Dudeka leciono

156. Stilo.

Stilo estas nomata la maniero, en kiu oni esprimas siajn pensojn. Kiel memstara kaj vivanta lingvo Esperanto havas kompreneble sian propran stilon. Kia do estas la Esperanta stilo? Tiun demandon D-ro Zamenhof respondas jene (Lingvaj Respondoj, paĝo 78): «La vera stilo Esperanta estas nek slava, nek germana, nek romana, ĝi estas – aŭ almenaŭ devas esti – nur stilo simpla kaj logika». Kio do estas logika, simpla kaj klara, tio estas bona, kio estas nelogika, komplikita kaj malklara, tio estas malbona, kvankam oni eble ne pekas kontraŭ gramatikaj reguloj.

Por havi bonan, elegantan kaj internacian stilon, oni devas bone koni la lingvon kaj ĝian spiriton, oni devas havi la kapablon pensi logike kaj rektlinie kaj oni ne rajtas blinde imiti sian gepatran lingvon. Kio estas la rezultato de laŭvorta tradukado, tion klare montras letero, kiun Zamenhof foje ricevis de rusa komencanto (Lingvaj Respondoj, paĝo 79):

«Favora Regnestro! Honoro havas alkuŝigi, kio laŭ kaŭzo de antaŭskribita al mi kun kuracisto kuraco mi en efektiva tempo ne en stato elpleni de donita kun mi al vi promeso; apud kio postaperigas, ke mi turnos sin al domo tra du monatoj, ne pli frue de fino de Aŭgusto».

En bona kaj internacia Esperanto tiu letero aspektus jene:

«Estimata sinjoro! Mi havas la honoron raporti al vi, ke kaŭze de kuracado, rekomendita al mi de la kuracisto, mi en la nuna tempo ne povas plenumi la promeson, kiun mi donis al vi; mi ankaŭ sciigas vin, ke mi revenos hejmen post du monatoj, ne pli frue ol en la fino de Aŭgusto».

Ni vidas, kia granda diferenco estas inter la «originala» kaj la korektita letero! La kaŭzo estas tio, ke la rusa komencanto tradukis el sia gepatra lingvo ĉiun vorton aparte, neglektante la rilaton inter ili kaj ilian logikan sencon, dependantan de la kunteksto, dum en la korektita letero estas tute precize reproduktita la enhavo. Kvankam en ambaŭ okazoj temas pri fidela kaj preciza traduko, la rezulto estas tamen tre malegala.

Tiajn nekompreneblajn kriptogramojn, kian la rusa komencanto sendis al Zamenhof, povus fari ankaŭ angloj, francoj, germanoj kaj ĉiuj aliaj popoloj, se ili laŭvorte tradukus el sia gepatra lingvo, ne nur al Esperanto, sed ankaŭ al kiu ajn alia lingvo. Tial ne traduku mekanike la unuopajn vortojn kaj formojn, sed penu ĉiam eltrovi ilian logikan enhavon, kaj tiun enhavon reproduktu en Esperanto laŭ ĝiaj reguloj kaj ĝia spirito!

Ĉiu homo tiel kutimiĝis al sia gepatra lingvo, ke al li ŝajnas, ke ĝi estas el ĉiuj lingvoj la plej natura, la plej logika kaj la plej bona. Sed fakte ĉiu nacia lingvo svarmas je nelogikaĵoj kaj sensencaĵoj, kiuj estas nekompreneblaj kaj ofte eĉ ridindaj por eksterlandano, ĉar neniu nacia lingvo sekvas la rektajn vojojn de la racio kaj logika pensado, sed nur tiujn de la tradicio kaj kutimoj. Tiaj nelogikaj kaj laŭforme absurdaj esprimoj estas nomataj idiotismoj. Ĉiu nacia lingvo havas siajn proprajn idiotismojn, kiuj ne estas laŭvorte tradukeblaj al aliaj lingvoj.

Por ilustro ni prezentas ĉi-sube laŭvortajn tradukojn el kelkaj lingvoj. Estona: «Kiel la mano iras?» Finna: «Kiel vi povas?» Rusa: «Kiel la aferoj» Germana: «Kiel ĝi iras?» Franca: «Kiel vi portas vin?» Angla: «Kiel faras vi faras?» Itala: «Kiel vi staras?» Sveda: «Kiel staras ĝi al?» Ĉeĥa:«Kiel vi havas vin?» Norvega: «Kiel vi trovas vin?» Hungara: «Kiel vi estas?» Malgraŭ la malegaleco de la formo ili ĉiuj havas tute saman sencon: Kiel vi fartas? La rusoj ne dancas laŭ piano, sed «sub piano». Veraj akrobatoj! Kiam la svedo venas ien en la lasta momento, oni diras, ke li venis «en la tempo de la grafo», kaj kiam li mortas, oni diras, ke li «iris el la tempo». La estonoj ne metas la ĉapelon sur la kapon kaj la piedojn en la ŝuojn, sed ili metas la ĉapelon «en la kapon» kaj «la ŝuojn en la piedojn»; la estonaj maljunuloj portas barbon ne sur la mentono aŭ ĉirkaŭ la buŝo, sed «en la buŝo». Kaj kiam la estono diras, ke «preĝeja sinjoro metis mortintan korpon en lignan ĉemizon» tio signifas, ke pastro benis mortinton okaze de la enĉerkigo. Certe ankaŭ en via propra lingvo vi povas trovi multajn tiajn «perlojn».

Se nun ĉiu popolo laŭvorte tradukus al Esperanto kaj uzus en ĝi siajn idiotismojn, ni ne plu komprenus unu la aliajn kaj anst. internacia lingvo ni havus ian kriptogramon. Tial ne imitu blinde vian gepatran lingvon, ne traduku el ĝi laŭvorte kaj ne postulu, ke la internacia lingvo estu en ĉiu detalo simila al ĝi.

Skribu kaj parolu ĉiam simple, klare kaj internacie, por ke ĉiuj facile kaj egale vin komprenu. Por tio estas necese, ke vi pensu ne en via gepatra lingvo, sed rekte en Esperanto. Komence tio ja estas malfacila, sed post kelktempa ekzercado kaj praktika uzado de la lingvo vi bone sukcesos. Tiam vi certe ne faros frazojn, similajn al «Ni ĉiuj estas konsentaj kun via opinio temata pri fondiĝo apartan polican grupon» kiun mi trovis en letero de relative perfekta s-ano, sed vi diros simple kaj elegante: Ni ĉiuj konsentas kun vi pri la fondo de aparta polica grupo.

Por akiri internacian kaj bonan Esperantan stilon, oni ne bezonas studi plurajn lingvojn, kiel kelkaj opinias, sed estas nur necese fundamente koni la strukturon kaj spiriton de Esperanto mem. Ilin vi plej bone ekkonos, zorge legante la gazetaron kaj literaturon, precipe la verkojn de nia Majstro kaj aliaj bonaj aŭtoroj, kaj interparolante kun alilandanoj.

Tiam vi konstatos ankaŭ tion, ke malgraŭ sia logikeco, malgraŭ la manko de idiotismoj la Esperanta stilo tute ne estas mekanika, seka kaj senviva kiel matematika formulo, kiel asertas kelkfoje la kontraŭuloj, sed ke sub la plumo de talenta poeto kaj verkisto, kiu plene estras la lingvon, ĝi povas esti same vivoplena, poezia kaj sukriĉa kiel en kiu ajn alia lingvo. La premiso de tia poezia stilo, kiu donas vivon, koloron kaj elastecon al la lingvo, estas la uzado de diversaj bildaj esprimoj aŭ poeziaj figuroj: La luno velas sur la ĉielo. Ŝipo naĝas sur la maro. La tuta mondo kunvenis hieraŭ sur la Placo de Libereco. Vespero venas k.t.p.

