas homojn, kiuj petas veturigi ilin. Ni haltis. Viro mallevis brakon. Sur li estis supertuto, el sub kiu vidiĝis malbutonumitaj kolumoj de du ĉemizoj. Ankaŭ sur li estis hela kaj pura velura jaketo. Li diris al ni, ke li celas atingi urbon Fenikson (Phoenix) en ŝtato Arizono. Nia celo estis malsama, sed ĝis Santa-Feo niaj direktoj estis samaj, kaj do ni lin invitis kunvojaĝi.

Sinjoro Adams ne perdis tempon kaj tuj komencis lin pridemandi.

Nomo de nia kunvojaĝanto estis Roberts. Li metis sian ĉapelon sur siajn genuojn kaj volonte ekrakontis pri si mem. Ankoraŭ unu bona trajto de usonanoj estas ilia societemeco.

Lia amiko sciigis lin, ke en Fenikso estas vaka laborloko, kie oni pakas fruktojn kaj perlaboras dek ok dolarojn semajne. Ĝis Fenikso estas sepcent mejlojn. Li ne havas necesan monon. Tutan nokton li veturis en kargovagono, en kiu estis tre malvarme. Kune kun li en vagono veturis ankoraŭ kelkaj vaguloj. Roberts hontis veturi sen bileto kaj do li helpis al servistoj kargi pakaĵojn. Ceteraj vaguloj, malgraŭ malvarmo, dormis kaj spertis neniujn rimorsojn.

Roberts veturis el Oklahomo. En tiea malsanulejo troviĝas lia edzino. Li elpoŝigis artikoleton eltranĉitan el ĵurnalo, kaj ni ekvidis foton de juna virino, duonkuŝanta en blanka malsanuleja lito, kaj subskribon: “Ŝi ridetas eĉ en kuŝejo de suferoj”.

Sinjoro Adams emocie eksvingis brakojn.

– Sir (sinjoro), – ekkriis li, – mi jam legis pri via edzino en ĵurnalo!

Kelkajn horojn seninterrompe Roberts rakontadis al ni historion de sia vivo.

Li parolis nehaste, trankvile, kaj ne alvokis kompaton aŭ kunsenton. Lin oni petis rakonti – kaj do li rakontas.

Origine li estas teksasano. Liaj patro kaj duonpatro estis meblistoj. Li finis mezan lernejon (high school), sed por plua kleriĝo mankis mono. Li laboris en eta kompara konserva fabriko, en kiu li iĝis majstro. Tamen fabrikado tie daŭris nur tri monatojn jare. Oni dungas sezonlaboristojn, kiuj migradas kune kun siaj gefamilianoj tra la tuta lando. Komence ili laboras sude, poste ili migras norden, kie rikolto okazas iom pli malfrue. Ili estas efektivaj nomadoj. Nenion signifas tio, ke ili estas blankuloj kaj civitanoj de Usono. Antaŭe ili estis malnomadoj, kiujn moderna tekniko igis migri. Al viroj oni salajras dudek cendojn hore, al virinoj – dek sep cendojn. Nutraĵojn oni eldonas el kantino, kaj poste ties kostojn oni depagas el salajro. Kun farmuloj mastroj de samaj fabrikoj kontraktas tiel. Ili donas al farmuloj ŝulde semojn kaj pagas certan monon pro rikoltaĵo. Oni kontraktas printempe, kiam farmuloj spertas iujn malfacilaĵojn. Ĝenerale, fabrikantoj scipovas profiti.

Pri profita scipovo Roberts parolis sen indigno, sed aprobe.

Tamen mastro de fabriko, en kiu li laboris, ankaŭ spertis malfacilaĵojn, ĉar lin turmentas lokaj bankoj. Lia futuro ne estas klara. Verŝajne, bankoj lin formanĝos. Tio ofte okazas en Usono.

