M. Rjutin

Stalino kaj krizo de la proletara diktaturo


El la rusa tradukis Jurij Finkel





Enhavtabelo



Antaŭparolo de la tradukinto

Martemjan Nikitiĉ Rjutin (1890–1937) estis bolŝevisto ekde 1914. En 1927–1930 — kandidato al anoj de la CK de VKP(b)1. En 1928 li estis akuzita pri tio, ke li okupis «bufran starpunkton» rilate al la tiel nomata «dekstra devio», estis eksigita el la postenoj. En 1929–1930 li estis plenrajtigito de la CK de VKP(b) pri kolektivigo de la agrikulturo en la Orienta Siberio. Post reveno en Moskvon li turnis sin al la Politburoo de la CK kun raporto pri faktoj de perfortoj kaj troigoj en konstruado de kolĥozoj. En 1930 li estis ekskomunikita el la VKP(b), arestita pro akuzo pri kontraŭrevolucia propagando, en komenco de 1931 estis liberigita pro manko de pruvoj. En 1932 li preparis programajn dokumentojn, kiuj iĝis bazo de la platformo kaj proklamo de la «Unio de marksistoj-leninanoj», kie estis analizita kaj akrege kritikita la stalina diktaturo. Baldaŭ li ree estis arestita kaj kondamnita al 10 jaroj da prizono. La 10-an de januaro 1937 li estis mortpafita.

Diference de multaj aliaj, Rjutin neniam agnoskis sian kulpon kaj ne cedis al premo. La dokumentoj de Rjutin fakte estas akuza verdikto al stalinismo. Antaŭ ili ekzistis aliaj, sed per sia akuza ŝargo kaj argumentoj la laboraĵoj de Rjutin estis la plej fortaj. Liaj laboraĵoj montras, ke identigi socialismon kaj Stalinon, kiel nun faras multaj (kaj en la komunista, kaj en la kontraŭkomunista tendaroj), estas malprave, ke stalinismo estis ne socialismo, sed ties misformaĵo, ke la viktimojn kaŭzis ne socialismo mem, sed ties krima distordo fare de Stalino kaj lia kliko, kaj ke ekzistis reala alternativo kaj kontraŭstaro de veraj bolŝevistoj al Stalino.


Jurij Finkel



1 VKP(b) — nomo de la bolŝevista partio en 1925–1952, ruslingva mallongigo por «Tutunia Komunista Partio (bolŝevista)» (en 1952 ĝi alinomiĝis al KPSU). CK — Centra Komitato. (trad.).






Martemjan Rjutin

Stalino kaj krizo de la proletara diktaturo

1. «Hazardo» kaj rolo de persono en historio

Markso en sia letero al Kugelmann diras: «La mondhistorio... havus tre mistikan naturon, se «hazardoj» ne ludus rolon. Tiuj hazardaĵoj envenas, kompreneble, eĉ en la ĝeneralan iradon de la evoluo kaj estas kompensataj de aliaj hazardoj. Sed rapidiĝo kaj malrapidiĝo tre dependas de tiaj «hazardoj» — inter kiuj troviĝas ankaŭ la «hazardo» de la karaktero de la homoj, kiuj unue staras ĉe la pinto de la movado» 2.

En niaj kondiĉoj tia hazardo, kiel karaktero de la homo, gvidanta la movadon, la partion kaj la laboristan klason, — la karaktero de Stalino, ludas vere fatalan rolon. En kondiĉoj de proletara diktaturo, koncentrinta en siaj manoj ĉiujn regilojn de la ekonomio, posedanta aparaton, dekoble pli potencan kaj disbranĉitan, ol aparato de ajna burĝa ŝtato, en kondiĉoj de senlima dominado en la lando de unu partio kaj de giganta centralizo de la tuta partia estrado — la rolo de ĝenerala sekretario estas grandega. Liaj personaj kvalitoj ricevas eksterordinaran politikan signifon.

Ĝuste tial Lenino en sia «Testamento» donis tian grandan signifon al la personaj kvalitoj de ĝenerala sekretario, ĝuste tial Lenino, sciante personajn kvalitojn de Stalino, insiste en sia «Testamento» emfazis neceson de forigo de Stalino el la posteno de ĝenerala sekretario kaj anstataŭigo de li per persono pli konvena por tiu rolo.

Lenino en sia «Testamento» skribis:

«Stalino estas tro malĝentila, kaj tiu manko, tute tolerebla en medio kaj en rilatoj inter ni, komunistoj, iĝas netolerebla en la posteno de ĝenerala sekretario. Tial mi proponas al kamaradoj pripensi manieron transmovi Stalinon el tiu posteno kaj nomumi al ĝi alian homon, kiu en ĉiuj rilatoj diferencas de k-do Stalino nur per unu avantaĝo, nome — estas pli tolerema, pli lojala, pli ĝentila kaj pli atentema al kamaradoj, malpli da kapricemo k. t. p.»3.

«K-do Stalino, iĝinte ĝenerala sekretario, koncentris en siaj manoj senliman potencon, kaj mi ne estas certa, ĉu li sukcesos ĉiam sufiĉe singarde uzi tiun potencon»4, — diras poste Lenino.

Stalino, komentante la «Testamenton», kutime per sofismo reduktas la tutan aferon al malĝentileco, fortirante la atenton disde aliaj siaj kvalitoj, pri kiuj parolis Lenino. Tamen ĝuste tiuj kvalitoj ja havas decidan valoron.

Lenino dubis, ke Stalino sukcesos sufiĉe singarde uzi la senfinan potencon de ĝenerala sekretario. Lenino postulis, ke la ĝenerala sekretario estu pli «lojala». Do, Stalino jam tiam estis ne sufiĉe lojala. Kaj lojala signifas fidela, fidinda, honeste plenumanta siajn «devojn».

Stalino ne sufiĉe fidelas al interesoj de la partio, nesufiĉe fidindas, nesufiĉe honeste plenumas siajn devojn. Ĝuste en tio estas la esenco de la karakterizo, donita de Lenino al Stalino. Kaj se tiujn siajn «kvalitojn» Stalino ĉe Lenino kaŝadis, maskadis, subpremadis, do post Lenino li donis al ili plenan liberon. Se ĉe Lenino Stalino estis nesufiĉe lojala, fidela al interesoj de la partio, honeste plenumanta siajn devojn, do nun li iĝis vera perfidulo de la partio, forĵetinta flanken partian honestecon, ĉion subiginte al interesoj de sia gloramo kaj potencavido.

Poste Lenino notas netoleremon de Stalino al opinioj de aliuloj. Tiu kvalito en kuniĝo kun la unua — nelojaleco, nehonesteco — kondukis al tio, ke li, ne tolerante apud si homojn de memstara, sendependa partia opinio, homojn, kiuj spirite, idee, teorie staras super li, apogante al la partia aparato kaj al la GPU5, elĵetis ilin el regantaj postenoj, prikalumniis, pufigis iliajn antaŭajn erarojn kaj «inventis» dekojn da novaj, trompis la partion, terorizis la partiajn amasojn kaj anstataŭ misfamigitaj de li gvidantoj de la partio metis homojn, limigitajn en teoria rilato, malklerajn kaj senprincipajn, sed obeemajn lakeojn kaj flatantojn, pretajn «agnoski» ajnan lian «teorion» lenineca, ajnan lian kontraŭleninan artikolon «historia».

Kio koncernas ĝentilecon de Stalino rilate al kamaradoj, kion postulis Lenino de ĝenerala sekretario, do kiel ĝia specimeno povas servi lia «historia» letero al la «Proleta revolucio»6 pri Sluckij kaj Voloseviĉ7, kie forto de pruvoj estas inverse proporcia al forto de krio de la tro fieriĝinta, arogantiĝinta gvidanto, sentanta sin en la partio kaj en la lando kiel en sia bieno, kie li povas ekzekuti kaj absolvi ĉiun.



2 Markso K., Engelso F., Verkoj, vol. 33, p. 175 (ĉiuj indikoj estas donitaj laŭ la 2-a rusa eldono — trad.). Kugelmann Ludwig (1820–1902) — germana kuracisto, partopreninto de la revolucio 1848–1849 en Germanio, ano de la 1-a Internacio, amiko de Markso kaj Engelso.

3 Lenino V. I. Plena verkaro, vol. 45, p. 346 (ĉiuj indikoj estas donitaj laŭ la 5-a rusa eldono — trad.).

4 Saml., p. 345.

5 GPU (1922–1923), poste OGPU (1923–1934) — servo de politika sekureco en la USSR (rusa mallongigo por «(unuigita) ŝtata politika departemento») (trad.).

6 Letero de I. V. Stalino «Pri kelkaj demandoj de historio de bolŝevismo» en la redakcion de revuo «Proleta revolucio» (vd. Stalino I. Verkoj, vol. 13, p. 84–102).

7 Sluckij A. G. (1894–1979), sovetia historiisto, aŭtoro de laboraĵoj pri historio de revolucia movado de la Okcidenta Eŭropo; Voloseviĉ V. O. (1882–1953), bolŝevisto, en 1913–1922 — en elmigrado en Francio, post reveno en Sovetan Rusion — altlerneja instruisto de historio, aŭtoro de malnova kurso de historio de la VKP(b).



2. Stalino kiel senprincipa fipolitikisto

En teoria rilato Stalino montris sin dum la lastaj jaroj plena nulo, sed kiel intriganto kaj politika artifikulo li montris brilajn «talentojn». Post la morto de Lenino li pliarogantiĝadis kun ĉiu jaro.

Komence singarde, kaj poste ĉiam pli kuraĝe deĵetante de si la maskon de «modesta» malnova bolŝevisto, kiun la partio «devigis» porti la pezan ŝarĝon de ĝenerala sekretario, li ĉiam pli klare montradis strebon enŝteliĝi en panteonon de grandaj homoj, senhezite uzante ĉiujn rimedojn. Jam sian kvindekjaran jubileon li transformis al vera «kronado». Miloj de plej malnoblaj, aĉaj, lakee servutaj rezolucioj, salutoj de la «popolamasoj», faritaj de dresita partia, sindikata kaj soveta aparato, adresitaj al la «kara gvidanto», «la plej bona disĉiplo de Lenino», «genia teoriisto»; dekoj da artikoloj en «Pravda»8, en kiuj multaj aŭtoroj deklaradis sin disĉiploj de Stalino, kiel ekzemple Voroŝilov, proklamadis Stalinon la plej granda teoriisto k. t. p. — tia estis la ĉefa fono de la jubileo. Al ĉiu bolŝevisto, ne perdinta ankoraŭ definitive honton kaj ne forgesinta malnovajn partiajn tradiciojn, tuta tiu komedio de «kronado» kaŭzis sentojn de abomeno kaj honto pri la partio.

Fine, la «historia» artikolo de Stalino en la «Proleta revolucio» definitive kaj kun tuta cinikeco demonstras liajn verajn intencojn. Refari la historion tiel, ke Stalino okupu en ĝi «konvenan» lokon de granda homo, — jen la intima senco de la artikolo de Stalino. Nun, post 15 jaroj da proletara diktaturo, ĉiuj lernolibroj pri historio de la partio iĝis ne taŭgaj, entenantaj «trockisman kontrabandon».

Ekde nun la historion de la partio oni skribos, pli ĝuste falsos denove. Jaroslavskij en la Moskva regiona partia konferenco en sia penta parolado malkaŝe kaj cinike elbabilis la «sekreton». Li deklaris: «Mi devas substreki, ke en kelkaj lernolibroj pri historio de la partio, unuavice tio rilatas al mi, la rolo de k-do Stalino en disvolviĝo de bolŝevismo, speciale en la antaŭmilitaj jaroj, estis prilumita nesufiĉe». Jen kie estas la radikoj de ĉiuj krioj pri «trockisma kontrabando», pri kalumnio al la partio, pri putra liberalismo k. c. La enigmo estis facile divenebla! Falsi historion de la partio sub flago de ties defendo, pufigi unujn faktojn, prisilenti aliajn, fabriki triajn, mezkapablulon starigi sur piedestalon de «historia figuro» — jen en kio konsistas la esenco de la reellaboro de lernolibroj pri historio de la partio. Ekde nun Jemeljan Jaroslavskij definitive transformiĝas al Jemeljan Ilovajskij9. Kaj tiuj homoj, ne ruĝiĝante, deklaras, ke historio de la partio devas esti prilumita objektive.

Stalino, sendube, eniros en la historion, sed lia «famo» estos famo de Herostrato. Limigita kaj ruza, potencavida kaj venĝema, perfidema kaj enviema, hipokrita kaj aroganta, fanfaronema kaj obstina — Ĥlestakov10 kaj Arakĉejev11, Nerono kaj grafo Cagliostro12 — tia estas la idea kaj spirita fizionomio de Stalino.

Nun al ĉiu estas tute klare, ke sian «18-an de brumero»13 Stalino ekintencis fari jam en la 1924–1925-aj jaroj. Kiel Luizo Bonaparto ĵuris antaŭ la parlamento pri fideleco al la konstitucio kaj samtempe estis preparanta proklamon de si imperiestro, tiel ankaŭ Stalino en lukto kontraŭ Trocko, kaj poste kontraŭ Zinovjev kaj Kamenev deklaradis, ke li luktas por kolektiva estrado de la partio, ke «estri la partion ekster kolegaro ne eblas», ke «estri la partion sen Rikov, Buĥarin, Tomskij ne eblas», ke «sangon de Buĥarin ni al vi ne donos», ke «la politiko de fortranĉado estas abomena al ni»14 — kaj samtempe estis preparanta «sensangan» 18-an de brumero, farante fortranĉon de unu grupo post alia kaj elektante en la aparaton de la CK15 kaj en sekretariojn de guberniaj kaj provincaj komitatoj persone fidelajn al li homojn.

Se dum la ŝtatrenverso de Luizo Bonaparto la loĝantaro de Parizo dum kelkaj tagoj aŭdis bruon de kanonoj, do dum la ŝtatrenverso de Jozefo Stalino la partio dum kelkaj jaroj aŭdas «pafadon» de kalumnio kaj trompo. La rezultojn Stalino, samkiel ankaŭ Luizo Bonaparto, atingis: la renverso estas farita, la persona diktaturo, plej senkaŝa, trompa, estas efektivigita.

La ĉefa kohorto de la kunbatalantoj de Lenino estas forigita el estraj postenoj, kaj unu ĝia parto sidas en prizonoj kaj ekziloj, la dua, kapitulacinta, demoralizita kaj prikraĉita, — trenas mizeran ekzistadon en la vicoj de la partio, la triaj, definitive koruptitaj, — iĝis fidelaj servantoj de la «gvidanto»-diktatoro.

Dum la lastaj 4–5 jaroj Stalino superis ĉiujn rekordojn de politika hipokriteco kaj senprincipa fipolitikado. Eĉ burĝaj politikistoj kun tia senhonteco ne ŝanĝas siajn principojn, kiel tion faras Stalino.

En kio estas la esenco de senprincipa fipolitikado? En tio, ke pri unu sama demando hodiaŭ oni havas unujn konvinkojn, kaj morgaŭ (en la samaj cirkonstancoj kaj kondiĉoj aŭ en la ŝanĝiĝintaj, sed ne pravigantaj efektive tian ŝanĝon de politika konduto, — en interesoj de aparta persono aŭ kliko) — tute kontraŭajn. Hodiaŭ oni pruvas unu aferon, kaj morgaŭ pri la sama demando, ĉe la samaj kondiĉoj — alian. Ĉe tio la senprincipa fipolitikisto kaj en la unua, kaj en la dua okazoj opinias sin prava kaj konsekvenca. Li spekulas per tio, ke la popolamasoj hodiaŭ forgesas pri tio, kio estis dirata kaj promesata hieraŭ, kaj morgaŭ forgesos pri tio, kio estis al ili dirata hodiaŭ. Se la amasoj rimarkas la artifikon, tiam la senprincipa fipolitikisto sian transiron al alia starpunkto penas bazi per tio, ke nun kvazaŭe la politika kaj ekonomia situacio, interrilato de la klasaj fortoj radikale ŝanĝiĝis, kaj tial necesas alia politiko, taktiko, strategio k. c.

Marksisto-leninano ŝanĝon de politiko, taktiko kaj strategio deduktas el vera ŝanĝiĝo de la soci-ekonomia situacio kaj interrilato de la klasaj fortoj. Senprincipa fipolitikisto, eĉ se li kaŝas sian fipolitikecon per marksisma-leninisma frazeologio, — male, al ŝanĝo de sia persona konduto aŭ konduto de kliko, grupo, partio subigas analizon kaj priskribon de la soci-klasa situacio. Tia estas Kautsky16, tia estas la tuta kliko de la gvidantoj kaj teoriistoj de la 2-a Internacio, tiaj estas «teoriistoj» de diversaj «maldekstraj» grupoj kaj grupetoj, tia estas ankaŭ Stalino. La «metodologia» esenco de senprincipeco kaj tie kaj ĉi tie estas unu sama.

Por ilustro de hipokriteco kaj senprincipa fipolitiko de Stalino eblus doni milojn da faktoj, ĉar lia estrado en la lastaj jaroj iĝis senĉesa senprincipa fipolitiko kaj trompo je la popolamasoj, sed ni limigos nin per la plej elokventaj kaj grandaj faktoj.

1. Stalino akuzis la «trockistojn» pri tio, ke ili postuladis: a) akcelon de la industriigo; b) plifortigon de lukto kontraŭ la kulakoj; c) enkondukon de ekstra imposto por kulakoj; ĉ) altigon de prezoj kaj d) elprenon de 1500 milionoj da rubloj el la kooperado.

La «trockistojn» li deklaris kontraŭrevoluciuloj, kaj «trockismon» — social-demokratia devio. Tamen tuj post la 15-a kongreso, kies decidoj estis plene direktitaj kontraŭ la «trockistoj», kiam li decidis post la «trockistoj» puni la «dekstrulojn» kaj kiam li ekvidis, ke bati Buĥarin-on kaj lian grupon de dekstre taktike estis maloportune, li en la tereno de industriigo kaj politiko en kamparo komencis plenumi politikon, rekte kontraŭan al la decidoj de la kongreso.

Priŝtelinte ĝis lasta havaĵo Trockon kaj lian grupon, Stalino asertas, ke lia superindustriigo, premo ne nur al la kulako, sed ankaŭ al la mezulo17, ekstra imposto, elpreno de unu kaj duono de miliardo da rubloj el la kooperado, kaj poste ankaŭ altigo de prezoj, kuponoj, vicoj — ĉio ĉi estas io tute alia, ol la propono de la «trockistoj». Por tio li, tamen, devis ĉion renversi kaj starigi sur la kapon: tion, kion li en la tereno de industriigo kaj kampara politiko nomis leninismo, — li deklaris dekstra oportunismo, kaj kion li antaŭe deklaris trockismo — nun nomis leninismo.

2. Speciale pri rapideco de disvolvo en la rekonstrua periodo18 Stalino en la 14-a kongreso diris:

«La ĉefa afero en la industrio estas en tio, ke ĝi jam aliris la limon de la antaŭmilitaj prezoj, ke pluaj paŝoj en la industrio signifas disvolvon de ĝi sur nova teĥnika bazo, t. e. novan aparataron, novan konstruadon de uzinoj. Tio estas afero tre malfacila. Transpaŝi tiun sojlon, transiri de la politiko de maksimuma uzado de tuto, kion ni havis en la industrio, al politiko de konstruado de nova industrio sur nova teĥnika bazo, bazo de nova konstruado de uzinoj, postulas grandajn kapitalojn. Sed ĉar ni havas grandan mankon de kapitaloj, do estontece disvolvo de nia industrio iros, plej probable, ne tiom rapide, kiom ĝi iris ĝis nun»19.

Do, Stalino ĉi tie klare parolas pri malrapidiĝo de disvolvo en la rekonstrua periodo. Liaj opinioj, eldiritaj en la donita citaĵo, sendispute estas pravaj, sed kiu povus kuraĝi eldiri ilin en la 1930–1931-a jaroj? Laŭ direktivo de la sama Stalino ekde 1928 ĉiuj paroloj pri malrapidiĝo de disvolvo en la rekonstrua periodo estas deklarataj burĝaj, sabotaj k. t. p. Tamen estas nur unu varianto — aŭ pli frue Stalino eraris en la 14-a kongreso, aŭ li eraris poste kun sia nova teorio de kresko de rapideco. Sed Stalino silentas nun kaj pri la malnova, kaj pri la nova «teorio».

3. En la oktobra plenkunsido de la CK kaj CKK20 en 1927 Stalino diris: «Kaj kio estas pacigo de la kamparo? Tio estas unu el novaj kondiĉoj por konstruado de socialismo. Ne eblas konstrui socialismon, havante banditajn ekscesojn kaj ribelojn inter kamparanoj»21. Sed jam en julio 1928 Stalino metas tute kontraŭan «teorion» kaj deklaras: «Laŭmezure de nia moviĝo antaŭen sur la vojo al socialismo rezisto de kapitalismaj elementoj kreskados kaj la klasa batalo pliakriĝados» 22. En la 1927-a jaro, laŭ lia opinio, ne eblis konstrui socialismon, ĉar ni havis en la lando banditajn ekscesojn, kaj en Kartvelio — eĉ ribelojn23. Sed en la 1929–30–31 jaroj ni havis centojn da ribeloj, inter kiuj multaj pli grandaj, ol la kartvela, kaj ĉio ĉi estas regula rezulto de la «gigantaj sukcesoj en konstruado de socialismo», kaj ju pli ni moviĝos antaŭen laŭ la vojo al socialismo, des pli multe estos da tiaj ribeloj en la kamparo, ĉar des pli multe «pliakriĝos la klasbatalo». Tiam la «pacigo» de la kamparo estis «unu el la ĉefaj kondiĉoj por konstruado de socialismo», kaj nun pliakrigo de la klasbatalo en la kamparo, ekscito de tiu batalo estas unu el la ĉefaj kondiĉoj por tiu konstruado.

4. En la sama parolado en la oktobra plenkunsido Stalino deklaris: «En la 14-a kongreso de nia partio la opozicio, gvidata de Zinovjev kaj Kamenev, penis subfosi tiun manovron de la partio, proponante anstataŭigi ĝin, esence, per politiko de senkulakigo, per politiko de restarigo de komitatoj de malriĉularo. Tio estis, esence, politiko de restarigo de la intercivitana milito en la kamparo»24. Tamen post du jaroj li mem levis sloganon de senkulakigo, de likvido de la kulakoj kiel klaso, organizis en la kamparo grandiozan intercivitanan militon, antaŭ kiu paliĝas la tuta politiko de komitatoj de malriĉularo, de konfiskado de agrikultura produkto kaj ribeloj en la kamparo en la periodo de milita komunismo, kaj ĉe tio li restas «konsekvenca leninano».

5. Speciale koncerne la demandon pri ekscitado de la klasbatalo en la kamparo Stalino parolis antaŭe same ion rekte kontraŭan al tio, kion li faras nuntempe. En siaj «Demandoj kaj respondoj» en la komunisma Sverdlova universitato25 en 1925, kiam li ankoraŭ ne devis tiel mensogi, kiel li tion faras nun, Stalino diris: «Ĉu el tio sekvas, ke ni devas eksciti klasbatalon sur tiu fronto? Ne, ne sekvas. Male! El tio sekvas nur tio, ke ni devas ĉiel moderigi batalon en tiu fronto, reguligante ĝin per interkonsentoj kaj reciprokaj cedoj kaj neniuokaze kondukante ĝin ĝis akraj formoj, ĝis kolizioj». Kaj eĉ speciale pri lukto kontraŭ la kulakoj li emfazis: «Povas ŝajni, ke slogano de ekscito de la klasbatalo estas tute aplikebla al la kondiĉoj de lukto en tiu ĉi fronto. Sed tio estas malĝusta, tute malĝusta. Ĉar ni ĉi tie same ne estas interesitaj pri ekscito de la klasbatalo. Ĉar ni tute povas kaj devas eviti ĉi tie eksciton de batalo kaj komplikaĵojn»26.

Do, en 1925 Stalino deklaras, ke ni «tute povas kaj devas eviti eksciton de la klasbatalo» kontraŭ la kulakaro, kaj la sloganon de pliakrigo de la klasbatalo kontraŭ la kulakaro li nomas kontraŭrevolucia, sed en 1928 li deklaras: «Laŭmezure de nia moviĝo antaŭen laŭ la vojo al socialismo rezisto de kapitalismaj elementoj kreskados kaj la klasbatalo pliakriĝados». Sed se pliakriĝo de la klasbatalo kontraŭ la kulakaro estas neevitebla «leĝo» por proleta diktaturo, tiam ĉiuj paroloj pri tio, ke «ni povas kaj devas eviti eksciton en tiu fronto», estas nur bonkoreta etburĝa, reformisma kaj reakcia deziro. Se, male, vere «ni povas kaj devas eviti eksciton de batalo» kontraŭ la kulakaro, tiam la aserto, ke «laŭmezure de nia moviĝo antaŭen laŭ la vojo al socialismo rezisto de kapitalismaj elementoj kreskados kaj la klasbatalo pliakriĝados», — ne povas esti traktata alie, ol kiel pravigo kaj aprobo de ekscito de la klasbatalo. Ĝi vere estas tio. Lia nova teorio de «pliakriĝo de la klasbatalo» estas ĝuste pravigo de la politiko de ekscito de la klasbatalo ne nur kontraŭ la kulako, sed ankaŭ kontraŭ la mezulo, kaj pravigo de arbitro super la laborantoj de la kamparo. La implikiĝinta «gvidanto» kaj liaj «doktaj» flatuloj povas diri, ke la eldiroj de Stalino koncernas nur la restarigan periodon, kaj por la rekonstrua periodo ekzistas tute aliaj leĝoj. Sed tio estus ordinara stalina artifiko. Unue, rilate tiun demandon li faras nenian klaŭzon pri tio, ke lia «teorio» koncernas nur la restarigan periodon, due, la tuta karaktero kaj senco de la pensoj, eldiritaj de li ĉi tie, per si mem parolas kontraŭ tia limigita kompreno de la indikita citaĵo.

6. En la Moskva gubernia konferenco la 23-an de septembro 1927 Stalino en sia parolado speciale emfazis, ke industriigo ne penseblas sen ĝusta politiko en la kamparo. Li parolis: «Plenumi politikon de malakordo kun plejmulto de la kamparanaro — signifas malfermi intercivitanan militon en la kamparo, malfaciligi provizadon de nia industrio per kamparaj krudmaterialoj (kotono, beto, lino, ledo, lano k. t. p.), malorganizi provizadon de la laborista klaso per agrikulturaj produktoj, subfosi la bazon mem de nia industrio, fuŝi tutan nian konstruan laboron, (fuŝi) tutan nian planon de industriigo de la lando»27.

Ĝuste tio okazis nuntempe. Kotono, lino, beto kvankam estis semitaj iel-tiel sub vipo de teroro kaj reprezalioj, sed ĉe malbone prilaborita grundo kaj malbona zorgo la rikolto rezultis same malbona, kaj eĉ tio, kio elkreskis, en grandega parto restis nerikoltita, foriris sub neĝon.

Dekoj da milionoj da kvintaloj da beto ne estis elfositaj, dekoj da milionoj da jam elfosita beto malaperis en amasoj sub neĝo, ĉar pro manko de transportiloj kaj de persona intereso de kamparanoj ĝi ne povis esti alveturigita al fabrikoj, kiuj en la plej streĉita tempo devis stari sen laboro. Dekmiloj da hektaroj da nerikoltita kotono same pereis. La samo okazis ankaŭ al lino. La teksa industrio ankaŭ nun laboras kun duona intenseco, uzante surogatojn. Ledo, lano, grasoj kaj aliaj agrikulturaj produktoj, necesaj al la industrio, mankas. La laboristo havas malsatan racionon, ne nur viandon kaj grasojn, sed eĉ terpomon kaj brasikon ne ricevas en sufiĉa kvanto. Laboristoj estas senfortigitaj, aĉeta kaj paga kapablo de la laborantaj amasoj de la urbo kaj la kamparo estas radike subfosita. Subfositaj estas ĉiuj bazoj de la industriigo. La antaŭdiroj de Stalino brile «praviĝis». Sed li devas pri tio silenti.

7. Koncerne altigon de prezoj Stalino en 1927 parolis: «Mi povus, plue, referenci al vico da dokumentoj de la opozicio por altigo de prezoj de la industriaj varoj, kiu altigo ne povas ne konduki al malfortiĝo de nia industrio, al plifortiĝo de la kulako, al malriĉiĝo de la mezulo, al jugado je la malriĉularo fare de la kulakoj»28. Nuntempe la prezoj estas altigitaj 4–5-oble kompare kun tiu nivelo, sur kiu ili staris antaŭ kvar jaroj, kaj la reala salajro kolose malkreskis. Sed, laŭ Stalino, tio nun kondukas al rapidega kresko de la industrio kaj al senĉesa pliboniĝo de la materia stato de la laborista klaso kaj de la laborantaj amasoj de la kamparo.

8. Stalino, kiel estas konate, mokis siatempe Kamenev-on, kiam tiu penis pri malsukcesoj de preparo de gren-provizo kulpigi la kulakon: «La kulako reguligis» — tio kaŭzis flanke de Stalino «decidan rebaton» 29. Sed nun la kulako sub magia bastono de iluziisto iĝis ĉiopova kaj ĉiea forto: la kulako ĉie insidas la socialisman konstruadon. Kaj ĉi tie Stalino ne iris pli malproksime ol al politika plagiato, uzata kun fervoro, inda je pli bona apliko.

9. Ne pli bone statas la afero ankaŭ kun lia militiro kontraŭ la teorio de «degenero de la agrikulturo»30. Stalino vipadis tiun teorion, kiel «dekstr-oportunisman» kaj pruvadis, ke individua kamparana mastrumaĵo en sia ĉefa maso plu disvolviĝas kaj kapablas je disvolviĝo. Tamen pasis nur jaro post la komenco de la «historia» militiro de Stalino, la militiro ankoraŭ estis daŭranta, kiam Stalino en la konferenco de agraruloj-marksistoj elpaŝis kun nova teoria formulo. «Nia etkamparana mastrumaĵo, — deklaris li, — ne nur ne efektivigas en sia maso ĉiujaran etendon de reproduktado, sed, male, ne ĉiam havas eblon efektivigi eĉ simplan reproduktadon»31. En traduko al la simpla lingvo tio signifas, ke la kamparana mastrumaĵo en sia ĉefa maso (t. e. la mezula mastrumaĵo) ne nur ne disvolviĝas, sed stagnas, aŭ eĉ ruliĝas malsupren.

Poste ni montros teorian malklerecon de ĉi-lasta «teorio» de Stalino el vidpunkto de marksismo-leninismo, kaj nun ni notas tion kiel ekzemplon de «konsekvenceco» kaj «principeco» de tiu «ŝtala» bolŝevisto, ŝanĝanta siajn konvinkojn kaj principojn, kiel gantojn.



8 «Pravda» («Vero») — la ĉefa partia ĵurnalo (trad.)

9 Ilovajskij D. I. (1832–1920), rusa historiisto, publicisto, aŭtoro de lernolibroj pri rusia kaj tutmonda historio.

10 Ĥlestakov — protagonisto de la komedio de N. Gogol «La revizoro», fanfaronulo (trad.).

11 Arakĉejev A. A. (1769–1834) — grafo, ŝtata kaj milita aganto de Rusio, milita ministro, ĉefo de militaj setlejoj, estis granda ŝatanto de severa dresado de soldatoj (trad.).

12 Cagliostro, Alessandro (Giuseppe Balsamo) (1743–1795) — itala aventuristo, mistikulo kaj alkemiisto (trad.).

13 La 18-a de brumero de la 8-a jaro de la respubliko (la 9-a de novembro 1799) — dato de komenco de la ŝtatrenverso, farita de Napoleono Bonaparto (1769–1821). K. Markso traktis la ŝtatrenverson, faritan de Luizo-Napoleono Bonaparto (1808–1873) en 1851 kiel karikaturon al la «18-a de brumero» de Napoleono Bonaparto (vd. Markso K., Engelso F., Verkoj, vol. 8, pp. 115–217).

14 Libera rerakonto de citaĵoj el fina elpaŝo de I. V. Stalino en la 14-a kongreso de la partio (vd. Stalino I., Verkoj, vol. 7, pp. 353–391).

15 CK — Centra Komitato (de la partio) (trad.).

16 Kautsky, Karl (1854–1938), unu el gvidantoj kaj teoriistoj de la germania social-demokrataro kaj de la 2-a Internacio.

17 Kulako — riĉa kamparano, uzanta dunglaborantojn, kampara burĝo. Mezulo — mezriĉa kamparano, memstara, sed ne ekspluatanta fremdan laboron (trad.)

18 Restariga (1921–1925) kaj rekonstrua (1926–1937) periodoj — uzataj tiutempe terminoj de periodoj de disvolviĝo de la lando.

19 Stalino I. Verkoj, vol. 7, p. 315.

20 CKK — Centra Kontrola Komisiono (de la partio) (trad.).

21 En la unuigita plenkunsido de la CK kaj CKK, okazinta la 21-an — 23-an de oktobro 1927, I. V. Stalino elpaŝis kun parolado «La trockista opozicio antaŭe kaj nun» (vd. Stalino I. Verkoj, vol. 10, p. 197).

22 Tiu tezo estis formulita de I. Stalino en parolado en la plenkunsido de la CK de la VKP(b) la 9-an de julio 1928 «Pri industriigo kaj la grena problemo» (vd. Stalino I. Verkoj, vol. 11, p. 171).

23 Pri ribeloj en Kartvelio I. V. Stalino menciis en parolado en la plenkunsido de la CK kaj CKK de la VKP(b) la 23-an de oktobro 1927 (vd. Stalino I. Verkoj, vol. 10, p. 196). Temas pri armitaj ribeloj en apartaj distriktoj de Mingrelio kaj Gurio fine de aŭgusto 1924 de kamparanoj, malkontentaj pri plenumo de la agrara reformo, pri imposta politiko kaj pri kontraŭreligiaj aranĝoj de la potencoj. La ribeloj estis subpremitaj de laboristaj taĉmentoj el Batumo kaj Potio kun subteno de la armeo.

24 Stalino I. Verkoj, vol. 10, p. 196.

25 Komunisma universitato omaĝe al Sverdlov — partia altlernejo en 1918–1937 (trad.).

26 Samloke, vol. 7, pp. 177, 179.

27 La 16-a Moskva gubernia konferenco de la VKP(b) okazis la 20-an — 28-an de novembro 1927. La 23-an de novembro I. V. Stalino elpaŝis en la konferenco kun parolado «La partio kaj la opozicio» (vd. Stalino I. Verkoj, vol. 10, p. 259).

28 Stalino I. Verkoj, vol. 10, p. 256.

29 Temas pri fina elpaŝo de I. V. Stalino en la 14-a kongreso de la VKP(b), en kiu estas respondo al L. B. Kamenev koncerne de «cedoj al la kamparanoj» (vd. La 14-a kongreso de la VKP(b). 18–31 de decembro 1925. Stenografia raporto. Moskvo — Leningrado, 1926, p. 263).

30 Vd. paroladon de I. V. Stalino en plenkunsido de la CK de la VKP(b) la 19-an de novembro 1928 «Pri industriigo de la lando kaj pri la dekstra devio en la VKP(b)» (Stalino I. Verkoj, vol. 11, p. 245–290).

31 La tutsovetunia konferenco de agraruloj-marksistoj, kunvokita de la Komunisma akademio ĉe la Centra Plenumkomitato de la USSR, okazis la 20-an — 27-an de decembro 1929. La 27-an de decembro I. V. Stalino elpaŝis en la konferenco kun parolado «Pri demandoj de la agrara politiko en la USSR» (vd. Stalino I. Verkoj, vol. 12, p. 145).



3. Stalino kiel sofisto

Por pruvo kaj «pacigo» de ĉiuj ĉi nepacigeblaj kontraŭdiroj por servo de Stalino ekzistas sofistiko. Senprincipa fipolitikisto laŭ sia naturo estas sofisto, politika iluziisto kaj ĵonglisto. Li surmetas sur sin diversajn maskojn depende de la celo. Kaj ĉar inter dialektiko kaj sofistiko ekzistas certa ekstera simileco, ĉar ambaŭ tipoj de pensado baziĝas sur agnosko de principo de kontraŭdiro, do des pli facile Stalino povas ŝajnigi sofistikon dialektiko.

Sofistiko estas ŝajna dialektiko. Dialektiko ĉe certaj kondiĉoj nerimarkeble transiras al sofistiko, kaj tion Stalino lerte uzas. Sofisto arbitre elektas ajnan tezon kaj pruvas ties «verecon». Li scias, ke li ĉiam trovos grupon de homoj, kiuj permesos sin trompi.

En kio estas la esenco de sofistiko kaj ties diferenco disde dialektiko? La esenco de sofistiko konsistas en tio, ke oni metas jen unujn, jen aliajn unuflankajn kaj abstraktajn difinojn en izoleco, sen ligo kun la ĉirkaŭaĵo, elprenas apartajn okazojn, faktojn, ekzemplojn kaj sur tio konstruas «konkludojn» kaj «pruvojn». Kaj ĉar «ĉe grandega komplikeco de la socia vivo eblas ĉiam trovi ajnan kvanton de ekzemploj aŭ apartaj informoj por konfirmo de ajna tezo»32 (Lenino), do Stalino, tiamaniere, ĉiam pruvas ĉion, kion li deziras, des pli ke pruvi la kontraŭan oni povas nenie — la tuta gazetaro estas en persona dispono de Stalino, kaj en la kondiĉoj de teroro, dominanta super la partio, laborista klaso kaj laboranta kamparanaro, pruvi la kontraŭan neniu kuraĝos, ĉar tio neeviteble estas ligita kun diversaj punoj. «Forton de pruvo» ĉi tie anstataŭas «pruvo de forto» — argumentum baculini. Bastona pruvo — tio estas la ĉefa speco de «pruvoj» kaj «argumentoj» de Stalino rilate al partianoj kaj partiaj organizaĵoj. Ni jam ne parolas pri laboristoj kaj pri la ĉefa loĝantaro de la kamparo!

Sed Stalino kiel sofisto uzas ne nur bastonajn pruvojn, sed ankaŭ ĉiujn bazajn artifikojn kaj metodojn de sofistiko.

Unue, Stalino anticipe prenas kiel pruvitan tion, kio estas pruvenda, sur tiu «dekretita» anticipe tezo li konstruas ĉiujn siajn ceterajn konkludojn. Tiaj estas liaj dekretitaj tezoj: «Trockismo estas avangardo de kontraŭrevolucia burĝaro», «La dekstruloj estas agentoj de la kulako», «La mezulo en sia ĉefa maso turniĝis al la kolektivigo» k. t. p.

Due, tie, kie tio estas profita, li konstruas siajn konkludojn sur la principo: post tio, sekve, pro tio, depende de tio. La sabotuloj strebis al malrapidigo de industriigo, la dekstruloj, kiel dekretis Stalino, same estis kontraŭ rapideco, sekve, la dekstruloj estas agentoj de la klasa malamiko.

Uzante tiun argumentadon, oni povas kun sama sukceso pruvi, ke la germania kompartio «kuniĝas» kun la faŝistoj, ĉar kaj la unuaj, kaj la duaj strebas forigon de la registaro de Brüning33, ke la rusiaj bolŝevistoj en la Dumo «kuniĝis» kun la dekstraj partioj, ĉar kaj la unuaj kaj la duaj voĉdonadis nemalofte same kontraŭ vico da leĝoprojektoj, ke la «kadetoj»34 kaj kelkaj aliaj dekstraj partioj estis «agentoj de la bolŝevistoj», ĉar kaj la unuaj kaj la duaj antaŭ la milito de la jaro 1914 vidis bankroton de la aŭtokratio kaj antaŭdiradis neeviteblon de ĝia falo, kaj en februaro 1917 kune faligis ĝin; tiamaniere eblas «pruvi», ke nuntempe plejmulto de la konscia parto de la partio «kuniĝas» kun Kautsky, menŝevistoj, «eseroj»35, «kadetoj», estas agentaro de kapitalismo, ĉar ili ĉiuj vidas bankroton de la stalina politiko. Per tia metodo oni povas pruvi kion ajn. Oni prenas pure eksteran, hazardan similecon, cetere nemalofte fabrikitan koncerne de unu aparta demando, elĵetas ĉiujn radikalajn principajn diferencojn — kaj la «pruvo» estas preta.

Trie, Stalino nemalofte uzas substituon je unu disputinda demando per alia. Tiel, ekzemple, en 1931 estis supozata kresko de produktado je 45%, malaltigo de memkosto je pli ol 10%, sed anstataŭ tio ni havas kreskon (eĉ laŭ la falsita statistiko) nur je 20%, ne kalkulante gigantan malpliboniĝon de kvalito de produktoj. Kaj anstataŭ malkresko de memkosto ni havas kreskon. Rezultiĝis «miskalkulo» je proksimume 10 miliardoj da rubloj, t. e. bankroto de la stalina «planado». En tia situacio elementa devo de iom honesta gvidanto estas deklari: 1) ke la plano estas plejparte ne plenumita — plenumita malpli ol duone; 2) ke la metodoj de planado evidentiĝis ne taŭgaj kaj ilin necesas revizii kaj rekonstrui.

Anstataŭ tio Stalino mem silentas, kaj per sia kliko kaj gazetaro krias pri tio, ke «ni atingis gigantajn sukcesojn en la tria decida jaro», kvankam la plano estas «ne tute plenumita». La demando, do, estas transportata en tute alian terenon, estas renversata, metata sur la kapon. Per kaŭĉuka, malklarsenca vorteto «ne tute plenumita» estas ŝirmata neplenumo de la plano, kaj per la krioj pri «gigantaj sukcesoj» — bankroto de la aventurismaj metodoj de planado. Ĝuste tiun metodon de fortiro de atento disde la ĉefa afero uzas iluziistoj en siaj trukoj. De lerteco de la manoj dependas multo, sed eĉ pli grandan signifon havas arto fortiri la okulojn de la spektanto, igi lin observi ne tion, kion necesas. Por tio iluziistoj kaj klaŭnoj akompanas siajn ŝercojn kaj trukojn per senĉesa muziko kaj babilado. Ĉio ĉi havas certan celon — forŝiri la rigardon de la spektanto disde la lertaj manoj kaj manipuloj de la iluziisto.

Kvare, Stalino uzas metodon de substituo je vortoj kaj nocioj per aliaj, kaj ankaŭ uzas vortojn kun vasta senco, kiujn oni povas arbitre interpreti. Hodiaŭ li diras, ke la dekstruloj estas subtenantoj de senlimaj cedoj al la mezulo, kaj morgaŭ li faras ilin agentoj de la kulako. Hodiaŭ «rapida» li nomas kreskon de produktado je 20%, kaj 18 aŭ 15% estas oportunismaj, kaj morgaŭ nur 30% estas bolŝevisma rapideco, kaj 20% jam oportunismaj, kaj jen subite iĝas 45% vera bolŝevisma rapideco, kaj 30% — oportunisma, kaj se la programo pri 45% plenumiĝas nur je 20%, do ankaŭ tiuj 20% taŭgas por vere bolŝevisma rapideco.

Ne determininte ĝuste enhavon de la nocio «rapida kresko», Stalino ludas per tiuj vortetoj, kiel deziras.

Kvine, Stalino uzas en polemiko kaj pruvoj konatan artifikon de sofistoj, konsistantan en substituo de escepto anstataŭ regulo kaj de regulo anstataŭ escepto. Ni prenu por ekzemplo la saman rapidecon de kresko. En la ĉefartikolo de «Pravda» de la 27-a de junio 1931 «La ekonomia plano estas reala, necesas ĝin plenumi» ni legas: «Ni proksimiĝas al la fino de la unua duonjaro. Ĝi alportis al ni grandegajn sukcesojn en la klasbatalo kaj en ĉiuj terenoj de la ekonomio. Multaj decidaj branĉoj de industrio donis dum la unuaj kvin monatoj de tiu ĉi jaro gigantan kreskon de produktado. Dum januaro-majo 1931 kompare kun la respektiva periodo de la pasinta jaro la elektroteĥnika industrio donis kreskon je 42,3% (laboro de distriktaj stacioj je 38%), branĉo de metalaj fabrikaĵoj — je 108%, maŝinkonstruado — je 37%, branĉo de kaldronegoj kaj turbinoj — je 35,5%, naftoprilaborado — je 34,4%, kudra industrio — je 50%».

Kaj poste, en la mezo de la artikolo, sen bruo, estas modeste aldonite: «Tamen sur fono de niaj atingoj de tiu ĉi jaro ekzistas vico da malhelaj makuloj. Estas branĉoj, kiuj malantaŭas, inklude metalurgion kaj karbon. La plano en tiuj gravegaj sektoroj ne estas plenumata». Vidu, kiel fajne estas fabrikita la sofisma pruvo! La branĉoj de industrio, kiuj devas demonstri «plenumon» de la plano, ĉirkaŭprenas 10–15% de industriaj laboristoj, kaj la «malhelaj makuloj» ĉirkaŭprenas 85–90% de laboristoj, kaj se preni la transporton, do eĉ pli.

Sub nedifinita vorteto «vico» Stalino, tiamaniere, kaŝis la tutan ĉefan mason de la industrio, stompis bankroton de la 45%-a kresko de produktado, difinita en la plano, kaj la nedominantajn branĉojn de industrio emfazis kiel ĉefajn. Jen ankoraŭ ekzemplo. Iu regiono ne plenumas planon de grenprovizado, sed en tiu regiono en 5–6 distriktoj per prirabo de la loĝantaro de tiuj distriktoj (senigo de ili ne nur je semaj, sed eĉ je nutraj rezervoj, per senekzempla teroro — juĝoj, arestoj, ekziloj, mortpafoj, disvendoj de havaĵo) oni atingis plenumon de la plano, kaj Stalino «konkludas»: vico da avanaj distriktoj plenumis kaj superis la planon, tio pruvas, ke la plano estas reala, necesas bati al la oportunisma praktiko de postrestantoj kaj atingi plenumon de la plano. Kaj escepto denove iĝas regulo, regulo iĝas escepto.

Sese, Stalino sur ĉiu paŝo uzas prisilentadon, kaŝadon, stompadon de malagrablaj kaj malprofitaj por li faktoj. Kaj ĉar la tuta gazetaro, la tuta aparato estas en liaj manoj, do tion li sukcesas perfekte. Per la gazetaro kaj la partia maŝino — aparato li, kiam necesas, el muŝo faras elefanton kaj inverse. Ekzemplo unua. En la 16-a kongreso de la partio Stalino faras raporton pri gigantaj sukcesoj de industriigo kaj kolektivigo, pri ĝusteco de la «ĝenerala linio de la partio» kaj ĉe tio kaŝas du decidajn faktojn. Raportante pri sukcesoj de industriigo, li kaŝis de la partio, ke tiutempe la tuta teksa industrio kun 600 mil laboristoj pro manko de krudmaterialoj tute ne funkciis dum 4 monatoj, vico da aliaj branĉoj de malpeza industrio, kaj ankaŭ centoj da entreprenoj de la peza industrio laboris je 2/3 kaj eĉ duone. Kial li tiun grandegan ekonomian kaj politikan fakton prisilentis, trompis la partion kaj la laboristan klason? Tial, ke tio senmaskigus lian politikan bankroton, montrus, ke liaj «mirakloj» en apartaj sektoroj estas atingitaj je konto de paralizo de vico da grandegaj branĉoj de industrio. Tute same, raportante pri la kolektivigo, li kaŝis de la popolamasoj, ke falsaj «sukcesoj» de la kolektivigo estis atingitaj je konto de nekredebla teroro rilate al ĉefaj amasoj de la kamparo, ke en la lando pasis ondo de senekzemplaj kamparanaj ribeloj de mezulaj-malriĉulaj amasoj, ribeloj, kiujn en multaj okazoj partoprenadis partianoj kaj komsomolanoj, ribeloj, kiujn fojfoje gvidis anoj de la partio ekde 1918, kaj en unu okazo eĉ distrikta plenrajtigito de la OGPU. Nur da grandaj ribeloj kun miloj da partoprenantoj en ĉiu dum tiu periodo en la USSR okazis pli ol 500, kaj da malgrandaj eĉ pli multe. Kial pri tiu grandega politika fakto en la raporto de Stalino ne estis dirita eĉ unu sono? Eble, tial, ke pri tio ne sciu la internacia burĝaro? Sed kial do tiuokaze estis permesite al la internacia burĝaro scii pri la kartvelia ribelo, pri kiu siatempe Stalino kuraĝe parolis? Efektive por Stalino ne tiom gravas trompi la internacian burĝaron, kiom la laborist-kamparanajn amasojn de la Sovetunio. Se en la kongreso li dirus la veron pri ribeloj en la kamparo, do kio restus de lia kolĥoza ondo?

Dua ekzemplo. Fine de 1931 la CK de la VKP(b) publikigis «historian» rezolucion pri kooperado36. Kooperado37 estas la ĉefa kaj giganta organizo, okupiĝanta pri komerco, kaj la decida, radika, principa demando en ĝia laboro estas politiko de prezoj. Sed ĝuste pri la preza politiko en tiu «historia» rezolucio ne estis eĉ unu sono. Per kio do klarigeblas tia «forgesemo»? Ja per tio, ke en tiu momento estis farita kelkobla altigo de varaj prezoj. Kaj tio estis tiutempe, kiam iris malkresko de aĉetkapablo de la ĉervonco. Pravigi altigon de prezoj ĉi tie neniel eblas. Ja nur antaŭ tri jaroj en lukto kontraŭ la trockistoj la malaltigo de prezoj estis metata kiel alfo kaj omego de la sovetia komerca politiko. Stalino ankaŭ ĉi tie faris unu el multaj politikaj plagiatoj, sed konfesi tion li ne povas. Kaj la politiko de prezoj malaperis el la «historia» rezolucio pri sovetia komerco.

Sepe, tie, kie Stalino evidentiĝas alpremita al muro fare de iro de eventoj, kie evidentiĝas bankroto de lia estrado, kie samtempe neniel eblas prisilenti faktojn, tie li uzas tiajn sofismajn artifikojn, kiujn ordinare uzas nur etaj poŝoŝtelistoj, kiam oni kaptas ilin ĉe la mano, — li metas la kulpon sur aliulojn.

Lenino diris: «Necesas memori, ke politika estro responsas ne nur pri sia politiko, sed ankaŭ pri tio, kion faras liaj estratoj»38. Stalino agas male: li sian propran kulpon, bankroton de sia estrado metas sur aliajn. Ĉe la caro liaj fidelaj servutoj kaj servantoj, kiam ili devis renkontiĝi kun arbitro de lokaj potenculoj, savante la aŭtoritaton, diradis: «La leĝoj estas sanktaj, sed la oficistoj estas fiaj». Stalino en tiaj okazoj agas same. Li same faligas kulpon pri ĉiuj aĉaĵoj, kiuj estas sistemo kaj neevitebla produkto de lia politiko, sur la lokajn laborantojn, ŝirmas tion por stompi perforton kaj turmentadon je la kamparo per nebulaj vortetoj: «troigoj» kaj «troadministrado» — kaj eliras seka el la akvo. La gvidanto estas bona, la principoj de lia politiko, liaj direktivoj estas idealaj, sed la lokaj plenumantoj, distriktaj kaj vilaĝaj laborantoj maltaŭgas — ili nepre aŭ troadministros, aŭ trafos sub influon de spontaneeco, aŭ faros «maldekstran devojiĝon», aŭ trafos al dekstra devio, aŭ evidentiĝos «agentoj de la kulako». Nur nemultaj feliĉuloj el lokaj distriktaj kaj vilaĝaj laborantoj dum la lastaj du jaroj saviĝis de akuzoj pri devioj. La plejmulto de la estrantaj partiaj kaj sovetaj laborantoj de distriktoj kaj vilaĝoj estis forigitaj el siaj postenoj pro ĉiaspecaj devojiĝoj kaj oportunismo, miloj el ili estis juĝitaj kaj enprizonigitaj.

