E. V. Iljenkov

Markso kaj la okcidenta mondo


El la rusa tradukis Jurij Finkel





Enhavtabelo



1. Pri la demando mem

Mi pensas, ke la organizintoj de la simpozio agis tute ĝuste, kiam ili proponis trakti ideojn de Markso per si mem, en ilia origina kaj originala formo, strikte ne konsiderante ĉiujn postajn interpretojn kaj praktikajn politikajn aplikojn de tiuj ideoj.

Tio estas tre malfacila tasko, se konsideri tiun grandegan rolon, kiun ludas tiuj ideoj en la streĉita spirita situacio de niaj tagoj. Tamen kiel la unua paŝo en dialogo inter marksistoj kaj nemarksistoj tia abstraktado estas necesa — ĉar alie la simpozio tuj iĝus arda polemiko pri aktualaj problemoj, iĝus io simila al filio de unu el komitatoj aŭ subkomitatoj de la Ĝenerala Asembleo, kaj ne plenumus sian specifan taskon.

Sed tiuokaze mia propra referaĵo, planita kiel rekta polemika antitezo al la modernaj okcidenteŭropaj kaj usonaj interpretoj de marksaj ideoj, kontraŭdirus al la ĉefa ideo de la diskuto. Tial mi devas — se ne esence, do forme — iomete flankeniĝi de la temo, rekte proponita al mi kiel titolo de la referaĵo.

Mi ne deziras konstrui la tekston de la referaĵo kiel rektan polemikon pri iuj obĵetoj kontraŭ ideoj de Markso, pri iuj konkretaj kontraŭargumentoj. Mi pensas, ke la plej bona maniero de polemika refuto estas pozitiva prezento de la pridubata pozicio.

Al tio min puŝas ankaŭ tiu cirkonstanco, ke mi persone konas tute ne ĉiujn modernajn kontraŭargumentojn, disvolvitajn en literaturo de la Okcidenta Eŭropo kaj la Norda Ameriko, kaj des pli en referaĵoj de tiu ĉi simpozio. Kaj la formo de pozitiva prezento ebligas konsideri ilin implicite, kvankam en la plej ĝenerala formo.

Ja se estas vere, ke ĉiu negado estas konfirmo, do veras ankaŭ la malo: konfirmi ideon signifas negi ties antitezon.

2. Markso kaj «la okcidenta kulturo»

Mi tute konsentas kun la aserto, de kiu deiris la aŭtoroj de la prospekto de tiu ĉi simpozio. Nome: Markso estas sama «filo de la Okcidento», kiel Platono kaj Aristotelo, kiel Kartezio kaj Spinozo, kiel Ruseo [Rousseau] kaj Hegelo, kiel Goeto kaj Betoveno. Alivorte, la sistemo de ideoj, nomata «marksismo», estas, nature, maturiĝinta rezulto de evoluo de la tradicioj de «la okcidenta kulturo», aŭ, por esti tute ekzakta, — de la okcidenteŭropa civilizo.

De tiu sama civilizo, kiu pro diversaj kaŭzoj kaj cirkonstancoj estis dum la lastaj jarcentoj (proksimume ekde la 15–16-a jarcentoj) senduba avangardo de la tuta tera civilizo, de la tuta materi-teĥnika kaj spirit-teoria kulturo de la tuta terglobo.

Sekve, la rifuzo fare de «la okcidenta kulturo» disde Markso estas ĝia rifuzo disde la famaj — el nia vidpunkto — la plej bonaj, avangardaj tradicioj de sia propra pasinteco.

3. Nocioj de «la okcidenta mondo», «la okcidenta kulturo»

Tiu nocio estas antaŭ ĉio precizigenda. Tio, certe, tute ne estas geografia nocio. Kubo, vere, situas oriente de Usono, sed la USSR troviĝas pli «okcidente», ol Japanio, kaj la Norda Koreio neniom pli proksimas al la Oriento, ol la Suda.

La mondo nun dividiĝas al la «okcidenta» kaj «orienta» laŭ alia kriterio: tiu kriterio estas formo de proprieto.

En tia deĉifro la terminojn «la Okcidento» kaj «la Oriento» — kun tuta ilia misgvida malprecizeco — eblas uzi, se nomi «la okcidenta mondo» tiun parton de la moderna mondo, kies tuta vivo estas organizita surbaze de la privata proprieto, kaj «la orienta mondo» — tiun ĝian duonon, kiu ekiris la vojon de socialigo de proprieto, do, la vojon de socialismo kaj komunismo.

La alternativo, pri kiu vere temas, ne estas alternativo inter la «okcidenta» kaj la «orienta» mondo kun ties tradicioj. Ĉu estu aŭ ne estu la privata proprieto — tiel staras la demando. Tia estas la rigora dilemo, tia estas la senkompata alternativo, kiun finkalkule trafas niatempe ajna lando, ajna nacio, kaj finrezulte — ajna individuo. Ne gravas kie — ĉu en la Okcidento aŭ en la Oriento.

Do la limo inter la «Okcidento» kaj la «Oriento» iras tute ne laŭ Elbo kaj ne laŭ la Berlina «muro». Ĝi kuŝas multe pli profunde: la fendo iras tra la koro mem de la tuta moderna kulturo, tute ne koincidante kun geografiaj kaj politikaj limoj de la nuna mondo.

Ĝi kuŝas ne nur inter partioj ene de unu sama lando, sed ofte eĉ tra la menso kaj koro de unu sama homo.

Antaŭ tiu alternativo staras ankaŭ ni, teoriistoj. Kaj nia devo estas kompreni ĝin esence, en pure teoriaj terminoj, klariginte ĝisfine ĉiujn tiujn teoriajn premisojn, kiuj kuŝas aŭ povas kuŝi en la bazo de elekto de unu el la du pozicioj.

Do, la alternativo, pri kiu temas, estas ne alternativo inter la «okcidenta» kaj la «orienta» mondoj kaj ties kulturoj. Tio estas nature interna diverĝo ene de la «okcidenta mondo» mem, t. e., dirante pli ekzakte, ene de tiu parto de la mondo, kiu dum la lastaj kvincent jaroj disvolvadis sian kulturon surbaze de la privata proprieto (aŭ, uzante pli komplimentan por tiu mondo, kvankam malpli ekzaktan, terminologion, — surbaze de la «libera entreprenado»).

Ĝuste sur la grundo kaj interne de tiu mondo — kiel unu el rimedoj por solvi ĝiajn proprajn problemojn, kiel teorie trovita eliro el ĝiaj kontraŭdiroj — naskiĝis la marksismo.

Rusio, kie pro cirkonstancoj la marksismo unuafoje iĝis oficiale leĝigita ideologio, estis integra parto de la «okcidenta mondo», kaj la revolucio de la 1917-a jaro devis solvi tipe «okcidentan» problemon. Ĝuste tial ĝia teoriisto kaj gvidanto iĝis Lenino — sama «filo de la Okcidento», kiel ankaŭ Markso.

Politikaj kontraŭuloj de Lenino tute ne hazarde riproĉadis lin ĝuste pri persista «okcidentismo», pri kontraŭnatura strebo enradikigi sur la rusa grundo kvazaŭe fremdajn al ĝi — «germanajn» — ideojn. La plej krudaj kaj malicaj el ili rekte nomis lin «germana sabotisto» kaj «agento de Vilhelmo». Por ili kaj Markso, kaj Vilhelmo egale estis «germanoj».

