1


Georgo Pleĥanov

Pri rolo de la persono en la historio

Fonto de la ruslingva teksto:
Pleĥanov, G. V. Elektitaj filozofiaj verkoj en 5 volumoj. Vol. 2. Moskvo, 1956, pp. 300–334.


El la rusa tradukis Jurij Finkel



2


I


En la dua duono de la sepdekaj jaroj la forpasinta Kablic 1 verkis artikolon «Racio kaj emocio, kiel faktoroj de progreso», en kiu, referencante al Spencer, li estis pruvanta, ke en la progresa moviĝo de la homaro la ĉefan rolon havas la emocio, dum la racio ludas duagradan kaj krome tute subordigitan rolon. Al Kablic oponis unu «respektinda sociologo» 2, espriminta mokan miron rilate de la teorio, kiu metis la racion «dorsen». La «respektinda sociologo», certe, pravis, defendante la racion. Sed li estus multe pli prava, se, ne tuŝante la esencon de la demando, levita de Kablic, montrus, kiomgrade estas neebla kaj nepermesebla la starigo mem de la demando. Vere, la teorio de «faktoroj» estas senbaza jam per si mem, ĉar ĝi arbitre emfazas diversajn flankojn de la socia vivo kaj hipostazigas ilin *, transformante en specialajn fortojn, kiuj el diversaj flankoj kaj kun malsama sukceso tiras la socian homon laŭ la vojo de progreso. Sed eĉ pli senbaza estas tiu teorio en tiu aspekto, kiun ĝi ricevis de Kablic, transforminta en specialajn sociologiajn hipostazojn jam ne iujn flankojn de agado de la socia homo, sed diversajn regionojn de la individua konscio. Tio vere estas la Herkulaj kolonoj de abstrakto; pluen ne eblas iri, ĉar plue komenciĝas komika regno de jam tute evidenta absurdo. Ĝuste pri tio devus la «respektinda sociologo» atentigi Kablic-on kaj ties legantojn. Demonstrinte, en kiajn densejojn de abstrakto venigis Kablic-on la strebo trovi la dominantan «faktoron» en la historio, la «respektinda sociologo», eble, nevole farus ion ankaŭ por kritiko de la teorio mem de faktoroj. Tio estus tre utila por ni ĉiuj tiutempe. Sed li ne konformis al la alta tasko.

* Atribuas al ili memstaran ekziston (rim. de la tradukinto).

3

Li mem staris sur la vidpunkto de la sama teorio, diferencante de Kablic nur per inklino al eklektikismo, pro kiu ĉiuj «faktoroj» ŝajnis al li egale gravaj. Eklektikeco de lia menso speciale klare manifestiĝis poste en liaj atakoj al dialektika materiismo, en kiu li vidis instruon, oferantan al la ekonomia «faktoro» ĉiujn aliajn kaj reduktantan al nulo la rolon de la persono en la historio. En la kapon de la «respektinda sociologo» eĉ ne venis penso, ke dialektika materiismo estas fremda al la vidpunkto de «faktoroj» kaj nur kun plena malkapablo al logika pensado oni povas vidi en ĝi pravigon de tiel nomata kvietismo 3. Estas notinde, tamen, ke en tiu miso de la «respektinda sociologo» estas nenio originala: ĝin faradis, faradas kaj, verŝajne, ankoraŭ longe farados multaj kaj multaj aliaj…

Materiistojn oni komencis riproĉi pri inklino al «kvietismo» jam tiam, kiam ili ankoraŭ ne ellaboris dialektikan rigardon al la naturo kaj al la historio. Ne forirante «en profundon de tempoj», ni rememorigos la disputon de angla sciencisto Priestley kun Price 4. Analizante la instruon de Priestley, Price estis pruvanta, interalie, ke materiismo ne konsentas kun la nocio pri libero kaj forigas ajnan memstaran agadon de la persono. Responde al tio Priestley referencis al ĉiutaga viva sperto. «Mi ne parolas pri mi mem, — skribis li, — kvankam, certe, ankaŭ min ne eblas nomi la plej senmova kaj senviva el ĉiuj animaloj (am not the most torpid and lifeless of all animals), sed mi demandas vin: kie vi trovos pli da pensa energio, pli da aktiveco, pli da forto kaj insisto en strebado al plej gravaj celoj, ol inter adeptoj de la instruo pri neceso?». Priestley temis pri religia demokratia sekto de tiam tiel nomataj Cristian necessarians [kristanoj-necesistoj] * 5. Ni ne scias, ĉu ĝi vere estis tiom agema, kiel pensis aparteninta al ĝi Priestley. Sed tio ne gravas. Estas neniom dubebla tiu cirkonstanco, ke materiisma rigardo al la homa volo bonege kunvivas kun plej energia praktika agado. Lanson rimarkas, ke «ĉiuj doktrinoj, kiuj metadis plej grandajn postulojn al la homa volo, asertadis en principo senfortecon de la volo; ili negadis liberon kaj subigadis la mondon al fatalismo» **. Lanson malpravas, opiniante, ke ĉiu negado de la tiel nomata libero kondukas

* Francon de la XVIII jarcento tre mirigus tia kombino de materiismo kun religia dogmaro. En Britio ĝi al neniu ŝajnis stranga. Priestley mem estis tre religia homo. Ĉiu lando havas siajn morojn.

** Vd. rusan tradukon de lia «Historio de la franca literaturo», vol. I, p. 511.

4

al fatalismo; sed tio ne malhelpis al li rimarki ege interesan historian fakton: vere, la historio montras, ke eĉ fatalismo ne nur ne ĉiam malhelpas al energia praktika agado, sed, male, en certaj epokoj ĝi estis psiĥologie necesa bazo de tia agado. Por pruvo ni referencu al puritanoj, multe superintaj per sia energio ĉiujn aliajn partiojn en Anglio de la XVII jarcento 6, kaj al adeptoj de Mahometo, dum mallonga tempo obeigintaj al sia potenco grandegan terenon ekde Hindio ĝis Hispanio. Tre eraras tiuj, laŭ kies opinio por ni sufiĉas nur konvinkiĝi pri neevitebla veno de certa vico de eventoj, por ke al ni malaperu ajna psiĥologia kapablo kunhelpi ĝin aŭ agi kontraŭ ĝi. *

En tiu afero ĉio dependas de tio, ĉu mia propra agado konsistigas necesan eron en la ĉeno de necesaj eventoj. Se jes, do des malpli da hezitoj mi havas kaj des pli decideme mi agas. Kaj en tio estas nenio mirinda: kiam ni diras, ke certa persono opinias sian agadon necesa ero en la ĉeno de necesaj eventoj, tio signifas, interalie, ke malesto de libero de volo estas egala por la persono al plena malkapablo al senagado kaj ke ĝi, tiu malesto de libero de volo, reflektiĝas en la konscio de la persono en formo de neeblo agi alie, ol li agas. Tio estas ĝuste tiu psiĥologia agordo, kiu povas esti esprimita per la famaj vortoj de Luther: «Hier stehe ich, ich kann nicht anders» [«Ĉi tie mi staras kaj ne povas alie»], kaj danke al kiu homoj montras plej nebrideblan energion, faras plej mirindajn heroaĵojn. Tiun agordon ne konis Hamleto: ĝuste pro tio li kapablis nur plendi kaj analizi siajn sentojn. Kaj pro tio Hamleto neniam konsentus kun la filozofio, laŭ kiu la libero estas nur la neceso, transirinta en la konscion. Fichte prave diris: «kia estas homo, tia estas lia filozofio».

* Estas sciate, ke, laŭ la instruo de Kalvino, ĉiuj agoj de la homoj estas antaŭdestinitaj de la dio. Praedestinationem vocamur aeternum Dei decretum, quo apud se constitutum habuit, quid de unoquoque homine fieri valet [Antaŭdestino ni nomas tion, kio estas por ĉiam difinita de Dio, decidita de li rilate de si, kio ankaŭ valoras rilate al aparta homo] (Institutio, lib. III, cap. 5 [Instruo, lib. III, ĉap. 5].) Laŭ la sama instruo, la dio elektas kelkajn el siaj servantoj por liberigo de maljuste subjugitaj popoloj. Tia estis, ekzemple, Moseo, la liberiginto de la izraela popolo. Laŭ ĉio estas videble, ke sama instrumento de la dio opiniis sin ankaŭ Kromvelo; li ĉiam, kaj, probable, laŭ sia tute sincera konvinko nomadis siajn agojn frukto de la dia volo. Ĉiuj ĉi agoj estis anticipe farbitaj per koloro de neceso. Tio ne nur ne malhelpis al li strebi de venko al venko, sed donadis al tiu lia strebo nebrideblan forton.

5


II


Kelkaj ĉe ni opiniis serioza argumento la rimarkon de Stammler 7 pri kvazaŭe nesolvebla kontraŭdiro, kiu laŭ li estas karakteriza por unu el la okcidenteŭropaj soci-politikaj instruoj 8. Ni parolas pri lia ekzemplo de luna eklipso. Fakte tio estas absurdega ekzemplo. Al la vico de tiuj kondiĉoj, kies kombino estas necesa por luna eklipso, la homa agado neniel apartenas kaj aparteni ne povas, kaj jam pro sola tiu afero partio por kunhelpo al luna eklipso povus aperi nur en frenezulejo. Sed eĉ se la homa agado apartenus al la vico de la nomitaj kondiĉoj, tiam en la partion de luna eklipso aniĝus neniu el tiuj, kiuj, tre dezirante vidi ĝin, samtempe estus konvinkitaj, ke ĝi nepre plenumiĝos eĉ sen ilia kunhelpo. En tiu okazo ilia «kvietismo» estus nur sindeteno de superflua, t. e. senutila, ago kaj havus nenion komunan kun la vera kvietismo. Por ke la ekzemplo de luna eklipso ĉesu esti sensenca en la traktata de ni okazo, la supre indikita partio devus tute ŝanĝi ĝin. Necesus imagi, ke la luno havas konscion kaj ke tiu ĝia pozicio en la spaco, danke al kiu okazadas ĝiaj eklipsoj, ŝajnas al ĝi rezulto de decido de ĝia volo kaj ne nur donas al ĝi grandegan ĝuon, sed ankaŭ sendube necesas por ĝia morala trankvilo, sekve de kio ĝi ĉiam pasie strebas okupi tiun pozicion *. Imaginte ĉion ĉi, necesus demandi sin: kion sentus la luno, se ĝi, finfine, malkovrus, ke en la realo ne ĝia volo kaj ne ĝiaj «idealoj» determinas ĝian moviĝon en la spaco, sed, male, ĝia moviĝo determinas ĝian volon kaj ĝiajn «idealojn». Laŭ Stammler, tia malkovro nepre farus ĝin malkapabla al moviĝo, se ĝi ne elturniĝus per iu logika kontraŭdiro. Sed tia supozo certe estas tute senbaza. Tamen, tiu malkovro povus iĝi unu el formalaj bazoj de malbona humoro de la luno, ĝia morala malagordo kun si mem, kontraŭdiro de ĝiaj «idealoj» al la meĥanika realo. Sed ĉar ni supozas, ke ĝenerale tutan «psiĥan staton de la luno»

* «C'est comme si l'aiguille aimantée prenait plaisir de se tourner vers le nord car elle croirait tourner indépendamment de quelque autre cause, ne s'apercevant pas des mouvements insensibles de la matière magnétique». Leibnitz, Théodicée, Lausanne MDCCLX, p. 598. [«Estas kiel magneta montrilo trovus plezuron en tio, ke ĝi turniĝas norden, opiniante, ke ĝi faras tion laŭ la propra volo, sendepende de ajna kaŭzo, ne rimarkante malmulte senteblan efikon de magnetismo». Lejbnico, Teodiceo, Lozano 1760, p. 598.]

6

kondiĉas finfine ĝia moviĝo, do en la moviĝo oni devus serĉi ankaŭ la kaŭzojn de ĝia anima malagordo. Ĉe atenta rilato al la afero evidentiĝus, eble, ke, kiam la luno troviĝas en la apogeo, ĝi ĉagrenas pri tio, ke ĝia volo ne estas libera, kaj en la perigeo la sama cirkonstanco estas por ĝi nova formala fonto de morala feliĉego kaj morala vigleco. Eble, estus male: eble, evidentiĝus, ke ne en la perigeo, sed en la apogeo trovas ĝi rimedon pacigi la liberon kun la neceso. Sed ĉiel ajn, ne estas duboj, ke tia pacigo estas tute ebla, ke konscio de la neceso bonege kunvivas kun plej energia praktika agado. Almenaŭ, tiel okazadis ĝis nun en la historio. Homoj, negantaj la liberon de volo, ofte superadis ĉiujn siajn samtempanojn per forto de la propra volo kaj aplikadis al ĝi plej grandajn postulojn. Tiaj ekzemploj estas multaj. Ili estas vaste konataj. Forgesi pri ili, kiel forgesas, evidente, Stammler, oni povas nur ĉe intenca maldeziro vidi la historian realon tia, kia ĝi estas. Tia maldeziro estas tre forta, ekzemple, ĉe niaj subjektivistoj 9 kaj ĉe kelkaj germanaj filistroj. Sed filistroj kaj subjektivistoj ne estas homoj, sed nuraj fantomoj, kiel dirus Belinskij 10.

Ni traktu, tamen, pli detale tiun okazon, kiam propraj — pasintaj, nunaj aŭ estontaj — agoj de la homo imagiĝas al li plene farbitaj per koloro de neceso. Ni jam scias, ke en tiu okazo la homo, — opiniante sin dia sendito, simile al Mahometo, elektito de la per nenio ŝanĝebla sorto, simile al Napoleono, aŭ esprimanto de la de neniu venkebla forto de la historia moviĝo, simile al iuj sociaj agantoj de la XIX-a jarcento, — montras volforton, kompareblan kun forto de la naturo, detruante, kiel ludkartajn dometojn, ĉiujn obstaklojn, kiujn starigas sur lia vojo Hamletoj kaj Hamletetoj de diversaj distriktoj * 11. Sed nin tiu okazo interesas nun de alia, jena flanko. Kiam konscio de nelibereco de mia volo imagiĝas al mi nur en aspekto de plena subjektiva kaj objektiva neeblo agi alie,

* Ni donu ankoraŭ unu ekzemplon, klare demonstrantan, kiom fortaj estas sentoj de homoj de tiu kategorio. Dukino de Ferrare, Renée (filino de Ludoviko XII), diras en letero al sia instruisto Kalvino: «Ne, mi ne forgesis tion, kion vi skribis al mi: ke Davido morte malamis Diajn malamikojn, kaj mi mem neniam agos alie; ĉar se mi scius, ke la reĝo, mia patro, kaj la reĝino, mia patrino, kaj forpasinta sinjoro mia edzo (feu monsieur mon mari), kaj ĉiuj miaj infanoj estas forlasitaj de Dio, mi ekmalamus ilin per morta malamo kaj dezirus, ke ili trafu en la inferon» ktp. Kian teruran ĉion detruantan energion kapablis montri homoj, havantaj tiajn sentojn! Sed tiuj homoj ja negis la liberon de volo.

