Valentina Ĵuravlova

Stelulino de psikologio

Ek al krononaŭtiko!

Jen, rigardu min. Mi altas ducent du centimetrojn. Dudek tri jarojn aĝa, kalkulu, ke ankoraŭ du jarojn mi kreskos. Vestaĵoj, ŝuoj estas ekskluzive el la magazeno «Giganto». Naŭdek tri kg — kaj eĉ ne unu guto da graso. Fotelon vian redaktoran, pardonu, kun Vi mem mi povas levi per unu mano... Ĉu la gepatroj? Ne, la gepatroj ne estas tiaj. La gepatroj estas tipaj okulvitruloj. La paĉjo estas koresponda membro de la akademio, aplika matematiko. Nu, integraloj, kompleksoj, simpleksoj, funkcioj de Havyside-Ŝorin... Kaj la panjo estas kandidato de artoscienco pri baleto: pas de deux, pas de trois, la granda Jean Nover, prezento de la mortanta cigno... Mi similas la praavon. Li dum la civitana milito estris kirastrajnon. La homo de mia staturo. Mi aĝis ok jarojn, li venis el Sebastopolo, donacis por la naskiĝtago rubandon de sia marista ĉapo — tie estas surskribo «Kerĉo», ĵetis min al la plafono. Tenu, diris, fraĉjo, revolucian marŝon... Kaj la paĉjo tuj venas: donacas al mi lekci-kurson de Feynman. Nun — diras — okazas scienc-teknika revolucio, ĝi — diras — movas antaŭen la progreseman homaron, lerni necesas ktp ktp. Bone, necesas lerni, tio neeviteblas — mi trapasis ok klasojn. La laboro nemalfacilas, mi legadis aventuraĵojn kaj fantastikon. En nia hejmo ĉiun paran tagon oni nur angle parolas. Ĉiun neparan — france. Por mia eduko. Bone, mi toleras, kion fari...

Finis mi ok klasojn — kaj iris al PTL /*profesi-teknika lernejo*/. La panjo svenas. La paĉjo kuradas el unu angulo al la alia, en la rusa parolas, pri kibernetiko rezonas, pri kvantuma elektroniko. Necesas — diras — la dek klasojn fini, poste iri al altlernejo ktp ktp. Ili tutan mian vivon antaŭe programis. Sed por mi en tia vivo estas malvaste. Mi sufiĉe vidis okulvitrulojn, mi scias. Altlernejo, aspirantejo, kandidata disertacio, artikoletoj «Ankoraŭ al la demando pri...». En tridek — kalvaĵo, en tridek kvin — hemoroido. Kaj jen vi jam estas doktoro kaj instruas aliajn okulvitrulojn. En kvardek — unua infarkto. Ankoraŭ post kvin jaroj vi estas koresponda membro, ĉio jam estas malantaŭe kaj vi sidadas en prezidantaroj ĝis tro frua via forpaso... Kio? Ĉu sporto? Ha, vidis mi tiun sporton por okulvitruloj. Apud nia domo estas deksesetaĝa domo, unu muro estas glata, tie grimpistoj trejniĝas. Foje mi venis, permesu, mi diras, provi. Kaj al mi ilia ĉefo, tia okulvitrulo kun barbo, afable respondas: ne eblas — diras — vi ne estas preparita, komence necesas vizitadi la rondeton dum unu-du jaroj, kaj tiel plu.... Mi sekvan dimanĉon venis pli frue, alfiksis sur la tegmento kapronan ŝnuron, sur kiu kutime sekiĝas lavaĵo, leviĝis ĝis la mezo de la muro, sidas, atendas. Venis la grimpistoj, bruas, indignas, ke mi sen ajnaj ruzaĵoj leviĝis... Poste mi devis klarigi la aferon en milico... Ne, sur muron leviĝi estas neinterese. En mian koron, kiel estas dirite en «Til' Strigospegulo», batis la rubando de la praava marista ĉapo. Kirlon de la revolucio — jen kion mi bezonis... Ekzistas revolucio, ekzistas, sed — la scienc-teknika... Bone, pensas mi, se estas tia afero, mi iru en sciencon kaj aranĝu en ĝi ion ekstreme revolucian. La demando estas — kiel?

Mi ja komprenis: la okulvitruloj scias la sciencon, kiajn mi havas kontraŭ ili ŝancojn? Nur unusolan ŝancon — trovi tian vojon, laŭ kiu la okulvitruloj ne iras. Ĝenerale, pensis mi, pensis — kaj decidis: okupiĝu mi pri problemo de tempovojaĝoj. Tio estas pri krononaŭtiko. La okulvitruloj tiun aferon negative traktas. Nu, kiel la eternan motoron. Sed min la tempovojaĝoj treege allogas. Kun plezuro mi traflugus tra diversaj epokoj... Eĥ!.. Nu, bone, seruristas mi en mia PTL, kun mia forto tio estas afero nemalfacila, kaj dume studas la fontaĵojn: Wells «La tempomaŝino», Azimov «Fino de la eterno», Windam «Kronoklasmo» ktp ktp. Vi ne pensu, ke mi freneziĝis, mi bone komprenis, ke la problemo estas komplika, kaj mi havas nesufiĉajn sciojn. Sed ja la okulvitruloj de tiu problemo fuĝas — sekve, la scioj ĉi tie nur malhelpas al la afero. Necesas ia speciala aliro, sed kia ĝuste — tio estas granda demando...

Tiutempe finas mi la PTL-on kaj iras al la uzino «Frezilo». Pasas tri monatoj — kaj mi jam havas kvinan metian gradon, tion necesas kompreni. La majstro diras: «Vi havas orajn manojn, Slavĉjo...»

Kaj ĝuste ĉi tiam komenciĝas la afero.

En iu dimanĉa mateno venas najbaro-biologo kaj petas ripari horloĝon. Mi, necesas diri, por la najbaroj multajn aferojn riparadis, en nia domo loĝas klera popolo, se ie tubo likas aŭ krano ne funkcias — estas tragedio! Mi riparas kaj ĉiajn honorariojn kategorie rifuzas. La seruristoj foje kaptis min en la ŝtuparejo, komencis min riproĉi, kial — diras — vi nian ekonomian konjunkturon rompas? Ridinde! Mi ilin facile levetis, vibrigis en la aero kaj mallevis sen korpaj damaĝoj... Unuvorte, venas la najbaro: aĥ, aĥ, rigardu, altestimata Rostislavo Innokentieviĉ, al tiu horloĝeto. Sed ĉe Vi ja, mi diras, ankoraŭ ne elĉerpiĝis garantia tempo, iru al horloĝriparejo, ili sendu al la uzino, se ne povas ripari. La najbaro suspiras: ne povas mi decidiĝi — diras — ĉar la horloĝo estas donaco de kolegoj, jen surskribo, kaj la uzino povas anstataŭigi la horloĝon, ĉu tio estas ĝojo... Nu, riparis mi la horloĝeton, sidis duontagon, sed finriparis, tie estis uzina fuŝo. Eliris mi poste sur straton, iras, cerbumas. Rompiĝemaj iĝis aĵoj, pensas, sed kio estos post ducent aŭ kvincent jaroj?.. Kaj venas al mi afekcia penso. Jen, aŭskultu. Estontan teknikon ni imagas superfidinda, sed ĉio estos mala, la fidindeco malaltiĝas! La romiaj vojoj ĝis nun ekzistas, sed la ŝoseon apud nia domo oni ĉiun jaron riparas... Do, rezonante logike, la tempomaŝinoj, se ili aperos, ni supozu, en dudekdua jarcento, tre simple estos paneantaj. Certe, en la dudekdua jarcento ekzistos ĉiaj oportunoj: garantia tempo, profilaktiko, riparejoj, akcidenta helpo... Sed se la maŝino paneos dum vojaĝo? Ne en loko de alteriĝo, sed ie flanke. Kaj se mankas komunikado kaj ne eblas voki la akcidentan helpon el la gepatra dudekdua jarcento — kion fari tiam? Kiel informi: mi enkaĉiĝis tie kaj tiam?..

