Logos

— Kian opinion vi havas pri nia medio, ho Philologos, filo de Aristomachos?

Philologos ĉirkaŭrigardis en la Forum Romanum. En la fono, antaŭ la Concordia templo, granda amaso staris ĉirkaŭ la rostra. Sur ĝi oratoro laŭtlegis la nomojn de la proskribitoj de Sulla. Amasiĝis ĉiam la samaj tipoj: sovaĝaspektaj feĉuloj kun gorilaj trajtoj, kiuj klopodis ekkapti per la oreloj kelkajn konatajn nomojn, ĉar la proskribitojn kiu ajn rajtis mortigi kaj liajn bienojn ricevis la murdinto.

Philologos kaj Biblophagus sidis ĉe la kontraŭa fino de la placo sur la ŝtuparo de la Basilica Aemilia Paulli kaj videble ne interesis ilin, kiujn la senato deklaris la malamikoj de la respubliko.

— Kion mi povus diri novan al vi, Biblophagos? — li respondis ŝultrolevante. — Tiuj multaj konstruaĵoj tre similas al nia Akropolis. Ĉio estas tre simila al la niaj kaj tamen kiom da diferenco! Ĉar kio estis la ĉefa ornamaĵo de la Akropolis? La statuo de la diino de la saĝo. Kaj nun rigardu tion! — li diris, montrante el la statuo, staranta sur pilastro, apud la ŝtuparo. — Kion vi vidas tie? La lupinon kaj sub ĝia ventro la ĝemelojn, suĉantajn la lakton de sovaĝbesto, por ke jam la fondado de la urbo komenciĝu per fratmurdo.

— Prave vi diris, ho Philologos. Kaj ne forgesu, kiome diferencas ankaŭ la popolo ĉi tie kaj tiu de la Atena agora. Tiu estis popolo, kiu vere kapablis krei la Akropolon. Tiun ĉi kanajlaron kungregigis nun la sangodoro kaj la predavido, dum ni kunvenis sur la agora por ĉirkaŭstari nian majstron, la honorplenan, maljunan Kleistos, por esti riĉigitaj per kelkaj saĝaj frazoj, kiujn ni rapide notis sur niaj vakstabuloj. Kaj ĉu vi memoras, kia ĝojo estis al ni ekvidi la cinikan saĝulon, Hekateonon? Li vagadis la stratojn ĉiam malpure, en ĉifonaj vestoj, konforme al siaj principoj. Ni postkuris lin kaj petis veni al nia rondo, konversacii kelkajn vortojn kun nia majstro, por ke ni povu ĝui la diskuton, kies ĉiu vorto signifis ĝojon al la malsata animo, kiel la festeno de la dioj por sklavo. Kvankam ja ni estis ankaŭ korpe malsataj, konsidere, ke ni dediĉis niajn vivojn ne al akaparo de oro, sed por la filozofio kaj ni estis tre feliĉaj, se ni, elpreninte la ledan saketon el sub nia vestaĵo, trovis en ĝi kelkajn rostitajn fagoglanojn. Sed kial fari zorgojn pro tio, kiam nia animo ĝuis dian festenon! Kiam Kleistos kaj Hekateon diskutis pri la temo, kio estas la virto kaj justo! Kaj se ni, sekvante nian majstron, iris al la teatro, tie ni vidis same nin mem, ĉar la komedio primokis niajn majstrojn, aŭ la korifeojn de la publika vivo. La primokitoj ridis des pli gaje, ju pli trafan satiron ili aŭdis pri si mem. La popolo aplaŭdis same al la aktoroj, kiel al la verkisto kaj al tiuj, pri kiuj ili ridis. Ĉu vi memoras? Okazis, ke iu riĉa bakisto, enviante la famon de la primokitoj, promesis abundan premion al la verkisto, se li foje eĉ lin mem primokos. Sed trafe li ricevis laŭ sia merito! La verkisto figuris lin kapropieda satiruso, kiu venas al la urbo, ekvidas la pilorion, kredas ĝin esti trono kaj suprengrimpas. La amaso ekvidante lin, komencas alĵetadi putriĝintajn bulbojn kaj koton, dum li ĉion ĉi imagas honorigo kaj kiam la provoso volas lin descendigi, li donas al li monon por lasi iome ĝui sian favoritecon.

Ambaŭ ridis.

— Prave vi parolis — diris Biblophagos. — Vere, Perikles estris dum deksep jaroj la urbon, ĉar ĉiu civitano estimis lin. Li ĉiam portis kaskon, ĉar ĝi decis al lia staturo. Kaj, se sur la scenejo aperis aktoro kun korbego, aŭ fela vinujo sur sia kapo kun grandegaj okultruoj, la aŭskultantaro jam ridis plenbuŝe, ĉar ĉiu ekkonis, kiun li volas imiti. Li iris kun aplombegaj paŝoj al la mezo de la scenejo, tie depuŝis la dion Zeŭs de sur la trono kaj li mem eksidis. Transprenis la fulmosagojn de Zeŭs, pikis tiujn al Pallas Athene, elŝiris la lancon el ŝia mano, derompis ĝian oran pinton kaj transdonis al la aktoro, kiu ludis la rolon de Aspasia. Fine Aspasia simple formanĝis la oron. Nu, la kronikistoj notis, ke ĝuste Perikles estis, kiu plejkore ridis la scenon.