7

ol mi agas, kaj kiam certaj miaj agoj estas samtempe la plej dezirindaj por mi el ĉiuj eblaj agoj, tiam neceso identiĝas en mia konscio kun libero, kaj libero kun neceso kaj tiam mi ne liberas nur en tiu senco, ke mi ne povas rompi tiun identecon de libero kun neceso; mi ne povas kontraŭstarigi ilin unu al la alia; mi ne povas senti min ĝenata de neceso. Sed tia malesto de libero estas samtempe ĝia plej plena manifestiĝo.

Simmel 12 diras, ke la libero estas ĉiam libero disde io kaj ke tie, kie libero ne estas pensebla kiel kontraŭaĵo de ligiteco, ĝi ne havas sencon. Tio, certe, estas vera. Sed surbaze de tiu malgranda alfabeta veraĵo oni ne povas refuti tiun tezon, konsistigantan unu el la plej geniaj malkovroj, iam faritaj de la filozofia penso, ke la libero estas la konsciita neceso. La difino de Simmel estas tro malvasta: ĝi rilatas nur al libero disde ekstera ĝeno. Dum temas nur pri tiaj ĝenoj, identigo de la libero kun la neceso estus ĝis lasta grado komika: ŝtelisto ne liberas eltiri el via poŝo naztukon, se vi malhelpas al li tion fari kaj dum li ne venkis tiel aŭ alie vian reziston. Sed krom tiu elementa kaj supraĵa nocio pri libero estas alia, nekompareble pli profunda. Tiu nocio tute ne ekzistas por homoj, ne kapablaj al filozofia pensado, kaj homoj, kapablaj al tia pensado, atingas ĝin nur tiam, kiam ili sukcesas superi dualismon kaj kompreni, ke inter subjekto, unuflanke, kaj objekto, aliflanke, tute ne ekzistas tiu abismo, kiun supozas la dualistoj.

Rusa subjektivisto kontraŭstarigas siajn utopiajn idealojn al nia kapitalisma realo kaj ne iras trans tiun kontraŭstarigon. La subjektivistoj falis en marĉon de dualismo. La idealoj de la tiel nomataj rusaj «disĉiploj» 13 nekompareble malpli similas al la kapitalisma realo, ol la idealoj de la subjektivistoj. Sed, malgraŭ tio, la «disĉiploj» sukcesis trovi ponton, kunigantan la idealojn kun la realo. La «disĉiploj» leviĝis al monismo. Laŭ ilia opinio, kapitalismo per iro de sia propra evoluo kondukos al sia propra nego kaj al realiĝo de la idealoj de ili — de la rusaj, kaj ne sole rusaj, «disĉiploj». Tio estas la historia neceso. Li, «disĉiplo», servas kiel unu el instrumentoj de tiu neceso kaj ne povas ne servi tiel pro sia socia stato, kiel pro sia mensa kaj morala karaktero, kreita de tiu stato. Tio same estas la flanko de neceso. Sed ĉar lia socia stato ellaboris al li ĝuste tiun, sed ne alian karakteron,

8

li ne nur servas kiel instrumento de neceso kaj ne nur ne povas ne servi, sed eĉ pasie deziras kaj ne povas ne deziri servi. Tio estas la flanko de libero kaj krome de la libero, elkreskinta el la neceso, t. e., pli ĝuste dirante, tio estas la libero, identiĝinta kun la neceso, tio estas la neceso, transformiĝinta en la liberon *. Tia libero estas same libero disde iu ĝeno; ĝi same estas kontraŭa al iu ligiteco: profundaj difinoj ne refutas la supraĵajn, sed, kompletigante ilin, konservas ilin en si. Sed pri kiu do ĝeno, pri kiu ligiteco povas temi en tiu ĉi okazo? Tio estas klara: pri tiu morala ĝeno, kiu bremsas energion de homoj, ne liberiĝintaj disde dualismo; pri tiu ligiteco, de kiu suferas homoj, ne povintaj transĵeti ponton super la abismo, apartiganta la idealojn disde la realo. Dum la persono ne konkeris tiun liberon per kuraĝa fortostreĉo de filozofia penso, li ankoraŭ ne plene apartenas al si mem kaj per siaj propraj moralaj suferoj pagas hontindan tributon al la kontraŭstaranta lin ekstera neceso. Sed tamen la sama persono naskiĝos por nova, plena, antaŭ tiam ne konata al li vivo, tuj kiam li demetos de si la jugon de tiu turmenta kaj hontinda ĝeno, kaj lia libera agado montriĝos konscia kaj libera esprimo de la neceso **. Tiam li iĝas granda socia forto, kaj tiam jam nenio povas malhelpi al li kaj nenio malhelpos

Super ruza maljusteco
Tondri kiel dia fulm'…
 14

III


Ankoraŭfoje: konscio de nepra neceso de certa fenomeno povas nur plifortigi energion de homo, simpatianta ĝin kaj opinianta sin unu el la fortoj, kaŭzantaj tiun fenomenon. Se tiu homo krucus la brakojn, konsciinte ĝian neceson, li montrus per tio, ke li malbone scias aritmetikon. Vere, ni supozu, ke fenomeno A necese devas veni, se ekzistos certa sumo de kondiĉoj S. Vi pruvis al mi, ke tiu sumo parte jam ekzistas, kaj parte aperos

* «Die Notwendigkeit wird nicht dadurch zur Freiheit, dass sie verschwindet, sondern dass nur ihre noch innere Identität manifestiert wird». Hegel, Wissenschaft der Logik, Nürnberg 1816, zweites Buch, S. 281. [«La neceso iĝas libera ne pro tio, ke ĝi malaperas, sed nur pro tio, ke ĝia ankoraŭ interna identeco manifestiĝas». Hegelo, Scienco de logiko, Nurenbergo 1816, dua libro, p. 281.]

** La sama maljuna Hegelo bonege diras en alia loko: «Die Freiheit ist dies, Nichts zu wollen als sich». Werke, B. 12, S. 98. (Philosophie der Religion) [«La libero estas, deziri nenion krom sin mem», Verkoj, vol. 12, p. 98 (Filozofio de religio)]

9

en certa tempo T. Konvinkiĝinte pri tio, mi, — homo, pasie simpatianta la fenomenon A, — ekkrias: «Kiel bele!», kaj kuŝiĝas dormi ĝis la ĝoja tago de la antaŭdirita de vi evento. Kio do rezultos el tio? Jen kio. En via kalkulo en la sumo S, necesa por tio, ke okazu la fenomeno A, partoprenis ankaŭ mia agado, egala, ni supozu, al a. Ĉar mi ekdormis, do en la momento T la sumo de kondiĉoj, favoraj por veno de tiu fenomeno, estos jam ne S, sed S − a, kio ŝanĝas staton de la afero. Eble, mian lokon okupos alia homo, kiu same estis proksima al senagado, sed kiun save influis la ekzemplo de mia apatio, ŝajninta al li ege indigninda. Tiuokaze la forton a anstataŭos forto b, kaj se a egalas al b (a = b), tiam la sumo de kondiĉoj, helpantaj al la veno de A, restos egala al S, kaj la fenomeno A tamen plenumiĝos en la sama momento T. Sed se mian forton oni ne povas agnoski egala al nulo, se mi estas lerta kaj kapabla laboranto kaj se min neniu anstataŭis, do ni jam ne havos plenan sumon S, kaj la fenomeno A plenumiĝos pli malfrue, ol ni supozas, aŭ ne en tiu pleneco, kiun ni atendis, aŭ eĉ entute ne plenumiĝos. Tio estas klara, kiel tago, kaj se mi ne komprenas tion, se mi pensas, ke S restos S eĉ post mia perfido, do sole tial, ke mi ne scipovas kalkuli. Tamen ĉu mi sola ne scipovas kalkuli? Vi, antaŭdirinta al mi, ke la sumo S nepre ekzistos en la momento T, ne antaŭvidis, ke mi ekkuŝos dormi tuj post mia konversacio kun vi; vi estis certa, ke mi ĝis la fino restos bona laboranto; vi opiniis malpli fidindan forton pli fidinda. Sekve, ankaŭ vi malbone kalkulis. Sed ni supozu, ke vi en nenio eraris, ke vi ĉion konsideris. Tiam via kalkulo ricevos tian aspekton: vi diras, ke en la momento T la sumo S ekzistos. En tiu sumo de kondiĉoj partoprenos, kiel negativa valoro, mia perfido; en ĝi ankaŭ partoprenos, kiel pozitiva valoro, ankaŭ tiu vigliga efiko, kiun faras al homoj kun forta spirito certeco pri tio, ke iliaj streboj kaj idealoj estas subjektiva esprimo de objektiva neceso. En tiu okazo la sumo S vere ekzistos en la indikita de vi tempo, kaj la fenomeno A plenumiĝos. Ŝajne, tio estas klara. Sed se klara, do kial, propre, min konfuzis la penso pri neeviteblo de la fenomeno A? Kial al mi ŝajnis, ke ĝi kondamnas min al senagado? Kial, rezonante pri ĝi, mi forgesis la plej simplajn regulojn de aritmetiko? Verŝajne, tial, ke pro cirkonstancoj de mia edukado mi jam havis fortegan strebon al senagado kaj mia konversacio kun vi iĝis guto, superpleniginta la ujon de tiu laŭdinda strebo. Jen ĉio. Nur en tiu senco, — en la senco de preteksto por montro de mia morala malfirmeco kaj netaŭgeco, —

10

figuris ĉi tie la konscio de la neceso. Sed opinii ĝin la kaŭzo de tiu malfirmeco estas neniel eble; la kaŭzo estas ne en ĝi, sed en kondiĉoj de mia edukado. Do, sekve… do, sekve — aritmetiko estas ege respektinda kaj utila scienco, kies regulojn ne forgesu eĉ sinjoroj filozofoj, — kaj eĉ speciale sinjoroj filozofoj.

Kaj kiel efikos konscio de neceso de certa fenomeno al forta homo, kiu ĝin ne simpatias kaj kontraŭagas ĝian alvenon? Ĉi tie la afero iom ŝanĝiĝas. Estas tre probable, ke ĝi malfortigos energion de lia rezisto. Sed kiam kontraŭuloj de certa fenomeno konvinkiĝas pri ĝia neeviteblo? Kiam cirkonstancoj, favoraj al ĝi, iĝas tre multaj kaj tre fortaj. Konscio de ĝiaj kontraŭuloj pri neeviteblo de ĝia alveno kaj falo de ilia energio estas nur manifestiĝo de forto de la kondiĉoj, favoraj al ĝi. Tiaj manifestiĝoj siavice apartenas al la vico de tiuj favoraj kondiĉoj.

Sed energio de rezisto malpligrandiĝos ne ĉe ĉiuj ĝiaj kontraŭuloj. Ĉe kelkaj ĝi nur kreskos pro konscio de ĝia neeviteblo, transformiĝinte en energion de despero. La historio ĝenerale, kaj la historio de Rusio speciale, liveras nemalmultajn instruajn ekzemplojn de tiaspeca energio. Ni esperas, ke leganto rememoros ilin sen nia helpo.

Ĉi tie nin interrompas s-ro Karejev 15, kiu kvankam, kompreneble, ne samopinias kun ni pri libero kaj neceso kaj krome ne aprobas nian inklinon al «ekstremoj» de fortaj kaj pasiaj homoj, sed tamen kun plezuro renkontas sur paĝoj de nia revuo tiun penson, ke persono povas iĝi grandega socia forto. La respektinda profesoro ĝoje ekkrias: «Mi ĉiam diradis tion!» Kaj tio estas vero. S-ro Karejev kaj ĉiuj subjektivistoj ĉiam donadis al la persono tre grandan rolon en la historio. Kaj estis tempo, kiam tio kaŭzadis grandan simpation al ili flanke de la progresema junularo, strebinta al nobla laboro por komuna utilo kaj tial, nature, inklina alte taksi valoron de persona iniciativo. Sed esence la subjektivistoj neniam scipovis ne nur solvi, sed eĉ ĝuste starigi la demandon pri rolo de la persono en la historio. Ili kontraŭmetadis agadon de «kritike pensantaj personoj» al influo de leĝoj de la soci-historia moviĝo kaj tiel kreadis kvazaŭ novan specon de la teorio de faktoroj: la kritike pensantaj personoj estis unu faktoro de la nomita moviĝo, kaj kiel alia faktoro servis ĝiaj propraj leĝoj. Rezulte sekvis ega malkohereco, per kiu oni povus kontentiĝi nur dum la atento de la agemaj «personoj» estis koncentrita sur praktikaj bezonoj de la tempo kaj dum ili tiam ne havis tempon

11

okupiĝi pri filozofiaj demandoj. Sed ekde kiam la veninta en la okdekaj jaroj stagnado donis nevolan liberan tempon por filozofia pensado al tiuj, kiuj kapablas pensi, la instruo de la subjektivistoj komencis kraki en ĉiuj kudroj kaj eĉ tute disŝiriĝi, simile al la fama palto de Akakij Akakijeviĉ 16. Neniaj flikaĵoj korektis ion ajn, kaj pensantaj homoj unu post alia komencis rezigni de subjektivismo, kiel de instruo evidente kaj plene bankrotinta. Sed, kiel ĉiam estas en tiaj okazoj, reago kontraŭ ĝi kondukis kelkajn el ĝiaj kontraŭuloj al la kontraŭa ekstremo. Se kelkaj subjektivistoj, strebante doni al la «persono» kiel eble plej vastan rolon en la historio, rifuzis agnoski la historian moviĝon de la homaro leĝokonforma procezo, do kelkaj el iliaj novaj kontraŭuloj, strebante kiel eble plej bone emfazi la leĝokonforman karakteron de tiu moviĝo, evidente, pretis forgesi, ke la historion faras homoj kaj ke tial agado de personoj ne povas ne havi valoron en ĝi. Ili agnoskis la personon quantité négligeable [neglekteblaĵo]. Teorie tia ekstremo estas same nepermesebla, kiom tiu, al kiu venis la plej fervoraj subjektivistoj. Oferi la tezon al la antitezo estas same senbaze, kiel forgesi la antitezon pro la tezo. La ĝusta vidpunkto estos trovita nur tiam, kiam ni sukcesos kunigi en sintezo entenatajn en ili erojn de la vero *.


IV


Nin delonge interesas tiu problemo, kaj ni jam delonge deziris inviti leganton okupiĝi pri ĝi kune kun ni. Sed nin retenadis kelkaj antaŭtimoj: ni pensis, ke, eble, niaj legantoj jam solvis ĝin por si kaj nia propono iĝos malfrua. Nun ni jam ne havas tiajn timojn. Nin liberigis disde ili la germanaj historiistoj. Ni diras tion serioze. La afero estas en tio, ke dum la lasta tempo inter la germanaj historiistoj okazadis sufiĉe arda disputo pri grandaj homoj en la historio. Unuj inklinis vidi en politika agado de tiaj homoj la ĉefan kaj preskaŭ la solan risorton de la historia evoluo, kaj la aliaj asertadis, ke tia rigardo estas unuflanka kaj ke la historia scienco devas konsideri ne nur la agadon de grandaj homoj kaj ne nur la politikan historion, sed ĝenerale la tutan komplekson de la historia vivo (das Ganze des geschichtlichen Lebens). Kiel unu el reprezentantoj

* En la strebo al sintezo nin antaŭis la sama s-ro Karejev. Sed, bedaŭrinde, li ne iris pli malproksime, ol la konscio de tiu veraĵo, ke la homo konsistas en animo kaj korpo.

