Parto III, Ĉapitro 2

Aresto de Ojstro en Brisigelo


En Brisigelo estis bazara tago. El najbaraj vilaĝoj venis kamparanoj kun diversaj varoj: birdoj, porkoj, laktaĵoj, buteroj ktp. Homamaso moviĝis tien-reen laŭ la merkata placo kaj ene de ĝi aŭdiĝis ridoj, ŝercoj, kutimaj demandoj de aĉetantoj kaj respondoj de vendistoj. Sub la varmega suno vidiĝis ankaŭ sunbrunaj infanoj kaj iliaj patrinoj sidantaj ombre de arboj kun siaj korboj da ovoj kaj oleujoj.

Monsinjoro Montanelli eniris la placon por diri "Bonan matenon" al la popolo kaj tuj estis ĉirkaŭigita de brua infanaro, kiu komencis etendi al li bukedojn de iridoj, skarlataj papavoj kaj dolĉaj blankaj narcisoj plukitaj sur montaj deklivoj. Al pasio de la kardinalo al malkulturaj floroj oni rilatis malsevere, kiel al kaprico, kiujn iufoje havas saĝuloj. Se iu alia same kolektus tiujn florojn, oni verŝajne ridus,  sed ekscentrikeco de la  "benanta kardinalo"  ne taŭgis por tio.

— Saluton, Mariuĉjo [Mariuccia], — diris li haltinte apud etulino kaj karesinte ŝian kapeton. — Vi iom kreskiĝis post nia lasta  renkontiĝo. Ĉu via avino same suferas pro reŭmatismo?

— Ŝi fartas pli bone, via eminenco, sed mia patrino malsaniĝis.

— Mi tre bedaŭras. Iru ŝi al d-ro Ĝordano [Giordani], por ke li ŝin esploru. Mi ankaŭ kontribuos ŝian resaniĝon. Luiĝo [Luigi]! Ĉu viaj okuloj vidas pli bone?

Montanelli pasis laŭ la placo kaj interparolis kun montanoj. Li memoris ties nomojn kaj aĝojn de ties infanoj, ĉiujn iliajn problemojn, zorgeme demandis pri stato de bovino malsaniĝinta dum Kristnasko, pri ĉifona pupo dispremita per kaleŝa rado la pasintan bazaran tagon. Kiam li revenis sian palacon, la bazaro jam funkciis plene.     Lama viro en blua bluzo kun cikatro sur la maldekstra vango kaj nigra hararo kovrinta liajn okulojn aliris al unu butiko kaj, en la malbona itala lingvo, ekpetis limonadon.

— Evidente vi estas fremdulo, ĉu ne? — demandis vendistino enverŝante limonadon.

— Jes, mi venis el Korsiko.

— Ĉu vi serĉas laboron?

— Jes. Baldaŭ venos sezono de herbfalĉado. Unu sinjoro, kies bieno situas apud Raveno [Ravenna], antaŭtagon vizitis Bastion [Bastia] kaj diris al mi, ke tie estos sufiĉe da laboro.

— Mi esperas, ke vi trovos laboron, kvankam nuna tempo estas tre malfacila.

— En Korsiko, patrino, situacio estas eĉ pli malfacila kaj mi ne scias, kio okazos kun ni, malriĉuloj.

— Ĉu vi venis de tie sola?

— Ne, kune kun mia kamarado, kiu staras apude en la ruĝa ĉemizo... Hej, Paolo!

Mikelo, aŭdinte sian pseŭdonomon, enpoŝigis siajn manojn kaj malrapide ekpaŝis al la butiko.  Li aspektis preskaŭ kiel korsikano, spite al sia rufa peruko, kiu devis fari lian eksteraĵon nerekonebla. Ojstro aspektis absolute perfekte.

Ili promenadis laŭ la merkata placo. Mikelo mallaŭte fajfis. Ojstro iom kliniĝis kvazaŭ pro granda pezo de la sako metita sur lian ŝultron kaj trenis sin, por kaŝi sian lamecon. Ili atendis komisiiton, al kiu ili volis komuniki gravajn direktivojn.

