V. I. Lenin

Partia organizaĵo kaj partia literaturo

El la rusa tradukis Jurij Finkel



La novaj kondiĉoj de social-demokratia laboro, kreiĝintaj en Rusio post la oktobra revolucio1, levis la demandon pri partia literaturo. La diferenco inter la leĝa kaj la neleĝa gazetaro, — tiu malgaja heredaĵo de la epoko de la servuta, aŭtokratia Rusio, — komencas malaperi. Ĝi ankoraŭ ne mortis, tute ne. La hipokrita registaro de nia ĉefministro ankoraŭ plu ekscesas ĝis tio, ke la «Informoj de la Soveto de Laboristaj Deputitoj»2 estas presataj «neleĝe», sed, krom malhonoro por la registaro, krom novaj moralaj batoj al ĝi, nenio rezultas el la stultaj penoj «malpermesi» tion, malhelpi al kio la registaro ne kapablas.

Ĉe ekzisto de diferenco inter la leĝa kaj la neleĝa gazetaro la demando pri partia kaj nepartia gazetaro estis solvata ekstreme simple kaj ekstreme false, kriple. La tuta neleĝa gazetaro estis partia, estis eldonata de organizaĵoj, estis redaktata de grupoj, ligitaj tiel aŭ alie kun grupoj de praktikaj laborantoj de la partio. La tuta leĝa gazetaro estis ne partia, — ĉar partieco estis malpermesita, — sed «inklinis» al tiu aŭ alia partio. Neeviteblaj estis kriplaj aliancoj, nenormalaj «kunvivadoj», falsaj kovroj; kun devigitaj prisilentaĵoj de homoj, dezirantaj esprimi partiajn opiniojn, estis miksiĝantaj malsaĝeco aŭ pensa malkuraĝo de tiuj, kiuj ne ĝiskreskis tiujn opiniojn, kiuj ne estis, esence, homoj de la partio.

Damnita epoko de Ezopaj paroloj, de literatura lakeeco, de sklava lingvaĵo, de idea servuteco! La proletaro metis finon al tiu fiaĵo, pro kiu sufokiĝadis ĉio viva kaj freŝa en Rusio. Sed la proletaro konkeris dume nur duonon de libero por Rusio.

La revolucio ankoraŭ ne estas finita. Se la carismo jam ne kapablas venki la revolucion, tiam la revolucio ankoraŭ ne kapablas venki la carismon. Kaj ni vivas en tia tempo, kiam ĉie kaj en ĉio montriĝas tiu kontraŭnatura kombino de malfermita, honesta, rekta konsekvenceco kun subplanka, kaŝa, «diplomatia», evitema «leĝeco». Tiu kontraŭnatura kombino montriĝas ankaŭ en nia ĵurnalo: kiom ajn spritu s-ro Guĉkov3 pri social-demokratia tiranismo, malpermesanta presi liberal-burĝajn, moderajn ĵurnalojn, sed plu estas fakto, ke la Centra Organo de la Rusia social-demokratia laborista partio, «La Proleto»4, tamen restas ekster la fermita pordo de la aŭtokratia kaj polica Rusio.

Ĉiel ajn la duona revolucio devigas nin ĉiujn senprokraste okupiĝi pri nova aranĝado de la afero. Literaturo povas nun, eĉ «leĝe», esti je 9/10 partia. Literaturo devas iĝi partia. Kontraŭpeze al la burĝaj moroj, kontraŭpeze al la burĝa profitcela, komerca gazetaro, kontraŭpeze al la burĝa literatura karierismo kaj individuismo, «grandsinjora anarkiismo» kaj profitemo, — la socialisma proletaro devas starigi principon de partia literaturo, disvolvi tiun principon kaj konduki ĝin en la vivon en la kiom eble plej plena kaj tuteca formo.