12

de tiu lasta skolo elpaŝis Karl Lamprecht 17, la aŭtoro de «La historio de la germana popolo», tradukita en la rusan de s-ro P. Nikolajev. Kontraŭuloj akuzadis Lamprecht-on pri «kolektivismo» kaj pri materiismo, lin — horrible dictu! [estas terure diri!] — oni metadis sur unu flankon kun «social-demokratiaj ateistoj», kiel esprimis li mem en la fino de la disputo. Kiam ni konatiĝis kun liaj ideoj, ni ekvidis, ke la akuzoj, levitaj kontraŭ la kompatinda sciencisto, estis tute senbazaj. Samtempe ni konvinkiĝis, ke la nuntempaj germanaj historiistoj ne kapablas solvi la demandon pri rolo de la persono en la historio. Tiam ni opiniis nin havi rajton supozi, ke ĝi ĝis nun restas nesolvita ankaŭ por kelkaj rusaj legantoj kaj ke rilate de ĝi ankaŭ nun eblas diri ion, ne tute malhavantan teorian kaj praktikan intereson.

Lamprecht kolektis tutan aron (eine artige Sammlung, kiel li esprimas) de rigardoj de elstaraj ŝtataj agantoj pri rilato de ilia propra agado al tiu historia medio, en kiu ĝi estis plenumata; sed en sia polemiko li limigis sin dume per referenco al kelkaj paroloj kaj opinioj de Bismarck 18. Li donas sekvajn vortojn, diritajn de la fera kanceliero en la nordgermana parlamento la 16-an de aprilo de la 1869 jaro: «Ni povas, sinjoroj, nek ignori la pasintan historion, nek krei la estontecon. Mi dezirus savi vin de tiu trompiĝo, pro kiu homoj movas la montrilojn de siaj horloĝoj antaŭen, imagante, ke per tio ili plirapidigas la fluon de la tempo. Ordinare oni tre troigas mian influon al tiuj eventoj, sur kiuj mi apogis sin, sed tamen en nenies kapon venos penso postuli de mi, ke mi faru la historion. Tio estus neeble por mi eĉ en kuniĝo kun vi, kvankam, kuniĝinte, ni povus rezisti al la tuta mondo. Sed ni ne povas fari la historion; ni devas atendi, ĝis ĝi fariĝos. Ni ne akcelos maturiĝon de fruktoj per tio, ke ni metos sub ilin lampon; kaj se ni plukos ilin nematuraj, do ni nur malhelpos al ilia kresko kaj senutiligos ilin». Baziĝante sur atesto de Joly, Lamprecht donas ankaŭ opiniojn, plurfoje eldiritajn de Bismarck dum la franci-prusia milito. Ilia ĝenerala senco ree estas tio, ke «ni ne povas fari grandajn historiajn eventojn, sed devas konformiĝi kun la natura iro de la aferoj kaj limigi sin per provizado al si de tio, kio jam maturiĝis». Lamprecht vidas en tio profundan kaj plenan veron. Laŭ lia opinio, moderna historiisto ne povas pensi alie, se li scipovas rigardi en profundon de eventoj kaj ne limigi sian vidkampon per tro mallonga tempa distanco. Ĉu povus Bismarck revenigi Germanion al la natura mastrumado? Tio

13

estus neebla por li eĉ en tiu tempo, kiam li troviĝis sur la pinto de sia potenco. Ĝeneralaj historiaj kondiĉoj estas pli fortaj, ol la plej fortaj personoj. Por granda homo la ĝenerala karaktero de lia epoko estas «la empirie donita neceso».

Tiel rezonas Lamprecht, nomante sian rigardon universala. Estas nemalfacile rimarki malfortan flankon de lia «universala» rigardo. La donitaj de li opinioj de Bismarck estas tre interesaj kiel historia dokumento. Oni povas ne simpatii la agadon de la eksa germania kanceliero, sed oni ne povas diri, ke ĝi estis nula, ke Bismarck distingiĝis per «kvietismo». Ja ĝuste pri li parolis Lassale: «servantoj de la reakcio ne estas belparoluloj, sed donu Dio, ke la progreso havu pli da tiaj servantoj». Kaj ĝuste tiu homo, kiu montradis fojfoje vere feran energion, opiniis sin tute senforta antaŭ la natura iro de aferoj, evidente rigardante sin mem, kiel simplan instrumenton de la historia evoluo; tio ankoraŭfoje montras, ke eblas vidi fenomenojn en lumo de neceso kaj samtempe esti tre energia aganto. Sed nur en tiu rilato estas interesaj la opinioj de Bismarck; tamen respondo al la demando pri rolo de la persono en la historio ili ne povas esti. Laŭ la vortoj de Bismarck, eventoj fariĝas per si mem, kaj ni povas nur provizi al ni tion, kio estas preparata de ili. Sed ĉiu ago de «provizado» same estas historia evento: per kio do diferencas tiaj eventoj disde tiuj, kiuj fariĝas per si mem? En la realo preskaŭ ĉiu historia evento estas samtempe kaj «provizado» al iu de jam maturiĝintaj fruktoj de la antaŭa evoluo kaj unu el eroj de tiu ĉeno de eventoj, kiu preparas fruktojn de estonteco. Kiel do eblas kontraŭstarigi agojn de «provizado» al la natura iro de aferoj? Bismarck deziris, verŝajne, diri, ke agantaj en la historio personoj kaj grupoj de personoj neniam estis kaj neniam estos ĉiopovaj. Tio, certe, estas neniom dubinda. Sed ni tamen dezirus scii, de kio dependas ilia, — certe, tute ne ĉiopova, — forto, ĉe kiaj cirkonstancoj ĝi kreskas kaj ĉe kiaj ĝi malkreskas. Al tiuj demandoj respondas nek Bismarck, nek la citanta liajn vortojn dokta defendanto de la «universala» rigardo al la historio.

Tamen, ĉe Lamprecht renkonteblas pli klaraj citaĵoj *. Li donas, ekzemple, jenajn vortojn de Monod 19, unu el la plej elstaraj reprezentantoj de la moderna historia scienco en Francio: «Historiistoj tro kutimiĝis turni

* Ne tuŝante aliajn filozofi-historiajn artikolojn de Lamprecht, ni parolas kaj plu parolos ĉi tie pri lia artikolo «Der Ausgang des Geschichtswissenschaftlichen Kampfes», «Die Zukunft», 1897, № 44. [«La rezulto de scienc-historiaj bataloj», «Estonteco», 1897, № 44.]

14

ekskluzivan atenton al brilantaj, laŭtaj kaj efemeraj manifestiĝoj de la homa agado, al grandaj eventoj kaj grandaj homoj, anstataŭ montri grandajn kaj malrapidajn moviĝojn de ekonomiaj kondiĉoj kaj sociaj institucioj, konsistigantajn vere interesan kaj daŭran parton de la homa evoluo, — tiun parton, kiu en certa grado povas esti reduktita al leĝoj kaj submetita ĝis certa grado al ekzakta analizo. Vere, gravaj eventoj kaj personoj gravas ĝuste kiel signoj kaj simboloj de diversaj momentoj de la indikita evoluo. Tamen plej multaj eventoj, nomataj historiaj, tiel rilatas al la vera historio, kiel rilatas al profunda kaj konstanta moviĝo de tajdo ondoj, kiuj aperas sur la mara supraĵo, dum minuto brilas per hela fajro de lumo, sed poste frakasiĝas al sabla bordo, nenion lasante post si». Lamprecht asertas, ke li pretas meti sian subskribon sub ĉiu el tiuj vortoj de Monod. Estas sciate, ke germanaj sciencistoj ne ŝatas samopinii kun la francaj, kaj la francaj — kun la germanaj. Tial belgia historiisto Pirenne kun speciala plezuro substrekis en «Revue historique» [«Historia revuo»] tiun koincidon de la historiaj rigardoj de Monod kun la rigardoj de Lamprecht. «Tiu konsento estas tre grava, — rimarkis li. — Ĝi pruvas, verŝajne, ke la estonteco apartenas al la novaj historiaj rigardoj».


V


Ni ne dividas la agrablajn esperojn de Pirenne. La estonteco ne povas aparteni al rigardoj malklaraj kaj nedifinitaj, kaj ĝuste tiaj estas la rigardoj de Monod kaj speciale de Lamprecht. Ni ne povas, certe, ne saluti tiun direkton, kiu deklaras la plej grava tasko de la historia scienco esploron de sociaj institucioj kaj ekonomiaj kondiĉoj. Tiu scienco antaŭiĝos tre multe, kiam en ĝi definitive firmiĝos tia direkto. Sed, unue, Pirenne eraras, opiniante tiun direkton nova. Ĝi aperis en la historia scienco jam en la dudekaj jaroj de la XIX-a jarcento: Guizot, Mignet, Augustin Thierry 20, kaj poste Tocqueville 21 kaj aliaj estis brilaj kaj konsekvencaj ĝiaj reprezentantoj. La rigardoj de Monod kaj Lamprecht estas nur malforta kopio de la malnova, sed tre rimarkinda originalo. Due, malgraŭ tuta profundeco por sia tempo de la rigardoj de Guizot, Mignet kaj aliaj francaj historiistoj, en ili multo restis neklarigita. En ili ne ekzistas ekzakta kaj plena respondo al la demando pri rolo de la persono en la historio. Kaj la historia scienco, vere, devas solvi ĝin, se ĝiaj reprezentantoj strebas liberiĝi disde unuflanka rigardo al sia objekto. La estonteco apartenas al tiu skolo, kiu donos la plej bonan solvon, inter aliaj, ankaŭ de tiu ĉi demando.

15

La rigardoj de Guizot, Mignet kaj aliaj historiistoj de tiu skolo aperis kiel reago al historiaj rigardoj de la dekoka jarcento kaj konsistigas ilian antitezon. En la dekoka jarcento homoj, okupiĝantaj pri filozofio de historio, ĉion reduktadis al konscia agado de personoj. Estis, verdire, ankaŭ tiam esceptoj el la ĝenerala regulo: tiel, la filozofi-historia vidkampo de Vico, Montesquieu kaj Herder estis multe pli vasta. Tamen ni ne parolas pri esceptoj; sed la grandega plimulto de la pensantoj de la dekoka jarcento rigardis al la historio ĝuste tiel, kiel ni diris. En tiu rilato estas tre interese relegadi nun historiajn verkojn, ekzemple, de Mably 22. Ĉe Mably rezultas, ke Minoo kreis la tutan soci-politikan vivon kaj la morojn de kretanoj, kaj Likurgo faris la saman komplezon por Sparto. Se la spartanoj «malestimis» materian riĉon, do per tio ili ŝuldis ĝuste al Likurgo, kiu «malleviĝis, se eblas tiel diri, sur la fundon de la koro de siaj kuncivitanoj kaj subpremis tie ĝermon de la amo al riĉaĵoj» (descendit pour ainsi dire jusque dans le fond du coeur des citoyens etc.) *. Kaj se la spartanoj forlasis poste la vojon, kiun montris al ili la saĝa Likurgo, do pri tio kulpis Lisandro, krediginta ilin pri tio, ke «novaj tempoj kaj novaj cirkonstancoj postulas de ili novajn regulojn kaj novan politikon» **. Studoj, verkitaj el la vidpunkto de tia rigardo, havis tre malmulte da komuna kun scienco kaj estis verkataj kiel predikoj, nur pro kvazaŭe sekvantaj el ili moralaj «lecionoj». Kontraŭ ĝuste tiaj rigardoj ekribelis la francaj historiistoj de la tempo de la restarigo de Burbonoj. Post la ŝokantaj eventoj de la fino de la XVIII-a jarcento jam tute ne eblis pensi, ke la historio estas faro de pli aŭ malpli elstaraj kaj de pli aŭ malpli noblaj kaj kleraj personoj, laŭ sia arbitro sugestantaj al la malklera, sed obeema popolamaso tiujn aŭ aliajn sentojn kaj nociojn. Krome tia filozofio de historio indignigadis la pleban fieron de la teoriistoj de burĝaro. Tie influis ĝuste tiuj sentoj, kiuj jam en la XVIII-a jarcento montriĝis ĉe la apero de la burĝa dramo. Thierry uzis en batalo kontraŭ la malnovaj historiaj rigardoj, interalie, la samajn argumentojn, kiujn uzis Beaumarchais kaj aliaj kontraŭ la malnova estetiko *** 23.

* Vd. Oeuvres complètes de l'abbé de Mably, Londres 1789, tome quatrième, p. 3, 14–22, 34 et 192. [Plena verkaro de abato Mably, Londono 1789, vol. 4, pp. 3, 14–22, 34 kaj 192.]

** Vd. Oeuvres complètes de l'аbbé de Mably, Londres 1789, tome quatrième, p. 109.

*** Komparu la unuan el la leteroj pri «Historio de Francio» kun «Essai sur le genre dramatique sérieux» [«Eseo pri serioza drama ĝenro»] en la unua volumo de Oeuvres complètes [Plena verkaro] de Beaumarchais.

16

Fine, la tempestoj, ankoraŭ tiom antaŭnelonge travivitaj de Francio, tre klare montris, ke la iron de historiaj eventoj determinas tute ne solaj konsciaj agoj de homoj; jam tiu sola cirkonstanco devas pensigi pri tio, ke tiuj eventoj plenumiĝas sub influo de iu kaŝita neceso, aganta, simile al naturaj fortoj, blinde, sed konforme al certaj neŝanĝeblaj leĝoj. Estas tre notinda, — kvankam, kiom ni scias, ankoraŭ de neniu indikita, — tiu fakto, ke novaj rigardoj al historio kiel al leĝokonforma procezo estis plej konsekvence eksponitaj fare de la francaj historiistoj de la epoko de la restarigo de Burbonoj ĝuste en verkoj, dediĉitaj al la franca revolucio. Tiaj estis, interalie, verkoj de Mignet kaj Thiers 24. Chateaubriand 25 nomis la novan historian skolon fatalisma. Formulante taskojn, kiujn ĝi metis antaŭ esploristo, li diris: «Tiu sistemo postulas, ke historiisto rakontu sen indigno pri plej ferocaj kruelaĵoj, parolu sen amo pri plej altaj virtoj kaj per sia glacia rigardo vidu en socia vivo nur manifestiĝon de nerezisteblaj leĝoj, pro kiuj ajna fenomeno plenumiĝas ĝuste tiel, kiel ĝi neeviteble devis plenumiĝi» *. Tio, certe, estas malĝusta. La nova skolo tute ne postulis senpasiecon de historiisto. Augustin Thierry eĉ rekte deklaris, ke politikaj pasioj, lertigante la racion de esploristo, povas servi kiel potenca rimedo por malkovro de la vero **. Kaj sufiĉas almenaŭ iomete konatiĝi kun prihistoriaj verkoj de Guizot, Thiers aŭ Mignet, por vidi, ke ili tre arde simpatiis la burĝaron tiel en ĝia batalo kontraŭ laika kaj eklezia aristokrataro, kiel en ĝia strebo subpremi postulojn de la naskiĝanta proletaro. Sed nedisputebla estas jeno: la nova historia skolo aperis en la dudekaj jaroj de la XIX-a jarcento, t. e. en tia tempo, kiam la aristokrataro estis jam venkita de la burĝaro, kvankam penadis ankoraŭ restarigi ion el siaj malnovaj privilegioj. Fiera konscio de la venko de ilia klaso influis ĉiujn rezonojn de la historiistoj de la nova skolo. Kaj ĉar la burĝaro neniam distingiĝis per kavalira delikateco de sentoj, do en rezonoj de ĝiaj sciencistoj aŭdeblis fojfoje tre kruela rilato al la venkitoj.