— En tiu angulo mi vidas Markonon [Marcone] rajde, — subite traflustris Mikelo.

Ojstro kun la sako ekmoviĝis ĉi-direkten.

— Ĉu vi bezonas falĉiston, sinjoro? — demandis li kaj tuŝis per unu mano sian disŝiritan ĉapon kaj per unu fingro de la alia mano li prenis la bridon. Tio ĉi estis kondiĉa signalo. La rajdanto, kiu aspektis kiel intendanto de iu bieno, surteriĝis kaj ĵetis bridrimenon sur kolon de la ĉevalo.

— Kian laboron vi scipovas?

Ojstro ĉifis enmane sian ĉapon.

— Mi scipovas falĉi herbon, sinjoro, tondi heĝon...— li komencis kaj sen ŝanĝo de voĉa tono daŭrigis, — je la unua post noktomezo, ĉe faŭko de la ronda kavo. Vi havu du bonajn ĉevalojn kaj ĉaron. Mi atendos vin ene de la kavo... ankaŭ fosi, sinjoro, kaj...

— Tre bone. Mi bezonas falĉiston. Ĉu vi jam laboris per gazonofalĉilo?

— Jes, sinjoro... Vi devas armiĝi, ĉar eble nin trafos polica skadro. Ne uzu arbaran vojeton, pli bone iru ĉirkaŭvoje. Se vin trafos spiono, pafu tuj, sen ia atendo...  Mi estas tre feliĉa, sinjoro, ke vi dungas min.

— Certe! Laboru bone, falĉisto...Ne, mi havas neniun apunton, oldulo.

Tre malriĉa almozulo proksimiĝis al ili kaj komencis lamenti per monotona voĉo: — Helpu al malfeliĉa blindulo pro nomo de la beata virgulino... Foriru senprokraste, polica skadro rajdas... Sankta reĝino de la ĉielo, la ĉasta virgulino... Ili spuras, Rivarez, kaj post du minutoj atingos ĉi-lokon ... sanktuloj dankemaj... Necesas agi aktive, ja spionoj troviĝas ĉie. Vi ĉiuokaze estos detektitaj.

Markono enmanigis la bridrimenon al Ojstro:

— Hastu! Rajdu ĝis la ponto, lasu la ĉevalon tie kaj kaŝu vin en ravino. Ni ĉiuj estas armitaj, tial ni pafos kaj inhibicios ilin dum dek minutoj.

— Ne, mi ne volas lasi miajn kamaradojn. Grupiĝu vi ĉiuj kaj pafu laŭ mia ordono. Moviĝu direkten al niaj ĉevaloj starantaj ĉe la palaca enirejo kaj preparu ponardojn. Ni batalos kaj retiriĝos, kiam mi ĵetos mian ĉapon surteren, tiam vi urĝe tranĉu kolbridojn, prenu plej proksiman ĉevalon kaj forrajdu. Povas esti, ni sukcesos atingi la arbaron...

Ili interparolis kviete kaj duonvoĉe, tial eĉ apude starantaj homoj povis supozi nenion pli seriozan, krom temo pri falĉado.

Markono reprenis la bridrimenon de sia ĉevalino kaj kondukis ĝin al ĉevalejo. Ojstro treniris apude kaj la almozulo sekvis ilin kun la etendita mano, neĉesigante sian lamentadon. Fajfanta Mikelo proksimiĝis al ili kaj la almozulo sukcesis komuniki al li ĉion necesan Tiu, siavice, informis tri kamparanojn manĝantajn krudajn cepojn sub la arbo. Tiuj tuj stariĝis kaj eksekvis lin.

Rezulte la sepopo trafe atingis la ĉevalejon ĉe la palaca enirejo kaj atendis razion. Ĉiu per unu mano altenis pistolon ĉebruste. Ĉevaloj staris proksime.