Mi dum du semajnoj estis embarasita, turnadis diversajn variantojn, literaturon trarigardadis. La obstaklo estas en tio, ke la signalo povas voki diversajn neakcepteblajn ŝanĝojn en la historio. Kronoklasmojn. Ĉu Vi, pardonu, legis «Kaj venis tondro» de Bradbury? En prahistoriaj tempoj oni hazarde distretis papilion, kaj kiam oni revenis — teruro, ĉio ŝanĝiĝis... Kio? Diktofono? Bonvolu, registru, por mi estas tutegale. Ĉu funkcias? Nu, ni iru plu.

Unuvorte, solvis mi tiun taskon. Antaŭ ĉio, la signalo devas atingi la epokon, de kie startis la temp-averiinto. Necesas io tia, kio certe trairos jarcentojn. La panjo ĉiam diris al mi, ke la arto estas eterna. Sekve, la tuta espero estas al artaĵoj. Skulptaĵo, aŭ, pli verŝajne, pentraĵo. Pendas, ekzemple, «La proda bariero» en Tretjakova Galerio, kaj subite al Dobrinja Nikitiĉ /*unu el tri legendaj prodoj, pentritaj sur la pentraĵo*/ aperas moderna mitraleto. Nu, ĉiuj tuj vidas: ne povis Vasnecov /*aŭtoro de la menciita pentraĵo*/ lasi tian anakronismon. Sekve, iu averiis en la deknaŭa jarcento kaj sendas signalon pri la akcidento. Certe, mitraleto estas tro rimarkebla. Nu, iu alia detalo, komprenebla nur en dudekdua jarcento. Dum ĉiuj tempoj ĝi al neniu ion diras, simple detalo de internaĵo aŭ, ekzemple, vestaĵo. Sed en la dudekdua jarcento homoj tuj rimarkas: ja tio estas lambda-testilo, elpensita antaŭ dek jaroj!

Unuvorte, deklaras mi al la panjo, ke intencas ĉerpi el la fonto de la arto kaj tial bezonas kvalifikan helpon. La panjo entuziasmas! Ŝi agas laŭ siaj kanaloj, aperas altklasaj spertuloj pri la pentroarto de diversaj tempoj. Ni komencas de Moskvo: muzeoj, rezervejoj, privataj kolektoj... Finlaborinte skipon mi alivestas min, kaj ĉe la uzina elirejo min jam atendas vica fakulo. La kamaradoj ridas: ĉiutage alia fraŭlino... Iru, mi diras, kun mi, rigardu. Nu, jen ili iradas kun mi — foje kvin homoj, foje dudek. En la uzina gazeto aperas artikolo: «Seruristo Ŝeremet sturmas pintojn de kulturo». Kion fari, mi sturmas... La italan ellernis — legas kun vortaro. En Italio oni multajn albumojn eldonas. Librojn mi legas pri historio, por ĝuste kompreni, kie estas realo, kaj kie estas kronoklasmoj. Moskvo kaj Moskva regiono sufiĉis al mi por jaro.

Dum ferio mi veturas al Leningrado — simple por esploro. Laŭvoje mi precizigas: apenaŭ iu kuraĝos korekti tutmonde famajn ĉefverkojn. Do, la ĉefa atento estu al pentraĵoj de nekonataj kaj malmulte konataj pentristoj. Foje aperas duboj: kio se sur la interesantan min pentraĵon estas metita dua tavolo kaj oni forigos ĝin nur post cent jaroj? Mi konatiĝas kun restaŭristoj, esploras ilian laboron. Tiam oni vokas min al la komitato de komsomolo /*komunista junulara unio*/, la sekretario premas mian manon kaj diras: «Atentante vian avangardan laboron kaj flaman pasion al la arto, ni organizis por vi vojaĝilon, vi vojaĝos kun grupo de pentristoj laŭ muzeoj de la mondo». Jes... Sed ne sukcesis mi tiufoje vojaĝi laŭ muzeoj de la mondo — venis tempo iri en la armeon. Oni intencis fari min paraŝutisto, sed la praava rubando batis en mian koron, kaj mi diris: «En la floton — kaj punkto!» La pacifika floto, raketaj ŝalupoj... Serioza afero. Mi servas kiel devas. La panjo sendas al mi albumojn. Kiam mi havas forpermeson, mi vizitas lokajn muzeojn. En la flota gazeto aperas artikolo: «Gvardia ŝipsoldato Ŝeremet kaj kulturo». La estro ordonas: «Dum libera tempo, Ŝeremet, prepariĝu al altlernejo». Nu, la estro ne estas la panjo. Jes, mi diras, estos farite. Deziris la estro, ke mi post la militservo iru en la mar-militan altlernejon, sed revenis mi al mia «Frezilo». En la komitato la sekretario diras al mi: «Ni vian portreton ne demetis de la honora tabulo. Ĝi pendas same apud la enirejo, kaj samloke estas leteroj el la floto, dankoj de la milita estraro. Ni kandidatigas vin kiel brigadestro — munti novan linion, la unuan en la lando, firmaan. Kaj pri la muzeoj de la mondo vi ne dubu — vojaĝos..»

Nu, finpretigas ni la linion je monato antaŭ la limdato. Pri la kvalito mi ne mencias, mi ne faras fuŝojn, kiam mi rememoras pri tempoaveriintoj, mi tuj ekkoleras kontraŭ ĉia fuŝaĵo... Oni donis premion — mi flugis al Uralo, vizitis muzeojn. Oni elektas min deputito al la urba soveto, poste — al kongreso de la komsomolo, ĉar mia brigado iĝas fama. Mi estas devigita studentiĝi en Fizteko, en vespera fakultato — la kamaradoj min rigardas, kion fari. Vizitas mi boksan rondeton, en la floto mi kutimis trejniĝi. Feynman-on tralegis — li havas kelkajn interesajn pensojn. Kun kelkaj homoj mi provis paroli pri la krononaŭtiko — kun fizikistoj, filozofoj... Ne aŭskultas ili! Ne gravas, pensas mi, ni venkos. Mi havas pravan direkton: necesas montri, ke estis vizito el futuro — estis kaj punkto! Jam tiam la scienco iros en tiu direkto per tuta sia potenco... Mi vizitis Kievon, poste Astraĥanon, bonega muzeo estas tie...

Kaj tiam oni enmanigas al mi la vojaĝilon: veturu, kara kamarado, laŭ la muzeoj de la mondo. Nu! Dresdeno, Parizo, Madrido kaj tri semajnoj en Italio. En la grupo estas pentristoj, estas ankaŭ panjaj konatoj — profesoroj, ĉion vice klarigadas al mi, kaj mi por ili servas kiel tradukisto. Certe, sur fono de scienca publiko mi aspektas strange — ducent du centimetroj, pugnoj kiel akvomelonoj... En unu el italaj gazetoj aperas artikolo: «Kiu Vi estas, sinjoro Ŝeremet?» La grupestro aranĝas gazetarkonferencon: faru demandojn al sinjoro Ŝeremet... Nu, oni demandis kaj pri la laboro, kaj pri la pentroarto, kaj entute... Mi respondis, kiel necesis. Sed temas ne pri tio, ĉar en Venecio trovis mi tion, kion serĉis. Trovis!