Do jen, li laboris kiel majstro kaj edziĝis al filino de la fabrikmastro. Geedziĝo estis tre feliĉa. Junaj geedzoj ĉion faris kune – vizitis kinejon kaj konatojn, dancis nur unu kun la alia. Ŝi estis instruistino, tre bona kaj saĝa junulino. Ŝi ne volis havi infanojn, ĉar ŝi timis, ke ili deprenos edzon de ŝi. Ili ambaŭ bonstatis. Dum kvar jaroj de kuna vivo ili ŝparis du mil dolarojn. Ili havis dek ok purarasajn bovinojn kaj propran limuzinon. Ĉio pasadis tre glate kaj eĉ nenion pli bonan ili deziris. Kaj jen februare de la pasinta jaro mia edzino falis de ŝtuparo kaj rezulte okazis grava lezo de ŝia vertebraro. Kelkaj operacioj kaj kuracado dum jaro kaj duono forprenis tutan ilian ŝparmonon. Finfine tio pli similis rabatakon de banditoj ol al homaman medicinan helpon. Kuracistoj forprenis ĉion – disponeblan monon kaj monon, ricevitan pro vendo de bovinoj kaj limuzino. Restis neniu cendo. La unua hospitalo postulis dudek kvin dolarojn ĉiusemajne, la oklahoma postulas kvindek. Mia edzino bezonas metalan korseton kostantan cent dudek dolarojn.

Kiam li estis parolanta pri kuracistoj, li tute ne plendis kontraŭ ili. Ne, li diris tute trankvile:

– Nenion oni povas fari. Mi ne havis feliĉon.

Rara usonano serĉas kaŭzojn de okazinta plago, ĉar ĝenerale tion ili ne ŝatas. Ĉiu, kiu bonstatas, neniam diros, ke iu multe favoris lin. Ĉion bonan li atingis mem, per siaj manoj. Tamen se aferoj iras neglate, li neniun kulpigos. Li diros, kiel diris al ni Roberts: “Mi ne havis feliĉon” aŭ “Mi ne sukcesis fari aferon. Tio signifas, ke mi ne scipovas ĝin fari”. Kuracistoj fakte rabis Roberts-on, sed li ne pensas, ĉu tio estas justa aŭ maljusta, li sole esperas, ke sekvontjare li havos feliĉon.

En Fenikso li perlaboros dek ok dolarojn semajne kaj elspezos ses aŭ sep. La restintajn li pagos pro kuracado de l' edzino, kiu esperas enspezi per instruado de la latina lingvo endome. Sed kiu en Oklahomo deziras lerni la latinan endome? Tio ĉi estas ne sufiĉe kredebla.

Malgaje ridetante, Roberts remontris al ni la ĵurnalan eltranĉaĵon. Sub foto estis optimisma subskribo: “Ŝi scias, ke ŝi estas paralizita por ĉiam, sed ne perdas esperon. – Ja kune kun mi estas mia edzo! – diris juna virino dum konversacio kun nia raportisto”.

Sinjoro Adams subite ekkaptis manon de Roberts kaj skuis ĝin.

– Good boy, – tramurmuris li kaj deturnis sin. – Bona junulo.

Roberts enpoŝigis la eltranĉaĵon kaj eksilentis. Li aspektis kiel la dudekokjara. La trankvila junulo kun vireca bela vizaĝo kaj nigraj okuloj. Lia nazo kun ĝibeto memorigis indiajn trajtojn. Roberts tuj klarigis, ke en li estas kvarono da indiana sango.

Mirindaj estas tiuj teksasanoj! Ili scipovas paŝti bovarojn kaj toleri frapojn de fato. Supozeble, ke la indiana sango okazigis tiun stoikan karakteron de nia kunvojaĝanto! Franco aŭ italo, okazinta en sama situacio, verŝajne, komencus ofte peti Dian helpon aŭ male malbenus lin, sed la usonano estis trankvila. Lin oni petis rakonti – kaj li rakontis.

Do, ni konversaciis kun li kelkajn horojn. Ni metis multajn demandojn kaj ĉiuj estis detale responditaj. Ni atendis, ke li same ekvolis ekkoni ion pri ni, des pli, ke ni interparolis ruse, kaj la rusan lingvon dube li aŭdis antaŭe. Tamen li nenion demandis, ne interesiĝis pri ni mem, pri celo de nia vojaĝo, pri la lingvo, kiun ni uzis.