— Atentigu neniun, ĝis mia signalo, — diris Ojstro mallaŭte, sed kompreneble. — Povos okazi, ke ni restos nerekonitaj. Kiam mi komencos pafi, ankaŭ vi pafu. Celu nur lamigi ĉevalojn de policanoj, sed ne ilin mem, por ke tiuj ne povu rajde atingi nin. Unu triopo pafu kaj la alia triopo reŝargu la pistolojn.  Se iu el ili sukcesos enlokiĝi inter ni kaj niaj ĉevaloj, tiam vi povos murdi tiun. Mi preferas rajdi sur la ruana ĉevalo. Post kiam mia ĉapo estos ĵetita surteren ĉiu agu laŭ sia propra volo kaj ĉefe ne haltu.

— Policanoj venis, — diris Mikelo kaj Ojstro returniĝis kun la vizaĝo plena de naiva miro. Samtempe vendistoj kaj aĉetantoj subite komencis pli aktive marĉandi.

Dek kvin rajdantoj malrapide venis el apuda strateto sur la merkatan placon.  Ili malfacile trovis vojon en la homamaso kaj, se forestus spionoj, tiam ĉiuj sep konspirantoj povus kviete kaŝi sin ekstere, ĉar atento de soldatoj estis distrita. Mikelo proksimiĝis al Ojstro: — Ĉe eble ni sukcesos forrajdi nun?

— Ne eblas. Nin ĉirkaŭigis spionoj kaj unu el tiuj jam rekonis min. Li sendis asistanton al kapitano, por ke tiu diru pri mia lokiĝo. Estas nura ŝanco — lamigi pafe ties ĉevalojn.

— Kiu estas la spiono?

— Tiu, kiun mi unue pafos. Ĉu ĉiuj pretas? Ili jam proksimiĝas al ni. Tuj ili impetos.

— Liberigu la vojon! — ekkris la kapitano. — Nome de lia sankta moŝto!

La homamaso ektimiĝis kaj retiriĝis. Tiam soldatoj impetis al la eta grupo staranta ĉe la palaca enirejo. Ojstro eltiris pistolon el sub sia bluzo kaj ekpafis, sed ne la atakantajn rajdantojn, sed la spionon, kiu kaŝe moviĝis al la ĉevalejo. Tiu tuj falis kun rompita klaviklo. Samtempe ses aliaj pafoj aperis kaj poste, la konspirantoj komencis retiriĝi al la alligitaj ĉevaloj.

Unu el policaj ĉevaloj estis vundita kaj saltis flanken. La alia falis kaj laŭte ekhenis. En la homamaso, en kiu aperis paniko, aŭdiĝis krioj, sed ili ne sukcesis superi komandan voĉon de la oficiro. Li ekstaretis sur piedingoj kaj eksvingis la sabron:

— Antaŭen, soldatoj! Sekvu min!

Subite li ekbalanciĝis kaj deĉevaliĝis surteren. Ojstro repafis trafe. Sur kapitana kitelo aperis sango, sed tiu sukcesis ekstari kaj prenante kolhararon de la ĉevalo feroce apelaciis: — Mortigu tiun laman diablon, se vi ne povas kapti lin viva! Li estas Rivarez!

— Alian pistolon urĝe! — ekkriis Ojstro al siaj kamaradoj, — kaj diskuru!

Li ĵetis sian ĉapon surteren ĝuste tiam, kiam sabroj de furioziĝintaj soldatoj jam estis levitaj super lia kapo.

— Demetu viajn armilojn, vi ĉiuj!

Subite inter batalantoj aperis figuro de kardinalo Montanelli. Unu el soldatoj kun teruro en voĉo ekkriis: — Via eminenco! Mia dio, vin oni murdos!

Sed Montanelli moviĝis antaŭen plu kaj haltis tuj antaŭ pistolo de Ojstro.

