[Antaŭa parto]   [Sekva parto]     [Enhavtabelo]

Parto I, Ĉapitro 5

Aresto de Arturo


Posttagmeze de tiu tago Arturo ekvolis longe promenadi. Li petis kamaradon studenton zorgi pri sia propraĵo kaj forpaŝis al Livorno piede. La tago estis malseka kaj nuboplena, sed ne malvarma, tial ebenaĵo, laŭ kiu li paŝis, ŝajnis al li tre bela. Li ĝuis pro mola malseka herbo sub piedoj kaj ĉevojaj printempaj floroj. Ĉe rando de arbaro, en akacujo, birdo konstruis neston kaj tuj forflugis, pro lia alproksimiĝo, svingante brunajn flugiletojn.

Arturo penis koncentriĝi je devota meditado, kiun postulis antaŭtago de pasiona Vendredo. Sed pensoj pri Montanelli kaj Gemo senĉese distris lian penon, do finfine li rifuzis tion kaj permesis al sia fantazio libere aspiri miraklon kaj gloron de venonta ribelo, en kiu gravajn rolojn li difinis al siaj du idoloj. Padre, en lia imago, estis korifeo, apostolo, profeto. Antaŭ lia sankta kolero malaperos ĉiuj darkaj potencoj, kaj apud liaj piedoj junaj defendantoj de Libereco komencos relerni oldajn doktrinojn kaj verojn en ties nova, ankoraŭ nekonata signifo.

Kaj Gemo? Ho, Gemo batalos en barikadoj. Ŝi estas naskita por iĝi heroino. Ŝi estas perfekta kamaradino; pura kaj sentima fraŭlino, pri kiu revis pluraj poetoj. Gemo staros kune kun li, ŝultro al ŝultro, kaj ili ambaŭ renkontos kun ĝojo flugantan ŝtormon de morto. Ili eble mortos ankaŭ kune en momento de venko, sendube venko venos. Li nenion diros al ŝi pri sia amo, neniun vorton li aperigos pri tio, kio povus rompi ŝian pacon aŭ malbonigi ŝian trankvilan sencon de kamaradeco. Ŝi estis por li kiel sanktaĵo, ĉasta viktimo, kiu forbrulos sur altaro por liberigo de la popolo. Ĉu li povus eniri blankan sanktejon de animo, kiu konas neniun alian amon, krom amon al dio kaj Italio?

Dio kaj Italio... Pluvoglutoj falis sur lian kapon, kiam li estis eniranta grandan mornan domon sur Palaca strato. Sur ŝtuparo lin renkontis ĉefservisto de Julio, kiu estis senmanke vestita, kvieta kaj, kiel ĉiam, ĝentile malfavora.

— Bonan vesperon, Gibonso [Gibbons]. Ĉu miaj fratoj estas hejme?

— Sinjoro Tomaso kaj sinjorino Burton estas en gastoĉambro.

Kun morna sento Arturo venis ĉambrojn. Kia sopira estas la domo! Torento de vivo preterkuradis ne tuŝante ĝin. Nenio ŝanĝiĝis en ĝi: nek personoj, nek familiaj portretoj, nek gustomanka furnituro kaj hida plataro sur muroj, nek vulgara fanfaronado de riĉeco, nek senviva aspekto de ĉiu objekto... Eĉ floroj en latunujoj ŝajnis kvazaŭ artefaritaj el ferlado, en kiuj dum varmetaj printempaj tagoj neniam cirkulis juna suko.

Julio sidis en la gastoĉambro, kiu estis centro de ŝia ekzistado, kaj atendis vizitantojn por vespermanĝo. Vestita en konvena moda robo, kun bukligita blanka hararanĝo kaj rigidmiena, kun domhundeto sur genuoj, ŝi aspektis kiel bildo el iu revuo.

— Bonan tagon, Arturo! — diris ŝi malafable, ŝovis por momento al li fingroekstremaĵojn kaj tuj remetis ilin sur pli agrablan silkan lanon de la besteto. — Mi esperas, ke vi bonfartas kaj progresas en la kolegio.