Nin surprizis lia nescivolemeco kaj ni demandis lin pri Soveta Unio, kion li aŭdis pri ĝi?

– Jes, – diris Roberts, – mi aŭdis pri rusoj, sed nenion scias. Sed mia edzino legas ĵurnalojn kaj, probable, ŝi ion scias.

Tiam ni komprenis, ke li ne demandis nin tute ne pro sia delikateco. Male – usonanoj estas eĉ iom krudaj. Ne, simple tio lin ne interesis, samkiel, verŝajne, lin ne interesis proksima najbara Meksikio kaj malproksima Nov-Jorko.

Ni haltis por matenmanĝi en loĝloko apud fervoja stacio, situanta proksime de Santa- Rozo, kiun sekigis la suno. Mastro de manĝejo, en kiu ni manĝis sandviĉojn kun fromaĝo kaj ŝinko, estis meksikiano kun granda osteca nazo.

Sandviĉojn preparis li mem, lia edzino, kiu konis neniujn anglajn vortojn, kaj lia filo, maldika knabo kun kurbaj gamboj kaj vakera zono ornamita per kupraĵoj. La meksikia familio preparis manĝaĵojn tiel brue, kvazaŭ ĝi disigis heredaĵon. Lerta, trankvila usona “priservado” (service) malaperis, kvazaŭ ĝi neniam ekzistis. Krome, la sandviĉoj kostis duoble pli, ol kutime. Sur ĉefa strato situis vendejo, en kiu oni vendis indiajn metiproduktojn: litkovrilojn, ornamitajn potojn, idolojn kun grandaj cilindraj nazoj. Ĉion ĉi lumis la varma, novembra suno. Tamen varmeco estis ne plej forta, kiu okazas somere.

Kelkajn mejlojn for de loĝloko, en kiu ni haltis, okazis nia unua, aŭta akcidento. Ni apenaŭ ne trafis kanaleton.

Ni ne rakontos, kiel ĝi okazis kaj kiu kulpis pri ĝi. Ni povas nur sciigi, ke geedzoj Adams ne kaŭzis la akcidenton. Kiam la limuzino proksimiĝis al kanaleto, ni sidis trankvile kaj silentis, atendante ĝian renversiĝon. Neniu suprenlevis brakojn al ĉielo kaj adiaŭiĝis pense kun parencoj. La aŭto tamen ne renversiĝis. Ĝi tre kliniĝis kaj haltis tuj apud rando de l' kanaleto. Ni singarde eliĝis, malfacile penante ne perdi ekvilibron (inkluzive la animan).

Ni sukcesis interŝanĝi eĉ neniun vorton pri la okazaĵo, kiam la unua alveturanta aŭto (ĝi estis kamiono) haltis, kaj el ĝi eliris ŝoforo kun nova, firma ŝnuro enmane.

Tute senvorte, li kunligis nian limuzinon kaj kamionon, kaj momente eltiris ĝin survojen. Ĉiuj ŝoforoj preterveturantaj haltis kaj proponis sian helpon. Estis agrable sperti tion. Ŝoforoj sincere volis helpi, samkiel tion faras formikoj, kiuj vidas sian fraton trafintan en akcidenton. Ni estis eĉ feliĉaj, ke okazis la akcidento, ĉar alie ni ne ekkonus tiun bonan, usonan trajton. Kiam ŝoforoj estis konvinkitaj pri tio, ke ilian helpon ni ne bezonas, ili tiam ekveturis plu.

Nia savinto deziris al ni bonan vojaĝon kaj forveturis. Dum adiaŭado li ekrigardis en flankon de s-ino Adams kaj trabalbutis, ke limuzinon devas direkti viro, sed ne virino. Sinjorino Adams kondutis kiel perfekta damo (lady). Ŝi eĉ ne intencis konfesi, ke dum la akcidento la limuzinon direktis ne ŝi.

La usonano, eltirinta nian limuzinon, ne volis aŭdi niajn dankojn. Helpo dum veturadoj en Usono ne estas ia elstara heroeco. Se nia savinto mem trafus en akcidenton, ni same silente kaj trankvile helpus al li. Pri pago pro helpo eĉ paroli ne eblas, ĉar oni povos mallaŭdi tion.