Tial peni klarigi la triumfon de la ideoj de Markso en Rusio de la 1917-a jaro per specifaĵoj de la «orienta psiĥo» — signifas simple ŝajnigi la nigron blanka.

Al tiuj «specifaĵoj» kaj tiel nomataj «tradicioj» de la rusa spirito kroĉiĝadis ĝuste kontraŭuloj de la marksismo, kaj la «malfruo» de la ekonomia kaj kultura evoluo ne nur ne helpis al firmiĝo de la marksismaj ideoj sur la rusa grundo, sed, ĝuste male, estis tiu plej inerta forto, kiu ĉiel rezistis al ĝi. Kun la malfruo estis ligita ne «facileco», sed male, malfacileco de realigo de tiuj ideoj — kiel en la konscio, tiel ankaŭ en la ekonomio.

La venko de la ideoj de Markso en Rusio estis rekta konsekvenco de tiu fakto, ke Rusio — kun ties tuta subevoluinteco — estis entirita en la orbiton de la plej akraj kontraŭdiroj de la mondo de la privata proprieto. Ĝuste la mondo de la privata proprieto faris tiam Rusion, kiu troviĝis en la geografia «periferio» de la okcidenta mondo, centro kaj kovejo de ĉiuj imanentaj antinomioj de tiu mondo. Ĝuste ili estis tio, kio kaŭzis la revolucian eksplodon.

Kompreneble, tiu cirkonstanco, ke la marksismon — kiel idean kaj teorian ekstrakton de la «okcidenta kulturo» — oni devis unuafoje realigi en la «periferio de la okcidenta mondo», t. e. en la landoj, malplej preparitaj por tio rilate kaj de la materi-teĥnika, kaj de la kultura evoluo, stampis per certa loka koloro la procezon de praktika realigado de la ideoj de la scienca komunismo.

Kaj tiuj negativaj fenomenoj, kiujn ĝis nun zorgeme ekscitas la kontraŭkomunisma propagando en la Okcidento, sekvis ne el la ideoj de komunismo. Ĝuste male, ili estis konsekvencoj de la inerta rezistado de tiu materialo, en kies transformado oni devis realigi tiujn ideojn. Ili estas plene klarigeblaj kiel rezultoj de «refrakto» de tiuj ideoj en la prismo de la «specifeco», heredita de la antaŭrevolucia Rusio, kaj de ties tradicioj — tra la prismo de «postrestaĵoj», kiel ni ilin nomas.

(Interkrampe ni notu, ke tio estas «postrestaĵoj» ne de la kapitalismo, sed pli ĝuste de la antaŭburĝaj, antaŭkapitalismaj formoj de reglamentado de la vivo, kiuj havis en la antaŭrevolucia Rusio speciale firman forton de tradicio. Se vi deziras, ĝuste ilin eblus nomi tiu «specife orienta» heredaĵo, kiu havis kaj havas nenian rilaton al la esenco de socialismo kaj komunismo. Tiu heredaĵo kun ties tradicioj ĝuste bremsis ĉi tie firmiĝon de la veraj ideoj de Markso kaj Lenino, ĝuste ĝi kondukis en kelkaj konataj okazoj al ties «deformado»).

Sed pri postaj historiaj sortoj kaj pri «postaj interpretoj» de la ideoj de Markso ni konvenciis ne paroli por komenco. Tial ni revenu al la temo — al la demando pri rilato de la «originalaj ideoj» de Markso al tiu kulturo, sur kies grundo ili kaj historie, kaj esence naskiĝis, — al la tiel nomata «okcidenta kulturo».

4. La «okcidenta kulturo» kaj la privata proprieto

Tio, ke la tuta «okcidenta kulturo» evoluis kaj ekfloris sur la grundo de la «privata proprieto» — tio estas historie certa fakto. La «Deklaro de rajtoj de homo kaj civitano» de la 1789-a jaro kaj la «Deklaro de sendependeco» de Jefferson, jure fiksintaj tiun formon de proprieto kiel ĉefan principon de la tuta leĝaro, estis grandegaj dokumentoj de revolucia signifo. Ili liberigis el katenoj de la stat-burokratia reglamentado kolosajn resurcojn de homaj kapabloj kaj kreis pli larĝajn kadrojn por persona iniciatemo. En tiu senco la tuta materi-teĥnika kaj scienc-teoria kulturo de Eŭropo kaj la Norda Ameriko ŝuldas sian ekziston al la privata proprieto, kiel al sia nepra kondiĉo. Tion ne negis kaj ne negas eĉ unu sobra marksisto. Male, la marksisma teorio ĉiam juste taksis la historie progresan rolon de la privata proprieto, substrekante ties avantaĝojn kompare kun la antaŭburĝaj, stat-feŭdaj formoj de organizo de la homa vivagado.

Kaj Markso, kaj Engelso komencis siajn biografiojn ĝuste kiel plej radikalaj teoriistoj de la burĝa demokratio, kiel plej decidemaj defendantoj de la principo de «privata proprieto», kiu kuniĝis tiam kaj en iliaj okuloj kun la principo de plena kaj senrezerva libero de persona iniciatemo.

Kiel gvidanto de revolucia demokratio Markso, nature, elpaŝis kontraŭ la ideoj de «socialigo de proprieto». «La «Rheinische Zeitung», kiu ne agnoskas eĉ teorian realecon de komunismaj ideoj en ilia nuna formo, kaj sekve, eĉ malpli povas deziri ilian praktikan realigon aŭ almenaŭ opinii ĝin ebla, — la «Rheinische Zeitung» submetos tiujn ideojn al fundamenta kritiko» [K. Markso, «Komunismo kaj la Aŭgsburga «Allgemeine Zeitung», 1842].

Ĉi tie — tio estis la 1842-a jaro — la juna Markso elpaŝas ankoraŭ kiel tipa reprezentanto de la principo de «privata proprieto», kiu kuniĝas en liaj okuloj kun la principo de plena kaj senrezerva «libero de persona iniciatemo» en ajna sfero de la vivo — kiel en materia tiel ankaŭ en la spirita produktado. Ĝuste tial li malakceptas la komunismon kiel teorian doktrinon, kiu ŝajnas al li reakcia peno galvanizi la «korporacian principon», la idealon de Platono.

Tamen la fakton de disvastiĝo de la komunismaj ideoj Markso traktas kiel simptomon, kiel teorie naivan formon de esprimo de tute reala kolizio, maturiĝanta en la socia organismo de la avangardaj landoj de Eŭropo, — ĝuste en tiu senco li taksas la komunismon kiel «ekstreme seriozan modernan demandon por Francio kaj Britio» [samloke].

Tion, ke tiu kolizio, sendube, ekzistas, pruvas jam tiu fakto, ke la «Aŭgsburga ĵurnalo» uzas la vorton «komunismo» kiel insultan vorton, kiel timigilon. La pozicion de la ĵurnalo Markso karakterizas tiel: «Ĝi fuĝas antaŭ komplikaj modernaj fenomenoj kaj pensas, ke polvo, kiun ĝi levas ĉe tio, same kiel insultaj vortoj, kiujn ĝi, fuĝante, pro timo balbutas tra la dentoj, same blindigas kaj konfuzas la neoobeeman modernan fenomenon, kiel ankaŭ obeeman leganton» [samloke].