Por ilustri la stalinan artifikon pri faligado de siaj krimoj sur aliulojn sufiĉas doni unu klasikan ekzemplon el la multaj. Tio estas lia «fama» artikolo pri troigoj kaj pri la kolektivigo printempe de la 1930-a jaro, — «Kapturno pro sukcesoj»39. Ĉiuj scias, ke la kolektivigo proksimume ekde la fino de la 1928-a jaro estis farata per metodoj de rekta aŭ malrekta devigo, kaj poste — en 1929–1930 — eĉ de rekta perforto kaj teroro. Senkulakigo, grenprovizado, impostoj, amasaj arestoj, mortpafoj k. c. — ĉio ĉi estis uzata por terorizi la mezulajn kaj malriĉulajn amasojn de la kamparo, por enpeli ilin en kolĥozojn. Oficialaj rezolucioj de la CK «pri libervola aniĝo al kolĥozoj» iĝis nur ordinara farisea, hipokrita ŝirmo por la rekte kontraŭa praktiko de kolektivigo. Informon pri tio, per kiaj metodoj estas elbatata el vilaĝanoj greno kaj impostoj, Stalino havis tre bonan.

Stalino kvankam estas limigita, sed sufiĉe saĝa, por scii ĝenerale la realan staton de la aferoj en la lando, speciale en la kamparo. Sed li jam tiam implikiĝis tiom, ke ŝanĝi la politikon por li estis jam ne eble. Turno de la politiko denove sur la leninajn relojn signifus ne nur bankroton de lia nova «teorio» de pliakriĝo de la klasbatalo laŭmezure de nia moviĝo antaŭen sur la vojo al socialismo, de lia «miraklo» kun rapideco de industriigo kaj kolektivigo, sed ankaŭ malhonoran elpelon de li el la posteno de ĝenerala sekretario. Tial li devis meti ĉion sur la karton kaj per plej senhonta maniero falsi en gazetoj, inklude «Pravda»-n — lian personan rektan paroltubon — la faktan situacion. Tamen, kiam printempe 1930 en la tuta lando, kiel rezulto de lia politiko, pasis ondo de senprecedencaj en historio kamparanaj mezul-malriĉulaj ribeloj, kiam Stalino eksentis, ke la grundo sub la piedoj de li kaj lia kliko brulas, ke ilia superregado povas finiĝi, kiam li evidentiĝis premita al muro, do anstataŭ ol lenine honeste kaj malferme agnoski fiaskon de la antaŭa politiko kaj ŝanĝi la kurson, li uzis artifikon. Tiu artifiko estis lia artikolo «Kapturno pro sukcesoj». En tiu artikolo Stalino deklaris, ke ĝis februaro 1930 la kolektivigo iris libervole, kaj ekde la februaro ĉe lokaj laborantoj «ekturnis la kapo pro sukcesoj» kaj ili komencis kontraŭ direktivoj de la CK perforte devigi kamparanojn aniĝi al kolĥozoj. Tio estis «maldekstra devojiĝo», kiun necesas decide fini, kaj la linio de la partio estas decide korektita. Ĉi tie Stalino rememoris kaj donis vicon da valoraj indikoj de Lenino pri kolektivigo, pri plena libervoleco por kamparanoj aniĝi al kolektivoj. Rezulte de tiu artikolo miloj da distriktaj laborantoj estis ekskomunikitaj el la partio nur pro tio, ke ili plenumadis la politikon de Stalino kaj de lia kliko pri procenta plenumo de la kolektivigo, miloj estis enprizonigitaj pro tio, ke laŭ rektaj direktivoj de sekretarioj de regionaj komitatoj, sub minaco de ekskomuniko el la partio, devis al certa limdato «kolektivigi» certan procenton. La lokaj laborantoj estis ĵetitaj kiel ofero al kolerigitaj amasoj de la kamparo, por fortiri la atenton disde la vera kulpulo, kaj Stalino elpaŝis antaŭ la kamparano en rolo de savinto disde «lokaj fuŝuloj», en rolo de Napoleono.

Lia artikolo estas specimeno ne nur de faligo de kulpo sur aliulojn, sed ankaŭ specimeno de falso kaj hipokriteco de Stalino, ĉar post ĝi estis eldonita dekreto, laŭ kiu per sistemo de impostoj la individua kamparano kun la sama forto estas enpelata en kolĥozojn.

Oke, tie, kie evidentan politikan friponaĵon necesas ŝajnigi vero, li uzas fojfoje metodon de «konsternado», obtuzigo je la popolamasoj per sortimento de speciale laŭtaj kaj teruraj vortoj, komencas furiozan kampanjon en ĉiuj ĵurnaloj kaj gazetoj, ĉiutage, ĉiusemajne, ĉiumonate ripetadante la samon. Senfina nombro da artikoloj en ĵurnaloj kaj revuoj, miloj da broŝuroj kaj libroj pri unu sama temo — ĉio estas direktata al tio, ke mensogon prezenti kiel veron. Kie ne eblas atingi rezultojn per logiko, li anstataŭigas ĝin per retoriko, per efiko al sentoj de popolamasoj, al ilia humoro, timigante per minacaj vortoj unujn, flatante per agrablaj vortoj aliajn, perpleksigante la triajn. Sofistiko en certa grado ĝenerale reduktiĝas al «forto de vorto». Ĉi tie sofisto per diversaj manieroj atingas sian celon. Li aŭ troe longigos sian rezonadon tie, kie necesas lacigi atenton de aŭskultantoj aŭ legantoj, aŭ implikos ĉiujn «fadenojn» tiel, ke sensperta en politiko kaj logiko homo nenion komprenos, aŭ, kiam al li minacas senduba malvenko, pretekstos per tempomanko por prilumo de la demando, aŭ, fine, kun tute nekonvena patoso komencos alvoki al devo, konscienco, kuraĝo, firmeco de la aŭskultantoj, rememorigante al ili pasintajn heroaĵojn de ili kaj de iliaj prauloj, stampante per malestimo kaj timigante kontraŭdirantojn kaj aprobante konsentantojn. Sub magia bastono de vortoj de la sofisto kriplaĵo iĝas belaĵo, malbono iĝas bono, krimo iĝas heroaĵo, malutilo iĝas utilo. Erara rezono, esprimita simple, ne trompos eĉ infanon. Sed se disvolvi ĝin en kelkaj volumoj aŭ en centoj da artikoloj, se ĝin distribuadi dum kelkaj jaroj en dekmilionoj da libroj kaj broŝuroj, do ĝi povas impliki milionajn popolamasojn, politike malforte evoluintajn. Stalino kaj lia kliko «laŭbezone» uzas ankaŭ tiun metodon por pravigo de sia regado.

Estas memkompreneble, ke la indikitajn metodojn Stalino uzas ne aparte, sed ĉiujn kaj kelkajn samtempe, ĉar ĉiuj ili dense interplektiĝas unu kun la alia kaj transiras unu en la alian. Pro tio ili ne ĉesas esti sofismaj. Ĉiuj ĉi artifikoj de «pruvoj» en lukto kun politikaj kontraŭuloj, alipensantoj en la partio, konsistigas la «arsenalon» de la stalina «dialektiko».

Per kio diferencas la stalina «dialektiko» disde la dialektiko de Markso — Engelso — Lenino? Per tio, ke ĝi estas radikale malamika al marksismo-leninismo.

Lenino en sekva maniero karakterizas esencon de la vera materiisma dialektiko, dialektika metodo. Dialektika logiko postulas tion, ke ni iru pluen. Por vere scii objekton, necesas ĉirkaŭpreni, esplori ĉiujn ĝiajn flankojn, ĉiujn ligojn kaj peraĵojn. Ni neniam atingos tion plene, sed la postulo de ĉiuflankeco gardos nin disde eraroj kaj morto. Lenino postulas ĉiuflankan konsideron de fenomenoj en ilia konkreta evoluo, ne permesas elŝiradon de unu kaj alia peceto («Ankoraŭfoje pri sindikatoj...»)40. Kaj tiu metodo havas nenion komunan kun stalinaj sofismaj «hokusoj-pokusoj», kun lia fabrikado kaj falsado de faktoj, kun lia elŝirado de apartaj fabrikoj, apartaj kolĥozoj por «pruvo» de ĝusteco kaj realeco de la tuta plano.

En alia loko, en frua nefinita laboraĵo de Lenino «Statistiko kaj sociologio», ni trovas pri la sama demando sekvantan fragmenton, trafantan tre precize al Stalino kun lia metodo de falsado kaj fabrikado de faktoj, tordado de la realo por pravigo de siaj planoj.

«En tereno de sociaj fenomenoj ne ekzistas artifiko pli vaste uzata kaj pli senbaza, ol elprenado de apartaj faktoj, ludo pri ekzemploj. Elekti ekzemplojn tute ne estas malfacile, sed tio havas nenian signifon aŭ nur negativan signifon, ĉar la tuta afero estas en historia konkreta situacio de apartaj okazoj. Faktoj, se preni ilin tute, en ilia ligo, estas ne nur obstina, sed sendube pruva afero. Faktetoj, se ili estas prenataj ekster tutaĵo, ekster ligo, se ili estas fragmentaj kaj arbitraj, estas ĝuste nur ludilo aŭ io eĉ pli malbona. [...] Necesas peni instali tian fundamenton el precizaj kaj sendubaj faktoj, sur kiun eblus apogiĝi, kun kiu eblus kompari ajnan el tiuj «ĝeneralaj» aŭ «proksimumaj» rezonoj, kiujn oni tiom senmezure trouzas en iuj landoj en niaj tagoj. Por ke tio estu vera fundamento, necesas preni ne apartajn faktojn, sed tutan aron de faktoj, rilatantaj al la traktata demando, sen ajna escepto, ĉar alie neeviteble aperas suspekto — kaj tute prava suspekto — pri tio, ke la faktoj estas elektitaj aŭ selektitaj arbitre, ke anstataŭ objektiva ligo kaj interdependo de historiaj fenomenoj en ilia tuteco estas prezentata subjektiva kuiraĵo por pravigo de, eble, malpura afero. Kaj tio ja okazas pli ofte, ol ŝajnas» («Leteroj al parencoj» — antaŭparolo de M. I. Uljanova, p. 15–16)41.

De te fabula narratur! Pri vi temas! Tiun latinan diraĵon indus meti epigrafe super la tuta stalina politiko kaj ĉiuj liaj artikoloj de la lastaj jaroj. Ĝi kvazaŭ speciale estis skribita pri la stalina ludo pri ekzemploj, elprenado de apartaj profitaj faktetoj, pri fikuirado en la stalina kuirejo de ĉiaspecaj devioj, devojiĝoj, deflankiĝoj, degeneroj k. c. por pravigo de liaj malpuraj faroj.

Sufiĉas kompreni solan tiun genian leninan eldiron, por kompreni karakteron kaj metodojn de la stalinaj pruvoj, «teorioj», raportoj kaj bultenoj. Tiuj raportoj kaj bultenoj de «venkoj» de la fronto de industriigo kaj kolektivigo, pri leviĝo de la popolamasoj k. c. kiel du gutoj de akvo similas laŭ la «metodologio» al bultenoj de Kuropatkin pri venko super la japanoj42. Dum la rusi-japania milito en caraj ĵurnaloj hodiaŭ oni mesaĝis, ke centestro tiu kaj tiu kun sia skadro en kuraĝa atako «donis lecionon al japana gardantaro»; morgaŭ — ke kapitano tiu kaj tiu kun sia bataliono en kuraĝa bajoneta atako muelis roton de japanaj soldatoj; en la sekva tago — ke «la japanaĉo baldaŭ kaputos», ĉar la tuta armeo ardas pro deziro defendi la «patron-caron», k. t. p. Kaj en tiu momento la 400-mila armeo, frakasita kaj fine demoralizita, malsata, kolera, perdinta kredon je la militestroj kaj je la venko, en paniko estis retiriĝanta de unu pozicio al alia, kaj la situacio iĝadis ĉiutage ĉiam pli danĝera.

Per samaj venkaj raportoj Stalino manĝigas la amasojn de la partio kaj laboristoj. Hodiaŭ oni mesaĝas, ke tiu kaj tiu vilaĝa soveto «en socialisma konkurado kaj avanado, senkompate luktante kontraŭ la kulakaro kaj ties agentaro — dekstraj oportunistoj» sukcese plenumis kontraŭplanon de grenprovizado; morgaŭ — sekretario de partia ĉelo Petrov kaj direktoro Ivanov «raportas» pri lanĉo de nova fabriko aŭ produktejo; en la sekva tago — ke laboristoj de fabriko de Petrovskij aŭ Voroŝilov kun entuziasmo plenumis planon de konsento pri deprunto kaj kiel kontraŭplano daŭrigas la deprunton. Kaj en tiu momento la lando, malriĉiĝinta, prirabita, ruinigita, nuda kaj malsata, kun radike subfosita produkta, aĉeta kaj paga kapablo, perdinta kredon je la afero de socialismo, terorizita, kolerigita, reprezentanta veran pulvan kelon, — ĉiam pli kaj pli profunde estas enpelata en sakstraton... Tielas la stalina estrado!

Senprincipa fipolitikisto kaj sofisto, kuiristo de malpura kuiraĵo, specialisto pri organizado de «procesoj de Bejlis»43 aplike al la kondiĉoj de la Sovetunio — tielas la moral-politika aspekto de Stalino!

Lenino en sia testamento senmaskigis nelojalecon, malhonestecon, senkonsciencecon de Stalino; li eldiris antaŭtimon, ke Stalino ne scipovos uzi singarde la potencon de ĝenerala sekretario. Kaj la iro de la eventoj troe konfirmis lian genian antaŭvidemon. Lenino jam tiam palptrovis politikan hipokritecon de Stalino, lian fariseecon. Nun tiu fariseeco estas klara eĉ por infano.



32 Lenino V. I. Plena verkaro, vol. 27, p. 304 (Imperiismo kiel la plej alta stadio de kapitalismo. Antaŭparolo al la franca kaj la germana eldonoj).

33 Brüning, Heinrich (1885–1970) — germania politika aganto, germania ĉefministro en 1930–1932.

34 «Kadetoj» — mallongigita (laŭ la unuaj literoj) nomo de la partio de konstitucia demokratio (burĝa liberalisma partio en antaŭrevolucia Rusio) (trad.).

35 «Eseroj» — mallongigita (laŭ la unuaj literoj) nomo de la partio de socialistoj-revoluciuloj (maldekstra etburĝa partio) (trad.).

36 Temas pri rezolucio de plenkunsido de la CK de la VKP(b) (28–31 de oktobro 1931) «Pri disvolvo de sovetia komerco kaj plibonigo de provizado de la laboristoj».

37 Temas pri konsuma kooperado, kiu okupiĝis pri organizado de komerco en urboj kaj precipe en la kamparo (trad.).

38 Lenino V. I. Plena verkaro, vol. 42, p. 221 (Pri sindikatoj, pri la nuna momento kaj pri eraroj de k-do Trocko).

39 Artikolo de I. V. Stalino «Kapturno pro sukcesoj» estis publikigita en «Pravda» la 2-an de marto 1930 (vd. Stalino I. Verkoj, vol. 12, pp. 191–200).

40 Vd. Lenino V. I. Ankoraŭfoje pri sindikatoj, pri la nuna momento kaj pri eraroj de k-doj Trocko kaj Buĥarin (Plena verkaro, vol. 42, pp. 290, 286).

41 Vd. Lenino V. I. Plena verkaro, vol. 30, pp. 349–356 (Statistiko kaj sociologio).

42 Temas pri Kuropatkin A. N. (1848–1925), ekde oktobro 1904 ĉefkomandanto de militistaro en la Fora Oriento dum la rusi-japania milito de 1904–1905.

43 La proceso de Bejlis — juĝafero (Kievo, 1913) pri judo M. Bejlis laŭ falsa akuzo pri rita murdo de rusa knabo. Ĝi estis organizita de la cara registaro kaj «nigracentanoj» (ekstremaj naciistoj), kaŭzis proteston de progresema publiko en Rusio kaj eksterlande; la ĵurio malkondamnis Bejlis-on.



4. Stalino kiel gvidanto kaj teoriisto

La partia aparato kaj amaseto da ĉirkaŭantaj Stalinon karieristoj kaj flatantoj persiste, de tago al tago, de monato al monato, sur ĉiuj stratkruciĝoj trumpetas pri tio, ke Stalino estas granda teoriisto kaj gvidanto, genia disĉiplo de Lenino. Lian nomon nuntempe tiuj «doktaj» karieristoj metas apud la nomoj de Markso, Engelso kaj Lenino. Ĉiun, kiu ne faras tion, ili pridubas kaj «pripafas».

Stalino, alkroĉiĝinte je Markso, Engelso kaj Lenino, malantaŭ iliaj dorsoj fripone intencas enŝteliĝi en vicojn de la instruantoj de la laborista klaso. Se la historio ne agnoskas lin granda homo, do li ne intencas agnoski la historion kaj helpe de siaj «doktaj» karieristoj deziras reskribi ĝin.

Se li neniam kapablas leviĝi sur pintojn de la teoria kaj spirita grandeco de Markso, Engelso kaj Lenino, do li intencas, male, ilin mallevi ĝis la nivelo de sia propra mizereco; se la regantaj klasoj helpe de gazetaro kaj prilaboro de konscio de popolamasoj fojfoje transformadis geniulojn al aventuristoj, do kial la reganta kliko de aventuristo ne povas transformi lin al geniulo!

Meti la nomon de Stalino apud la nomoj de Markso, Engelso, Lenino — tio signifas moki Markson, Engelson, Leninon, tio signifas moki la proletaron, tio signifas perdi tutan hontemon, transiri ĉiujn limojn de malnobleco; meti la nomon de Lenino apud la nomo de Stalino estas kvazaŭ Elbruson meti apud sterkamaso; meti verkojn de Markso, Engelso kaj Lenino apud «verkoj» de Stalino estas same, kiel meti apud muziko de grandaj komponistoj Betoveno, Mozarto, Vagnero k. a. muzikon de strata gurdisto.

Lenino estis gvidanto, sed ne estis diktatoro; Stalino, male, estas diktatoro, sed ne estas gvidanto. La proleta revolucio bezonas bonajn gvidantojn, la proleta leninisma partio ne povas ekzisti sen gvidantoj, sed la proleta revolucio ne bezonas diktatorojn. La partio kaj la proletaro devas lukti eĉ kontraŭ la plej «bonaj» diktatoroj, ĉar degenero de gvidantoj en diktatorojn signifas degeneron de la proletara diktaturo mem.

Kia diferenco estas inter gvidanto kaj diktatoro?

Vera gvidanto estas levata antaŭ ĉio de moviĝo de popolamasoj, li apogas sin unuavice sur la popolamasoj kaj ilia fido, li estas profundege ligita kun la popolamasoj, konstante turniĝas inter ili, li iras antaŭ ili, diras al ili veron, ne trompas ilin, kaj la amasoj konvinkiĝas per propra sperto pri praveco de lia gvidado kaj subtenas lin. Tia ĝuste estis Lenino — tiu genia gvidanto de la proletaro, tiaj estis la fondintoj de la scienca komunismo Markso kaj Engelso, tiaj estis ankaŭ veraj gvidantoj de la burĝa revolucio en Francio — Robespjero, Marato k. t. p. Diktatoro, male, plejparte venas al la potenco aŭ per subpremo de revolucio, aŭ post falo de la revolucia ondo, aŭ per internaj intrigoj de la reganta kliko, aŭ per palaca renverso, apogante sin sur ŝtata aŭ partia aparato, armeo, polico. Diktatoro apogas sin precipe ne sur popolamasoj, sed sur sia fidela kliko, sur armeo, sur ŝtata aŭ partia aparato, li ne estas ligita kun la popolamasoj, li ne turniĝas inter ili, li povas flirti kun ili kaj flati ilin, sed li trompas la popolamasojn, li regas ne tial, ke la amasoj fidas al li, sed plej ofte spite al tio. Politiko de diktatoro estas politiko de internaj postkulisaj manovroj, politiko de elekto de fidelaj persone al li homoj, politiko de pravigo, defendo kaj laŭdegado de lia regado. Napoleono, Mussolini, Piłsudski, Horthy, Primo de Rivera, Ĉiang Kaj-ŝek k. c. — ĉiuj ili precipe trafas en tiun karakterizon. En tiun karakterizon trafas ankaŭ la diktaturo de Stalino, kvankam lia diktaturo radikale diferencas disde burĝaj diktaturoj — per tio, ke ĝi elkreskis surbaze de proletara diktaturo, estante misformaĵo de la proletara diktaturo kaj kontribuante ties pluan misformadon kaj degeneron.

Stalino neniam estis vera, reala gvidanto, sed des pli facile por li estis kun iro de eventoj iĝi vera diktatoro. Sian hodiaŭan rolon li okupis ne pro subteno de la popolamaso. Li venis al la nuna senlima regado per ruzaj manovroj, apogante sin sur amaso da fidelaj al li homoj kaj sur la aparato, kaj helpe de trompo je la popolamaso. Li estas deŝirita disde la popolo, li ne estas ligita kun ĝi, li tenas sin ne sur fido de la popolamasoj, sed sur terorizado je ili. Unuvorte, trajtoj de la nuna Stalino estas trajtoj de diktatoro, sed ne de gvidanto.

La «laboro» pri kanonizado de Stalino ricevis grandiozan amplekson. Homoj de ĉiuj rangoj konkure penas superi unu la alian en «socialisma konkurado» en tereno de servado al la «gvidanto». Teoriaj artikoloj en revuoj iĝis simple peticioj pri promocio kaj motivitaj subskriboj pri politika lojaleco rilate al Stalino. La partia maŝino diligente plenumas la «mendon». Sed la ideo de kanonizo tamen estas kondamnita al evidenta fiasko. Ni jam ne parolas pri liaj «eraroj» aŭ, esprimante pli ĝuste, pri tuta ĉeno da distordoj de marksismo-leninismo dum la lastaj 4–5 jaroj. Sed se preni lian starpunkton de la periodo 1914–1927, do ankaŭ ĉi tie ekzistas tiaj nigraj «flikaĵoj» sur liaj «puraj» vestoj, kiujn li ne povos forskrapi kaj forviŝi per ajna falsado de la historio de la partio.

Unue, Stalino dum la monda imperiisma milito estis ne bolŝevisto, elpaŝanta por malvenko de sia registaro, sed platona internaciisto, t. e. li staris ne sur la starpunkto de la zimervalda maldekstro, kiel Lenino, sed sur la starpunkto de la plejmulto de la Zimervalda konferenco, t. e. sur la starpunkto de Martov, Trocko k. a.44.

Ke tio estas ĝuste tiel — pri tio atestas neniu alia, ol Stalino mem en sia artikolo «Pri la milito», publikigita en lia artikolaro «Sur la vojoj al la Oktobro». En tiu ĉi artikolo ni legas: «Konduto de Guesde, Sembat k. a. ricevis ĝustan kaj aŭtoritatan takson en certaj rezolucioj de socialistaj kongresoj en Zimervaldo kaj Kintalo (1915–1916) kontraŭ la milito. La postaj eventoj konfirmis tutan pravecon kaj fruktodonecon de la tezoj de Zimervaldo — Kintalo» (p. 4)45.

Ĉu povas post tiu citaĵo esti dubo, ke dum la mondmilito Stalino ne estis bolŝevisto por malvenko de sia registaro, sed estis centristo: «La eventoj konfirmis tutan pravecon kaj fruktodonecon de la tezoj de Zimervaldo — Kintalo». Stalino, tiamaniere, jam en 1917 estis tute konsenta kun la decidoj de la Zimervalda kaj Kintala konferencoj. En la realo la eventoj konfirmis ne la «tutan pravecon kaj fruktodonecon de la tezoj de Zimervaldo — Kintalo», sed tutan pravecon kaj fruktodonecon de la zimervalda maldekstro. Kaj tio, kiel estas sciate, ne estas la samo.

Lenino pri la Zimervalda konferenco en sia artikolo «La unua paŝo» skribas: «La konferenco malakceptis, per 19 voĉoj kontraŭ 12, transdonon en la komisionon de la projekto de rezolucio, proponita de ni kaj aliaj revoluciuloj marksistoj, kaj nia projekto de manifesto estis donita en la komisionon kune kun du aliaj por ellaboro de komuna manifesto. La akceptita manifesto fakte signifas paŝon al idea kaj praktika rompo kun oportunismo kaj social-ŝovinismo. Sed samtempe tiu manifesto, kiel montros ties analizo, suferas pro nekonsekvenceco kaj nefindiriteco»46. La bolŝevistoj, sekve, restis en la konferenco en malplimulto kaj opiniis, ke la manifesto kaj la rezolucioj, akceptitaj de la konferenco, suferas pro nekonsekvenceco kaj nefindiriteco, sed Stalino opinias ilin tute ĝustaj (la eventoj konfirmis tutan pravecon de la tezoj de Zimervaldo-Kintalo). Tia estas tiu «ŝtonfirma», «konsekvenca», «ŝtala» bolŝevisto dum la milito. Stalino per diversaj sofismaj artifikoj kaj krioj pri kalumnio penos stompi tiun fakton, sed neniun el honestaj partianoj, marksistoj-leninanoj, laboristoj li sukcesos trompi: la fakto tro klare parolas pri si.

Due, la starpunkto de Stalino en 1917 antaŭ la veno de Lenino estis, kiel estas konate, duonmenŝevisma. En la sama artikolo «Pri la milito» Stalino salutas la alvokon de la Petrograda Soveto «Al la popoloj de la tuta mondo», kaj eliron el la milito li vidas en premado al la Provizora registaro kun postulo konsenti tuj komenci pripacan interparoladon. En tiuj opinioj de Stalino ne estas eĉ grano da bolŝevismo, nek leninismo. En sia antaŭparolo al la artikolaro «Sur la vojoj al la Oktobro» Stalino penas stompi la veran sencon de siaj starpunktoj, kaŝi ĝin malantaŭ la dorson de la partio. Li skribas, ke la tri unuaj artikoloj reflektas certajn hezitojn de la plimulto de nia partio rilate la demandon pri paco kaj potenco de Sovetoj, kiuj ekzistis, kiel estas konate, en marto — aprilo 1917. Nun li agnoskas neniajn «objektivajn kondiĉojn». Tie, kie eblas kaj necesas atente konsideri objektivajn kondiĉojn kaj kalkuli ilin, li ilin malakceptas. Sed tie, kie estas nepermeseble kaŝiĝi malantaŭ objektivajn kondiĉojn, li ilin altiras por savo de la stato. Tio, vidu, «estis periodo de kruda rompado de la malnovaj starpunktoj». Sed tio estas nur klarigo de lia duonmenŝevisma starpunkto, sed ne ĝia pravigo. De konduto de gvidantoj en grandega grado dependas konduto de la popolamasoj. Kaj homo, pretendanta al nomo de gvidanto, ne rajtas kaŝiĝi malantaŭ humorojn de la amasoj kaj krudan rompon de malnovaj starpunktoj. Gvidanto devas montri sin ĝuste en la momento de «kruda rompado de malnovaj starpunktoj».

Sed Stalino en tiu momento montris sin ne bolŝevisto, sed duonmenŝevisto. Platona internaciisto, nebolŝevisto dum la monda imperiisma milito, duonmenŝevisto en marto — aprilo 1917 — tielas tiu «heroo de nia tempo».

Trie, ni vidu, kiaj estis starpunktoj de Stalino koncerne la demandon pri la Bresta packontrakto en la 1918-a jaro. Ĝis nun estis disvastiĝinta la opinio, ke la starpunktoj de Stalino tute koincidis kun la starpunktoj de Lenino. Sed efektive tio estas tute ne vera. Tiuj starpunktoj estis fiksitaj ne en literaturaj elpaŝoj de Stalino, sed en protokoloj de la CK de la RSDLP(b)47 (aŭgusto 1917 — februaro 1918). En tiuj protokoloj ni legas jenon:

«K-do Stalino opinias, ke, akceptante la sloganon de revolucia milito, ni ludas por profito de la imperiismo. La starpunkto de k-do Trocko ne estas starpunkto. Revolucia movado en la Okcidento ne ekzistas, ne estas faktoj, sed estas nur potenciala eblo, kaj la eblon ni ne povas konsideri.

K-do Lenino pruvas, ke li ne konsentas en kelkaj partoj kun siaj samideanoj Stalino kaj Zinovjev. Unuflanke, estas certe, ke en la Okcidento ekzistas amasa movado, sed revolucio tie ankoraŭ ne komenciĝis. Tamen, se ni pro tio ŝanĝus nian taktikon, do ni estus perfiduloj de la internacia socialismo»48.

La donitaj citaĵoj el la dokumentoj atestas, ke Stalino elpaŝis por la Bresta paco tute alie, ol Lenino. Lenino aliris al la demando pri la Bresta paco kiel bolŝevisto-internaciisto, dum Stalino — kiel naci-bolŝevisto. Por Lenino la Bresta paco estis rimedo atendi ĝis apero de la ĝenerala socialisma revolucio, ĉar «en la Okcidento ekzistas amasa movado, sed revolucio tie ankoraŭ ne komenciĝis». Sed el la vidpunkto de Stalino «revolucia movado en la Okcidento ne ekzistas, faktoj ne estas, sed estas nur potenciala eblo, kaj la eblon ni ne povas konsideri».

Lenino pasie kredis pri revolucia movado en la Okcidento kaj vidis ĝin, Stalino ne kredis pri ĝi («la eblon ni ne povas konsideri») kaj ne vidis ĝin («estas nur potenciala eblo»). Stalino, esence, proponis por longe forgesi pri la monda revolucio — kiam la heliko ĝisrampos. Sed Lenino la rusian revolucion traktis kiel komencon de la monda revolucio, kiu estas neevitebla en proksimaj jaroj. Ĝuste tial Lenino nomis en malrekta formo la starpunkton de Stalino perfida «rilate al la monda socialismo».

Tielas Stalino kiel «internaciisto» en la periodo de subskribo de la Bresta packontrakto.

Fine, kvare, ni rigardu al la starpunkto de Stalino en la ĉina revolucio en la jaroj 1926–1927. Tiu starpunkto estis same ne bolŝevisma, sed duonmenŝevisma, vere oportunisma, komprenante, certe, tiun esprimon en la marksism-lenina, sed ne en stalina senco. Oportunismo de tiu starpunkto konsistas ne en tio, ke Stalino elpaŝis por permesebleco de provizoraj blokoj kun revolucia burĝaro (tio estis ĝusta), sed en tio, ke en tiu bloko li la kompartion transformis al aldonaĵo, al vosto de Kuomintango, ke li dormigis atenton de la laborantaj amasoj kaj de la ĉina kompartio rilate al la burĝaro, ke li agis kontraŭ la postulo de Lenino: observu la aliancanon, kiel malamikon.

Stalino kutime la kulpon pri oportunisma gvidado de la ĉina revolucio faligis sur la estraron de la ĉina kompartio. Sed ĉiu scias, ke la ĉina kompartio, eĉ en etaj detaloj, tiam blinde sekvis direktivojn de la Kominterno, kie la unuan violonon ludis jam Stalino.

Bankrotinte kun sia oportunisma linio de gvidado de la ĉina revolucio kaj faliginte la kulpon pri tio sur la CK-on de la ĉina kompartio, Stalino post 1–2 monatoj subite turnas sin de oportunismo al aventurismo kaj kondukas la ĉinan revolucion al ruiniĝo. Ĉiuj ĉi faktoj estas nekontesteblaj. Ilin eblas «pravigi» nur per sofismaj artifikoj.

Tiuj faktoj ree montras la «brilajn» kvalitojn de Stalino kiel «gvidanto», ili montras, ke ni havas antaŭ ni ne «ŝtonfirman bolŝeviston», sed bolŝeviston, farintan en decidaj momentoj de la partia vivo krudegajn oportunismajn erarojn kaj hezitojn, kaj nun transformiĝintan en senprincipan fipolitikiston kaj aventuriston.

Se tiel statas afero kun Stalino kiel gvidanto, do neniom pli bone li aspektas kiel teoriisto. Paroli pri Stalino kiel teoriisto antaŭ 1917 estas simple ridinde. Ĉiuj liaj teoriaj laboraĵoj antaŭ 1917 reduktiĝas al tri malgrandaj artikoletoj pri nacia demando, publikigitaj siatempe en «Prosveŝĉenije» («Klerigo»), kaj poste, en la unuaj jaroj de la revolucio, eldonitaj kiel aparta broŝuro. Tiuj artikoloj prezentas tre mezkapablan komponaĵon de opinioj de Lenino pri la nacia demando, kaj nenion pli. Poste iras lia artikolaro «Sur la vojoj al la Oktobro». Kiel ni jam notis, la unuaj artikoloj de ĝi, verkitaj antaŭ la veno de Lenino, estas duonmenŝevismaj. Kio koncernas la ceterajn, do en ili la aŭtoro montras sin ege mezkapabla «teoriisto» kun malforta marksisma erudicio. La sama stampo de limigiteco, senmoveco, skemeco, malvasta horizonto kaj malforta erudicio de la aŭtoro kuŝas ankaŭ sur ceteraj liaj laboraĵoj, inklude ankaŭ la plej bonan kaj valoran — «Pri demandoj de leninismo».

En siaj laboraĵoj li montras ne riĉan teorian havaĵon, sed nur scipovon kaj lerton kaŝi ties mizerecon. Ke tio estas ĝuste tiel, ke ni havas antaŭ ni ne teoriiston, sed «kornikon en pavaj plumoj», — ni tion demonstros per plej gravaj teoriaj demandoj.



44 Zimervalda konferenco (1915, Svisio) — internacia socialista konferenco, kiu elpaŝis kontraŭ la komencita de imperiistoj mondmilito kaj social-ŝovinismo. V. I. Lenino organizis en la konferenco zimervaldan maldekstran frakcion, al kiu kontraŭstaris tiel nomata zimervalda centro.

45 Stalino I. Verkoj, vol. 3, p. 4. La Kintala konferenco (1916, Svisio) akceptis kontraŭmilitan manifeston kaj aliajn dokumentojn, kiuj, kvankam ne enhavis la leninan sloganon pri transformo de la imperiisma milito en intercivitanan militon, sed inkludis aldonitajn laŭ insisto de Lenino kaj la zimervalda maldekstro alvokojn al ĉies internacia lukto kontraŭ milito por socialismo.

46 Lenino V. I. Plena verkaro, vol. 27, p. 38 (La unua paŝo).

47 RSDLP(b) — Rusia socialdemokratia laborista partio (bolŝevista) — nomo de la bolŝevista partio ĝis 1918. Poste ĝi estis alinomita al RKP(b) — Rusia komunista partio (bolŝevista), kaj post kreiĝo de la USSR al VKP(b), kie «V» estas por «vsesojuznaja» («tutunia» en la rusa), ekde 1952 ĝi nomiĝis KPSU — Komunista partio de la Sovetunio (trad.).

48 Protokoloj de la CK de la RSDLP(b). Aŭgusto 1917 — februaro 1918. Moskvo, 1958, pp. 171–172.



5. Leninismo kaj lukto kontraŭ oportunismo

Ni traktu antaŭ ĉio la radikan demandon de la instruo de Markso kaj Lenino — pri lukto kontraŭ oportunismo. Defendo de pureco de teoriaj principoj de marksismo-leninismo estas la ĉefa devo de bolŝevisto, komunisto. Senkompromisa lukto kontraŭ oportunismo, esprimanta burĝan influon al la partio de la proletaro, estas decida kondiĉo de venko de la proleta revolucio, de venka socialisma konstruado.

Ĉio ĉi estas absolute nedisputebla. Sed kiu alproprigis nur tiun ĉi postulon en la instruo de Lenino, tiu ankoraŭ ne iĝis bolŝevisto. Ni ne forgesu, ke ajnan veraĵon, ajnan grandan instruon eblas distordi, banaligi, karikaturigi. Lenino en sia genia verko «La infana malsano de «maldekstreco» en komunismo» pri tiu demando skribas: «La plej sukcesa rimedo por senkreditigi novan politikan (kaj ne nur politikan) ideon kaj malutili ĝin konsistas en tio, ke, en la nomo de ĝia defendo, redukti ĝin al absurdo. Ĉar ajnan veraĵon, se fari ĝin «troa»... se ĝin troigi, se ĝin etendi ekster la limojn de ĝia efektiva aplikeblo, oni povas redukti al absurdo, kaj ĝi eĉ neeviteble ĉe la indikitaj kondiĉoj iĝas absurdo»49. Ĝuste tio nun okazis kun la lenina instruo pri lukto kontraŭ oportunismo. Stalino la leninan instruon pri lukto kontraŭ oportunismo banaligis ĝis ekstrema limo, reduktis ĝin al absurdo, faris karikaturo kaj objekto de mokoj kaj por la partianoj mem, kaj por la laboristoj kaj laborantoj ĝenerale, kaj por malamikoj de la proletara diktaturo. Stalino la lukton kontraŭ oportunismo transformis simple al instrumento de terorizado je la partio kun celo defendi siajn malklerajn kontraŭleninajn teoriojn kaj politikon, transformis al vipo por pelado de partianoj en ĉiaspecaj kampanjoj.

Kio estas oportunismo?

Engelso donas jenan klasikan difinon de oportunismo:

«Tiu forgeso de grandaj, radikaj konsideroj pro minutaj interesoj, tiu ĉasado al minutaj sukcesoj en lukto por ili sen konsidero de pluaj konsekvencoj, tiu oferado de la estonteco de la movado al la nuno, — eble, okazas (ankaŭ) pro «honestaj» motivoj. Sed (tio) estas oportunismo kaj restos oportunismo, kaj «honesta» oportunismo, verŝajne, estas pli danĝera ol ĉiuj aliaj»50.

Ĝuste saman difinon de oportunismo donas ankaŭ Lenino. Li diras:

«Oportunismo konsistas en oferado de radikaj interesoj por gajni partajn profitojn. Jen en kio estas la kerno, se preni teorian difinon de oportunismo»51.

Se deĉifri tiujn formulojn de Engelso kaj Lenino, se konkretigi ilin, do eblas diri, ke oportunismo por partioj, ankoraŭ luktantaj por potenco, konsistas en rezigno de lukto por armita renverso de la burĝaro, en kapitulaco antaŭ malfacilaĵoj kaj danĝeroj de tiu lukto, en substituo de lukto por monda proleta revolucio per lukto por reformoj, en stompado de nepacigeblo de klasaj kontraŭdiroj inter la burĝaro kaj la proletaro, en strebo pacigi tiujn kontraŭdirojn anstataŭ akrigi ilin, en subfoso de internacia solidareco de la proletaro, en rezigno de ĝi, en semado de iluzioj en vicoj de la laborista klaso, ke enkadre de kapitalismo la proletaro povas atingi plibonigon de sia situacio, en cedo al spontaneeco de la laborista movado, en forgeso de sia devo ĉiel defendi la Sovetunion, en strebo pacigi la mondrigardon de la revolucia proletaro — marksismon-leninismon, dissolvi ĝin, kripligi kaj misformi ĝin aplike al tiu aŭ alia speco de la burĝa mondrigardo. Kio koncernas partion kaj proletaron, jam konkerintajn la ŝtatan potencon, do ĉi tie la enhavo de la nocio de oportunismo tre vastiĝas kaj samtempe modifiĝas.

Por komunista partio, kie la proletaro jam konkeris la politikan potencon, la tuta malnova enhavo de la nocio oportunismo konserviĝas tiom, kiom tio koncernas ĝustan aplikon de la principoj de leninismo en lukto por renverso de regado de la kapitalo en tiuj landoj, kie potencas la burĝaro. Kiam ni transiras al la lando de proletara diktaturo mem, do ĉi tie la enhavo de la nocio oportunismo iomete modifiĝas. Ĉi tie ni same ne povas toleri ajnan stompadon de klasaj kontraŭdiroj kaj inter la proletaro kaj la kapitalismaj elementoj de la urbo kaj la kamparo, kaj inter la proletaro kaj la meza kamparanaro. Sobra, klara, honesta, rekta, konsekvenca marksism-leninisma takso, sobra marksism-leninisma analizo ankaŭ ĉi tie, kiel ĉie, estas absolute necesaj.

Sed en la kondiĉoj de la proletara diktaturo ni jam ne estas interesitaj pri ekscito de klasa batalo, pri ĝia pliakrigo ne nur inter la proletaro kaj la meza kamparanaro, sed ankaŭ inter la proletaro kaj la kapitalismaj elementoj.

Politiko de ekscitado de klasbatalo, kiel montris sperto de la lastaj tri jaroj, gigante misorientas kaj radike subfosas la socialisman konstruadon. Ja la proleta ŝtato havas ĉiujn eblojn, ne cedante eĉ spanon da siaj pozicioj, ne eksciti la klasbatalon.

Eĉ se la burĝaro, almenaŭ provizore, kaj en malvastaj limoj, sen cedo de siaj pozicioj, helpe de la aparato de la burĝa ŝtato, gazetaro, eklezio, sukcesas moderigi la klasbatalon, mildigi ĝin, doni al ĝi «leĝajn», se tiel diri, normalajn formojn, reguligi ĝin, do la proleta ŝtato disponas dekoble pli potencajn rimedojn por reguligado de la klasbatalo. Iam ankaŭ Stalino, kiel ni vidis supre, komprenis tiujn elementajn marksismajn skemojn. Sed nun, definitive implikiĝinte kaj droninte en mensogo, li malkovris eĉ «leĝon» de neevitebla pliakriĝo de la klasbatalo «laŭmezure de nia moviĝo laŭ la vojo al socialismo».

Dua specifaĵo. Kapitulaco antaŭ malfacilaĵoj de la socialisma konstruado, ignorado de taskoj de la socialisma konstruado, neglektado de ili, cedo al spontaneeco, memirado, rezigno de necesa rapida disvolvo de industriigo de la lando. Tiujn trajtojn oportunismo antaŭ konkero de politika potenco, nature, ne havas. Stalino ĉi tie faris speciale multe da nebulo, unu parton da vero miksis kun 9 partoj da mensogo, kaj necesas grandegaj penoj, por apartigi erojn de la vero disde grandega kvanto da galimatio. Kapitulaco antaŭ malfacilaĵoj de socialisma konstruado en unu ekonomie postrestanta lando estas senduba oportunismo. Tamen per konstatado de tiu fakto la demando ankoraŭ ne estas solvata, sed nur metata.

Kiu vere kapitulacas antaŭ malfacilaĵoj, tiu estas oportunisto, sed kiu krias nur pri kapitulaco, tiu ankoraŭ ne estas bolŝevisto, sed, eble, nur demagogo, frazisto, babilulo, strebanta tute ne al superado de la malfacilaĵoj, sed al siaj personaj, gloramaj celoj, ĉar la esenco de la demando estas en manieroj de superado de la malfacilaĵoj. Se la politika linio de la estraro estas tia, ke, alvokante al lukto kontraŭ malfacilaĵoj, ĝi garantias superadon de tiuj malfacilaĵoj kaj venkon de la socialisma konstruado, do tia linio estas vere lenineca. Sed se la politika linio de la estraro ne nur ne garantias superadon de tiuj malfacilaĵoj, sed, male, plimultigas ilin, amasigas, enpelas la partion kaj la landon en sakstraton kaj pereigas la socialisman konstruadon, senkreditigas ĝin en la radiko mem, do ĝi estas kontraŭlenina, kvankam ĝin ne eblas nomi oportunisma. La politiko de Arakĉejev, ne kapitulacinta antaŭ malfacilaĵoj kaj sciinta nur unusolan sloganon — «Pelu!», ne entenas, certe, en si oportunismon, sed en ĝi ankaŭ ne estas eĉ grano da leninismo. Cedo al spontaneeco, memirado estas oportunismo, tamen, ignorado de konkreta situacio, transsaltado super tuta sumo da materiaj, kulturaj, vivkondiĉaj kaj politikaj cirkonstancoj, en kiuj oni devas labori, ekonomia kaj politika ĥlestakova fanfaronado — en ne malpli granda grado estas aventurismo.

Stalino nuntempe sub tiun ĥlestakovan fanfaronadon kaj aventurismon metis veran «teorian» fundamenton. En sia parolado «Nova situacio — novaj taskoj de ekonomia konstruado» li skribas:

«Fine, du vortojn pri nia ekonomia plano por la 1931-a jaro. Ekzistas kelkaj apudpartiaj filistroj, kiuj certigas, ke nia industria programo estas nereala, neplenumebla. Tio estas io simila al «saĝa gobio» de Ŝĉedrin, kiuj ĉiam pretas distribui ĉirkaŭ si «vakuon de senpenseco». Ĉu realas nia industria programo? Sendube, jes!.. Ĝi estas reala almenaŭ tial, ke ĝia plenumo dependas nun nur de ni mem, de nia scipovo kaj nia deziro uzi ekzistantajn ĉe ni riĉegajn eblojn. Per kio do alia oni klarigu tiun fakton, ke tuta vico da entreprenoj kaj industriaj branĉoj jam superplenumis la planon?.. Estus stulte pensi, ke industria plano reduktiĝas al listo de ciferoj kaj taskoj. Efektive industria plano estas viva kaj praktika agado de milionoj da homoj. Realeco de nia industria plano estas milionoj da laborantoj, kreantaj novan vivon. Realeco de nia industria programo — tio estas vivaj homoj, tio estas ni mem, nia volo al laboro, nia preteco labori nove, nia decidemo plenumi la planon. Ĉu ni havas ĝin, tiun decidemon? Jes, ni havas. Sekve, nia industria programo povas kaj devas esti efektivigita»52.

Tielas la stalina «filozofio» de lukto por plenumo de la plano, por alta rapideco de disvolviĝo. Laŭ sia teoria marksism-leninisma malklereco, laŭ sia plena rompo kun materiisma dialektiko, laŭ sia malpleneco, laŭ absoluta manko de eĉ plej eta peno aliri realan analizon de tiuj kondiĉoj, de kiuj dependas plenumo de la plano, laŭ sia nudigita, senkaŝa deziro per malplena babilado kaj elŝirado de apartaj «faktetoj» stompi bankroton de la aventurismaj rapideco kaj metodoj de planado tiu parolado prezentas veran perlon.

Ĉiu, kiu ankoraŭ ne forgesis elementojn de marksismo-leninismo, kiu ankoraŭ ne mallernis sub influo de ĉiutaga distordado de la instruo de Markso-Engelso-Lenino pensi lenine, tiu tuj diros, ke la parolado de Stalino eĉ ne odoras per leninismo. Laŭ sia objektiva enhavo tio estas filozofio de ekonomia kaj politika aventurismo, tio estas purega subjektiva ideismo, tio estas siaspeca reeldono de eser-eco.

Ni rigardu, kiajn argumentojn por defendo de realeco de la plano donas Stalino. Unue, la realeco de la plano, laŭ Stalino, estas pruvita per tio, ke vico da entreprenoj kaj industri-branĉoj jam superplenumis la planon. Due, per tio, ke plenumado de la plano dependas ekskluzive de ni mem. Ĉu realeco de la plano estas nia decidemo plenumi tiun planon? Jen ĉio, kion povis doni Stalino por defendo de realeco de la plano. Tamen tiuj tezoj efektive nenion pruvas, sed ankoraŭfoje demonstras, kiajn mizerajn sofismajn artifikojn devas uzi Stalino por pravigo de sia politiko.

Ĉu pruvas realecon de la plano de la tuta industrio la plenumo de la plano fare de apartaj entreprenoj kaj eĉ de tutaj branĉoj de industrio? Neniuokaze. Tio estas ĝuste tiu elŝirado de apartaj «faktoj», kiujn tiel senkompate vipadis Lenino. El 50 mil entreprenoj ĉiam eblas elŝiri, elpluki 500–600 entreprenojn, kiuj plenumas la planon, sed tio ankoraŭ absolute nenion diras pri realeco de la plano entute. Unuj el tiuj entreprenoj plenumis la planon tial, ke oni ilin plene provizadis per krudmaterialoj je konto de aliaj entreprenoj, aliaj tial, ke oni ilin je konto de aliaj entreprenoj pli bone financadis, la triaj tial, ke ilin oni provizis per la plej bonaj, plej kvalifikitaj specialistoj, la kvaraj simple tial, ke tiu plano, kompare kun la pasinta jaro, ne nur ne donis ajnan kreskon de produktado, sed — eĉ ties malkreskon, la kvinaj je konto de kolosa malbonigo de kvalito de la produktoj, la sesaj, fine, simple donis falsitajn informojn pri plenumo de la plano, blufis, imitante Stalinon. Kaj sur tia «teoria» bazo Stalino konstruas siajn konkludojn!

Proksimume same statas la afero ankaŭ kun apartaj branĉoj de industrio. Stalino elŝiras la aŭtomobilan industrion, la elektroteĥnikan, la maŝinkonstruan kaj ankoraŭ du similajn, kaj sur ili konstruas la konkludon. Sed tio estas junaj industribranĉoj: ili havas ankoraŭ mizerajn ampleksojn de produktado kaj ankoraŭ estas ekregantaj la teĥnikon. Nature, ili donas altan rapidecon, sed tiuj branĉoj havas ne pli ol 10% de la tuta konsisto de laboristoj de la USSR; ili estas metitaj en ekskluzive bonajn kondiĉojn kompare kun la tuta maso de la industrio (rilate de provizado per krudmaterialoj, financoj, eksterlanda valuto, konstrumaterialoj k. c.); ili estis provizataj per ĉio ĉi je la konto de la ĉefa maso de la industrio; tiuj branĉoj koncentris en siaj entreprenoj grandegan kvanton da troa laborforto; laboristoj de tiuj entreprenoj je konto de ĉiuj aliaj laboristoj pli bone estis nutrataj en manĝejoj, pli bone estis provizataj en fermitaj distribuejoj per nutraĵoj, vestaĵoj k. t. p., pli bone estis priservataj per laborvestaĵoj. Jen kie estas la sekreto de la plenumo de la plano fare de tiuj industri-branĉoj, se forgesi pri falsado de statistikaj informoj. Sed Stalino ankaŭ ĉi tie rezonas laŭ la principo: se eblas escepto, do eblas ankaŭ la regulo. Se kelkaj homoj estas mensoguloj, do ankaŭ ĉiuj homoj povas esti mensoguloj.

Bonega «marksism-leninisma» rezono! Stalino tiun demandon timas eĉ tuŝi per konkreta analizo, ĉar tia analizo malkovrus risortojn de lia ekvilibrismo kun rapideco. Ĝuste tial li limigas sin per dekretado anstataŭ pruvoj.

Kio koncernas la duan pruvon de Stalino, do ĝi atestas eĉ pli klare pri tio, kiom Stalino implikiĝis kaj mensogas. Akuzi pri ĉio «objektivajn kondiĉojn», serĉi ilin tie, kie ili ne estas, — tio estas, certe, oportunismo. Sed negi ilin tie, kie ili estas, rifuzi striktan, konkretan, kuraĝan kaj honestan marksisman analizon kaj konsideron de tiuj kondiĉoj, — signifas konduki la partion kaj la landon al certa malvenko, signifas estri blinde...

Stalino deklaras, ke plenumo de la plano dependas nun ekskluzive de ni mem. Tio estas purega galimatio, malkleraĵo. Plenumo de plano dependas de tio, kiom ĝuste ĝi estas komponita. Falsa plano, konsideranta nur solan nian decidemon ĝin plenumi, estas anticipe kondamnita al pli aŭ malpli frua bankroto. Ĝusta plano devas konformi al almenaŭ jenaj kondiĉoj: 1) ĝusta kaj strikta konsidero de materiaj resursoj; 2) ĝusta konsidero, plenumo de mezuro de tiuj ŝanĝoj kaj ŝovoj, kiuj devas esti faritaj en interrilatoj inter apartaj elementoj de la naciekonomio surbaze de sistema rapida kresko de produktivaj fortoj kaj altigo de specifa pezo de la socialisma sektoro en konkreta periodo kaj en konkreta loko; 3) nepra kaj senĉesa reala kresko de materia kaj kultura nivelo de la laborista klaso kaj de la laborantaj amasoj.

