Proletoj el ĉiuj landoj, unuiĝu.

N. Lenin (V. Uljanov)

Ŝtato kaj revolucio

Marksisma instruo pri la ŝtato kaj taskoj
de l' proletaro en revolucio

Tradukis
G. Demidjuk


Librejo PIRATO

 

Enhav-tabelo


 

1

Proletoj el ĉiuj landoj, unuiĝu.

N. Lenin (V. Uljanov)

Ŝtato kaj revolucio

Marksisma instruo pri la ŝtato kaj taskoj
de l' proletaro en revolucio

Tradukis
G. Demidjuk


2

3


Antaŭparolo

La problemo pri la ŝtato akiras nun apartan gravon ĉu en teoria, ĉu en praktike-politika rilato. La imperiista milito ekstreme plirapidigis kaj pliakrigis la procedon de transformiĝo de monopolema kapitalismo en ŝtate-monopoleman kapitalismon. La monstra premegado de laborulaj amasoj per la ŝtato, kiu pli kaj pli malvaste kuniĝas kun ĉiofortaj unuiĝoj de kapitalistoj, fariĝas ĉiam pli ega. La progresemaj landoj transformiĝas — ni parolas pri «malfronto» ilia — en milite-punlaborajn malliberejojn por laboristoj.

Neimageblaj teruroj kaj mizeroj de plidaŭriganta milito faras la staton de l' amasoj netolerebla, pligrandigas ilian ribelemon. Klare kreskmalvolviĝas la internacia proletara revolucio. La problemo pri ĝia rilato al ŝtato ricevas signifon de la praktiko.

Kolektitaj dum jardekoj de relative paca evoluo elementoj de oportunismo kreis regantan en la oficialaj socialistaj partioj de l' tuta mondo fluon de social-ŝovinismo. Ĉi fluo (Pleĥanov, Potresov, Breŝkovskaja, Rubanoviĉ, poste en iom kaŝita formo s-roj Ceretelli, Ĉernov kaj K° en Rusio; Scheidemann, Legien, David kaj ceteraj en Germanio; Renaudel, Guesde, Vandervelde en Francio kaj Belgio; Hyndman kaj fabianoj en Anglio k.t.p., k.t.p.), socialismo en vortoj, ŝovinismo en agoj, distingiĝas per malnobla lakea adaptiĝo de «gviduloj de l' socialismo» al interesoj de ne nur «sia» nacia burĝaro, sed nome de «sia» ŝtato, ĉar la plimulto el la tiel nomataj grandaj potencŝtatoj delonge ekspluatas kaj sklavigas

4

tutan vicon da malgrandaj kaj malfortaj nacietoj. Kaj la imperiista milito estas ĝuste la milito por divido kaj redivido de la akiraĵo. La lukto por liberigo de l' laborulaj amasoj el sub la influo de l' burĝaro ĝenerale kaj de l' imperiista burĝaro — aparte, ne estas ebla sen batalo kontraŭ la oportunismaj antaŭjuĝoj rilate la «ŝtaton».

Ni analizas komence la instruon de Marx kaj Engels pri la ŝtato, esplorante aparte detale la forgesitajn aŭ oportunisme fuŝitajn flankojn de ĉi instruo. Ni post tio analizos speciale la ĉefan reprezentanton de ĉi fuŝado, Karlon Kautsky, la plej konatan gvidanton de l' II-a Internacio (1889–1914 j.j.), kiu tiel aĉe fiaskis dum la nuna milito. Ni resumos, fine, la ĉefajn spertojn de l' rusaj revolucioj de 1905 kaj precipe de 1917 jaroj. Ĉi-lasta, evidente, finas nuntempe (aŭgustkomenco de 1917 j.), la unuan periodon de sia malvolviĝo, sed ĉi revolucio ĝenerale povas esti komprenita nur kiel unu el la ĉeneroj en la vico de socialismaj proletaraj revolucioj, kaŭzataj de la imperiista milito. La problemo pri rilato de socialisma revolucio de l' proletaro al ŝtato ricevas, tiamaniere, ne nur praktike politikan signifon, sed ankaŭ la plej aktualan signifon; ĝi ja klarigas al la amasoj kion ili devos fari por sia liberiĝo el sub la jugo de l' kapitalo dum la plej proksima estonto.

La aŭtoro

Aŭgusto, 1917


Antaŭparolo al la 2-a eldono

La nuna, 2-a, eldono estas presata preskaŭ senŝanĝe. Estas aldonita nur la paragrafo 3-a en la ĉapitro II.

La aŭtoro

Moskvo, la 17-an de decembro 1918


5

Ĉapitro I

Klasa socio kaj ŝtato

1. La ŝtato — rezulto de nepacigeblo de klasaj kontraŭdiroj

Rilate la instruon de Marx nun okazas kio ne unufoje en la historio okazis rilate al instruoj de revoluciaj pensuloj kaj gvidantoj de premegitaj klasoj en ilia lukto por liberiĝo. La premegantaj klasoj pagis al grandaj revoluciuloj dum ilia vivo per konstanta persekutado, plej sovaĝa kolero, plej furioza malamo, plej senbrida atako per mensogoj kaj kalumnioj. Post ilia morto estas farataj provoj transformi ilin en sendanĝerajn ikonojn, tieldiri kanonizi ilin, lasi al ilia nomo certan gloron por «konsolado» de premegitaj klasoj kaj por trompi la lastajn, kastrante la revolucian instruon je ĝia enhavo, malakrigante ĝian revolucian pinton, trivialigante ĝin. Je tia «prilaboro» de marksismo kontaktiĝas nun la burĝaro kaj oportunistoj el inter la laborista movado. Oni forgesas, elpuŝas, kripligas la revolucian flankon de l' instruo, ĝian revolucian animon. Oni metas unuavicen, oni gloras tion, kio estas akceptebla aŭ ŝajnas esti akceptebla por la burĝaro. Ĉiuj social-ŝovinistoj estas nun «marksanoj» — ne ŝercu kun ili! Kaj ĉiam pli ofte germanaj burĝaj scienculoj, hieraŭaj specialistoj en ekstermado de marksismo, parolas pri «naci-germana» Marx, kiu, kvazaŭ, edukis tiel bone organizitajn por rabista militado laboristajn sindikatojn.

6

Ĉe tia aferstato, ĉe neniam aŭdita vastigo de fuŝaĵoj de marksismo nia tasko estas antaŭ ĉio restarigi la veran instruon de Marx pri la ŝtato. Por ĉi tio estas necesa doni tutan aron da longaj citaĵoj el la propraj verkoj de Marx kaj Engels. Certe, la longaj citaĵoj faros la rakontadon multpeza kaj neniel helpos al ĝia populareco. Sed tute eviti ilin estas neeble. Ĉiuj aŭ almenaŭ ĉiuj decidkarakteraj lokoj el verkoj de Marx kaj Engels pri la ŝtat-problemo devas esti cititaj laŭeble plene, por ke la leganto povu memstare prezenti al si la tuton el la konceptoj, kaj ankaŭ, por ke ilia kripligado farata flanke de reganta nun «kautskismo» estu pruvita perdokumente kaj okulvideble montrita.

Ni komencu de la plej disvastigita verko de Fr. Engels: «Origino de l' familio, de l' privata posedaĵo kaj de l' ŝtato», kiu en 1894 j. aperis en Stuttgart jam en la sesa eldono. Ni devos traduki la citaĵojn el germanaj originaloj, ĉar la ruslingvaj tradukoj, malgraŭ ilia multenombro, plejparte estas ĉu ne plenaj, ĉu faritaj ekstreme nekontentige.

«La ŝtato, — diras Engels, resumante la rezultojn de sia historia analizo, — neniel prezentas per si forton, elekstere truditan al la socio. La ŝtato ne estas ankaŭ «realo de morala ideo», «imago kaj realo de racio», kiel asertas Hegel. La ŝtato estas produkto de l' socio sur ia ŝtupo de evoluo; la ŝtato estas agnosko, ke ĉi socio estas trafinta al nesolvebla kontraŭdiro kun si mem, skismiĝis en nepacigeblajn kontraŭaĵojn, antaŭ kiuj ĝi staras senforte. Kaj por ke ĉi tiuj kontraŭaĵoj, la klasoj kun la kontraŭdiraj ekonomiaj interesoj, ne formanĝu unu la alian kaj la socion en senfrukta batalo, por tio fariĝis necesa forto, staranta, verŝajne, super la socio, forto, kiu moderigus la interpuŝiĝon, tenus ĝin en limoj de ordo. Kaj ĉi tiu forto, devenanta el la socio, sed metanta sin super ĝi, ĉiam pli kaj pli fremdiganta sin de ĝi, — estas la ŝtato.» (pĝ. 177–178 de la sesa germanlingva eldono).

7

Tie ĉi plenklare estas esprimita la fundamenta ideo de l' marksismo rilate la historian rolon kaj signifon de l' ŝtato. La ŝtato estas rezulto kaj sinevidentigo de nepacigeblo de l' klasaj kontraŭdiroj. La ŝtato estiĝas tie, tiam kaj tiom, kie, kiam kaj kiom la klasaj kontraŭdiroj ne povas esti interpacigitaj. Kaj renverse: la ekzisto de l' ŝtato pruvas, ke la klasaj kontraŭdiroj estas nepacigeblaj.

Nome rilate tiun ĉi plej gravan kaj esencan punkton komenciĝas la fuŝado de l' marksismo, iranta laŭ du ĉefaj direktoj.

Unuflanke, la burĝaj kaj precipe et-burĝaj ideologoj, devigitaj sub premado de sendiskutaj historiaj faktoj agnoski, ke la ŝtato estas nur kie estas klasaj kontraŭdiroj kaj klasa batalo, — «korektas» Marx'on tiamaniere, ke la ŝtato aperas kiel organo por pacigo de la klasoj. Laŭ Marx, la ŝtato povus nek estiĝi, nek ekzisti, se estus ebla la interpacigo de l' klasoj. Ĉe filistraj profesoroj kaj publicistoj aperas — ofte malgraŭ bondezira sinbazigo sur verkoj de Marx! — ke nome la ŝtato interpacigas la klasojn. Laŭ Marx, la ŝtato estas organo de klasa regado, organo de premegado de unu klaso sur alian, ĝi estas kreo de ordo, kiu leĝigas kaj firmigas ĉi premegadon, moderigante la interpuŝiĝon de l' klasoj. Laŭ opinio de et-burĝaj politikistoj, la ordo estas nome la interpacigo de l' klasoj, sed ne la premegado de unu klaso sur alian ; moderigi la interpuŝiĝon — signifas interpacigadi, sed ne forprenadi ĉe la premegitaj klasoj iajn rimedojn kaj metodojn de batalo por renverso de l' premegantoj.

Ekzemple, ĉiuj es-eroj (socialistoj-revoluciuloj) kaj menŝevikoj dum la revolucio de 1917 j., kiam la problemo pri signifo kaj rolo de l' ŝtato ekstaris en tuta sia grando,

8

ekstaris praktike, kiel problemo de tuja ago kaj nome de ago en amasa skalo — ili ĉiuj forrulis tuj kaj plene al la etburĝa teorio pri «interpacigo» de l' klasoj per la «ŝtato». Sennombraj rezolucioj kaj artikoloj de politikuloj el ambaŭ ĉi partioj estas ĝisfunde saturitaj per ĉi tiu filistra teorio de l' «interpacigo». Ke la ŝtato estas organo de regado de ia klaso, kiu ne povas esti interpacigita kun sia antipodo (kun kontraŭa al ĝi klaso) — tion ĉi la etburĝa demokratio neniam kapablas kompreni. La rilato al la ŝtato estas unu el la plej montrivaj faktoj de tio, ke niaj es-eroj kaj menŝevikoj tute ne estas socialistoj (kion ni, bolŝevikoj, ĉiam estis pruvantaj), sed etburĝaj demokratoj kun preskaŭ socialista frazeologio.

Aliflanke, la «kaŭtskianeca» fuŝado de l' marksismo estas multe pli subtila. «Teorie» estas neata nek ke la ŝtato estas organo de l' klasa regado, nek ke la klasaj kontraŭdiroj estas nepacigeblaj. Sed estas malatentata aŭ nebuligata jeno: se la ŝtato estas produkto de nepacigeblo de klasaj kontraŭdiroj, se ĝi estas forto, staranta super la socio kaj «ĉiam pli kaj pli fremdiganta sin de la socio», do estas klare, ke la liberigo de l' premegita klaso ne estas ebla ne nur sen perforta revolucio, sed ankaŭ sen neniigo de tiu aparato de l' ŝtata potenco, kiu estas kreita de la reganta klaso kaj en kiu ĉi «fremdigo» estas enkarnigita. Ĉi tiun konkludon, teorie klaran per si mem, Marx faris, kiel ni vidos pli malsupre, kun difiniteco sur la bazo de konkrete historia analizo de revoluciaj taskoj. Kaj nome tiun ĉi konkludon Kautsky — ni montros tion detale en sekvanta malvolvo de l' temo — …«forgesis» kaj fuŝis.

2. Apartaj taĉmentoj de armitaj homoj, malliberejoj kaj cet.

«…Kompare kun la malnova genta (aŭ klana) organizaĵo, — daŭrigas Engels, — la ŝtato diferenciĝas, unue, per divido de l' regatoj laŭ teritoriaj subdividoj…

9

Al ni ĉi divido ŝajnos «natura» sed ĝi bezonis longan batalon kontraŭ malnova organizo laŭ triboj aŭ gentoj.

«…La dua distinga trajto — starigo de socia regado, kiu jam ne koincidas senpere kun la loĝantaro, organizanta sin mem, kiel armitan forton. Ĉi tiu aparta socia regpotenco estas necesa tial, ĉar memaganta armita organizaĵo de l' loĝantaro fariĝis neebla de la tempo, kiam okazis skismo de socio je klasoj… Ĉi tiu socia regpotenco ekzistas en ĉiu ŝtato. Ĝi konsistas ne nur el armitaj homoj, sed ankaŭ el materialaj suplementoj, malliberejoj kaj devigaj institucioj ĉiaspecaj, kiuj estis nekonataj al la genta (klana) organizo de l' socio…»

Engels malvolvas la koncepton pri tiu «forto» kiu nomiĝas ŝtato, — pri la forto devenanta el la socio, sed metanta sin super ĝi kaj ĉiam pli kaj pli fremdiganta sin de ĝi. El kio, ĉefe, konsistas ĉi tiu forto? El apartaj taĉmentoj de armitaj homoj, havantaj en sia dispono malliberejojn kaj ceteron.

Ni rajtas paroli pri apartaj taĉmentoj de armitaj homoj, ĉar propra al ĉiu ŝtato socia regpotenco «ne koincidas senpere» kun la armita loĝantaro, kun ĝia «memaganta armita organizaĵo».

Kiel ĉiuj grandaj revoluciaj pensuloj, Engels celas atentigi la konsciajn laboristojn pri tio nome, kion la reganta filistraro konsideras kiel malplej valoranta je atento, kiel plej kutimita, sanktigita per antaŭjuĝoj ne nur firmaj, sed, oni povas diri, ŝtoniĝintaj. La konstanta militistaro kaj la polico estas la ĉefaj iloj de la ŝtata regpotenco, sed… ĉu ĝi povas esti aliel?

10

El la vidpunkto de l' granda plimulto de eŭropanoj en la fino de XIX-a jarcento, al kiuj sin turnis Engels kaj kiuj travivis kaj observis elproksime neniun grandan revolucion, ĝi ne povas esti aliel. Por ili estas tute nekomprenebla, kio estas ĉi tiu «memaganta armita organizaĵo de loĝantaro»? Al la demando, kial aperis la neceso pri apartaj, super la socio metitaj, fremdigantaj sin de l' socio, taĉmentoj de armitaj homoj (polico, konstanta armeo), la okcident-eŭropa kaj rusa filistro emas respondi per paro da frazoj, prenitaj ĉe Spencer aŭ Miĥajlovski, per citaĵo pri komplikigo de l' socia vivo, pri diferenciĝo de l' funkcioj k.t.p.

Tiu citaĵo ŝajnas esti «scienca» kaj perfekte endormigas filistron, nebuligante la ĉefan kaj fundamentan: skismiĝon de l' socio je nepacigeble malamikaj klasoj.

Se ne ekzistus ĉi skismiĝo, la «memaganta armita organizaĵo de l' loĝantaro» distingiĝus per sia komplikeco, per altgrado de sia tekniko kaj cet. de la primitiva organizo ĉe aro de simioj, prenantaj bastonojn, aŭ de prahomoj, unuigitaj en klanaj societoj, sed tia organizo estus ebla.

Ĝi estas neebla, ĉar la civilizita socio estas skismita je malamikaj kaj eĉ nepacigeble malamikaj klasoj, «memaganta» armizo de kiuj venigus al armita batalo inter ili. Formiĝas la ŝtato, kreiĝas aparta forto, apartaj taĉmentoj de armitaj homoj, kaj ĉiu revolucio, detruante la ŝtataparaton, montras al ni senmaskigitan klasan batalon, montras al ni okulvideble, kiamaniere la reganta klaso penas rekonstrui servantajn por ĝi apartajn taĉmentojn de armitaj homoj, kiamaniere la premegita klaso celas krei novan organizaĵon tiaspecan, kapablan servi ne por ekspluatistoj, sed por la ekspluatatoj.

Engels metas en la citita loko teorie tiun saman problemon, kiun praktike, okulvideble kaj en skalo de amasa agado metas antaŭ ni ĉiu granda revolucio, nome la problemon pri rilato inter «apartaj» taĉmentoj de armitaj homoj kaj «memaganta armita organizaĵo de loĝantaro». Ni vidos, kiamaniere ĉi problemo estas konkrete ilustrata per la sperto de eŭropaj kaj rusiaj revolucioj.

11

Sed ni revenu al la traktado de Engels.

Li montras, ke iafoje, ekz. kelkie en Norda Ameriko, ĉi tiu socia regpotenco estas malforta (temas pri malofta escepto en la kapitalista socio kaj pri tiuj partoj de N. Ameriko en ĝia antaŭ-imperiisma periodo, kiam superregis la libera koloniulo) sed, ĝenerale dirante, ĝi plifortiĝas:

«…La socia regpotenco plifortiĝas samgrade kiel pliakriĝas la klasaj kontraŭdiroj interne de ŝtato, kaj samgrade, kiel la interkontaktantaj ŝtatoj pligrandiĝas kaj pliloĝatiĝas. Ekrigardu ekz. al nuna Eŭropo, en kiu la klasbatalo kaj konkirkonkurado levis la socian regpotencon ĝis tia alto, ke ĝi minacas engluti la tutan socion kaj eĉ la ŝtaton…»

Tio ĉi estas verkita ne pli malfrue, ol en komenco de 90-aj jaroj de l' pasinta jarcento. La lasta antaŭparolo de Engels estas datita 16-an de Junio 1891 j. Tiam la vojturno al imperiismo — en la senco de plena regstato de trustoj, kaj en la senco de tutpotenco de la plej grandaj bankoj, kaj en la senco de grandioza kolonia politiko kaj cetere — ĵus-ĵus estis komenciĝanta en Francio, ankoraŭ malpli en N. Ameriko kaj en Germanio. De tiu tempo la «konkirkonkurado» faris gigantan paŝon antaŭen, des pli, ke la terglobo en komenco de l' dua jardeko de XX-a jarcento evidentiĝis jam findividita inter la grandpotencaj rabistaj ŝtatoj. La militaj kaj maraj armadoj elkreskis de tiu tempo senlime, kaj la rabista milito de 1914–1917 j.j. pro regado de Britio kaj Germanio super la mondo, pro divido de l' konkiraĵo, proksimigis la «engluton» de ĉiuj socifortoj flanke de rabista ŝtata potenco al plena katastrofo.

12

Engels scipovis jam en 1891 j. montri la «konkuradon de konkiroj» kiel unu el la plej gravaj distingaj trajtoj en ekstera politiko de l' grandpotencaj ŝtatoj, kaj la sentaŭguloj el social-ŝovinismo en 1914–1917 j.j., kiam ĝuste ĉi konkurado, pliakriĝinte multoble, naskis la imperiisman militon, ŝirmas la defendon de l' rabistaj interesoj de «sia» burĝaro per la frazoj pri «defendo de patrio», pri «defendo de respubliko kaj de revolucio» k.t.p.!

3. Ŝtato — ilo por ekspluatado de premegita klaso

Por financado de aparta, staranta super la socio, socia regpotenco estas bezonaj impostoj kaj ŝtataj ŝuldoj.

«…Posedante la socian regpotencon kaj la rajton devige preni impostojn, la ŝtatoficistoj, — skribas Engels, — fariĝas organoj de l' socio super la socio. Libera memvola estimo, kun kiu oni rilatis al la organoj de genta (klana) socio, jam ne sufiĉas por ili, se eĉ ili povus akiri ĝin…». Estas kreataj apartaj leĝoj pri sankto kaj netuŝeblo de l' ŝtatoficistoj. «La plej aĉa polica servisto» havas pli da «aŭtoritato» ol reprezentantoj de klano, sed eĉ ĉefo de milita potenco en civilizita ŝtato povus envii al klanestro, ĝuanta «ne per bastono akiritan estimon» de l' socio.

La problemo pri la privilegiita situacio de l' ŝtatoficistoj, kiel organoj de l' ŝtata regpotenco, tie ĉi estas metita. Estas skizita, kiel fundamentaĵo: kio metas ilin super la socio? Ni vidos, kiamaniere ĉi teoria problemo estis praktike solvata de Pariza Komuno en 1871 j. kaj reakcie nebuligata de Kautsky en 1912 j.

«…Ĉar la ŝtato estiĝis el la bezono bride teni la kontraŭecon de l' klasoj; ĉar ĝi samtempe estiĝis en la interpuŝiĝoj mem de ĉi klasoj, do ĝi laŭ la ĝenerala regulo estas la ŝtato de l' plej potenca, ekonomie reganta klaso, kiu per helpo

13

de l' ŝtato fariĝas ankaŭ la politike reganta klaso kaj akiras, tiamaniere, novajn rimedojn por subpremado kaj ekspluatado de l' premegita klaso…» Ne nur la antikva kaj feŭda ŝtatoj estis organoj por ekspluatado de sklavoj kaj servutuloj, sed ankaŭ la «moderna parlamenta ŝtato estas ilo por ekspluatado de l' dunglaboro flanke de l' kapitalo. Kiel esceptoj estas renkontataj, tamen, periodoj, kiam la luktantaj klasoj atingas tian egalpezon de fortoj, ke la ŝtata regpotenco por iu tempo ricevas ian memstaron rilate al ambaŭ klasoj, kiel ŝajna peranto inter ili…» Tia estis la absoluta monarkio de XVII-a kaj XVIII-a jarcentoj, la bonapartismo de la 1-a kaj de 3-a imperioj en Francio, bismarkismo en Germanio.

Tia estas — ni aldonu, — la registaro de Kerenski en respublika Rusio post transiro al persekutado kontraŭ la revolucia proletaro, en tiu momento, kiam la Sovetoj dank' al gvidado de etburĝaj demokratoj, estas jam senfortaj, kaj la burĝaro ne jam sufiĉe forta por simple dispeli ilin.

En demokratia respubliko, — daŭrigas Engels, — «la riĉeco utiligas sian potencon objektive, sed des pli certece», nome, unue, per «senpera korupto de ŝtatoficistoj» (Ameriko), due, per «alianco inter registaro kaj borso» (Francio kaj Ameriko).

Nuntempe la imperiismo kaj la regado de bankoj «malvolvis» ĝis neordinara arto ambaŭ ĉi rimedojn defendi kaj realigi en la vivo la tutpotencon de l' riĉeco en ajnaj demokratiaj respublikoj. Se, ekzemple, jam dum la unuaj monatoj de demokratia respubliko en Rusio, oni povas diri, dum la dolĉmonato de edziĝa alianco inter «socialistoj» es-eroj kaj menŝevikoj kaj burĝaro en la koalicia registaro, s-ro Palĉinski sabotis ĉiujn rimedojn en brido de l' kapitalistoj kaj ilia rabado, ilia ŝtelado de ŝtatmono ĉe militaj mendoj,

14

se poste foririnta el la ministerio s-ro Palĉinski (anstataŭita, certe, per tute samtia Palĉinski) estas «rekompencita» de kapitalistoj per ofico kun salajro de 120 000 rubloj jare — kio ĝi estas? Ĉu senpera korupto, ĉu oblikva? ĉu alianco inter registaro kaj trustistoj, ĉu «nure» amikaj interrilatoj? Kian rolon ludis Ĉernov kaj Ceretelli, Avksentjev kaj Skobelev? Ĉu «senperaj» liganoj de milionuloj-ŝtatrabistoj ili estas, ĉu nur oblikvaj?

La tutpotenco de l' «riĉeco» estas ankaŭ tial pli certa en demokratia respubliko, ĉar ĝi ne dependas de malbona politika ŝelo de l' kapitalismo. Demokratia respubliko estas la plej bona el la eblaj politikaj ŝeloj de l' kapitalismo, kaj tial la kapitalo, ekposedinte (per s-roj Palĉinski, Ĉernov, Ceretelli kaj K°) ĉi tiun la plej bonan ŝelon, bazas sian potencon tiom firme, ke nenia ŝanĝo de personoj, nek de institucioj, nek de partioj en burĝa demokratia respubliko ŝancelas ĉi tiun potencon.

Necesas noti ankoraŭ, ke Engels kun plena difiniteco nomas la ĝeneralan elektorajton — ilo de burĝa regado. La ĝenerala elektorajto, — diras li, certe konsiderante la sperton de l' germania social-demokratio, — estas:

«indikilo pri maturo de laborista klaso. Doni pli multe ĝi ne povas kaj ĝi neniam donos en la nuna ŝtato».

Etburĝaj demokratoj, el la specoj de niaj es-eroj kaj menŝevikoj kaj ankaŭ iliaj sangfratoj, ĉiuj social-ŝovinistoj kaj oportunistoj de Okcidenta Eŭropo, atendas nome ion «grandan» de la elektorajto. Ili rekonas mem kaj sugestas al la popolo tiun eraran penson, ke kvazaŭ la ĝenerala elektorajto «en la moderna ŝtato» kapablas efektive montri la volon de laborula plimulto kaj fiksi ĝian enkondukon en la vivo.

15

Ni povas tie ĉi nur atentigi pri ĉi tiu erara penso, nur montri tion, ke tute klara, preciza, konkreta deklaro de Engels estas kripligata ĉiupaŝe en la propagando kaj agitado de «oficialaj» (t. e. oportunismaj) socialistaj partioj. Detala evidentigo pri plena erareco de ĉi penso, kiun Engels tie ĉi forigas, estas donata en nia plura rakontado pri la konceptoj de Marx kaj Engels rilate la «modernan» ŝtaton.

Ĝeneralan resumon de siaj konceptoj Engels donas en sia plej populara verko per jenaj vortoj:

«Do, la ŝtato ekzistas ne eleterne. Ekzistis societoj, kiuj vivis sen ĝi, kiuj ne havis koncepton pri ŝtato kaj pri ŝtata regpotenco. Sur difinita ŝtupo de ekonomia evoluo, kiu necesece estis ligita kun la skismiĝo de l' socio je klasoj, ŝtato fariĝis, pro tiu ĉi skismiĝo, necesaĵo. Ni proksimiĝas nun per rapidaj paŝoj al tiu ŝtupo de produktad-evoluo, sur kiu la ekzisto de tiuj klasoj ne nur ĉesis esti necesa, sed eĉ fariĝas rekta malhelpaĵo al produktado. La klasoj malaperos samtiel neeviteble, kiel neeviteble en la pasinto ili estiĝis. Kun malapero de l' klasoj malaperos neeviteble la ŝtato. La socio, kiu laŭnove organizos la produktadon sur bazo de libera kaj egalrajta asocio de l' produktantoj, formetos la tutan ŝtatmaŝinon tien, kie ĝi havos tiam decan lokon: en muzeon de antikvaĵoj, apuden kun apud ŝpinilo kaj bronza hakilo».

Ne ofte okazas renkonti ĉi-citaĵon en propagandista kaj agita literaturo de la moderna social-demokratio. Sed eĉ kiam ĉi-citaĵo estas renkontata, oni citas ĝin plejparte, kvazaŭ oni preĝklinas antaŭ ikono, t. e. por oficiala esprimo de respekto al Engels, sen ĉia provo pripensi tiom, kiom vasta kaj profunda amplekso de revolucio estas supozata en tiu «formeto de la tuta ŝtatmaŝino en muzeon de antikvaĵoj». Ne estas videbla eĉ, plejparte, kompreno pri tio, kion Engels nomas ŝtatmaŝino.

16

4. Formortado de ŝtato kaj perforta revolucio

La vortoj de Engels pri «formortado» de l' ŝtato havas tian vastan famon, ili tiel ofte estas cititaj, tiel reliefe ili montras, en kio estas la esenco de ordinara falsado de l' marksismo je oportunismo, ke necesas detale atenti ilin. Ni citu la tutan verklokon, el kiu ili estas prenitaj:

«La proletaro prenas la ŝtatan potencon kaj transformas la produktrimedojn antaŭ ĉio en ŝtatan posedaĵon. Sed per tio sama ĝi neniigas sin, kiel proletaron, per tio sama ĝi neniigas ĉiujn klasajn diferencojn kaj klasajn kontraŭecojn, kaj kune kun tio ankaŭ la ŝtaton. Al la ekzistinta kaj ekzistanta ĝis nun socio, kiu sin movas en klasaj kontraŭecoj, estis necesa la ŝtato, t. e. la organizo de ekspluatista klaso por subteno de ĝiaj eksteraj kondiĉoj de produktado, sekve, precipe por perforta retenado de ekspluatata klaso en la difinataj de la produktadmaniero kondiĉoj de subpremado (sklaveco, servuteco, dunglaboro). La ŝtato estis oficiala reprezentanto de la tuta socio, ĝia koncentrigo en imponan korporacion, sed ĝi estis tia nur ti-kiom ĝi estis la ŝtato de tiu klaso, kiu por sia epoko la sola estis reprezentanta la tutan socion: en la antikvo ĝi estis la ŝtato de sklavposeduloj — civitanoj de l' ŝtato, en mezepoko — de l' feŭda nobelaro, en nia tempo — de l' burĝaro. Kiam la ŝtato, fine do, fariĝas efektiva reprezentanto de l' tuta socio, tiam ĝi sin mem faras superflua. De tiu tempo, kiam ekzistos neniu socia klaso, kiun oni devus teni en subpremo, — de tiu tempo, kiam malaperos kune kun la klasa regado, kune kun la batalo por aparta ekzistado, batalo naskata de l' nuna

17

anarkio en produktado, tiuj interpuŝiĝoj kaj ekscesoj, kiuj elfluas el ĉi-batalo, de ĉi tiu tempo estos nenio subpremenda, forestos ankaŭ la neceso pri l' aparta forto por subpremado en ŝtato. La nuna ago, en kiu la ŝtato elpaŝas efektive, kiel reprezentanto de l' tuta socio, — la ekposedo de l' produktrimedoj je la nomo de l' socio, — estas samtempe la lasta memstara ago ĝia, kiel ŝtato. Interveno de l' ŝtata potenco en sociajn rilatojn fariĝas tiam en unu kampo post la alia superflua kaj per si mem ekdormas. La lokon de regado super la personoj anstataŭas la administrado super la objektoj kaj gvidado en procedoj de l' produktado. La ŝtato ne estas «nuligata», ĝi formortas. El ĉi bazo oni devas taksi la frazon pri la «libera popola ŝtato», la frazon, havintan por iu tempo agitan rajton por ekzisto, sed estanta en fina konsidero science nesolvebla. El ĉi bazo oni devas taksi ankaŭ la postulon de la tiel nomataj anarkistoj, ke la ŝtato estu nuligata inter hodiaŭ kaj morgaŭ». («Anti-Dühring». «Renverso de scienco flanke de sinjoro Eugen Dühring», pĝ. 301–303, laŭ 3-a germ. eld.)

Sen timo erari oni povas diri, ke el ĉi tiu rimarkinde riĉa je pensoj rezonado de Engels, la efektiva posedaĵo de socialista penso en modernaj socialistaj partioj fariĝis nur tio, ke la ŝtato «formortas», laŭ Marx, diference de la anarkista doktrino pri «nuligo» de l' ŝtato. Tiamaniere ĉirkaŭtranĉi la marksismon — signifas redukti ĝin al oportunismo, ĉar ĉe tia «klarigado» restas nur la malklara koncepto pri malrapida, egalmezura, poioma ŝanĝiĝo, pri foresto de saltoj kaj ŝtormoj, pri foresto de revolucio. «Formortado» de l' ŝtato en banala, ĝenerale vastigita, amasa — se oni povas tiel esprimi — kompreno signifas, sendube, nebuligon, se ne neadon, de revolucio.

18

Kaj, interalie, simila «klarigado» estas la plej kruda, profita nur por burĝaro, kripligo de l' marksismo, teorie bazita sur forgesoj pri la plej gravaj cirkonstancoj kaj konsideroj, montritaj, se vi deziras, en la sama, citita de ni plene, «resumiga» rezonado de Engels.

Unue. En la komenco mem de ĉi rezonado Engels diras, ke, prenante la ŝtatan potencon, la proletaro «per tio sama neniigas la ŝtaton, kiel ŝtaton». Kion ĝi signifas, pri tio pensi «ne konvenas». Ordinare oni ĝin aŭ ignoras, aŭ konsideras kvazaŭ ion el la speco de «Hegelanisma inklino» de Engels. Fakte en ĉi vortoj estas esprimita mallonge la sperto de unu el la plej grandaj proletaj revolucioj, la sperto de Pariza Komuno de 1871 j., pri kio pli detale ni parolos sialoke. Fakte, tie Engels parolas pri «neniigo» de l' ŝtato burĝara, flanke de proleta revolucio, dum la vortoj pri formortado rilatas al restaĵoj de proletara ŝtateco post socialisma revolucio. Formortas post ĉi revolucio la proletara ŝtato aŭ duon-ŝtato.

Due. La ŝtato estas «aparta forto por subpremado». Tiu ĉi perfektega kaj plej altgrade profunda difino de Engels estas donita de li kun plena klareco. Kaj el ĝi sekvas, ke la «aparta forto por subpremado» de l' proletaro flanke de l' burĝaro, de milionoj da laboruloj flanke de aretoj da riĉuloj devas anstataŭiĝi per «aparta forto por subpremado» de l' burĝaro flanke de l' proletaro (diktatoreco de l' proletaro). Tio jam konsistigas «neniigon de l' ŝtato, kiel ŝtato». Tio jen konsistigas la «agon» de ekposedo je rimedoj de produktado je la nomo de l' socio. Kaj per si mem estas evidenta, ke tia anstataŭo de unu (burĝara) «aparta forto» per alia (proletara) «aparta forto» neniel povas okazi en formo de «formortado».

Trie. Pri «formortado» kaj — eĉ pli reliefe kaj kolorece — pri «endormigado», Engels parolas tute klare kaj difinite rilate la epokon

19

post «ekpreno de l' produktadrimedoj en la posedon de l' ŝtato je la nomo de l' tuta socio», t. e. post la socialisma revolucio. Ni ĉiuj scias, ke la politika formo de l' «ŝtato» en tiu momento estas la plej plena demokratio. Sed al neniu el la oportunistoj, senhonte kripligantaj la marksismon, venas en la kapon, ke temas tie ĉi, sekve, ĉe Engels, pri «endormigado» kaj «formortado» de l' demokratio. Tio ŝajnas unuarigarde tre stranga. Sed «nekomprenebla» tio ĉi estas nur por kiu ne enpensigis, ke la demokratio estas ankaŭ ŝtato kaj ke, sekve, la demokratio same malaperos, kiel malaperos la ŝtato. La burĝan ŝtaton povas «neniigi» nur la revolucio. La ŝtato ĝenerale, t. e. la plej plena demokratio, povas nur «formorti».