Por la pozicio de Markso tre karaktera estas ĉi tie la sekva konfeso: «Ni estas firme konvinkitaj, ke vere danĝeras ne praktikaj eksperimentoj, sed teoria fundamentado de la komunismaj ideoj; ja al praktikaj eksperimentoj, se ili estos amasaj, oni povas respondi per kanonoj tuj kiam ili iĝos danĝeraj; sed la ideoj, kiuj ekposedas nian penson, subordigas al si niajn konvinkojn kaj al kiuj la racio alkatenas nian konsciencon, — tio estas ligaĵoj, el kiuj oni ne povas liberiĝi, ne disŝirinte la koron, tio estas demonoj, kiujn la homo povas venki, nur subordiĝinte al ili» [samloke].

Ideojn entute ne eblas venki kaj per kanonoj, kaj per insultaĵoj, aliflanke, malsukcesaj praktikaj eksperimentoj de realigo de ideoj ankoraŭ tute ne estas argumento kontraŭ la ideoj mem. Kaj se al vi ne plaĉas iuj ideoj, do vi devas analizi tiun realan grundon, sur kiu tiuj ideoj aperas kaj disvastiĝas, t. e. trovi teorian solvon de tiu reala kolizio, tiu reala konflikto, ene de kiu ili aperas. Montru, kiamaniere eblas kontentigi tiun streĉitan socian bezonon, kiu eldiras sin en aspekto de tiuj ideoj. Tiam — kaj ne pli frue — malaperos ankaŭ la malsimpatiaj por vi ideoj...

En tio estas la esenco de la pozicio de la juna Markso. Tio estas pozicio ne de komunisto, ne de marksisto en la posta kompreno de tiu vorto. Tio simple estas pozicio de sobra kaj honesta teoriisto.

Ĝuste tial Markso en 1842 turnas sin ne al formala analizo de samtempaj al li komunismaj ideoj (ili vere estis sufiĉe naivaj) kaj ne al kritiko de praktikaj eksperimentoj de ilia realigo (tiuj eksperimentoj vere estis sufiĉe senhelpaj), sed al teoria analizo de tiu reala kolizio ene de la socia organismo, kiu estis naskanta tiujn ideojn, al demonstro de tiu reala bezono, kiu esprimis sin en la formo de ideo de utopia socialismo kaj komunismo.

La demando staris antaŭ Markso en jena formo: ĉu eblas — kaj se eblas, do kiel ĝuste — solvi la koliziojn de evoluo de la privata proprieto sur la grundo de la privata proprieto mem? En paca maniero.

Tio plu ankoraŭ ne estas pozicio de komunisto. Sed tio estas tiu pozicio de teoriisto, kiu entenis en si eblon de transiro sur la poziciojn de la komunismo.

Tiu pozicio postulis tute objektivan kaj sentiman, haltantan antaŭ nenio kritikan analizon de la socia situacio, kiu kreiĝis en la mondo de la privata proprieto, kaj ĝuste en tiuj landoj, kie la privata iniciatemo jam estis maksimume liberigita disde ĉia ekstera — jura — reglamentado, — en Britio kaj Francio.

Do, ĝuste la kritiko de la komunismaj ideoj — tiom, kiom Markso pensis ĝin kiel serioze teorian, sed ne demagogie ideologian kritikon — iĝis kritiko de tiuj realaj kondiĉoj de la vivo, ene de kiuj aperas kaj disvastiĝas tiuj ideoj.

Al Markso ekde la komenco mem — eĉ tiam, kiam tiuj ideoj estis malsimpatiaj por li, — estis fremda tiu opinio, laŭ kiu grandan disvastiĝon de iuj ideoj eblas klarigi per agado de malicaj agitantoj. Markso opiniis — kaj mi pensas, ke tio restas prava ankaŭ nun, — ke kunsenton kaj disvastiĝon ricevas nur tiaj ideoj, kiuj konformas al realaj — maturiĝintaj sendepende de tiuj ideoj — sociaj bezonoj de pli aŭ malpli vastaj kategorioj de la loĝantaro. Aliflanke eĉ la plej bela kaj alloga ideo ne trovos eniron en la konscion de homamasoj, ili restos surdaj al ĝi.

Ĝuste tial la fakton de disvastiĝo de la komunismaj ideoj en Francio kaj Britio Markso taksas kiel simptomon de reala kolizio, maturiĝanta en internaĵo de la socia organismo de Francio kaj Britio, t. e. ĝuste en tiuj landoj, kie la privata proprieto ricevis maksimuman liberon de disvolvo de ĉiuj siaj ebloj, tie, kie de la privata proprieto estis forigitaj ĉiuj limigoj.

Tial ĝuste «komunismon» traktas la juna Markso kiel idean skolon, naskatan de moviĝo de la «privata proprieto» mem. Ĝuste tial la kritiko de komunismo, kondukita ĝis la fino, iĝas kritiko de la privata proprieto, kiel de la «surtera bazo» de la komunismaj ideoj...

Ĝuste tiu plano de kritika analizo iĝas por Markso centra, iĝas la ĉefa temo de liaj «Filozofi-ekonomiaj manuskriptoj». Kaj ĝuste tiu laboraĵo kondukas lin al konkludo, ke tiuj faktaj-empiriaj kolizioj, sur kies grundo aperas kunsento al la ideoj de komunismo, estas ne hazarda, nur por la tiama Britio aŭ Francio karaktera fenomeno, sed necesa rezulto de moviĝo de la privata proprieto kiel de internacia kaj universala principo de organizado de la tuta socia vivo. Markso konvinkiĝas dum tiu analizo, ke fakte observataj en Francio kaj Britio kolizioj estas necesaj konsekvencoj, sekvantaj el la «esenco mem de la privata proprieto», ke ili jam implicite sidas en la principo mem de la privata, partikulara proprieto.

Kaj se estas tiel, do plua disvolvo de tiu principo, ties disvastigo al novaj sferoj de agado kaj al novaj landoj jam neeviteble sekvigos kreskon de skalo kaj akreco de la indikitaj kolizioj, kaj per tio — vastiĝon de la «empiria bazo de la komunismo», — kreskon de maso de la homoj, kapablaj entuziasmiĝi pri komunismaj ideoj kaj vidantaj en ili la solan eblan eliron el senesperaj antinomioj de la privata proprieto.

Ĝuste tial Markso akceptas la komunismajn ideojn kiel necesan fenomenon de moviĝo de la privata proprieto mem, malgraŭ tio ke tiuj ideoj plu restas por li neakcepteblaj flanke de la «pozitiva programo», esprimita en ili.

Tiun realan — «krudan», kiel li ĝin nomas, — komunismon, kiu manifestiĝas kiel senpera produkto de moviĝo de la «privata proprieto», Markso traktas ĉi tie kiel movadon, malbone komprenantan siajn proprajn celojn kaj taskojn, kiel movadon, ankoraŭ ne havantan veran teorian memkonscion. Naskiĝante el moviĝo de la privata proprieto kiel ties rekta antitezo, tiu spontanea, amasa komunismo eĉ ne povas esti io alia, krom la sama privata proprieto, nur kun mala, negacia signo. Ĝi simple kondukas ĝis la fino, ĝis konsekvenca manifestiĝo, ĉiujn imanentajn tendencojn de evoluo de la privata proprieto.

