Kvina leciono

28. Estas varme.

Kiam el la frazo La vetero estas varma, kie la vorto varma samtempe rilatas al la subjekto (vetero) kaj al la verbo (estas), oni forigas la subjekton, la rolo de la vorto varma fariĝas alia, kaj ĝi ekhavas ankaŭ alian finaĵon: Estas varmE. Tiu ĉi ŝanĝo okazas pro tio, ke nun la vorto varma rilatas nur al la verbo, ĉar subjekto mankas, kaj adjektivo ne povas rilati al verbo. Tial oni devas la adjektivon adverbigi. En kelkaj lingvoj oni uzas en tia okazo «formalan subjekton» (il est chaud france, es ist warm germane, det är varmt svede), sed io simila en Esperanto ne estas ebla.

Ekzemploj: Tio estas bonA. Estas bonE. BonE. La libro estas interesA. Estas interesE. InteresE. La ĉambro estas varmA. Tie ĉi estas varmE (tie ĉi estas ne subjekto, sed montras lokon).

Rimarko: Oni ne povas diri Tio estas bone sed oni devas elekti inter Tio estas bonA kaj: Estas bonE.

29. Adverbo.

Same estas pri la frazoj: Ŝia kanto estas bela kaj: Ŝi kantas bele. En la unua frazo bela rilatas samtempe al la verbo kaj subjekto, en la dua bele rilatas nur al la verbo. Tial ne: Ŝi kantas bela, sed: Ŝi kantas belE. La diferenco inter adjektivo kaj adverbo estas do tio, ke adjektivo povas rilati nur al substantivo (aŭ al substantivo kaj verbo samtempe), dum adverbo rilatas al verbo, kion aludas ankaŭ ĝia nomo (latine ad + verbum = al + verbo).

La adverboj respondas al la demando: kiel?

Ekzemploj: La aeroplano flugas rapide kaj alte. La flugo de la aeroplano estas rapida kaj alta. La infano dormas profunde. La dormo de la infanoj estas profunda. La junulo parolis ĝentile. La parolo de la junulo estis ĝentila. Ne parolu tiel ( tiom) laŭte! Via parolo estas tro laŭta.

Krom al verbo, adverbo povas rilati ankaŭ al adjektivo aŭ al alia adverbo: Antaŭ kelkaj semajnoj ŝi estis gravE malsana. Pro la sorto de sia edzo ŝi estis profundE malfeliĉa. Tio estas tutE bona! Mia onklino estas mortE malsana. Jan Kiepura kantas eksterordinarE bele. Vi faris vian taskon laŭdinde bone. TutE vere, respondis la viro.

Tasko 7.

(Bonvolu aldoni la mankantajn finaĵojn!)

Antaŭ kelkaj tagoj mi fartis malbon_, ĉar mi estis malsan_, sed nun mi fartas denov_ boneg_. Parolu ĉiam laŭt_, kuraĝ_, kaj elegant_! Estas tre agrabl_, kiam dum vintro en la ĉambro estas varm_. Ho, kiel bel_ estas tie ĉi! Rajdi sur leono estas danĝer_. Estas bon_, ke vi venis. Jen mallong_ lia historio: li naskiĝis, suferis kaj mortis. Li mortis subit_. Bel_ kanto ne estas long_, diras prav_ la estonoj. La italoj parolas ital_ kaj la hispanoj parolas hispan_. Esperanto estas bel_ kiam oni ĝin bel_ parolas. Bon_ ridas tiu, kiu last_ ridas. Tion ni scias bon_! Ho, kiel bon_ vi estas! Ne estas grav_!

Aktivaj participoj

30. -anto, -into, -onto.

La esprimo tiu, kiu dormas estas tro longa kaj nepraktika. Tial ni diras pli simple dormanto (= dorm+anto).

ManĝAnto = tiu, kiu manĝas.
PromenAnto = tiu, kiu promenas.
SkribAnto = tiu, kiu skribas.
ParolAnto = tiu, kiu parolas.

Dormanto estas do persono, kiu kuŝas en la lito kaj ronkas. Manĝanto sidas ĉe la tablo kaj enbuŝigas manĝaĵon. Promenanto moviĝas malrapide en parko aŭ sur strato. Skribanto kondukas plumon aŭ krajonon sur papero.

La finaĵo de la participo estas -ant- (dorm + ant + o), en kiu ni rekonas la vokalon de la estanta tempo de la verboj (a: dormAs, skribAs). Sekve tiuj ĉi participoj rilatas al la estanta tempo.

Sed ĉar la verboj havas ankaŭ pasintan kaj venontan tempon, ekzistas kompreneble ankaŭ koncernaj participoj, formataj per interŝanĝo de la priparolita -a- per -i- (dormIs, skribIs) aŭ -o- (dormOs, skribOs).