Pentristo Andreo Gio. La pentraĵo nomiĝas «Horloĝisto». Mezo de XVII jarcento. La horloĝisto staras apud tablo, ĉirkaŭe estas ok paroj da horloĝoj — kaj ĉiuj ili montras saman tempon: kvarono antaŭ la kvina posttagmeze, tio estas la deksesa kaj kvardek kvin. Ĉu vi komprenas: 1645... Kaj malantaŭ la fenestro estas kanalo kaj videblas figuro de gondolisto. Adreso kaj dato! Kontrolu mem: en ajna horloĝa metiejo horloĝoj montras diversan tempon, ja kelkaj horloĝoj simple ne funkcias. Sed ĉi tie kun precizo de sekundo estas unu sama tempo!

Mi demandas, kio estas sciata pri Gio, kiujn pentraĵojn li verkis? Vokas ili sian ĉefan fakulon kaj tiu klarigas, ke Andreo Gio estis fremdulo en Venecio, eble franco, sed eble ne franco, neniu ĝuste scias, kie Gio naskiĝis, ĉe kiu lernis... Verkis la homo unu pentraĵon kaj baldaŭ por ĉiam malaperis. Sentiĝas influo de grandaj majstroj — Rubens, Van Dijk, Snejders, Jordans... Povas esti, tiu Gio estis flandro? Neniu scias...

Negranda tolo, proksimume unu metro kaj duono je unu metro, iom krudaj penikspuroj, stranga kombino de baza ruĝe-ora tono kaj de grizaj, kvazaŭ ŝtalaj, mekanismoj. Tie apud la tablo, sur la planko estas tri mekanismoj sen ciferplatoj. Grandaj — de muraj aŭ turaj horloĝoj. Komprenu, ne faris oni tiam horloĝojn el ŝtalo! Kaj la vizaĝo de la horloĝisto... Nu, kvazaŭ la homo fiksaŭskultas ion. Rigidiĝis en atendo... Mi pensis - estos detalo en pentraĵo, sed ĉi tie la tuta pentraĵo estas voko pri helpo.

Mi revenis al Moskvo kun pakaĵo de reproduktoj kaj koloraj fotoj. Jen, rigardu. Atentu tiun horloĝon — ĝi havas sekundmontrilon. Sed de kie en 1645 jaro estas tia montrilo, se ĝi, laŭ ĉiuj historiaj informoj, unuafoje aperis post okdek jaroj?! Nun rigardu pozicion de la montrilo — iom pli ol tridek sekundoj — ses monatoj. Do, komenco de julio. Nu, ni diru, unua triono de julio de 1645-a jaro... Ni iru plu. Sur la muro estas pendola horloĝo. Jen pligrandigita fragmento. rimarku, la pendolo estas konstruita el alternantaj strioj — flava strio, poste griza, denove flava... Kupro kaj ŝtalo. Aŭ kupro kaj zinko. Temperatura kompensilo. Kaj ĝi, tiu kompensilo, estas elpensita cent jarojn post Gio...

Ni iru plu. Nu, la mekanismoj, kiuj staras surplanke, el ĉiuj vidpunktoj estas kutimaj horloĝaj mekanismoj. Sed la horloĝisto havas en la manoj ankoraŭ unu maŝineton — kaj tio jam ne estas horloĝo! Jen la reprodukto, jen pligrandigita fragmento. Ĉi tie eĉ ne necesas ion ajn kompreni. Komparu tiun aĵon kun la mekanismoj, kiuj staras surplanke, — estas nenio simila. Rigardu: dratoj, en la deksepa jarcento — dratoj! Jen transistoro. Ĉi tie estas vitra tubeto kun kontaktoj, tio estas herkono... Mi ĉion mezuris, ja ĉi tie ĉio klare distingeblas, kiel sur desegnaĵo. Mi faris la aparateton en reala amplekso. Jen ĝi, tenu. Demetu la kovrilon — kaj ĉio estas kiel sur la fragmento.

Nun aperas nova problemo: kio do ĝi estas? Por kio estas destinita? Kiel funkcias?.. Ne, ne, tio ne estas tempomaŝino. Ĉiuokaze, ne funkcianta tempomaŝino. Ja la pentraĵo informas pri la averio. Plej verŝajne, tio estas parto de la maŝino. Nu, kiel karburilo en aŭta motoro. Aŭ entute io flanka: iu lambda-testilo ktp ktp.

Mi, certe, diversmaniere turnis tiun aĵon. Nenio rezultas! Mi jen kion pensas: mankas tie fonto de energio. Nu, imagu, ke en tempoj de Puŝkin /*t.e. komenco de XIX jarcento*/ oni donas al Vi poŝan lanternon, sed sen baterio. Vi povas turni kiom ajn, premi butonojn, movi stangetojn... Nenio rezultos, ĉar por sekuro estas forigita baterio. Gio ion forigis — por eviti kronoklasmon. Atentu: ĉie estas kompakta konstruo, sed ĉi tie estas kanelo kaj libera loko. Estas tia impreso, kvazaŭ ĉi tie io kuŝis, jen ankaŭ risorteto por fiksado. Provis mi bateriojn... Kaj varmigi provis, kaj lumigi... Ĉi tie estas ia alia energio.

Nu bone, ni venas al la afero. Necesas, mi pensas, publikigi. Ĉion, kion mi rakontis, kaj la reprodukton. Kiel — por kio? Unue, la sciencistoj pripensu, eble iu konjektos. Kaj due, la artsciencistoj rigardu aliajn pentraĵojn. Por unu homo eĉ cent jaroj ne sufiĉos por ĉiuj muzeoj. Mi opinias, ke mi havis feliĉon, eblas ja dum la tuta vivo turniĝi, se sole. Pentraĵoj ja estas disĵetitaj laŭ la tuta mondo... Kaj kio mi? Mi daŭrigos. Mian brigadon oni por tri monatoj sendas al Leningrado, munti nian firmaan linion en «Elektroforto». Do mi plu agas. Kaj tial mi havas ankoraŭ unu bonegan ideon. Ne, ankoraŭ estas frue... Oni donis al mi unu adreson, ekzistas, oni diras, laboratorio de doktoro de psikologio Safraj Kira Vladimirovna, tie oni subtenas aŭdacajn ideojn. Mi vizitos, rigardos...

Du vortojn pri kronoklasmoj. Eblas, certe, opinii, ke antaŭtempaj malkovroj estas malutilaj. Sed kio, se tiu aĵo, en la ujeto, estas ne antaŭtempa? Eble, ĝuste ni devas kompreni ĝin. Tiuj, en la futuro, esperas pri ni: ne fuŝu, kamaradoj... La rubando de la marista ĉapo de la praavo batas en mian koron: ne retiriĝu, fraĉjo, ek al la krononaŭtiko!

En kia formo publikigi? Ja por mi estas tutegale. Vi ja registris en la diktofono — do tiel estu, en skalo unu al unu. Eble, ankaŭ tiuj, en sia dudekdua jarcento, legos. Do aldonu en la fino varmegan proletan saluton — kaj punkto!