Ĝuste tial en la «kruda komunismo», t. e. en la spontanea mensostato, kaŭzata de premo de la antinomioj de la privata proprieto, la Markso de la jaroj 1843–1844 vidas antaŭ ĉio siaspecan pligrandigantan spegulon, reflektantan al la mondo de la privata proprieto ties proprajn tendencojn, kondukitajn ĝis la fino, ĝis ilia konkreta esprimiĝo. (La komunismo «en ties unua formo estas nur ĝeneraligo kaj fino» de la rilato de la privata proprieto, «en la komenco ĝi manifestiĝas kiel ĉies privata proprieto...») [K. Markso. Ekonomi-filozofiaj manuskriptoj de 1844].

Tamen, konsiderante tutan «krudecon kaj nepripensitecon» de tiu komenca formo de komunismo, ekstreman abstraktecon de ĝia pozitiva programo, Markso taksas ĝin kiel sole eblan unuan paŝon sur la vojo de likvido de «fremdiĝo», kreata de moviĝo de la privata proprieto, kiel solan eliron el la situacio, kreata de tiu moviĝo.

La konkludo de Markso estas tia: kvankam «komunismo... per si mem... ne estas celo de la homa evoluo, formo de la homa socio», tamen ĝuste la komunismo «estas por la plej proksima etapo de la historia evoluo la necesa flanko de emancipado kaj rekonkero de la homo. Komunismo estas necesa formo kaj energia principo de la plej proksima estonteco...» [K. Markso. Ekonomi-filozofiaj manuskriptoj de 1844].

Tiun konkludon Markso kiel teoriisto devis fari, malgraŭ tuta sia malsimpatio al la «pozitiva programo», al la idealoj de la «kruda kaj nepripensita komunismo».

Ĝuste tial Markso en 1844 ekstaras malfermite sur la poziciojn de komunismo, sur la poziciojn de «negado de la privata proprieto», kaj kiel teoriisto li komencas vidi sian specialan taskon en armado de la reala komunisma movado per vere teoria memkonscio, t. e. per konscio ne nur de plej proksimaj, senpere situacie diktataj al tiu movado celoj kaj taskoj, sed ankaŭ per klara konscio de ĝiaj finaj celoj kaj devoj antaŭ la tuta homa civilizo.

La ĉefa tezo, kiu klare montriĝas ĉi tie tra la abstrakte filozofia (devenanta de Hegelo kaj Fojerbaĥo) frazeologio, konsistas, kiel ŝajnas al mi, en jeno: simpla, formale jura «negado de la privata proprieto» kaj establo de la socia proprieto pri la riĉo, jam kreita de la socio, estas la vere necesa unua paŝo, unua etapo sur la vojo de socia progreso. Al tiu paŝo, al tiu politik-jura akto sencede puŝas kaj devigas la homojn la kolizioj de la mondo de la «privata proprieto».

La «kruda kaj nepripensita» komunismo, t. e. la movado, aperanta tute spontanee kaj sendepende de ajnaj teorioj kaj ne prilumita per lumo de teorio, estas ĝuste tiu mensostato, pragmatike celita al la plej proksima, situacie diktata al ĝi tasko. Ĝi estas kaŭzita de tute spontanea forto de premo de «fremdiĝo», kreata de moviĝo de la privata proprieto.

Sed tiu «kruda komunismo», prave konscianta sian plej proksiman celon — negadon de la privata proprieto, kombiniĝas kun la iluzio, ke tiu pure negativa ago estas la «pozitiva solvo» de ĉiuj problemoj de la moderna civilizo.

Simple dirante, tiu iluzio konsistas en imago, ke kvazaŭ pure formala transformo de la materia kaj spirita riĉo, estanta en proprieto de privataj personoj («proprietuloj»), en «socian proprieton», en «proprieton de la tuta socio», jam aŭtomate demetas ankaŭ la «fremdiĝon», ke kvazaŭ en tio estas la «esenco de la komunismo».

(Tiu iluzio, nature, povas reproduktiĝi nun en la kapoj de senperaj partoprenantoj de socialismaj revolucioj.)

Sed laŭ Markso, la formale jura «socialigo de la proprieto», establata de politika revolucio, estas nurnure la unua (kvankam necese unua) paŝo, estas nur la unua etapo de la vera «socialigo». Ĝi kreas nur formalajn — jurajn kaj politikajn — necesajn kondiĉojn de reala «alproprigo fare de la homo de la riĉo, fremdigita disde li».

La vera tasko, konsistiganta la «esencon» de la marksismo, nur tiam ekstaras antaŭ li plenskale, en tuta sia amplekso, kvankam sur la unua etapo tiu tasko povas entute ne esti klare konsciata. Tiu tasko estas reala alproprigo fare de ĉiu individuo de la tuta riĉo, akumulita enkadre de la «privata proprieto» (t. e. «fremdigita disde li»).

Ĉe tio la «riĉo», pri kiu temas ĉi tie, estas ne aro de «aĵoj» (materiaj valoraĵoj), troviĝantaj en formala posedo, sed riĉo de tiuj agaj kapabloj, kiuj en tiuj aĵoj estas «materiigitaj», «objektigitaj», kaj en la kondiĉoj de la privata proprieto — «fremdigitaj».

Transformi «privatan proprieton» en proprieton «de la tuta socio» signifas transformi ĝin en realan proprieton de ĉiu individuo, de ĉiu ano de tiu socio, ĉar aliokaze la «socio» estas traktata ankoraŭ kiel io abstrakta, kiel io diferencanta disde la reala aro de ĉiuj konsistigantaj ĝin individuoj.

Ĝuste en tio konsistas la vera diferenco de la teoria komunismo de Markso (kaj tute ne nur de la «juna», sed ankaŭ de la «maljuna») disde tiu «kruda kaj nepripensita» komunismo, kiu opinias, ke la komunismo elĉerpiĝas per transformo de la privata proprieto en proprieton de la «socio per si mem», t. e. de senpersona organismo, kontraŭstaranta al ĉiu el konsistigantaj ĝin individuoj kaj personigita en la «ŝtato».

Lige kun tio mi deziras tuŝi unu gravan modernan fenomenon, kiu en la lastaj jaroj estas pridiskutata kiel en la marksisma, tiel ankaŭ en la nemarksisma literaturo. Temas pri tiu fenomeno, kiu en la okcidenta literaturo estas taksata kiel «reveno» de vico da marksistoj disde la ideoj de «la maljuna Markso» al la ideoj de «la juna Markso», kiel siaspeca «Renesanco» de humanismaj tendencoj, kvazaŭe forgesitaj de «la maljuna Markso» mem.

En tiu fenomeno oni iam vidas (kaj eĉ kelkaj marksistoj) tendencojn al «riparo», al «kompletigo» de la ideoj de la matura Markso per la ideoj de la Markso «frua», de la Markso kiel aŭtoro de la «Ekonomi-filozofiaj manuskriptoj 1844», interpretataj en ekzistadisma maniero.

Kun tiu interpreto mi permesas al mi ne konsenti, kvankam la fenomeno mem, servanta kiel bazo por tiu interpreto, sendube, ekzistas. Estas sendube, ke en la marksisma literaturo de la lastaj dek — dek kvin jaroj observeblas plifortiĝo de intereso al la problemo de personeco, individueco, al la problemo de la homo kiel subjekto de la historia procezo, kaj lige kun tio — ankaŭ al la problemo de «fremdiĝo», pli ĝuste, al la problemo de «re-alproprigo de la fremdigita riĉo» k. t. p.