Kvare. Metinte sian faman tezon: «la ŝtato formortas», Engels tuj klarigas konkrete, ke tezo estas direktata kaj kontraŭ oportunistoj, kaj kontraŭ anarkistoj. Kaj unualoke ĉe Engels estas metita tiu konkludo el la tezo pri «formortado de l' ŝtato», kiu estas direktita kontraŭ oportunistoj.

Oni povas veti, ke el 10 000 homoj, kiuj legis aŭ aŭdis pri «formortado» de l' ŝtato, 9990 tute ne scias aŭ ne memoras, ke Engels estis direktanta siajn konkludojn el ĉi tezo ne nur kontraŭ anarkistoj. Kaj el la ceteraj dek homoj, verŝajne naŭ ne scias, kio estas «la libera popola ŝtato» kaj kial la atako kontraŭ ĉi devizo enhavas la atakon kontraŭ oportunistoj. Tiamaniere estas verkata la historio! Tiamaniere okazas nerimarkeble falsigado de grandega revolucia instruo je reganta filistraĵo. La kontraŭanarkista konkludo milfoje estis ripetata, banaligata, enkapigata per metodo plej simpligita, akiris firmecon de antaŭjuĝo. Kaj la konkludon kontraŭ oportunistoj oni estis nebuligantaj kaj «forgesis»!

20

«La libera popola ŝtato» estis programa postulo kaj la devizo de l' germanaj social-demokratoj ĉirkaŭ la jaro 1870. Neniu politika enhavo, krom filistre-altstila priskribo de koncepto pri la demokratio, estas en ĉi tiu devizo. Kiagrade en ĝi oni estis legale aludantaj pri demokratia respubliko, tiagrade Engels estis preta «provizore» «pravigi» ĉi devizon el vidpunkto de agitisto. Sed ĉi devizo estis oportunisma, ĉar ĝi estis esprimanta ne nur plibeligon de l' burĝa demokratio, sed ankaŭ nekomprenon de l' socialista kritiko kontraŭ ĉia ŝtato ĝenerale. Ni estas por la demokratia respubliko, kiel la plej bona por la proletaro formo de ŝtato dum la kapitalismo, sed ni ne rajtas forgesi, ke la dungsklaveco estas la sorto de l' popolo ankaŭ en la plej demokratia burĝa respubliko. Plie. Ĉiu ŝtato estas «la aparta forto por subpremado» de premegata klaso. Tial ĉia ajn ŝtato estas nelibereca kaj nepopoleca. Marx kaj Engels neunufoje estis klarigantaj ĉi tion al siaj partiaj kamaradoj ĉirkaŭ la jaro 1870.

Kvine. En la sama verko de Engels, el kiu ĉiuj memoras la rezonadon pri formortado de l' ŝtato, estas rezonado pri signifo de perforta revolucio. Historia takso de ĝia rolo transformiĝas ĉe Engels en veran panegiron al perforta revolucio. Tion ĉi «neniu memoras», pri la signifo de ĉi penso oni ne kutimis paroli kaj eĉ nur pensi en la modernaj socialistaj partioj, en la ĉiutaga propagando kaj agitado inter la amasoj ĉi pensoj ludas neniun rolon. Kaj tamen ili estas ligitaj kun la «formortado» de l' ŝtato neforŝireble en unu harmonian tuton.

Jen estas tiu ĉi rezonado de Engels:

«…Ke la perforto ludas ankaŭ en la historio alian rolon» (krom plenumanto de malbono), «nome revolucian rolon, ke ĝi, laŭ vortoj de Marx, estas akuŝistino de ĉiu malnova socio, kiam tiu estas graveda je nova, ke la perforto estas tiu ilo, per kiu la socia movado malfermas por si vojon kaj rompas la ŝtoniĝintajn, mortiĝintajn politikajn formojn — pri ĉio ĉi silentas tute s-ro Dühring. Nur kun ekspiroj kaj ĝemoj li allasas la eblon je tio, ke por renverso de l' ekspluatista

21

ekonomio estos bezona, povas esti, perforto — bedaŭrinde, volu vidi! ĉar ĉiu apliko de perforto malmoraligas, li diras, tiun, kiu ĝin aplikas. Kaj tio ĉi estas dirata, malgraŭ tiu granda morala kaj idea spiritaltiĝo, kiu estis okazanta sekve de ĉiu venkoporta revolucio. Kaj tio ĉi estas dirata en Germanio, kie la perforteca interpuŝiĝo, kiu ja povas esti trudita al la popolo, havus en la malpleja grado tiun avantaĝon, ke ĝi forvenenus la spiriton de sklaveco, penetrinta la nacian konscion pro la subpremigo de l' 30-jara milito. Kaj tiu ĉi malbrila, malfortika, senforta pastra pensado arogas proponi sin al la plej revolucia partio, kiun nur konas la historio?» (pĝ. 193 laŭ la 3-a germ. eld., fino de 4-a ĉapitro de II-a parto).

Kiamaniere estas eble kunigi en unu instruon ĉi tiun panegiron al perforta revolucio, insiste proponatan de Engels al la germanaj social-demokratoj ekde la 1878 ĝis la 1894 j.j., t. e. ĝis la morto mem, kun la teorio pri «formortado» de ŝtato?

Ordinare oni kunigas tion kaj alion pere de elektismo, pere de senidea aŭ sofisma elprenado arbitre (aŭ por kontentigado de potenchavuloj) jen de tiu, jen de alia rezonado, kaj krome en naŭdek naŭ kazoj el cent, se ne pli ofte, estas eligata unuavicen nome la «formortado». La dialektiko estas anstataŭata per la elektismo: tio estas la plej ordinara, la plej disvastigita fenomeno en la oficiala social-demokratia nuntempa literaturo rilate la marksismon. Tia anstataŭado, certe, ne estas novaĵo, ĝi estis rimarkata eĉ en la historio de l' klasika greka filozofio. Ĉe falsigado de l' marksismo je oportunismo la falsigado de l' elektismo je dialektiko plej facile trompas la amasojn, donas ŝajnan kontentiĝon, kvazaŭ atentas ĉiujn flankojn de l' procedo, ĉiujn tendencojn de l' evoluo, ĉiujn kontraŭdirajn influojn kaj cet., sed en efektivo ĝi donas neniun tutecan kaj revolucian koncepton pri la socia evoluo.

22

Ni jam parolis pli supre kaj ni pli detale montros en plua traktado, ke la instruo de Marx kaj Engels pri senevito de perforta revolucio rilatas al burĝa ŝtato. Anstataŭiĝi per ŝtato proleta (per la diktatoreco de l' proletaro) ĝi ne povas per vojo de «formortado», sed ĝi povas nur laŭ ĝenerala regulo, per perforta revolucio. La panegiro, kantita por ĝi de Engels kaj plene koincidanta kun la multfojaj deklaroj de Marx (ni rememoru la finon de «Mizero de filozofio» kaj de la «Komunisma Manifesto» kun fiera, malkaŝa deklaro pri senevito de perforta revolucio; ni rememoru la kritikon kontraŭ la Gotha programo de 1875 j., preskaŭ 30 jarojn poste, kie Marx senindulge vipas la oportunismon de ĉi programo), — tiu ĉi panegiro tute ne estas «entuziasmiĝo», tute ne estas deklamado, nek polemika elpaŝo. La neceso sisteme edukadi la amasojn pri tia kaj ĝuste pri tia rigardo al perforta revolucio troviĝas en la bazo de l' tuta instruo de Marx kaj Engels. La perfido al ilia instruo flanke de regantaj nun social-ŝovinistoj kaj Kautski'anaj fluoj aparte reliefe montriĝas en la forgesado ĉe tiuj kaj ĉe aliuj pri tia propagando, pri tia agitado.

La anstataŭo de l' burĝa ŝtato per la proleta ne estas ebla sen perforta revolucio. La neniigo de l' proleta ŝtato, t. e. la neniigo de ĉia ŝtato, ne estas ebla aliel, ol per la vojo de «formortado».

Pli detale kaj pli konkrete la disvolvon de ĉi konceptoj Marx kaj Engels estis donantaj, studante ĉiun apartan revolucian situon, analizante la lecionojn de sperto el ĉiu aparta revolucio. Al tiu ĉi, sendube la plej grava, parto de ilia instruo ni nun transiras.


Ĉapitro II

Ŝtato kaj revolucio. La sperto de 1848–1851 jaroj

1. Antaŭagoj de l' revolucio.

La unuaj produktoj de l' matura marksismo — « Mizero de filozofio» kaj «Komunista Manifesto» rilatas ĝuste al la antaŭagoj de l' revolucio en la jaro 1848. Pro ĉi cirkonstanco,

23

paralele al la priskribo de l' ĝeneralaj bazoj de l' marksismo, ni havas tie ĉi certagrade respegulon de la tiama konkreta revolucia situacio, kaj tial estos pli celkonforme, verŝajne, analizi kion parolas la aŭtoroj de ĉi verkoj pri la ŝtato, senpere antaŭ iliaj konkludoj el la spertoj de l' jaroj 1848–1851.

«…La laborista klaso — skribas Marx en «Mizero de filozofio», — metos, dum la evoluprocedo, sur la lokon de malnova burĝa socio tian asocion, kiu esceptigas la klasojn kaj ilian kontraŭecon; estos jam neniu propra politika potenco, ĉar ĝuste la politika potenco estas la oficiala esprimo de l' klaskontraŭeco interne de l' burĝa socio» (pĝ. 182 en la germ. eld. de 1885 j.).

Estas instruplene apudmeti kun tiu ĉi ĝenerala esprimo de l' penso pri malapero de l' ŝtato post la neniigo de l' klasoj tiun esprimon, kiu estas donita en la verkita de Marx kaj Engels kelkajn monatojn poste — nome, en novembro 1847, — «Komunista Manifesto»:

«…Priskribante la plej ĝeneralajn fazojn en disvolviĝo de l' proletaro, ni estis sekvantaj pli aŭ malpli ŝirmitan civilan militon interne de l' ekzistanta socio ĝis tiu punkto, kiam ĝi transformiĝas en malkaŝan revolucion, kaj la proletaro fondas sian regadon pere de perforta renverso de l' burĝaro…

…Ni vidis jam pli supre, ke la unua paŝo dum la laborista revolucio estas transformo» (laŭvorte: altigo) «de l' proletaro en regantan klason, konkiro de l' demokratio».

…La proletaro utiligas sian politikan regadon por poiome elŝiri de l' burĝaro la tutan kapitalon, centralizi ĉiujn ilojn de produktado en la manoj de l' ŝtato, t. e. de l' organizita, kiel reganta klaso, proletaro,

24

kaj kiel eble plej rapide pligrandigi la sumon de produktivaj fortoj». (pĝ. 31 kaj 37 laŭ la 7-a germ. eld. de 1906 j.).

Tie ĉi ni vidas la formuladon de unu el la plej rimarkindaj kaj gravaj ideoj de l' marksismo en la problemo pri la ŝtato, nome de la ideo pri «diktatoreco de l' proletaro» (kiel komencis diri Marx kaj Engels post la Pariza Komuno), kaj poste plej altgrade interesan difinon de l' ŝtato, apartenantan ankaŭ al la nombro de «forgesitaj vortoj» de l' marksismo: «La ŝtato, tio estas la proletaro organizita en reganta klaso».

Tiu ĉi difino de l' ŝtato ne nur neniam estis klarigata en la reganta propagandista kaj agita literaturo de l' oficialaj soc-dem. partioj, sed ĝuste ĝi estis ĝuste forgesita, ĉar ĝi estas tute nepacigebla kun la reformismo, ĝi okulfrapas kontraŭ la ordinaraj oportunistaj antaŭjuĝoj kaj filistraj iluzioj rilate la «pacan evoluon de demokratio».

Por la proletaro estas necesa la ŝtato — ĉi tion ripetas ĉiuj oportunistoj, social-ŝovinistoj kaj kaŭtskianoj, kredigante, ke tia estas la instruo de Marx, kaj «forgesante» aldoni, ke, unue, laŭ Marx, por la proletaro estas necesa nur la formortanta ŝtato, tio estas organizita tiamaniere, ke ĝi senprokraste komencu formortadi kaj ne povu ne formorti. Kaj, due, por la laboruloj estas necesa «la ŝtato», «tio estas la proletaro organizita en reganta klaso».

La ŝtato estas aparta organizaĵo de iu forto, ĝi estas organizaĵo de l' perforto por subpremegado de iu klaso. Kian do klason devas subpremegadi la proletaro? Certe nur la ekspluatistan klason, t. e. la burĝaron. Por la laboruloj la ŝtato estas necesa nur por subpremi la kontraŭstaron flanke de l' ekspluatistoj, kaj gvidi ĉi subpremadon, realigi ĝin en la vivo kapablas nur la proletaro, kiel la unika ĝisfine revolucia klaso, la unika klaso, kapabla unuigi ĉiujn laborulojn kaj ekspluatatojn en batalo kontraŭ la burĝaro, cele al ĝia definitiva forigo.

25

Por la ekspluatistaj klasoj estas necesa la politika regado cele al subtenado de l' ekspluatado, t. e. en la profitaj celoj de eta malplimulto kontraŭ la ega plimulto de l' popolo. Por la ekspluatataj klasoj estas necesa la politika regado en la celoj de plena neniigo de ĉia ekspluatado, t. e. por la interesoj de l' granda plimulto de l' popolo kontraŭ la eta malplimulto de la nuntempaj sklavposeduloj, t. e. bienuloj kaj kapitalistoj.

La etburĝaj demokratoj, tiuj ĉi kvazaŭ socialistoj, anstataŭantaj la klasan batalon per la revadoj pri interkonsentoj de l' klasoj, estis imagantaj ankaŭ la socialisman reorganizon revmaniere, ne en la formo de renverso la regadon de l' ekspluatista klaso, sed en la formo de subigo de la celkonscia malplimulto, al la plimulto. Tiu ĉi etburĝa utopio, neŝireble ligita kun agnosko de superklasa ŝtato, estis veniganta en la praktiko al perfido rilate la interesojn de l' laborulaj klasoj kiel tion ĉi ja montris ekz. la historio de l' franciaj revolucioj en 1848 kaj 1871 j.j., kiel tion ĉi montris la sperto de l' «socialista» partopreno en la burĝaj ministraroj en Anglio, en Francio, en Italio kaj en aliaj landoj en la fino de l' XIX-a kaj en la komenco de l' XX-a jarcentoj.

Marx dum sia tuta vivo batalis kontraŭ tiu ĉi etburĝa socialismo, nun renaskita en Rusio de la partioj de eseroj kaj de menŝevikoj. Marx venigis la instruon pri la klasa batalo konsekvence ĝis la instruo pri la politika regpotenco, pri la ŝtato.

La renverso de l' burĝara regado estas ebla nur flanke de l' proletaro, kiel aparta klaso, kies ekonomiaj kondiĉoj de ekzistado preparas ĝin por ties renverso, donas al ĝi eblon kaj forton plenumi ĝin. Dumkiam la burĝaro dispecigas, dispolvigas la kamparanaron kaj ĉiujn etburĝajn tavolojn, ĝi kunigas, unuigas, organizas la proletaron. Nur la proletaro — pro ĝia ekonomia rolo en la grandskala produktado, — kapablas esti gvidanto de ĉiuj laborulaj kaj ekspluatataj amasoj, kiujn la burĝaro ekspluatas, premegas, premas ofte ne malpli, sed pli forte, ol la proletojn, sed kiuj ne kapablas memstare bataladi por sia liberiĝo.

26

La instruo pri la klasa batalo, aplikita de Marx al la problemo pri la ŝtato kaj pri la socialisma revolucio, venigas necesece al agnosko je la politika regado de l' proletaro, de ĝia diktatoreco, t. e. de regpotenco dividata kun neniu kaj sin apoganta senpere sur la armitan forton de l' amasoj. La renverso de l' burĝaro estas efektivigebla nur per transformiĝo de l' proletaro en regantan klason, kapablan subpremi la senevitan, furiozan kontraŭstaron de l' burĝaro kaj organizi por la nova sistemo de ekonomio ĉiujn laborulajn kaj ekspluatatajn amasojn.

Por la proletaro estas necesa la ŝtata regpotenco, la centralizita organizado de l' forto, la organizado de l' perforto por subpremado de l' kontraŭstaro flanke de l' ekspluatistoj kaj ankaŭ por la gvidado super la grandega amaso de loĝantaro — super la kamparanaro, eta burĝaro, duon-proletoj en la «aranĝado» de socialisma ekonomio.

Edukante la laboristan partion, la marksismo edukas la avangardon de l' proletaro, kapablan preni la regpotencon kaj konduki la tutan popolon al la socialismo, direkti kaj organizi la novan sociordon, esti instruisto, direktanto, gvidanto de ĉiuj laboruloj kaj ekspluatatoj en la aranĝado de sia socia vivo sen la burĝaro kaj kontraŭ la burĝaro. Kontraŭe, la reganta nun oportunismo edukas el la laborista partio la forŝiriĝantajn de l' amasoj reprezentantojn, pli bone salajratajn laboristojn, «sin adaptantajn» tolereble dum la kapitalismo, vendantajn kontraŭ lentsupo sian rajton de unuanaskiteco, t. e. rezignantajn je sia rolo de revoluciaj gvidantoj de l' popolo kontraŭ la burĝaro.

«La ŝtato, tio estas la proletaro organizita en reganta klaso», — tiu ĉi teorio de Marx estas neforŝireble ligita kun la tuta lia instruo pri la revolucia rolo de l' proletaro en la historio. Finplenumo de ĉi rolo, estas la proletara diktatoreco, la politika superregado de l' proletaro.

Sed se por la proletaro estas necesa la ŝtato, kiel aparta organizado de l' perforto kontraŭ la burĝaro, do el ĉi tie

27

mem venas la konkludo, ĉu estas pensebla la kreo de tia organizaĵo sen la antaŭa neniigo, sen la detruo de tiu ŝtata maŝino kiun kreis por si la burĝaro? Al tiu ĉi konkludo proksime venigas «Komunista Manifesto» kaj pri ĉi konkludo parolas Marx, resumante la sperton de la revolucio de l' jaroj 1848–1851.

2. Rezultaro de l' revolucio

Rilate al la interesanta nin problemo pri la ŝtato Marx resumas la rezultojn de l' revolucio de 1848–1851 j.j. en jena rezonado el la verko «La 18-a de Brumaire de Louis Bonaparte»:

«…Sed la revolucio estas solida. Ĝi ankoraŭ troviĝas en vojaĝo tra la purigejo. Ĝi plenumas sian aferon metodece. Ĝis la 2-a de decembro de l' jaro 1851» (la tago de l' ŝtata renverso de Louis Bonaparte) «ĝi finis duonon de sia prepara laboro, nun ĝi finas la alian duonon. Komence ĝi kondukas ĝis perfekteco la parlamentan regpotencon por havi la eblon renversi ĝin. Nun, kiam ĝi tion ĉi atingis, ĝi kondukas ĝis perfekteco ankaŭ la ekzekutivan regpotencon, reduktas ĝin je ĝia plej pura esprimo, izolas ĝin, kontraŭmetas ĝin al si, kiel la solan riproĉon, por koncentrigi kontraŭ ĝi ĉiujn fortojn de l' detruado» (la klinigo de l' literoj estas de ni). «Kaj kiam la revolucio finos ĉi duan duonon de sia prepara laboro, tiam Eŭropo leviĝos de sia loko kaj diros, triumfante: ci bone fosas, maljuna talpo!

Tiu ĉi ekzekutiva regpotenco kun ĝia grandega burokrata kaj milita organizaĵo, kun ĝia multkomplika kaj artefarita ŝtatmaŝino, kun tiu ĉi armeo de duon-miliono da ŝtatoficistoj apud la ankaŭ duon-miliona militistaro, tiu ĉi terura organismo-parazito, ĉirkaŭvolvanta kvazaŭ per reto la tutan korpon de l' franca socio kaj ŝtopanta

28

ĉiujn ĝiajn spirkanalojn, estiĝis en la epoko de l' absoluta monarkio, dum la dekadenco de l' feŭdismo, dum la dekadenco, kiun tiu ĉi organismo helpis rapidigi». La unua franca revolucio evoluigis la centralizon, «sed kune kun tio ĝi pligrandigis la amplekson, la atributojn kaj la nombron de kunhelpantoj al la registara regpotenco. Napoleono finfaris tiun ĉi ŝtatmaŝinon». La legitima monarkio kaj la Julia monarkio «aldonis nenion novan krom la pli granda labordivido…

Fine, la parlamenta respubliko en sia batalo kontraŭ la revolucio estis devigata plifortigi, kune kun la rimedoj de represio, la rimedojn kaj la centralizon de l' registara regpotenco. Ĉiuj renversoj pliperfektigis ĉi maŝinon anstataŭ rompi ĝin» (La klinigo de l' literoj estas de ni). «La partioj, kiuj anstataŭante unu la alian, batalis por la reganteco, rigardis la ekposedon de tiu ĉi grandega ŝtatkonstruaĵo, kiel ĉefan konkiron en sia venko» («La 18-a de Brumaire de Louis Bonaparte», pĝ. 98–99, eld. 4-a, Hamburg, 1907 j.).

En tiu ĉi rimarkinda rezonado la marksismo faras grandegan paŝon antaŭen kompare al «Komunista Manifesto». Tie la problemo pri la ŝtato estas metata dume ekstreme abstrakte, en la plej ĝeneralaj konceptoj kaj esprimoj. Tie ĉi la problemo estas metata konkrete kaj la konkludo estas farata ekstreme preciza, difinita, praktike-palpebla: ĉiuj antaŭaj revolucioj pliperfektigis la ŝtatmaŝinon, sed ĝin oni devas detrui, rompi.

Tiu ĉi konkludo estas la ĉefaĵo, la fundamento en la instruo de l' marksismo pri la ŝtato. Kaj nome tiu ĉi fundamento estas ne nur plene forgesita de la regantaj oficialaj soc.-dem. partioj, sed ankaŭ rekte fuŝita (kiel ni vidos pli malsupre) de la plej eminenta teoriulo el la II-a Internacio: K. Kaŭtsky.

En «Komunista Manifesto» estas resumitaj la ĝeneralaj rezultoj de l' historio, devigantaj vidi en la ŝtato organon de l' klasa regado kaj venigantaj al

29

la necesa konkludo, ke la proletaro ne povas renversi la burĝaron, ne konkirinte komence la politikan regpotencon, ne akirinte la politikan regantecon, ne transforminte la ŝtaton en «la organizitan, kiel reganta klaso, proletaron», kaj ke ĉi proletara ŝtato tuj post ĝia venko komencos formortadi, ĉar en socio sen klasaj kontraŭdiroj la ŝtato estas ne necesa, estas neebla. Tie ĉi ne estas metata la problemo, kia do devas — el la vidpunkto de l' historia evoluo — esti tiu ĉi anstataŭo de l' burĝa ŝtato per la proleta.

Ĝuste tiun problemon Marx metas kaj solvas en la jaro 1852. Fidela al sia filozofio de l' dialektika materialismo, Marx prenas kiel fundamenton la historian sperton de l' grandaj jaroj de l' revolucio de 1848–1851 j.j. La instruo de Marx ankaŭ tie ĉi, kiel ĉiam — estas lumigita de profunda filozofa mondkoncepto kaj de riĉa resumado de l' sperto.

La problemo pri la ŝtato estas metata konkrete: kiamaniere historie estiĝis la burĝa ŝtato, la necesa por la regado de l' burĝaro ŝtatmaŝino? kiaj estas ĝiaj ŝanĝoj, ĝia evoluo en la procedo de l' burĝaj revolucioj kaj ĉe la memstaraj elpaŝoj de premegitaj klasoj? kiaj estas la taskoj de l' proletaro rilate tiun ĉi ŝtatmaŝinon?

La centralizita ŝtata regpotenco, propra al la burĝa socio, estiĝis en la epoko de l' falo de l' absolutismo. La du institucioj plej karakterizaj por ĉi tiu ŝtatmaŝino estas la ŝtatoficistaro kaj la konstanta armeo. Pri tio, kiamaniere miloj da fadenoj ligas ĉi instituciojn ĝuste kun la burĝaro, estas dirata neunufoje en la verkoj de Marx kaj Engels. La sperto de ĉiu laboristo klarigas ĉi ligon ekstreme okulvideble kaj impone. La laborista klaso per sia haŭto lernas ekkoni ĉi ligon — jen kial ĝi tiel facile ekkaptas kaj tiel firme ekposedas la sciencon pri la senevito de ĉi ligo — la sciencon, kiun la etburĝaj demokratoj aŭ malinteligente kaj facilanime neas, aŭ ankoraŭ pli facilanime agnoskas «ĝenerale», forgesante fari la koncernajn praktikajn konkludojn.

30

La ŝtatoficistaro kaj la konstanta armeo, tiu ĉi — «parazito» sur la korpo de l' burĝa socio, la parazito, naskita de l' internaj kontraŭdiroj, kiuj ĉi socion disŝiras, sed nome la parazito, «ŝtopanta» la porvivajn spirkanalojn. La reganta nun en la oficiala social-demokratio, kaŭtskiana oportunismo konsideros la teorion pri la ŝtato parazita organismo, kiel specialan kaj ekskluzivan apartenaĵon de l' anarkismo. Kompreneble tiu ĉi fuŝado de l' marksismo estas ekstreme profita por tiuj filistroj, kiuj venigis la socialismon ĝis la ega honto de pravigado kaj plibeligado de la imperiista milito per la aplikado al ĝi de l' koncepto: «defendo de l' patrio», sed tamen tio ĉi estas — evidenta fuŝado.

Tra ĉiuj burĝaj revolucioj, da kiuj Eŭropo vidis multon, komencante de la tempo de l' feŭdismfalo, iras evoluo, pliperfektigo, plifirmigo de tiu ĉi ŝtatoficista kaj milita aparato. En detaloj, ĝuste la etburĝaro estas tirata al la flanko de l' grandburĝaro kaj subiĝas al ĝi multgrade per tiu ĉi aparato, donanta al la supraj tavoloj de kamparanaro, malgrandaj metiistoj, vendistoj kaj cet. relative oportunajn, trankvilajn kaj honorajn postenetojn, metantaj iliajn posedantojn super la popolo. Rigardu tion, kio okazis en Rusio dum duonjaro post la 27-a de februaro de l' 1917 j.: la ŝtatoficistaj postenoj, kiuj antaŭe estis donataj prefere al nigrocentuloj*, fariĝis akiraĵo de kadetoj, menŝevikoj kaj eseroj. Pri neniuj seriozaj reformoj, en esenco, oni pensis, penante prokrasti ilin «ĝis la Konstituanta kunveno», kaj ĉe la Konstituanta kunveno prokrasti ilin ĝis la militfino! Kaj rilate la dividon de l' akiraĵo, rilate la okupadon de postenoj de ministroj, de vic-ministroj, de guberniestroj kaj ceteraj kaj ceteraj oni ne prokrastis kaj neniun Konstituantan kunvenon oni atendis! La ludo pri kombinoj rilate la konsiston de l' registaro estis, en esenco, nur esprimo de ĉi divido kaj redivido de l' «akiraĵo», okazanta supre kaj malsupre, en la tuta lando, en la tuta centra

* Monarkiistoj. (Rim. de l' tradukinto).

31

kaj loka administrado. La rezulto, la objektiva rezulto dum la duonjaro, 27 februaro — 27 aŭgusto 1917 j., estas sendube: la reformoj estas prokrastitaj, la divido de ŝtatoficistaj postenetoj okazis, kaj «la eraroj» de l' divido estas korektitaj per kelkaj redividoj.

Sed ju pli multaj okazas la «redividoj» de l' ŝtatoficista aparato inter la diversaj burĝaj kaj etburĝaj partioj (inter la kadetoj, eseroj kaj menŝevikoj, se oni prenos la rusan ekzemplon), des pli klara fariĝas por la premegitaj klasoj, kaj por la proletaro en frunto de ili, ilia nepacigebla malamikeco kontraŭ la tuta burĝa socio. De tie ĉi estas la neceso por ĉiuj burĝaj partioj, eĉ por la plej demokratiaj kaj «revolucie-demokratiaj» en ties nombro, plifortigadi la represiojn kontraŭ la revolucia proletaro, plifirmigadi la aparaton de l' represioj, t. e. la saman ŝtatan maŝinon. Tia sinsekvo de l' okazintajoj devigas la revolucion «koncentrigi ĉiujn fortojn de l' detruo» kontraŭ la ŝtata regpotenco, devigas meti kiel celon ne la plibonigon de l' ŝtatmaŝino, sed la detruon, neniigon ĝian.

Ne la logikaj rezonadoj, sed la efektiva disvolviĝo de l' okazintajoj, la viva sperto de 1848–1851 j.j. venigis al tia meto de l' tasko. Ĝis kia grado severe sin tenas Marx sur la fakta bazo de l' historia sperto, oni povas vidi el tio, ke en 1852 jaro li ne jam metas konkrete la problemon pri tio, per kio oni anstataŭu tiun ĉi neniigendan ŝtatmaŝinon. La sperto ne jam estis donanta tiam la materialon por tia problemo, metita de la historio sur la tagordon pli poste en 1871 j. En 1852 jaro kun la precizeco de natur-historia observado estis ebla nur konstati, ke la proleta revolucio venis al la tasko «koncentrigi ĉiujn fortojn de l' detruo» kontraŭ la ŝtata regpotenco, al la tasko «rompi» la ŝtatmaŝinon.

Tie ĉi povas aperi la demando, ĉu ĝusta estas ĝeneraligo de l' sperto, de l' observoj kaj konkludoj de Marx, ilia transigo en la limojn pli vastajn, ol la historio de Francio dum tri jaroj, dum 1848–1851 jaroj? Por analizi ĉi demandon ni rememorigu komence unu rimarkon de Engels, kaj poste ni transiru al la faktoj.

32

«…Francio — skribis Engels en la antaŭparolo al 3-a eldono de «18-a de Brumaire» — Francio estas lando, en kiu la historia batalo de klasoj pli multe, ol en aliaj landoj, estis atinganta ĉiufoje la decidan finon. En Francio en la plej akraj trajtoj estis elforĝiĝantaj tiuj ŝanĝiĝantaj politikaj formoj, interne de kiuj sin movis tiu ĉi klasa batalo kaj en kiuj ĝiaj rezultoj estis trovantaj sian esprimon. La koncentriĝo de l' feŭdismo dum la mezepoko, la modela lando de unuforma kasta monarkio depost la renesanctempo, Francio disbatis dum la tempo de l' Granda revolucio la feŭdismon kaj fondis tipan regadon de l' burĝaro, kun tia klasika klareco, ne trovebla en alia eŭropa lando. Kaj la batalo de l' levanta la kapon proletaro kontraŭ la reganta burĝaro aperas tie ĉi en tia akra formo, kiu estas nekonata en aliaj landoj» (pĝ. 4 en la eld. de 1907 j.).

La lasta rimarko malnoviĝis, tial ke depost 1871 jaro okazis interrompo en la revolucia batalo de l' francia proletaro, kvankam ĉi interrompo, kiom ajn longa ĝi estis, neniam forigas la eblon je tio, ke en la venonta proleta revolucio Francio montros sin, kiel klasika lando de bataloj inter klasoj ĝis decida fino.

Sed ni faru ĝeneralan ekrigardon sur la historion de l' antaŭenemaj landoj en la fino de XIX-a kaj en la komenco de XX-a jarcentoj. Ni vidos, ke pli malrapide, pli multforme, sur multe pli vasta kampo estis okazanta tiu sama procedo, unuflanke, de ellaboro de «parlamenta regpotenco», kiel en la respublikaj landoj (Francio, Ameriko, Svisio), tiel ankaŭ en la monarkiaj (Anglio, Germanio ĝis ia grado, Italio, skandinavaj landoj ktp.) — aliflanke, de batalo por la regpotenco inter diversaj burĝaj kaj etburĝaj partioj, dividantaj kaj redividantaj la «akiraĵon» de l' ŝtatoficistaj postenetoj, dum neŝanĝeblo de l' bazoj de l' burĝa sociordo — fine, de pliperfektigo kaj plifirmigo de ekzekutiva regpotenco, de ĝia ŝtatoficista kaj milita aparato.

33

Nedudeble tio ĉi estas la ĝeneralaj trajtoj de l' tuta plej nova evoluo de l' kapitalistaj landoj ĝenerale. Dum tri jaroj, 1848–1851, Francio en la rapida, akra, koncentrigita formo montris ĉiujn procedojn de evoluo, kiuj estas propraj al la tuta kapitalista mondo.

Kaj precipe la imperiismo, la epoko de banka kapitalo, la epoko de l' gigantaj kapitalistaj monopoloj, la epoko de l' transkreskado de l' monopolema kapitalismo en la ŝtate-monopoleman kapitalismon, montras la neordinaran plifortiĝon de l' «ŝtatmaŝino», la ekstreman kreskon de ĝia ŝtatoficista kaj milita aparato en la ligo kun plifortiĝo de l' represioj kontraŭ la proletaro kiel en la monarkiaj, tiel ankaŭ en la plej liberaj, respublikaj landoj.

La tutmonda historio alvenigas nun, sendube, en senkompare pli vasta skalo, ol en 1852 j., al «koncentrigo de ĉiuj fortoj» de l' proleta revolucio por la «detruado» de l' ŝtatmaŝino.

Per kio ĝin anstataŭos la proletaro — pri tio la plej instruan materialon donis la Pariza Komuno.

3. Marx'a meto de la problemo en 1852 jaro*

En 1907 j. Mering publikigis en la revuo «Neue Zeit» (XXV, 2, 164) fragmentojn el letero de Marx al Weidemeier de 5-III-1852 j. Ĉi letero enhavas, interalie, la sekvantan rimarkindan rezonadon:

«Kio koncernas min, do al mi apartenas nek la merito, ke mi malkovris la ekzistadon de klasoj en la moderna socio, nek la merito, ke mi malkovris ilian interbatalon. Burĝaj historiistoj delonge antaŭ mi skizis la historian evoluon de tiu ĉi batalo de l' klasoj, kaj la burĝaj ekonomistoj — la ekonomian anatomion de l' klasoj.

* Ĉi paragrafo estas aldonita en la 2-a eldono.

34

Ti-kion mi faris novan, konsistis el pruvo de jeno: 1) ke ekzisto de klasoj estas ligita nur kun difinitaj historiaj bataloj, propraj al la evoluo de produktado (Historische Entwickelungskampfe der Produktion), 2) ke la klasa batalo necese venigas al la diktatoreco de l' proletaro, 3) ke ĉi diktatoreco mem estas nur transiro al neniigo de ĉiaj klasoj kaj al senklasa socio …».

En unue, la ĉefan kaj radikan diferencon inter sia instruo kaj la instruo de antaŭenemaj kaj pleje profundaj pensuloj de l' burĝaro, kaj due, la esencon de sia instruo pri la ŝtato.