 

La tuta vero pri la perlamotaj fulmoj

Al memoro de A. S. Grin

Helenjo Gurova:

— Vi devas turni vin al fizikistoj, — diris Kira Vladimirovna Safraj. — Perlamotaj fulmoj ne estas mia fako.

Ŝi malpacience rigardis la horloĝon. Sed mi ne intencis retiriĝi. Dum du monatoj mi atendis tiun ĉi renkonton. Ricevi intervjuon de K. V. Safraj evidentiĝis diable malfacila afero: jen ŝi estis ien forveturanta, jen estis okupita, jen io alia... Dum tiuj ĉi monatoj mi elaŭskultis amason da legendoj pri temo «K. V. Safraj — superstelulino de psikologio». Kiel ŝi studentiĝis al MŜU, kiel, estante ankoraŭ studentino, ricevis laboratorion, kiel akademiano K. proponis al ŝi postenon de ĉefa psikologo en la Instituto de fizikaj problemoj k.t.p, k.t.p. Mi ne scias, kio estis vera en tiuj legendoj. Nun antaŭ mi sidis juna virino, pli aĝa ol mi je kvin aŭ ses jaroj, ne pli. Memfida, tio tuj senteblis, tre memfida kaj bela. Enviinda kombino: nigraj haroj kaj helaj okuloj. Freŝa sunbruno, nekredeble, freŝa sunbruno en februaro! Ĉio sur nivelo de la plej bonaj televidaj normoj, eĉ leda kostumeto. Tamen mi imagis K. V. alie. Estas ja io mistera en la vorto «psikologo»... Tiu televida bildeto tute ne similis al psikologo K. V. Safraj, pri kiu oni rakontis (aŭ elpensis?) legendojn.

— Kun fiziko ĉio pli aŭ malpli klaras, — diris mi. — Ĉi tie al mi estas pli facile kompreni, mi estas diplomita fizikisto. Antaŭ jaro mi finis MŜU.

K. V. movis la rigardon de la horloĝo al mi.

— Ĉu fizikisto? Kial do Vi iris labori en la redakcion?

— Mi provis dungiĝi en unu lokon, sed oni min ne prenis... En la aliajn mi mem ne deziris. Dume mi laboras en la revuo, tiel okazis.

Mi ne diris la ĉefan: mi provis dungiĝi ĝuste en la laboratorion de d. p. s. /*doktoro de psikologiaj sciencoj*/ Safraj. Kun mi parolis ŝia anstataŭanto, barba ulo, rapide klariginta, ke ili bezonas ne komencantan fizikiston-teoriiston, sed, male, spertan fizikiston-eksperimentiston. Rigardis li al mi tiel, kvazaŭ mi venis el infanĝardeno. Mi nebule aludis pri la fulmoj, li tion simple ne rimarkis.

— Komprenu, Kira Vladimirovna, — daŭrigis mi, — mi devas fari materialon pri psikologia aspekto de tiu ĉi problemo. Kaj de aliaj similaj problemoj. Mi temas pri neidentigitaj flugobjektoj, telepatio, Bermuda triangulo, neĝa homo...

— Bone, — suspiris K. V. — Sed mi ja nenion scias pri la perlamotaj fulmoj. Eksponu la esencon de la afero, klarigu, kio ĝuste Vin interesas. Ĉu dekkvin minutoj sufiĉos al Vi?

Nu jen, pensis mi, mi gajnis peonon! K. V. aŭskultas min, tio jam estas io. Al mi sufiĉos kvar minutoj, mi provludis tiun parton, ĉi tie mi kontrolis ĉiun vorton.

Do, la ĉefaj faktoj. Antaŭ ok jaroj en la angla revuo «Naturo» aperis artikolo de Antonio Senni. La artikolo temis pri globaj fulmoj ĝenerale, sed en la fino mem estis menciita nekutima konduto de globfulmoj kun perlamota koloro: ilin kvazaŭ altiris homo, ili kiel alligitaj turniĝis ĉirkaŭ homo, tamen neniam farante malutilon. Tri jarojn poste estis publikigita raporto de Internacia Scienca Centro en Vieno. Oni sukcesis kolekti kaj analizi per komputilo pli ol deksep mil depoziciojn de atestantoj, renkontiĝintaj kun globfulmoj. 420 homoj vidis perlamotajn fulmojn. Preskaŭ ĉiuj atestantoj indikis strangan konduton de tiuj fulmoj. Tamen al la raporto, samkiel al la artikolo de Senni, la vasta publiko ne reagis. Ankoraŭ post tri jaroj publikiĝis libro de hungara ĵurnalisto Imre Almasi «Perlamota globo de senmorteco». Uzante la vienan raporton, Almasi markis sur mapo lokojn de la renkontoj kun la perlamotaj fulmoj. Montriĝis, ke la renkontoj okazis nur en kvar regionoj (montaj lokoj en modera zono, speciale Kaŭkazo). Plue Almasi, baziĝante sur oficiala statistiko de Unesko, montris, ke la markitaj regionoj precize koincidas kun kvar certe evidentigitaj regionoj de longviveco. Restis nur unu paŝo al la ideo pri biologia influo de la perlamotaj fulmoj — kaj Almasi faris tiun paŝon. Statistiko de Almasi estas tia: el 420 homoj, iam renkontiĝintaj kun perlamotaj fulmoj, 196 nun aĝas pli ol okdek jarojn, 102 — pli ol naŭdek kaj 74 — pli ol cent. En deknaŭ depozicioj estis menciite, ke la renkonto kaŭzis kuracon de gravaj malsanoj. Almasi ne limigis sin per la viena raporto kaj, vizitinte tri regionojn, klarigis, ke la biologia influo estas tipa por preskaŭ ĉiuj renkontoj, kaj en plejmulto da okazoj tion li sukcesis konfirmi dokumente... Ĝuste ĉi tiam komenciĝis la tumulto! Diskutoj, torento de novaj informoj, ripetaj pridemandoj, eksperimentoj pri ricevo de globfulmoj, ekspedicioj — oficialaj kaj amatoraj...

Precize kvar minutoj! Ankoraŭ unu gajnita peono, nun eblas iomete malstreĉiĝi kaj ĉirkaŭrigardi. Du muroj estas kovritaj per libroj, sur la tria estas grandegaj koloraj fotoj: maro, bordo kaj maro, denove maro... Horloĝo super la pordo, horloĝo sur librobreto, horloĝo sur la tablo — ĉi tie ne eblas tro daŭrigi viziton. Sama stilo, kiel en la tuta laboratorio. Ĉi tie oni vivis en entuziasma, akcelita ritmo, tion mi jam sukcesis rimarki. Sed, eble, simple mankis tempoperdoj, mankis vakuo — kaj pro tio la ritmo ŝajnis akcelita. Unuvorte, estas bedaŭrinde, ke oni min ne akceptis en tiun ĉi laboratorion...

— Do, mi komprenas, — kapjesis K. V. — Ĉu necesas psikologia komento? Bonvolu. Ĉiu epoko bezonas siajn mitojn, legendojn, fabelojn. Kiu en nia tempo serioze kredos je «Fluganta Holandano»? Kaj jen anstataŭ malnovaj mitoj venas la novaj — kun scienca koloro. Mi dividus ilin en du grupojn. La unua estas: amasa konsumaĵo. Tiuj mitoj estas kompreneblaj por ĉiuj, sed ne havas sciencan potencialon, je ili oni simple kredas aŭ ne kredas. «Flugantaj pladoj», telepatio. Bermuda triangulo. La dua grupo... Ni diru tiel: mitoj por junaj scienclaboristoj. Aperas, ekzemple, hipotezo pri tio, ke la Tungusa eksplodo estas katastrofo de aliplaneda kosmoŝipo. Kaj en la tajgon ekimpetas amatoraj ekspedicioj — studentoj, junaj sciencistoj... La monstro de la insulo Loĥ-Ness... Kaj, certe, la perlamotaj fulmoj.