Tiaj bildaj esprimoj ne estas ja rigore logikaj kaj matematike precizaj, sed kun iom da fantazio ĉiu facile komprenas ilin, egale al kiu nacieco li apartenas. Tial eraras tiuj, kiuj asertas, ke la horloĝo ne povas iri, ke la kaldrono kaj poto ne povas havi orelojn, ke vespero ne povas veni k.t.p. Ili forgesas, ke la lingvo ne estas matematika formulo, sed ilo por esprimi krom niaj pensoj ankaŭ niajn sentojn.

157. Historio de Lingvo internacia.

La ideo de internacia lingvo ne estas produkto de la lasta tempo – jam en la malnovaj tempoj oni sentis1 la valoron de komuna lingvo. En Biblio oni rakontas2, ke iam la tuta mondo havis unu lingvon kaj ke la nuna3 multlingveco estas puno de Dio.

Siatempe kelkaj naciaj lingvoj, ekz. la babela, greka kaj latina, ludis la rolon de pli-malpli internacia lingvo. Sed ilia disvastiĝo estis bazita4 sur ŝtata potenco, kaj kiam malfortiĝis aŭ falis la ŝtato, malaperis el la areno ankaŭ ĝia lingvo.

La unuaj, kiuj ekpensis pri artefarita mondlingvo, estas la grandaj filozofoj Bacon, Comenius-Komensky, Descartes kaj Leibnitz en la komenco de la nova epoko. Konataj estas entute pli ol 300 projektoj de artefarita lingvo, kiuj dividiĝas je tri grupoj:

  1. Filozofiaj lingvoj, bildskriboj, signo- kaj ciferlingvoj k.a., plene elpensitaj5 kaj ne bazitaj sur la ekzistantaj lingvoj.
  2. Miksitaj lingvoj, kreitaj laŭ la modelo de la ekzistantaj lingvoj, sed kies gramatiko kaj vortaro estas grandparte elpensitaj de iliaj aŭtoroj.
  3. Lingvoj, konstruitaj sur la bazo de la naciaj lingvoj.

Al la unua grupo apartenas ekz. la filozofia sistemo de G. Dalgarno (London 1661), la muzika lingvo Solresol de F. F. Sudre, aperinta6 en Parizo en 1866, k.a. Dalgarno penis klasifiki ĉiujn homajn ideojn, kaj la 17 fundamentajn klasojn kaj iliajn multajn subklasojn li signis per grekaj kaj latinaj literoj. Tiamaniere li ricevis tiajn vortojn kiel ekzemple Skam dia favoro, Skaf adori, Skab juĝi, Skad peti, Skag ofero, Neka ĉevalo, Neke azeno, Neko mulo, k.t.p.

En Solresol la tuta gramatiko kaj vortaro estas kombinitaj el la 7 muziknotoj. Jen kelkaj ekzemploj: si jes, do ne, re kaj, dore mi, domi vi, dofa li, redo mia, remi via, refa lia, doredo tempo, doremi tago, dorefa semajno, doresol monato, dorela jaro, doresi jarcento, domisol Dio, solmido diablo, misol bono, solmi malbono, k.t.p. Tiun lingvon oni povis ne nur skribi kaj paroli, sed ankaŭ kanti, fajfi kaj ludi per kiu ajn muzik-instrumento. Por surdmutuloj estis ellaborita speciala gestsistemo kaj kolora kaj luma signalado estis ebla en ĝi per sep diversaj koloroj.

La plej konata kaj perfekta el la miksitaj lingvoj estas Volapük (1879), kreita de germana prelato Johann Martin Schleyer (1831-1912). La gramatiko de Volapük estas sufiĉe simpla kaj regula, sed tute elpensita kaj artefarita: löfon ami, löfob mi amas, löfom li amas, löfobs ni amas, löfoms ili amas, älöfob mi amis, älöfof ŝi amis, elöfof ŝi estas aminta, ilöfol ci estas aminta, olöfols vi amos, ulöfols vi estos amintaj, k.t.p.

La vortoj estas ĉerpitaj ĉefe el la angla, parte ankaŭ el la latina, germana kaj franca lingvoj, sed ili estas tiel ŝanĝitaj kaj deformitaj, ke plej ofte estas tute neeble rekoni ilin. La nomo mem de la lingvo devenas el la anglaj vortoj world "mondo" kaj to speak "paroli" (= Volapük). Plue Yulop Eŭropo, Silop Azio, Fikop Afriko, Melop Ameriko, Talop Aŭstralio, plim komplimento, dol doloro, lol rozo (r estas forigita, ĉar la ĉinoj ne povas ĝin elparoli), fablüd fabriko, dünal ministro, k.t.p.

Jen la preĝo «Patro nia» en Volapük (oni legas kiel estas skribite7; akcenton havas la lasta silabo):

«O Fat obas, kel binol in süls, paisaludomöz nem ola! Kömomöd monargän ola! Jenomöz vil olik, äs in süls, i su tal! Bodi obsik vädeliki givelös obes adelo! E pardolös obes debis obsik, äs id obs aipardobs debeles obas. E no obis nindukolös in tentadi; sod aidalivolös obis de bad. Jenosöd!»

El ĉiuj lingvoprojektoj, aperintaj antaŭ kaj post Esperanto, Volapük havis la plej grandan sukceson kaj disvastiĝon. En 1889, kiam ĝi atingis sian kulminon, ekzistis 283 societoj kaj 25 gazetoj. Pli ol 1000 diplomitaj instruistoj estis dissemitaj tra la tuta mondo. Lernolibroj estis aperintaj en 25 lingvoj kaj la literaturo konsistis el 384 libroj. Ĝi estis instruata en kelkaj superaj lernejoj en Eŭropo kaj Ameriko. Sed nun Volapük estas jam delonge tute mortinta kaj apartenas jam nur al la historio.

Laste8 venas la lingvoj, kiuj estas kreitaj sur la bazo de la ekzistantaj lingvoj, ekz. Esperanto, Ido, Occidental, Novial, Interlingua, Idiom Neutral k.a. Ili fakte ne estas artefaritaj, kiel Volapük, Solresol k.a., sed estas same naturaj kiel la naciaj lingvoj, el kies elementoj ili estas kompilitaj. Pro tio9 la mondkonata dana lingvisto Jespersen nomas ilin kombinitaj aŭ konstruitaj lingvoj. Krome10 ili ĉiuj estas tiel11 similaj unu al la aliaj ke ĉiu, kiu lernis unu12 el ili, povas sufiĉe bone kompreni ankaŭ la aliajn.

El la kombinitaj lingvoj la plej grandan disvastiĝon krom Esperanto trovis Ido (1908), kiu prezentas el si specon de reformita Esperanto. Tamen ankaŭ ĝi neniam atingis la saman gradon de disvastiĝo kiel Esperanto kaj Volapük kaj nuntempe ĝi estas jam preskaŭ elmortinta. Praktikan valoron en nia tempo havas sole Esperanto, kiu progresas de jaro al jaro malgraŭ la diversaj malfacilaĵoj kaj estas nuntempe jam multoble pli disvastigita ol ĉiuj aliaj artefaritaj lingvoj kune, alkalkulite ankaŭ Volapük kaj Ido. Sekve la praktiko montras, ke per Esperanto la mondlingva problemo jam estas solvita.

(Literaturo: E. Drezen. Historio de la mondolingvo. 243 paĝoj. Leipzig 1931. P. Stojan. Bibliografio de Internacia Lingvo. 560 paĝoj. Ĝenevo 1929.).

Klarigoj.

1) Oni povas diri ankaŭ estis sentata la valoro.

2) Aŭ: En Biblio estas rakontate. RakontatE, ĉar mankas subjekto. Sed tia pasiva formo estas iom peza, tial oni rakontas estas preferinda.

3) Ankaŭ nuntempa.

4) Proksimume samsenca estas baziĝis.

5) Ĉi tie temas pri mallongigita frazo: kiuj estis plene elpensitaj.

6) Aperinta = kiu aperis.

7) La plena formo estas: oni legas tiel, kiel estas skribite.

8) Laste = kiel la lasta(j). Ĝi havas tute alian sencon ol fine (= en la fino).

9) Tial.