La ĉefaĵo en la instruo de Marx estas la klasa batalo. Tiel oni diras kaj skribas tre ofte. Sed tio estas neĝusta. Kaj pro tiu ĉi neĝusteco tre ofte okazas oportunisma kripligo de l' marksismo, ĝia falsigo en la spirito de akcepteblo por la burĝaro. Ĉar la instruo pri klasa batalo ne de Marx, sed de la burĝaro antaŭ Marx estas kreita kaj por la burĝaro, ĝenerale dirante, ĝi estas akceptebla. Kiu agnoskas nur la batalon de l' klasoj, tiu ne jam estas marksano, tiu povas evidentiĝi ankaŭ ne forlasante la kadrojn de burĝa pensado kaj de burĝa politiko. Limigi la marksismon per instruo pri batalo de l' klasoj — tio signifas ĉirkaŭtranĉi la marksismon, kripligi ĝin, redukti ĝin al tio, kio estas akceptebla al la burĝaro. Marksano estas nur ti-kiu vastigas la agnoskon de l' klasbatalo ĝis agnosko de l' diktatoreco de l' proletaro. En tio estas la plej profunda diferenco de marksano je ordinara etburĝo (kaj eĉ grand-burĝo). Per ĉi provilo necesas esplori la efektivan komprenon kaj agnoskon pri la marksismo. Kaj ne estas mirige, ke kiam la historio de Eŭropo alvenigis la laboristan klason praktike al ĉi problemo, do ne nur ĉiuj oportunistoj kaj reformistoj, sed ankaŭ ĉiuj «kautsky-anoj» (homoj ŝanceliĝantaj inter reformismo kaj marksismo) evidentiĝis mizeraj filistraj kaj etburĝaj demokratoj, neantaj la diktatorecon de l' proletaro. La broŝuro de Kautsky «La diktatoreco de l' proletaro»,

35

aperinta en aŭgusto de 1918 j., t. e. longe post la unua eldono de ĉi libro, estas modelo de filistra kripligo de l' marksismo kaj de plena abdiko je ĝi en efektivo ĉe hipokrita ĝia agnosko pervorta (rig. mian broŝuron: «Proleta revolucio kaj renegato Kautsky», Petrogrado kaj Moskvo, 1918 j.).

La moderna oportunismo en la persono de sia ĉefa reprezentanto eks-marksano K. Kautsky, trafas plene sub la cititan karakterizon de burĝa pozicio ĉe Marx ĉar ĉi oportunismo limigas la regionon de agnosko pri la klasa batalo per la regiono de burĝaj rilatoj. (Kaj interne de ĉi regiono, en ĝiaj kadroj nek unu klera liberalulo rifuzos «principe» agnoski la klasan batalon!) La oportunismo ne venigos la agnoskon de l' klasa batalo ĝuste ĝis la pleja ĉefajo, ĝis la periodo de transiro de kapitalismo al komunismo, ĝis la periodo de renverso de l' burĝaro kaj plena neniigo ĝia. En efektivo ĉi periodo senevite estas la periodo de nespertite krueligita klasa batalo, nekonite akraj formoj ĝiaj, kaj sekve, ankaŭ la ŝtato de ĉi periodo senevite devas esti ŝtato laŭ-nove demokratia (por proletoj kaj senhavuloj ĝenerale) laŭ-nove diktatoreca (kontraŭ la burĝaro).

Plie. La esenco de l' Marx'a instruo pri la ŝtato estas konceptita nur de ti-kiu komprenis, ke la diktatoreco de unu klaso estas necesa ne nur por ĉia klasa socio ĝenerale, ne nur por la proletaro, renversinta la burĝaron, sed ankaŭ por la tuta historia periodo, fordividanta la kapitalismon de la «socio sen klasoj», de l' komunismo. La formoj de l' burĝaj ŝtatoj estas tiel aŭ aliel, sed lastkonsidere nepre, la diktatoreco de l' burĝaro. Transiro de l' kapitalismo al komunismo, certe, ne povas ne doni grandan abundon kaj diversspececon de politikaj formoj, sed la esenco ĉe tio estos senevite unu sama: la diktatoreco de l' proletaro.

36

Ĉapitro III

Ŝtato kaj revolucio.
La sperto de Pariza Komuno de 1871 j.
La analizo de Marx

1. En kio estas la heroismo de l' komunanoj-provo

Estas konate, ke kelkajn monatojn antaŭ la Komuno, aŭtune de 1870 j., Marx estis avertanta la parizajn laboristojn, pruvante, ke provo renversi la registaron estus malsaĝeco de l' malespero. Sed kiam en marto de 1871 j. al la laboristoj oni trudis la decidan batalon kaj ili ĝin akceptis, kiam la ribelo fariĝis fakto, Marx kun la plej granda ĝojego salutis la proletan revolucion malgraŭ la malbonaj antaŭsignoj. Marx ne insistis je la pedanta verdikto pri «neĝustatempo» de l' movado, kiel la malĝoje-fama rusa renegato de l' marksismo Pleĥanov, en novembro de 1905 j. verkinta en la tono de akcel-laŭdo al la batalo de laboristoj kaj kamparanoj, kaj post decembro de 1905 j. liberalece kriinta: «Oni ne devis preni la batalilojn».

Marx, tamen, ne nur estis ĝojeganta pri la heroismo de la «atakintaj la ĉielon», laŭ lia esprimo, komunanoj. En la amasa revolucia movado, kvankam ĝi ne atingis la celon, li vidis egsignifan historian sperton, certan paŝon antaŭen de l' tutmonda proleta revolucio, la praktikan paŝon, pli gravan, ol centoj da programoj kaj rezonadoj. Analizi tiun ĉi sperton, eltiri de ĝi lecionojn de taktiko, reesplori surbaze de ĝi sian teorion — jen kiamaniere metis sian taskon Marx.

La sola «korekto» al «Komunista Manifesto», kiun Marx konsideris necesa fari, estis farita de li surbaze de l' revolucia sperto de l' parizaj komunanoj.

La lasta antaŭparolo al la nova germana eldono de «Kom. Manifesto», subskribita de ambaŭ ĝiaj aŭtoroj, estas datita je la 17-a de junio de 1872 j. En ĉi antaŭparolo la aŭtoroj, Karl Marx kaj Friedrich Engels, diras, ke la programo de «Kom. Manifesto» «nun iuloke malnoviĝis».

37

«…Precipe, — daŭrigas ili, — la Komuno pruvis, ke «la laborista klaso ne povas simple ekposedi la pretan ŝtatan maŝinon kaj funkciigi ĝin por siaj propraj celoj»…»

Prenitaj en la duajn citosignojn la vortoj de ĉi citaĵo estas prenitaj de ĝiaj aŭtoroj el la verko de Marx: «La civila milito en Francio».

Do, unu fundamentan kaj ĉefan lecionon de Pariza Komuno Marx kaj Engels konsideris kiel havantan tian gigantan gravon, ke ili enigis ĝin, kiel esencan korekton al «Komunista Manifesto».

Estas ekstreme karakterize, ke nome tiu ĉi esenca korekto estis kripligita de l' oportunistoj, kaj ĝia senco, certe, estas nekonata al naŭ dekonoj, se ne al naŭdek naŭ centonoj el la legantoj de «Komunista Manifesto». Detale pri tiu ĉi kripligo ni diros pli malsupre, en la ĉapitro speciale dediĉita al la kripligoj. Nun sufiĉos noti, ke la vastigita vulgara «komprenado» de la citita de mi rimarkinda diraĵo de Marx konsistas en tio, ke kvazaŭ Marx substrekas tie ĉi la ideon pri malrapida evoluo kontraŭece al la konkiro de l' regpotenco kaj simile al tio.

En efektivo — estas ĝuste renverse. La penso de Marx konsistas en tio, ke la laborista klaso devas disbati, rompi «la pretan ŝtatmaŝinon», sed ne limigi sin per simpla ĝia ekposedo.

La 12-an de aprilo de 1871 j., t. e. ĝuste en la tempo de la Komunumo, Marx skribis al Kugelmann:

«…Se ci rigardos en la lastan ĉapitron de mia «18-a de Brumaire», ci vidos, ke kiel sekvantan provon de l' franca revolucio mi deklaras: ne transdoni el unuj manoj en la aliajn la burokrate-militan maŝinon, kiel tio estis okazanta ĝis nun, sed rompi ĝin» (la kursivo apartenas al Marx; en la originalo staras: zerbrechen), «kaj ĝuste tia estas la antaŭkondiĉo de ĉia efektiva popola revolucio sur la kontinento. Ĝuste en tio ankaŭ konsistas la provo de niaj heroecaj parizaj kamaradoj» (pĝ. 709 en «Neue Zeit», XX, I, la jaro 1901–1902).

38

(La leteroj de Marx al Kugelmann aperis en rusa lingvo ne malpli, ol en du eldonoj; el ili unu sub mia redakto kaj kun mia antaŭparolo).

En ĉi vortoj: «rompi la burokrate-militan maŝinon» enestas la mallonge esprimita ĉefa leciono de l' marksismo rilate la problemon pri la taskoj de l' proletaro en revolucio koncerne la ŝtaton. Kaj nome tiu ĉi leciono ne nur estas tute forgesita, sed eĉ rekte fuŝita de la reganta kaŭtskiana «klarigo» al la marksismo!

Kio koncernas la aludon de Marx je «18-a de Brumaire», do ni citis pli supre plene la koncernan lokon.

Estas interese noti aparte du lokojn en la citita rezonado de Marx. Unue, li limigas sian konkludon je la kontinento. Tio ĉi estis komprenebla en 1871 j., kiam Anglio estis ankoraŭ modelo de lando pure kapitalista, sed sen militistismo kaj en multa grado sen burokratismo. Tial Marx esceptis Anglion, kie revolucio kaj eĉ popola revolucio prezentiĝis kaj estis ebla sen la antaŭkondiĉo pri detruado de l' «preta ŝtatmaŝino».

Nun, en 1917 j., en la epoko de l' unua granda imperiista milito, tiu ĉi limigo de Marx forfalas, kaj Anglio kaj Ameriko, la plej grandaj kaj la lastaj en la tuta mondo reprezentantoj de l' anglo-saksa «libero» en la senco de foresto de militistismo kaj burokratismo, forrulis plene en la komune-eŭropan malpuran, sangozan marĉon de l' burokrate-militaj institucioj, ĉion al si subigantaj, ĉion per si premantaj. Nun en Anglio, kaj ankaŭ en Ameriko «la antaŭkondiĉo de ĉiu efektive popola revolucio» estas la rompado, la detruado de l' «preta» (preparita tie en 1914–1917 j.j. antaŭ la «eŭropa», komune-imperiista perfekteco) «ŝtatmaŝino».

Due, apartan atenton meritas la ekstreme profunda rimarko de Marx, ke la detruado

39

de l' burokrate-milita ŝtatmaŝino estas « antaŭkondiĉo de ĉia efektive popola revolucio». Tiu ĉi koncepto pri «popola» revolucio ŝajnas stranga en la buŝo de Marx, kaj la rusaj pleĥanovanoj kaj menŝevikoj, tiuj ĉi sekvuloj de Struve, dezirantaj esti konsiderataj kiel marksistoj, povus, eble, deklari tian esprimon ĉe Marx kiel «direraron». Ili reduktis la marksismon al tia mizere-liberala fuŝaĵo, ke krom la kontraŭmeto de burĝa kaj proleta revolucio por ili nenio ekzistas, kaj eĉ tiu ĉi kontraŭmeto estas komprenata de ili ĝis neeblo mortece.

Se oni prenus kiel ekzemplon la revoluciojn de l' XX-a jarcento, do la portugalan, kaj ankaŭ la turkan oni devos, certe, rekoni ilin burĝaj. Sed «popola» nek tiu, nek la alia estas, ĉar la amaso de l' popolo, la grandega plimulto da ĝi aktive, memstare, kun siaj propraj ekonomiaj kaj politikaj postuloj rimarkeble elpaŝas nek en tiu, nek en la alia revolucioj. Kontraŭe, la rusa burĝa revolucio de 1905–1907 j.j., kvankam en ĝi mankis tiaj «brilaj» sukcesoj, kiuj okazis iutempe en la portugala kaj en la turka, estis, sendube, «efektive popola» revolucio, ĉar la amaso de l' popolo, ĝia plimulto, la plej profundaj sociaj «malsuproj», dispremitaj de la premego kaj ekspluatado, estis leviĝantaj memstare, metis sur la tutan procedon de l' revolucio la signon de siaj postuloj, de siaj provoj laŭ sia plaĉo konstrui la novan socion anstataŭ la detruata malnova.

En Eŭropo de 1871 j. sur la kontinento en neniu lando la proletaro estis formanta la plimulton de l' popolo. «La popola» revolucio, entiranta al la movado efektive la plimulton, povis esti tia, nur enprenante kaj la proletaron, kaj la kamparanaron. La ambaŭ klasoj ja estis formantaj tiam «la popolon». La ambaŭ klasoj ja estis unuigitaj per tio, ke «la burokrate-milita maŝino» premas, premegas, ekspluatas ilin. Disbati ĉi maŝinon, rompi ĝin — tia estas la vera intereso de l' «popolo», de ĝia plimulto da laboristoj kaj de plimulto da vilaĝanoj, tia estas «la antaŭkondiĉo» de libera ligo

40

inter la plej malriĉaj kamparanoj kaj la proletoj, kaj sen tia ligo nefirma estas la demokratio kaj neebla estas la socialisma reorganizo.

Al tia ligo, kiel estas konate, ja estis trabatanta por si la vojon Pariza Komuno, ne atinginta la celon pro vico da kaŭzoj de interna kaj ekstera karaktero.

Sekve, parolante pri «la efektive popola revolucio», Marx, neniel forgesante apartaĵojn de la etburĝaro (pri ili li parolis multe kaj ofte), plej severe konsideris la faktan korelativon inter la klasoj en la plimulto el la kontinentaj ŝtatoj de Eŭropo en 1871. Kaj aliflanke, li konstatis, ke «la disbato» de l' ŝtatmaŝino estas postulata de l' interesoj de l' laboristoj kaj ankaŭ de l' kamparanoj, unuigas ilin, metas antaŭ ili la komunan taskon forigi «la paraziton» kaj anstataŭi ĝin per io nova.

Per kio do nome?

2. Per kio oni anstataŭu la detruitan ŝtatmaŝinon?

Al tiu demando en 1847 j., en «Komunista Manifesto» Marx estis donanta la respondon ankoraŭ tute abstraktan, pli ĝuste, montrantan la taskon, sed ne la rimedojn por ĝia solvo. Anstataŭi per «organizado de l' proletaro en regantan klason», per «konkiro de l' demokratio» — jena estis la respondo de «Komunista Manifesto».

Ne enigante en utopioj, Marx el la sperto de l' amasa movado atendis respondon al la demando pri tio, kiajn konkretajn formojn ĉi organizaĵo estos kunigita kun la plej plena kaj konsekvenca «konkiro de l' demokratio».

La sperton de l' Komuno, kiom ajn malgranda ĝi estus, Marx plej atente analizas en «La civila milito en Francio». Ni citu la plej gravajn lokojn el ĉi verko:

En XIX-a jarcento estis disvolviĝanta, devenanta el la mezepokaj jarcentoj «centralizita ŝtata regpotenco

41

kun ĝiaj ĉieaj organoj: konstanta armeo, polico, burokratio, pastraro, juĝista kasto». Paralele al la disvolviĝo de l' klasa antagonismo inter la kapitalo kaj la laboro «la ŝtata regpotenco estis akiranta pli kaj pli la karakteron de socia regpotenco por premegado de l' laboro, la karakteron de maŝino por klasa regado. Post ĉiu revolucio, signifanta certan antaŭenpaŝon de l' klasa batalo, la pure premegista karaktero de l' ŝtata regpotenco eligas eksteren ĉiam pli kaj pli malkaŝe». La ŝtata regpotenco post la revolucio de 1848–1849 j.j. fariĝas «nacia rimedo por milito de l' kapitalo kontraŭ la laboro». La dua imperio fiksigas tion.

«Rekta kontraŭago de l' imperio estis la Komuno». «Ĝi estis difinita formo» «de tia respubliko, kiu devis forigi ne nur la monarkian formon de l' klasa regado, sed ankaŭ la klasan regadon mem…»

En kio konsistas tiu ĉi «difinita» formo de l' proleta, socialisma respubliko? Kia estis la ŝtato, kiun ĝi komencis krei?

«…La unua dekreto de l' Komuno estis la neniigo de l' konstanta militistaro kaj ĝia anstataŭo per la armita popolo…»

postulo enestas nun en la programoj de ĉiuj, dezirantaj nomiĝi socialistaj partioj. Sed kion valoras iliaj programoj, plej bone oni povas vidi el la konduto de niaj eseroj kaj menŝevikoj, en efektivo ĝuste post la revolucio de 27-a de februaro rezignintaj je la realigo en la vivon de ĉi postulo!

«…La Komuno formiĝis el la elektitaj per la ĝenerala elektorajto en diversaj regionoj de Parizo urbaj deputitoj. Ili estis respondecaj kaj ajna-tempe ŝanĝeblaj. La plej parto da ili konsistis, estas memkompreneble, el laboristoj aŭ el rekonitaj reprezentantoj de l' laborista klaso…»

«…La polico, ĝis nun estinta ilo de l' ŝtata registaro, estis tuje senigita

42

je siaj politikaj funkcioj kaj transformita en respondecan organon de l' Komuno, ŝanĝeblan ajnatempe… Samtiel — la ŝtatoficistoj de ĉiuj aliaj administraj fakoj… Komencante de l' membroj de l' Komuno, de supre ĝis malsupre, la socia servo devis esti plenumata por la salajro de laboristo. Ĉiaj privilegioj kaj monsubvencioj por la reprezentado al la superaj ŝtataj postenuloj malaperis kune kun tiuj ĉi postenuloj… Post la forigo de l' konstanta militistaro kaj de l' polico, de tiuj iloj por la materiala regpotenco de l' malnova registaro, la Komuno senprokraste eklaboris por rompi la ilon de spirita premegado, la forton de l' pastroj… La juĝistaj postenuloj perdis sian ŝajnan sendependecon… ili devis estonte esti elektataj malkaŝe, esti respondecaj kaj ŝanĝeblaj…»

Do, la disrompitan ŝtatmaŝinon la Komuno anstataŭis kvazaŭ «nur» per pli plena demokratia: la neniigo de l' konstanta armeo, la plena elektateco kaj ŝanĝebleco de ĉiuj oficuloj. En efektivo tiu ĉi «nur» signifas gigantan ŝangon de unuj institucioj per la institucioj de la principe alia speco. Tie ĉi estas konstatebla ĝuste unu el la okazoj de «transformiĝo de l' kvanto en la kvaliton»: la demokratio efektivigita kun tia pleja pleneco kaj konsekvenco, kun kiu tio ĝenerale estas pensebla, transformiĝas el la burĝa demokratio en la proletan, el la ŝtato (= aparta forto por premegado de iu klaso) en ion tian, kio jam ne estas nome la ŝtato.

Subpremadi la burĝaron kaj ĝian kontraŭstaron estas dume ĉiam necesa. Por la Komuno tio estis precipe necesa, kaj unu el la kaŭzoj de ĝia malvenko estas en tio, ke ĝi nesufiĉe decide tion estis faranta. Sed la subpremanta organo tie ĉi estas jam la plimulto de l' loĝantaro, sed ne la malplimulto, kiel ĝi estis ĉiam okazanta kaj dum la dungsklaveco. Kaj se la plimulto de l' popolo mem subpremas siajn premegistojn, do «la aparta forto» por la subpremado jam ne estas necesa! En tiu senco la ŝtato komencas formortadi. Anstataŭ

43

apartaj institucioj de l' privilegiita malplimulto (la privilegiita ŝtatoficistaro, la estraro de l' konstanta armeo) la plimulto mem povas senpere plenumadi tion ĉi, kaj ju pli tutpopola fariĝas la plenumado mem de l' funkcioj de l' ŝtata regpotenco, des pli malgranda fariĝas la bezono pri ĉi tiu regpotenco.

Precipe rimarkinda estas ĉi-rilate la substrekata de Marx rimedo de l' Komuno: la nuligo de ĉiaj monsubvencioj por la reprezentadoj, de ĉiaj monaj privilegioj al la ŝtatoficistoj, la malgrandigo de l' salajroj al ĉiuj oficuloj en la ŝtato ĝis la nivelo de «la salajro de laboristo». Tie ĉi ĝuste plej okulvideble montriĝas la vojturno de la demokratio burĝa al la demokratio proleta, de la demokratio premegista al la demokratio de l' premegataj klasoj, de la reganteco, kiel «aparta forto» por subpremado de iu klaso, al la subpremado de la premegistoj flanke de la komuna forto de la popolplimulto, de l' laboristoj kaj kamparanoj. Kaj ĝuste rilate tiun ĉi, aparte montrivan — en la problemo pri ŝtato, eble, la plej gravan punkton — la lecionoj de Marx estas pleje forgesitaj! En la popularaj komentaroj — kaj ili estas sennombraj — pri tio ĉi oni ne parolas! «Estas kutimite» pri tio ĉi silenti, kvazaŭ pri «naivaĵo» forvivinta sian tempon, — simile al tio, kiel la kristanoj, akirinte la situon de l' ŝtata religio, «forgesis» pri la «naivaĵoj» de l' komenca kristianismo kun ĝia demokratie-revolucia spirito.

La malaltigo de l' pago de la superaj ŝtatoficistoj ŝajnas esti «simple» postulo de naiva, primitiva demokratismo. Unu el la «fondintoj» de la plej nova oportunismo, la estinta social-demokrato Ed. Bernstein, ne unufoje ekzercis en ripetado de trivialaj burĝaj moketoj pri la «primitiva» demokratismo. Kiel ankaŭ ĉiuj oportunistoj, kiel ankaŭ la nunaj kaŭtskianoj, li tute ne komprenis tion, ke, unue, la transiro de l' kapitalismo al la socialismo estas neebla sen certa «reveno» al la «primitiva» demokratismo (ĉar aliel kiamaniere do oni transiru, al la plenumado de l' ŝtataj funkcioj per la plimulto de l' loĝantaro kaj per la loĝantaro senescepte tuta?) kaj due, ke «la primitiva demokratismo»

44

sur la bazo de l' kapitalismo kaj de l' kapitalista kulturo — estas ne ti-kio estas la primitiva demokratismo dum la praaj aŭ antaŭkapitalistaj tempoj. La kapitalista kulturo kreis la grandan produktadon, fabrikojn, fervojojn, poŝton, telefonojn kaj cet., kaj sur tiu ĉi bazo la granda plimulto da funkcioj de la malnova «ŝtata regpotenco» tiamaniere simpliĝis kaj povas esti reduktita al tiaj simplaj procedoj de registrado, enskribado, kontrolado, ke ĉi funkcioj fariĝos plene laŭfortaj al ĉiuj legosciaj homoj, ke ĉi funkciojn estos eble plenumadi kontraŭ la ordinara «salajro de laboristo», ke oni povos (kaj oni devos) forpreni de ĉi funkcioj ĉian similon je io privilegiita, «estreca».

La plena elekteblo, la ŝanĝeblo en ajna tempo de ĉiuj senescepte postenuloj, malaltigo de ilia salajro al la ordinara «laborpago de laboristo», tiuj ĉi simplaj kaj «memkompreneblaj» demokratiaj rimedoj, unuigante plene la interesojn de l' laboristoj kaj de l' plej parto de l' kamparanoj, servas samtempe kiel ponteto, veniganta de l' kapitalismo al la socialismo. Tiuj ĉi rimedoj koncernas la ŝtatan, pure politikan rekonstruon de l' socio, sed ili ricevas, komprenende, la tutan sian sencon kaj signifon nur en la ligo kun la efektivigata kaj preparata «ekspropriado al la ekspropriistoj», t. e. per la transiro de l' kapitalista privatposedo je produktiloj en la sociposedon.

«La Komuno — skribis Marx — faris vero la devizon de ĉiuj burĝaj revolucioj, la malmultekostan registaron, neniiginte du el la plej grandaj kategorioj da elspezoj — la armeon kaj la ŝtat-oficistaron».

El la kamparanaro, samkiel ankaŭ el la aliaj tavoloj de l' etburĝaro, nur malgranda malplimulto «altiĝas», «fariĝas homoj» en la burĝa senco, t. e. aŭ transformiĝas en bonhavantajn homojn, en burĝojn, aŭ en bonhavantajn kaj privilegiitajn ŝtatoficistojn. La granda plimulto de l' kamparanaro en ĉia kapitalista lando, kie nur estas la kamparanaro (kaj da tiaj kapitalistaj landoj estas la plimulto),

45

estas premegita de la registaro kaj atendegas ĝian renverson, atendegas la «malmultekostan» registaron. Efektivigi ĉi tion povas nur la proletaro kaj, efektivigante tion ĉi, ĝi faras samtempe paŝon al la socialisma reorganizo de l' ŝtato.

3. La neniigo de l' parlamentismo

«La Komuno, — skribis Marx, — devis esti ne parlamenta, sed laboranta korporacio, samtempe leĝdonanta kaj ankaŭ ekzekutivanta …

…Anstataŭ unufoje dum tri aŭ ses jaroj decidi, kiu membro de l' reganta klaso devas reprezenti kaj subpremadi (ver- und zertreten) la popolon en la parlamento, anstataŭ tio la ĝenerala elektorajto devis servi al la popolo, organizita en komunoj, por serĉi laboristojn, kontrolistojn, librotenistojn por sia entrepreno, samkiel la individua elektorajto servas por tiu ĉi celo al ĉiu alia labordonanto».

Tiu ĉi rimarkinda kritiko kontraŭ la parlamentismo, donita en 1871 jaro, ankaŭ apartenas nun, dank' al regado de l' social-ŝovinismo kaj oportunismo, al la nombro de l' «forgesitaj vortoj» de l' marksismo. La ministroj kaj parlamentistoj laŭprofesiaj, la perfiduloj al la proletaro kaj la «aferulaj» socialistoj nuntempaj lasis kritikadon kontraŭ la parlamentismo tutplene al la anarkistoj, kaj sur tiu ĉi mirinde- prudenta bazo deklaris ĉian kritikon kontraŭ la parlamentismo kiel «anarkismo»!! Estas nenio stranga, ke la proletaro de l' «antaŭenemaj» parlamentaj landoj, suferante de aĉsento pro rigardo al tiaj «socialistoj», kiaj estas Scheidemann, David, Legien, Sembat, Renaudel, Henderson, Vandervelde, Stauning, Branting, Bissolati kaj Kº, ĉiam pli ofte estis fordonanta siajn simpatiojn al la anarki-sindikatismo, malgraŭ tio, ke tiu ĉi estis la sangfrato de l' oportunismo.

Sed por Marx la revolucia dialektiko neniam estis tiu senenhava moda frazo, tintilo, kiun

46

el ĝi faris Pleĥanov, Kautsky kaj cet. Marx scipovis senindulge rompi kun la anarkismo pro la nescipovo utiligi eĉ la «brutejon» de l' burĝa parlamentismo, precipe, kiam certe forestas revolucia situo, — sed samtempe li scipovis ankaŭ doni la vere revoluci-proletan kritikon kontraŭ la parlamentismo.

Unufoje dum kelkaj jaroj decidi, kiu membro de l' reganta klaso estos en la parlamento subpremanta, dispremanta la popolon, — jen en kio estas la vera esenco de l' burĝa parlamentismo, ne nur en la parlamente-konstituciaj monarkioj, sed ankaŭ en la plej demokratiaj respublikoj.

Sed se meti la problemon pri ŝtato, se rigardi la parlamentismon, kiel unu el la institucioj de l' ŝtato, el la vidpunkto de l' proletaraj taskoj en tiu ĉi fako, do kie estas la eliro el la parlamentismo? kiamaniere oni povas esti sen ĝi?

Denove kaj denove estas necese diri: la lecionoj de Marx, bazitaj sur la studado pri la Komuno, estas tiome forgesitaj, ke por la moderna «social-demokrato» (legu: por la moderna perfidulo al la socialismo) estas do simple nekomprenebla alia kritiko kontraŭ la parlamentismo, krom la anarkista aŭ reakcia.

La eliro el la parlamentismo estas, certe, ne en la neniigo de l' reprezentataj institucioj kaj de l' elekteblo, sed en la transformigo de l' reprezentaj institucioj el la parolejoj en «laborantajn» instituciojn. «La Komuno devis esti ne la parlamenta institucio, sed la laboranta, samtempe donanta kaj ankaŭ plenumanta la leĝojn».

«Ne parlamenta, sed laboranta» institucio, tio ĉi estas dirita trafpike al la modernaj parlamentanoj kaj al la parlamentaj «ĉambraj hundetoj» de l' social-demokratio! Rigardu ajnan parlamentan landon, de Ameriko ĝis Svisio, de Francio ĝis Anglio, Norvegio kaj cet.: la veran «ŝtatan» laboron oni faras post la kulisoj kaj ĝin plenumas ministerioj, kancelarioj, staboj. En la parlamentoj oni nur babilas kun la speciala celo trompi «la simplan popolon». Tio ĉi estas ĝis tia grado ĝusta, ke eĉ en Rusia

47

respubliko, en la burĝe-demokratia respubliko, pli frue, ol ĝi sukcesis krei efektivan parlamenton, montriĝis jam ĉiuj ĉi celoj de l' parlamentismo. Tiaj herooj de l' putra filistreco, kiel Skobelev kaj Ceretelli, Ĉernov kaj Avksentjev, scipovis ankaŭ la Sovetojn malpuraĵigi laŭtipe de la plej malnobla burĝa parlamentismo, transforminte ilin en senenhavajn parolejojn. En la Sovetoj la sinjoroj «socialistaj» ministroj trompas la fidelajn simplulojn per frazado kaj rezolucioj. En la registaro okazas konstanta kvadrilo, unuflanke — por laŭvice sidigadi al «la kuko» de profitdonaj kaj honoraj postenoj pli multe da «eseroj kaj menŝevikoj», aliflanke, por okupi la atenton de l' popolo. Kaj en kancelarioj, en staboj oni «laboras» «ŝtatan» laboron!

«La Afero de l' Popolo», la presorgano de l' reganta partio de l' «socialistoj-revoluciuloj», antaŭnelonge en la redakcia fruntartikolo konfesis kun sensimila malkaŝemo de la homoj el la «bontona societo», en kiu «ĉiuj» sin okupas pri politika prostituado, — ke eĉ en tiuj ministerioj, kiuj apartenas al la «socialistoj» (pardonu la esprimon!), eĉ en ili la tuta ŝtatoficistaro restas, esence, malnova, funkcias laŭmalnove, fuŝas la revoluciajn iniciatojn tute «libere»! Sed se eĉ mankus tiu ĉi konfeso, ĉu la fakta historio de partopreno de la eseroj kaj menŝevikoj en la registaro ne pruvas tion ĉi? Karakteriza tie ĉi estas nur tio, ke, troviĝante en la ministra societo kun la kadetoj, sinjoroj Ĉernov, Rusanov, Zenzinov kaj la ceteraj redaktoroj de «L' Afero de l' Popolo» tiomgrade perdis la honton, ke ili ne sin ĝenas publike, kvazaŭ pri bagatelo, rakonti, ne ruĝiĝante, ke ĉe «ili» en la ministrejoj ĉio estas laŭmalnove!! La revolucie-demokrata frazo — estas por la malsaĝigo de l' kamparaj Johanoj, kaj la ŝtatoficista kancelaria burokrataĵo — por la «bonfarigo» al kapitalistoj — jen vi havas la esencon de l' «honesta» koalicio.

La sinvendeman kaj finputrintan parlamentismon de l' burĝa socio la Komuno anstataŭas per institucioj, en kiuj la libero de juĝado kaj diskutado ne degeneras en

48

trompadon, ĉar la parlamentanoj mem devas labori, mem plenumi, mem kontroli tion, kio okazas en la vivo, ili mem devas respondi senpere antaŭ siaj elektantoj. La reprezentaj institucioj restas, sed la parlamentismo, kiel aparta sistemo, kiel divido de la laboroj leĝdona kaj ekzekutiva, kiel privilegia stato por la deputitoj, tie ĉi ne ekzistas. Sen reprezentaj institucioj ni ne povas al ni imagi demokration, eĉ proletan demokration, sed sen parlamentismo — ni povas kaj devas efektivigi ĝin se la kritiko de l' burĝa socio por ni ne estas senenhavaj vortoj, se la celado renversi la regadon de l' burĝaro estas nia serioza kaj sincera celado, sed ne la «por-elekta» frazo por kaptado de laboristaj voĉoj, kiel ĉe la menŝevikoj, kaj eseroj, kiel ĉe la Scheidemann'oj kaj Legien'oj, Sembat'oj kaj Vandervelde'oj.

Estas ekstreme instrua, ke, parolante pri la funkcioj de tiu ŝtatoficistaro, kiu estas necesa por la Komuno, kaj ankaŭ por la proleta demokratio, Marx prenas por komparo la oficistojn de «ĉia alia labordonanto», t. e. ordinaran kapitalistan entreprenon kun «laboristoj, kontrolistoj kaj librotenistoj».

Ĉe Marx estas eĉ ne unu guto da utopiismo en tiu senco, ke li verkis, fantazikreis la «novan» socion. Ne, li studas, kiel natur-historian procedon, la naskiĝon de l' nova socio el la malnova, la transirajn formojn de la dua al la unua. Li prenas la faktan sperton de l' amasa proleta movado kaj penas ĉerpi el ĝi praktikajn lecionojn. Li «lernas» ĉe la Komuno, kiel ĉiuj grandaj revoluciaj pensuloj ne timis lerni el la sperto de grandaj movadoj de la premegita klaso, neniam rilatante al ili kun pedantaj «moralvortoj» (el la speco de l' Pleĥanov'a: «oni ne devis preni la armilojn» aŭ de l' Ceretelli'a: «klaso devas sin mem limigi»).

Pri neniigo de l' ŝtatoficistaro tuje, ĉiuloke, ĝisfine oni ne povas paroli. Tio ĉi estas utopio. Sed disrompi tuje la malnovan ŝtatoficistan maŝinon kaj tuje komenci konstruadon de la nova, permesanta poiome neniigi ĉian ŝtatoficistaron, tio ĉi estas ne utopio, tio ĉi estas — sperto

49

de la Komuno, tio ĉi estas la rekta, vica, tasko de l' revolucia proletaro.

La kapitalismo simpligas la funkciojn de l' «ŝtata» administrado, permesas deĵeti la «hierarkion» kaj redukti la tutan aferon al la organizado de l' proletoj (kiel reganta klaso), je la nomo de la tuta socio dunganta «laboristojn, kontrolistojn, librotenistojn».

Ni ne estas utopiistoj. Ni ne estas «revuloj» pri tio, kiamaniere tuje ekzisti sen ajna gvidado, sen ajna subiĝo; tiuj ĉi anarkistaj revoj, bazitaj sur la nekompreno pri la taskoj de la proletara diktatoreco, en la esenco estas fremdaj al la marksismo kaj en la afero servas nur al prokrastado de l' socialisma revolucio ĝis la homoj estos aliaj. Ne, ni volas la socialisman revolucion kun tiaj homoj, kiaj estas nun, kiuj sen subiĝo, sen kontrolo, sen «kontrolistoj kaj librotenistoj» ne ekzist-povos.

Sed subiĝi necesas al la armita avangardo de ĉiuj ekspluatatoj kaj laboruloj — al la proletaro. La specifan «hierarkion» de ŝtatoficistoj oni povas kaj devas tuj, inter hodiaŭ kaj morgaŭ, komenci anstataŭi per la simplaj funkcioj de «kontrolistoj kaj librotenistoj», per la funkcioj, kiuj jam nun estas plene atingeblaj en la disvolviĝnivelo de urbanoj ĝenerale kaj tute plenumeblaj por la «salajro de laboristo».