* Oeuvres complètes de Chateaubriand, Paris 1860, t. VII, p. 58. [Plena verkaro de Chateaubriand, Parizo 1860, vol. VII, p. 58.] Ni rekomendas al atento de legantoj ankaŭ la sekvan paĝon, eblas pensi, ke ĝin verkis s-ro Nik. Miĥajlovskij 26.

** Vd. Considérations sur l'histoire de France [«Konsideroj pri la historio de Francio»], aldonitaj al «Recits des temps Mérovingiens», Paris 1840, p. 72 [«Rakontoj pri la tempoj de Merovidoj», Parizo 1840, p. 72.]

17

«Le plus fort absorbe le plus faible, — diras Guizot en unu el siaj polemikaj broŝuroj, — et cela est de droit». (Pli forta glutas pli malfortan, kaj tio estas justa.) Ne malpli kruela estas lia rilato al la laborista klaso. Ĝuste tiu krueleco, ricevanta de tempo al tempo formon de trankvila senpasieco, erarigis Chateaubriand-on. Krome, tiam ankoraŭ estis ne tute klare, kiel oni komprenu leĝokonformecon de historia moviĝo. Finfine, la nova skolo povis ŝajni fatalisma ĝuste tial, ke, strebante ekstari per firma piedo sur la vidpunkton de leĝokonformeco, ĝi malmulte okupiĝadis pri grandaj historiaj personoj *. Paciĝi kun tio estis malfacile por homoj, edukitaj sur historiaj ideoj de la dekoka jarcento. Kontestoj ekŝutiĝis al la novaj historiistoj el ĉiuj flankoj, kaj tiam komenciĝis la disputo, kiu ne finiĝis, kiel ni vidis, ĝis nun.

S-ro Sainte-Beuve 27 skribis en «Globe» 28 pri publikiĝo de la kvina kaj sesa volumoj de la «Historio de la franca revolucio» de Thiers 29: «En ĉiu certa minuto homo povas per subita decido de sia volo enkonduki en la iron de eventoj novan, neatenditan kaj ŝanĝiĝeman forton, kiu kapablas doni al ĝi alian direkton, sed kiu, tamen, mem ne estas mezurebla pro sia ŝanĝiĝemo».

Ne pensu, ke Sainte-Beuve opiniis, ke «subitaj decidoj» de homa volo aperas sen ajna kaŭzo. Ne, tio estus tro naiva. Li nur asertis, ke raciaj kaj moralaj trajtoj de homo, ludanta pli aŭ malpli gravan rolon en socia vivo, — liaj talentoj, scioj, decidemo aŭ nedecidemo, kuraĝo aŭ malkuraĝo ktp., ktp. — ne povas resti sen tre rimarkebla influo al iro kaj rezulto de eventoj, kaj, cetere, tiuj trajtoj klarigeblas ne nur per solaj ĝeneralaj leĝoj de popola evoluo: ili ĉiam kaj en tre granda grado kreiĝas sub influo de tio, kion oni povas nomi hazardaĵoj de privata vivo.

* En artikolo, dediĉita al la 3-a eldono de «Historio de la franca revolucio» de Mignet, Sainte-Beuve tiel karakterizis rilaton de tiu historiisto al personoj: «A la vue des vastes et profondes émotions populaires qu'il avait à décrire, au spectacle de l'impuissance et du néant ou tombent les plus sublimes génies, les vertus les plus saintes, alors que les masses se soulèvent, il s'est pris de pitié pour les individus, n'a vu en eux pris isolement que faiblesse et ne leur a reconnu d'action efficace, que dans leur union avec la multitude» [«Ĉe vido de vastaj kaj profundaj popolaj emocioj, kiujn li devis priskribi, observante senfortecon kaj mizerecon de la plej altaj geniuloj, de la plej sanktaj virtoj dum la ribelo de popolamasoj, lin kaptis kompato al la persono, li vidis en li, aparte prenita, nenion krom malforteco kaj ne agnoskis en li kapablon fari realajn agojn, krom en unuiĝo kun popolamaso»].

18

Ni donu kelkajn ekzemplojn por klarigo de tiu, ŝajne, eĉ sen tio klara penso.

En la milito pro la aŭstria heredaĵo 30 la franca armeo faris kelkajn brilajn venkojn, kaj Francio povis, verŝajne, devigi Aŭstrion cedi sufiĉe vastan teritorion en la nuna Belgio; sed Ludoviko XV ne postulis tiun cedon, ĉar li militis, laŭ liaj vortoj, ne kiel negocisto, sed kiel reĝo, kaj la traktato de Aĥeno nenion donis al la francoj 31; kaj se Ludoviko XV havus alian karakteron kaj se sur lia loko estus alia reĝo, do, eble, pligrandiĝus la teritorio de Francio, sekve de kio iom ŝanĝiĝus la iro de ĝia ekonomia kaj politika evoluo.

La Sepjaran militon 32 Francio faris, kiel estas sciate, jam en alianco kun Aŭstrio. Oni diras, ke tiu alianco estis kreita ĉe forta helpo de s-ino Pompadour, ege flatita de tio, ke la fiera Maria Theresia nomis ŝin en letero al ŝi sia kuzino aŭ sia kara amikino (bien bonne amie). Tial eblas diri, ke se Ludoviko XV havus pli severajn morojn aŭ se li malpli cedus al influo de siaj favoratinoj, do s-ino Pompadour ne ricevus tian influon al la iro de eventoj kaj ili irus alie.

Plue. La Sepjara milito estis malsukcesa por Francio 33: ĝiaj generaloj ricevis kelkajn plej hontindajn malvenkojn. Ĝenerale ili kondutis pli ol strange. Richelieu rabadis, kaj Soubise kaj Broglie konstante malhelpadis unu al la alia. Tiel, kiam Broglie atakis la malamikon ĉe Villinghausen, Soubise aŭdis kanonajn pafojn, sed ne venis helpi al la kamarado, kiel tio estis interkonsentita kaj kiel li, sendube, devis fari, kaj Broglie estis devigita retiriĝi *. Al la ekstreme malkapabla Soubise favoris la sama s-ino Pompadour. Kaj ree eblas diri: se Ludoviko XV estus malpli voluptema aŭ se lia favoratino ne enmiksiĝus en la politikon, do la eventoj ne irus tiel malfavore al Francio.

Francaj historiistoj diras, ke Francio entute ne bezonis militi sur la Eŭropa kontinento, sed devus koncentri ĉiujn siajn penojn sur la maro, por defendi siajn koloniojn kontraŭ atencoj de Britio. Se ĝi agis alie, do pri tio ree kulpis la neevitebla s-ino Pompadour, dezirinta komplezi al «sia kara amikino» Maria Theresia. Sekve de la Sepjara milito Francio perdis siajn plej bonajn koloniojn, kio, sendube, forte influis evoluon de ĝiaj ekonomiaj rilatoj.

* Aliaj diras, tamen, ke kulpis ne Soubise, sed Broglie, kiu ne atendis sian kamaradon, ne dezirante dividi kun li gloron de venko. Por ni tio tute ne gravas, ĉar neniom ŝanĝas la aferon.

19

Virina vantemo montriĝas ĉi tie antaŭ ni en rolo de influa «faktoro» de ekonomia evoluo. Ĉu necesas aliaj ekzemploj? Ni donu ankoraŭ unu, eble, la plej mirindan. Dum la sama Sepjara milito, en aŭgusto de la 1761-a jaro, la aŭstria armeo, kuniĝinte kun la rusa en Silezio, ĉirkaŭumis Frederikon apud Striegau. Lia stato estis senespera, sed la aliancanoj prokrastis atakon, kaj generalo Buturlin, trastarinte 20 tagojn antaŭ la malamiko, eĉ entute foriris el Silezio, lasinte tie nur parton de siaj fortoj por subteno de aŭstria generalo Laudohn. Laudohn prenis Schweidnitz-on, apud kiu staris Frederiko, sed tiu sukceso estis negrava. Sed se Buturlin havus pli decideman karakteron? Se la aliancanoj atakus Frederikon, ne lasinte lin fari fortikaĵojn en sia tendaro? Eble, ili plene frakasus lin kaj li devus obei al ĉiuj postuloj de la venkintoj. Kaj tio okazis nur kelkajn monatojn antaŭ kiam nova hazardaĵo, la morto de la imperiestrino Elizabeta, tuj kaj forte ŝanĝis la staton de la aferoj en direkto, favora al Frederiko 34. Estas demandinde, kio estus, se Buturlin havus pli da decidemo aŭ se lian lokon okupus homo, simila al Suvorov 35?

Analizante rigardojn de la historiistoj-«fatalistoj», Sainte-Beuve eldiris ankoraŭ alian atentendan konsideron. En la jam citita de ni artikolo pri «Historio de la franca revolucio» de Mignet li estis pruvanta, ke la iro kaj la rezulto de la franca revolucio estis kondiĉitaj ne nur de tiuj ĝeneralaj kaŭzoj, kiuj vokis ĝin, kaj ne nur de tiuj pasioj, kiujn ĝi vokis siavice, sed ankaŭ de multegaj etaj fenomenoj, forglitantaj de atento de esploristo kaj eĉ entute ne kalkulataj kiel propre nomataj sociaj fenomenoj. «Dum agis tiuj (ĝeneralaj) kaŭzoj kaj tiuj (vokitaj de ili) pasioj, — skribis li, — fizikaj kaj fiziologiaj fortoj de la naturo same ne malagis: ŝtono plu obeadis al gravitforto; sango ne ĉesadis cirkuli en vejnoj. Ĉu vere ne ŝanĝiĝus la iro de eventoj, se, ni supozu, Mirabeau 36 ne mortus pro febro; se hazarde falinta briko aŭ apopleksio mortigus Robespieron 37; se kuglo faligus Bonaparton? Kaj ĉu vi kuraĝos aserti, ke ilia rezulto estus la sama? Ĉe sufiĉa nombro da hazardaĵoj, similaj al la supozitaj de mi, ĝi povus esti tute kontraŭa al tiu, kiu, laŭ vi, estis neevitebla. Ja mi rajtas supozi tiajn hazardaĵojn, ĉar ilin ekskludas nek la ĝeneralaj kaŭzoj de la revolucio, nek pasioj, kreitaj de tiuj ĝeneralaj kaŭzoj». Li donas poste la faman rimarkon pri tio, ke la historio irus tute alie, se la nazo

20

de Kleopatra estus iom pli mallonga, kaj konklude, agnoskante, ke defende de la rigardoj de Mignet oni povas diri tre multon, li ankoraŭfoje indikas, en kio konsistas la eraro de tiu aŭtoro: Mignet atribuas al efiko de nur solaj ĝeneralaj kaŭzoj tiujn rezultojn, al kies apero helpadis ankaŭ multaj aliaj, etaj, malklaraj kaj nekapteblaj kaŭzoj; lia rigora racio kvazaŭ ne deziras agnoski ekziston de tio, en kio ĝi ne vidas ordon kaj leĝokonformecon.


VI


Ĉu havas bazon tiuj kontestoj de Sainte-Beuve? Ŝajnas, en ili estas ia parto de vero 38. Sed kia ĝuste? Por trovi ĝin, ni konsideru unue tiun penson, ke homo povas «per subitaj decidoj de sia volo» enkonduki en la iron de eventoj novan forton, kapablan grave ŝanĝi ĝin. Ni donis kelkajn ekzemplojn, kiuj, kiel ŝajnas al ni, bone klarigas tiun penson. Ni pripensu tiujn ekzemplojn.

Ĉiuj scias, ke dum la regado de Ludoviko XV la milita arto ĉiam pli kaj pli faladis en Francio. Laŭ rimarko de Henri Martin, dum la Sepjara milito la franca militistaro, post kiu ĉiam tiradis sin multegaj ĉiesulinoj, vendistoj kaj servistoj kaj en kiu estis trioble pli da trajnaj ĉevaloj, ol da rajdaj, pli similis hordojn de Dario kaj Kserkso, ol armeojn de Turenne kaj Gustav Adolf * 39. Archenholz diras en sia historio de tiu milito, ke francaj oficiroj, nomumitaj al gardo, ofte forlasadis la konfiditajn al ili postenojn, forirante por danci ie proksime, kaj plenumadis ordonojn de la estroj nur tiam, kiam ili trovadis tion necesa kaj oportuna. Tian mizeran staton de la milita arto kondiĉis dekadenco de la nobelaro, — kiu plu, tamen, okupadis ĉiujn superajn postenojn en la armeo, — kaj ĝenerala perturbo de la tuta «malnova ordo», rapide iranta al sia detruo. Nur tiuj ĝeneralaj kaŭzoj estis sufiĉaj por doni al la Sepjara milito iron, malprofitan por Francio. Sed estas sendube, ke malkapablo de generaloj, similaj al Soubise, eĉ pli multigis por la franca armeo ŝancojn de malsukceso, kondiĉitajn de la ĝeneralaj kaŭzoj. Kaj ĉar Soubise tenis sin danke al s-ino Pompadour, do necesas agnoski, ke la vantema markizino estis unu el la «faktoroj», grave plifortigintaj la malfavoran por Francio influon de la ĝeneralaj kaŭzoj sur la staton de la aferoj dum la Sepjara milito.

Markizino de Pompadour estis forta ne per propra forto, sed per la potenco de la reĝo, subiĝinta al ŝia volo. Ĉu eblas diri,

* «Histoire de France», 4-ème édition, t. XV, p. 520–521. [«Historio de Francio», 4-a eld., vol. XV, pp. 520–521.]

21

ke la karaktero de Ludoviko XV estis ĝuste tia, kia ĝi nepre devis esti laŭ la ĝenerala iro de evoluo de sociaj rilatoj en Francio? Ne, ĉe la sama iro de tiu evoluo sur lia loko povus troviĝi reĝo, alie rilatanta al virinoj. Sainte-Beuve dirus, ke por tio sufiĉus efiko de malklaraj kaj nekapteblaj fiziologiaj kaŭzoj. Kaj li estus prava. Sed se estas tiel, do rezultas, ke tiuj malklaraj fiziologiaj kaŭzoj, influinte la iron kaj la rezulton de la Sepjara milito, per tio influus ankaŭ la postan ekonomian evoluon de Francio, kiu irus alie, se la Sepjara milito ne senigus ĝin de plej granda parto de la kolonioj. Aperas demando, ĉu ne kontraŭas tiu konkludo al la nocio de leĝokonformeco de socia evoluo?

