[Antaŭa parto]   [Sekva parto]     [Enhavtabelo]

Parto III, Ĉapitro 5

Kiel ricevi sankcion


Tutan semajnon Ojstro ne sukcesis resaniĝi. La lasta atako de paroksismo estis tre forta, des pli, ke la komandanto, kiun plenigis timo kaj kolero, ordonis krom kateno aldoni ankaŭ rimenojn, per kiuj oni alligis lin al la dormobenko. Rimenoj tre stringis lian korpon, do ĉiu lia movo rezultigis kroman teruran doloron. Ĝis vespero de la sesa tago Ojstro suferis, sed sukcesis toleri tion stoike. Poste lia malhumileco velkis kaj li komencis peti la prizonan kuraciston doni al li dozon da opio. Tiu volonte konsentis, sed la komandanto, informita pri lia peto, severe malpermesis "bagatelon".

— De kie vi scias, por kio li petas opion? Verŝajne li simple simulis suferojn kaj nun volas dormigi gardiston por okazigi iun novan trukon. Por tio lia ruzeco sufiĉas.

— Mi donos al li etan dozon da opio, kiu ne sufiĉos por dormigo, — respondis la kuracisto apenaŭ detenante sin de rideto. — Ankaŭ li ne simulas kaj povas morti ĉiuminute.

— Ĉiuokaze mi malpermesas doni al li opion. Se homo volas, ke oni estu afablaj kun li, tiam lia konduto devas esti respektiva. Li plene meritis tiun ĉi severan punrimedon. Estu ĝi por li leciono, kiu instruos lin, ke fari trukojn kun fenestraj kradoj ĉi tie ne eblas.

— Tamen la leĝo malpermesas torturon, — rimarkigis la kuracisto, — kaj via "punrimedo" tre similas ĝin.

— Laŭ mi scio, la leĝo nenion diras pri opio! — malkontente respondis la komandanto.

— Vi rajtas decidi, kolonelo, tamen mi esperas, ke vi permesos almenaŭ demeti rimenojn. Ili estas troaj kaj nur pliigas lian mizeron. Efektivigo de lia eskapo nun forestas. Li ĝenerale ne kapablas stari, se vi eĉ lin senkatenus.

— Kuracistoj, mia kara, povas erariĝi, samkiel aliaj ordinaraj homoj, mi supozas. Rivarez nun estas alligita al la dormobenko kaj restu li en tia stato plu.

— Nu, almenaŭ ordonu malpliigi stringilojn, ja ilia plua uzado estos reala barbareco!

— Ili restos plu kaj mi volas peti vin ne paroli pri barbareco al mi. Se mi tion ordonis, sekve mi havas sufiĉan kaŭzon por tio.

Rezulte de tiu ĉi ordono suferoj de Ojstro daŭris la sepan tagon. Soldato, gardanta lin apud la kamero, tremis kaj faris signon de kruco aŭskultante nevole liajn korŝirajn kriojn. Tolero lasis la arestiton.

Je la sesa, antaŭ fino de sia deĵoro la soldato zorge malfermis la pordon de la kamero kaj eniris ĝin. Li sciis, ke serioze faŭlas disciplinon de la prizono, sed li ne sukcesis deteni sin de propono de konsola vorto al la suferanto.

Ojstro kuŝis senmove kun la fermitaj okuloj kaj spiregis. La soldato iomete staris apud li, poste kliniĝis kaj demandis: — Ĉu mi povas ion fari por vi, sinjoro? Hastu, en mia dispono estas nur unu minuto.

Ojstro malfermis la okulojn, — restigu min en paco, — traflustris li, — restigu...

Li baldaŭ ekdormis kaj la soldato revenis sian postenon.

Post dek tagoj la komandanto vizitis la palacon, kie oni informis lin, ke la kardinalo troviĝas ekstere ĉe malsanulo sur Pieve d'Ottavo kaj revenos nur vespere.