10) Krom tio.

11)tiom similaj.

12) Ne «unun», kvankam ĝi estas rekta objekto: la fundamentaj numeraloj estas neŝanĝeblaj kaj ne povas havi akuzativan finaĵon.

158. Mallonga biografio de Zamenhof.

Ludoviko Lazaro Zamenhof, la aŭtoro de Esperanto, naskiĝis la 15-an de decembro 1859 en la pola urbo Bialystok, kie lia patro estis gimnazia instruisto.

La ideo de internacia lingvo, al kiu Zamenhof dediĉis sian tutan vivon, aperis ĉe li jam en la plej frua infanaĝo1, kiel li mem rakontas en sia fama letero al N. Borovko (traduko de V. Gernet): «En Bjelostoko la loĝantaro konsistas el kvar diversaj elementoj: rusoj, poloj, germanoj kaj hebreoj; ĉiu el tiuj ĉi elementoj parolas apartan lingvon kaj neamike rilatas la aliajn elementojn2. En tia urbo pli ol ie3 la impresema4 naturo sentas la multepezan malfeliĉon de diverslingveco kaj konvinkiĝas ĉe ĉiu paŝo, ke la diverseco de lingvoj estas la sola, aŭ almenaŭ la ĉefa kaŭzo, kiu disigas la homan familion kaj dividas ĝin en malamikajn partojn. Oni edukadis5 min kiel idealiston; oni min instruis6, ke ĉiuj homoj estas fratoj, kaj dume sur la strato kaj sur la korto, ĉio ĉe ĉiu paŝo igis min senti, ke homoj ne ekzistas: ekzistas sole rusoj, poloj, germanoj, hebreoj k.t.p. Tio ĉi ĉiam forte turmentis mian infanan animon, kvankam multaj eble ridetos pri tiu ĉi "doloro pro la mondo" ĉe la infano. Ĉar al mi tiam ŝajnis, ke la "grandaĝaj"7 posedas ian ĉiopovan forton, mi ripetadis al mi, ke kiam mi estos grandaĝa, mi nepre forigos tiun ĉi malbonon».

Jam frue li konvinkiĝis, ke nek la antikvaj nek la modernaj lingvoj taŭgas por tiu ĉi celo, kaj li komencis malklare revi8 pri nova, artefarita lingvo. Poste, kiel lernanto de klasika gimnazio en Varsovio, li faris ankaŭ diversajn provojn pri tia lingvo, «elpensadis artifikajn riĉegajn deklinaciojn kaj konjugaciojn k.t.p. Sed homa lingvo kun ĝia, kiel ŝajnis al mi, senfina amaso da gramatikaj formoj, kun ĝiaj centoj da miloj de vortoj, per kiuj min timigis la dikaj vortaroj, ŝajnis al mi tia artifika kaj kolosa maŝino, ke mi ne unufoje diradis al mi: "for la revojn! tiu ĉi laboro ne estas laŭ homaj fortoj"».

Sed kiam li eklernis la anglan lingvon (aldone al la germana, franca, latina kaj greka) kun ĝia simpla gramatiko kaj rimarkis la rolon de la sufiksoj en la rusa lingvo, la gramatiko kaj la grandegulaj9 vortaroj komencis rapide malgrandiĝi antaŭ liaj okuloj kaj li ekkriis kun ĝojo: «La problemo estas solvita!»

«En la jaro 1878 la lingvo estis jam pli-malpli preta, kvankam inter la tiama "lingwe uniwersala" kaj la nuna Esperanto estis ankoraŭ granda diferenco. Mi komunikis10 pri ĝi al miaj kolegoj (mi estis tiam en la 8-a klaso de la gimnazio). La 5-an de decembro 1878 ni ĉiuj kune solene festis la sanktigon de la lingvo. Dum tiu ĉi festo estis paroloj11 en la nova lingvo, kaj ni entuziasme12 kantis la himnon, kies komencaj vortoj estis la sekvantaj:

Malamikete de las nacjes
Kadó, kadó, jam temp' está!
La tot' homoze in familje
Konunigare so debá.
»

(En la nuna Esperanto: Malamikeco de la nacioj falu, falu, jam tempo estas! La tuta homaro en familion unuigi sin devas).

Sed Zamenhof estis ankoraŭ tro juna por eliri publike kun sia verko. Baldaŭ poste li finis la gimnazion13 kaj ekstudis medicinon, unue en Moskvo, poste en Varsovio. Liaj antaŭaj kunuloj el la gimnazio14 baldaŭ forlasis la »utopion«, kaj ankaŭ de li mem, timante pro lia sano, la patro prenis la promeson, ke dum la universitata tempo li ne okupiĝos15 pri la afero.

En 1885 li finis la universitatajn studojn kun kuracista diplomo kaj komencis sian medicinan praktikon. Nun li ekpensis jam ankaŭ pri publikigo de la lingvo, kiun li dume estis polurinta, perfektiginta kaj adaptinta al la praktikaj bezonoj per multa tradukado kaj originala verkado: «vastaj provoj montris al mi, ke tio, kio ŝajnis al mi tute preta teorie, estas ankoraŭ ne preta praktike. Multon mi devis ĉirkaŭhaki, anstataŭigi, korekti kaj radike16 transformi. Vortoj kaj formoj, principoj kaj postuloj puŝis kaj malhelpis unu la alian17, dume18 en la teorio, ĉio aparte kaj en mallongaj provoj, ili ŝajnis al mi tute bonaj. Tiaj objektoj, kiel ekzemple la universala prepozicio "je", la elasta verbo "meti", la neŭtrala, sed difinita finiĝo19 "aŭ" k.t.p. kredeble neniam falus en mian kapon teorie. Kelkaj formoj, kiuj ŝajnis al mi riĉaĵo, montriĝis nun en la praktiko senbezona balasto; tiel ekzemple mi devis forĵeti kelkajn nebezonajn sufiksojn». Fine «la parolo fluis jam mem, flekseble, gracie kaj tute libere, kiel la viva patra20 lingvo».

Dum du jaroj li vane21 serĉis eldononton por sia broŝuro pri la nova lingvo, ĝis fine en julio 1887, dank' al bonkora helpo de sia estonta bopatro, li mem sukcesis eldoni ĝin (D-ro Esperanto. Lingvo internacia. Antaŭparolo kaj plena lernolibro), unue en la rusa, baldaŭ poste ankaŭ en la pola, franca, germana kaj angla lingvoj. «Mi estis tre ekscitita antaŭ tio ĉi; mi sentis, ke mi staras antaŭ Rubikono kaj ke de la tago22, kiam aperos mia broŝuro, mi jam ne havos la eblon23 reiri; mi sciis, kia sorto atendas kuraciston, kiu dependas24 de la publiko, se tiu ĉi publiko vidas en li fantaziulon, homon, kiu sin okupas je25 "flankaj aferoj"; mi sentis, ke mi metas sur la karton tutan estontan trankvilecon kaj ekzistadon mian kaj de mia familio; sed mi ne povis forlasi la ideon, kiu eniris mian korpon kaj sangon kaj... mi transiris Rubikonon».

El tiu ĉi tempo devenas ankaŭ unu el liaj plej belaj versaĵoj26:

Ho, mia kor', ne batu maltrankvile,
El mia brusto nun ne saltu for!
Jam teni min ne povas mi facile,
Ho, mia kor'!
Ho, mia kor'!
Post longa laborado
Ĉu mi ne venkos en decida27 hor'!
Sufiĉe! trankviliĝu de l' batado,
Ho, mia kor'!