Plenumo de plano dependas ne nur ne ekskluzive de ni mem, sed ĝi en grandega grado dependas de: a) krudmateriala bazo, b) provizado de laboristoj per provianto kaj vestaĵoj, c) ekzisto de sufiĉa kvanto da financaj rimedoj, ĉ) sufiĉa kvanto da fervojaj, akvaj kaj tirĉevalaj transportiloj kaj d) persona interesiteco de la laboristoj kaj ĉiuj laborantoj pri plenumo de la plano. Sen tiuj kondiĉoj ajnaj paroloj pri plenumo de plano, pri volo al laboro, pri «nia decidemo» estas nur frazo, babilado kaj ĵetado de polvo en la okulojn de la laboristoj. Sed ĝuste tiujn kondiĉojn Stalino stompas, forviŝas, fortiras disde ili la atenton de la laboristoj, ĉar ili mankas. Vere: la krudmateriala bazo estas radike subfosita, la laboristoj malsatas (eĉ terpomo iĝis rara produkto), la laboristoj malhavas vestaĵojn kaj piedvestojn, mankas financoj por la industrio, ĉar la impostoj venas malforte kaj pagokapablo de la loĝantaro estas subfosita ĝis la fundamento, la tirĉevala transporto estas preskaŭ tute neniigita, persona interesiteco de laboristoj kaj kamparanoj estas mortigita...

Rezulte el la stalina realeco restas malpleno. Anstataŭ plenumo de la plano — frazoj pri plenumo de la plano. La rezultoj de la 1931-a ekonomia jaro ĝuste tion konfirmis.

Ni turnu nin al «rapida disvolvo». Ni jam notis supre, ke Stalino ĵonglas per tiuj vortoj, kiel al li plaĉas, enmetante en ilin plej diversan enhavon, depende de tio, kio estas profita al li. Kio estas rapida disvolvo? Se ne deiri de la grundo de marksismo kaj se ne ŝanĝi la enhavon de la nocio «rapida disvolvo» depende de la stalina «ekonomia konjunkturo», do ĝi povas havi nur unusolan enhavon: pli rapidan kreskon de socialismaj produktivaj fortoj, ol kresko de kapitalismo en la periodo de ties prospero. Se la kapitalismaj landoj en la periodo de prospero donadis ĉiujaran kreskon de produktado de 6 ĝis 10%, do la Sovetunio, neniiginte la privatan proprieton je la tero, eksproprietiginte fabrikojn, uzinojn, transportilojn, havante en siaj manoj ĉiujn decidajn ekonomiajn komandajn pintojn, planante sian ekonomion kaj apogante sin al subteno, aktiveco kaj kreado de la popolamasoj, havas ĉiujn eblojn realigi pli altan kreskon. Kiu negas tiun eblon, tiu negas avantaĝojn de socialisma ekonomio, tiu estas oportunisto.

Kaj poste en kadroj de tiu akceptita principo komenciĝas jam preciza kalkulo kaj konsidero. Ĉu tiu kresko ĉiujare egalos al 12, 13, 15, 18, 20%, — tion necesas pruvi, unue, per precizaj formuloj kaj kalkuloj kaj, due, per la sperto mem de la socialisma konstruado, ĉe tio, tamen, ĉiam konsiderante, ke rapida kresko devas esti garantiita ne por 3–4 jaroj, sed por longa historia periodo kaj ke la rapideco devas apogiĝi al senkriza disvolvo de socialisma ekonomio, kaj ankaŭ al vera kresko de materia bonstato de la popolamasoj. Kaj tiu, kiu asertas, ke la ebla rapideco estas 12% de kresko de produktado dum jaro, same malmulte surbaze de tio estas oportunisto, kiel ankaŭ tiu, kiu asertas, ke eblas atingi rapidecon je 20 aŭ 30% de ĉiujara kresko.

Sed tiu, kiu hodiaŭ la 15%-an kreskon proklamas oportunisma, deklarante por morgaŭ 25%, kaj por la sekva jaro — 30%, kaj poste komencas tutan tiun operacion fari en inversa ordo, tiu mokas la leninan instruon pri lukto kontraŭ oportunismo, tiu transformas la lukton kontraŭ oportunismo en karikaturon, en ridindaĵon kaj per tio ne kontribuas al la lukto kontraŭ oportunismo, sed nur plifortigas la oportunismon.

Nun kelkajn vortojn pri lukto kontraŭ oportunismo en la praktiko. Ĉi tie Stalino superis ĉiujn rekordojn de banaligo de leninismo. Oportunismo en grenprovizado, oportunismo en fojnoprovizado, oportunismo en lignaĵprovizado, oportunismo en provizado de semoj, oportunismo en flosigado de arbotrunkoj, oportunismo en provizado de lano, lino, oportunismo en prizorgado de ĉevaloj, oportunismo en purigado de brutejoj, kavoj, oportunismo en laboro de ratkaptistoj. Ĉie estas oportunismo!

Ĉio estas farbita per unu stalina griza farbo! Ĉiuj estas faritaj oportunistoj! Sed tie, kie ĉiuj estas oportunistoj, tie ne ekzistas oportunistoj, tie iĝas neebla, aŭ, almenaŭ, gigante malfaciliĝas lukto kontraŭ veraj oportunistoj, ĉar ili perdiĝas en la tuta cetera amaso de speciale fabrikitaj oportunistoj.

Eĉ pli, kiam tiun akran leninan armilon de lukto kontraŭ oportunismo oni komencas uzi sendistinge kontraŭ ĉiuj, do ĝi, nature, malakriĝas, perdas sian antaŭan signifon kaj al ĝi oni komencas rigardi simple kiel al rimedo de puno de alipensantoj kaj rimedo de timigo de la popolamasoj, en kion efektive la lukto kontraŭ oportunismo precipe degeneris nuntempe. Aliflanke, ĝuste la veraj oportunistoj, eksaj menŝevistoj, eseroj speciale bone sukcesis adaptiĝi al la nuna stalina politiko kaj nun elpaŝas kiel fidinda apogo de Stalino. «Ĉiu oportunismo havas adaptiĝemon, kvankam ne ĉia adaptiĝemo estas oportunismo»53 (Lenino).

La plej karaktera trajto de la oportunistoj konsistas en tio, ke ili ĉie bonege scipovas adaptiĝi al la reganta reĝimo: en Britio ili adaptiĝis al la konstitucia monarkio kaj estas ministroj de «lia reĝa moŝto» — reĝo de Grandbritio; en Germanio ili estas fidelaj servantoj de Hindenburgo54, en Italio ili post la unua krio de Mussolini ĵetis sin al la flanko de faŝismo kaj dum 12 jaroj lojale servas al la reĝimo de sanga faŝisma teroro; en Bulgario ili estas defendantoj de la reĝimo de Cankov kaj ties posteuloj55; en Japanio ili subtenas la duonfeŭdisman monarkion kaj tutan ĝian politikon.

Niaj oportunistoj same sukcesis adaptiĝi al la reĝimo de Stalino kaj farbis sin per defenda koloro. Kaj ĉiujn verajn, plej maturajn oportunistojn nuntempe oni serĉu ĝuste en la vicoj de la reganta kliko de Stalino!

Grinjko, N. N. Popov — eksaj menŝevistoj, tiom bone konataj por Ukrainio, Meĵlauk, vicprezidanto de la Supera Konsilio de Ekonomio — eksa «kadeto», poste menŝevisto, Serebrovskij, vicprezidanto de la Popolkomisarejo56 pri peza industrio — eksa fidela servanto de kapitalistoj, Kirov57, ano de la Politburoo — eksa «kadeto» kaj redaktoro de kadeta gazeto en Vladikavkazo. Ĉio ĉi, eblas diri, estas kolonoj de la stalina reĝimo. Kaj ĉiuj el ili prezentas kompletan tipon de oportunistoj. Tiuj homoj adaptiĝas al ajna reĝimo, al ajna politika sistemo. Ni jam ne parolas pri centoj kaj miloj da samaj «centprocentaj stalinanoj» en malpli altaj rangoj — pri anoj de komisionoj de popolkomisarejoj, pri prezidantoj de unuiĝoj kaj trustoj, pri laborantoj de aparatoj de la CK de la VKP(b), la CK de KP(b)U58 kaj aliaj partiaj organizaĵoj.

Eĉ pli, la stalina ĝenerala kaj enpartia politiko, rompanta kun leninismo kaj samtempe per teroro deviganta ĉiujn agnoski ĝin lenineca, deviganta ĉiujn ĉiutage penti pri siaj eraroj kaj sub minacoj ŝanĝi kelkfoje siajn vidpunktojn depende de postuloj de la estraro, — tia politiko eĉ el veraj bolŝevistoj-leninanoj ellaboras oportunistojn, ĉar ĝi ellaboras en ili ĉefajn kvalitojn de ĉiu oportunisto — kapitulaci antaŭ reganta forto, kondukanta politikon, malamikan al la laborista klaso kaj leninismo, ŝanĝadi siajn konvinkojn depende de postuloj de tiu forto; mallonge dirante, ĝi devigas bolŝeviston transformiĝi al senprincipa fipolitikisto.

Kion komunan havas neplenumo de plano de grenprovizado en iu distrikto aŭ eĉ en la tuta Sovetunio kun oportunismo? Neplenumo de plano povas esti klarigita per plej diversaj kaŭzoj: per manko de greno kaj malbona rikolto, per malbona vetero, malhelpanta draŝadon kaj transportadon, per nescipovo de provizistoj organizi la aferon, per rezisto de la ĉefa parto de la kampara loĝantaro vendi grenon kontraŭ malaltaj prezoj, kontraŭ kiuj, krome, ne eblas aĉeti iajn varojn, k. t. p. Sed por Stalino ĉiuj ĉi kaŭzoj ne ekzistas. Por li ekzistas nur rezisto de la kulakaro kaj oportunismo. Kaj Stalino devas kroĉiĝi al tuta tiu galimatio, ĉar li ne povas diri la veron kaj doni sobran marksisman analizon, li devas argumentojn anstataŭigi per malplena, laŭta kaj terura frazo.

Poste, el kio sekvas, ke elbatado el la kamparo de lasta pudo59 da greno, terpomo, eksproprietigo disde mezulo aŭ malriĉulo de lasta bovinaĉo aŭ ŝafo, senigo de la kamparano je lasta funto60 da lino aŭ lano, je lasta kokino aŭ ovo, — estas leninismo? Ja tiu politiko radike subfosas la krudmaterialan bazon de la socialisma konstruado. Se vi hieraŭ en la nomo de interesoj de la socialisma konstruado prirabis la kamparon plene, do vi hodiaŭ en la nomo de la samaj interesoj nenion de ĝi ricevos, ĝuste kion ni nun observas.

El kio, plue, sekvas, ke la perfortoj kaj humiligoj super laborantaj amasoj de la kamparo (ne kulakoj) cele de plenumo de ĉiaspecaj planoj, la furioza teroro, — tio estas leninismo? El kio, fine, sekvas, ke laboranto, ne scipovanta provizi grenon, estas oportunisto, kaj laboranto, scipovanta plenumi tiun funkcion, estas leninano, firma bolŝevisto?

Iu povas esti bonega provizisto de greno, lano, lignaĵoj, terpomoj, brasiko, specialisto pri venenado de ratoj, cimoj kaj blatoj kaj samtempe havi absolute nenion komunan kun leninismo. Kaj male, iu povas esti bonega proleta revoluciulo, konscia honesta komunisto, konsekvenca marksisto-leninano kaj tute sentaŭga provizisto de lano, terpomo, malbona ĉevalisto aŭ estro de manĝejo. Bona grenprovizisto, bona estro de manĝejo aŭ specialisto pri venenado de ratoj kaj bona proleta revoluciulo, komunisto — estas kvalite malsamaj fenomenoj. Sed Stalino faligas ilin en unu amason. Bona bolŝevisto nepre devas esti bona specialisto pri venenado de ratoj, kaj specialisto pri venenado de ratoj nepre devas esti bona bolŝevisto.

Se Romain Rolland siatempe inventis oficistan imperiismon kaj imperiismon de revoluciaj laboristaj sindikatoj, se fama itala verkisto Mario Martisso verkis tutan libron pri «artista kapitalismo», kaj Ernest Sayer en sia kvarvoluma verko «Filozofio de imperiismo» detale esploras «rasan imperiismon», «utilisman imperiismon», «demokratian imperiismon», «malracian imperiismon», se, fine, disĉiploj de Sayer atingis eĉ formikan, abelan kaj arban imperiismon, do Stalino inventis tutan serion da oportunismoj: «oportunismo de grenprovizistoj», «oportunismo lana», «oportunismo ova», «oportunismo en ekstermado de puloj kaj blatoj».

La supre menciitaj burĝaj sciencistoj kaj verkistoj kvalite plej malsamajn fenomenojn unuigis per unu vorto «imperiismo», kaj Stalino kvalite plej malsamajn fenomenojn unuigas per unu vorto «oportunismo». Burĝaj sciencistoj prenadis unu pure eksteran karakterizaĵon kaj diradis: ĉia manifestiĝo de strebo al etendiĝo, imanenta al ĉiuj vivaj estaĵoj, estas imperiismo, kaj laŭ Stalino kaj laŭ la stalina gazetaro, — ĉia neplenumo de plano aŭ dubo pri ties realeco estas oportunismo kaj estas kvalifikata kiel oportunismo.

La eldiro de Lenino, ke «ajnan veraĵon oni povas redukti al absurdo, se ĝin troigi, se ĝin elirigi ekster la limon de la vera aplikeblo»61, — en la stalina lukto kontraŭ imperiismo, tiamaniere, treege klare konfirmiĝas.

Kial, vere, ĉe Lenino ne estis tiu karikatura lukto kontraŭ oportunismo en la praktiko? Ĉu estis nenia praktiko? Ĉu Lenino ne vidis oportunismon? Ĉu, eble, Lenino ne sukcesis elpensi la stalinan «inventon»? Aŭ, eble, ĉiuj planoj estis plenumataj? Ĉu ne estis rezisto de la kulakaro en la periodo de la intercivitana milito? Aŭ estis tute alia situacio? Nur tial, ke Lenino estis genia dialektikisto, sed ne sofisto. Li scipovis distingi oportunismon disde kvalite aliaj fenomenoj. Nur tial, ke Lenino estis honesta, genia gvidanto, sed ne senprincipa fipolitikisto, okupiĝanta pri malpura kuirado. Kaj ĝuste tial la lenina lukto kontraŭ oportunismo estis venka.

Sed Stalino iras en unu pordon kaj trafas en alian: li ĵetas fulmotondrojn kontraŭ oportunismo, sabotado kaj kontraŭrevolucio kaj li samtempe trenas ilin malantaŭ si sur sia dorso — tia estas dialektiko kaj ironio de la historio. Vera lukto kontraŭ oportunismo komenciĝos nur post kiam Stalino kaj lia kliko estos elpelitaj el siaj regantaj postenoj, lukto longa, persista kaj malfacila, ĉar la stalina politiko, unue, ellaboras multajn verajn oportunistojn kaj, due, — kreis senprecedence favoran nutran bazon por oportunismo, senkreditigis ĉiujn ĉefajn principojn de leninismo. Hodiaŭ tiu aserto sonas paradokse. Sed post ioma periodo ĝi estos klara por ĉiu marksisto-leninano.

Ajna ago, kondukita ĝis ekstremo, transiras al sia propra kontraŭaĵo, diris la maljuna Hegelo. En sian propran kontraŭaĵon transformiĝis ankaŭ la stalina lukto kontraŭ oportunismo.



49 Lenino V. I. Plena verkaro, vol. 41, p. 46 (La infana malsano de «maldekstreco» en komunismo).

50 La citaĵo estis donita proksimume, vd. Markso K., Engelso F., Verkoj, vol. 22, p. 237 (Engelso F. Pri kritiko de projekto de la social-demokratia programo de 1891).

51 Lenino V. I. Plena verkaro, vol. 42, p. 58 (Raporto pri koncesioj).

52 Stalino I. Verkoj, vol. 13, pp. 79–80.

53 Lenino V. I. Plena verkaro, vol. 44, p. 124 (Pri purigo de la partio).

54 Hindenburg, Paul von (1847–1934) — prezidento de la Vejmara respubliko.

55 Cankov, Aleksandr (1879–1959) — estro de la faŝisma registaro de Bulgario. En 1932 li fondis faŝistan partion Naci-sociala movado.

56 Popolkomisaro — ministro, popolkomisarejo — ministrejo, ministerio (en Soveta Rusio kaj Sovetunio en 1917–1946) (trad.).

57 Grinjko G. F. (1890–1938) — partiano ekde 1919. Ekde 1930 — popolkomisaro pri financoj de la USSR. Reprezaliita. Rehabilitita kaj restarigita en la partio postmorte; Popov N. N. (1891–1938) — partiano ekde 1919. En 1929–1933 — ano de la redakta komitato de la ĵurnalo «Pravda». Reprezaliita. Rehabilitita kaj restarigita en la partio postmorte; Meĵlauk V. I. (1893–1938) — partiano ekde julio 1917. En 1924–1931 — prezidiano kaj vicprezidanto de la Supera konsilio de ekonomio de la USSR, estro de Glavmetall, ekde 1931 — unua vicprezidanto de la Gosplan de la USSR. Reprezaliita. Rehabilitita kaj restarigita en la partio postmorte; Kirov (Kostrikov) S. M. (1886–1934) — partiano ekde 1904, en 1909–1911, 1912–1917 laboris kiel korektisto, raportisto, sekretario de redakcio de privata gazeto «Terek» en Vladikavkazo, samtempe — ano de Vladikavkaza organizaĵo de la bolŝevista partio. Ekde 1926 — unua sekretario de la Leningrada gubernia komitato kaj urba komitato de la partio kaj de la Nord-Okcidenta buroo de la CK de la VKP(b), ekde 1930 — ano de la Politburoo de la CK de la VKP(b). Murdita en 1934.

58 KP(b)U — Komunista Partio (bolŝevista) de Ukrainio (trad.).

59 Pudo — malnova rusa mezurunuo de maso, proksimume 16 kg (trad.).

60 Funto — malnova mezurunuo de maso, proksimume duonkilogramo (trad.).

61 La citaĵo estas donita proksimume. Vd. Lenino V. I. Plena verkaro, vol. 41, p. 46 (La infana malsano de «maldekstreco» en komunismo).



6. Leninismo kaj socialisma socio

Stalino en la 16-a kongreso de la partio deklaris, ke ni jam eniris en la periodon de socialismo, ĉar la socialisma sektoro tenas nun en la manoj ĉiujn mastrumajn regilojn de la tuta nacia ekonomio, kvankam ĝis konstruo de socialisma ekonomio kaj neniigo de klasaj diferencoj estas ankoraŭ malproksime.

Molotov en la 17-a partia konferenco, jaron kaj duonon post la 16-a kongreso, iris eĉ pli malproksime kaj kun tuta certeco deklaris, ke ni jam eniris en la unuan fazon de komunismo, t. e. ni en la nuna tempo vivas jam en socialisma socio, kvankam en ties komenca stadio.

En la rezolucio de la 17-a konferenco pri raportoj de Molotov kaj Kujbiŝev tiu penso estis konkretigita jene: «Rezulte de realigo de bolŝevisma rapideco de la socialisma konstruado kaj plejparta likvido de la parazitaj klasoj jam en la unua jarkvino estas likvidataj la bazoj kaj la fonto de la ekspluatado je homo fare de homo, kreskas la popola enspezo kun rapideco, neatingebla por kapitalismaj landoj, estas neniigitaj senlaboreco kaj mizero (paŭpereco), estas likvidataj la misproporcio de prezoj kaj la kontraŭeco inter la urbo kaj la kamparo, kreskas de jaro al jaro bonstato kaj kultura nivelo de laboristoj kaj laborantaj kamparanoj, malgrandiĝas mortokvanto kaj rapide kreskas loĝantaro de la USSR.

Ĉiuj ĉi atingoj estas rezulto de kolosa kresko de revolucia aktiveco de vastegaj amasoj de la laborista klaso kaj laborantaj kamparanoj, rezulto de grandega kresko de socialisma konkurado kaj avaneco, finfine, rezulto de la lenineca politiko de nia partio, konsekvence plenuminta disvolvitan en la tuta fronto ofensivon kontraŭ la kapitalismaj elementoj»62.

Poste la rezolucio de la konferenco substrekas, ke la ĉefa politika tasko de la dua jarkvino estas definitiva neniigo de la kapitalismaj elementoj kaj de la klasoj entute, plena neniigo de la kaŭzoj, kreantaj klasajn diferencojn kaj ekspluatadon, kaj superado de restaĵoj de kapitalismo en la ekonomio kaj en la konscio de la homoj, transformo de la tuta loĝantaro de la lando al konsciaj kaj aktivaj konstruantoj de senklasa socialisma socio.

Formale tiu rezolucio ĝenerale ne kontraŭdiras al la instruo de Markso kaj Lenino pri la unua fazo de komunismo (socialisma socio). Se efektive kun nia socialisma konstruado la afero statis ĝuste tiel, kiel asertas la rezolucio de la 17-a konferenco, ni vere estus enirintaj en la socialisman socion.

Tamen la esenco de la stalina «ĝenerala linio» konsistas en tio, ke ĝi en tiu gravega demando formale kvazaŭ apogiĝas al la instruo de Markso kaj Lenino, sed esence estas moko pri marksismo kaj leninismo per plej aĉa kaj fia senkreditigo de la instruo de niaj instruistoj.

La plej malbona malamiko de komunismo, la plej genia provokisto ne povus elpensi ion pli bonan, ol Stalino, deklarinta per la buŝo de Molotov, ke ni jam vivas en socialisma socio, kvankam en ties komenca stadio.

Ĝusteco de ajna teoria tezo kaj de politika aserto devas esti kontrolata kaj subtenata per faktoj, praktiko, realo. Ankaŭ ni transiru al tia kontrolo.

1. La rezolucio asertas, ke ni atingis gigantajn «sukcesojn en la socialisma konstruado». Sed efektive, malgraŭ konstruo de dekoj da grandaj fabrikoj laŭ la lasta vorto de scienco kaj teĥniko kaj malgraŭ ekzisto de cent mil traktoroj en la kamparo, ni havas subfoson de la bazoj mem de la socialisma konstruado. Unue, estas subfosita la ĉefa produktiva forto de la Sovetunio — la laborista klaso mem kaj la laborantaj amasoj de la kamparo: ili estas forkonsumitaj, ili laboras duonmalsataj, ili ne havas sufiĉan veston kaj piedveston. Due, estas radike subfosita ilia paga kaj aĉeta kapablo, pro kio la tuta industriigo ekpendis nun en la aero. Trie, estas subfosita la tuta krudmateriala kaj agrikultura bazo de la industrio.

2. La rezolucio asertas, ke ĉe ni kreskas kun neatingebla por kapitalismaj landoj rapideco la popola enspezo. Sed efektive la popola enspezo ĉe ni dum la lastaj kvar jaroj malkreskas, la ĉefa kapitalo de la lando ne kreskas, sed malkreskas. Konstruado de novaj fabrikoj kaj uzinoj kostaj je 8–10 miliardoj da rubloj sur unu poluso estas ligita kun neniigo de la ĉefa kapitalo je 20–30 miliardoj da rubloj sur la alia poluso, entuta rendimento de la popola laboro ne kreskis, sed malkreskis.

Konstruado de novaj fabrikoj kaj uzinoj iras ne je konto de kresko de popola enspezo, sed je konto de eksproprietigo de granda parto de salajro de la laboristoj — per ĉiaspecaj depruntoj, impostoj, kotizoj, per senigo de la laboristoj je subvencioj, je speciala vesto, per freneza kresko de prezoj kaj je konto de eksproprietigo de la ĉefaj amasoj de la kamparanoj.

3. La rezolucio asertas, ke estas likvidataj misproporcioj de prezoj. Sed efektive la misproporcioj gigante kreskis. Kamparano kontraŭ siaj produktoj ricevas laŭ normigitaj prezoj mizerajn groŝojn 1 rublon 50 kopekojn — 2 rublojn por pudo da greno kaj pagas por metro da indieno same 1 rublon 50 kopekojn.

4. La rezolucio asertas, ke ni likvidis senlaborecon kaj mizeron. Sed efektive ni senlaborecon likvidis provizore, kaj mizeron gigante kreskigis. Nuntempe, escepte de eta reganta kliko kaj negranda procento de alte pagataj laboristoj kaj specialistoj (nur 1–2 milionoj da homoj), ĉiuj ceteraj 158 milionoj de la loĝantaro de Sovetunio estas paŭperoj aŭ duonpaŭperoj.

5. La rezolucio asertas, ke jam en la unua jarkvino estas likvidata kontraŭeco inter la urbo kaj la kamparo. Sed efektive surbaze de ĝenerala mizeriĝo de amasoj de la urbo kaj la kamparo kontraŭeco inter la urbo kaj la kamparo ne nur ne malgrandiĝas, sed kreskas.

En la kamparo estas forprenata preskaŭ senpage greno, viando, lano, ledo, lino, kokoj, ovoj k. c., ĉio ĉi estas koncentrata en malsatantaj urboj kaj eksportata duonpreze eksterlanden. La kamparo estas transformita al la plej malbona speco de kolonio. Varoj en la kamparo mankas; samtempe mankas krudaĵo por hejmfarita vesto kaj piedvesto, ĉar lino, lano kaj ledo estas forprenitaj, kaj la brutaro estas buĉita kaj formortis pro malbona prizorgo kaj manko de nutraĵoj.

Bastoŝuoj iĝis rarega varo. Rezulte la tuta kamparo vestas sin per mizeraj ĉifonaĵoj. Labortago de kolĥozano mezume estas pagata per 15–20 kopekoj, kio en kalkulo per ora rublo donas du-tri kopekojn. La kamparo nuntempe prezentas seninterrompan tombejon. Kresko de kontraŭeco inter la urbo kaj la kamparo surbaze de ĝenerala malboniĝo de stato de la laboristoj kaj de la ĉefa amaso de la kamparo trovas, interalie, sian brilan esprimon en senhomiĝo de la kamparo kaj en fuĝado de la tuta sana kaj laborkapabla loĝantaro en la urbon. Tielas la stalina likvido de kontraŭeco inter la urbo kaj la kamparo. Kio koncernas neniigon de senlaboreco, do, unue, kiel ni jam substrekis, senlaboreco estis neniigita je konto de giganta kresko de mizero de la plejmulto de la loĝantaro de la Sovetunio, due, nuntempe jam denove ekzistas en la Sovetunio ne malpli ol 300–400 mil senlaboruloj, kaj en la proksima tempo venos giganta kresko de senlaboreco. Stalino kaŝas la komenciĝintan senlaborecon, li, certe, plu kaŝos ĝin ankaŭ poste.

6. La rezolucio asertas, ke de jaro al jaro kreskas bonstato de laboristoj kaj laborantaj kamparanoj. Sed efektive ilia bonstato dum la lastaj 4 jaroj gigante malboniĝis. Reala salajro de averaĝa laboristo konsistigas nuntempe ne pli ol 25% de la reala salajro de la 1927-a jaro, la elspeza parto de la buĝeto de kamparano-mezulo (kolĥozano) por siaj familiaj bezonoj en varaj rubloj nuntempe estas 3–4-oble malpli granda, ol en 1926–192763. Al tio kondukis la aventurisma kontraŭlenina politiko de Stalino. Laboristo dum tutaj semajnoj ne vidas eĉ gramon da viando, butero, lakto; por aĉeti arŝinon da indieno li devas staradi en vicoj dum multaj horoj; nenie eblas aĉeti eĉ forkon, glason, kuleron. Stalino kontraŭpeze al tio indikas ripozdomojn kaj kreskon de kvanto de laborantoj en familio, sed ripozdomoj estis ankaŭ en 1927 kaj laboris pli bone, ol nun. Kio koncernas aldonan engaĝon de laboristoj en produktadon, do ĝi neniom kompensas gigantan malkreskon de la reala salajro kaj ĉiujn suferojn de laboristoj dum la lastaj jaroj. Nur homoj, perdintaj ĉian honton, povas paroli pri senĉesa kresko de bonstato de laboristoj kaj laborantoj, nur por moko pri laboristoj oni povas aserti, ke ili vivas nun pli bone, ol en 1926–1927.

7. La rezolucio asertas, ke «en la agrikulturo okazis radikala ŝanĝo, esprimiĝinta en definitiva turno al socialismo de la malriĉul-mezulaj amasoj de la kamparo». Sed efektive la kamparanoj estas enpelitaj en kolĥozojn per teroro, per rektaj kaj malrektaj formoj de devigo kaj perforto. La kolĥozoj tenas sin ekskluzive sur reprezalioj kaj sur tio, ke por la kamparano estas kreita tia situacio, ke li ne havas kien iri. Pro tio rendimento de laboro de kolĥozano estas nekompareble malpli granda, ol tiu de individua kamparano, kaj la kvalito de la laboro estas eĉ pli malbona.

En kolĥozoj kamparano danke al la stalina politiko de sistema prirabado de la kamparo vivas ne nur ne pli bone, ol li vivis pli frue en individua mastrumaĵo, sed multoble pli malbone. Rezulte de ĉio ĉi ne nur cent mil traktoroj ne sukcesos konvinki la kamparon pri avantaĝoj de la komuna mastrumado, sed eĉ multoble pli granda kvanto.

Teĥniko devas apogiĝi al ĝusta politiko. Nur ĉe ĝusta politiko la teĥniko solvas ĉion! Teĥniko sen ĝusta politiko solvas nenion.

8. La rezolucio asertas, ke ni havas kolosan kreskon de aktiveco kaj leviĝon inter laboristoj kaj laborantaj kamparanoj. Sed efektive ni havas dum la lastaj jaroj grandegan malkreskon de aktiveco inter la proletaro kaj laborantaj amasoj de la kamparo, senprecedencan subpremitecon, timigitecon, pasivecon.

La aparato sian propran bruon, vantaĵon, fanfaronadon kaj paperan alskribadon al avanuloj ŝajnigas aktiveco de la amasoj. Ĉe dominado de teroro super la laborantaj amasoj ne eblas paroli pri ajna reala kresko de aktiveco en popolamasoj.

Tiamaniere, la tuta konkludo pri tio, ke ni jam eniris en la unuan fazon de komunismo, «tute», de la komenco ĝis la fino, estas bazita sur mensogaj premisoj kaj asertoj. Ĉiuj premisoj evidentiĝas elpensitaj, fabrikitaj, falsaj. Rezulte la stalina «socialisma socio» iĝas tute senigita je socialisma enhavo.

Efektive ni nuntempe troviĝas nekompareble pli malproksime disde la socialisma socio, ol en 1926–1927. Por ĉiu marksisto-leninano, kiu scipovas distingi formon disde enhavo, pri tio ne povas esti ajna dubo.



62 KPSU en rezolucioj kaj decidoj de kongresoj, konferencoj kaj plenkunsidoj de la CK. Moskvo, 1984, vol. 5, p. 392.

63 Ĝis 1930 en Sovetunio ekonomia jaro komenciĝadis de oktobro, tial ĉi tie kaj plue en la teksto temas pri ekonomia jaro 1926–1927 k. s. (trad.).



7. Klasoj kaj pliakriĝo de la klasbatalo

Ni jam notis supre, ke Stalino en konversacio kun studentoj de la Sverdlova komunisma universitato en 1925 proponis unu teorion de klasbatalo kaj en 1928 — la tute kontraŭan, ne malakceptante, tamen, sian unuan teorion, sed simple prisilentante ĝin por kaŝi sian nekonsekvencecon kaj sian fipolitikecon.

La unua teorio estas ĝenerale, sendube, ĝusta, kaj estus malhoneste, kiel tion faras Stalino kun siaj politikaj kontraŭuloj, nur pro tio, ke tiujn opiniojn eldiris Stalino, kalkuli ilin kiel kontraŭmarksismaj, kontraŭleninaj, oportunismaj.

La dua, male, rompas kun marksismo-leninismo, rompas kun la materiisma dialektiko, prezentas sofisman imiton de leninismo. La esenco de la dua teorio, kiel estas sciate, estas esprimita en la vortoj de Stalino: «Laŭmezure de nia moviĝo antaŭen, al socialismo, rezisto de la kapitalismaj elementoj kreskados, la klasbatalo pliakriĝados»64. Tiun teorion Stalino fundamentas simple: ankoraŭ neniu foriranta klaso ne foriris memvole el la historia areno. Se ni estos subfosantaj la radikojn mem de la kapitalismaj elementoj, se ni ofensivos al ili, nature, ili faros furiozan reziston. Jen la tuta «teoria bazo» de la pliakriĝo de la klasbatalo. Laŭ sia metodologio la «teorio de pliakriĝo de la klasbatalo» estas same meĥanikisma kaj kontraŭdialektika, kiel la teorio de Buĥarin kun lia paca enkreskado de «kulakaj kooperativaj nestoj» en la socialisman sistemon65.

En kio do estas falso de la teorio de Buĥarin? En tio, ke li meĥanike unuigas la kulakan, kapitalisman ekonomion kun la socialisma, forgesas antagonisman naturon de la kulaka mastrumaĵo rilate al la socialisma mastrumaĵo, ignoras tiun radikalan decidan diferencon kaj igas en siaj propraj teoriaj fantazioj unu malamikan ekonomian sistemon (mastrumordon) enkreski en la alian. La kulaka mastrumaĵo tiam estas kulaka, dum ĝi en iu formo baziĝas sur ekspluatado de aliula laboro. Ĝia interna, tieldire, organe imanenta al ĝi tendenco konsistas en tio, ke elpremi, neniigi, malkomponi ĉiujn ceterajn, kontraŭstarantajn al ĝi ekonomiajn mastrumordojn (kaj unuavice la socialisman) kaj plene ekposedi la kampon de la lukto.

Sed sama estas ankaŭ la tendenco, dinamiko de disvolviĝo de la socialisma mastrumordo: ĝi disvolviĝas tiel, ke ĝi elpremas, batas, subfosas elementojn de la kapitalisma ekonomio kaj transformas socialisme la simplan etan kamparanan mastrumaĵon; ĝi same strebas okupi kaj okupas, pro siaj avantaĝoj, la tutan kampon de la lukto.

Inter la kulaka kaj la socialisma mastrumordo, ĉe ĝusta lenineca politiko en la kamparo, kiel tio estis ĝis la 1928-a jaro kaj kiel tio devus esti poste, certe, ekzistas ne simplaj formoj de klasbatalo, sed ege komplikaj, siaspecaj, specialaj. Unuflanke, la partio kaj la proletaro ne estas interesitaj pri ekscito de klasbatalo kontraŭ la kulakaro, ĉar tio malorganizos la socialisman konstruadon; aliflanke, ni ne povas eĉ ete stompi kontraŭdirojn inter la kulakaro kaj la proletara diktaturo, ĉar tio neeviteble kondukus al degenero de la proletara diktaturo, al pereo de la proletara diktaturo.

Inter la proleta ŝtato kaj la kulakaro ĉiam iras persista klasbatalo, sed en tiu klasbatalo, sendube, ekzistas elementoj de (kvankam ne egalvaloraj) reciprokaj cedoj, kompromisoj, siaspeca «kunlaborado».

La proletaro metas kiel sian taskon likvidon (sed, certe, ne en la nunaj stalinaj formoj) de la kapitalismaj elementoj, sed samtempe ĝis certa limo kaj ĝis certa momento ĝi devas «konservi» tiujn elementojn, alie iĝas neebla, nepensebla ankaŭ ilia likvido mem. «Konservi», por ilin likvidi, tielas kontraŭdiroj de la socialisma konstruado.

Buĥarin vidis, rimarkis elementojn de certa, devigita kompromiso flanke de la kulakaro rilate al la proletara diktaturo, sed forgesis ĉe tio pri la ĉefa kontraŭdiro inter la proletaro kaj la kapitalismaj elementoj de la kamparo. Li forgesis pri la lukto inter ili, preteratentis, ke la ĉefa, decida afero en la interrilatoj de la laborista ŝtato kun la kulakaro estas ne kompromiso, sed klasbatalo, kvankam en siaspecaj formoj.

En kio do estas falso kaj senbazeco de la teorio de Stalino? En tio, ke ĝi laŭ sia metodologio estas same meĥanikisma kaj kontraŭdialektika, kiel ankaŭ la teorio de Buĥarin, en tio, ke ĝi vidas nur la flankojn, influantajn pliakriĝon de la klasbatalo, kaj ignoras, kaŝas, stompas aliajn flankojn, nekompareble pli gravajn, decidajn, efikantajn en la kontraŭa direkto, malfortigantajn (ĉe ĝusta lenineca politiko de la partio) forton de rezisto de la kulakaro, izolantajn ĝin disde la popolamasoj, diserigantajn kaj demoralizantajn ĝin, kaŭzantajn pasivecon kaj falon de ĝia energio.

Stalino en unu el siaj paroladoj deklaris, ke ankoraŭ ne ekzistis en la historio ekzemplo, ke pereanta klaso sen lukto cedus siajn poziciojn. Ĝi sendube luktos, defendos kun batalo ĉiun spanon da siaj interesoj 66. Tio estas prava. Sed tia ĝenerala nuda formulo ankoraŭ absolute nenion pruvas, tio estas kutime malplena kaj «laŭta» stalina eldiro. Stalino, se li deziras apelacii al la historio por pruvo de praveco de sia teorio, devus demonstri, ke en la historio ekzistas ekzemploj, pruvantaj, ke post kiam establiĝis post revolucio politika hegemonio de nova klaso, rezisto de la mortantaj klasoj, malvenkintaj en la lukto kun la revolucio, komencas kreski kaj la lukto kontraŭ ili komencas akriĝi. Tia ekzemplo estus tre konvinka kaj pruva, sed ĝuste tiajn ekzemplojn Stalino ne povas doni, ĉar ili en la historio ne ekzistas. Male, historio de burĝaj revolucioj en vico de landoj donas al ni klasikajn ekzemplojn de rekte kontraŭa direkto, kiam post venko de la burĝaro kaj firmiĝo de ĝia hegemonio forto de rezisto de la malvenkinta nobelaro sisteme malfortiĝas, kaj ĝia klasbatalo kontraŭ la nova reganta klaso iom post iom mildiĝas. Ĝuste pri tio atestas la historio de la klasika burĝa revolucio en Francio, pri la samo diras ankaŭ la historio de la anglaj revolucioj.

La tiom «ŝatata» de la laboristoj kaj partianoj de Ĥarkovo L. M. Kaganoviĉ antaŭ proksimume tri jaroj, en kunveno de aktivularo en Sverdlovsko, por pravigo de la stalina teorio penis eĉ ekspluati la nomon de Markso. Li diris, ke jam Markso substrekis: «Fortoj de revolucio unuigas fortojn de kontraŭrevolucio», kaj niaj oportunistoj, kvazaŭe, tion ne komprenas kaj parolas pri estingiĝanta kurbo de la klasbatalo. Necesas havi, tamen, arogantecon, por per tia fripona maniero uzi tiun esprimon de Markso. Ĉu ĝusta estas la aserto de Markso? Sendube, ĝusta. Sed Markso, parolante pri «klasbatalo», diris pri la periodo de rekta batalo por potenco inter du ĉefaj luktantaj fortoj.

Dum okazas armita batalo por potenco inter fortoj de revolucio kaj de kontraŭrevolucio, dum la venko ne estas definitive decidita, la fortoj de revolucio vere kunigas la fortojn de kontraŭrevolucio. Sed kiam la malamiko iĝas venkita en rekta batalo, tiam komenciĝas tute kontraŭa procezo: se venkas la kontraŭrevolucio, la fortoj de la revolucio por longa periodo malfortiĝas, iĝas demoralizitaj. Tiaj estis konsekvencoj de la julia malvenko de la Parizaj laboristoj67, tiaj estis la konsekvencoj de la Pariza Komunumo, tiaj estis la konsekvencoj de la malvenko de la revolucio de la 1905-a jaro en Rusio. Kaj, male, se en rekta batalo venkas definitive la proletaro, do post tio komenciĝas periodo de malfortiĝo, disfalo, diseriĝo kaj degenero de la fortoj de la kontraŭrevolucio. Tiaj estas la konsekvencoj de la venko de la Oktobra revolucio. Ĉe tio, se post sia malvenko la proletaro post ioma periodo, riĉigita per la sperto, leviĝas al lukto kun nova dekobliĝinta forto, ĉar kresko de kapitalismo neeviteble sekvigas disvolviĝon, kreskon kaj fortiĝon de la proletaro, do post malvenko de la burĝaro ĝi poste jam ne kapablas eĉ kun la antaŭaj fortoj leviĝi al lukto, ĉar kresko de la proletaro tute ne signifas post la proleta revolucio antaŭan kreskon de la burĝaro. Certa kresko de nova burĝaro en la restariga periodo, kiel tio estis, ekzemple, en Sovetunio, estas neevitebla, el kio, certe, sekvis kelkaj plifortiĝoj de ĝia politika kaj ekonomia aktiveco. Tamen kun transiro al la rekonstrua periodo ankaŭ tiu procezo ŝanĝas sian direkton.

Por Kaganoviĉ tio neniom gravas; por li gravas per aŭtoritato de Markso firmigi la kontraŭmarksisman teorion de sia «patrono» kaj trompi partianojn kaj laboristojn.

Ni rigardu nun, kiom konformas la teorio de Stalino kun aliaj liaj asertoj kaj decidoj de la CK de la VKP(b) dum la lastaj 3–4 jaroj. Stalino asertis, ke laŭmezure de nia moviĝo antaŭe laŭ la vojo al socialismo rezisto de la kapitalismaj elementoj kreskados kaj la klasbatalo pliakriĝados. Sed samtempe kun tio ni, laŭ la vortoj de Stalino, dum la lastaj jaroj: a) efektivigas likvidon de la kulakaro kiel klaso kaj elsarkas radikojn de kapitalismo, b) havas firmiĝon de la alianco de la laborista klaso kun la meza kamparano, kio trovis sian esprimon, interalie, ankaŭ en tio, ke la mezulo definitive turnis sin al la socialismo, c) havas kreskon de materia bonstato kaj de kultura nivelo, de politika konscio de la mezulaj kaj malriĉulaj amasoj de la kamparo.

Stalino vidas nenian kontraŭdiron inter lia teorio kaj la asertoj pri likvido de la kulakaro kiel klaso, pri pliboniĝo de la materia stato de la mezulaj kaj malriĉulaj amasoj kaj pri tio, ke la mezulo senrevene turnis sin al la flanko de socialismo. Sed efektive ili reciproke ekskludas unu la alian.

En kio estas forto de la kulako? Unue, kaj precipe, en lia ekonomia forto, permesanta al li ekonomie kaj politike subigi al si apartajn grupojn de malriĉuloj kaj mezuloj, kaj, due, en ekonomia malbonstato, nekultureco kaj politika subevoluinteco de la amasoj. La kulako fortas en la kamparo ne per si mem. Kvante li prezentis eĉ en 1927–1928 nur mizeran parton de la vilaĝa loĝantaro de la Sovetunio — ne pli ol 5–6 procentojn. La kulako fortas per tiu influo, kiun li faras al la mezulaj kaj malriĉulaj amasoj. Sed elpremado, kaj poste ankaŭ likvido de la kulakaro kiel klaso signifas subfoson de la ekonomia, kaj kune ankaŭ de la politika forto de la kulakaro, malfortigon de tiu forto. Samtempe kresko de materia bonstato de la malriĉulaj kaj mezulaj amasoj signifas malvastigon de la ekonomia (kaj ilia kultura kaj politika kresko — malvastigon de la politika) bazo kaj sfero de influo de la kulakaro. Kresko de materia nivelo kaj politika konscio de la malriĉulaj kaj mezulaj amasoj, ilia decida turniĝo al la flanko de la kolektivigo kun samtempa subfoso de la ekonomiaj radikoj de la kulakaro signas politikan izolon de la kulako, t. e. malfortigon de lia kapitalisma influo kaj rezisto. Laŭ la stalina teorio ĉio rezultas male. Rezultas nekredebla kaĉo, unu kontraŭas al alia. La dekstra mano ne scias, kion faras la maldekstra, kaj tio estas ŝajnigata leninismo! Tiel statas la afero kun la «plifortiĝo de rezisto de la kulakaro».

Ne pli bone statas ankaŭ kun la «pliakriĝo de la klasbatalo laŭmezure de nia moviĝo antaŭen al socialismo». Antaŭ ĉio, pliakriĝo de la klasbatalo kontraŭ la kulakaro kaj plifortiĝo de rezisto de la kulakaro tute ne koincidas inter si. Stalino ankaŭ tion ne komprenas.

Kio estas pliakriĝo de la klasbatalo? Tio estas transiro de la malsupraj formoj de la klasbatalo al la supraj, de sabotado — al rekta malutiligado, de malutiligado — al ribelo de kontraŭrevoluciaj elementoj ĉe proletara diktaturo, de ekonomia striko — al la politika, de politika striko — al ĉies amasa politika striko; de striko — kune kun striko al ribelo. Ribelo estas la plej alta kaj la plej akra formo de la klasbatalo.

La historio montras al ni multnombrajn ekzemplojn, ke plifortiĝo de rezisto de unu luktanta klaso al alia ĉiam estas ligita kun pliakriĝo de la klasbatalo flanke de iu klaso, sed pliakriĝo de la klasbatalo sufiĉe ofte estis ligita en la historio kun periodoj, kiam rezisto de tiu klaso malfortiĝadis kaj kiam transiro al pli altaj akraj formoj de la klasbatalo estis ne esprimo de plifortiĝo de ĝia rezisto, sed ĝuste de ties malfortiĝo, la «lasta suspiro» de tiu rezisto. Tiaj estis kelkaj ribeloj de eta nobelaro en la Okcidenta Eŭropo en la periodo de definitiva establiĝo de la reĝa potenco, tiaj estis la lastaj kontraŭrevoluciaj ribeloj en Francio dum la Granda Franca revolucio 68, tia estis nia kartvela ribelo en 1924.

En apartaj periodoj la pereantaj klasoj, do, povas transiri al pli akraj formoj de la klasbatalo. Tio eblas pro vico da kaŭzoj. Ekzemple, internaciaj komplikaĵoj, eksterlanda interveno, komploto de apartaj grupoj de la kulakaro eĉ ĉe ĝusta politiko kaj ĉe hegemonio de la proletaro. Ĉu eblas, tamen, surbaze de tio difini leĝon de neevitebla pliakriĝo de la klasbatalo laŭmezure de nia moviĝo antaŭen laŭ la vojo al socialismo? Neniuokaze!

Ĉe ĝusta politiko de la partio, ĉe vera plifortiĝo de la alianco de la laborista klaso kun la mezulo kaj ĉe apogo al la malriĉularo, ĉe vera turno de la mezulo al la socialismo, ĉe vera pliboniĝo de la stato de la laborantaj amasoj de la kamparo, ĉe kresko de politika konscio de la ĉefaj amasoj de la kamparo, ĉe subfoso kaj malvastigo de la ekonomia bazo de la kulakaro kaj ties politika izolo — la ĉefa leĝo de la klasbatalo por Sovetunio devas esti formulita en rekte kontraŭa formo: laŭmezure de nia moviĝo antaŭen laŭ la vojo al socialismo rezisto de la kapitalismaj elementoj malfortiĝados, kaj la klasbatalo mildiĝados, iom post iom estingiĝados.

Kaj kiom ajn kriu Stalino kaj la kliko de liaj «teoriistoj» kontraŭ tiu tezo, kiom ajn elŝiradu ili arbitre apartajn leninajn citaĵojn kaj interpretu ilin fuŝe, — ili kontraŭ tiu tezo ne povas doni eĉ unu seriozan kontraŭdiron. La teorio de Stalino, ĉe ĝia ŝajna ekstera «revolucieco», havas nenion komunan kun marksismo-leninismo, ĝi havas nenion komunan ankaŭ kun la programo de la Kominterno. La programo de la Kominterno diras jenon: «Tiamaniere, estante jam decida ekonomia forto, determinanta per si precipe la tutan evoluon de ekonomio en la USSR, socialismo per tio faras pluajn grandajn paŝojn en sia disvolviĝo, sisteme superante obstaklojn, sekvantajn el la etburĝa karaktero de la lando kaj ligitajn kun periodoj de provizora pliakriĝo de la klasaj kontraŭdiroj»69.

La programo de la Kominterno, unue, eĉ unu sonon ne diras pri plifortiĝo de rezisto de la kapitalismaj elementoj kaj, due, ĝi diras nur pri periodoj de «provizora pliakriĝo de la klasbatalo», sed ne pri pliakriĝo de la klasbatalo laŭmezure de nia moviĝo antaŭen laŭ la vojo al socialismo. Inter la programo de Kominterno kaj la «teorio» de Stalino ekzistas klara radika, principa malakordo. La programo de Kominterno diras pri tiu «provizora pliakriĝo de la klasbatalo», pri kiu parolas ankaŭ ni, dum Stalino determinis la leĝon de «plifortiĝo de rezisto de la kapitalismaj elementoj kaj pliakriĝo de la klasbatalo» por la tuta tempo de nia moviĝo laŭ la vojo al la socialisma socio. Eĉ pli, Stalino kaj Ko implikiĝis en sia mensogo tiom, ke laŭ ilia opinio eĉ en la socialisma socio estas neevitebla pliakriĝo de la klasbatalo. Laŭ aserto de Molotov (kaj sekve, ankaŭ de Stalino, ĉar Molotov estas nur ombro de Stalino), kiel ni vidis, la USSR jam vivas en la socialisma socio, kvankam en la komenca stadio. En la dua jarkvino la konstruado de la socialisma socio, laŭ la aserto de la rezolucio de la 17-a partia konferenco, gigante iros antaŭen. La ĉefa politika tasko de la dua jarkvino, diras la rezolucio, estas «definitiva likvido de la kapitalismaj elementoj kaj de la klasoj entute». La klasoj, sekve, en la dua jarkvino estos definitive likviditaj, la klasoj ne ekzistos, sed samtempe, kiel substrekas la rezolucio, ankaŭ poste ankoraŭ neeviteblas pliakriĝo de la klasbatalo (en apartaj momentoj, kaj speciale en apartaj regionoj, kaj en apartaj sektoroj de la socialisma konstruado). La klasoj «estos definitive likviditaj», sed «la klasbatalo en apartaj momentoj estos pliakriĝanta». Ĉu povas esti pli banala, pli kalumnia karikaturo al la instruo de Markso kaj Lenino pri socialisma socio, ĉu povas esti pli honta falsimito de la genia kaj dialektika analizo de Markso kaj Lenino pri tiuj kontraŭdiraj trajtoj, kiuj karakterizas la unuan stadion de komunismo (socialisman socion)!

Estas nedisputeble, ke eĉ vera socialisma socio, sed ne la fia kalumnia stalina karikaturo kaj moko pri ĝi, portos ankoraŭ, kiel diras Markso, en ĉiuj rilatoj — ekonomia, morala kaj mensa — stampon de la malnova socio, el kies utero ĝi eliris. En la socialisma socio (la unua fazo de komunismo) plena egaleco ankoraŭ ne estos, la burĝa juro ankoraŭ ne tute aboliĝos, sed nur parte k. t. p. Lenino pri tio skribas, ke restaĵojn de la malnovo en la novo montras al ni la vivo sur ĉiu paŝo — kaj en la naturo, kaj en la socio. Kaj Markso ne arbitre enŝovis peceton de la «burĝa juro» en komunismon, sed prenis tion, kio ekonomie kaj politike estas neevitebla en la socio, eliranta el kapitalismo.

Estas tute nature, ke la klasoj malaperos, sed kelkaj spuroj, «resonoj», reflektoj de la klasbatalo, iom post iom estingiĝanta kun aliro al la socialisma socio, sentiĝos dum certa periodo ankaŭ en la socialisma socio. Sed spurojn, «resonojn», reflektojn de la klasbatalo miksi kun pliakriĝo de la klasbatalo — tio signifas aŭ esti marksisme malklera, aŭ politika fripono, aŭ la unua kaj la dua kune.

Kelkaj oficialaj defendantoj de la «ĝenerala linio» por defendo de la teorio de pliakriĝo de la klasbatalo penos referenci al nia sovetia realo. Efektive ja la klasbatalo pliakriĝas, ĉu ne? Ĉu tio ne pravigas la vidpunkton de Stalino?

