[Antaŭa ĉapitro]   [Enhavo]   [Sekva ĉapitro]

Ilja ILF, Evgenij PETROV   Elrusigis Vladimir OKC

Unuetaĝa Usono

La Unua Parto.
El fenestro de la dudeksepa etaĝo

La unua ĉapitro.
“Normandio”

Je la naŭa el Parizo al Havro forveturas speciala trajno kun pasaĝeroj de “Normandio”. Ĝi senhalte moviĝas kaj post tri horoj alvenas havran maran stacion. Pasaĝeroj elvagoniĝas kaj pasas laŭ kovrita kajo, leviĝas sur plej altan etaĝon per eskalatoro, iras tra kelkaj haloj kaj izolitaj descendiloj kaj trafas grandan vestiblon. De ĉi tie ili per liftoj atingas necesajn etaĝojn de “Normandio”. Ekstera aspekto de l' ŝipo restas nevidebla por pasaĝeroj.

Ni enliftiĝis kaj bela knabo vestita je ruĝa livreo kun oritaj butonoj per gracia manmovo ekfunkciigis ĝin. Nova brila lifto iomete leviĝis kaj subite komencis moviĝi malsupren, malgraŭ pluraj manipuladoj de l' knabo, kiu senespere premis ĉiujn butonojn. Ni malleviĝis tri etaĝojn anstataŭ leviĝo je du etaĝoj kaj tuj ekaŭdis tre konatan frazon, memkompreneble en la franca: “La lifto ne funkcias”.

En nian kajuton ni ascendis laŭ ŝtuparo kovrita per brulimuna, kaŭĉuka tapiŝo de helverda koloro. La saman materialon oni uzis por koridoroj kaj vestibloj de l' vaporŝipo. Pro tio paŝoj estas molaj kaj tute neaŭdeblaj. Tio estas agrabla. Plej grava avantaĝo de kaŭĉuka kovraĵo aperas dum marbalanciĝo: tiam plandumoj kvazaŭ gluiĝas al ĝi. Verdire tio ne savas kontraŭ marmalsano, sed protektas kontraŭ falo.

La ŝtuparo estis vasta kaj nekruta, do ĝia amplekso taŭgis ne nur por ŝipo, sed eĉ por ĉiu konstruaĵo. Kajuto same aspektis ne kiel la ŝipa. Vasta ĉambro kun du fenestroj, du larĝaj litoj faritaj el ligno, brakseĝoj, murŝrankoj, tabloj, speguloj kaj ĉiuj necesaĵoj inkluzive telefonon. Kaj ĝenerale “Normandio” similas ŝipon nur kiam okazas ŝtormo, ĉar tiam ĝi iomete balanciĝis. Dum kalmo ĝi estas kvazaŭ grandega hotelo kun belaj maraj perspektivoj, kiu subite apartiĝis de la kajo de iu moda banurbo kaj kun rapideco 30 mejlojn hore eknavigas al Usono.

De sube, de ĉiuj etaĝoj de l' stacio akompanantoj elkriis siajn lastajn bondezirojn kaj salutojn. Ili kriis france, angle, hispane. Ruse ankaŭ. Stranga homo vestita je nigra markitelo kun arĝenta ankro kaj ŝildo de Davido sur maniko kriis ion hebree. Iom poste, ni eksciis, ke li estas rabeno servanta en Ĝenerala Transantlantika Kompanio, kiu helpas preĝi al ioma parto de pasaĝeroj. Por aliaj partoj servas katolika kaj protestanta klerikoj. Muzulmanoj, paganoj kaj sovetaj inĝenieroj havas neniun spiritan priservon.

Ĉi-rilate GTK permesis al ili fari ĉion laŭbezone. “Normandio” havas grandan katolikan preĝejon kun oportuna por preĝado elektra lumeto. Altaron kaj iujn religiaĵojn oni povas kovri per specialaj ŝirmiloj kaj tiam la preĝejo taŭgas por protestantoj. La rabeno kaj hebreoj havas neniun apartan ĉambron kaj por preĝado ili uzas infanĉambron. Ĉi-cele GTK donas kurtenojn, por ke gajaj surmuraj bildoj de diversaj bestetoj ne malhelpu preĝadon.