Pasinta tempo:

DormInto = tiu, kiu dormis.
ManĝInto = tiu, kiu manĝis.
PromenInto = tiu, kiu promenis.
ParolInto = tiu, kiu parolis.

Dorminto estas persono, kiu jam vekiĝis. Manĝinto estas sata kaj kontenta, dum promeninto estas laca kaj malsata. Parolinto jam finis sian paroladon kaj aŭskultas nun la aliajn parolAntojn.

Venonta tempo:

DormOnto = tiu, kiu dormos.
VojaĝOnto = tiu, kiu vojaĝos.
MortOnto = tiu, kiu mortos.

Dormonto estas persono, kiu oscedas kaj preparas sin por enlitiĝo. Vojaĝonto pakas siajn valizojn, pripensas la vojaĝplanon kaj provizas sin per la necesa mono. Mortonto estas senespere malsana, povas kiam ajn atendi la morton kaj skribas sian testamenton, dum la mortAnto agonias kaj la mortinto jam estas malvarma aŭ kuŝas en la tombo.

Rimarko 1: Ĉar sidanto, amanto k.t.p. jam per si mem indikas personon, la personiga sufikso -ulo estas en ili superflua. Tial neniam «sidantulo, lernantulino», sed simple sidanto, lernantino.

Rimarko 2: Same kiel venanto kaj irinto, ankaŭ pasinto, estanto kaj estonto indikas personon, ne tempon, kvankam ili estas uzataj ankaŭ en la lasta signifo. Pli ĝustaj estas la formoj pasinta, estanta, estonta (venonta) tempo, aŭ pli mallonge pasinteco, estanteco, estonteco. Sed ĉar tiuj formoj estas iom pezaj, preferindaj estas pasinto, estanto, venonto – miskompreno ja ne povas okazi.

Rimarko 3: La diferenco inter tradukanto kaj tradukisto estas tio, ke tradukanto okupas sin nur okaze ĝuste nun pri tradukado, dum tradukisto estas profesiulo. Same granda estas la diferenco inter skribanto kaj skribisto, verkanto kaj verkisto k.t.p. Estas do eraro diri «la verkisto de la libro», ĉar tio signifus, ke lia profesio estis verki tiun unu solan libron! Ĝusta estas: la verkinto (= tiu, kiu verkis) de la libro.

Rimarko 4: Ĉar lernanto, petinto k.t.p. estas substantivoj, ili ne povas havi akuzativ-objekton. Do ne «lernanto Esperanton, petinto monon», sed: lernanto de Esperanto, petinto de (aŭ pri) mono, kredanto je Dio; k. t. p.

31. -anta, -inta, -onta.

Anstataŭigante la substantivan finaĵon -o per la adjektiva -a ni ekhavas adjektivajn participojn, kiuj estas egalaj al la ordinaraj adjektivoj (granda, bela, varma): grandA hundo, dormantA hundo (= hundo, kiu dormas); mortintaJ katoJ (= katoj, kiuj mortis); venonta tempo (= tempo, kiu venos), k.t.p.

Same kiel la ordinaraj adjektivoj, ankaŭ la participoj devas kaze kaj nombre akordi kun sia ĉefvorto: Pasinta somero estis tre varma. La falintaJ pomoJ kuŝas sur la tero. Ne timu bojantaJN hundoJN, ĉar ili ne mordas.

Kunmetitaj tempoj de la verbo

32. estas -inta.

La frazo La kato estas malsana (kiA? – malsana) estas laŭ la formo plene egala al La kato estas mortinta (kiA – mortintA). Sekve la vorto mortinta indikas staton de la kato, dum en la frazo: La kato mortis la vorto mortis indikas agon. Tio estas la ĉefa diferenco inter la simplaj kaj kunmetitaj tempoj de la verbo.

Komparu la frazojn Mi skribis leteron kaj Mi estas skribinta leteron. La unua, kun la simpla verbo, ne montras, ke mi finis la leteron, dum la dua, kun la participo, faras tion. Sekve estas -inta indikas finitan agon (perfekton), dum -is povas esprimi ankaŭ nefinitan, interrompitan agon (imperfekton). Sed ĉar la participaj formoj estas iom pezaj, oni kutime evitas ilin kaj uzas simplajn formojn ankaŭ ĉe finita ago, kiam danĝero por miskompreno ne ekzistas.

Krome atentu, ke la simplaj verbformoj (venis, manĝis) povas kune kun iu preciziga komplemento (hieraŭ, antaŭ unu horo, ĵus k.t.p.) esprimi ankaŭ la tempon de la ago, dum estas -inta nur ĝenerale konstatas, ke la ago jam okazis (kiam, tio ne gravas).