Estus absurde negi la gigantan pliakriĝon de la klasbatalo en la Sovetunio. Pliakriĝo de la klasbatalo ricevis senprecedencan amplekson. La lando dum la lastaj tri jaroj bolas per ribeloj. Jen tie, jen ĉi tie, malgraŭ nekredebla teroro kontraŭ la laborista klaso, aperas strikoj; malsato kaj mizero de la popolamasoj ricevis terurigan karakteron; amasoj de partianoj, laboristoj kaj ĉefaj tavoloj de la kamparo brulas per indigno kaj malamo al Stalino kaj lia kliko.

Pliakriĝo de la klasbatalo estas evidenta. Sed tiu pliakriĝo estas ligita ne kun nia moviĝo antaŭen laŭ la vojo al socialismo, sed (malgraŭ konstruado de grandegaj uzinoj, kiel ni jam montris aliloke) kun moviĝo malantaŭen kaj flanken disde la socialisma socio, ne kun pliboniĝo de materia stato de la amasoj, sed kun ĝia senekzempla malboniĝo, ne kun kresko de aktiveco kaj kreemo de la popolo, ne kun disvolvo de partia kaj soveta demokratio, sed kun subpremado de ilia aktiveco kaj plena sufoko de la partia kaj soveta demokratio. Mallonge dirante, la pliakriĝo de la klasbatalo dum la lastaj jaroj estas ne rezulto de ĝusta politiko, sed male, rezulto de malĝusta politiko; ĝi atestas ne pri lenineca estrado de la lando, sed pri kontraŭlenina aventurisma politiko. Nemalofte eĉ en periodo de prospero estis skuataj ĝis la fundamento, kaj iam eĉ plene pereadis orientaj despotioj. Aventurisma politiko de kelkaj romiaj imperiestroj plurfoje ĵetadis malantaŭen, je tutaj jardekoj, la Roman imperion, eĉ en ties pintaj periodoj. Aventurisma politiko kondukadis al malsukcesoj kaj malvenkoj kelkajn burĝajn ŝtatojn. Aventurisma politiko jam subfosis kaj povas pereigi ankaŭ la unuan proletan ŝtaton. Aventurismo de multaj ŝtatagantoj, ilia stulteco, senkapableco, friponeco k. c. eniras finkalkule mem kiel konsista parto en la ĝeneralan leĝon de historia evoluo, sed aventurismo pro tio ne ĉesas esti aventurismo, kaj friponeco ne ĉesas esti friponeco. Kiel estroj de burĝaj ŝtatoj povas konduki pli aŭ malpli sobran, konsekvencan politikon el vidpunkto de ilia klaso kaj povas konduki politikon pereigan, aventuran, tiel ankaŭ estroj de proleta ŝtato, se ili iras for de la starpunktoj de leninismo, neeviteble devas ekstari sur la vojon de oportunismo aŭ aventurismo. Ĝuste la lasta okazis al Stalino.

Ni rigardu nun konklude al la disvolvo de la teorio de «pliakriĝo de la klasbatalo», al ĝia realigo. La kerno ĉi tie estas la slogano de Stalino «Likvido de la kulakaro kiel klaso surbaze de ĉioma kolektivigo», t. e. transiro disde la politiko de limigo kaj elpremado de la kapitalismaj elementoj de la kamparo al la politiko de likvido de la kulakaro kiel klaso.

La veraj kulakoj en sia plejmulto, kiel estas sciate, tuj post apliko de la eksterordinaraj rimedoj komencis likvidadi siajn mastrumaĵojn kaj fuĝi en urbojn. Fine de 1928 ili jam precipe estis likviditaj kiel klaso, ioma, negranda parto de ili estis mortpafita aŭ enprizonigita, kaj la ĉefa parto per diversaj manieroj instaliĝis kiel laboristoj en fabrikoj, fervojoj, konstruejoj, kiel gardistoj ĉe tenejoj, kiel hejtistoj, kortistoj, ĉevalistoj, kuiristoj, komizoj, librotenistoj, bufedistoj k. c. Granda parto dume estas simple vivtenata de siaj urbaj parencoj kaj proksimaj konatoj. Sed la slogano de «likvido de la kulakaro kiel klaso» kun speciala forto komencis «efektiviĝi» ĝuste ekde la komenco de 1930. Estas nature, ke ties objekto en plejmulto iĝis mezuloj kaj malriĉuloj. La rondo de alskribitoj al kulakoj, tiamaniere, iom post iom vastiĝis kaj kvanto de elkulakigitoj por komenco de 1932 en kelkaj regionoj rilate al la ĝenerala kvanto de la kampara loĝantaro atingis 30–35%. Se al tio aldoni ĉiujn individue impostitajn kaj «firme taskigitajn», do ĝi atingas en kelkaj regionoj eĉ 40–45%. La suma kvanto de la tuta kampara loĝantaro de la Sovetunio, trafinta dum la lastaj 4 jaroj al tiuj aŭ aliaj formoj de reprezalioj flanke de la partiaj kaj sovetaj organoj (elkulakigo, arestoj, mortekzekutoj, ekziloj, «firmaj taskoj», monpunoj, priserĉoj, minacoj k. c. k. c.) ĉiuokaze konsistigas ne malpli ol 40–45% de la tuta kampara loĝantaro. En tiaj kondiĉoj estas kompreneble, ke la «rezisto de la kapitalismaj elementoj kreskados, la klasbatalo pliakriĝados», ĉar esence ekde 1930 la lukto en la kamparo iris jam ne kontraŭ la kulako, sed kontraŭ mezuloj kaj malriĉuloj, kontraŭ la ĉefaj amasoj de la kamparo. Ĝuste mezuloj kaj malriĉuloj, plej multe, iĝis malliberigitaj en «kulakaj» koncentraj tendaroj; mezuloj kaj malriĉuloj ekde 1930 konsistigas la ĉefan objekton de mortekzekutoj kaj de ĉiaspecaj punekspedicioj kun uzado de artilerio kaj avioj, mezuloj kaj malriĉuloj konsistigas plejmulton de ekzilitoj al la nordo, al la Meza Azio, Kazaĥio kaj aliaj lokoj de la Sovetunio.

Por plifaciligi «rekalkuladon» el mezuloj kaj malriĉuloj al kulakoj, Stalino inventis novajn terminojn «kulak-riĉula elito de la kamparo», «subkulakoj» k. c., kiuj tute ne estis uzataj antaŭ 1928 en la partia leksikono. Se antaŭ 1928 partiaj rezolucioj, rezolucioj de partiaj komitatoj, konferencoj, kongresoj (inklude ankaŭ la 15-an kongreson) uzadis precizan terminon kaj nocion «kulako», do nun tiu termino estis nerimarkeble substituita per ege etendebla kaj nedifinita nocio — «kulak-riĉula elito». La politika celo de la termino «kulak-riĉula elito» konsistis en tio, ke alkalkuli al kulakoj «necesan» kvanton de mezuloj, kaj la politika celo de la termino «subkulako» — en tio, ke ĉiun proteston de mezulo kaj malriĉulo kontraŭ la krima politiko de perfortoj kaj humiligoj super la ĉefaj amasoj de la kamparo oni povu kvalifiki kiel proteston de «subkulako», «klasa malamiko» kaj reprezalii la protestanton, kiel «agenton» de kulako.

Fabrikado de kulakoj el mezuloj kaj malriĉuloj estas ligita samtempe kun la plej fia persekutado, akuzado pri oportunismo kaj ekskomunikado el la partio de lokaj laborantoj, ne povantaj trovi necesan procenton da kulakoj aŭ ne trovantaj ilin tute.

Rezulte de tia politiko tiu, kiu en 1929 estis opiniata malriĉulo aŭ mezulo, en 1930 iĝadis kulako aŭ el malriĉuloj estis transkalkulata al mezuloj, kaj eĉ en kelkaj okazoj tuj al kulakoj. En 1930 kaj 1931 ĉiuj ĉi operacioj estis ripetataj ree kaj ree nur kun sola diferenco, ke ĉiujare ili ricevadis ĉiam pli kaj pli gigantan amplekson.

Stalino, kiel tio estas karaktera por senhonesta, senprincipa fipolitikisto, ankaŭ ĉi tie la alkalkuladon de mezuloj al kulakoj prezentas kiel apartajn troigojn «sur la lokoj», kiel malgrandajn malavantaĝojn de granda meĥanismo, faligas la kulpon sur aliulojn.

Efektive tio estas ne «apartaj» eraroj, ne «lokaj troigoj», sed esenco kaj rezulto de ĝenerala politiko kaj ĝenerala linio, rezulto de la tuta sistemo de aranĝoj, unu el konkretaj manifestiĝoj de perforto, arbitro kaj humiligo super la laborantaj amasoj de la kamparo, rezulto de plena rompo de Stalino kun la principoj de leninismo ĝenerale kaj kun la principoj de leninismo en la kamparana demando, speciale. Stalino ankaŭ nuntempe en sia gazetaro ĉiutage trumpetas pri rezisto de la kulakaro. Sed efektive kulakoj kiel certa soci-ekonomia kategorio, okupiĝanta en iu formo pri ekspluatado de fremda laboro, en la kamparo ne ekzistas, almenaŭ, jam ekde la fino de la 1929-a jaro. Eĉ eksaj kulakoj (escepte de nana manpleno, kiu aranĝis sin labori en sovĥozoj, en lignoprovizado kaj vagas en ribelulaj taĉmentoj aŭ simple almozas en vilaĝoj) nuntempe ne ekzistas en la kamparo. Sed Stalino ne povas agnoski tiun nekontesteblan fakton. Li, kiel fiŝo akvon, bezonas kriojn pri kulaka rezisto kaj «oportunistoj». Por li tiuj krioj plenumas nun funkcion analogian al tiu, kiun plenumadis krioj pri «judaĉoj», «krimaj agitantoj» kaj «internaj malamikoj» por la carismo.

Ne kapabla diri la veron pri tio, ke la tuta kamparo en sia ĉefa maso troviĝas en stato de senkompata kaj kruela lukto kontraŭ la stalina politiko, li devas ŝirmi tiun lukton per figfolio de «rezistado de la kulakaro» al la sukcesoj de konstruado de socialismo.

Fine, la stalina slogano de «likvido de la kulakaro kiel klaso» estas kontraŭlenina ne nur tial, ke ĝi precipe per sia pinto estas direktita kontraŭ la mezulo kaj malriĉulo. Ne, ĝi estas kontraŭlenina en sia fundamento kaj laŭ la konkreta enhavo ankaŭ en tiu sia parto, kiu vere estas direktita kontraŭ la kulakaro.

«Likvidi la kulakaron kiel klason» per ĝia plena eksproprietigo, ĝis ĝia lasta mizera ĉemizo, kaj per ĝia fizika ekstermo, al kio fakte reduktiĝas la linio de Stalino, — estas afero aspekte treege «r-r-revolucia» kaj samtempe simpla. Sed laŭ la rusa proverbo, iam simpleco estas pli malbona, ol krimo. En politiko ofte okazas, ke «simpla» kaj aspekte «revolucia» rimedo ne nur ne alproksimigas al la celo, sed, male, malproksimigas for de ĝi kaj eĉ tute forigas eblecon atingi ĝin. Tiel, ekzemple, rezigno de komunistoj partopreni en burĝaj parlamentoj aŭ labori en reakciaj sindikatoj, kiel estas sciate, ne nur ne proksimigus la momenton de renverso de la regado de la burĝaro, sed, male, ege malproksimigus kaj firmigus la poziciojn de la regantaj klasoj.

Sama «revolucieco» karakterizas ankaŭ la sloganon pri «likvido de la kulakaro kiel klaso». La slogano pri «likvido de la kulakaro kiel klaso» estas falsa, senbaza, aventurisma jam per tio sola, ke ĝi apogiĝas al falsa, trompa bazo. La oficiala bazo de tiu slogano, kiel estas sciate, konsistas en tio, ke «la mezulo decide en tuta sia plejmulto turnis sin al socialismo»70. Tiu turno ebligas efektivigi plenan kolektivigon kaj sur ties bazo likvidi la kulakaron kiel klason. Sed fakte, kiel ni scias, tiu amasa turno de «la mezulo al socialismo» kaj al plena kolektivigo estas produkto de arbitro, perforto kaj teroro super la mezulaj amasoj; la mezuloj ne eniris en kolĥozojn libervole, sed estis enpelitaj per rimedoj de kruela administra kaj ekonomia (rekta aŭ malrekta) devigo.

Sed kolĥozoj same ne povas esti firmaj, ili ne povas esti socialismaj, ili ree kaj ree disfaladas dekmilope ĉiumonate, kaj se ili ankoraŭ tenas sin, do sur grandega premo, minacoj kaj sur tio, ke tiuj kolĥozanoj ne havas, kien iri. Ĉiuj ĉi kolĥozoj same estas kondamnitaj al neevitebla disfalo.

Ĉe ĝenerala malĝusta politiko de Stalino en aliaj terenoj, el la frumatura arakĉejev-eska fikuiraĵo en socialisma rearanĝo de la kamparana mastrumaĵo, kie necesas lerto, takto kaj veraj ekzemploj de veraj avantaĝoj de vere libervole organizitaj kolĥozoj, — el tia fikuiraĵo nenio taŭga povas rezulti. Sed se la kolĥozoj en ilia moderna aspekto disfalas kaj estas disfalontaj, do estas neevitebla iugrada disvolviĝo de individua kamparana mastrumaĵo, kaj kun tio ankaŭ de kulakaro. Kaj denove la sama fabelo rekomenciĝas. Tio ĝuste signifas, ke la stalina troa fervoro ne akcelas definitivan likvidon de la kulakaro kiel klaso kaj de la klasoj entute, sed, male, kiel minimumo — treege malproksimigas tiun celon.

Kia do estas la vere lenineca vojo de likvido de la kulakaro kiel klaso? Tiu vojo konsistas (ĉe ekzisto de ĝenerala ĝusta politiko de la partio en ĉiuj terenoj) en poioma, laŭmezure de niaj veraj sukcesoj, industriigo de la lando, en vere libervola kolektivigo de la kamparo kaj konstruado de sovĥozoj71, en elpremado de la kulakoj, egaligo de ili per impostaj rimedoj (kaj laŭ neceso eĉ per rekta malpermeso de ekspluatado de aliula laboro) al la mezuloj. Samtempe necesas decide lukti kontraŭ kulaka agitado, ĉesigante ĝin per rimedoj de GPU, kaj edukante amasojn de la kamparo en spirito de leninismo pri nepacigeblo de la klasaj interesoj de la kulakaro kun la proletara diktaturo kaj socialisma konstruado. Post ioma tempo tia mezuligita eksa kulako, okaze de ĉeesto liaflanke de lojala rilato al la Soveta regado kaj al la socialisma konstruado, devas nature esti senobstakle akceptata al kolĥozoj. Tiu vojo de «likvido de la kulakaro kiel klaso» estas malpli efekta kaj «rrrevolucia». Ĝi ĉe supraĵa rigardo ŝajnas pli longa, sed efektive ĝi evidentiĝas kaj nekompareble pli mallonga kaj la sola ĝusta.

Eblas ne dubi, ke la bando de la stalinaj «teoriistoj», pretaj laŭ mendo de sia estraro defendadi kaj kontestadi kion ajn kaj kiun ajn, pri tia koncepto de likvido de la kulakaro kiel klaso aranĝos veran pandemonion. Ili baptos ĝin «kulaka» teorio, defendo de la kulakaro k. t. p. Ĉar ili ne kapablas bazi sian pravecon, al ili restas nur unu afero — timigadi la amasojn per «terura» vorto «kulako», kalumnii la oponanton kaj sofismi. Tiamaniere eblas pruvi, ke Lenino estis agento de NEP-aj72 novriĉuloj, ĉar li permesis disvolviĝon de la privata kapitalo en Sovetunio, tiamaniere eblas pruvi, kiel tion faris la maldekstraj eseroj73, ke Lenino estis agento de la germania imperiismo, ĉar li subskribis la Brestan packontrakton. En tia argumentado ne estas eĉ grano da marksismo. Tio estas plena ĉarlatanado kaj la plej fia demagogio, sed ĝi ĉiam povos kapti en siajn retojn ioman kvanton da simplanimaj, naivaj kaj fidemaj homoj, kutimiĝintaj kredi, sed ne pensi.

El ĉio dirita en tiu ĉi ĉapitro per si mem sekvas jenaj konkludoj:

1. La teorio de Stalino pri plifortiĝo de rezisto de la kapitalismaj elementoj kaj pliakriĝo de la klasbatalo laŭmezure de nia moviĝo antaŭen laŭ la vojo al socialismo estas kontraŭlenina. Laŭ sia metodo ĝi estas meĥanikisma, sed ne dialektika, kaj laŭ sia fakta politika enhavo ĝi estas direktita al pravigo de ekscitado de la intercivitana milito kontraŭ la ĉefaj amasoj de la kamparo, al malorganizo de la socialisma konstruado kaj subfoso de la proletara diktaturo.

2. Ĝi radikale kontraŭdiras vicon da asertoj kaj tezoj, kiujn eldiris Stalino kaj lia CK.

3. La stalina slogano pri «likvido de la kulakaro kiel klaso» ne povas konduki al ajna vera definitiva likvido de la kulakaro, ĉar la bazo de tiu slogano — «plena kolektivigo» — estas konstruita ne sur vera «turno de la ĉefaj amasoj de la kamparo al la flanko de socialismo», sed sur rektaj kaj malrektaj formoj de plej feroca devigo de la kamparanoj eniri en kolĥozojn. Ne sur plibonigo de ilia stato, sed sur ilia rekta kaj malrekta eksproprietigo kaj amasa mizerigo.

4. La slogano pri «likvido de la kulakaro kiel klaso» dum la lastaj 2—2,5 jaroj estas aplikata fakte precipe ne al kulakoj, sed al mezuloj kaj malriĉuloj.

5. Kulakoj kiel certa soci-ekonomia kategorio nuntempe en la kamparo ne ekzistas. Estas nur mizeraj, dissemitaj restaĵoj de eksaj kulakoj. Krioj pri la kulako nuntempe en la buŝo de Stalino estas nur metodo de terorizado de la amasoj kaj metodo de ŝirmado de sia bankroto.

6. En nia tuta lando okazas kaj neeviteble okazos plu ĉe la nuna politika linio giganta pliakriĝo de la klasbatalo. Tutaj grandegaj regionoj troviĝas en stato de permanenta intercivitana milito. Sed tio estas ne rezulto de sukcesoj de la socialisma ordo, sed esprimo de subfoso kaj malorganizo de la socialisma konstruado, rezulto de la kontraŭlenina, aventurisma kaj pereiga por la Soveta regado politiko de Stalino kaj lia estraro.



64 Stalino I. Verkoj, vol. 11, p. 171.

65 Estas citata la laboraĵo de N. I. Buĥarin «Vojo al socialismo kaj laborist-kamparana alianco». Moskvo — Leningrado, 1925 (Vd. Buĥarin N. I. Elektitaj verkoj, Moskvo, 1988, p. 184).

66 Vd. Stalino I. Verkoj, vol 11, p. 172.

67 Temas pri armita ribelo de parizaj laboristoj la 23-an — 26-an de junio 1848.

68 Temas pri malsukcesa peno de rojalista ribelo en Normandio decembre de 1793.

69 Programo de la Komunista Internacio estis akceptita en la 4-a kongreso de la Kominterno la 1-an de septembro 1928 (vd. Komunista Internacio en dokumentoj. Moskvo, 1933).

70 Estas proksimume citata la rezolucio de la 17-a konferenco de la VKP(b) «Direktivoj al komponado de la dua kvinjara plano de la nacia ekonomio de la USSR (1933–1937)» (vd. KPSU en rezolucioj... vol. 5, p. 391).

71 Sovĥozoj — ŝtataj agrikulturaj entreprenoj (rusa mallongigo por «sovetiaj mastrumaĵoj»), kie ĉiuj laborantoj estas dungitoj, diference de kolĥozoj — kooperativaj agrikulturaj entreprenoj (rusa mallongigo por «kolektivaj mastrumaĵoj»), kie ĉiuj laborantoj estas kunposedantoj de la entrepreno (trad.).

72 NEP — «nova ekonomia politiko» (1921–1928), enkondukita de Lenino, kiu allasis certan gradon de kapitalismo ĉe konservado de regado en la manoj de la proletara ŝtato. NEP-uloj = burĝoj (trad.).

73 Maldekstraj eseroj — maldekstra alo de la partio de socialistoj-revoluciuloj («eseroj»), eliris el la partio en novembro-decembro 1917 kaj konsistigis apartan partion, kiu ĝis 1918 kunlaboris kun la bolŝevistoj. Sed pro la Bresta packontrakto okazis granda malakordo inter la maldekstraj eseroj kaj bolŝevistoj, somere de 1918 parto de maldekstraj eseroj levis armitan ribelon. Post la subpremo de la ribelo la partio dissplitiĝis, kelkaj ĝiaj partoj poste aliĝis al la bolŝevista partio (trad.).



8. Simpla reproduktado kaj marksismo

Implikiĝinte en unu demando kaj estante ne kapabla agnoski siajn erarojn, Stalino devas tiun implikaĵon kaj distordojn de leninismo konduki laŭ la tuta ĉeno da politikaj kaj teoriaj demandoj.

Distordojn de la instruo de Markso kaj Lenino ni trovas ĉe li ankaŭ en la demando pri etendita kaj simpla reproduktado en la eta kamparana mastrumaĵo. Ni tiun demandon pretere tuŝis, jam pli frue demonstrinte senprincipecon de Stalino. Nun ni ilustros per tiu demando ankoraŭfoje lian malklerecon. Ni rememorigu la «teorian malkovron» de Stalino, faritan de li en la konferenco de agraruloj-marksistoj. En sia parolado li deklaris: «Ĉu eblas diri, ke nia etkamparana mastrumaĵo disvolviĝas laŭ la principo de etendita reproduktado? Ne, tion ne eblas diri. Nia etkamparana mastrumaĵo ne nur ne plenumas plejparte ĉiujare etenditan reproduktadon, sed, male, ĝi ne ĉiam havas eblon efektivigi eĉ simplan reproduktadon. Ĉu eblas (movi) pluen akcele nian socialisman industrion, havante tian agrikulturan bazon, kia estas etkamparana mastrumaĵo, nekapabla je etendita reproduktado kaj krome reprezentanta plej grandan forton en nia nacia ekonomio? Ne, ne eblas»74.

Do, estas dirite plej klare: nia etkamparana mastrumaĵo en sia plejmulto, t. e. la mezula mastrumaĵo, ne disvolviĝas laŭ la principo de etendita reproduktado, la etkamparana mastrumaĵo en la Sovetunio ne kapablas je etendita reproduktado. Ĝi aŭ stagnas, aŭ falas, degeneras.

Kiel Karlo Markso starigis la demandon pri simpla reproduktado por kapitalismo? «Simpla reproduktado, — diras li, — do, reproduktado en senŝanĝa amplekso, estas abstraktaĵo nur tiom, kiom, unuflanke, surbaze de la kapitalisma produktado malesto de ajna akumulado aŭ etendita reproduktado estas nekredebla supozo, kaj kiom, aliflanke, la kondiĉoj, ĉe kiuj okazas la produktado, en malsamaj jaroj ne restas absolute senŝanĝaj»75. Laŭ Markso, do, eĉ ĉe kapitalisma bazo simpla reproduktado estas «nekredebla supozo». Sed laŭ Stalino eĉ ĉe socialisma bazo simpla reproduktado estas tipa por la ĉefa parto de la agrikulturaj produktantoj. Markso, Engelso, Lenino substrekas, ke en agrikulturo ĉe dominado de kapitalismo ĝenerale efikas la samaj evoluleĝoj, kiel ankaŭ en la industrio: granda produktado havas ĉiujn avantaĝojn antaŭ la malgranda, granda produktado venkas kaj elpremas la malgrandan. En la agrikulturo, kvankam pli malrapide (pro ekzisto de rento kaj pro kelkaj aliaj duagradaj kaŭzoj), okazas la sama procezo de koncentrado kaj centralizado de kapitaloj, proceso de eksproprietigo de etaj produktantoj, kiel ankaŭ en la industrio. «En tiu sama grado, — skribas Markso, — en kiu la agrikulturo iĝas simpla branĉo de industrio, la kapitalisma produktado ekregas en la kamparo»76.

La ĉefa, baza tendenco de kapitalismo «konsistas en elpremado je la eta produktado fare de la granda, kaj en la industrio kaj en la agrikulturo»77.

Ĉiuj ĉi tezoj inter marksistoj-leninanoj estis kaj restas universale agnoskitaj. Ĉiuj ili estas sendubaj. Ilin konfirmis la tuta irado de la kapitalisma evoluo. Sed ĝis nun al neniu klera marksisto-leninano en la kapon venis ideo aserti, ke la eta kamparana mastrumaĵo eĉ en kondiĉoj de kapitalismo ne kapablas je etendita reproduktado. Tia aserto, unue, evidentigus teorian malklerecon, due, ĝi kontraŭus al faktoj.

Elpremado je la eta produktado fare de la granda, avantaĝoj de la granda produktado antaŭ la eta en la agrikulturo — tio estas unu afero, kaj nekapablo je etendita reproduktado — estas tute alia. Stalino pro sia teoria limigiteco pensas, ke se la etan produktadon elpremas la granda, do ĝi ne kapablas je etendita reproduktado. Sed efektive ĝi estas elpremata malgraŭ tio, ke ĝi faras etenditan reproduktadon. Estas memkompreneble, ke rapideco de etendita reproduktado en eta kamparana mastrumaĵo estas nekompareble pli malgranda, ol en la granda: eta kamparana mastrumaĵo entute ne povas apliki ĉe si vicon da grandaj agrikulturaj maŝinoj kaj teĥnikaj perfektigoj, uzataj en granda agrikulturo. Aliajn maŝinojn kaj perfektigojn ĝi povas apliki, sed en tre limigita skalo. Sukcesojn de agronomio kaj de aliaj sciencoj, proksimaj al agrikulturo, ĝi same povas uzi nekompareble malpli, ol granda mastrumaĵo. Sed tamen (kvankam en limigita skalo kompare kun granda kapitalisma mastrumaĵo) la eta kamparana mastrumaĵo uzas kaj sukcesojn de agronomio, kaj disvolviĝon de la kapitalisma teĥniko. Tiuj decidaj cirkonstancoj kreas la bazajn kondiĉojn por etendita reproduktado en la eta kamparana mastrumaĵo. Uzado de kelkaj malmultekostaj kaj simplaj agrikulturaj maŝinoj, transiro de la trikampa sistemo al la multkampa kaj al legomĝardena mastrumado, de grenaj al teĥnikaj kultivaĵoj, de vianda al viand-butera brutobredado, al vara porkobredado kaj birdobredado, plus neeltenebla laboro — jen tiu bazo, tre malvasta kompare kun la granda kapitalisma kampara mastrumaĵo, sur kiu apogas sin la etendita reproduktado en la eta kamparana mastrumaĵo.

La marksistoj disputis kun David, Hertz78 kaj la popolistoj tute ne pri tio, ke la eta kamparana mastrumaĵo ne kapablas je etendita reproduktado, sed pri tio, ke en la agrikulturo efikas la samaj leĝoj de kapitalisma evoluo, kiel en la industrio, kaj granda kampara mastrumaĵo havas ĉiujn avantaĝojn antaŭ la eta, ke la eta kamparana mastrumaĵo en lukto kontraŭ la granda kapitalisma kampara mastrumaĵo tenas sin nur sur neeltenebla laboro kaj forkonsumiĝo de la kamparano. La granda produktado elpremas la malgrandan, kaj la eta produktado en la agrikulturo estas finkalkule destinita malaperi kaj perei. Sed tio ja estas tute ne tio, pri kio al ni rakontis Stalino!

Nek ĉe Markso, nek ĉe Engelso, nek ĉe Lenino, nek ĉe Kautsky, nek ĉe Pleĥanov — nenie en la tuta monda marksisma literaturo vi trovos eĉ aludon pri aserto, ke la eta kamparana mastrumaĵo sur kapitalisma bazo ne kapablas je etendita reproduktado.

Male, kiel ni vidis, Markso asertas ion rekte kontraŭan. Li diras, ke «malesto de ajna akumulado aŭ etendita reproduktado estas nekredebla supozo surbaze de la kapitalisma produktado»79.

Por Markso simpla reproduktado eĉ en kondiĉoj de kapitalismo estas abstraktaĵo, sed laŭ Stalino ankaŭ en la kondiĉoj de disvolvita socialisma konstruado simpla reproduktado dominas en mastrumaĵoj de la plej multa amaso de la kampara loĝantaro!

Ni rigardu, kio el tio sekvas. Ĉe kapitalismo, laŭ Markso, evoluo ankaŭ en la eta kamparana mastrumaĵo fariĝas laŭ la principo de etendita reproduktado, sed ĉe la proletara diktaturo, kiel asertas Stalino, la ĉefa amaso de la kamparanaj mastrumaĵoj aŭ stagnas, aŭ reduktas sian produktadon. En traduko en la simplan lingvaĵon tio signifas mizeriĝon de la ĉefaj amasoj de la kamparo.

Tamen la decidoj de la partio kaj Stalino mem ĉiam asertadis kaj asertas ĝuste la malon. Nome: ke ĉe ni okazas senĉesa pliboniĝo de la stato de la ĉefaj amasoj de la kamparo. Kiel eblas ligi la unuan kun la dua? Plue. Se ĉe kapitalismo en individua mastrumaĵo de ĉefaj mezulaj amasoj de la kamparo estas farata etendita reproduktado, kaj ĉe la proletara diktaturo kaj socialisma konstruado — simpla reproduktado aŭ eĉ negativa etendita reproduktado, do kiel eblas sur tia grundo senĉesa firmiĝo de la alianco de la laborista klaso kun la kamparanaro? Kaj tielan galimation Stalino prezentas al la popolamasoj kiel lastan vorton de marksismo-leninismo! Kun tia malklera stultaĵo homoj povas elpaŝi nur tiam, kiam ili anticipe scias, ke neniu kuraĝos obĵeti al ili kaj trovos por la obĵeto nenian tribunon, ĉar ĉiuj tribunoj estas en la persona dispono de la «gvidanto» kaj sub fidinda gardo.

Estas interese, ke ankoraŭ en aprilo 1928, t. e. nur jaron kaj duonon antaŭ la konferenco de agraruloj-marksistoj, li instruadis la Instituton de ruĝaj profesoroj pri io rekte kontraŭa. Li diris: «Ĉiuj datumoj atestas, ke fekundecon de kamparana mastrumaĵo eblus levi dum kelkaj jaroj je 15–20 procentoj. Nun ĉe ni estas uzataj ne malpli ol 5 milionoj da lignaj plugiloj. Nur sola anstataŭigo de ili per feraj plugiloj povus doni seriozegan kreskon de produktado de greno en la lando. Mi jam ne diras pri provizado de kamparanaj mastrumaĵoj per certa minimumo de sterkaĵoj, per purigitaj semoj, per maŝinoj de malgranda tipo k. t. p. La metodo de kontraktoj kun tutaj vilaĝoj pri provizado de ili per semoj k. t. p. ĉe nepra kondiĉo de ricevo el ili de respektiva kvanto da grenaj produktoj — tiu metodo estas la plej bona rimedo levi fekundecon de la kamparanaj mastrumaĵoj kaj entiri la kamparanojn en kooperadon. Mi pensas, ke ĉe serioza laboro en tiu direkto ni povus post 3–4 jaroj havi (aldone) ne malpli 100 milionojn da pudoj da nova vara greno el etaj kaj mezaj individuaj kamparanaj mastrumaĵoj»80.

Estas tute klare, ke Stalino ĉi tie asertas ekziston de ebloj de individua kamparana mastrumaĵo (ne nur mezula, sed ankaŭ malriĉula) por etendita reproduktado.

Post jaro kaj duono li asertas, tamen, la malon. Kaj ambaŭ teorioj plu pace kunloĝas sur unu truita tegmento de la stalina konsekvenceco kaj erudicio. Teoria malklero, multobligita per senprincipeco, fipolitikeco kaj eklektiko, — tielas la vera nomo de la stalina teorio de «simpla reproduktado» en la eta kamparana mastrumaĵo.

Malantaŭ la kontraŭmarksisma, kontraŭlenina enhavo de la stalina teorio ekzistas la sola politika senco. Ĝi konsistas en kreo de ioma teoria bazo por la perfortaj formoj de kolektivigo. Efektive: se la individua kamparana mezula mastrumaĵo sen transformo de ĝi en kapitalisman kulakan mastrumaĵon ne havas pluajn perspektivojn por etendita reproduktado, do la industriigo renkontas sakstraton, ĝi ne havas sub si agrikulturan bazon. El tio necesas elekti — aŭ ĉiel akceli kolektivigon, ne haltante antaŭ ferocaj rimedoj de rekta kaj malrekta devigo kaj perforto (eble al ni fortunos!), aŭ meti krucon super la tombo de la industriigo kaj la socialisma konstruado. Aventurisma politiko postulas teorian pravigon. Ĝuste por tia pravigo Stalino fikuiris la supre karakterizitan teorion.



74 Stalino I. Verkoj, vol. 12, p. 145.

75 Markso K., Engelso F. Verkoj, vol. 24, p. 444 (La kapitalo, vol. 2, ĉap. 20, I).

76 Markso K., Engelso F. Verkoj, vol. 25, parto 2, p. 57 (La kapitalo, vol. 3, ĉap. 32).

77 Lenino V. I. Plena verkaro, vol. 27, p. 193 (Novaj informoj pri leĝoj de disvolviĝo de kapitalismo en agrikulturo. Kapitalismo kaj agrikulturo en Usono).

78 David, Eduard kaj Hertz, Friedrich Otto elpaŝis kun kritiko de la marksisma agrara teorio, en siaj laboraĵoj pruvadis stabilecon de eta produktado en la agrikulturo kaj ties avantaĝon super la granda.

79 Vd. Markso K., Engelso F. Verkoj, vol. 24, p. 444 (La kapitalo, vol. 2, ĉap. 20, I).

80 Stalino I. Verkoj, vol. 11, pp. 91–92. Konversacio de I. V. Stalino kun studentoj de la Instituto de ruĝaj profesoroj, Komunisma Akademio kaj Komunisma Sverdlova universitato okazis la 28-an de majo 1928.



9. Takso de la interna partia lukto laŭ la sperto de la pasintaj jaroj

Dum la lastaj 5 jaroj ni estis atestantoj de la lukto de Stalino kaj lia aparato kontraŭ du ĉefaj opozicioj — la opozicio de la trockistoj, gvidata de Trocko, kaj la opozicio, gvidata de Buĥarin. Nun, kun sperto de lecionoj de la pasintaj jaroj, estas pli ol iam necese fari trankvilan objektivan takson — en kio ĉiu opozicio eraris, se ĝi eraris, kaj en kio ĝi pravis, sed ĝi estis en io prava?

La trockista opozicio pri decidaj ekonomiaj demandoj de interrilato de la klasaj fortoj en la lando, kiel montris la sperto, sendube eraris. La platformo de la trockistoj koncerne demandojn pri politiko de industriigo, pri politiko de salajro, pri imposta politiko rilate al la malriĉularo, unuflanke, kaj al la kulakaro, aliflanke, pri politiko de prezoj, pri rolo kaj specifa pezo de la kulakaro en la kamparo kaj de privata kapitalo en la urbo estis evidente demagogia. Anstataŭ konkreta, sobra marksism-leninisma analizo ni ĉi tie havis senduban dominadon de maldekstra frazo, flirtadon kun popolamasoj kaj neplenumon de promesoj.

Stalino en la komenco de la 1928-a jaro decide komencis plenumi la ekonomian parton de la platformo de la trockistoj, pri kio malkaŝe diris ankaŭ la trockistoj mem, prezentante tion kiel unu el decidaj motivoj por reveno en la partion kaj subteno de la nova politiko. Tamen, negativaj rezultoj de tiu politiko riveliĝis tre baldaŭ. Kun komenco de tiu politiko komencis disvolviĝi ankaŭ ekonomia krizo: reduktiĝo de semadoj en la kamparana mastrumaĵo, redukto kaj neniigo de la brutaro, kresko de prezoj, rapida falo de la ĉervonco, malkresko de la reala salajro, malorganiziĝo en planado, falo de interesiteco de la ĉefaj amasoj de la kamparo en disvolvado de sia mastrumaĵo k. c.

Stalino, certe, kondukis la ekonomian platformon de la trockistoj al absurdo, al logika fino, sed tio estas tute ne hazarda: «se enŝlimiĝis unu ungeto, pereos la tuta birdo». En la «nova kurso» de Stalino ĉiu aranĝo kun senkompata fera ekonomia neceso sekvigis post si duan, trian k. t. p. Ja ne Stalino gvidis la eventojn, sed la eventoj gvidis Stalinon. La ruliĝon sur tiu deklivo eblus haltigi nur se decide kaj senrevene rezigni la erarajn, demagogiajn deirajn tezojn kaj fari abruptan turnon. Stalino pri tio tute ne kapablas.

L. D. Trocko kaj la trockistoj, supozeble, estus pli honestaj kaj fidelaj al la afero de la proleta revolucio: ili sukcesus ĝustatempe rimarki siajn «diskutajn» erarojn kaj abrupte turni. Sed se ili insistus pri siaj eraroj kaj praktike enkondukus ilin ĝis la fino, do ankaŭ ili neeviteble venus al proksimume samaj «rezultoj», antaŭ kiuj staras nun Stalino.

Tute alia situacio estas pri takso de la enpartia stato kaj de la rolo de Stalino. En tiu demando, decida kaj plej grava por sortoj de la proleta revolucio, Trocko kaj la trockistoj evidentiĝis precipe pravaj. Trocko pli frue ol aliaj ekvidis tiujn procezojn ene de la partio, kiuj jam en 1923 komencis disvolviĝi. Trocko pli frue ol aliaj ekvidis ankaŭ aspirojn de Stalino establi sian personan diktaturon en la partio.

Kiam Trocko jam en 1924 en sia «Nova kurso» skribis, ke la partio vivas per du etaĝoj: «en la supra oni decidas, en la malsupra oni nur ekscias pri la decidoj», kiam li diris, ke la partia aparato, malgraŭ idea «kresko de la partio», plu persiste pensas kaj decidas anstataŭ ĝi, do partiaj laborantoj respondadis al tio, ke la asertoj de Trocko estas plena kalumnio. Kiu, tamen, nun sen hipokrito povas diri, ke Trocko tiam eraris? Sed tiam, kompare kun la nuna momento, la pulso de la enpartia vivo batis ankoraŭ normale, tiam, almenaŭ, oni agnoskadis la vivon de la partio «per du etaĝoj» nenormala stato. La disputo estis nur pri tio, ĉu ekzistas tiu nenormala stato aŭ ne. Sed nun la vivo per du etaĝoj, kiam «en la supra oni decidas, kaj en la malsupra oni nur ekscias pri la decidoj», iĝis ne nur «normala» stato. Al tio ĉiuj tiom kutimiĝis, ke eĉ ne rimarkas plenan rompon kun la principoj de enpartia demokratio kaj demokratia centralizismo ĉe tia «duetaĝa» ekzistado.

Plue Trocko skribis en sia «Nova kurso»: «La ĉefa danĝero de la malnova kurso, kia ĝi estiĝis rezulte kiel de grandaj historiaj kaŭzoj, tiel ankaŭ de niaj eraroj, konsistas en tio, ke ĝi montras tendencojn al ĉiam pli granda kontraŭstarigo de kelkaj miloj da kamaradoj, konsistigantaj la estraron, al la tuta cetera partia amaso kiel al objekto de efikado. Se tiu reĝimo persiste estus konserviĝanta plu, do ĝi, sendube, minacus finfine kaŭzi degeneron de la partio — kaj samtempe sur ambaŭ ties polusoj, t. e. kaj en la partia junularo, kaj en la estraro».

Ankaŭ tiu prognozo de Trocko same nuntempe praviĝis plene. Degenero de la partio iras per tiaj rapidaj paŝoj, ĝi jam tiom malproksime ĝisiris, ke nur decidaj kaj kuraĝaj operaciaj rimedoj povas savi la staton.

En tiu ĝustatempa kaj prava lenineca malkovro de embrioj de la komenciĝinta nerimarkebla degenero de la partio, en la pasia strebo de Trocko revenigi la partion sur la vojon de enpartia demokratio kaj sana demokratia centralizismo konsistas grandega historia kaj revolucia merito de Trocko, kiun ne forprenas de li ajna kalumnio kaj ajnaj liaj pasintaj eraroj.

La fortaj kaj la malfortaj flankoj de Trocko estas konataj. Antaŭ 1917 li estis menŝeviko. En la lukto kontraŭ Lenino li estis plene malprava, post la 1917-a jaro li denove faris nemalmultajn erarojn. Ne geniulo, sed nur granda talento, universale kaj eŭropece klera; brila, akra, sed ne profunda menso; ne profunda teoriisto, sed nur nekomparebla laŭ la stilo publicisto, la unua en la tuta monda marksisma literaturo, inklina al bela skemo, al efekta revolucia frazo, fojfoje anstataŭanta konkretan sobran analizon; fera volo, transiranta, tamen, fojfoje al obstino; elstara granda individueco; bonega organizanto, monda tribunuso, sincere kaj profunde fidela al la afero de komunismo, — tielas Trocko, kiel gvidanto.

Trocko ne estas tuteca monolita figuro de geniulo, kiel Lenino. Li suferas pro vico da grandaj mankoj kaj kontraŭdiroj.

Sed tamen, malgraŭ ĉiuj penoj de Jemeljan-oj Ilovaskij-oj forstreki la nomon de Trocko el la historio de la Oktobra revolucio, li por ĉiam restos la unua post Lenino ĝia gvidanto kaj tribunuso, ĝia standardisto, ĝia kreinto kaj organizinto! Kun la nomoj de Lenino kaj Trocko por ĉiam estos ligita la venko de la proleta revolucio, ĝia senekzempla leviĝo, ĝia plej bona heroa periodo. Kun la nomo de Stalino, en la plej bona okazo, estos ligitaj la malfacilaj jaroj de la proleta revolucio, jaroj de morna reakcio, jaroj de grandega malhonorado de la instruo de Markso kaj Lenino.

Stalino deklaris nun trockismon avangardo de la internacia kontraŭrevolucia burĝaro. Tamen en ĉiuj ĉi agoj kaj «teruraj» vortoj de la senforte arogantiĝinta diktatoro ne estas eĉ ombro de ia fundamentado.

Kontraŭrevolucian rolon apartaj personoj kaj tutaj politikaj grupoj kaj skoloj povas ludi fojfoje eĉ tiam, kiam ili alkalkulas sin (iam eĉ sincere) al la tendaro de revolucio aŭ, almenaŭ, al la tendaro de defendantoj de interesoj de la proletaro kaj de la laborantaj amasoj. La historio donas por tio nemalmultajn ekzemplojn. Tia estis la rolo de eseroj kaj menŝevikoj en la Oktobra revolucio, tia estis la rolo de la maldekstraj eseroj kaj maldekstraj komunistoj, tia estis la rolo de la social-demokratio kaj, speciale, de ĝia maldekstra alo. Revoluciaj frazoj nemalofte estas ligitaj kun kontraŭrevoluciaj agoj kaj konduto kaj ŝirmas ilin. Tio estas nedubebla. Kaj se Stalino plu akuzadus Trockon kaj la trockistojn pri tio, pri kio li akuzadis ilin en 1927, t. e. pri tio, ke ili objektive ludas kontraŭrevolucian rolon, do tia akuzo kvankam estus malĝusta, kalumnia, sed en ĝi tamen estus konservita almenaŭ aspekto de marksism-leninisma aliro al la demando. Sed la aserto de Stalino, ke trockismo estas avangardo de la internacia kontraŭrevolucia burĝaro, estas simple stulta.

Vere, por esti avangardo de la internacia kontraŭrevolucia burĝaro, politika partio aŭ grupo ne nur subjektive, sed ankaŭ objektive, malkaŝe, rekte devas esti malamiko de komunismo kaj de ĉia proleta revolucia movado. Nuntempe la avangardo de la monda kontraŭrevolucia burĝaro ĉie estas faŝismo, faŝismaj organizaĵoj.

La ĉefaj postuloj de la programo de faŝistoj kiel de la avangarda taĉmento de la internacia kontraŭrevolucia burĝaro reduktiĝas al jeno:

1) senkompataj subpremoj per teroro je la monda komunisma movado kaj deklaro de ĉiuj komunistaj partioj eksterleĝaj, 2) subpremo je ĉia proleta revolucia movado, 3) neniigo de parlamentismo, 4) establo de persona diktaturo, kiel en Italio, Hungario.

Sed la trockistoj staras sur la rekte kontraŭa starpunkto: ili luktas por armita renverso je la burĝaro, por proletara diktaturo, por komunismo, por armita subpremo je faŝismo fare de la laboristoj. Ili malkaŝe propagandas tiujn siajn opiniojn. Fine, la «avangardo de la kontraŭrevolucia burĝaro» devas esti ligita kun respektivaj rondoj de la burĝaro, kiel tio estas en ĉiuj burĝaj politikaj partioj, per organiza kaj financa subteno. Sed la trockistoj kaj organize, kaj ekonomie ne havis nek havas ajnajn ligojn kun ajna grupo de burĝaro.

Ekde nun Stalino havas du avangardojn de la internacia kontraŭrevolucia burĝaro: unuflanke, faŝismon — la avangardon veran, agnoskitan per decidoj de kongresoj, manifestantan sin en agado, kaj, aliflanke, trockismon — la avangardon, speciale «kuiritan» de Stalino post legado de akraj vipantaj artikoloj de L. D. Trocko, en kiuj la lasta montras la realan vizaĝon de Stalino. Tiuj du avangardoj estas kontraŭaj. Iliaj programoj, taktiko, propagando, agitado, ideologio, socia bazo estas nepacigeble malamikaj unu al la alia, sed Stalino devigas ilin plenumi unu saman funkcion. Kian ajn galimation parolu Stalino, la VKP(b) kaj la Kominterno ne kuraĝas kontraŭdiri. Ĉio taŭgos kiel marksismo-leninismo!

Stalino la opozicion rilate al lia politiko kaj estrado deklaras kontraŭrevolucia. Tamen esti en opozicio rilate al lia malĝusta, pereiga, kontraŭproleta, kontraŭlenina politiko estas rekta devo de ĉiu honesta, fidela, vera komunisto kaj proleto.

Ni turnu nin al la grupo de Buĥarin.

Ne estas dubinde, ke Buĥarin estas klerega marksisto. Sed laŭ tuta strukturo de sia menso li estas plie skemisto kaj meĥanikisto. En liaj teoriaj laboraĵoj, el kiuj kelkaj («Imperiismo kaj akumulado de kapitalo», «La monda ekonomio kaj imperiismo», «Politika ekonomio de rentuloj») estas valorega kontribuo al la monda marksism-leninisma literaturo, ekzistas nemalmultaj seriozegaj eraroj. El tiuj eraroj kelkaj eĉ estas eraroj oportunismaj. Speciale grandan kvanton da eraroj havas liaj teoriaj laboraĵoj «Ekonomio de la transira periodo» kaj «Teorio de historia materiismo». Eraroj kaj malfortaj flankoj de «Ekonomio de la transira periodo» estis genie malkovritaj kaj karakterizitaj de Lenino. Kio koncernas «Teorion de historia materiismo», do ĝia ĉefa kaj decida malvirto estas en tio, ke ĝi apogiĝas al la tute kontraŭmarksisma, meĥanikisma teorio de ekvilibro de Bogdanov81.

El aliaj teoriaj oportunismaj eraroj de Buĥarin necesas noti lian «teorion de organizita kapitalismo» kaj la teorion de «enkreskado de kulakaj kooperativaj nestoj» en la sistemon de socialisma ekonomio.

Ĉu, tamen, prave Stalino deklaris Buĥarin-on oportunisto? Ne, malprave. Malprave tial, ke apartaj oportunismaj eraroj ankoraŭ ne faras bolŝeviston oportunisto. Nur sistemo de oportunismaj opinioj faras homon oportunisto.

Neniu proleta revoluciulo povas esti garantiita kontraŭ apartaj oportunismaj eraroj. Stalino, kiel ni jam notis supre, faradis en la pasinteco nekompareble pli gravajn, krudajn kaj malutilajn oportunismajn erarojn, sed estus demagogio kaj fipolitikeco fari lin pro tiuj apartaj, kvankam seriozegaj, oportunismaj eraroj oportunisto. Oportunistojn necesas elpeli el la leninisma partio, sed oportunismajn erarojn necesas kritiki, forigi kaj korekti.

Falso, malhonesta traktado pri Buĥarin, Rikov kaj Tomskij flanke de Stalino montriĝas, tamen, ne nur en tio. Senprincipa fipolitikeco de Stalino montriĝas en tio, ke Stalino per teoriaj kaj oportunismaj eraroj de Buĥarin «superkovris» ankaŭ la ĝustajn opiniojn de la buĥarina grupo, falsis ilin, faligis ĉion en unu amason kaj transformis en kompletan «sistemon de oportunismo».

Tio estas ordinara metodo de fipolitikistoj kaj sofistoj. Kiam Buĥarin kaj lia grupo insistis pri konservo de mezuro en rapideco de industriigo, kiam ili luktis por neceso decide unufoje kaj por ĉiam ĉesigi la «eksterordinarajn rimedojn» en la kamparo, ili estis absolute pravaj. La irado de la eventoj plene konfirmis iliajn opiniojn. La aventurisma rapideco de industriigo, la politiko de «eksterordinaraj rimedoj en la kamparo» dum kvar jaroj enpelis la partion, la laboristan klason kaj la tutan landon en senekzemplan sakstraton.

Kiam Buĥarin en siaj «Notoj de ekonomikisto» skribis, ke por plejeble favora iro de socia reproduktado kaj por sistema kresko de socialismo, kaj sekve, por plejeble profita por la proletaro interrilato de la klasaj fortoj en la lando — necesas strebi al plejeble ĝustaj kombinoj de la ĉefaj elementoj de la nacia ekonomio («ekvilibrigi» ilin, starigi en plej celkonforma maniero, aktive efikante la iradon de la ekonomia vivo kaj de la klasbatalo), do li estis dekoble pli konsekvenca leninano, ol Stalino kun ĉiuj liaj sofismaj «hokusoj-pokusoj» pri impeta rapideco de la industriigo, pri «eniro en la socialisman socion», pri «plibonigo de la stato de la laborista klaso» k. c.

Sed se Buĥarin kiel teoriisto de marksismo kaj leninismo kun ĉiuj siaj eraroj kaj misoj, kun tuta sia inklino al meĥanikisma metodo de pensado restas grandega figuro, do kiel politika gvidanto li evidentiĝis sub ajna kritiko. Saĝa, sed ne sagaca homo, honesta, sed kun malforta karaktero, rapide falanta en panikon, perplekson kaj prostracion, ne kapabla por serioza kaj longa politika lukto kontraŭ serioza politika kontraŭulo, facile cedanta al timigado; jen entuziasmiĝanta pri popolamasoj, jen disreviĝanta pri ili, ne scipovanta organizi partiajn amasojn kaj gvidi ilin, sed male, mem bezonanta konstantan kaj atentan estradon flanke de aliuloj — tielas Buĥarin kiel politika gvidanto.

Tamen ĝuste en tia momento, kiel la nuna, kiam estas pereigata la afero de Markso, Engelso, Lenino, kiam Stalino sub mensogaj krioj pri venkoj de socialismo enpikas tranĉilojn en la dorson de la proleta revolucio, — pli, ol iam ajn, rekta devo de ĉiuj veraj gvidantoj de la partio estas ne malestiminda lakeeco antaŭ Stalino kaj trompado je la popolamasoj, pri kio okupiĝas Buĥarin, Radek, kaj eĉ ne silento, kiel tion faras Rikov, Tomskij, Uglanov kaj la eksaj gvidantoj de la trockista opozicio, sed nova kuraĝa lukto, ne haltanta antaŭ eksigo el la CK, antaŭ ekskomuniko el la partio kaj eĉ antaŭ perspektivo de ekzilo. Ĝuste en tiu ĉi momento veraj gvidantoj devas montri sin indaj je la nomo de gvidantoj. Ne pravigi sian senagadon per manko de subteno flanke de timigitaj, subpremitaj, terorizitaj, sed serĉantaj gvidadon por lukto kontraŭ Stalino partianoj kaj senpartiaj laboristoj, sed ekstari ĉekape de ili, gvidi ilin — tia estas la devo de veraj gvidantoj, veraj leninanoj nuntempe.