Mi deziregis kaŝe fuĝi. Tian senton devas havi komencanta ŝakisto, ekludinta kontraŭ grandmajstro: ĉu gravas, se li eĉ gajnos du peonojn... Nu, kuraĝon! Venis tempo malferme ataki.

— Mitoj-logiloj, — mi emfazis la vorton «logiloj».

Kaj tiam la televidbildo malaperis. K. V. ekridis, kaj mi ekvidis knabinon, honestan vorton, simplan knabinon, nu eble ne tute simplan, petolan kaj ruzegan (ekzistas tia tipo), sed tamen knabinon, mian samaĝulinon.

— Ĉu logiloj? — redemandis K. V. — Bonege dirite, al mi plaĉas. Sed eblas diri ankaŭ alie: mitoj-fulmoŝirmiloj. En la epoko de la scienc-teknika revolucio en la socio kreiĝas grandega abundo de krea energio. Disipita krea energio, kiu akumuliĝas, kiel elektro en la atmosfero. La moderna esploristo estas okupita pri malvasta problemo, li laboras kun detaloj, eĉ kun detaloj de detaloj. De tio venas sopiro pri io granda, neatendita, romantika.

— Do, ekzistas superflua krea energio. Ĝi senutile disipiĝas aŭ estas altirata de hazardaj «fulmoŝirmiloj», tio estas — same malaperas. Estas logike uzi tiun energion, direktinte ĝin al la problemo, havanta realan solvon. Ĉu povas esti, Kira Vladimirovna, ke kelkaj mitoj aperis ne hazarde? Eble iu ilin kreis? Kia bela logilo — perlamota globo de senmorteco...

— Ĉu vi estas edziniĝinta? — demandis K. V.

— Ne, — respondis mi aŭtomate, ne komprenante, al kio ŝi tiras la konversacion.

— Via vivo estos malfacila. Troa sagaco ne ĉiam estas utila... Ĉu indas elfosi devenojn de la mitoj? Ja ili beligas la vivon. Jen marsaj kanaloj — ĉarma estis elpensaĵo! Kaj nun tiu mito mankas.

Mi konfuziĝis. Kial ŝi ne kontraŭdiras?! Io okazis ne tiel, kiel mi intencis. Sed mi jam ne povis halti kaj kompreni.

— Mi ne scias, kiel statas afero pri la marsaj kanaloj, — diris mi, aroge rigardante en ŝiajn helajn okulojn. — Sed la mito pri la perlamotaj fulmoj estas Via kreaĵo, Kira Vladimirovna. De Vi aŭ de Via laboratorio.

Kira Vladimirovna Safraj:

Ŝi tuj ekplaĉis al mi, Helenjo Gurova. Ŝi despere malkuraĝis, sed tenis sin brave. Antaŭ jaro ŝi havis tre malklarajn konjektojn, ne pli. Necesas agnoski, ke dum la jaro ŝi multon elfosis, kaj nun faris pripensitan atakon. Mi iomete kunludis, kaj ĉio iris kiel necese. Sed poste ŝi konfuziĝis, ĉar mi sen ajnaj disputoj agnoskis: jes, la perlamotaj fulmoj estas nia elpensaĵo.

Imagu, ke al Vi venas sovaĝa konjekto: nenia Bizantio ekzistis! Kaj jen vi pacience kolektas materialojn kaj venas al historiistoj, por ilin senmaskigi, kaj la historiistoj, neniom ruĝigante, diras: «Vere, nenia Bizantio ekzistis, kion kaŝi! Ĝia tuta historio estas elpensita en nia instituto, kaj la arkitekturaj kaj aliaj memoraĵoj estas faritaj en metiejo laŭ speciala mendo...»

Nia laboratorio okupiĝas pri multaj strangaj problemoj, sed la operacio «Filmo», eble, estas unu el la plej strangaj. Tamen, tio dependas de vidpunkto: persone min en tiu operacio nenio mirigas. La ideo aperis antaŭ longe, mi sukcesis centojn da fojoj returni ĉiujn variantojn. La komenco troveblas, eble, en la malproksimaj lernejaj tempoj. Foje, relegante «Skarlatajn velojn» /*romantika novelo de A. S. Grin*/, mi pensis, ke, esence, tio estas fabelo pri fabelo: homo realigis la fabelon — kaj ekvivis, iĝis centoble pli belega. Verŝajne, sama strebo movas ankaŭ multajn el tiuj, kiuj serĉas «flugantajn pladojn», plonĝas en la lagon Loĥ-Ness aŭ faras eksperimentojn pri telepatio... Mi komencis kolekti materialojn pri sciencaj mitoj, min mirigis ilia kapablo indukti kaj absorbi grandegan kvanton da intelekta energio. Mi kalkulis, kiom kostis la interesiĝo pri «flugantaj pladoj». Eĉ kun la plej minimumaj nombroj rezultis io perpleksiga. Mi konvertis hom-horojn en hom-vivojn: do, en la plej minimuma varianto rezultis io ĉirkaŭ du mil hom-vivoj, senredone kaj senrezulte absorbitaj de la mito. Du mil vivoj!..

Helenjo Gurova diris: «Mitoj-logiloj». Jes, sukcesa difino. Ni metu tiujn logilojn tie, kie necesas — la penso, ŝajne, simplega. Sed mi longe hezitis: mi memoris pri prezo, kiu estos pagita por ĉaskurado post la mito. Ĉu mito-logilo? Kaj jes, kaj ne. Necesas reala direkto, havanta perspektivon kaj postulanta alfluon de freŝaj fortoj. Necesas kompleksa problemo — por fizikistoj, kemiistoj, biologoj, unuvorte, por ajnaj fakuloj. Kaj ekstere — nur ekstere! — tio estu mistera kaj romantika mito-logilo...

Helenjo Gurova:

— Neniaj perlamotaj fulmoj ekzistis nek ekzistas, — obstine ripetis mi. — Vi ilin elpensis, Kira Vladimirovna.

— Dudek minutoj, — diris K. V. — Kial Vi tuj ne elmetis Vian konjekton?

La senmaskigo neniel ŝin impresis, honestan vorton! Kaj mi konfuziĝis. Ne, K. V. tute ne estis petola knabino. Mi subite eksentis, ke mi troviĝas en fortokampo de tre saĝa kaj fort-vola homo, kaj la konversacio moviĝas laŭ nekonataj al mi komplikaj linioj, sed tute ne tiel, kiel mi planis.

— Do, mi pravas?

— Grin, — diris K. V. — havas rakonton «Koro de dezerto». Ĉu vi ne memoras? Tri neniofaruloj ŝerctrompis fideman junulon: rakontis al li fabelon pri mirakla vilaĝo en profundo de afrika arbaro. La junulo kredis kaj ekiris por serĉado. Post kelkaj jaroj li revenis, kaj la ŝerculoj pensis, ke venis horo de kvito. Sed la junulo eĉ ne intencis venĝi. Li rakontis, ke kun grandegaj malfacilaĵoj, centfoje riskante per la vivo, atingis li la lokon kaj, certe, trovis tie nek domojn, nek la vilaĝon. Li komprenis, ke oni priŝercis lin, sed la ŝerco - tiel li diris — estis bela. Tial li mem konstruis domojn, konstruis vilaĝon, invitis homojn, unuvorte, faris ĉion kiel en la fabelo. Ĉu vi komprenas?