Krom estas -inta troviĝas kompreneble ankaŭ la formoj estis -inta kaj estos -inta, kies diferenco estas esprimata per la finaĵoj de la verbo esti: EstAs skribinta signifas, ke nun, kiam ni priparolas tion, la ago jam okazis kaj estas finita; estIs skribinta – jam antaŭ certa tempo la ago estis finita; estos skribinta – la ago estos finita post certa tempo.

Ni revenu al la kato:

La kato estas mortinta – nun la kato ne vivas plu.
Jam hieraŭ la kato estis mortinta – jam hieraŭ ĝi ne vivis plu.
Morgaŭ la kato estos mortinta – nun ĝi ankoraŭ vivas, sed morgaŭ ĝi ne vivos plu.

Havi ne estas helpverbo en Esperanto kaj ĝi ne estas uzebla por formado de kunmetitaj tempoj. Sekve neniam «havas skribinta» aŭ io simila! Havi enhavas ĉiam la ideon de posedo, aparteno (mi havas bildon – mi posedas bildon, la bildo apartenas al mi). Same neebla kiel «mi havas malsana» estas ankaŭ «mi havas skribinta»!

Ekzerco
Mia onklino estas tre malsana, kaj la kuracisto estas jam perdinta ĉian esperon pri ŝia resaniĝo. Ankoraŭ ŝi ne estas mortinta, kvankam jam hieraŭ vespere ni forte timis, ke eble matene ŝi estos mortinta. Oni diras, ke jam antaŭ kelkaj semajnoj ŝi estis farinta sian testamenton, ĉar ŝi estis aludinta tion al mia patrino.

33. estas -anta.

La diferenco inter mi manĝas kaj mi estas manĝanta estas tio, ke la unua esprimas agon, la dua – staton. Kia mi estas? Manĝanta. Samtempe la participa formo forte precizigas la tempon, enhavante la ideon «ĝuste nun». En la sama maniero diferencas inter si manĝis kaj estis manĝanta, manĝos kaj estos manĝanta.

Ekzerco
Mi estis ĝuste manĝanta, kiam venis mia bona amiko. «Ho, ĉiam vi estas manĝanta, kiam mi vin vizitas!» li diris ŝerce. «Sed la venontan fojon mi venos je alia tempo, kaj tiam vi certe ne estos manĝanta. Pardonu do, ke mi ĉiam malhelpas vian tagmanĝon!»

34. estas -onta.

Kompreneble ankaŭ li fumos kaj li estas fumonta ne havas la saman sencon. Li fumos povas rilati al iu ajn tempo de estonteco, sed li estas fumonta enhavas la ideon «tuj». La ceteraj formoj: hieraŭ li estis fumonta (= estis preta por fumi), morgaŭ li estos fumonta (= estos preta por fumi).

Ekzerco
Tiu domaĉo, kiun vi tie vidas kaj kiu estas tute disfalonta, estis en la sama stato jam antaŭ tridek jaroj. Jam tiam ĝi estis disfalonta, kiam mi estis malgranda knabo, kaj eble ĝi estos en la sama stato ankoraŭ post dudek jaroj kaj eĉ tiam ankoraŭ estos disfalonta, sed ne disfalinta.

35. Prefikso: mal-.

kiu estas uzebla kun ĉiaj radikoj (kiam nur permesas la senco) kaj ne influas ilian karakteron (el adjektivoj ĝi devenigas adjektivojn, el verboj – verbojn, k.t.p.), esprimas rektan malon, kontraŭon: bona – malbona; ami – malami; frue – malfrue; antaŭ – malantaŭ; paco – malpaco. Mal- estas la plej produktiva kaj ofte uzata afikso, kiu grave faciligas la lernadon kaj uzadon de la lingvo.

Atentu, ke mal- per si mem ne enhavas la ideon «malbona», kiel la respektivaj prefiksoj de naciaj lingvoj: malvarma ne signifas «malbone varma» aŭ «malmulte varma», sed estas simple rekta kontraŭo de varma.

36. -et- kaj -eg-,

kiuj estas rektaj maloj unu al la alia (-et- malgrandigas, -eg- grandigas), estas ankaŭ uzeblaj kun ĉiaj radikoj, ne influante ilian karakteron: urbeto (= tre malgranda urbo) – urbego (= tre granda urbo); varmeta – varmega; beleta – belega; rideti – ridegi; treege; iomete (= tre malmulte).

-et- enhavas ankaŭ la karesan nuancon: patrineto, mia kara patrineto; frateto, hundeto, ĉevaleto k.t.p.

-eg- estas komparebla kun tre, sed esprimas ankoraŭ pli fortan grandigon: tre granda – grandega; tre varma – varmega.

Jen la diversaj gradoj de la vorto varma:

varmega 
tre varma 
varmeta 
varma 
 malvarmeta
 malvarma
 tre malvarma
 malvarmega