Kvin konspirantoj jam sukcesis forrajdi laŭ apuda kruta strato. La sesa, Markono, ĵus surĉevaliĝis kaj antaŭ sia starto turniĝis: ĉu eble lia gvidanto bezonas helpon? La ruana ĉevalo staris proksime kaj ĉe favora cirkonstancaro ili ĉiuj momente povus savi sin. Tamen post kiam la figuro en skarlata sutano paŝis antaŭen, Ojstro ekbalancis kaj lia mano kun la pistolo malleviĝis. La momento decidis ĉion. Ojstro tuj estis ĉirkaŭigita kaj surterigita; unu el soldatoj sabre elbatis lian pistolon. Tiutempe Markono jam rajdis kaj lin sekvis rajde persekutantoj. Li sukcesis lastfoje pafi en plej proksimiĝintan soldaton kaj ekvidi Ojstron. Lian vizaĝon kovris sango. Ĉevaloj, soldatoj kaj spionoj piedpremis lin. Sovaĝaj sakraĵoj kaj triumfaj ĝemkrioj de la kaptintoj estis vaste aŭdeblaj.

Montanelli tiutempe ne vidis okazaĵon, ĉar li kvietigis la timiĝintan popolon kaj kliniĝis super la vundita spiono.  Subite la homamaso retiriĝis kaj tio ĉi atentigis lin.

Soldatoj transpasadis la placon kaj  kuntrenis la kaptiton kun ŝnure ligitaj manoj. Lia vizaĝo estis griza pro doloro kaj batado, spirado raŭkiĝis, sed li tamen sukcesis turniĝi flanken al la kardinalo kaj ridetante per la blankiĝintaj lipoj traflustri: — Mi gratulas v-v-vian eminencon!..


* * *

Post kvin tagoj Martini atingis Forlion [Forli]. Per poŝto li ricevis de Gemo aron de presitaj afiŝoj, kiu fakte estis anticipa kondiĉa signalo signifa, ke pro okazintaj eventoj ŝi bezonas lian urĝan alvenon. Martini  rememoris la konversacion sur la teraso kaj tuj komprenis kialon. Dum veturo li konvinkadis sin, ke nenio grava okazis kun Ojstro. Ĉu havas iun rezonon infanaj superstiĉoj de tiu ĉi nervoza kaj ekstravaganca persono? Sed li ne sukcesis tion kaj fine konkludis, ke Ojstro trafis danĝeron.

— Mi supozas, ke Rivarez estas kaptita, ĉu ne? — diris li al Gemo venante ŝian ĉambron.

— Li estis arestita lastan ĵaŭdon en Brisigelo. Dum senespera memdefendado li serioze vundis la skadroestron kaj spionon.

— Armita rezistado, tio estas malbone!

— Ne gravas. Li jam estis multfoje kompromitita, tial liaj pafoj dubinde pli ŝarĝos lian malfacilan pozicion.

— Kion oni povas fari kun li laŭ via opinio?

Vizaĝo de Gemo pli paliĝis.

— Mi opinias, — ŝi diris, — ke ni ne devas atendi, kion oni faros kun li.

— Ĉu vi opinias, ke ni kapablas lin liberigi?

— Ni DEVAS.

Martini turniĝis kaj komencis fajfi, metinte la brakojn sur la dorson. Gemo ne ĝenis lian meditadon. Ŝi sidis senmove kun la fleksita malantaŭen kapo kaj la okuloj vidantaj j nenion en plena absorbiĝo. Lia mieno havis saman esprimon, kiel sur pentraĵo "Melankolio" de Dürer.

— Ĉu vi vidis lin? — demandis Martini haltinte antaŭ ŝi.

— Ne, li volis renkonti min ĉi tie sekvan matenon.

— Jes, mi memoras. Kie li estas nun?

— En la fortreso, sub tre strikta gardo kaj, oni diras, en kateno.

Li faris geston de indiferenteco.

— Ho, tio ĉi ne gravas, bonan fajlilon Ojstro bezonas, se li ne estas vundita...

— Ŝajne ne tro serioze li estas vundita. Mi opinias, ke necesas aŭskulti Mikelon, kiu povas rakonti pri la aresto.