Organizos la grandan produktadon, elvenante de tio-kio jam estas kreita de l' kapitalismo, mem ni, la laboristoj, apogante nin sur nian laboristan sperton, kreante la severegan, feran disciplinon, kiun subtenas la ŝtata regpotenco de armitaj laboristoj, ni reduktos la ŝtatoficistojn ĝis la rolo de simplaj plenumantoj de niaj komisioj, respondecaj, ŝanĝeblaj, modeste pagataj, «kontrolistoj kaj librotenistoj» (certe, kun la teknikistoj de ĉiuj specoj kaj gradoj), jen estas nia proleta tasko, jen de kio oni povas kaj devas komenci dum efektivigado de l' proleta revolucio. Tia komenco, sur la bazo de l' granda produktado, per si mem venigas al la poioma «formortado» de ĉia ŝtatoficisteco, al poioma kreado de tia ordo —

50

de la ordo sen citosignoj, de la ordo, ne simila al la dunga sklaveco — de tia ordo, kiam la ĉiam plisimpliĝantaj funkcioj de kontrolo kaj librotenado estos plenumataj de ĉiuj laŭvice, estos poste fariĝantaj kutimo kaj fine forfalos, kiel apartaj funkcioj de aparta tavolo de homoj.

Tre sprita germana social-demokrato, ĉirkaŭ la jaro 1870 nomis la poŝton ekzemplo de socialisma mastrumo. Tio ĉi estas tre ĝusta. Nun la poŝto estas mastrumo, organizita laŭ la tipo de ŝtate-kapitalisma monopolo. La imperiismo poiome transformas ĉiujn trustojn en organizaĵojn de simila tipo. Super la «simplaj» laboruloj, kiuj estas superŝarĝitaj per laboro kaj malsatas, tie ĉi staras la sama burĝa burokrataro. Sed la mekanismo de socia mastrumado tie ĉi estas jam preta. Renversi kapitalistojn, disrompi per fera mano de armitaj laboristoj la la burokratan maŝinon de l' moderna ŝtato — kaj antaŭ ni estas liberigita je «parazito» altteknike muntita mekanismo, kiun ekfunkciigi povas plene mem la unuigitaj laboristoj, dungante teknikistojn, kontrolistojn, pagante la laboron de ĉiuj ili kiel ankaŭ de ĉiuj ĝenerale «ŝtataj» oficistoj per salajro de laboristo. Jen estas la tasko konkreta, praktika, realigebla tuje rilate al ĉiuj trustoj, liberiganta laborulojn je ekspluatado, prikalkulanta la sperton, praktike jam komencitan (precipe en la fako de ŝtatorganizo) de l' Komuno.

La tuta popola ekonomio, organizita kiel poŝto, tiamaniere ke ĉiuj teknikistoj, kontrolistoj, librotenistoj kiel ankaŭ ĉiuj oficistoj, ricevu salajron ne pli altan ol tiun de laboristo, sub la kontrolo kaj gvidado de l' armita proletaro — jen estas nia proksima celo. Jen kia ŝtato, jen kia ekonomia bazo estas necesa por ni. Jen kio donos la neniigon de l' parlamentismo kaj la konservon de l' reprezentaj institucioj, jen kio liberigos la laborulajn klasojn je la prostituigo de ĉi institucioj flanke de l' burĝaro.

51

4. Organizado de naciunueco

«…En tiu mallonga skizo de nacia organizado, kiu pluen ellabori la Komuno ne havis tempon, estas dirata tute definitive, ke la Komuno devis… fariĝi politika formo eĉ de la plej malgranda vilaĝo»… de la komunoj estus elektata ankaŭ «la nacia delegitaro» en Parizo.

«…Ne multaj, sed tre gravaj funkcioj, kiuj tiam restus ankoraŭ ĉe la centra registaro, ne devis esti nuligitaj — tia aserto estis konscia falsigo, — sed devis esti transdonitaj al komunaj, t. e. ege respondecaj ŝtatoficistoj…

…La unueco de nacio estis ne neniigenda, sed kontraŭe, organizenda pere de komunuma aranĝo. La unueco de l' nacio devis fariĝi realaĵo per neniigo de tiu ŝtata regpotenco, kiu estis nomanta sin enkarniĝo de ĉi unueco, sed kiu deziris esti sendependa de la nacio, super ĝi staranta. En efektivo tiu ĉi ŝtata regpotenco estis nur parazita surkreskaĵo sur la korpo de nacio… La tasko konsistis el tio, ke oni forhaku la premegantajn organojn de la malnova registara potenco, sed ĝiajn leĝerajtajn funkciojn oni forprenu de tiu potenco, kiu pretendas stari super la socio, kaj transdonu ilin al respondecaj servutoj de la socio».

Ĝis kia grado ne komprenis — eble pli ĝuste estas diri: ne ekdeziris kompreni — oportunistoj de l' moderna social-demokratio ĉi rezonadojn de Marx, plej bone montras la herostrate-fama libro de l' renegato Bernstein: «Premisoj de socialismo kaj taskoj de social-demokratio». Ĝuste rilate al la cititaj vortoj de Marx, Bernstein skribis, ke tiu ĉi programo «laŭ sia politika enhavo evidentigas en ĉiuj esencaj trajtoj grandegan similecon al la federismo de Proudhon… Apud ĉiuj ceteraj disiĝoj inter Marx kaj la «etburĝo»

52

Proudhon (Bernstein metas la vortojn «etburĝo» en citosignojn, kiuj devas esti, laŭ lia opinio, ironiaj) en ĉi punktoj la pensiro ĉe ili estas tiom proksima, kiel tio nur estas ebla». Certe, — daŭrigas Bernstein, — la signifo de municipoj kreskas, sed «al mi ŝajnas dubenda, ke la unua tasko de l' demokratio estis tia neniigo (Auflösung — precize: dissolvo de ilia organizo, kiel prezentas al si Marx kaj Proudhon — formigo de nacia kunveno de delegitoj de provincaj aŭ regionaj kunvenoj, kiuj, siavice, estus konsistigataj el la delegitoj de Komunoj, — tiamaniere, ke la tuta antaŭa formo de naciaj reprezentadoj tute malaperus». (Bernstein, «Premisoj», pĝ. 134 kaj 136 de germana eldono de 1899 jaro).

Tio ĉi estas simple monstra: miksi la konceptojn de Marx pri «neniigo de ŝtata regpotenco de parazito» kun la federismo de Proudhon! Sed tio ĉi ne estas hazarda, ĉar en la kapon de l' oportunisto ne venas la penso, ke Marx parolas tie ĉi tute ne pri la federismo kiel kontraŭo al la centrismo, sed pri la disrompo de la malnova, burĝa, en ĉiuj burĝaj ŝtatoj ekzistanta ŝtatmaŝino.

En la kapon de l' oportunisto venas nur tio, kion li vidas ĉirkaŭ si, en medio de filistra burĝeco kaj de «reformista» malprogreso, nome nur la «municipoj»! Pri la revolucio de l' proletaro la oportunisto mallernis eĉ pensi.

Tio estas ridiga. Sed estus rimarkinde, ke en ĉi punkto kontraŭ Bernstein oni ne disputis. Bernstein estis de multaj montrata malĝusta — precipe de Pleĥanov en rusa literaturo, de Kautsky en la eŭropa — sed tiu kaj aliu pri tiu ĉi fuŝado de Marx flanke de Bernstein ne parolis.

La oportunisto ĝis tia grado mallernis pensi revolucie kaj pensadi pri revolucio, ke li atribuas la «federismon» al Marx, konfuzante lin kun la fondinto de anarkismo, Proudhon. Kaj Kautsky kaj Pleĥanov, dezirantaj esti ortodoksaj marksanoj, defendi la instruon de l' revolucia marksismo, pri tio silentas! Tie ĉi

53

estas unu el la kaŭzoj de tiu ekstrema banaligo de konceptoj pri la diferenco inter marksismo kaj anarkismo, kiu estas propra al kaŭtskianoj kaj ankaŭ al oportunistoj, kaj pri kio ni ankoraŭ parolos.

Neniu signo de federismo estas en la cititaj rezonadoj de Marx pri la sperto de l' Komuno. Marx samopinias kun Proudhon ĝuste pri tio, kion ne vidas la oportunisto Bernstein. Marx malsamopinias kun Proudhon ĝuste pri tio, en kio Bernstein vidas similecon.

Marx samopinias kun Proudhon en tio, ke ili ambaŭ estas por la «detruo» de l' moderna ŝtata maŝino. Tiun ĉi similecon inter marksismo kaj anarkismo (kun Proudhon kaj ankaŭ kun Bakunin) nek oportunistoj, nek kaŭtskianoj deziras vidi, ĉar ili foriris de l' marksismo en tiu ĉi punkto.

Marx malsamopinias kun Proudhon kaj ankaŭ kun Bakunin ĝuste en la problemo pri federismo (ne parolante jam pri diktatoreco de l' proletaro). La federismo principe elfluas el la etburĝaj konceptoj de anarkismo. Marx estas centralisto. Kaj en la cititaj liaj rezonadoj estas neniu forlaso de l' centralismo. Nur la homoj, plenaj de filistra «superstiĉa kredo» je ŝtato, povas kompreni la neniigon de l' burĝa maŝino kiel neniigon de l' centralismo!

Nu, kaj se la proletaro kaj la plej malriĉa kamparanaro prenos en siajn manojn la ŝtatan regpotencon, organiziĝos tute libere en komunoj kaj unuigos la agadon de ĉiuj komunoj en iliaj ekfrapoj kontraŭ la kapitalo, en rompado de l' kapitalista kontraŭstaro, en transdonado de l' privata posedrajto je fervojoj, fabrikoj, tero kaj cet. al la tuta nacio, al la tuta socio — ĉu tio ne estos centralismo? ĉu tio ne estas la plej konsekvenca demokratia centralismo? ĉu plue tio ne estas proleta centralismo?

Bernstein simple ne kapablas ekpensi, ke estas ebla memvola centralismo, memvola unuiĝo de komunoj en nacion, memvola kuniĝo de proletaj komunoj por detruado de l' burĝa regado kaj de l' burĝa ŝtata maŝino. Bernstein, kiel ĉiu filistro, vidas la centralismon

54

kiel ion nur desupre, nur oficiste kaj militistece trudata kaj konservata.

Marx intence, kvazaŭ antaŭvidante la eblon de fuŝado de siaj konceptoj, substrekas, ke konscia falsigo estas la akuzoj kontraŭ la Komuno pri tio, ke ĝi deziris neniigi la unuecon de l' nacio, nuligi la centran regpotencon. Marx intence uzas la esprimon «organizi unuecon de l' nacio» por kontraŭmeti la konscian, demokratian, proletan centralismon al la burĝa, militista, ŝtatoficista.

Sed… plej certa surdulo estas ti-kiu ne deziras aŭskulti. Kaj la oportunistoj de la moderna social-demokratio ĝuste ne deziras aŭskulti pri neniigo de la ŝtata regpotenco, pri forhako de l' parazito.

5. Neniigo de parazito — ŝtato

Ni jam citis la koncernajn vortojn de Marx kaj ni devas kompletigi ilin.

«…Ordinara sorto de nova historia kreado — skribis Marx, — estas ke oni ĝin akceptas kiel ripeton de la malnovaj kaj eĉ forvivintaj formoj de la socia vivo, kiujn la novaj institucioj iom similas. Samtiel ankaŭ ĉi nova Komuno, kiu rompas (bricht — rompas) la modernan ŝtatan regpotencon, estos rigardata, kiel renaskigo de l' mezepoka komuno… kiel asocio de etaj ŝtatoj (Montesquieu, ĝirondanoj)… kiel trograndigita formo de la malnova batalo kontraŭ la troa centraligo…

…Komunuma aranĝo revenigus al la socia korpo ĉiujn fortojn, kiujn ĝis nun estis formanĝeganta tiu parazita tubero «ŝtato», sin nutranta je la malprofito de l' socio kaj malhelpanta ĝian liberan movadon. Jam per tio sola estus antaŭenpuŝita la renaskiĝo de Francio…

…Komunuma aranĝo venigus kamparajn produktantojn sub la mensan gvidadon de l' ĉefaj urboj en ĉiu regiono kaj garantius

55

al ili tie, en la persono de urbaj laboristoj, naturajn reprezentantojn de iliaj interesoj. Jam la ekzistado mem de la Komuno venigis post si, kiel ion per si mem evidentan, lokan administradon, sed jam ne kiel kontraŭpezon al la ŝtata regpotenco, kiu denun fariĝas superflua…».

«Neniigo de l' ŝtata regpotenco», kiu estis «parazita tubero», «forhako» ĝia, «detruo» ĝia, «la ŝtata regpotenco fariĝas denun superflua» — jen per kiaj esprimoj parolas Marx pri la ŝtato, taksante kaj analizante la sperton de l' Komuno.

Ĉio ĉi estas verkita antaŭ preskaŭ kvindek jaroj, kaj nun necesas fari kvazaŭ esplorfosadon por venigi ĝis la konscio de larĝaj amasoj la nefuŝitan marksismon. La konkludojn, faritajn el observoj pri la lasta granda revolucio, kiun travivis Marx, oni forgesis ĝuste kiam venis la epoko de sekvantaj grandaj revolucioj de l' proletaro.

«La diverseco de juĝoj, kiujn elvokis la Komuno, kaj la diverseco de interesoj, trovintaj en ĝi sian esprimon, pruvas, ke ĝi estis supergrade fleksebla politika formo, dum ĉiuj antaŭaj formoj de registaro, laŭ sia esenco, estis tirane premegaj. Ĝia efektiva sekreto estis jen kio: esence ĝi estis registaro de l' laborista klaso, rezulto de la lukto de l' produktanta klaso kontraŭ la klaso akaparanta, ĝi estis, fine, malkaŝa politika formo dum kiu povis efektiviĝi la ekonomia emancipo de laboro…

Sen ĉi lasta kondiĉo la komunuma aranĝo estus neebla kaj trompa…»

Utopiistoj estis okupataj per «malkovrado» de politikaj formoj, dum kiuj devus okazi la socialisma reorganizo de l' socio. Anarkistoj estis forigantaj ĝenerale la problemon pri politikaj formoj. Oportunistoj de l' moderna social-demokratio akceptis la burĝajn politikajn formojn de parlamenta demokratia ŝtato kiel limon netransireblan

56

kaj estis rompantaj sian frunton, preĝante antaŭ ĉi «modelo», deklaris anarkismon ĉian celadon rompi tiujn ĉi formojn.

El la tuta historio de l' socialismo kaj de politika lukto, Marx konkludis, ke la ŝtato devas malaperi, ke la transira formo de ĝia malaperado (transirado de ŝtato al ne-ŝtato) estos «la organizita en reganta klaso proletaro». Sed la taskon malkovri politikajn formojn de ĉi estonto Marx ne prenis sur sin. Li limigis sin per preciza observado de l' franca historio, per ĝia analizo kaj per la konkludo, al kiu estis veniganta la 1851 jaro: ni proksimiĝas al la detruado de l' burĝa ŝtata maŝino.

Kaj kiam ektondris la amasa revolucia movado, malgraŭ la malsukceso de ĉi movado, malgraŭ ĝia mallongdaŭro kaj okulfrapanta malforto, Marx komencis studi, kiajn formojn malkovris ĉi movado.

La Komuno — «malkovrita fine» per la proleta revolucio estas la formo, dum kiu povas efektiviĝi la ekonomia liberiĝo de l' laboro.

La Komuno — estas la unua provo de proleta revolucio disrompi la burĝan ŝtatan maŝinon kaj la «malkovrita fine» politika formo, per kiu oni povas kaj oni devas anstataŭi la disrompitan.

Ni vidos en la sekvanta traktado, ke la rusaj revolucioj de 1905 kaj 1917 jaroj, ĉe aliaj cirkonstancoj, ĉe aliaj kondiĉoj, daŭrigas la aferon de l' Komuno kaj konfirmas la genian historian analizon de Marx.

Ĉapitro IV

Daŭrigo. — Aldonaj klarigoj de Engels

Marx donis fundamenton al la problemo pri la signifo de l' sperto liverita de l' Komuno. Engels ne unufoje estis revenanta al ĉi temo, klarigante la analizon kaj la konkludojn de Marx, iafoje kun tia forto kaj reliefeco lumigante aliajn flankojn de l' problemo, ke necesas insisti pri tiuj klarigoj.

57

1. «Loĝeja problemo»

En sia verko pri la loĝeja problemo (1872 j.) Engels jam konsideris la sperton de l' Komuno, haltante kelkfoje super la taskoj de revolucio rilate la ŝtaton. Estas interese, ke per la konkreta temo evidentiĝas okulvideble, unuflanke, trajtoj de simileco inter la proleta ŝtato kaj la nuna ŝtato — la trajtoj, ebligantaj ambaŭokaze paroli pri la ŝtato — kaj aliflanke, la trajtoj de diferenciĝo aŭ transiro al la neniigo de l' ŝtato.

«Kiamaniere solvi la loĝejan problemon? En la moderna socio ĝi estas solvata samtiel, kiel ĉiu alia socia problemo: per poioma ekonomia egaligo de postulo kaj propono, kaj tio estas la solvo kiu konstante mem renove naskas la problemon, t. e. donas nenian solvon. Kiel solvos ĉi problemon socia revolucio, tio dependas ne nur de cirkonstancoj tempaj kaj lokaj, tio estas ligita ankaŭ kun la problemoj, irantaj multe pli malproksimen, inter kiu unu el la plej gravaj — la problemo pri neniigo de kontraŭaĵoj inter urbo kaj vilaĝo. Ĉar ni ne okupas nin per verkado de utopiaj aranĝsistemoj de estonta socio, do halti super tio estas afero pli ol vana. Senduba estas sole tio, ke jam nun en grandaj urboj sufiĉas loĝeblaj domoj por tuje kontentigi la efektivan bezonon pri loĝejoj per socia utiligo de ĉi konstruaĵoj. Tio ĉi estas efektivigebla, komprenende, nur per ekspropriado de la nunaj posedantoj kaj per enloĝigo en ĉi domoj de senloĝejaj laboristoj, aŭ de laboristoj, nun loĝantaj en trookupitaj loĝejoj. Kaj tuj kiam la proletaro konkiros la politikan regpotencon, simila rimedo, diktata de sociutilaj interesoj, estos samfacile efektivigebla, kiel ankaŭ la ceteraj ekspropriadoj kaj rekvizadoj de loĝejoj farataj de l' moderna ŝtato.» (pĝ. 22 de germ. eld. de 1887 j.).

58

Tie ĉi ne estas analizata formŝanĝo de ŝtata regpotenco, sed estas prenata nur la esenco de ĝia agado. Ekspropriadoj kaj rekvizadoj de loĝejoj okazas ankaŭ laŭ ordonoj de l' nuna ŝtato. Proleta ŝtato, de formala vidpunkto, ankaŭ «ordonos» okupi loĝejojn kaj ekspropriigi domojn. Sed klaras, ke la malnova ekzekutiva aparato, ŝtatoficistaro, ligita kun la burĝaro, estus simple netaŭga por plenumi ordonojn de proleta ŝtato.

«…Necesas konstati, ke la fakta ekposedo super ĉiuj iloj de laboro, super la tuta industrio flanke de l' laborula popolo estas rekta kontraŭaĵo al la Proudhon-ista «elaĉeto». Dum la lasta, aparta laboristo fariĝas posedanto de loĝejo, de terparcelo, de laboriloj: kaj dum la unua kiel kolektiva posedanto de domoj, fabrikoj kaj laboriloj restas la «laborula popolo». Uzado de ĉi domoj, fabrikoj kaj cet. sen rekompenco de elspezoj verŝajne ne estos permesata al apartaj personoj aŭ asocioj, almenaŭ dum transira periodo. Same ankaŭ neniigo de posedrajto je tero ne supozas neniigon de tera rento, sed ĝian transdonon, kvankam en formo ŝanĝita, al la socio. Fakta ekposedo de laboriloj flanke de la laborula popolo, sekve nenial forigos la rajton de lupreno kaj ludonado» (pĝ. 68).

La problemon, tuŝitan en ĉi rezonado, nome: pri ekonomiaj bazoj por formorto de l' ŝtato, ni analizos en la sekvanta ĉapitro. Engels esprimas sin tre singarde, dirante, ke la proleta ŝtato «verŝajne» ne permesos senpagan uzadon de loĝejoj, almenaŭ dum «transira periodo». Ludonado de loĝejoj, apartenantaj al la tuta popolo, por apartaj familioj kontraŭ pago, kaj la kontrolado, kaj tiu aŭ alia normigo en distribuado de loĝejoj — ĉio ĉi postulas ian formon de ŝtato,

59

sed tute ne postulas apartan militan kaj burokratan aparaton kun aparte privilegiita situo de oficistoj. Kaj la transiro al tia ŝtato, kiam uzado de loĝejoj povos estis senpaga, estas ligita kun plena «formorto» de l' ŝtato.

Parolante pri transiro de blanqui'istoj, post la Komuno kaj sub la influo de ĝia sperto, sur principan pozicion de marksismo, Engels preterpasante formulas ĉi pozicion jenamaniere:

«…Neceso de politika agado flanke de l' proletaro kaj de ĝia diktatoreco, kiel transiro al nuligo de l' klasoj, kaj kune kun ili ankaŭ de la ŝtato…» (pĝ. 55).

Iuj amatoroj de litera kritikado aŭ burĝaj «neniigistoj de marksismo» trovos, eble, kontraŭdirojn inter ĉi tiu agnosko de «formorto de l' ŝtato» kaj neado de tia formulo, kiel anarkista, en pli supre citita loko de «Anti-Dühring». Ne estus mirige, se oportunistoj ankaŭ Engels'on kalkulos inter «anarkistoj» — nun ĉiam pli vastigita inter social-ŝovinistoj fariĝas la akuzo de internaciistoj pri anarkismo.

Ke kune kun nuligo de l' klasoj okazos ankaŭ nuligo de l' ŝtato — pri tio la marksismo ĉiam instruis. Vaste konata loko pri «formorto de l' ŝtato» en «Anti-Dühring» akuzas anarkistojn ne pri tio simple, ke ili batalas por nuligo de l' ŝtato, sed pri tio, ke ili predikas kvazaŭ estos eble nuligi la ŝtaton «inter hodiaŭ kaj morgaŭ».

Pro plena kripligo per reganta nun «social-demokratia» doktrino de marksisma rilato al la anarkismo en la problemo pri neniigo de l' ŝtato, precipe utile estas memorigi unu polemikon de Marx kaj Engels kontraŭ anarkistoj.

2. Polemiko kontraŭ anarkistoj

Ĉi polemiko rilatas al la 1873 jaro. Marx kaj Engels publikigis en itala socialista verkokolekto artikolojn kontraŭ Proudhon'istoj — «aŭtonomiistoj» aŭ «anti-aŭtoritatistoj»

60

kaj nur en 1913 j. ĉi artikoloj aperis en germanlingva traduko «Neue Zeit» («Nova Tempo»).

«…Se la politika lukto de l' laborista klaso — skribis Marx, mokante anarkistojn kun ilia neado pri politiko — akceptas revoluciajn formojn, se la laboristoj anstataŭ diktatoreco de l' burĝaro metas sian revolucian diktatorecon, do ili faras teruran krimon de ofendo al principoj, ĉar por kontentigo de siaj mizeraj, krudaj tagbezonoj, por rompi la kontraŭstaron de l' burĝaro, la laboristoj donas al la ŝtato revolucian kaj pasantan formon, anstataŭ formeti la batalilojn kaj nuligi la ŝtaton…» («Neue Zeit», 1913-1914, jaro 32, vol. 1, pĝ. 40).

Jen kontraŭ kia «nuligo» de l' ŝtato sole protestis Marx, polemikante kontraŭ anarkistoj! Tute ne kontraŭ tio, ke la ŝtato foriĝu kune kun la foriĝo de l' klasoj aŭ ke ĝi estos nuligita samtempe kun ilia nuligo, sed kontraŭ tio, ke la laboristoj rifuzu je uzado de bataliloj, je organizita perforto, t. e. je ŝtato servenda al la celo: «rompi la kontraŭstaron de l' burĝaro».

Marx intence substrekas — por ke oni ne kripligu la veran sencon de lia batalo kontraŭ anarkismo — la «revolucian kaj pasantan formon» de la ŝtato, necesa por la proletaro. La ŝtato nur provizore estas necesa por la proletaro. Ni tute ne disiĝas kun anarkistoj en la demando pri nuligo de l' ŝtato, kiel celo. Ni asertas, ke por atingi tiun celon estas necese provizora utiligo de la iloj, rimedoj, metodoj de l' ŝtata potenco kontraŭ la ekspluatistoj, samkiel por neniigo de l' klasoj estas necesa provizora diktatoreco de la premegita klaso. Marx elektas la plej akran starigon de la demando kontraŭ anarkistoj: forigante la jugon de l' kapitalistoj, ĉu devas la laboristoj «formeti la armilaron», aŭ ĉu ili devas utiligi ĝin kontraŭ la kapitalistoj por rompi ilian kontraŭstaron? Do la sistema utiligo de armilaro flanke de unu klaso

61

kontraŭ alia klaso, kio ĝi estas, se ne la «pasanta formo» de l' ŝtato?

Ĉiu social-demokrato demandu sin: ĉu tiamaniere li starigas la demandon pri la ŝtato en polemiko kontraŭ anarkistoj? ĉu tiamaniere estis metanta la demandon la grandega plimulto da socialistaj partioj el la dua Internacio?

Engels ankoraŭ multe pli detale kaj pli populare malvolvas la samajn pensojn. Li primokas antaŭ ĉio la malklarecon de la penso ĉe Proudhon'istoj, kiuj nomis sin mem «anti-aŭtoritatistoj», t. e. ili neis ĉian aŭtoritaton, ĉian regpotencon. Rigardu fabrikon, fervojon, ŝipon en maro — diras Engels — ĉu ne estas klare, ke sen certa subiĝo, sekve, sen certa aŭtoritato aŭ regpotenco estas ebla la funkciado de iu el tiuj ĉi komplikaj teknikaj institucioj, bazitaj sur aplikado de maŝinoj kaj sur plana kunlaborado de multaj homoj?

«…Se mi uzas ĉi argumentojn — skribas Engels — kontraŭ la plej furiozaj anti-aŭtoritatistoj, do ili povas nur jene al mi respondi: «Ha! tio estas vera, sed tie ĉi temas ne pri la aŭtoritato, per kiu ni provizas niajn delegitojn, sed pri certa (difinita) komisio». Ĉi homoj opinias, ke ni kapablas ŝanĝi iun objekton nur per ŝanĝo de ĝia nomo…»

Montrinte tiamaniere, ke aŭtoritato kaj aŭtonomio estas relativaj konceptoj, ke la regiono de ilia aplikado ŝanĝiĝas paralele al diversaj fazoj de l' socia evoluo, ke estas absurde konsideri ilin absolutaj, montrinte poste, ke la regiono de maŝinaplikado kaj de granda industrio ĉiam plilarĝiĝas, Engels transiras de la ĝeneralaj rezonadoj pri aŭtoritato al la problemo pri la ŝtato.

«…Se la aŭtonomiistoj — skribis li — dezirus diri nur tion, ke la socia organizaĵo de l' estonto allasos la aŭtoritaton nur en tiuj limoj, kiuj senevite estas diktataj de la produktadkondiĉoj, tiam oni povos interkonsenti kun ili. Sed ili estas blindaj antaŭ

62

ĉiuj faktoj, kiuj faras la aŭtoritaton necesa, kaj ili pasie luktas kontraŭ la vorto.

Kial la antiaŭtoritatistoj ne limigas sin per krioj kontraŭ la politika aŭtoritato, kontraŭ la ŝtato? Ĉiuj socialistoj konsentas pri tio, ke la ŝtato, kaj kune kun ĝi ankaŭ la politika aŭtoritato malaperos sekve de la estonta socia revolucio, t. e., ke la sociaj funkcioj perdos sian politikan karakteron kaj transformiĝos en simplajn administrajn funkciojn, zorgantajn pri la sociaj interesoj. Sed la antiaŭtoritatistoj postulas, ke la politika ŝtato estus nuligata per unu bato, pli frue ankoraŭ, ol estos nuligitaj tiuj socirilatoj, kiuj naskis ĝin. Ili postulas, ke la unua akto de l' socia revolucio estu la nuligo de l' aŭtoritato.

Ĉu ili vidis iam revolucion, tiuj sinjoroj? Revolucio, sendube, estas la plej aŭtoritateca objekto, kiu nur estas ebla. Revolucia estas akto, dum kiu parto de l' loĝantaro trudas sian opinion al alia parto pere de fuziloj, bajonetoj, kanonoj, t. e. rimedoj ekstreme aŭtoritatecaj. Kaj la venkinta partio pro neceso estas devigata konservi sian regantecon per la timo, kiun inspiras al la reakciuloj ĝia armilaro. Se Pariza Komuno ne estus apoginta sin sur la aŭtoritaton de l' armita popolo kontraŭ la burĝaro, ĉu do ĝi sin tenus pli longe ol unu tagon? Ĉu ni ne havas rajton, kontraŭe, mallaŭdi la Komunon pro tio, ke ĝi tro malmulte utiligis ĉi aŭtoritaton? Do: aŭ la antiaŭtoritatistoj mem ne scias, kion ili diras, kaj ĉi-kaze ili semas nur malklarecon, aŭ ili tion scias kaj ĉi-kaze perfidas al la proleta afero. Ambaŭkaze ili servas nur al la reakcio». (pĝ. 39).

En ĉi-rezonado estas tuŝitaj la problemoj, kiujn necesas analizi kune kun la temo pri interrilato de politiko kaj ekonomio dum formortado de l' ŝtato (al ĉi temo

63

estas dediĉita la sekvanta ĉapitro). Tiaj estas la problemoj pri transformado de sociaj funkcioj el la politikaj en la simple-administrajn kaj pri la «politika ŝtato». Tiu ĉi lasta esprimo, precipe kapabla aperigi miskomprenojn, montras la procedon de ŝtatformortado: la formortantan ŝtaton sur ia ŝtupo de ĝia formortado oni povas nomi nepolitika ŝtato.

Kio estas plej rimarkinda en la citita rezonado de Engels estas la maniero laŭ kiu li metas la problemon kontraŭ la anarkistoj. Social-demokratoj, dezirantaj esti disĉiploj de Engels, milionfoje disputis kontraŭ anarkistoj, sed ili disputis ĝuste ne tiel, kiel povas kaj devas disputi marksanoj. Anarkista koncepto pri nuligo de l' ŝtato estas malklara kaj nerevolucia — jen kiel Engels estis metanta la problemon. Anarkistoj ĝuste la revolucion en ĝia estiĝo kaj evoluo, en ĝiaj specifaj taskoj rilate al perforto, aŭtoritato, regpotenco, ŝtato, ne deziras vidi.

Ordinara kritiko kontraŭ anarkismo reduktiĝis ĉe social-demokratoj al la plej pura filistra banalaĵo: «Ni ja agnoskas la ŝtaton sed anarkistoj ne». Kompreneble, tia banalaĵo ne povas ne forpuŝi de si la iom pensantajn kaj revoluciajn laboristojn. Engels diras alion: li substrekas, ke ĉiuj socialistoj agnoskas la malaperon de l' ŝtato, kiel sekvon de socialisma revolucio. Poste li metas konkrete la problemon pri revolucio, ĝuste tiun nome problemon, kiun ordinare social-demokratoj pro oportunismo preterlasas, rezervante ĝin, tiel diri, por monopola ĝia studado al anarkistoj. Kaj, metante ĉi problemon, Engels prenas la bovon per la kornoj: ĉu la Komuno ne devus pli multe uzi la revolucian regpotencon de l' ŝtato, t. e. de la proletaro armita, organizita en reganta klaso?

La reganta oficiala social-demokratio ordinare sin tiris de la problemo pri konkretaj taskoj de l' proletaro en revolucio ĉu simple per filistra moko, ĉu, en pli bona okazo, per la frazo evite-sofisma: «tiam estos klare». Kaj anarkistoj rajtis

64

paroli kontraŭ tia social-demokratio, ke ĝi perfidas al sia tasko pri revolucia edukado de l' laboristoj. Engels utiligas la sperton de la lasta proleta revolucio ĝuste por la plej konkreta studado, kion kaj kiamaniere devas fari la proletaro rilate al la bankoj kaj rilate al la ŝtato.

3. Letero al Bebel

Unu el la plej rimarkindaj, se ne la plej rimarkinda rezonado en la verkoj de Marx kaj Engels, rilate la problemon pri la ŝtato estas la ĉi suba loko en letero de Engels al Bebel, datita 18–28 marto 1875 j. Ĉi letero — ni notu interkrampe — estis publikigita, se mi bone memoras, de Bebel unuafoje en la dua volumo de liaj rememoroj («El mia vivo»), aperinta en la jaro 1911, t. e. 36 jarojn post ĝia skribado kaj ekspedo.

Kritikante tiun saman projekton de la Gotha programo, kiun kritikis Marx en sia fama letero al Bracke, kaj speciale tuŝante la problemon pri la ŝtato, Engels skribis al Bebel la jenon:

«La libera popola ŝtato ŝanĝiĝis en liberan ŝtaton. Laŭ la gramatika senco de ĉi vortoj, la libera ŝtato estas tia, en kiu la ŝtato estas libera al siaj civitanoj, t. e. ĝi estas ŝtato kun despotisma registaro. Necesus forlasi la tutan ĉi babiladon pri la ŝtato, precipe post la Komuno, kiu jam ne estis ŝtato en la vera senco de la vorto. Per «popola ŝtato» anarkistoj pikis nin pli ol sufiĉe, kvankam jam la verko de Marx kontraŭ Proudhon, kaj poste «Komunista Manifesto» diras klare, ke kun la enkonduko de socialisma sociordo la ŝtato disvolviĝas (sich auflöst) kaj malaperas. Ĉar la ŝtato estas nur pasanta institucio, kiun oni devas

65

uzi en la batalo, en la revolucio por perforte subpremi siajn kontraŭulojn, do paroloj pri libera popola ŝtato estas pura sensencaĵo: ĝiskiam la proletaro ankoraŭ bezonas la ŝtaton, ĝi bezonas ĝin ne en la interesoj de libero, sed en la interesoj de subpremo kontraŭ siaj kontraŭuloj, kaj kiam fariĝas eble paroli pri la libero, tiam la ŝtato, kiel tia, ĉesas ekzisti. Tial ni proponus meti ĉie anstataŭ la vorto ŝtato la vorton «komunumo» (Gemeinwesen), bonega malnova germana vorto respondanta al la franca vorto «komuno»» (pĝ. 321–322 de la germanlingva originalo).

Necesas atenti, ke ĉi letero rilatas al la partia programo, kiun Marx kritikis en letero, datita nur kelkajn semajnojn pli malfrue, ol la citita letero (la letero de Marx estas datita 5-an de majo 1875 jaro), kaj ke Engels loĝis tiam kune kun Marx en London. Tial, dirante «ni» en la lasta frazo, Engels sendube je sia kaj de Marx nomoj proponas al la gvidanto de l' germana laborista partio forĵeti el la programo la vorton «ŝtato» kaj anstataŭi ĝin per la vorto «komunumo».

Kian kriegadon pri «anarkismo» aŭdigus la ĉefoj de l' nuna, adaptita al komforto de oportunistoj «marksismo», se oni proponus al ili tian korekton de la programo!

Ili kriegadu. Por tio ilin laŭdas la burĝaro.

Kaj ni daŭrigos plenumi nian propran aferon. Ĉe revizo de l' programo de nia partio necesas senkondiĉe atenti la konsilon de Marx kaj Engels, por esti pli proksima al la vero, por restarigi la marksismon, seniginte ĝin je la kripligoj, por pli ĝuste direkti la batalon de l' laborista klaso en ĝia penado por liberiĝo. Inter bolŝevikoj, verŝajne, ne troviĝos kontraŭuloj al la konsilo de Marx kaj Engels. La malfacilaĵo estos, eble, nur en la termino. En germana lingvo ekzistas du vortoj «komunumo» el kiuj Engels elektis tian, kiu ne signifas apartan

66

komunon, sed ilian aron, sistemon de komunumoj. En rusa lingvo tia vorto ne ekzistas, kaj, povas esti, necesos elekti la francan vorton «komuno», kvankam tio ĉi ankaŭ havas siajn maloportunaĵojn.