Arturo tramurmuris la unuan konvenan frazon, kiu venis en lian kapon, kaj profundiĝis en malkomfortan silentadon. Medion neniel vigligis alveno de pompa Ĝejmso kune kun maljuna agento de iu ŝipkompanio. Tial kiam Gibonso anoncis, ke manĝo estas sur la tablo, Arturo ekstaris kun facila suspiro kaj diris: — Mi ne vespermanĝos hodiaŭ, Julio. Mi pardonpetas, sed mi iros en mian ĉambron.

— Vi tro fervore fastas, mia knabo, — diris Tomaso. Mi estas certa, ke tio povas malhelpi al vi.

— Ho ne! Bonan nokton.

En koridoro Arturo renkontis valetinon kaj petis ŝin veki lin je la sesa matene.

— Ĉu  signorino [sinjoreto] iros preĝejon?

— Jes. Bonan nokton, Terezo.

Li venis sian ĉambron. Antaŭe ĝi apartenis al lia patrino, tial alkovon oni refaris je oratorejo, kiam ŝi estis malsana.

Granda krucifikso sur nigra piedestalo okupis mezon de la altaro. Antaŭ ĝi pendis eta lucerno. En tiu ĉi ĉambro ŝi mortis.  Super lito surmure pendis ŝia portreto, sur tablo staris ĉina florujo kun bukedo de violoj, ŝiaj plej ŝatataj floroj. Ĝuste unu jaro pasis post ŝia morto, sed italaj geservistoj ne forgesis ŝin.

Arturo eltiris el valizo enkadritan desegnaĵon, kiu estis zorge ĉirkaŭvolvita. Tio estis krajona portreto de Montanelli, kiun li ricevis nur antaŭ kelkaj tagoj el Romo. Li komencis disvolvi sian trezoron, sed tiutempe la ĉambron eniris paĝio de Julio kun pleto enmane. Olda itala kuiristino, kiu servis al Glediso ĝis apero de la nova, severa mastrino, metis sur la platon diversajn bongustajn manĝaĵojn. Ŝi rezonis, ke ili taŭgas por la kara sinjoreto, kiu diligente plenumas regulojn de la eklezio. Arturo ĉion rifuzis, krom panpeceto. La servisto, kiu antaŭnelonge alvenis el Anglio kaj estis nevo de Gibonso, signifoplene ekridetis forlasante la ĉambron. Li jam aliĝis al protestanta grupo en la kuirejo.

Arturo venis la alkovon kaj ekgenuis antaŭ la krucifikso, penante agordi sin por preĝado kaj religia meditado. Sed li longe ne sukcesis tion atingi. Efektive, kiel diris Tomaso, li tro fervore fastis. Tial abnegacio, kiun li spertis, efikis kiel forta vino. Laŭ lia dorso trakuris efemera tremado, la krucifikso ekdrivis kaj iĝis videbla kvazaŭ en nebulo antaŭ liaj okuloj. Nur post longa litanio, ripetita mekanike, li sukcesis koncentriĝi por mistero de kompenso. Finfine ekstrema fizika laco superis nervan febron kaj li ekdormis kviete kaj pace. Lia animo liberiĝis de turbulentaj kaj angoraj pensoj.

Li ankoraŭ firme dormis, kiam okazis malpacienca kaj brua pordofrapo.

— Ha, ŝajne Terezo, — ekpensis li turnante sin pigre.

Tamen okazis la dua frapo. Li ektremis kaj vekiĝis.

— Signorino! Signorino! [Sinjoreto! Sinjoreto!] — kriis vira voĉo itale. — Ellitiĝu pro amo de dio!

Arturo eksaltis de la lito.

— Kio okazis? Kiu estas tie?

— Tiu estas mi, Ĝiano [Gian] Battista. Mi petegas vin nome de sankta Vergulino! Ordigu vin kiel eble plej baldaŭ!