«Agnosko» de siaj eraroj, manovrado en la etoso de enpartia teroro estas neeviteblaj kaj necesaj, sed kapitulaco estas netolerebla kaj malhonora. «Agnoski siajn erarojn», por post ioma tempo denove malkaŝe elpaŝi kaj ankoraŭfoje montri al la amasoj, al kio kondukis la politiko kaj la estrado de Stalino, alvoki amasojn de partianoj ĉesigi la pereigan por la partio kaj la lando estradon de la malhonesta diktatoro — nur en tio povas esti por la eksaj gvidantoj pravigo de «agnosko de siaj eraroj», se ili deziras esti gvidantoj kaj veraj proletaj revoluciuloj.

Nun venis ĝuste tia momento, kiam necesas nova senkovra elpaŝo de ĉiuj eksaj gvidantoj, de ĉiuj honestaj bolŝevistoj kun sia senkovra kuraĝa programo de eliro el la sakstrato kaj reveno al la leninaj principoj de estrado de la lando de proletara diktaturo. Alie la historio por ĉiam alnajlos ilin al pilorio.



81 Bogdanov, A. (Malinovskij A. A.) (1873–1928) — ekonomikisto, filozofo, politika aganto, natursciencisto, aŭtoro de la teorio de ekvilibro, laŭ kiu ĉio ekzistanta prezentas ŝanĝantajn unu la alian statojn de moviĝema ekvilibro.



10. Takso de starpunktoj de malamikoj de la proletara diktaturo

La plej ŝatata artifiko de prikalumniado al ĉia opozicio flanke de Stalino kaj lia kliko konsistas kutime en indikoj, ke malamikoj de la Soveta potenco diras la samon, kion diras la opozicio, ke menŝevistoj laŭdas la opozicion, konsentas kun ĝi k. t. p.

Tia artifiko ajnan marksisme nematuran partianon konsternas, timigas, paralizas al li ajnan deziron memstare pripensi kaj solvi radikajn demandojn de la proleta revolucio. Ja tiel oni ĉiam povas trafi al opozicio!

Efektive la demando pri rilato al iuj malkonkordoj ene de la VKP(b) flanke de malamikoj de la proletara diktaturo, ilia takso de tiu aŭ alia linio de la partio ankoraŭ tute ne solvas demandon pri ĝusteco de tiu linio mem.

Estas memkompreneble, ke necesas treege atente aŭskulti la voĉon de malamikoj, treege serioze esplori ilian takson de tiu aŭ alia paŝo de la partio, de la opozicio, de la sovetia registaro aŭ de ties apartaj organoj.

Sed malamiko de la proletara diktaturo povas iam diri veron, iam male, pro taktikaj konsideroj povas mensogi. Kiel en vera milito venkita kontraŭulo tre ofte, por haltigi demoralizon, perplekson kaj panikon en siaj vicoj, konscie pufigas ĉian etan malsukceson kaj prilumas per falsa lumo la staton de la kontraŭa flanko, tiel ankaŭ en la politika lukto en similaj okazoj oni nemalofte uzas samajn artifikojn. Aŭ povas esti tia situacio: faktojn la malamiko povas konstati ĝuste, sed konkludojn el tiuj faktoj fari tute mensogajn, diktatajn de liaj klasaj kaj politikaj streboj. Tiel, ekzemple, ĉe transiro al la nova ekonomia politiko kelkaj malamikoj de la Soveta potenco ĝuste notis, ke ni, cedinte al la ĉefa amaso de la kamparanaro, samtempe faris cedojn ankaŭ al la privata kapitalo. Sed la konkludoj el tiuj faktoj, ke la bolŝevistoj turnis malantaŭen al kapitalismo, evidentiĝis absolute malĝustaj, mensogaj, diktitaj de iliaj klasaj interesoj kaj deziroj. El ĝustaj premisoj oni tre ofte, kaj speciale en politiko, faras malĝustajn konkludojn.

Kio koncernas malkonkordojn ene de la komunista partio, do por la burĝaro ajna serioza lukto interne de la partio estas ĝojiga, ĉar ĝi ligas kun tio esperojn pri degenero kaj pereo de la proletara diktaturo. Tial estas nature, ke rilate al ajna opozicio ene de la partio (kiel vere oportunisma, tiel ankaŭ konsekvence leninisma) ĝi havos certajn simpatiojn, kiel al malkaŝa riveliĝo de ia nenormala, malsana stato ene de la partio kaj de la proletara diktaturo.

Se tio estas opozicio de maldekstre (rilate al la oficiala kurso de la partio), do malamikoj de la proletara diktaturo ĉiam siamaniere uzados, refarados la argumentojn de la opozicio, kriados pri fiasko de la proletara diktaturo kaj samtempe kritikados la opozicion mem pro utopiismo kaj aventurismo. Estas, tamen, ridinde opinii tiujn akuzojn pri aventurismo sinceraj. Por la burĝaro ĉia proleta revoluciemo, lenineca politiko estas «aventurisma politiko». La burĝaro estas interesita puŝi la partion dekstren, sur la vojon de oportunismo, kaj el la vojo de oportunismo sur la vojon de plena restaŭro de kapitalismo. Por ĝi estas profite eĉ oportunismon ŝajnigi marksismo-leninismo. Sed estus purega politika ĉarlataneco nur surbaze de tio, ke malamikoj de la proletara revolucio uzas iujn argumentojn de la opozicio, ke la burĝaro montras ioman ĝojon pri apero de la opozicio, aserti, ke tiu ĉi opozicio estas kontraŭlenina, ne proleta. Male, rilate al vere oportunisma estraro maldekstra opozicio povas esti ankaŭ vere leninisma opozicio. Eblas, certe, ankaŭ tia situacio, ke la oficiala linio de la partio estas vere oportunisma, kaj samtempe la maldekstra opozicio ne sukcesos okupi konsekvence bolŝevisman starpunkton, sed okupos implikitan starpunkton — en unuj demandoj vere leninan, kaj en aliaj — aventurisman.

En tio eblas senfina kvanto da kombinaĵoj, variantoj kaj nuancoj, kaj nur konkreta marksisma analizo povas montri, ĉu pravas la opozicio, kaj se pravas, do pri kio pravas kaj pri kio eraras.

Se tio estos opozicio de dekstre rilate al la oficiala linio de la partio, do malamikoj de la proletara diktaturo ankaŭ ĉi tie ĉiam siamaniere aprobados kaj uzados la kritikon kaj argumentojn de la opozicio, «profundigados» ilin, kriados pri pereo de bolŝevismo, kaj samtempe kritikados la opozicion, kulpigados ĝin pri nekonsekvenceco, pri hezitoj, kaj penados puŝi ĝin plu dekstren.

Ĉu ĉio ĉi signifas tamen, ke ĉia opozicio de dekstre estas nepre oportunisma, kontraŭlenina opozicio? Neniuokaze! Rilate al konsekvenca lenineca politiko ĉia opozicio dekstre en la partio estas, certe, oportunisma opozicio; sed rilate al vere aventurisma «supermaldekstra» oficiala linio de la estraro dekstra opozicio povas esti ankaŭ konsekvence lenineca opozicio; Lenino konstante instruadis la bolŝevistojn, ke ni neniam povas starigi kaj neniam starigos sloganon esti pli revoluciemaj ol ĉiuj. Revoluciecon de etburĝaj aventuristoj, deŝiritaj disde la klasa grundo kaj disde reala sobra konsidero de ekonomia kaj politika situacio, fanfaronantaj per falsaj pseŭdorevoluciaj frazoj, veraj leninanoj neniam strebis kaj ne strebos.

Probablas, certe, ankaŭ tia situacio, ke la oficiala linio de la partio estas aventurisma, «supermaldekstra», sed samtempe ankaŭ la opozicio al ĝi estas vere oportunisma, dekstra tute aŭ en kelkaj demandoj. Ĉi tie same eblas senfina kvanto da variantoj, nuancoj kaj nuancetoj. La praktiko estas senfine pli diverseca, pli riĉa, ol ajna formulo, ajna leĝo. Kaj ĉi tie ne sufiĉas nuda ĝenerala tezo, sed necesas konkreta analizo.

Sed ĉio ĉi estas senfine malproksima disde la stalina deklaro de ĉia opozicio atenco al la ĉefaj principoj de leninismo. La lenina tezo, «kiu almenaŭ iom malfortigas unuecon de la partio kaj ties disciplinon, speciale dum diktaturo de la proletaro, tiu vole aŭ nevole helpas al la burĝaro»82 estas absolute prava, sed tiu tezo baziĝas sur alia, silente agnoskata kondiĉo — sur praveco de la politiko de la partio.

Kaj Lenino el sia tezo tute ne intencis krei absolutan leĝon, aplikeblan al ajna politiko de la partio kaj al ties estraro. Lenino, male, rekte substrekadis, ke sen ĝusta politiko de la partio, ĉe kiu la popolamasoj per sia propra sperto konvinkiĝas pri ties praveco, ĉiaj paroloj pri unueco kaj pri disciplino iĝas «malplenaĵo», «afektado». Ĝuste tia malplenaĵo, afektado estas nuntempe paroloj pri unueco, ĉar tiu unueco nun fakte ne ekzistas. Kaj nenia enpartia teroro kapablas kaŝi tiun fakton.

Ajna, eĉ prava lenineca opozicio ĉe dominado de la proletara diktaturo portas kun si certajn danĝerojn por la proletara diktaturo, ĉirkaŭita ĉiuflanke de malamikoj, ĉia opozicio el tiu vidpunkto estas «malbono». Sed ĉe pereiga politiko de la oficiala estraro, subfosanta kaj senkreditiganta la bazojn de leninismo kaj de la socialisma konstruado, mokanta rajtojn de la partianoj, — tiu malbono iĝas «bono», rekta devo de ĉiu honesta kaj vera komunisto.

Ĉiuj niaj malamikoj estis kaj restas nepacigeblaj kontraŭuloj de komunismo, sed antaŭe por subfoso de bolŝevismo ili devis fabriki kaj elpensi faktojn, tamen nun Stalino kaj lia politiko liveras al ili abunde verajn faktojn, senkreditigantajn la proletaran diktaturon. Tiaj faktoj, kiel nekredebla mizeriĝo de la laboristaj kaj kamparanaj amasoj rezulte de konduko de la «ĝenerala linio», senekzempla malkresko de la reala salajro, perforta kolektivigo, grenprovizado per sistemaj reprezalioj super la amasoj de mezuloj, malsato en la kamparo, malsato en la urboj, sennombraj ribeloj en vilaĝoj k. c., — estas tute nekontesteblaj.

Ilin unuanime agnoskas en la Sovetunio ĉiuj — kaj komunistoj, kaj senpartiuloj, kaj laboristoj, kaj kamparanoj, kaj malamikoj de la Soveta potenco, kaj ties fidelaj defendantoj.

Tiujn faktojn ne eblas negi, eĉ se ilin konstatas malamikoj de la proletara diktaturo. Faktoj estas obstinaj, — diras angla proverbo. Ili krias pri si de sur ĉiuj tegmentoj en ĉiuj urboj kaj vilaĝoj de la Sovetunio, ili milope staras sur paĝoj de ĉiuj sovetiaj gazetoj, kiom ajn oni penas ilin kaŝi, ili videblas en ĉiuj fendoj de rezolucioj kaj dekretoj de la CK kaj de la registaro.

Grandegan kvanton da faktoj el nia sovetia realo la malamikoj de la proletara diktaturo kaj komunismo notas ĝenerale ĝuste. Sed la konkludoj, kiujn ili faras el ili, radikale malakordas kun niaj opinioj.

La malamikoj de komunismo el la moderna sovetia realo kaj el la tuta politiko de Stalino faras konkludon pri fiasko de marksismo-leninismo, sed ni opinias, ke la bankroto de Stalino kaj lia kliko ne estas ankoraŭ fiasko de marksismo-leninismo.

La politiko de Stalino kaj liaj eksperimentoj povas deĵeti nian progresan venkan marŝon je 20–30 jaroj malantaŭen. Eblas serioze timi, ke Stalino sukcesos eĉ fine pereigi la Sovetunion kiel socialisman respublikon. Sed tamen la instruo de Markso-Lenino estas nevenkebla, ĉar ĝi estas ĝusta. Ĉar ĝi ĝuste kaj konsekvence malkovras la bazajn leĝojn de evoluo de la naturo kaj de la socio. Se la distordoj de la oportunistoj de la 2-a Internacio ĉekape kun Kautsky ne povis pereigi la instruon de Markso, se la senekzempla fiasko de la 2-a Internacio post la apero de la mondmilito ne povis entombigi la komunisman mondrigardon kaj la metodon de dialektika materiismo, do tiun rolon ne sukcesos plenumi ankaŭ tia falsisto kaj «tombisto» de leninismo, kiel Stalino. Stalino bankrotis, sed la instruo de Markso kaj Lenino, riĉigita per sperto de la stalina «eksperimento», post ioma halto leviĝos sur ankoraŭ pli altan pinton kaj ree komencos sian progresan marŝon.

La malamikoj de bolŝevismo el nia sovetia realo faras konkludon pri fiasko de la principo mem kaj de la sistemo de la proletara diktaturo, sed ni vidas en ĝi nur fiaskon de la malĝusta, kontraŭlenina, aventurisma politiko.

Laŭ opinioj de la malamikoj de komunismo, la bankroto de Stalino postulas revizion de la instruo de Markso kaj Lenino, sed ni eĉ en la bankroto mem de la stalina politiko vidas nur pluan konfirmon de plena praveco de la teorio de revolucia marksismo. La bankroton mem de la stalina politiko plej profunde kaj plej ĝuste eblas kompreni nur el la vidpunkto de leninismo.

El tio por ĉiu bolŝevisto devas esti klare, ke ĉiuj penoj de Stalino surbaze de tio sola, ke ni agnoskis ĝustaj multajn faktojn el nia sovetia realo, notatajn de la malamikoj de bolŝevismo, alkalkuli nin al malamikoj de leninismo aŭ al oportunistoj, estos ordinara sofisma artifiko, tenanta unu eksteran signon de simileco kaj kaŝanta radikajn signojn de diferenco. Neniu vera komunisto permesu sin timigi aŭ trompi per tiu artifiko.

Tute same oni ne cedu al timigado de la partia aparato per krioj pri rompo de unueco de la partio. La leninan unuecon de la partio necesas ĉiel gardi kaj defendi. Sed la stalinan «unuecon» de la partio, bazitan sur teroro kontraŭ la partiaj amasoj kaj kondukantan al pereo de la proletara diktaturo, necesas ne nur rompi, sed eĉ kiel eble plej baldaŭ detrui.



82 La citaĵo estis donita proksimume. Vd. Lenino V. I. Plena verkaro, vol. 41, p. 28 (La infana malsano de «maldekstreco» en komunismo).



11. Krizo de la Kominterno

Post la karakterizo de Stalino, de liaj artifikoj de lukto kaj de liaj teoriaj starpunktoj ni povas transiri al la internacia situacio kaj al nia interna stato.

Objektivaj ekonomiaj premisoj kaj kondiĉoj por renverso je kapitalismo en la tuta mondo jam delonge ĉeestas. Imperiismo estas antaŭaĵo de la monda socialisma revolucio. La kapitalisma sistemo estas en ĝenerala krizo. La nuna monda ekonomia krizo, de senekzempla profundo kaj vasto, disvolviĝas ankaŭ en kadro de la ĝenerala krizo de kapitalismo kaj per siaj specifaĵoj estas reflekto kaj esprimo de la ĝenerala krizo de kapitalismo. La ekzisto de la proletara diktaturo sur la sesono de la terglobo, malgraŭ la travivata de ĝi mem krizo, sekvanta el pure subjektivaj kaŭzoj, el malĝusta kontraŭlenina gvidado, estas la plej klara esprimo kaj manifestiĝo de la komenciĝinta disfalo kaj pereo de la kapitalisma socio.

Materiaj premisoj por venko de socialismo en ĉiuj kapitalismaj landoj ĉeestas. Mankas subjektivaj premisoj kaj, antaŭ ĉio, amasa influo kaj gvidado de tiuj partioj super proletaj kaj etburĝaj laborantaj amasoj de la urbo kaj la kamparo, mankas sufiĉe multnombra, teorie matura, hardita, konsekvenca aktivularo, fine, mankas aŭtoritataj gvidantoj kun vasta marksisma intelekta horizonto kaj fundamentaj teoriaj scioj, scipovantaj memstare levadi kaj solvadi kiel ĝeneralajn teoriajn demandojn, tiel ankaŭ demandojn de strategio kaj taktiko de la klasbatalo.

Ĉe tiaj kondiĉoj ĝusta estrado de la Kominterno havas decidan signifon por sortoj de la monda revolucio. Tamen efektive ni havas bildon tute malan. La estrado de la Kominterno dum la lastaj jaroj havas tian karakteron, ricevis tiajn formojn, ke pri firmigo de la pozicioj de la Kominterno ne eblas eĉ paroli. Male, la Kominterno travivas nun senduban krizon. Tiu krizo esprimiĝas en jeno:

1. La Kominterno el stabo de la monda proleta revolucio, kio ĝi efektive estis sub estrado de Lenino, Zinovjev kaj ĝis certa grado eĉ sub estrado de Buĥarin, iĝis post la frakaso je ĉiuj opozicioj kaj kunuloj de Lenino, post la establo de la persona diktaturo de Stalino en la VKP(b) kaj la Kominterno simple kancelario de Stalino pri aferoj de kompartioj.

Se Ludoviko la 14-a diris: «Francio estas mi», do Stalino nun kun sama certeco diras: «La Kominterno estas mi».

2. Ĉe Lenino kaj Zinovjev en la gvidanta kerno de la Kominterno laboris veraj gvidantoj, ĉiu el kiuj memstare kaj kuraĝe levadis radikajn teoriajn kaj politikajn demandojn, ne timante falsajn akuzojn pri devioj, ne antaŭtimante, ke pro faritaj eraroj lin oni kalumnios kaj prikraĉos, sed sciante anticipe, ke lin nur la kamaradoj korektos. En la gvidanta kerno de la Kominterno konstante pulsis viva kreema bolŝevista penso. Neniu timis kontraŭdiri al Lenino kaj Zinovjev, ĉar ili luktis kontraŭ eraroj per forto de argumento, sed ne per argumento de forto. Nuntempe, male, en la Kominterno ne estas gvidantoj, sed estas nur diligentaj oficistoj, timantaj diri troan vorton, eldiri memstaran kuraĝan penson, konstante retrorigardantaj al la venĝema kaj senhezite uzanta ĉiujn rimedojn estro. Eĉ kelkaj eksaj veraj gvidantoj, pasinte dum la lastaj jaroj kurson de la stalina instruo, iĝis simplaj stalinaj lakeoj, herooj «kion vi deziras?».

3. En la teoria tereno en la Kominterno ni havas dum la lastaj jaroj plenan malabundon, en la filozofia fronto kaj en la tereno de teoria ekonomio estas vera arabia dezerto. Ne estas eĉ unu menciinda laboraĵo, ĉu filozofia, ĉu pri politika ekonomio, ĉu pri aliaj sociaj sciencoj. La tuta teoria saĝo de la lasta tempo estas enkorpigita por la Kominterno en malklera, stulta, mensoga artikolo de Stalino — artikolo al la redakcio de «Proleta revolucio»83. La tutan dialektikan materiismon li kuŝigis en la prokrustan liton de la «ses kondiĉoj» 84.

Stalino nun estas por la Kominterno oficiale senpeka papo. Sed ne tial, ke la kompartioj opinias lin vere aŭtoritato en marksismo-leninismo, sed, male, malgraŭ tio, ke ĉiuj vidas lian teorian kaj idean mizeron, ne pro lia pravo, sed pro lia forto, ne pro fido al li, sed pro timo antaŭ li. Ĉiujn gvidajn laborantojn de la Kominterno ne nur en Moskvo, sed ankaŭ sur la lokoj Stalino tenas firme en la manoj per rekta aŭ malrekta materia dependo, kaj tio estas decida argumento por asertado de lia «teoria» nevenkeblo.

Sed tia kontraŭdiro inter la vortoj kaj la realo, inter deklaroj kaj internaj konvinkoj, tia mallevo de marksismo-leninismo ĝis nivelo de plata analogistiko, arbitro kaj diversaj politikaj manovroj kaj kombinoj de Stalino ne povas kontribui al teoria kresko de la partianoj kaj de la tuta aktivularo de la Kominterno, ne povas helpi al firmigo de disciplino kaj unueco de la kompartioj, al ilia kvanta kaj kvalita kresko.

4. La krizo de la Kominterno trovas sian komencon, kiel videblas jam en la supre dirita, en la krizo de la VKP(b), la gvida sekcio de la Kominterno, pri kio ni pli detale parolos poste. Sen superado de la krizo en la VKP(b) ne eblas kalkuli ankaŭ pri superado de la krizo de la Kominterno. Kontraŭdireco de la stato de la gvidantaj centroj de ĉiuj partioj konsistas en tio, ke ili estas devigitaj trompi siajn anojn kaj la laboristojn pri la vera situacio de la Sovetunio. Ili devas ŝajnigi vero tion, kion skribas sovetiaj gazetoj, pri kio oni krias en rezolucioj kaj proklamoj. Sed faktoj pri la vera situacio en la USSR tamen tralikiĝas kaj en la partiajn, kaj en la laboristajn amasojn. Kelkaj laboristoj mem trafas en la Sovetunion kaj havas eblon vidi tutan mensogecon de la asertoj de Stalino pri pliboniĝo de la stato de la amasoj, pri kresko de ilia aktiveco, pri la turno de la mezulo al socialismo, pri la eniro de la USSR en socialisman socion k. c., aliaj elkaptas tiujn faktojn, kvankam en distordita formo, el la burĝa gazetaro, triaj, sufiĉe pensemaj, la krizan staton de la VKP(b) kaj de la USSR vidas eĉ el tiu materialo, kiun liveras al ili ilia propra komunista gazetaro.

Rezulto de ĉio ĉi estas pasiveco, perplekseco, disreviĝo kaj kresko de eliroj el la kompartioj.

5. Senespere implikiĝinte en la interna politiko de la USSR, enirinte en seneliran sakstraton, transforminte la politikon de la VKP(b) en politikon de trukoj kaj senprincipaj ŝakaj movoj, Stalino tiun saman linion estas devigita konduki ankaŭ en la ekstera politiko. Ĉe tio la aventurismon en la interna politiko li devas kompensi en vico de okazoj per vera oportunismo en la ekstera politiko. Kiel specimeno de tia vere oportunisma, perfida linio de Stalino en la Kominterno povas servi la starpunkto de la VKP(b) kaj de la Kominterno rilate de la imperiisma raba atako de Japanio al Ŝanhajo85.

Efektive, antaŭe, kiel estas sciate, eĉ plej eta atako de imperiistoj al iuj popoloj kaj triboj de Afriko aŭ Azio, plej negrava minaco de agreso de imperiistoj kontraŭ la Sovetunio tuj sekvigadis post si viglan kampanjon de la Kominterno kaj de la VKP(b) kontraŭ tiu atako kaj kontraŭ tiu minaco. Tuj estis publikigataj proklamoj de la Kominterno, estis aranĝataj amasaj protestaj manifestacioj en la tuta Sovetunio, estis kunvokataj laboristaj kunvenoj en uzinoj kaj fabrikoj, ĵurnalojn plenigadis ardaj rezolucioj de protesto k. t. p. Tia politiko de la Kominterno kaj de la VKP(b) estis komprenebla kaj klara por ĉiu laboristo kaj ĉiu komunisto.

Nun estas tute mala bildo. La atako de la japanoj al Ŝanhajo — monda proleta centro — havas mondhistorian signifon. Estis murditaj en plej bruta (sendube) maniero miloj da proletoj, miloj kaj dekmiloj da iliaj edzinoj kaj infanoj, neniigitaj grandegaj kulturaj valoraĵoj, neniigitaj bibliotekoj. Kaj la Kominterno silentas kiel fiŝo! Eĉ ne unu proklamo al proletoj kaj popoloj de la mondo! Nenia senkovra starpunkto, kiu estus klara kaj komprenebla por popolamasoj! Stalino povas indiki, ke apartaj kompartioj, escepte de la VKP(b), publikigis proklamojn kaj faris en kunvenoj protestajn rezoluciojn. Sed maldensaj elpaŝoj de apartaj kompartioj — tio estas ankoraŭ ne elpaŝoj de la Kominterno.

Elpaŝoj de apartaj kompartioj ne povas anstataŭigi elpaŝojn de la Kominterno, de ties gvidanta centro. Kial la Kominterno ne montris sian rilaton al tiu gravega historia evento, kial la Kominterno mistere silentas? Kial ne estis farita eĉ unu kunveno de laboristoj de la USSR? Kial ne estis publikigita eĉ unu protesta rezolucio en ĵurnaloj?

Tial, ke la interna stato de la Sovetunio devigas Stalinon fari en vico de okazoj oportunisman eksteran politikon, kio trovas sian reflekton en manko ĉe la Kominterno kaj la VKP(b) de malkaŝa kaj komprenebla por amasoj starpunkto. Stalino pri tiu demando faras enigman vizaĝon kaj montras sian linion kiel vican manifestiĝon de sia saĝo. Sed efektive ni havas ĉi tie antaŭ ni nur vican trukon de senprincipa fipolitikisto, ne pli.

Poste, en la Fora Oriento alproksimiĝas milita minaco. Tra la tuta lando rampas kaj vastiĝas onidiroj pri venanta milito. Sed la Kominterno ree silentas kiel fiŝo! Denove eĉ ne unu proklamo. Denove nenia klara starpunkto de la CK de la VKP(b). Male, ankaŭ ĉi tie anstataŭ klare esprimita kaj detala karakterizo de la nuna situacio — nova truko: ĉefartikolo en «Izvestija», plenigita per malklaraĵoj86. En la sekva tago «Pravda» represas la ĉefartikolon de «Izvestija» (senekzempla fenomeno), same kial ankaŭ aliaj ĵurnaloj, kio devas substreki ian specialan sekretan kaj gravan politikan sencon de tiu ĉefartikolo. Kaj ree la popolamasoj estas en perplekso, ree vagas en mallumo.

Okazas ia mistera ŝakludo. Ne estas neeble, ke ankaŭ ĉi tie Stalino ĵetos sin el oportunismo al aventurismo.

Sed se la Kominterno en sia politiko konsekvencan kaj principan politikon, kompreneblan kaj proksiman al popolamasoj, substituas per diplomatiaj kombinaĵoj, do tio povas atesti nur pri senprecedenca falo de la rolo de la Kominterno kaj pri ties krizo.

La plej klaran kaj evidentan esprimon la krizo de la Kominterno dum la lastaj jaroj trovas en giganta malkresko de nombro de membroj de la kompartioj ĉe halto de kresko de influo al la laboristaj amasoj. Ĉeson de kresko de la influo de la kompartioj al la laboristaj amasoj speciale klare montris elektoj al la britia, germania parlamentoj kaj elektoj de prezidento en Germanio. Kio koncernas la falon de nombro de membroj de la kompartioj, do ĝi videblas el jena tabeleto:

1928 1931
Britio 3 500  3 200 
Francio 55 000  35 000 
Germanio 130 000  265 000 
Usono 11 700  10 000 
Ĉeĥoslovakio  110 000  45 000 

Escepte de Germanio — ĉie estas malkresko. Kio tion klarigas?

Kontentigan klarigon eblas trovi nur en krizo de la kompartioj kaj en krizo de la Kominterno. Per sola puriĝo disde oportunismaj elementoj (ja en la komunistaj partioj de kapitalismaj landoj ankaŭ nun ekzistas nemalmulte da veraj oportunistoj) tiun fenomenon klarigi ne eblas. Male, puriĝo disde oportunistoj ĉe ĝusta estrado devus kontribui al rapida kresko kaj plifortiĝo de influo en la amasoj. Sed fakte ni vidas kaj malkreskon de la kompartioj kaj malfortiĝon de ilia influo.

La krizo de la Kominterno troviĝas, tamen, ankoraŭ nur en la komenca stadio. La kompartioj devas trovi en si fortojn kaj en la plej proksima tempo radikale ĉesigi la politikon de Stalino kaj lian estradon. Ili devas revenigi la Kominternon sur la leninan vojon. Aliokaze kresko de la krizo minacas per nekalkuleblaj gravaj konsekvencoj por la tuta monda proleta revolucia movado por longa periodo.



83 Temas pri artikolo de Stalino «Pri kelkaj demandoj de historio de bolŝevismo. Letero al redakcio de revuo „Proleta revolucio“» (vd. Stalino I. Verkoj, vol. 13, pp. 84–102).

84 En parolado «Nova situacio — novaj taskoj de ekonomia konstruado» en konsilio de ekonomiaj laborantoj la 23-an de junio 1931 I. V. Stalino formulis ses novajn kondiĉojn de disvolvo de la industrio: «1. Laborforto. 2. Salajro de laboristoj. 3. Organizo de laboro. 4. Demando pri industri-teĥnika intelektularo de la laborista klaso. 5. Signoj de turno inter la malnova industri-teĥnika intelektularo. 6. Pri memfinancado» (vd. Stalino I. Verkoj, vol. 13, pp. 51–80).

85 Temas pri eniro de la japana armeo en Ŝanhajon en januaro — februaro 1932, rezulte de kiu estis detruita granda parto de la urbo, neniigitaj kulturaj kaj materiaj valoraĵoj, okazis barbara masakro de senarma loĝantaro.

86 Temas pri ĉefartikolo «La Sovetunio kaj Japanio», publikigita la 4-an de marto 1932 en la ĵurnalo «Izvestija» («Informoj», la oficiala organo de la Supera Soveto — trad.) kaj represita la 5-an de marto de la ĵurnalo «Pravda» («Vero», la oficiala organo de la partio — trad.).



12. Krizo de la proletara diktaturo

I. Ekonomia krizo

La partio kaj la proletara diktaturo travivas profundegan krizon. Tiu krizo estas universala, ĝenerala. Ĝi trovas sian esprimon kaj manifestiĝon: unue, en ekonomia krizo, ĉirkaŭprenanta kiel la socialisman ekonomion, tiel ankaŭ la individuan kamparanan mastrumaĵon, due, en giganta krizo de la VKP(b) kaj, trie, en krizo de la tuta meĥanismo de la proletara diktaturo kaj ties movrimenoj (Sovetoj, sindikatoj, kooperado, gazetaro k. c.).

Ĉe ordinaraj normalaj kondiĉoj statistiko servas kiel gravega ilo por ekkono de procezoj de stato de la ekonomio. Por socialisma konstruado statistiko estas neanstataŭigebla instrumento de planado. Sen honesta kaj striktega rilato al komponado de statistikaj raportoj kaj planaj statistikaj apendicoj ne povas esti plana socialisma konstruado, ne povas esti normala, precipe senkriza, socialisma evoluo. Socialismo estas kontado, diris Lenino.

Sed nuntempe al la stalina statistiko povas fidi nur senespera idioto. La «stalina statistiko» servas ne por fundamenti la veron, sed por kaŝi ĝin, por trompi la amasojn. Estontece statistikistoj-marksistoj kaj historiistoj, sendube, verkos tutajn sciencajn laboraĵojn pri tio, kiel Stalino per sia «statistiko» fraŭdadis amasojn de partianoj kaj laboristoj pri sia rapideco de ekonomia kresko.

Ekzistas angla ŝerco, ke per statistiko eblas pruvi ion ajn. Por Stalino tiu ŝerco iĝis vera maksimo, principo de estrado en prilumo de «sukcesoj» de socialisma konstruado per statistikaj datumoj.

Nun Stalino en gazetoj komencas ĉie krii pri blufado de lokaj laborantoj. Blufado de distriktaj laborantoj en statistikaj datumoj pri semareoj por kotono, lino, tritiko, trompo en statistikaj datumoj pri konservado de semaj rezervoj, blufado de uzinoj en plenumo de industri-financaj planoj. Ĉie estas blufo kaj trompo! Kaj denove kulpas distriktaj laborantoj kaj direktoroj. Veraj propekaj kaproj! Kial, tamen, antaŭ 5–6 jaroj ne estis tiu blufado, kial ĝi iĝis amasa, tipa, karaktera fenomeno nur en la lastaj jaroj? Tial, ke la tuta politiko de Stalino estas plena blufado, plena trompado je la amasoj. La politiko de blufa rapideco kaj de blufaj planoj kun nepra postulo pri ilia plenumo kaj superplenumo, politiko de belaj kaj mensogaj raportoj pri venkoj, kiuj draste kontraŭdiras la realon, estas neeviteble ligita kun mensogaj statistikaj informoj. La patro, la ĉefo kaj la kreinto de la blufo en ties ĉiuj formoj estas Stalino kaj nur li. La blufado, ĝia disvolviĝo iris ne de malsupre supren, sed de supre malsupren. La lokaj laborantoj estis nur plenumantoj kaj etaj radoj en la tuta meĥaniko de trompo.

Kaj nun, kiam la «bumerango» de la stalina fraŭdo revenas kaj trafas al la «kreinto» mem, li komencas krii pri blufado kaj trompado je la partio fare de lokaj laborantoj. Tio estas tio, kio nomiĝas faligi kulpon sur aliulon. Revenante al la statistiko, eblas ĉiuokaze diri kun tuta certeco, ke la stalinan statistikon eblas uzi nur treege singarde kaj nur kiel helpan materialon por eltrovi la veran bildon pri la ekonomio.

Konkludojn ni devos fari nur surbaze de multaj observoj kaj raportoj de atestantoj kaj post respektiva prilaboro de ili, kio povos certagrade anstataŭigi metodon de parta statistika esploro.

La ĉefa kaj karaktera trajto de la ekonomia krizo estas, unue, malkresko de la ĉefa kapitalo de la lando, malgraŭ konstruo de deko da grandegaj uzinoj. La ĉefa kapitalo de la lando en 1927 (tiam la statistiko ankoraŭ estis fidinda), laŭ datumoj de Gosplan, egalis al 61 miliardoj da rubloj. El ili la parto de la industrio kaj la transporto konsistigis 21 miliardojn da rubloj; urbaj loĝaj konstruaĵoj — 14 miliardojn da rubloj; ĉiuj vilaĝaj konstruaĵoj — 14 miliardojn da rubloj; la tuta brutaro — 9 miliardojn da rubloj kaj cetera agrikultura ilaro — 3 miliardojn da rubloj.

Dum tiu tempo en la prezoj de 1927 konstruaj investoj konsistigas proksimume 9 miliardojn, el ili la ĉefaj — ne pli ol 7 miliardojn, kaj ceteraj estas en konstruado aŭ frostigitaj en komencitaj, sed provizore ĉesigitaj konstruaĵoj. La ĉefa kapitalo de la industrio konsistigas nun, tiamaniere, 28 miliardojn. En novan urban loĝejan konstruadon ekde 1927 (en la prezoj de 1927) estis investitaj ĉirkaŭ 2 miliardoj da rubloj; sed samtempe la malnova loĝeja fonduso en miloj da etaj provincaj kaj dekoj da grandaj urboj (escepte de negranda parto de tiaj urboj, kiel Moskvo, Leningrado, Ĥarkovo) tute ne estis riparata, sed male, okazis ĝia tre rapida detruiĝo. Se atenti, ke tiu fonduso konsistas grandparte el lignaj konstruaĵoj, postulantaj oftan kaj skrupulan riparadon, do elspezoj por amortizo devas konsistigi ne malpli ol 3–3,5% ĉiujare, kio konsistigas dum kvar jaroj (1928–1931) samajn 2 miliardojn. Do, la loĝeja fonduso en preza esprimo restas sen ŝanĝo. Tamen la ĉefa kapitalo de la kamparo gigante malkreskas. La loĝeja fonduso de la kamparo kaj aliaj konstruaĵoj dum la lastaj 4 jaroj estas detruitaj je ne malpli ol 30%. El 14 miliardoj tio konsistigas 4,2 miliardoj. Dum al la tuta konstruado de kolĥozoj en la plej bona okazo iras 200 milionoj da rubloj. Agrikultura ilaro, ĉaroj, sledoj, jungilaro, plugoj estas detruitaj, rompitaj, perditaj, ŝiritaj ne malpli ol je 50%. Tio konsistigas 1,5 miliardojn da rubloj. Fine, kvanto de brutaro, laŭ ĝeneralaj observoj de ĉiuj honestaj observantoj, rezulte de la deviga kolektivigo, dum la tuta tempo de la aventurisma, kontraŭlenina politiko en la kamparo malpligrandiĝis: de ĉevaloj je 70%, de bovoj je 10%, de porkoj kaj ŝafoj je 85–90%, de kokoj je 70–90%. Mezume reduktiĝon de la brutobredado ni havas ne malpli ol je 70%. Tio konsistigas 6,3 miliardojn da rubloj. Al tio ni povas kontraŭstarigi nur 100 milojn da traktoroj, kio ĉe kosto de traktoro 2 mil rubloj donas entute 200 milionojn. Eĉ se al tio pro ceteraj agrikulturaj maŝinoj, aĉetitaj de la kamparo dum la lastaj jaroj (ja ilia aĉetado preskaŭ ĉesis), aldoni ankoraŭ 300 milionojn da rubloj, do eĉ tiam ĉio kune konsistigos 500 milionojn da rubloj. Tutegale restas minus 5,5 miliardoj da rubloj. Rezulte la ĉefa kapitalo de la kamparo nuntempe konsistigas anstataŭ 26 miliardoj da rubloj nur 14 miliardojn da rubloj (9,8 miliardoj — konstruaĵoj, 1,5 miliardoj — ilaro, plus 2,7 miliardoj — brutobredado). La ĉefa kapitalo de la lando konsistigas tiamaniere nuntempe: 28 miliardojn da rubloj — industrio kaj transporto, 14 miliardojn da ruboj — urba loĝeja fonduso kaj 14 miliardojn da rubloj — agrikulturo; entute 56,7 miliardoj. Kontraŭ 61 miliardoj en 1927, t. e. entute kaj sume ni havas malkreskon de la ĉefa kapitalo de la lando dum la lastaj 4 jaroj je 5 miliardoj da rubloj, aŭ je 8,5%.

La ĉefa kapitalo de la industrio dum la lastaj 4 jaroj kreskis je 30%, tamen la ĉefa kapitalo de la agrikulturo malkreskis preskaŭ je 45%.

Sed samtempe kun malkresko de la ĉefa kapitalo de la lando gigante malkreskis ankaŭ ties cirkula kapitalo: malpligrandiĝo de rezervoj de oro, provianto, vestoj, mebloj, krudmaterialoj por industrio k. c. atingas same ne malpli ol 10 miliardojn da rubloj. Ni vivas nun litere sen ajnaj rezervoj! Kiel plene malgajninta ludisto serĉas en la poŝo lastan moneron, por meti ĝin sur la karton, tiel Stalino kaj lia kliko elbatas el la loĝantaro lastajn valoraĵojn, lastajn orajn krucojn, ringojn. Oni vendas eksterlanden, profitante groŝojn, valoregajn pentraĵojn, tapiŝojn, antikvaĵojn por eviti bankroton hodiaŭ, sed nur por morgaŭ ekstari antaŭ la sama fatala demando.

La ĉefa kaj la cirkula kapitalo de la lando malkreskis, tiamaniere, ne malpli ol je 17–20 miliardoj da rubloj, la agrikultura bazo de la industrio estas radike subfosita, la industriigo pendas en la aero. Tielas veraj, realaj rezultoj de la stalina estrado super la socialisma konstruado.

Nia industrio, malgraŭ tio, ke ĝia ĉefa kapitalo kreskis je 30%, pro subfoso de la krudmateriala kaj financa imposta bazo de la industriigo same travivas profundegan krizon. En la rezolucio de la 17-a partia konferenco estis dirite, ke la produkto de la tuta socialisma industrio konsistigis en la 1931-a jaro 27 miliardojn da rubloj, kio donas 21% de kresko rilate al la 1930-a jaro. Ni rigardu, ĉu estas ĝusta la cifero 27 miliardoj da rubloj kaj ĉu ĝustaj estas tiuj procentoj.

Ni komparu tiujn ciferojn kun datumoj de Molotov, donitaj de li en la 15-a partia kongreso.

Molotov en sia raporto en marto 1931 en la 6-a kongreso de Sovetoj diris: «Kresko de la ŝtata industrio dum du jaroj garantiis kreskon de la totala produkto de 9,5 ĝis 15,6 miliardoj da rubloj, t. e. je 64% kontraŭ 41%, indikitaj en la kvinjara plano»87.

Do, en la dua jaro de la jarkvino la produkto de la ŝtata industrio en la prezoj de la 1926–1927 ekonomia jaro konsistigis 15,6 miliardojn da rubloj. En la tria «decida» jaro (1931) de la jarkvino ni havas laŭ la rezolucio de la 17-a partia konferenco kreskon de la produkto je 21% rilate al la antaŭa jaro.

Dudek unu procentoj rilate al 15,6 miliardoj da rubloj konsistigas 3,3 miliardojn da rubloj. Rezulte fine de la 1931-a jaro ni havas en la prezoj de la ekonomia jaro 1926–1927 18,9 miliardojn da rubloj. De kie do aperis 27 miliardoj da rubloj? Estas tute evidente, ke kalkulado estis farata ne en la prezoj de la jaro 1926–1927, sed en la prezoj de 1931. Sed kalkuli en la prezoj de la 1931-a jaro ĉe freneza falo de valoro de la ĉervonco kaj ne diri eĉ sonon pri tio en la rezolucio — tio signifas, unue, surdigi per ciferoj, okupiĝi pri fraŭdo kaj blufo, pri kio la stalina kliko akuzas la subajn laborantojn, due, kalkuli valoron en senĉese kreskantaj prezoj de la 1931-a jaro — tio signifas doni nenian efektivan difinon de amplekso de kresko de produktado. Jam sola tiu statistika artifiko de Stalino kaj kompanio per si mem diras, ke ili bezonis iel ajn montri almenaŭ 20%-an kreskon.

Do, ni havas evidentan statistikan friponaĵon supre. Sed ĝin, krome, kompletigas veno de falsitaj, troigitaj datumoj rekte el fabrikoj kaj uzinoj, ĉar pro neplenumo de plano oni elpostenigadis, juĝadis, akuzadis pri oportunismo k. t. p. Ne hazarde nun la stalinaj ĵurnaloj krias pri blufo de multaj entreprenoj kaj direktoroj. Al tio necesas aldoni gigantan malpliboniĝon de kvalito de produkto ĉe kreskantaj prezoj. Se rekalkuli la tutan nunan produkton almenaŭ al la kvalito de la produkto de la 1926–1927-a jaro, tio devas doni malaltigon de vera kosto de la produkto almenaŭ je 30–40%. Poste al tio ĉi necesas aldoni grandegan kreskon de memkosto de produkto, pro gigantaj paŭzoj en produktado, kreskantaj de jaro al jaro pro manko de krudmaterialoj kaj blufa planado. Fine, la stalina statistiko ignoras, ke antaŭ kvar jaroj metia industrio same produktadis grandan procenton de la industria produktado, kiu eniradis en la ĝeneralan industrian kaj varan cirkuladon de la lando. Sed en la nuna momento ni havas malkreskon de produktado de la metia industrio almenaŭ je 35%.

Rezulte de ĉiuj ĉi «korektantaj» koeficientoj ni en la 1931-a jaro ĝenerale ne nur ne havis efektivan kreskon de produktado, sed, male, havis senduban malkreskon. Efektive, metalo (eĉ laŭ la oficialaj datumoj) donis kreskon nur je 6% por jaro, karbo — 11%, transporto donis malkreskon, sukera industrio — malkreskon, kemio — mizeran kreskon. Kio koncernas la ĉefajn branĉojn de la malpeza industrio, do la teksa industrio laboris precipe kun surogatoj kaj produktadis (nur por statistiko) veran rubon, la leda industrio je tri kvaronoj produktadis fuŝaĵojn kaj surogatojn, la nutra, kudra, venda k. c. branĉoj same donas analogian bildon.

Se la rezultojn de la 1931-a jaro, kun ĉiuj indikitaj supre korektaj koeficientoj, honeste kompari eĉ kun rezultoj de la 1927–1928-a jaro, do la peza industrio donos al ni por tiu periodo kreskon, sed la malpeza industrio donos, sendube, malkreskon.

En 1931 nia industrio laboris ĝenerale kun intenseco je 50–60%, ne pli. Centmiloj da entreprenoj kaj produktejoj laboris kun grandaj interrompoj kaj paŭzoj pro manko de krudmaterialoj, miloj da entreprenoj dum pluraj monatoj tute ne laboris.

En la nuna tempo la stato ne pliboniĝas, sed malpliboniĝas. Escepte de karbo, metalo, aŭtoj kaj traktoroj, donintaj salton dum la lastaj monatoj de la 1931-a jaro kaj nun haltintaj sur tiu punkto (diurna produktado de karbo — 190 tunoj, de krudfero — 15 mil, de ŝtalo — 15–16 mil), la ceteraj branĉoj de industrio eĉ rilate al la 1931-a jaro donas malkreskon de produktado aŭ stabilan staton. Krudmaterialoj mankas, necesaj importataj duonfabrikaĵoj mankas, cirkula kapitalo mankas, memfinancado en kondiĉoj de ĝenerala anarkio de la ekonomia vivo el potenca regilo de stimulado de produktado transformiĝis al armilo de plua malorganizo.

Reala salajro de laboristo rilate al la 1926–1927-a jaro konsistigas, sendube, ne pli ol 25%. Pago de salajro en provinco nemalofte malfruas je kelkaj monatoj, nutrado de laboristoj estas senekzemple malbona, mankas laborvesto. En tiaj kondiĉoj estas nepensebla alta rendimento de laboro de laboristoj. Malsata, mizera, metita en senrajtan staton laboristo ne povas doni altan rendimenton, eĉ se ĉeestas ĉiuj ceteraj favoraj kondiĉoj.

Postaj perspektivoj por la industrio estas eĉ pli mornaj. Krudmaterialoj pro katastrofa stato de la agrikulturo kaj manko de valuto por aĉeti ilin eksterlande estos ankoraŭ malpli multaj, financado de la industrio, pro plena subfoso de pagokapablo de la laboristaj kaj kamparanaj amasoj, ĉe ĉiuj kondiĉoj malpliboniĝos. Jam nun kaŝite en la Sovetunio ekzistas ne malpli ol 400–500 mil senlaboruloj (Stalino tion fraŭde kaŝas kaj plu kaŝos, ĉar li ja likvidis la senlaborecon). Dum proksimaj 1–2 jaroj senlaboreco kaptos ne malpli ol 2–2,5 milionojn da laboristoj, ĉar krudmaterialo en fabrikoj ne estos, kaj mono por pagi al laboristoj tute mankos. Sur inflacio oni ne povas longe veturi, ĉar ju pli oni uzas ĝin hodiaŭ, des pli forte ĝi rebatas morgaŭ. Estas tute neevitebla plua falo de la reala salajro de laboristoj, malboniĝo de ilia nutrado, falo de la vivnivelo kaj ilia mizeriĝo.

Kio koncernas konstruadon de grandaj objektoj, do eĉ se akcepti, ke vere en 1932 estos elspezitaj 12 miliardoj da rubloj, do eĉ tiam en la prezoj de la 1926–1927-a jaro tio konsistigas ne pli ol 2 miliardojn da rubloj. Sed efektive tiu cifero estas simple destinita por ŝutado de polvo en la okulojn de simpluloj, ĉar sub ĝi ekzistas nenia reala bazo — nek respektiva buĝeta subvencio, nek respektiva enspezo de industrio. En kia parto estos fakte plenumita la indikita supre blufa plano, estas malfacile diri. Sed jam nun konstruado por milionoj da rubloj estas frostigita. Perspektivoj de ekonomia stato kaj «dinamiko» de ĝia disvolviĝo estas ĉiuokaze tiaj, ke dum la proksimaj du jaroj estas absolute neevitebla plena ĉesigo de konstruado de grandaj objektoj, ĉar por tio estos nek impost-financa, nek krudmateriala, nek import-eksporta bazo. La stalina aventurisma politiko laŭ la senkompata leĝo de dialektiko kondukas tiele al rekte kontraŭaj rezultoj. Kaj ĉi tie «ekstremaĵoj kuniĝas». Troa aventurisma industriigo kondukas al samaj rezultoj, kiel oportunisma ignorado de industriigo.

Sed se tiaj estas perspektivoj de la industrio, do eĉ pli katastrofaj estas perspektivoj de la agrikulturo. La ĉefa kapitalo de la agrikulturo, kiel ni jam vidis, malkreskis je ne malpli ol 45%, la cirkula kapitalo de la agrikulturo (proviantaj rezervoj por si kaj nutraĵo por la brutaro, sema materialo, vesto k. c.) malkreskis eĉ pli multe — je 60–70%. La sovĥozoj, kiuj ĉe ĝusta politiko kaj ĉe ilia pograda natura kresko havus brilan estontecon, iĝis karikaturo kaj moko pri la socialisma konstruado. Ĉiuj sovĥozoj iĝis deficitaj. En grenaj sovĥozoj ĝis 20% de rikolto estis eĉ ne prenita el la kampo. Rikoltado de la 1931-a jaro pro manko de laborforto estis plenumata en tre granda parto fare de elkulakigitoj kaj mobilizitaj por laboro kolĥozanoj kaj individuaj kamparanoj. Preparo por semado de la 1932-a jaro praktike mankas. Semoj ne sufiĉas, la ilaro estas ne riparita aŭ riparita malbone, nutraĵoj mankas, konstantaj laboristoj kaj specialistoj pro malsato fuĝis, salajro al la laboristoj kaj kolĥozanoj ne estas pagita ankoraŭ por la aŭtunaj kampaj laboroj, cirkula kapitalo malestas. Kio estos semita nun en sovĥozoj kaj kiel estos semita — estas klare sen komentoj. Stalino ankaŭ ĉi tie fraŭde, cinike faligas la kulpon sur la laborantojn de sovĥozoj.

Dum efektive kulpas ne la sovĥozoj, sed Stalino kaj lia kliko, ilia aventurisma politiko kaj estrado.

Eĉ pli malbona estas stato en brutobredaj sovĥozoj. Stalino krias pri giganta kresko de brutaro de sovĥozoj, sed ĉe tio li kutime prisilentas, ke tiu brutaro estis kreita simple per forprenado disde kolĥozanoj kaj individuaj kamparanoj kontraŭ 1/5, 1/6 de efektiva kosto je iliaj bovoj, porkoj, ŝafoj. Rezulto de tia administra burokrata falso de brutobredaj sovĥozoj estas evidenta.

En la pasinta jaro en brutobredaj sovĥozoj pereis ne malpli ol 20% de la tuta brutaro kaj ĉirkaŭ 70% de la naskitaro, en la nuna jaro ĝenerale estas sama bildo, kvankam ĝi estas kaŝata. Nutraĵoj en brutobredaj sovĥozoj ne sufiĉas, kaj en granda parto de tiuj ili entute malestas, semoj por la printempa semado mankas je 50%. Prizorgo pri la brutaro estas malbona, ĉar plej ofte la laboristoj havas nenian interesitecon, mankas ejoj. Anstataŭ demonstrado de avantaĝoj de socialisma granda agrikultura mastrumado rezultis ties senkreditigo, moko pri ĝi.

Estas tute evidente, ke ĉiuj sovĥozoj en sia plej granda parto, en sia nuna formo ĉe la nuna politiko kaj ĉe la plena misfunkcio de la tuta landa ekonomio estas kondamnitaj dum proksimaj 2–3 jaroj por neevitebla disfalo. Neniaj reprezalioj al estroj de sovĥozoj, neniaj burokrataj penoj helpos. Sub ili estas nek ekonomia bazo (profiteco), nek financa (manko de rimedoj por plua ilia subvencio).