«La Komuno jam ne estis ŝtato en la vera senco de l' vorto» — jen estas la plej grava teoria aserto de Engels. Post ĉio montrita pli supre, tiu ĉi aserto estas plene komprenebla. La Komuno estis ĉesanta esti ŝtato, kiomgrade ĝi estis subpremanta ne la plimulton de la loĝantaro, sed la malplimulton (la ekspluatistojn); ĝi disrompis la burĝan ŝtatan maŝinon; anstataŭ aparta forto por subpremado sur la scenon estis eliĝanta la loĝantaro mem. Ĉio ĉi ne plu respondas al ŝtato en la propra senco de ĉi vorto. Kaj se la Komuno plifirmiĝus, do en ĝi per si mem «formortus» la postsignoj de ŝtato, ĝi ne bezonus «nuligi» ties instituciojn: ili ĉesus funkcii proporcie kiel ili havus nenion por fari.

«Anarkistoj pikas nin per «popola ŝtato»»; dirante tion ĉi, Engels konsideras antaŭ ĉio Bakunin kaj liajn atakojn kontraŭ germanaj social-demokratoj. Engels rekonas tiujn ĉi atakojn tiomgrade ĝustaj, kiomgrade «popola ŝtato» estas samtia sensencaĵo kaj samtia retiriĝo for de la marksismo, kiel ankaŭ la «libera popola ŝtato». Engels penas korekti la batalon de germanaj social-demokratoj kontraŭ anarkistoj, fari ĉi batalon principe ĝusta, senigi ĝin je oportunismaj antaŭjuĝoj rilate la «ŝtaton». Ve! La letero de Engels dum 36 jaroj kuŝis en kesto. Ni vidos sube, ke ankaŭ post la publikigo de ĉi letero Kautsky persiste ripetas esence la samajn erarojn, kontraŭ kiuj avertis Engels.

Bebel respondis al Engels per letero de 21-a de sept. 1875 j., en kiu li skribis, interalie, ke li «plene konsentas» kun lia juĝo pri la programprojekto kaj ke li riproĉis al Liebknecht lian cedemon (paĝo 334 en germana eldono de la rememoroj de Bebel, vol. II). Sed se ni prenos la broŝuron de Bebel: «Niaj celoj», ni renkontos en ĝi tute neĝustajn rezonadojn pri la ŝtato:

67

«La ŝtato devas esti transformita el la bazita sur klasa regado ŝtato en popolan ŝtaton». (germ. eld. «Unsere Ziele», 1886, pĝ. 14).

Tiel estas presite en la 9-a (naŭa!) eldono de Bebel-broŝuro! Ne estas mirinde, ke tiom persista ripetado de oportunismaj rezonadoj pri la ŝtato estis ensuĉata de la germana social-demokratio, precipe kiam la revoluciaj klarigoj de Engels estis flanken metataj kaj la tuta viv-kondiĉaro estis por longa tempo «malkutimiganta» al revolucio.

4. Kritiko kontraŭ la projekto de Erfurta programo

Kritiko kontraŭ la projekto de Erfurta programo, sendita de Engels al Kautsky la 29-an de junio 1891 j. kaj publikigita nur dek jarojn poste en «Neue Zeit», ne povas esti preterlasita dum analizo de l' marksisma instruo pri la ŝtato, ĉar ĝi estas precipe dediĉita ĝuste al kritiko kontraŭ la oportunismaj konceptoj de l' social-demokratio en la problemo de ŝtata organizo.

Preterpase ni notu, ke, rilate la problemojn de ekonomio, Engels ankaŭ donas unu valoran indikon, kiu montras, kiel atente kaj penetreme sekvis li ĝuste la transformiĝon de l' moderna kapitalismo kaj kiel sukcesis li tiel antaŭvidi certagrade la taskojn de nia «imperialisma» epoko. Jen estas tiu ĉi indiko: rilate la vorton «senplaneco» (Planlosigkeit), uzitan en la projekto de l' programo por karakterizi la kapitalismon, Engels skribas:

«…Se ni de akciaj societoj transiras al trustoj, kiuj subigas al si kaj monopoligas tutajn regionojn de industrio, do tie ĉi malaperas ne nur la privata produktado, sed ankaŭ la senplaneco» («Neue Zeit», eldonjaro 20, vol. 1, 1901–1902, pĝ. 8).

Tie ĉi estas prenita la pleje fundamenta en la teoria taksado de l' plej moderna kapitalismo, t. e. de la imperiismo, ĝuste ĉar la kapitalismo transformiĝas en monopolan

68

kapitalismon. La lastan necesas substreki, ĉar la plej disvastigita eraro estas la burĝe-reformista aserto, ke la monopola aŭ la ŝtate-monopola kapitalismo jam ne estas kapitalismo, ke ĝi jam povas esti nomita «ŝtata socialismo» kaj simile. Plenan planecon, certe, trustoj ne estis donantaj, ne donas kaj ne povas doni. Sed kiomgrade ili donas planecon, kiomgrade la magnatoj de l' kapitalo antaŭkontas mezurojn de l' produktado laŭ nacia aŭ eĉ internacia skalo, kiomgrade ili ĝin plane reguligas, ni restas tamen en la epoko de kapitalismo, kvankam en ĝia nova stadio, sed sendube en la epoko de l' kapitalismo. «Proksimeco» de tia kapitalismo al la socialismo por efektivaj reprezentantoj de l' proletaro devas esti argumento por proksimeco, facileco, efektivigeblo, neprokrasteblo de socialisma revolucio, sed tute ne argumento por tio, ke oni tolereme rilatu al neado de ĉi revolucio kaj al plibeligo de l' kapitalismo, pri kio sin okupas ĉiuj reformistoj.

Sed mi revenu al la problemo pri la ŝtato. Tie ĉi Engels donas trispecajn aparte valorajn indikojn: unue rilate la problemon pri respubliko; due, pri ligo inter nacia problemo kaj organizo de ŝtato; trie, pri loka memadministrado.

Kio koncernas la respublikon, do el ĝi Engels faris pezocentron de sia kritiko kontraŭ projekto de la Erfurt'a programo. Kaj se ni rememoras, kian signifon akiris la Erfurt'a programo ĉe la tuta internacia social-demokratio, kiel ĝi fariĝis modelo por la tuta dua Internacio, do sen troigo oni povas diri, ke Engels kritikas tie ĉi la oportunismon de l' tuta dua Internacio.

«Politikaj postuloj de la projekto — skribas Engels, — suferas grandan mankon. En ĝi forestas tio (la klinigo de la literoj apartenas al Engels), kion nome necesus diri».

Kaj plue estas klarigate, ke la germana konstitucio estas esence kopio de la plej reakcia konstitucio

69

de 1850 j., ke «Reichstag» estas nur, kiel diris Wilhelm Liebknecht, «figa folieto de absolutismo», ke deziri efektivigi «transformiĝon de ĉiuj laboriloj je komuna posedaĵo» sur bazo de la konstitucio, kiu laŭleĝigas ekziston de etaj ŝtatoj kaj la unuiĝon de germanaj etaj ŝtatoj — estas «evidenta sensencaĵo».

«Estas danĝere tuŝi tiun ĉi temon», — aldonas Engels, bonege sciante, ke legale meti en programon la postulon de respubliko en Germanio oni ne povas. Sed Engels ne paciĝas tutsimple kun tiu ĉi evidenta konsidero, per kiu «ĉiuj» kontentiĝas. Engels daŭrigas: «sed la afero, malgraŭe, devas esti tiam alimaniere movita. Ĝis kia grado tio ĉi necesas, montras ĝuste nun la disvastiĝanta (einreißende) en la plejparto de l' soc. dem. gazetaro oportunismo. Pro timo pri revalidigo de l' kontraŭsocialista leĝo, aŭ rememorante kelkajn faritajn dum funkciado de ĉi leĝo antaŭtempajn deklarojn, oni deziras nun, ke la partio rekonu la nunan leĝan ordon en Germanio sufiĉa por paca efektivigo de ĉiuj postuloj…»

La fakton, ke germanaj social-demokratoj agis pro la timo pri revalidigo de la leĝo pri la ekstremaj kondiĉoj tiun ĉi fundamentan fakton Engels metas unualoken kaj, senĝene, nomas ĝin oportunismo, deklarante, ĝuste pro foresto de respubliko kaj libero en Germanio, la revojn pri la «paca» vojo tute sensencaj. Engels estas sufiĉe singarda por ne ligi sin. Li agnoskas, ke en la landoj kun respublika sistemo aŭ kun tre granda libero «oni povas imagi» (nur «imagi»!) la pacan evoluon al la socialismo, sed en Germanio — ripetas li, —

«…en Germanio, kie la registaro estas preskaŭ ĉionpotenca kaj la parlamento («Reichstag») kaj ĉiuj aliaj reprezentaj institucioj ne posedas efektivan potencon — proklami en Germanio ion similan, kaj krome sen ajna neceso — ĝi signifas forpreni figarban

70

folion de sur la absolutismo kaj meti sin mem por ŝirmi la nudecon…»

Kiel ŝirmantoj de l' absolutismo efektive evidentiĝis en sia granda plejparto la oficialaj gvidantoj de l' germana s. d. partio, kiu kaŝis ĉi direktivojn.

«…Simila politiko povas nur, finfine, venigi la partion sur malĝustan vojon. Unualoken oni metas la ĝeneralajn, abstraktajn problemojn kaj, tiamaniere, ŝirmas plej aktualajn konkretajn problemojn kiuj per si mem aperas en la tagordo jam ĉe la unuaj gravaj okazantaĵoj, ĉe la unua politika krizo. Kio povas rezulti el tio krom, ke la partio subite dum la decida momento evidentiĝos senhelpa, ke en la decidgravaj problemoj en ĝi regas neklareco kaj manko de unueco, ĉar ĉi problemoj neniam estis diskutataj…

Ĉi forgesado pri la grandaj fundamentaj konsideroj pro la minutaj interesoj de l' tago, ĉi celado al la minutaj sukcesoj kaj batalado pro ili sen konsidero de pluaj sekvoj, ĉi oferado de estonta movado pro la estanta, eble okazas ankaŭ pro «honestaj» motivoj. Sed tio ĉi estas oportunismo kaj ĝi restas oportunismo, kaj la «honesta» oportunismo, eble, estas pli danĝera ol ĉiuj aliaj…

Se io estas neniel dubinda, do nur tio, ke nia partio kaj la laborista klaso povas veni al la regado nur ĉe tia politika formo, kiel demokratia respubliko. Ĉi lasta estas eĉ specifa formo por diktatoreco de l' proletaro, kiel jam evidentigis la granda franca revolucio…»

Engels ripetas tie ĉi en la formo aparte reliefa tiun fundamentan ideon, kiu ruĝfadene pasas tra ĉiuj verkoj de Marx, nome, ke la demokratia respubliko estas la plej granda proksimiĝo al la diktatoreco

71

proletara. Ĉar tia respubliko, neniel forigante la regsuperecon de l' kapitalo, kaj sekve, premegadon je amasoj kaj klasbatalon, senevite venigas al tia disvastigo, disvolvo, malkovro kaj akrigo de ĉi batalo, ke se aperas la eblo kontentigi la fundamentajn interesojn de l' premegitaj amasoj, tiu ĉi eblo efektiviĝos senevite kaj nure en la diktatoreco de l' proletaro, en proletara gvidado de ĉi amasoj. Por la tuta dua Internacio tio ĉi estas ankaŭ la «forgesitaj vortoj» de l' marksismo, kaj ilian forgeson ekstreme klare evidentigis la historio de l' menŝevika partio dum la unua jarduono de l' rusa revolucio de 1917 jaro.

Rilate la problemon pri federa respubliko en la ligo kun la nacia konsisto de la loĝantaro Engels skribis:

«Kio devas esti metita sur la lokon de nuna Germanio?» (kun ĝia reakcia monarkia konstitucio kaj samtiom reakcia divido je etaj ŝtatoj, la divido eterniganta la apartecojn de l' «prusismo» anstataŭ solvi ilin en la germania tuto). «Miaopinie, la proletaro povas apliki sole la formon de unueca kaj nedividebla respubliko. Federa respubliko estas ankoraŭ nun, ĝenerale kaj entute, necesaĵo sur la giganta teritorio de Usono, kvankam en ĝia orienta parto ĝi jam fariĝas malhelpo. Ĝi estus antaŭenpaŝo en Anglio, kie sur du insuloj loĝas kvar nacioj kaj, malgraŭ la unueco de l' parlamento, ekzistas unu apud la alia tri sistemoj de leĝdonado. Ĝi delonge jam fariĝis malhelpo en malgranda Svisio, kaj se tie oni ankoraŭ povas toleri la federan respublikon, do nur ĉar Svisio kontentiĝas ludi la rolon de nure pasiva membro en la eŭropa ŝtata sistemo. Por Germanio svis-maniera la federismo estus grandega paŝo malantaŭen. Du punktoj diferencigas la konfederan ŝtaton de plene unueca ŝtato, kaj nome, ke ĉiu aparta ŝtato, eniranta la konfederon havas sian apartan civilan kaj kriminalan leĝdonadon, sian

72

apartan juĝejorganizon, kaj poste ke apud la popola parlamento ekzistas parlamento el reprezentantoj de ŝtatoj kaj en ĝi ĉiu kantono voĉdonas, kiel tia, sendepende ĉu granda aŭ malgranda ĝi estas». En Germanio la federa ŝtato estas transiro al plene unueca ŝtato, kaj la «revolucio desupre» de 1866 kaj 1870 jaroj necesas ne turni retroen, sed kompletigi per la «movado de malsupre».

Engels evidente ne indiferentas al la problemo pri formoj de ŝtato, sed, kontraŭe, ekstreme zorgeme penas analizi ĝuste la transirajn formojn, por vidi, depende de la konkrete-historiaj apartecoj de ĉiu aparta okazaĵo, de kio al kio estas tiu ĉi transira formo.

Engels, samkiel Marx, defendas, el la vidpunkto de l' proletaro kaj de l' proletara revolucio, la demokratian centralismon, la unuecan kaj nedivideblan respublikon. Federan respublikon li konsideras aŭ kiel escepton kaj malhelpon por disvolviĝo, aŭ kiel transiron de monarkio al centralisma respubliko, kiel «paŝo antaŭen» en iaj apartaj kondiĉoj. Kaj inter ĉi apartaj kondiĉoj estas reliefigata la nacia problemo.

Ĉe Engels, samkiel ĉe Marx, malgraŭ ilia senindulga kritiko kontraŭ la reakcieco de etaj ŝtatoj kaj kontraŭ ŝirmado de ĉi reakcieco per nacia problemo en iaj konkretaj okazoj, nenie estas eĉ ombro da penado forŝovi la nacian problemon — penado, per kiu ofte pekas holandaj kaj polaj marksanoj, sin bazantaj sur la plej prava batalo kontraŭ la filistre-malvasta naciismo de «siaj» etaj ŝtatoj.

Eĉ en Anglio, kie la geografiaj kondiĉoj kaj ankaŭ la komuneco de lingvo, kaj la historio de multaj jarcentoj, ŝajne «finsolvis» la nacian problemon de apartaj etaj dividaĵoj anglaj, eĉ tie ĉi Engels prikonsideras la klaran fakton, ke la nacia problemo ne jam estas forvivita kaj tial agnoskas federan respublikon «paŝo antaŭen».

73

Estas komprenende, ke tie ĉi ne estas eĉ ombro da rezigno je kritiko kontraŭ la mankoj de federa respubliko kaj je plej decideca propagando kaj batalo pro la unueca, centralisme-demokratia respubliko.

Sed la centralismon demokratian Engels komprenas neniel en tiu burokrata senco, en kiu uzas ĉi koncepton burĝaj kaj etburĝaj ideologoj, anarkistoj inter la lastaj. La centralismo por Engels neniom esceptigas tiun vastan lokan memadministradon, kiu, ĉe la memvola defendado flanke de «komunumoj» kaj regionoj por la unueco de ŝtato, forigas senkondiĉe ajnan burokratismon kaj ajnan «ordonadon» de supre.

«…Do, la unueca respubliko» — skribas Engels, disvolvante la programajn konceptojn de l' marksismo pri la ŝtato, «sed ne en la senco de l' nuna Francia respubliko, kiu prezentas el si ne pli, ol la fonditan en 1798 j. imperion sen imperiestro. De 1792 ĝis 1798 jaro ĉiu francia departamento, ĉiu komunumo (Gemeinde) ĝuis plenan memadministradon laŭ la amerika modelo, kaj tion ĉi devas havi ankaŭ ni. Kiel decas organizi la memadministradon kaj kiel oni povas ekzisti sen burokrataro, tion montris kaj pruvis al ni Ameriko kaj la unua Franca respubliko, kaj nun ankoraŭ montras Kanado, Aŭstralio kaj ceteraj anglaj kolonioj. Kaj tia provinca (regiona) kaj komunuma memadministrado estas multe pli liberaj institucioj, ol, ekz., la svisia federismo, kie, vere, kantono estas tre sendependa rilate al la konfedero» (t. e. al la federa ŝtato entute), «sed estas sendependa ankaŭ rilate al distrikto (Bezirk) kaj rilate al komunumo. Kantonaj registaroj enoficigas distriktajn ekzekutivulojn (Statthalter) kaj prefektojn, kio tute ne ekzistas en la anglalingvaj landoj, kaj kion ni estonte devas ĉe ni same decidece forigi, samkiel prusajn «Landrat»-ojn kaj «Regierungsrat»-ojn» (komisarojn, ekzekutivulojn,

74

guberniestrojn, ĝenerale oficistojn enoficigatajn desupre). Engels proponas konforme al tio ĉi formuligi la punkton de la programo pri la memadministrado jenamaniere: «Plena memadministrado en provinco» (gubernio aŭ regiono), «distrikto kaj komunumo pere de oficistoj, elektataj per ĝenerala balotrajto; nuligo de ĉiuj lokaj kaj provincaj regantoj, enoficigataj de l' ŝtato».

En la malpermesita, flanke de l' registaro de Kerenski kaj de aliaj «socialistaj» ministroj, «Pravda» (n-ro 68, 28-a de majo 1917 j.) mi jam havis la okazon atentigi, kiel en ĉi punkto — komprenende, tute ne en ĝi sola — niaj kvazaŭ socialistaj reprezentantoj de kvazaŭ revolucia kvazaŭ demokratio faris kriegantajn flankiĝojn de la demokratismo. Estas kompreneble, ke la homoj, ligintaj sin per «koalicio» kun imperiisma burĝaro, restis surdaj al ĉi atentigoj.

Ekstreme grave estas noti, ke Engels, disponante la faktojn, per pli preciza ekzemplo, renversas la ekstreme disvastigitan — precipe inter la etburĝa demokratio — antaŭjuĝon, kvazaŭ federa respubliko signifas nepre plian liberon, ol la centralisma. Tio estas neĝusta. La faktoj, cititaj de Engels rilate al centralisma Franca respubliko de 1792–1798 jaroj kaj la federisma Svisio, renversas tion ĉi. Pli multe da libero estis donanta efektive la demokratia centralisma respubliko, ol la federisma. Aŭ aliel: la plejgranda loka, regiona kaj cet. libero, konata en historio, estis donata de la centralisma, sed ne de la federa respubliko.

Tiu ĉi fakto, kiel ankaŭ la tuta ĝenerala problemo pri la federa kaj centralisma respubliko kaj pri la loka memadministrado, en nia partia programo kaj agitado estis kaj estas nesufiĉe atentata.

75

5. Antaŭparolo de 1891 jaro al «Civila milito» de Marx

En la antaŭparolo al la 3-a eldono de «Civila milito en Francio» — ĉi antaŭparolo estas datita je 18-a de marto 1891 jaro kaj komence estis presita en la gazeto «Neue Zeit» — Engels, apude kun la interesaj preterpasaj notoj pri la problemoj, ligitaj kun rilato al la ŝtato, donas notinde reliefan resumon de la lecionoj de l' Komuno. Tiu ĉi resumo, pliprofundigita per la tuta sperto de 20-jara periodo, malproksimiganta de l' Komuno la aŭtoron, kaj speciale direktita kontraŭ la disvastigita en Germanio «superstiĉa kredo je ŝtato», povas esti plenjuste nomita la lasta vorto de l' marksismo pri la analizata problemo.

«…En Francio — notas Engels — laboristoj post ĉiu revolucio estis armitaj; tial por burĝo, troviĝanta ĉe la ŝtata regilo, la unua tasko estis malarmigo de l' laboristoj. De tie ĉi — post ĉiu gajnita de laboristoj revolucio — estis nova batalo, kiu finis per malvenko de l' laboristoj…»

La resumo de sperto de burĝaj revolucioj estas samtiom mallonga, kiom esprimiva. La esenco de la afero — interalie, ankaŭ en la problemo pri la ŝtato (ĉu havas armilojn la premegata klaso) — estas bonege kaptita tie ĉi. Ĝuste ĉi esencon plej ofte prerterlasas kiel profesoroj, troviĝantaj sub la influo de burĝa ideologio, tiel ankaŭ etburĝaj demokratoj. En la rusa revolucio de 1917 jaro «menŝeviko», «okaza marksano» Ceretelli havis la honoron (la honoro de Cavaignac) elbabili ĉi sekreton de l' burĝaj revolucioj. En sia «historia» parolado de 11-a junio, Ceretelli diris pri la decidemo de l' burĝaro malarmigi peterburgajn laboristojn, prezentante, certe, ĉi decidon ankaŭ kiel sian kaj ankaŭ kiel «ŝtatan» necesecon ĝenerale!

La historia parolado de Ceretelli la 11-an de junio estos, certe, por ĉiu historiisto de l' revolucio de 1917 j. unu el la plej montrivaj ilustraĵoj pri tio, kiel gvidata de s-ro Ceretelli ligo de eseroj kaj menŝevikoj

76

transiris al la flanko de l' burĝaro kontraŭ la revolucia proletaro.

La alia preterpasa noto de Engels, ankaŭ ligita kun la problemo pri ŝtato, rilatas al religio. Estas konate, ke germana social-demokratio, laŭgrade kiel ĝi estis ekputranta, fariĝante pli kaj pli oportunisma, ĉiam pli kaj pli ofte estis forruliĝanta al la filistra misklarigado de la fama formulo: «deklaro de religio kiel privata afero». Nome: ĉi formulo estis klarigata tiel, kvazaŭ ankaŭ por la partio de l' revolucia proletaro la problemo pri religio estas privata afero!! Kontraŭ tiu ĉi plena perfido al la revolucia programo de l' proletaro do ekribelis Engels, kiu en 1891 j. observis nur la plej malfortajn ĝermojn de l' oportunismo en sia partio kaj kiu tial estis plej singarde elektanta la esprimojn.

«Konforme al tio, ke en Komuno kunsidis preskaŭ ekskluzive laboristoj aŭ agnoskitaj reprezentantoj de laboristoj, ankaŭ ĝiaj decidoj distingiĝis per decidece proleta karaktero. Aŭ ĉi decidoj estis dekretantaj tiajn reformojn, je kiuj la respublika burĝaro estis rifuzinta nur pro malnobla malkuraĝo kaj kiuj konsistigas la necesan bazon por la libera agado de l' laborista klaso. Tia estis la envivigo de la principo, ke rilate al la ŝtato, la religio estas simple privata afero. Aŭ la Komuno estis eldonanta decidojn, kiuj estis senpere en la interesoj de la laborista klaso kaj kiuj parte profunde estis tranĉiĝantaj en la malnovan sociordon…»

Engels substrekis la vortojn «rilate al la ŝtato» intence, direktante la grupon ĝuste en la kernon de l' germana oportunismo, deklaranta religion privata afero rilate al la partio kaj tiamaniere malaltiganta la partion de revolucia proletaro ĝis la nivelo de l' plej triviala «liberpensanta» filistrularo, preta allasi la eksterreligian staton, sed rezignanta je la taskoj de partia batalo kontraŭ la religia opio, stultiganta la popolon.

77

Estonta historiisto de l' germana social-demokratio, esplorante la radikojn de ĝia malhonora fiasko en 1914 jaro, trovos ne malmultan interesan materialon pri tiu problemo, komencante de la flankiĝemaj, vaste malfermantaj la pordojn por oportunismo deklaroj en artikoloj de l' idea parti-gvidanto Kautsky, kaj finante per la rilato de l' partio al «Los-von-Kirche-Bewegung» (movado por apartiĝo je religio) en 1913 j.

Sed ni transiru al tio, kiel Engels, 20 jarojn post Komuno, estis resumanta ĝiajn lecionojn al la batalanta proletaro.

Jen kiujn lecionojn Engels estis metanta unuaplanen :

«…Ĝuste tiu premeganta regpotenco de la antaŭa centraligita registaro, la armeo, la politika polico, la burokrataro, kiun Napoleono kreis en 1798 j. kaj kiun de tiu tempo ĉiu nova registaro estis imitanta, kiel dezirindan armilon, kaj estis utiliganta ĝin kontraŭ siaj malamikoj, — ĝuste ĉi potenco devis fali ĉie en Francio, samkiel falis ĝi en Parizo.

Komuno devis de la komenco mem rekoni, ke la laborista klaso, veninte al la regstato, ne povas plu administri per la malnova ŝtata maŝino; ke laborista klaso, por ne perdi denove la ĵus konkirintan regstaton, devas, unuflanke, forigi la tutan malnovan, ĝis nun uzatan kontraŭ ĝi maŝinon de premegado, kaj aliflanke, devas garantii sin kontraŭ siaj propraj deputitoj kaj oficistoj, deklarante ilin ĉiujn, sen ajna escepto, ŝanĝeblaj ajnatempe…».

Engels substrekas ankoraŭ kaj ankoraŭfoje, ke ne nur en monarkio, sed ankaŭ en demokratia respubliko la ŝtato restas ŝtato, t. e. ĝi konservas sian ĉefan distingan trajton: transformi oficulojn en «servantojn de l' socio», organojn ĝiajn — en sinjorojn super ĝi.

«…Kontraŭ tiu ĉi, senevita en ĉiuj ekzistintaj ĝis nun ŝtatoj, transformiĝo de l' ŝtato kaj de ŝtataj organoj el servantoj al socio

78

en sinjorojn super ĝi, Komuno aplikis du senerarajn rimedojn. Unue, ĝi estis enoficiganta por ĉiuj postenoj, — administraj, juĝejaj, popolklerigaj, — homojn, elektitajn per ĝenerala balotrajto, kaj krome starigis la rajton forpostenigi ĉi elektitojn ajnatempe laŭ la decido de iliaj elektintoj. Kaj due, ĝi estis paganta al ĉiuj oficuloj, kiel superaj, tiel ankaŭ malsuperaj, nur tiun salajron, per kiu estis pagataj aliaj laboristoj. La plej granda salajro, kion ĝenerale estis paganta Komuno, egalis 6 000 frankojn*. Tiamaniere estis kreita fidinda malhelpo kontraŭ celado al postenoj kaj karierismo, eĉ sendepende de la imperativaj mandatoj al deputitoj en la reprezentajn instituciojn, enkondukitaj de Komuno super tio…»

Engels venas tie ĉi al la interesa limo, kie la konsekvenca demokratio, unuflanke, transformiĝas en socialismon, kaj aliflanke, kie ĝi postulas socialismon. Ĉar por neniigo de l' ŝtato estas necesa la transformo de funkcioj de ŝtata servo je tiaj simplaj agoj de kontrolo kaj kontado, kiuj estas atingeblaj, laŭfortaj por la grandega plimulto de l' loĝantaro, kaj poste por la tuta loĝantaro senescepte. Kaj la plena forigo de karierismo postulas, ke la «honora», kvankam eĉ senprofita posteno en ŝtata ofico ne povu servi kiel ponto por transsalti al la multprofitaj postenoj en bankoj kaj en akciaj societoj, kiel tio okazas konstante en ĉiuj plej liberalaj kapitalismaj landoj.

Sed Engels ne faras tiun eraron, kiun faras, ekz., iuj marksanoj en la problemo pri la rajto de nacioj je memdifino: dum kapitalismo ĝi estas neebla, kaj dum socialismo ĝi estas superflua. Simila, kvazaŭ sprita, sed fakte neĝusta rezonado

* Nominale tio faras ĉirkaŭ 2 400 rubloj, kaj laŭ la nuna kurzo ĉirkaŭ 6 000 rubloj. Tute nepardoneble agas tiuj bolŝevikoj, kiuj proponas, ekz., en urbaj «dumoj» (municipoj) salajron de 9 000 rubloj, ne proponante enkonduki por la tuta ŝtato maksimumon de 6 000 rubloj, sumon sufiĉan.

79

estus ripetebla rilate ajnan demokratian institucion, kaj rilate la modestan salajron de oficistoj en tiu nombro, ĉar ĝisfine konsekvenca demokratismo dum kapitalismo estas neebla, kaj dum socialismo formortos ĉia demokratio.

Tio estas sofismo, simila al la malnova ŝerco pri tio, ĉu homo fariĝos kalva, se lia hararo malgrandiĝos je unu haro.

Disvolvo de l' demokratio ĝis fino, serĉado de la formoj de tiu disvolvo, ilia eksperimentado per praktikado ktp., ĉio ĉi estas unu el la konsistigaj taskoj en la batalo por socia revolucio. Aparte prenita, neniu demokratismo donos socialismon, sed en la vivo la demokratismo neniam estos «prenita aparte», sed estos «prenita kune», estos faranta sian influon ankaŭ je la ekonomio, puŝos ĝian transformiĝon, estos subigata al la influo de ekonomia disvolvo ktp. Tia estas la dialektiko de viva historio.

Engels daŭrigas:

«…Ĉi eksplodigo (Sprengung) de la malnova ŝtata regpotenco kaj ĝia anstataŭo per la nova, envere demokratia, estas detale priskribita en la tria fako de «Civila milito». Sed mallonge halti ankoraŭfoje je kelkaj trajtoj de ĉi anstataŭo estis tie ĉi necesa, ĉar ĝuste en Germanio la superstiĉa kredo je ŝtato transiris el la filozofio en la ĝeneralan konscion de l' burĝaro kaj eĉ de multaj laboristoj. Laŭ instruo de filozofoj, la ŝtato estas «efektivigo de l' ideo» aŭ, tradukite en filozofian lingvon, regno dia sur la tero, ŝtato estas tiu agejo, kie efektiviĝas aŭ devas efektiviĝi la eterna vero kaj justo. Kaj de tie ĉi aperas la superstiĉa respekto al la ŝtato kaj al ĉio, kio havas rilaton al la ŝtato, la superstiĉa respekto, kiu des pli facile enradikiĝas, ĉar homoj kutimas de infanaĝo opinii, kvazaŭ aferoj kaj interesoj, komunaj por la tuta socio, ne povas esti aliel plenumataj kaj gardataj, krom per la antaŭa rimedo, t. e. pere de

80

l' ŝtato kaj pere de ĝiaj oficistoj, rekompencitaj per profitaj postenoj. Homoj imagas, ke ili faras ekstreme fortan paŝon antaŭen, se ili forigas de si la kredon je hereda monarkio kaj fariĝas adeptoj de demokratia respubliko. Sed en la efektivo, ŝtato estas nenio alia, ol la maŝino por subpremado de unu klaso flanke de la alia, kaj en demokratia respubliko neniel malhelpi, ol en monarkio. Kaj en la plej bona okazo la ŝtato estas malbono, kiu herede estas transdonata al la proletaro, venkinta en la batalo por la klasa regado; la venkinta proletaro, samkiel ankaŭ Komuno, estos devigita senprokraste forhaki la pli malbonajn flankojn de ĉi malbono, ĝis la generacio, maturiĝinta en la novaj, liberaj sociaj kondiĉoj, evidentiĝos povanta elĵeti for la tutan ĉi forĵetindaĵon de l' ŝtateco».

Engels estis avertanta germanojn, ke ili okaze de anstataŭo de monarkio per respubliko ne forgesu la fundamentojn de l' socialismo en la problemo pri la ŝtato ĝenerale. Liaj avertoj estas legataj nun kiel senpera leciono al sinjoroj Ceretelli kaj Ĉernov'oj, evidentigintaj en sia «koalicia» praktiko la superstiĉan kredon je ŝtato kaj la superstiĉan respekton al ĝi!

Ankoraŭ du rimarkoj: l) Se Engels diras, ke en demokratia respubliko «neniel malpli», ol en monarkio, la ŝtato restas «maŝino por subpremado de unu klaso flanke de la alia», do tio ĉi tute ne signifas, ke la formo de subpremado estu indiferenta por la proletaro, kiel «instruas» iuj anarkistoj. Pli vasta, pli libera, pli malkaŝa formo de klasbatalo kaj de klasa subpremado donas al la proletaro gigantan plifaciligon en la batalo por neniigo de l' klasoj ĝenerale.

2) Kial nur la nova generacio estos povanta tute elĵeti for la tutan ĉi forĵetindaĵon de l' ŝtateco, — ĉi problemo estas ligita kun la problemo pri supervenko de la demokratio, al kiu ni do transiras.

81

6. Kiel, laŭ Engels, la demokratio estos superita

Al Engels okazis paroli pri tio ĉi, traktante la problemon pri la scienca neĝusteco de la nomo «social-demokrato».

En la antaŭparolo al la eldono de siaj artikoloj de 1870-aj jaroj pri diversaj temoj, precipe de «internacia» enhavo («Internationales aus dem Volkstaat»»), en la antaŭparolo, datita per 4 januaro de 1894 j., t. e. verkita unu jaron kaj duono antaŭ sia morto, li skribis, ke en ĉiuj artikoloj li uzas la vorton «komunisto», sed ne «social-demokrato», ĉar tiam per «social-demokrato» estis nomataj sin Proudhon'anoj en Francio, Lassal'-anoj en Germanio.

«…Por Marx kaj por mi, daŭrigas Engels, estis tial senmanka neeblo uzi esprimon tiel elastecan por indiki speciale nian vidpunkton. Nuntempe la afero statas aliel, kaj ĉi vorto («social-demokrato») povas, eble, taŭgi (mag passieren), kvankam ĝi restas nepreciza (unpassend — netaŭga) por tia partio, kies ekonomia programo ne estas simple socialisma, sed rekte komunisma, por la partio, kies politika fincelo estas la forigo de ĉia ŝtato, kaj sekve ankaŭ de l' demokratio. La nomoj de efektivaj (la klinigo apartenas al Engels) politikaj partioj, tamen, neniam konformas al ili; partio disvolviĝas, la nomo restas».

Dialektikulo Engels en la vespero de siaj viv-tagoj restas fidela al la dialektiko. Mi kun Marx, diras li, havis bonegan, science precizan nomon por la partio, sed ne ekzistis la efektiva, t. e. amasa proleta partio. Nun (fino de XIX-a jarcento) ekzistas la efektiva partio, sed ĝia nomo estas science neĝusta. Ne gravas, ĝi «taŭgos», nur la partio disvolviĝu, nur la scienca neĝusteco

82

de ĝia nomo ne estu kaŝita de ĝi kaj ne malhelpu al ĝi disvolviĝi ĝustadirekte!

Eble, iu ŝerculo ankaŭ nin, bolŝevikojn, estus konsolanta Engels-maniere: ni havas la efektivan partion, ĝi disvolviĝas perfekte; «taŭgos» ankaŭ tia sensenca, kripla vorto, kiel «bolŝeviko», esprimanta absolute nenion krom tiu, nure hazarda cirkonstanco, ke dum la Brusel-Londona kongreso de 1903 j. ni havis la plimulton… Povas esti, nun, kiam la juliaj kaj aŭgustaj persekutoj kontraŭ nia partio flanke de respublikanoj kaj «revolucia» filistra demokratio faris la vorton «bolŝeviko» tiom tutpopole honora, kiam ili signis tiom grandegan historian antaŭenpaŝon, faritan de nia partio en sia efektiva disvolviĝo; povas esti, ke ankaŭ mi hezitus en mia aprila propono ŝanĝi la nomon de nia partio. Povas esti, ke mi estus proponinta al miaj kamaradoj la «kompromison»: nomiĝi komunista partio, kaj interkrampe konservi la vorton bolŝevikoj…

Sed la problemo pri nomo de partio estas senkompare malpli grava, ol la problemo pri rilato de revolucia proletaro al la ŝtato.