Arturo haste vestiĝis kaj malŝlosis la pordon. Li perplekse ekrigardis vizaĝon de koĉero, kiun plenigis timo, sed kiam fariĝis en koridoro aŭdebla bruo de piedpremado kaj grincado de metalaĵoj, li komprenis ĉion.

— Por mi? — demandis li trankvile.

— Por vi!  Ho, sinjoreto, hastu, hastu! Kion necesas kaŝi? Mi povas...

— Mi bezonas nenion kaŝi. Ĉu miaj fratoj scias?

En la koridoro, el post angulo, aperis la unua uniformo.

— La sinjoron oni vokis. La tuta domo vekiĝis.

— Ho ve! Kia misfortuno, kia terura misfortuno! Kaj ankoraŭ dum pasiona Vendredo!  Karaj sanktuloj, ekhavu kompaton!

Ĝiano Battista ekploregis. Arturo movis kelkajn paŝojn antaŭen al ĝendarmoj, kies sabroj tondris. Ili eniris la ĉambron kune kun tremantaj geservistoj vestitaj haste kaj improvize. Soldatoj ĉirkaŭigis Arturon. La strangan procesion gvidis gemastroj de la domo. Li estis en pantofloj kaj noktosurtuto, ŝi estis en longa mantelo kaj ŝia hararo havis buklilojn.

"Kvazaŭ venas la dua diluvo kaj tial bestaro, savante sin, kuras al arkeo! Jen ekzemple kia stranga paro!" — momente traflugis penso en Artura kapo, kiu rigardante tiujn groteskajn figurojn apenaŭ sukcesis deteni ridon, tute nekonvenan dum tiu ĉi serioza tempo.

— Ave, Maria, Regina Coeli [13], — traflustris li kaj turniĝis, por ne vidi buklilojn de Julio, kiuj tre agacis lin.

— Bonvolu ekspliki al mi, — diris sinjoro Burton proksimiĝante al ĝendarma oficiro, — kion signifas via perforta interveno en la privatan domon? Mi avertas vin, ke mi estos devigita plendi al la angla ambasadoro, se mi ne ricevos viajn kontentigajn klarigojn.

— Mi supozas, ke klarigoj kontentigos vin kaj la anglan ambasadoron, —  diris la oficiro rigide.

Li disvolvis ordonon pri aresto de Arturo Burton, filozofa studento, kaj transdonis ĝin al Ĝejmso, aldonante malafable: — Se vi bezonos pluajn eksplikojn, mi konsilas persone pridemandi la ĉefon de polico.

Julio elŝiris paperon el manoj de la edzo, vigle tralegis ĝin kaj atakis Arturon kun tia furioza malĝentileco, kian kapablas aperigi nur bonedukita sinjorino.

— Vi malgloris nian familion! — kriis angle ŝi. — Nun tuta urba kanajlaro komencos okulumi nin. Jen kien altiris vin via pieco — en prizonon! Cetere nenion alian oni povis atendi de filo de la katolikino...

— Sinjorino, oni malpermesas interparoli kun arestito en la fremda lingvo, — interrompis ŝin la oficiro.

Sed liaj vortoj estis neaŭdeblaj en brua torento de akuzoj, kiujn kriis Julio: — Tion necesis ekspekti! Fasto, preĝoj, psika meditado kaj jen kio kaŝiĝis tie! Mi pensis, ke tiu rezulto povus okazi.

D-ro Ŭoren iam komparis  Julion kun salato, en kiun kuiristo metis tro multe da vinagro.  Pro ŝia subtila, strida voĉo en buŝo de Arturo aperis acida sento kaj li tuj rememoris tiun komparon.

— Ne necesas tiel paroli, — diris li. — Vi povas antaŭtimi neniujn danĝerojn. Ĉiu scias, ke vi estas tute ĉasta... Mi supozas,  ĝentlemanoj, ke vi volas ion trovi en mia havaĵo. Mi havas nenion kaŝitan.