— Kiel li savis sin? Ĉu li forkuris kaj lasis Rivarezon al volo de la sorto?

— Li ne kulpas. Li pafis ĝisfine kaj precize sekvis ĉiujn eldonitajn instrukciojn. Same agis la aliaj konspirantoj, krom Ojstro mem. Li kvazaŭ forgesis sian propran ordonon kaj faris misaĵon la lastan minuton. Tio ĉi ne estas klarigebla. Atendu minuton, mi alvokos Mikelon...

Baldaŭ ŝi revenis kune kun Mikelo kaj larĝaŝultra montano.

— Tiu ĉi estas Markono, unu el la kontrabandistoj, — diris ŝi, — vi jam aŭdis lian nomon. Li ĵus alvenis kaj povas alplenigi rakonton. Mikelo, tiu ĉi estas Cezaro Martini, pri kiu mi parolis kun vi. Diru al li ĉion, kion vi vidis.

Mikelo rakontis pri la okazinta batalo inter la konspirantoj kaj la polica skadro.

— Ĝis nun restas nekomprenebla por mi la okazo, — diris li fine de sia rakonto. — Neniu el ni forrajdus, se scius, ke li estos kaptita.  Post kiam li ĵetis sian ĉapon surteren, li tranĉis kolrimenon de sia ĉevalo kaj prenis de mi  pistolon. Verŝajne li ne sukcesis surĉevaliĝi pro sia lameco. Tio estas mia sola supozo... Tamen li povis almenaŭ pafi...

— Ne, okazis io malsama, — interrompis lin Markono. — Li eĉ ne provis surĉevaliĝi. Mi estis forrajdanta la lasta, sed mi sukcesis vidi lin. Neniu lin obstrukcis, krom la kardinalo.

— Aĥ! — mallaŭte suspiris Gemo.

Martini ripetis mire: — la kardinalo?

— Jes, li ĵetis sin rekte al faŭko de la pistolo,.. estu li damnita! Mi supozas, ke tiam Rivarez surpriziĝis, ĉar li mallevis la manon kun la pistolo kaj la alian metis al siaj okuloj. Tiun momenton oni lin ekatakegis.

— Mi nenion komprenas, — diris Mikelo. — Ĝis nun Rivarez neniam konfuziĝis dum iu krizo.

— Ĉu probable li mallevis la pistolon pro tio, ke li ne volis hazarde murdi iun senarmitan?

— Senarmitaj homoj ne devas ŝovi siajn nazojn en batalon. Milito estas milito. Se kuglo de Rivarez  trafus la kardinalon, anstataŭ tio, ke li koncedus kapti sin kiel edukita kuniklo, tiam en la mondo restus je unu honesta homo pli kaj je unu sacerdoto malpli.

Li turniĝis kaj dentopremis siajn lipharojn, ĉar lia kolero apenaŭ ne ŝanĝiĝis je ploro.

— Ĉiuokaze, — diris Martini, — la situo estas pli-malpli klara kaj plua diskutato pri ĝi  estas nur vana tempokonsumo. Nun aperis jena demando: kiel okazigi  lian eskapon? Mi supozas, ke vi pretas riski, ĉu ne?

Mikelo eĉ ne degnis respondi  la superfluan , laŭ lia opinio, demandon kaj la kontrabandisto diris kun rideto: — mi murdus mian propran fraton, se li rifuzus.

— Tre bone, tiam ni... Ĉu vi havas planon de la fortreso?

Gemo malŝlosis keston de la skribtablo kaj eltiris kelkajn paperajn foliojn.

— Mi havas ĉiujn necesajn planojn: de la unua etaĝo, de la suba kaj de la supera etaĝoj de turoj, de la remparo, de vojoj al la valo, de subteraj pasejoj al kaŝejoj en la montaro.

— Ĉu vi scias, en kiu turo li troviĝas?

— En la orienta turo. En ronda kamero kun kradita fenestro. Mi metis signon sur la planon.

— De kiu vi ricevis tiun ĉi informon?