Formale tio esprimiĝas, interalie, en tio, ke en la marksisma literaturo pli grandan rolon, ol antaŭe, ludas kiel la temoj, tiel ankaŭ la frazeologio de la «Ekonomi-filozofiaj manuskriptoj 1844», de «Eltiraĵoj el ekonomikistoj» kaj aliaj «fruaj verkoj». Tio estas fakto. Fakto, al kiu ankaŭ mi persone havas rilaton, vidante en ĝi sanan kaj fruktodonan tendencon ene de la marksisma teoria penso — disde la ideoj de la «matura marksismo» al la ideoj de la marksismo «nematura». Mi vidas en ĝi antaŭ ĉio kaj ekskluzive tendencon al pli profunda kaj pli ĝusta kompreno de ĝuste la matura Markso kiel aŭtoro de «La kapitalo» kaj ligitaj kun ĝi verkoj.

Mi permesas al mi aserti, ke la tre disvastiĝinta en la Okcidento interpreto de evoluo de la ideoj de Markso disde la «Filozofi-ekonomiaj manuskriptoj» al «La kapitalo», laŭ kiu tiu evoluo estis ligita kun perdo de intereso pri problemoj de humanismo, estas purega miskompreno.

Se io en tiu procezo perdiĝas, do tio estas nur ioma parto de la specife filozofia frazeologio de la «Filozofi-ekonomiaj manuskriptoj», kaj ĝuste por cedi al la frazeologio pli konkreta kaj tiusence pli preciza kaj ekzakta. Okazas ne perdo de nocioj, sed nur perdo de kelkaj terminoj, ligitaj kun tiuj nocioj.

Pruvi tiun fakton estus tute facile, tio estas pure formala proceduro, proceduro de longa citado, per kiu mi ne dezirus lacigi la ĉeestantojn.

Certe, la matura Markso jam ne uzas tiajn terminojn, kiel «esencaj fortoj de la homo», preferante pli precizan esprimon pri «agaj kapabloj de la homo», anstataŭ Entäusserung [fremdigo, eksterigo] li preferas uzi Vergegenständlichung [objektigo] aŭ simple «estingiĝo de agado en la produkto de tiu agado» k. t. p. Estas sendube, ke la matura Markso pli ŝpareme (kaj pli ekzakte) uzas la terminon «fremdiĝo» (Entfremdung), rigore distingante tiun nocion disde «materiigo», «objektigo» kaj similaj nocioj.

Sed por mi estas same sendube, ke la tuta reala problemaro de la fruaj verkoj ĉi tie estas plene reproduktata, kaj eĉ en pli perfekta terminologia formo.

Estas tute evidente, ke la procezo de «fremdiĝo de la homo» en la kondiĉoj de senobstakla evoluo de la «privata proprieto» (dum ties transformiĝo en la privat-kapitalisman) estas traktata ĉi tie multe pli detale kaj konkrete. Multe pli konkrete manifestiĝas ĉi tie ankaŭ la problemo de «demeto de fremdiĝo» kaj de «re-alproprigo» fare de la homo de la riĉo, «fremdigita» disde li (per moviĝo de la privata proprieto). Estas facile demonstreble, ke la matura Markso konservas kaj konkretigas sian kritikan rilaton al tiu «kruda kaj nepripensita komunismo», kiu ankoraŭ konservas fortegajn naskomakulojn de sia deveno el moviĝo de la privata proprieto kaj tial en multaj rilatoj ankoraŭ estas infektita kaj per moralaj, kaj per teoriaj superstiĉoj (vd., ekzemple, dokumentojn, karakterizantajn la lukton de Markso kontraŭ la prudonismo, kontraŭ la «kazerna komunismo» de Bakunin — Neĉajev k. t. p., k. s.). Estas same evidente, ke la matura Markso (kaj post li ankaŭ Lenino) neniam, en neniu frazo de sia teoria biografio, traktis la akton de transformo de la privatkapitalisma proprieto en la «ŝtatan» proprieton kiel superan kaj finan celon de la komunisma movado, sed nur kiel la unuan (kvankam necese unuan) paŝon sur la vojo al kreo de socio sen ŝtato, sen mono, sen perfort-juraj formoj de reglamentado de la homa vivagado, sur la vojo al plena likvido de la «fremdigitaj» formoj de la kooperigita laboro. De tiuj samaj formoj, kiujn la komunisma movado, ne estante kapabla superi tuj — per dekreto aŭ perforto, — konservas dum la tuta unua (socialisma) fazo de sia matureco. Konservas kiel signojn kaj indikojn de sia historia nematureco.

(Per tio, interalie, estas donita respondo al la 4-a demando de la «Prospekto de la simpozio»: la «okcidenta» kritiko de la moderna komunismo, tiom, kiom en ĝi estas racia kerno, tuta, de la komenco ĝis la fino, evidentiĝas «implicite» memkritiko. Ĝi estas prava tiom, kiom ĝia objekto estas tiuj ankoraŭ nesuperitaj de la komunisma socio tendencoj kaj fenomenoj, kiujn tiu socio heredis de la mondo de la «privata proprieto».

Tamen la tuta afero estas en tio, ke tiuj tendencoj estas superata per evoluo de la socialisma socio, ili troviĝas sur la linio de estingiĝo, dum la elemento de la var-kapitalisma, kaj speciale de la monopola proprieto tiujn tendencojn neeviteble plifortigas.

Tial, ekzemple, la premsonĝoj de Aldous Huxley kaj George Orwell en la realo — sendepende de la iluzioj de la aŭtoroj mem de tiuj malutopioj — pentras tute ne perspektivon de evoluo de la socialisma socio, sed ĝuste la minacan perspektivon de evoluo de la privatkapitalisma formo de proprieto. Pentrante — laŭ eksteraj signoj kaj karakterizaĵoj — la «modernan komunismon», tiuj aŭtoroj efektive desegnas, esence, linion de drivo de la var-kapitalisma ordo de la vivo. Ĝuste tial tiuj koŝmaroj tiel timigas la humaniston-intelektulon de la «okcidenta mondo». Nin ili ne timigas. Ni komprenas tiujn tendencojn kiel nian hieraŭan, kvankam ankoraŭ ne ĝisfine travivitan tagon.)

Post ĉio dirita mi permesos al mi aserti, ke por la teorio de scienca komunismo neniam aperis ia problemo de «redaktado de la matura Markso» en spirito de la Markso «nematura». Temis kaj temas ĝuste kaj nure pri tio, ke la ideojn de la «matura Markso» fari persona propraĵo, persona «proprieto» de ĉiu partoprenanto de la reala komunisma movado kaj per tio — de la tuta komunisma movado — kun la tuta vere filozofi-logika kaj moral-humanisma enhavo de tiuj ideoj.

Sed ne nur tiujn senperajn praktik-politikajn konkludojn kaj sloganojn de la lukto, kiujn asimilas la spontanea movado, aperanta interne de la mondo de la privata proprieto, pli facile kaj rapide, ol ĉion ceteran, kaj ĉiuokaze pli facile, ol ties filozofi-teorian fundamenton kaj enhavon.

Kaj tiom, kiom temas ĝuste pri «alproprigo» de tiuj ideoj fare de ĉiu partoprenanto de la komunisma movado, pri ilia transformo en vere teorian «memkonscion» de la tuta movado, tiom la «Ekonomi-filozofiaj manuskriptoj 1844» povas kaj devas ludi gravan rolon.