Post du tagoj ni mem savis aŭton, kiam ni reveturis en Santa-Feon el indiana vilaĝo, situanta apud urbeto Taoso. Falis malseka neĝo. Ŝoseo glaciiĝis, kaj nia limuzino iufoje turniĝis nevole, proksimiĝante al rando de krutaĵo. Ni veturis malrapide, sed situacio estis danĝera.

Neatendite, post unu ĝirejo, ni ekvidis renversiĝintan kamioneton, kuŝantan transverse de ŝoseo. Apud ĝi, tien kaj reen paŝis juna meksikiano, en plena konfuziĝo. Sur li estis roza ĉemizo, blua kravato, griza veŝto, karmezinaj ŝuoj, verdaj duonŝtrumpoj kaj malhel-violkolora ĉapelo. Proksime, sur deklivo, kuŝis, en sanga flako dorse, alia meksikiano. Ŝajnis, ke li estis morta.

Katastrofo, verŝajne, okazis ĵus, kaj la savinta junulo tiom senraciiĝis, ke eĉ ne povis saĝe ekspliki, kiel ĝi okazis. Li paŝadis ĉirkaŭ la kamiono kaj ion sensence murmuris. Li similis frenezulon.

La kuŝanto malfermis okulojn kaj ekĝemis. Tiu ĉi terura sono iom normaligis la buntan meksikianon, kaj li ekpetis nin veturigi la vunditon en lian vilaĝon -Villarde. Ni proponis veturigi lin en proksiman malsanulejon, sed la meksikiano insistis veturigi en la vilaĝon. Ĝi situis tridek mejlojn for de la ŝoseo. Ni ĉiuj kune malfacile enigis la vunditon en la limuzinon.

Tiutempe alveturis iu usonano kaj informiĝis pri necesa helpo. Ni dankis lin kaj diris, ke nun ni veturigos la vunditon. La bunta meksikiano restis ĉe sia difektita kamiono.

Vojo estis malfacila kaj ni perdis tri horojn por atingi la vilaĝon Villarde. Ĉe nia limuzino tuj amasiĝis tuta vilaĝanaro. Malgraŭ tio, ke estis ordinara tago, ili ĉiuj estis vestitaj feste je novaj jaketoj el ledo kaj felo de simioj. Ni transdonis la vunditan meksikianon al liaj parencoj. Dum minuto li rekonsciiĝis kaj sukcesis rakonti pri la akcidento. Tiutempe alveturis la sama usonano, kiu haltis sur la ŝoseo. Okazis, ke li sekvis nin.

– Jen kio, – diris li, – vi, sinjoroj, estas nesingardemaj. Ja tiu ĉi meksikiano povus morti en via limuzino. Vi ja ne scias plenan danĝeron de lia stato. Kaj povas esti, li jam estis mortanta. Ĉu vi imagas, kio povus okazi? Vi veturigis kadavron de loka indiĝeno. Meksikianoj komence nepre opiniis, ke vi lin batfaligis kaj mortigis. Kiel vi pruvus vian senkulpecon? Meksikianoj estas tre emociaj homoj kaj vi spertus plurajn malfacilaĵojn. Kaj jen mi pripensis, ke mi sekvu malantaŭ vi kaj laŭnecese atestu por vi.

Tiu ĉi ago de l' usonano prezentas bonan trajton de usona karaktero.

Kiam ni adiaŭiĝis, la usonano donis al ni sian vizitkarteton. Eble lia atesto iam estos bezonata. El ĝi ni ekkonis, ke li estas direktoro de gimnazio (grammar-school). Li traveturis multajn troajn mejlojn por fari al ni tiun ĉi komplezon.

Karaktero de usona popolo havas multajn rimarkindajn kaj allogajn trajtojn. Ili estas perfektaj kaj lertaj laborantoj. Sovetaj inĝenieroj diras, ke dum kunlaboro kun usonanoj, ili ricevas efektivan plezuron. Usonanoj estas ekzaktaj, sed ili ne estas pedantoj. Ili estas akurataj kaj scipovas plenumi la promesiton. Ili fidas promesojn de aliaj homoj. Ili ĉiam pretas helpi. Ili estas bonaj kamaradoj, facilaj personoj.

