[Antaŭa parto]   [Sekva parto]     [Enhavtabelo]

Parto II, Ĉapitro 9

Malsamaj opinioj de Ojstro kaj Gemo


Kelkajn tagojn poste Ojstro venis porlegantan halon de la publika biblioteko kaj petis kolekton de predikoj de kardinalo Montanelli. Li estis ankoraŭ sufiĉe pala kaj lamis pli videble ol kutime. Ĉe najbara tablo sidis Rikardo, al kiu  plaĉis Ojstro mem, sed ne lia kurioza malicemeco al ĉiuj.

— Ĉu vi preparas novajn atakojn kontraŭ la malfeliĉa kardinalo? — demandis li sarkasme.

— Mia kara amiko, kial vi ĉiam atribuas al homoj malbonajn motivojn? Tial ne agas kristanoj. Mi simple preparas eseon pri la moderna teologio por nova ĵurnalo.

— Por kiu nova ĵurnalo? — Rikardo kuntiris la brovojn. Ĉiuj sciis, ke la opozicio nur atendis novan leĝon pri gazetaro, por surprizi legantojn per nova radikala ĵurnalo, kvankam formale tio estis sekreto.

— Por "Ĉarlatano" aŭ alie "Eklezia Kalendaro".

— Ts, Rivarez, ni ĝenas aliajn legantojn.

— Okupiĝu pri via kirurgio kaj permesu al mi okupiĝi pri teologio. Mi ne ĝenas vin kuraci rompitajn ostojn, kvankam  mi vidis ilin sufiĉe pli ol vi.

Li sidiĝis kaj komencis diligente legi. Baldaŭ bibliotekisto aliris al li.

— Sinjoro Rivarez, laŭ mia scio vi partoprenis ekspedicion de Duprez, kiu esploris riverbranĉojn de Amazono. Estu afabla helpi al ni. Unu sinjorino petis raportojn de la ekspedicio, sed nuntempe ili estas rebinditaj.

— Kion ŝi volas scii?

— Ŝi volas scii tempon de starto de la ekspedicio kaj kiam ĝi trapasis Ekvadoron.

— La ekspedicio startis  el Parizo aŭtune de 1837 kaj trapasis Kviton [Quito] aprile 1838. Ni estis tri jarojn en Brazilo, poste venis Rio-de-Ĵanejron kaj revenis Parizon somere 1841. Ĉu bezonas la sinjorino datojn de separataj eltrovaĵoj?

— Ne, dankon, tio ĉi sufiĉas. Bepo, bonvolu forporti la paperon al sinjorino Bolo... Mi ankoraŭfoje dankas vin, sinjoro Rivarez. Mi pardonpetas mian ĝenon.

Ojstro kuntiris la brovojn kaj premiĝis al seĝodorso.

— Kial ŝi bezonas la datojn? Kial ŝi volas scii, kiam la ekspedicio trapasis Ekvadoron?

Gemo venis sian domon kun la papero enmane. Aprile 1838... Arturo mortis maje 1833... Kvin jaroj. Ŝi emocie paŝis tra ĉambroj. Lastajn noktojn ŝi malbone dormis, tial aperis darkaj ombroj sub ŝiaj okuloj. Kvin jaroj... Li parolis pri "riĉa familio", pri iu, " kiun li konfidis, sed tiu lin trompis"... Poste li la trompon malkovris. Ŝi haltis kaj metis ambaŭ manojn sur la kapon. Ho, tio estas plena frenezo!.. Tio ne povis okazi! Tio estas absurdo, ja ni tiam ĝisfunde serĉis la kadavron en la haveno! Kvin jaroj... Li tiam estis ankoraŭ dudekjara, kiam tiu hinda matroso... Sekve li forlasis la hejmon estinte deknaŭjara. Ja li ne diris "unu jaro kaj duono"...  Kiaj similaj bluaj okuloj kaj nervozaj fingroj... Kial li tiel koleras kontraŭ Montanelli? Kvin jaroj... Kvin jaroj... Se la fakto de Artura morto estus tute certa, se ŝi vidus lian kadavron... Tiam tiu ĉi malnova vundo malaperus finfine kaj malfacila rememoro ĉesigus turmenti ŝin. Verŝajne post dudek jaroj ŝi eble kutimiĝus rigardi malantaŭen sen teruro.