Ĉar ili estis la unua alproksimiĝo de la teoria penso, edukita sur la grundo de la okcidenteŭropa kulturo, al kompreno de la vera senco kaj de la veraj perspektivoj de la komunisma movado, ili estis «natura» transira etapo disde ankoraŭ nedifinitaj pozicioj de «humanismo» kaj «demokratio» al la ideoj de praktike efika kaj konkreta kompreno de sortoj de humanismo kaj demokratio en la mondo de la «privata proprieto».

De la «Filozofi-ekonomiaj manuskriptoj», de ilia akcepto, oni povas iri antaŭen al vera kompreno de «La kapitalo», nenion perdante el ilia enhavo, krom abstrakt-filozofia frazeologio. Sed ili vere povas helpi en la teksto mem de «La kapitalo» vidi tiujn flankojn, kiuj aliokaze povas forgliti de la atento. Kaj se ili forglitos, do «La kapitalo» vere ŝajnos nur «ekonomia verko» en malvasta senco de tiu vorto — seke objektiva ekonomia skemo, purigita de ĉiuj spuroj de «humanismo»... Sed tio jam estos ne «La kapitalo», sed nur ĝia kruda supraĵa interpreto.

Ĝustas tio, ke esence humanisma orientiĝo de pensado troviĝas jam en la metodo mem de la teoria pensado de la matura Markso, en lia interpretado de dialektiko kiel metodo de kritika analizo de kondiĉoj de vivagado de la homo, sed ne simple kiel de «objektiveco», fremda al la homo.

Kaj tiun flankon en la metodo de Markso, radike distingantan ĝin disde la nude «sciencisma» versio de dialektiko ĉe Hegelo, eblas pli facile vidi tra la «Filozofi-ekonomiaj manuskriptoj». Ĉar ĝuste en ili okazas ankaŭ la procezo de humanisma-homa interpreto de la hegela Logiko — kiel de «fremdigita bildo de la fremdigita [disde la homo] pensado», la procezo de «re-alproprigo» de la Logiko, fremdigita disde la homo kaj disde ties agado en aspekto de skemo-strukturo de la Absoluta, Superpersona kaj Senpersona «Spirito».

V. I. Lenino estis profunde prava, kiam li rimarkis, ke «ne eblas plene kompreni «La kapitalon», kaj speciale ties unuan ĉapitron, ne trastudinte kaj ne esplorinte la tutan Logikon de Hegelo». Sen tiu kondiĉo kompreno de «La kapitalo» restas formala, t. e. tendence dogma.

Sed por kritika alproprigo de la vera enhavo de la hegela Scienco de Logiko, t. e. por demeti de ĝi la «fremdigitan formon», gravas ĝuste la «Filozofi-ekonomiaj manuskriptoj». Ĝuste tial ili estas traktataj tiom skrupule en la marksisma literaturo de la lastaj jaroj.

Sed la vigliĝo de intereso al la problemaro de la «Filozofi-ekonomiaj manuskriptoj» havas ankoraŭ unu gravan aspekton. Ĝi aperis tute ne el deziro de apartaj personoj «humanigi la marksismon», kiel opinias aŭtoroj-ekzistadistoj. Deziroj de apartaj personoj en skalo de la historia procezo povas havi signifon nur en tiu okazo, se ili konformas kun bezono, maturiĝinta en vasta, objektive amasa movado. Se tio ne estas, tiujn dezirojn neniu atentos.

La afero estas en tio, ke la problemaro, ligita kun la «re-alproprigo», kun la tasko de «demeto de fremdiĝo» kaj similaj kategorioj, dum la lastaj jaroj elkreskis plene antaŭ la monda komunisma movado mem.

La afero, el mia vidpunkto, konsistas en tio, ke post kiam la komunisma movado realigis sian unuan akton — revolucian transformon de la «privata proprieto» en proprieton de la tuta socio, t. e. en tutŝtatan kaj tutpopolan proprieton, antaŭ tiu socio ĝuste ekstaras la dua duono de la tasko. Nome, la tasko de transformo de la jam establita socia proprieto en la veran proprieton de «la homo», t. e., esprimante per lingvaĵo de jam ne la «frua», sed de la «matura» Markso, en personan proprieton de ĉiu individuo.

Ĉar nur laŭ tiu vojo la formala transformo de la privata proprieto en la socian (tutpopolan) proprieton povas kaj devas transkreski en la realan, efektivan proprieton de «la tuta socio», t. e. de ĉiu el la individuoj, konsistigantaj tiun socion.

La solvo de tiu tasko ĝuste koincidas kun konstruo de la komunismo en plena kaj ekzakta senco de tiu teoria nocio, t. e. kun konstruo de socio sen mono kaj sen ŝtato, tiuj «fremdigitaj» bildoj de universaleco, de la vera socieco de rilatoj de homo al homo, kaj supozigas forigon de tiaj «objektaj» perantoj inter homo kaj homo, kiel «mono», aŭ kiel specialaj meĥanismoj de ŝtata potenco, kiujn anstataŭas organizado de memregado.

Flanke de la «individuo» tiu tasko manifestiĝas ĝuste kiel tasko de socia pedagogio, kiel tasko transformi ĉiun individuon el unuflanke evoluinta profesiulo, sklavo de la ekzistanta divido de laboro, en ĉiuflanke evoluintan individuon, kapablan sen speciala peno kaj personaj tragedioj ŝanĝi specojn de agado.

Ĝuste tiu tasko estis esprimita en la formulo de Markso pri tio, ke la komunisma socio likvidos la «dividon de laboro», anstataŭiginte ĝin per racia «distribuado de specoj de agado» — kaj inter egale vaste diversflanke evoluintaj individuoj, kapablaj facile transiri de unu speco de agado al alia.

La afero estas en tio, ke tiaj — ĉiuflanke evoluintaj — individuoj kapablas reale efektivigi la organizadon de memregado kaj ne bezonos regadon de si «desupre» — flanke de speciala, kontraŭstaranta al ili ŝtataparato. Aliflanke, nur tiaj individuoj estos elirigitaj el sub regado de blindaj kaj spontaneaj fortoj de la merkato, de la merkata formo de interrilatoj inter homo kaj homo, kion ne povas garantii la mondo de la privata, des pli de la privatkapitalisma proprieto.

En la landoj, kie estas leĝigita la socia, tutpopola formo de proprieto pri ĉiuj bonoj de la kulturo, neeviteble ekstaras tasko de transkresko de tiu formo de proprieto en personan proprieton de ĉiu ano de la socio, t. e. de la socialisma formo de socia proprieto (konservanta ankoraŭ hereditan de la mondo de la privata proprieto dividon de laboro, kaj sekve — kaj la monon, kaj la juran formon de reglamentado de agado, kaj la ŝtaton kiel specialan aparaton por regi la homojn) — en la komunisman formon de proprieto, jam ne plu bezonantan pri «objektaj», eksterindividuaj «perantoj».

La neceson de transkresko de la socialisma formo de proprieto en la komunisman formon de interrilatoj de homo kun homo diktas ĉi tie tute ne interesoj kaj prestiĝo de la «doktrino», sed premo de realaj bezonoj, aperantaj en kondiĉoj, en moviĝo de la «socia proprieto», de ties specifaj kontraŭdiroj.

Por la socio, establinta kaj defendinta la principon de «socia proprieto», tiu perspektivo prezentas per si tute realan, ne utopian perspektivon.