En kio do konsistas tiu principo de partia literaturo? Ne nur en tio, ke por la socialisma proletaro la literatura afero ne povas esti ilo de profito de personoj aŭ grupoj, ĝi ne povas entute esti individua afero, ne dependanta de la ĝenerala proletara afero. For senpartiajn literaturistojn! For literaturistojn-superhomojn! La literatura afero devas iĝi parto de la tutproletara afero, «dentorado kaj ŝraŭbo» de unueca, granda social-demokratia meĥanismo, movata de la tuta konscia avangardo de la tuta laborista klaso. La literatura afero devas iĝi konsista parto de organizita, planita, unuigita social-demokratia partia laboro.

«Ĉiu komparo lamas», diras germana proverbo. Lamas ankaŭ mia komparo de literaturo kun ŝraŭbo, de viva movado kun meĥanismo. Troviĝos eĉ, probable, histeriaj intelektuloj, kiuj levos krion pro tia komparo, malaltiganta, mortiganta, «burokratiganta» liberan idean lukton, liberecon de kritiko, liberecon de literatura kreado k. t. p., k. t. p. Esence tiaj krioj estus nur esprimo de burĝ-intelektula individuismo. Sendispute, la literatura afero malplej cedas al meĥanika reguligado, nivelado, dominado de plimulto super malplimulto. Sendispute, en tiu afero sendube necesas garantii pli grandan liberecon al persona iniciato, al individuaj emoj, liberecon al penso kaj fantazio, al formo kaj enhavo. Ĉio ĉi estas nedisputebla, sed ĉio ĉi pruvas nur tion, ke la literatura parto de la proletara partia afero ne povas esti kliŝe identigata kun aliaj partoj de la proletara partia afero. Ĉio ĉi tute ne kontestas tiun fremdan kaj strangan por la burĝaro tezon, ke la literatura afero nepre kaj devige iĝu nedeŝireble ligita kun la ceteraj partoj de la social-demokratia partia laboro. Ĵurnaloj devas iĝi organoj de diversaj partiaj organizaĵoj. Literaturistoj devas nepre aniĝi al la partiaj organizaĵoj. Eldonejoj kaj tenejoj, vendejoj kaj legejoj, bibliotekoj kaj diversaj librokomercejoj — ĉio ĉi devas iĝi partia, kontrolata. Tutan tiun laboron devas observi la organizita socialisma proletaro, ĝin tutan kontroli, en tiun tutan laboron, sen eĉ unu escepto, enportadi vivan strion de viva proleta afero, forprenante tiel ajnan grundon de la malnova, duone Oblomov-a5, duone komercista rusia principo: verkisto verkas, leganto legas.

Ni, kompreneble, ne diros, ke tiu transformo de la literatura afero, kripligita de la azia cenzuro kaj de la eŭropa burĝaro, povas okazi tuj. Ni estas foraj de la penso prediki ajnan unuecan sistemon aŭ solvon de la problemo per kelkaj rezolucioj. Ne, pri skemeco en tiu ĉi tereno oni malplej multe rajtas paroli. La afero estas en tio, ke tuta nia partio, ke la tuta konscia social-demokratia proletaro en la tuta Rusio konsciu tiun novan problemon, klare difinu ĝin kaj okupiĝu ĉie pri ĝia solvo. Elirinte el la kaptiteco de la feŭda cenzuro, ni ne deziras iĝi kaj ne iĝos kaptitaj de la burĝ-komercaj literaturaj rilatoj. Ni deziras krei kaj ni kreos liberan gazetaron ne nur en la polica senco, sed ankaŭ en la senco de libereco disde la kapitalo, libereco disde karierismo; — eĉ pli: ankaŭ en la senco de libereco disde la burĝ-anarkiisma individuismo.