En la kolĥoza sektoro la bildo estas ne pli bona.

La politiko de perforta kolektivigo plene bankrotis. La dekreto de la CK pri tio, ke ĉe 65% de kolektivigo oni kalkulu la kolektivigon de la kamparo ĉefe finita — tio estas maskita retiriĝo disde la perforta kolektivigo, tio estas agnosko de tio, ke la kolektivigo trafis al muro de nesuperebla rezisto de la kamparo, tio estas maskita ordono pri halto de ofensivo, ĉar tiu ofensivo malsukcesis. Kiu scipovas legi politikan sencon de tiaj dokumentoj, por tiu pri tio ne povas esti duboj.

Tamen nekompareble pli gravas alia afero, nome — kio restis nun el tiuj 65%. Dum la lasta duonjaro ree komenciĝis rapida disfalo de kolĥozoj kaj grandega elirado el ili. Laŭ vico da malrektaj informoj kaj laŭ observoj pri la stato en la kamparo, nuntempe en kolĥozoj restis anstataŭ 65% denove ne pli ol 35–40%. Ekzemple, kiam bulteno de la Popolkomisarejo pri agrikulturo informas pri 18% de kolĥozanoj, kiuj en februaro estas forpermesitaj, do sub tiu cifero, sendube, precipe kaŝiĝas eliroj el kolĥozoj.

Estas sciate, ke en Uralo, en Kazaĥstano, en Meza Azio, en la Okcidenta kaj Orienta Siberio en kelkaj distriktoj kolĥozoj disfalis preskaŭ tute. Kaj tiuj distriktoj ne povas esti escepto, tio estas ĝenerala fenomeno. La restintaj kolĥozoj tenas sin nur sur sistemo de devigo, minacoj al la elirantoj el ili kaj daŭrigo de la politiko de eksproprietigo je la individua kamparano. Plua ilia disfalo kaj degenero estas absolute neeviteblaj.

La nuna politiko de prirabo de la kamparo kondukis al tio, ke ni havas gigantan malkreskon de brutaro, kaj eĉ por la restinta kvanto, pro manko ĉe kamparanoj-kolĥozanoj de ajna interesiteco pri plibonigo de kolĥoza mastrumaĵo, ne estas preparitaj krudaj nutraĵoj, kaj koncentritaj nutraĵoj estas preskaŭ plene forprenitaj por grenprovizado. Rezulte en tiu ĉi jaro en kolĥozoj ĉie estas manko de nutraĵo kaj amasa mortado de brutaro. Per tirĉevala forto kolĥozoj estas tute ne provizitaj, jungilaro mankas, sledoj kaj ĉaroj mankas, ŝnuroj mankas. Plugoj kaj erpiloj estas rompitaj kaj ne riparitaj, ĉar ne estas homoj por riparado kaj mankas fero kaj ŝtalo. La grundo por printempa semado estas preskaŭ ne prilaborita, semoj estas kolektitaj nur je 50%, kaj eĉ tiuj precipe ne taŭgas por semado.

La kolĥozanoj malsatas. En multaj lokoj ili tute ne ricevas panon kaj nutras sin ekskluzive per putraj surogatoj. Viando kaj legomoj des pli mankas. Labortago de kolĥozano mezume kostas 20–26 kopekojn dum tago (3–4 kopekojn en la antaŭmilita mono). Fine, en la maŝintraktoraj stacioj riparo de traktoroj estis farita nur je 65% kaj nur por statistiko; brulaĵoj kaj lubrikaĵoj mankas, laboristoj mankas, ekzistantaj laboristoj malsatas. El tio kompreneblas, ke plua disfalo de kolĥozoj estas neevitebla kaj ili estas nesaveblaj el disfalo per ajnaj artefaritaj administraj burokrataj apogiloj. El tio klaras, ke la sema kampanjo en kolĥozoj neeviteble fiaskos.

Kiel do Stalino solvis la grenan problemon — tio plej bone videblas el jenaj ciferoj: en la 1926–1927-a jaro totala rikolto de greno egalis al 4700 milionoj da pudoj. Laŭ fontoj de elspezo tiu sumo, laŭ la oficialaj datumoj, distribuiĝis en tia maniero:

Provianto por agrikulturo 1630 mln. pud.
Por brutaro 1370 mln. pud.
Semoj 800 mln. pud.
Rezervoj 700 mln. pud.
Hejmfarita brando, difektoj de greno k. c. 180 mln. pud.
Entute 4680 mln. pud.

Krom tio la kampara loĝantaro fine de la jaro havis rezervojn, transirintajn el la pasintaj jaroj, je 570 mln. pud.

Nun ni havas tian bildon. Unue, pri restaĵoj de grenaj rezervoj en la kamparo ne eblas eĉ paroli. Ili malestas, malestas greno.

Plue, por nutrado de la kampara loĝantaro, eĉ laŭ oficialaj deklaroj de sekretarioj de regionaj komitatoj, oni lasadis por unu homo dum jaro ne pli ol 8 pudojn, kaj efektive malpli. Se ni akceptos 8 pudojn por homo — tio por 130 milionoj da homoj de la kamparo konsistigos 1040 milionojn da pudoj.

Da brutaro restis nun ne pli ol 30% de la 1927-a jaro, sed ankaŭ tiu brutaro pereas pro manko de nutraĵo.

Sekve, por brutaro anstataŭ 1370 milionoj da pudoj necesas doni ne pli ol 350 milionoj da pudoj por jaro. Por semoj, ni supozu, estis eluzitaj 800 milionoj da pudoj. Fine, en 1931, kiel asertas dekreto de la Konsilio de popolkomisaroj de la USSR kaj de la CK de la VKP(b)88, estis rezervitaj 1400 milionoj da pudoj, rezulte por la 1931-a jaro ni ricevas:

Por nutrado de la kamparo 1050 mln. pud.
Por nutrado de la brutaro 350 mln. pud.
Por semoj 800 mln. pud.
Rezervoj 1400 mln. pud.
Entute 3600 mln. pud.

Eĉ se ni supozos, ke malbona rikolto malgrandigis la totalan rikolton de greno je 300 milionoj da pudoj, do per aldono de la lasta cifero ni tamen ricevas nur 3900 milionojn da pudoj, t. e. pri rikolto ni havas en 1931 rilate al 1926–1927 malkreskon preskaŭ je 20%.

La donitaj ciferoj, tiamaniere, klare montras ne kreskon de semareoj rilate de la 1926–27-a jaro, sed malkreskon je 15–17%. Se atenti, ke ni prenis plu troigitajn ciferojn kaj por memnutrado, kaj por semado, kaj por nutrado de la brutaro, se, fine, atenti, ke la cifero mem 1400 milionoj da pudoj da rezervita greno estas falsa, do la malkreskon de semareoj en 1931 rilate al la 1926–1927-a jaro necesas kalkuli ne malpli ol 30–35%. Nun la rezulto de la artifiko estas evidenta — la agrikulturo travivas katastrofon.

Eĉ pli pereiga estas stato en individuaj mastrumaĵoj, kiuj nuntempe, kiel ni montris, konsistigas fakte 60–65% de la tuta kampara loĝantaro. Da tirĉevala forto ĉe ili kompare kun la 1926–1927-a jaro restis mizera procento (25–30), semoj por la printempaj semlaboroj (laŭ bultenoj de la Popolkomisarejo pri agrikulturo) preskaŭ tute mankas (10–15%), la tuta sema materialo estis forprenita por grenprovizado. Teroj por prilaboro grandparte ne estis apartigitaj, kaj la apartigitaj ne estis prilaboritaj, la individuaj kamparanoj mem malsatas kaj fuĝas kien ajn. Ĉe tiaj datumoj eblas anticipe diri, ke la individua kamparano semos tute mizeran procenton, eblas kun certeco aserti, ke en tiu ĉi jaro estos prisemita ne pli ol 60% de la fakta semareo de la pasinta jaro, kaj la fakta semareo de la pasinta jaro siavice estis malpli granda, ol la semareo de la 1930-a kaj la 1929-a jaro. (Nun Stalino en «Pravda» krias pri blufado de lokaj laborantoj en komponado de statistikaj informoj pri semareoj, sed tiu blufado rezulte de la stalina postulo nepre demonstri lian politikon en la kamparo komenciĝis en la komenco de la 1929-a jaro).

Nun eĉ por blindulo devas esti klara la artifiko de Stalino, per kiu li solvis la grenan problemon. Kresko de ampleksoj de grenprovizado en la 1929–1930-a kaj la 1931-a jaroj okazis ne pro vera kresko de produktado de greno, sed pro redukto de la propra konsumado de la kamparo (por nutri la loĝantaron kaj la brutaron, kaj por semoj), pro ĉiujara plifortigo de la grenproviza premo kaj pro redukto de la ĉefa kapitalo de la kamparo. (Ne forgesu, ke al la kamparanoj kontraŭ la forprenata greno kaj brutaro ĉiujare, ekde 1928, oni pagadis ĉiam malpli grandan parton de ties reala kosto. En 1932 tiu parto konsistigis ne pli ol 15–20%).

Jam en tiu ĉi jaro ni en multaj regionoj observas en la kamparo kaj en la urboj staton, proksiman al la malsato de 1929, kaj en la sekva jaro la stato estos nekompareble pli malbona, ĉar, unue, estos prisemitaj ne pli ol 60% de la semareo de 1931 kaj, due, eblas anticipe antaŭvidi malbonan rikolton, ĉar la semado estos farita per malbonaj semoj, ricevitaj el grenventumaĵo kaj dua draŝado de pajlo, kaj sur malbone prilaboritaj teroj (nur por plenumi la planon), kaj, trie, por rikoltado estos manko de laborforto. Tio, siavice, estos neeviteble ligita kun plua detruado de la ĉefa kapitalo de la kamparo kaj transformado de dekmilionoj da kampara loĝantaro en verajn mizerulojn kaj vagulojn.

La perspektivoj de la agrikulturo determinas en grandega grado ankaŭ perspektivojn de la industrio. Paralizo de plej granda parto de la industrio ĉe tiaj perspektivoj de agrikulturo por pli aŭ malpli longa periodo estas tute neevitebla. De tio Stalino neniel povos foriri. La leĝoj de ekonomia evoluo ankaŭ ĉe socialisma konstruado ne estas trompeblaj. Se vi ignoras ilin hodiaŭ, ili kun des pli granda forto venĝas pro si morgaŭ.

En ligo kun la perspektivoj de la industrio kaj la agrikulturo troviĝas ankaŭ perspektivoj de la buĝeto. Ĝis 1931 ni havas (eĉ ĉe transkalkulo al stabila valuto) kreskon de la ŝtata buĝeto. Tiu kresko estas multe malpli granda, ol ĝin pentras la fiskaj financistoj, prisilentante, ke ĝi esprimiĝas en signoj de freneze falanta valuto, sed la kresko tamen estas senduba. Sed per kio ĝi tamen fariĝis? Stalino kaj Ko penas iun trompi kaj asertas, ke tiu kresko apogiĝis al kresko de materia bonstato de la amasoj kaj kresko de la popola enspezo. Sed efektive ĝi apogiĝis ekskluzive al rekta kaj malrekta maskita eksproprietigo de la kamparo, al malaltigo de reala salajro de la laboristoj kaj la oficistoj kaj al inflacio. Kresko de la enspeza parto de la buĝeto okazis, unue, je konto de giganta kresko de maskita formo de impostoj (depruntoj, kiel en la kooperado, depagoj al akcioj de Traktorocentro, akcizo, vodko, altigo de prezoj de varoj, emisio de papermono k. c.), due, je konto de rekta eksproprietigo komence je la kulaka, kaj poste je la mezula parto de la kamparo kaj je parto de la urbaj NEP-uloj, kaj, trie, je konto de granda kresko de rektaj impostoj.

Kresko de impostaj kaj eksterimpostaj buĝetaj enspezoj okazis ne pro kresko de materia bonstato de la popolamasoj, sed pro malkresko de ilia ekonomia vivnivelo kaj neniigo de la ĉefa kapitalo de la kamparo.

Rektaj kaj maskitaj impostoj forprenadis disde laboristo ne malpli ol 40% de lia salajro, kaj disde kamparano-mezulo ne nur la tutan enspezon, sed ankaŭ parton de lia ĉefa kaj cirkula kapitalo.

En 1931 ni, tamen, jam eĉ en la stabila valuto ne nur ne havas kreskon de la buĝeto, sed, male, havas ties malkreskon. Laŭ aserto de Grinjko, en 1931 la buĝeto kreskis je 58,8%. Sed dum tiu sama periodo okazis falo de valoro de la ĉervonco je ne malpli ol 80–90% rilate al ties valoro en 1930. Tiamaniere, transkalkule al stabila valuto, la enspeza parto de la buĝeto jam en 1931 malkreskis, supozeble, je ne malpli ol 20–30% kompare kun 1930. En 1932 la buĝeto laŭ la plano devas ree kreski je 34,1%.

Sed la unua kvaronjaro montras, ke ĉe ĉiuj penoj kaj reprezalioj el la mizeriĝinta loĝantaro de la urboj kaj vilaĝoj eĉ en la falanta valuto jam ne eblas elbati necesan monsumon.

Poste la falo de pagokapablo ĉe samtempa falo de valoro de la ĉervonco iros eĉ pli rapide. El tio estas tute klare, ke la fakta buĝeto de 1932 en firma valora esprimo estos ankoraŭ nekompareble malpli granda, ol en 1931.

Perspektivoj de la buĝeto ĉiuokaze estas tiaj, ke en la proksimaj du jaroj ĝia enspeza parto devas en firma kalkulo malleviĝi je 30–40% sub la nivelon de la 1927–1928-a jaro, ĉar estos neniu, kiu pagos rektajn kaj malrektajn impostojn, kaj enspezoj de la industrio konsistigas en la buĝeto nur 12–15%, kaj tiuj procentoj siavice dependas de la nivelo de bonstato de la amasoj.

Mirakloj ne ekzistas. Ĉiuj miraklistoj estis ĉarlatanoj. Kaj la stalinajn miraklojn pri kresko de la buĝeto je 50% dum jaro la irado de eventoj same senmaskigos kiel miraklojn de ĉarlatano.

Inflacio, disvolviĝanta neordinare rapide, siavice pliprofundigados la krizon.

La disvolviĝo de inflacio okazas el du polusoj. La inflacio disvolviĝas, unue, pro novaj kaj novaj emisioj de papermono, kaj, due, pro redukto de varcirkulado, pro transiro de kamparanoj, laboristoj kaj eĉ de ŝtataj kaj kooperativaj organizaĵoj al rekta varinterŝanĝado.

Nuntempe la valoro de la ĉervonco en ora valuto egalas nur al 60–70 kopekoj. Poste la procezo de falo de la valoro de la ĉervonco laŭ ĉiuj signoj iros ankoraŭ pli rapide. Se Stalino penus fini la inflacion, do akreco de la krizo dum la unuaj paŝoj nur kreskus.

Fine, la ekonomia krizo trovas sian esprimon kiel en la ekstera, tiel ankaŭ en la interna komerco. En la ekstera komerco en 1932 ni havis pasivan saldon je 200 milionoj da oraj rubloj. La plej gravaj fakoj de la agrikultura eksporto — brutaro, viando, lino, birdaro, lardo, ovoj, vilo k. c. — aŭ tute elfalis el la cirkulado, aŭ forte reduktiĝis. Kaj tio, kio estas eksportata eksterlanden (greno, viando), estas eksportata je konto de nesufiĉa nutrado de la laboristoj kaj kamparanoj kaj estas vendata kontraŭ duonprezo, sub la memkosto, kio el la vidpunkto de racia socialisma politiko estas krimo.

Poste ankaŭ en tiuj fakoj tute neevitebla estas plena ĉeso de eksporto. Ĝuste same kaj pro ĝeneralaj perspektivoj de disvolviĝo de la krizo estas neevitebla reduktiĝo de eksporto ankaŭ en tiaj fakoj, kiel nafto, ligno, industriaj varoj.

Nuntempe la gazetaro krias pri liberiĝo disde importo, sed tiuj krioj signifas nur maskitan fiaskon de nia eksporto.

Kaj en la interna komerco la krizo manifestiĝas:

1) en giganta kresko de prezoj, en plena rompo de la preza politiko kun la leninaj principoj de komerco, rekonfirmitaj en la decidoj de la 15-a kongreso de la VKP(b). La postuloj de Stalino kaj Mikojano al la kooperado komerci kulture — estas fia fariseaĵo, ĉar kultura komerco signifas unuavice malaltajn prezojn, sed Stalino kun Mikojano, ĉie implikiĝinte kaj bankrotinte, establis por ĉiuj varoj vere rabajn, uzurajn prezojn;

2) en giganta vara malsato pri ĉiuj varoj kaj samtempe en manifestiĝoj de krizo de vendo (frostiĝo de varcirkulado), reflektanta plenan subfoson de la aĉetkapablo de la loĝantaro;

3) en deficito de grandega parto de la kooperativa reto de la kamparo;

4) en transiro de rilatoj inter komercaj organizaĵoj en multaj okazoj al rekta varinterŝanĝado;

5) en ĉiea disvastiĝo de spekulaj negocoj kaj revendoj fare de ŝtataj kaj kooperativaj komercaj organizaĵoj (aĉeto pogrande laŭ pomalgrandaj prezoj), revendado pro mizero fare de laboristoj kaj oficistoj kontraŭ duoblaj kaj trioblaj prezoj je tio, kion ili aĉetis en vendejoj, en libera merkato;

6) en kreiĝo de lokaj merkatoj kun lokaj prezoj, kiel rezulto de disŝiro de komercaj kaj ekonomiaj ligoj kaj kiel esprimo de diversgrada malorganiziĝo de ekonomio en diversaj partoj de la Sovetunio;

7) en komenciĝinta transiro de la kamparo al la natura mastrumaĵo;

8) en malordo de la tuta komerca aparato.

Senhelpaj ĵetiĝoj en la politiko de prezoj, kiujn ni observis dum la lasta duonjaro, en la interna komerco plej bone ilustras plenan malorganizon de la interna komerco.

Tiel statas la afero pri la karaktero, amplekso kaj perspektivoj de nia ekonomia krizo. Kie serĉi radikojn kaj fontojn de la krizo? Ili antaŭ ĉio kuŝas en la aventurisma, ne ligita kun evoluo de la tuta nacia ekonomio rapideco de industriigo. La «miraklo» de rapideco nun montras sian dorsflankon.

La mirakloj de rapideco kaj kresko de kapitalaj investoj fariĝis je konto de jenaj fontoj:

1) pro eksproprietigo kaj mizeriĝo de la kamparo kaj malkresko de la vivnivelo;

2) pro senekzempla kresko de rektaj kaj malrektaj impostoj al laboristoj kaj malkresko de ilia vivnivelo, ilia reala salajro;

3) pro inflacio, kiu estas esence unu el specoj de imposto;

4) kaj, fine, pro plena elĉerpiĝo de nia ora rezervo.

La stalina rapideco de industriigo, sekve, radike kontraŭdiras al la decidoj de la 15-a kongreso kaj al la establitaj en tiuj decidoj principoj de industriigo. Ne hazarde Stalino kaj lia kliko, kiel ŝtelistoj, ĉirkaŭiras tiujn «danĝerajn lokojn» el la rezolucioj de la 15-a kongreso. Ne hazarda estas tio, ke Stalino eĉ vorton ne diris en sia raporto al la 16-a kongreso pri tiuj decidaj direktivoj de la 15-a kongreso.

La rezolucio de la 15-a kongreso de la VKP(b) diras: «Dum komponado de kvinjara plano de la nacia ekonomio, same kiel dum komponado de ajna ekonomia plano, kalkulita por pli aŭ malpli longa daŭro, necesas strebi atingi plej favoran kombinon de jenaj elementoj: (etendita konsumado de la laboristaj kaj kamparanaj amasoj;) etendita reproduktado (akumulado) en la ŝtata industrio surbaze de etendita reproduktado en la nacia ekonomio entute; pli alta, ol en kapitalismaj landoj, rapido de ekonomia disvolviĝo kaj nepra sistema altigo de specifa pezo de la socialisma ekonomia sektoro, kio estas decida kaj ĉefa momento en la tuta ekonomia politiko de la proletaro». Kaj poste, en la tereno de interrilato inter produktado kaj konsumado «necesas konsideri, — estas dirita en la rezolucio, — ke ne eblas deiri de samtempe maksimuma cifero de la unua kaj la dua (kiel tion postulas la opozicio nun), ĉar tio estas nesolvebla tasko, aŭ deiri de unuflanka intereso de akumulado en certa tempa intervalo (kiel tion postulis Trocko, levante sloganon pri firma koncentrado kaj plia premo al la laboristoj en 1923), aŭ deiri de unuflanka intereso de konsumado. (Konsiderante kaj relativan kontraŭdirecon de tiuj flankoj kaj ilian interagadon kaj ligon, dum el la vidpunkto de longtempa evoluo tiuj interesoj ĝenerale koincidas, necesas deiri de optimuma kombino de ambaŭ tiuj flankoj).

La samon necesas diri rilate de la urbo kaj la kamparo, de la socialisma industrio kaj la kamparana mastrumaĵo. Estas malĝuste deiri de postulo pri maksimuma transigo de monrimedoj el la sfero de kamparana mastrumaĵo en la sferon de industrio, ĉar tiu postulo signifas ne nur politikan rompon kun la kamparanaro, sed ankaŭ subfoson de la krudmateriala bazo de la industrio mem, subfoson de ĝia interna merkato, subfoson de eksporto kaj rompon de ekvilibro de la tuta ekonomia sistemo. Aliflanke, estus malĝuste rezigni altiron de la monrimedoj de la kamparo al la konstruado de la industrio; tio nuntempe signifus malrapidigon de disvolviĝo kaj rompon de ekvilibro, malutile al la industriigo de la lando.

En la demando pri rapideco de disvolviĝo necesas, precipe, konsideri ekstreman komplikecon de la tasko. Ĉi tie necesas deiri ne de maksimuma rapideco de akumulado por la proksima jaro aŭ por kelkaj jaroj, sed de tia interrilato de elementoj de la ekonomio, kiu garantius por longe plej grandan rapidon de disvolviĝo. El tiu vidpunkto necesas decide kaj por ĉiam malaprobi la opozician sloganon pri altigo de prezoj: tiu slogano ne nur kondukus al burokratia degenero kaj monopoleca putrado de la industrio, ne nur batus al la konsumanto, kaj unuavice al la laborista klaso kaj malriĉularo de la urbo kaj la kamparo, ne nur donus grandegajn atutojn en la manojn de la kulako — ĝi post ioma tempo donus abruptan malaltigon de rapideco de disvolviĝo, malvastiginte la internan merkaton, subfosinte la agrikulturan bazon de la industrio kaj bremsinte la teĥnikan progreson en la industrio.

En la tereno de interrilato inter disvolviĝo de la peza kaj la malpeza industrio same necesas deiri de optimuma kombino de ambaŭ flankoj. Opiniante prava la transporton de la pezcentro en la produktadon de produktadrimedoj, necesas ĉe tio atenti danĝeron de tro granda ligo de ŝtataj kapitaloj en granda konstruado, realiĝanta en la merkato nur post kelkaj jaroj; aliflanke, necesas konsideri, ke pli rapida cirkulado en la malpeza industrio (produktado de konsumaĵoj de unuavica neceso) permesas uzi ties kapitalojn ankaŭ por konstruado en la peza industrio, kondiĉe de disvolvo de la malpeza industrio.

Nur konsidero de ĉiuj supre indikitaj faktoroj kaj plana kunligo de ili permesas konduki la ekonomion laŭ la vojo de pli aŭ malpli plana, pli aŭ malpli senkriza evoluo».

Tiaj estis la principoj de industriigo, indikitaj de la 15-a kongreso en la rezolucio «Pri direktivoj pri komponado de kvinjara plano de la nacia ekonomio». Ni intence donis la neordinare longan citaĵon el la rezolucioj de la 15-a kongreso, por ke ĉiu povu konvinkiĝi, ke la nuna politiko kaj principoj de industriigo estas radike malamikaj al la decidoj de la 15-a kongreso, ili estas nepacigeblaj kun tiuj kondiĉoj.

La decidoj de la 15-a kongreso pri rapideco de industriigo donas modelon de ĝusta, marksism-leninisma aliro al la demando pri rapideco. La esenco de la citita parto de la rezolucio konsistas en postulo sekvi ĉie necesan mezuron. Mitin-oj, Ralceviĉ-oj, Judin-oj, Kolman-oj89 kaj Ko, okupiĝantaj pri prostituado de leninismo en la teoria fronto, senfine babilas pri dialektiko kaj ties bazaj leĝoj, sed ili ĉe tio eĉ ne rimarkis, ke por praktike revolucia agado ĉie kaj ĉe ajnaj kondiĉoj ĝusta kompreno de la hegela kaj marksism-leninisma instruo pri mezuro estas decida kondiĉo de sukceso. Kiu ne komprenas kondiĉon konservi kaj sekvi mezuron (komprenante, certe, tiun vorton en la marksism-lenina, revolucia, sed ne oportunisma kaj ne liberalisma senco) en ajna tereno de lukto por venko de komunismo, kiu ne scipovas apliki tiun gravegan principon de dialektiko en praktiko, tiu ĉiam senhelpe ĵetiĝados inter aventurismo kaj oportunismo.

Mezuro estas konkreta vero de la estado. Ĉia stato aŭ ago, kondukita ĝis ekstremo, transiras en sian propran kontraŭaĵon, — tiel diras Hegelo. Ĉia veraĵo, se ĝin troigi, se ĝin elirigi ekster la limojn de ĝia efektiva aplikeblo, neeviteble transformiĝas al absurdo, — tiel instruas Lenino.

Ĝuste la dialektika postulo sekvi la mezuron en rapideco de la industriigo, en rilatoj inter disvolvo de la peza kaj de la malpeza industrioj kuŝas en la rezolucio de la 15-a kongreso pri kompono de la kvinjara plano, kaj, male, ni vidas en la praktiko plenan negadon de la mezuro en rapideco de la industriigo kaj de ĝustaj proporcioj inter konsumado kaj akumulado de industriigo kaj elbatado de monrimedoj el la kamparo, inter disvolvo de la peza kaj la malpeza industrioj, kaj rezulto kaj esprimo de tiu negado estas la senekzempla ekonomia kaj politika krizo en la USSR.

Stalino, kio estas karaktera por fripono kaj sofisto, pentris la aferon tiel, ke Buĥarin, Rikov, Tomskij kvazaŭe estis kontraŭ granda rapido. Sed efektive ilia postulo konsistis nur en sekvado al la mezuro kiel en rapideco de industriigo, tiel ankaŭ en elprenado de monrimedoj por la afero de industriigo el la kamparo. Kaj en tiu rilato ili estis absolute pravaj.

La industriigo, kondukita ĝis absurdo, transformiĝis en sian propran kontraŭaĵon: el ilo de potenca kresko de materia bonstato de laborantoj ĝi iĝis vera popola plago kaj malbeno por la popolaj amasoj. La socialisman konstruadon Stalino transformis al konstruado de faraono. Socialisma konstruado de industrio estas karakterizata ne nur per tio, kiom oni konstruas kaj kion konstruas, sed ankaŭ, se oni konstruas, do kiel oni konstruas. Konstruado sur ostoj de laboristoj kaj laborantoj, sur mizeriĝo, sur prirabo de la amasoj kaj perforto super ili — ne estas vera socialisma konstruado.

Krome, metinte aventurisman sloganon — atingi kaj devanci la avangardajn kapitalismajn landojn dum 10 jaroj, li atingis per tio nur tion, ke ni ne sukcesos atingi ilin dum 25 jaroj (kio estus ebla ĉe ĝusta politiko kaj racia rapideco, se supozi, ke kapitalismo povos ekzisti kaj disvolviĝi dum ankoraŭ 25 jaroj), ĉar plua industriigo por longa periodo iĝas, kiel ni jam vidis ankaŭ supre, neebla.

El la aventurisma industriigo elkreskis ankaŭ la aventurisma perforta kolektivigo. Por elbatado de monrimedoj el la kamparo Stalino bezonis unue «eksterordinarajn metodojn», kaj poste sloganon de «likvido de la kulakaro kiel klaso», sub kies kovro estis farita eksproprietigo de la kulakoj, kaj poste ankaŭ de la tuta cetera amaso de la kamparo. La «impeta rapideco de kolektivigo» iĝis konsekvenca, natura produkto de ĉiuj supre nomitaj aranĝoj. Rezulton de tia kolektivigo eblus, tamen, anticipe antaŭdiri.

Kiam Engelso siatempe en broŝuro «Kamparana demando en Francio kaj Germanio» skribis, ke nia tasko rilate al la etaj kamparanoj konsistas en tio, ke ilian privatan produktadon kaj privatan proprieton transformi en la kolektivan ne perforte, sed per ekzemplo kaj propono de socia helpo por tiu celo90, — li genie antaŭvidis la pereajn konsekvencojn, kiujn kaŭzos perforta unuigo de la privata produktado de kamparanoj en la kolektivan. Kiam la programo de la Kominterno kontraŭ perforta kolektivigo de kamparanoj speciale diras, ke «ĉia perforta rompo de ilia mastruma ordo kaj ilia deviga kolektivigo kondukus nur al negativaj rezultoj»91, ni nuntempe same vidas gigantan signifon de tiu averto.

Sed por Stalino la programoj de la partio kaj de la Kominterno ekzistas nur por ilin ne plenumi.

Stalino pentras la aferon tiel, ke nenia perforta kolektivigo ekzistas, kaj estas nur «organiza helpo» kaj «stimulado» de kolektivigo ĉe ekzisto de la «decida turno de la mezulo al socialismo». La stalina «organiza helpo» kaj «stimulado» same similas, tamen, al tio, kion signas tiuj vortoj, kiel la japana politiko en Manĉurio al politiko de helpo al memdecido de la popoloj. Rezultoj de tiu kolektivigo estas samaj, kiel rezultoj de la industriigo. Plusoj iĝis minusoj, kaj la plej bonaj esperoj de la plej bonaj mensoj de la homaro iĝis ridindaĵo. Anstataŭ demonstro de avantaĝoj de granda socialisma mastrumado — demonstro de ĝiaj malavantaĝoj antaŭ la eta individua mastrumado.

La kontraŭlenina politiko de industriigo kaj kolektivigo, memkompreneble, esprimiĝas ankaŭ en respektivaj metodoj de planado. Ĉe ĝusta politiko planado estas potenca regilo de socialisma konstruado. Sen planado ne ekzistas socialisma konstruado. En la kapitalisma socio disvolviĝo de la produktivaj fortoj okazas spontanee.

La leĝo de valoro konstante kaj kun senkompata forto determinas ĉi tie mezuron de evoluo kaj mezuron de kvantaj proporcioj inter diversaj partoj de la ekonomio.

Restarigo de rompitaj interrilatoj kaj proporcioj en la kapitalisma socio plenumiĝas per krizoj kaj katastrofoj.

Sed ĉe proletara diktaturo en kondiĉoj de socialisma konstruado rapideco de disvolvo, interrilatoj kaj proporcioj inter diversaj partoj de la ekonomio, mezuro de ŝanĝiĝo de proporcioj en ĉiu konkreta tempa intervalo devas esti starigataj konscie, anticipe, kun nepra meto de la celo — plifortigo de la socialisma sektoro de la ekonomio kaj de ĝia specifa pezo.

Celkonscieco de planado, tamen, neniom egalas aventurisman, nesciencan, neleninan planan subjektivismon kaj arbitron. («La plano estas ni»). La vera, ĝusta vojo — mezuro de rapido kaj de eblaj deŝovoj en evoluo — en decida grado dependas ĝuste ne de la volo de la homoj, sed de ekzistantaj materiaj produktivaj fortoj, de interrilato de klasaj fortoj, de kultura nivelo de la laborista klaso kaj laborantaj amasoj, de interna kaj internacia politika kaj ekonomia situacio kaj eĉ de la naturaj, klimataj kondiĉoj.

Ĝuste tiuj lastaj faktoroj estas decidaj ĉe kalkulo de rapido de akumulado kaj de planitaj ŝovoj kaj ŝanĝiĝoj en rilatoj inter diversaj partoj de la socialisma kaj privatekonomia sektoroj. Kaj ĝuste surbaze de ĝusta kaj ekzakta konsidero de tiuj faktoroj la volo mem de la homoj estas giganta regilo, akcelanta kaj stimulanta la socialisman konstruadon.

Nur ĉe akcepto de tiuj principoj de planado ĝi donas al ni eblon science antaŭvidi kaj vere konscie regi la socialisman konstruadon.

En la kontraŭa okazo planado iĝas simpla ludo per ciferoj, memtrompo, aventurismo.

La aventurisma plano kaj ĝia influo hodiaŭ kun plia forto kondukas al malorganizo de la tuta ekonomio kaj al subiĝo al la potenco de spontaneeco morgaŭ. Planado el ilo de socialisma konstruado iĝas ilo de malorganizo de la ekonomio kaj de enportado en ĝin je anarkio kaj ĥaoso. La decida avantaĝo de la socialisma konstruado super kapitalismo — plano, antaŭvido, kalkulo kaj kontado — malaperas. Eĉ pli, ĉe tiuj kondiĉoj pluso ankaŭ ĉi tie iĝas minuso, ĉar dum ĉe kapitalismo la leĝo de valoro (kvankam per krizo kaj grandegaj viktimoj, sed post 2–3 jaroj) kreas kondiĉojn (certe tre malvastajn, limigitajn per kadroj de la privata proprieto) por nova disvolviĝo de la produktivaj fortoj aŭ almenaŭ por prevento de ilia plua falo (depresio), do ĉe plana konstruado aventurismaj planoj de jaro al jaro povas malorganizi la ekonomion por pli longa periodo kaj konduki la tutan landon ĝis plena paralizo kaj malsato, kiel tio estas en la nuna momento.

Vere, ne nur «ĉio», sed ankaŭ ĉiuj stalinaj eksperimentoj sur la dorso de la laborantoj kreskas laŭ Hegelo. Stalino per vortoj kaj en la planado kaj en ĉiuj aliaj terenoj same estas por mezuro. Lia lukto sur du frontoj devas «montri» sekvadon al tiu mezuro. Sed kiel la tuta stalina politiko degeneris en plej aĉan karikaturon pri leninismo, tiel ankaŭ lia lukto sur du frontoj estas moko super la instruo de Lenino.

La lenina lukto sur du frontoj ĉiam sekvis el honesta konkreta, kompleta marksisma analizo de politika kaj ekonomia situacio kaj de opinioj de siaj kontraŭuloj. La stalina lukto «sur du frontoj» dum la lastaj jaroj sekvas, male, el lia politika bankroto kaj rompo kun leninismo; ĝi apogiĝas al falsado de la reala stato kaj de realaj opinioj de alipensantaj anoj de la VKP(b); ĝi celas nur maski liajn politikajn kombinaĵojn.

La lenina lukto sur du frontoj estis ĉiam rezulto de lia grandega konsekvenceco kaj principeco; la stalina, male, estas produkto de lia senprincipeco kaj de politikaj artifikoj.

Tielas karaktero de la stalina lukto sur du frontoj ĝenerale, tielas ĝi ankaŭ en la tereno de la planado.

La ekonomia politiko de Stalino, malgraŭ tio, ke ni dum la lastaj jaroj konstruis dekojn da grandegaj uzinoj kaj fabrikoj, elektrostacioj k. c. laŭ la lasta vorto de teĥniko, pri kio, ŝajne, devus ĝoji ĉiu laboristo, ĉiu laboranto, kondukis tiamaniere ne nur al senekzempla ekonomia krizo de la tuta lando, sed ĝi senkreditigis la principojn mem de la socialisma konstruado kaj deĵetis nin en ekonomia rilato malantaŭen ne malpli ol je 12–15 jaroj.

II. Krizo de la partio

La krizo de la partio ĉirkaŭprenis ĉiujn flankojn de la partia vivo. Ĝi trovas sian esprimon antaŭ ĉio en teoria krizo.

Leninismo estas distordita kaj falsita nuntempe ĝis nerekonebleco. La materiisma dialektiko estas anstataŭigita per sofistiko, skolastiko kaj banala mensoga apologio pri la politiko de Stalino kaj lia estrado.

La marksism-leninisma kompreno de plej gravaj teoriaj, kaj kune ankaŭ politikaj demandoj — pri lukto kontraŭ oportunismo, pri amasa lukto, pri klasbatalo, pri naturo de socialisma socio, pri objektiva kaj subjektiva faktoroj en la socialisma konstruado, pri principoj de socialisma industriigo, pri politiko de la partio en la kamparo — kaj apliko de tiu kompreno en praktiko estas substituita per malplena, mensoga kaj brua «maldekstra frazo», troviĝanta en okulfrapa kontraŭdiro kun la faktoj kaj la realo. La teoria, kaj samtempe ankaŭ praktika starigo de la decida por bolŝevismo demando pri lukto kontraŭ oportunismo estas banaligita, ĝis lasta grado vulgarigita, transformita en karikaturon kaj simple en rimedon por pravigo de la politiko de Stalino, de terorizado je alipensantoj kaj en klakantan vipon de pelisto por aranĝo de ĉiaspecaj kampanjoj.

En la partio regas nekredebla teoria konfuzo kaj timo ne nur pri starigo de iu nova teoria problemo, kio nun estas absolute neebla, sed ankaŭ de almenaŭ iom memstara penso.

Estas murdita ĉia viva marksism-leninisma teoria penso.

La frakaso je la grupo de Deborin92 pro tio, ke ĝi ne montris fervoron en apologia defendo de la politiko de Stalino kaj en laŭdado de liaj teorie malkleraj kaj stultaj artikoloj, je la grupo, kiu havis vicon da malbonpunktoj kaj faris nemalmultajn teoriajn erarojn kaj misojn, sed kiu tamen estis la plej bona el ĉio, kio ekzistis sur la teoria fronto ne nur en la VKP(b), sed ankaŭ en la Kominterno, — definitive finis la teorian dezertigon de la partio.

Nuntempe sur la teoria fronto aktivas ĉio plej senkonscienca kaj malhonesta, kio estas en la partio. Ĉi tie laboras vera bando de karieristoj kaj telerlekistoj (Mitin, Judin, Ralceviĉ, Kolman k. a.), kiuj en teoria lakeado al Stalino montris sin veraj prostituitoj.

La tuta marksism-leninisma kaj parti-historia literaturo, ĝis la historio de la VKP(b) de Jaroslavskij, fakte nun estas malpermesita. Eĉ Leninon oni penas ĉiel kastri kaj niveligi staline.

En la libra merkato pri teoriaj demandoj dum la du lastaj jaroj estas absoluta malpleno: la tekoj de la eldonejoj estas malplenaj. Ĉiu ne perdinta honton literaturisto rezignas verki, ĉar, se en la libro ne estas referenco al Stalino kaj laŭdo pri li, ĝin oni aŭ rifuzas presi, aŭ post apero de la libro bando de teoriumantaj lakeoj submetas ĝin al «kritiko».

En revuoj iras skolastikaj kaj sofismaj rezonadoj pri fino de konstruado de la socialisma socio, pri gigantaj sukcesoj de la socialisma konstruado, pri kresko de bonstato de la amasoj, pri refaro je la kolĥozano, tute ĉirkaŭirantaj, prisilentantaj kaj distordantaj la realon, rezonadoj, kaŭzantaj en ĉiu honesta pensanta leganto-bolŝevisto nur senton de naŭzo kaj indigno.

La stalina teoria limigiteco, malinteligenteco kaj defendo de lia bankrotinta ĝenerala linio estas limfostoj, trans kiujn ekde nun ne rajtas transpaŝi leninismo kaj la materiisma dialektiko.

En la praktiko tio signifas plenan sufokon je leninismo. En la praktiko tio signifas, ke la partio nun malhavas eblon malkaŝe uzi la senkomparan teorian armilon de marksismo-leninismo por solvo de taskoj, starantaj antaŭ ĝi.

La vera leninismo ekde nun transiris al eksterleĝa stato, estas malpermesita instruo. Tio karakterizas la tutan profundecon de la teoria krizo en la partio.

La teoria krizo estas, tamen, ne memstara. Ĝi elkreskis el la organiza krizo de la partio kaj estas natura produkto de tiu.

La organiza krizo de la partio esprimiĝas en tio, ke la demokratia centralizismo, — la organiza principo, tute ĝusta kaj nepre necesa por kompartio, — rezulte de enpartia lukto, de fortranĉado je unu gvidanta grupo de la partio post alia, de poioma kaj nerimarkebla plifortiĝo de la partia aparato, de poioma kaj nerimarkebla plifortiĝo de la rolo de Stalino dum la lastaj 7 jaroj, — dum la lastaj 2–3 jaroj rapide, «salte» transkreskis kaj transformiĝis en personan diktaturon de Stalino. Stalino mem, siavice, el «nesufiĉe lojala», kiel lin karakterizis Lenino en sia testamento, t. e. el nesufiĉe honesta, nesufiĉe konscienca, sed tamen proleta politikisto transformiĝis en etburĝan aventurisman fipolitikiston kaj diktatoron. Nuntempe kreiĝis tute siaspeca, originala, senekzempla situacio. Unuflanke, forme konserviĝis ĉiuj malnovaj organoj de la proletara diktaturo, kvankam ili jam en alta grado iĝas organoj, malamikaj al la amasoj, starantaj super la amasoj, direktitaj, malgraŭ formala partopreno en ili de reprezentantoj de la amasoj mem, al subpremado de deziro de la amasoj leninece solvi demandojn de la socialisma konstruado, al trompo je la amasoj. Aliflanke, super tiuj organoj superstaras nelimigita diktatoro, fakte anstataŭigebla per neniu, fakte kontrolata de neniu, fakte responsa antaŭ neniu, koncentrinta en siaj manoj dekoble pli grandan potencon, montranta dekoble pli grandan personan arbitron kaj humiligon kaj perforton super la amasoj kaj la lando, ol ajna iama monarko de ajna absolutisma ŝtato.

Por pravigo de tiu stato en multaj partiaj kunvenoj jam eĉ tute malkaŝe estas starigata ankaŭ nova teorio: la sperto de kolektiva estrado en la partio sin ne pravigis; por sukcesoj de la socialisma konstruado necesas unu forta mano, necesas ĉefo de la partio kaj de la ŝtato.

La Politburoo kaj la CK, siavice, el plenrajtaj organoj de la partio iĝis konsultiĝaj organoj ĉe Stalino, kiujn Stalino mokas ne malpli cinike, ol la caro la ŝtatan Dumon. Kiel brila ilustro al pruvo de tio povas servi la «historia» elpaŝo de Stalino kun siaj fifamaj 6 kondiĉoj. Ĉiuj scias, ke nur je du semajnoj antaŭ tio okazis Plenkunsido de la CK93, Stalino intence ne elpaŝis en tiu Plenkunsido. Sed post la publikigo de la rezolucioj de la Plenkunsido, kiam la partia aparato ĵus preparis tezojn por traktado de la rezolucioj en partiaj ĉeloj, Stalino elpaŝas en la kunveno de ekonomiaj laborantoj, kaj en la tuta gazetaro kaj en ĉiuj kunvenoj oni anstataŭ la rezolucioj de la Plenkunsido komencas traktadi, salivi dum tutaj monatoj liajn senvalorajn 6 kondiĉojn. Pri la Plenkunsido post la elpaŝo de Stalino oni tuj forgesas, pri ĝi jam oni ne plu mencias, tamen la 6 kondiĉoj estas ripetataj diversmaniere ĉie, ĉiuloke. Politike la tuta tiu stalina manovro signifas nenion alian, ol kraĉon al la vizaĝo de la Centra Komitato. «Mi kraĉas al la Centra Komitato, — diris Stalino per sia elpaŝo. — Vi traktu ne la rezoluciojn de la Plenkunsido, sed mian paroladon». Kaj la Politburoo kune kun la CK trovis nenion pli bonan, ol esprimi plezuron pri ricevo de tiu kraĉo, kaj la kraĉon mem deklaris «historia» kraĉo.

Vere ne eblas fali pli malalte.

La konsultiĝa rolo de la CK trovas nun sian eksteran esprimon ankaŭ en alia fenomeno: ĉiuj decidoj, ĉiuj rezolucioj, ĉiuj salutoj, ĉiuj artikoloj en «Pravda» parolas jam ne simple pri la Centra Komitato, sed nepre pri la Centra Komitato «gvidata de k-do Stalin». Tiu transformo de la «titolo» de la Centra Komitato okazis je konto de redukto de ĝiaj rajtoj. Neniam tia «titolado» de la Centra Komitato estis kaj ĉe Lenino, kaj post Lenino ĝis la lasta tempo. Tio estas fenomeno de la lastaj 2–3 jaroj, kaj ĝi kun malkaŝa klareco diras pri tiu mizera rolo, kiun ludas nun la CK. Saman bildon ni havas ankaŭ sur la lokoj. Sekretarioj de regionaj komitatoj estas simple guberniestroj de Stalino, kaj sekretarioj de distriktaj komitatoj estas oficistoj, nomumitaj de la regionaj sekretarioj aŭ de la aparato kun ilia kunsento. La partiaj komitatoj ankaŭ ĉi tie, esence, ludas konsultiĝan rolon. Persona diktaturo supre kaj persona estrado kaj neniigo de kolektiveco malsupre.

La statuto de la partio formale restas, ne estas abolita, sed nur por ne plenumi ĝin kaj agi kontraŭ la statuto kaj kontraŭ tiuj rajtoj, kiujn ĝi donas al ĉiu ano de la partio kaj al ĉiu partia organizaĵo.

Ne malpli karaktera estas ankaŭ evoluo de la Centra Kontrola Komisiono. El organo, alvokita ne nur gardi kaj defendi unuecon de la partio, sed ankaŭ ĝiajn rajtojn kontraŭ uzurpo de la gvidanto aŭ gvidantoj, ĝi simple iĝis unu el multaj litoj, sur kiuj la diktatoro plenumas siajn orgiojn — reprezaliojn al alipensantaj anoj de la partio kaj al tutaj partiaj organizaĵoj.

Rezulte de ĉiuj okazantaj en la partio deŝovoj kaj procezoj la partia aparato iĝis memsufiĉa forto. Antaŭe la partio estis kreanta la aparaton, nun la aparato kreas laŭ sia modelo la partion, antaŭe la partio regis la aparaton, la aparato estis nur unu el la organoj de la partio, nun la partio iĝis nur organo de la aparato. La partio dum iro de la «evoluo» estas transformita en senvoĉan plenumanton de la volo de la aparato, kiu mem, siavice, estas senvoĉa plenumanto de la volo de la diktatoro kaj de liaj agentoj sur la lokoj.

Elektebleco formale restas, sed fakte ĝi dum la 4 jaroj, komencante de la distriktaj komitatoj, estas plene neniigita. Sekretario estas nomumata, «rekomendata» de la pli supra partia organo, kaj devo de la partia komitato estas elekti lin. La elektoj ĉiam estas sukcesaj tial, ke al la partianoj perdiĝis eĉ la konscio mem pri siaj statutaj rajtoj. Se en iu rara superescepta okazo la komitato levas «ribelon sur genuoj» kontraŭ la sendita kandidato, do ĝin oni punas kaj la rekomenditan kandidaton por subteno de aŭtoritato de la estraro oni tamen elektigas.

Ĉiuj ĉi metodoj de «elektebleco» iĝis nun partia tradicio. La junaj partianoj jam eĉ ne scias pri aliaj metodoj de elektado.

Plifortiĝo de la partia aparato, de la plenumaj organoj de la partio je la konto de la «leĝodonaj» trovas sian esprimon ankaŭ en plilongigo de intervaloj inter kongresoj de la partio kaj la Plenkunsidoj de la CK. Antaŭe partiaj kongresoj okazadis ĉiujare, kaj Plenkunsidoj de la CK — unufoje dum 1–1,5 monato, poste la kongresoj komencis kunveni unufoje dum 2 jaroj, kaj la Plenkunsidoj unufoje dum 3–4 monatoj, kaj nun la 17-a kongreso de la partio kunvenos, verŝajne, jam ne pli frue, ol je 2,5 jaroj post la 16-a kongreso, kaj la Plenkunsidoj kunvenas ne pli ofte, ol unufoje dum duonjaro.

Pri enpartia demokratio eĉ Stalino lastatempe ĉesis paroli, ĉar ĝi ne ekzistas. En hejmo de pendumito oni ne parolas pri ŝnuro. Eblas renkonti en ĵurnaloj ankoraŭ fojfoje kriojn pri disvolvo de memkritiko. Sed en tiu memkritiko same estas nenio bolŝevisma. Ĉi tie ni havas ordinaran stalinan friponaĵon. Bolŝevisma memkritiko en kadroj de leninismo signifas memkritikon de ĉiuj, komencante de sekretario de partia ĉelo kaj finante per sekretario de la CK. Bolŝevisma memkritiko signifas memkritikon sen permeso aŭ ordono de la estraro, memkritikon sen timo de reprezalioj. Ĉe Lenino estis ĝuste tiel. Leninon ne timis kritiki anoj de la partio, kaj Lenino, siavice, ne aplikadis al ili ajnajn reprezaliojn, timigojn kaj kalumniojn. Nun la bildo estas tute alia. Nun memkritiko estas allasata nur ĝis certa rango aŭ en personaj interesoj de Stalino.

Vi povas kritiki sekretarion de ĉelo, direktoron de trusto, prezidanton de kooperativo. Vi povas iam en provinco kritiki sekretarion de distrikta komitato. Tia kritiko kaj memkritiko estas eĉ stimulata desupre. Tio estas profita por Stalino. «Memkritiko» de kooperantoj fortiras atenton disde la vera kulpulo de malbona provizado de la laboristoj, «memkritiko» de direktoro, prezidanto de trusto fortiras atenton disde la veraj kaŭzoj de fuŝo, de halto de entreprenoj, de manko de krudmaterialoj. Fine, Stalino stimulas «memkritikon» de tiuj gvidantoj kaj teoriistoj de la partio, kiujn li decidas kun bruo elbati el iliaj postenoj, kompromiti kaj kalumnii. Ĉe tie li kategorie postulas «memkritikon». Nur provu partianoj ne kritiki tiajn gvidantojn kaj teoriistojn! Li punos ilin en sia maniero! La historio de «memkritiko» de Buĥarin, Rikov, Tomskij, Uglanov, Sircov, Lominadze, Rjutin, Deborin, Sten kaj eĉ de Jaroslavskij sufiĉe instruis la partianojn kompreni la naturon kaj meĥanikon de tiu memkritiko. Ĉiuj, kiuj evitadis «kritiki» tiujn homojn aŭ diris ion kontraŭ tiaj metodoj de «memkritiko», estis eksigitaj el la postenoj, ekskomunikitaj el la partio, estis senekzemple persekutitaj kaj, male, ĉiuj montrintaj fervoron en tia «memkritiko» estis promociitaj.

Tia «memkritiko» estas favorata.

Tamen liaj fidelaj oficistoj kaj servistoj (ne nur el anoj de la Politburoo, sed ankaŭ sekretarioj de regionaj komitatoj) povas esti tute trankvilaj. Ilin neniu kuraĝos kritiki. Ĉiuj scias, per kio finiĝis la peno de la leningradanoj senmaskigi Kirov-on, kiel eksan «kadeton» kaj redaktoron de kadeta ĵurnalo en Vladikavkazo. Ilin ĉiujn oni silentigis. Stalino gvidas sin per la regulo de la mortinta usona ĉefo Penrose kaj decide «defendas siajn proprajn kanajlojn». Pri seriozeco de la stalina «memkritiko» povas kredi nur senespera idioto.

Memkritiko en la manoj de Stalino el ilo de edukado je la amasoj, el rimedo de memkontrolo kaj unuigo de la partiaj vicoj surbaze de klarigo de disputindaj kaj doloraj demandoj, el armilo de socialisma konstruado same transformiĝis en ilon por atingo de liaj personaj politikaj kombinaĵoj.