— De soldato de la gardo kromnomata "Grilo", kiu estas kuzo de nia amiko Gino.

— Vi vigle ĉion preparis.

— Jes, tempo ne estis vane perdita. Gino tuj venis Brisigelon kaj iujn el planoj ni havis antaŭe. Liston de kaŝejoj en la montaro faris Rivarez mem, vi povas vidi lian skribmanieron.

— Kiuj soldatoj konsistigas la gardon?

— Ni ne scias, ĉar Grilo servas tie ankoraŭ nelonge kaj ne konas siajn kamaradojn.

— Necesas pli detale demandi Ginon pri lia kuzo Grilo. Kio estas sciata pri intencoj de la registaro? Kie funkcios tribunalo, en Brisigelo aŭ en Raveno?

— Tion ni ankaŭ ne scias. Raveno estas certe ĉefurbo de la legatejo, tial laŭ la leĝo, plej gravaj kazoj devas esti juĝataj tie, en tribunalo de la unua instanco. Sed leĝojn oni ne tre respektas en tiuj kvar legatejoj, ĉio dependas de persona fantazio de tiu, kiu potencas tie nun.

— Oni lin ne translokigos en Ravenon, —  sedis  Mikelo.

— Kial vi tiel opinias?

— Mi estas certa pri tio. Kolonelo Ferrari, milita komandanto de Brisigelo, estas onklo de la skadrestro, kiun vundis Rivarez. Li estas venĝema bruto kaj nepre profitos ĉiun ŝancon por puni malamikon.

— Ĉu, laŭ via opinio, li provos deteni Rivarezon en Brisigelo?

— Mi opinias, ke li provos pendumi lin.

Martini ekrigardis Gemon. Ŝi estis tre pala, sed ŝia vizaĝo neniel ŝanĝis post tiuj ĉi vortoj, ĉar evidente ties senco ne estis nova por ŝi.

— Tamen li ne rajtas neglekti ĉiujn formalaĵojn, — kviete diris ŝi, — li certe serĉos iun pretekston por okazigi surloke militan tribunalon, kiun li estras,  kaj poste senkulpigos sin, kvazaŭ ekzekuto efektiviĝis  pro neceso konservi pacon en la urbo.

— Ĉu la kardinalo konsentos?

— Li ne havas jurisdikcion en militaj aferoj.

— Sed li havas grandan influon. Sendube la komandanto ne kuraĝos okazigi tiun agon sen lia konsento.

— Li neniam ĝin ricevos, — sedis Markono. — Montanelli ĉiam oponis kontraŭ militaj tribunaloj. Dume Rivarez restos plu en Brisigelo, nenio serioza okazos, ĉar la kardinalo zorgos ĉiun arestiton. Plej danĝera estas translokado de Rivarez en Ravenon. Tie li nepre pereos.

— Tion ni ne povas allasi, — diris Mikelo. — Pli facila estas realigo de lia eskapo dum transportado, sed ne el la fortreso.

— Mi pensas, — diris Gemo, — ke estas sensenca atendo de lia transportado en Ravenon. Ni devas liberigi lin en Brisigelo kaj ne eblas konsumi tempon plu. Cezaro,  vidu la planon de la fortreso ankoraŭfoje kaj komune ni pripensu  variantojn. Mi havas ideon en mia kapo, sed min konfuzas unu dubo.

— Iru ni, Markono, — diris Mikelo ekstarante, — pripensu ili ŝian ideon. Mi devas atingi Fonjanon [Fognano] hodiaŭ posttagmeze kaj mi volas, ke vi iru kune kun mi. Ni atendis hieraŭ kartoĉojn de Vincento, sed li ne elsendis ilin.

Post kiam du viroj forlasis la domon, Martini aliris al Gemo kaj silente etendis sian manon al ŝi. Dum momento ŝi restigis siajn fingrojn en ĝi.

— Vi ĉiam estis bona amiko, Cezaro, — ŝi diris fine, — kaj ofte helpis al mi dum malfacilaj periodoj. Kaj nun diskutu ni la ideon.