— Jes, ĉar li sciis, ke ĉio ĉi estas nur ŝerco, ĉar li neniam klopodis al tiraneco kaj li neniam ŝtelakiris unusolan drakmon de la popolo.

— Ĝuste pro tio. Sed ekprovu nur primoki iun banditestron ĉi tie! Tuj vi estus krucumita, ĉar ne troviĝas akuzo, ekde la rabado, ĝis la patromurdo, aŭ de la vanteco ĝis la plej fia krueleco, kiu ne trafus ilin tute prave. Rimarku firme, Philologos: se iu postulas al si honoron, indan al la senmortaj dioj, tiu faras, ĉar li bone scias sian malindecon kaj senhonoron. Tial estas, ke en la cirko nur la gladiatoroj murdas sovaĝbestojn aŭ unu la alian, dum la muzoj larmas kaj katenite silentas. Sed imagu nur, kia sensacia sceneja figuro povus esti modelita pri tiu verukvizaĝa Sulla! Oni povus priludi, kiel li suĉas la lupinon, kiel li hurlas pro tio lupmaniere kaj ĵetas sin hurle al Grekio por suĉi ĝian sangon.

— Kaj ankaŭ la lakton, ho Biblophagos! Ĉar ne forgesu, ke Sulla tre bone parolas greke. Li eĉ skribas. Memkompreneble siajn proprajn heroaĵojn, ĉar ili havas kapablon nur al tiaj verkaĵoj. Sed eblas, ke eĉ tion li nur verkigas per iu heleno, kiu nun kontraŭ valora mono priskribas, kiel lia mastro elrabis niajn templojn kiel li disrompigis la statuojn kaj kiom glorplene li forbruligis niajn librarojn. Se tiuj ĉi ne suĉus nian lakton ili jam eĉ ne vivus.

— Prave, mia amiko. Mi ankaŭ miras, ke ili ankoraŭ ekzistas. Antaŭ nelonge Marius ekstermadis siajn kontraŭulojn same, kiel nun Sulla. Marius jam estas mortinto kaj nun sekvas lin liaj kunuloj. Sed ĉu eblas ŝtaton vivteni per ĉiama renverso de la saĝo kaj justo? Ĉu vi memoras, kiel difinis Platono la justan vivon?

— Ke ĉiu faru kaj ricevu tion, kio lin koncernas.

— Prave vi diris. Sed se ĉiu akiras tion, kio koncernas aliulojn, kiel finiĝos la procedo? Reciproka rabado kaj ruinigo ĝis la plena pereo. Ĉu vi kredas daŭran regadon al Sulla? Ĉu vi imagas, ke unusola homo povas leviĝi super ĉiu alia kaj povas senbride subpremi ĉiun aliulon? Ne, Philologos, tio ne eblas, ĉar fine murdos lin iu el lia propra kliko. La perforto neniigas sin mem. La balancilon oni povas ekpuŝi, ke ĝi svingiĝas supren, al iu finpunkto, sed klopodas malsupreniĝi al la kvietpunkto. Kaj vane vi provas starigi la kubon sur ĝia rando, ĉar la dioj ordonis, ke ĝi povu stari nur sur la platoj. Nur tia socio staras sur firma bazo, kiun gvidas la menso kaj scio, kiel ofte rakontis al ni nia majstro, laŭ la doktrinoj de Platono. Nek la sangavida kanajlaro de la circus maximus, nek la eĉ pli sangavidaj banditestroj povas, aŭ povos iam ajn gvidi kaj subteni ŝtaton. Ĝuste tial akcentis Platono, ke la ŝtato povas esti regata nur flanke de la saĝuloj, al kiuj estos malpermesite akiri havaĵojn. Ili ne rajtos droni en plezuroj, por ke ne venenigu iliajn korojn la akaparemo, malamo, intrigo, insidemo. Kaj el ili neniu povos leviĝi super siaj kolegoj por eviti la tiranecon kaj la putriĝon de la puraj virtoj. Jes, mia amiko, tia ĉi estas la perfekta ŝtato.

— Kaj tiu ŝtato devas nepre alveni, ĉar ekzisti povas nur afero, kiu estas laŭmensa.

— Prave Philologos. Ĉu vi scias, kiel sanigas la chirobantikaj pastroj la histeriajn virinojn?