Tutan ŝian junecon maldolĉigis bedaŭro pri la okazo.  Tago post tago, jaro post jaro ŝi decide batalis kontraŭ rimorso. Ĉiam ŝi memorigis al si mem, ke ŝi agas por futuro kaj penis apartiĝi de la terura pasinteco. Sed ŝin ĉiun tagon, ĉiun jaron ne lasadis imago de la droninto, kies korpo drivis en la maron, kaj en ŝia koro sonis akra krio, kiun ŝi ne sukcesis dampi: "Mi mortigis Arturon! Arturo mortis!" Iufoje ŝajnis al ŝi, ke tiu ĉi ŝarĝo estas netolerebla. Tamen nuntempe ŝi fordonus duonon de sia vivo por senti tiun ĉi ŝarĝon denove. Amara penso, ke ŝi mortigis Arturon, fariĝis kutima, ŝia animo longatempe turmentadis pro tio. Sed se ŝi alkondukis lin ne en akvon, sed en... Gemo eksidiĝis sur seĝon kaj kovris la vizaĝon permane. Tutan ŝian vivon nigrigis vizio de lia morto! Se ŝi ne alportis al li ion pli malbonan ol morto!

Detale, senkompate rememoris Gemo la tutan inferon de lia vivo. Ŝi imagis ĝin tre klare, kvazaŭ ŝi mem spertis ĉion: tremadon de la senprotekta animo, mokadon, kiu estis pli malbona ol morto, teruron de soleco, kiu ne lasis lin tagnokte. Kune kun li ŝi suferis en la kota kabanaĉo, en arĝentaj minejoj, en kafaj plantejoj, en la vaganta varieteo... La vaganta varieteo... Ne, almenaŭ tiun ĉi imagon ŝi devas forgesi, alie ankaŭ ŝi povas freneziĝi!

Gemo eligis keston el la skribtablo, en kiu kuŝis kelkaj ŝiaj relikvoj. Ŝi neniel sukcesis devigi sin likvidi ilin. Ŝi ne estis tro sentimentala, tial ŝi restigis ilin nur por memoro, kio estis cedo al la febla flanko de ŝia naturo, kiun Gemo ĉiam insiste sufokadis. Ŝi tre malofte permesis al si rigardi tiun ĉi kolekton. Ĝin konsistigis: la unua letero de Giovani al ŝi, floroj, kiujn li tenis en la morta mano, bukleto de ŝia bebo kaj velkinta folio de sur la tombo de ŝia patro. Surfunde de la kesto kuŝis miniatura portreto de Arturo, kiam li estis dekjara, — unusola lia portreto.

Gemo sidiĝis sur seĝon kaj rigardis la belan knaban  kapeton. Reala imago de Arturo aperis antaŭ ŝi. Ŝi nun klare vidis lian vizaĝon! Sentivaj linioj de la buŝo, la grandaj, seriozaj okuloj, la serafa pureco de lia mieno, ĉio ĉi restis en ŝia memoro, kvazaŭ li mortis nur hieraŭ. Kaj malrapide blindigitaj ŝiaj larmoj ekfalis sur la portreton.

Ho, kial tia penso aperis en ŝia kapo? Ja ĝi similas sakrilegion, kiu ligas tiun ĉi helan, malproksiman spiriton kun kovardaj mizeroj de vivo. Verŝajne dioj amis lin kaj permesis al li morti juna. Estas pli bone milfoje pasi en nenion, ol resti viva kaj iĝi Ojstro kun liaj multekostaj kravatoj, liaj dubindaj spritaĵoj, lia sarkasma lango kaj lia baleta fraŭlino! Ne, ne! Ĉio ĉi estas frukto de ŝia imago. Ŝi suferigas sin mem per la sensencaj elpensaĵoj. Arturo estis morta.

— Ĉu mi povas eniri? — mallaŭte oni demandis ĉe la pordo.

Gemo tre ektremis kaj la portreto elfalis el ŝiaj manoj. Ojstro trapasis la ĉambron lamante, prenis kaj donis ĝin al ŝi.

— Kiel vi min timigis! — ŝi diris.

— Mi p-petas p-pardonon. Ĉu eble mi malhelpis al vi?

— Ne, mi rigardis malnovajn objektojn.

Ŝi iomete hezitis kaj poste prezentis al li la miniaturan portreton.

— Kion vi opinias pri tiu ĉi kapeto?