Zamenhof vidis en Esperanto ne nur lingvon kiel teknikan ilon, sed jam de la komenco li ligis al ĝi la ideon pri interfratiĝo kaj paca kunvivado de la popoloj, la t.n. internan ideon, kiun li poste evoluigis je tuta instruo, homaranismo. Ke por li ĝuste tiu interna ideo estis la plej grava, la ĉefa celo de liaj penadoj, ne la lingvo mem, tion li elokvente atestis en sia malferma parolado de la dua kongreso de Esperanto en Ĝenevo (1906):

«Se ni, batalantoj por Esperanto, propravole28 donis al la vasta mondo plenan rajton rigardadi Esperanton nur de ĝia flanko praktika kaj uzadi ĝin nur por nia29 utilo, tio ĉi kompreneble al neniu donas la rajton postuli, ke ni ĉiuj vidu en Esperanto nur aferon praktikan... El la timo, ke ni eble ne plaĉos al tiuj personoj, kiuj mem volas uzi Esperanton nur por aferoj praktikaj por ili, ni devas ĉiuj elŝiri el nia koro tiun parton de la esperantismo, kiu estas la plej grava, la plej sankta, tiun ideon, kiu estis la ĉefa celo de la afero de Esperanto, kiu estis la stelo, kiu ĉiam gvidadis ĉiujn batalantojn por Esperanto! Ho ne, ne, neniam! Kun energia protesto ni forĵetas tiun ĉi postulon. Se nin, la unuajn batalantojn por Esperanto, oni devigos, ke ni evitu en nia agado ĉion idean, ni indigne30 disŝiros kaj bruligos ĉion, kion ni skribis por Esperanto, ni neniigos31 kun doloro la laborojn kaj aferojn de nia tuta vivo, ni forĵetos malproksimen la verdan stelon, kiu sidas sur nia brusto, kaj ni ekkrios kun abomeno: "Kun tia Esperanto, kiu devas servi ekskluzive nur al celoj de komerco kaj praktika utileco, ni volas havi nenion komunan"!

Venos iam la tempo, kiam Esperanto, fariĝinte posedaĵo de la tuta homaro, perdos sian karakteron idean; tiam ĝi fariĝos jam nur lingvo, oni jam ne batalados por ĝi, oni nur tirados el ĝi profiton. Sed nun, kiam preskaŭ ĉiuj esperantistoj estas ankoraŭ ne profitantoj, sed nur batalantoj, ni ĉiuj konscias tre bone, ke al laborado por Esperanto instigas nin ne la penso pri praktika utileco, sed nur la penso pri la sankta, granda kaj grava ideo, kiun lingvo internacia en si enhavas. Tiu ĉi ideo – vi ĉiuj sentas ĝin tre bone – estas frateco kaj justeco inter ĉiuj popoloj. Tiu ĉi ideo akompanadis Esperanton de la unua momento de ĝia naskiĝo ĝis la nuna tempo. Ĝi instigis la aŭtoron de Esperanto, kiam li estis ankoraŭ malgranda infano...

Se mi la tutan pli bonan parton de mia vivo memvole pasigis en grandaj suferoj kaj oferoj kaj ne rezervis por mi eĉ ian rajton de aŭtoreco – ĉu mi faris tion ĉi pro ia praktika utileco? Se la unuaj esperantistoj pacience elmetadis sin ne sole al konstanta mokado, sed eĉ al grandaj oferoj, kaj ekzemple unu32 malriĉa instruistino longan tempon suferis malsaton, nur por ke ŝi povu ŝpari iom da mono por la propagando de Esperanto – ĉu ili ĉiuj faris tion ĉi pro ia praktika utileco? Se ofte personoj alforĝitaj al la lito de morto skribadis al mi, ke Esperanto estas la sola konsolo de ilia finiĝanta vivo, ĉu ili pensis tiam pri ia praktika utileco? Ho ne, ne, ne! ĉiuj memoris nur pri la interna ideo entenata en la esperantismo; ĉiuj ŝatis Esperanton ne tial, ke ĝi alproksimigas reciproke la korpojn de la homoj, eĉ ne tial, ke ĝi alproksimigas la cerbojn de la homoj, sed nur tial, ke ĝi alproksimigas iliajn korojn».

En sia ĉarma libro «Vivo de Zamenhof» D-ro E. Privat priskribas D-ron Zamenhof jene (ĉe la malfermo de la unua kongreso de Esperanto en 1905 en Bulonjo-ĉe-Maro): «Jen sur la scenejo, kun estraro de l' kongreso, eniris la amata Majstro. Malalta, timema, kortuŝita33, kun frunto tre granda, rondaj okulvitroj, barbeto iom griza. Ĉio jam flugis aŭ svingiĝis en la aero, manoj, ĉapoj, tukoj, en duonhora aklamado. Kiam li leviĝis post salutoj de l' urbestro, la fervoro retondregis». Karaktere34 li estis homo tre modesta, tiel modesta, ke li eĉ ne ŝatis la titolon Majstro, per kiu la esperantistoj honoris lin, kaj ke li neniam akceptis iun oficialan postenon en la movado.

Frateco kaj egaleco inter la popoloj estis la celo de lia vivo. Sed la ironio de la sorto volis, ke dum la lastaj jaroj de sia homama vivo li estu atestanto de la plej terura kaj kruela interpopola buĉado, kiun la historio konas, la sanga mondmilito, kaj ke lia vivo estingiĝu senespere sub la sonoj de kanonbruo35. Li mortis en Varsovio la 14-an de aprilo 1917. Al la lasta ripozo akompanis lin nur kelke da polaj kaj unu germana esp-isto kaj popolamaso el tiuj, kiujn li estis helpinta kaj ofte senpage fleginta dum sia okulista praktiko. Por la alilandaj gesamideanoj la landlimoj estis fermitaj pro la milito.

(Literaturo: D-ro Edmond Privat. Vivo de Zamenhof).

Klarigoj.

1) Ofte en tiu ĉi senco estas uzata ankaŭ infaneco, kvankam ĝia logika senco estas alia.

2) Aŭ: rilatas al la aliaj elementoj.

3) Kutime oni diras pli ol ie alilokepli ol en iu alia loko.

4) Pli ĝusta estus impresiĝemaimpresebla.

5) La sufikso -ad- estis tie ĉi superflua, ĉar ĝi aldonas nenion novan al la senco. Atentu, ke en la sekvanta instruis -ad- mankas!

6) Aŭ: instruis al mi.

7) Kutime oni diras plenkreskajmaturaj.

8) Komencis revi = ekrevis.

9) grandegulo = giganto, koloso.

10) Ankaŭ sciigis kaj informis.

11) Kutime en tiu ĉi senco estas uzata parolado.

12) Entuziasme = kun entuziasmo.

13) Oni diras ankaŭ absolvis gimnazion.

14) Aŭ: gimnaziaj kunuloj.

15) Ofte oni diras okupos sin.

16) Kutime oni diras radikale, funde, fundamente.

17) Aŭ: malhelpis unu al la alia.

18) Nuntempe en tia okazo estas uzata la simpla dum. Dume = dum tio, dum tiu tempo.

19) Nuntempe en tiu ĉi senco estas uzata finaĵo (= io, kio troviĝas en la fino). Finiĝo havas proksimume la saman sencon kiel fino.

20) Nuntempe oni diras gepatra lingvo.

21) Ankaŭ senrezultesen rezultato.

22) Aŭ: depost la tago.

23) Aŭ: eblecon.

24) Aŭ: dependanta.

25) Kutime oni diras okupi sin pri.

26) Ankaŭ poeziaĵo kaj poemo.

27) Atentu la diferencon inter adjektivigita verbo kaj participo: decida paŝo, decidanta persono.

28) Aŭ: memvole.

29) Tie ĉi ŝajne devus esti sia.

30) Ankaŭ indignitekun indigno.

31) Aŭ: ekstermos.

32) Tie ĉi unu havas la rolon de nedifina artikolo; preferinda estas iu malriĉa instruistino.

33) Ankaŭ emociita.

34)laŭ la karaktero.

35) Anstataŭ kanono pli true estis uzata pafilego.

159. El la «Vojo» de Zamenhof.

Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante1
Ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
Traboras la monton granitan.
L' espero, l' obstino2 kaj la pacienco –
Jen estas la signoj, per kies potenco
Ni paŝo post paŝo3, post longa laboro,
Atingos la celon en gloro.
Ni semas kaj semas, neniam laciĝas,
Pri l' tempoj estontaj pensante.
Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas, –
Ni semas kaj semas konstante.
«Ho, ĉesu4!» mokante la homoj admonas, –
«Ne ĉesu, ne ĉesu» en kor' al ni sonas:
«Obstine antaŭen! La nepoj vin benos,
Se vi pacience eltenos».