Mi balbutis ion pri la perlamotaj fulmoj: ili ne ekzistas, mito restis mito...

— Kaj bonege! — respondis K. V. — Bona mito devas resti mito. Alie ĝi perdos allogan forton. Perlamotaj fulmoj ne ekzistas kaj, mi esperas, ne ekzistos. Sed dum la ĉasado al tiu fantomo jam estas faritaj realaj malkovroj en kemio de pezaj jonoj, kreantaj substancon de la kutima globa fulmo. Alvorte, kelkaj el kombinaĵoj de la pezaj jonoj kun neŭtralaj molekuloj vere havas kuracajn ecojn... Estas faritaj du dekoj da petoj pri registrado de inventoj de novaj metodoj de ricevo de globfulmoj. Kaj tio estas nur komenco. La eksperimento daŭras.

Kaj mi ĝojis pri la gajnitaj peonoj — jen naiveco!

— Do, skribi pri tio estas malpermesite?

— Kiom ajn vi volas. Vi povas vortprecize eksponi tutan nian konversacion.

En la unua momento al mi ŝajnis, ke ŝi ŝercas.

— Skribi pri tio, ke ĉio ĉi estas elpensaĵo? Kaj ke Vi mem konfesas...

— Nu certe!

Mi sentis min stulta lernantino.

— Sed via eksperimento...

— Tiaj mitoj havas grandegan rezervon de firmeco, — pacience klarigis K. V. — Eĉ pli, de tempo al tempo necesas senmaskigoj, akraj elpaŝoj de skeptikuloj kaj ĉio cetera. Tio nur verŝas brulaĵon en la fajron...

Rememorinte cirkonstancojn, en kiuj oni proponis al mi okupiĝi pri la artikolo, mi komencis ion kompreni.

— Ĉu mia artikolo estas antaŭvidita en la plano de la eksperimento?

La respondon mi jam sciis. Nun mi havis neniajn dubojn, ke ĉiuj legendoj pri K. V. Safraj estis purega vero.

— Ĉu vi estas edziniĝinta? — demandis mi, mobilizinte lastajn restaĵojn de arogo.

Ŝi kapjesis.

— Kaj ĉu al Vi ne malhelpas tia... sagaco?

K. V. ridetis.

— Komplika demando... Verku la artikolon, Helena Jurjevna, maldungiĝu kaj venu al ni. Propre, ni akceptis vin jam antaŭ jaro. Opiniu, ke tio estis prova periodo. Mia anstataŭiganto asertis, ke Vi estas obstina kaj nepre elfosos tiun historion. Ni ankoraŭ parolos pri tio, min interesas ĉiuj detaloj — kiel ĝuste Vi elfosis.

— Ĉu vi bezonas ĵurnaliston? — demandis mi. La demando estis superflua. Mi irus labori al K. V. kiel io ajn.

— Ni bezonas fizikiston-teoriiston kun riĉa fantazio. Tio ja estas prova eksperimento. Nur komenco.

* * *

La artikolon mi verkis. Sendube, ĝi faris nur tiun influon, pri kiu kalkulis K. V. Mito-logilo vere estas nedamaĝebla! Hodiaŭ la perlamotaj fulmoj estas la plej moda interesiĝo. Kiel iam la mito pri «flugantaj pladoj». La diferenco estas nur en utilo. Sed en tio estas la tuta afero.

 

Kvar marmoraj elefantetoj

— Ni havas eksterordinaran okazaĵon, Kira Vladimirovna, — diris Morev. — Jen, rigardu.

Li malfermis tirkeston de la skribotablo kaj eltiris — unu post la alia — kvar marmorajn elefantetojn. Sur la polurita surfaco de la tablo, apud eleganta antikvastila telefono, la elefantetoj aspektis strange: ja la antikva stilo estas nur ludo je antikveco, sed la elefantetoj vere estis malnovaj. Nu, kaj Morev aspektis bonege. Ĉi tie, en sia moderna kabineto, li estis tute en sia loko. Ŝama jako, modaj okulvitroj... Moderna juna direktoro de moderna prosperanta sciencesplora instituto. Tamen nun li estis nomata ĝenerala direktoro de scienc-industria unuiĝo.

— Intrigo por Agatha Christie, — daŭrigis Morev. — Miksaĵo de detektivromano kaj mistiko... Je etaĝo malpli supre estas kabineto de Zarajskij, mia helpanto pri kadroj. Antaŭ kvar tagoj Zarajskij malfermis matene sian gardoŝrankon... Ĉio estis netuŝita, sed sur la paperujoj staris jen tiu elefanteto, — Morev montris al la plej malgranda skulptaĵeto. — Kiu kaj por kio metis ĝin tien? Kaj ĉefe — kiel? Sekvan matenon en la gardoŝranko aperis dua elefanteto, pli granda. Mi devis ion fari... Vespere Zarajskij fermis la gardoŝrankon dum mia ĉeesto, ni skrupule sigelis la gardoŝrankon kaj la pordon de la kabineto. Matene en la gardoŝranko estis la tria elefanteto... Nu, jen, ĉi-nokte mi restis labori en la kabineto de Zarajskij. Ĝis proksimume la dua post noktomezo mi skribadis. Poste legis anglan detektivromanon, — li ekridis. — Krimuloj, ŝajnigante sin fantomoj, fiagas en malnova kastelo... El la kabineto mi ne eliris. Sed tamen en la gardoŝranko troviĝis jen tiu kvara elefanteto... Necesas turni sin al la kompetentaj organoj... Sed mi decidis antaŭe paroli kun Vi. Mi tre dankas, ke Vi trovis tempon...

La elefantetoj estis konataj, mi ilin ie vidis, sed kie... Por gajni tempon, mi diris: ĉi tie necesas detektivo, sed mi estas psikologo. Sed Morev, ŝajne, tre bone antaŭpripensis la konversacion.

— Por mi estas grave scii Vian opinion, Kira Vladimirovna. Antaŭ kvin jaroj estis planata kontrakto inter niaj institutoj. Ni petis, ke Via laboratorio donu rekomendojn. Vi komencis konatiĝi kun la instituto, sed poste, bedaŭrinde, rifuzis fari la kontrakton. Okazis, se Vi memoras, malagrabla konversacio. Post ĉirkaŭ kvin jaroj, diris Vi, en la instituto oni faros afekciajn malkovrojn, sed ne danke al Vi, kamarado Morev, sed malgraŭ... Post tiam pasis kvin jaroj. Pardonu malbonan kalemburon: malfermo de la gardoŝranko ne estas scienca malkovro, sed tamen... Ĉu ne estas ĉi tie ligo?

Ŝajne, la malnova historio emociigis lin ne malpli, ol la misteraj elefantetoj. Junaj generaloj de la scienc-teknika revolucio estas tre sentemaj pri tio, kiel oni ilin taksas...

— Tiam, Igor Petroviĉ, Vi trankvile rilatis miajn vortojn, — rememorigis mi. — Vi respondis, ke veraj malkovroj ĉiam estas neatenditaj kaj neantaŭdireblaj.

— Ĉu ne estas tiel? Sed, mi konfesas, ke mi estis ofendita. Ja mi ĵus venis en la instituton, ĵus eklaboris, sed Vi firme garantiis, ke dum kvin jaroj ni ne sukcesos fari ion ajn principe novan.