En la ordinaraj rezonadoj pri la ŝtato konstante estas farata tiu eraro, kontraŭ kiu tie ĉi avertas Engels kaj kiun ni notis preterpase en la antaŭa traktado. Nome: oni konstante forgesas, ke neniigo de l' ŝtato estas ankaŭ neniigo de l' demokratio, ke formortado de l' ŝtato estas formortado de l' demokratio.

Unuavide tia aserto ŝajnas esti ekstreme stranga kaj nekomprenebla; eble, eĉ aperos ĉe kelkiuj la timeto, ke ni atendas tian soci-aranĝon, kiam ne estos obeata la principo pri subiĝo de malplimulto al plimulto, ĉar ja la demokratio estas ĝuste agnosko de tiu principo?

83

Ne. La demokratio ne identas kun subiĝo de malplimulto al plimulto. La demokratio estas ŝtato agnoskanta subiĝon de l' malplimulto al la plimulto, t. e. organizaĵo por sistema perfortado de unu klaso kontraŭ alia.

Ni metas nia fincelo la neniigon de l' ŝtato, t. e. de ĉia organizita kaj sistema perfortado, de ĉia perfortado kontraŭ homoj ĝenerale. Ni ne atendas la alvenon de tia sociordo, kiam ne estus obeata la principo pri subiĝo de l' malplimulto al la plimulto. Sed, celante al la socialismo, ni estas konvinkitaj, ke ĝi estos transevoluanta en komunismon, kaj en ligo kun tio estos malaperanta ĉia bezono pri perfortado kontraŭ homoj ĝenerale, pri subiĝo de iu homo al la alia, de unu parto da loĝantaro al alia parto, ĉar la homoj kutimos al plenumado de elementaj kondiĉoj de socieco sen perfortado kaj sen subiĝado.

Por substreki ĉi elementon de kutimo, Engels do parolas pri nova generacio, «maturiĝinta en novaj, liberaj sociaj kondiĉoj, kiu evidentiĝos kapabla forĵeti la tutan ĉi forĵetindaĵon de l' ŝtateco», de ĉia ŝtateco, ankaŭ de la demokratia respublika ŝtateco.

Por klarigi tion ĉi necesas analizi la problemon pri la ekonomiaj bazoj por formortado de l' ŝtato.

Ĉapitro V

La ekonomiaj bazoj por formortado de l' ŝtato

La plej serioza klarigo de ĉi problemo estas donita de Marx en lia «Kritiko kontraŭ la Gotha programo» (letero al Bracke de 5 majo 1875 j., presita nur en 1891 j. en «Neue Zeit», IX, 1, kaj aperinta ruslingve kiel aparta eldonaĵo). La polemika parto de tiu ĉi notinda verko, konsistanta el kritiko kontraŭ Lassal'ismo, ombroŝirmis, tiel diri, ĝian pozitivan parton, nome: la analizon de la ligo inter disvolviĝo de komunismo kaj formortado de l' ŝtato.

84

1. Marx'a meto de la problemo

Ĉe supraĵa komparo inter la letero de Marx al Bracke de 5 majo de 1875 j. kaj la analizita pli supre letero de Engels al Bebel de 28 marto de 1875 j. povus ekŝajni, ke Marx estas multe pli «ŝtatisto», ol Engels, kaj ke la diferenco inter la konceptoj de ambaŭ verkistoj pri la ŝtato estas grava.

Engels proponas al Bebel tute ĉesi la babiladon pri la ŝtato, forigi plene la vorton ŝtato el la programo, anstataŭinte ĝin per la vorto «komunumo»; Engels deklaras eĉ, ke la Komuno jam ne estis ŝtato en ties propra senco. Dum Marx parolas eĉ pri la «estonta ŝtateco de komunisma socio», t. e. kvazaŭ li agnoskas la neceson de ŝtato eĉ dum komunismo.

Sed simila rigardo estus esence neĝusta. Pli proksima analizo montras, ke la konceptoj de Marx kaj Engels pri la ŝtato kaj ĝia formortado plene koincidas, kaj la citita esprimo de Marx rilatas ĝuste al tiu ĉi formortanta ŝtateco.

Klaras, ke ne povas temi pri difino de l' momento de estonta formortado, des pli, ĉar antaŭsciate ĝi prezentas procedon longan. La ŝajna diferenco inter Marx kaj Engels estas klarigebla per la diferenco de temoj, kiujn ili estis prenantaj por si, de taskoj, kiujn ili plenumis. Engels estis metanta la taskon okulvideble, akre, grandtrajte por montri al Bebel la tutan absurdecon de la kutimaj (kaj nemalmultagrade dividataj de Lassal) antaŭjuĝoj rilate ŝtaton. Marx nur preterpase tuŝas tiun ĉi problemon, interesiĝante pri la alia temo: pri disvolviĝo de komunisma socio.

La tuta teorio de Marx estas la aplikado de la disvolviĝa-teorio — en ĝia plej konsekvenca, plena, pripensita kaj enhavoriĉa formo — al la moderna kapitalismo. Estas nature, ke por Marx aperis la problemo pri apliko de ĉi teorio al la venonta fiasko de l' kapitalismo, kaj al l' estonta disvolviĝo de l' estonta komunismo.

85

Do, sur la bazo de kiuj konaĵoj estas metebla la problemo pri la estonta disvolviĝo de l' estonta komunismo?

Surbaze de tio, ke ĝi devenas el la kapitalismo, historie disvolviĝas el la kapitalismo, estas rezulto de la agoj de tia socia forto kia estas naskita de l' kapitalismo. Ĉe Marx forestas eĉ iu ombro je provoj verki utopiojn, vane divenadi pri tio, kio ne estas sciebla. Marx metas la problemon pri komunismo samkiel natursciencisto metus la problemon pri disvolviĝo de nova, ni diru, biologia speco, se estas sciataj ĝia deveno kaj direkto de ĝia evoluo.

Marx, antaŭ ĉio, forigas tiun malklarecon, kiu estas de la Gotha programo alportata en la problemon pri rilato inter la ŝtato kaj la socio.

«…La moderna socio — skribas li — estas la kapitalisma socio, kiu ekzistas en ĉiuj civilizitaj landoj, pli aŭ malpli libera je almikso de mezepokaĵo, pli aŭ malpli ŝanĝita de la apartaĵoj en historia evoluo de ĉiu lando, pli aŭ malpli disvolvita. Kontraŭe, «la moderna ŝtato» ŝanĝiĝas kun ĉiu ŝtata limo. En Prus-Germana imperio ĝi estas tute alia, ol en Svisio, en Anglio — tute alia, ol en Usono. «La moderna ŝtato» estas, sekve, fikcio.

Tamen, malgraŭ la multkolora diverseco de iliaj formoj, diversaj ŝtatoj de diversaj civilizitaj landoj havas inter si tion komunan, ke ili staras sur la grundo de l' moderna burĝa socio, pli aŭ malpli kapitalisme disvolvita. Ili havas tial kelk-iujn komunajn esencajn signojn. Tiusence oni povas paroli pri la «moderna ŝtateco» kontraŭmete al tiu estonta, kiam formortos la unua ĝia radiko, la burĝa socio.

La problemo post tio estos metata jene: kian transformiĝon ricevos la ŝtateco en la komunisma socio?

86

Alivorte: kiuj sociaj funkcioj restos tiam, analogiaj al la nunaj ŝtataj funkcioj? Al tiu problemo oni povas respondi nur science; kaj kiom ajn milfoje oni kombinu la vorton «popolo» kun la vorto «ŝtato», tio eĉ ete ne proksimigos al ĝia solvo…»

Primokinte, tiamaniere, ĉiujn parolaĵojn pri «popola ŝtato», Marx donas meton de l' problemo kaj kvazaŭ avertas, ke por la scienca respondo al ĝi necesas manipuli nur per firme science fiksitaj konaĵoj.

La unua, kio estas fiksita plenprecize de la tuta disvolviĝo-teorio, de la tuta scienco ĝenerale — kaj kion forgesis la utopiistoj, timantaj socialisman revolucion — ĝi estas tiu cirkonstanco, ke historie senduba devas esti aparta stadio aŭ aparta etapo de transiro de kapitalismo al komunismo.

2. Transiro de kapitalismo al komunismo

«…Inter kapitalisma kaj komunisma socio — daŭrigas Marx — kuŝas la periodo de revolucia transformiĝo de la unua en la duan. Al ĉi periodo koincidas ankaŭ la politika transira periodo, kaj la ŝtato de ĉi periodo ne povas esti alio, krom la revolucia diktatoreco de l' proletaro…»

Ĉi konkludo baziĝas ĉe Marx sur la analizo de tiu rolo, kiun ludas proletaro en la moderna kapitalisma socio, sur la konaĵoj pri la disvolviĝo de ĉi socio kaj pri la nepacigeblo inter la kontraŭecaj interesoj de l' proletaro kaj de l' burĝaro.

Antaŭe la problemo estis metata tiel: por atingi sian liberiĝon, la proletaro devas renversi la burĝaron, konkiri la politikan regpotencon, starigi sian revolucian diktatorecon.

Nun la problemo estas metata iom aliel: la transiro de la kapitalisma socio, disvolviĝanta al komunismo,

87

en komunisman socion estas neebla sen la «politika transira periodo», kaj la ŝtato de ĉi periodo povas esti nur la diktatoreco de l' proletaro.

Kia do estas la rilato de ĉi diktatoreco al la demokratio?

Ni vidis, ke «Komunista Manifesto» simple metas apude la du konceptojn: «transformiĝo de l' proletaro en regantan klason» kaj «konkiro de demokratio». Surbaze de ĉio dirita supre, oni povas pli precize difini, kiamaniere ŝanĝiĝas la demokratio dum la transiro de kapitalismo al komunismo.

En kapitalisma socio, en la kondiĉoj de pleje bonsukcesa ĝia disvolviĝo, ni havas pli aŭ malpli plenan demokratismon en demokratia respubliko. Sed ĉi demokratismo estas ĉiam premita en densaj kadroj de kapitalisma ekspluatado kaj tial ĉiam restas, laŭ la esenco, demokratismo por malplimulto, nur por la posedulaj klasoj, nur por riĉuloj. La libero de kapitalisma sociordo restas ĉiam proksimume la sama, kia estis la libero en la antikvaj grekaj respublikoj: la libero por sklavposeduloj. La modernaj dungsklavoj, pro la kondiĉoj de kapitalisma ekspluatado, restas tiomgrade premitaj de la senhavo kaj mizero, ke «ilin koncernas nek demokratio, nek politiko» ke dum la kutima, paca disvolvo de okazantaĵoj la plimulto de loĝantaro estos forigita de partopreno en la soci-politika vivo.

Eble la ĝusteco de ĉi aserto plej okulvideble estas pravata de Germanio, nome tial, ĉar en tiu ĉi ŝtato la konstitucia legaleco estis konserviĝanta mirinde longe kaj solide preskaŭ dum duonjarcento (1871–1914), kaj la social-demokratio dum ĉi periodo multe pli, ol en aliaj landoj, sukcesis fari por «utiligado de legaleco» kaj por organizo de tiom granda parto de l' laboristaro en politikan partion, kiel nenie en la mondo.

Kia do estas tiu ĉi la plej granda el la observataj en kapitalisma socio parto de politike konsciaj kaj agemaj dungsklavoj? Unu miliono da membroj en la s.-d. partio — el 15 milionoj

88

da dungsklavoj! Tri milionoj da sindikate organizitaj — el 15 milionoj!

Demokratio por la eta malplimulto, demokratio por riĉuloj — jen kia estas la demokratismo de kapitalisma socio. Se ni rigardos pli proksime la mekanismon de l' kapitalisma demokratio, do ni vidos ĉie kaj ĉiam ĉu en «malgrandaj», kvazaŭ malgrandaj, detaloj de balotrajto (limigoj konforme al loĝantec-daŭro, esceptigo de virinoj ktp.), ĉu en faktaj baroj por la kunvenrajto (socikonstruaĵoj estas ne por «mizeruloj»!), ĉu en pure kapitalisma organizo de ĉiutaga presaĵaro — ni vidos limigojn kaj limigojn de l' demokratismo. Ĉi limigoj, esceptoj, baroj por malriĉuloj ŝajnas esti malgrandaj — precipe por tiu okulo, kiu mem neniam vidis la mizeron kaj al la premegitaj klasoj en ilia amasa vivo ne estis proksima (kaj tiaj estas 9/10, se ne 99/100 el la burĝaj publicistoj kaj politikuloj) — sed, entute prenitaj, ĉi limigoj eliminas, elpuŝas la malriĉularon el la politiko, el la aktiva partopreno en la demokratio.

Marx perfekte kaptis ĉi esencon de l' kapitalisma demokratio, dirinte en sia analizo pri la sperto de l' Komuno: al premegitoj unufoje dum kelkaj jaroj oni permesas decidi, kiu nome el la reprezentantoj de la premeganta klaso estos en parlamento ilin reprezentanta kaj subpremanta!

Sed de tiu ĉi kapitalisma demokratio — senevite malvasta, sekrete forpuŝanta la malriĉularon, kaj tial plene hipokrita kaj mensoga — la evoluo antaŭen ne iras simple, rekte kaj facile, «al la pli kaj pli granda demokratio» kiel prezentas la aferon liberalaj profesoroj kaj etburĝaj oportunistoj. Ne. La evoluo antaŭen, t. e. al la komunismo, iras trans diktatoreco de l' proletaro kaj aliel iri ne povas, ĉar ne ekzistas alia rimedo kaj alia vojo por rompi la kontraŭstaron de ekspluatistoj-kapitalistoj.

Kaj la diktatoreco de l' proletaro, t. e. organizo de l' antaŭgvardio de premegatoj en regantan klason por

89

subpremado de premegantoj, ne povas doni simple nur plivastigon de demokratio. Kune kun la grandega plivastigo de demokratismo, unuafoje fariĝanta la demokratismo por malriĉuloj, la demokratismo por la popolo sed ne la demokratismo por la riĉuloj, la diktatoreco de proletaro prezentas serion da esceptoj en la libereco de l' premegantoj, ekspluatistoj, kapitalistoj. Ilin ni devas subpremi por liberigi la homaron je dungsklaveco, ilian kontraŭstaron necesas rompi per forto, — klaras, ke kie estas subpremo, tie estas perforto, mankas libero, mankas demokratio.

Engels bonege esprimis tion ĉi en letero al Bebel, dirinte, kiel rememoros la leganto, ke «la proletaro bezonas la ŝtaton ne en interesoj de libero, sed en la interesoj de subpremo de siaj kontraŭuloj, kaj kiam fariĝos eble paroli pri libero ne ekzistos ŝtato».

La demokratio por la grandega plimulto el la popolo estas la subpremado per forto, t. e. foresto de demokratio, de la ekspluatistoj, premegantoj de popolo — jen kia estas la ŝanĝo en la demokratio dum transiro de kapitalismo al komunismo.

Nur en la komunisma socio, kiam la kontraŭstaro de kapitalistoj estos jam definitive rompita, kiam ne ekzistos klasoj (t. e. ne ekzistos diferenco inter socianoj laŭ ilia rilato al la sociaj rimedoj de produktado), nur tiam «malaperos la ŝtato, kaj estos eble paroli pri libereco». Nur tiam estos ebla kaj estos efektivigita la demokratio efektive plena, efektive sen ajnaj esceptoj. Kaj nur tiam la demokratio komencos formortadi pro tiu simpla cirkonstanco, ke, estante senigitaj je kapitalisma sklaveco, je sennombraj teruraĵoj, sovaĝaĵoj, sensencaĵoj, malnoblaĵoj de kapitalisma ekspluatado, la homoj pograde kutimos sekvi la elementajn, dum jarcentoj konatajn, dum jarmiloj ripetatajn en ĉiuj skrib-lerniloj, regulojn pri kunvivado, sekvi ilin sen perforto, sen devigado, sen aparta aparato por devigado, kiu nomiĝas ŝtato.

90

La esprimo «la ŝtato formortos» estas elektita tre trafe, ĉar ĝi montras kaj la laŭgradecon de l' procedo kaj la spontanecon de ĝi. Nur kutimo povos fari kaj sendube faros tian efikon, ĉar ni ĉirkaŭ ni observas milionfoje, kiel facile kutimas homoj sekvi la necesajn por ili regulojn pri kunvivado, se ne ekzistas ekspluatado, se ne ekzistas io, kio ribeligas, elvokas proteston kaj ribelon, kreas neceson de subpremo.

Do, en la kapitalisma socio ni havas demokration ĉirkaŭtranĉitan, mizeran, falsan, demokration nur por riĉuloj, por la malplimulto. La diktatoreco de l' proletaro, periodo de transiro al komunismo, unuafoje donos demokration al la popolo, al la plimulto, paralele kun la necesa subpremado kontraŭ la malplimulto, kontraŭ la ekspluatantaro. Sole la komunismo kapablas doni demokration plenan, kaj ju pli plena ĝi estos, des pli ĝi fariĝos malnecesa; ĝi formortos per si mem.

Alivorte: dum la kapitalismo ni havas ŝtaton en la propra senco de l' vorto, la apartan maŝinon por subpremado de unu klaso flanke de la alia kaj krome de la plimulto flanke de la malplimulto. Estas kompreneble, ke por la sukceso de tia ago, kiel sistema subpremado de l' malplimulto ekspluatanta kontraŭ la plimulto ekspluatata, estas necesa la ekstrema kruelo, besteco en subpremado, estas necesaj maroj da sango, trans kiuj la homaro faras sian vojon en la stato de sklaveco, servuteco, dungeco.

Plue, dum transiro de l' kapitalismo al komunismo la subpremado estas ankoraŭ necesa, sed jam la subpremado de l' plimulto ekspluatata kontraŭ la malptimulto ekspluatanta. La aparta aparato, la aparta maŝino por subpremado, la «ŝtato», estas ankoraŭ necesa, sed ĝi jam estas transira ŝtato, ĝi estas jam ne ŝtato en la propra senco de l' vorto, ĉar la subpremado de l' malplimulto ekspluatista flanke de la plimulto de hieraŭaj dungsklavoj — estas afero tiomgrade, kompare, facila, simpla kaj natura, ke ĝi kostos senkompare malplimultan sangon, ol subpremado kontraŭ ribeloj de sklavoj, servutuloj, dunglaboristoj, ke ĝi estos por la homaro senkompare pli malmulte kosta. Kaj ĝi estas kunigebla kun disvastigo de l' demokratio je tia

91

grandega plimulto da loĝantaro, ke la neceso pri aparta maŝino por subpremado komencas malaperi. Ekspluatistoj, nature, ne kapablas subpremi la popolon sen la plej komplika maŝino por plenumo de tia tasko, sed la popolo povas subpremi ekspluatistojn eĉ per tre simpla «maŝino», preskaŭ sen «maŝino», sen aparta aparato per simpla organizo de armitaj amasoj (simile al Sovetoj el laboristaj kaj soldataj deputitoj — ni notu, anticipante).

Fine, nur la komunismo kreas plenan nenecesecon je ŝtato, ĉar neniu estas subpremenda — «neniu» en la senco de klaso, en la senco de sistema batalado kontraŭ difinita parto da loĝantaro. Ni ne estas utopiistoj kaj neniel neas la eblon kaj la seneviton de ekscesoj flanke de apartaj personoj, kaj egale la neceson subpremi tiajn ekscesojn. Sed, unue, por tio ne estas necesa la aparta maŝino, la aparta aparato por subpremado, tion estos faranta la armita popolo mem kun tia simpleco kaj facileco, kun kiu ajna amaso de civilizitaj homoj eĉ en la moderna socio disigas interbatalantojn aŭ ne allasas perforton kontraŭ virino. Kaj, due, ni scias, ke la radika socia kaŭzo de l' ekscesoj, konsistantaj el rompo de reguloj pri kunvivado, estas la ekspluatado de l' amasoj, ilia senhaveco kaj mizero. Kun forigo de tiu ĉi ĉefa kaŭzo la ekscesoj senevite komencos «formortadi». Ni ne scias, kiom rapide kaj en kia sinsekvo, sed ni scias, ke ili estos formortantaj. Kun ilia formortado formortos ankaŭ la ŝtato.

Marx, ne direktante sin al utopioj, difinis pli detale tion, kio estas difinebla nun rilate ĉi estonton, nome: diferencon inter la malsupera kaj la supera fazoj de komunisma socio.

3. La unua fazo de komunisma socio

En «Kritiko kontraŭ Gotha programo», Marx refutas detale la Lassal'an ideon pri tio, ke dum la socialismo, laboristoj ricevas la «neĉirkaŭtranĉitan» aŭ «plenan produkton de sia laboro». Marx montras, ke el la tuta socia laboro de l' tuta socio necesas subtrahi la rezervan

92

sumon, kaj ankaŭ la sumon por plivastigo de produktado, kaj ankaŭ rekompencaĵon por «eluzitaj» maŝinoj, ktp., kaj poste el objektoj de konsumado la sumon por la administraj elspezoj, por lernejoj, malsanulejoj, maljunulejoj ktp.

Anstataŭ nebula, neklara, ĝenerala frazo de Lassal («plena produkto de laboro — al laboristo»), Marx donas sobran kalkulon pri tio, kiel nome la socialisma socio estos devigata mastrumadi. Marx aliras al la konkreta analizo pri vivkondiĉoj de tia socio, en kiu ne ekzistos kapitalismo, kaj diras:

«Ni havas tie ĉi antaŭ ni» (ĉe la analizo de l' programo de l' laborista partio) «ne tian komunisman socion, kiu disvolviĝis sur sia propra bazo, sed tian, kiu ĵus eliras ĝuste el kapitalisma socio kaj kiu tiel en ĉiuj rilatoj, en la ekonomia, morala kaj mensa, portas ankoraŭ la postsignon de l' malnova socio, el kies profundoj ĝi eliris».

Jen tiun ĉi komunisman socion, kiu nur ĵus aperis en la mondon el profundoj de l' kapitalismo, kiu portas ĉiurilate la postsignojn de malnova socio, Marx do nomas «la unua» aŭ malsupera fazo de l' komunisma socio.

La rimedoj de produktado jam eliris el privata posedado de apartaj personoj. La rimedoj de produktado apartenas al la tuta socio. Ĉiu membro de l' socio, plenumante ioman parton de soci-necesa laboro, ricevas certigon de la socio, ke li jen tiun kvanton da laboro estas plenuminta. Kontraŭ ĉi certigo li ricevas el sociaj deponejoj de konsumaĵoj konforman kvanton da produktaĵoj. Post subtraho de tiu laborkvanto, kiu iras en la socian rezervaĵon, ĉiu laboristo, sekve, ricevas de la socio samtiom, kiom li estas doninta al ĝi.

Regas kvazaŭ ia «egaleco».

Sed kiam Lassal diras, konsiderante tiajn ĉi sociajn regulojn (kutime nomatajn socialismo, sed ĉe Marx havantaj la nomon de l' unua fazo de komunismo), ke ĝi estas «la justa distribuo», ke ĝi estas «la egala

93

rajto de ĉiu je egala produkto de laboro», do Lassal eraras kaj Marx klarigas lian eraron.

«La egalan rajton» — diras Marx — ni tie ĉi efektive havas, sed ĝi estas ankoraŭ «burĝa rajto», kiu, kiel ankaŭ ĉiu rajto, supozas malegalecon. Ĉiu rajto estas aplikado de samegala mezurilo al diferencaj homoj, kiu en efektivo ne estas samegalaj, ne egalas unu al la alia; kaj tial «la egala rajto» estas rompo de egaleco kaj ĝi estas maljusteco. Efektive, ĉiu ricevas, plenuminte egalan kun aliu parton de socia laboro, egalan parton de socia produktaĵo (post la montrita subtraho).

Kaj intercetere, apartaj homoj ne estas egalaj, iu estas pli forta, aliu malpli forta; iu estas edziĝinta, aliu ne, iu havas pli da infanoj, aliu malpli ktp.

«…Ĉe egala laboro — konkludas Marx — sekve ĉe egala partopreno en la socia konsumad-rezervaĵo unu ricevos en efektivo pli multe ol alia, estos pli riĉa ol alia ktp. Por eviti ĉion ĉi, la rajto anstataŭ esti egala, devus esti malegala…»

Justecon kaj egalecon, sekve, la unua fazo de l' komunismo ne jam povas doni: la diferencoj en riĉeco restos, kaj la diferencoj maljustaj, sed estos neebla la ekspluatado de homo flanke de homo, ĉar ne estas eble konkiri la rimedojn de produktado, fabrikojn, maŝinojn, teron k. cet. por privata posedado. Kritik-batante la etburĝe-malklaran frazon de Lassal pri «egaleco» kaj «justeco» ĝenerale, Marx montras la vojon de disvolviĝo de komunisma socio, kiu estas devigita komence neniigi nur tiun «maljustecon», ke la rimedoj de produktado estas ekposeditaj de apartaj personoj, kaj kiu ne estas kapabla tuje neniigi ankaŭ la pluan maljustecon, konsistantan el distribuado de konsum-produktoj «laŭ la laboro» (sed ne laŭ la bezonoj).

Vulgaraj ekonomiistoj, inter ili burĝaj profesoroj, inter ili «nia» Tugan (-Baranovski), konstante riproĉas socialistojn, kvazaŭ ili forgesas pri la malegaleco

94

de homoj kaj «revas» neniigi ĉi malegalecon. Tia riproĉo, kiel ni vidas, pruvas nur la ekstreman malinteligenton de s-roj burĝaj profesoroj.

Marx ne nur plej preciz-maniere konsideras la senevitan malegalecon de homoj, sed li konsideras ankaŭ tion, ke la nura ankoraŭ transiro de produktad-rimedoj en la komunan posedon de l' tuta socio («socialismo» en la kutima vort-uzo) ne forigas la mankojn de distribuado kaj la malegalecon de l' «burĝa rajto», kiu daŭras regi , kiomgrade la produktoj estas dividataj «laŭ la laboro».

«…Sed ĉi mankoj — daŭrigas Marx — estas senevitaj dum la unua fazo de l' komunisma socio, en tiu ĝia formo, kiel ĝi elaperas, post multaj turmentoj de akuŝo, el kapitalisma socio. La rajto neniam povas esti pli supera, ol la ekonomia ordo kaj la kondiĉata de ĝi kultura disvolviĝo de socio…»

Tiamaniere, en la unua fazo de l' komunisma socio (kiun ordinare oni nomas socialismo) «la burĝa rajto» estas nuligata ne plene, sed nur parte, t. e. nur rilate al la rimedoj de produktado. «La burĝa rajto» agnoskas ilin privata posedaĵo de apartaj personoj. Socialismo faras ilin komuna posedaĵo. Tiomgrade — kaj nur tiomgrade — «la burĝa rajto» defalas.

Sed ĝi restas tamen en la alia sia parto, ĝi restas kiel reguligilo (difinilo) por distribuado de produktoj kaj por distribuado de laboro inter membroj de la socio. «Kiu ne laboras, tiu ne devas manĝi» — tiu ĉiu socialisma principo estas jam efektivigita; «por egala kvanto da laboro — egalan kvanton da produktaĵo» — ankaŭ tiu ĉi socialisma principo estas jam efektivigita. Tamen tio ne jam estas komunismo, kaj tio ne jam forigas «la burĝan rajton», kiu al malegalaj homoj kontraŭ malegala (la fakte malegala) kvanto da laboro donas egalan kvanton da produktaĵo.

Ĝi estas «manko» — diras Marx — sed ĝi estas senevita

95

en la unua fazo de l' komunismo, ĉar, ne falante en utopiismon, oni ne povas opinii, ke, renversinte la kapitalismon, la homoj tuj ellernos labori por la socio sen ajnaj normoj de rajto, kaj eĉ ekonomiajn premisojn por tia ŝanĝo la nuligo de kapitalismo ne donas tuje.

Kaj aliaj normoj, krom la «burĝa rajto», ne ekzistas. Kaj tiomgrade restas ankoraŭ la neceso pri la ŝtato, kiu, konservante la komunan posedrajton je rimedoj de produktado, gardus la egalecon de laboro kaj la egalecon en dividado de produktaĵo.

La ŝtato formortas, kiomgrade kapitalistoj jam ne ekzistas, klasoj jam ne ekzistas, tial ne estas eble subpremi iun ajn klason.

Sed ŝtato ne jam estas formortinta plene, ĉar restas la gardado de «la burĝa rajto», konfirmanta la faktan malegalecon. Por la plena formortado de l' ŝtato estas necesa la plena komunismo.

4. La supera fazo de l' komunisma socio

Marx daŭrigas:

«…Ĉe la supera fazo de l' komunisma socio, post kiam estos malaperinta la sklaviganta homon subigo al divido de laboro; kiam kune kun tio ĉi estos malaperinta la kontraŭeco inter mensa kaj fizika laboro; kiam la laboro ĉesos esti nur rimedo por vivo, sed fariĝos la plej unua bezonaĵo de vivo; kiam kune kun la diversflanka disvolviĝo de individuoj kreskos ankaŭ la produktivaj fortoj kaj ĉiuj fortoj de socia riĉeco ekfluos plentorente, nur tiam estos eble plene supervenki la malvastan horizonton de l' burĝa rajto, kaj la socio povos skribi sur sia standardo: «ĉiu laboru laŭ siaj kapabloj, ĉiu ricevu laŭ siaj bezonoj».

Nur nun ni povas taksi la tutan ĝustecon de l' notoj de Engels, kiam li senindulge estis mokanta la sensencon en kunligo de la vortoj: «libero» kaj «ŝtato». Dum ekzistas ŝtato, ne ekzistas libero. Kiam ekzistos libero, ne ekzistos ŝtato.

96

Kiel ekonomia bazo por plena formorto de l' ŝtato aperas tia supera disvolviĝo de l' komunismo, ĉe kiu malaperas la kontraŭeco inter mensa kaj fizika laboro, malaperas, sekve, unu el la plej gravaj fontoj de la plena socia malegaleco kaj ĝuste tiu fonto, kiun per nura transiro de produkt-rimedoj en socian posedadon, per nura ekspropriado kontraŭ kapitalistoj tuje forigi neniel estis eble.

Ĉi ekspropriado donos eblon por giganta disvolviĝo de produktivaj fortoj. Kaj, vidante, kiel jam nun kapitalismo ekstreme detenas ĉi disvolviĝon, kiel multon oni povus movi antaŭen sur la bazo de moderna, jam atingita tekniko, ni rajtas plencerte diri, ke ekspropriado kontraŭ kapitalistoj senevite donos gigantan disvolviĝon de produktivaj fortoj en homa socio. Sed kiel rapide iros ĉi disvolviĝo pluen, kiel rapide atingos ĝi la rompon kun divido de laboro, la neniigon de kontraŭeco inter mensa kaj fizika laboro, la transformiĝon de laboro en «la unuan vivan bezonaĵon», tion ĉi ni ne scias kaj scii tion ni ne povas.

Tial do ni rajtas paroli nur pri la senevita formortado de l' ŝtato, substrekante la longdaŭron de ĉi procedo, ĝian dependon de la rapideco en disvolviĝo de la supera fazo de l' komunismo kaj lasante tute malfermita la problemon pri la limtempo aŭ pri la konkretaj formoj de la formortado, ĉar materialo por solvi tiajn problemojn ne ekzistas.

La ŝtato povos formorti plene nur kiam la socio efektivigos la regulon: «ĉiu laboru laŭ siaj kapabloj, ĉiu ricevu laŭ siaj bezonoj» t. e., kiam homoj tiomgrade kutimos sekvi la fundamentajn regulojn de kunvidado, ke ili memvole estos laborantoj laŭ siaj kapabloj. «La malvasta horizonto de l' burĝa rajto», deviganta elkalkuli, kun la senkoreco de Shylock, ke ne estu super-laborita kroma duonhoro kompare kun aliu, ke ne estu ricevita malpli multa pago, ol ricevas aliu, — ĉi malvasta horizonto estos tiam transirita. La distribuado de produktaĵoj ne estos tiam postulanta flanke de l' socio

97

normigadon en la kvanto de l' ricevitaj de ĉiu produktaĵoj ; ĉiu libere estos prenanta «laŭ siaj bezonoj».

El la vidpunkto burĝa estas facile deklari similan socian aranĝon «pura utopio» kaj moki pri tio, ke socialistoj promesas por ĉiu la rajton ricevi de la socio, sen ajna kontrolo pri laboro de aparta civitano, ajnan kvanton de trufoj, aŭtomobiloj, pianoj ktp. Per tia mokado limigas sin ankaŭ ĝisnune la plejparto da burĝaj «scienculoj», kiuj evidentigas per tio ĉi sian malinteligenton kaj ankaŭ sian profitcelan defendon de l' kapitalismo.

La malinteligenton — ĉar neniu socialisto intencis «promesi» ke la supera fazo de l' komunismo-disvolviĝo venos, sed la antaŭvido de grandaj socialistoj, ke ĝi venos, supozas ne la nunan produktivon de la laboro kaj ankaŭ ne la nunan loĝulon*, kapablan «sencele» — simile al seminarianoj ĉe Pomjalovski — malbonigi deponejojn de socia riĉaĵaro kaj postuli maleblaĵon.

Ĝis venos «la supera» fazo de l' komunismo, socialistoj postulas la plej severan kontrolon flanke de l' socio kaj flanke de l' ŝtato super la mezuro de laboro kaj la mezuro de konsumado, sed nur ĉi kontrolo devas komenciĝi de l' ekspropriado kontraŭ kapitalistoj kaj esti efektivigata ne de la ŝtato de oficistoj, sed de la ŝtato de armitaj laboristoj.

La profitcela defendo de kapitalismo flanke de burĝaj ideologoj (kaj iliaj postvost-kurantoj el la speco de s-roj Ceretelli, Ĉernov'oj kaj K°) konsistas ĝuste en tio, ke per disputoj kaj parolaĵoj pri malproksima estonto ili substituas la esencan kaj aktualan problemon de l' hodiaŭa politiko: la ekspropiadon kontraŭ la kapitalistoj, la transformon de ĉiuj civitanoj en laboristojn kaj oficistojn de unu granda «kartelo», nome: de la tuta ŝtato, kaj la plenan subigon de la tuta laboro, de la tuta ĉi kartelo al la ŝtato efektive demokratia, al la ŝtato de Sovetoj de laboristoj kaj soldataj deputitoj.

En efektivo, kiam scienculo-profesoro, kaj post li la loĝulo, kaj post li s-roj Ceretelli kaj Ĉernov'oj parolas pri senrezonaj utopioj, pri demagogaj promesoj de l'

* Per la vorto «loĝulo» mi penis transdoni la sencon de rusa vorto «obyratelj», kiu, kontraŭmete al konscia civitano, signifas homon filistran, kun interesoj limigitaj ĝis interesoj de nura loĝado. — La trad.

98

bolŝevikoj, pri neeblo «enkonduki» socialismon, ili konsideras ĝuste la superan fazon aŭ la fazon de l' komunismo «enkonduki», kiun neniu ne nur ne promesis, sed eĉ ne pensis, ĉar «enkonduki» ĝin ĝenerale ne estas eble.