Kiam Ojstro estis rigardanta ĝin, ŝi observis lian mienon tiel, kvazaŭ de tio dependis tuta ŝia vivo. Sed li nur kritike levis siajn brovojn kaj diris: — Vi metis malfacilan taskon antaŭ mi. La portreto velkis, des pli, ke infanaj vizaĝoj ĝenerale estas nelegeblaj. Mi opinias, ke tiu ĉi knabo maturiĝus je malfeliĉulo. Tial pli racia por li estus restado tia juna.

— Kial?

— Vidu linion de lia suba lipo. En nia mondo tiuj naturoj ne kapablas ekzisti. Ili sentas suferon kiel suferon, mensogon kiel mensogon. Tial elvivas nur homoj, kiuj bezonas nenion krom sia okupo.

— Ĉu la portreto iun memorigas al vi?

Li rigardis ĝin pli fikse.

— Jes. Kurioze, tamen ĝi mi memorigas al mi...

— Kiun?

— Kardinalon M-montanelli. Ĉu eble tiu ĉi senriproĉa prelato havas nevon? Kiu reale estas pentrita?

— Tio ĉi estas infana portreto de mia amiko, pri kiu mi antaŭnelonge diris al vi.

— Tiu, kiun vi mortigis?

Gemo nevole ektremis. Kiel facile kaj kruele li diris tiun ĉi abomindan vorton!

— Jes, tiu, kiun mi mortigis.... se li efektive mortis.

— Se?

Ŝi fiksrigardis lian mienon: — iufoje mi dubas pri tio ĉi. Ja la korpo ne estas trovita. Povas esti li, samkiel vi, forlasis la hejmon kaj forveturis al Suda Ameriko.

— Esperu ni, ke ne. Vi vivus tiam tre malfacile kun tiu ĉi penso. Iam mi sukcesis sendi kelkajn homojn al la subtera regno de ombroj [Hades], tamen, se mi scius, ke iu laŭ mia kulpo forveturis al Suda Ameriko, mi dormus malbone.

—  Sekve, vi opinias, — diris Gemo, pugniginte la manojn kaj proksimiĝinte al li,  — ke, se tiu ĉi homo ne dronus kaj spertus tion, kion spertis vi mem, ĉu li NENIAM revenus hejmen kaj forgesus la pasintecon? Ĉu vi opinias, ke li povus pardoni? Ja mi ankaŭ multe suferis. Vidu!

Ŝi demetis de la frunto pezan harotufon. Inter nigraj bukloj vidiĝis larĝa griza strio.

Venis longa paŭzo.

— Mi opinias, — malrapide diris Ojstro, — ke mortintoj pli bone restu mortintoj. La pasintecon oni malfacile forgesas. Se mi estus surloke de via morta amiko, mi restus morta. REVENO de vizio estas malagrabla .

Gemo metis la portreton en la keston kaj ŝlosis ĝin.

— Tio ĉi estas kruela doktrino, — diris ŝi. — Interparolu ni pri io alia.

— Mi venis al vi konsulti, sekrete laŭeble, unu negravan planon, kiu aperis en mia kapo.

Gemo almovis seĝon al tablo kaj sidiĝis.

— Kion vi opinias pri projekto de nova leĝo koncerne de gazetaro? — komencis li per glata voĉo, sen kutima balbutado.

— Kion mi opinias? Mi opinias, ke ĝi estos preskaŭ senutila, sed ĝi donos almenaŭ ion bonan ol nenion.

— Sendube. Sekve vi planas labori en unu nova gazeto, kiu startos ĉi tie, ĉu ne?

— Jes, mi planas tion. Dum starto de nova gazeto kutime okazas multaj praktikaj taskoj: presado, cirkulado, disvastigo kaj...

— Kiel longe vi intencas malŝpari vian mensan talenton tiamaniere?

— Kial "malŝpari"?

— Certe, malŝpari. Vi ja scias bone, ke vi mem estas sufiĉe pli saĝa ol ceteraj viroj laborantaj kune kun vi, tamen vi permesas al ili uzi vin kiel servistino. Mense Grassini kaj Galli estas simplaj lernantoj kompare kun vi, sed vi sidas kaj korektas ties artikolojn kiel pseŭdoverkistino.

— Unue, mi malŝparas ne tutan tempon por korektado kaj due, miaj kapabloj ne estas tiaj perfektaj, kiel vi opinias.