Tamen unu bonan trajton – scivolemecon – usonanoj preskaŭ ne havas. Tio precipe koncernas junularon. Ni traveturis dek ses mil mejlojn laŭ usonaj vojoj kaj renkontis plurajn personojn. Preskaŭ ĉiutage ni vojaĝis kune kun “hiĉhajker”-oj. Ĉiuj estis parolemaj, sed neniu estis scivolema kaj demandis ion pri ni.

Survoje nin renkontis ligna arko: “Bonvenon al Nova Meksikio!”

Apude de l' arko ni aĉetis benzinon kontraŭ dudek kvar cendojn pro galjono. Ĝi kostas pli, ol en Teksaso. Agrablon de gastema slogano iom malbonigis altaj lokaj prezoj. En diversaj ŝtatoj de Usono benzino kostas de dek kvar ĝis tridek cendojn pro galjono. Plej kara, certe, estas benzino en dezertoj, kien ĝin oni veturigas el malproksimo. Ankaŭ vidiĝis jena afiŝo: “Proviziĝu benzinon ĉi tie. En ŝtato Arizono ĝi kostos je kvar cendoj pli kare”.

Traleginte ĝin, certe, ĉiu veturanto aĉetas benzinon ĉi tie.

Ĉevoja argilo estis ruĝkolora, dezerto flava, ĉielo blua. Iufoje renkontiĝis nealtaj cedroj. Ducent mejlojn ni veturis laŭ ŝtona, maloportuna vojo. Sed apud ĝi jam oni konstruas novan grandiozan ŝoseon de Losanĝelo ĝis Nov-Jorko.

Ni haltis ĉe malnova puto, super kiu pendis granda plakato:

“Via avo trinkis ĉi tie akvon, kiam li estis migranta en Kalifornion por oro”.

Alia plakato sciigis, ke la puto estas plej malnova en Usono. Ĉe la historia puto sidis en budo mastro kaj vendis kolorajn kartetojn kun bildo de la puto. Ĉirkaŭ enterigita fosto paŝis du ursidoj kun ĉenoj. La mastro diris, ke ambaŭ estas tre malicaj. Sed la ursidoj aspektis male, kaj stariginte sin sur postaj kruroj, ili elpetis regalojn de preterveturantoj. Malantaŭ de l' budo vidiĝis antikva fortikaĵo kun ligna palisaro, kiujn menciis en siaj verkoj Majn Rid (NB. Reid, Thomas ne, usona verkisto).

Ĝenerale medio ŝajnis malmoderna kaj ni kvazaŭ trafis en tiun epokon, kiam oni skalpis kapojn kaj sieĝis fortikaĵojn. Mankis sole indiana sago, ĵus eniginta en palisaron kaj ankoraŭ trenanta post flugo.

Kune kun ni ĉe la puto haltis eksmoda, eluzita aŭto. En ĝi, inter kusenoj kaj vatitaj litkovriloj, sidis plej ordinara patrino kune kun blonda kaj ploranta filo sur siaj genuoj. En kaĝo troviĝis ordinara, trankvila hundo kun granda vosto. Edzo eliĝis el limuzino kaj ekparolis kun la mastro de l' historia puto.

Purigante nazon de l' filo, patrino rapide rakontis al ni pri siaj familiaj aferoj. La familio moviĝas el urbo Kansaso en Kalifornion. La edzo trovis tie laborlokon. Tuta propraĵo troviĝas en la limuzino. La hunda kaĝo situis ĉe benzujo kaj do fiodoro ne plaĉas al la hundo. Ĝi sopire rigardis la mastrinon. Ŝajne, ĝi volis pli rapide atingi Kalifornion.

Vespere ni veturis al Santa-Feo, unu el plej malnovaj urboj de Unuiĝintaj Ŝtatoj de Norda Ameriko.


[Antaŭa ĉapitro]   [Enhavo]   [Sekva ĉapitro]