Tamen dum tagmanĝo en sia domo la manĝoĉambron venis lia servisto kaj anoncis, ke la kardinalo venis kaj deziras interparoli kun li.

La komandanto haste ĉirkaŭrigardis sin per spegulo, ordigis uniformon, afektis gravan mienon kaj eniris la akceptejon. Montanelli sidis rigardante fenestron kaj frapetis fingre laŭ brakseĝo. Liaj brovoj estis angore kuntiritaj.

— Mi aŭdis, ke vi volis interparoli kun mi hodiaŭ, — komencis la kardinalo paroli imperative, kiel li antaŭe ne parolis eĉ kun ordinaraj homoj. — Probale pri subjekto, kiu ankaŭ min interesas.

— Pri Rivarez, via eminenco.

— Mi tion supozis. Mi multe pensis pri lia afero lastajn tagojn kaj nun estas preta elaŭskulti ĉiun vian novaĵon ĉi-rilate.

La komandanto ektiris siajn lipharojn konfuziĝinte.

— Fakte mi vizitis vian palacon por ricevi saman novaĵon de vi, via eminenco. Se vi, kiel antaŭe, kontestas mian planon ĝis nun, do mi bezonas vian decidon pri miaj pluaj agoj.

— Ĉu aperis novaj komplikaĵoj?

— Sekvan ĵaŭdon, la 3an de junio estos Corpus Domini, tial ĝis tiu festo la aferon necesas tiel aŭ aliel decidi.

— Jes, festo Corpus Domini okazos ĵaŭde. Sed kial necesas la aferon decidi ĝis ĝia komenco?

— Mi tre bedaŭras, via eminenco, se ŝajnas al vi, ke mi kvazaŭ oponas vin, sed mi ne povas responsi pri paco en la urbo, se ni ne liberigos sin de Rivarez ĝis tiam. Via eminenco scias, ke tiun tagon ĉi tie kolektiĝas plej danĝeraj montanoj, kiuj tre evidente provos  rompi pordegon de la fortreso kaj liberigi Rivarezon. Ili ne sukcecos. Mi faros ĉion necesan, por ke ili fiasku, almenaŭ pafante. Sed mi estas plene certa, ke tia provo okazos.  Popolo de Romanjo havas malbonan sangon, kiu preferas ofte uzi siajn  tranĉilojn...

— Mi opinias, ke nia eĉ malgranda zorgo preventos ajnan buĉadon. Mi ĉiam rigardis interrilaton kun loĝantaro de la distrikto tre facila, se ĝi estas racia. Viaj minacoj kaj perforto rezultigos malon kaj homoj en Romanjo iĝos neregeblaj. Tamen, kial vi estas certa, ke okazos nova provo liberigi Rivarezon?

— Hieraŭ kaj hodiaŭ konfidatoj komunikis al mi, ke en la distrikto cirkulas multaj maltrankvilaj onidiroj. Io estas sendube preparata. Tamen detalojn ni ne havas. Se ni scius ties sencon, ni antaŭgardus pli precize. De mia flanko, post eskapo de Rivarez mi preferas agi kiel eble pli atente. Kun tiu ĉi ruza vulpo necesas esti ĉiam singardema.

Lastan fojon vi komunikis al mi, ke Rivarez estas malfacile malsana, ne kapablas moviĝi kaj paroli. Ĉu li nun resaniĝas?

— Li fartas pli bone, via eminenco. Li efektive estis tre malsana.., se li ne simulis.

— Ĉu vi havas kaŭzon por via suspekto?

— Nu, kiel diri... La kuracisto estas tute certa, ke li ne simulis, sed lia malsano estas tre mistera. Ĉiuokaze lia nuna stato estas pli bona, kvankam ankaŭ pliiĝis lia malhumileco.

— Kion li faris?