Tiuj lastaj vortoj ŝajnos paradokso aŭ moko pri la legantoj. Kiel! ekkrios, verŝajne, iu intelektulo, arda adepto de libero. Kiel! Vi deziras subigi al kolektiveco tian delikatan, individuan aferon, kiel literatura kreado! Vi deziras, ke laboristoj per plejmulto de voĉoj decidu demandojn de scienco, filozofio, estetiko! Vi negas absolutan liberon de absolute individua idea kreado!

Trankviliĝu, sinjoroj! Unue, temas pri partia literaturo kaj pri ties submeto al partia kontrolo. Ĉiu liberas skribi kaj diri ĉion, kion li deziras, sen eĉ plej malgrandaj limigoj. Sed ĉiu libera asocio (inklude ankaŭ partion) liberas ankaŭ forpeli tiajn membrojn, kiuj uzas la nomon de la partio por prediki kontraŭpartiajn opiniojn. Libereco de parolo kaj de gazetaro devas esti plena. Sed ja ankaŭ libereco de asocioj devas esti plena. Mi devas disponigi al vi, pro libereco de parolo, plenan rajton krii, mensogi kaj skribi ion ajn. Sed vi devas al mi, pro libereco de asocioj, disponigi rajton asociiĝi aŭ malasociiĝi kun homoj, dirantaj tion kaj tion. Partio estas libervola asocio, kiu neeviteble disfalus, unue idee, kaj poste ankaŭ materie, se ĝi ne purigus sin de membroj, predikantaj kontraŭpartiajn opiniojn. Kaj por difino de limo inter la partia kaj kontraŭpartia servas la partia programo, servas taktikaj rezolucioj de la partio kaj ties statuto, servas, finfine, la tuta sperto de la internacia social-demokratio, de la internaciaj libervolaj asocioj de la proletaro, kiu ĉiam inkludadis en siajn partiojn apartajn elementojn aŭ tendencojn, ne tute konsekvencajn, ne tute pure marksismajn, ne tute ĝustajn, sed kiu ankaŭ ĉiam periode «purigadis» sian partion. Tiel estos ankaŭ ĉe ni, sinjoroj adeptoj de la burĝa «libereco de kritiko», interne de la partio: nun nia partio tuj iĝas amasa, nun ni travivas abruptan transiron al malfermita organizaĵo, nun al ni aliĝos neeviteble multaj nekonsekvencaj (el la marksisma vidpunkto) homoj, eble, eĉ kelkaj kristanoj, eble, eĉ kelkaj mistikuloj. Ni havas fortajn stomakojn, ni estas ŝtonfirmaj marksistoj. Ni digestos tiujn nekonsekvencajn homojn. Libereco de penso kaj libereco de kritiko interne de la partio neniam forgesigos nin pri libereco de grupiĝo de homoj en liberaj asocioj, nomataj partioj.

Due, sinjoroj burĝaj individuistoj, ni devas diri al vi, ke viaj paroloj pri absoluta libero estas nura hipokrito. En socio, bazita sur potenco de mono, en socio, kie vivas en mizero amasoj da laboruloj kaj parazitas manplenoj da riĉuloj, ne povas ekzisti «libero» reala kaj efektiva. Ĉu vi liberas de via burĝa eldonisto, sinjoro verkisto? de via burĝa publiko, kiu postulas de vi pornografion en kadroj6 kaj pentraĵoj kaj prostituadon kiel «aldonaĵon» al la «sankta» sceneja arto? Ja tiu ĉi absoluta libero estas burĝa aŭ anarkiisma frazo (ĉar, kiel mondrigardo, anarkiismo estas inversigita burĝeco). Vivi en socio kaj esti libera de socio ne eblas. Libero de burĝa verkisto, pentristo, aktorino estas nur maskita (aŭ hipokrite maskata) dependo al monsako, al subaĉeto, al prostituado.

Kaj ni, socialistoj, senmaskigas tiun ĉi hipokriton, deŝiras falsajn ŝildojn, — ne por ricevi neklasan literaturon kaj arton (tio estos ebla nur en socialisma senklasa socio), sed por al la literaturo hipokrite libera, sed efektive ligita kun la burĝaro, kontraŭstarigi literaturon vere liberan, malfermite ligitan kun la proletaro.