Se tamen konserviĝas la «privata proprieto», do la revo pri «demeto de fremdiĝo» en ties ĉiuj formoj restas ekskluzive revo, por kies realigo ne ekzistas ne nur politik-juraj, sed ankaŭ ekonomiaj kondiĉoj.

Per tio principe diferencas la pozicio de marksistoj-komunistoj, starigantaj en niaj tagoj la demandon pri «demeto de fremdiĝo», disde la pozicio de la ekzistadistoj.

La senpere kooperintaj, t. e. konscie unuiĝintaj ĉirkaŭ la komuna (kolektiva) afero, individuoj iĝas ne nur kapablaj, sed ankaŭ devigitaj preni sur sin efektivigon de ĉiuj tiuj agaj funkcioj, kiujn moviĝo de la «privata proprieto» fremdigas de ili. Laŭmezure de maturiĝo de la reala kooperado (aŭ de formo de komunikado, kiel ĝin nomas Markso) «fremdigitaj, tio estas iluziaj, formoj de la universaleco» komencas iĝi ne nur superfluaj, sed eĉ rekte fremdaj formitaĵoj. La moviĝo mem de la sociigita proprieto komencas trafi ĝin kiel obstaklon. Tial la moviĝo mem de la socia proprieto kondukas al neceso «demeti» unu formon de fremdiĝo post la alia, transdonante ilin al la senpere kooperintaj individuoj mem.

Tio estas la objektive neforigebla tendenco de moviĝo de la socia formo de proprieto — restarigi plenecon de individua disvolviĝo, dum la same neforigebla tendenco de moviĝo de la privata proprieto restas la mala perspektivo — forpreni disde individuo unu post alia liajn agajn funkciojn por anonima «totaleco», por eksterindividuaj sociaj institucioj.

Por individuo tio estas du poluse kontraŭaj perspektivoj. Ĝuste tial la komunismo havas kaj povas proponi al la homoj realan, surteran idealon kaj celon de ilia kolektiva memagado, dum la mondo de la privata proprieto devas apelacii en tiu punkto al iu formo de «iluzia universaleco» — al la transcende religia aŭ la transcende morala. La mondo de la privata proprieto devas serĉi kontraŭpezon al la malhumanigantaj tendencoj de la objektive devigita evoluo — ekster tiu evoluo — en religio kaj moralo. La mondo de la socia proprieto tion fari ne estas devigita, ĉar la antinomion inter la «persona» kaj la «universala» ĝi solvas sur la vojo de disvolvo de la formo de proprieto mem, sed ne ekster ĝi, ne en la ĉieloj de religio kaj moralo. Kie ĝi, interalie, estas nesolvebla...

Ĝuste tial rezultas, ke la marksisma komunismo en la 20-a jarcento evidentiĝas la sola racie fundamentita doktrino, povanta proponi al la homoj la surteran idealon de ilia kolektive efektivigata memagado. Tial al la marksismo nun kontraŭstaras ne «alia» teoria doktrino, sed foresto de doktrino.

Tio ankaŭ tute klarigas tiun cirkonstancon, ke raciisme orientitaj al la realo homoj finfine, post pli aŭ malpli longaj hezitoj, aŭ akceptas la principojn de komunismo, aŭ falas en socian pesimismon, esprimitan ne nur en teoria literaturo, sed ankaŭ en tiaj artaj ĉefverkoj, kiel «1984» de George Orwell aŭ kiel «Silento» de Ingmar Bergman.

Mi persone preferas la komunismon, malfermantan al la homaro realan, kvankam malfacilan, perspektivon.


Resume mi dezirus koncize formuli mian respondon al tiuj kvar demandoj, kiuj estis formulitaj en la prospekto de tiu ĉi simpozio.


1) Kiuj elementoj de la originala instruo de Markso iĝis nedisigeblaj de la «okcidentaj» tradicioj kaj kial?


— Se sub la «okcidentaj» tradicioj oni komprenas nur la tradiciojn, ligitajn kun apologio de la «privata proprieto», do — neniuj. Neniu el la elementoj de la «originala instruo de Markso» estas principe kunigebla kun tiu ĉi tendenco, laŭ mi.


2) Kiuj elementoj de la originala instruo de Markso ne eniris en la okcidentan mondrigardon, kvankam, eble, meritas tion?


— Tion meritas, laŭ mi, la tuta instruo de Markso, kaj antaŭ ĉio tiu principo de lia doktrino, laŭ kiu moviĝo de la «privata proprieto» per sia imanenta moviĝo «demetas» sin mem en la «socia formo de proprieto». Ĉio cetera estas detaloj, perdantaj sen tiu principo tutan sian teorian sencon.


3) Kiuj elementoj de la originala instruo de Markso estas malakceptataj de la moderna komunismo kaj kial?


— Se konsideri la principajn teoriajn tezojn, sed ne iujn specialajn okazojn de ilia aplikado, tute klarigeblajn el ŝanĝiĝantaj kondiĉoj de loko kaj tempo, do mi ne konas en la konsisto de la teorio de Markso tiajn tezojn, kiujn la moderna komunismo devus malakcepti. Do tiu demando por mi ne havas sencon.


4) En kia grado la okcidenta kritiko de la komunismo, komprenita en ĝia justa enhavo, turnas sin kontraŭ la Okcidento mem kaj ties tradicioj, t. e. implicite iĝas memkritiko?


— Tio estas tre interesa demando. Mi pensas, ke se tia kritiko celas tiujn empiriajn fenomenojn ene de la moderna komunisma mondo, kiuj estas kondamnindaj kaj superindaj ankaŭ el la vidpunkto de la marksisma teorio (ja nur tian kritikon ni konsentas opinii justa), do ĝi neeviteble revenas resalte, kiel bumerango, al la «okcidenta kulturo», al la principo de la «privata proprieto».

La afero estas en tio, ke tia kritiko, plej ofte, estas direktata ne al la principoj de komunismo, kiujn ĝi tute ne tuŝas, sed antaŭ ĉio al tiuj fenomenoj, kiuj en konsisto de la moderna komunismo prezentas per si ankoraŭ nesuperitan «heredaĵon» de la mondo de fremdiĝo, de la mondo de la privata proprieto, — al tiuj trajtoj de la «kruda kaj nepripensita komunismo», kiu ĵus naskiĝas el la mondo de la privata proprieto kaj tial ankoraŭ portas sur si spurojn de sia naskiĝo.

Al socialisma revolucio leviĝas vastaj homamasoj, kies psiĥologio estis formita ankoraŭ en la kondiĉoj de la mondo de la «privata proprieto», kaj tiu psiĥologio montras sin dum ankoraŭ longa tempo post la revolucio, post la akto de socialigo de la privata proprieto. Tio estas tio, kion ni nomas «postrestaĵoj de la privata proprieto» — kaj en la ekonomio, kaj en la morala sfero.

Kiel ekzemplon mi povas mencii la fenomenojn, ligitajn kun la «personkulto», — la fenomenojn, principe fremdajn al la komunismo per si mem, kiel principo de revolucia transformo de la mondo de la «privata proprieto».

Estas nature, ke la komunismo en la unuaj etapoj de sia historia matureco, en la unua stadio de socialigo de la proprieto, devas uzi rimedojn, kreitajn ne de ĝi mem, sed de moviĝo de tiu privata proprieto mem, kiun ĝi superas, ĝi devas konservi ankoraŭ tiajn formojn de «ekstera reglamentado», kiel ŝtato, kiel formala juro, apogiĝanta al perforto, kiel mono, kaj similajn fenomenojn.