— Mi tiel ne opinias, — kviete respondis Ojstro. — Via menso estas logika kaj solida, kio tre gravas. Kiam okazas kunvenoj de la komitato, vi unua rimarkas misaĵojn de viaj kamaradoj.

— Vi ne estas justa al ili. Martini estas tre saĝa viro, pri kapabloj de Fabrizi kaj Lega mi ankaŭ ne dubas. Kio koncernas Grassini, do li scias ekonomian statistikon de Italio pli bone ol ajna oficisto.

— Tio ĉi ne sufiĉas, sed ne gravas. Fakto estas tio, ke vi kun viaj kapabloj povus agi pli serioze kaj respondece ol nuntempe.

— Mi estas kontenta pri mia nuna pozicio. Mia laboro ne estas tro valora, sed ja ni ĉiuj faras tion, kion ni povas.

— Sinjorino Bolo, ne parolu ni unu al la alia komplimentojn kaj ne estu modestaj. Respondu al mi rekte: ĉu vi rigardas, ke vian nunan laboron povas realigi homoj malpli saĝaj ol vi?

— Nu, se vi tiel insistas, jes, ĝis ia limo.

— Kial vi tion permesas?

— Ĉar mi nenion povas ŝanĝi.

— Kial?

Ŝi ekrigardis lin riproĉe: — tio ĉi estas maldelikate... tiel insiste postuli mian respondon.

— Tamen mi petas vin respondi.

— Bone. Ĉar mia privata vivo fiaskis kaj mi havas nenian energion startigi ion REALAN nuntempe. Mi taŭgas nur por labori kiel revolucia ŝarĝoĉevalo kaj plenumi teknikajn partiajn taskojn. Tamen mi faras ĉion almenaŭ konscience, ja devas iu pri ĝi okupiĝi.

— Certe, iu devas, sed ne sama tiu homo.

— Ŝajne mi nur por tio taŭgas.

Li fiksrigardis ŝin per duonfermitaj okuloj. Gemo levis sian kapon.

— Ni revenas al la malnova temo, kiu estas subjekto de nia konversacio. Por kio interparoli kun mi pri laboro farota? Pli bone diskutu ni vian planon. Kio estas ĝia esenco?

— Vi komence deklaras, ke senutile interparoli kun vi pri nova laboro kaj poste demandas, kion mi volas sugesti. Mia plano bezonas ne nur vian konsilon, sed ankaŭ vian partoprenon en ĝia realigo.

— Komence vi diru kaj poste ni diskutu.

— Antaŭ ĉio, mi volas scii: ĉu vi aŭdis ion pri preparo de ribelo en Venecio?

— Post la amnestio oni multe parolas pri okazontaj ribeloj kaj sanfedistaj komplotoj, sed mi skeptike rigardas ilin.

— Mi grandparte ankaŭ. Sed nun temas pri serioza preparo de ribelo kontraŭ aŭstroj. En Papa ŝtato, precipe en kvar legatujoj, junularo intencas sekrete transpasi la limon kaj unuiĝi kun ribelontoj. Miaj amikoj el Romanjo [Romagna] sciigas min, ke...

— Diru al mi, — interrompis lin Gemo, — ĉu vi plene konfidas tiujn amikojn?

— Absolute. Mi konas ĉiun persone, ja mi laboris kune kun ili.

— El tio sekvas, ke ili membras saman "sekton", al kiu apartenas ankaŭ vi mem, ĉu ne? Ne ofendiĝu pro mia skeptikismo, sed mi ĉiam iomete dubas pri informo veninta el sekretaj societoj. Ŝajnas al mi...

— Kiu diris al vi, ke mi membras iun sekretan societon? — akre demandis Ojstro.

— Neniu, mi mem konjektis.

— Aha, — li premiĝis al seĝodorso kaj ekrigardis Gemon malkontente. — Sekve vi kapablas konjekti fremdajn aferojn?

— Tre ofte. Mi ŝatas observi kaj konkludi ligojn inter faktoj. Do, estu pli singardema kun mi, se vi ne volas, ke mi sciu ion.

— Mi ne kontraŭiĝas, ke vi sciu miajn aferojn, ĉefe, ke neniu pli ilin sciu. Mi esperas, ke vi neniun informis pri via konjekto...

Gemo ekrigardis lin duone ofendite kaj surprizite.