Klarigoj.

1) Kutime oni diras deflankiĝi, flankeniĝi, devojiĝi, dekliniĝi.

2) En la kutima stilo oni ne rajtas tiamaniere apostrofi la artikolon, kaj ankaŭ en la poezio tio okazas malofte.

3) Kutime oni diras paŝoN post paŝo.

4) Ĉesi estas netransitiva: La pluvo jam ĉesis. Ankaŭ kun infinitivo: Ĉesu jam babili! Transitiva ĝi fariĝas per -igi: Ĉesigu la babiladon.

160. El la historio de Esperanto.

La unuaj broŝuroj de 1887 ne vekis tiel grandan intereson al la nova lingvo kiel Zamenhof esperis, ĉar ĝuste tiam estis la flortempo de Volapük, post kies baldaŭa falo multaj perdis la kredon je artefaritaj lingvoj entute. Tamen la semo estis ĵetita, kaj iom post iom troviĝis lernantoj kaj uzantoj de la «Lingvo Internacia», kiun ĝiaj adeptoj baldaŭ eknomis simple Esperanto, laŭ la pseŭdonimo1 de ĝia aŭtoro. Inter la unuaj pioniroj estis la polo A. Grabowski, la germanoj L. Einstein kaj W. H. Trompeter, la franca markizo L. de Beaufront, la svedo P. Nylen k.a.

La unua Esperanta societo fondiĝis2 en 1888 en Nürnberg (Germanujo), kiam la tiea volapukista klubo konvertiĝis kaj transiris al Esperanto. La unua gazeto aperis en 1889 sub la nomo «La Esperantisto», ankaŭ en Nürnberg.

Iom post iom fondiĝis pliaj societoj kaj grupoj, aperis literaturaj verkoj kaj diverslingvaj lernolibroj, kaj komenciĝis la internacia vivo de la lingvo.

Sed jam ekblovis krizaj ventoj3. En 1891 la personaj cirkonstancoj de D-ro Zamenhof, kiu gvidis tiam la tutan movadon, fariĝis tiel malfacilaj, ke li devis ĉesigi la aperadon de «La Esperantisto», kies eldonanto kaj redaktoro li nun estis, kaj entute interrompi ĉian agadon por la afero. «Mi faris ĉion, kion mi povis, mi tenis min tiel longe, kiel mi povis, kaj nun mi devas foriĝi kaj peni refortigi miajn piedojn, kiuj rifuzas4 pli porti min. Pasos kelka tempo, miaj vundoj saniĝos, kaj tiam, amikoj, vi denove min vidos inter vi, en la vico de la plej energiaj batalantoj. Mi esperas, ke mia foresto ne longe daŭros».

Feliĉe en tiu plej kriza momento por la juna movado aperis nobla kaj malavara savanto en la persono de Trompeter, kiu certigis la aperadon de la gazeto. Sed nun sekvis alia danĝero – la reforma movado. Ne povante plu kontraŭstari5 al insistaj postuloj pri ŝanĝoj en la lingvo, Zamenhof ellaboris detalan projekton de reformoj kaj prezentis ĝin en 1894 al la membroj de la tiama «Ligo Esperantista» por voĉdonado6. Sed la plejmulto de la voĉdonintoj estis kontraŭ ĉiaj reformoj, kaj tiamaniere Esperanto denove estis savita el grava danĝero.

Tamen per tio ne finiĝis la malfacilaĵoj. Pro apero de verketo de Tolstoj en «La Esperantisto» la rusa cenzuro en 1895 malpermesis la eniradon de la gazeto en Ruslandon. Ĉar la plej granda parto de la abonantoj estis ĝuste rusoj, la sekvo7 estis tio, ke la gazeto devis fini sian aperadon. Sed ankaŭ nun troviĝis savo: en la sama jaro la Klubo Esperantista en Upsala (Svedlando) relevis la falintan standardon kaj komencis la eldonadon de la gazeto «Lingvo Internacia». Depost tiu tempo neniam plu okazis similaj danĝeraj momentoj kaj la afero povis pli-malpli trankvile daŭrigi8 sian progresadon.

Tute nova periodo en la historio de Esperanto komenciĝis per la unua internacia kongreso en 1905 en la franca urbo Bulonjo-ĉe-Maro, kien kolektiĝis 700 esperantistoj el ĉiuj landoj de Eŭropo. Granda entuziasmo regis inter la kongresanoj. Per longedaŭraj tondraj aplaŭdoj oni akceptis la Majstron, kiam li aperis sur la scenejo kune kun la kongresa estraro. Malfermante la kongreson, Zamenhof faris sian unuan paroladon antaŭ multnacia aŭskultantaro:

«Mi salutas vin, karaj samideanoj, fratoj kaj fratinoj el la granda tutmonda familio, kiuj kunvenis el landoj proksimaj kaj malproksimaj, el la plej diversaj regnoj de la mondo, por frate premi al si reciproke la manojn pro la nomo de granda ideo, kiu ĉiujn nin ligas ... Sankta estas por ni la hodiaŭa tago. Modesta estas nia kunveno... sed tra la aero de nia salono flugas misteraj sonoj, sonoj tre mallaŭtaj, ne aŭdeblaj por la orelo, sed senteblaj por ĉiu animo sentema: ĝi estas la sonoj de io granda, kio nun naskiĝas».

Post tiu unua kongreso Esperanto komencis rapide disvastiĝi en la tuta mondo. Fondiĝis societoj eĉ en Usono9 kaj Japanujo, aperis multnombre lernolibroj kaj vortaroj en diversaj lingvoj, rapide ekkreskis la literaturo. Sed nova danĝero insidis la aferon. En 1907 estis kunvokita en Parizo grava internacia scienca komitato por definitiva akcepto de internacia helplingvo, kie L. de Beaufront, «la dua Majstro» kaj plenrajta reprezentanto de D-ro Zamenhof, tute neatendite kaj perfide, anstataŭ pledi por Esperanto, sub la pseŭdonimo «Ido» prezentis al la komitato sian propran kreaĵon, kiu fakte estis nur ia reformita Esperanto. Kompreneble la komitato akceptis kaj rekomendis tiun novkreaĵon, al kiu transiris pluraj esperantistoj kaj Esperanto-societoj. Sed la plejmulto restis fidela al Esperanto.

Baldaŭ la movado resaniĝis ankaŭ de tiu vundo kaj daŭrigis sian konstantan kaj senlacan marŝadon antaŭen, ĝis kiam en 1914 ekfuriozis la sanga mondmilito, kiu senkompate detruis preskaŭ ĉion, kion oni tiel pene kaj ame estis konstruinta dum tuta homa generacio. Sed post la milito ekĝermis nova vivo sur la ruinoj kaj nun Esperanto estas pli disvastigita kaj forta ol iam antaŭe kaj spite10 al ĉiuj homaj antaŭjuĝoj kaj indiferento obstine daŭrigas sian malfacilan kaj krutan vojon al la celo, – fariĝi la dua lingvo de ĉiu kulturhomo.

(Literaturo: D-ro E. Privat. Historio de la lingvo Esperanto, I. kaj II. parto).

Klarigoj.

1) Oni diras ankaŭ pseŭdonomo kaj aŭtora nomo.

2)estis fondata.

3)ventoj de krizo.

4) Proksimume saman sencon havas malakcepti, sed ĝi ne estas uzebla kun infinitivo: Li rifuzis (akcepti) la proponon. Li malakceptis la proponon.

5) Ankaŭ rezisti; oni povas diri ankaŭ kontraŭstari insistajn postulojn.

6) Ankaŭ balotado.

7) Ankaŭ rezulto kaj rezultato.