La ŝipo eliris el la haveno. Sur la kajo staris homamaso. “Normandio” estis la unika kaj neordinara ŝipo, do ĉiu apero de la koloso altiras en Havro ĉies atenton. La franca bordo malaperis en fumo de malserena tago. Vespere ekbrilis lumoj de Saŭthemptono. Dum horo kaj duono “Normandio” akceptis anglajn pasaĝerojn kaj poste eknavigis al la oceano, kie ŝtorma ventego pelis nevideblajn ondojn.

Ĉio komencis vibri en poŭpo, kie situis nia kajuto. Vibris plankoj, muroj, lukoj, brakseĝoj, glasoj super lavabo kaj lavabo mem. Vibrado de l' ŝipo estis tiom forta, ke eksonis eĉ tiuj objektoj, pri kiuj ni antaŭe ne supozis. Unue en nia vivo ni aŭdis sonojn de viŝtuko, sapo, tapiŝo, papero kaj kurtenoj. Sonis kaj bruis ĉio troviĝanta en la kajuto. Se iu pasaĝero por momento distriĝis kaj malstreĉis muskolojn de sia vizaĝo, do tuj li komencis kunbati la dentojn. La tutan nokton ŝajnis, ke iu atakas pordojn, frapas fenestrojn, laŭte ridegas. Ni kalkulis centon da diversaj sonoj, kiuj okazis en nia kajuto.

“Normandio” efektivigis sian dekan vojaĝon inter Eŭropo kaj Ameriko. Post la dekunua vojaĝo ĝia poŭpo estos riparata kaj kialoj, kiuj kaŭzas vibradon, estos likviditaj.

Matene al ni venis ŝipano kaj hermetike fermis lukojn per metalaj ŝirmiloj. Ŝtormo plifortiĝis. Malgranda kargoŝipo malfacile moviĝis al la franca bordo. Foje ĝin kovris ondego kaj tiam estis videblaj nur pintoj de ĝiaj mastoj.

Antaŭe ni opiniis, ke oceana trafiko inter Malnova kaj Nova mondopartoj estas tre vigla, kun multaj ŝipoj. Fakte okazis, ke la oceano estas vastega kaj tute malplena. La vidita ŝipeto, kiu distancis kvarcent mejlojn de Eŭropo, estis sola, kiun ni renkontis dum kvin tagoj de nia vojaĝo. “Normandio” balanciĝis malrapide kaj signifoplene. Ĝi moviĝis preskaŭ sen redukto de rapideco kaj facile disigis altajn ondojn premantajn ĝin de ĉie kaj nur iufoje faris al oceano egalmezurajn riverencojn. Tio ĉi ne estis lukto de eta produkto de hommanoj kontraŭ furiozinta elemento, sed tio estis konkurado de du egalfortaj objektoj.

En duoncirkla fumhalo tri fame konataj luktistoj kun platigitaj oreloj deprenis siajn jakojn kaj kartludis. El sub ties veŝtoj vidiĝis ĉemizoj. La luktistoj malfacile ion pripensis. En iliaj buŝoj troviĝis grandaj cigaroj. Apude du viroj ŝakludis kaj ĉiuminute restarigis sur ŝaktabulon dismoviĝantajn pecojn. Alia paro apogis siajn mentonojn sur manplatojn kaj sekvis ŝakludon. Nu kiu, krom sovetianoj dum ŝtorma vetero uzas praktike la malakceptitan damgambiton? Certe, tiuj simpatiaj Botvinnikoj (NB. Botvinnik, Mikailo, soveta ŝaka grandmajstro) estis sovetaj inĝenieroj!

Iom post iom aperis novaj konatiĝoj kaj grupoj. Oni disdonis tajpitan liston de pasaĝeroj, kiu interalie entenis ridindan familian nomon Buterbrod (NB. Buterpano): gesinjoroj Buterbrod kaj juna sinjoro Buterbrod. Se nin akompanus Marŝak (NB. Marŝak, Samuilo, soveta poeto) do li nepre verkus versojn por infanoj kun jena titolo “Dika sinjoro Buterbrod”.

Ni atingis Golfstrimon (Gulf Stream). Varmeta pluvo faris aeron simila al la sama oranĝeria, kiu enhavis naftofulgon, elĵetitan de unu el tuboj de “Normandio”.