— Via supozo estas nenecesa, — diris ŝi.

— Mi, certe, scias, ke vi nenion diris al fremduloj, sed, povas esti, vi ion diris al membroj de via partio...

— Nia partio diskutas nur pri faktoj, sed ne pri miaj konjektoj kaj fantazioj. Memkompreneble, mi neniam kun iu pri tio ĉi interparolis.

— Mi dankas vin. Ĉu eble vi ankaŭ konjektis al kiu societo mi apartenas?

— Mi esperas.., ne ofendiĝu pro mia sincereco, ja vi mem komencis nian interparoladon, mi esperas, ke ĝi ne estas "Ponardistoj".

— Kial vi tion esperas?

— Ĉar vi indas pli bonan.

— Ni ĉiuj indas pli bonan. Jen via propra respondo. Mi, cetere, membras "Ruĝajn Zonojn". Ĝin konsistigas pli firmaj homoj, kiuj pli serioze agadas.

— Ĉu en ties agado eniĝas ankaŭ murdoj?

— Jes, interalie, ankaŭ murdoj. Ponardo estas tre utila ilo, kiam post ĝi staras bone organizita propagando. Ĉi-rilate ni havas malsamajn vidpunktojn. Ili opinias, ke ponardo povas forigi ĉiujn mondajn problemojn kaj tio ĉi estas misaĵo. Ĝi povas forigi multon, sed ne ĉion.

— Ĉu vi efektive kredas tion ĉi?

Li ekrigardis ŝin mire.

— Certe, — pluigis Gemo, — per ponardo oni povas forigi provizore iun konkretan spionon aŭ malbonan oficiston, sed sur iliaj lokoj povas aperi novaj, pli seriozaj reprezentantoj de la potenco, ĉu ne? Jen la demando! Povas okazi io simila al apologo pri ordigita hejmo kaj sep diabloj. Ja post ĉiu nova murdo pli koleras polico kaj la popolo kutimiĝas rigardi kruelecon kaj perforton, kiel tute ordinaran aferon.

— Kio, laŭ via opinio, okazos, kiam venos revolucio? Ĉu vi supozas, ke tiam la popolo ne kutimiĝos al perforto? Milito estas milito.

— Jes, sed revolucio estas malsama afero. Ĝi estas nur momento en la popola vivo kaj prezo, kiun ni pagas pro nia progreso. Sendube dum ĉiuj revolucioj perfortoj okazas, sed ili devas esti izolitaj faktoj, kiel esceptoj de ekstrema historia momento.  Plej terura en tiuj sensistemaj murdoj estas ties ordinareco kaj sekve velkas sento de sankteco de homa vivo. Mi malofte vizitis Romanjon, tamen mi obtenis impreson, ke tie oni kutimiĝis aŭ komencas kutimiĝi al perfortaj rimedoj de batalo.

— Tio estas pli bona ol obeado kaj rezignacio.

— Mi tiel ne opinias.Ĉiu kutimo havas ion malbonan, sklavan, kaj tiu ĉi krome okazigas en homoj kruelecon. Certe, se laŭ via opinio  revolucia agado celas nur obteni koncesiojn de la registaro, tiam la sekretaj sektoj kaj la ponardo devas ŝajni al vi plej taŭga armilo, ĉar ĉiuj registaroj timas ilin pli ol ĉio. Laŭ mia opinio, batalo kontraŭ la registaro estas nur rimedo, ĉefa nia celo estas ŝanĝo de rilatoj inter homoj. Kutimigo de malkompetentaj homoj al vido de sango ne estas metodo de pliigo de valoro de homa vivo.  

— Ĉu valoro de religio?

— Mi ne komprenas.

Li ekridetis.

— Ni havas malsamajn opiniojn rilate de radiko de ĉiuj niaj problemoj. Laŭ vi, ĝi estas en subtakso de homa vivo...

— Pli korekte, en subtakso de homa personeco, kiu estas sankta.

— Estu tiel, laŭ via plaĉo. Mi opinias, ke plej grava kaŭzo de niaj malfeliĉoj kaj misaĵoj estas mensa malsano, kiu nomiĝas religio.

— Ĉu vi mencias unu konkretan religion?