— Feliĉe li nenion kapablas fari, — respondis la komandanto kaj ekridetis rememorinte rimenojn. — Sed lia konduto estas nepriskribebla. Hieraŭ matene mi venis lian kameron por meti kelkajn demandojn al li, ĉar li mem ne kapablas veni al mi. Des pli, ke mi ne volas, ke lin oni vidu, ĉar povas aperi ia nova absurdaĵo.

— Do, pri kio vi volis demandi lin?

— Jes, via eminenco. Mi esperis, ke li iĝis pli saĝa.

Montanelli ekrigardis la komandanton tiel, kvazaŭ li vidis iun novan klanon de malagrablaj animaloj. Feliĉe tiutempe tiu ordigis sian portepeon kaj nenion rimarkinte pluigis en senemocia tono: — Neuzante iujn ekstremajn rimedojn mi tamen estis devigita praktiki certan rigorecon koncerne de li, ja nia prizono estas milita. Mi opiniis, ke etaj indulgoj favore efikos lin, kondiĉe, ke lia konduto estos bona. Kion via eminenco pensas, kiel li respondis al mi? Minuton li rigardis min kiel kaptita lupo kaj poste traflustris: "Kolonelo, mi ne kapablas elbenkiĝi por strangoli vin, sed miaj dentoj ĉiam estas pretaj por tio, tial tenu vian gorĝon kiel eble pli malproksime de mi". Li estas same nepacigebla kiel sovaĝa kato.

— Min tio tute ne surprizas, — kviete respondis Montanelli. — Nun min interesas jeno: ĉu efektive troviĝo de Rivarez en via prizono povas okazigi seriozan danĝeron por paco en la distrikto?

— Mi estas plene certa, via eminenco.

— Sekve, por preventi sangoverŝadon necesas tiel aŭ aliel liberigi sin de li ĝis veno de la festo, ĉu ne?

— Mi povas nur ripeti, ke se li restos ĉi tie ĵaŭde, do dum la festo nepre okazos batalo, tre serioza, mi supozas.

— Ankaŭ vi opinias, ke lia foresto forigos danĝeron, ĉu ne?

— Tiam ĉio okazos glate... nu, eble oni ĵetos ŝtonojn kaj ion krios. Se via eminenco elektos necesan rimedon koncerne de Rivarez, mi konservos pacon ĉi tie. Male okazos gravaj malfacilaĵoj. Mi konvinkiĝis, ke nova provo de liberigo de Rivarez okazos ĵaŭde. Kiam konspirantoj ekscios, ke li ne troviĝas en la fortreso, ilia plano ĉesos kaj preteksto por batalo ankaŭ malaperos.  Sed se ni estos devigitaj doni rebaton al ili, do tiam ili uzos ponardojn kaj eventuale la urbo estos forbruligita ankoraŭ ĝis noktiĝo.

— Kial do vi ne translokigas lin en Ravenon?

— La ĉielo scias, via eminenco, ke mi kun ĝojo tion efektivigus. Sed tiam oni provos liberigi lin survoje. Mi ne havas sufiĉan kvanton de soldatoj por rebati armitan atakon, des pli ke ĉiuj montanoj havas ponardojn kaj silik-fusilojn.

— Sekve vi persistas en via opinio pri milita tribunalo kaj volas ricevi mian konsenton, ĉu ne?

— Paronu min, via eminenco, mi petas nuran aĵon — vian helpon por preventi ribelon kaj sangoverŝadon en la urbo. Mi volonte supozas, ke iufoje militaj tribunaloj, ekzemple sub gvido de kolonelo Freddi, efektiviĝas tro severe sen precipa neceseco kaj sekve kolerigas la popolon, anstataŭ pacigi ĝin. Sed ĉi-kaze milita tribunalo estas racia rimedo kaj eĉ karitata. Ĝi preventos ribelon, kiu mem estas granda danĝero por ni, sed ankaŭ ĝi provokos reestablon de militaj komisionoj, kiujn abolis lia sankta moŝto.