Ni komencis pririgardi la ŝipon. Pasaĝero el la tria klaso ne povas vidi ŝipon, kiu lin veturigas. Li ne rajtas eniri la unuan kaj la duan klasojn. Same ne povas ekzameni “Normandion” pasaĝero el la turista klaso, ĉar limoj estas malpermesataj por transiro.

Interalie la unua klaso okupas 90 procentojn de “Normandio”. Ĉio estas granda tie: ferdekoj por promenadoj, restoracioj, fumhaloj, salonoj por ludoj kaj speciale por damoj, oranĝerioj, en kiuj diketaj francaj paseroj saltas sur vitraj branĉoj kaj de sur plafono malsuprenpendas centoj da orkideoj, teatro kun 400 sidlokoj, naĝbaseno kun akvo lumigita per verdaj elektraj lampoj, universala vendejo, sportaj haloj, en kiuj solidaj sinjoroj kuŝas sur dorsoj kaj suprenĵetas pilkojn, sencelaj haloj, en kiuj la samaj sinjoroj laciĝintaj ĵeti pilkojn aŭ alie sporti dormetas en brakseĝoj, kaj tapiŝego en la ĉefa salono, kiu pezas 30 pudojn (ĉ.500 kg).

Eĉ fumtuboj de “Normandio”, kiuj ŝajne devas aparteni al la tuta ŝipo, fakte apartenas nur al la unua klaso. En unu el tiuj estas instalita kamero por hundoj de pasaĝeroj el la unua klaso. Belaj hundoj sidas en kaĝoj kaj tre enuas. Ili multe dormas pro balancado. Iufoje ilin oni promenigas laŭ aparta ferdeko. Tiam ili hezite bojas kaj sopire rigardas tempestan oceanon.

Ni malleviĝis en kuirejon. Dekoj da kuiristoj preparis manĝaĵojn en la deksepmetra elektra fornoplato. Ankoraŭ dekoj sentripigis birdojn, tranĉis fiŝojn, bakis panon, kuiris tortojn. En aparta filio oni preparis koŝerajn manĝaĵojn por hebreoj. Iufoje tien venis la ŝipa rabeno por kontroli kuiradon kaj inspekti laboron de gajaj francaj kuiristoj, por ke tiuj hazarde ne aldonu ion malpermesatan en ortodoksajn manĝaĵojn. En fridujoj oni stokis viktualion. Tie estis kruela frosto.

“Normandio” estas ĉefverko de francaj tekniko kaj arto. Teknikaĵoj de “Normandio”efektive estas altkvalitaj. Meritas admiron ĝiaj rapideco, fajropreventiloj, neordinara kaj eleganta silueto de l' korpo, radiostacio. Tamen antaŭa franca arto estis pli perfekta. Senriproĉaj estas pentraĵoj sur vitraj muroj, sed ceteraj pentraĵoj havas nenion rimarkindan. Samaj estas bareliefoj, mozaikoj, skulptaĵoj, meblo. Ili estas ornamitaj per oro, kolora ledo, brila metalo, silko, altvalora ligno, bela vitro.

Tie estas multaj riĉaĵoj, sed tre mankas vera arto. Entute tion ĉi francaj pentristoj, senespere disiginte manojn, nomas “Triumfo-stilo”. Antaŭ nelonge en Parizo sur Elizeaj Kampoj (Champs Elysees) oni establis kafejon “Triumfo” pompe ornamita je buduara ĝenro. Domaĝe! Estus bone, ke konstruadon de “Normandio” realigu krom elstaraj francaj inĝenieroj ankaŭ plej lertaj francaj pentristoj kaj arkitektoj, des pli, ke tiuj estas en Francio.

Iuj teknikaj difektoj, ekzemple poŭpa troa vibrado, nefunkciinta duonhore lifto kaj ceteraj domaĝaj bagateloj ne estis kulpo de inĝenieroj konstruintaj tiun ĉi perfektan ŝipon, sed ĉefe kulpo de malpaciencaj mendintoj, kiuj urĝigis komencon de ekspluatado kaj deziris ĉielmaniere ricevi lazuran rubandon pro rekorda rendimento.