— Ho, ne! Ili ĉiuj diferencas nur per eksteraj simptomoj. La malsano mem estas tio, kion oni nomas religia strukturo de intelekto. Ĝi instigas homan deziron krei fetiĉon por si mem kaj adori ĝin, fali ventalteren kaj kulti iun ajn.  Jesuo, Budao aŭ totemo de sovaĝuloj havas preskaŭ nenian diferencon. Vi, certe, ne konsentas kun mi. Vi povas rigardi sin ateistino, agnostikulino aŭ iu ajn, sed mi sentas vian religian temperamenton distance de kvin jardoj. Cetere, nia diskuto estas senutila. Vi eraras pensante, ke mi preferas murdojn de malicaj reprezentantoj de potenco. Ne, tiu ĉi rimedo, laŭ mi, plej bona rimedo, sapeas prestiĝon de la eklezio kaj kutimigas la popolon al tio, ke ĝi rigardu klerikajn agentojn kiel parazitojn.

— Kiam vi atingos vian celon, kiam vi vekos sovaĝan beston dormantan en  homa korpo kaj instigas ĝin kontraŭ la eklezio, tiam...

— Tiam mi konvinkiĝos, ke mia dumviva laboro reale valoris.

— Sekve tiun ĉi laboron vi menciis, ĉu ne?

— Jes, ĝuste tiun ĉi.

Ŝi ektremis kaj turniĝis de li.

— Ĉu vi disreviĝis pri mi? — ridetante demandis Ojstro.

— Ne, mi ne disreviĝis... Mi.., ŝajne, komencas timi vin.

Ŝi returniĝis post momento, ekrigardis lin kaj reparolis per sia kutima afera voĉo: — Nia diskuto estas senprofita. Niaj vidpunktoj tre diferencas. De mia flanko, mi kredas sole propagandon, propagandon kaj propagandon, kiu rezultigos insurekcion.

— Tiam revenu ni al mia plano, kiu iom rilatas al propagando kaj plie al insurekcio.

— Mi aŭskultas vin.

— Kiel mi jam diris al vi, multaj volontuloj moviĝas el Romanjo al Venecio. Ni nun ne scias, kiam la insurekcio ekflamos, ŝajne post alveno de aŭtuno aŭ vintro. Tamen tiujn volontulojn en Apeninoj necesas armi kaj pretigi, por ke ili laŭ la unua voko povu starti  al plataĵoj. Mi sindevigis liveri pulvopafilojn kaj ekipaĵojn al teritorio de Papa ŝtato por ili...

— Atendu minuton. Kiel vi povas labori kun tiuj homoj? Ja revoluciuloj en Lombardujo kaj Venecio favoras al la nova papo. Ili adeptiĝis al liberalaj reformoj kaj pozitive rilatas al progresa movado en la eklezio. Kial povas vi, "senkompromisa antiklerikalulo" agi kune?

Li levis siajn ŝultrojn: — Min ne interesas iliaj amuzoj kun la ĉifona pupo, gravas, ke ili agu. Kial ilia favoro al papo devas maltrankviligi min, se nia celo estas insurekcio? Ĉiu bastono taŭgas por bati hundon kaj ĉiu alvoko taŭgas por alarmi la popolon kontraŭ aŭstroj.

— Kion vi volas, ke mi faru?

— Ĉefe helpi al mi translokigi pafoarmilojn tien.

— Sed kial mi tion faros?

— Vi estas ĝuste tiu persono, kiu povas fari plej bone. Mi intencas aĉeti pafoarmilojn en Anglio, tamen ilia transportado estas malfacila. Havenoj de Papa ŝtato ne taŭgas por enmetado, tial necesos alporti ilin en Toskanujon kaj de tie veturigi trans Apeninoj.

— Sed tiam okazos du limoj anstataŭ unu.

— Jes, sed alia vojo ne ekzistas. Ja ne eblas alporti grandan kontrabandan kargon en etan havenon  Ĉivita Vekia [Civita Veccia], kiun vizitas kutime nur tri velaj boatoj kaj skuno de fiŝistoj. Se kargo atingos Toskanujon, do mi sindevigas porti ĝin  trans limo de Papa ŝtato. Miaj kamaradoj scias ĉiun vojeton en la montaro kaj lokojn taŭgajn por kaŝi ĝin. Kargo mare venos Livornon, kie mi havas neniujn ligojn kun kontrabandistoj, sed vi, ŝajne, havas.

— Permesu al mi mediti kvin minutojn.