Kaj tie ĉi ni venis al tiu problemo pri la scienca diferenco inter la socialismo kaj la komunismo, kiun tuŝis Engels en la citita supre rezonado lia pri neĝusto de la nomo «social-demokratoj». Politike la diferenco inter la unua, aŭ la malsupera, kaj la supera fazoj de l' komunismo, iutempe estos, verŝajne, grandega, sed nun, dum la kapitalismo, agnoski ĝin estus ridinde kaj meti ĝin unuaplanen povus eble nur apartaj anarkistoj (se ankoraŭ restis inter anarkistoj homoj, nenion lernintaj post la «Pleĥanov-maniera» transformiĝo de Kropotkin'oj, Grave, Cornelisen kaj de aliaj «steloj» de l' anarkismo en social-ŝovinistojn aŭ en social-tranĉeistojn, kiel esprimis sin Gay, unu el la nemultaj anarkistoj, konservintaj la honoron kaj la konsciencon).

Sed la scienca diferenco inter la socialismo kaj la komunismo estas klara. Tion, kio kutime estas nomata socialismo, Marx nomis «la unua» aŭ malsupera fazo de l' komunisma socio. Kiomgrade la produktad-rimedoj fariĝas komuna posedaĵo, tiomgrade la vorto «komunismo» ankaŭ tie ĉi estas aplikebla, se oni ne forgesas, ke ĝi estas ne plena komunismo. La granda signifo de l' Marx'aj klarigoj konsistas en tio, ke li konsekvence aplikas ankaŭ tie ĉi la materialisman dialektikon, la instruon pri disvolviĝo, konsiderante la komunismon, kiel ion disvolviĝantan el la kapitalismo. Anstataŭ skolastike-elpensitaj «verkitaj» difinoj kaj senrezultaj disputoj pri vortoj (kio estas la socialismo, kio estas la komunismo), Marx donas analizon de tio, kion oni povus nomi la ŝtupoj de l' ekonomia maturo de l' komunismo.

En la unua fazo, sur la unua sia ŝtupo la komunismo ne jam povas esti ekonomie plene matura, plene libera je tradicioj kaj postsignoj de l' kapitalismo. De tie ĉi aperas tia interesa fenomeno, kia estas la konservo de «l' malvasta horizonto de l' burĝa rajto» dum la unua fazo de l' komunismo. La burĝa rajto,

99

rilate al la distribuado de konsumaĵoj, supozas, certe, senevite ankaŭ burĝan ŝtaton, ĉar la rajto estas nenio sen aparato, kapabla trudi la obeadon al ĝiaj normoj.

Rezultas, ke dum la komunismo ne nur restas por ioma tempo la burĝa rajto, sed eĉ ankaŭ la burĝa ŝtato, sen la burĝaro!

Tio povas ekŝajni paradokso aŭ simple dialektika mens-ludo, pri kiu ofte akuzas marksismon homoj, neniel penintaj por lerni ĝian ekstreme profundan enhavon.

En la efektivo do, la restaĵojn de l' malnovo en novo la vivo montras al ni ĉiupaŝe: kaj en naturo, kaj en socio. Marx do, ne arbitre ŝovis pecon de «burĝa» rajto en komunismon, sed li prenis tion, kio ekonomie kaj politike estas senevita en la socio, eliranta el la profundoj de l' kapitalismo.

La demokratio havas grandegan signifon en la batalo de l' laborista klaso kontraŭ la kapitalistoj por sia liberiĝo. Sed la demokratio tute ne estas la limo ne transirebla, sed nur unu el la etapoj sur la vojo de l' feŭdismo al la kapitalismo kaj de l' kapitalismo al la komunismo.

La demokratio signifas egalecon, klaras, kian grandan signifon havas la batalo de l' proletaro por egaleco kaj la devizo de egaleco, se oni ĝuste komprenas ĝin en la senco de neniigo de l' klasoj. Sed la demokratio signifas nur formalan egalecon. Kaj tuj post la efektivigo de egaleco inter ĉiuj membroj de l' socio rilate al posedado je rimedoj de produktado, t. e. egaleco de laboro, egaleco de laborpago, antaŭ la homaro senevite aperos la problemo pri tio, ke ĝi iru antaŭen, de la formala egaleco al la fakta, t. e. al la efektivigo de l' regulo: «ĉiu laboru laŭ siaj kapabloj, ĉiu ricevu laŭ siaj bezonoj». Per kiuj etapoj, per la vojo de kiuj praktikaj rimedoj iros la homaro al tiu ĉi supera celo, ni ne scias kaj scii ni ne povas. Sed gravas klarigi al si, kiel senfine mensoga estas la ordinara burĝa prezento, kvazaŭ la socialismo estas io malviva, stagniĝinta, unufoje por ĉiam donita, ĉar en efektivo nur de l' socialismo komenciĝos la rapida, vera,

100

efektiva amasa, okazanta kun partopreno de l' plimulto da loĝantaro, kaj poste de la tuta loĝantaro, movado antaŭen en ĉiuj regionoj de l' socia kaj individua vivo.

La demokratio estas formo de ŝtato, unu el ĝiaj specoj. Kaj, sekve, ĝi prezentas el si, kiel ankaŭ ajna ŝtato, organizitan, sisteman aplikadon de perforto kontraŭ homoj. Tio estas unuflanke. Sed, aliflanke, ĝi signifas formalan agnoskon de egaleco inter civitanoj, de egala por ĉiuj rajto difini aranĝon de l' ŝtato kaj administri ĝin. Kaj tio ĉi, siavice, estas ligita kun tio, ke sur ia ŝtupo de disvolviĝo de l' demokratio ĝi, unue, kompaktigas la kontraŭ-kapitalisme revolucian klason, proletaron kaj ebligas al ĝi rompi, dispecetigi, forviŝi de la tero la burĝan, kvankam eĉ respublike-burĝan, ŝtatan maŝinon, la konstantan armeon, la policon, la oficistaron, anstataŭi ilin per pli demokratia, sed tamen ankoraŭ ŝtata maŝino en la formo de armitaj laboristaj amasoj, transirantaj al senescepta partopreno de l' popolo en milicio.

Tie ĉi la «kvanto transiras en kvaliton»: tia grado de demokratismo estas ligita kun la eliro el la kadroj de l' burĝa socio, kun la komenco de ĝia socialisma reorganizo. Se efektive ĉiuj partoprenas en administrado de l' ŝtato, do jam la kapitalismo ne kapablos sin teni. Kaj disvolviĝo de l' kapitalismo, siavice, kreas premisojn por ke efektive «ĉiuj» povu partopreni la administradon de l' ŝtato. Al tiaj premisoj apartenas senescepte alfabeteco, efektivigita jam de la vico de l' pleje antaŭenemaj kapitalismaj landoj, poste «instruo kaj disciplinigo» de milionoj da laboristoj per granda, komplika, alsociigita aparato de poŝto, fervojoj, grand-fabrikoj, grandkomerco, bankafero ktp., k. s.

Ĉe tiaj ekonomiaj premisoj plen-eble estas senprokraste, de hodiaŭ al morgaŭ, transiri, renversinte la kapitalistojn kaj oficistojn, al anstataŭo de ili — en la afero de l' kontrolo super la produktado kaj

101

distribuado, en la afero de l' kontado de l' laboro kaj produktaĵoj — per armitaj laboristoj, per senescepte armita popolo. (Necesas ne miksi la problemon pri kontrolo kaj kontado kun la problemo pri science-klerigita personaro de inĝenieroj, agronomoj kaj cet.: ĉi sinjoroj laboras hodiaŭ, subiĝante al kapitalistoj, ili laboros ankoraŭ pli bone morgaŭ, subiĝante al armitaj laboristoj).

La kontado kaj kontrolo — jen la ĉefaĵo, postulata por la «bonaranĝo», por la ĝusta funkciigo de la unua fazo de l' komunisma socio. Ĉiuj civitanoj fariĝas tie ĉi oficistoj kaj laboristoj de unu tutpopola, ŝtata «kartelo». La esenco estas en tio, ke ili laboru egale, ĝuste obeante la mezuron de laboro, kaj ricevu egale. La kontado de tio, la kontrolo super tio estas simpligita de l' kapitalismo ekstremgrade, ĝis neordinare simplaj, por ĉiu legoscia homo atingeblaj agoj de observado kaj registrado, ĝis la posedo de la kvar aritmetikaj agoj kaj ĝis donado de respondhavaj kvitancoj*.

Kiam la plejparto de l' popolo komencos plenumi memstare kaj ĉiuloke tian kontadon, tian kontrolon super kapitalistoj (transformitaj nun en oficistojn) kaj super la sinjoretoj intelektuloj, konservintaj kapitalistajn inklinojn, tiam ĉi kontrolo fariĝos efektive universala, ĝenerala, tutpopola, tiam estos eble nenien sin kaŝi de ĝi, neniel eviti ĝin.

La tuta socio estos unu kontoro kaj unu fabriko kun egaleco de laboro kaj egaleco de pago.

Sed ĉi «fabrika» disciplino, kiun la venkinta kapitalistojn, la renversinta ekspluatistojn proletaro vastigos sur la tutan socion, neniamaniere estas nia idealo, nek nia fincelo, sed nur ŝtupo, necesa por

* Kiam la ŝtato reduktiĝas en la plejĉefa parto de siaj funkcioj al tia kontado kaj kontrolo flanke de laboristoj mem, tiam ĝi ĉesas esti «politika ŝtato», tiam «la sociaj funkcioj transformiĝas el la politikaj en simplajn administrajn funkciojn» (komparu pli supre, ĉp. IV, § 2, pri polemiko de Engels kontraŭ anarkistoj).

102

radikala purigo de l' socio je malnoblaĵo kaj aĉaĵoj de l' kapitalisma ekspluatado kaj por plua movado antaŭen.

De ĉi momento, kiam ĉiuj membroj de l' socio aŭ almenaŭ grandega plejparto el ili, mem ellernu administri la ŝtaton, mem prenu ĉi aferon en siajn manojn, «bonaranĝu» la kontrolon super la eta malplimulto de kapitalistoj, super la sinjoretoj, dezirantaj konservi la kapitalistajn inklinojn, super la laboristoj, malmoraligitaj de l' kapitalismo, de ĉi momento komencas malaperi la bezono pri ajna administrado ĝenerale. Ju pli plena estas la demokratio, des pli proksimas la momento, kiam ĝi fariĝas nenecesa. Ju pli demokrateca estas «ŝtato», konsistanta el armitaj laboristoj kaj estanta «jam ne ŝtato en la propra senco de l' vorto», des pli rapide komencas formorti ajna ŝtato.

Ĉar kiam ĉiuj ellernos administri kaj efektive administros memstare la socian produktadon, memstare efektivigos la kontadon kaj kontrolon super la parazitoj, sinjoruloj, friponoj kaj similaj «gardantoj de l' kapitalismaj tradicioj», tiam evito je tiu ĉi tutpopola kontado kaj kontrolo neeviteble fariĝos tia ekstreme malfacila, tia pleje malofta escepto, estos akompanata, verŝajne, de tia rapida kaj serioza puno (ĉar la armitaj laboristoj estos homoj de praktika vivo, sed ne sentimentalaj intelektuloj, kaj ili ne permesos ŝerci kun si), ke la neceso sekvi la nekomplikajn, fundamentajn regulojn de ajna homa kunvivado tre rapide fariĝos kutimo.

Kaj tiam estos vaste malfermita la pordo por transiro de la unua fazo de komunisma socio al la supera ĝia fazo, kaj kune kun tio ĉi al la plena formorto de l' ŝtato.

Ĉapitro VI

Trivialigo de marksismo flanke de oportunistoj

La problemo pri la reciprokaj rilatoj inter kaj la socia revolucio okupis nemulte la plej famajn teoriulojn kaj publicistojn de l' II-a Internacio

103

(1889–1914), samkiel ĝenerale ankaŭ la problemo pri la revolucio. Sed la plej karaktera en ĉi procedo de l' pograda kresko de oportunismo, kiu venigis la II-an Internacion al fiasko en 1914 j., estas tio, ke eĉ kiam oni plej proksime estis aliranta al ĉi problemo, oni penis ĝin preteriri aŭ oni ne estis ĝin rimarkanta.

Ĝenerale kaj entute oni povas diri, ke el la evitemo koncerne la rilaton de l' proleta revolucio al la ŝtato, la evitemo, profita por la oportunismo kaj nutrinta ĝin, estis devenanta fuŝado de l' marksismo kaj plena trivialigo ĝia.

Por karakterizi, almenaŭ mallonge, tiun ĉi malĝojan procedon, ni analizu la plej famajn teoriulojn de l' marksismo: Pleĥanov kaj Kautsky.

1. Polemiko de Pleĥanov kontraŭ anarkistoj

Pleĥanov dediĉis al la rilato de l' anarkismo al la socialismo apartan broŝuron: «Anarkismo kaj socialismo», kiu aperis germanlingve en 1894 j.

Pleĥanov scipovis trakti ĉi temon tute ignorinte la plejan aktualaĵon kaj politike plejan esencaĵon en la batalo kontraŭ la anarkismo, nome la rilaton de revolucio al la ŝtato kaj la problemon pri la ŝtato ĝenerale! En lia broŝuro reliefiĝas du partoj: la unua historie-literatura, kun valora materialo pri historio de ideoj de Stirner, Proudhon kaj cet. La alia parto: filistra, kun krudetaj rezonadoj pri la temo, ke anarkiston ne estas eble distingi de rabisto.

La kombinaĵo estas amuzega kaj pleje karakteriza de la tuta agado de Pleĥanov dum la tempo de l' revoluciaj antaŭtagoj kaj dumdaŭre de la tuta revolucia periodo en Rusio: Pleĥanov ĝuste tiel sin montris en 1905–1917 j. — duone doktrinisto, duone filistro, en politiko marŝanta ĉe la vosto de l' burĝaro.

Ni vidis, kiel Marx kaj Engels, polemikante kontraŭ anarkistoj, estis klarigantaj plej zorge siajn konceptojn pri la rilato de l' revolucio al la ŝtato. Engels, eldonante en 1891 j. «Kritikon kontraŭ la Gotha programo» de Marx, skribis, ke «ni (t. e. Engels kaj Marx) estis troviĝanta tiam ĉe la apogeo de l' batalo kontraŭ Bakunin kaj liaj

104

anarkistoj — post la Haaga kongreso de l' (unua) Internacio apenaŭ pasis du jaroj».

Anarkistoj provis ĝuste la Parizan Komunon deklari, tieldire, «sia», konfirmanta ilian instruon, dum ili tute ne komprenis la lecionojn de l' Komuno kaj la analizon de Marx pri ĉi lecionoj. La anarkismo donis nenion, eĉ proksimume similan al la vero rilate la konkret-politikajn problemojn: ĉu necesas detrui la malnovan ŝtatan maŝinon? kaj per kio ĝin anstataŭi?

Sed paroli pri «anarkismo kaj socialismo», preterirante la tutan problemon pri la ŝtato, ne rimarkante la tutan disvolviĝon de l' marksismo antaŭ kaj post la Komuno, tio ĉi signifis neeviteble forruliĝi al oportunismo. Ĉar oportunismo ĝuste pli ol ĉion bezonas, ke la du ĵus-montritaj de ni problemoj tute ne estu metataj. Tio jam estas venko de l' oportunismo.

2. Polemiko de Kautsky kontraŭ oportunistoj

En rusa lingvo estas tradukitaj, sendube, senmezure multe pli granda kvanto de Kautsky-verkoj, ol en iu alia. Nevane ŝercas iuj germanaj social-demokratoj, ke Kautsky estas pli multe legata en Rusio ol en Germanio (interkrampe estu dirite, ke ĉi ŝerco havas multe pli profundan historian enhavon, ol supozas ti-kiuj ĝin lasis por disvastigo, nome: rusaj laboristoj, prezentinte en 1905 j. neordinare grandan, neobservitan antaŭe postulon je la plej bonaj verkoj de la plej bona en la mondo social-demokrata literaturo, kaj ricevinte neobservitan en aliaj landoj kvanton da tradukoj kaj eldonoj de ĉi verkoj, per tio sama transportis, tieldire, sur la freŝan grundon de nia proletara movado per maniero plirapidigita la grandegan sperton de l' najbara, pli antaŭenema lando).

Precipe konata ĉe ni Kautsky estas, krom pro sia populara rerakonto de l' marksismo, pro sia polemiko kontraŭ oportunistoj kaj kontraŭ Bernstein kiel ĉefo de ili. Sed preskaŭ tute ne konata estas la fakto, kiun ne estas eble preteriri, sen meti antaŭ si la taskon esplori, kiamaniere forruliĝis Kautsky al la nekredeble malhonora senhelpeco kaj al la defendo

105

de l' social-ŝovinismo en la tempo de la plej granda krizo de 1914–1915 j. Ĝi estas nome tiu fakto, ke antaŭ sia elpaŝo kontraŭ la plej famaj reprezentantoj de oportunismo en Francio (Millerand kaj Jaurès) kaj en Germanio (Bernstein) Kautsky montris tre grandajn hezitojn. La ruslingva marksisma gazeto «Zarja» (Matenruĝo), aperinta en 1901–1902 jaroj en Stuttgart kaj defendinta revolucie-proletajn konceptojn, estis devigata polemiki kontraŭ Kautsky, nomi «kaŭĉuka» lian maltutecan, eviteman, paceman rilate al oportunistoj rezolucion ĉe la Pariza internacia socialista kongreso de 1900 j. En germana lingvo estas publikitaj la leteroj de Kautsky, evidentigintaj ne malpli grandajn hezitojn liajn antaŭ lia elpaŝo kontraŭ Bernstein.

Senmezure pli grandan signifon havas, tamen, tiu cirkonstanco, ke mem en lia politiko kontraŭ oportunistoj, en lia maniero meti la problemon kaj ĝin trakti ni rimarkas nun, kiam ni studas la historion de l' plej nova perfido al la marksismo, flanke de Kautsky, la sisteman devojiĝon al oportunismo ĝuste en la problemo pri la ŝtato.

Ni prenu la unuan grandan verkon de Kautsky kontraŭ oportunismo, lian libron «Bernstein kaj la social-demokratia programo». Kautsky detale refutas al Bernstein. Sed jen kio estas karaktera.

Bernstein en siaj herostrate-famaj «Premisoj de socialismo» akuzas la marksismon pri «Blanqui'ismo» (la akuzo, milfoje de tiu tempo ripetita de oportunistoj kaj liberalaj burĝoj en Rusio kontraŭ la reprezentantoj de l' revolucia marksismo — kontraŭ la bolŝevikoj). Kaj samtempe Bernstein haltas speciale ĉe la Marx'a «Civila milito en Francio» kaj provas — kiel ni vidis, treege malsukcese — identigi la vidpunkton de Marx je la lecionoj de la Komuno kun la vidpunkto de Proudhon. Apartan atenton de Bernstein elvokas tiu konkludo de Marx, kiun ĉi lasta substrekis en sia antaŭparolo de 1872 j. al «Komunista Manifesto» kaj kiu diras: «la laborista klaso ne povas simple preni en siajn manojn la pretan

106

ŝtatan maŝinon kaj funkciigi ĝin por siaj propraj celoj».

Al Bernstein tiel «plaĉis» ĉi diraĵo, ke li ne malpli ol trifoje en sia libro ripetas ĝin, misklarigante ĝin en la plej fuŝa, oportunisma senco.

Marx, kiel ni vidis, deziras diri, ke la laborista klaso devas detrui, rompi, eksplodigi (Sprengung = eksplodo — esprimo, uzita de Engels) la tutan ŝtatan maŝinon. Kaj ĉe Bernstein ĝi aperas, kvazaŭ Marx estis avertanta per tio la laboristan klason kontraŭ ekstrema revolucieco ĉe ekposedo de l' regpotenco.

Pli krudan kaj malbelegan fuŝadon de l' penso de Marx oni ne povas imagi.

Kiel do agis Kautsky en sia plej detala refuto de l' «Bernstein'ado»?

Li evitis analizi la tutan profundon de la oportunista fuŝado de l' marksismo en ĉi punkto. Li prezentis la cititan pli supre fragmenton el la antaŭparolo de Engels al «Civila milito» de Marx, dirinte ke, laŭ Marx, la laborista klaso ne povas simple ekposedi la pretan ŝtatan maŝinon, sed ĝenerale ĝi povas ekposedi ĝin kaj nure. Pri tio ke Bernstein aŭtorigis al Marx ĝuste la kontraŭaĵon de la efektiva penso de Marx, ke Marx de 1852 j. estis metanta por la proleta revolucio la taskon «detrui» la ŝtatan maŝinon — pri tio ĉe Kautsky estas nek unu vorto.

Okazis tiel, ke la plej esenca diferenco de l' marksismo je oportunismo en la problemo pri la taskoj de l' proleta revolucio evidentiĝis forŝmirita ĉe Kautsky!

«La solvon de l' demando pri la problemo de l' proleta diktatoreco — skribis Kautsky «kontraŭ» Bernstein, — ni plentrankvile povas lasi por la estonto» (pĝ. 172 de germ. eldono).

Tio estas ne polemiko kontraŭ Bernstein, sed enesence cedo al li, cedo de la pozicioj al oportunismo, ĉar la oportunistoj bezonas nenion plian, ol «plentrankvile lasi por la estonto» ĉiujn ĉefajn problemojn pri la taskoj de l' proleta revolucio.

Marx kaj Engels ekde 1852 j. ĝis 1891 j., dum kvardek jaroj, instruis al la proletaro pri tio, ke ĝi devas detrui la ŝtatan maŝinon. Kaj Kautsky en 1899 j.,

107

antaŭ la fakto de l' plena perfido de l' oportunistoj al la marksismo en ĉi punkto, substituas la problemon pri tio, ĉu necesas ĉi maŝinon detrui, per la problemo pri konkretaj formoj de l' detruado kaj sin savas sub la ombron de «sendisputa» (kaj senrezulta) filistra vero, ke la konkretajn formojn ni ne povas antaŭscii!!

Inter Marx kaj Kautsky kuŝas abismo en ilia rilato al la tasko de l' proleta revolucio pretigi laboristan klason por la revolucio.

Ni prenu la sekvantan, pli maturan, verkon de Kautsky, plejparte dediĉitan ankaŭ al refutado de oportunismaj eraroj. Ĝi estas lia broŝuro pri «Socia revolucio». La aŭtoro prenis tie ĉi kiel specialan temon la problemon pri «proleta revolucio» kaj pri «proleta reĝimo». La aŭtoro donis tre multon ekstremgrade valoran, sed ĝuste la problemon pri la ŝtato li preteriris. En la broŝuro estas ĉie dirita pri konkiro de l' ŝtata potenco, kaj nure, t. e. ke estas elektita tia formulado, kiu faras cedon al oportunistoj, kiomgrade ĝi allasas konkiron de l' potenco sen detruo de l' ŝtata maŝino. Ĝuste tio, kion Marx en 1872 jaro deklaris «malnoviĝinta» en la programo de «Komunista Manifesto», estas renaskigata de Kautsky en la jaro 1902.

En la broŝuro speciala paragrafo estas dediĉita al «Formoj kaj armiloj de socia revolucio». Tie ĉi estas dirata pri amasa politika striko, kaj ankaŭ pri civila milito, kaj ankaŭ pri tiaj «iloj de forto en moderna granda ŝtato, kiel burokrataro kaj armeo», sed pri tio, kion jam instruis la Komuno al la laboristaro, ne estas eĉ unu sono. Evidente, Engels ne vane estis avertanta, precipe la germanajn socialistojn, kontraŭ la «superstiĉa respekto» antaŭ la ŝtato.

Kautsky prezentas la aferon jene: la venkinta proletaro «efektivigos demokratian programon» kaj prezentos ĝiajn punktojn. Pri tio, kion novan donis la jaro 1871 en la problemo pri anstataŭigo de l' burĝa demokratio per la demokratio proleta, ne estas eĉ unu sono. Kautsky limigas sin per tiaj «serioze» sonantaj banalaĵoj:

«Evidentas per si mem, ke ni ne atingos la regstaton ĉe la nuna ordo. La revolucio mem supozas daŭran kaj profunde-ekkaptantan batalon, kiu sukcesos

108

jam ŝanĝi nian nunan politikan kaj socian strukturon».

Sendube, tio ĉi «evidentas per si mem», samkiel ankaŭ tiu veraĵo, ke ĉevaloj manĝas avenon kaj Volgo enfluas Kaspian maron. Estas bedaŭrinde nur, ke per la helpo de senenhava kaj pufa frazo pri «profunde-ekkaptanta» batalo estas ĉirkaŭirata la esenca por la revolucia proletaro problemo pri tio, en kio do sin esprimas la «profundeco» de ĝia revolucio rilate al la demokratio, distinge de la antaŭaj, neproletaj revolucioj.

Ĉirkaŭirante ĉi problemon, Kautsky en efektivo pri tiu ĉi plej esenca punkto cedas al oportunismo, proklamante la minacan pervorte militon al ĝi, substrekante la signifon de la «ideo de revolucio» (ĉu multon valoras ĉi «ideo», se oni timas propagandi al la laboristoj la konkretajn ideojn de revolucio?), aŭ dirante: «la revolucia idealismo antaŭ ĉio», aŭ deklarante, ke la anglaj laboristoj «preskaŭ similas etburĝojn».

«En la socialisma socio — skribas Kautsky — povas ekzisti unu apud la alia… plej diversaj formoj de entreprenoj: burokrata (??), tred-junionisma, koopera, individu-administra» … «Ekzistas, ekzemple, entreprenoj, kiuj ne povas funkcii sen burokrata (?) organizo — tiaj estas la fervojoj. Tie ĉi la demokratia organizo povas ricevi tian aspekton: la laboristoj elektas delegitojn, kiuj formas ian parlamenton, kaj ĉi parlamento fiksas la ordon de l' laboroj kaj observas la administradon de l' burokrata aparato. Aliajn entreprenojn oni povas transdoni sub la gvidon de l' laboristaj sindikatoj, la triajn oni povas organizi sur kooperaj bazoj» (pĝ. 148 kaj 115 de l' rusa traduko, Ĝeneva eldono de 1903 jaro).

Ĉi rezonado estas erara, prezentante el si paŝon malantaŭen kompare kun tio, kion estis klarigantaj en la jaro 1871 Marx kaj Engels per la ekzemplo de la lecionoj de l' Komuno.

La fervojoj, ĝenerale, neniel diferenciĝas, el la vidpunkto de l' necesa kvazaŭ «burokrata» organizo, de ĉiuj entreprenoj de granda maŝina industrio, de ajna fabriko, granda magazeno, grand-kapitalisma agrikultura

109

entrepreno. En ĉiuj tiaj entreprenoj la tekniko ordonas senkondiĉe plej severan disciplinon, plej grandan akuratecon en ĉies plenumado al ĝi montrita parto de laboro, sub minaco per malfunkciiĝo de l' tuta afero aŭ difekto de mekanismo, difekto de produktaĵo. En ĉiuj tiaj entreprenoj la laboristoj, certe, «elektos delegitojn, kiuj formos ion el la speco de parlamento».

Sed ĝuste en tio estas la gravaĵo, ke tiu ĉi «io el la speco de parlamento» ne estos parlamento en la senco de l' burĝe-parlamentaj institucioj. Ĝuste en tio estas la tuta esenco, ke tiu ĉi «io en la speco de parlamento» ne estos nur «fiksanta la ordon kaj observanta la administradon de burokrata aparato», kiel imagas Kautsky, kies penso ne eliras ekster la kadrojn de l' burĝa parlamentismo. En la socialisma socio «io en la speco de parlamento» el laboristaj deputitoj estos, certe, «fiksanta la ordon kaj observanta la administradon» de la «aparato», sed ĉi aparato ne estos «burokrata». La laboristoj, konkirinte la politikan regpotencon, disrompos la malnovan burokratan aparaton, detruos ĝin ĝis la fundamento, ne lasos eĉ ŝtonon de ĝi, anstataŭos ĝin per nova, konsistanta el la samaj laboristoj kaj oficistoj, kontraŭ kies transformiĝo en burokratojn estos tuje entreprenitaj la rimedoj, detale analizitaj de Marx kaj Engels: 1) ne nur elekteblo, sed ankaŭ ŝanĝeblo ajna-tempe; 2) pago ne pli alta ol pago al laboristo; 3) transiro senprokrasta al tio, ke ĉiuj plenumu la funkciojn de kontrolo kaj observado, por ke ĉiuj portempe fariĝu «burokratoj» kaj por ke tial neniu povu fariĝi «burokrato».

Kautsky tute ne pripensis la vortojn de Marx: «La Komuno ne estis parlamenta, sed laboranta korporacio, dum la sama tempo eldonanta kaj plenumanta la leĝojn».

Kautsky tute ne komprenis la diferencon inter la burĝa parlamentismo, liganta la demokration (ne por la popolo) kun la burokratismo (kontraŭ la popolo) kaj la proleta demokratismo, kiu tuje entreprenos la rimedojn, por ĉe-radike subtranĉi

110

la burokratismon, ĝis la plena enkonduko de l' demokratio por la popolo.

Kautsky evidentigis tie ĉi la saman «superstiĉan respekton» al la ŝtato, «superstiĉan kredon» je burokratismo.

Ni transiru al la lasta kaj plej bona verko de Kautsky kontraŭ oportunistoj, al lia broŝuro «La vojo al regpotenco» (ŝajne ne eldonita ruslingve, ĉar ĝi aperis dum la apogeo de l' reakcio ĉe ni, en 1909 j.). Ĉi broŝuro estas granda paŝo antaŭen, kiomgrande en ĝi estas parolate ne pri la revolucia programo ĝenerale, kiel en la broŝuro de 1899 j. kontraŭ Bernstein, ne pri la taskoj de l' socia revolucio senrilate la tempon de ĝia alveno, kiel en la broŝuro «Socia revolucio» de 1902 j., sed pri la konkretaj kondiĉoj, devigantaj nin agnoski, ke la «epoko de revolucio» alvenas.

La aŭtoro definitive montras la pliakriĝon de l' klasaj kontraŭdiroj ĝenerale kaj la imperialismon, havanta precipe grandan signifon ĉi-rilate. Post «la revolucia periodo de 1789–1871 jj.» por Okcidenta Eŭropo, de l' jaro 1905 komenciĝas analoga periodo por Oriento. La monda milito proksimiĝas kun minacanta rapido. «La proletaro ne povas jam paroli plu pri antaŭtempa revolucio». «Ni eniris revolucian periodon». «La revolucia epoko komenciĝas».

Ĉi deklaroj estas tute klaraj. Tiu ĉi broŝuro de Kautsky devas servi kiel mezurilo por kompari tion, kio promesis esti la germana social-demokratio antaŭ la imperiisma milito kaj kiel malalten ĝi falis (inter ĝi ankaŭ Kautsky mem) ĉe la militeksplodo. «La nuna situacio, — skribis Kautsky en la analizita broŝuro, — venigas post si tiun danĝeron, ke ni (t. e. germana social-demokratio) povas facile ekŝajni pli modera, ol ni estas en efektivo». Evidentiĝis, ke en efektivo la germana social-demokrata partio estas senkompare pli modera kaj oportunisma, ol ĝi ŝajnis esti!

Des pli karaktera estas, ke ĉe tia definitiveco de l' Kautsky-deklaroj rilate la komenciĝintan jam epokon

111

de revolucio, ankaŭ en la broŝuro, dediĉita, laŭ liaj propraj vortoj, al analizo de l' problemo ĝuste pri «la politika revolucio», li refoje tute ĉirkaŭiris la problemon pri la ŝtato.

El la sumo de tiuj ĉi ĉirkaŭiroj de l' problemo, de la prisilentoj, flankiĝemoj do okazis senevite tiu kompleta transiro al oportunismo, pri kiu ni tuj estos devigataj paroli.

La germana social-demokratio, en la persono de Kautsky, kvazaŭ estis deklaranta: mi restas ĉe la revoluciaj konceptoj (1899 j.). Mi agnoskas precipe la seneviton de l' socia revolucio de l' proletaro (1902 j.). Mi agnoskas la alvenon de l' nova epoko de revolucio (1909). Sed mi tamen iras malantaŭen kompare kun tio, kion parolis Marx jam en la jaro 1852, se estas metata la problemo pri la taskoj de l' proleta revolucio rilate al la ŝtato (1912 j.).

Ĝuste tiel estis metita la problemo en la polemiko kontraŭ Pannekoek.

3. Polemiko de Kautsky kontraŭ Pannekoek

Pannekoek elpaŝis kontraŭ Kautsky, kiel unu el la reprezentantoj de tiu «maldekstrume-radikala» fluo, kiu entenis en siaj vicoj Rosa Luxemburg, Karl Radek kaj aliujn, kaj kiu, defendante la revolucian taktikon, estis unuiĝanta per la konvinko, ke Kautsky transiras al la pozicio de l' «centro», senprincipe ŝanceliĝanta inter la marksismo kaj la oportunismo. La ĝustecon de ĉi koncepto plene pruvis la milito, kiam la fluo de l' «centro» (malĝuste nomata marksisma), aŭ «Kautsky-anismo», plene montris sin en la tuta sia naŭza mizero.

En artikolo pritraktanta la problemon pri la ŝtato kaj titolita: «La agado de la amasoj kaj la revolucio» («Neue Zeit», 1912, XXX, 2) Pannekoek karakterizis la pozicion de Kautsky, kiel pozicion de «pasiva radikalismo», «teorion de senaga atendado». «Kautsky ne deziras vidi la procedon de l' revolucio» (pĝ. 616). Metante la problemon tiamaniere, Pannekoek alvenis al la interesanta nin temo pri

112

la taskoj de l' proleta revolucio rilate al la ŝtato.

«La batalo de l' proletaro, — skribis li, — estas ne simple batalo kontraŭ la burĝaro pro la ŝtata regpotenco, sed ĝi estas batalo kontraŭ la ŝtata regpotenco… La enhavo de l' proleta revolucio estas la neniigo de l' forto-iloj de l' ŝtato kaj ilia elpuŝo (laŭvorte: Auflösung, dissolvo) per la forto-iloj de l' proletaro… La batalo ĉesas nur kiam, kiel finrezulto ĝia, venas la plena detruo de l' ŝtata organizaĵo. La organizaĵo de l' plimulto pruvas sian superecon per tio, ke ĝi neniigas la organizaĵon de l' reganta malplimulto» (pĝ. 548).

La formulaĵo, kiun donis al sia ideo Pannekoek, suferas je tre grandaj mankoj. Sed la ideo tamen estas klara, kaj estas interese noti, kiamaniere estis ĝin refutanta Kautsky.

«Ĝis nun la kontraŭecon inter la social-demokratoj kaj la anarkistoj konsistis en tio, ke la unuaj deziris konkiri la ŝtatan regpotencon, kaj la duaj, ĝin detrui. Pannekoek deziras tion kaj alion». (pĝ. 724).

Se la formulado de Pannekoek suferas je nereliefeco kaj je manko de konkreteco (ne parolante tie ĉi pri aliaj mankoj de lia artikolo, ne rilatantaj al la traktata temo), do Kautsky prenis nome la signitan de Pannekoek principan esencon de la afero, kaj en la radika principa problemo Kautsky, tute forlasinte la pozicion de l' marksismo, transiris plene al la oportunismo. La diferenco inter la social-demokratoj kaj la anarkistoj estas difinita ĉe li tute malĝuste, la marksismo estas fuŝita kaj trivialigita definitive.

