Ĝeneralaj agordoj

Tio estas dialogujo por agordo de tiparoj kaj ekstera aspekto de la programo. (Tiuj agordoj konserviĝas en la dosiero unired.ini).

Premu butonon "Bone" por konservi ŝanĝojn aŭ butonon "Nuligu" por nuligi ŝanĝojn.

La dialogujo havas jenajn elekteblojn:

Tiparoj

Fikslarĝa tiparo
Tio estas nomo kaj alteco de fikslarĝa unikoda tiparo. Ĝi povas esti uzata (kaj estas uzata defaŭlte) por redaktado de tekstoj. (Vd. dosieraj agordoj).
Proporcia tiparo
Tio estas nomo kaj alteco de proporcia unikoda tiparo, uzata por ĉiuj menuoj kaj butonoj. Ĝi povas esti ankaŭ uzata por redaktado de tekstoj. (Vd. dosieraj agordoj).

Koloroj

Koloro de teksto
Koloro de literoj de ordinara teksto
Fono de teksto
Koloro de fono de ordinara teksto
Emfaza fono
Koloro de fono de emfazita linio aŭ kolumno
Koloro de marĝeno
Koloro de teksto sur marĝeno (indikoj de markoj)
Fono de marĝeno
Fona koloro de marĝeno

Sintakso

Maldekstre estas listo de diversaj sintaksaj objektoj, dekstre estas koloroj de literoj kaj fono de tiuj objektoj kaj ties tiparstiloj.

Aspekto

Larĝo de marĝeno
Larĝo de maldekstra marĝeno, uzata por markoj en teksto
Konservu amplekson kaj pozicion de fenestro
Se en tiu markujo estas marko, post premo de butono "Bone" konserviĝos amplekso kaj pozicio de la ĉefa fenestro, ĝia stato (maksimumigita aŭ normala), stato de subfenestroj (maksimumigitaj aŭ normalaj) kaj stato de la ilobreto (kaŝita/normala).