Forgesinte pri la elefantetoj, Morev komencis klarigi, kiaj rezultoj estis ricevitaj dum la kvin jaroj. Mi aŭskultis ne tre atente — rememoradis nian antaŭan konversacion. Tiam Morev rekonstruis la instituton, ne atendante niajn rekomendojn. Pro tio mi rifuzis la kontrakton: ni ja bezonis monon, sed por kio ŝviti super la rekomendoj, se ilin oni definitive ne uzos? Morev bezonis nur noton en paperoj — la rekonstruo estas aprobita de la psikologoj...

— Vi koncentris la tutajn fortojn en la plej fidindaj direktoj, — diris mi. Tie, kie sukceso estas preskaŭ garantiita. Kaj vi ricevis... tiun sukceson. Sed neatenditajn malkovrojn vi ne havas. Ili simple ne povis okazi kun tia strategio.

— Ni ja konservis serĉajn temojn — en la sekcio de Kanarĉuk, ekzemple. Kaj la laboratorio de Pankratjev faris ĝeneralteoriajn esplorojn.

Mi ronketis, neniel mi sukcesas liberiĝi de tiu stulta kutimo... Morev vere ne tuŝis kelkajn «balenojn». Ili ne taŭgis por ricevo de taktikaj rezultoj, sed batali kontraŭ ili li tiam ne deziris.

— Vin ne eblas trompi, — subridis Morev. — Jes, kun Pankratjev mi simple ne volis enkaĉiĝi. Kanarĉuk estis pensiuliĝonta... Komprenu, dum mia antaŭulo la instituto dum jaroj liveris nenion seriozan. Ni tiam grave postrestis de japanoj kaj italoj. Preskaŭ du mil homoj — la sciencesplora instituto, projekta buroo, eksperimenta uzino, — kaj nenia produkto. De mi oni atendis rezultojn, ja por tio oni min enpostenigis. Kaj jen aperas knabino... Pardonu, Kira Vladimirovna, Vi aspektis ne pli ol je dudek jaroj. Kandidato ĉu de pedagogiaj, ĉu de psikologiaj sciencoj, nenion komprenanta en kemio, sed preta instrui min, kiel estri kemian instituton...

Se tiam antaŭ Morev aperus grizbarba akademiano, la rezulto estus la sama.

— Kial vi ridas? Ĉu mi diris ion malkorektan?

Mi klarigis: ĉio estas korekta, mi simple imagis, kiel li aspektis hodiaŭ matene, kiam malkovris la gardoŝrankon kaj ekvidis la kvaran elefanteton.

Morev kuntiris la ŝultrojn.

— Se Vin interesas preciza difino, mi freneziĝis... Sed ni revenu al la pasinto. De mi oni atendis rapidajn kaj gravajn rezultojn. Mi devis elekti la plej perspektivajn direktojn kaj koncentri en ili ĉiujn kapablajn homojn. Mi starigis firmajn limdatojn, igis labori en energia tempo...

Kaj jen tiam mi rememoris, kie mi vidis la elefantojn. Eĉ mia koro stumblis. Jen kiaj aferoj, pensis mi, eblas freneziĝi...

— Vi menciis pri neatenditaj malkovroj, — daŭrigis Morev. — Sed ja ili estas neantaŭdireblaj — ĝuste pro sia neatenditeco. Kiel do mi povis ilin plani?!

Definitive, tio estis tiuj elefantetoj! La plej malgranda havas iomete rompitan rostron...

— Neatenditaj malkovroj estas antaŭdireblaj, - kontraŭdiris mi. — Se, certe, estas antaŭdirebla konduto de homo, kiu faras esploradon.

— Mi ne komprenis, — Morev obstine turnis la kapon. — Bonvolu klarigi Vian penson.

Antaŭ kvin jaroj en la leksikono de Morev mankis tiuj vortoj — «mi ne komprenis». Progreso!

— Ni supozu, ke la afero okazas en la komenco de la jarcento. En sciencesplora instituto de vapora hejtado sidas strangulo, kiu mezuras konduktancon de kupro en malaltaj temperaturoj. Li ŝovas kupran draton en kuvon kun neĝo kaj mezuras... Ĉirkaŭe ĉiuj estas okupitaj de gravaj aferoj, perfektigas la vaporan hejtadon. Al la strangulo oni rigardas malŝate — kian utilon havas lia laboro? Post dek jaroj la strangulo ĝoje informas: rezultoj mankas, ĉar neĝo kaj glacio praktike ne ŝanĝas rezistancon de kondukiloj... Normala homo ĝuste ĉi tie haltus, sed la strangulo havas pretan planon pri plua laboro por dek jaroj: daŭrigi la eksperimentojn, poiomete proksimiĝante al la temperaturo de likva nitrogeno. Estas ankaŭ ideoj por la tria jardeko: rigardi, kio okazos, se la draton malvarmigi eĉ pli forte, ekzemple, ĝis la absoluta nulo... La estraro furiozas. Neĝo kaj glacio nenion kostis, sed nun necesos aĉeti likvan nitrogenon. Kaj entute ja en la plano estas la vapora hejtado!.. Jen tia situacio. Kaj vi scias, ke tiu strangulo estas obstina homo. Li fajfis pri la vapora hejtado kaj pri la estrara furiozo — li en ĉiaj kondiĉoj ne lasos la laboron...

Tiu bildo ofendis Morev-on (speciale la «sciencesplora instituto de vapora hejtado»), sed la esencon li kaptis tuj.

— Ĉu vi volas diri, ke ĉi tie eblas prognozi malkovron de superkonduktanco?

Mi respondis: ne, prognozi la malkovron de la superkonduktanco ne eblas, sed eblas antaŭvidi, ke estos io malkovrita. Estus mirinde, se ecoj de substancoj ne ŝanĝiĝus kun proksimiĝo al la absoluta nulo.

Morev silente rigardis min. Aĥ, kiel li rigardis! Honestan vorton, estis tia impreso, ke li estas enamiĝinta kaj tuj petos telefonnumeron...

— Sciu, Kira Vladimirovna, ekde iu momento mi komencis kolekti pri Vi... informon. La aferoj en la instituto pasis bone, sed sen ekflugoj. Mi ofte rememoris nian konversacion. La informo kolektiĝis stranga — kvazaŭ elpensaĵoj, mitoj, scienca folkloro. Sed nun mi pretas kredi je ĉio... Do, la instituto de vaporhejtado, kaj en ĝi estas strangulo, esploranta malaltajn temperaturojn. Kaj kiel ĉi-okaze nomiĝas tiu... strangulo?

— Ivano Kuzmiĉ, — diris mi kaj pensis, ke tio ja estas porkaĵo, Ivano Kuzmiĉ povus informi min. — Demeŝkin Ivano Kuzmiĉ. Laboratorio de fotokemio.

Morev kulpe etendis la manojn. Ivanon Kuzmiĉ-on li, certe, ne memoris.

— Antaŭ dek jaroj vi havis temon, ligitan kun rapide okazantaj procezoj. Laŭ mendo de viaj kemiistoj Demeŝkin konstruadis aparataron. Necesis lum-ekbriloj je miliardono de sekundo, ne, malpli, io ĉirkaŭ 10-10 aŭ eĉ 10-11. Demeŝkin ellaboris tute novajn metodojn, la instituto ilin patentis...

— Mi memoras, — kapjesis Morev. — Ni eĉ vendis du licencojn al japanoj.