Gemo metis sian kubuton sur la genuon kaj apogis la mentonon permane. Ŝi baldaŭ diris: — Mi eble povas helpi al vi, sed ĝis komenco de nia detala diskuto vi devas respondi unu mian demandon. Ĉu vi povas doni al mi vorton de honesto, ke realigo de via plano esceptos iujn murdojn kaj ĝenerale perfortojn?

— Kompreneble! Mi neniam proponus al vi partopreni ion, kion vi ne aprobas.

— Kiam vi volas ricevi mian difinitan respondon?

— Tempo malsufiĉas, sed mi povas atendi kelkajn tagojn.

— Ĉu vi estos libera la sabatan vesperon?

— Momenton... hodiaŭ estas ĵaŭdo.., jes.

— Tiam venu al mi. Mi ĉion pripensos kaj donos al vi finalan respondon.


* * *

Sekvan dimanĉon Gemo sendis leteron al la florenca branĉo de Madzini partio, en kiu ŝi sciigis, ke dum kelkaj monatoj ŝi intencas okupiĝi pri unu politika afero kaj sekve ne povos plenumi ŝiajn kutimajn funkciojn, pro kiuj ŝi respondecas en la partio.

La letero surprizis komitatanojn, sed neniu oponis. Al Gemo partianoj konfidis multajn jarojn, tial ili decidis, ke se sinjorino Bolo faras ion neatenditan, do ŝi havas seriozajn rezonojn por tio.

Al Martini Gemo diris rekte, ke ŝi helpos al Ojstro solvi "unu liman problemon". Ĝis tiam ŝi ricevis de li rajton esti pli malkaŝema ol kutime, ĉar ŝi ne volis aperon de iuj miskomprenoj kaj sekretoj inter ŝi kaj ŝia malnova amiko. Ŝi penis pruvi, ke ŝi plene konfidas lin. Martini nenion diris, sed Gemo komprenis, ke la novaĵo tre malĝojigis lin.

Ili sidis sur ŝia teraso rigardante malproksiman pejzaĝon de Fiesolo [Fiesole]. Post longa silentado Martini ekstaris kaj komencis paŝi tien kaj reen, kun manoj metitaj en poŝoj kaj fajfante, kio montris lian agitiĝon. Kelkajn minutojn Gemo rigardis lin.

— Cezaro, vi tre agitiĝis pro mia sciigo, — diris ŝi finfine. —  Mi bedaŭras pro tio ĉi, sed mi rajtis diri.

— Min maltrankviligas ne afero, kiun vi intencas efektivigi, — respondis li sombre. — Mi nenion scias pri ĝiaj detaloj, sed se vi decidis partopreni, do sekve ĝi meritas tion. Tamen mi ne konfidas la homon, kun kiu vi laboros.

— Mi opinias, ke vi mise komprenas lin. Mi estis sama, ĝis kiam mi ne ekkonis lin pli bone. Ojstro malproksimas de perfekteco, sed li estas pli bona ol vi pensas.

— Tre probable. — Minuton Martini paŝis silente kaj subite haltis. — Gemo, rifuzu! Rifuzu, dume estas ankoraŭ tempo! Ne permesu al tiu ĉi homo enigi vin en aferon, pro kiu vi poste pentos.

— Cezaro, nu kion vi parolas! — milde diris ŝi. — Neniu min enigas ion. Mia decido estas memstara kaj aperis post longa meditado. Mi scias, ke al vi ne plaĉas Rivarez, sed nun temas pri politika laboro, ne pri personoj.

— Madono, rifuzu! Li estas danĝera, kaŝema, kruela, senskrupula homo kaj... li amas vin!

Ŝi deflankiĝis.

— Cezaro, kial tiu ĉi absurdo venis en vian kapon?

— Li amas vin, — ripetis Martini. — Disiĝu de li, madono!

— Kara Cezaro, mi ne povas disiĝi de li kaj jen kial. Ni ambaŭ estas kunligitaj ne laŭ nia propra volo.

— Se situacio estas tia, do mi nenion povas diri plu, — Martini respondis lace.

Li foriris, kvazaŭ pro urĝaj aferoj, kaj longe vagadis laŭ kotplenaj stratoj. La mondo ŝajnis nigra al li tiun vesperon. Li havis la solan trezoron, sed venis tiu ĉi fripono kaj ŝtelis ĝin.


[Antaŭa parto]   [Sekva parto]     [Enhavtabelo]