Ne, neniom. Kiom ajn senduba estu en la indikitaj okazoj efiko de personaj trajtoj, ne malpli senduba estas ankaŭ tio, ke ĝi povis plenumiĝi nur ĉe la donitaj sociaj kondiĉoj. Post la batalo ĉe Rossbach la francoj terure indignis kontraŭ la protektantino de Soubise. Ŝi ĉiutage ricevadis multegajn anonimajn leterojn, plenajn de minacoj kaj insultoj. Tio tre forte maltrankviligis s-inon Pompadour; ŝi komencis suferi pro sendormeco *. Sed ŝi tamen plu subtenadis Soubise-on. En la 1762 j. ŝi, riproĉinte lin en unu el siaj leteroj, ke li ne pravigis esperojn pri si, aldonis: «tamen, nenion timu, mi zorgos pri viaj interesoj kaj penos pacigi vin kun la reĝo» **. Kiel vi vidas, ŝi ne cedis al la socia opinio. Kial do ŝi ne cedis? Probable, tial, ke la tiama francia socio ne havis eblon devigi ŝin cedi. Kaj kial la tiama francia socio ne povis fari tion? Al ĝi malhelpis en tio ĝia organizo, kiu, siavice, dependis de interrilato de tiamaj sociaj fortoj en Francio. Sekve, ĝuste la interrilato de tiuj fortoj finkalkule klarigas tiun cirkonstancon, ke la karaktero de Ludoviko XV kaj kapricoj de liaj favoratinoj povis havi tian bedaŭrindan influon al la sorto de Francio. Ja se inklinon al la ina sekso havus ne la reĝo, sed iu reĝa kuiristo aŭ ĉevalisto, do ĝi havus nenian historian signifon. Estas klare, ke la afero estas ne en la inklino, sed en la socia stato de la persono, havanta ĝin. Leganto komprenas, ke tiuj rezonoj povas esti aplikitaj ankaŭ al ĉiuj ceteraj supre donitaj ekzemploj. En tiuj rezonoj necesas nur ŝanĝi tion, kio estas ŝanĝenda, ekzemple anstataŭ Francio meti

* Vd. «Mémoires de madame du Hausset», Paris 1824, p. 181. [«Rememoroj de s-ino du Hausset», Parizo 1824, p. 181.] 40

** «Lettres de la marquise de Pompadour», Londres 1772, t. I. [«Leteroj de markizino Pompadour», Londono 1772, vol. I.]

22

Rusion, anstataŭ Soubise — Buturlin-on ktp. Tial ni ne ripetos ilin.

Rezultas, ke personoj danke al certaj trajtoj de sia karaktero povas influi la sorton de la socio. Fojfoje ilia influo estas eĉ tre grava, sed tiel la eblon mem de tia influo, kiel ties amplekson determinas organizo de la socio, interrilato de ĝiaj fortoj. Karaktero de persono estas «faktoro» de socia evoluo nur tie, nur tiam kaj nur tiom, kie, kiam kaj kiom tion permesas al ĝi la sociaj rilatoj.

Al ni oni povas rimarki, ke amplekso de persona influo dependas ankaŭ de talentoj de la persono. Ni konsentos kun tio. Sed la persono povas manifesti siajn talentojn nur tiam, kiam li okupos necesan por tio lokon en la socio. Kial la sorto de Francio povis trafi en la manojn de la homo, malhavanta ajnan kapablon kaj inklinon al servado por la socio? Tial, ke tia estis ĝia socia organizo. Ĝuste tiu organizo determinas en ĉiu certa tempo tiujn rolojn, — kaj sekve, ankaŭ tiun socian valoron, — kiujn povas ricevi talentaj aŭ sentalentaj personoj.

Sed se rolojn de personoj determinas la organizo de la socio, do kiamaniere ilia socia influo, kondiĉita de tiuj roloj, povas kontraŭdiri al la nocio pri leĝokonformeco de la socia evoluo? Ĝi ne nur ne kontraŭdiras al ĝi, sed servas kiel unu el ĝiaj plej bonaj ilustraĵoj.

Sed ĉi tie necesas rimarki jenon. La eblo de socia influo de personoj, kondiĉita de la organizo de la socio, malfermas pordon por influo sur historiajn sortojn de popoloj flanke de tiel nomataj hazardaĵoj. La voluptemo de Ludoviko XV estis necesa sekvo de la stato de lia organismo. Sed rilate al la ĝenerala iro de evoluo de Francio tiu stato estis hazarda. Sed tamen ĝi ne restis, kiel ni jam diris, sen influo sur la postan sorton de Francio kaj mem eniris en la vicon de kaŭzoj, kondiĉintaj per si tiun sorton. La morton de Mirabeau, certe, kaŭzis tute leĝokonformaj patologiaj procezoj. Sed neceso de tiuj procezoj sekvis tute ne el la ĝenerala iro de evoluo de Francio, sed el iuj specialaj trajtoj de la organismo de la fama oratoro kaj el tiuj fizikaj kondiĉoj, ĉe kiuj li infektiĝis. Rilate al la ĝenerala iro de evoluo de Francio tiuj specialaĵoj kaj tiuj kondiĉoj estas hazardaj. Sed tamen la morto de Mirabeau influis la postan iron de la revolucio kaj eniris en la vicon de la kaŭzoj, kondiĉintaj ĝin per si.

Eĉ pli mirinda estas efiko de hazardaj kaŭzoj en la supre donita ekzemplo pri Frederiko II, kiu eliris el grandega

23

embaraso nur danke al la nedecidemo de Buturlin. La enpostenigo de Buturlin eĉ rilate al la ĝenerala iro de evoluo de Rusio povis esti hazarda en la difinita de ni senco de tiu vorto, kaj al la ĝenerala iro de evoluo de Prusio ĝi, certe, havis nenian rilaton. Sed tamen ne estas malprobabla tiu supozo, ke la nedecidemo de Buturlin savis Frederikon el la senespera stato. Se sur la loko de Buturlin estus Suvorov, do, eble, la historio de Prusio irus alie. Rezultas, ke sorto de regnoj dependas fojfoje de hazardaĵoj, kiujn oni povas nomi hazardaĵoj de dua grado.

«In allem Endlichen ist ein Element des Zufälligen», — diris Hegelo 41 (en ĉio finia estas elemento de hazardeco). En scienco ni rilatas nur kun «finiaj» aferoj; tial eblas diri, ke en ĉiuj procezoj, esplorataj de ĝi, estas elemento de hazardeco. Ĉu tio ekskludas eblon de scienca ekkono de fenomenoj? Ne. Hazardeco estas io relativa. Ĝi aperas nur en punkto de intersekciĝo de necesaj procezoj. Apero de eŭropanoj en Ameriko estis por loĝantoj de Meksiko kaj Peruo hazarda en tiu senco, ke ĝi ne sekvis el la socia evoluo de tiuj landoj. Sed ne hazarda estis la pasio al marvojaĝoj, kiu ekposedis la okcidenteŭropanojn en la fino de la Mezepoko; ne hazarda estis tiu cirkonstanco, ke forto de la eŭropanoj facile venkis reziston de la aborigenoj. Ne hazardaj estis ankaŭ la konsekvencoj de la konkero de Meksiko kaj Peruo fare de la eŭropanoj; tiuj konsekvencoj iĝis finkalkule determinitaj de la rezultanto de du fortoj: de la ekonomia stato de la konkeritaj landoj, unuflanke, kaj de la ekonomia stato de la konkerintoj — aliflanke. Kaj tiuj fortoj, same kiel ilia rezultanto, tute povas esti objekto de strikta scienca esploro.

Hazardaĵoj de la Sepjara milito havis grandan influon al la posta historio de Prusio. Sed ilia influo estus tute malsama, se ili trafus Prusion en alia stadio de evoluo. Konsekvencojn de hazardaĵoj ankaŭ ĉi tie determinis la rezultanto de du fortoj: la soci-politika stato de Prusio, unuflanke, kaj la soci-politika stato de la influintaj ĝin eŭropaj ŝtatoj — aliflanke. Sekve, ankaŭ ĉi tie hazardeco neniom malhelpas al scienca studo de fenomenoj.

Nun ni scias, ke personoj ofte havas grandan influon al la sorto de la socio, sed ke tiun influon determinas interna ordo de la socio kaj ties rilato al aliaj socioj. Sed per tio ankoraŭ ne estas elĉerpita la demando pri rolo de la persono en la historio. Ni devas aliri ĝin ankoraŭ el alia flanko.

Sainte-Beuve pensis, ke ĉe sufiĉa nombro da etaj kaj malklaraj kaŭzoj de la indikita de li speco la franca revolucio povus

24

havi rezulton, kontraŭan al tiu, kiun ni konas. Tio estas granda eraro. Eĉ se la etaj psiĥologiaj kaj fiziologiaj kaŭzoj kuniĝus en ajnajn bizarajn plektaĵojn, ili neniuokaze forigus la grandajn sociajn bezonojn, kaŭzintajn la francan revolucion; kaj dum tiuj bezonoj restus nekontentigitaj, en Francio ne ĉesus la revolucia moviĝo. Por ke ĝia rezulto povu esti kontraŭa al tiu, kiu okazis en la realo, necesus anstataŭigi tiujn bezonojn per aliaj, kontraŭaj al ili; kaj tion, kompreneble, neniam povus fari ajnaj kombinoj de etaj kaŭzoj.

La kaŭzoj de la franca revolucio konsistis en la ecoj de la sociaj rilatoj, kaj la supozitaj de Sainte-Beuve etaj kaŭzoj povis radiki nur en individuaj ecoj de apartaj personoj. La lasta kaŭzo de la sociaj rilatoj konsistas en la stato de la produktivaj fortoj. Ĝi dependas de individuaj ecoj de apartaj personoj eble nur en la senco de pli aŭ malpli granda kapablo de tiuj personoj al teĥnikaj plibonigoj, malkovroj kaj inventoj. Sainte-Beuve parolis ne pri tiaj ecoj. Kaj ĉiuj eblaj aliaj ecoj ne donas al apartaj personoj senperan influon al la stato de la produktivaj fortoj, kaj, sekve, ankaŭ al tiuj sociaj rilatoj, kiujn ĝi determinas, t. e. al la ekonomiaj rilatoj. Kiaj ajn estu ecoj de certa persono, sed li ne kapablas forigi donitajn ekonomiajn rilatojn, se ili konformas al donita stato de la produktivaj fortoj. Tamen individuaj ecoj de la persono faras lin pli aŭ malpli taŭga por kontentigo de tiuj sociaj bezonoj, kiuj kreskas surbaze de la donitaj ekonomiaj rilatoj, aŭ por kontraŭagado al tia kontentigo. La plej grava socia bezono de Francio de la fino de la XVIII jarcento estis anstataŭigo de la malnoviĝintaj sociaj institucioj per aliaj, pli konformaj al ĝia nova ekonomia ordo. La plej elstaraj kaj utilaj sociaj agantoj de tiu tempo estis ĝuste tiuj, kiuj pli bone ol ĉiuj aliaj kapablis helpi al kontentigo de tiu plej grava bezono. Ni supozu, ke tiaj homoj estis Mirabeau, Robespiero kaj Bonaparto. Kio estus, se la tro frua morto ne forigus Mirabeau-on de sur la politika scenejo? La partio de konstitucia monarkio pli longe konservus grandan forton; ĝia rezisto al la respublikistoj estus tial pli energia. Kaj nure. Neniu Mirabeau povis tiam preventi venkon de la respublikistoj. La forto de Mirabeau plene baziĝis sur simpatio kaj fido al li flanke de la popolo, kaj la popolo strebis al la respubliko, ĉar la kortego incitadis ĝin per sia obstina defendo de la malnova ordo.

25

Tuj kiam la popolo konvinkiĝus, ke Mirabeau ne simpatias al ĝiaj respublikaj streboj, ĝi mem ĉesus simpatii al Mirabeau, kaj tiam la granda oratoro perdus preskaŭ tutan influon, kaj poste, verŝajne, iĝus viktimo de tiu sama moviĝo, kiun li vane penus bremsi. Proksimume la samon oni povas diri ankaŭ pri Robespiero. Ni supozu, ke li en sia partio estis tute neanstataŭigebla forto. Sed li estis, ĉiuokaze, ne sola ĝia forto. Se hazarda bato de briko mortigus lin, ekzemple, en januaro de la 1793-a jaro 42, do lia loko, certe, estus okupita de iu alia, kaj, kvankam tiu alia estus multe pli malalta ol li en ĉiuj sencoj, la eventoj tamen ekirus en tiu sama direkto, en kiu ili iris ĉe Robespiero. Tiel, ekzemple, la ĝirondanoj, eble, ankaŭ en tiu okazo ne evitus malvenkon; sed estas eble, ke la partio de Robespiero iom pli frue perdus la potencon, tiel ke ni parolus nun ne pri la termidora, sed pri floreala, preriala aŭ mesidora reakcio 43. Iuj diros, eble, ke Robespiero per sia senkompata teroro akcelis, sed ne prokrastis la falon de sia partio. Ni ne konsideru ĉi tie tiun supozon, sed akceptu ĝin, kvazaŭ ĝi estas tute prava. En tiu okazo necesas supozi, ke la falo de la partio de Robespiero fariĝus anstataŭ termidoro en fruktidoro aŭ vendemiero, aŭ brumero. Mallonge dirante, ĝi fariĝus eble pli frue, sed eble pli malfrue, tamen nepre fariĝus, ĉar tiu tavolo de la popolo, al kiu apogis sin tiu partio, estis tute ne preta por longa hegemonio. Do pri rezultoj «kontraŭaj» al tiuj, kiuj aperis ĉe energia kunhelpo de Robespiero, ĉiuokaze oni ne povas diri.

Ne povis ili aperi ankaŭ en tiu okazo, se kuglo trafus Bonaparton, ekzemple, en la batalo ĉe Arcole 44. Tio, kion faris li en la italaj kaj aliaj kampanjoj, farus aliaj generaloj. Ili, probable, ne montrus tiajn talentojn, kiel li, kaj ne farus tiajn brilajn venkojn. Sed la franca respubliko tamen elirus venkinto el siaj tiamaj militoj, ĉar ĝiaj soldatoj estis nekompareble pli bonaj ol ĉiuj aliaj eŭropaj soldatoj. Kio koncernas la 18-an de brumero 45 kaj ties influon al la interna vivo de Francio, do ankaŭ ĉi tie la ĝenerala iro kaj rezulto de eventoj esence estus, probable, samaj, kiel ĉe Napoleono. La respubliko, morte vundita la 9-an de termidoro, estis mortanta per malrapida morto. La Direktorio 46 ne povis restarigi ordon, kiun pleje avidis la burĝaro, liberiĝinta disde hegemonio de la superaj statoj. Por restarigo de ordo necesis «bona spado», kiel esprimis Sieyès. Unue oni pensis, ke la rolon de la bonfaranta spado

26

ludos generalo Joubert 47, kaj kiam li pereis ĉe Novi, oni komencis paroli pri Moreau, Macdonald, pri Bernadotte *. Pri Bonaparto oni ekparolis jam poste; kaj se li pereus, kiel Joubert, do pri li oni entute ne rememorus, metinte antaŭen iun alian «spadon». Estas memkompreneble, ke homo, levata de la eventoj al la rango de diktatoro, devis siaflanke senlace trabatiĝadi al la potenco, energie dispuŝante kaj senindulge premante ĉiujn, barantajn al li la vojon. Bonaparto havis feran energion, kaj li nenion indulgis por atingo de siaj celoj. Sed ankaŭ krom li tiam estis nemalmulte da energiaj, talentaj kaj gloramaj egoistoj. La loko, kiun li sukcesis okupi, verŝajne, ne restus neokupita. Ni supozu, ke alia generalo, atinginte tiun lokon, estus pli pacema, ol Napoleono, ke li ne malamikigus kontraŭ si la tutan Eŭropon kaj tial mortus en Tuileries 48, sed ne sur la insulo Sankta Heleno. Tiam Burbonoj entute ne revenus en Francion; por ili tia rezulto, certe, estus «kontraŭa» al tiu, kiu okazis reale. Sed laŭ sia rilato al la tuta interna vivo de Francio ĝi malmulte diferencus disde la reala rezulto. La «bona spado», restariginte ordon kaj garantiinte hegemonion por burĝaro, baldaŭ tedus al ĝi per siaj kazernaj kutimoj kaj per sia despotismo. Komenciĝus liberala movado, simila al tiu, kiu okazis ĉe la restarigo de Burbonoj, la lukto iom post iom ekbrulus, kaj ĉar «bonaj spadoj» ne distingiĝas per cedemo, do, eble, la bona Ludoviko-Filipo eksidus sur la tronon de siaj tenere amataj parencoj ne en la 1830-a, sed en la 1820-a aŭ en la 1825-a jaro. Ĉiuj tiaj ŝanĝoj en la iro de eventoj povus parte influi la postan politikan, kaj per ĝi ankaŭ la ekonomian vivon de Eŭropo. Sed la fina rezulto de la revolucia moviĝo tamen en neniu okazo estus «kontraŭa» al la reala rezulto. Influaj personoj danke al trajtoj de sia menso kaj karaktero povas ŝanĝi individuan fizionomion de eventoj kaj ties kelkajn specialajn sekvojn, sed ili ne povas ŝanĝi ilian ĝeneralan direkton, kiun determinas aliaj fortoj.