La diferenco inter marksanoj kaj anarkistoj konsistas en tio, ke (1) la unuaj, metante kiel sian celon la plenan neniigon de l' ŝtato, agnoskas ĉi celon efektivigebla nur post la neniigo de l' klasoj per la socialisma revolucio, kiel rezulto de l' funkciigo de l' socialismo, veniganta al la formortado de l' ŝtato; la duaj deziras plenan neniigon de l' ŝtato inter hodiaŭ kaj morgaŭ, ne komprenante la kondiĉojn por la efektivigeblo de tia neniigo. (2) La unuaj agnoskas necesa, ke la proletaro, konkirinte la politikan potencon, detruu plene la malnovan ŝtatan maŝinon, anstataŭinte ĝin per nova, konsistanta el la organizo de armitaj laboristoj,

113

laŭ la tipo de l' Komuno; la duaj, defendante la detruon de l' ŝtata maŝino, neklare prezentas al si, per kio la proletaro ĝin anstataŭos kaj kiamaniere ĝi uzos la revolucian regpotencon; la anarkistoj eĉ neas la utiligon de l' ŝtata regpotenco flanke de l' proletaro, ĝian revolucian diktatorecon. (3) La unuaj postulas la preparadon de l' proletaro por la revolucio per la utiligo de l' moderna ŝtato; la anarkistoj tion neas.

Kontraŭ Kautsky la marksismo estas prezentita en ĉi diskuto ĝuste de Pannekoek, ĉar Marx instruis ĝuste pri tio, ke la proletaro ne povas simple konkiri la ŝtatan regpotencon en la senco de transiro en novajn manojn de l' malnova ŝtata aparato, sed devas disbati, rompi ĉi aparaton, anstataŭi ĝin per nova.

Kautsky foriras de l' marksismo al la oportunistoj ĉar ĉe li tute malaperas tiu ĉi detruado de l' ŝtata maŝino, tute neakceptebla por la oportunistoj, kaj restas vojeto por la lastaj en la senco de klarigo pri la vorto «konkirado» kiel simpla konkiro de l' plimulto.

Por kovri sian fuŝadon de l' marksismo, Kautsky agas kiel «eklezia teksto-citisto»: li atakas per «citaĵo» el Marx mem. En 1850 j. Marx skribis pri neceso de «decideca centralizo de la forto en la manoj de l' ŝtata potenco». Kaj Kautsky demandas triumfante: ĉu Pannekoek deziras detrui la «centralismon»?

Tio estas jam simple artifikaĵo, simila al la Bernstein'a identigo de l' marksismo kaj de l' Proudhon'ismo en la konceptoj pri federismo anstataŭ centralismo.

«La citaĵo» estas prenita de Kautsky netrafe kaj neĝustamomente. La centralismo estas ebla same ĉe malnova kaj ĉe nova ŝtata maŝino. Se la laboristoj memvole unuigos siajn armitajn fortojn, tio estos centralismo, sed ĝi baziĝos sur la «plena detruo» de l' ŝtata centralisma aparato, de l' konstanta armeo, de l' polico, de l' burokratio. Kautsky agas tute fripone, ĉirkaŭirante la bonege konatajn rezonadojn de Marx kaj Engels pri la Komuno kaj eltirante la citaĵon, ne rilatantan al la problemo.

114

«…Eble, Pannekoek deziras neniigi la ŝtatajn funkciojn de oficistoj?» — daŭrigas Kautsky. — «Sed ni ne scipovas resti sen oficistoj en partia kaj sindikata organizo, ne parolante jam pri ŝtata administro. Nia programo postulas ne la neniigon de l' ŝtataj oficistoj, sed ilian elektadon de l' popolo… Temas ĉe ni nun ne pri tio, kian aspekton ricevos la aparato de administrado en la «estonta ŝtato», sed pri tio, ĉu neniigos (laŭvorte: auflöst, dissolvas) nia politika batalo la ŝtatan regpotencon antaŭ ol ni ĝin estas konkirintaj (la klinigo apartenas al Kautsky). Kiu ministrio kun ĝiaj oficistoj povus esti neniigita?» Estas nombrataj la ministrioj por klerigado, juro, financoj kaj militaferoj. «Ne, nek unu el la nunaj ministrioj estos forigita per nia politika batalo kontraŭ la registaro… Mi ripetas, por eviti miskomprenojn: temas ne pri tio, kian formon havigos al la «ŝtato de estonto» la venkoporta social-demokratio, sed pri tio, kiel ŝangas la nunan ŝtaton nia opozado» (pĝ. 725).

Tio estas evidenta troigo. Pannekoek estis metanta la problemon ĝuste pri la revolucio. Tio estas dirita klare en la titolo de lia artikolo, kaj same en la cititaj lokoj. Transsaltante al la problemo pri «opozado», Kautsky ĝuste do substituas la revolucian vidpunkton per la oportunisma. Ĉe li aperas jene: nun estas opozado, kaj post konkiro de l' regpotenco ni parolos aparte. La revolucio malaperas! Ĝuste tion bezonis la oportunistoj.

Temas ne pri opozado kaj ne pri politika batalo ĝenerale, sed nome pri revolucio. La revolucio konsistas en tio, ke la proletaro detruas la «aparaton de administrado» kaj la tutan ŝtatan aparaton, anstataŭante ĝin per nova, konsistanta el armitaj laboristoj. Kautsky evidentigas «superstiĉan respekton» al «ministrioj», sed kial do ili ne povas esti anstataŭitaj per, ni diru, komisionoj de fakuloj ĉe plenpotencaj kaj tutpotencaj Sovetoj de laboristaj kaj soldataj deputitoj?

La esenco de l' afero estas tute ne en tio, ĉu restos «ministrioj», ĉu estos «komisionoj de fakuloj» aŭ iuj aliaj institucioj, tio tute ne gravas. La esenco de l' afero estas en tio, ĉu konserviĝos la malnova ŝtata maŝino (ligita per miloj da fadenoj kun la burĝaro kaj trae penetrita de rutino kaj inerteco), ĉu ĝi estos detruata kaj anstataŭata per iu nova. La revolucio devas konsisti ne en tio, ke la nova klaso komandu, administru pere de l' malnova ŝtata maŝino, sed en tio, ke ĝi

115

disbatu ĉi maŝinon kaj komandu, administru pere de nova maŝino — tiun ĉi fundamentan ideon de l' marksismo Kautsky forŝmiras, aŭ li tute ne komprenis ĝin.

Lia demando pri oficistoj montras okulvideble, ke li ne komprenis la lecionojn de l' Komuno kaj la instruon de Marx. «Ni ne scipovas esti sen oficistoj en partia kaj sindikata organizo…»

Ni ne scipovas esti sen oficistoj dum la kapitalismo, dum la regstato de l' burĝaro. La proletaro estas premegata, la laborulaj amasoj estas sklavigitaj de l' kapitalismo. Dum la kapitalismo la demokratismo estas malvastigita, kunpremita, ĉirkaŭtranĉita, kripligita per la tuta cirkonstancaro de l' dungsklaveco, senhavo kaj mizero de l' amasoj. Tial, kaj nur tial, en niaj politikaj kaj sindikataj organizaĵoj la funkciuloj estas malmoraliĝantaj (aŭ havas tendencon esti malmoraliĝantaj, parolante pli precize) per la cirkonstancaro de l' kapitalismo. Ili tendencas burokratiĝi, fortiriĝi de la amasoj, stari super ili kaj fariĝi privilegiitaj personoj.

En tio estas la esenco de l' burokratismo, kaj dum ne estas ekspropriitaj la kapitalistoj, dum ne estas renversita la burĝaro, ĝis tiam estas neevitebla ia «burokratiĝo» ĉe proletaj funkciuloj.

Ĉe Kautsky aperas tiel: se restos elektataj funkciuloj, sekve, restos ankaŭ oficistoj dum la socialismo, restos la burokratio! Tio estas tute malĝusta. Per la ekzemplo de l' Komuno, Marx montris, ke dum la socialismo la funkciuloj ĉesas esti «burokratoj», esti «oficistoj», ĉesas laŭgrade kiel estas enkondukata, krom la elekteblo, ankoraŭ la ŝanĝeblo ajnatempa, kaj ankoraŭ la redukto de pago ĝis la meza laborista nivelo, kaj ankoraŭ anstataŭo de l' parlamentaj institucioj per «laborantaj, t. e. eldonantaj leĝojn kaj envivigantaj ilin».

Esence, la tuta argumentado de Kautsky kontraŭ Pannekoek kaj precipe la perfekta argumento de Kautsky ke ni en la sindikatoj kaj partiaj organizaĵoj ne scipovas esti sen oficistoj, montras, ke Kautsky ripetas la malnovajn «argumentojn» de Bernstein kontraŭ la marksismo ĝenerale. En sia renegata libro

116

«Premisoj de l' socialismo», Bernstein militas kontraŭ la ideoj de «primitiva» demokratio, kontraŭ tio, kion li nomas «doktrinista demokratismo» — imperativaj mandatoj, nerekompencataj funkciuloj, senforta centra reprezentantaro ktp. Por pruvi la senbazecon de la ideo pri la «primitiva demokratismo», Bernstein citas la sperton de la anglaj tred-junionoj en ties traktado de geedzoj Webb. Dum 70, ili diras, jaroj de sia ekzistado, la tred-junionoj, disvolviĝintaj kvazaŭ «en plena libero» (pĝ. 137 de germ. eld.) konvinkiĝis ĝuste pri la maltaŭgeco de l' primitiva demokratismo kaj anstataŭis ĝin per la ordinara: parlamentismo, kunigita kun demokratismo.

En efektivo la tred-junionoj estis disvolviĝantaj ne «en plena libero», sed en plena kapitalisma sklaveco, dum kiu, kompreneble, oni ne sukcesas ekzisti sen vico da cedoj al la reganta malbono, perforto, nevero, al forigo de malriĉularo el la aferoj de «supera» administrado. Dum la socialismo, multo el la «primitiva» demokratio senevite reviviĝos, ĉar unuafoje en la historio de l' civilizitaj socioj la amaso de loĝantaro leviĝas ĝis la memstara partopreno ne nur en voĉdonoj kaj elektoj, sed ankaŭ en la ĉiutaga administrado. Dum la socialismo, ĉiuj estos administrantaj laŭvice kaj rapide kutimos al tio, ke neniu administru.

Marx kun sia genia kritike-analiza menso ekvidis en la praktikaj rimedoj de l' Komuno tiun ŝanĝpunkton, kiun timas kaj ne deziras agnoski la oportunistoj pro la nedeziro senrevene rompi la rilatojn kun la burĝaro kaj kiun ne deziras vidi la anarkistoj ĉu pro rapidemo, ĉu pro nekompreno pri la kondiĉoj de amasaj sociaj transformiĝoj ĝenerale. «Ni ne devas eĉ pensi pri detruado de l' malnova ŝtata maŝino — ja ni ne scipovas esti sen ministrioj kaj oficistoj» — rezonas la oportunisto, trae penetrita de filistreco kaj, esence, ne nur ne kredanta je la revolucio, je kreivo de l' revolucio, sed kiel morton timanta ĝin (samkiel timas ĝin niaj menŝevikoj kaj eseroj).

«Necesas pensi nur pri la detruado de l' malnova ŝtata maŝino, ne estas bezone profundiĝi en la konkretajn lecionojn de antaŭaj proletaj revolucioj kaj analizi,

117

per kio kaj kiamaniere anstataŭi la detruaton» — rezonas la anarkisto (la plej bona el la anarkistoj, certe, sed ne tia, kiu, sekvante al sinjoro Kropotkin kaj K°, sin trenas post la burĝaro); kaj ĉe la anarkistoj tial aperas la taktiko de malespero, sed ne de la revolucia laboro super konkretaj taskoj, senindulge kuraĝa kaj samtempe konsideranta la praktikajn kondiĉojn de l' movado de la amasoj.

Marx instruas al ni eviti tiajn erarojn, li instruas pri senlima kuraĝo en detruado de la tuta malnova ŝtata maŝino kaj samtempe li instruas meti la problemon konkrete: la Komuno povis dum kelkaj semajnoj komenci la konstruadon de la nova, proleta, ŝtata maŝino, jene enkondukante la montritajn rimedojn survoje al plia demokratismo kaj al elradikigo de l' burokratismo. Ni lernu ĉe la komunanoj la revolucian kuraĝon, ni vidu en iliaj konkretaj rimedoj la signadon de praktike necesaj kaj tuje efektivigeblaj rimedoj kaj tiam, irante per tia vojo, ni venos al la plena detruo de l' burokratismo.

La eblo de tia detruo estas garantita per tio, ke la socialismo mallongigos la labortagon, levos la amasojn al nova vivo, metos la plimulton de l' loĝantaro en kondiĉojn, ebligantajn al ĉiuj senescepte plenumi la «ŝtatajn funkciojn», kaj tio venigas al plena formortado de ĉia ŝtato ĝenerale.

«…La tasko de amasa striko, — daŭrigas Kautsky, — neniam povas konsisti en la detruo de l' ŝtata regpotenco, sed nur en tio, ke ĝi venigu la registaron al cedo en iu difinita demando kaj anstataŭu la registaron, malamikan al la proletaro, per registaro, iranta renkonte al ĝiaj interesoj (entgegenkommende)… Sed neniam kaj ĉe neniuj kondiĉoj tio ĉi (t. e. venko de l' proletaro super la malamika registaro) povas venigi al la detruado de l' ŝtata regpotenco, sed nur al ia delokiĝo (Verschiebung) inter rilatoj de forto interne de l' ŝtata regpotenco… Kaj la celo de nia politika batalo restas, samkiel ĝi estis ĝis nun, la konkiro de l' ŝtata regpotenco per la akiro de l' plimulteco en la parlamento kaj per la transformo de l' parlamento en sinjoron super la registaro» (pĝ. 726, 727, 732).

Tia estas jam la plej pura kaj la plej triviala oportunismo, la abdiko je revolucio en efektivo ĉe la pervorta agnosko de ĝi. La penso de Kautsky ne iras pli ol ĝis «la registaro,

118

iranta renkonten al la interesoj de l' proletaro», — paŝo malantaŭen al filistreco kompare kun 1847 j., kiam «Komunista Manifesto» proklamis «la organizon de l' proletaro en regantan klason».

Kautsky estos devigita efektivigadi la ŝatatan de li «unuecon» kun Scheidemann'oj, Pleĥanov'oj, Vandervelde'oj, kiuj konsentas ĉiuj batali por la registaro, «iranta renkonten al la interesoj de l' proletaro».

Kaj ni iros al skismo kun ĉi perfiduloj de l' socialismo kaj ni batalos por detruo de l' tuta malnova ŝtata maŝino, tiamaniere, ke la armita proletaro mem estu la registaro. Inter tio estas granda diferenco.

Kautsky estos devigita esti inter la agrabla kunesto de Legien'oj, David'oj, Pleĥanov'oj, Potresov'oj, Ceretelli'oj kaj Ĉernov'oj, kiuj plene konsentas batali por la «delokiĝo inter rilatoj de forto interne de l' ŝtata regpotenco», por la «akiro de l' plimulteco en la parlamento kaj por plenpotenco de l' parlamento super la registaro», — la plej nobla celo, en kiu ĉio estas akceptebla por la oportunistoj, ĉio restas en la kadroj de l' burĝa parlamenta respubliko.

Kaj ni iros al skismo kun la oportunistoj; kaj la tuta konscia proletaro estos kun ni en la batalo ne por la «delokiĝo inter rilatoj de fortoj», sed por la renverso de l' burĝaro, por la detruo de l' burĝa parlamentismo, por la demokratia respubliko en tipo de l' Komuno aŭ por la respublikoj de Sovetoj de laboristaj kaj soldataj deputitoj, por la revolucia diktatoreco de l' proletaro.


*  *  *


Pli dekstre ol Kautsky en la internacia socialismo staras tiaj fluoj, kiel «Socialisma Monatgazeto» en Germanio (Legien, David, Kolb kaj multaj aliaj, inkluzive la skandinavianojn Stauning kaj Branting), Jaurès'anoj kaj Vandervelde en Francio kaj Belgio, Turati, Treves kaj aliaj reprezentantoj de l' dekstruma alo en la itala partio, fabianoj kaj «sendependuloj» (la «sendependa laborista partio», en efektivo ĉiam estinta en dependo je liberaluloj) en Anglio kaj similaj. Ĉiuj

119

ĉi sinjoroj, ludante grandegan, ofte eĉ superantan rolon en la parlamenta laboro kaj en la eldonlaboro de l' partio, rekte neas la diktatorecon de l' proletaro, propagandas neŝirmitan oportunismon. Por ĉi sinjoroj la «diktatoreco» de l' proletaro «kontraŭdiras» al la demokratio!! Ili, en esenco, neniel diferencas de la etburĝaj demokratoj.

Konsiderante tiun ĉi cirkonstancon, ni rajtas konkludi, ke la dua Internacio en la grandega plimulto de siaj reprezentantoj plene forruliĝis al la oportunismo. La sperto de l' Komuno estas ne nur forgesita, sed fuŝita. Al la laboristaj amasoj ne nur estis sugestate, ke proksimas la tempo, kiam ili devos elpaŝi kaj detrui la malnovan ŝtatan maŝinon, anstataŭante ĝin per nova kaj transformante, tiamaniere, sian politikan regstaton en la bazon por socialisma rekonstruo de l' socio, — al la amasoj estis sugestate la kontraŭo kaj «la konkiro de l' regpotenco» estis prezentata tiel, ke estis restantaj miloj da eniroj por la oportunistoj.

La fuŝado kaj prisilentado de l' problemoj pri la rilato de l' proleta revolucio al la ŝtato ne povis ludi grandan rolon en la momento, kiam la ŝtatoj kun plifortigita, pro la imperiisma konkurado, militaparato, transformiĝis en militajn monstrojn, ekstermantaj milionojn da homoj por solvi la disputon: ĉu Anglio aŭ Germanio, ĉu tiu aŭ aliu financa kapitalo regu la mondon.




<Ĉapitro VII

La sperto de l' rusaj revolucioj de 1905 kaj 1917 jaroj

La temo montrita en la titolo de ĉi tiu ĉapitro estas tiel senfine granda ke mi povus kaj devus verki kelkvoluman libron pri tio. En ĉi tiu broŝuro kompreneble mi devas limigi en la plej ĉefaj instruoj de la spertoj rekte kunligitaj al la tasko de la proleta revolucio pri la ŝtata potenco.>

La manuskripto estas interrompita ĉi tie. — La editoroj.

120




Postparolo

Tiu volumo estis verkita en aŭgusto kaj septembro de 1917 j. De mi estis kunmetita la plano por la sekvanta, sepa, ĉapitro: «La sperto de l' rusaj revolucioj de 1905 kaj 1917 jaroj». Sed, krom la titolo, mi sukcesis skribi al ĉi ĉapitro neniun linion: «malhelpis» la politika krizo, la antaŭtagoj de oktobra revolucio de 1917 j. Pri tia «malhelpo» oni povas nur ĝoji. Sed la duan parton de la volumo dediĉitan al «sperto de rusaj revolucioj de 1905 kaj 1917 jaroj», verŝajne, necesos prokrasti porlonge: estas pli agrable kaj pli utile «la sperton de revolucio» fari, ol pri ĝi verki.




La aŭtoro

Petrograd.
La 30-an de novembro 1917.




121




Helpilo por legado

Antaŭnoto. Ĉar certe la verkoj, similaj al «Ŝtato kaj Revolucio» de Lenin, estas eldonataj ne por distrado de leganto sed por serioza studo, la tradukinto penis kompili mallongan vortareton pri la nomoj, apartaj faktoj kaj dokumentoj, cititaj en la verko por tiamaniere iom helpi al pli plena kaj pli detala koncepto de la verko. La materialo por tiu vortareto estas ĉerpita plejparte el la komentaro al Plena Verkaro de Lenin, eldonita de Sovetia Ŝtata Eldonejo.


Avksentjev, N. D. (nask. 1878), laŭdevene nobelo. Unu el la plej malnovaj membroj de l' socialist-revoluciula partio en Rusio. En 1905 j. estis membro de Peterburga Soveto de L. D. kaj kune kun aliaj ĝiaj membroj estis ekzilita al Siberio, de kie en 1907 j., elmigris eksterlanden. Komence de l' mondmilito, loĝante en Parizo, okupis la ekstreman dekstran pozicion, subtenante «defendismon» (defendadon de l' patrio). Estis ministro en la koalicia ministraro de Kerenski en 1917 j. Post Oktobra revolucio estis aktiva kontraŭulo de l' sovetoj.

Bakunin, M. A. (1814–1876), unu el la fondintoj de l' anarkismo, ĝia teoriulo, kolektivisto kaj federisto. En 1840 j. forveturis el Rusio eksterlanden, tie konatiĝis kun Marx kaj Proudhon. En 1847 j. estis ekzilita el Francio, sed post la revolucio, 1848 j. revenis tien. Denove iris en Germanion, partoprenis preparadon de Dresden'a ribelo en 1849 j.; dufoje estis kondamnita al mortekzekuto, sed estis transdonita al la rusa registaro kondamninta lin al 20-jara mallibero, anstataŭita poste per ekzilo en Siberion. De tie en 1861 j. li forkuris trans Japanio kaj Ameriko al Londono. Aliĝis al I-a Internacio, estis eksigita de ĝi en 1872 j. Fondis anarkistan «Federan Ligon» en 1873 j. Pozitivisto kaj kontraŭulo de religia mondkoncepto. Ne detenante sin de politika batalo, neas ŝtatan kaj privatan posedrajton (precipe

122

heredan). Ŝtato estas por li tezo, anarkio antitezo, «federismo» — sintezo. Defendas liberajn uniojn de produktantoj, precipe kamparanoj, kiel transiro al kolektivismo.

Bebel, A. (1840–1912), unu el la fondintoj de l' germana social-demokratio kaj ĝia gvidanto. Filo de soldato, li lernis tornadon kaj kiel tornisto migris tra Germanio, Aŭstrio, Svisio. Renkontiĝinte en 1863 j. kun W. Liebknecht fondis germ. s.-d. partion. Membro de Reichstag, perfekta oratoro, kontraŭbatalis la germanan militarismon, barbaran ekspluatadon de kolonioj, defendis virinrajtojn. Estante unu el la gvidantoj de l' II-a Internacio, batalis kontraŭ oportunismo, kontraŭ dekstremaj tendencoj en la partio, sed alte taksante la unuecon de l' partio, ofte estis devigata al kompromisoj kun dekstruloj.

Bernstein, E. (elp. Bernŝtejn), unu el la fruaj agantoj de l' germ. s.-d., redaktinto de la nelegala «Social-Demokrato», centra organo de l' partio. En la jaro 1890 elpaŝis kun kritiko kontraŭ la instruo de Marx, neis koncentrigon de l' kapitalo (precipe en agrikulturo), akriĝon de l' klasa antagonismo, seneviton de l' revolucia ribelo de l' proletaro, estis pruvanta laŭgradan tranformiĝon de l' kapitalisma socio en socialisman pere de reformoj (reformismo), kiujn la proletaro povas atingi per parlamenta batalo. Dum la mondmilito — duone defendisto, dŭone internaciisto.

Bissolati, unu el la fondintoj de l' itala socialista partio, kelkfoja redaktoro de «Avanti»; ekstrema dekstrulo, naciisto kaj ministro dum la mondmilito, mortis en 1919 j.

Blanqui'ismo, de la nomo Blanqui (elp. Blanki), franca revoluciulo kaj socialisto (1805-1881), defendinta metodon de l' konspiroj kaj ribeloj.

Bracke, unu el la fondintoj de la germ. s.-d.

Branting, gvidanto de l' sveda socialtsta partio, unu el la gvidantoj de l' II-a Internacio, dum lastaj jaroj ĉef-ministro de sveda reĝa registaro.

123

Breŝkovskaja (Breŝko-), E. K., (nask. 1847 j.), revoluciulino de 1873 j. Membro de l' socialist-revolucia kaj de ĝia C. K., adepto de l' politika teroro. Post februaro de 1917 j., en dekstruma alo de l' partio, adepto de milito kaj koalicio. Post oktobro, furioza kontraŭulino de Sovetoj.

18 de Brumaire de 1799 j., la tago, kiam Napoleon Buonaparte per helpo de militistaro dispelis la parlamenton kaj proklamis konsulecon.

Ceretelli, J. G., s.-d., menŝeviko, gvidanto de s.-d. frakcio en Regna Dumo (rusia parlamento). Dum la milito defendis ĝin, partoprenis en la unua koalicia ministraro de 1917 j.

Cornelisen, holanda anarkisto-komunisto de sindikatista tipo, adepto de materialisma koncepto de historio, kontraŭuio de l' parlamentismo. Revolucio estas efektivigenda de sindikatoj per ĝenerala striko. Post revolucio, sindikatoj organizos la produktadon. Dum transira periodo allasas ekziston de revolucia armeo kaj organizitan perforton kontraŭ burĝaro, kiel rimedojn de batalo. Dum la milito — adepto de patri-defendo.

Ĉernov, V. M., (nask. 1876 j.), gvidanto kaj ideologo de socialist-revolucia partio en Rusio. Dum la milito okupis heziteman pozicion inter internaciismo kaj patri-defendado. Akra «defendisto» kaj social-pacifisto post februara revolucio. Membro de unu el la koaliciaj ministraroj de Kerenski, prezidinto de Konstituanta Kunveno (5-1-1918 j.). Aktive partoprenis organizadon de kontraŭ-Sovetiaj elpaŝoj post oktobra revolucio.

David (elp. David), dekstra social-demokrato, aŭtoro de «Agrikulturo kaj socialismo», ideologo de et-burĝaj kamparanaj interesoj. Dum la milito, ekstrema social-ŝovinisto.

Dühring, Eŭgeno (1833-1902), germana ekonomiisto kaj filozofo.

Erfurta programo de l' germana s.-d. partio estis akceptita dum la partitago (kongreso) en Erfurt, 14-20

124

okt. 1891 j., anstataŭ la malnoviĝinta Gotha programo. Redaktita de Kautsky, ĝi konsistas el du partoj: marksisma teorio pri evoluo de socio de kapitalismo al socialismo (programo-maksimumo) kaj praktikaj postuloj, efektivigeblaj en kapitalisma socio (programo-minimumo). Erfurta programo servis kiel modelo por programoj de aliaj naciaj s.-d. partioj.

Fabianoj, adeptoj de la fondita en 1883 j. societo en Anglio, celinta propagandon de socialistaj ideoj. Rezignas je klasa batalo, propagandas interklasan kunlaboradon, ne agnoskas la seneviton de socia revolucio.

Ge, rusa anarkisto-komunisto, adepto de Soveta reg-potenco.

Gotha programo de germ. s.-d. partio estis akceptata febr. 1875 j. kiel kompromiso inter du tendencoj de socialista movado, Lassal-anoj kaj marksanoj.

Grave, franca anarkisto-komunisto, adepto de Kropotkin kaj E. Reclus, antiparlamentisto, adepto de ĝenerala striko kaj parte de teroro. Lia teorio: ŝtato estas bojkotenda per neplenumo de ĝiaj postuloj; batalo kontraŭ la regpotenco estas longdaŭra procedo, kies decida momento estas internaciskala revolucia renverso. Dum transira periodo la regpotenco ne estos necesa pro malforto de kapitalistoj. Dum la milito, anarko-patrioto kaj patri-defendulo.

Guesde J., gvidanto kaj teoriulo de francaj marksanoj. Dum la milito okupis ekstreman patri-defendan pozicion, propagandante «Sanktan union» kun burĝaro. Ministro; gvidanto de l' II-a Internacio.

Haaga Kongreso de l' I-a Internacio (1872 j.), partoprenita de Marx kaj Engels, estis preskaŭ plene dediĉita al batalo kontraŭ Bakunin'istoj. Akceptis rezolucion pri neceso de politika batalo.

Hegel, (1770-1831), reprezentanto de idealisma filozofio, kiu havis grandan influon sur la tutan rusan kaj germanan intelektularon el mezo de XIX-a jarcento, tiu-nombre ankaŭ K. Marx, kiu transformis materialisme-direkten la dialektikan metodon de Hegel.

125

Henderson, agulo de Brita Socialista partio, de tred-iunionoj, parlamentano, dekstruma social-kompromisulo kaj social-ŝovinisto.

Hyndman (Hajndman), marksano, teoriulo, gvidanto kaj fondinto de Brita Socialista partio. Dum la milito — social-patrioto.

Jaurès J. (1859–1914), unu el la gvidantoj de francia socialisma movado, fondinto de «L' Humanité», kontraŭ-militisto, granda oratoro, havanta grandan influon je amasoj. Estis mortigata de iu patrioto unu tagon antaŭ la proklamo de imperiisma milito. Ne estante pura marksano, okupis pozicion de la dekstruma alo en socialisma movado.

Kautsky, K., teoriulo de germ. s.-d., de l' II-a Internacio, ekonomiisto kaj historiisto. Redaktoro de scienca marksisma gazeto «Neue Zeit». Antaŭ la milito apartenis al maldekstruma radikala alo de marksismo. De la milit-komenco penis kunligi internaciismon kaj patri-defendon. Post oktobra revolucio elpaŝis kun kritiko kontraŭ soveta sistemo.

Kerenski, (nask. 1881 j.), socialisto-revoluciulo, konata figuro de rusa revolucio de 1917 j., aktiva subteninto de imperiismo, milit-ministro kaj ministro-prezidanto en multaj registaroj inter februara kaj oktobra revolucioj.

Kropotkin, P. A. (1842-1920), fondinto kaj teoriulo de anarkismo-komunismo, ellaboris filozofion, etikon kaj teorion de anarkismo; lia instruo: parlamentismo sin elĉerpis kaj trae putris; la socion transformos nur socia revolucio, kiu bezonas longan preparadon; ĝin sekvos ekspropriado kontraŭ ekspropriistoj; produktado estos organizita de liberaj unioj kaj komunumoj, sur bazo de anarkia komunismo. Dum ia milito estis adepto de kontraŭ-Germania ŝtat-koaiicio.

Lassalle, F. (1825-1864), socialisto kaj gvidanto de germ. laborista movado. Lia teorio: «fera leĝo de laborpago» malpermesos al laboristoj plibonigi sian situon en kapitalisma socio; nur grandaj produktad-asocioj povos garantii al laboristoj plenan produkton

126

de laboro; por kreo de ĉi asocioj estas necesa ŝtata kredito, kiun laboristoj povas ricevi nur konkirinte ĝeneralan balotrajton, por kio estas necesa forta laborista organizaĵo.

Legien (elp. Legin), germ. s.-d., agulo de germ. sindikatoj kaj gvidanto de Amsterdama Sindikat-Internacio; social-imperiisto.

Luxemburg, Rosa (nask. 1870 j.), konata kaj fama revoluciulino, mortigita kun K. Liebknecht en 1919 j. Kontraŭ militistino kaj internaciistino, aŭtoro de «Akumulado de kapitalo». Aktive partoprenis januaran («Spartakan») ribelon de 1919 j. en Germanio.

Miĥajlovski, N. K. (nask. 1842 j.), verkisto kaj teoriulo de «popolanismo», ideologio de socialist-revoluciuloj; ellaboris propran teorion de «historia procedo», reliefigante rolon de «kritike pensantaj individuoj», polemikis kontraŭ marksismo.

Millerand, A. (nask. 1859 j.), ricevis sian famon kiel advokato por politikaj kaj strikaj procesoj, parlamentano kaj gvidanto de radikal-socialistoj, poste aliĝinta al socialista partio franca. Fariĝinte ministro kaj akuzita pro tio de Amsterdama Internacia Kongreso, preferis forlasi la partion por resti ministro. Nun, unu el aguloj de franca imperiismo.

Palĉinski, inĝeniero, ligita proksime kun bankistaj medioj, la vic-ministro de komerco kaj industrio dum la Kerenski'a regado, guberniestro de Peterburgo kaj estro de defendgardo ĉe Vintra Palaco (rezidenco de Kerenski) dum 25-X-1917.

Pannekoek, A. (elp. Panekuk), agulo de holanda socialisma movado.

Pleĥanov, G. V., (1850-1918), konata teoriulo de marksismo, fondinto de l' unua s.-d. organizaĵo en Rusio. Batalinto por revolucia marksismo kontraŭ oportunismo. Dum la mondmilito okupis ekstreman social-ŝovinisman pozicion, defendis «civilan pacon», eĉ rekomendis al ruĝaj laboristoj ĉesi batalon kontraŭ carismo por atingi venkon super Germanio.

127

Potresov, A. N. (nask. 1869 j.), social-demokrato en Rusio, dum la milito — la plej konsekvenca reprezentanto de social-patriotismo inter menŝevikoj.

Proudhon, (elp. Prudon) (t8oq-i865), ekonomiisto kaj teoriulo de frua anarkismo, ideologo de et-burĝaro. Kritikon kontraŭ lia teorio vidu en «Mizero de filozofio» de K. Marx.

Radek, Karlo, konata s.-d. kaj nun komunisto. Kontraŭulo de «patri-defendo» kaj «civila paco» dum 1a milito. Agulo de sovetia komunista partio kaj Komunista Internacio. Revolucie laboris en Aŭstrio, Galicio, Germanio kaj Svisio.

Renaudel (elp. Renodel), unu el la gvidantoj de franca socialista partio, redaktoro de «l' Humanité» post Jaurès; dum la milito social-patrioto kaj social-pacifisto. Nun troviĝas en la dekstruma alo de la franca socialista partio.

Rubanoviĉ, J. A. (nask. 1860 j.), socialisto-revoluciulo, dum la milito, social-patrioto kaj kompromisulo.

Scheidemann (elp. Ŝejdeman), germ. s.-d., fama parlamentano, gvidanto de dekstruma oportunisma alo de germ. s.-d., social-patrioto, balotinta por militaj kreditoj; post novembra revolucio, ĉefo de kompromisula registaro en respublika Germanio.

Skobelev, M. J., s.-d., menŝeviko, vic-prezidinto de Peterburga Soveto, ministro de laboro en maja koalicia registaro de princo Lvov. Adepto de koalicio kun burĝaro kaj patri-defendulo.

Stauning, gvidanto de dana s.-d. partio, reformisto, dum la milito, ministro.

Stirner, M. (elp. Ŝtirner) (18o5-1856), anarkisto-individuisto. Lia teorio: supera principo estas la persona bono; por individuo povas ekzisti neniu aŭtoritato: religio, dio, regpotenco, patrio, moralo, honoro; posedado, estas ŝteloj sed en ĉi problemo individuo devas resti libera; socia posedado estas pli bona ol la individua; anarkisma socio povas esti nur memvola unio de

128

egoistoj; la nuna ordo povas esti neniigata nur per ribelo.

Struve, P. B., unu el la fruaj rus. s.-d., poste rompis kun marksismo kaj fariĝis «kadeto» (membro de konstituci-demokratia partio).

Treves, unu el la plej malnovaj membroj de itala socialista partio, redaktinto ĝis 1913 j. de «Avanti», teoriulo de itala reformismo, pacifisto, parlamentano.

Tugan (-Baranovski), M. T., profesoro, unu el la «legalaj marksanoj» en 90-aj jaroj, baldaŭ trans kritiko kontraŭ Marx, forruliĝinta al ordinara liberalismo.

Turati, ĉefo de italaj reformistoj, adepto de interklasa kunlaborado kaj partopreno en burĝa registaro. Dum la milito balotis kontraŭ milit-kreditoj, defendante la «demokratian» solvon de milito en spirito de Wilson.

Vandervelde, membro de belgia s.-d. partio. de la militkomenco la unua el la socialistoj kiuj eniris burĝan registaron de sia lando. En 1914 j. sin turnis al rusaj laboristoj kun alvoko subteni la militon kaj sin deteni de la batalo kontraŭ carismo.

Web, S. kaj B., geedzoj. La unua - angla ekonomiisto kaj politika agulo, dekstruma socialisto, fabiano; lia edzino - verkis historion de anglaj tred-junioj (sindikatoj).

«Zarja», teoria gazeto de rusa s.-d., eldonata en 1901–1903 j.j. eksterlande, partoprenita de Plehanov kaj Lenin kaj batalinta kontraŭ oportunismo kaj reformismo.