Tio estos libera literaturo, ĉar ne profitemo kaj ne kariero, sed la ideo de socialismo kaj kunsento al la laboruloj varbos novajn kaj novajn fortojn al ĝiaj vicoj. Tio estos libera literaturo, ĉar ĝi servos ne al supersata heroino, ne al la enuantaj kaj suferantaj pro trograsiĝo «supraj dek miloj», sed al milionoj kaj dekmilionoj da laboruloj, kiuj konsistigas la kremon de la lando, ĝian forton, ĝian estontecon. Tio estos libera literaturo, fekundiganta la lastan vorton de la revolucia penso de la homaro per sperto kaj viva laboro de la socialisma proletaro, kreanta konstantan interagadon inter la sperto de la pasinteco (scienca socialismo, fininta la disvolviĝon de la socialismo el ties primitivaj, utopiaj formoj) kaj sperto de la nuno (la reala lukto de kamaradoj laboristoj).

Do, ek al laboro, kamaradoj! Antaŭ ni estas malfacila kaj nova, sed granda kaj perspektiva tasko — organizi vastan, multforman, diversecan literaturan aferon en densa kaj nedisŝirebla ligo kun la social-demokratia laborista movado. La tuta social-demokratia literaturo devas iĝi partia. Ĉiuj ĵurnaloj, gazetoj, eldonejoj k. t. p. devas okupiĝi senprokraste pri reorganiza laboro, pri preparo de tia stato, ke ili membru tute en tiu aŭ alia formo en iuj partiaj organizaĵoj. Nur tiam la «social-demokratia» literaturo iĝos tia efektive, nur tiam ĝi sukcesos plenumi sian devon, nur tiam ĝi sukcesos ankaŭ en la kadroj de la burĝa socio elŝiriĝi el sklaveco ĉe la burĝaro kaj kuniĝi kun la movado de la vere antaŭenema kaj ĝisfine revolucia klaso.


Ĵurnalo «Nova Vivo» n-ro 12,
la 13-an de novembro 1905

1. Oktobra revolucio — ĉi tie temas pri eventoj de oktobro 1905: oktobra tutrusia politika striko paralizis la registaron kaj devigis ĝin cedi kaj eldoni la 17-an (la 30-an novstile) de oktobro 1905 manifeston, en kiu estis promesitaj civilaj liberecoj kaj elekto de parlamento (Dumo).
2. «Informoj de la Soveto de Laboristaj Deputitoj» — oficiala ĵurnalo de la Sankt-Peterburga Soveto de Laboristaj Deputitoj, kiu estis eldonata de oktobro ĝis decembro de 1905.
3. A. I. Guĉkov (1862–1936) — granda rusa kapitalisto, organizinto kaj gvidinto de la burĝ-bienula partio de oktobristoj. Dum la revolucio 1905–1907 li akre elpaŝis kontraŭ la revolucia movado kaj por la registara politiko de senkompataj reprezalioj kontraŭ la laboristoj kaj kamparanoj. Post la Februara revolucio 1917 li estis milita ministro de la unua Provizora registaro. Post la Oktobra revolucio 1917 li aktive batalis kontraŭ la Sovetia potenco, elmigris.
4. «La Proleto» — neleĝa bolŝevista semajngazeto, Centra Organo de la RSDLP, kies responsa redaktoro estis V. I. Lenin. La gazeto estis eldonata en Ĝenevo de majo ĝis novembro 1905.
5. Oblomov — ĉefpersono de samnoma romano de I. A. Gonĉarov (1859): bienulo, personigo de pigro, stagnado kaj nekapablo al agado.
6. Plej probable, en la fonto estis preseraro: laŭ senco anstataŭ «en kadroj» («в рамках») devus esti «en romanoj» («в романах»).