8) Atentu la uzadon de daŭri: La progresado de Esperanto daŭras. Esperanto daŭras progresi. Esperanto daŭrigas sian progresadon.

9) La origina formo estas Unuigitaj Ŝtatoj de Norda Ameriko (U.S.A.).

10) Oni povas diri ankaŭ spite antaŭjuĝojn; kelkaj uzas eĉ spite antaŭjuĝoj.

161. Deklaracio pri Esperantismo.

(Akceptita de la I-a Kongreso de Esperanto en Boulogne-sur-Mer la 9-an de aŭgusto 1905).

Ĉar pri la esenco de la Esperantismo multaj havas tre malveran ideon, tial ni subskribintoj, reprezentantoj de la Esperantismo en diversaj landoj de la mondo, kunvenintaj al la Internacia Kongreso Esperantista en Boulogne-sur-Mer, trovis necese, laŭ la propono de la aŭtoro de la lingvo Esperanto, doni la sekvantan klarigon:

1. La Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa, kiu «ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn» donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon1 kompreniĝadi inter si2, kiu povus servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo, kaj en kiu povas esti publikigataj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por ĉiuj popoloj. Ĉiu alia ideo aŭ espero, kiun tiu aŭ alia esperantisto ligas kun la Esperantismo, estas lia afero pure privata, por kiu la Esperantismo ne respondas3.

2. Ĉar en la nuna tempo neniu esploranto en la tuta mondo jam dubas pri tio, ke Lingvo Internacia povas esti nur lingvo arta4, kaj ĉar el ĉiuj multegaj provoj faritaj en la daŭro de la lastaj jarcentoj, ĉiuj prezentas nur teoriajn projektojn, kaj lingvo efektive finita, ĉiuflanke elprovita, perfekte vivipova kaj en ĉiuj rilatoj plej taŭga montriĝis nur unu sola lingvo, Esperanto, tial la amikoj de la ideo de Lingvo Internacia, konsciante, ke teoria disputado kondukos al nenio kaj ke la celo povas esti atingita nur per laborado praktika, jam delonge ĉiuj grupiĝis ĉirkaŭ la sola lingvo Esperanto kaj laboras por ĝia disvastigado kaj riĉigado de ĝia literaturo.

3. Ĉar la aŭtoro de la lingvo Esperanto tuj en la komenco rifuzis unu fojon por ĉiam ĉiujn personajn rajtojn kaj privilegiojn rilate5 tiun lingvon, tial Esperanto estas «nenies propraĵo», nek en rilato materiala, nek en rilato morala.

Materiala mastro de tiu ĉi lingvo estas la tuta mondo, kaj ĉiu deziranto povas eldonadi en aŭ pri tiu ĉi lingvo ĉiajn verkojn, kiajn li deziras, kaj uzadi la lingvon por ĉiaj eblaj celoj; kiel spiritaj mastroj de tiu lingvo estos ĉiam rigardataj tiuj personoj, kiuj de la mondo esperantista estos konfesataj kiel la plej bonaj kaj plej talentaj verkistoj en tiu ĉi lingvo.

4. Esperanto havas neniun personan leĝdonanton kaj dependas de neniu aparta homo. Ĉiuj opinioj kaj verkoj de la kreinto de Esperanto havas, simile al la opinioj kaj verkoj de ĉiu alia esperantisto, karakteron absolute privatan kaj por neniu devigan. La sola unu fojon por ĉiam deviga por ĉiuj esperantistoj fundamento de la lingvo Esperanto estas la verketo «Fundamento de Esperanto», en kiu neniu havas la rajton fari ŝanĝon. Se iu dekliniĝas de la reguloj kaj modeloj donitaj en la dirita verko, li neniam povas pravigi sin per la vortoj «tiel deziras aŭ konsilas la aŭtoro de Esperanto». Ĉiun ideon, kiu ne povas esti oportune esprimata per tiu materialo, kiu troviĝas en «Fundamento de Esperanto», ĉiu esperantisto havas la rajton6 esprimi en tia maniero, kiun li trovas la plej ĝusta, tiel same, kiel estas farate en ĉiu alia lingvo. Sed pro la plena unueco de la lingvo al ĉiuj esperantistoj estas rekomendate imitadi kiel eble plej multe tiun stilon, kiu troviĝas en la verkoj de la kreinto de Esperanto, kiu la plej multe laboris por kaj en Esperanto kaj la plej bone7 konas ĝian spiriton.

5. Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale, por kiaj celoj li ĝin uzas. Apartenado al ia aktiva societo esperantista por ĉiu esperantisto estas rekomendinda, sed ne deviga.

Klarigoj.

1)eblecon.

2)interkompreniĝi.

3) En tiu senco estas uzataj ankaŭ la formoj respondeci, respondeco, respondeca: respondeca (priresponda) redaktoro.

4) Kutime oni diras artefarita; arta = kio rilatas al arto.

5) Ankaŭ koncerne; anstataŭ rilate tiun lingvon oni povas diri ankaŭ rilate (koncerne) al tiu lingvo.

6) Plej ofte oni diras mallonge rajtas.

7) Nuntempe oni ne uzas la artikolon kun adverboj, sed diras simple plej multe kaj plej bone.

162. La evoluo de Esperanto.

Ĉio, kio vivas, kreskas kaj evoluas. Ankaŭ ĉiu vivanta lingvo, inter ili Esperanto, subiĝas al tiu ĉi naturleĝo: seninterrompe ili evoluas kaj ŝanĝiĝas, de jaro al jaro kaj de generacio al generacio, same kiel la tuta vivo ŝanĝiĝas kaj aliiĝas. Ni, modernaj homoj, vivas en tute alia mondo kaj aliaj cirkonstancoj ol niaj avoj, kaj sekve ni bezonas ankaŭ aliajn esprimilojn ol ili havis – multajn novajn vortojn por nomi la aĵojn kaj ideojn, kiujn ili ne konis, kaj eĉ novajn formojn, kiuj pli respondas al la ritmo de la moderna vivo. Samtempe ni ne bezonas multajn vortojn kaj formojn, kiujn uzis niaj avoj, ĉar ankaŭ la koncernaj aĵoj kaj ideoj apartenas jam al historio. Tiaj ne plu uzataj vortoj kaj formoj nomiĝas arkaismoj.

Dum la lastaj mil jaroj niaj nunaj kulturlingvoj evoluis kaj ŝanĝiĝis ofte ĝis nerekonebleco – ni malfacile aŭ preskaŭ ne komprenas tekstojn, kiuj en nia gepatra lingvo estis skribitaj antaŭ mil aŭ eĉ kelkaj centoj da jaroj. Sed en nia moderna tempo la evoluo de la lingvoj estas tre malrapida, preskaŭ nerimarkebla. Sole la lingvoj de la malgrandaj popoloj, kiuj memstariĝis dum la mondmilito, evoluas tre rapide ankaŭ sub niaj okuloj, ĉar pli frue, pro la malfeliĉaj historiaj cirkonstancoj, ilia evoluo je kulturlingvo estis malhelpita. Ekz. estas granda diferenco inter tiu estona lingvo, kiu estis uzata dum la mondmilito, kaj la hodiaŭa estona lingvo, tiel granda, ke la maljunaj homoj plendas, ke ili ne komprenas la modernajn librojn kaj kelkfoje eĉ la parolon de siaj gefiloj kaj genepoj.

Kvankam la aĝo de Esperanto estas nur 50 jaroj, tamen ankaŭ ĝi kiel ĉiu viva estaĵo multe evoluis kaj kreskis dum tiu relative mallonga tempo, tiom, ke tiu, kiu lernus ĝin laŭ la unua lernolibro de 1887 kaj parkerigus la tutan tiaman vortprovizon, malfacile povus legi kaj kompreni la nunajn librojn kaj gazetojn. Ĉar tiam la tuta vortaro konsistis ja el malpli ol 1000 radikoj, kaj eĉ tiaj vortoj kiel ekzemple ebria, aspekti, aboni, distanco, diskuti, svarmi, stulta, kanono, kadavro k.t.p. estis tiam nekonataj; anstataŭ aspekti oni diris «elrigardi», kanono estis nomata «pafilego», gazeton oni ne abonis, sed «subskribis», k.t.p. Eĉ la sufikso -aĉ- tiam ne ekzistis. Ankoraŭ pli granda diferenco estas inter la «lingwe uniwersala» de 1878 kaj la posta Esperanto.