Pro kaj surbaze de ĉiuj deŝovoj, okazintaj en la partia vivo, ŝanĝiĝis ankaŭ la konsisto mem de la gvidantaj partiaj laborantoj. Antaŭe por la partia laboro estis proponataj homoj, montrintaj sian bolŝevistan firmecon, scipovon defendi siajn opiniojn kaj konvinkojn, sian principecon, teorian kleron, siajn oratorajn kapablojn, siajn profundajn ligojn kun la laboristaj amasoj kaj scipovon gvidi la amasojn, sian heroecon, honestecon kaj meritojn antaŭ la partio kaj la proleta revolucio. Nun, male, estas promociataj homoj pro sia flatado, ruzo, obeemo, denuncoj, kaĵolado kaj fideleco al la estraro; nun por la partia laboro oni elektas homojn plej obeemajn, plej senprincipajn, pretajn dekfoje penti kaj dekfoje rezigni siajn konvinkojn, homojn, scipovantajn bone hipokriti kaj trompi amasojn de partianoj kaj laboristoj.

Pro tio, ke la tuta politiko de Stalino kaj de la partia aparato estas kontraŭlenina, malamika al la amasoj de partianoj kaj laboristoj, — la partia aparato mem el organo proksima kaj parenca al la amasoj, el organo, gvidanta la amasojn kaj edukanta ilin, el organo, apoganta sin al profundega fido de la amasoj, ĉiam pli multe transformiĝas en organon, starantan super la amasoj kaj malamikan al ili, en organon, precipe punantan kaj terorizantan ilin.

La politiko, staranta en krianta kontraŭdiro kun la instruo de Markso kaj Lenino kaj en krianta kontraŭdiro kun la realo mem, nature, ne povas esti kondukata surbaze de principoj de enpartia demokratio. Konscia disciplino de la bolŝevista partio povas apogiĝi nur al interna certeco de la partio pri praveco de la politiko de la partio. Kaj ĉar la plejmulto de la partio havas ne nur plenan malcertecon pri ĝia praveco, sed, male, plenan certecon pri ĝia malpraveco, do la malnova partia disciplino por la partia aparato pro neceso iĝas nesufiĉa, kaj ĝi estas kompletigata kaj substituata per enpartia teroro. Ekskomunikado el la partio, el sindikatoj, el altlernejo, arestoj, eksigoj el postenoj, maldungoj, senigoj je porciumaj kartoj, persekutado en gazetaro kaj en kunvenoj, akuzoj pri oportunismo, pri malutiligado, pri ligoj kun kulakaj elementoj — ĉio ĉi sen ajnaj motivoj falas sur la kapojn de la partianoj litere kiel el abundokorno. La partianoj estas ĉikanataj kaj timigataj de la partia aparato.

Neniu ano de la VKP(b) certas pri sia morgaŭa tago, ĉar la politiko de arbitro de Stalino estas kompletigata kaj firmigata per politiko de arbitro de la tuta partia aparato.

Lenino la enpartian disciplinon kaj la bazojn, sur kiuj ĝi tenas sin, karakterizis jene: «Per kio tenas sin disciplino de la revolucia partio de la proletaro? Per kio ĝi estas kontrolata, per kio estas firmigata? Unue, per konscieco de la proleta avangardo kaj per ĝia fideleco al la revolucio, per ĝia firmeco, abnegacio, heroeco. Due, per ĝia scipovo ligiĝi, proksimiĝi, en certa grado, se vi deziras, kuniĝi kun la plej vasta amaso de laboristoj, unuavice kun la proleta, sed ankaŭ kun la neproleta laboranta amaso. Trie, per praveco de la politika gvidado, farata de tiu ĉi avangardo, per praveco de ĝia politika strategio kaj taktiko, kondiĉe, ke la plej vastaj amasoj per propra sperto konvinkiĝu pri tiu praveco. Sen tiuj kondiĉoj disciplino en revolucia partio, vere kapabla esti partio de la avana klaso, celanta renversi la burĝaron kaj transformi la tutan socion, estas nerealigebla. Sen tiuj kondiĉoj penoj krei disciplinon neeviteble iĝas malplenaĵo, frazo, afektado»94.

Ni nun havas neniun el tiuj kondiĉoj por ekzisto de vere bolŝevista disciplino en la partio.

Unue, la partio nuntempe ne povas plenumi la rolon de konscia avangardo, ĉar la vera leninismo iĝis nun en granda grado eksterleĝa teorio, kaj tio, kio estas ŝajnigata leninismo, estas senekzempla banaligo de la teorio de Markso — Lenino. Sen leninismo ne povas eĉ temi pri bolŝevista konscieco. Due, en la partio ne povas nuntempe esti heroeco, ĉar la partio estas subpremita, sufokita, terorizita de la partia aparato. Trie, ni ne nur ne havas nun proksimiĝon, kuniĝon de la partio, speciale de la partia aktivularo, kun la proleta laboranta amaso, sed, male, ni havas disŝiron, kreskon de reciproka malfido kaj malamikeco. Kvare, la amasoj per la propra sperto konvinkiĝas ne pri tio, ke la strategio kaj la taktiko de la partio estas ĝusta, sed, male, pri tio, ke ĝi estas malĝusta, malutila, pereiga, pereiga por la laboristoj, por la Soveta potenco.

Rezulte ni havas ĝuste tion, pri kio diris Lenino, — la disciplino iĝis malplenaĵo, frazo kun afektado.

Ĉe Lenino kaj post Lenino dum certa periodo en la partio ne estis teroro, sed estis bolŝevista disciplino, nun regas teroro, sed ne estas disciplino. Antaŭe diskutoj en la partio esprimadis ĝian forton, ĝian kapablon konscie amase reagi al plej gravaj politikaj demandoj, ĝian vivecon, ĝian kolektivan volon kaj konscion. Nun manko de diskutoj, malgraŭ profundega krizo de la partio kaj de la proletara diktaturo, esprimas paralizon de ĝia volo, falon de la forto kaj konscio. Ĉe Lenino, malgraŭ diskutoj, la partio restadis unueca, kuna, konscia viva organismo, nun, malgraŭ manko de diskutoj, la partio estas demoralizita, malorganizita, dispolvigita, diserigita je dekmiloj da malgrandaj grupoj kaj grupetoj, ĉiu el kiuj siamaniere pridiskutas vojojn de eliro el la sakstrato kaj la krizo.

En la pasinteco de la partio regis plena kamaradeco, fido, preteco helpi unu al la alia, instrui unu la alian, strebo kuraĝe pridiskuti ĉiujn batalajn, akrajn kaj disputindajn demandojn de la partio kaj de la lando kiel en intimaj konversacioj, tiel ankaŭ en kunvenoj. Sed nun regas reciproka suspektemo kaj reciproka timo, malfido kaj deziro eviti pridiskutojn de ĉiaj politikaj demandoj pro tio, ke oni povos «alglui» devion.

Antaŭe partiajn devojn oni plenumadis kun ĝojo kaj memvole, nun — kun maldeziro kaj sub devigo. Regado de teroro en la partio kaj en la lando ĉe evidente pereiga politiko de Stalino kondukis al tio, ke hipokriteco iĝis ĝenerala fenomeno. Hipokriteco iĝis signo de nia tempo. Hipokritas en siaj oficialaj elpaŝoj en kunvenoj ĉiuj partianoj, hipokritas en vajco de teroro la laboristaj amasoj, hipokritas la subpremita kamparo, hipokritas responsaj laborantoj kaj ordinaraj anoj de la partio, partianoj kaj senpartianoj, malnovaj bolŝevistoj kaj junaj partianoj. Neniu kredas je tiu politiko kaj ĉiuj ŝajnigas, ke admiras ĝin.

Ĉiuj vidas la senekzemplan krizon kaj samtempe oficiale devas krii pri gigantaj sukcesoj. Ĉiuj deziras fini tiun politikon kaj samtempe ne povas.

Giganta centralizo de la tuta aparato de la proletara diktaturo kaj forto de politika inercio kondukis al tio, ke Stalino, premante unu butonon de teroro, devigas servi al siaj interesoj la tutan meĥanismon de la partio, de la Sovetoj, de sindikatoj, kooperado k. c. Ĉiuj radoj — grandaj kaj malgrandaj, malgravaj kaj gravaj — ĉu ili deziras aŭ ne deziras, «kredas» ili aŭ ne «kredas», estas devigitaj turniĝi kune kun la tuta maŝino. Se tamen iu radeto aŭ tuta grupo rifuzas turniĝi kun la tuta maŝino kaj «protestas», — la maŝino senkompate muelas ilin kaj kun knarado, krakado kaj grincado ĝis iu tempo daŭrigas sian «laboron» plu. Teroro en kondiĉoj de senekzempla centralizo kaj forto de la aparato funkcias preskaŭ aŭtomate. Terorizante aliulojn, ĉiu samtempe terorizas ankaŭ sin mem, devigante aliulojn hipokriti, ĉiu samtempe ankaŭ mem devas plenumi certan parton de tiu «laboro».

Sed tiu forto de la stalina teroro (surbaze de centralizo je estrado kaj de la potenca aparato) ĉe unua serioza puŝo montros ankaŭ sian bankroton. Se ĉe ĝusta gvidado la partio, malgraŭ siaj malakordoj, antaŭ danĝero ĉiam kuniĝadis en unuecan potencan feran pugnon kaj iĝadis nevenkebla forto, do nuntempe, ĉe ŝajna senekzempla unueco, ĉe unua serioza elprovo ĝi montros senekzemplan internan demoraliziĝon.

En la pasinteco sub ŝajnanta malforteco kaŝiĝis forto, nun, male, sub ŝajnanta forto kaŝiĝas malforteco de la partio.

La krizo teoria kaj organiza, la krizo de gvidado je amasoj kaj je la socialisma konstruado, la bankroto de la stalina politiko nature trovas sian reflekton, manifestiĝon kaj finon en disvolviĝo de krizo de la tuta komunisma mondrigardo. Tiu krizo nuntempe estas profunde kaŝita, ĝi trovas dume sian eksteran manifestiĝon nur en apartaj maloftaj okazoj; premo de la teroro malhelpas al ĝi eliri eksteren, sed ĝi kaptis jam sufiĉe grandan tavolon de la pensanta parto de la partio, havantan vere komunisman mondrigardon. Vidante plenan rompon de la teorio kaj la politiko kun la instruo de leninismo, komparante la oficialajn asertojn kun la faktoj, frazojn pri «eniro en la socialisman socion» kun la realo kaj ne kapablante klarigi tiun disŝiron inter la vortoj kaj la faroj, restante sur la grundo de marksismo, granda parto de la partianoj venas aŭ al plena disreviĝo pri ebleco de realigo de komunismo entute, aŭ komencas ellabori tute novajn ideojn pri la komunisma socio, havantajn nenion komunan kun la instruo de Markso kaj Lenino.

Granda parto de la partianoj vivas nun simple kun sentripigitaj animoj, korodita de ĉies skeptikeco kaj disreviĝo. Tiu parto de la partianoj ne nur ne kredas je la stalina «ĝenerala linio», sed ĝi eĉ perdis rezulte de tiu linio la komunismajn konvinkojn entute.

Unuj el tiuj en la persona vivo iĝas simplaj filistroj, aliaj dronas en senĉesa drinkado, triaj komencas malĉasti k. t. p. Kaj tiu procezo ne staras sur unu loko, sed profundiĝas kaj vastiĝas. Tielas fruktoj de la stalina politiko kaj estrado. Ni havas aferon ne kun ordinara politika krizo, ĝi transkreskis jam en degeneron de certa parto de la partio.

La gvidantaron de la partio nun jam ne eblas trakti kiel homojn simple erarantajn, sed subjektive kredantajn pri sia praveco. Tia opinio estas infaneca kaj naiva.

La tuta supra tavolo de la estrantaj partiaj laborantoj, komencante de Stalino kaj finante per sekretarioj de regionaj komitatoj, precipe bonege konscias, ke ili rompas kun leninismo, ke ili perfortas la partiajn kaj senpartiajn amasojn, ke ili pereigas la aferon de socialismo, sed ili tiel implikiĝis, kreis tian situacion, trafis en tian sakstraton, en tian magian rondon, ke ili mem ne kapablas jam eliri el ĝi.

La eraroj de Stalino kaj de lia kliko el eraroj transkreskis en krimojn.

La Politburoo kaj la Prezidio de la CKK, la sekretarioj de regionaj komitatoj iĝis bando de senprincipaj fipolitikistoj kaj politikaj friponoj. Ili efektive traktas la partion nur kiel sian bienon. Ne ili estas por la partio, sed la partio estas por ili.

Popolkomisaroj, vic-popolkomisaroj, konsilianoj de popolkomisarejoj, estroj de trustoj, elstaraj laborantoj de la partia aparato, redaktoroj de grandaj ĵurnaloj, prezidantoj de la CK-oj de sindikatoj, estroj de regionaj fakoj de la soveta kaj sindikata aparatoj same estas kaptitaj grandparte de la procezo de degenero. Ĉiuj ili, eĉ eksaj laboristoj, jam delonge havas neniajn ligojn kun la amasoj, escepte de oficialaj raportoj en kunvenoj. Ili estas provizitaj per altaj salajroj, ripozlokoj, vilaoj, luksaj loĝejoj, bonegaj teatroj, unuaklasa medicina helpo k. t. p. k. t. p. Kaj tio ĉe nekredebla mizeriĝo kaj duonmalsata ekzistado de la tuta lando. Ili, tiamaniere, estas en certa grado subaĉetitaj de Stalino. Stalino ĝenerale sisteme aplikas subaĉeton al apartaj tavoloj kiel de la partio, tiel ankaŭ de laboristoj.

Estas memkompreneble, ke tuta tiu grupo de partianoj en la animo en sia plejmulto estas kontraŭ la nuna politiko, ĉar ili ne povas ne vidi ĝian pereigecon. Sed ilin tiom kovris graso, ili tiom estas ligitaj per ĉiuj donitaj al ili privilegioj (ja ĉia protesto kontraŭ la kuna kurso kaj kontraŭ ties inspirinto rezulte kaŭzos grandegajn malfacilaĵojn), ke granda parto de ili ankaŭ plu eltenados ajnan jugon, ajnajn piedbatojn kaj mokojn flanke de Stalino kaj la partia aparato.

Tiu parto perdis la ĉefan kvaliton de vera bolŝevisto-leninano — ĉie kaj en ĉiuj kondiĉoj, adaptiĝante al la situacio, defendadi siajn konvinkojn kaj lukti por interesoj de la proleta revolucio. La ĉefa intereso de tiu parto nun konsistas jam ne en tio, sed nur en konservo per ajna kosto je la ricevitaj privilegioj kaj postenoj.

Rezulte ni havas tute originalan situacion. La vivo ankaŭ ĉi tie evidentiĝas nekompareble pli riĉa ol la teorio, ĝi ankaŭ ĉi tie montras al ni ion novan, originalan. La epoko de degenero kaj oportunismo de la partioj de la 2-a Internacio kutimigis nin serĉi danĝeron de degenero ĉiam dekstre.

Sed jen nun ni havas supermaldekstran, aventurisman politikon de Stalino ĉe grandega kresko de laboristoj en la partio kaj tamen ni estas atestantoj de senduba degenero de ioma parto de la partio. El degenero, sekve, povas savi nek maldekstra aventurisma kurso, nek meĥanika varbado je laboristoj por la partio.

El degenero povas savi nur ĝusta lenina teorio kaj politiko, konstanta, sed diligenta kaj singarda varbado por la partio je laboristoj, lenina teoria kaj politika edukado de junaj partianoj, vera enpartia demokratio kaj profundega ligo kun la amasoj. Sed ĉiuj listigitaj kondiĉoj en la nuna periodo ĝuste malestas.

En la partio ni, sendube, havas ankaŭ certan, kvankam negrandan tavolon de nejunaj, subjektive honestaj partianoj, kiuj tamen plu sincere kredas pravecon de la politiko de Stalino. Kiel eblas klarigi tian fenomenon? En tio decidan rolon ludas tradicio, kutimo.

En la pasinteco dum preskaŭ tridek jaroj sub gvido de Lenino la partio kondukadis pravan politikon. La partiaj kaj senpartiaj amasoj per sia propra sperto konvinkiĝadis pri praveco de gvidado de la Centra Komitato. Sur tiu grundo elkreskis giganta aŭtoritato de la Centra Komitato. Al granda parto de partianoj kun negrandaj teoriaj scioj kaj tute sen scioj, kun negranda teoria horizonto ellaboriĝis tradicio, kutimo subtenadi la CK-on, ĉar «la CK ĉiam decidas ĝuste». Tiu tradicio estas transportata sur la nunan politikon de Stalino. La politiko el ĝusta transformiĝis en malĝustan, sed la tradicio, kutimo restis kaj sur la novan politikon oni transportas la malnovan rilaton. Tiuj partianoj ne povas klarigi gigantajn kontraŭdirojn inter deklaroj, paroladoj, artikoloj kaj rezolucioj de la stalina estraro kaj la realo, sed ili timas kiel fajron ĉiajn «deviojn», ili kutimiĝis voĉdonadi por la CK, kaj tial ili penas ne rimarki tiujn kontraŭdirojn, ne pensi pri ili. Ili ne komparas hieraŭajn decidojn kun la hodiaŭaj, hieraŭajn paroladojn de Stalino kun la nunaj. Ili ĉiujn klarigojn de kontraŭdiroj de nia realo reduktas aŭ al neevitebleco de malfacilaĵoj de socialisma konstruado, aŭ al neeviteblaj malavantaĝoj en ĉia granda afero. Tiamaniere la racio degeneris al antaŭjuĝo, kaj la politika kutimo al politika idioteco.

Markso diris: «Tradicioj de ĉiuj mortintaj generacioj kiel premsonĝo pezas super la mensoj de la vivantoj»95. La karakterizita supre fenomeno donas ankoraŭ unu brilan ekzemplon pri ĝusteco de tiu tezo. La tradicio, kiu ĝis certa tempo, ĝis certa momento ludis en nia partio gigantan revolucian rolon, helpis al unuiĝo kaj firmiĝo de fortoj de la partio, nun iĝis ligiloj sur la piedoj de la partio, malhelpantaj al ĝi deĵeti de si la jugon de Stalino. Tamen, necesas ĉiam memori, ke la ĉefan centron de la krizo de la partio ni havas en la partia aparato mem, kaj la ĉefa agento, portanta tiun krizon kaj degeneron, estas Stalino kaj lia estraro.

Ĝuste el ĉi tie disvastiĝas la «infekto». Ĉi tie speciale akre ĵetiĝas en la okulojn ankaŭ la okazintaj metamorfozoj. Estas karaktere, ke tiuj metamorfozoj, ŝanĝiĝoj ĉe la supermaldekstra, aventurisma politiko tamen klare kreskas en direkto de politikaj moroj de burĝaj partioj. En burĝaj partioj, speciale en Usono, la plej lerta politikisto estas opiniata tiu, kiu ne tro serioze perceptas siajn konvinkojn, kiu povas ŝanĝi ilin, ne tro rompante eksteran aspekton de siaj opinioj, kiu ne rilatas kun malkonvena skrupulo al la demando pri logikeco de sia mondrigardo, kiu povas ekkredi je tio, je kio estas profite kredi en konkreta politika situacio. Sed la plej lerta politikisto, por kiu plej facilas fari karieron, estas tiu, kiu tute ne havas ajnajn konvinkojn, kiu scipovas simuli ardan defendon de ajna ideo, efektive estante indiferenta al ĉio. Tia politikisto neniam trafos sur dronantan ŝipon. Tia ulo energie defendas ĉiujn ideojn, kiuj estas levataj de la kuranta politiko. Li atente observas ĉiujn zigzagojn de la politika kurso kaj humorojn de regantaj grupoj de la burĝaro kaj ĉiam sekvas ratojn, kiam la akvo leviĝas ĝis la supra ferdeko.

En la medio de spertaj burĝaj politikistoj surbaze de sperto ellaboriĝis la sola firma konvinko, ke oni ne havu firmajn politikajn konvinkojn. Se vi komencas ricevi seriozajn konvinkojn, kiuj por vi iĝas pli aŭ malpli valoraj kaj por kiuj vi deziras lukti, verŝi sangon kaj morti, tiam oni povas esti certa, ke por politiko vi estas perdita. Irante laŭ tiu vojo, vi povas nur fiaski en la politika tereno, sed neniuokaze sukcesi. Laŭ opinio de enradikiĝintaj burĝaj politikistoj, malsincereco en politiko konsistigas nepran parton de la politika ilaro.

En nia bolŝevista partio, dum ĝia politiko estis ĝusta kaj la enpartiaj rilatoj estis pli aŭ malpli normalaj, ekzistis rekte kontraŭaj moroj kaj tradicioj.

Porvenka milita ruzo kaj trompo ĉiam estis nepra elemento de la lenina strategio kaj taktiko en batalo kontraŭ malamiko, sed la superaj partiaj organoj ĉe tio ĉiam konservadis grandegan revolucian honestecon kaj sincerecon antaŭ sia partio kaj antaŭ sia klaso.

Sed nun ankaŭ ĉe ni malsincereco de la partia aparato kaj de la gvidantoj, ilia hipokriteco iĝis nepra politika ilaro. Nun ankaŭ ĉe ni sincera bolŝevisto, leninano, certa pri praveco de siaj opinioj kaj preta kuraĝe defendi ilin kie ajn kaj antaŭ kiu ajn, jam ne povas esti partia laboranto — al li oni nepre rompos la kolon. Li estas perdita por politiko.

Nun partia laboranto devas scipovi serpentumi kiel kolubro, fleksiĝi kiel kano kaj senĉese balanciĝi sur la «ĝenerala linio» kiel cirka aktoro sur streĉita drato. Se oni ordonos kolektivigi je 100% — kolektivigu kaj kriu pri leviĝo de kolĥoza ondo, se oni deklaros tion «kapturno pro sukcesoj» — pentu kaj iĝu simila al la suboficira vidvino, kiu sin mem elvergis, se oni deklaros kreskon de bonstato de la amasoj — bruu kaj kriu pri tio, kvankam pri tio neniu kredas, se oni donos signalon trovi trockismon, dekstran devion, maldekstran devojiĝon, dekstra-maldekstran blokon, trockisman kontrabandon, putran liberalismon, burĝecon kaj degenerulojn — serĉu, trovu kaj senmaskigu!

La historio ankaŭ nun malice ŝercas super Stalino: li, krianta pri tio, ke ni en la dua jarkvino devas krei novan homon de socialisma socio, — efektive, eĉ en la proleta avangardo mem, kreas nur la plej malbonan specon de etburĝaj fipolitikistoj en la supraĵo kaj subpremitajn, humiligitajn manekenojn, dekutimigitajn disde tuta memstara lenineca pensado, en la malsupraĵo.

La klasa esenco de la politiko de Stalino konsistas ĝuste en etburĝa aventurismo.

Ĝia etburĝeco esprimiĝas, unue, en rompo kun la materiisma dialektiko, kun la instruo de Markso kaj Lenino pri ĉiuj plej gravaj teoriaj demandoj, due, en transiro sur la vidpunkton de subjektiva ideismo en kompreno de interrilato de objektivaj kaj subjektivaj faktoroj en socialisma konstruado, trie, en rompo kun la organizaj principoj de bolŝevismo (persona diktaturo anstataŭ demokratia centralizismo) kaj, fine, kvare, en senprincipa fipolitikeco kaj freneza furiozado de «maldekstra frazo», ĥlestakoveco, mensogo, trompado je la amasoj, transformado je ili en blindan armilon en interesoj de gloramo de la diktatoro kaj lia kliko.

Amplitudo de balanciĝoj de etburĝaj fipolitikistoj kaj politikaj agantoj estas neordinare granda.

Ĝi etendiĝas ekde Maĥno ĝis Napoleono, ekde anarkiisma ribelo ĝis bonapartismo. La etburĝaro liveras al la politika merkato plej diversajn produktojn. Ĝi estas en alta grado ankaŭ liveranto de maldekstraj frazistoj, de etburĝaj aventuristoj, de rektaj reformistoj kaj oportunistoj kaj de nelimigitaj diktatoroj, fojfoje surmetantaj sur sin imperiestran mantelon. Ne forgesu, ke ne nur Piłsudski kaj Mussolini, sed eĉ Stimson96 mem komencis sian karieron kiel etburĝa politikisto. Iam eĉ unu sama etburĝa politikisto povas plenumi ĉiujn supre menciitajn metamorfozojn en tiu aŭ alia ordo, pure aŭ miksite.

En konduto, en linio, en kurso de etburĝa politikisto eblas plej bizaraj, neripeteblaj kombinaĵoj kaj plej neatenditaj zigzagoj. En la diktaturo de Stalino ni havas unu el tiaj neripeteblaj kombinaĵoj.

La ekzisto kaj seriozeco de procezoj de degenero de la supraĵo de la partia kaj soveta aparato estas tute nekontesteblaj. En tio estas karaktere, ke ankaŭ ĉi-foje en la historio la degenero okazas laŭ ĉiuj klasikaj ekzemploj de degenero: veraj adeptoj de instruo estas deklarataj persekutindaj «herezuloj», kaj ĝiaj falsantoj, distordantoj estas deklarataj ĝiaj veraj adeptoj. Tiel okazis degenero de la primitiva kristanismo, tiel okazis degenero de la supraĵo de la germania social-demokratio kaj de la 2-a Internacio, tiel okazas ĝi ankaŭ ĉe ni. Estas memkompreneble, ke eĉ la stalina kliko mem, konscie distordante leninismon kaj principojn de socialisma konstruado, ne vidas veran karakteron kaj amplekson de sia degenero. Sed tiel ĉiam okazadis kaj plu okazas en la historio: degeneruloj neniam vidis sian propran degeneron aŭ ege maltroigadis ĝin. Ĝin ĉiam vidis nur la kontraŭa flanko. Travivante profundegan krizon kaj iĝinte en sia supraĵo serioze trafita de la procezo de degenero, la partio, tamen, en sia tuta precipa maso estas sendube sana. Necesas nur meti finon al la centro de la krizo kaj de la komenciĝinta procezo de degenero, por ke la tuta partio denove ekstaru sur la piedojn.

La tasko estas en tio, ke la tuta partia maso unuiĝu, organiziĝu, komprenu la nunan situacion, metu antaŭ si klaran politikan celon, ĉesigu la diktaturon de Stalino kaj lia kliko, ekstaru ree sur la vojon de la ĝusta, lenina teorio kaj politiko kaj per tio garantiu venkon de komunismo.

Ĝuste en tio nun konsistas la ĉefa devo de ĉiu honesta bolŝevisto. Ĝuste al tio devas esti direktitaj streboj de ĉiuj plej bonaj elementoj de la partio kaj de la laborista klaso.

III. Krizo de la Sovetoj kaj de la movrimenoj de la proletara diktaturo

La krizo de la partio estas jam per si mem ankaŭ krizo de la proletara diktaturo, ĉar la partio estas la animo de la proletara diktaturo, ĝia gvidanta forto. Sen leninisma komunista partio ne estas pensebla proletara diktaturo. La sperto de la tuta revolucia lukto de la laborista klaso en ĉiuj landoj plene konfirmis tiun konkludon.

Profundecon de la krizo de la proletara diktaturo en pli granda grado jam determinas la profundeco de la krizo de la partio. Sed la krizo de la proletara diktaturo esprimiĝas nuntempe ne nur en la krizo de la partio, sed ankaŭ en krizo de la Soveta potenco kiel formo de la proletara diktaturo, kaj ankaŭ en krizo de ĉiuj ĝiaj movrimenoj: komsomolo, sindikatoj, kooperado, libervolaj societoj, gazetaro k. c.

La krizo de la Soveta potenco, en la malvasta senco de tiu vorto, esprimiĝas antaŭ ĉio en krizo de la soveta demokratio. La soveta demokratio estas elpuŝita kaj substituita per unupersona diktaturo de Stalino. La Sovetoj el organoj, en kiuj esprimiĝadis volo, humoroj kaj veraj deziroj de vastegaj partiaj kaj senpartiaj laboristaj amasoj kaj de la malriĉul-mezula parto de la kamparo, en kiuj oni povis kritiki ne nur kuiriston, trakforkiston, majstron aŭ direktoron de fabriko, sed ankaŭ radikajn aranĝojn de la partio kaj la registaro (kritiki, restante, certe, sur la grundo de agnosko de la gvida rolo de la partio kaj de la Sovetia Konstitucio), transformiĝis en organojn de subpremado de volo de tiuj amasoj, en organojn de perforto kaj teroro super la amasoj, en organojn, kie esprimiĝas volo de tiu sama mizera manpleno de la partia aparato kaj de la kliko da gvidantoj, sed ne de la vastaj laborantaj amasoj. Antaŭe en la Sovetoj senpartiuloj kontroladis ĝustecon de politiko de la partio, ĝian regadon je la amasoj kaj la lando. Nun la Sovetoj iĝis simplaj senrajtaj kaj senhelpaj aldonaĵoj de la partia aparato, kie estas permesite nur admiri la ses kondiĉojn de Stalino kaj sendi solenajn gratulojn al «la kara gvidanto», malgraŭ grandega malamo al li de la laboristoj kaj kamparanoj.

La elektebleco de la Sovetoj en grandega, plej granda grado estas same substituita per, esence, nomumado. En la Sovetoj nun sidas homoj, aŭskultantaj ne la voĉon de la amasoj, sed nur la voĉon de la estraro, rigardantaj ne malsupren, sed supren, homoj, pretaj laŭ ordono de la estraro aranĝi ajnan arbitron kaj perforton super la amasoj, ŝirmante sin per nomo kaj volo de tiuj amasoj. La stato neniom ŝanĝiĝas pro tio, ke en la Sovetoj ankaŭ nuntempe laboras en sekcioj k. c. granda kvanto da partiaj kaj senpartiaj laboristoj. La centralizita, neordinare disbranĉigita aparato sub minaco, premo, teroro k. c. devigas tiujn laboristojn kaj kamparanojn esti senanima rado en la granda maŝino kaj premadi, terorizadi aliulojn kontraŭ sia volo.

La senfina malpliboniĝo de la stato de la laboristaj kaj kamparanaj amasoj, la politiko de teroro kontraŭ ili gigante subfosis ilian fidon al la proletara diktaturo kaj al ties ĉefa organo — la Sovetoj.

La soveta aparato en sia plej granda parto laboras tute senrezulte, ĉiuj decidoj kaj aranĝoj de la partio kaj de la organoj de la Soveta potenco estas objekto de senĉesaj mokoj flanke de la soveta aparato, ĉar absurdeco, aventurismo, fraŭdado je la amasoj, ĥlestakoveco de la stalina «ĝenerala linio» por la soveta aparato, devigita konduki tiun linion, estas speciale okulfrapa.

La sindikatoj same travivas krizon. La krizo esprimiĝas en tio, ke ili el lernejo pri komunismo transformiĝis en lernejon pri fraŭdado je la amasoj, en lernejon de plej senhonta ignorado de volo kaj humoroj de la amasoj, en simplan aldonaĵon de la sama partia kaj ekonomia aparato.

La tasko de la sindikatoj devas esti, laŭ la penso de Lenino, unue, edukado de la laboristaj amasoj en spirito de konscia rilato al la socialisma produktado, kaj due, defendo de interesoj kontraŭ burokrataj distordoj de la laborista ŝtato. Nuntempe la sindikatoj ne nur ne defendas interesojn de laboristoj, sed, male, estas obeema ilo en la manoj de Stalino por malaltigo de ilia reala salajro kaj ilia materia vivnivelo.

La edukado en laboristoj de konscia rilato al la socialisma produktado same estas substituita per kalumnia traktado de malavanaj laboristoj kiel kulakojn, malutiligantojn, agentojn de la klasa malamiko k. c. Se Trocko siatempe postuladis ŝtatigon de la sindikatoj, kontraŭ kio Lenino decide luktis, do nuntempe tiu ŝtatigo estas efektivigita, sed en la plej kruda karikatura, burokrata formo. La sindikatoj, siavice, perdis en la okuloj de la laboristoj preskaŭ tutan aŭtoritaton kaj fidon.

La kooperado same suferas pro la ĝenerala malsano de la Sovetunio: la kooperativa reto en grandega parto estas deficita. Povas temi pri nenia kultura komerco ĉe la nuna politiko de prezoj kaj manko de varoj. Elektebleco en la kooperativaj organoj, esence, malestas. Por la amaso la kooperado nun estas nur kolektanto de «diferenciga kvoto», t. e. de maskita imposto.

La komsomolo en reflektita kaj transformita formo travivas proksimume samajn fenomenojn, kiel la partio. Tiuj fenomenoj reduktiĝas precipe al jeno: rompo kun leninismo; transformo de dialektiko en sofistikon; transformiĝo de la aparato en memstaran forton, fremdan al la amasoj; transformo de lukto kontraŭ oportunismo en karikaturon; krizo de la mondrigardo; ĉe la pensanta parto de la komsomolo — disreviĝo pri la partio kaj pri la socialisma konstruado; senprincipa fipolitikeco, karierismo kaj hipokriteco, kiel produktoj de aparata teroro kaj malĝusta kontraŭlenina politiko de la partio.

La ruĝa armeo kaj GPU el organoj, kiuj estis uzataj ekskluzive por subpremado de rezisto de la ekspluatantoj, por lukto kontraŭ malamikoj de la proletara diktaturo, ĉiam pli kaj pli ĉiujare kune kun tio estas uzataj por subpremado de malkontento de laboristoj kaj de malriĉul-mezulaj amasoj de la kamparo. (Amasaj arestoj de partianoj kaj de senpartiaj laboristoj, mortpafekzekutoj, senkompata subpremado de spontaneaj ribeloj de la malriĉul-mezulaj amasoj de la kamparo, kondukitaj ĝis malespero kaj malsato per la politiko de Stalino).

La gazetaro el ilo de edukado je la amasoj, el potenca instrumento, helpanta al la socialisma konstruado, al ĉiuflanka esploro de ĝi, — transformiĝis en gigantan fabrikon de mensogo kaj enportado de malorganizo kaj demoralizo en la konscion de la amasoj.

La gazetoj nuntempe estas uzataj de Stalino ne por tio, ke la amasoj sciu la veran aferstaton en la Sovetunio, sed ĝuste por tio, ke ili ne sciu ĝin, ne por malkovri al ili la veron, sed por iluzii ilin. Arbitre elprenitaj el ĝenerala ligo aŭ eĉ fabrikitaj apartaj faktoj, false kombinitaj informoj, pufigado de unuj fenomenoj kaj eventoj kaj prisilentado de dekoble pri gravaj aliaj — jen la enhavo kaj laboro de niaj gazetoj. Plej multaj gazetaj laborantoj cinike mokas sian fabrikadon de mensogo, sed ankaŭ tiu rado, malgraŭ sia konscio, estas devigita «turniĝi» kune kun la tuta maŝino sub premo de butono el la kabineto de Stalino. Estas memkompreneble, ke ĉiuj listigitaj de ni procezoj ankoraŭ nur disvolviĝas. En ĉiu organizaĵo, en ĉiu fenomeno la malnovo bizare interplektiĝas kun la novo, la malsanaĵo kun sanaĵo, la proletara diktaturo kun ties negado, pecoj, fragmentoj de leninismo kun ties falsaĵo kaj distordo, sed la ĉefa direkto de disvolviĝo de la proletara diktaturo sub gvido de Stalino iras ĝuste tiel, kiel ni karakterizis.

La plej malbona malamiko de la partio kaj la proletara diktaturo, la plej malbona kontraŭrevoluciulo kaj provokisto ne povus pli bone plenumi laboron pri detruo de la partio kaj la socialisma konstruado, ol tion faras Stalino.

Leninismon kaj la proletaran revolucion ne eblas por longe murdi per la manoj de malamiko — ili ĉiam post malvenko leviĝas kun nova, dekobliĝinta forto. Stalino murdas leninismon sub flago de leninismo, la proletaran revolucion — sub flago de la proletara revolucio kaj la socialisman konstruadon — sub flago de la socialisma konstruado!

Stalino objektive plenumas rolon de perfidulo de la socialisma revolucio. Sed tio estus la plej terura murdo, kiun iam ajn vidis la historio! Tio deĵetus la tutan historian evoluon je jardekoj malantaŭen.

Ĉio, kio estas plej bona, honesta, vere bolŝevisma, lenina en la VKP(b) kaj la Kominterno, devas nepre per ajna kosto malhelpi al tio, dum ne estas perdita la tempo.

IV. Vojoj de eliro el la krizo kaj taskoj de honestaj konsekvencaj leninanoj

La partio en sia grandega plejmulto estas agordita decide kontraŭ la politiko de Stalino kaj lia kliko.

Ankoraŭ pli unuanime kontraŭ tiu politiko estas agorditaj la laboristoj kaj oficistoj.

Kio koncernas la kamparon, do tie tiu kurso absolute malhavas ne nur subtenantojn, sed eĉ homojn kun neŭtrala rilato.

La tuta kamparo estas kondukita ĝis despero kaj bolas per indigno. La senĉesaj amasaj ribeloj en la kamparo estas la plej bona indikilo de ĝia politika humoro.

La ruĝa armeo same en granda grado reflektas politikajn humorojn de la proletaro kaj de la kamparanaj amasoj. Kaj eĉ la partia aparato en sia plej granda parto hipokritas kaj interne ne kredas je sukcesa rezulto de la stalina fiaventuro. Stalino kaj lia kliko tenas sin, sekve, ne sur fido, kunsento kaj subteno de la amasoj, sed sur iu alia fundamento, helpe de iuj aliaj regiloj. Kio estas tiuj regiloj?

La reĝimo de senekzempla teroro kaj kolosa spionado, plenumataj per neordinare centralizita kaj samtempe disbranĉigita giganta aparato, koncentrinta en siaj manoj ĉiujn materiajn resursojn de la lando kaj metinta en rektan dependon de si fizikan ekzistadon de dekoj da milionoj da homoj, — jen la ĉefa fundamento de la diktaturo de Stalino. La tuta sistemo de la ŝtata aparato, inklude ankaŭ la partion, terorizante aliajn kaj samtempe mem vivante sub konstanta Damokla glavo de teroro, spite al konscio de ĉiu ĝia aparta ĉelo, kiel maŝino, devas faradi siajn moviĝojn, ricevatajn de la fonto, kaj plenumadi la volon de la ĉefa «meĥanikisto».

Sed, enirinte en seneliran sakstraton kaj establinte en la tuta lando en plej diversaj formoj regadon de teroro, Stalino fortranĉis por si ankaŭ ĉiajn vojojn por retiriĝo kaj evolua eliro el la krizo. Li sidigis sin sur la tronon de senpeka papo kaj ne povas agnoski ne nur krimecon de sia politiko, sed eĉ plej malgrandan sian eraron. Diktatoro ne povas erari — eraras nur liaj subuloj. Forigo de Stalino kaj de lia kliko per normalaj demokratiaj metodoj, garantiitaj de la Statuto de la partio kaj de la Sovetia Konstitucio, tiamaniere, estas tute malebla.

Ili per ajnaj pretekstoj, kun armiloj en la manoj, per mitraloj kaj kanonoj defendados kontraŭ la partio kaj la lando sian potencadon.

Estus nepardonebla infanaĵo iluzii sin, ke tiu kliko, per trompo kaj kalumnio uzurpinta rajtojn de la partio kaj de la laborista klaso, povas redoni ilin libervole. Tio estas des pli neebla, ke Stalino bonege komprenas, ke la partio kaj la laborista klaso ne povas pardoni al li la terurajn krimojn antaŭ la proletara revolucio kaj socialismo. Ĉe tia stato de la aferoj por la partio restas du elektoj: aŭ plu humile eltenadi la mokojn pri leninismo, teroron kaj trankvile atendi finan pereon de la proletara diktaturo, aŭ per forto forigi tiun klikon kaj savi la aferon de komunismo.

Ĉu estas permesebla tia starigo de demando el vidpunkto de marksismo-leninismo? Ne nur permesebla, sed eĉ sendube prava. Estas krime, malutile, pereige por la proletaro kaj ĝia partio per forto forigi siajn gvidantajn partiajn kaj sovetajn organojn, se ili faras pravan leninecan politikon kaj esprimas volon de partiaj kaj senpartiaj amasoj. Kaj, male, necesas opinii rekta devo de ĉiu honesta bolŝevisto kaj senpartia laboristo lukton por perforta forigo de la organoj tiam, kiam ili kondukas kontraŭleninan kaj pereigan por la proletara diktaturo politikon, kiam ili iĝis kliko, ne esprimas la volon de la amasoj kaj samtempe, apogante sin al la aparato, ne permesas sian ŝanĝon per normalaj metodoj laŭ la Statuto de la partio kaj la Sovetia Konstitucio.

La sperto de la proletara revolucio montris al ni ĉi tie ion tute neantaŭviditan kaj neatenditan. Forturni sin de tiuj faktoj, ne vidi ilin — signifas simili al strutoj kaj peni kaŝi la kapon en sablon. Ni ege kutimiĝis al la ideo, ke ĉe proletara revolucio gvidantaro de la partio ĉiam esprimados la volon de la amasoj. Sed efektive okazis tiel, ke tiu gvidantaro dum enpartia lukto degeneris al persona diktaturo, pereiganta la Sovetan potencon kaj la partion, malamata de la amasoj, apoganta sin, precipe, al teroro kaj provokoj. Tio estas nova, siaspeca, tute neatendita por la partio fenomeno. Malgraŭ tuta doloro kaj malfacileco, tion devas agnoski ĉiu, kiu ne deziras resti kaptita de iluzioj kaj trovi sin antaŭ fakto de plena fiasko de la proletara revolucio.

Homoj, ne scipovantaj marksisme pensi, pensas, ke forigo de Stalino samtempe estos renverso de la Soveta potenco. Stalino tian opinion ĉiel kultivas kaj disvastigas. Sed ĝi estas absolute malĝusta.

Tamen efektive temas ne pri neniigo de la proletara diktaturo, sed pri ĝia restarigo, ĉar ĝi forme restis, sed ehnave en grandega parto nuntempe estas ĝuste perdita. Temas ne pri rompo de principoj de leninismo, sed ĝuste pri ilia defendo. Kiel forigo de unu burĝa registaro kaj anstataŭigo de ĝi per alia burĝa registaro ne signifas ankoraŭ renverson de regado de la burĝaro, kvankam ja povas rezulte sekvigi tion, ĉar ajna politika renverso malligas fortojn de la klasoj, malamikaj al la donita politika sistemo, tiel ankaŭ forigo de unu «proleta» registaro kaj anstataŭigo de ĝi per alia proleta registaro ne signifas ankoraŭ renverson de la proletara diktaturo, kvankam tia lukto ja estas ligita kun grandaj danĝeroj por la proletara diktaturo mem.

Nuntempe, en la epoko de la monda proleta revolucio, en la epoko de senkovra lukto por potenco inter la burĝaro kaj la proletaro, ĉia politika renverso — forigo de unu registaro kaj anstataŭigo de ĝi per alia cele de konservo de regado de la donita klaso — estas ligita kun danĝero de renverso fare de la klaso-antipodo je la tuta sistemo de la ekonomia kaj politika hegemonio de la klaso.

La burĝaro kaj la proletaro konstante embuskas unu la alian, por en la momento de plej akra lukto en la vicoj de la kontraŭulo renversi ties regadon.

La danĝero de «tria forto» en la nuna tempo ekzistas ne nur por la Sovetunio, sed ankaŭ por ajna kapitalisma lando, kvankam en malsama grado. Por ni la «tria forto» estas forto de la monda kapitalismo kaj de niaj internaj malamikoj de la Soveta potenco, revantaj pri restaŭro de kapitalismo. Por la burĝaro la «tria forto» estas forto de la revolucia proletaro de sia lando kaj forto de la tuta monda revolucia proletaro kun la Sovetunio ĉekape.

Sed danĝero de perdo de la ekonomia kaj politika hegemonio por la donita klaso en ĉiu donita periodo dependas, tamen, ne nur de forto de premo de la malamika klaso. Ĝi en grandega, kaj iam eĉ en decida grado dependas ankaŭ de tio, kiel efektivigas la plenumaj organoj de la donita reganta klaso, t. e. la registaro, ĝian volon, ĝiajn klasajn interesojn, ĝian klasan politikon. Plie, eĉ la forto mem de ofensivo de la malamika klaso en grandega grado dependas de taktiko de la registaro de la reganta klaso, de ĝia scipovo manovri, de ĝia fleksebleco, de ĝia kapablo sobre konsideri la politikan kaj ekonomian situacion k. t. p.

Malvenko de la burĝaro kaj venko de la proletaro finrezulte estas neeviteblaj. Sed la historio ne estas farata aŭtomate. Ni ne estas fatalistoj. Ĝi estas farata de vivaj homoj! Strategio kaj taktiko de la proletaro kaj de ties partioj, unuflanke, strategio kaj taktiko de la burĝaro — aliflanke, eniras kiel plej gravaj adiciatoj en tiujn historiajn tempolimojn, dum kiuj povas esti atingita renverso de la burĝaro kaj konstruo de komunisma socio en la tuta mondo.

Ĉe nia ĝusta strategio kaj taktiko kaj ĉe eraroj flanke de la burĝaro tiuj tempolimoj povas esti malpli longaj kaj la venko povos esti atingita per malpli grandaj viktimoj; ĉe niaj eraroj kaj ĉe sobra taktiko flanke de la burĝaro tiuj tempolimoj povas plilongiĝi je jardekoj, kaj la lukto postulos pli multajn viktimojn.

Stulta aventurisma aŭ oportunisma politiko de proleta registaro povas eĉ la pravan aferon de la proletaro pereigi kaj deĵeti la historion je 30–40 jaroj malantaŭen. Saĝa, ruza politiko de la burĝaro povas ankaŭ la «kondamnitan» aferon de kapitalismo savadi kontraŭ fina fiasko dum longa periodo.

Ĝuste tial eĉ en la nuna periodo, kiam kapitalismo travivas ĝeneralan krizon kaj la proleta revolucio frapas al ĉiuj pordoj de la kapitalisma socio, la burĝaro tamen permesas perfortan renverson de siaj registaroj, kiam ĝi vidas, ke ili faras danĝeran, el la vidpunkto de ĝia hegemonio, politikon kaj samtempe ne deziras libervole cedi la lokon al aliuloj.

Efektive, dum la lastaj du jardekoj ni havis tri tiajn renversojn: en Hispanio, Polio, Ĉinio. Ĉiuj ĉi renversoj, kiel estas sciate, por la burĝaro estis ligitaj kun grandegaj danĝeroj. Ĉiuj ili, kiel estas sciate, sekvigis amasajn revoluciajn movadojn kaj ribelojn de laboristoj kaj kamparanoj. En kelkaj el tiuj landoj la afero preskaŭ atingis eĉ renverson je la novaj burĝaj registaroj kaj establon de diktaturo de la proletaro. Sed tamen la burĝaro, ĝia plej konscia parto riskis tion.

Ĉu eblas tiujn renversojn pravigi el vidpunkto de la nunaj «historiaj» interesoj de la burĝaro? Sendube eblas. Stulta, el la vidpunkto de la interesoj de la burĝaro, politiko de la renversitaj registaroj povus baldaŭ konduki la ŝtaton ĝis proleta revolucio. La plej konsciaj elementoj de la reganta klaso riskis la renverson. Kaj kvankam portempe, ĉar por longa periodo por la klaso, historie kondamnita, tio ne eblas, sed ili tamen atingis plifortigon de sia ŝtato. Por ni forigo de la diktaturo de Stalino same estas riska. Ni malligas fortojn de la internaj malamikoj de la proletara revolucio kaj de la internacia kapitalo. Tiu danĝero estas granda.

Sed por ni jam en la nuna momento ekzistas eĉ pli serioza danĝero de pereo de la proletara diktaturo de la manoj de Stalino mem kaj lia kliko. Stalino la proletaran diktaturon kaj la socialisman konstruadon, laŭ ilia vera enhavo, en grandega grado jam neniigis.

La proletara diktaturo jam pereas, kaj ĝin necesas savi. La proletaran diktaturon Stalino kaj lia kliko certe pereigos fine, sed per forigo de Stalino ni havas multajn ŝancojn savi ĝin.

La partio troviĝas en stato de pasaĝeroj de aŭto, kies ŝoforo senespere freneziĝis, turnis la aŭton for de la vojo kaj veturigas la pasaĝerojn sur holmetoj kaj kavoj laŭ deklivo plenrapide rekte en abismon. La aŭto krakas, knaras, rompiĝas, balanciĝas, saltas sur holmetoj tiel, ke la dentoj de la pasaĝeroj tintas, la pasaĝeroj indignas, multaj konsterniĝis, kelkaj panikas, kelkaj pro puŝoj elflugas el la aŭto, kaj la freneziĝinta ŝoforo insultas la pasaĝerojn, kiel oportunistojn, «deviistojn» kaj trankviligas ilin per kredigoj, ke ĉio ĉi estas neeviteblaj malfacilaĵoj de veturado en aŭto. En tia stato estas stulte kaj absurde por la pasaĝeroj atendi, kiam la «veturigisto» faligos ilin en la abismon. Necesas dum la veturado deĵeti tian ŝoforon disde la stirilo, same dum la veturado tiu, kiu scipovas konduki aŭton, eksidu ĉe la stirilon kaj elkonduku ĝin sur la normalan vojon. Alia eliro por la pasaĝeroj ne ekzistas.

Se nun ni elektu, kia danĝero por ni estas pli granda — ĉu la danĝero de pereo de la partio, de la proletara diktaturo kaj de la socialisma konstruado de la mano de Stalino aŭ de la «tria forto» rezulte de malsukcesa peno forigi lin disde la diktaturo, do la unua danĝero, sendube, estas pli granda, pli serioza, pli neevitebla.

Ne eblas forgesi, ke la stalinaj regado kaj politiko estas ne nur negado de leninismo kaj de la proletara revolucio, sed ili ankaŭ rekte organizas, unuigas fortojn de kontraŭrevolucio kaj samtempe demoralizas, malorganizas, misagordas fortojn de la partio, de la laborista klaso kaj de ĉiuj laborantoj.

La interna kontraŭrevolucio kaj la internacia burĝaro en la persono de Stalino havas, laŭ lia objektiva rolo, la plej bonan aliancanon.

La stalina aventurisma «supermaldekstra» politiko (laŭ la delonge konata leĝo de dialektiko — «ekstremaĵoj kuniĝas») kun absoluta neevitebleco kondukas al restaŭro de kapitalismo. Kaj ju pli longe daŭros tiu kurso, ju pli longe Stalino restados ĉe la stirilo de la potenco, des pli neeviteble proksimiĝados tiu restaŭro.

Kiel ajn monstra, paradoksa ŝajnu tio por la unua rigardo, sed la ĉefa malamiko de leninismo, de la proletara diktaturo kaj de la socialisma konstruado troviĝas en la nuna momento en niaj propraj vicoj kaj eĉ gvidas la partion.

La lukto por forigo de Stalino estas ligita kun risko. Sed ankoraŭ neniu granda afero, neniu historia evento estis plenumita sen risko.

La unua kaj ĉefa danĝero en lukto por neniigo de la diktaturo de Stalino konsistas en eblo de atako kontraŭ ni fare de la imperiistoj.

Tio estas serioza danĝero. Sed eblo de atako ankoraŭ ne signifas ĝian neeviteblon. Se unuj faktoroj puŝos la burĝaron al atako kontraŭ ni, do aliaj efikos en la kontraŭa direkto.

Kontraŭdiroj interne de la ĉefaj imperiismaj rabobestoj, subteno de ni fare de la monda revolucia proletaro, la koloni-revolucia movado kaj nia propra lerta manovrado savadis nin de atako de imperiistoj ĝis nun, ili povos gardi nin kontraŭ tio ankaŭ plue. La tuta afero finrezulte dependos de konkreta politika situacio.

La dua danĝero estas interna kontraŭrevolucio.

Stalino solide laboris dum la lastaj jaroj pri kreskigo de kontraŭrevoluciaj fortoj. La fortoj de kontraŭrevolucio, revantaj pri restaŭro de kapitalismo, kreskis dum la lastaj jaroj kelkdekoble. La amaso de fidelaj al la soveta potenco kaj bolŝevismo elementoj el laborantoj de la urbo kaj kamparo estas ĵetita per la krima politiko de Stalino en la tendaron de kontraŭrevolucio.