La homon li ne memoris, sed pri la licencoj sciis, ili estis venditaj antaŭ lia apero en la instituto. Sur mia langopinto turniĝis paro da varmaj vortoj, sed mi detenis min.

— Do, Demeŝkin Ivano Kuzmiĉ, — daŭrigis mi. — Antaŭ la milito finis naŭ klasojn de lernejo. Ekde la kvardek tria estis en la fronto. Ministo. Du vundoj, ordeno de Ruĝa Stelo, ordeno de Gloro de III-a grado, medaloj. Estis malmobilizita, laboris, vespere lernis... Obstina homo. Finis aŭtovojan instituton... Li havas talenton de eksperimentisto, emon al preciza mekaniko, optiko. En vian instituton li trafis, kiam li estis kvardekses-jara. Kaj tiam li unuafoje ekkonsciis sian alvokitecon. Tio estas kiel malfrua amo — feliĉo, kiun estas terure perdi, ĉar oni scias, ke poste jam nenio estos. Nu, dum kvin jaroj li faris tion, kio konformis al lia alvokiteco kaj necesis al la instituto. Sed poste la temo finiĝis. Li konstruadis ruzegan aparataron, li havis afekciajn ideojn pri mezurado de supermalgrandaj tempospacoj, sed tion neniu bezonis. Tamen en la instituto oni memoris la venditajn licencojn, kaj dum ioma tempo Demeŝkin-on oni ne tuŝis. Sed poste venis Vi. Kapablajn homojn vi mobilizis, senkapablajn forpelis, kaj stranga Demeŝkin pendis en la aero. Mi lin tuj rimarkis: jen homo, kapabla mezuri 10-15 de sekundo, en la planoj li havas atakon al 10-25, sed li al neniu necesas en tiu ĉi kemia instituto — kun sia aŭtovoja diplomo kaj kun sia freneza amo al tiuj «minus jenaj potencoj»... Zarajskij proponis al li foriri laŭ propra volo: la laboratorio bezonis kemiiston-analiziston.

— Mi rememoras, — kapjesis Morev. — Ĉi tie estas detalo, kiun Vi preteratentis. Ni supozu, ke la strangulo en la vaporhejtada instituto planas eksperimentojn ne ĉe la absoluta nulo, sed malpli, ĉu Vi komprenas, malpli, nu, ĉe minus 500o. Kion Vi tiam dirus? Ekbrilo estas materia procezo. Kaj la plej rapidaj procezoj — fortaj interagoj en nukleoj — pasas dum 10-23 de sekundo. Ne eblas plani ricevon de ekbrilo je 10-30 aŭ 10-40 de sekundo. Tio estas fizike malalfabeta. Zarajskij rakontis al mi pri la planoj de Demeŝkin. Nu, finfine, estis en interesoj de Demeŝkin transiri en alian instituton.

— Tute ne! En liaj interesoj estis resti kun la aparataro, kiun li muntis dum jaroj, — mi kun malfacilo bridis min. — Vi diras, ke la plej rapidaj procezoj daŭras dum 10-23 de sekundo, ĉu tiel? Nun imagu por momento, ke per ia miraklo oni sukcesis eliri en zonon de procezoj, daŭrantaj je kelkaj niveloj malpli. Tiam la elefanteto libere trapasos ajnajn murojn. Ja la muroj konsistas el atomoj, kaj tiuj atomoj ne sukcesas interagi kun atomoj de la elefanteto.

Morev komprenis la ideon, sed mi ne povis rifuzi plezuron klarigi populare:

— Se tre rapide, ekzemple, dum unu milionono de sekundo mergi fingron en kaserolon kun bolanta akvo kaj same rapide elmeti la fingron — ne estos brulvundo, ĉu ne?

Pro la ekzemplo kun la kaserolo li ekkoleregis: «Vi faras tri fundamentajn erarojn...» — sed mi ne permesis al li min interrompi.

— Unu eraro, Igor Petroviĉ! Unu eraro — kredo je netuŝebleco de barieroj. Ni absolutigas hodiaŭajn limojn de scioj. Nu kiu diris, ke en profundo de elementaj partikloj ne povas okazi superrapidaj procezoj? Ja antaŭ cent jaroj oni ne sciis eĉ pri kernoj de atomoj kaj, sekve, ne sciis pri fortaj interagoj, tiam 10-23 de sekundo ankaŭ eblis deklari principe neatingebla... Kaj jen kio, altestimata Igor Petroviĉ, se Vi intencas plu paroli pri neebleco, atendu sekvontajn elefantojn. Demeŝkin havas sep.

Morev tuj estingiĝis.

— Do, Vi estas ekde la komenco mem informita pri tiu... ŝerco?

— Neniel! Simple antaŭ jaro mi vizitis Demeŝkin-on hejme. Li estis malsana. Kuŝis sur divano. Tia malnova divano kun alta dorso, kaj sur la dorso estas spegulo kaj bretetoj. Sur unu breteto staris la elefantetoj. Mi ekvidis ilin ĉe Vi — kaj rememoris.

— Kie li laboras, Via Demeŝkin?

— En mia laboratorio, kie do alie. Kvar jarojn. Mi lin dungis... kiel psikologon. Mi trovadas aparataron, elpetas premiojn, li havas grandan familion.

— Mi imagas, kiom da malagrablaĵoj estis dum la kvar jaroj...

Ne, apenaŭ Morev imagis, kiom da ili estis, tiuj malagrablaĵoj! En kiaj instancoj mi ricevadis mallaŭdojn... Dufoje mi starigis la demandon tiel: se vi forpelos Demeŝkin-on — ankaŭ mi foriros... Al nenifaruloj oni kutimis, da ili povas kolektiĝi tuta amaso — neniu indigniĝos. Sed kiam unu homo faras ion, kion oni opinias neebla, jen tiam oni impetas ŝpari ŝtatan monon...

— Vi nur ne ofendiĝu, Kira Vladimirovna, — kaj mi sentis, ke li vere ne volas min ofendi. — Tio, kion faras Demeŝkin, simple ne eniras kadrojn de la scienco. Do, ĉu vi vere kredis pri sukceso?

Kion mi povis respondi? Kadroj de scienco... Mi kredis, ne, mi firme sciis, ke iu devas ricevi sangobluaĵojn kaj vundojn, vastigante tiujn kadrojn.

— Pri tia sukceso mi ne kalkulis, — diris mi. — Sed io, komprenu, io devis troviĝi en tiu neebla zono de super-superrapidaj procezoj...

Ni silentis iom. Poste Morev diris:

— Se oni min maldungos, mi petos dungi min al vi kiel malsuperan scienclaboriston. Kun temo «Esploro de ecoj de substancoj kun temperaturoj malpli la absoluta nulo». Ĉu vi prenos?

* * *

Sur la strato mi longe rigardis mian etan aŭton. Koralkolora emajlo brilis sub la suno: mi havas bonegan svedan paston. Mi rigardis la aŭton kaj pensis, ke baldaŭ tiaj maŝinoj restos en muzeoj. Eĉ se ne tre baldaŭ. Gravas, ke estas trovita nova principo.

Poste mi eksidis ĉe la stirilon kaj igis min ne pensi pri la aferoj. Tamen, unu penso trakuris. Nun al Merkurio flugas nova ekspedicio, estus amuze, se sur la loko de alteriĝo la ŝipanaron renkontos sep marmoraj elefantetoj...


Tradukis el la rusa Jurij Finkel