Dume ĝendarmoj serĉis en la ĉambro, eltiris kestojn, legis liajn leterojn kaj universitatajn notojn, Arturo sidis sur la lito. Li estis iom emociplena, sed tute trankvila. Serĉado lin ne malkvietigis: li ĉiam forbruligis leterojn, kiuj povis iun kompromiti, tial nun, krom kelkaj manuskriptoj duonrevoluciaj, duonmistikaj kaj du aŭ tri numeroj de "Juna Italio" ĝendarmoj trovis nenion, kio povus kompensi ties klopodojn.

Post longa rezistado Julio finfine cedis persvadon de sia bofrato kaj foriris dormi plu, pasante preter Arturo kun orgojla kaj malestima mieno. Ĝejmso obeeme sekvis ŝin.

Kiam ili eliris, Tomaso, kiu tiutempe paŝis tien kaj reen laŭ la ĉambro, penante aspekti indiferenta, proksimiĝis al la oficiro kaj petis lian permeson interparoli kun la arestito. Tiu kapjesis anstataŭ respondo, kaj Tomaso alpaŝante al Arturo, trabalbutis per raŭka voĉo: — Infere maloportuna okazaĵo! Mi estas tre ĉagrenita.

Arturo ekrigardis lin per okuloj serenaj kiel sunplena mateno.

— Vi ĉiam estis bona al mi, — diris li. — Ne maltrankviliĝu pri mi. Min nenio minacas.

— Aŭskultu min, Arturo! — Tomaso ektiris sian lipharon kaj demandis Arturon eksplicite. — Ĉu la okazaĵo iel rilatas al mono? Se jes, tial mi povus...

— Al mono? Ne, certe. Kial ĉi tie...

— Ĉu politika petolo? Mi tion supozis. Nu kion fari...  Ne malĝojiĝu kaj ne atentu Julion, ja vi scias, kian langon ŝi havas. Do, se vi bezonos mian ajnan helpon: monon aŭ ion alian, bonvolu informi min. Ĉu bone?

Arturo silente etendis la manon kaj Tomaso eliris penante aspekti kiel eble pli indiferenta, kion povis okazigi lia stulta vizaĝo.

Tiutempe ĝendarmoj finis serĉadon kaj la oficiro petis Arturon surmeti palton. Arturo jam volis forlasi la ĉambron, sed subite li haltis: al li estis malkomforte adiaŭi kun la patrina preĝa oratorejo, kiam apude staris soldatoj.

— Ĉu vi povus eliri por momento? — demandis li. — Eskapi mi ne povas kaj kaŝi mi nenion bezonas.

— Bedaŭrinde arestitojn oni malpermesas restigi solaj.

— Bone.

Li eniris la alkovon, genuis kaj kisinte la krucifikson, traflustris: — Dio mia, helpu al mi konservi fortojn ĝis fino!

La oficiro staris ĉe tablo kaj rigardis portreton de Montanelli.

— Ĉu li estas via parenco?

— Ne, li estas mia konfesprenanto, nova episkopo de Brisigelo.

Sur ŝtuparo lin atendis geservistoj — italoj maltrankviliĝintaj kaj ĉagreniĝintaj. Arturon, samkiel lian patrinon, oni amis en la domo, tial nun homoj densiĝis ĉirkaŭ li, kisis liajn manojn kaj veston. Ĝiano Battista ankaŭ staris tie kaj larmoj falis sur liajn grizajn lipharojn. Neniu el Burton familio venis adiaŭi. Ilia apatio ankoraŭ pli substrekis sindonemon kaj amon de geservistoj, tial Arturo apenaŭ ne ekploris premante etenditajn manojn.

— Adiaŭ, Ĝiano Battista, kisu viajn etulojn! Adiaŭ, Terezo! Preĝu pro mi kaj helpu al vi dio! Adiaŭ, adiaŭ...

Li haste malsupreniĝis laŭ la ŝtuparo. Post minuto restis stari ĉe la sojlo nur malgranda grupo de silentaj viroj kaj ploregantaj virinoj observanta la forveturantan ĉaron.


[Antaŭa parto]   [Sekva parto]     [Enhavtabelo]