La komandanto finis sian kurtan diskurson kun patosa soleneco kaj atendis respondon de la kardinalo. Post longa silento ĝi aperis kaj surprizis lin per sia strangeco: — Kolonelo Ferrari, ĉu vi kredas dion?

— Via eminenco! — la kolonelo senspiriĝis pro protesta sento.

— Ĉu vi kredas dion? — ripetis Montanelli ekstarante kaj streĉante la rigardon. La kolonelo ankaŭ stariĝis.

— Via eminenco, mi estas kristano kaj ĝis nun oni neniam rifuzis absolvi min.

Montanelli prenis la krucon de sia brusto.

— Tiam ĵuru sur la kruco de redemptoro, kiu mortis pro vi, ke vi diros veron al mi.

La kolonelo staris konfuziĝinte kaj pensis: " Kiu el ni ambaŭ freneziĝis, mi aŭ li?"

— Vi petas min, ke mi donu mian konsenton je homa morto. Kisu la krucon, se vi povas, kaj diru al mi ankoraŭfoje, ke alia rimedo preventi grandan sangoverŝadon ne ekzistas. Kaj memoru, ke mensogo ĵetos vian senmorteblan animon en danĝeron.

Post paŭzo la komandanto prenis la krucon kaj premis ĝin al siaj lipoj.

— Mi kredas tion, — li diris.

Montanelli malrapide turniĝis.

— Mian difinitan respondon vi ricevos morgaŭ. Sed unue mi devas vidi Rivarezon kaj interparoli kun li sole.

— Via eminenco... mi volas sugesti... mi estas certa, ke vi bedaŭros pri tio. Ĉi-rilate li mem hieraŭ petis min pri rendevuo kun vi, sed mi malatentis tion, ĉar...

— Malatentis tion! —  ripetis Montanelli. —  La homo, troviĝanta en tia ekstrema cirkostanco, petas vin kaj vi malatentas tion!

— Mi pardonpetas, via eminenco, se mi nevole vin ĉagrenis, sed mi ne deziris vane malkvietigi vin. Mi jam sufiĉe bone konas Rivarezon, ĉar mi konvinkiĝis, ke li intencis insulti vin. Ankaŭ permesu al mi rimarkigi,  ke sen gardo proksimiĝi al li ne eblas. Li estas tre danĝera, tial mi decidis apliki iujn necesajn rimedojn... cetere ne tro severajn.

— Ĉu vi reale opinias, ke ne eblas sengarde proksimiĝi al la malsana, nearmita homo, al kiu vi aplikis "iujn necesajn rimedojn"?

Montanelli parolis kviete kaj ĝentile, sed la kolonelo eksentis malestimon en lia voĉo, tial lia ofendiĝinta vizaĝo tuj eferveskis.

— Via eminenco rajtas agi laŭ via volo, — seke diris li. — Sed mi nur volis evitigi vin de aŭskultado de liaj teruraj blasfemaĵoj.

— Kio, laŭ via opinio, estas pli granda misfortuno por kristano: aŭskultado de blasfemaĵoj aŭ lasado de mizerulo en ekstremo?

La komandanto staris erektinte kun oficiala, kvazaŭ ŝtona, mieno. Lin tre ofendis tia molesto de Montanelli, tial li montris sian malkontentecon per tia nekutima ceremonieco.

— Je kioma horo via eminenco deziras viziti la arestiton? — li demandis.

— Mi vizitos lin nun.

— Se tio al via eminenco plaĉas. Bonvolu iomete atendi, ĉar mi sendos iun kun mia ordono, por ke oni lin preparu.

La komandanto haste deĵetis sian oficialan mienon. Li timis, ke Montanelli ekvidos rimenojn stringantajn Ojstron.

— Dankon, mi volas vidi lin senprokraste, ĝis kiam "oni lin preparu". Mi iros rekte la fortreson. Ĝis la revido, kolonelo. Atendu mian respondon morgaŭ matene.


[Antaŭa parto]   [Sekva parto]     [Enhavtabelo]