VII


Krom tio, necesas rimarki ankoraŭ jenon. Rezonante pri rolo de grandaj personoj en la historio, ni preskaŭ ĉiam fariĝas viktimoj de iu optika iluzio, demonstri kiun estos utile por legantoj.

* La vie en France sous le premier Empire par le vicomte de Broc, Paris 1895, p. 35–36 [La vivo en Francio dum la unua imperio fare de vicgrafo Broc, Parizo 1895, pp. 35–36] kaj sekvaj.

27

Elpaŝinte en la rolo de «bona spado», savanta la socian ordon, Napoleono per tio forigis de tiu rolo ĉiujn aliajn generalojn, el kiuj aliaj eble ludus ĝin same aŭ preskaŭ same, kiel li. Ĉar la socia bezono pri energia milita reganto estis kontentigita, la socia organizo baris al ĉiuj ceteraj militaj talentoj la vojon al la loko de la milita reganto. Ĝia forto iĝis forto malfavora por manifestiĝo de aliaj talentoj de tiu speco. Ĝuste pro tio okazas tiu optika iluzio, pri kiu ni parolas. La persona forto de Napoleono montriĝas al ni en ege troigita aspekto, ĉar ni atribuas al ĝi tutan tiun socian forton, kiu elstarigis kaj subtenis ĝin. Ĝi ŝajnas io tute ekskluziva, ĉar aliaj, similaj al ĝi, fortoj ne transiris el ebleco en realecon. Kaj kiam oni diras al ni: sed kio estus, se ne estus Napoleono, tiam nia imago konfuziĝas kaj al ni ŝajnas, ke sen li entute ne povus plenumiĝi tuta tiu socia moviĝo, sur kiu baziĝis lia forto kaj influo.

En la historio de mensa evoluo de la homaro sukceso de unu persono nekompareble pli malofte malhelpas sukceson de alia. Sed eĉ tie ni ne liberas disde la montrita optika iluzio. Kiam certa stato de la socio starigas antaŭ ties spiritaj esprimantoj certajn problemojn, ili altiras al si atenton de elstaraj mensoj ĝis kiam ili sukcesos solvi ilin. Kaj se ili sukcesos tion, ilia atento turniĝas al alia objekto. Solvinte problemon X, talento A per tio turnas atenton de talento B disde tiu, jam solvita, problemo al alia problemo Y. Kaj kiam oni nin demandas, kio estus, se A mortus, ne sukcesinte solvi la problemon X, ni imagas, ke ŝiriĝus la fadeno de la mensa evoluo de la socio. Ni forgesas, ke okaze de morto de A pri solvado de la problemo povus okupiĝi B, aŭ C, aŭ D, kaj ke tiamaniere la fadeno de la mensa evoluo de la socio restus neŝirita, malgraŭ la tro frua pereo de A.

Por ke homo, posedanta talenton de certa speco, akiru danke al ĝi grandan influon al la iro de eventoj, necesas plenumo de du kondiĉoj. Unue, lia talento devas fari lin pli ol aliaj konforma al la sociaj bezonoj de la donita epoko: se Napoleono anstataŭ sia milita genio posedus muzikan talenton de Betoveno, do li, certe, ne fariĝus imperiestro. Due, la ekzistanta socia ordo ne devas bari la vojon al persono, havanta la donitan trajton, necesan kaj utilan ĝuste en tiu tempo 49. La sama Napoleono mortus kiel malmulte konata generalo aŭ kolonelo Buonaparte, se la malnova reĝimo ekzistus

28

en Francio dum pluaj sepdek kvin jaroj *. En la 1789 j. Davout, Desaix, Marmont kaj Macdonald estis subleŭtenantoj; Bernadotte — ĉefserĝento; Hoche, Marceau, Lefebvre, Pichegru, Ney, Masséna, Murat, Soult — suboficiroj; Augereau — instruisto de skermado; Lannes — farbisto; Gouvion-Saint-Cyr — aktoro; Jourdan — kolportisto; Bessières — frizisto; Brune — kompostisto; Joubert kaj Junot — studentoj de jura fakultato; Kléber — arĥitekto; Mortier ne militservis ĝis la revolucio **.

Se la malnova reĝimo plu ekzistus ĝis la nunaj tagoj, do al neniu el ni venus en la kapon, ke fine de la pasinta jarcento en Francio iuj aktoroj, kompostistoj, frizistoj, farbistoj, juristoj, kolportistoj kaj instruistoj de skermado estis militaj talentoj en ebleco ***.

Stendhal rimarkas, ke homo, naskiĝinta samtempe kun Tiziano, t. e. en la 1477 j., povus vivi 40 jarojn kun Rafaelo kaj Leonardo da Vinci, el kiuj la unua mortis en la 1520, kaj la dua en la 1519 j., ke li povus pasigi longajn jarojn kun Correggio, mortinta en la 1534 j., kaj kun Mikelanĝelo, vivinta ĝis la 1563 j., ke li aĝus ne pli ol tridek kvar jarojn, kiam mortis Giorgione, ke li povus esti konato de Tintoretto, Bassano, Veronese, Giulio Romano kaj Andrea del Sarto; ke, unuvorte, li estus samtempano de ĉiuj grandaj pentristoj, krom tiuj, kiuj apartenas al la Bolonja skolo, aperinta tutan jarcenton poste ****. Same eblas diri, ke homo, naskiĝinta en sama jaro kun Wouwerman, povus persone koni preskaŭ ĉiujn grandajn pentristojn de Nederlando *****,

* Eblas, ke tiam Napoleono forveturus en Rusion, kien li intencis veturi nur kelkajn jarojn antaŭ la revolucio. Ĉi tie li distingiĝus, probable, en bataloj kontraŭ turkoj aŭ kontraŭ kaŭkazaj montaranoj, sed neniu pensus ĉi tie, ke tiu malriĉa, sed kapabla oficiro ĉe favoraj cirkonstancoj povus iĝi reganto de la mondo.

** Vd. Histoire de France, par V. Duruy, Paris 1893, t. II, p. 524–525. [Historio de Francio de V. Duruy, Parizo 1893, vol II, pp. 524–525.]

*** Ĉe Ludoviko XV nur sola reprezentanto de la tria stato, Chevert, povis atingi rangon de leŭtenant-generalo. Ĉe Ludoviko XVI eĉ pli malfacila estis milita kariero de homoj de tiu stato. Vd. Rambeaud, Histoire de la civilization française, sixième edition, t. II, p. 226. [Rambeaud, Historio de la franca civilizo, 6-a eld., vol. II, p. 226.]

**** Histoire de la peinture en Italie, Paris 1892, p. 24–25. [Historio de pentroarto en Italio, Parizo 1892, pp. 24–25.]

***** En la 1608 j. naskiĝis ter Borch, Brouwer kaj Rembrandt; en la 1610 — Adriaen van Ostade, Both kaj Ferdinand Bol; en la 1613 — van der Helst kaj Gerard Dou; en la 1615 — Metsu; en la 1620 — Wouwerman; en la 1621 — Verwilt, Everdingen kaj Pynacker; en la 1624 — Berchem; en la 1625 — Paulus Potter; en la 1626 — Jan Steen; en la 1630 — Ruysdael; en la 1637 — Van der Heyden; en la 1638 — Hobbema; en la 1639 — Adriaen van de Velde 50.

29

kaj samaĝulo de Ŝekspiro vivus samtempe kun tuta vico da elstaraj dramverkistoj *.

Jam antaŭlonge oni rimarkis, ke talentoj aperas ĉie kaj ĉiam, kie kaj kiam ekzistas sociaj kondiĉoj, favoraj por ilia evoluo. Tio signifas, ke ĉiu talento, manifestiĝinta en la realo, t. e. ĉiu talento, iĝinta socia forto, estas frukto de sociaj rilatoj. Sed se estas tiel, do estas klare, kial talentaj homoj povas, kiel ni diris, ŝanĝi nur individuan fizionomion, sed ne la ĝeneralan direkton de eventoj; ili mem ekzistas nur danke al tiu direkto; se ne estus ĝi, ili neniam transpaŝus la sojlon, dividantan la eblecon disde la realeco.

Estas memkompreneble, ke ekzistas malsamaj talentoj. «Kiam nova paŝo en evoluo de civilizo vokas al vivo novan specon de arto, — prave diras Taine, — aperas dekoj da talentoj, esprimantaj socian penson nur duone, ĉirkaŭ unu aŭ du genioj, esprimantaj ĝin perfekte» **. Se iaj meĥanikaj aŭ fiziologiaj kaŭzoj, ne ligitaj kun la ĝenerala iro de la soci-politika kaj spirita evoluo de Italio, jam en la infanaĝo mortigus Rafaelon, Mikelanĝelon kaj Leonardon da Vinci, tiam la itala arto estus malpli perfekta, sed ĝia ĝenerala direkto en la epoko de Renesanco restus la sama. Rafaelo, Leonardo da Vinci kaj Mikelanĝelo ne kreis tiun direkton: ili estis nur ties plej bonaj esprimantoj. Tamen, ĉirkaŭ genia homo ordinare aperas tuta skolo, kaj liaj disĉiploj penas adopti eĉ etajn liajn artifikojn; tial breĉo, kiu restus en la itala arto de Renesanco pro frua morto de Rafaelo, Mikelanĝelo kaj Leonardo da Vinci, farus grandan influon al multaj duagradaj trajtoj en ĝia posta historio. Sed ankaŭ tiu historio ne ŝanĝiĝus esence, se nur ne okazus pro iaj ĝeneralaj kaŭzoj ia esenca ŝanĝo en la ĝenerala iro de la spirita evoluo de Italio.

Oni scias, tamen, ke kvantaj diferencoj transiras, finfine, en la kvalitajn. Tio estas vera ĉie; sekve,

* «Shakespeare, Beaumont, Fletcher, Jonson, Webster, Massinger, Ford, Middleton kaj Heywood, aperintaj en la sama tempo aŭ unu post la alia, reprezentas per si novan generacion, kiu danke al sia favora stato bele ekfloris sur la grundo, preparita per penoj de la antaŭa generacio». Taine, Histoire de la littérature anglaise, Paris 1863, t. I, p. 468 [Historio de la angla literaturo, Parizo 1863, vol. I, p. 468.]

** Taine, Histoire de la littérature anglaise, Paris 1863, t. II, p. 5. [Historio de la angla literaturo, Parizo 1863, vol. II, p. 5.]

30

estas vera ankaŭ en la historio. Certa skolo en arto povas tute resti sen iom rimarkinda esprimo, se malfavora koincido de cirkonstancoj forportos unu post alia kelkajn talentajn homojn, kiuj povus iĝi ĝiaj esprimantoj. Sed tro frua morto de tiaj homoj malhelpos al arta esprimiĝo de tiu skolo nur en tiu okazo, se ĝi estas nesufiĉe profunda, por elstarigi novajn talentojn. Kaj ĉar profundecon de ĉiu certa skolo en literaturo kaj arto determinas ĝia valoro por tiu klaso aŭ tavolo, kies gustojn ĝi esprimas, kaj socia rolo de tiu klaso aŭ tavolo, do ankaŭ ĉi tie ĉio dependas finkalkule de la iro de la socia evoluo kaj de interrilato de sociaj fortoj.


VIII


Do, personaj trajtoj de gvidantaj homoj determinas per si la individuan fizionomion de historiaj eventoj, kaj elemento de hazardeco, en la senco, indikita de ni, ĉiam ludas ioman rolon en la iro de tiuj eventoj, kies direkton determinas finkalkule la tiel nomataj ĝeneralaj kaŭzoj, t. e. fakte la evoluo de la produktivaj fortoj kaj determinataj de ĝi reciprokaj interrilatoj de homoj en la soci-ekonomia procezo de produktado. Hazardaj fenomenoj kaj personaj trajtoj de famaj homoj estas nekompareble pli rimarkeblaj, ol la profunde kuŝantaj ĝeneralaj kaŭzoj. La dekoka jarcento malmulte pensis pri tiuj ĝeneralaj kaŭzoj, klarigante la historion per konsciaj agoj kaj «pasioj» de historiaj agantoj. La filozofoj de tiu jarcento asertadis, ke la historio povus ekiri laŭ tute aliaj vojoj sub influo de plej mizeraj kaŭzoj, — ekzemple, pro tio, ke en la kapo de iu reganto ekpetolus iu «atomo» (la konsidero, plurfoje eldirita en Système de la nature [Sistemo de la naturo]51.

La defendantoj de la nova direkto en la historia scienco komencis pruvadi, ke la historio ne povis iri alie, ol ĝi iris reale, malgraŭ ajnaj «atomoj». Strebante kiel eble plej bone emfazi la efikon de la ĝeneralaj kaŭzoj, ili lasis sen atento valoron de personaj trajtoj de historiaj agantoj. Ĉe ili rezultis, ke la historiaj eventoj eĉ je haro ne ŝanĝiĝus pro anstataŭigo de unuj personoj per aliaj, pli aŭ malpli kapablaj *. Sed se ni allasas tian supozon, ni

* T. e. rezultadis, kiam ili komencadis rezoni pri leĝokonformeco de historiaj eventoj. Sed kiam kelkaj el ili simple priskribadis tiujn fenomenojn, tiam ili fojfoje donadis al la persona elemento eĉ troigitan valoron. Sed nin interesas nun ne iliaj rakontoj, sed ĝuste la rezonoj.