Antaŭ alveno en Nov-Jorkon okazis parada bankedo kaj prezentado de amatora arto de pasaĝeroj. La tagmanĝo estis tute ordinara, nur rusa kaviaro estis aldonita, kiun en menuo oni mise nomis “Okra” (NB. ruse “Ikra”). Krome al pasaĝeroj oni disdonis paperajn ĉapelojn kvazaŭ korsarajn, petardojn, insignojn similajn al lazura rubando kun vorto “Normandio” kaj monujojn fabrikitajn el artefarita ledo same kun marko de GTK. Disdonadon de memoraĵoj oni faras pleje por gardi ŝipajn akcesoraĵojn kontraŭ ŝtelo, ĉar pluraj pasaĝeroj ŝatas ion kunpreni por rememoro.

Dum la unua vojaĝo de “Normandio” malaperis multaj tranĉiloj, forkoj, kuleroj kaj eĉ teleroj, cindrujoj kaj karafoj. Tial estas pli oportune donaci insignon ol perdi necesan kuleron. Pasaĝeroj estis tre kontentaj. Korpulenta sinjorino separe sidinta en manĝejo dum kvin tagoj de l' vojaĝo tuj metis sur la kapon korsaran ĉapelon, uzis petardon kaj alpinglis insignon. Probable la virino volis plene utiligi ĉiujn avantaĝojn de sia bileto.

Vespere komenciĝis etburĝa amatora spektaklo. Pasaĝeroj grupiĝis en la salono. Oni ĉesigis lumigadon kaj per projekciilo lumigis malgrandan podion, sur kiun supreniĝis maldika junulino vestita je arĝentkolora robo. Profesia orkestro rigardis ŝin kun kompato. Publiko entuziasmigis ŝin per aplaŭdo. La fraŭlino subite malfermis buŝon kaj tuj ĝin fermis. La orkestro tolereme ripetis preludon. Aŭskultantoj supozis ion teruran kaj do penis ne rigardi unu la alian. Finfine la fraŭlino ektremis kaj ekkantis popularan kanzonon “Diru al mi pri amo” tiel mallaŭte kaj fuŝe, ke ŝian teneran alvokon neniu aŭdis. Ŝi ne finis kantadon kaj forkuris de l' estrado kovrinte la vizaĝon per manoj. Poste tien venis pli maldika junulino en nigra robo nudpiede. Ŝia mieno esprimis timon. Al ŝi plaĉis nudpiede paŝi.

Spektantoj komencis kiel ŝtelistoj forlasi la salonon. Ĉio ĉi estis tute malsama ol nia vivoplena amatora arto.

Dum la kvina vojaĝa tago ferdekoj de l' ŝipo kovriĝis per valizoj kaj pakaĵoj lasintaj kajutojn. Pasaĝeroj de tribordo tenis ĉapelojn kaj fikse rigardis horizonton. La bordo ne estis ankoraŭ videbla, sed ĉielskrapantoj similaj al senmoviĝantaj fumkolonoj aperis kvazaŭ el marsupraĵo.

Tio ĉi estis surpriza kontrasto – post malpleno de oceano subite montriĝis plej granda urbo en la mondo. En la suna fumvualo brilis ŝtalaj eĝoj de la centduetaĝa konstruaĵo – “Impajr Stejt Bildin” (Empire State Building).

Malantaŭ de l' poŭpo de “Normandio” flugis mevoj. Kvar etaj, fortegaj trenŝipoj ekmovis korpegon de l' ŝipo tirante kaj antaŭenpuŝante ĝin al haveno. Maldekstre ekaperis ne tro granda verdkolora statuo de Libereco (Statue of Liberty). Iom poste ĝi montriĝis dekstre. Nin oni turnis, sekve la urbo prezentis al ni diversajn siajn flankojn. Finfine ĝi haltis, plena de bruo kaj tute nekonata.

Pasaĝeroj foriris laŭ kovritaj descendiloj en doganejon, faris ĉiujn formalaĵojn kaj eliris al urbaj stratoj nevidinte eksteraĵon de l' ŝipo, kiu ilin alveturigis.



[Antaŭa ĉapitro]   [Enhavo]   [Sekva ĉapitro]