D-ro Zamenhof estus ja povinta eldoni ne maldikan kajereton kun malpli ol 1000 radikoj, sed tuj en la komenco ellabori vastan vortaron kun ĉiuj necesaj vortoj, kiuj nuntempe estas uzataj. Tio ja ne estus al li malfacila! Sed intence li tion ne faris, ĉar li bone konsciis, ke estas granda diferenco inter la teorio kaj praktiko; ke tio, kio ŝajnas esti bona teorie, montriĝas kelkfoje tute sentaŭga en la praktiko. Tial li preferis ellabori kaj publikigi nur fundamenton de la nova lingvo, kie troviĝas nur la plej necesaj elementoj, dum la finan ellaboron de la lingvo, la konstruadon de la domo sur la fundamento, li lasis al la praktika lingvouzado, al la esperantista popolo en la tuta mondo. Per tio Esperanto ĉesis esti artefarita lingvo, sed komencis sian naturan evoluadon simile al ĉiuj aliaj lingvoj, evoluadon, kie partoprenas ĉiuj lingvouzantoj, unuavice kompreneble la plej bonaj verkistoj. Sekve la nuna Esperanto estas ne teoria verko de unu sola persono, sed kolektiva ellaboraĵo de la tuta esperantista popolo, farita ne «en retorto» laŭ certaj teoriaj dogmoj, kiel Ido, Occidental, Novial k.a. projektoj, sed iom post iom ellaborita de la vivo mem.

Ke la evoluado de Esperanto ne estu arbitra kaj ne okazu en revolucia maniero, kiel en Ido, kie ĉiujare oni ŝanĝadis la bazojn de la lingvo, tion garantias la verketo «Fundamento de Esperanto», kiu konsistas el Antaŭparolo de D-ro Zamenhof, Fundamenta Gramatiko kvinlingva (franca, angla, germana, rusa, pola), Ekzercaro kaj Universala Vortaro kun tradukoj en la kvin nomitaj lingvoj. En la Fundamento neniu persono kaj neniu societo rajtas fari iun eĉ plej malgrandan ŝanĝon, ĉar ĝi devas gardi la unuecon kaj kontinuecon de nia lingvo. Zamenhof mem havis tiel grandan respekton al la Fundamento, ke li ne korektis en ĝi eĉ la erarojn, ĉar, kiel li skribas en la Antaŭparolo, «la fundamento devas resti severe netuŝebla eĉ kune kun siaj eraroj».

La netuŝebleco de la Fundamento signifas kompreneble tion, ke neniu rajtas en ĝi mem fari ian korekton aŭ plibonigon, sed ĝi devas por ĉiam resti senŝanĝa kiel aŭtentika dokumento. Sed tiu netuŝebleco tute ne signifas, ke ĉiu esperantisto devas laŭlitere imiti eĉ la erarojn de la Fundamento kaj ke oni ne rajtas uzi vorton aŭ formon, kiu ne troviĝas en ĝi. Bedaŭrinde ekzistas personoj, kiuj miskomprenas tion, kaj estante «pli papaj ol la papo mem», evitas kaj malpermesas la uzadon de ĉiu vorto kaj formo, kiu ne troviĝas en la Fundamento. La obeo de tiu postulo signifus, ke ĉia evoluo de la lingvo ĉesus kaj ĝi ŝtoniĝus simile al la mortinta latina lingvo.

Sed per la Fundamento D-ro Zamenhof tute ne volis kateni kaj haltigi la evoluon de Esperanto, rigidigi kaj ŝtonigi ĝin en tiu formo, kiun ĝi havis antaŭ jardekoj. En la Antaŭparolo li mem diras: «Mi diris, ke la fundamento de nia lingvo devas esti absolute netuŝebla, se eĉ ŝajnus al ni, ke tiu aŭ alia punkto estas sendube erara. Tio ĉi povus naski la penson, ke nia lingvo restos ĉiam rigida kaj neniam disvolviĝos... Ho, ne! Malgraŭ la severa netuŝebleco de la fundamento, nia lingvo havos la plenan eblon ne sole konstante riĉiĝadi, sed eĉ konstante pliboniĝadi kaj perfektiĝadi; la netuŝebleco de la fundamento nur garantios al ni konstante, ke tiu perfektiĝado fariĝados ne per arbitra, interbatala kaj ruiniga rompado kaj ŝanĝado, ne per nuligado aŭ sentaŭgigado de nia ĝisnuna literaturo, sed per vojo natura, senkonfuza kaj sendanĝera». Kaj plue: «Se ia aŭtoritata centra institucio trovos, ke tiu aŭ alia vorto aŭ regulo en nia lingvo estas tro neoportuna, ĝi ne devos forigi aŭ ŝanĝi la diritan formon, sed ĝi povos proponi formon novan, kiun ĝi rekomendos uzadi paralele kun la formo malnova. Kun la tempo la formo nova iom post iom elpuŝos la formon malnovan, kiu fariĝos arĥaismo, kiel ni tion ĉi vidas en ĉiu natura lingvo. Sed, prezentante parton de la fundamento, tiuj ĉi arĥaismoj neniam estos elĵetitaj, sed ĉiam estos presataj en ĉiuj lernolibroj kaj vortaroj samtempe kun la formoj novaj, kaj tiamaniere ni havos la certecon, ke eĉ ĉe la plej granda perfektiĝado la unueco de Esperanto neniam estos rompata kaj neniu verko Esperanta eĉ el la plej frua tempo iam perdos sian valoron kaj kompreneblecon por la estontaj generacioj.»

Tian «aŭtoritatan centran institucion», pri kiu parolas Zamenhof, ni havas en la Lingva Komitato kaj Akademio, la superaj lingvaj institucioj, kiuj gardas kaj gvidas la unuecan evoluon de Esperanto. Aldone al la Fundamento ili oficiale enkondukis jam grandan nombron da novaj vortoj, inter ili la jam menciitaj ebria, aspekti, distanco, diskuti, svarmi, stulta, kanono kaj kadavro, kaj eĉ du novajn afiksojn: -aĉ- kaj mis-. La Akademio oficialigis eĉ la literon k anstataŭ ĥ en la vortoj arkaismo, arkitekturo, tekniko k.t.p. Sed tio tute ne signifas, ke per tio la malnovaj kaj Fundamentaj arĥaismo, arĥitekturo, malkompreniĝo, pafilego k.t.p. estas elĵetitaj el la lingvo. Ne, ili nur fariĝis arkaismoj, ĉiam estos presataj en la Fundamento, diversaj vortaroj kaj lernolibroj, kaj ĉiu, kiu deziras, povas ilin uzi ankaŭ en la praktika vivo, kvankam ili donas specialan arkaikan nuancon al la stilo.

La tasko de niaj lingvaj institucioj ne estas de tempo al tempo elpensi novajn vortojn kaj formojn kaj oficialigi ilin nur pro tio, ke tiu aŭ alia vorto kaj formo plaĉas al ili. Tia kompreno estas tute malĝusta kaj danĝera, ĉar, kiel Zamenhof mem diris, tio, kio ŝajnas al ni bona en la teorio, povas montriĝi tute sentaŭga en la praktiko. Tial, antaŭ ol iu vorto aŭ formo povas trovi oficialigon kaj sankcion de la Akademio, ĝi devas esti ĉiurilate elprovita en la praktika lingvouzo. Sekve la tasko de la lingvaj institucioj estas ne proponi, sed konstati, studi la vivantan lingvon kaj doni sian oficialigan sankcion nur al tio, kio jam estas ĝenerale uzata, jam enradikiĝis en la lingvo kaj per tio pruvis sian taŭgecon kaj vivkapablon. Bedaŭrinde oni ne ĉiam atentas tiun ĉi regulon, ĉar en la oficialaj listoj troviĝas vortoj, kiuj preskaŭ neniam estas uzataj en la ĉiutaga vivo (ekz. daturo, kurtaĝo, arpeĝo, sinedrio); dum aliaj, kiuj ĉiutage estas uzataj en la tuta mondo (ekz. gramofono, filmo, kino), vane atendas oficialigon kaj ne estas troveblaj eĉ en multaj vortaroj.