31

nepre devas agnoski, ke la persona elemento havas en la historio tute nenian valoron kaj ke ĉio redukteblas en ĝi al efiko de la ĝeneralaj kaŭzoj, ĝeneralaj leĝoj de la historia moviĝo. Tio estis ekstremo, tute ne lasanta lokon por tiu ero de la vero, kiun entenis la kontraŭa vidpunkto 52. Sed ĝuste tial la kontraŭa vidpunkto plu konservadis por si ioman ekzistorajton. La kunpuŝiĝo de tiuj du vidpunktoj ricevis aspekton de antinomio, kies unua membro estis la ĝeneralaj leĝoj, kaj la dua — agado de personoj. El la vidpunkto de la dua membro de la antinomio la historio ŝajnis simpla kuniĝo de hazardaĵoj; el la vidpunkto de ĝia unua membro ŝajnis, ke la efiko de la ĝeneralaj kaŭzoj determinas eĉ individuajn trajtojn de historiaj eventoj. Sed se la individuajn trajtojn kondiĉas influo de la ĝeneralaj kaŭzoj kaj ili ne dependas de personaj ecoj de historiaj agantoj, do rezultas, ke tiuj trajtoj estas determinataj de la ĝeneralaj kaŭzoj kaj ne povas esti ŝanĝitaj, malgraŭ ajna ŝanĝiĝo de tiuj agantoj mem. La teorio ricevas, tiamaniere, fatalisman karakteron.

Tio ne forglitis de atento de ĝiaj kontraŭuloj. Sainte-Beuve komparis la historiajn rigardojn de Mignet kun la historiaj rigardoj de Bossuet. Bossuet pensis, ke la forto, per kies efiko plenumiĝas historiaj eventoj, venas desupre, ke ili servas esprimo de la dia volo. Mignet serĉis tiun forton en homaj pasioj, manifestiĝantaj en historiaj eventoj kun senkompateco kaj necedemo de la naturaj fortoj. Sed ili ambaŭ traktis historion kiel ĉenon de tiaj fenomenoj, kiuj neniuokaze povus esti aliaj; ili ambaŭ estis fatalistoj; en tiu rilato la filozofo estis proksima al la pastro (le philosophe se rapproche du prêtre).

Tia riproĉo restadis serioza, dum la instruo pri leĝokonformeco de sociaj fenomenoj egaligadis al nulo influon sur la eventojn flanke de personaj trajtoj de elstaraj historiaj agantoj. Kaj tiu riproĉo devis des pli forte impresi, ke la historiistoj de la nova skolo, simile al la historiistoj kaj filozofoj de la dekoka jarcento, opiniis la homan naturon la plej alta instanco, el kiu eliradis kaj al kiu subordiĝadis ĉiuj ĝeneralaj kaŭzoj de la historia moviĝo. Ĉar la franca revolucio montris, ke historiajn eventojn determinas ne nur solaj konsciaj agoj de homoj, do Mignet, Guizot kaj aliaj sciencistoj de la sama skolo elstarigis sur la unuan planon efikon de pasioj, tiom ofte deĵetantaj de sur si ajnan regon de la konscio. Sed se la pasioj estas la lasta kaj la plej ĝenerala kaŭzo de la historiaj eventoj, do kial ne pravas Sainte-Beuve, asertanta, ke la franca revolucio povus havi

32

rezulton, kontraŭan al tiu, kiun ni konas, se troviĝus agantoj, kapablaj sugesti al la franca popolo pasiojn, kontraŭajn al tiuj, kiuj emociadis ĝin? Mignet dirus: tial ke aliaj pasioj ne povis emocii tiam la francojn pro la ecoj mem de la homa naturo. En certa senco tio estus vero. Sed tiu vero havus fortan fatalisman nuancon, ĉar ĝi estus ekvivalenta al tiu aserto, ke la historio de la homaro en ĉiuj siaj detaloj estas antaŭdeterminita de la ĝeneralaj ecoj de la homa naturo. Fatalismo aperus ĉi tie kiel rezulto de malapero de la individua en la ĝenerala. Cetere, ĝi ĉiam estas rezulto de tia malapero. Oni diras: «se ĉiuj sociaj fenomenoj estas necesaj, do nia agado ne povas havi ajnan valoron». Tio estas malĝusta formulo de la ĝusta penso. Oni diru: se ĉio estas farata de la ĝenerala, tiam la unuopa, — inklude miajn personajn penojn — havas nenian valoron. Tia konkludo estas ĝusta, sed oni ĝin malĝuste uzas. Ĝi havas nenian sencon aplike al la moderna materiisma rigardo al la historio, en kiu ekzistas loko ankaŭ por la unuopa. Sed ĝi estis pravigebla aplike al la rigardoj de la francaj historiistoj de la tempo de la restarigo de Burbonoj.

En nia tempo oni jam ne povas opinii la homan naturon la lasta kaj la plej ĝenerala kaŭzo de la historia moviĝo: se ĝi estas konstanta, do ĝi ne povas klarigi la ege ŝanĝiĝeman iron de la historio, kaj se ĝi ŝanĝiĝas, do estas evidente, ke ĝiaj ŝanĝoj mem estas kondiĉitaj de la historia moviĝo. En la nuna tempo oni devas agnoski la lasta kaj la plej ĝenerala kaŭzo de la historia moviĝo la evoluon de la produktivaj fortoj, kiu determinas sinsekvajn ŝanĝojn en sociaj rilatoj de homoj. Apud tiu ĝenerala kaŭzo efikas specialaj kaŭzoj, t. e. tiu historia cirkonstancaro, ĉe kiu okazas la evoluo de la produktivaj fortoj de certa popolo kaj kiu mem estas kreita lastinstance fare de la evoluo de samaj fortoj ĉe aliaj popoloj, t. e. de la sama ĝenerala kaŭzo.

Finfine, la influon de la specialaj kaŭzoj kompletigas influo de kaŭzoj unuopaj, t. e. de personaj trajtoj de sociaj agantoj kaj de aliaj «hazardaĵoj», danke al kiuj la eventoj ricevas, finfine, sian individuan fizionomion. La unuopaj kaŭzoj ne povas fari radikajn ŝanĝojn en efiko de la ĝeneralaj kaj specialaj kaŭzoj, kiuj krome determinas direkton kaj limojn de influo de la unuopaj kaŭzoj. Sed estas tamen nedubinde, ke la historio havus alian fizionomion, se la influintaj ĝin unuopaj kaŭzoj estus anstataŭigitaj per aliaj kaŭzoj de sama nivelo.

33

Monod kaj Lamprecht ĝis nun staras sur la vidpunkto de la homa naturo. Lamprecht kategorie kaj plurfoje deklaradis, ke, laŭ lia opinio, la socia psiĥo konsistigas la radikan kaŭzon de la historiaj eventoj. Tio estas granda eraro, kaj pro tiu eraro la per si mem tre laŭdinda deziro konsideri «la tutan komplekson de la socia vivo» povas konduki nur al senenhava, kvankam pufa eklektikismo aŭ — ĉe la plej konsekvencaj — al rezonado en la maniero de Kablic pri kompara valoro de racio kaj emocio. Sed ni revenu al nia objekto. Granda homo estas granda ne per tio, ke liaj personaj trajtoj donas individuan fizionomion al grandaj historiaj eventoj, sed per tio, ke li havas trajtojn, farantajn lin la plej kapabla por servado al la grandaj sociaj bezonoj de lia tempo, aperintaj sub influo de la ĝeneralaj kaj specialaj kaŭzoj. Carlyle en sia fama verko pri herooj nomas grandajn homojn komencantoj (Beginners). Tio estas tre sukcesa nomo. Granda homo estas ĝuste komencanto, ĉar li vidas pli malproksime ol aliaj kaj deziras pli forte ol aliaj. Li solvas sciencajn problemojn, kiujn starigis en la vicon la antaŭa iro de la mensa evoluo de la socio; li indikas novajn sociajn bezonojn, kreitajn de la antaŭa evoluo de sociaj rilatoj; li prenas al si iniciaton kontentigi tiujn bezonojn. Li estas heroo. Ne en tiu senco li estas heroo, ke li kvazaŭe povas haltigi aŭ ŝanĝi la naturan iron de aferoj, sed en tiu, ke lia agado estas konscia kaj libera esprimo de tiu necesa kaj senkonscia iro. En tio estas tuta lia valoro, en tio estas tuta lia forto. Sed tio estas kolosa valoro, terura forto.

Kio estas tiu natura iro de eventoj? Bismarck diris, ke ni ne povas fari la historion, sed devas atendi, ĝis ĝi fariĝos. Sed kiu do faras la historion? Ĝin faras la socia homo, kiu estas ĝia sola «faktoro». La socia homo mem kreas siajn, t. e. sociajn, rilatojn. Sed se li kreas en certa tempo ĝuste tiajn, sed ne aliajn rilatojn, do tio okazas, memkompreneble, ne sen kaŭzo; tion determinas la stato de la produktivaj fortoj. Neniu granda homo povas trudi al la socio tiajn rilatojn, kiuj jam ne konformas al la stato de tiuj fortoj aŭ ankoraŭ ne konformas al ĝi. En tiu senco li, vere, ne povas fari la historion, kaj en tiu okazo li vane movus la montrilojn de sia horloĝo: li ne akcelus la fluon de la tempo kaj ne turnus ĝin malantaŭen. En tio Lamprecht tute pravas: eĉ troviĝante sur la pinto de sia potenco, Bismarck ne povus revenigi Germanion al la natura mastrumado.

34

En sociaj rilatoj ekzistas propra logiko: dum homoj estas en certaj reciprokaj rilatoj, ili nepre sentos, pensos kaj agos ĝuste tiel, sed ne alie. Kontraŭ tiu logiko same vane batalus socia aganto: la natura iro de aferoj (t. e. la sama logiko de sociaj rilatoj) nuligus ĉiujn liajn penojn. Sed se mi scias, en kiu direkto ŝanĝiĝas la sociaj rilatoj, danke al certaj ŝanĝiĝoj en la soci-ekonomia procezo de produktado, do mi scias ankaŭ, en kiu direkto ŝanĝiĝos ankaŭ la socia psiĥo; sekve, mi havas eblon influi ĝin. Influi la socian psiĥon — signifas influi historiajn eventojn. Sekve, en certa senco mi tamen povas fari la historion, kaj mi ne nepre devas atendi, ĝis ĝi «fariĝos».

Monod opinias, ke personoj kaj eventoj, vere gravaj en la historio, gravas nur kiel signoj kaj simboloj de evoluo de institucioj kaj ekonomiaj kondiĉoj. Tio estas prava, kvankam tre malĝuste esprimita penso, sed ĝuste tial, ke ĝi estas prava penso, senbaza estas kontraŭstarigo de agado de grandaj homoj al «malrapida moviĝo» de la nomitaj kondiĉoj kaj institucioj. Pli aŭ malpli malrapida ŝanĝiĝo de la «ekonomiaj kondiĉoj» periode metas la socion en neceson pli aŭ malpli rapide refari siajn instituciojn. Tia refaro neniam okazas «per si mem» — ĝi ĉiam postulas enmiksiĝon de homoj, antaŭ kiuj aperas, tiamaniere, grandaj sociaj problemoj. Ja grandaj agantoj nomiĝas ĝuste tiuj, kiuj pli ol aliaj helpas al ilia solvo. Kaj solvi problemon ne signifas estis nur «simbolo» kaj «signo» de tio, ke ĝi estas solvita.

Al ni ŝajnas, tamen, ke Monod faris sian kontraŭstarigon ĉefe pro tio, ke li absorbiĝis pri la agrabla vorteto «malrapidaj». Tiun vorteton ŝatas tre multaj modernaj evoluciistoj. Psiĥologie tia inklino estas komprenebla: ĝi necese naskiĝas en la lojala medio de l' moderec' kaj diligento 53… Sed logike ĝi ne eltenas kritikon, kiel tion montris jam Hegelo.

Kaj ne por solaj «komencantoj», ne por solaj «grandaj» homoj estas malfermita la vasta kampo de agado. Ĝi estas malfermita por ĉiuj, kiuj havas okulojn por vidi, orelojn por aŭdi, kaj koron por ami siajn proksimulojn. La nocio granda estas nocio relativa. En morala senco granda estas ĉiu, kiu, laŭ la evangelia esprimo, «demetas sian vivon por siaj amikoj».






35


RIMARKOJ


La verko de Pleĥanov «Pri rolo de la persono en la historio» unuafoje estis publikigita en gazeto «Scienca revuo» № 3 kaj 4 de la 1898 j. La origina titolo fakte estis «Koncerne la demandon pri rolo de la persono en la historio», tamen en la traduko ni decidis malpezigi la titolon, ĉar ĝi estis elektita tiom peza por trompi la caran cenzuron. La verko estis represita en tri eldonoj de la kolekto «Dum dudek jaroj» — en la 1905, 1906 kaj 1908 jj. Ĝi eniris en la VII-an volumon de la Verkaro de Pleĥanov.

Tiu ĉi traduko estis farita laŭ la teksto, publikigita en eldono: Pleĥanov, G. V. Elektitaj filozofiaj verkoj en 5 volumoj. Vol. 2. Moskvo, 1956, pp. 300–334.

En la bazon de tiu eldono estis metita la teksto de la verko, publikigita en la 1941 j., korektita laŭ la plena, bone konserviĝinta manuskripto, laŭ la publikigaĵoj en «Scienca revuo» kaj en la unua eldono de la kolekto «Dum dudek jaroj», kies presprovaĵoj, laŭ la konserviĝintaj en arĥivo leteroj, estis sendataj al Pleĥanov. Dum komparado kun la manuskripto, krom seriozaj diferencoj, estis trovita vico de krudaj eraroj en nomoj kaj datoj, ripetiĝintaj en ĉiuj dumvivaj kaj postmortaj eldonoj. Ĉiuj tiuj eraroj post skrupula kontrolo laŭ diversaj fontoj estis korektitaj, kaj estis restarigita la origina pleĥanova teksto.




1 Kablic (Juzov), Iosif Ivanoviĉ (1848–1893) — rusa verkisto, unu el la plej dekstraj reprezentantoj de la liberala popolismo (popolismo estis ideologio de rusia inteligencio en 1860–1910-aj jaroj, strebanta al «proksimiĝo» al la popolo en serĉado de siaj radikoj). La artikolo de Kablic estis publikigita en №№ 6 kaj 7 de literatur-politika gazeto «Semajno» de la 1878 j. En la 1882 j. la menciita artikolo eniris en la ĉefan verkon de Kablic «Sociologiaj etudoj. Fundamentoj de popolismo».

36

2 «Respektinda sociologo» — Miĥajlovskij, Nikolaj Konstantinoviĉ (1842–1904) — rusa sociologo kaj publicisto, gvidanto de la liberala popolismo. Li sencede batalis kontraŭ marksismo en redaktataj de li revuoj. Miĥajlovskij tuj post la publikigo de la artikolo de Kablic respondis al ĝi en siaj «Literaturaj notoj de la 1878 j.».

3 Kvietismo — mistika doktrino, aperinta en la fino de la XVII jc., laŭ kiu ĉiuj agoj de homo estas determinitaj de la dia volo. El tio sekvas fatalisma prediko de indiferenta, mistike kontempla rilato al la vivo, de pasiveco, «nerezisto al malbono» ktp.

4 Priestley [prístli], Joseph (1733–1804) — brita pastro, natursciencisto, filozofo, socia aganto.

Price [prajs], Richard (1723–1791) — brita ekonomikisto kaj publicisto.