— Jes. Per fajfinstrumentoj ili ludas furiozan dancmuzikon kaj igas la malsanulinon dancegi, ĝis ŝi terenfalas kaj profunde endormiĝas.

— Vere. Kaj post la vekiĝo la malsanulino trankviliĝas. Nu, ĉi tie, ĉirkaŭ ni okazas la sama: ĉefbanditoj dancigas la popolon ĝis la plena seniluziiĝo kaj tiam sekvos la saniĝo: la popolo trankviliĝos, eknaŭzos la sangon, rifuzos la pluan inferan spektaklon kaj alvenos la regado de la menso, ĉar alimaniere ne eblas. Tiam la homoj kontentiĝos per freŝa tritikpano, kiun oni altabligas sur agla mato, krome manĝos ili fromaĝon, salan olivberon, bulbon, figon: eble ili altrinkos vinon, dum iliaj lipoj kantos la gloron de la senmortaj dioj kaj poste ili ekkuŝos en betullignaj litoj, sur kuŝejoj, faritaj el mirtaj branĉoj. La akaparemo kaj gloravido neniun incitos kontraŭ lia homfrato, ĉar la saĝo iluminos la cerbojn, ke la virto estas pli utila al ili.

— Ho, jes. Ni, saĝuloj, bone scias, ke troviĝas nur unusola potenco: la menso. Rigardu ĉi tien, ho Biblophagos: ĉi tiu ŝtuparŝtono iome suprenleviĝis ĉar sub ĝi kreskaĵo etendas siajn radikojn. Sed kio donas al ĝi la forton por tio? La menso, la animo! La logos. Prave diris Thales, ke en ĉiu herbeto loĝas dio, ĝia propra dio, kiu igas ĝin kreski. La kruda forto estas nur servisto, dum la reganto estas la logos, la leĝaro de la menso.

— Kaj la perforto devas kliniĝi antaŭ la menso. Ju pli arde furiozas la despota perforto, des pli frue ĝi renversas sin mem kaj helpas surtronigi la menson. En la kortego de Sulla jam nun ĉiuj tremas kaj neniu estas certa pri sia vivo. Kelkuloj provas firmigi siajn poziciojn, ke ili klopodas eĉ superi la ordonojn de Sulla kaj distingiĝi per trofervora murdado. Sed kio estas premio? Ke sekvonttage Sulla sendas lin al la eŝafodo por malebligi konkurencon. Sulla de tempo al tempo ĉirkaŭrigardas en sia rondo, kaj, se iu kapo komencas elstari el inter la ceteraj, tuj li dehakas. Sed la malkonfidon kaj pli-malpli frue troviĝos ŝtelmurdisto, kiu mortpikos lin, por savi sian propran vivon. Eĉ duonjaron mi ne aŭguras al lia regado. Kaj post li sekvos regado de la saĝo.

— Jes. Unusola potenco estas la menso. La logos.

— Jes. La saĝo. La nous. Kaj tiun reprezentas ni, helenaj saĝuloj en ĉi tiu barbara lando. Kredu Philologos, ke la urbo kuŝas jam nun antaŭ niaj piedoj! Sed tamen ni ne surtretos ĝin, nur gvidos laŭ la volo de la virto, dece al saĝa kaj bonintenca reĝo... Ve!

— Ve! — kriis ankaŭ Philologos.

Ambaŭ eksentis fortan piedbaton sur siaj dorsoj. Ektime ili turniĝis, sed jam torentis la mallaŭdo el buŝo de Stultius, la etiopa inspektoro de la sklavoj:

— Fi! Mizeraj, kanajlaj sklavoj! Ĉu vi tie ŝtelados la tempon, kiam mi ordonis al vi, tuj marŝi al la monto Janiculus por paŝti la brutaron? Prave mi asertis al nia mastro, la nobla kaj grandanima Caius Publius Valerius, eĉ unu moneron ne elspezi por tiaj mizeraspektaj sengrasuloj, ĉar ili estas pigraj kiel pediko. Se atendu nur, mizeraj sentaŭguloj, mi regalos vin! Klakos la vipo hodiaŭ sur viaj dorsoj! Ek!

Ambaŭmane li ekkaptis la ferringojn, forĝitajn sur la koloj de la sklavoj, suprentiregis ilin kaj piedbatante, skuadante puŝadis ilin tra la tuta forumo. Atinginte la templon de Saturnus, li denove traktis ilin per piedoj kaj forlasante, irigis ilin al la monto, akcentante, ke ili iru laŭ la plej mallonga vojo, tra la ponto de Probus kaj antaŭ krepusko ili prezentu sin hejme, por ricevi la vipon.

La du sklavoj veante, lamante marŝadis laŭ la Vicus Jugarius. Kaj iliaj veadoj intermiksiĝis kun la stertorado de tiuj kvarmil damnitaj militkaptitoj, kiujn ĝuste tiam buĉadis la legianoj, konforme al la ordono de Sulla.

(1961)