Sed por nia feliĉo tiuj elementoj estas dispolvigitaj, diserigitaj kaj ne organizitaj.

Se ni estos sufiĉe unuecaj, organizitaj, se ni akumulos ĉirkaŭ ni sufiĉajn fortojn kaj starigos antaŭ ni klarajn celojn, do per kuraĝaj decidaj agoj ni povos preni sur nin iniciaton disbati en la komenco mem ĉiujn restaŭrajn, kontraŭrevoluciajn penojn kaj reteni ĉe ni niajn ĉefajn poziciojn.

Se la nuna registaro de Hispanio kaj Piłsudski ĉe renversoj sukcesis subpremi ĉiujn revoluciajn elpaŝojn de laboristoj, do kial ni ne povas subpremi ĉiujn kontraŭrevoluciajn elpaŝojn?

La tasko estas en tio, ke tuj komenci mobilizon kaj unuigon de la partiaj fortoj sur la grundo de marksismo-leninismo, sur grundo de preparo al neniigo de la diktaturo de Stalino. La partio kaj la laborista klaso en sia plejmulto estas kontraŭ Stalino kaj lia kliko. Necesas nur tiujn dispolvigitajn kaj terorizitajn fortojn unuigi, enspiri kredon je tiu afero kaj komenci labori por forigo de la stalina gvidado.



87 La 6-a kongreso de Sovetoj de la USSR: Stenografia raporto. Moskvo, 1931. Bulteno n-ro 2, p. 3.

88 Temas pri dekreto de la Konsilio de popolkomisaroj de la USSR kaj de la CK de la VKP(b) «Pri plano de grenprovizado el rikolto de 1932 kaj pri disvolvo de kolĥoza komerco pri greno», publikigita en «Pravda» la 7-an de majo 1932.

89 Mitin M. B. — sovetia filozofo, ĉefredaktoro de revuo «Sub standardo de marksismo»; Judin P. F. — sovetia filozofo, en 1932–1938 — direktoro de la Instituto de ruĝaj profesoroj; Kolman A. E. — en 1931–1933 — redakciano de revuoj «Sub standardo de marksismo», «Socialisma rekonstruo kaj teĥniko», «Informilo de la komunisma akademio», direktoro de la instituto de natursciencoj de la Komunisma akademio; Ralceviĉ V. F — en 1931–1932 — redaktoro de revuo «Revolucio kaj kulturo», vicdirektoro de sciencesplora instituto de filozofio de la Komunisma akademio.

90 Vd. Markso K., Engelso F. Verkoj, vol. 22, p. 518 (Engelso F. Kamparana demando en Francio kaj Germanio).

91 Vd. Komunista Internacio en dokumentoj, Moskvo, 1933.

92 Deborin (Ioffe) A. M. (1881–1963) — sovetia filozofo kaj historiisto, akademiano. En 1926–1930 — responsa redaktoro de la revuo «Sub standardo de marksismo». La 25-an de januaro 1931 la CK de la VKP(b) akceptis rezolucion pri la revuo «Sub standardo de marksismo», en kiu estis notite, ke la grupo de Deborin en vico da plej gravaj demandoj prenis starpunktojn de «menŝevismeska ideismo» (vd. KPSU en rezolucioj... vol. 5, pp. 264–265).

93 Temas pri la Plenkunsido de la CK de la VKP(b) 11–15 de junio 1931.

94 Lenino V. I. Plena verkaro, vol 41, pp. 6–7 (La infana malsano de «maldekstreco» en komunismo).

95 La citaĵo estis donita proksimume. Vd. Markso K., Engelso F. Verkoj, vol. 8, p. 119 (Markso K. La dekoka de brumero de Luizo Bonaparto).

96 Stimson H. L. (1867–1950) — en 1929–1933 la ŝtatsekretario de Usono.






Boris Starkov

M. N. Rjutin. Skizo de politika portreto

(kun mallongigoj)

«Intelektulo-proleto»

Tiel en unu el demandaroj respondis Martemjan Nikitiĉ Rjutin al demando pri sia socia stato. Kiel tiu unuavide stranga respondo povis aperi en demandaro de filo de Nikita Pavloviĉ Rjutin, malriĉa kamparano? Anticipante, ni diru: li havis por tio ĉiujn bazojn.

M. N. Rjutin naskiĝis la 13-an de februaro 1890 en vilaĝo Supra Rjutino de Balagana ujezdo de Ustj-Udinska volosto de la Irkutska gubernio. Tiuj lokoj estis destinitaj de la cara registaro por politika ekzilo, tial estas tute nature, ke la unuaj instruistoj de Martemjan iĝis ekzilitoj Vinogradov kaj Perepelicin. De ili li lernis legi kaj skribi. Kiam en najbara vilaĝo malfermiĝis elementa lernejo, la scivolema kaj inteligenta knabo iĝis en ĝi la plej bona lernanto.

Ekde frua infaneco Martemjan estis okupita per malfacila laboro — komence en vilaĝo, poste en urbo. Trafinte en 13-jara aĝo en la gubernian Irkutskon, li laboris en sukeraĵa fabriko, poste en pomalgranda butiko. En lia aŭtobiografio, skribita en septembro 1923, ni legas: «Mi devis labori ekde la 4-a horo de mateno ĝis la 10-a — 11-a horo de vespero. Min, tridekjaraĝan knabon, oni penis uzi kiel plenaĝan laboriston: mi devis treni sakojn kun aveno, kaj iam ankaŭ kun faruno en la butikon, stari ĉe la butiktablo, prizorgi ĉevalon, purigi ĝin, forveturigi el la korto rubon k. c.»

Estas malfacile diri, kia estus posta sorto de Rjutin, se ne okazus lia hazarda renkontiĝo kun ekzilita social-demokrato B. V. Markovin, kiu aktive partoprenis la sorton de la adoleskulo. Li helpis al Martemjan studentiĝi al Irkutska instruista seminario, konatigis lin kun verkoj de rusaj verkistoj-demokratoj. La komenco de la lerno koincidis kun eventoj de la unua rusia revolucio. Tra Siberio ruliĝis ondo de revoluciaj elpaŝoj. Kiel aliaj seminarianoj, M. N. Rjutin ofte vizitadis mitingojn. Kaj kvankam en li «bolis kolero kontraŭ riĉuloj vilaĝaj kaj urbaj, kontraŭ policistoj», la politikan sencon de la okazantaj eventoj li ankoraŭ ne estis komprenanta. Fininte la seminarion, li laboris kiel instruisto en vilaĝo Ŝivera, kaj iom poste transloĝiĝis al Irkutsko. Tiam li konatiĝis kun marksisma literaturo — verkoj de K. Markso, F. Engelso, V. I. Lenino, A. Bebel, K. Kautsky. Tiam, en 1912, ankoraŭ ne havante formalan ligon kun la partio, M. N. Rjutin kreas marksistan rondeton, en kiu oni studis verkojn de marksismaj klasikuloj, artikolojn de «Pravda», de bolŝevista revuo «Klerigo». Renkontiĝoj kun ekzilitaj bolŝevistoj P. P. Postiŝev, N. N. Popov, akra polemiko kontraŭ menŝevistoj en granda grado determinis liajn politikajn opiniojn: en oktobro 1914 li aniĝis al la bolŝevista partio.

Dum la unua mondmilito M. N. Rjutin estis mobilizita en armeon. Lin, kiel havantan necesan kleron, oni sendas al Irkutska lernejo de suboficiroj, kaj post ĝia fino al ĉinia urbo Harbino por servo ĉe la Ĉina orienta fervojo (aparteninta al Rusio). Dum tuta tiu tempo M. N. Rjutin faradis revolucian propagandon inter soldatoj.

Dum la revolucio kaj la intercivitana milito

Apenaŭ necesas multe paroli pri kuraĝo, decidemo, firmeco en defendo de siaj konvinkoj — kvalitoj, karakteraj por M. N. Rjutin dum tuta lia vivovojo. Sufiĉas nur malgranda epizodo: falis la cara reĝimo, sed la soldatoj de la Harbina garnizono ankoraŭ nenion scias. Kaj subite en unu el apeloj M. N. Rjutin laŭte deklaras tion. La kuraĝan suboficiron oni arestas, kaj la emociitaj de la grava informo soldatoj akiras lian liberigon, rifuzinte foriri el la apelo.

Komence de septembro 1917 M. N. Rjutin estis elektita prezidanto de unuigita Soveto de laboristaj kaj soldataj deputitoj. Samtiam li iĝis prezidanto de la ĵus formiĝinta Harbina komitato de la RSDLP(b) kaj redaktoro de semajna partia gazeto «Lukto».

La unuaj informoj pri armita ribelo en Petrogrado estis ricevitaj en Harbino la 26-an de oktobro. Kaj kvankam multo ankoraŭ ne estis klara, en la urbo okazis granda manifestacio sub slogano «Tutan potencon al la Sovetoj!». Tamen fortoj de la kontraŭrevolucio en la Fora Oriento evidentiĝis multe pli grandaj, ol en la centro de la lando. Grandan helpon al ili faris diplomataj reprezentantoj de kapitalismaj landoj en Manĉurio. Komploton kontraŭ la revolucio ekgvidis la administranto de la Ĉina orienta fervojo generalo Horvat kaj usona konsulo Moser, kaj kiel la ĉefa milita forto elpaŝis blankĉinaj trupoj. La Harbinan Soveton disfendis hezitoj. En la aŭtobiografio M. N. Rjutin skribis pri tiu malfacila periodo tiel: «...Komplikeco de la situacio, en kiu ni devis labori kaj lukti, devigis nin demandi V. I. Leninon, kiel ni agu pri kapto de la potenco. La telegramo estis sendita de mi, kiel Prezidanto de la Soveto. Vladimir Iljiĉ respondis: «Unuavice prenu la potencon per forigo de Horvat, nomumu vian komisaron de la fervojo, forigu la malnovajn konsulojn en Harbino, Kua-Ĉen-Dzi, Hajlar». Sed ni tion ne sukcesis».

La kontraŭrevolucio sukcesis anticipi tiun elpaŝon. La ĉiniaj potencoj metis ultimaton al la Soveto pri deportado el Harbino de la rusiaj trupoj kaj persone de la bolŝevistoj Rjutin kaj Slavin. La fortoj estis malegalaj, kaj tial ili devis obei. Tamen la interkonsento estis perfide rompita: komenciĝis blanka teroro — oni mortpafadis anojn de la Soveto. M. N. Rjutin kaj aliaj anoj de la plenumkomitato sukcesis fuĝi.

Ekde decembro 1917 M. N. Rjutin estis en Irkutsko. Li estis nomumita komandanto de trupoj de la Irkutska regiono, kaj en marto 1918 li estis elektita vicprezidanto de la Irkutska gubernia plenumkomitato. Tiutempe en Siberio kaj Fora Oriento komenciĝis eksterlanda interveno, aktiviĝis fortoj de interna kontraŭrevolucio. En aŭgusto 1918 la bolŝevistaj organizaĵoj de Siberio devis transiri al konspira stato kaj al partizana lukto. La kontraŭspiona servo de Kolĉak aranĝis veran ĉasadon al M. N. Rjutin. Specialaj taĉmentoj de soldatoj kaj kozakoj kelkfoje penis kapti lin, sed siberiaj kamparanoj kaŝis la kuraĝan bolŝeviston. En junio 1919 laŭ komisio de la Siberia buroo de la CK de la RKP(b) li veturis al Novonikolajevsk (nun Novosibirsko), kie aktive partoprenis restarigon de la partia komitato, detruita de la kolĉakanoj. Post la liberigo de la urbo M. N. Rjutin iĝis ano de la revolucia komitato, kaj poste estis sendita por laboro en Orientan Siberion, kie li estis elektita prezidanto de la Irkutska gubernia komitato de la partio. En konsisto de la siberia delegitaro li estis delegito de la 10-a kongreso de la RKP(b), partoprenis sturmon de fuortoj de la ekribelinta Kronŝtadto.

Ŝanĝinte poste kelkajn responsajn postenojn, M. N. Rjutin estis en januaro 1923 nomumita sekretario de la Dagestana regiona komitato de la partio. La situacio en Dagestano tiam estis tre komplika: antaŭ lia veno estis murdita plenrajtigito de la Popolkomisarejo de komunikvojoj malnova partiano S. D. Markov. Sian laboron M. N. Rjutin komencis per veturo tra malproksimaj distriktoj, por esplori situacion rekte en la loko. Dum relative mallonga tempo li konkeris firman aŭtoritaton en la partia organizaĵo. «Granda teoria kaj gazeta laboranto, havas solidan marksisman kleron, bonega preleganto... Povas esti uzata en ajna responsa partia laboro...» — legas ni en karakterizaĵo de tiuj jaroj, konserviĝinta en la persona partia dosiero de M. N. Rjutin.

Sekretario de la distrikta komitato en Krasnaja Presnja

Kiam en decembro 1923 M. N. Rjutin estis elvokita al Moskvo, la Sud-Orienta buroo de la CK de la RKP(b) turnis sin kun peto restigi lin labori en Dagestano. Tamen la Centra Komitato insistis. En marto 1924 M. N. Rjutin, partopreninta laboron de la 13-a partia konferenco, estis nomumita estro de agit-propaganda fako de la Moskva komitato de la RKP(b), kaj en 1925 li iĝas sekretario de la Krasnopresnja distrikta komitato de la partio. En la 14-a kongreso de la VKP(b) M. N. Rjutin prenis nepacigeblan starpunkton rilate al G. E. Zinovjev kaj L. B. Kamenev, kies elpaŝo tiam estis karakterizita kiel apero en la partio de «nova opozicio». Kiel multaj aliaj partianoj, M. N. Rjutin opiniis la ĉefa danĝero por la partio frakcian disfendon de ĝiaj vicoj. Tiam li estis certa, ke tiun danĝeron eblas superi, subtenante la stalinan kernon de la Centra Komitato. Poste L. D. Trocko nomos lin unu el elstaraj agantoj de la partio, kiu gvidis en la ĉefurbo lukton kontraŭ la «maldekstra» opozicio, kiu purigadis ĉiujn angulojn kaj interstratojn disde trockismo. Tio estis ne senbaza: bonega oratoro, talenta publicisto, bone scianta materialon, M. N. Rjutin aperadis en la plej «ardaj» punktoj de kunpuŝiĝo kun la opozicio: en la uzino «Aviapribor», ĉe la entombigo de A. A. Ioffe, en lekciejoj de la Instituto de popola ekonomio. Elpaŝante en la 15-a kongreso de la partio, M. N. Rjutin fundamentis postulon pri senkondiĉa ne nur organiza, sed ankaŭ idea kapitulaco de la opozicio. «...Enpelitaj de la logiko de la frakcia lukto en sakstraton, — diris li pri la opoziciuloj, — ili staras antaŭ elekto: aŭ plena kapitulaco antaŭ la partio, aŭ transiro en la tendaron de kontraŭrevolucio». Samtempe, en la 15-a kongreso de la partio, M. N. Rjutin estis elektita kandidato al anoj de la CK de la VKP(b).

Ĉu tiu flanko de la agado de M. N. Rjutin helpis al establiĝo de la reĝimo de persona potenco de Stalino? Objektive — jes. Elpaŝante kontraŭ la opozicio, li, kiel multaj aliaj partiaj laborantoj, en granda grado helpis al misformiĝo de la politika gvidantaro, kies grava flanko estis netoleremo al alipensado. La honesteco, alta partieco kaj senkompromiseco de M. N. Rjutin estis plene uzitaj de la stalina kliko en lukto kontraŭ la «maldekstra» opozicio.

Dum tiuj malfacilaj jaroj pro siaj kvalitoj M. N. Rjutin iĝis unu el la plej aŭtoritataj gvidantoj de la moskva partia organizaĵo. Jam tiam li multe okupiĝadis pri memklerigo: laŭ atesto de la filino, li konstante relegadis leninajn verkojn, speciale liajn lastajn artikolojn kaj leterojn.

Je kelkaj monatoj post la fino de laboro de la 15-a kongreso de la partio la situacio ŝanĝiĝis. La grenproviza krizo de 1927–1928 metis komencon al ĉesigo de la NEP. Aperis unuaj simptomoj de reveno al recidivoj de la milita komunismo. Tamen la «eksterordinaraj rimedoj» en la ekonomio neeviteble kondukis al malekvilibro en la industrio kaj agrikulturo, al administraj rimedoj en politiko. Pridiskuto de tiuj demandoj ardigis atmosferon en la Politburoo de la CK de la VKP(b). M. N. Rjutin, ofte ĉeestinta ties kunsidojn, komence penis okupi bufran starpunkton. Tio kaŭzis malkontenton de I. V. Stalino. Liaj penoj akiri senkondiĉan subtenon de sia politiko flanke de gvidantoj de la ĉefurba partia organizaĵo finiĝis malsukcese. Tiam estis trovita alia manovro. Oni subite ekparolis pri negativaj flankoj de la NEP, pri dekstra danĝero en la partio kaj pri pacema rilato de la distriktaj partiaj organizaĵoj de Moskvo, speciale de iliaj gvidantoj, al la dekstra devio en la VKP(b). La 24-an de septembro 1928 prezidate de L. M. Kaganoviĉ okazis kunsido de la Organiza buroo de la CK, pridiskutinta laboron de la Krasnopresnja distrikta partia organizaĵo. Komenciĝis punado de la plej «obstinaj» komunistoj.

La 8-an de oktobro en kunsido de la Orgburoo de la CK estis speciale pridiskutita rezolucio pri raporto de M. N. Rjutin en kunveno de aktivularo de la Krasnopresnja partia organizaĵo. En tiu kunsido ĉeestis Stalino. La protokolo konservis jenan dialogon:

«Stalino: Mi havas demandon al Rjutin. Mi legis rezoluciojn de kunvenoj de aktivularo de ĉiuj distriktoj de Moskvo, en ĉiuj distriktoj, krom la Presnja, estis donita difinita politika direkto rilate de la linio de neŭtraleco. La demando estas pri pacemo rilate al devioj disde la lenina linio. Nia direkto estas averto al la laboristoj kontraŭ devio disde la lenina linio. Sed la Presnja distrikto silentis, ĉirkaŭiris tiun demandon en la rezolucioj de la aktivularo. Kial, k-do Rjutin, kiel tio klarigeblas?

Rjutin: Mi litere duonhoron antaŭ la distrikta aktivula kunveno skizis rezolucion, neniu faris principajn korektojn. En la rezolucio estis substrekita lukto kontraŭ trockismo kaj oportunismo. Mi en nenia grado povas esti subtenanto de pacema rilato al la dekstra aŭ la maldekstra devio. Se k-do Stalino opinias, ke tio estas ne hazarda, — mi ne disponas pruvojn, kiuj dirus, ke tio estas hazarda. K-do Stalino povas diri, ke tio estas ne hazarda, tio estas rajto de k-do Stalino.

Stalino: Ĉiuj distriktaj sekretarioj divenis starigi tiun punkton por pridiskuto de siaj aktivuloj, sed k-do Rjutin ial «forgesis» pri tio. Kiel tion kompreni? Ni parolu sincere. Vi ne faras lukton kontraŭ pacemo, ne defendas la linion de la CK. Eble, vi estas kuraĝa homo, sed estas tre malfacile kredi, ke via politika eraro estas hazarda».

M. N. Rjutin kontraŭ Stalino

Poste, estante objekto de juĝesploro, kaj post la juĝo, M. N. Rjutin plurfoje revenados al la eventoj de la 1928-a jaro. Ĝuste tiam li venis al la penso komenci lukton kontraŭ Stalino kaj lia ĉirkaŭantaro, ĉar li ekvidis, al kio kondukas la stalina politiko de fortranĉado disde gvidado de la partio kaj la ŝtato je tutaj grupoj de komunistoj — teorie kleraj, spertaj praktikuloj de la socialisma konstruado. Li ekvidis senprincipan fipolitikecon de la ĝenerala sekretario, lian nelojalecon rilate al la idealoj de leninismo. Ĝuste tiam M. N. Rjutin en deca grado taksis la leninan karakterizon, donitan al Stalino en la «Letero al la kongreso» (ĝuste per ĝi li komencos preparitan en marto 1932 teorian laboraĵon «Stalino kaj krizo de la proletara diktaturo»). Jam la 11-an de oktobro 1928, disputante en malpublika kunsido de la buroo de la Krasnopresnja distrikta komitato, M. N. Rjutin diris: «Kial vi starigas demandon pri k-do Stalino? Ni scias, ke k-do Stalino havas siajn malvirtojn, pri kiuj diris k-do Lenino».

La «dialogo» kun Stalino ne pasis senspure. La 15-an de oktobro grupo de anoj de la Krasnopresnja distrikta komitato turnis sin al la Moskva komitato de la partio kun deklaro, ke la sekretario de la distrikta komitato M. N. Rjutin kondukas paceman politikon, ke li kaj aliaj anoj de la buroo de la distrikta komitato kondukis neallaseblan fian linion, direktitan kontraŭ la CK kaj kontraŭ la linio de la partio. Senprokraste sekvis reago al tiu letero. La 16-an de oktobro 1928 okazis unuigita kunsido de sekretariaroj de la CK kaj MK de la VKP(b) kun partopreno de prezidanto de la CKK G. K. Orĝonikidze kaj de prezidianoj de la MKK de la VKP(b). En ĝi estis akceptita decido pri eksigo de M. N. Rjutin el laboro en la moskva partia organizaĵo.

La ofensivo de la stalinanoj al la ĉefurba partia organizaĵo daŭris. La 18-an de oktobro 1928 la Politburoo de la CK de la VKP(b) aprobis tekston de alparolo al ĉiuj anoj de la moskva partia organizaĵo, en kiu, esence, jam estis forstrekitaj la decidoj de la 15-a kongreso de la partio: la ĉefa enhavo de la socialisma rekonstruo nun estis reduktata al akcelita efektivigo de industriigo kaj kolektivigo de la agrikulturo. La estraro de la moskva partia organizaĵo estis obtuze akuzata pri pacema rilato al la dekstra devio.

Por pridiskuto de la stato en la ĉefurba organizaĵo de la partio estis kunvokita 6-a eksterordinara plenkunsido de la MK kaj MKK de la VKP(b). Ĝi okazis la 18-an kaj 19-an de oktobro 1928. En raporto de la sekretario de la MK N. A. Uglanov estis farita peno juĝi tiujn, kiuj per siaj agoj «perturbis» la moskvan partian organizaĵon, estis eldirita ankaŭ mallaŭdo al M. N. Rjutin, precipe pro la menciita supre takso pri I. V. Stalino. «Tion li ne rajtis diri tial, ke antaŭe al ni tion diradis la trockistoj», — deklaris Uglanov. «Kaj due, en lia rezolucio, proponita al la aktivularo, mankis temo de lukto kontraŭ pacemo. El sekretarioj de distriktaj komitatoj li en teoria rilato estas la plej kvalifikita partiano. Do pri tiu eraro li, certe, estas pli kulpiginda, ol iu alia».

En la dua tago kun parolo pri dekstra danĝero en la VKP(b) elpaŝis Stalino. Kaj kvankam konkretaj portantoj de la dekstraj humoroj ne estis nomitaj, la plenkunsido eksigis vicon da gvidantaj laborantoj de la moskva partia organizaĵo el la postenoj de anoj de la buroo de la MK. Kaj la 22-an de oktobro plenkunsido de la Krasnopresnja distrikta komitato konfirmis la eksigon de M. N. Rjutin el la posteno de sekretario de la komitato. Poste M. N. Rjutin skribis: Stalino «kalumniis min kaj per lerta manovro elpelis el la partia laboro. Mi opinias tion malhonesta liaflanke rilate al mi».

Baldaŭ M. N. Rjutin estis nomumita vicredaktoro de ĵurnalo «Ruĝa stelo», samtempe li plu restis kandidato al anoj de la CK. En 1929 li estis sendita kiel plenrajtigito de la CK pri kolektivigo en Kazaĥstanon kaj Orientan Siberion. Tie li konvinkiĝis pri tio, ke la praktiko de akcelita kolektivigo estas ligita kun krudaj distordoj de la leninaj principoj: ekzistis faktoj de perforto, troadministrado, trouzoj en la kolĥoza konstruado. Ĉio ĉi kondukis al detruo de la agrikultura produktado, al kresko de malkontento en la kamparo. Elpaŝoj de kamparanoj estis subpremataj per reprezalioj, per armita forto, la lando staris fakte sur limo de intercivitana milito. Multaj renkontiĝoj kaj konversacioj kun partiaj kaj sovetaj laborantoj, partopreno en vilaĝaj kunvenoj kondukis Rjutin-on al konkludo: ĉiuj trouzoj estas ne hazardo, ne eraroj de la loka estraro, sed celkonscia linio, instigata de Stalino kaj de sekretario de la CK L. M. Kaganoviĉ. Siajn pensojn pri praktiko de kolektivigo Rjutin eksplikis en letero, sendita de li al la Politburoo de la CK. Li skribis, ke esence okazas rifuzo pri la decidoj de la 15-a kongreso pri laboro en la kamparo, ĉesigo de la lenina linio pri kooperado. La letero kaŭzis akre negativan reagon de Stalino kaj Kaganoviĉ. Tamen post ioma tempo la plej gravaj tezoj kaj pensoj de la letero estis uzitaj de Stalino en la artikolo «Kapturno pro sukcesoj» kaj en letero de la CK «Pri lukto kontraŭ kurbigoj de la partia linio en la kolĥoza movado».

En januaro 1930 Stalino ankoraŭfoje metis Rjutin-on «sur la ĝustan lokon». La «Ruĝa stelo» publikigis artikolon de M. N. Rjutin «Likvido de la kulakaro kiel klaso», kies ĉefaj tezoj apogiĝis al la decidoj de la 15-a kongreso. Post unu numero, la 21-an de januaro 1930, en la sama ĵurnalo estis publikigita artikolo de Stalino «Pri politiko de likvido de la kulakaro kiel klaso». Agnoskante prava la starigon de la demando, la ĝenerala sekretario donis du korektojn, per kiuj li fakte nuligis la decidojn de la 15-a kongreso. Ĝuste tiu artikolo atentigis la partiajn gvidantojn pri fizika neniigo de la kulako. En la sama numero M. N. Rjutin publikigis mallongan leteron, en kiu li skribis, ke li «konsentas kun la korektoj de k-do Stalino kaj kun lia takso de malĝustaĵoj en mia artikolo».

En marto 1930 M. N. Rjutin estis neatendite nomumita prezidanto de Departemento de fotokinoindustrio, ano de la Prezidio de la Supera Konsilio de la Popola Ekonomio. Sur tiu posteno li jam ne povis rekte influi ellaboron de la politika linio, akcepton de politikaj decidoj, sed iĝis nur plenumanto, kvankam, ankoraŭ sufiĉe altranga. Tio estis ankoraŭ unu kutima stalina artifiko por forigi politikajn kontraŭulojn disde aktiva laboro en la partio.

Somere 1930 M. N. Rjutin kune kun aliaj anoj de la CK partoprenis preparon de la 16-a kongreso de la VKP(b). Li intencis elpaŝi pri ekonomia demando. Tamen en la kongreso al li neatendite aliris L. M. Kaganoviĉ kaj diris: «Ni decidis proponi elekti vin al la CK», kaj poste proponis elpaŝi pri politikaj demandoj. M. N. Rjutin komprenis, kio staras malantaŭ tiu propono: Stalino bezonis ankoraŭ unu penton, ankoraŭ unu kondamnon de la dekstra devio, agnoskon de la stalinaj meritoj el la buŝo de la jam malfavorata, sed ankoraŭ sufiĉe aŭtoritata oponanto. Rjutin tion ne faris. Laŭ lia esprimo, li «evitis tiun aferon», kvankam promesis al Kaganoviĉ verki artikolon.

En septembro 1930 al la CK de la VKP(b) venis raporto de ano de la partio ekde 1917 A. S. Nemov, kiu sciigis, ke dum ripozo en Jessentuki Rjutin, regule renkontiĝante kun li, faris konversaciojn de kontraŭpartia speco. Laŭ la vortoj de Nemov, Rjutin kvazaŭe asertis, ke por la lando estas pereiga la politiko de la reganta kerno en la partio, gvidata de Stalino, kaj printempe de 1931 venos ĝia plena bankroto, ke rilate al la proletaro kaj kamparanaro ĝi jam kondukis al abrupta malboniĝo de la ekonomia stato, ke Stalino kondukas fakte trockisman ekonomian politikon. Taksante la enpartian staton pri rolo de la ĝenerala sekretario de la CK Rjutin kvazaŭe diris: «Ne plu estos ajnaj ĝeneralaj sekretarioj. Ni insistos, ke regu kolektivo, ĉar se estos ĝenerala sekretario, do ne estos garantio, ke ne ripetiĝos samaj kombinaĵoj kaj artifikoj, kiujn faras Stalino. Ĝenerale la konsiston de la Politburoo necesos pli ofte ŝanĝadi, por ke oni ne enradikiĝu tie, ĉar ĝenerale la nuna konsisto de la Politburoo estas deŝirita disde la amasoj».

La raporto de A. S. Nemov estis transdonita al la CKK. La 21-an de septembro 1930 M. N. Rjutin laŭ propono de sekretario de konsilio de la CKK Jaroslavskij kaj prezidiano de la CKK Ŝkirjatov skribis detalan respondon al la akuzoj el la raporto de Nemov, deklarinte, ke je 99% ili estas fia mensogo. La okazintaĵon Rjutin prezentis kiel penon de trockistoj venĝi al li.

Nun estas malfacile diri, ĉu tiuj konversacioj estis (se ili entute estis) provoko flanke de Nemov. Sed ĉiuokaze la 23-an de septembro en kunsido de la Prezidio de la CKK oni aŭskultis la aferon de Rjutin. Estis akceptita decido: «Pro perfid-hipokrita konduto kaj pro peno de konspira propagando de dekstraoportunismaj opinioj, kiujn la 16-a kongreso agnoskis malkonformaj kun estado en la partio, ekskomuniki M. Rjutin-on el la VKP(b)».

La Politburoo de la CK de la VKP(b) prezidita de V. M. Molotov la 5-an de oktobro 1930 faris analogian rezolucion.

Post monato kaj duono M. N. Rjutin estis arestita de organoj de la OGPU pro akuzo pri kontraŭrevolucia agitado kaj propagando. Bazo por tiu aresto estis «agentaj informoj». Sed la 17-an de januaro 1931 konsilio de la OGPU agnoskis tiujn akuzojn nepruvitaj. Kun persona permeso de Stalino M. N. Rjutin estis liberigita.

Laŭ opinioj de ĉefagentoj de spionaj servoj de kapitalismaj ŝtatoj, informintaj siajn registarojn, la kaŭzo de la aresto de Rjutin estis en lia proksimeco al la grupo de Prezidanto de Konsilio de Popolkomisaroj de la RSFSR S. I. Sircov, en kiu partoprenis multaj partiaj kaj sovetaj laborantoj, elpaŝintaj kontraŭ la stalinaj metodoj de la socialisma konstruado. Aŭtune de 1930 multaj el ili estis ekskomunikitaj el la partio kaj eĉ arestitaj de la OGPU, kaj iom poste estis senditaj por ekonomia laboro al diversaj regionoj de la lando.

«Unio de marksistoj-leninanoj»

Post la liberigo M. N. Rjutin laboris kiel ekonomikisto en «SojuzSelEnergo». La seriozaj elprovoj ne rompis lin, kaj li daŭrigis la neegalan lukton kontraŭ stalinismo. Tiutempe la stalina praktiko de industriigo kaj kolektivigo metis la landon sur limon de ekonomia krizo. Realaj enspezoj de la laborantoj malkreskis, malpliboniĝis la stato de la laborista klaso kaj de la kamparanaro. En la partio plifortiĝadis malkontento pri krudegaj rompoj de la enpartia demokratio, pri foriro disde la leninaj principoj de la socialisma konstruado, pri altrudado al la partio je komand-administraj metodoj de regado. Inter tiuj, kiuj senkaŝe esprimadis malkontenton, estis reprezentantoj de la malnova bolŝevista gvardio — V. N. Kajurov, M. S. Ivanov, P. A. Galkin k. a.

Vasilij Nikolajeviĉ Kajurov, estrinta en 1932 planan grupon de la Centra arkivo, estis konata por multaj. En la 1920-aj jaroj li havis laŭmeritan aŭtoritaton inter profesiaj revoluciuloj. Sufiĉas diri, ke lian opinion aprezis kaj estimis V. I. Lenin. Ekzemple, post publikigo de la artikolo «Kiel ni reorganizu Rabkrin-on» li plurfoje demandis de N. K. Krupskaja, ĉu ĝin legis V. N. Kajurov.

Miĥail Semjonoviĉ Ivanov, ano de la partio ekde 1906, aktive partoprenis la revolucian movadon kaj la socialisman konstruadon. En 1932 li estis estro de grupo de la Popolkomisarejo de la Laborist-Kamparana Inspektado de la RSFSR. Ĝuste li en 1931 donis al la jam malfavorata, ekskomunikita el la partio Rjutin rekomendon por aniĝo al asocio de eksaj ruĝgvardianoj kaj ruĝaj partizanoj.

Pavel Andrianoviĉ Galkin, partiano ekde 1918, laboris kune kun Rjutin en la Krasnopresnja distrikta komitato de la VKP(b). En 1932 — direktoro de la 26-a tipografio de Mospoligraf.

Ĝuste ili, kaj ankaŭ V. I. Demidov kaj P. P. Fjodorov konsistigis la kernon de la organizaĵo, ricevinta nomon «unio de marksistoj-leninanoj». M. N. Rjutin pri sia kandidateco deklaris demision, ĉar formale li ne estis partiano kaj krome estis observata de la organoj de la OGPU. Tamen li verkis la programajn dokumentojn de la organizaĵo.

Necesas pli detale prilumi unu detalon, ligitan kun distribuado de la programaj dokumentoj de la «unio». Temas pri kontaktoj kun eksaj gvidantoj de la maldekstra kaj dekstra opozicioj. M. N. Rjutin opiniis, ke ili estas demoralizitaj, politike senkreditigitaj kaj ne povas iĝi anoj de la organizaĵo. Tamen la plejmulto opiniis ebla dissendon al ili de la dokumentoj de la «unio». Tiel, kun ili estis konatigitaj G. E. Zinovjev, L. B. Kamenev, N. A. Uglanov (N. I. Buĥarin tiutempe ne estis en Moskvo, tamen liaj proksimaj ĉirkaŭantoj el tiel nomata «buĥarina skolo» — A. N. Slepkov, D. P. Mareckij — same konatiĝis kun tiuj dokumentoj). Estas eble, ke ĝuste danke al ili plifortiĝis la kontraŭstalina direkto de apartaj tezoj de la alvoko «Al ĉiuj anoj de la VKP(b)», kiu estis distribuata en Moskvo kaj Ĥarkovo. Tamen ili estis nek inspirantoj, nek organizantoj de la rezisto al stalinismo en tiu etapo, kaj ne povis esti.

En la programaj dokumentoj de la «unio» estis substrekite, ke ĝi, «estante parto de la VKP(b), ne havas interesojn kaj taskojn, diferencantajn disde interesoj de la partiaj amasoj kaj de la laborista klaso. Ĝi, male, nur plej konsekvence kaj decide esprimados kaj defendados tiujn interesojn. Ĝi ne kontraŭstarigas sin al la partio, sed kontraŭstarigas sin nur al Stalino kaj lia kliko».

Same estis notita nepacigebleco de la interesoj de la proletaro kaj de kapitalismaj elementoj ene de la USSR, estis indikite, ke la «unio» estas «la plej nepacigebla malamiko de ĉia vera oportunismo». Kaj jen kiel estis formulitaj urĝaj taskoj de la enpartia vivo:

«1. Likvido de la diktaturo de Stalino kaj lia kliko.
2. Senprokrasta rompo de la tuta supraĵo de la partia aparato, aranĝo de elektoj de la partiaj organoj surbaze de vera enpartia demokratio kaj kun kreo de firmaj organizaj garantioj kontraŭ uzurpo.
3. Senprokrasta eksterordinara kongreso de la partio.
4. Decida kaj senprokrasta reveno de la partio pri ĉiuj demandoj sur la grundon de la leninaj principoj».

Malgraŭ la kontraŭstalina direkto de la dokumentoj de la «unio», en ili ne estis eĉ aludo pri organizo de terorismaj agoj, sed estis proponite kontraŭstarigi al la stalina diktaturo kaj teroro «kuraĝon kaj konscion pri grandega praveco de nia afero». La partianojn oni alvokis «ne atendi komencon de lukto desupre, sed komenci ĝin demalsupre». M. N. Rjutin opiniis, ke tiun lukton por leninismo ne povas gvidi eksaj gvidantoj de la trocko-zinovjeva opozicio, gvidantoj de la «dekstra devio». «Necesas kalkuli je siaj propraj fortoj. Aperos novaj gvidantoj, novaj organizantoj de la amasoj... tio postulos gigantajn penojn, eĉ post la renverso de la diktaturo de Stalino necesos multaj, multaj jaroj por korekto de la situacio».

Oni povas opinii, ke la politikaj kaj teoriaj opinioj de M. N. Rjutin en apartaj okazoj havis disputindan karakteron, sed ili nenie kaj neniam enhavis vokojn al renverso de la Soveta potenco. Estis aktiva malakcepto de la altrudataj komand-administraj metodoj de regado de la lando, kio, nature, prezentis realan minacon al la reĝimo de persona potenco de Stalino. Tial tiom kruela estis la puno.

«Mi ne intencas... diri malveron»

En septembro 1932 la anoj de la «unio» estis arestitaj. Jam en la unua pridemando M. N. Rjutin deklaris, ke al la decido komenci lukton kontraŭ Stalino li venis jam en majo de la 1928-a jaro.

Estas karaktere, ke en la rezolucio de la Prezidio de la CKK de la 27-a de septembro 1932 pri ekskomuniko el la partio de 14 aktivaj anoj de la «unio de marksistoj-leninanoj» al la OGPU estis proponite trovi «postkulisajn inspirantojn de tiu grupo kaj trakti ĉiujn ĉi blankgvardiajn krimulojn, ne dezirantajn penti ĝisfine kaj sciigi la tutan veron pri la grupo kaj ties inspirantoj, kun tuta severeco de la revolucia leĝo».

En vica pridemando la 28-an de septembro M. N. Rjutin deklaris: «Neniaj inspirantoj malantaŭ mi staris nek staras. Mi mem estis inspirinto de la organizaĵo, mi estris ĝin. Mi sola tute skribis kaj la platformon kaj la alvokon».

Sed per penoj de «verkistoj» el la OGPU naskiĝis versio pri grandioza kontraŭrevolucia komploto. Al la enketado estis altiritaj personoj, legintaj la alvokon. La 26-an de septembro estis arestita A. N. Slepkov, kaj la 27-an — D. P. Mareckij.

La subskribita de I. V. Stalino rezolucio de unuigita Plenkunsido de la CK kaj Prezidio de la CKK de la VKP(b) «Pri la kontraŭrevolucia grupo de Rjutin — Slepkov» enhavis tute konkretan direktivon al partiaj organizaĵoj. Ĝia esenco konsistis en senprokrasta ekskomuniko «el la partio de ĉiuj, sciintaj pri ekzisto de tiu kontraŭrevolucia grupo, speciale de legintoj de ties kontraŭrevoluciaj dokumentoj kaj ne sciigintaj tion al la CKK kaj la CK de la VKP(b), kiel kaŝantojn de malamikoj de la partio kaj de la laborista klaso».

Sur tiu bazo disvolviĝis reprezalioj kontraŭ multaj honestaj komunistoj.

Post semajno, la 9-an de oktobro 1932, okazis nova kunsido de la Prezidio de la CKK. Estis akceptita rezolucio pri ekskomuniko el la partio de dudek kvar homoj «kiel anoj kaj helpantoj de la kontraŭrevolucia grupo de Rjutin — Ivanov — Galkin, kiel degenerintoj, iĝintaj malamikoj de komunismo kaj de la Soveta potenco, kiel perfiduloj de la partio kaj de la laborista klaso, penintaj krei eksterleĝe sub trompa flago de «marksismo-leninismo» burĝan kulakan organizaĵon...»

Plua decido pri sorto de la ekskomunikitoj estis transdonita al konsilio de la OGPU. Multaj el ili kulpis nur per tio, ke ili legis la alvokon. La 11-an de oktobro la konsilio de la OGPU en konsisto de V. R. Menĵinskij, G. G. Jagoda, V. A. Balickij difinis punon por la personoj de la afero de tiel nomata «unio de marksistoj-leninanoj». M. N. Rjutin ricevis la plej grandan punon — 10 jarojn da karcero.

Tamen per tio la afero ne finiĝis. La 15-an de oktobro la estro de la sekreta-politika fako de la OGPU G. A. Molĉanov ordonis fari priserĉon en la domo de P. A. Silĉenko por elpreni la originalon de la rjutina platformo. Inter diversaj paperoj estis trovita tajpita teksto de broŝuro «Stalino kaj krizo de la proletara diktaturo», ampleksa je 167 paĝoj. La originalo, skribita per la mano de M. N. Rjutin, ne konserviĝis. Hodiaŭ en dispono de esploristoj estas nur kopioj de kopioj, faritaj en la OGPU. Ofte oni miksas la rjutinan platformon — teorian laboraĵon «Stalino kaj krizo de la proletara diktaturo» kaj la manifeston — alvokon «Al ĉiuj anoj de la VKP(b)». Ĝuste tiu lasta dokumento estis cirkulanta. Ĝi estis kompletigata kaj reskribata en Moskvo kaj Ĥarkovo. Ĝuste en ĝin nesciate kiu aldonis rektajn pruntaĵojn el blank-elmigrulaj kontraŭsovetiaj flugfolioj. Eble, tion faris la laborantoj mem de la OGPU, por doni al la rjutina organizaĵo kontraŭsovetian kontraŭrevolucian karakteron.

En majo de 1933 M. N. Rjutin estis movita el la Supra-Urala politika izolejo (prizono por politikaj prizonuloj) en la Suzdalan. Sed eĉ en kondiĉoj de karcero la malliberulo de la kamero n-ro 22 daŭrigis sian neegalan batalon, ĉar sen lukto por la idealoj de leninismo li jam ne povis imagi sin. M. N. Rjutin persiste okupiĝadis pri memklerigado — li memstare lernis la anglan kaj la germanan lingvojn, multe legadis, speciale antikvan literaturon. Pli ol cent leterojn M. N. Rjutin sendis al la familio kaj, antaŭ ĉio, al sia pli juna filo, okupiĝante pri lia edukado kaj klerigado, strebante fari el li batalanton por leninismo. M. N. Rjutin vigle reagadis al eventoj de la politika vivo, en la leteroj li donis karakterizojn al politikaj kaj kulturaj agantoj. Akra politika intuicio permesis al li fari vicon da brilaj prognozoj pri evoluo de eventoj en la USSR.

Stalino, tamen, ne forgesis pri sia kontraŭulo. En oktobro 1936 nova popolkomisaro pri internaj aferoj N. I. Jeĵov ordonis pri plua esploro de la afero de M. N. Rjutin. Lin estis ordonite veturigi en Moskvon. Fakte tio estis nova juĝafero, kaj por doni al ĝi «tute leĝan karakteron», M. N. Rjutin estis arestita rekte en la karcero de la Suzdala politika izolejo. Dum la aresto li rezistis, kaj lin en mankatenoj kun plifortigita eskorto oni transportis en Moskvon, en la internan prizonon de la NKVD. Tie al li estis prezentita nova akuzo — pri teroro.

La 4-an de novembro 1936 M. N. Rjutin turnis sin al la Prezidio de la Centra Plenumkomitato de la USSR, en kiu li decide protestis kontraŭ la akuzoj: «Mi neniam estis teroristo, ne estas kaj ne estos. Neniam mi havis nek havas terorismajn opiniojn kaj humorojn. Nenie, neniam, al neniu, nenian kunsenton kun teroro mi eldiris kaj ĉiam rilatis al ĝi malamike. La nova «interpreto» de apartaj citaĵoj el la «dokumentoj» kiel terorismaj estas evidente biasa kaj tendenca», — skribis li. Li atentigis, ke nek la Politburoo, kiu konatiĝis kun lia afero, nek la konsilio de la OGPU, farinta verdikton, nek la Prezidio de la Centra Plenumkomitato, kontrolanta laboron de plenumaj organoj, trovis la imputatan al li nun terorismon. «Estante profundege konvinkita pri mia senkulpeco pri tio, pri kio oni min nun akuzas, trovante tiun akuzon absolute malleĝa, arbitra kaj biasa, kaŭzita ekskluzive de kolero kaj avido pri nova, nun sanga, venĝo al mi, mi, nature, kategorie rifuzis kaj rifuzas depozicii pri la imputita al mi kulpo. Mi ne intencas kaj ne diros malveron pri mi, kion ajn tio kostu al mi».

En la fino de sia petskribo, petante defendi kontraŭ arbitro de la enketado, M. N. Rjutin skribis:

«Mi, memkompreneble, ne timas morton, se la aparato de la NKVD evidente eksterleĝe kaj biase preparos ĝin por mi. Mi anticipe deklaras, ke mi ne petos eĉ pri indulgo, ĉar mi ne povas penti kaj peti pardonon aŭ ian mildigon de puno pro tio, kion mi ne faris kaj pri kio mi estas absolute senkulpa. Sed mi ne povas kaj ne intencas trankvile toleri malleĝaĵojn, faratajn al mi, kaj petas defendi min kontraŭ ili.

Okaze de nericevo de tiu defendo mi estos devigita ankoraŭfoje peni defendi min per tiuj rimedoj, kiuj en tiaj okazoj sole restas por sendefenda, senrajta, ligita ĉe la manoj kaj la piedoj, plene fermita disde la ekstera mondo kaj senkulpe persekutata malliberulo».

Kiaj rimedoj restis en dispono de M. N. Rjutin? Ĉu malsatstriko? Li faris ĝin. Ĉu memmortigo? Lin oni atente gardadis. Estis preparataj sekvontaj moskvaj procesoj. Necesis depozicioj pri teroro, pri kontraŭsovetia kontraŭrevolucia agado. M. N. Rjutin ne donis tiajn depoziciojn. La peno de Stalino ankoraŭfoje surgenuigi lin ne sukcesis. Depoziciojn kontraŭ li donis aliuloj. Inter ili estis K. B. Radek, J. E. Sten. Poste, en marto 1938, N. I. Buĥarin en la proceso deklaros, ke unuiĝo de ĉiuj kontraŭrevoluciaj, kontraŭpartiaj fortoj en la lando en 1932 okazis sur la rjutina platformo. La nerompita M. N. Rjutin estis danĝera, tial la 9-an de januaro 1937 en prepara kunsido de milita konsilio de la Supera Kortumo de la USSR prezidita de V. V. Ulriĥ kaj partoprenita de A. J. Viŝinskij estis decidite juĝi lin laŭ la leĝo de la 1-a decembro 1934, t. e. en fermita juĝa kunsido, sen aŭskultado de flankoj.

La 10-an de januaro 1937 okazis la juĝa kunsido, daŭrinta 40 minutojn. M. N. Rjutin ne agnoskis sin kulpa kaj rifuzis respondi al demandoj. En la formulo de la verdikto li estis agnoskita kulpa pri tio, ke dum pluraj jaroj li faradis aktivan lukton kontraŭ la estraro de la VKP(b) kaj estis gvidanto de la kreita de li kontraŭrevolucia organizaĵo — tiel nomata «unio de marksistoj-leninanoj». Krom tio en la verdikto estis aldonite, ke «Rjutin estris unu el terorismaj grupoj, preparantaj teroran agon kontraŭ la estraro de la VKP(b) kaj Sovetia registaro, eldiris deziron persone partopreni murdon de Stalino».

En la sama tago M. N. Rjutin estis mortpafita.

La stalina kliko faris ĉion, por misfamigi kaj por ĉiam forstreki la nomon de M. N. Rjutin, bolŝevisto-leninano, el la historio de la revolucia movado kaj de la socialisma konstruado. Samtempe, en 1937, vilaĝoj Supra Rjutino, Malsupra Rjutino kaj la Rjutina vilaĝa soveto estis alinomitaj al Supra kaj Malsupra Angaraj. Estis arestitaj kaj reprezaliitaj lia edzino kaj liaj du filoj. Poste venis longa forgeso. Se pri aliaj politikaj kontraŭuloj de Stalino oni skribadis almenaŭ negative, do pri M. N. Rjutin oni simple silentis. En la memoro de la maljuna generacio lia nomo restis kiel sinonimo de kontraŭrevolucia, kontraŭsovetia agado. La lasta mencio pri li estis antaŭ la milito, kiam en 1941 en vica eldonaĵo de «VKP(b) en rezolucioj» estis publikigita rezolucio de la Prezidio de la CKK de la 9-a de oktobro 1932 «Pri la kontraŭrevolucia grupo de Rjutin — Ivanov — Galkin». Ĉu indas miri, ke la etikedo de luktanto kontraŭ la partio, kontraŭ socialismo tiom forte estis algluita al M. N. Rjutin?

El la familio de M. N. Rjutin restis nur sola filino — L. M. Rjutina. Ekde la mezo de la 1940-aj jaroj ŝi faris abnegacian lukton por restarigo de la honesta nomo de la patro. Ŝi plurfoje turnadis sin al la Prokurorejo de la USSR, al la Komitato de partia kontrolo, skribadis apelaciojn al kongresoj de la partio. Nur la 13-an de junio 1988 plenkunsido de la Supera Kortumo de la USSR nuligis pro malesto de krimkonsisto juĝajn verdiktojn pri la anoj de la «unio de marksistoj-leninanoj». En decembro 1988 la Komitato de partia kontrolo ĉe la CK de la KPSU restarigis M. N. Rjutin-on en la partio.


Publikigita en «Informoj de la CK de la KPSU, 1990, n-ro 3

El antaŭparolo de B. A. Starkov al la libro «Mi ne surgenuiĝos»

Ĝis nun inter historiistoj ne ĉesas disputoj, en kia grado aŭtoreco de tiu laboraĵo apartenas al Rjutin. Siatempe pri tio malfacile kredis eĉ spertaj laborantoj de la OGPU.

Ni traktu nur kelkajn argumentojn por lia aŭtoreco.

1. Atestoj de M. N. Rjutin mem. Li neniam kaj nenie, en neniaj cirkonstancoj negadis sian aŭtorecon. Male, dum enketado pri la afero de la «Unio de marksistoj-leninanoj» en 1932 kaj poste, en 1936, dum pridemandoj li asertadis, ke la ĉefajn dokumentojn li preparis memstare.

En depozicioj de V. N. Kajurov, M. S. Ivanov, P. A. Galkin (anoj de la «Unio de marksistoj-leninanoj») same estis asertata aŭtoreco de M. N. Rjutin. Reprezentantoj de la «buĥarina skolo» A. N. Slepkov, D. P. Mareckij, P. G. Petrovskij en siaj raportoj al la CK de la VKP(b) agnoskadis nur fakton de konateco kun la dokumentoj, sed tute ne sian partoprenon en ilia preparo.

3. Teĥnologia analizo de la laboraĵo «Stalin kaj krizo de la proletara diktaturo» permesas trovi ĝian ligon kun pli fruaj artikoloj kaj notoj de M. N. Rjutin. Ĝi estis skribita en lia tipa maniero, per karakteraj parolaj kaj stilaj turnoj.

4. Dum priserĉo en la domo de P. A. Silĉenko la 15-an de oktobro 1932 estis elprenita tajpa kopio de manuskripto «Stalino kaj krizo de la proletara diktaturo», tajpita kun 1 intervalo, ampleksa je 167 paĝoj. Post retajpo en la OGPU la amplekso konsistigis 194 paĝojn. Ĝuste tiu malkonformo permesis al kelkaj sciencistoj aserti, ke la enketistoj speciale faris aldonojn por doni al la platformo emfazan kontraŭstalinecon. Ni notu, tamen: la retajpo estis farita per 2 intervaloj, kio tute povis pligrandigi la amplekson de la manuskripto.






ставки на футбол онлайн . зеркало винлайн букмекерская . ставки лайв на футбол . xn--80afhjxv.xn--p1ai