La disputo de Priestley kun Price estis fiksita en la libro de Priestley «Libera diskuto pri la instruo de materiismo kaj pri la filozofia neceso en leterinterŝanĝo inter d-ro Price kaj Priestley, al kiu estas aldonita de d-ro Priestley enkonduko, klariganta la esencon de la diskuto, kaj leteroj al kelkaj aŭtoroj, kiuj partoprenis tiun diskuton, rilatantan al materio kaj spirito», Londono 1778.

5 Necesistoj — kristana sekto, neginta liberon de volo kaj opiniinta, ke moralaj estaĵoj agas ne libere, sed laŭ neceso.

6 Puritanoj — adeptoj de kalvinismo en Anglio kaj Skotlando en XVI kaj XVII jc. Ili ludis grandan rolon en preparo kaj realigo de la angla burĝa revolucio de la XVII jc.

7 Stammler [ŝtámler], Rudolf (1856–1938) — germana juristo kaj filozofo-novkantiano.

8 unu el la okcidenteŭropaj soci-politikaj instruoj — temas pri marksismo, ne menciata rekte por ĉirkaŭiri la cenzuron.

9 Rusaj subjektivistoj, adeptoj de la subjektiva metodo en sociologio, Lavrov, Miĥajlovskij, Karejev kaj aliaj opiniis, ke en konstruo de scienco pri socio la ĉefan rolon devas ludi ne la kompreno de historia neceso, sed la kriterio de dezirata, «ideala» ktp.

10 Belinskij, Vissarion Grigorjeviĉ (1811–1848) — rusa verkisto, elstara literatura kritikisto, publicisto, filozofo.

11 Pleĥanov aludas ĉi tie al rakonto de Turgenev «Hamleto de Ŝĉigrova distrikto».

12 Simmel [zímmel], Georg (1858–1918) — germana filozofo-novkantiano.

13 La instruisto, la rusaj disĉiploj — konvencia simbolo de Markso kaj liaj adeptoj en Rusio, kiu estis uzata en laŭleĝa gazetaro kun la celo ĉirkaŭiri la cenzuron.

14 Iomete ŝanĝita citaĵo el versaĵo de elstara rusa poeto N. A. Nekrasov (1821–1877) «Kanto al Jeremĉjo».

15 Karejev, Nikolaj Ivanoviĉ (1850–1931) — rusa liberala historiisto.

16 Akakij Akakijeviĉ Baŝmaĉkin — la ĉefpersono de fama novelo de elstara rusa verkisto N. V. Gogol (1809–1852) «Palto» (1842).

37

17 Lamprecht [lámpreĥt], Karl (1856–1915) — germana historiisto de liberala skolo.

18 Bismarck [bísmark], Otto Eduard Leopold von (1815–1898) («la fera kanceliero») — prusa politikisto, la unua kanceliero de la Germana Imperio.

19 Monod [monó], Gabriel (1844–1912) — franca historiisto, elstara aganto de reformo de supera edukado en Francio.

20 Guizot [gizó], François Pierre Guillaume (1787–1874) — franca burĝa historiisto kaj reakcia politikisto.

Mignet [minjé], François-Auguste (1796–1884) — franca burĝa historiisto de la epoko de la restarigo de Burbonoj.

Thierry [tjerí], Jacques Nicolas Augustin (1795–1856) — franca historiisto, ideologo de liberala burĝaro.

21 Tocqueville [tokvíl], Alexis-Charles-Henri Clérel de (1805–1859) — franca publicisto, dekstra politikisto, historiisto de la liberal-burĝa skolo.

22 Mably [mablí], Gabriel Bonnot de (1709–1785) — abato, franca filozofo kaj historiisto, utopia komunisto.

23 Beaumarchais [bomarŝé], Pierre-Augustin Caron de — elstara franca dramverkisto kaj satiristo.

Beaumarchais ribelis kontraŭ la klasika tragedio, montranta reĝojn kaj korteganojn herooj kaj pruntanta enhavon precipe el antikva vivo. Li postulis realisman dramon, montrantan ordinarajn, neelpensitajn homojn. Thierry en «Lettres sur l'histoire de France», Lettre I, Paris 1856, karakterizante verkojn, nomatajn «Historio de Francio», skribas: «En tiuj pompaj rakontoj, kie negranda nombro da privilegiitaj personoj okupas plene la tutan historian scenejon, ŝirmante la tutan popolamason de la nacio per kortegaj talaroj, ni trovas nek seriozan edifon, nek utilajn lecionojn, adresitajn al ni, nek tiun intereson kaj simpation, kiujn ordinare vokas en ni sorto de homoj, similaj al ni…» (p. 13). Tiuj rezonoj konformas kun eldiroj de Beaumarchais: «Kian rilaton havas mi, paca regnano de la monarkia ŝtato de la XVIII jarcento, al revolucioj en Ateno kaj Romo? Ĉu mi povas trovi seriozan intereson en morto de iu peloponeza tirano, en oferado de juna princino en Aŭlido? Min tio tute ne koncernas, nenia edifo min tuŝas».

24 Tiers [tjer], Louis-Adolphe (1797–1877) — franca ŝtataganto kaj historiisto, la ekzekutinto de la Pariza komunumo.

En la 20-aj jaroj de la XIX-a jarcento Thiers kaj Mignet okupiĝis pri la historio de la franca burĝa revolucio. Thiers verkis plurvoluman verkon «Historio de la franca revolucio (1788–1799)», kiu estis eldonata ekde 1823 ĝis 1827. Mignet en la 1824 j. publikigis duvoluman verkon «Historio de la franca revolucio». Tiuj verkoj estis la unua repravigo de la revolucio el la vidpunkto de burĝaro kaj la unuaj verkoj pri historio de la revolucio, penetritaj de la ideo de kaŭzeco.

En ĉiuj eldonoj de tiu ĉi verko la nomo de Thiers mankas, sed en la manuskripto ĝi ekzistas.

25 Chateaubriand [ŝatobrián], François-René de (1768–1848) — franca verkisto, gvidanto de reakciaj romantikistoj.

38

26 Pleĥanov diras pri jenaj eldiroj de Chateaubriand, proksimaj al la teorio de Miĥajlovskij pri «vero-realo» kaj «vero-justo»: «Ne, se ni disigos moralan veron disde homaj agoj, al ni ne restos mezurilo por juĝi ilin; se ni detranĉos la moralan veron disde la vero politika, la lasta perdos sian bazon; tiam estos nenia kaŭzo liberon preferi al sklaveco, ordon al anarĥio. Mia intereso! — diras vi. Sed kiu diris al vi, ke mia intereso estas en libero kaj ordo?» ktp. (Oeuvres completes de Chateaubriand, Paris 1860, t. VII, p. 59).

27 Sainte-Beuve [sent-bev], Charles Augustin de (1804–1869) — franca literaturesploristo, kritikisto kaj poeto.

28 «Le Globe» («La Globo») — revuo, fondita en Parizo en la 1824 j. fare de Pierre Leroux. Ĝis la 1830-a jaro ĝi estis eldonata kiel pure filozofia kaj literatura revuo, en la 1831-a j. transiris al sensimonistoj. La eldonado ĉesis en la 1832-a j.

29 En ĉiuj eldonoj, krom la eldono de la 1941 j., parte korektita laŭ la manuskripto, estas erare ne «Thiers», sed «Mignet».

30 La milito pro la aŭstria heredaĵo (1740–1748) estis inter Aŭstrio, kiun subtenis Britio kaj Nederlando, kaj poste ankaŭ Rusio, unuflanke, kaj Prusio, Hispanio, Francio kaj kelkaj germanaj kaj italaj ŝtatoj aliflanke. La kontraŭuloj de Aŭstrio kontestis parton de ĝia posedo post la morto de imperiestro Karolo VI. Rezulte de la milito Aŭstrio perdis plej grandan parton de industria Silezio, akiritan de Prusio, kaj kelkajn posedaĵojn en Italio.

31 Laŭ la Aĥena traktato de la 1748 j. Francio devis cedi al la malamiko ĉiujn siajn konkerojn en Nederlando.

32 La Sepjara milito (1756–1763) — milito inter Prusio, Britio kaj Portugalio, unuflanke, kaj Francio, Aŭstrio, Rusio, Saksio kaj Svedio aliflanke. La ĉefaj ĝiaj kaŭzoj estis: strebo de Aŭstrio reakiri Silezion kaj anglo-franca konkurenco pro la kolonioj en Kanado kaj Hindio.

33 Rezulte de la Sepjara milito Francio estis elpuŝita fare de Britio el Kanado kaj Hindio.

34 Surtroniĝo de la rusa adoranto de Frederiko II — Petro III, ĉesiginta la militon, ebligis al Prusio reteni Silezion laŭ la Hubertusburga traktato de la 1763 j.

35 Suvorov, Aleksandr Vasiljeviĉ (1730–1800) — granda rusa militestro, neniam malvenkinta dum sia milita kariero, unu el fondintoj de la rusa milita arto.

36 Mirabeau [mirabó], Honoré Gabriel Riqueti de (1749–1791) — aganto de la franca burĝa revolucio de la fino de la XVIII jc., elstara oratoro, ideologo de liberalaj rondoj de nobelaro kaj elita burĝaro.

37 Robespiero (Maximilien François Marie Isidore de Robespierre) (1758–1794) — granda aganto de la franca burĝa revolucio de la fino de la XVIII jc., estro de la revolucia registaro de la jakobena diktaturo.

38 Ni donas varianton de tiu ĉi loko: «Tiujn kontestojn de Sainte-Beuve oni povas opinii la plej sukcesaj el ĉiuj ĝis nun faritaj kontraŭ la instruo pri leĝokonformeco de la soci-historia evoluo. Ili estas tre spritaj. Necesas agnoski, ke adeptoj de la nomita instruo pli ĉirkaŭiradis, ol analizadis, tiujn kontestojn kaj similajn al ili, ĝis nun donatajn en revuaj artikoloj kaj sciencaj verkoj».

39

39 Al neorganizitaj hordoj de persoj en la helen-persaj militoj estas kontraŭstarigataj armeoj de franca marŝalo Turenne kaj sveda reĝo Gustav II Adolf en la Tridekjara milito (1618–1648).

40 En ĉiuj eldonoj erare estis «madame du Haliffet». Korektita laŭ la manuskripto al «madame du Hausset», kiu estis ĉambristino de markizino de Pompadour kaj lasis siajn rememorojn.

41 Hegelo (Georg Wilhelm Friedrich Hegel) (1770–1831) — granda germana filozofo, ideisto kaj dialektikisto.

42 La 21-a de januaro de la 1793-a j. estis la tago de la ekzekuto de la franca reĝo Ludoviko XVI.

43 La termidora reakcio — politika kaj socia reakcio, sekvinta post la kontraŭrevolucia renverso en Francio la 27-an de julio de la 1794 j. (la 9-an de termidoro), metinta finon al la diktaturo de etburĝaro kaj ekzekutinta ties gvidanton Robespieron.

Termidoro, florealo, prerialo, mesidoro, brumero ktp. — nomoj de monatoj de la respublika kalendaro, enkondukita de la Konvento aŭtune de la 1793-a j.

44 Persista batalo de Napoleono kontraŭ aŭstroj la 15–17-an de novembro de la 1796 j. apud itala urbeto Arcole donis al la franca militistaro moralan superecon super la kontraŭulo; Napoleono ekde tiu tempo kondukadis siajn armeojn de venko al venko ĝis la 1812 j., kiam li entombigis sian armeon en rusiaj neĝoj.

45 La 18-a de brumero (la 9-a de novembro de la 1799 j.) — la tago de la ŝtatrenverso, farita de Napoleono Bonaparto. Tiu renverso kaŭzis neniigon de la reĝimo de la Direktorio kaj kreon de la Konsularo, kaj poste de la imperio.

46 La Direktorio — la registaro, establiĝinta en Francio post la 9-a de termidoro kaj ekzistinta ekde oktobro de la 1795 j. ĝis novembro de la 1799 j.

47 En ĉiuj eldonoj erare estis «generalo Jourdan». Korektita laŭ la manuskripto. Ĉe Novi pereis generalo Joubert, kaj ĝuste pri li diras la libro de Broc, al kiu referencas Pleĥanov.

48 Tuileries [tjuilrí] — reĝa palaco en Parizo. Dum la burĝa revolucio de la fino de la XVIII jc. la palaco estis kaptita de la popolo, kaj en ĝi kunsidis la Konvento. Poste ĝi ree iĝis imperiestra kaj reĝa rezidejo.

49 Poste en la manuskripto iras sekva forstrekita loko: «Kiu scias, kiom da militaj talentoj restus nekonataj pro la «malnova ordo», kiu faris superajn lokojn en armeo atingeblaj nur por sola aristokrataro. Kiu scias, kiom da grandaj sciencaj kaj artaj kapabloj restas en stato de nerimarkita ĝermo en nia kamparana [medio]».

Ni donas varianton de la posta teksto: «Oni jam antaŭlonge rimarkis, ke talentoj venas ĉie, kie aperas serioza postulo pri ili. Tio signifas, ke talentoj venas ĉie, kie ekzistas kondiĉoj, favoraj por ilia evoluo. Pri talentoj eblas diri, ke ili, same kiel malfeliĉoj, venas amase. Rememoru, kia multo da militaj talentoj avancis en Francio kune kun Napoleono; kiom grandega nombro da elstaraj pentristoj kaj skulptistoj aperis en Italio dum Renesanco; kiom multe da rimarkindaj dramverkistoj estis en Anglio samtempe kun Ŝekspiro. Certe, ne ĉiuj tiuj talentoj estis egale grandaj…»

40

50 Informoj pri la menciataj en tiu ĉi rimarko personoj kaj datoj de iliaj naskiĝoj (iam neĝustaj) estis prenitaj de Pleĥanov el la libro: Eugene Fromentin, Les Maîtres d'autrefois. Belgique — Hollande, 9 éd., Paris 1896, p. 174 [Eugene Fromentin, La malnovaj belgaj kaj nederlandaj majstroj, 9-a eld., Parizo, 1896, p. 741]. Eraraj datoj estis korektitaj, mankoj estis restarigitaj laŭ la fonto.

51 «Système de la nature» («Sistemo de la naturo») — la ĉefa verko de Holbach [hólbaĥ], Paul-Henri Thiry (1723–1789), franca germandevena filozofo, verkisto, enciklopediisto, ateisto kaj materiisto.

52 Ni donas varianton de tiu loko: «Ili inklinis pensi, ke historiaj eventoj neniuokaze povus iri alie, ol iris reale. Guizot rimarkas en unu el siaj politikaj broŝuroj, ke Napoleono estis forta nur dum li estis esprimanta per si la sociajn bezonojn de Francio, kaj kiam li ĉesis esprimi ilin, do unu tago (de la batalo ĉe Waterloo) sufiĉis, por fini tion. Kaj tio, certe, estas prava. Sed, aperinte kiel reago kontraŭ la historiaj rigardoj de la dekoka jarcento, tiu kaj similaj al ĝi pravaj rigardoj de la historiistoj de la nova skolo aperis en aspekto de akra ekstremo, tute ne lasanta lokon por tiu ero de la vero, kiu estis en la kontraŭa ekstremo».

53 La moderec' kaj diligento — citaĵo el fama komedio de A. S. Gribojedov (1795–1829) «Malfeliĉo esti tro sprita» (1825): tiel karakterizas sian talenton Molĉalin, kaĵolema karieristo.










школа чешского языка в Марианских Лазнях . piquadro купить