Sed tiuj fenomenoj formortas laŭmezure de maturiĝo de la komunismo, dum la mondo de la privata proprieto neeviteble reproduktas ilin en etendita amplekso.

La komunismo evoluas en direkto de plena likvido de ĉiuj «fremdigitaj» formoj de reglamentado de individua agado, dum la privata proprieto per sia moviĝo pliprofundigas la «fremdiĝon».

Tial ĉiuj tiuj flankoj, kiuj estas «justaj» en la kritiko de la ekzistanta, nuna stadio de evoluo de la komunisma socio, de ties historie klarigeblaj «mankoj», kiuj neeviteble malaperos morgaŭ, neeviteble direktas sin kontraŭ la morgaŭa tago de la «privata proprieto».

En la komunismo la «ŝtato» tendencas al formorto. En la mondo de la privata proprieto, male, la ŝtato havas tendencon al plifortiĝo, al disvolviĝo en direkto al «totala ŝtato» — tion sufiĉe klare pruvis la historio de la germania faŝismo.

Evoluo de la komunismo kondukas al transdono de la funkcioj de la ŝtato, kiel speciala, kontraŭstaranta al la «socio» aparato, al la socio mem, t. e. al kolektivo de individuoj, kunigantaj siajn penojn ĉirkaŭ senpere planitaj komunaj taskoj.

Sed en la mondo de la privata proprieto la «ŝtato» neeviteble konstruiĝas kiel necesa «kontraŭpezo» al anarkio de konkurencantaj interesoj, kiel forto, kontraŭaganta al centrifugaj tendencoj de «privata iniciatemo».

Kaj se konsideri la perspektivojn (sed ne nur la nunon), do ĉiuj «justaj» flankoj en la «okcidenta» kritiko de la moderna komunismo neeviteble direktas sin ne kontraŭ la komunismo, kiel tendenco de evoluo kaj principo de transformo, sed ĝuste kontraŭ la estonta mondo de la privata proprieto, tio estas kontraŭ ĝiaj nunaj nesupereblaj tendencoj.

Tiun rezonon eblas ankaŭ inversigi: la komunisma kritiko de la «Okcidento» celas ne nur la «Okcidenton», sed ankaŭ tiujn ankoraŭ nesuperitajn de ĝi fenomenojn de la mondo de la «privata proprieto» ene de sia propra strukturo, kiuj troviĝas en procezo de malapero, sed ankoraŭ, bedaŭrinde, ne malaperis kaj tial malhelpas elinterne al la procezo de maturiĝo de la komunismo.

Tio estas kaj anarkio de «privataj» (lokaj kaj instituciaj) interesoj, kaj tendenco al formal-burokratia reglamentado, kaj multaj aliaj tendencoj, nature fremdaj al la komunismo, ĉar ili estas hereditaj ĝuste el la mondo de la privata proprieto kaj el ties tradicioj.

Kaj ju pli matura iĝados la moderna komunismo, des malpli da bazoj por «justa» kritiko ĝi prezentados por la Okcidento, des pli klare montriĝados tiu vero, ke la «okcidenta kritiko de komunismo» estas centprocente (tiom, kiom ĝi ne estas demagogia) memkritiko de la Okcidento mem, kritiko de ties propraj tendencoj, kondukantaj al plifortigo kaj pliprofundigo de la fremdiĝo, de «malhumanigo» kaj de similaj fenomenoj.





Rimarkoj

Pri la aŭtoro

Evald Vasiljeviĉ Iljenkov (1924–1979) — sovetia filozofo, esploristo de la marksisma dialektiko. Li estis filo de verkisto, en 1941 finis mezan lernejon kaj studentiĝis ĉe la filozofia fakultato de MIFLI (Moskva instituto de filozofio, literaturo kaj historio), kune kun la instituto li estis evakuita al Aŝĥabado. En 1942 li estis rekrutigita al la Ruĝa armeo, komandis artilerian plotonon, partoprenis en multaj bataloj, venis al Berlino. Li estis dekoraciita per ordeno kaj medaloj. En 1945 li servis kiel literatura laboranto de la armea gazeto. En 1946 li estis malmobilizita kaj daŭrigis la lernadon en la filozofia fakultato de la Moskva universitato. Li aniĝis al la KPSU en 1950, samjare li finis la filozofian fakultaton kaj daŭrigis postdiploman lernadon. En 1953 li iĝis kandidato de sciencoj. Ekde 1953 ĝis la fino de sia vivo li estis scienca laboranto de la sektoro de dialektika materiismo de la Instituto de filozofio ĉe la Akademio de sciencoj.

En 1954 li estis kunaŭtoro de tezoj «Pri interligo de filozofio kaj scioj pri la naturo kaj la socio en procezo de ilia historia evoluo», kie la aŭtoroj asertis, ke «filozofio estas scienco pri scienca pensado, ties leĝoj kaj formoj», kaj la realan mondon filozofio esploras tiom, kiom tiu trovas sian idean esprimon en la homa penso. Tiu kompreno de filozofio, devenanta de Kantio kaj Hegelo, estis oficiale malaprobita, kaj rezulte al Iljenkov estis malpermesite instrui en la universitato.

En 1956 li verkis libron «Dialektiko de la abstrakta kaj la konkreta en la scienc-teoria pensado». La estraro insistis pri multaj korektoj, kaj la libro estis publikigita en forte mallongigita formo en 1960 sub titolo «Dialektiko de la abstrakta kaj la konkreta en «La kapitalo» de Markso».

En 1960-aj li partoprenis kreadon de plurvoluma «Filozofia enciklopedio» unue kiel aŭtoro, poste kiel la redaktoro de la sekcio «dialektika materiismo»; en la enciklopedio aperis liaj famaj artikoloj «Idealo» kaj «Ideo». En 1965 li ricevis premion «Ĉerniŝevskij» de la Prezidio de la Akademio.

En 1968 li doktoriĝis per disertaĵo «Pri la naturo de pensado (sur materialoj de analizo de la germana klasika dialektiko)». En 1970 li partoprenis internacian filozofian kongreson en Berlino.

Iljenkov verkis vicon da verkoj, en kiuj li argumentis, ke eĉ denaskaj blindsurduloj povas iĝi plenvaloraj anoj de la socio ĉe konvena edukado kaj instruado. Li kunlaboris kun difektologo kaj psiĥologo Meŝĉerjakov, la fondinto de speciala lernejo por blindsurdaj infanoj. Unu blindsurda lerninto de li kaj Meŝĉerjakov sukcesis fini psiĥologian fakultaton de la Moskva universitato kaj poste doktoriĝi.

En 1974 estis publikigita lia monografio «Dialektika logiko. Studoj de historio kaj teorio». En 1976 li verkis libron «Dialektiko de ideo», kies eldonon li jam ne vidis.

En 1979 li mortigis sin.

Pri la teksto

En 1965 Iljenkov estis invitita fari raporton en simpozio en usona universitato «Notre Dame». La estraro de la Instituto de filozofio komence konsentis kaj Iljenkov verkis manuskripton de la raporto. Sed, konatiĝinte kun la manuskripto, la estraro decidis ne sendi la aŭtoron al la simpozio. Tamen la teksto estis tradukita en la anglan kaj sendita al la simpozio, sed kun kelkaj forigitaj eroj (pri formaleco de la socia proprieto). La aŭtentika teksto estis publikigita nur en 1990.