Ekzistas personoj, kiuj postulas, ke oni uzu nur oficialajn vortojn kaj jam apriore kondamnas ĉiujn neologismojn, deklarante ilin kontraŭfundamentaj. Sed, se ni malpermesus la uzadon de la neologismoj, ni haltigus la evoluadon de nia lingvo, kiu rigidiĝus kaj ŝtoniĝus, male al ĉiuj aliaj vivantaj lingvoj. Tiam ankaŭ la nombro de la oficialaj vortoj ne plu povus kreski, ĉar, kiel ni vidis, la tasko de niaj lingvaj institucioj ne estas mem elpensi kaj enkonduki novajn vortojn, sed nur konstati kaj aprobi tion, kio jam enradikiĝis en la lingvo.

Kompreneble la konstanta alfluo de novaj vortoj kaj formoj malfaciligos la lingvon kaj prave plendas tiuj, kiuj antaŭ 20 aŭ 30 jaroj ellernis Esperanton, ke ili multajn vortojn ne komprenas en la modernaj libroj kaj gazetoj. Sed ofte oni plendas ankaŭ tute senkaŭze. Ekzemple antaŭ kelkaj jaroj malnova s-anino prezentis liston de neologismoj el traduko de Stellan Engholm, plendante, ke ŝi ne trovis ilin eĉ en sia vortaro. Sed – ŝia listo konsistis el multaj oficialaj vortoj kaj tiaj «neologismoj», kiuj estis ĉerpitaj el verkoj de Zamenhof mem! Ke ŝi ilin ne komprenis, en tio estis do kulpa ne Engholm, sed ŝi mem, ĉar ŝi ne legis la verkaron de nia Majstro, ne tenis sin en kontakto kun la evoluado de nia lingvo kaj ne aĉetis al si pli bonan vortaron.

En la ĉiutaga vivo oni povas esprimi sin per malgranda nombro da vortoj. Sed en la sciencoj, en la tekniko kaj literaturo oni ofte bezonas nomi nuancojn, aĵojn kaj ideojn, kiuj ĝis nun ne estas tuŝitaj en Esperanto. Kion do fari, se en la ĝisnuna Esperanto mankas la necesa vorto, derivebla ĝi ne estas kaj ankaŭ neologismon oni ne rajtas uzi? Ĉu do oni opinias, ke tute ne estas necese nomi tiun nuancon? Sed tio estus ja atesto de malriĉeco al Esperanto, se en ĝi ne estus esprimeblaj ĉiuj homaj pensoj! La sola ebleco estas en tia okazo per kelkaj vortoj priskribi la ideon, kio estas ja tre primitiva rimedo kaj ne faras honoron al kulturlingvo (por esti konsekvencaj, ni devus tiaokaze forigi el Esperanto almenaŭ duonon de la vortoj: trovi [= malperdi], lasta [= malunua], fino [= malkomenco], seĝo [= sidmebloj], lito [= dormmeblo], okulo [= vidilo], orelo [= aŭdilo], k.t.p.) aŭ ni devas uzi neologismon. Ne ĉagreniĝu do, se de tempo al tempo vi trovas en iu libro aŭ gazeto neologismon!

La naciaj lingvoj ĉerpas novajn vortojn el siaj dialektoj kaj ankaŭ el aliaj lingvoj. Esperanto dialektojn ne havas kaj ĉerpas ĉion el la ĉefaj kulturlingvoj. Sed ne ĉiu komencanto rajtas enkonduki neologismojn! Tiun rajton havas nur personoj, kiuj fundamente konas Esperanton kaj ĝian spiriton kaj krome scipovas ankaŭ plurajn aliajn lingvojn. Kaj antaŭ ol krei kaj uzi iun novan vorton, oni devas zorge esplori, ĉu samsenca vorto jam ne ekzistas en la lingvo kaj ĉu la ideo ne estas alimaniere esprimebla. Neologismon oni rajtas do uzi nur tiam, kiam tio estas absolute necesa kaj kiam la ideo ne estas alimaniere esprimebla!

Bedaŭrinde multaj prenas la aferon tro facile, kaj senpripense enkondukas neologismojn, kiajn Esperanto tute ne bezonas kaj kiuj eĉ malutilas ĝian internaciecon. Kutime oni faras tion pro influo de sia gepatra lingvo, volante en Esperanto esprimi iun ĝian nuancon. Sed memoru, ke en la mondo estas centoj da lingvoj, kaj ĉiu el ili havas siajn nuancojn kaj esprimmanierojn, kiuj mankas en la aliaj lingvoj. Same kiel ne estas eble esprimi ĉiun nuancon de germana lingvo per la franca kaj male, ĉiun nuancon de la itala lingvo per la angla kaj male, same estas sensence postuli, ke Esperanto esprimu ĉiujn nuancojn de ĉiuj lingvoj de la tuta mondo! Al tiaj nuancoj apartenas ekzemple la germana «darfi» (= rajti, povi), kiu povas esti necesa al la germanoj, sed ne al la multaj aliaj popoloj, kiuj tian nuancon en sia lingvo ne havas kaj al kiuj ĝia uzado pro tio estus tre malfacila.

Ĉu vi aŭdis, ke iu, lernante ekzemple la anglan lingvon kaj trovante tie vortojn kaj formojn, kiuj al li ne plaĉas, sen longa pripensado «reformas» ilin kaj fiere ekuzas sian propran anglaĵon? Ne, tion vi certe ne aŭdis, ĉar tia ideo al neniu enkapiĝis kaj eĉ ne povas enkapiĝi – la homoj havas grandan respekton al la «naturaj» lingvoj kaj ne volas reformi ilin. Sed kiam la sama persono eklernas Esperanton, li ofte jam post la unua leciono volas «reformi» kaj «plibonigi»! Ĉar li scias, ke Esperanto estas onidire artefarita lingvo, kaj havante grandan memfidon kaj kredante sin malgranda Zamenhofo aŭ eĉ pli saĝa ol Zamenhof, ankaŭ li volas partopreni en la «farado de la lingvo». Tion faras ne nur instruitaj homoj, sed kelkfoje eĉ ŝuistoj kaj aliaj metiistoj, kiuj kutime ne okupas sin pri lingvoj kaj ofte ne scipovas perfekte eĉ sian gepatran lingvon. Al tiaj «reformemuloj» apartenis dum la tempo de sia lernado ankaŭ la aŭtoro de tiu ĉi libro, kaj tre verŝajne ankaŭ la kreintoj de la diversaj mondlingvaj projektoj.

Anstataŭ «reformi» kaj «plibonigi», lernu Esperanton tian, kia ĝi estas, perfektigu vin en ĝi, enpenetru en ĝian subtilan kaj delikatan spiriton, kaj komprenu, ke ĝi ne estas plu artefarita lingvo, sed natura kaj vivanta lingvo de vivanta popolo, same kiel ĉiuj aliaj lingvoj, hardita kaj elprovita dum la 50-jara vasta uzado. Esperanto viajn «reformojn» ne bezonas! Kaj se en tiu aŭ alia punkto ĝi povus esti plibonigata, tiam tio estas la tasko de lingvistoj kaj ĝenerale rekonitaj verkistoj, sed ne de komencantoj kaj ŝuistaj submajstroj. Tio ĉi estas dirita ankaŭ al la verkantoj de artikoloj kaj libroj, kiuj, anstataŭ skribi bonstilan kaj internacie uzatan Esperanton, volas «brili» per diversaj plibonigoj kaj strangaĵoj.